INTERNACIA KALENDARO
de Esperanto-aranĝoj
- 2019 -


  • Se mankas iu renkontiĝo, anoncu ĝin!
  • Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la paĝon!

2019. majojuliooktobro2020.


3 - 7. januaro
37-a Poludnica - en Liptovský Ján, Slovakio. Poludnica 2019 estas renkontiĝo de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj. Ĉefa temo: esperantistoj-vojaĝintoj. Organizas: Liptova Esperanto-Klubo (LEK), Školská 4, 031 01 Liptovský Mikuláš, Slovakio. - retadreso: poludnica83@gmail.com

4 - 13. januaro
Aŭstralia Kongreso kaj Somerkursaro - en Adelajdo. La programo inkluzivas: klasoj de Esperanto je tri niveloj, vespero de teatro kaj muziko, ekskursoj, babilado, ridado, prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj, jarkunveno, amikig^o, planado. Organizas: Aŭstralia Esperanto-Asocio, GPO Box 2122, Melbourne VIC 3001, Aŭstralio. - Retadreso: info@esperanto.org.au

17 - 20. januaro
PUSTEVNY 2019 - esperanta vintro - en Pustevny, Ĉehio. Vintra skiado, vizito de festivalo de glaciaj statuoj, ebleco de kurso de Esperanto. Organizas: Pavol Kaščák, Bartošovice 15, Ĉehio. - retadreso: verdastacio@gmail.com

    Esperanto-Kongreso en Nov-Zelando

26 - 27. januaro
Nacia kongreso - en Wellington, Nov-Zelando. Ĉiuj partoprenantoj estas bonvenaj! Organizas: David Ryan. - retadreso: info@esperanto.org.nz


8 - 10. februaro
Semajnfina kurso - en Herzberg am Harz. Kursoj por komencantoj kaj progresintoj, komenco vendrede je 19-a horo. Organizas: Esperanto-Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

15 - 17. februaro
Bestĝardeno 2019 - en Praha, Ĉehio. Tradicia adoptofesto en la praga bestĝardeno kun granda unubuŝaĵa konkurso. Organizas: E-mental´. - Retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

23. februaro
Memoro pri Ino Kolbe - en Leipzig, Germanio. Ino Kolbe (28.02.1914 - 16.02.2010) estimita esperantistino, je 11.00 horo rendevuo ĉe la tombejo (Nordfriedhof, Berliner Str. 121.) je 14:00 horo kunveno, memoriga tabulo ĉe la domo (Delitzscher Str. 64.) Organizas: Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

25. februaro - 1. marto
Kurso por komencantoj, komencintoj - en Bouresse, Francio. Gvidos la staĝon Andréa Bertrand. La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Organizas: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR 86410 Bouresse, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org

25. februaro - 1. marto
Prepare al atesto pri superaj studoj de FEI - en Bouresse, Francio. Gvidos la staĝon Brian Moon. Elirpunkto estas enkonduko al la verkoj kiuj estas ĉe la programo de la ekzameno por superaj studoj ĉe FEI. - Ne ekzistas verdaj steloj, de Liven Dek - Viktimoj, de Julio Baghy - La Zamenhof strato, de Roman Dobrzyński - La bona lingvo, de Claude Piron. Tradukoj, kaj aliaj lingvaj ekzercoj, parolaj kaj skribaj kompletigos la kurson. Taŭgas ankaŭ por tiuj, kiuj ne interesiĝas pri ekzameno. Organizas: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau, FR 86410 Bouresse, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org

26. februaro - 8. marto
13-a Internacia Himalaja Renkontiĝo - en Katmanduo, Nepalo. Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 13-an Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj partoprenos la saman programon. Organizas: Nepala Esperanto Asocio, GPO Box:10518, Kathmandu, Nepal. - retadreso: nespa.1990@gmail.com

27. februaro - 3. marto
Bibliaj Tagoj - en Mainz, Germanio. La Bibliajn Tagojn ofertas "Esperanto-Liga für Christen in Deutschland", la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĉiu, kiun interesas kristanismo, estas bonvena. Ni diskutas, kantas, diservas, ĉio en ekumena etoso. Posttagmeze ekskursoj al Wiesbaden. Organizas: Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde, Germanio. - retadreso: fischru@uni-muenster.de


1 - 3. marto
Centrejo - ne okazos! - en Olomouc, Ĉehio. Organizas: Ĉeha Esperanto-Junularo. - retadreso: mladez@esperanto.cz

2 - 4. marto
21-a NER kaj 7-a JRN - en Kampinagrando, Brazilo. La renkontiĝoj okazas dum la karnavalaj tagoj kadre de la Renkontiĝo de la Nova Konscienco en la nordorienta urbo Kampinagrando (Campina Grande), Brazilo, kie diversaj grupoj religiaj, filozofiaj, ekologiaj, k.a. kunsidas celante la mondan pacon kaj la kunfratiĝon de ĉiuj popoloj. La evento okazos en granda loko kun dormejo, multaj necesejoj, larĝaj ĉambroj por prelegoj, esperanto-kurso, aliaj aktivaĵoj kaj inkluzivas matenmanĝon. La programo inkluzivas ludojn, muzikon, prelegojn kaj socian promenadon. - Retadreso: liviolima@sistemica.org.br

2 - 9. marto
Mediteranea Esperanto-Semajno - en Restadejo Val d'Esquiere, Les Issambres, Francio (Lazura Marbordo). Ĉu ankoraŭ frostas en via regiono? Venu al la Mediteranea Maro, kie floras mimozoj kaj migdalarboj! Vin atendas amika familia etoso, belegaj pejzaĝoj, bona ripozo kaj lazura maro... Organizas: Christine Graissaguel, Les Iles d'Or-A, 59 rue du Progres, FR-83600 Fréjus, Francio. - Retadreso: kris_grai@hotmail.fr, tel: +33 (0) 4 94 95 66 18

2 - 9. marto
26-a koruso staĝo - en Verniolle, Francio. Korusa laboro sub gvido de nederlanda Rineke Hoens. Plurvoĉaj kantoj el diversaj tempoj & teritorioj. Laŭkutime pluraj partoprenontoj alportos siajn muzik-instrumentojn por folk-lud-adi laŭeble ankaŭ kun lokaj spertuloj. Komencantoj ricevos Esperantan kurson, ĉu ankaŭ vi ? Eblas skii, promeni, turismumi... Organizas: Jorgos kaj Monik', Garrigues - Muelejo - FR-09600 Limbrassac. - Retadreso: tutpeko@aliceadsl.fr

11 - 20. marto
SemEO - en Tuluzo, Francio. SemEo - Esperanto-semajno de Tuluzo! Prelegoj de TEJO, Global Voices, ludvespero esperanta, Lingvo-festivaleto: Granda kunveno de esperantaj asocioj kaj aktivuloj de la nova regiono Okcitanio, koncerto de La kompanoj, Ekspozicio pri Esperanto kaj lingva diverseco kaj multe pli! Organizas: Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. - retadreso: toulouse@occeo.net

14. marto
Prelego de dr-o Sabine Fiedler: Esperanto - novaj esploroj pri lingvouzo kaj parolkomunumo - en Hamburg, Germanio. La prelego donas superrigardon pri rezultoj de esplorprojekto pri la nuna uzo de la planlingvo. Ĝi prilumas Esperanto-komunikadon en plej diversaj situacioj (kiel ekz. ĉiutaga konversacio, sciencaj prelegoj, debatoj). Ĉefaj temoj de la prelegoj estas la rolo de humuro en Esperanto-komunikado kaj la pluevoluo de la lingvo. Organizas: Esperanto Hamburg e.V. - retadreso: info@esperanto-hamburg.de

    Esperanto-kursosemajno en Herzberg

18 - 22. marto
Esperanto-kurssemajno - en Herzberg. Esperanto-kurssemajno (Germane: Bildungsurlaub) en ICH far popola altelernejo Göttingen, sed en Herzberg ĉe ICH. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

22 - 24. marto
Esperanto Studsemajnfino - en Krikkenhaar, Bornerbroek, Nederlando. Ni instruas Esperanton en 4 diversaj niveloj dum la semajnfino. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Nederlando. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

28 - 31. marto
12-a Mezorienta Kunveno - en Kaŝan, Irano. 12-a Mezorienta kunveno por esperanistoj loĝantaj en mezorientaj landoj kaj interesiĝantoj. Ĝenerala temo: La Esperanto-movado en Meza Oriento kaj Centra Azio. Ni kunvenos en tradicia urbo Kaŝan 4 horojn for de Teherano. Ni havos ekskurson en antikva Kaŝan ankaŭ vizitos kelkajn vidindaĵojn de Teherano. Organizas: IREA, 31, Ghang Daneshgah st. Tehrano. - Komisiono MONA de UEA, Renato Corsetti, 22St. Pencras Curt, HIgh Road, London N2 9AE, UK - retadreso: mezorienta.kunveno@esperanto.org - aliĝoj ĉe Annie Grente, anniegrente@hotmail.fr

28. marto - 1. aprilo
Mez-Anglia Semajnfino Esperantista - en Wellesbourne, Unuiĝinta Reĝlando. Kvartaga semajnfino por 12-20 esperantistoj. Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj ankaŭ kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare. Ni kune prilaboros ion, verŝajne esperantigi aŭ krei novan tabul- aŭ kart-ludon - ne hezitu proponi projekton. Ni celas fintraduki kaj finprodukti almenaŭ unu ekzempleron de unu ludo dum la evento. Sabaton ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo "Io Interesa". Bonvolu kontribui! Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, drinketi, ktp.

29 - 31. marto
Klerigmoduloj de GEA - en Herzberg am Harz. GEA-Klerigmoduloj kun fakaj prelegoj por estontaj Esperanto-fakuloj, Esperanto-instruistoj kaj E-kursestroj. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

29 - 31. marto
PEJ-semajnfino - en Lodzo, Pollando. La unua PEJ-semajnfino en 2019 - renkontiĝo de junaj esperantistoj, kun mallongaj ekskursoj, lingvaj ludoj kaj etaj prelegoj pri diversaj temoj. Organizas: Pola Esperanto-Junularo, ul. gen. Wł. Andersa 37/59a 00-159 Warszawa, Pollando. - retadreso: pej@pej.pl


1. aprilo - 31. majo
Esperanto-Plaĝo - en Cullera (Valencio), Hispanio. Dumonata kursaro (61 tagoj) por komencantoj, komencintoj, progresantoj. Aprilo BEK-Kurso kun la Valencia Metodo por lerni la lingvon parole kaj skribe. Majo, UNESKO-Kuriero kaj lecionoj de la Universitato de Esperanto kun diskutado. Speciale por emeritoj el Azio kaj Eŭropo, kune. Apudmara loĝado. Organizas: Dennis Keefe kaj Esperantistoj de Valencio. - retadreso: keefeinchina@gmail.com

5 - 12. aprilo
Ekskurso al Irano en Boruĝerd - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiujn informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com

11 - 15. aprilo
20-a Israela E-Kongreso + MONA-kunveno en Eilat, Israelo kaj Akaba, Jordanio. 5 taga Verda festo ĉe la Ruĝa maro kun kunveno de MONA (Meza Oriento kaj Norda Afriko) en la apuda Akaba (Jordanio) 13-15.4. Kosto: po 150 euro. Poskongresaj ekskursoj 15-21.4 - Petra, Morta Maro, Jerusalemo, 22-24.4 - Haifa, Nazareto Akko Akaba 13-15.4.2019. Organizas: E-Ligo en Israelo (ELI) eli@esperanto.org.il

    Internacia BIERA renkontiĝo

12 - 14. aprilo
15-a BIERo - en Chotěboř, Ĉehio. Brila Internacia Esperanto Renkontiĝo - Inter planataj programeroj estas trarigardo de loka bierfabriko kun gustumado de biero, trarigardo de la urbo, ludoj, kutima bunta matenmanĝegado... Organizas: E-mental´. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

12 - 16. aprilo
Kunkongreso - en Dover, Britio. EAB kaj Esperanto-France kunigos siajn naciajn kongreson en unu grandan kunkongreson en Dover. Organizas: Esperanto Association of Britain, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Staffordshire, ST12 9DE, Britio kaj Espéranto-France, 4, bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris, Francio. - retadreso: eab@esperanto.org.uk kaj info@esperanto-france.org

12 - 16. aprilo
Korusa renkonto de Interkant' - en Baugé, Francio. Korusa plurvoĉa kantado matene kaj posttagmeze kun Zdravka Bojĉeva. Organizas: Esperanto-kastelo Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - Retadreso: kastelo@gresillon.org

12 - 16. aprilo
LandArt, Arto kaj Naturo kun Nathalie Dubrulle - en Baugé, Francio. Organizas: Esperanto-kastelo Grésillon, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

13 - 15. aprilo
Kunveno de la Mezorienta Komisiono de UEA - en Akaba, Jordanio kunlige kun la israela Esperanto-kongreso en Eilat. Ĉeftemo de la kunveno en Akabo: "Paco en la Mezoriento". Organizas: Komisiono MONA de UEA, Renato Corsetti, 22St. Pencras Curt, HIgh Road, London N2 9AE, UK - retadreso: araba.komisiono@esperanto.org

– Printempa Semajno Internacia, PSI

15 - 22. aprilo
PSI - Printempa Semajno Internacia - en Hochspeyer (Rejnlando-Palatinato), Germanio. La familia renkontiĝo okazos en la naturparka junulargastejo Hochspeyer, Rejnlando-Palatinato, Germanio. Dum la semajno ni havos prelegojn, Esperanto-kursojn, sportajn okupiĝojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstrasse 25, 10965 Berlin, Germanio. - Retadreso: psi@esperanto.de Inf.: Ralf kaj Zoja Haumer, rete: ralf.haumer@esperanto.de

17 - 23. aprilo
Internacia Junulara Festivalo, IJF - en Viserbella, apud Rimini. Tradicia internacia festivalo, kun amuza kaj prelega programo. Organizas: Junulara sekcio de Itala Esperanto-Federacio, IEJ, Alberto Vitale administranto - retadreso: ijf.admin@esperanto.it, tel: +39 388 0804540

18 - 22. aprilo
PEKO - en Simmerath (35 km de Aachen), Germanio. Esperanto-kursoj diversnivelaj, kant-ateliero, diskoteko, promenadoj, ekskursoj, prelegoj, manlaborado ne nur por infanoj, libroservo de FEL... Organizas: Flanke de la Verdaj Skoltoj: Christine Brücker el Germanio. - Retadreso: christine.duisburg@gmx.de, tel: +49 1575 8038 115

19 - 20. aprilo
BEL-Konferenco - en Pouso Alegre, Brazilio. Tradicia konferenco de Brazila Esperanto-Ligo. Diverstemaj prelegoj kun posta diskutado. Senpaga aranĝo. Kunvenejo: Centro Cultural Cleonice Bonillo Fernandes: Praça Senador José Bento, 2; Centro; Pouso Alegre - MG. Organizas: Brazila Esperanto-Ligo kaj Esperanta Ambasadejo, Rua Quatro, 156; Colina Verde; Pouso Alegre - MG; BR-37550-000, Brazilio. - Retadreso: esperanton@gmail.com

20. aprilo
50-a (Jubilea) Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Organizas: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - retadreso: info@uea.org

25 - 28. aprilo
9-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto - en Danang, Vjetnamio. La temo de la kongreso estas "Esperanto kaj Kultura Diverseco de Azio kaj Oceanio". Danang estas agrabla, gaja urbo situanta ĉe la mezo de longa lando, Vjetnamio. La 9-a kongreso pligrandiĝis kun la partopreno de Oceanio, nome Aŭstralio kaj Nov-Zelando. Organizas: KAEM, Komisiono de UEA pri Azia-Oceania Esperanto-Movado. - Retadreso: azia-oceania-komisiono@yahoogroups.com

26 - 28. aprilo
Ŝĉecina Esperanta Printempo 2019 - en Szczecin, Pollando. Dum la aranĝo okazos koncerto en escepta filharmonio, interesa ekskurso al la urbo; aliaj programeroj okazos en renkontejo, kie ankaŭ oni komforte dormos kaj manĝos - la kotizo 250 PLN (60 EUR) kovras ĉiujn kostojn. Famaj longdaŭraj vesperaj kafoklaĉoj kun komuna kantado. Organizas: Pola Esperanto-Asocio, Filio Szczecin, Słowacka 20/1, 71-771 Szczecin, Pollando. - Retadreso: lobacz.k@onet.eu

26 - 28. aprilo
Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) - en Banner Elk, NC, Usono. Ĝuu semajnfinon en la bela montaro de Norda Karolino kun ni kaj la fama instruisto, Tomaso Alexander. Ni klopodos uzi nur Esperanton kaj ni manĝos, kantos, promenos, ekkonos novajn amikojn kaj distros nin. Organizas: Murray Merner, 8829 Harps Mill Road, Raleigh, NC 27615-8008, Usono. - retadreso: mmmm0320@gmail.com

26. aprilo - 4. majo
9-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Przemek Wierzbowski el Bjalistoko, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Toulouse. En la fino eblas KER-ekzameniĝi! (B1, B2, C1). Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

29. aprilo - 3. majo
37-a Komuna Seminario - en Danang (Đa N?ng), Vjetnamio. Organizas: Midori Phuong

29. aprilo - 4. majo
Migra-promenada semajno gvidata de Olivier Buisson - en Baugé, Francio. Organizas: Esperanto-kastelo Grésillon, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org


1. majo
Ponta Festo 2019 - en Frankfurt (Oder), Germanio. Jam la dekunuan fojon mi instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin. Ĉijare per apogo de la Popola Altlernejo de Frankfurt (Odro), ĉar tie okazu informvespero pri Esperanto la 8-an de majo
. La Ponta Festo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago. Organizas: EABB - Ronald Schindler, Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder), Germanio. - retadreso: RonaldSchindler@web.de

1. majo
Unuamaja kisado sub floranta ĉerizarbo - en Dominikální Paseky, Bratkovice, Ĉehio. Venu renkonti amikojn, iom promeni, formanĝi iom da rostitaj bongustaĵoj kaj precipe ĝui la tradician kutimon! Organizas: E-mental´. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

1 - 5. majo
78-a Hispana Kongreso de Esperanto - en Málaga, Hispanio. La kongreso okazos komence de majo en Málaga tiel, ke vizitantoj havos la ŝancon ĉeesti samtempe tri altirajn eventojn kun ties propra etoso Hispana-, Andaluza- kaj IFEF-kongresoj. Ili estos parte sendependaj kaj parte koincidaj, kaj do oni povas partopreni en iliajn agadojn depende de siaj disponeblo kaj ŝato. Ni invitas vin partopreni tiun ĉi feston de la esperantista kulturo. Kontaktu la organizantojn ankaŭ se vi deziras kunlabori en la organizado kaj proponi iun programeron. Organizas: Hispana Esperanto-Federacio (HEF), Andaluza Esperanto-Unuiĝo (AEU), strato Anfora, 6-5ºD, 29013-Malaga, Hispanio. - Retadreso: kongreso@esperanto.es

1 - 5. majo
OSER-50 - en Tomsk, Siberio, Rusio. En 2019 Tomska E-klubo festos 40-jariĝon. Ni festos dum regiona E-aranĝo -- OSER-50. Ni strebos fari varian kaj buntan programon por vizitantoj de "Siberia Ateno". Estos speciala branĉprogramo por finintoj de E-kursoj - "Ekparolu ni!" Organizas: Geĉjo Basov, ano de LRK. - retadreso: gecxjo@mail.ru

1 - 9. majo
Mirinda Lviv - en Lvov, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: Volodimir Hordijenko

3 - 4. majo
KER-ekzamenoj post PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Eblas ekzameniĝi en KER-niveloj B1, B2, C1. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

3 - 5. majo
21-an Andaluzia Kongreso de Esperanto - en Malago, Hispanio. Organizas: Andaluzia Esperanto Unuiĝo, Strato Ánfora, 6-5o D, 29013-Malago, Hispanio. - retadreso: http://esperanto-andalucia.info/contact/

3 - 10. majo
71-a IFEF Esperanto-Kongreso - en Malaga, Hispanio. La organizantoj invitas vin al Malaga, la ĉefurbo de la Marbordo de la Suno, por partopreni la jaran kongreson de IFEF kun fakaj kunsidoj kaj ekskursoj en Andaluzio kaj postkongreso en Norda Maroko. Ni atendas fervojistojn, esperantistojn kaj amikojn de fervojo, sed ne nur. IFEF jubileos 110 jarojn de sia fondiĝo en 1909, dum la 5-a UK en Barcelono, kiel Internacia Asocio de la Esperantistoj-Fervojistoj. Organizas: Andaluzia Esperanto-Unuiĝo. - Retadreso: ifef2019@esperanto-andalucia.info

 TEK - Tutslovakia Esperanto-Kongreso     TEK - Tutslovakia Esperanto-Kongreso

9 - 12. majo
TEK - Tutslovakia Esperanto-Kongreso - en Liptovský Hrádok, Slovakio. Organizas: SKEJ - Slovenská Esperantská mládež. - Retadreso: skej@esperanto.sk

10 - 12. majo
Printempa Esperanto Renkonto - en Strasbourg, Francio. La organiza teamo preparis diversan kaj allogan programon, i.a. kursojn por komencantoj (kun Jeff Schelcher) kaj progresantoj (kun Fabien Tschudy), tabloludojn kaj eksterajn ludojn, ekskursojn en diversaj kvartaloj de la urbo tage, kaj nokte, piede/trame aŭ bicikle, kantatelieron kaj koncerteton ekstere, koncertojn de Jonny M kaj prezenton de "La Kanto Ĝenerala" prelegon de István Ertl, literaturan angulon kun Bernard Behra kaj István ... kaj aliajn surprizojn! Ankaŭ vi povas kontribui, per peĉakuĉo. Kaj kiel kutime vizitu la buntan libroservon! Organizas: Espéranto-Strasbourg, Marie-Claude BOREGGIO 19 rue du Bilstein 67100 Strasbourg, Francio. - retadreso: printempo2019@esperanto-strasbourg.net

16. majo
Flega kaj verdiga evento sur esperantoplaco inkluzive renovigo de la benkoj - en Berlino, Germanio. De 10-a ĝis 12-a horo

17 - 20. majo
114-a Skota Kongreso de Esperanto - Ĝi okazos en hotelo Robertson Arms, en urboo Carnwath, Lanark, Skotlando. Estos prelegoj, manĝoj kaj festado en intima atmosfero en la hotelo, kaj ankaŭ 2 ekskursoj. Organiza adreso: E-Asocio de Skotlando, David Bisset dwbisset@gmail.com

18. majo
Kunveno de EKOS - en Košice, Slovakio. Kunveno de Esperanto-Klubo OrientSlovakia (EKOS) okazos la 18-an de majo 2019 je 15-a horo en la konstruaĵo APEX, oficejo BYZANT, Moyzesova 24, Košice. Ĉiu samideano estas elkore invitita. Organizas: Esperanto-klubo Orientslovakia. - retadreso: hosmich@gmail.com

23 - 30. majo
4a Interkultura Majrendevuo - en Vroclavo (Wrocław), Pollando. Vi renkontiĝos kun Sinjoro Tadeo en la Muzeo de Sinjoro Tadeo. Vi admiros juvelojn kaj meteoritojn vizitante la Mineralogian Muzeon de la Vroclava Universitato. Kaj dum la 7a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj vi aŭskultos belajn E-kantojn - la organizantoj disdonos multajn belajn premiojn kaj enkondukas novan premion "ARKONES-premio". Vi ankaŭ povos ekkoni la sekreton de oro-serĉado. La trovinto retenas la oron! Vi partoprenos en valoraj programoj, prelegoj, vizitos belajn lokojn kaj ĉiutage kantos kaj dancos kun JoMo kaj Suzana kaj interalie vi EKSCIOS, KIAL LA SUNO NENIAM SUBIRAS EN ESPERANTUJO. Alvenu al Vroclavo kaj al Złotoryja kaj pasigu kun ni neforgeseblajn momentojn! Organizas: Eŭropa Centro de Interkultura Edukado. - retadreso: informado.eo@gmail.com, tel: +48 692 551 131, +48 694 229 219

25. majo
Migrado tra la arbaro Domholz - en Schkeuditz, Germanio. Tradicia renkontigxo de la Esperantistoj inter Leipzig kaj Halle. 10:00h ni renkontigxos antaux la urbodomo de Schkeuditz, ĉ. 10:15h ni komencos nian promenadon tra la arbaro al la restoracio Domholzschänke por tagmangxi tie. ĉ. 16:00h la evento finiĝos. Organizas: Jörg Gersonde, H.-Wäschke-Str. 31, 06366 Köthen, Germanio. - retadreso: jgersonde@gmail.com

25. majo
Pedagogia Studsabato - en La Chaux-de-Fonds, Svislando. Pedagogia Studsabato de Claude Gacond pri la instruefiko de lia didaktika afiŝaro, kun la helpo de Stefano Keller. Por instruantoj kaj esperanto-progresantoj. Sabate, la 25-an de majo
2019, 10h-16h, en la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds, Svislando. Organizas: Claude Gacond, CDELI, Biblioteko de la Urbo, Rue du Progrès 33, Case postale, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando. - retadreso: esperanto@cdeli.org

25. majo
Limburga Tago - en Genk, Belgio. Tia tago estis iam vaste populara kun cento da vizitantoj. Nun LEA revivigas tiun tagon. Ĝi okazos la 25-an de majo 2019 en Zutendaal, la kresko-loko de Ben Indestege. Ni kunvenos je la 12:00-a horo en la parkejo de Kattevennen per pikniko. Poste ni faros promenon tra la belega limburga naturo, la arbaro de Kattevenia, la marĉo-lago de la katoj. Ni finos la promenon samloke antaŭ la 17-a horo. Tiuj kiuj volas, povas tiam manĝi kune (mem-page) en la loka restoracio aŭ ie en Genk. La loko estas bone atingebla per trajno kaj buso. La adreso estas: Parkejo de Kattevennen, Planetariumweg 18-19, 3600 Genk, Belgio. - La pikniko kun promeno kostas 5 eŭrojn. Bonvolu anonci vin ĉe: limburg@esperanto.be - Ĉiuj bonvenas! Ankaŭ familianoj kaj amikoj! - Organizas: Limburga Esperanto Asocio. - retadreso: ben@esperanto.be

25 - 26. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Vroclavo, Pollando. La festivalo okazas ĉiujare en majo en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo, 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. Prijuĝas internacia ĵurio. La 25an de majo - Konkursa provaŭdo de partoprenantoj, la 26an de majo - Koncerto de premiitoj. Organizas: La Eŭropa Centro de Interkultura Edukado. - retadreso: festivalo.eo@gmail.com, tel: +48 692 551 131, +48 512 456 449

29. majo - 2. junio
60-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron

29. majo - 2. junio
Polyglot Gathering 2019 - en Bratislava, Slovakio. La Polyglot Gathering estas neformala evento, kiu okazas unu foje jare kaj kunigas poliglotojn (homojn, kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj lingvemulojn de la tuta mondo. Ĝi estas kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas kaj ĝuas lingvojn. Organizas: E@I, Víazná 840/67A, SK-958 04 Partizánske, Slovakio. - Retadreso: info@polyglotbratislava.com

30. majo - 2. junio
Longa semajnfino en Genezo en Naturista centro La Genese, Genezo, Francio. ANP (Association Naturiste Phocéenne - Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizas sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo, Francio. Ni alkroĉigas esperantistan parton al tiu evento, evidentiganta la komunajn valorojn inter Esperanto kaj naturismo, proponanta kurson por komencantoj kaj organizanta debaton pri naturismo kaj Esperanto. Organizas: Thierry Spanjaard, Marseile, Francio. - Kontakteblo: https://www.esperanto-naturismo.org/kontaktu-nin


1 - 2. junio
La 67-a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo - Kongresa temo:Turismo kaj Esperanto. En la programo: Internacia amikiĝo pere de Esperanto - Kiel travivis Kioton kaj Uĵi la vojaĝantoj el Eŭropo en la epoko de Meiĵi - Enkonduka Kurso - Gaja Tempo - Bankedo Organizas: LKK - retadreso: kek67a@gmail.com

6 - 9. junio
15-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Junulara Trejnejo Bene apud Busano, Koreio. Esperantista Asocio de Uonbulismo (EAU) ekde 2006 ĉiujare okazigas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun uonbulismo kaj tiel plu. Ni planas komune alveturi de Seulo kaj de Busano. La trejnejo situas en tre pitoreska montaro. Organizas: Esperantista Asocio de Uonbulismo, Iksandaero 501, Iksan-si, KR-570-754 출처: [초유스의 동유럽], Koreio. - retadreso: chtaesok@hanmail.net

7 - 10. junio
96-a Germana Esperanto-Kongreso - en Neumünster, Germanio. Organizas: Deutscher Esperanto-Bund e.V., s-ino Sibylle Bauer, Katzbachstr. 25, DE-10965 Berlin. - retadreso: sibylle.bauer@esperanto.de

 Germana Esperanto-Kongreso     Germana Esperanto-Kongreso

7 - 10. junio
25-a KEKSO - en Neumünster, Germanio. KEKSO okazos kune kun la Germana Esperanto-Kongreso (GEK) en Neumünster. Pro tio, ke estas la 25-a KEKSO, ni volas festi kun vi tiun jubileon. Tial ni bezonas vian kreemecon. Ni volas enmiksiĝi en la programon de GEK kaj montri nian junulan energion. Vi povas veni kostumita, proponi ludojn aŭ aliajn programerojn al ni kaj ni prizorgos la reston. Kotizoj por novuloj kaj eksterlandanoj: 0 €. Organizas: Germana Esperanto Junularo. - retadreso: dej@esperanto.de

10 - 16. junio
Esperanto-Tendaro en Kievo, ETK - Somera tendumado apud ĉefa ukrainia rivero - Dnipro en amika etoso. Ekskursoj al la ukraina ĉefurbo kaj ties arbaraj parkoj. Lernejo por komencantoj pri Esperanto kaj sporta turismo. Organizas: Ihor Glagolevsjkij, str. Velika Aranautska 24/6, Odessa, Ukrainio. - retadreso: tourmaestro79@gmail.com

14 - 17. junio
Usona-Kanada Landa Kongreso - en Bostono, Masaĉuseco, Usono. Ĉiujara kongreso por Usono kaj Kanado. La temo estos "Agado & Kreado". Organizas: Esperanto-USA kaj Kanada Esperantisto Asocio, Esperanto-USA, 91-J Auburn St #1248, Portland, ME 04103, Usono. - retadreso: bostono2019@gmail.com

20 - 23. junio
54a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 39a Brazila Esperantista Junulara Kongreso - en Goiânia, Brazilo. Organizas: Brazila Esperanto-Ligo (BEL)

22. junio
Lima Renkontigxo (LiRe) - en Schoena, Germanio. Loko de renkonto 11.00 h apud stacidomo Schoena ĉe la fervoja linio inter Prago kaj Dresdeno, tie komuna pikniko, 13.30 h komuna uzado de la trajno al ripoza loko Stadt Wehlen, tie vizito de memoriga tabulo de Zamenhof, poste kaforondo, 16.30 h fino de aranĝo. Organizas: Hans-Joachim Gunkel, Voss Str. 7, D-06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

22. junio
Meso Esperanta - en Vieno, Aŭstrio. Je la 14-a horo estos celebrata Sankta Meso en kapelo en la Schönstattzentrum (Kahlenberg) kun subpastro d-ro Albert Reiner. La pastro Albert Reiner estas longjara esperantisto. Organizas: Karl Reinisch, AEF (Aŭstria Esperanto Federacio). - retadreso: reinisch.ke@chello.at

22 - 30. junio
BEMI-semajno - en Herzberg am Harz, Germanio. Biciklista Esperantista Movado Internacia (BEMI) invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al sia BEMI-semajno en Herzberg, la Esperanto-urbo, por diversaj biciklaj ekskursoj al interesaj lokoj en varia pejzaĝo. Organizas: Lars Sözüer. - retadreso: lars.duisburg@gmx.de

28 - 30. junio
Klerigseminario kun div. fakaj prelegoj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. GEA-klerigmoduloj kun fakaj prelegoj por estontaj E-fakuloj, E-kursestroj kaj Esperanto-instruistoj. Organizas: Germana Esperanto-Centro (ICH), Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

Roskilde Festivalo

29. junio - 7. julio
Roskilde-Festivalo - en Roskilde, Danio. Ĝuu senpagan aliron al la plej granda, gaja rok-festivalo de Danio. Ni uzas nian lingvon praktike dum volontula laboro ĉe pordego. Ni laboras, kuiras, loĝas kaj festas kune. Vidu pli da informoj en nia retejo. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo (DEJO). - retadreso: roskildefestivalo@gmail.com

29. junio - 8. julio
NASK-2019 - en Raleigh, NC, Usono. Organizas: Esperanto-USA, s-ino Ellen Eddy. - Retadreso: eddyellen@aol.com, tel: +1-360-754-4563


    Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET-55

6 - 14. julio
55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET - en Panevežys, Litovio. BET estas tradicia esperantista aranĝo organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kun riĉa kaj serioza movada, eduka, instrua, kultura kaj ekskursa programo. La partoprenantoj povos ĝui ĉiutagan artan programon de litoviaj kaj alilandaj artistoj, inter kiuj estos Kaŝi (Carsten Schnathorst - blinda muzikisto, komponisto kaj kantisto el Hamburgo) kaj la ruslanda muzika grupo Ekvinokso. Organizas: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio. - Retadreso: litova.ea@mail.lt

6 - 14. julio
Studad-sesio de AIS - en kadro de BET, Litovio. Post kelk-jara paŭzo AIS rekomencis regule organizi sian plej altnivelan kunvenon. Por SUS-36 estas antaŭvidataj kvar-ses kursoj, kun po tri-kvar prelegoj. Fine de ĉiu kurso estos eblo ekzameniĝi kaj ricevi AIS-ateston. Eblas sendi kurso-proponojn al informo@ais-sanmarino.org. Krom kursoj, estas bonvenaj ankaŭ proponoj de ordinaraj prelegoj pri variaj sciencaj temoj. Organizas: Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San-Marino - retadreso: informo@ais-sanmarino.org

7 - 21. julio
Esperanto-somerkursoj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Esperanto-somerkursoj, aparta kurso por estontaj Esperanto-kursestroj. La kursoj taŭgas por familioj, junuloj, unuopuloj, ktp. Favorprezaj tranoktoj en tendoj en la E-ĝardeno. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (Esperanto-Centro), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

8 - 14. julio
Esperanto- Tendaro en Odessa, ETO - Somera tendumado en la ukrainia bordo de la Nigra Maro, kun ekskursoj tra Odessa kaj lernejo por komencantoj pri Esperanto kaj sporta turismo. Organizas: Ihor Glagolevsjkij, str. Velika Aranautska 24/6, Odessa, Ukrainio. - retadreso: tourmaestro79@gmail.com

8 - 18. julio
5-a Interŝanĝoj de scioj kaj faroj kun Esperanto-kursoj - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

8 - 18. julio
3-a Maratona Esperanto-kursaro - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio. Nova post-BEK-kurso de Dennis Keefe pri Unesko-Kuriero por instruontoj. Kurso por komencintoj kaj progresantoj. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

12 - 20. julio
Somera Esperanto-Studado - en Nitra, Slovakio. SES 2019 okazos en la historia slovaka urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislavo. La programo konsistos el kelkaj partoj: Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto, kurso pri literaturo; Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.; Vespere: nacia kaj internacia vesperoj, koncertoj, diskoteko... Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 6 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo. Organizas: E@I, Februárová 2, SK-958 01 Partizánske, Slovakio. - retadreso: ses@ikso.net

13 - 19. julio
Internacia Esperanto-Konferenco, IEK-2019) - en tipa hungara vilaĝo Kondoros, Hungario. IEK'19 traktos la temon "Hungara kulturo", la kroma ĉeftemo estos "Alretigo de OSIEK-premio". Ĉiu samideano kun intereso al elektronika voĉdonado estas bonvena! Posttagmeze kaj vespere: Festa vespero kun loka citromuziko, ekskurso sur ĉevaltiritaj ĉaroj, vizito de apudaj famaj kuracbanejoj, vizito ĉe lignoskulptisto, kaj multaj aliaj surprizoj... Agrabla semajno en la mezo de la granda hungara ebenaĵo. - Organizas: Paulo Kozsuch - retadreso: pauljuno@freemail.hu

13 - 20. julio
52-a ILEI-Kongreso - en Ĉaĉak, Serbio. Kongresa temo: Lernado en virtualaj komunumoj. El la programo: Interkona frandvespero, instruista trejnado, E-kursoj por komencantoj kaj komencintoj, prelegoj kaj atelieroj de konferencanoj, lingva festivalo, simpozio pri la konferenca temo, konferenca bankedo, distraj vesperoj, literatura kafejo, pedagogia foiro, ekskursoj. Organizas: Esperanto kaj Edukado ILEI, cp 9, 2416 Les Brenets - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com

13 - 21. julio
SEFT - Somera Esperanto-Familia/Feria Tendaro - en Thomsdorf, Germanio. SEFT ne havas fiksitan programon, nur okazas tio, kion la partoprenantoj mem aranĝas. Ni helpas unu la alian kaj ferias komune. Bonvolu atenti, ke la surloka aliĝo kun nombro de personoj kaj tendoj resp. loĝoĉaroj devos okazi ĝis la 31-a de marto 2019! Organizas: Esperanto-Societo Neubrandenburg. - retadreso: tlustulimu@web.de

14 - 20. julio
Ekskurso tra la tri baltaj landoj - Litova Esperanto-Asocio proponas pasigi unu semajnon post la fermo de BET-55 (14.07.2019), ekskursante tra la tri baltiaj landoj Litovio, Latvio, Estonio, kaj grupe veni al Lahtio por la Universala Kongreso. Informas: Organiza Komitato de BET-55, pk 167, LT-44002 Kaunas, Litovio. - Retadreso: litova.ea@mail.lt, telefono: +370-687-12219; +370-686-69875

15 - 21. julio
Tihvinaj Esperanto-Metiejoj (TEMoj) - en Tihvin, apud Peterburgo, Rusio. Funkcios metiejoj: poezia, kanta, traduka, pentroarta, sportaj, movada, luda k.a. Okazos ekskursoj, koncertoj, kvizoj ktp. Organizas Mikaelo Bronŝtejn - retadreso: mamuto@rambler.ru

 Universala Kongreso de Esperanto, UK en Lahti   Universala Kongreso de Esperanto, UK en Lahti

20 - 27. julio
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto - en Lahtio, Finnlando. Organizas: Universala Esperanto-Asocio. Retadreso: kongresoj@co.uea.org

20 - 27. julio
Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (85-a IKBE) - en Lahti, Finnlando. Okaze de la 100-jara datreveno de Steleto IKBE-kongresanoj rajtas partopreni la samloke kaj samtempe okazontan Universalan Kongreson de Esperanto (104-a UK). Prelegoj i.a. pri signifo de Esperanto por blinduloj kaj ilia internacia kunlaboro, novaj helpiloj, lumtekniko. Organizas: Steleto, Esperanto-asocio de vidhandikapuloj, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 Helsinki, Finnlando. - Retadreso: steleto@pp.inet.fi

20 - 27. julio
48a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto - en Lahti, Finnlando. Infanoj kaj adoleskantoj kune lernas kaj ludas, dum iliaj gepatroj ĉeestas UK-on. Organizas: IIK-skipo. - retadreso: infana.kongreseto@gmail.com

22 - 27. julio
ĜUPR - en Prago, Cxehio. Ĝuu Pragon! Aranĝo en la ĉefurbo de Ĉeha Respubliko, dum kiuj atendas vin promenoj tra Prago, ekskursoj ekster Prago, gustumado de ĉehaj spcialaĵoj, vizito de bierfarejo, bovlingo, komunaj vesperoj. Organizas: E-mental´ - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

 Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!  Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

22. julio - 1. aŭgusto
41-a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj, REF - en Mühlhausen, Thüringen, N51°13'/E10°27', Germanio. Komuna restado de familioj kiuj uzas Esperanton kiel unu el siaj hejmaj aŭ familiaj lingvoj. Varia programo, kiun aranĝas kaj plenumas la partoprenantoj mem - gepatroj kun infanoj: komuna kantado, skeĉoj, filmvesperoj, rakont-vesperoj, koncertoj, plurtaga serĉado de fantomo, promenoj, ekskursoj, gepatraj interkonsiliĝoj, lokaj popoldancoj, sportoj teamaj kaj tandemaj, lingvaj kaj E-kulturaj atelieroj por infanoj kaj plenkreskuloj. Organizas: Carolin kaj Robert Weemeyer - retadreso: carolinverena@gmail.com

 Esperanto-karavano 2019   Esperanto-karavano 2019

julio - aŭgusto
Esperanto-Karavano 2019 - postkongresa Esperanto-Karavano tra Rusio, Mongolio, Ĉinio (kunlabore kun lokaj E-organizoj). Organizas: Tatjana Loskutova, Ivanovo, Rusio - retadreso: esperantokaravano@gmail.com

25 - 28. julio
Fieru! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo - en Halbe, Germanio. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas! Organizas: Esperanto-Stacio, Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe, Germanio. - retadreso: m.me/esperantostacio

26. julio - 4. aŭgusto
PollandRok - Pol'and'Rock - en Kostrzyn ĉe la rivero Oder/Odra, Pollando, je 5 km de la german-pola landlimo, je 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim@gmx(punkto)li, per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E

28. julio - 4. aŭgusto
75-a Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Liptovský Hrádok, Slovakio. Ĉeftemo de la kongreso: Kontraŭ antaŭjuĝoj. Organizas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO. - Retadreso: ijk2019@tejo.org

29. julio - 8. aŭgusto
Milan Zvara - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Organizas: Volodimir Hordijenko, pk. 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net

  Boatado sur la rivero Kupa - en Kroatio!

31. julio - 5. aŭgusto
11-a Esperanto-boatado sur la rivero Kupa en Kroatio - en Karlovac, Sisak, Petrinja, Kroatio. Tradicia boatado kun motoroj kaj kajakoj, 5 etapoj, 130 km, ludoj, kursoj: esperanto, fiŝkaptado kaj stiri boaton + kulturaj programoj. Organizas: Esperanto-Societo Sisak, Srećko Radulović, Lonjska 74, HR-44000 Sisak,Kroatio. - Retadreso: esperanto.sisak@gmail.com kaj boatado.kask@gmail.com . Tel: tel.: +(0)3850998294799 aŭ +(0)38550918876306


1 - 10. aŭgusto
Esperanto-tagoj - en Niĵnij Tagil, Rusio. La renkonto estos dediĉita al la festotagoj de nia urbo, dum kiu ni ekskursos, praktikos Esperanton en nia Esperanta klubo kaj gaje pasigos la tempon dum multaj aranĝoj. Organizas: Larisa Kuzmenko, 622013 N.Tagil, Kushvinskaja str 25, Rusio. - retadreso: klarisa8@yandex.ru

4 - 11. aŭgusto
92a SAT-Kongreso - en Barcelono, Katalunio, Hispanio. Jara kongreso de la SAT. Organizas: Sennacieca Asocio Tutmonda, (SAT), 67 av. Gambetta, FR - 75020 Paris, Francio. - Retadreso: kontakto@satesperanto.org

    Renkontiĝo de Esperanto-Amikoj en Kamĉatka

4 -13. aŭgusto
Renkontiĝo de Amikoj-14 - en Kamĉatka, Rusio!. La programo estas interesa, ni grimpos al 3 vulkanoj, kaj ŝip-vojaĝos tra oceano kaj banos nin en naturaj termaj bankuvoj. Ni havos 9 tagojn, noktumado diversloke en tendoj, en turisma bazejo kaj en junulargastejo, sed dorsosakojn ni ne portos. Parte ni veturos per aŭtoj, parte - perpiede. Se vi decidas partopreni, pri flugbiletoj bonvolu plej rapide kontakti la organizantojn. Necesas tre frua aliĝo!!

6 - 16. aŭgusto
9-a Festa Semajno - en Esperanto-Kastelo Greziljono, Baugé, Francio - por infanoj, adoleskantoj, junuloj, familioj, kun beboj, gekuzoj kaj geavoj. Organizas: MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

9. aŭgusto
Ni festu la jubileon "10 jaroj de Zamenhofparko" - en Berlino. Je la 15-a horo en la Konsilantara Salonego de la Urbodomo de Lichtenberg estos malfermita la ekspozicio "10 jaroj Zamenhofparko - Esperanto-kulturo en Berlin-Lichtenberg", kaj vespere ekde la 19-a horo en Zamenhofparko Berlin-Lichtenberg okazos literature-muzika aranĝo. La konata pola Esperanto-bardo Jerzy Handzlik kaj aliaj kantistoj kaj muzikistoj elpaŝos. Ni atendas kaj loĝantojn el la kvartalo kaj esperantistojn el diversaj landoj, inter ili el Bjalistoko kaj el Leeuwarden, nederlanda urbo kun Zamenhofparko. Organizas: Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio, retadreso: ronaldschindler@web.de, tel:

9-11. aŭgusto
Renkontiĝo de ekstendaranoj en Lančov - en Ĉehio. Tradicia neformala renkontiĝo de ekstendaranoj kaj ceteraj favorantoj de la Somera Esperanto-Tendaro, situanta en sudmoravia regiono ĉe la valbaraĵo Vranov. Planatas denove sabata ekskurso kaj gitarludado kaj kantado ĉe tendarfajro. Pliajn informojn petu ĉe: let.lancov@seznam.cz

10 - 17. aŭgusto
69-a kongreso de KELI - en Révfülöp, Hungario. Dum la semajno ni povos ekkompreni, kion signifas hodiaŭ "...mi estis fremdulo kaj vi gastigis min". Preĝoj, prelegoj, ekskursoj kaj interesaj homoj atendos vin. Organizas: KELI - Kristana Esperantista Ligo Internacia, HU-1400 Budapest, Pf.: 5., Hungario. - retadreso: agnes@raczkevy-eotvos.com

13 - 16. aŭgusto
Komuna Konferenco de IKEF - en Ulanbatoro, Mongolio. Inaŭguro, bankedo, kunsidoj, ekskurso, koncerto, vizito al mongola fabriko kaj komerca ĉambro, ferma inaŭguro. Organizas: IKEF-Reto, 222-2 Iwataki-cho, Kyoto Shimogyo-ku, Japanio. Tel +81-757467661 - retadreso: info@ikef.tokyo

17. aŭgusto
Paralela Universo - Tutmonde. Paralela Universo estas unutaga festo de Esperanto, okazanta en diversaj lokoj samtempe. La eventoj inkluzivos tagmanĝon, grupan agadon, vespermanĝon, kaj daŭros proksimume de la 12:00 ĝis la 20:00. Lokaj grupoj komunikiĝas per "Telegramo" por montri bildojn kaj filmetojn al aliaj partoprenantoj tra la mondo. Organizas: Centra Komitato de Paralela Universo. - retadreso: paralela.universo@gmail.com

17. aŭgusto
Paralela Universo, ĉe Stanford University - en Palo Alto, California, Usono. Paralela Universo, por ke novaj esperantistoj renkontiĝu kun parolantoj de Esperanto. Ni tagmanĝos, kaj poste ni vizitos 10 vidindaĵojn en Stanford-a Universitato. Organizas: Ŝamanjo kaj Enrique. - retadreso: eenrike@gmail.com

17. aŭgusto - 1. septembro
Dusemajna vojaĝo en Kartvelio - en Tbiliso kaj aliaj regionoj, Kartvelio. Vojaĝo por konigi la landon al Esperantistoj. La programo inkluzivas: la ĉefurbo Tbiliso, la norda kaj suda Kaŭkazo, trogloditaj urboj, kanjono, grotoj, la nigra maro, ktp. Organizas: Tea TURMANIDZE-FABRE, Appartement E02, 26 rue de Montholon, 01000 Bourg-en-Bresse, Francio. - retadreso: forezo@posteo.net

18 - 25. aŭgusto
Esperantista restado - en Métabief, Francio. Restado kun aŭ sen kursoj de Esperanto. Métabief situas en franca Juraso, svisa limo. Se vi elektos kursojn, ni proponos 3 nivelojn. Krome, vi povos viziti la regionon, promeni... Okazos ankaŭ koncertoj, prelegoj, ludoj... Organizas: Anne-Marie Ferrier, 20 rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyère, Francio. - retadreso: annemarieferrier@orange.fr

22 - 25. aŭgusto
Renkontiĝo dum la Douglas-Tagoj - en Teba, Andaluzio, Hispanio. Estos esperanto-renkontiĝo dum Douglas' Days (Tagoj de Douglas). Ĝi estas kvar-taga festo: okazos la 22-an 23-an, 24-an kaj 25-an de aŭgusto en Tebo (Malago). La ĉiĉerono eksplikos la historion de Tebo al ĉiuj, kiuj volas veni. Se vi bezonas lui ĉambron, jen informo (en la hispana): https://www.douglasdaysteba.com/. Antaŭ ol veni bonvolu konfirmi vian ĉeeston sendante retpoŝtaĵon al la organizanto: Alejandro Burgos Escalante. - retadreso: alejandroburgosescalanteabe@gmail.com

23 - 25. aŭgusto
Oresto Kuzma-Tagoj - en Kamjanec-Podilskij, Ukrainio. La plej granda renkontiĝo de esperantistoj en Ukrainio! Kaj la plej malmultekosta: 2 tranoktoj - 17 EUR, eksterurba ekskurso - 3 EUR. Eŭropanoj ne bezonas vizojn por viziti la landon. Organizas: Andreo Jankovskij, Kyiv, 04211, str. Iordanska 11-V, apt. 68, Ukrainio. - retadreso: andreoespero@gmail.com

23 - 26. aŭgusto
4-a ABELO - Apud-Berlina Esperanta LudadO - en Berlin, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, muzikumado, manlaboro, loĝado en simpla naturamika domo. Organizas: Jessica Grasso kaj aliaj. - retadreso: abeloabeloabelo@gmail.com

24 - 31. aŭgusto
86-a Itala Kongreso de Esperanto - en Trieste, Italio. Temo: Multkulturismo kaj plurlingvismo hodiaŭ. En la programo: plurtagaj seminarioj, prelegoj, lingvokurso, ekskursoj, vizitoj, teatraĵoj, ktp. Samtempe okazas ankaŭ Konferenco de Eŭropa Esperanto-Unio, EEU pri propedeŭtika valoro de Esperanto. Organizas: Triesta Esperanto-Asocio kaj Itala Esperanto-Federacio, F.E.I. Via Villoresi 38, I-20143 Milano, Italio. - Retadreso: kongreso@esperanto.it

28. aŭgusto
7-a Somera Festo sur Esperantoplaco - en Berlino, Germanio. De 15-a ĝis 18-a horo.

30. aŭgusto - 7. septembro
52-a IEF - en Lšdek Zdrój, Pollando. Feriado en bela apudmontara kuracurbeto kun sanigaj akvofontoj (por trinki kaj ankaŭ naĝi). Multe da verdaĵo, sed ankaŭ ĉarmaj kafejetoj. Riĉa programo turisma, kultura kaj lingvaj kursoj (kelknivelaj). Ĉiutage rondaj dancoj, gvidataj fare de spertulino. Organizas: Teresa Pomorska, ul. Œwistackiego 9/21, 50-430 Wrocław, Pollando. - retadreso: pomer@wp.pl


7. septembro
Saksio-Anhalto-tago - en Bernburg, Germanio. Ni esploros urbon en nia federa lando Saksio-Anhalto. 10:00 h renkontiĝo antaŭ la urba informejo Lindenplatz 9, 06406 Bernburg (Saale). Ni vizitos la E-ŝtonon sur Karlsplatz kaj la kastelon. En la urbo ni certe trovos eblon por tagmanĝi. La renkontiĝo finiĝos ĉ. 15:00 h. Organizas: E-grupo Halle, Herm.-Wäschke-Str. 31, 06366 Köthen, Germanio. - retadreso: jgersonde@gmail.com

13 - 15. septembro
Praga semajnfino - Venu travivi semajfinon kun pragaj esperantistoj, promeni, ludi, kafumi kaj ankaŭ partopreni karitatan aranĝon! Parto de la seajnfino estas ankaŭ partopreno de la aranĝo Kuro por "Paraple". Organizas: E-Mental, Vlasta Cela - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

13 - 15. septembro
Esperanto sur la strando - en Gdans-Sopot en Pollando. Subtitolo de la aranĝo estas "Najbaroj", dediĉite al la etnaj loĝantoj de nia regiono - Kaŝuby kaj Kocievie. Organizas: Triurba Esperanto-Asocio "Torento", PL-81-824 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando. - Retadreso: torentosopot@wp.pl

13 - 20. septembro
Ekskurso al Irano en Boruĝerd - Irano. Inf.: Irana Turisma Agentejo, s-ro Masoud Goodarzi, oni skribu rekte al li, li sendos ĉiuj informojn. m_tajikistan2004@yahoo.com

14-15. septembro
Inaŭguro de la nova ekspozicio en Esperanto-Muzeo en Svitavy - pri 50 jaroj de ĈEA kaj la junulara movado en Svitavy, Ĉehio. Krom la oficiala inaŭguro estos prelegaj kaj amuzaj programeroj. Organizas: Ĉeha Esperanto-Asocio kaj KPE Svitavy, Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-562 01 Svitavy, Ĉehio. - Retadreso: muzeo@esperanto.cz

15. septembro
22-a ERT (E-Renkontiĝo de Taguatinga) - en Taguatinga, antaŭurbo de Braziljo, la ĉefurbo de Brazilo). Unutaga evento kun la temo: Esperanto kaj Universitatoj. Organizas: TEK - Taguatinga Esperanto-Klubo, C 12, Edifício Paranoá Center, sala 112 - Taguatinga Centro, Brazilo. - retadreso: taguatek@gmail.com

19 - 22. septembro
Beneluksa Kongreso 2019 - en Charleroi, Belgio. Ĉiujara renkontiĝo de esperantistoj el Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio. Ĉi-foje en Valonio. Kun perfektiga kurso, varia programo kaj ekskursoj. Bonvenon! Organizas: Association pour l'espéranto. - retadreso: doumontvalere@yahoo.fr

    Renkontiĝo en Bjelovar

20 - 22. septembro
7-a renkontiĝo "Esperantistoj de Bjelovar al sia urbo" - en Bjelovar, Kroatio. - Tradicia aranĝo, kiu en 2019 estos dediĉita al festado de la 110-a datreveno de Esperanto en Bjelovar. Programo: interkona vespero, solena muzika kaj kultura programo, arta kaj dokumenta ekspozicioj en la Urba Muzeo, deklamkonkurso, prezento de monografio pri Esperanto kaj dokumenta filmo, prezento de novaj libroj kaj ekskurso al landa Esperanto-arkivo (Dokumenta Esperanto-Centro en Đurđevac). Organizas: Bjelovara Esperantista Societo, Josip Pleadin - retadreso: esperanto.bjelovar@gmail.com

20 - 22. septembro
35 ARtaj KONfrontoj en ESperanto "ARKONES" - en Poznań, Pollando. Sendependa kultura kaj arta esperantista festivalo en Poznano, Pollando. Organizas: Tobiasz KaŸmierski. - retadreso: tobiasz@esenco.org

20 . 22. septembro
E-renkontiĝo, Esperanto-Asocio de Rumanio - en Timişoara. La renkontiĝo konsistos el prelegoj, kursoj, atelieroj, kultura programo k.a. La loĝejo estos Direcţia Judeţeană pentru Sport şi Tineret Timiş (Distrikta Departemento pri Sporto kaj Junularo Timi?). La loĝejo ne liveras manĝojn, sed ĝi troviĝas en la urbocentro kaj tie estas manĝejoj kaj vendejoj, oni povas facile aĉeti. Organiza adreso: aura.bute@gmail.com

22. septembro
Rememoro je la poeto de origina E-poezio - en Pardubice, Ĉehio. Renkontiĝo okaze de 110-a jubileo de E-klubo Pardubice kaj 100-a datreveno de forpaso de ĝia fondinto Dr. Stanislav Schulhof. Kultura programo kun la vizito al juda tombejo. Organizas: Klubo de Dr. St.Schulhof kaj AEH, CZ-530 03 Pardubice, Na Okrouhlíku 953/21, Ĉehio. - Retadreso: aeh@esperanto-aeh.eu

26 - 29. septembro
30-a MKR, Montkabana Renkontiĝo - en Dom na Kofcah ĉe Tržič, Slovenio. La aranĝo por montmigremuloj kaj naturemuloj! Organizas: Vanja Radovanović, Paljetkova 8, HR-10110, Zagreb, Kroatio. - retadreso: vanja.radovanovic@ericsson.com

26-29. septembro
Aŭtuna semajnfino en Skokovy - Ĉehio. - Jubilea seminario okazos tradicie en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj) - Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2-5 litaj ĉambroj. Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vesperaj prelegoj, amuziĝo, kantado, ev. filmprojekciado ktp. Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn. Informoj kaj aliĝoj: Jindřiška Drahotová, drahotova@esperanto.cz, aŭ drahotovaesperanto@seznam.cz, tel.: +420- 720 652 320

29. septembro
16-a Rata Rendevuo - en Einbeck, Germanio. En Einbeck ni vizitos la PS.SPEICHER, motorciklan kaj aŭtomobilan muzeon, kiu rakontas la historion de la movkapabloj per motoroj ekde la komenco ĝis aktualaj futuraj vizioj. Ni kune manĝos en la Brodhaus, la plej aĝa gastejo en Malsupra Saksio. Kaj ni ĝuas trankvilan ĉiĉeronadon tra la malnova urbocentro por sperti la idilian etoson de la urbo. La Ratkaptista Bando ĝojas pasigi belan tagon kun multaj aliaj Esperanto-amikoj. Organizas: Esperanto-grupo Hameln "La Ratkaptista Bando", Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf, Germanio. - retadreso: hameln@esperanto.de

29. septembro - 2. oktobro
Seminario pri Esperanto-mono kaj Esperanto-medaloj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerig- kaj esplorsemajno rilate Esperanto-mono kaj Esperanto-medaloj (gravas por Esperanto-Kulturo kaj arkivoj, aparte ni organizos ekspozicion en la kastela muzeo pri tio. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de


3 - 6. oktobro
TORPEDO 2019 - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Tradicia seminario por instruado, metodiko, arkivado, klerigado, ktp. kun fakprelegoj, diskutoj, organizado. Organizas: AGEI + GEA-Filio, Esperanto-Centro, De-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

2 - 6. oktobro
19-a KoKoLoRES - en Schwerte, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj. Sed ne nur: ni ankaŭ ekskursos kaj okazigos kurson por komencantoj. Organizas: Petra Dückershoff, retpoŝta adreso: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de

4 - 6. oktobro
16-a BIERo - en Planá, Ĉehio. Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo. Semajnfina aranĝo en okcidenta Bohemio. Organizas: E-mental´. - retadreso: e-mentalprago(ĉe)seznam.cz

10 - 13. oktobro
La dua Benkontiĝo 2019 - en Santandero, Hispanio. Tiu ĉi eta juna evento celas konservi la bonegan etoson kiu fortigis la junan movadon hispanan en la IJK 2018 en Badaĥozo. Ĉi foje ĝi okazos en Santandero, apud la maro. La aliĝo estas senpaga, oni nur pagos la manĝojn kaj oni kune gastos en la domo de Esperantisto. Por aliĝi skribu al hejs@esperanto.es aŭ demandu en la WhatsApp-grupo https://chat.whatsapp.com/CY60acLkD9jLKw4Jiu0VHH

10 - 14. oktobro
Mez-Anglia Semajnfino Esperantista - en Wellesbourne, Warwick, Unuiĝinta Reĝlando. Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni. Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj ankaŭ kun viando. Estos ekskurso al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare. Organizas: Tim Morley. - retadreso: saluton@mase.org.uk

11 - 13 oktobro
. Konferenco de Ĉeha Fervojista Esperanto-Asocio - en Kořenov, Ĉehio. Kontaktu:cefea@centrum.cz

12 - 14. oktobro
La 106-a Japana Esperanto-Kongreso - en Saitama, Japanio. JEK, memore al la 100-jara jubileo de Japana Esperanto-Instituto. Kongresa temo: La mondon malfermas Esperanto-Interkompreno kaj pluen. Prelegoj kaj simpozioj pri la kongresa temo, kulturaj prelegoj, diskutoj pri E-movado, lingvaj programeroj, Arta Vespero (Koncerto), ktp. Organizas: Japana Esperanto-Instituto, JP-162-0042 Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, Japanio. - retadreso: jek2019@jei.or.jp

16 - 27. oktobro
5a Sud-Azia Seminario kaj Speciala Ekskurso - nuligita - en Katmanduo, Nepalo. NEspA kaj sud-Azia komitato komune decidis okazigi 5an Sud-Azian Seminarion kaj 4an Specialan Ekskurson 2019. Ni invitas esperantistojn de diversaj aĝgrupoj por turizmigi sin en diversaj mondfamaj lokoj en Nepalo per aŭtobuso. Ankaŭ ĉeestanoj ĝuos kun regionaj kaj lokaj esperantistoj. Ekzemple esperantisoj el Barato, Pakistano, Srilanko kaj Nepalo. Ĝuos bonan naturon, kulturon kaj vidindaĵojn. Organizas: Nespala Esperanto-Asocio, GPO Box:10518, Kathmandu, Nepalo. - retadreso: nespa.1990@gmail.com

17 - 20. oktobro
Kongreso de Ĉeha Esperanto-Asocio - en Brno, Ĉehio. La kongreso estos rememoro al unua kongreso de ĈEA, kiu okazis en 1969, do antaŭ 50 jaroj, ĝuste en Brno. Venu festi kun ni datrevenon de nia asocio, ni antaŭĝojas vin! Por tiuj, kiuj ne estas anoj de ĈEA, ni preparas specialan programon dum nia necesa labortraktado. Ni preparas por vi prelegojn, amuzan programon, ekskurson, lanĉon de la ĉeha traduko de la libro "Home en senhomeco" kun prelego de la aŭtoro por vasta publiko, vizito de Observatorio en Brno kaj ni ne forgesos ankaŭ viziti Besední dům, nun funkciantan kiel sidejo de filharmonio, kie komenciĝis ĉio antaŭ 50 jaroj. Organizas: Estraro de ĈEA, náměstí Míru 1, 568 02 Svitavy, Ĉehio. - retadreso: cea@esperanto.cz

18 - 20. oktobro
Internacia naturista naĝkonkurso - en Parizo, Francio. Unuafoje naturistaj Esperantistoj povas partopreni la internacian naĝkonkurson en Parizo kaj defendi la kolorojn de Esperanto tra nia asocio INOE. La naĝkonkurso okazos la 19-an de oktobro 2019, kaj estos parto de tritaga semajnfino kun multaj eventoj. Organizas: Thierry Spanjaard, Marseile, Francio. - retadreso: https://www.esperanto-naturismo.org/kontaktu-nin

18 - 20. oktobro
Ĉelima Aŭtuna Renkontiĝo, ĈAR 2019 - en Zgorzelec, Pollando. Ĉi-jare kune kun la Germana Esperanto-Junularo ni preparis por vi vere "ĉeliman" renkontiĝon kiu okazos en Zgorzelec! Ni preparis tre allogajn rabatojn speciale por homoj, kiuj nenian partoprenis en ĈAR! Nia ejo estos Dom Turysty (Turista Domo) en Zgorzelec, kiu troviĝas nur 200 metrojn de la landlima trairejo. Ni loĝos en grandaj 4-5 litaj ĉambro, necesejoj kaj duŝejoj troviĝas en la koridoro. Detaloj pri la programo venos baldaŭ, tamen vi certe povas atendi kurson por komencantoj, sesion de miniprelegoj, urboludon kaj multe pli! Organizas: Polska Młodzież Esperancka | Pola Esperanto-Junularo (PEJ) - retadreso: cxar@pej.pl

18 - 20. oktobro
26a KEKSO - en Görlitz, Germanio / Zgorzelec, Pollando. KEKSO okazos kune kun la ĈAR (novula renkontiĝo de la pola esperanto junularo) en Görlitz/Zgorzelec. Do estos vere internacia KEKSO kun partoprenantoj de multaj landoj :). La ejo provizas por ni kuirejon, kie ni povas memstare prizorgi niajn veganajn manĝojn kaj interbabili kun partoprenantoj de la kongreso. Kun dormsakoj kaj matracetoj ni dormos en la amasloĝejo. Organizas: Germana Esperanto-Junularo (GEJ). - retadreso: dej@esperanto.de

18 - 28. oktobro
41-a BAVELO-Seminario - en Lörrach, Germanio. Internacia aŭtuna renkontiĝo en sudokcidenta Germanio kun Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, krome kun prelegoj kaj ekskursoj. Organizas: Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO). - retadreso: seminario2019@esperanto-bw.de

21 - 25. oktobro
Pedagogia staĝo: Ekzercoj - kreado kaj solvado - en Bouresse, Francio. Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos seminarion pri pedagogio. En la seminario, la partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcent eran ekzercokolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. La seminario taŭgos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2. Organizas: Kvinpetalo, 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org

25 - 27. oktobro
8-a ERCOR (Esperanto-Renkontiĝo de la Centro-Okcidenta Regiono) - en Anápolis, urbo de la ŝtato Gojaso (Brazilo). Jara evento. Ĝia ĉi-jara temo estos: Homoj kun Homoj - for diskriminacion! Organizas: Claudionor Sena, 62.992032625 whats app, Escola Bezerra de Menezes Rua Benjamim Constant, 1843 - Centro (Anápolis / GO), Brazilo. - retadreso: bezerra.menezes@gmail.com, tel: (62) 3324-5632 aŭ (62) 3311-3667 (S-ino Alice)

26 - 27. oktobro
20a Esperanto-Kongreso de Tyugoku kaj Sikoku - en urbo Kotohira, gubernio Kagawa, Japanio. Ĝis la 4a de septembro
aliĝis 45 personoj, inkluzive 3 eksterlandanoj. La sanktejo en Kotohira estas unu el la plej famaj ŝintoismaj sanktejoj en Japanio. Organizas: Kosaka Kiyoyuki, 2-4-18 Shinhama-cho, Marugame, Kagawa, Japanio. - retadreso: kosaka_kiyoyuki@hotmail.com

27. oktobro - 3. novembro
Karpata Esperanto-Semajno - en Morŝin, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la belega naturo de Karpata montaro. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, Ukrainio, UA-01133. - retadreso: volodomir@ukr.net

27. oktobro - 4. novembro
AŬTUNE la Esp.-ferioj - en Baugé, Francio. 8-a komuna feriado por infanoj, adoleskantoj, familioj, geavoj kun kursoj, koruso kaj aliaj aktivaĵoj. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org


1 - 3. novembro
Klaĉ-Kunveno Post-Somera - en Bodegraven, Nederlando. KKPS, la "Klaĉ-Kunveno Post-Somera", okazas ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. La oka KKPS okazos en Bodegraven, inter la grandaj urboj de Nederlando. Organizas: Nederlanda Esperanto-Junularo. - retadreso: esperantojongeren@gmail.com

1 - 4. novembro
25-a Kolombia Kongreso de Esperanto - en Ibagué, Kolombio. La evento ĉefe celas kunigi ĉiujn kolombiajn kaj eksterlandajn esperantistojn, por praktiki, prelegi, kunkanti, amuziĝi kaj konatiĝi per Esperanto. Ĉi jare okazos la evento je la fino de novembro
en la muzika urbo, kiu nomiĝas Ibagué, kiu tre proksimas al la ĉefurbo Bogoto. Organizas: Argentina Esperanto Ligo. - retadreso: luis@esperanto.co

2. novembro
Aŭtuna Najbara Arangxo Halle-ANA - en Halle (Saale), Germanio. Rendevuejo kaj babilado 10-12h en oficejo Linker Laden Leitergasse 4, eniro Geiststrasse. Komuna tagmangxo je 12:30h en bistro MDR Salzgrafenplatz, poste vizito urba muzeo, Gr. Märkerstr. 16h komuna kantado kun Esperanto-koruso en halo de ĉefstacidomo. 17h fino de aranĝo. Organizas: Esperanto-grupo PANORAMO Halle (S.), Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, D- 06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

    Volgia Esperanto-Renkonto, VER

2-4. novembro
Volgia Esperanto-Renkontiĝo - VER-16 - en Samara, Rusio. Okazos diversaj prelegoj, vizito de la urbo "Samara en literaturo kaj filmoj", Esperanto-kurseto por novuloj kaj trejnado por progresantoj, vesperaj ludoj, partopreno en la Samara Arta Nokto, koncertoj, diskutrondo kaj multo alia, kio dependas ne nur de la mastroj, sed ankaŭ de la gastoj. Organizas: Elena Kuznecova - retadreso: espersam@yandex.ru

6. novembro
Jubilea festo de grupo Lietzensee - en Berlino, Germanio. Antaŭ 40 jaroj fondiĝis la grupo. Kafoklaĉo, programo kun multa muziko, salutvortoj, festa prelego, lumbildoj. Salutoj tre bonvenaj :) Organizas: Hans Moser, Esperanto-Gruppe Lietzensee, Seniorenwohnheim, Trautenaustr. 6, 10717 Berlin, Germanio. - retadreso: lu.esperantoland@gmx.de

7 - 10 novembro
6-a Internacia Lernejo de Esperanto - en Bartošovice, Ĉehio. Antaŭtagmezaj lingvokursoj, ekskursa, kultura kaj amuza programo. Aliĝlimdatoj por tranokto en la kastelo - 15.9. (poste sengarantie). Kontaktu: verdastacio@gmail.com

8 - 10. novembro
Esperanto-Wochenendkursus / semajnfina kurso - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Esperanto-Wochenendkursus. Semajnfina Esperanto-kurso por komencantoj kaj progresintoj. Organizas: Esperanto-Centro (Interkultura Centro Herzberg /ICH), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

 ILERA   Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

16 - 17. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA - ekde 00:00 horo la 16-an de nov. ĝis 23:59 la 17-an de nov. - en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de

16 - 18. novembro
60-a Argentina Kongreso de Esperanto - en Guatraché, Argentino. La argentina esperanto-movado kongresumos en urbo Guatraché (Provinco La Pampa). Kongresa temo: Tero de kunfluado de kulturoj. Organizas: Argentina Esperanto Ligo. - retadreso: rubensan15@gmail.com

22 - 24. novembro
SKEJ-semajnfino - en Chata u Toma, Skalica, Slovakio. SKEJ-semajnfino okazos en ĉarma ĉaledo "u Toma" (adreso: Vinohradnícka oblas č. 158, Skalica, 90901, Slovakio). Dum tiu ĉi semajnfino atendos vin diversspecaj programeroj, kiuj ne estos ligitaj nur al SKEJ-aktivaĵoj, sed atendas vin ankaŭ interesaj distraj programeroj, teamkonstrado, ktp. Plejparto de la programo okazos en la slovaka, pro administraj kaj movadaj aferoj en Slovakio :) Organizas: SKEJ - Slovenská esperantská mládež. - retadreso: skej@esperanto.sk

22 - 24. novembro
Studosemajnfino - en Bornerbroek (apud Almelo), Nederlando. Se vi ankor?aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon. Organizas: Arjen-Sjoerd de Vries, Lilian van der Burgt kaj Ineke Emmelkamp. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

30. novembro
Antaŭkristnaska Renkontiĝo - en Písek, Ĉehio. Tradicia aranĝo, komenco je la 10-a horo. - Je la 11-a kultura adventa matineo en la ĉi-jare nove malfermota konstruaĵo de la Urba Biblioteko kaj ekspozicieto pri Esperanta literaturo (ĉehlingve, ankaŭ por la urba publiko). Poste tagmeza promeno tra la urbo, ev. vizito de la interesaj ekspozicioj. Posttagmeza programo dediĉita al 160-jariĝo de d-ro Zamenhof kaj al kristanaj kaj popolaj adventaj tradicioj. Kontaktu: Pavla Dvořáková, pisek@esperanto.cz

    Malferma Tago en la CO de UEA

30. novembro
51-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO - en Roterdamo, Nederlando, sabate inter la 10-a kaj 17-a horoj en la Centra Oficejo de UEA. Okazos prelegoj de novaj UEA- kaj TEJO-funkciuloj (ekz. Charters, Kiefte, Raola ktp) kaj debatoj. - Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Antaŭvideblas ankaŭ rekta interreta elsendo. - Organizas: Orlando Raola (de UEA) kaj Said Baluĉi (de TEJO). - Retadreso: said@co.uea.org


8. decembro
11-a Zamenhofa Matenmanĝo - en Berlino, Germanio. 10-a ĝis 15-a horo. Matentagmanĝo kaj babilado. Neniu cetera programo ĝenos :) Ĉe iuj tabloj ankaŭ parolado en germana aŭ angla... Ankaŭ por Esperanto-amikoj. Kutime 30-40 ĉeestantoj. Organizas: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. - retadreso: lu.esperantoland@gmx.de

13 - 15. decembro
GEA-Klerigmoduloj - en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio. Klerigsemajnfino kun fakaj prelegoj, kun Zamenhof-festo, ktp. Organizas: Germana Esperanto-Centro (GEA-Filio), Esperanto-Centro, DE-37412 Herzberg am Harz, Germanio. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

13 - 15. decembro
20-aj Bjalistokaj Zamenhoftagoj - en Bjalistoko, Pollando. Festu kun ni la 160-an naskiĝtagon de Ludoviko dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, La aranĝo estas senpaga, krom la sabata tagmanĝo kaj la dimanĉa ekskurso. Ĉe la retpaĝo vi trovos provizoran programon, aliĝilon kaj rekomendatajn tranokteblojn. Organizas: Bjalistoka E-Societo, Bialystok, ul. Piękna 3, Pollando. - retadreso: kontakt@espero.bialystok.pl

14. decembro
Zamenhoffesto en Berlino 2019 - en Kiezspinne - Oranĝerio, Schulze-Boysen-Straße 38, D-10365 Berlin, Germanio. Tempo: 15:00-19:00 Provizora programo: Malfermo, festprelegeto, Salutvortoj de gastoj, Prezentado de interesaj libroj, Koncertoj, Komuna kantado. Dum la tuta tempo de la aranĝo: Libroservo, Ekspozicio "10 jaroj Zamenhofparko". - Do, venu kaj ĝuu internacian etoson, pligrandigu vian librotrezoron kaj ĝojigu vian stomakon per unika bufedo de frandaĵoj aŭ simple babilu kun malnovaj kaj novaj amikoj aŭ havu ideojn por kristnaskaj donacoj! Organizas: Esperanto-Ligo Berlin-Brandenburgio, Ronald Schindler, Eberswalder Str. 15, D-15234 Frankfurt (Oder), Germanio. - retadreso: RonaldSchindler@web.de, tel: +49 1514 1419673

14. decembro
Tutbelgia Zamenhoffesto - en Antverpeno, Belgio. Grupo La Verda Stelo el Antverpeno kore bonvenigos vin al la tutbelgia Zamenhoffesto por kune babili, manĝi, eluzi la tutan FEL-libroservon, trinki, kaj ĝui kulturan programon. Posttagmeze kantos por ni kantistino el Italio Chiara Raggi en koncerto "Blua Horizonto". Festo okazos en kaj ĉe la sidejo de FEL en Lange Beeldekensstraat 169, Antwerpen, ekde la 10a horo matene ĝis la 18a horo vespere. Kaj poste eblos iom plu festi en la klubejo ĝis... ni ankoraŭ ne scias. Pliaj informoj, aliĝilo kaj kotizoj troviĝas en la retpaĝo. Nepras aliĝi kaj antaŭpagi. Organizas: Espernto-Antwerpen La Verda Stelo, Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen, Belgio. - retadreso: esperanto-antwerpen@esperanto.be

14 - 15. decembro
7-a Granda lokŝumado en Bratislavo - en Slovakio. Renkontiĝo de esperantistoj meze de Bratislavo kun vizito de la antaŭkristnaska bazaro, gustumado de slovaka specialaĵo "lokŝoj", kristnaska grogo, promenado, kafumado, teumado, babilado... Organizas: E-mental'. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

15. decembro
Zamenhof-festo en la domo de Jules Verne - en Amiens, Francio. Ni pasigos la aŭtunan periodon preparante la grandan Zamenhofan feston en la domo de Jules Verne! Zamenhof kun Jules Verne en la famkonata domo. Zamenhof kaj Jules Verne certe revis tion; la loka klubo Espéranto 80 kaj la oficistoj de la domo realigos tion!! Kion ni antaŭvidas? Jules Verne mem vizitigos la domon al Zamenhof mem kun aliaj personoj kompreneble, Klara, kaj tradukistino de la paroloj de Zamenhof, ktp. Do temos pri teatrumita vizito de la domo. Certe ni surmetos vestaĵojn de tiu epoko. Atentu: okazos nur du sinsekvaj vizitoj de maksimume dudek homoj! Se vi deziros ĉeesti, ne forgesu anonci vin, kiam eblos. Paralele, homoj spektos ekspozicion. Iu sufiĉa granda ĉambro de la domo estos rezervita por babilado ktp. Organizas: Espéranto 80. - retadreso: jean-claude.roy6@orange.fr

15. decembro
Zamenhoffesto - en Zweibrücken, Germanio. 19.00 - 22.00 h Gaststätte "Valentins Restaurant an der Schließ", Geschwister-Scholl-Allee 13, 66482 Zweibrücken/Pfalz. Organizas: Internacia Esperanto-Klubo Zweibrücken, 66482 Zweibrücken, Richard-Wagner-Str.38, Germanio. - retadreso: oliver.walz@esperanto.de, tel: +49 6332 4816302

20 - 22. decembro
Semajnfino kun opero - en Prago, Ĉehio. Venu kun ni spekti operon en Nacia teatro en Prago, kiu estas kantata en Esperanto, ĝui antaŭkristnaskan etoson, renkonti amikojn... Sabate la 21-an de decembro 2019 je la 20a horo en la Nacia Teatro de Ĉehio estos prezentita la opero Sternenhoch, kantata en Esperanto (kun ĉehaj kaj anglaj subtekstoj). Organizas: E-mental'. - retadreso: e-mentalprago@seznam.cz

21 - 27. decembro
7-a Afrika Kongreso de Esperanto - en Buĵumburo, Burundo. Dum la kongreso okazos ekskursoj por viziti belajn turismajn lokojn, estos KER-ekzamenoj. Organizas: Afrika Komisiono de UEA. - retadreso: afrikakongreso7@gmail.com

27. decembro - 3. januaro
11-a Junulara Esperanto-Semajno, JES - en Karłów, Pollando. JES estas unu el la plej grandaj Esperanto-aranĝoj de la junularo. Ĉiujare ĝi okazas ĉirkaŭ novjaro dum unu tuta semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. La 11-an JES-on organizas Polska Młodzież Esperancka, Pola Esperanto-Junularo (PEJ) - retadreso: jes@pej.pl

27. decembro - 3. januaro
18-a Novjara Renkontiĝo (NR) - en Wiesbaden, Germanio. Kutime ĉ. 150-200 gastoj, inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj. Multaj prelegoj, kultura programo. Apartaj programeroj por junuloj sub la nomo "Novjara Internacia Semajno" (NIS). Konversacia rondo kaj kursoj por komencantoj kaj progresantoj. Organizas: Lu Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 10551 Berlin, Germanio. - retadreso: lu.esperantoland@gmx.de

28. decembro
Esperanta Silvestro - en Česká Třebová, Ĉehio. Tradicia aranĝo kun kultura kaj amuza programo. Komenco je la 19-a horo en la restoracio Národní dům (Nacia domo), adreso: ul. Kozlovská 565. ATENTU! - ĉi-jare ŝanĝiĝis la ĉefa organizanto! Kontaktu: Ladislav Kovář,kovar.lad@email.cz

28. decembro - 3. januaro
Luminesk' - en Nördlingen, Germanio. La kvina Luminesk' okazos en Nördlingen ĉe montaro Ries (inter Stuttgart kaj München/Munkeno). En la historia urbo ĉe la limo inter Baden-Virtembergo kaj Bavario jam okazis Internacia Festivalo (IF) plurfoje. Vin atendos varia tema programo kaj ekskursoj al la regiono. Krome ni klopodas pri interesa vespera programo kiu estos kronata de la silvestra nokto. Organizas: Andreas Diemel. - retadreso: demandoj@luminesk.de, tel: ene de Germanio: 0800 3 36 36 36 64 (senkosta), internacie +49 203 29 64 877 (fiksreta)

    Novojarsk - 2020

31. decembro - 5. januaro
Novojarsk-2020 - en Barnaul, Rusio. Tradicia Novjara renkontiĝo de siberiaj (kaj ne nur siberiaj) esperantistoj kun riĉa ekskursa, kultura, ripoziga programo kaj novjara festeno. Organizas: Ikar Akimenko. - retadreso: don_ikar@mail.ru

INTERNACIA KALENDARO
de Esperanto-aranĝoj

Lasta aktualigo: 2020.01.01.

  • La kalendaron prizorgas LINGVO-Studio, LS en la Esperanto-Centro "Eventoj" en Budapeŝto.
  • Se mankas iu renkontiĝo, ni petas vin anonci ĝin!
  • La listigo kaj registrado de via aranĝo estas SENPAGA, pri aldono de emblemo de via aranĝo vidu apartajn kondiĉojn!
  • Ĉe utiligo aŭ represo de tiu ĉi; listo, bv. mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
  • Ni dankas vian helpon diskonigi tiun ĉi servon!

Kunlaborantoj:

ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"
http://www.eventoj.hu
kalendaro@eventoj.hu


Rigardu:
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko,
STEB