Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2018

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...


Anonco de nova renkontiĝo      - por tajpado uzu la x-metodon!

Dato: (de ..... ĝis .....):   Nomo de la aranĝo:
Urbo kaj lando de la aranĝo: Retpaĝo de la aranĝo:
Nomo de la organizanto
(por informoj kaj aliĝoj):

Retadreso de organizanto:
Mallonga priskribo: Poŝta adreso de organizanto:
Kiu sendis la informon?
(via nomo, retadreso, kaj ...)

Bonvolu vortumi akurate kaj koncize. Ni tenas la rajton mallongigi, kaj eventuale redakti la anoncojn. Por aperigi emblemon de via aranĝo vidu aldonajn kondiĉojn.
La senditaj informoj aperos en la Kalendaro post manuala aprobo kaj redaktado, ene de 2-3 tagoj.

Kontraŭspama kontrolo: Tajpu la vorton "Eventoj":        


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon premu la butonon F5 !

januaro


8. februaro - 1. marto
Esperanto en dialogo - en Münster, Germanio. Kurso por komencantoj. Organizas: Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde - retadreso: fischru@uni-muenster.de

10 - 12. februaro
20-a Nordorienta Esperanto-Renkontiĝo - kaj 6-a Junulara Renkontiĝo Nordorienta - en Campina Grande, Brazilo. La renkontiĝoj okazas dum la karnavalaj tagoj kadre de la Renkontiĝo de la Nova Konscienco en la nordorienta urbo Campina Grande, Brazilo, kie diversaj grupoj religiaj, filozofiaj, ekologiaj, k.a. kunsidas celante la mondan pacon kaj la kunfratiĝon de ĉiuj popoloj. Organizanto: Livio Lima, retadreso: liviolima@sistemica.org.br

11 - 17. februaro
9-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto - en Havano, Kubo. Regiona kongreso kun longa tradicio, kiun organizas la Amerika Komisiono de UEA. Inf.: Kuba Esperanto-Asocio, Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Cuba. Rete: kubesp@enet.cu

 Aktivula trejnado en Moskvo  Aktivula trejnado apud Moskvo!

20 - 22. februaro
Aktivula trejnado pri "Modernigo kaj junigo de E-movado en Rusio" - en apudmoskva ripozejo, Rusio. Aktivula trejnado, interŝanĝo de spertoj, perspektivoj de la landa movado. Diskutrondoj. Ripozo en bona amika etoso en la turisma bazejo meze de Rusio. Post la seminario eblos partopreni samloke la tradician arangxon APERO-12, kies temo estas "Revolucioj". Por dezirontoj estos organizota 3-taga antaŭAMa restado kun riĉa turisma programo en Moskvo. Alilandanoj petu anticipe invitilon por vizo-obteno. Org.: Rusia Esperantista Unio, RU-129128 Moskvo, Budajskaja str. 13-35, Rusio. Retpoŝte: svsmetanina@yandex.ru, tel: +7-9266083244

24. februaro - 3. marto
Mediteranea Esperanto Semajno - M.E.S. - en Saint RAPHAEL, Francio. Les Issambres en Restadejo Val d'Esquière (Lazura Marbordo), Francio. Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Tuj venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... kursoj, ekskursoj, distraj vesperoj. - Inf.: Monique Prezioso, 92 allée des Harkis, FR-83700 Saint-Raphaël, Francio, rete: prezmoni@hotmail.com, tel.: +33(0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, tel.: +33(0)4 94 95 66 18

24. februaro - 3. marto
25-a E-Korusa Staĝo ĉe Pireneoj - en La Bastide-sur-l'Hers - Okcitanio, Francio. - Tut-Semajna korus-trejnado ĝis tri koncertoj sub gvidado de Rineke Hoens (de la fama E-kant-grupo "Akordo" NL. - La 25-an fojon ĉe la piedo de Pireneoj ni ĝoje akceptos korusemulojn (novajn kaj ne) por plurvoĉe kantadi dum unu semajno ĝis du-tri koncertoj. Krom kvinhora taga kantado okazos ankaŭ skiado, turism- kaj kultur-vizitado, pied-ekskursado, E-kursado, FR-kursado, E-ludado, preleg-debatado, siestado, k.s. laŭ proponoj deziroj de ĉiu partoprenanto! La 24-an Korusan semajnon partoprenis 30-o da homoj, kiom en la 25-a? - Inf.: Jorgos Esperanto, Le Village, FR-11 420 Lafage, Okcitanio, Francio. Tel.: +33/0 468 605 417, rete: jorgosesperanto@aliceadsl.fr

26. februaro - 8. marto
Tria Speciala ekskurso 2018 - en Kathmanduo, Nepalo. - La konata aranĝo "Himalaja Renkontiĝo" signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝogrupoj. Multaj samideanoj volas viziti Nepalon, sed timas tian marŝadon. Jen jam la trian fojon ni okazigos do ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj piede de belaj pejzaĝoj, inkluzive la famaj montaroj videblaj en Katmanduo, Ĉitlang-Daman, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Sirubari (tre fama hejmrestado en Nepalo) kaj Pokhara. La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke. Inf.: Nepala Esperanto Asocio, G.P.O Box: 10518, Kathmandu, Nepalo. Rete: nespa.1990@gmail.com


2 - 4. marto
Semajnfino de PEJ - en Varsovio. Polaj junaj esperantistoj bonvenigas ankaŭ vin! Ni tre ĝojas anonci, ke la unua ĉi-jare PEJ-semajnfino okazos en Varsovio ekde la 2-a ĝis la 4-a de marto! En la programo estos interalie komuna bierumado, tabulludado, laborateliero en la sidejo de PEJ, lingva kvizo kaj komuna ekskurso al la Scienca Centro Koperniko. Se vi bezonas helpon pri loĝado aŭ transporto, ne hezitu kontakti nin! Organizas: Pola Esperanto-Junularo, Tobiasz Kubisiowski - retadreso: semajnfino@pej.pl

7 - 11. marto
Bibiliaj Tagoj 2018 - en Mainz, Germanio. - Ekumena internacia aranĝo de Esperanto-Ligo por Kristanoj en Germanio. Diskutado pri religiaj temoj. Komuna kantado, diservo. Turisma posttagmeza programo, babilaj vesperoj. Aliĝilo en la reto. - Org: Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde, Germanio. - Retadreso: fischru@uni-muenster.de.

10 - 20. marto
SemEo - 2018 Esperanto-Semajno - en Tuluzo, Francio. Dum la tuta semajno, pluraj renkontiĝoj, aktivadoj kaj atelieroj por ĉiuj estos proponitaj. Semajnfine, estos granda tago pri ekzilo en La Chapelle. Organizas: Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo (EKC) - retadreso: esperanto.toulouse@free.fr

16 - 18. marto
Esperanto-studsemajnfino - en Bornerbroek, Nederlando. En tiu studsemajnfino vi povas lerni kaj plibonigi vian konon de Esperanto. Kursoj diversnivelaj. Organizas: Esperanto-Nederland, Ineke Emmelkamp, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Nederlando. Retadreso: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl

16 - 18. marto
Vintraj Tagoj kun trejnseminario - en Hyvinkää, Finnlando. Trejnoseminario pri organizado de UK en 2019. Organizas: Esperanto-Asocio de Finnlando - retadreso: Esperanto-staĝo - en Parizo, Francio. Bonvenas tiuj, kiuj ne scipovas la francan ĉar Cseh-metode la staĝon gvidos Thierry Saladin. Organizas: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE/FFEA - 9 rue du Château-Landon - 75010 Paris - retadreso: sylviane.lafargue@outlook.fr

18 - 21. marto
Tajvana Festivalo de Literaturo kaj Poezio - en Tainan, Tajvano. - Venu malkovri Esperante la tajvanan literaturon kaj kompreneble la Esperantan literaturon, renkonti lokajn kaj internaciajn verkistojn. Estos prelegoj pri tajvana kaj Esperanta literaturoj, pri poezio, agadoj kaj ekskurso. Jen afiŝo pri la festivalo! - Org.: Cyril Vergnaud. - Retadreso: literaturotw@gmail.com

23 - 26. marto
Tut-Kalifornia Esperanto Konferenco, TKEK - en Sakramento, Kalifornio, Usono. Malformala, babiliga, amika okazo praktiki Esperanton dum tuta semajnfino. Vespermanĝoj preparitaj komune de la partoprenantoj, tagmanĝoj ĉe restoracioj en la urbocentro apuda. Programo komune kreita, amuzaj ludoj kaj aktivaĵoj por ĉiuj aĝoj kaj niveloj. Organizas: Amanda Higley Schmidt - retadreso: amanda_higley@yahoo.com

28. marto - 2. aprilo
Dua Trilanda Kongreso 2018 - en Bekasi, Indonezio, organizita de la Esperanto-Asocioj de la tri landoj: IEA, AEA, NZEA. Org: AEA, GPO Box 2122 Melbourne VIC 3001, Aŭstralio, rete: sandorhorvath07@gmail.com

28. marto - 3. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF - en Marina di Ascea. Organizas: Itala Esperanto-Junularo, ijf.admin@esperanto.it, telefone: Alberto Vitale: +39 388 0804540

29. marto - 2. aprilo
Argentina Kongreso Esperantista-2018, 59-a AKE - en Monte Hermoso, apud la atlantikaj plaĝoj de la sudo en provinco de Buenos Aires. Pliaj organizaj informoj "ĉi tie". Organizas: Argentina Esperanto-Ligo, retadreso: rubensan15@gmail.com

30 - 31. marto
BEL-Konferencoj 2018 - en Museo do Crédito Real, Av. Getúlio Vargas, 455 - Centro, Juiz de Fora, MG, Brazilio

- Printempa Semajno Internacia, PSI

30. marto - 6. aprilo
34-a Printempa Semajno Internacia, PSI - en Plaŭen/Saksio, Germanio. La familia renkontiĝo okazos en la junulargastejo "Alte Feuerwache" (malnova fajrobrigada domo). Dum la semajno ni havos prelegojn, Esperanto-kursojn, sportajn okupiĝojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Inf.: Ralf kaj Zoja Haumer, rete: ralf.haumer@esperanto.de

30. marto - 6. aprilo
11-a Mezorienta Kunveno - en Marakeŝ, Maroko

31. marto - 5. aprilo
Tendumado kun la Verdaj Skoltoj - en Herzberg, Germanio. Ni tendumos en parko apud stadiono, junulardomo, rivero kaj ludplaco. Eko, sabato la 31-a tagmeze (la lokaj skoltoj jam prepariĝas ekde la 28-a). Fino, matene la 5-an (lokaj skoltoj iras al lernejo ekde la 4-a). Programo: Ni plibeligos la parkon, en kiu ni tendumos kaj vizitos la paskan fajron. La resto estas ankoraŭ sekreto. Ĉiukaze ne forgesu varmajn vestaĵojn kaj aermatracon kaj dormsakon. Organizas: Verdaj Skoltoj - retadreso: info@verdajskoltoj.net


6 - 8. aprilo
Renkontiĝo de poliglotaj inĝenieroj - en Alsóörs apud Balatono en Hungario. Ĉu poliglotismo solvos la kompren-problemon de la mondo? Malgranda eksperimento montros la mankhavan komprenrezulton, en societo kun 10 lingvoj parolataj, kun personoj je 3-6 lingvoj kapablaj. - Kunvenas inĝenieroj kun internacia sperto, laborantaj en diversaj landoj de la mondo. Ĉiu partoprenanto faros prelegeton, 20 min, kun aldonaj 10 min. por demandoj. Komence 5 min. bibliografiet-informo kaj 15 min. pri la propra internacia sperto, apud la faklaboroj. -- Adreso de la kunveno: Honvéd utca 20, HU-8226 Alsóörs, Hungario. Pliaj informoj pri la kunveno: eumacko@aol.com, tel: +49-1525-4686475

12 - 13. aprilo
Irana Esperanto-Kongreso, IREK 5 - en Tehrano. La kvaran fojon ni okazigos Iranan Esperantan Kongreson en kiu partoprenas kaj irananoj, kaj eksterlandanoj. Esperantistoj de la tuta lando kunvenas, prelegas, disdonas novaĵojn pri siaj regiono, okazigas aukcion, sesion de paroligado... En la lasta tago ni havos ekskurson al la norda parto de Irano. Org: Irana Esperanto Asocio, 31.#29. Gxang str. Tehran, Iran. Rete: Fatemeh HajiSolat, nazisolat@yahoo.com

13 - 15. aprilo
Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo, 13-a BIERO - en Třeboň, Ĉehio. La E-grupo "E-mental' " invitas vin partopreni jam la 13-an BIEROn!!! Inter planataj programeroj estas promeno tra la urbo Třeboň, vizito de la kastelo Třeboň, vizito de sav-beststacio, vespera ekskurso al la bierfabriko Regent kun promeno tra bierfabrikaj keloj kaj gustumado de biero kun loka pano, ludoj, testo, bunta kutima matenmanĝegado... Org: Vlasta Cela, rete: pismis@volny.cz kaj e-mentalprago@seznam.cz

13 - 17. aprilo
Brita Kongreso - en Aberystwyth, Kimrio, Britio. Aldoniĝis pli da tagoj ĉar ĝi estos samtempe la Tria Tutkelta Kongreso! Homoj kiuj estas nek britaj nek keltaj ankaŭ estas bonvenaj. Por informoj, kontaktu eab@esperanto.org.uk

13 - 20. aprilo
Ekskurso al Irano - en Boruĝerdo, Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com

16 - 20. aprilo
Staĝo pri tradukado - en Kvinpetalo, Bouresse, Francio. Kurso pri tradukado, gvidota de Brian Moon. Kulturcentro Kvinpetalo, 15 rue du Lavoir FR-86410 Bouresse, Francio. Retadreso: informoj@kvinpetalo.org

20 - 22. aprilo
Printempa Esperanto-Rentontiĝo-2018 (PER) - en Boone, Norda Karolino, Usono. La Sudorienta Regiono de Esperanto-USA subtenas ĉi tiun eventon kaj ni bonŝancas ĉi-jare, ke Bill Maxey gvidos nian lernadon. La kosto estas nur 180 $ por du noktoj de loĝado kaj ĉiuj manĝoj. Vi nur bezonas alporti personajn erojn, ludojn kaj muzikajn instrumentojn. Organizas: Murray Merner, retadreso: mmmm0320@gmail.com

20 - 28. aprilo
8-a PRINTEMPaS - en la Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Zsófia Kóródy el Herzberg, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Tuluzo, konferencoj kun Nijolė Stakeniene el Vilno. En la fino de la kursoj: KER-ekzameno! (B1, B2, C1). - Org: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

23 - 30. aprilo
Postkongresa Sansemajno - en Nesebar, Bulgario. De la 23a ĝis la 30a de aprilo en urbo Nesebar okazos Postkongresa Sansemajno de 70a BEA Kongreso. Por bulgaroj per GP (familia doktoro) talonoj estas senpage. Venu ĝui kune kun ni! Demandu invitilon kaj programon. Organizas: Lasto Nikov L.S.NIKOV, Sofio 1000, P.K.497, Bulgario - retadreso: lasto@mail.bg, tel:+359 899/88 22 61

27 - 29. aprilo
Kunveno de Sudorientazia Junularo, "KUŜEJO" - en la historia urbo Ayutthaya, Tajlando. Turismado, ekskursoj, konatiĝo, babilado. Fejsbuka evento: "ĉi tie". Inf.: Warut Bunprasert, rete: warut92@gmail.com, tel: +66(0)846702011

27. aprilo - 1. majo
5-a Centrejo - en Žďár nad Sázavou, Ĉehio. Ĉefa renkontiĝo de Ĉeha Esperanto-Junularo. Organizas: Ĉeha Esperanto-Junularo - retadreso: mladez@esperanto.cz, tel: +420605502231

27. aprilo - 1. majo
Krokodila 2018 - en Arrout, Francio. Krokodila Renkontiĝo (aŭ mallonge KR) estas esperanto-aranĝo, kiu okazas foje printempe kiam la 1-a de majo falas lundon, mardon, ĵaŭdon aŭ vendredon tiel ebligante longan 3-tagan aŭ 4-tagan semajnofinon. Ĝi okazas en Arrout, vilaĝo en la Pirenea montaro, proksimume 100 kilometrojn sude de Tuluzo kaj proksime de la hispana limo. Organizas: Marion Quenut +33687647584, 31 rue Franc, 31000 Toulouse, Francio. - retadreso: marion.quenut@laposte.net

28. aprilo
Malferma Tago de UEA - en la Centra Oficejo en Rotterdamo. Provizora programo: Libroservaj novaĵoj (Ionel Oneţ) - Montru la utilecon de Esperanto per helpo al Unesko (Trezoro Huang Yinbao) - La revuo "Esperanto" - kio ĝi estas nun, kio ghi povas iĝi estonte? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova) - UEA - la Asocio, kiu fondiĝis 4-foje (Ziko van Dijk) - De "Progreso" al "Impeto": kiel estiĝis la Esperanto-eldonejo? (Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova) 110 Jaroj UEA, Kio pri la estonto? (Malferma diskuto, kun estraranoj kaj aliaj) - Kontaktu: sekretario@uea.org

28. aprilo - 1. majo
Lingva seminario - en Marina di Pietrasanta, Italio. La printempa seminario organizata fare de la Eduka Komisio de la Itala Esperanto-Federacio emas solvi tiun problemon, montrante italajn kaj internaciajn spertojn kaj komparante jam sukcese uzitajn formulojn. Ĝia titolo estas: Mallonge enkonduki Esperanton en lernejojn, kaj la tri ĉefaj fokusoj estos la analizo de Unu Leciono pri Esperanto de ILEI, lernejen enkonduka kurseto de Lu Wunsch-Rolshoven kaj reelaborado je tiu celo de la Torina kurso de Pedro Aguilar Solá. Vesperaj prezentadoj inkluzivos kantojn de Jomo kaj Piero Nissim. Organizas: Bruĉjo Casini. - retadreso: esperanto@edistudio.it

    Aroma Tero - ArTe-2018

29. aprilo - 05. majo
Aroma Tero, ArTe-2018 - en urbo Jalta en Krimeo. Jalta Esperanto - klubo "Tero" organizas omaĝe al Jefim Zajdman printempan E-renkontiĝon "Aroma Tero" = "ArTe". Ĝi okazos sub la aŭspicio kaj organiza helpo de REU. - La floranta Krimeo atendas vin! Programo: E-kursoj (kun ebla ekzameno por dezirontoj), kvizoj, koncertoj, interesaj ekskursoj, diskutrondoj, prelegoj, lingva babilejo, vesperaj ludoj, promenoj kaj multo alia. - Karaj artemuloj, verkistoj, kantistoj, poetoj kaj muzikistoj! Vi estas aparte invitataj kaj atendataj! Bonvenon al ĉiuj en belega Jalta, ĉe bordo de Nigra maro! Organiza adreso: Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru kaj Anĵela Belenko glicino@mail.ru


1. majo
Ponta Festo - en Frankfurt (Oder), Germanio. Informstando pri Esperanto ene de popola festo okaze de la 1-a de majo kaj vespera agrabla kaj familia kunveno. Organizas: Ronald Schindler, Eberswalder Str. 15, D-15234 Frankfurt (Oder) - retadreso: ronaldschindler@web.de

1 - 6. majo
Mirinda Lviv - Lvov, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

2 - 6. majo
47-a Lingva Seminario en ĉeĥa paradizo - en Skokovy, Ĉehio. Semajnfina seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj). Organizas: Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav 29301 - retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz

3 - 5. majo
19-a Israela Kongreso - en Akko, Israelo. - Informas: Amri Wandel, retpoŝte amriwandel@gmail.com

4 - 6. majo
Junulara Esperanto-Renkonto, JER - en Ráckeve, Hungario tuj apud Budapeŝto - NULIGITA! - Organizas: Hungara Esperanto Junularo, Bagó László, retadreso: bago.laszlo@gmail.com

5. majo
Pikniko sur la Margareta Insulo - en Budapeŝto, Hungario. Ni renkontiĝos je la 10-a horo antaŭtagmeze ĉe la granda fontano (facile atingebla el la haltejo Margitsziget/Margit híd de la tramo 4-6), kaj ni ludos Mölkky kaj diversajn tablajn ludoj, piknikumos, kaj babilos ĝis ĉirkaŭe la 3-a horo. Poste sekvos libera programo, depende de tio, ĝis kiam la partoprenantoj havas tempon. Se vi havas ajnajn demandojn ne hezitu kontakti nin. Organizas: Hungara Esperanto Junularo, Bagó László, retadreso: bago.laszlo@gmail.com, tel: +36 20 2825 772 (Laci) aŭ +36 20 914 4836 (Peti)

9 - 13. majo
ReVe, Renkontiĝo Vegana - en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

9 - 13. majo
Korusa renkonto de Interkant' - kun Zdravka Bojĉeva en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

9 - 13. majo
59-a BARO (inkl. la festotago Ĉieliro je ĵaŭdo) - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj faras lignan fajron.

9 - 13. majo
PEKO, Printempa Esperanto KunvenO - en Tilff, Belgio. Ekde 2010, PEKO estas LA Esperanto-renkontiĝo en Belgio: internacia dank'al la partoprenado de multaj flandroj, valonoj, bruselanoj kaj eksterlandanoj, profesie organizita, malfermita al ĉiuj, kaj kun bonegaj manĝoj... :-) . Tiel kiel por la antaŭaj PEKOj ni preparas ampleksan kaj mojosan programon: Esperanto-kursoj diversnivelaj, bierfarado, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado por infanoj (kaj aliaj), libroservo de FEL... Organizas: Verdaj Skoltoj - retadreso: info@verdajskoltoj.net

10 - 13. majo
Skandinava/Trilanda kongreso de Esperanto - sur marŝipo inter Kopenhago/Danio kaj Oslo/Norvegio. - Surŝipa konferenco inter Kopenhago kaj Oslo memore al la unua skandinava Esperanto-kongreso antaŭ 100 jaroj. Okazos jarkunvenoj de SEF, DEA kaj NEL. Estos komunaj manĝoj kaj multe da libera tempo por pasigi en la ejoj de la ŝipo kun (novaj) Esperanto-konatoj. - Org.: Sveda Esperanto-Federacio, Ann-Louise Åkerlund, Box 2276, SE-103 17 Stockholm, Svedio. - Retadreso: skespkon2018@esperantoforbundet.se

11 - 13. majo
Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo 2018 - en Levice, Slovakio. La Tutslovakia Esperanto-Renkontiĝo (TER) invitas vin al la urbo Levice! Organizas: SKEF - retadreso: skef@esperanto.sk, tel: +421 (0)902 203369 (Peter Baláž)

18 - 21. majo
Trilanda Kongreso: Germanio, Francio, Luksemburgio - en Zweibrücken, Germanio. Inf.: E-Klubo Zweibrücken, Sibylle Bauer, Postfach 2019, DE-66470 Zweibrücken, Germanio, retpoŝte: 95aGEK@esperanto-reto.eu, tel: +49-(0)6332-981190

18 - 21. majo
KEKSO, Kreativa Esperanto-KurSO - en Zweibrücken, Germanio. KEKSO estas eta Esperanto-renkontiĝo kun 15 ĝis 20 partoprenantoj regule; do plej bone por ekkonatiĝi kun Esperantujo. Precipe KEKSO estas por junuloj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj simple volas ekscii kiel la lingvo funkcias. Ni proponas lingvo-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, kie en malgranda grupo la reguloj de la lingvo lerneblas. Krome ankaŭ estas proponataj laborgrupoj pri aliaj projektoj ligita al la lingvo. Eblas realigi ekzemple etan filmon, aŭskultaĵon aŭ teatraĵon. Sed plej grave la semajnfino amuzu. La diversaj partoprenantoj el ĉiuj regionoj germanaj kaj el aliaj landoj interkonatiĝu, kune kuiru, ludu aŭ muzikumu, ktp. Organizas: Germana Esperanto Junularo - retadreso: gej@esperanto.de

- Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

19 - 21. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Wroclaw, Pollando. La Festivalo okazas ĉiujare en majo
en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo / 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. La festivalon patronas la urbestro de Wroclaw. La premiitoj ricevas diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevas diplomon pro la partopreno. Inf: Malgorsia Komarnicka, rete: informado.eo@gmail.com

19 - 21. majo
15-a MeKaRo - Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto - en Tririvero, Kebekio, Kanado. La Mez-Kanada Renkontiĝo de Esperanto (MeKaRo) estas turisma semajnfino, kiu okazas ĉiujare, alterne en Kebekio kaj en Ontario, dum la longa semajnfino en majo, t.e. la semajnfino de la Tago Nacia de la Patriotoj en Kebekio kaj de la Viktoria Tago en Ontario. Ĝin organizas la Esperanto-Societo Kebekia kaj lokaj Esperanto-kluboj en Kebekio kaj Ontario

19 - 24. majo
Tria Interkultura Majrendevuo - en Vroclavo kaj Góra, Pollando. Ni komencos en Vroclavo per la Sesa Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj kaj finos en Góra per granda Interkultura Koncerto por la loĝantoj de la urbo. Organizas: Eŭropa Centro de Interkultura Edukado kaj Esperanto-Klubo en Góra. - Ĉiaj informoj estas riceveblaj ĉe la adreso: festivalo.eo@gmail.com (skribante en la temo de la mesaĝo: majrendevuo), aŭ telefone: +48 692 551 131, +48 605 292 335

19 - 25. majo
70-a kongreso de IFEF - en Wroclaw, Pollando. Jara kongreso de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en la regiono. Organizantoj invitas ne nur fervojistojn - por riĉigi komunumon kaj doni eblecon vizitadi unu el plej belaj urboj en Pollando. Prezentaĵo pri la urbo kaj kongreso atingeblas ĉi tie. Org: Internacia Fervojista E-Asocio, rete: wlib24@o2.pl

25 - 27. majo
JEB-Renkontiĝo - Junularo Esperantista Brita invitas vin al somera Esperanto-renkontiĝo en Londono! La renkontiĝo okazos la 25an ĝis la 27a de Majo kaj inkluzivos viziton al la Londona Esperanto-Klubo, sesion kun prelegoj kaj ludoj, ekskurson al Natural History Museum, kaj komunajn manĝojn. La sesio okazos sabate kaj celas novulojn, enhavante programerojn kaj angle kaj esperante. Krome, ni atentigas, ke ne estas programkotizo. Vi devas prizorgi viajn manĝojn kaj loĝadon, sed ni volas, ke la evento estu plej alirebla kiel eble por ĉiuj. Organizas: Junularo Esperantista Brita. Retposto: komitato@jeb.org.uk Inf: Prezidanto, Ariel Bonkorpa 6-a Roma Festivaleto - en Romo, Italio. Kunigo de la esperantistoj de Romo kaj proksimaj regionoj (10:00-18:00), ĉi-jare apud la antikva Via Appia. Bonvenaj estas ĉiuj esperantistoj de la mondo. Organizas: Roma Esperanto-Centro. - retadreso: esperanto.roma@esperanto.it

26 - 28. majo
37-a Pola Esperanto-Kongreso - en Zabrze, Pollando. La 37-a Kongreso de Polaj Esperantistoj en Zabrze (Zabĵe) en plejprofunda nivelo en Minejo Guido -320 m subtere organizota sub honora patroneco de Prezidentino de la Urbo Zabrze s-ino magistro Małgorzata Mańka-Szulik (Maŭgoĵata Manka-Ŝulik). Kongreso destinita estos al pola karboindustrio. Organizas: Pola Esperanto-Asocio str. gen. W. Andersa 37/59 a, 00-159 Warszawa. - retadreso: aleksander.zdechlik@gmail.com

30. majo - 3. junio
Polyglot Gathering - en Bratislavo, Slovakio. Polyglot Gathering estas neformala evento, kiu okazas ĉiujare kaj kunigas poligotojn (homojn, kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj lingvoentuziasmulojn de la tuta mondo. Ĝi estas kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas kaj ĝuas lingvojn. Organizas: Lýdia Machová de languagementoring.com kaj Peter Balហde E@I - retadreso: info@polyglotbratislava.com

31. majo - 3. junio
53-a Brazila Kongreso de Esperanto / 38-a BEJK - en Kuritibo, Brazilo. La Brazila Kongreso de Esperanto (BKE) estas nacia kunveno de membroj de Brazila Esperanto-Ligo kaj brazilaj esperantistoj ĝenerale, kiu okazas ekde 1907. Depost 1984, tiu serio de kongresoj fariĝis ĉiujara. Inf.: Brazila Esperanto-Ligo, SDS Ed. Venâcio III Sala 303, Brasília - DF, CEP 70.393-902, Brazilo. Rete: bel@esperanto.org.br


1 - 3. junio
Esperantaj Tagoj de Krakovo - en Krakovo, Pollando. Tradicia aranĝo de krakova esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj. Komenco de festado okaze de datreveno de lokiĝo de la iama reĝa ĉefurbo de Pollando. Organizas: Krakova Societo ESPERANTO, Kulturcentro 'Podgórze", ul. Sokolska 13, PL-30-510 Kraków, Pollando - retadreso: kse.krakovo@gmail.com. Aliĝilo: http://www.kse.cba.pl/aligxilo, - tranokteblo: http://www.kse.cba.pl/tranoktebleco/

3 - 10. junio
Esperanto tendaro - en Kievo, Ukrainio. Tendaro en suda parto de la insulo Hidropark, por havantaj tendojn kaj ŝatantoj tiel ripozi. Organizas: Ihor Glagolevsjkij, 24, Velyka Arnautska, apt 6, Odessa, Ukrainio - retadreso: tourmaestro79@gmail.com

5 - 9. junio
Somera kurso en Finnlando - en Lahti, Finnlando. Esperantokursoj por ĉiuj niveloj, instruistoj kaj esperante kaj finne. Lernado ankaŭ en praktikaj situacioj dum konatiĝo kun la vidindaĵoj de la urbo kaj dum vesperumoj. Unika semajno en Lahti, la kongresurbo de la 104-a UK. Organizas: Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15-65, 00530 Helsinko, Finnlando - retadreso: eafsekretario@esperanto.fi

- 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco

8 - 10. junio
20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco - en Bjelovar, Kroatio. La konferenca ĉeftemo estas "Alp-Adrio kaj Danubio", kaj oni krome diskutos pri la temo "Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistaj medioj". Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Vlatka Mačeka 14, HR-43000 Bjelovar, Kroatio - retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

12 - 23. junio
40-a jubilean Ĉebalta Esperantista Printempo - en Mielno, Pollando. La aranĝo verŝajne impresos vin forte pro neripetebla esperantista etoso kaj pro interesa kaj riĉa E-programo. Dum la aranĝo vi povos profundigi vian lingvokonon, ligi novajn amikajn kontaktojn kaj agrable pasigi la tempon ĉe la Balta Maro. Organizas: Pola Esperanto-Asocio Filio en Gliwice, skr. poczt. 21, 44-101 Gliwice -1, Pollando - retadreso: stanislaw.mandrak@gmail.com, tel: +48-660 427 967

15 - 17. junio
113-a Skota Kongreso de Esperanto - en la bela urbo Perth, kun postkongreso la 18-an. Ni vizitos sabate la Skotan Lagodoman Centron (Scottish Crannog Centre) ĉe Lago Tay, rekonstruon de frua ferepoka domo. Nia postkongresa ekskurso vizitos al 'Discovery Point' en la urbego Dundee, muzeo ĉirkaŭ la esplorŝipo 'RRS Discovery' sur kiu Scott kaj Shackleton ekspediciis al Antarktiko. Gastpreleganto anoncota. Aliĝilo aperos baldaŭ per nia kongresopaĝo. Nia gastpreleganto estos Nina Pietuchowska el Bjalistoko. Inf.: Hju Rid, prezidanto de la Asocio, 24B Millar Street, Glassford, Scotland, ML10 6TD, retadreso: hju_rid@yahoo.co.uk

16. junio
Lima renkontiĝo (LiRe) 2018 - en Fortikaĵo Königstein, Germanio. Loko de renkonto 11:00 h stacidomo Bad Schandau ĉe la fervoja linio inter Dresdeno kaj Prago, 11:30 h komuna uzado de la trajno al ripoza loko Königstein, 12.00 h uzo de la aŭtobuso al fortikaĵo, tie uzado de la herbejo por pikniko, poste vizito de konstruaĵo de la fortikaĵo,16:00 h reveturo al stacidomo Königstein, ĉirkaŭ 16:30 h fino de la aranĝo. Organizas: Esperanto grupo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

16. junio
Malferma festo de la nova Esperantodomo - en Antverpeno, Belgio. Flandra Esperanto-Ligo kaj la Antverpena Grupo La Verda Stelo invitas vin al la FESTA MALFERMO de sia nova sidejo Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen. Vi estas bonvena ekde la 10a horo por kune festi en "De National" (aliflanke de la strato). Je la 11a horo ni planas la malfermon. Venu multnombre al ĉi tiu festo kiu ankaŭ bonvenigos ĉiujn homojn de la ĉirkaŭaĵo, por ke ili konatiĝu diversmaniere kun Esperanto: per enkondukoj al Esperanto, muziko, dancado, budoj, kaj multaj aliaj aferoj. Dum la festo Kajto kvarope koncertos. Ne maltrafu la okazon de unu el iliaj lastaj koncertoj kune!? Senpaga aliro (sed ĉiu monhelpo estas bonvena) ;-) Dimanĉe Antverpenon indas viziti, do planu unikan semajnfinon. Organizas: Flandra Esperanto-Ligo, Lange Beeldekensstraat 169 - 2060 Antwerpen. - retadreso: piet.glorieux@gmail.com

18 - 25. junio
Ekskurso al antikva lago Ĥuvsgul, Mongolio - apud Ulanbatoro kaj Huvsgul-provinco. Ĥuvsgul-lago, la blua perlo en nordokcidenta Mongolio. Ĝi estas la plej profunda, freŝa kaj unu el la plej antikvaj lagoj en la mondo. Ĉe la lago troviĝas pitoreska virga naturo en la montarbara-tajga regiono. Tie loĝas boac-bredantoj daŭrigante sian specifan nomadan vivmanieron kaj ĉieladoran kulton. Oni diras ke la lagoj Ĥuvsgul kaj Bajkalo estas gefrataj lagoj kunligitaj subtere. Organizas: Mongola Esperanto-Societo kaj inomadic LLC, MN-15160, CPO, Box 2545, Ulanbator, Mongolio. Retadreso: mn_esperanto@yahoo.com

23. junio
- en Freiburg, Germanio. Vizito de muzeo por stano-figuroj, kiu montras diversajn historiajn okazaĵojn, pikniko, prelegeto kaj kafumado/babilado. Organizas: Manfred. - retadreso: manfred@westermayer.de

Roskilde Festivalo

30. junio - 8. julio
Roskilde Festivalo - en Roskilde, Danio. - Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. - Organizas Dana Esperanta Junulara Organizo, retadreso: roskildefestivalo@gmail.com


1 - 8. julio
Rusiaj Esperanto-Tagoj, RET-2018 - apud la antikva urbo Ŝuja en Ivanova provinco. Krom la kutimaj programeroj dum RET okazos: E-kursaro, prelegaro, koncertoj, diversaj artaĵoj kaj gajaj vesperoj, literaturaj programeroj, ktp. planatas allogaj duontagaj kaj tuttagaj eksursoj al antikva urbo Ŝuja kun vizito de kelkaj muzeoj, naskiĝ- kaj loĝlokoj de Konstantin Balmont, vingustumado en fama vodkofabriko "Ŝujskaja vodka", promeno tra malnovaj stratetoj de la kvieta urbo, kiu aĝas pli ol 500 jarojn. Ni vizitigos al vi mondfame konatan vilaĝon Paleh - centro de laka miniaturo kaj ikonoj. Ni iros al u. Ivanovo por ĝui solan en la lando muzeon de ŝtofoj kaj dezirontoj vizitos domon de Cvetaeva-familio. Organizas Nikolao Gudskov nikolao@yandex.ru, kaj Svetlana Smetanina svsmetanina@yandex.ru

1 - 8. julio
Esperanto Tendaro en Odeso, ETO-2018 - en Odessa, Ukrainio. Tendumado en Odessa ĉe la Nigra Maro, tuj apud plaĝo, kun naĝado, piedmarŝoj kaj gitarludado. Ne estas devigaj kotizoj! Evento-paĝo: en fejsbuko Organizas: Ihor Glagolevsjkyj, 24 Velyka Arnautska, kv. 6, UA-65012 Odessa, Ukrainio - retadreso: tourmaestro79@gmail.com

3 - 12. julio
NASK-2018 - William Peace University, Raleigh, Norda Karolino, Usono

5 - 8. julio
Baltiaj Esperanto Tagoj 54 (BET-54) - en Pärnu, Estonio. Esperanto-renkontiĝo organizata ĉiujare ekde 1959 en iu el la apudbaltmaraj ŝtatoj, laŭvice en Latvio, Litovio kaj Estonio. Inf: Tõnu Hirsik, Väike 5-5 Vaida, Harjumaa 75302 Estonio. Rete: tonu.hirsik@vet.agri.ee

7 - 14. julio
84-an Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) - en la hotelo "Tomislavov dom" sur la monto Medvednica apud Zagrebo. Kongresa temo: "Kion, kiel kaj kiom ni legas?" - Organizanto: Antun Kovač, antun2805@gmail.com, tel: +385 98 9935712, kaj Dragan Štoković, stokovic@globalnet.hr

8. julio
Solenaĵo omaĝe al F. V. Lorenz - en Čáslav, Vrdy kaj Zbyslav, Ĉehio. La aranĝo omaĝe al la poligloto kaj la aŭtoro de la 1-a Esperanto-lernolibro por ĉeĥoj Francisko Valdomiro Lorenz okazos en la urbo Čáslav kaj en la vilaĝoj Vrdy kaj Zbyslav (la naskiĝloko). Organizas: Pavla Dvořáková. - retadreso: pavla.esperanto@gmail.com

9 - 16. julio
4-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kaj Esperanto-kurso - en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

9 - 27. julio
2-a Maratona Esperanto-kurso - dum 18 tagoj (7+5+6) kun Perla Mielo, Louis Jeuland, Nina Danylyuk, Mikaelo Bronŝtejn en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

13 - 16. julio
Usona-Kanada Landa Kongreso - en Seattle, Usono. Ĉiujara landa kongreso en Usono, ĉi-foje kun Kanada Esperanto-Asocio. Programeroj aktivigaj kaj prelegoj por esperantistoj de ĉiuj niveloj. Ĉefprelego de Chuck Smith pri la temo: "Konstruado kaj ĝuado de Esperanta komunumo". Organizas: Esperanto-USA, 1500 Park Ave Ste 134, Emeryville CA 94608, Usono - retadreso: seatlo2018@esperanto-usa.org

13 - 19. julio
Kultura Esperantofesto - en Lesjöfors, Värmland, Svedio. Festivalo de originala Esperanto-kulturo. Atentu ke, ĉar la aranĝo okazos en Esperanto-Gastigejo, via pago iros ne al iu komerca hotelo aŭ ŝipkompanio, sed subtenos E-movadan establon. Organizas: Esperanto-Gastigejo, Esperanto-Gården, Stiftelsevägen 1, SE-680 96 Lesjöfors, Svedio, rete: info@esperantogarden.se

14 - 15. julio
Ekzamenoj de la Germana Esperanto Instituto (GEI) - en Herzberg/Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Ekzamenoj de la Germana Esperanto Instituto (GEI), ofertataj en du niveloj: Meza nivelo kaj supera nivelo. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412 Herzberg/Harz, Grubenhagenstr. 6, Germanio. Zsofia Korody - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

14 - 21. julio
SEFT - Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. SEFT ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Pliaj informoj: tlustulimu@web.de

 Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj!  Renkontiĝo de interretaj Esperanto-Lernantoj!

14 - 22. julio
Somera Esperanto-Studado, SES - "La plej granda somera E-lernejo tutmonde!" - Internacia renkontiĝo de interretaj Esperanto-lernantoj kaj aliaj komencantoj en urbo Liptovský Mikuláš, Slovakio. Antaŭtagmeze lernado, posttagmeze ekskursoj, prelegoj, ludoj, vespere koncertoj, filmoj, amuzado. Inf.: Peter Balaž, rete: ses@ikso.net

14 - 24. julio
Milan Zvara piedmarŝo - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Inf.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Rete: volodomir@ukr.net

15 - 21. julio
Turisma semajno en la regiono Anĵuo kun profesia ĉiĉerono - en Baugé, Francio. Catherine Kremer, professia ĉiĉerono-prelegisto, gvidos la grupon dum la semajno en la diversaj kasteloj kaj vidindaĵoj, kiujn ŝi ilustros per multaj anekdotoj kaj aparta atento pri la arto de murtapiŝoj. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio - retadreso: kastelo@gresillon.org

16 - 19. julio
Junulara Esperanto-Tendumado en USA - Postkongresa tendumado en la fama nacia parko Mt Rainier (ĉe la tendumejo Cougar Rock). Tio ĉi estas bonega oportuno plilongigi vian tempon en Esperantujo kaj vidi ne nur la urbon sed ankaŭ la belegan naturon de ĉi tiu parto de la mondo. Organizas: Esperanto-USA, seatlo2018@esperanto-usa.org

16 - 21. julio
Speciala semajno kun Turismaj vizitoj - pri la artoj, kursoj de Esperanto kaj de la franca en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

20 - 22. julio
77-a Hispana Kongreso de Esperanto - en Madrido (Hispanio). La "Hispana Kongreso de Esperanto" de 2018 okazos parte koincide kun la kongreso de ILEI, en la semajnfino antaŭ la Universala Kongreso de Lisbono, tiel ke ĝi povas taŭgi kiel antaŭkongreso de la UK. Kiel kutime ĉe hispanaj kongresoj, ĝi estos certe riĉa, el kultura, kleriga, distra kaj turisma vidpunktoj. - Organizanto: Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio, Rodríguez San Pedro 13-3-7, ES-28015 Madrid, Hispanio. - Retadreso: kongreso2018@esperanto.es

21 - 27. julio
Internacia Esperanto-Konferenco, IEK 2018 - en Kastelo Greziljono Francio. La 30-a konferenco de la 30-jara OSIEK, kun la profesia organiza laboro de la Kastelo Greziljono, kun paralela kaj antaŭkonferenca aranĝo. Ĉi-jara ĉeftemo: Esperanto en artoj. Prelegoj, ekskursoj, atribuo de OSIEK-premio. Informoj kaj aliĝo: Kastelo Greziljono, St. Martin d'Arcé, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, retpoŝte: kastelo@gresillon.org

21 - 28. julio
51-a Kongreso de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) - en Madrido, Hispanio. Kongresa temo "La kultura heredaĵo de Esperanto". El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, ekskursoj. Post la fermo, karavana transiro al UK en Lisbono

 Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!  Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

21 - 28. julio
39-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF - en Mühlhausen, Thüringen, N51°13'/E10°27', Germanio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer - retadreso: robert.weemeyer@esperanto.de

 ILERA   Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

22 - 28. julio
Radioamatora Esperanto-Konkurso - La 37-a Maratona Konkurso en Esperanta Semajno 2018 - La konkurso celas vigligi komunikadon inter esperantistoj kaj aliaj, mondskale. En la 26-a de julio
la kontaktoj valoras duoblajn poentojn pro la naskiĝtago de Esperanto. Uzeblas ĉiuj moduladspecoj inkluzive Echolink kaj Skype. Estas rekomendate uzi la kutimajn Esperantajn frekvencojn. Echolink- kaj Skype-kontaktoj validas kiel unu el la bendoj. - Organizas: EKAROJ, Esperanta Klubo de Amatora Radio en Japanio, Dorido, JI1WCL, esperantoekaroj@gmail.com

24 - 31. julio
Renkontiĝo de Amikoj-13 - en Pansionat Sinemor'ye, Rusio. Ĉi-jara renkontiĝo proponas trankvilan ripozon ĉe la maro en belega arbaro je 140 km de Novosibirsko. La programo tamen estos abunda kaj ne enua! Bonvenon! La lokon vere indas viziti. Arbaro, maro, plaĝo, boatoj, tenis-korto, lignofajro. Venu kaj ĝuu! Krom tio vin atendas E-kursoj kaj diversaj metiejoj. Ankaŭ prelegoj kaj vesperaj amuzaĵoj

27. julio - 5. aŭgusto
10-a Esperanto-boatado sur la rivero Kupa - de Karlovac ĝis Sisak en Kroatio. Pliaj informoj ĉe Esperanto-Societo Sisak, Lonjska 74, HR-44000 Sisak, Kroatio, retadreso: esperanto.sisak@gmail.com kaj boatado.kask@gmail.com

 103-a Universala Kongreso de Esperanto   103-a Universala Kongreso de Esperanto

28. julio - 4. aŭgusto
103-a Universala Kongreso de Esperanto - en Lisbono, Portugalio

28. julio - 4. aŭgusto
47-a IIK - Internacia Infana-Adoleskanta Kongreseto dum la UK - ĉe Lisbono, Portugalio. Amuziĝo en Esperanto dum la UK-semajno por lernejaj grupoj kaj gefiloj de UK-anoj - temo: "Delfenoj kaj dinosaŭroj". Informoj: infana.kongreseto@gmail.com

28. julio - 4. aŭgusto
Kunveno ELF-AREK & ENA - en Lisbono, Portugalio. Esperantaj filatelistoj kaj numismatoj kunlaboros por kunvenigi membrojn kaj aliajn samideanojn. Tute senkoste! Organizas: ELF-AREK & ENA, Merelhof 8, B-3300 Tienen, Belgio - retadreso: bert.boon@skynet.be

29. julio - 6. aŭgusto
PollandRok (Pol'and'Rock), antaŭe nomiĝis Haltejo Woodstock (Przystanek Woodstock) - en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando. 5 km de la german-pola landlimo, 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, mesaĝetoj (SMS) kaj tel.: +48 579173451 aŭ +49-1577-4273240, per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E

31. julio - 1. aŭgusto
1-a Esperanto-Pilgrimo al Fátima - en Fátima, Portugalio. Programo: partopreno en la procesio kaj preĝado de Rozario, meso en Esperanto; komuna vizito al la vidindaĵoj per trajneto; vizito al Leiria. Organizas: IKUE - retadreso: ikue.reto@gmail.com


1 - 10. aŭgusto
Amika rondo en N. Tagil - en Niĵnij Tagil, Rusio. La renkonto estos dediĉita al la festaj tagoj de la urbo N. Tagil, kiu troviĝas en Uralo, inter Eŭropo kaj Azio. Org.: Larisa Kuzmenko, rete: klarisa8@yandex.ru

4 - 9. aŭgusto
La 5-a Esperanto-lernejo en kastelo Bartošovice - en Svitavy kaj Bartošovice, Ĉehio. La evento organizota de esperantistoj kunlabore de du urboj - Svitavy kaj Nový Jičín. Ebleco de kursoj de Esperanto en la kastelo Bartošovice. Organizas: Pavol Kaščák, Libuše Dvořáková, nám. Míru 81/1 568 02 Svitavy - retadreso: verdastacio@gmail.com kaj dvor.libuse@seznam.cz

4 - 11. aŭgusto
Internacia Junulara Kongreso, IJK de TEJO - en Badajoz, Hispanio. Vidu ankaŭ nian fejsbukan paĝon/!

    SAT-kongreso

5 - 12. aŭgusto
SAT-kongreso - en Kragujevac, Serbio. Ĉeftemo: Esperanto kaj transnacia komunikado en la inform-teknologia epoko. Riĉa faka, kultura kaj turisma programo. Reta aliĝilo: ĉi tie - Org.: SAT-Esperanto, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris, Francio, - retadreso: financoj@satesperanto.org. Fejsbuka evento-paĝo

6 -13. aŭgusto
22-a Ekumena Esperanto-Kongreso - en Podebrady, Ĉehio. - Tradicia kunveno de kristanaj esperantistoj, preĝoj, diservoj, kantado, prelegoj, kulturaj programoj, ekskursoj. - Org.: Pavel Polnicky, Lidická 939/11, CZ-29001 Podebrady, Ĉehio. Rete: polnickypavel@seznam.cz

11 - 19. aŭgusto
8-a Festa Semajno - por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kun beboj, gekuzoj kaj geavoj en Baugé, Francio, en Esperanto-Kastelo Greziljono. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio, rete: kastelo@gresillon.org

 Plursporta Mara Ferio 2018  Plursporta Mara Ferio 2018

13 - 17. aŭgusto
Plursporta Mara Ferio 2018 - en Riva Trigoso, Italio. Grupo Esperanto Tigullio organizas sportan ferion tuj antaŭ la 85-a Itala Kongreso de Esperanto. Estas ferio por praktiki marajn sportojn kun samideanoj: biciklo, kanuo, boato kaj piedmarŝo. La loko estas Riva Trigoso, antikva fiŝista vilaĝeto kun granda plaĝo en Ligurio (nord-okcidenta Italio). La partopreno estas malfermita al ĉiuj, kaj por novuloj kaj por spertuloj. Ne estas bezonata antaŭa sperto pri sportoj, la nivelo de la praktikado estas baza kaj instruantoj estas je dispono. Aliĝu kun rabatita prezo ĝis 20-a de marto! Organizas: Alessandro Mazzetti (Grupo Esperanto Tigullio) - retadreso: alex@nodobandiera.it

18 - 25. aŭgusto
Stud-sesio en Esperanto en la Akademio Internacia en San-Marino, AIS - Ĉu vi ŝatus senpage studi en la universitato AIS dum la itala E-kongreso? - Ĝuste tion ofertos la Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS. Temas pri pluraj kursoj, okazontaj dum la Itala Kongreso de Esperanto en San-Marino venontsomere (18-25.08.2018), kadre de la tiel nomata "Sanmarineca Universitata Sesio" (SUS) n-ro 35. Vi povos studi pri lingvistiko, astronomio, sociologio, astrobiologio, esperantologio, matematiko kaj pli, laŭvole eĉ ricevi oficialan ateston de AIS. Niaj profesoroj atendas vin. Informoj provizire en la retejo de la Itala Kongreso

18 - 25. aŭgusto
85-a Itala Kongreso de Esperanto - en San Marino! Temo: "San Marino kaj Esperanto: malgrandaj komunumoj kaj grandaj valoroj". Inf.: Itala E-Federacio, Via Villoresi, 38, IT- 20143 Milano, Italio. Rete: kongreso@esperanto.it

    Junulara Renkontiĝo en Kreto

19 - 29. aŭgusto
Junulara Renkontiĝo en Kreto - - en urbo Neapoli, la Esperanto-Domo de Annie Grente. - Kiom kostos? 5 € tage por manĝoj. La kondiĉoj: mi povas gastigi 10 homojn kun DEK DIVERSAJ GEPATRAJ LINGVOJ... (nu tiu estas mia celo, bonvolu helpi min sukcesi!) Mi celas homojn kun juna pensmaniero, kiuj povas piediri kaj ne bezonas tro da komforto, kaj ne ankoraŭ tro bone parolas, ne havis eblecon multe praktiki... - Raporto pri la pasintjara aranĝo: "ĉi tie" - Se vi deziras partopreni, skribu al mi: anniegrente@hotmail.fr

19 - 26. aŭgusto
Staĝo en franca Juraso - en Metabief, Francio. "Les Sapins de l'Amitié" (La Abioj de l' Amikeco) estas ĉaledo, kiu kapablas akcepti 80 homojn (grupojn, familiojn) tutjare. Ĝi situas en la centro de Métabief, mezmontara skiejo, apud la svisa limo. Estas ankaŭ granda teraso kaj ĝardeno (4000 m2). Agadeblecoj: Malkovro de la regiono: ĝia faŭno kaj flaŭro. Akvaj ebloj ĉe la lago de Malbuisson... Vizitoj: Fromaĝejo, Thuyé (fumejo de ŝinkoj kaj kolbasoj), kasteloj... Trinivelaj kursoj. Organizas: Anne-Marie FERRIER, 20 rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyere, Francio. Retadreso: stagemetabief@orange.fr

23 - 26. aŭgusto
La Oresto Kuzma-Tagoj 2018 - en Kolomija, Ukrainio. Tre malmutekosta renkontiĝo en bela urbeto, nur 24 EUR! 23.08 - interkona vespero. 24.08 - tutaga ekskurso. 25.08 - prelegoj, malgranda ekskurso, granda koncerto de Jean-Marc Leclercq (jOmO). 26.08 - prelegoj kaj diskutoj. Organizas: Andreo Jankovskij, Kievo, Ukrainio. - Retadreso: andreoespero@gmail.com, tel: +38(0)679947003

24 - 27. aŭgusto
3-a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlino, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, loĝado en simpla naturamika domo. Org.: Jessica Grasso kaj aliaj, rete: abeloabeloabelo@gmail.com

26. aŭgusto - 2. septembro
Lan fan Taal - Lando de lingvo. Esperanto-semajno - en Leeuwarden, Nederlando. En 2018 Leeuwarden estas kultura ĉefurbo. Dume okazas dum la tuta somero lingva festivalo. Diversaj (mal)grandaj lingvoj estas reprezentataj dum unu semajno. Ankaŭ Esperanto. Kajto kaj Jonny M koncertas. Okazos prelegoj kaj kursoj. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen. - retadreso: info@esperanto-nederland.nl


1 - 9. septembro
51-a Internacia Esperanto-Feriado - en Lšdek Zdrój, Pollando. Feriado en bela apudmontara kuracurbeto kun sanigaj akvofontoj (por trinki kaj ankaŭ naĝi). Multe da verdaĵo, sed ankaŭ ĉarmaj kafejetoj. Riĉa programo turisma, kultura kaj lingvaj kursoj (dunivelaj). Ĉiutage rondaj dancoj, gvidataj fare de spertulino. Organizas: Teresa Pomorska, ul. Œwistackiego 9/21, 50-430 Wrocław. - retadreso: pomer@wp.pl

2. septembro
8a Lernfesto - en Saarbrücken, Germanio. 8-a Lernofesto en la "German-Franca Ĝardeno en Saarbrücken / Sarlando kun granda Esperanto-informpavilono, eta Esperanto-lernejo, ekspozicio kaj divenrado. Internacia lingvo-eksperimento kaj granda tombolo. Oni atendas 280.000 vizitantojn. Organizas: Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL), Richard-Wagner-Str.38, DE66842 Zweibrücken. - retadreso: info@esperanto-saarland.de

6 - 9. septembro
Vintra Aranĝo, VINA - en la urbo Paraty, ĉe Costa Verde (la verda marbordo) de Rio-de-Ĵanejro Paraty, Brazilo. VINA aŭ Vintra Aranĝo de BEJO celas okazigi imersion en Esperanto en distra kaj turisma renkontiĝo. La aranĝo havos kultur- kaj aventur-programon en paradiza medio. Dum vizitoj al muzeoj, padumante, pasigante agrablan momenton sub luna lumo, kaj ĉe restoracioj, ni praktikos la internacian lingvon kaj ek-konos la historion de unu el la plej belaj urboj en la ŝtato Rio-de-Ĵanejro. Aliĝi ĝis aug. 15. ĉi tie. Organizas: KarEJO, karejorio@gmail.com

7 - 9. septembro
Esperanto sur la strando / Nia ŝipo m/s "Zamenhof" - en Sopot, Pollando. La 6-a renkontiĝo estos dediĉita al la historio de la pola ŝipo m/s Zamenhof. Pasas 60 jaroj de kiam esperantistoj en Gdynia sukcesis konvinkigi la registaron nomigi la novan maran ŝipon "Zamenhof". La historio daŭris 22 jarojn dum kiuj esperantistoj atendis la navigantan ŝipon en havenoj survoje al Ĉinio. Organizas: Triurba Esperanto-Asocio TORENTO, str. Armii Krajowej 94, Sopot, PL- 81-862, Pollando, rete: torentosopot@wp.pl

7 - 9. septembro
Superpaŝo la klasikon per Esperanto - en Alsóörs (ĉe Balatono), Hungario. Ni volas en la seminario paroli pri historiaj okazadoj, de superpaŝo la klasikon en la secesio, kie ekŝajnis la internacieco en Mezeŭropo, konkrete ĉe la "thereziana homo", sed en naciismaj histerioj ne havis ŝancon por ekŝajni. Organizas: Eŭropo-Demokratio-Esperanto, Marek J. u. 31/7, HU-1078 Budapest, Hungario. - Retadreso: eumacko@aol.com

8. septembro
REVo - Renkontiĝo Esperantista en Vorlico - en Wörlitz, Germanio. Renkontiĝo en la fama parko de Wörlitz (monda heredaĵo laŭ la listo de UNESCO). 10:00h ni renkontiĝos ĉe la urbodomo de Wörlitz. La aranĝo daŭros ĝis ĉ. 16:00h. Organizas: Jörg Gersonde, H-.Wäschke-Str. 31, 06366 Köthen, Germanio. - retadreso: joerg.gersonde@esperanto.de

12 - 14. septembro
21-a IMEK, Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco - en Trier, Germanio. - NE OKAZOS! - Konferenco de la Esperanto-parolantaj medicinistoj, malferma por ĉiuj kiuj interesiĝas pri medicino, organizita de la UMEA. Inf.: Christoph Klawe, rete: klawe@uea.org

14 - 16. septembro
Beneluksa Kongreso 2018 - en Houthalen, Belgio. Renkontiĝo de beneluksaj esperantistoj kun kursoj kaj ekskursoj, koncertoj kaj prelegoj, atelieroj kaj tiel plu. Organizanto: Limburga Esperanto Asocio, LEA, Ben Indestege, Gaspeldoornstraat 23, B-3650 Dilsen-Stokkem, Belgio, rete: limburg@esperanto.be

14 - 16. septembro
Festoj 10 jaroj de Esperanto-muzeo - en urbo Svitavy, Ĉehio. La Esperanto-muzeo en Svitavy festas sian 10-an naskiĝtagon. Festu kun ni! La muzeo estis solene inaŭgurita la 20-an de septembro 2008. La ĉefaj celoj kaj aktivecoj de la muzeo estas arigi, katalogigi, prilabori, konservi kaj alirebligi al la vasta publiko kaj la tutmonda esperantistaro informojn kaj kolektmaterialojn pri Esperanto, pri ĝia historio kaj bezonateco kaj utiligeblecoj en la nuna mondo, okazigi portempajn temajn ekspoziciojn kaj kulturajn kaj klerigajn aranĝojn. - Adreso de organizantoj: Esperanto-Muzeo, Domo de Ottendorfer, náměstí Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy, Ĉehio. - Retadreso: muzeo@esperanto.cz

14 - 16. septembro
Tutlanda E-Kongreso - en Gherla, Rumanio. Landa kongreso, kurseto, kleriga duontago, ekskursoj. Organizas: Aurora Bute. - retadreso: mariana.berariu@gmail.co

15. septembro
NOEF - en Chester, Unuiĝinta Reĝlando. Starto de la Fervojstacio je la tagomezo 12:00, Tagmanĝo en Mill Hotel 12:15 - 13:45, Prelego de Hilary Chapman "Aliaj planlingvoj. Kial Esperanto venkis?" en la Kvakera Domo de Chester 2 ptm (14:00). Fine estos ekskurseto en la urbo. Organizas: Peeter Aitai

19 - 22. septembro
48-a lingva seminario - en Skokovy, Ĉehio. Lingva seminario en Ĉeha paradizo, hejma medio. Organizas: Jindriška Drahotová, Sadová 745/36, Mladá Boleslav 29301, Ĉehio. - retadreso: drahotovaesperanto@seznam.cz

20 - 23. septembro
MontKabana Renkontiĝo, MKR - montmigranta renkontiĝo por esperantistoj. La ĉi-jara, 29-a MKR okazos en la montkabano Erjavčeva koča (1525 m) en nordokcidenta angulo de Slovenio, apud la fama trapasejo Vršič (1611 m) en Juliaj Alpoj. La nomo de la ejo eble jam estas konata al vi: ĝuste tie okazis la unua ne-aŭstra MKR en la jaro 2000 kaj ĝuste tie oni atingis la plej altan pinton de ĉiuj MKR-oj, Prisojnik, je la alteco de 2547 metroj. Ĉi-jare, 18 jarojn post tiu fama 11-a MKR, oni ripetos la ekskursojn, vizitonte la jam menciitan pinton Prisojnik (2547 m) kaj la najbaran Mala Mojstrovka (2332 m). La montkabano Erjavčeva koča disponas pri 2-litaj kaj 3- ĝis 8-litaj kaj plurlitaj ĉambroj. Organizas: Vanja Radovanovic, Paljetkova 8, HR-10110 Zagreb, Kroatio - retadreso: vanja.radovanovic@ericsson.com

21 - 23. septembro
ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) - en Poznano (Poznań), Pollando. Sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo. Tuj post la sesio de Interlingvistikaj Studoj ĉe AMU. - Retadreso: tobiasz@esenco.org

21 - 28. septembro
La 1-a Afrika kongreso de virinoj (AKVo-1) - en Moramanga, Madagaskaro. Kongresa temo "Esperantistinoj, leviĝu: por la paco!". - En programo estas antaŭvidita instruado, koncerto, teatraĵoj, spektado de filmo, kulturaj vesperoj, konferenco, ekskursoj al vidindaj lokoj. Organizas: Alexandrine Omba, Miora Rasoharinaivo, Lot A 473 Akany Gazela, Moramanga Ville (514), Madagascar. - retadreso: alexandrine.omba7@gmail.com, rmlvmiro@yahoo.fr

22. septembro
Vizito de la ĝardena ekspozicio - en Lahr, Germanio. Organizas: BAVELO Esperanto BaWü. - retadreso: barbara.bertrand@esperanto.de

22 - 23. septembro
Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo - en Bjelovar, Kroatio. Kadre de la aranĝo okazos ronda tablo "Kontribuo de esperantistoj al la kultura progreso de Bjelovar tra la historio" kaj la 6-a Deklam-Konkurso. Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Franjo Forjan prezidanto, ul. Ivana viteza Trnskog 12, HR-43000 Bjelovar, Kroatio. - Retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

22 - 23. septembro
Esperanto-Tago - 50jara festeto de la E-Klubo - en Munkeno, Germanio. Ĉiujare la unuan sabaton festas la Klubo sian fondodaton kiel enskribita asocio kaj samtempe komune rigardas la Inaugur-Ceremonion de la Oktoberfesto. La Ĉefprogramo okazos sabate posttagmeze. Dimanĉe Manifestacio kaj urbogvidado. Aliĝo nepre necesas! Partoprenkostoj ĉirkaŭ 5 eŭro. Organizas: Esperanto-Klubo Munkeno, Schwanthalerstr. 80, 80336, Munkeno, Germanio. - retadreso: Fritz_Hilpert@web.de

22 - 29. septembro
Ekskurso al Irano en Boruĝerdo - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com

25. septembro - 11. junio
Conversational Esperanto - en Stanford, Kalifornio, Usono. Senkosta kaj libera kurso nomata "Conversational Esperanto" ĉe la Internacia Centro de Stanford University. Organizas: trio, PO Box 20089, Stanford, CA 94309-0089, USA - retadreso: stanford@esperanto.org

28. septembro - 3. oktobro
TORPEDo-13 - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Pedagogiaj Tagoj: prelegoj, prezentadoj, spertinterŝanĝo pri instruado de Esperanto. 82a GEA-Studsesio, modulo pri metodiko, didaktiko, instrukapabligo. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

29. septembro - 6. oktobro
26-a Internacia Semajno de la Kulturo kaj Turismo - en Salou, Hispanio. Profitu la okazon ĝui tutan semajnon en luksa hotelo kun tri manĝoj bufedo kaj agrabla etoso interesaj ekskursoj kun internaciaj geesperantistoj el diversaj landoj. Organizas: Maria Dolores Torres Mateos. - retadreso: Rosadelibertad@gmail.com

29. septembro - februaro
Ekspozicio pri Tibor Sekelj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Memor-ekspozicio en la Welf-kastelo pri la mondfama vojaĝanto, verkisto, aktiva esperantisto okaze de lia 30-a morto-datreveno. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

30. septembro
Lingvo-Festivalo - en Office Culturel de Arras, Francio. 25 lingvoj prezentataj de la 10h ĝis la 17h. Granda libro-servo de FEL. 3 ekspozicioj kaj koncerto de JOMO. Organizas: Arras-Esperanto, 2 rue Ste Marguerite Resid. Les Archers Apt 23, 62000 ARRAS, Francio. - retadreso: edmond.plutniak@arras-esperanto.fr


2 - 3. oktobro
Esperanto-renkontiĝo por Turistoj - en Dubajo, UAE. Ni renkotntiĝu por Esperanto se vi parolas ĝin kaj vojaĝas en Dubajo. Tie ni babilas, kunkafumas, kunmanĝas kaj ĝojas la nokton de Dubajo per la internacia lingvo! Laŭ plano ni povas kunvojaĝi en la araba lando. Partoprenu bonvole en la unua sperto! Organizas: SEŜIMO Masaja, Japanujo. - retadreso: satiya.und.graha@gmail.com

3 - 7. oktobro
18-a KoKoLoRES - en Schwerte, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj. Sed ne nur: ni ankaŭ ekskursos kaj okazigos kurson por komencantoj. Petra Dückershoff, retpoŝta adreso: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de

5 - 7. oktobro
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo - en Katovico (Katowice), Pollando. ĈAR estas semajnfina junulara renkontiĝo por tiuj kiuj ŝatus plibonigi sian konon pri Esperanto kaj praktiki ĝin kun esperantistoj el najbaraj landoj. En la programo interalie: interkonaj ludoj, lingvo-ateliero, urboludo kaj ekskurso. Organizas: Pola Esperanto-Junularo, Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa, Pollando. - retadreso: cxar@pej.pl

5 - 8. oktobro
25-a Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto (ARE) - en Silver Bay, NY, Usono. Agrabla kaj etosoplena semajnfino en bela naturo. Muziko, prelegoj, kajakado, dancado. Inf.: Kunlabore kun ESK kaj aliaj regionaj kluboj: Tomaso Alexander, rete: demandoj@are-esperanto.org

6 - 7. oktobro
Eŭska Aŭtuna Renkonto - en Donapaleo (Saint Palais-Donapaleu), Nordeŭskio. Sabate okazos la alveno de la partoprenantoj, vizito de la urbeto kaj de la cirkaŭaĵoj. Dimanĉe: promenado kaj tagmanĝo, babilado kaj plia interkonatiĝo. Ĉiuj esperantistoj de ie ajn estas bonvenaj! Organizas: Marie Savary, 12 Route de Gibraltar FR- 64120 (Donapaleu-Saint Palais). - retadreso: bonfarte@sfr.fr

6 - 9. oktobro
14a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Namyangju, apud Seulo, Sud-Koreio. Internacia meditado, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Organizas: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, M.K. Ciurlionio 6-9, Vilnius, LT-03104, Litovio. - retadreso: chtaesok@hanmail.net

12 - 14. oktobro
Konferenco de Ĉeha E-Asocio, ĈEA - en urbo Benešov, Ĉehio. Pinta aranĝo de Ĉeha Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj programoj ekskursa, kultura kaj amuza. Organizas: Ĉeha E-Asocio, Náměstí Mítu 81/1, Svitavy, CZ-568 02, Ĉehio. Retadreso: cea@esperanto.cz

12 - 14. oktobro
Esperanto-Seminario de BAVELO - en Heidelberg, Germanio. Esperanto-seminario kun kursoj de Esperanto de A1 ĝis B1. Por Esperanto-parolantoj okazas "bukeda kurso". En ĝi estas prezentataj kaj diskutataj aktualaj temoj el diversaj fakterenoj. Ekzemple: "Kiel plibonigi la komunikadon inter malbonaŭdantoj kaj bonaŭdantoj?" (kun Alois Eder). "Ruslando estas nia najbarlando" (kun Ulrich Brandenburg, emerita ambasadoro de Germanio en Ruslando kaj ekde 2017 prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio). "La tragedio en DR Kongo. Fono de la "Afrika Mondmilito" (kun Manfred Westermayer kaj Alois Eder). Organiza adreso: estraro de BAVELO, Alois Eder, Grabenstraße 63 A, DE 71116 Gärtringen, Germanio. retadreso: aloiseder@arcor.de

    Komuna Japaana kaj Korea Kongreso

12 -14. oktobro
La 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio - en Nara, Japanio. La 105-a Japana Esperanto-Kongreso kaj la 50-a Korea kongreso de Esperanto komune okazos en japana eksĉefurbo Nara. Organizas: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to Sinzyuku-ku Waseda0mati 12-3 - retadreso: komuna2018@jei.or.jp

12 - 14. oktobro
I Seminario por Esperantistaj Kursgvidantoj - en Olinda, Pernambuco, Brazilo. La evento celas konigi metodojn kaj instruilojn por iel helpi nian kolegaron, kiuj lernigas la lingvon internacian. Organizas: Aristophio Alves Filho, Rua B-55, nº 85 Cj. B. Bentes, Maceió, AL, Brazilo. - retadreso: esperantomaceio@yahoo.com.br

12 - 14. oktobro
42-aj Esperantistaj Preĝtagoj - en Częstochowa, Pollando. Organizas: Pola sekcio de IKUE. - retadreso: pomer@wp.pl

13 - 14. oktobro
Esperanto-staĝo en Parizo - Bonvenas tiuj, kiuj ne scipovas la francan ĉar Cseh-metode la staĝon gvidos Thierry Saladin (diplomita Cseh-instruisto). Organizas: FFEA, Franca Fervojista Esperanto-Asocio, AFCE/FFEA - 9 rue du Château-Landon - 75010 Paris. Retadreso: sylviane.lafargue@outlook.fr. Inf: thierry_saladin@yahoo.fr

 KAEST   KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

18 - 21. oktobro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - en Modra-Harmónia, Slovakio. Ĉi-jare KAEST festas sian 40-jariĝon! La evento unuafoje okazis en la jaro 1978 (en la urbo Žilina). Ĉeftemo de KAEST-2018 estas: Evoluo de paradigmoj en scienco kaj tekniko. Inf.: E@I, rete: kaest@ikso.net

    Ludo Ludoviko

19 - 21. oktobro
LUDOVIKO - nova, simpla, semajnfina Esperanto-renkontiĝo por ludemuloj kaj/aŭ kreemuloj, kiu okazas en la kvartalo List en la urbo Hanovro en Germanio. - LUDOVIKO = LUDadO kaj Via Individua KreemO LUDadO kaj Via Individua KreemO - Organiza adreso: carolinverena@gmail.com

19 - 21. oktobro
Esperanto studsemajnfino - en Bornerbroek, Nederlando. Dum semajnfino okazos diversnivelaj Esperanto-lecionoj. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen - retadreso: studsemajnfino@esperanto-nederland.nl

23. oktobro
Esperanto-Tago - en Sheffield, Britio. Unu-taga Esperanto-Tago en kafejo kiu antaŭ jardekoj estis la hejmo kaj librovendejo de Jacob David Applebaum (1877-1964), aŭtoro de "Jozefo: drama poemo en kvar aktoj kaj epilogo, bazita sur la biblia rakonto". Prelego, kursoj, ludoj. Senpaga lunĉo! Organizas: Bill Chapman, 8 Vardre View, Deganwy, CONWY, LL31 9TE, Britio. - retadreso: patbillchapman@gmail.com

26 - 28. oktobro
Polyglot Conference - en Ljubljana, Slovenio. Ne temas pri esp-a renkontiĝo, sed kredeble kelkdek esp-parolantoj ĉeestos. Organizas: Richard Simcott. - retadreso: polyglotconference@gmail.com

27. oktobro
Aŭstra-Slovaka komuna montmigrado - en Hainburg, Aŭstrio. Komuna migrado en montetoj proksime de Hainburg, al pinto de Hundsheimer Berg. Daŭro de la marŝado ĉirkau 3-4 horoj. Startpunkto: Hainburg, bushaltejo Paffenbergweg, je la 11-a horo. Organizas: Alfred Heiligenbrunner, Wagramstraße 55, 2291 Lassee, Aŭstrio. - retadreso: alfred.heiligenbrunner@gmx.at

27. oktobro - 4. novembro
AŬTUNE, la Esperanto-ferioj - en Baugé, Francio. 7-a komuna feriado por infanoj, adoleskantoj, familioj, geavoj kun kursoj, koruso kaj aliaj aktivaĵoj, programo por adoleakantoj kaj por infanoj. Speciala gasto: Dennis KEEFE. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

28. oktobro - 4. novembro
Karpata Esperanto-Semajno, KES - ne okazos! - en Morŝin, Ukrainio. NE OKAZOS! Org.: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. Retpoŝte: volodomir@ukr.net

31. oktobro
15-a Rata Rendevuo - en Paderborn, Germanio. En Paderborn ni vizitos la plej grandan komputilan muzeon de la mondo HNF. Ni kune manĝos en barata restoracio kaj ni vizitos la katedralon inkluzive de la trezorejo. La Ratkaptista Bando ĝojas pasigi belan tagon kun multaj aliaj Esperanto-amikoj. Organizas: Esperanto-grupo Hameln, Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, D-31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. - retadreso: muzikanta.hipopotamo@gmail.com


2 - 4. novembro
Klaĉ-Kunveno Post-Somera, KKPS - en Hunsel, Nederlando. Ĉu vi rajtas nomi vin esperantisto, se vi neniam ĉeestis la Klaĉ-Kunvenon PostSomeran? Evitu tiun filozofian demandon per tuj aliĝi al la mojosa aŭtuna kunveno de la Nederlanda Esperanto-Junularo. KKPS en 2018 okazos en Bekerhof en Hunsel, preskaŭ ĉe la belga landlimo kaj ĝi bone atingeblas per publika transporto. La programo konsistos el halovena balo, koncerto, ekskurso, kursoj kaj prelegoj. La grupdomo havas luksajn sofojn, trinkejon, sportkampojn kaj fajroplacon. La vilaĝo Hunsel havas neniun interesaĵon. Organizas: Nederlanda Esperanto-Junularo - retadreso: kkps.klackunveno@gmail.com

2 - 4 novembro
Komuna Konferenco de IKEF - en Changzhou (Ĉanĝuo) okcidente apud Shanghai. Organizas: IKEF, Vivo Z.C.S

3. novembro
Aŭtuna Najbara Aranĝo, Halle-ANA - en Halle (Saale) Germanio. Rendevuejo kaj babilado 10 - 12 h en oficejo Linker Laden Leitergasse 4, eniro Geiststrasse. Tagmanĝo je 12:30 h en bistro de MDR Salzgrafenplatz. Je 13:30 h vizito de historia lerneja urbo Francke Stift. 16:00 h komuna kantado kun Esperanto-koruso en halo de ĉefstacidomo. 17:00 h fino de aranĝo. Organizas: Esperanto-grupo Panoramo Halle (Saale), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

3. novembro
Kultura Sabato de CDELI - en La Chaux-de-Fonds (Ĉaŭdefono), Svislando. Claude Gacond parolos pri la kulturaj sabatoj, analizos nuntempajn esperantolibrojn. Stefano Keller prezentos kelkajn etapojn el la mondvojaĝo de Luc Allemand, nun biciklanta tra Azio. Projekciado de la nova filmo de NANDIRealigoj: "La Magia Lando". Erich Werner raportos pri la financa situacio de la Asocio de la Amikoj de CDELI. Organizas: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Rue du Progrès 33, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. - retadreso: esperanto@cdeli.org

4 - 11. novembro
EIT EO-Instruista Trejnado - en Kotonuo, Benino. Tutsemajna seminario por EO-instruista trejnado fine de tutjara reta lertigado. Organizas: Scio Sen Bariloj, ILEI kaj edukado.net. Organizula poŝt-adreso: Mireille Grosjean, CP 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com

5 - 6. novembro
Sesio de KER-ekzamenoj - en Kotonuo, Benino. Okazos sesio de KER-ekzamenoj, nivelo B2. Organizas: Scio Sen Bariloj kaj UEA. CP 9, 2416 Les Brenets, Svislando - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com

9 - 11. novembro
Intensa kurssemajnfino - en Sundern-Langscheid, Germanio. Priskribo: Intensa kurssemajnfino en la Sauerland-regiono je du niveloj (komencintoj kaj progesintoj) de vendredo 18:00 ĝis dimanĉo 14:00 Kursgvidantoj: Martin Brüggemeier kaj Harald Schmitz. Se sufiĉe da homoj interesiĝas pri tio, ni povas organizi kurson por komencantoj. Organizas: Harald Schmitz, Dohlenweg 2, 50259 Pulheim, Germanio. - retadreso: hschmitzpul@gmx.de

9 - 11. novembro
Semajnfina Esperanto-kurso A1-B2 - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Intensa lernado, konvesaciado, plibonigo de lingvaj kapabloj. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

9 - 11. novembro
GRUPE - 22 - en Gliwice, Pollando. Organizas: PEA - filio en Gliwice. - retadreso: stanislaw.mandrak@gmail.com, aŭ staman@ka.onet.pl

12 - 14. novembro
3-a Memorialo "Lucija Borčić" - en Zagrebo, Kroatio. Simpozio "Tradukado de la literaturo"; faka vizito; ronda tablo; proklamo de la rezultoj de la 2-a Internacia traduk-konkurso "Lucija Borcxicx"; vizito al la Internacia libro-foiro. Organizas: Marija Belošević. - retadreso: hes@hes-keu.hr

16 - 19. novembro
14-a Meksika Esperanto-Kongreso - en Puebla, Meksiko, en la Universitata Centro pri Servoj. Ni celas kunigi la nacian esperantistaron, allogi la partoprenon de eksterlandaj Esperanto-parolantoj tiel, ke la kongreso estu interkultura kaj internacia. La plej gravaj celoj estas kunigi fortojn por reorganizi la nacian movadon, kreskigi ĝin, subteni la homojn en la plibonigo de ilia lingva nivelo, kaj kompreneble disvastigi Esperanton, allogi novajn elementojn al la teamo. Ekstermovade ni volas videbligi nin antaŭ akademiaj instancoj. Organizas: Meksika Esperanto Federacio. - retadreso: estraro@esperanto-mexico.org

17. novembro
Malferma Tago de UEA - en Centra Oficejo en Rotterdamo, Nederlando. Organizas: Said Balouchi kaj Fernando Maia Jr.

 ILERA   Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

17 - 18. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA – ekde 00:00 horo la 17-an de nov. ĝis 23:59 la 18-an de nov. – en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de

25. novembro
Seminario pri germana opozicia literaturo - en Stuttgart, Germanio. Prezento de libroj "Acxetitaj Ĵurnalistoj" far Udo Ulfkotte kaj "La Dekstra/Maldekstra - Konfuzo" far Fritz Erik Hoevels kaj pridiskuto de ili en la germana, angla, Esperanto... Organizas: Vladimir MININ, P. O. Box 2000, RU-634063, Tomsk, Rusio. - retadreso: mininvl@yahoo.com


1 - 2. decembro
Staĝo - en Le Beausset, Francio. Laborgrupoj: Mari-Roza Vilain : paroligo de komencantoj, Renée Triolle : konversacio por progresantoj, Pascal Vilain : studlaboro por lertuloj, vespere: kultura vespero kun anoncota programo. Organizas: Pierre Oliva. - retadreso: nlpolecamp (ĉe) gmail (punkto) com

8. decembro
Zamenhoffesto - en Vieno, Austrio. Prelegoj inter alie de Chuck Smith, la fondinto de Amikumu. Organizas: Aŭstria Esperanto-Federacio kaj la Pola Instituto en Vieno. - retadreso: aef@esperanto.at

8. decembro
Forumo por Zamenhof-Tago - en Pekino, Ĉinio. Tuttaga evento en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, kun dek prelegoj kaj interŝanĝoj. Adreso: 106 klasĉambro de la unua konstruaĵo (教一楼), Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (北京语言大学). Organizas: ZHANG Yongle, tel: (+86)13811671765

8 - 9. decembro
6-a Granda lokŝumado - en Bratislavo, Slovakio. Antaŭkristnaska semajnfino en Bratislavo, kun vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de slovaka specialaĵo "lokŝoj", promenado, kafumado, teumado, babilado... Organizas: E-mental´. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

9. decembro
10-a Zamenhofa Matenmanĝo - en Berlino, Germanio. Matentagmanĝo kaj babilado. Neniu cetera programo ĝenos :) Ĉe iuj tabloj ankaŭ parolado en germana aŭ angla... Ankaŭ por Esperanto-amikoj. Kutime 30-40 ĉeestantoj. Organizas: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. - retadreso: lu.esperantoland@gmx.de

13 - 17. decembro
Ekologio kaj naturprotektado - en Guantánamo, Kubo. Kiel ĉijare, ni festis en esperanta etoso la Zamenhofa Metiejo, en la kampadejo "Yacabo", lokita en la municipo Imias, provinco Guantanamo, Kubo. Tie la gereprezentantoj de la diversaj filioj de nia lando ĝuis la verdbelajn pejzaĵojn de la ĉirkaŭaĵoj. Organizas: Tirso Ávila Bory, Santa Rita #920 e/ Crombet y Emilio Giro. Guantanamo, Guantanamo, Kubo. CP 94 100. - retadreso: elemento24ddf@gmail.com

14 - 16. decembro
19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - en Bjalistoko, Pollando. Organizas: Bjalistoka Esperanta Societo. - retadreso: pwierzbowski@gmail.pl

14 - 16. decembro
Studsemajnfino: 83-a GEA-Studsesio - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Studsemajnfino: 83a GEA-Studsesio, modulo pri Esperanto-literaturo, historio, movado, organizado, varbado. 15.12.2018: 19:00h tradicia Zamenhof-festo. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

15. decembro
Zamenhoftago - en Hago, Nederlando. Priskribo: La 15-an de decembro en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto en Hago/Nederlando okazos Zamenhoftago. Ĉiu estas elkore bonvena. Ni precipe strebas al la ebleco, ke la partoprenantoj povu paroli Esperanton. Organizas: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, 2585 HW Den Haag Nederlando. - retadreso: iesperanto@versatel.nl

15. decembro
Zamenhoffesto - en Berlin, Germanio. La Zamenhoffesto okazos sabaton, la 15-an de decembro
ekde 15.00 ĝis 21:00. Adreso: Kiezspinne/Orangerie en Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin (en distrikto Lichtenberg). En la programo i.a. festprelego de Gorecka kaj Aleksander, prezentado de interesaj libroj, koncertoj de Stefano Schneider kaj de ĴeLe, komuna vespermangxo. Partoprenkotizo inkluzive la manĝon: 10 €, rabatite 5 €. Organizas: Esperanto-Ligo Berlin - retadreso: RonaldSchindler@web.de

15-16. decembro
Barata Esperanto-Kongreso 2018 - en la urbo Puneo en Maharaŝtro, Barato. Okazas Landa Kongreso de FEB post longa paŭzo. Estas bona momento rigardi la movadon kaj ene de Barato, kaj en la kunteksto de la azia kaj la monda Esperantaj movadoj. Pro niaj diskutoj dum la Kongreso, ni espereble alvenos al vizio de, kaj laborplano por, forta movado. Organizas: Federacio Esperanto de Barato (FEB), Naga Siva Kumar Kotha, Giridhar RAO, Ranganayakulu, Nischad Salam. - La kongresejo de BEK-18 estos 'Andhra Association' (http://www.andhraassociation.org) en Puneo. Ĝia adreso estas: 1264 Wrangler Paranjpe Road, Off Jangali Maharaj Road, Near Sambhaji Park, Deccan Gymkhana, Shivajinagar, Pune 411004 - en Google-Maps: https://goo.gl/maps/FTB95EE96sv - Retadreso: barata.kongreso@gmail.comkotha.nagasiva@gmail.com

16. decembro
5-a Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio - en Bautzen, Germanio. Antaŭkristnaska kunveno kun amikoj, vizito de kristnaska bazaro, gustumado de kolbasoj, kafumado... Organizas: E-mental'. - retadreso: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

27. decembro - 3. januaro
Luminesk' - en Königswinter apud Bonn, Germanio. LUMINESK' estas la silvestra renkontigxo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la kvaran fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj "Internaciaj Festivaloj" private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon - lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj. Ĉifoje ĝi okazos en Königswinter apud la konata rivero Rejno. Organizas: Andreas Diemel, Andreas Diemel, Bismarckstr. 168, 47057 Duisburg, Germanio. - retadreso: andreas.diemel@web.de

27. decembro - 3. januaro
17-a Novjara Renkontiĝo (NR) - en Wiesbaden, Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj, inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Organizas: EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin. - retadreso: lu.esperanto@gmx.de

28. decembro - 4. januaro
10-a Junulara E-Semajno, JES - en Storkow/Mark, apud Berlino, en Germanio. Festu la novan jaron en bonega etoso kun pli ol 200 homoj el ĉ. 20 landoj! Vin atendas koncertoj, artaj prezentaĵoj, prelegoj, ekskursoj, Esperanto-kursoj kaj multe pli. Organizas: GEJ kaj PEJ (Germana kaj Pola Esperanto-junularoj) - retadreso: jes.2018.storkow@gmail.com

31. decembro - 5. januaro
Novojarsk-2019 - Renkontu la Novan Jaron en la bon-etosa Novjar-Festo en Krasnojarsk, Siberio, Rusio! Se vi ne volas enui hejme dum longaj vintraj ferioj, bonvenon al la renkontiĝo Novojarsk-2019! Jam tradicia Siberia Novjara renkontiĝo invitas vin! Kun varia kultura programo. Loko: ul. Bebelja 57, RU-660100 Krasnojarsk, Rusio. Dum "Novojarsk-2019" okazos tradicia ekskurso-paŝado al la fama naturrezervejo "Stolbi". - Organizas: Evelina Elli Sokolova, rete: sevelina@mail.ru


- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!

- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.


La kompiladon prizorgas:
Szilvási László kaj Keményfi Imre
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"

Lasta aktualigo: 2019.01.01.