Eventoj n-ro 0020, 2/decembro - '92,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - Estimata,
                        - Nomoj de Lazar Markovicx Zamenhof
                        - La Internaciaj Junularaj Kongresoj lauxlande
                        - Ne krokodilu!
                        - Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA

Arangxoj:               - Skolto '93
                        - Universala Kongreso de Esperanto, 1993
                        - Internacia Semajno de Esperanto

Alvoko:                 - *
                        - Internacia Kultura kaj Turisma Semajno
                        - Sanmarinaj Universitataj Sesioj (SUS)

Faka aplikado:          - Ora medalo por E-filatelistoj
                        - Faka seminario en Prago
                        - Medicinistoj, kontaktu nin!
                        - Cxinaj specialistoj por agrikultura laboro
                        - Kontakto sercxata
                        - La eksperimento en Slavjansk

Intervjuo:              - Post tridek jaroj - denove en Vraca
                        - Novaj statutoj...
                        - Komenio - cxu la patro de la ideo pri la
                          internacia lingvo?

ILEI:                   - Cxu fari lernejan ekzamenon en Auxstrio?
                        - Ruslanda Esperantisto

Anonco:                 - PASPORTA SERVO!

Movado:                 - Pri la "Interna ideo"
                        - Usona filio de LIBE

Movada lernejo:         - Kio gxi estas AIS?

La leganto:             - Refoje pri la simbolo de Esperanto
                        - Jubileo en Murmansk!

Esperanto en radio:     - Farigxu kunlaborajtoj de Pola Radio

Alvoko:                 - *
Anoncetoj:              - ***
                        - Kiel aboni al EVENTOJ?

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Estimata,
=========

plej unue ni volas danki al Vi, ke Vi apartenis al niaj
konstantaj legantoj en 1992.

Estis granda defio entrepreni la eldonadon de 2-semajna E-
gazeto, sed malgraux cxiuj problemoj, ni opinias, ke fine
sukcese ni venkis la obstaklojn. Nune EVENTOJ estas la plej ofte
aperanta periodajxo en Esperantujo, gxin abonas pli ol mil
esperantistoj en pli ol 40 landoj, inter ili tre multaj
aktivuloj, gvidantoj de niaj E-organizoj! Ni pruvis, ke jes,
tamen eblas fari ion en nia komunumo, kion la plejmulto
konsideris neebla. Kaj tiu cxi estis nur la unua pasxo...

Ekde auxtuno pro multaj faktoroj ni havis la problemon pli
dauxra malfruo, tamen ni plenumis nian promeson pri monate du-
foja aperado. Regule ni informis pri la eventoj de nia
Esperantujo, kaj transprenis artikolojn el cx. 70 aliaj E-
revuoj, periodajxoj.

Ni tre dankas al Vi la kuragxigajn, gratulajn leterojn, kaj
dankas la artikolojn, leterojn, informojn. Ni volas, ke ankaux
estonte Vi estu ne nur leganto, sed ankaux kunlaboranto de
EVENTOJ. Dauxre ni gxoje atendas viajn leterojn! Ni volas, ke
ankaux estonte Vi konsideru gxin kiel nia komuna Esperanta
gazeto.

Ni esperas, ke Vi estas kaj estos kontenta pri la enhavo de
EVENTOJ. Ni petas Vin, renovigu vian abonon por la nova jaro! La
baza abonkotizo estas 59 guldenoj, - kiu malgraux la drasta
kresko de kostoj signifas reale nesxangxitan prezon, ja en '92
ni startis nur en marto. Por esperantistoj el la eks-soclandoj
ni ofertas speciale rabatitan prezon de 23 guldenoj!

Aparte ne petas vian helpon pri la popularigo de EVENTOJ. Montru
gxin en via E-klubo, al viaj konatoj, kaj helpu al la aliaj
aboni gxin! Ni opinias, ke cxiu esperantisto bezonas iun
konstantan informan ligilon al la movado. Ni esperas, ke kun via
helpo en '93 signife kreskos la nombro de legantoj, des pli, ke
nur tio povas firmigi la financan flankon de la aperigo.

Do, venante al la lastaj vortoj en '92, ni deziras al Vi
agrablajn jarfinajn festotagojn, multajn sukcesojn, felicxojn
ankaux en via privata vivo, kaj multan gxojon ene de nia E-
komunumo.

Starante je via servo, nome de nia tuta teamo:

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

Nomoj de Lazar Markovicx Zamenhof
=================================

Zamenhof, iniciatinto de Esperanto, naskigxis judo en la orienta
parto de la Rusa Imperio. Li mem preferis uzi la terminon
ruslanda hebreo, ni tamen restas cxe la vorto judo, tuj vi vidos
kial. La judaro tie en la 19-a jarcento apartigxis de la aliaj
etnoj (laux la zamenhofa termino gentoj) ne nur religie, sed
ankaux lingve: ili parolis la jidon (aux jidisxan) lingvon. La
jida - malgraux PIV - ne estas germana dialekto, sed tute
memstara lingvo, ecx pli malnova ol la germana.

Jidajn tekstojn oni skribis per kvar alfabetoj. La elekton
determinis la socioj, en kiuj ili vivis. Precipe la kulturo de
germanoj, poloj, litovoj kaj rusoj influis la jidan kulturon,
do, ili uzis gotajn, latinajn aux cirilajn literojn. Krom tio -
cxefe por ekleziaj celoj - oni uzis ankaux hebreajn literojn. La
hebrea estis la lingvo de la antikvaj judoj, la lingvo de la
Malnova Testamento. La jida kaj la hebrea lingvoj ege
diferencas: la unua apartenas al la hindeuxropa lingvofamilio,
la dua al la semida. Kaj la lasta averto: neniuj el la menciitaj
lingvoj estas identaj kun la ivrito, lingvo de la moderna
Israelo. La ivrita estas planlingvo iniciatita en 1945, t.e.
multe pli juna planlingvo ol la Internacia Lingvo Esperanto
iniciatita en 1887.

Post tiom da enkonduko estas evidente, kial judo naskigxinta en
la tiama Rusio ricevis nomon en tri lingvoj, en la lingvo de la
juda eklezio (hebrea), en la lingvo de la etno (jida), kaj en la
oficiala, sxtata lingvo (rusa). Oni dokumentis plej precize la
oficialan (precipe cxe knaboj pro la soldatservo). Ekzemple la
patro de "nia" Zamenhof ricevis nomojn la hebrean Mordehxaj, la
jidan Motel aux Mordhxe (gxia de rusoj kripligita formo estis
Mordka) kaj la rusan Mark. Lia filo ricevis la hebrean nomon
Eliezer, kiun li neniam uzis, sed ankaux la jida Lejzer restis
en la matrikulo, cxar li uzis konsekvence la rusan Lazar.

La nomo en la rusa lingvo enhavas ankaux la genitivon de la
patra nomo. Do, lia kompleta, oficiala nomo estis Lazar
Markovicx Zamenhof. Tiujn, kiuj konas tiun lingvan ordon, tute
ne konfuzas la fakto, ke en dokumentoj kelkfoje aperis ankaux
Lazar Motelev Zamenhof, aux Lazar, filo de Mordka. En
mallongigita formo cxiuj variantoj estas Lazar M. Zamenhof, kiun
formon li uzis. Sed plej ofte li subskribis nur L. Zamenhof.

De la patrino kaj de la juda kvartalo de Bjalistoko li lernis la
jidan, poste frekventis jidlingvan bazlernejon. Pli malfrue li
publikigis pri la jida gramatiko, postlasis ampleksan studon pri
gxi, verkis, en la jida kaj tradukis el la jida literaturo en
Esperenton. Li estis jide parolanta judo, tamen gxenerale estas
akceptebla uzi nur lian rusan nomon. Ne nur tial, cxar gxi estis
la oficiala, sed ankaux pro alia kialo.

Lia patro estis Mark Fabianovicx Zamenhof, instruisto de
geografio kaj modernaj lingvoj, poste sxtata cenzuristo pri
jidaj kaj hebreaj presajxoj. Li estis pioniro de la klerisma
movado inter judaj intelektuloj, klopodanta cxesigi per kompleta
asimiligxo (rusigxo) la apartecon de judoj, forlasante la etnajn
kaj religiajn apartajxojn. Tial la rusa estis la hejmolingvo
(kvankam la patrino ne bone parolis gxin).

Lazar pli kaj pli konsideris la rusan amata gepatra lingvo,
frekventis rusan gimnazion, verkis en la rusa tradukis en gxin
kaj tradukis multon el la rusa literaturo en Esperanton. Ankaux
lia familia lingvo estis la rusa, li edukis siajn infanojn en
gxi. La ruseco de la familio estis tiel forta, ke ankaux lia
filo, Adamo, post la unua mondmilito pola sxtatano en la jam
sendependa Polio, hejme nur la rusan uzis en sia familio.

El cxio cxi estas evidente, ke Zamenhof - kvankam Bjalistokano,
poste Varsoviano - ne estis polo. Li estis ruso, aux - se vi
tion preferas - rusigxinta judo, kiu bone konis kaj tre sxatis
ankaux sian unuan gepatran, etnan lingvon, la jidan. Kaj amis
sian tutan etnon, kies amasoj ne rusigxis, kaj parolis la rusan
malbone, kiel fremdan lingvon.

Ekde 1887 dum kelkaj jaroj li uzis la plumnomon Esperanto, Dr.
Esperanto, aux D-ro Esperanto. En la privata vivo porokaze li
uzis ankaux alprenitan nomon apud aux anstataux Lazar (Ljudovik
Markovicx, Ludvigo Lazaro). Li uzis ankaux la plumnomojn
Gamzefon, Unuel, Homo Sum k.a. En Esperanto ekde 1904 li
konsekvence uzis la alprenitan nomon L. L. Zamenhof, kies unuaj
literoj estis en esperantigita formo Lazaro Ludoviko, en la
franca Lazare Louis, en la pola Lazar Ludwik, en la germana
Lazar Ludwig, ktp.

En svedaj, portugalaj kaj cxefe en germanaj publikajxoj li uzis
ankaux la formon Samenhof, ke germano prononcu gxin Zamenhof (ja
la prononco de Zamenhof estus Camenhof). Tamen, tiu formo iom
post iom malaperis, kaj en la germana jam de longe oni skribas
nur Zamenhof, kaj ankaux prononcas gxin tiel, gxuste.

Arpad Ratkai, Hungario

*************************************************************************

La Internaciaj Junularaj Kongresoj lauxlande
============================================

En la jam, kutima formo cxi-foje ni prezentas la lauxlandan
dividon de la kvindek internaciaj junularaj kongresoj. Do,
inkluzive ankaux la venontajn: en Vraca (1993) kaj ie en Koreio
(1994).

La plej multaj kongresoj okazis en Nederio (9) kaj en Germanio
(5) - en tiuj du landoj okazis pli ol kvarono de la kongresaro.
Sekvas Britio (4), Bulgario (3), Svedio (3), Polio (3) kaj
Francio (3). Entute la unuaj sep landoj okazigis pli ol duonon
de la kongresaro.

Komparante la unuajn 25 kongresojn al la lastaj 25, ni povas
konstati ke la lauxlanda disdivigxo kreskis. I.a. ankaux tio
demonstras la geografian disetendigxon de Esperanto.

La jaroj signitaj per stelo (*) montras la 25 lastajn
kongresojn.

1939                          Belgio
1955                          Italio
1965                          Japanio
1968                          Hispanio
1973*                         Bosnio-Hercegovino
1976*                         Grekio
1980*                         Suomio
1981*                         Meksikio
1982*                         Belgio
1986*                         Israelio
1988*                         Kroatio
1990*                         Kubo
1992*                         Kanado
1994*                         Koreio
1952  1975*                   Danio
1953  1970*                   Auxstrio
1966  1983*                   Hungario
1949  1957  1976*             Francio
1959  1972* 1987*             Polio
1962  1969  1991*             Svedio
1963  1978* 1993*             Bulgario
1947  1961  1971* 1984*       Britio
1950  1956  1958  1974* 1985* Germanio
1939  1948  1951  1954  1960
1964  1967  1979* 1989*       Nederio

Arpad Ratkai

*************************************************************************

Parolo de L. L. Zamenhof en St. Peterburgo, en 1910

Ne krokodilu!
=============

Vi eble miros ke mi parolas al vi ne ruse, sed esperante; vi
eble diros, ke cxar ni havas nun kongreson de samregnanoj kaj
cxiuj, aux almenaux preskaux cxiuj gxiaj partoprenantoj
komprenas tre bone la saman lingvon, estas multe pli nature
paroli al ili en tiu lingvo. Ekzistas tamen gravaj kauxzoj, pro
kiu ni batalas kaj por kiu ni kunvenis.

Niaj kongresoj, ne sola la universalaj, sed ankaux la naciaj,
havas antaux cxio signifon instruan kaj edukan. Esperantistoj
disjxetitaj en diversaj urboj kaj urbetoj, kunvenas en pli aux
malpli granda amaso, por auxdi nian lingvon, por kontroli, cxu
ili bone gxin komprenas, por kompari sian propran manieron de
parolado kun la parolmaniero de pli spertaj esperantistoj. Kiam
ili poste revenas hejmen, ili ne sole mem parolas pure, sed ili
alportas modelon de bona parolado al tiuj, kiuj restis hejme.
Tamaniere la kongresoj reguligas la uzadon de la lingvo, danke
al niaj kongresoj jam nun oni parolas Esperanton perfekte egale
ne sole en la plej malproksimaj anguloj de cxiu aparta regno,
sed en cxiuj plej malsamaj lokoj de la tuta tera globo. Jam nun,
kiam oni auxdas bonan kaj spertan oratoron, oni neniel povas
diveni, al kiu nacio aux lando li apartenas. La plena auxtonomia
vivo de nia lingvo, kun gxia absolute propra, ne pruntita kaj ne
imitita spirito, cxiam pli kaj pli fortikigxas tiamaniere,
kvazaux cxiuj esperantistoj de la mondo logxus kune sur unu
malgranda peco da tero.

Ne malpli grava estas la eduka signifo de la esperantistaj
kongresoj. Izolitaj esperantistoj, kiuj neniam havis la eblon
praktike apliki tion, kion ili lernis, ofte dubas, cxu efektive
per Esperanto oni povas tute bone interkomprenigxi. Ecx interne
de la esperantistaj grupoj oni ofte ne kuragxas paroli
esperante, oni balbutas, oni preferas paroli en sia nacia
lingvo, kaj proporcie al la nekuragxeco de la parolado aperas
ankaux nekuragxeco de propagando, cxar la esperantistoj-
balbutantoj malgraux vole ne povas liberigi sin de la timo, ke
eble tamen Esperanto estas afero pli teoria ol praktika. Sed
kiam la balbutanto venas al kongreso, kie li havas la eblon
auxdi bonajn kaj spertajn esperantistajn oratorojn, kiam li per
siaj propraj oreloj kaj okuloj konvinkigxas, kiel bele kaj flue
oni povas paroli en Esperanto, li entuziasmigxas, li vidas, ke
li laboras por io viva kaj vivoplena, li revenas hejmen kun nova
kuragxo kaj energio. Niaj kongresoj, ne sole la universalaj, sed
ankaux la lokaj, tiamaniere, edukas konvinkitajn, sekve ankaux
entuziasmajn batalantojn por nia afero.

Tio estas la cxefaj motivoj, pro kiuj ni en cxiuj niaj
kongresoj, ne sole en la universalaj, sed ankaux en la naciaj
aux regionaj, nepre devas paroli ne sole pri Esperanto, sed
ankaux per Esperanto.

el Argentina Esperantisto,
jul/auxg/sep. 1992.

*************************************************************************

Regularo pri la Belartaj Konkursoj de UEA
=========================================

Artikolo 2.
-----------

1) Rajtas konkursi cxiu esperantisto, kiu ne gajnis dum la tri
   tuj antauxaj jaroj unuan premion en la brancxo por kiu li
   konkursas. Unu persono povas partopreni per maksimume 3
   verkoj en cxiu literatura brancxo; la nombro da verkoj de unu
   persono en la fotografia brancxo ne estas limigita. Cxiun
   verkon de unu persono en iu brancxo oni aparte jugxas. Por
   kovri la elspezojn de la korespondado, cxiu konkursanto
   aldonas (se tion permesas la posxtreguloj de lia lando) kvin
   korekte stampitajn internaciajn respondkuponojn por cxiu
   brancxo en kiu li konkursas.

2) La konkursanto devas signi cxiun partoprenajxon per
   pseuxdonimo kaj aldoni - en fermita koverto - slipon kun
   pseuxdonimo kaj la vera nomo kaj adreso. Sur la koverto oni
   skribu nur la pseuxdonimon kaj la brancxo(j)n prenata(j)n.

3) Nevalidaj por la Konkursoj estas verkoj aperintaj en presa
   formo. Cxiu konkursanto konsentas, ke la rajto pri la unua
   presigo de premiita verko apartenas al UEA, kaj devigas sin
   ne publikigi gxin aliloke, krom se UEA rifuzas la presigon.
   La kopirajto restas cxe la auxtoro, sed li konsentas sendi
   gxin senpage en okazo de la eldono de almanako aux antologio
   de la Belartaj Konkursoj, kondicxe ke tiu aperu kun la aprobo
   de UEA. En la fotobrancxo la auxtoro cedas al UEA la rajton
   je unufoja publikigo de la konkursajxo.

4) La konkursantoj en la literaturaj brancxoj devas liveri al la
   sekretario de BK po 4 kopiojn de cxiu el la konkursajxoj. La
   tuta konkursa materialo devas atingi la sekretarion de BK
   plej malfrue la 31- an de marto. Konkursajxoj por la brancxo
   eseo originala (Premio Luigi Minnaja) devas esti klare
   signitaj cxe la komenco per tiuj vortoj. Konkursajxojn por la
   brancxo fotografio oni devas sendi en 1 ekzemplero al "Foto-
   konkurso", per adreso de la Loka Kongresa Komitato de la
   venonta Universala Kongreso por atingi tiun adreson plej
   malfrue la 1-an de julio.

*************************************************************************

Arangxoj
////////

Skolto '93
==========

Skolta Esp-Ligo invitas la geskoltojn partopreni la internacian
skoltan tendaron SKOLTO-93, inter 3-13-a de auxgusto 1993.

La tendaro okazos apud Opava en Cxehoslovakio. La cxirkauxajxo
de la tendarejo gxis nun estis fermita milit-areo, do la naturo
estas netusxite konservita.

Estas antauxvidataj tipaj skoltaj programoj kaj aktivado, krome
kompreneble ankaux e-kursoj. Minimuma agxo por partoprenantoj:
10 jaroj.

La kotizo por okcident-euxropanoj: 4500 BEF, por ekssoclandanoj:
1200 KCS.

Aligxilojn kaj pluajn informojn petu de Jan Pisala, E.
Krasnohorske 1,

CS-746O1 Opava, Cxehoslovakio, aux de:
Arie Bouman,
Driesdreef 8, B-9030 Gent, Belgio.

***********************************************************

Universala Kongreso de Esperanto, 1993
======================================

24-31 de julio 1993, Valencio.

Por partopreni la UK-n, cxiu devas plenigi apartan aligxilon. La
kongreskotizo donas la rajton partopreni en cxiuj (publikaj)
programeroj, sed ne inkluzivas la hotel- mangxo- kaj asekurajn
kostojn. La kotizoj varias depende de la logxlando laux la jena
grupigo:

A: Cxiuj landoj escepte de tiuj menciitaj cxi-sekve sub B.

B: Albanio, Bulgario, Cxehoslovakio, Hungario, antauxa
Jugoslavio, Rumanio, Polio, antauxa Sovetunio, cxiuj landoj de
Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko), Afriko
kaj Latina Ameriko.

La kotizoj gxis 31.12.92. estas 263 NLG (= landoj A), resp. 197
NLG (= landoj B). Individuaj membroj de UEA gxuas rabaton de 53
NLG (= landoj A) respektive 39 NLG (= landoj B). Ekde 1-a de
januaro la partoprenkotizoj kreskas je 25 %-oj!

Petu aligxilon de via landa asocio, aux rekte de

Centra Oficejo de UEA
Nieuwe Binnenweg 176,
NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

*************************************************************************

Jam la 17-a!

Internacia Semajno de Esperanto
===============================

Venontsomere la internacia semajno okazos inter la 12-a kaj 19-a
de septembro cxe la mediteranea marbordo, en havenurbo Sæte, 30
km-ojn okcidente de Montpellier, en bela parko apud la maro.

Ni proponas al vi lerni aux perfektigi vian scipovon pri
esperanto en tri-nivelaj kursoj kun eminentaj instruistoj.

Kiel cxiujare, vi trovos vere internacian etoson. Tre modestas
la restadkostoj kaj eblas tendumi proksime. Petu detalajn
informojn kaj aligxilojn cxe:

Centre Culturel Esperanto de Montpellier,
5 rue du Docteur Roux,
FR-3400 Montpellier, Francio.
Telefono: 33-67-541543

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Pri via arangxo sendu gxustatempajn informojn, prefere kun
ilustrajxo! En urgxaj kazoj uzu telefakson!

Por pliaj detaloj pri iu Arangxo turnu vin rekte al la menciita
adreso!

*************************************************************************

La unua

Internacia Kultura kaj Turisma Semajno
======================================

IKTS (Internacia Kultura kaj Turisma Semajno) okazos inter la
9-a kaj 16-a de oktobro 1993 en Sant Cugat del Vallæs (15 km-ojn
apud Barcelono), organizita sub la auxspicio de Hispana
Esperanto-Muzeo.

Estas antauxviditaj prelegoj, diversaj kursoj, vesperaj arangxoj
(teatroj, ktp), kaj ankaux ekskursemuloj estos kontentaj...

Ne timu la oktobron, la cxi-tiea temperaturo estas cx. 20 ýC,
kun oftaj agrablaj kaj sunaj tagoj!

Por tiu cxi unua IKTS ni antauxvidas nur cx. 50 partoprenontojn,
do ne prokrastu vian aligxon, se vi volas certe havi lokon!
"Evitu nian kutimon - Manana!"

Pliajn detalojn, aligxilon petu de:
Hispana Esperanta Fervojista Asocio,
Pk. 15027, E-08080 Barcelono,
Katalunio, Hispanio.

*************************************************************************

Sanmarinaj Universitataj Sesioj (SUS)
=====================================

Inter la 1992.08.29 kaj 09.05 estis arangxita jam la 11-a
Sanmarina Universitata Sesio, SUS de la Akademio Internacia de
Sciencoj San Marino (AIS). Dum gxi efektivigxis multaj
altnivelaj kursoj kaj prelegoj en cxiuj 6 sekcioj de la
Akademio, (nome sekcioj kibernetiko, humanistiko,
struktursciencoj, filozofio kaj morfosciencoj). Fine de la sesio
okazis finaj ekzamenoj de tiuj, kiuj finis sian studadon cxe AIS
kaj de tiuj, kiuj adapte adoptis sian aliloke akiritan sciencan
gradon (kio estas kondicxo por sekvanta plustudado cxe AIS).

Krome, kiel tradiciaj programeroj de SUS okazis partopreno de la
solenajxo omagxe al la novjara festo (novjara laux la Sanmarina
kalendaro, do la 3-a de septembro, kiam ni komune eniris la
1692-an jaron post la fondigxo de la Respubliko San Marino),
gxeneralaj asembleoj de la scienca kaj subtena sektoroj, kunveno
de la Senato de AIS, kaj krome restis iom da tempo por porokaza
dancvespero...

La sesio tamen havis bedauxran mankon. La altnivelajn kursojn
kaj prelegojn de bone preparitaj profesoroj kaj docentoj
cxeestis nur malmultaj auxskultantoj. Pri la malmultenombra
partopreno (60 personoj) kulpas parte neekzisto de
malmultekostaj studentaj domoj kaj tranoktejoj en San Marino
Citt, sed certe ankaux nia malefika varbado. Ambaux faktorojn
ni volas plibonigi, por ke la 12-a SUS, kiu efektivigxos 1993-
08-28/09-05 allogu en San Marinon pli da studentoj.

Paralele kun la venonta SUS okazos en San Marino 1993-09-02
posttagmeze simpozio kun la temo "Universitataj sistemoj kaj
ilia harmoniigo" kiel ero de la kadra programo de la sesio.

Al la sekvajara SUS veturos aparta auxtobuso de Prago, kio poste
surloke staros je la dispono de cxeestantoj (ekz. veturigas ilin
al la malmultekosta tranoktejo).

Post la sesio per la sama auxtobuso oni povos veturi al Prago,
kie inter la 11-a kaj 17-a de septembro okazos stud-sesio de
Cxeha Filio de AIS.

Pri cxiuj aferoj rilate al AIS respondos senata sekretario:

Dr. Petr Chrdle,
Anglicka  878, CS-25229 Dobrichovice.
Telefakso: +42-2-9911041.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Ora medalo por E-filatelistoj
=============================

La E-sekcio de Cxehoslovakia Filatelista Asocio organizis
internacian ekspozicion inter la 25-a de julio kaj 2-a de
auxgusto en la sudmoravia urbo Straznice. Por propagandi la
ekspozicion, la cxehoslovaka posxto ekde marto jam uzis
specialan porokazan afrankomasxin-stampilojn en la posxtoficejoj
de du proksimaj urbetoj.

La ekspozicion vizitis eksterlandanoj el pli ol 30 landoj, ecx
ekz. el Venezuelo aux Koreio. Apud alitemaj eksponajxoj estis
prezentitaj ankaux eksponajxoj je la temo "Esperanto". Estis
eldonita dulingva (cxeha kaj esperanta) ekspozicia katalogo, kiu
krom la eksponajxoj enhavis ankaux plurajn fakajn artikolojn.

Plej altan premion de la ekspozicio, la malgrandan orumitan
medalon kun Premio de la Ekspozicio gajnis la eksponajxo
"Esperanto en filatelo" de s-ano Vlada Hasala el Straznice!

En la ekspoziciaj tagoj la urbaj posxtoficejoj uzis du diversajn
esperantajn afrankomasxin-stampilojn!

Pri pliaj detaloj interesitoj turnu sin al:

Vladislav Hasala,
pk. 34, CS-696 62 Straznice,
Cxehoslovakio.

*************************************************************************

Faka seminario en Prago
=======================

1993-03-12/15 okazos en Prago faka seminario "Fakaj aplikoj de
esperanto cxe (sed ne nur cxe) Fervojoj", komuna arangxo de Fake
Aplika kaj Terminara Komisionoj de IFEF.

Estas planata kaj faka kaj turisma programoj, kaj speciala
programo por akompanataj personoj.

Pli da informoj kaj aligxilon vi ricevos de gvidanto de FAK de
IFEF: Petro Chrdle,
Anglicka  878, CS-25229 Dobrichovice,
fakso: +42-2-9911041.

*************************************************************************

Medicinistoj, kontaktu nin!
===========================

La Medicina Instituto cxe la E-Asocio de Shandong-provinco komencis
elementan kurson en la hospitalo, kies direktoro plene subtenas la
internacian lingvon. La kurson gvidas s-ro Cui Guoqing

Esperantisto aux E-organizo, kiu volas intersxangxi spertojn en
tia lernado, skribu al:

Medicina Instituto,
Nr. 136 Shengli Lu, Zaozhuang,
Shandong, Cxinio.
EPCx, 11/92.

*************************************************************************

Cxinaj specialistoj por agrikultura laboro
==========================================

Instituto de Moderna Agrikulturo "Academia Sinica" ofertas siajn
konojn kaj homajn fortojn por helpi kreskigi legomojn.

Oni povas elekti la deziratan legomon kaj produktan manieron
(subcxiela aux tegmentita). Post anticipa esploro ni difinos la
atendeblan kvanton en la koncerna teritorio. La agrikulturan
laboron faros alsendotaj cxinaj specialistoj.

La akceptata flanko devas certigi la bazajn surlokajn
kondicxojn. La pagmaniero (mono aux eventuale iu varo) aparte
diskuteblas.

Pli detalajn informojn petu cxe:

Academia Sinica, Prof. Shen Chenru,
935-203 Bao Fu Si,
100086 Beijing, Cxinio.
Telefakso: +86-1-8011095.

*************************************************************************

Kontakto sercxata
=================

La Odesa Societo de Kolektantoj sercxas kontaktojn al individuoj
aux societoj, okupigxantaj pri kolektado de moneroj
(numizmatikajxoj) kaj filatelo. Skribu al:

Euxgeno Boriskov,
ul. Magistralnaja 68/B,
UA-270120 Odessa, Ukrainio.

*************************************************************************

La eksperimento en Slavjansk
============================

-----------------------------------------------------------
En 1912 la franca gazeto "Excelsior" organizis tradukkonkurson
inter esperanto kaj naciaj lingvoj (angla, germana, hispana,
itala, rusa). Al ses tradukistoj oni disdonis francan
literaturan tekston por traduki gxin al la menciitaj ses
lingvoj. Poste la tradukajxojn oni transdonis al aliaj ses
tradukistoj por traduki gxin inverse en la francan. Laux posta
prijugxo de kompetentuloj la retraduko peresperanta estis la
plej gxusta.

Okdek jarojn post tiu konkurso en Ukrainio okazis simila
konkurso inter esperanto kaj la angla. Pri gxi - cxi sube.
-----------------------------------------------------------

En urbo Slavjansk (donecka regiono en Ukrainio) laux instrukcio
de la rektoro de Internacia Instituto de Managxado, prof-ro F.
I. Podubnij, komence de la studjaro 1992 oni formis du grupojn
el la 300 studentoj de la unua kurso. En la unuan grupon estis
elektitaj studentoj, en kies abiturientaj diplomoj estas altaj
poentoj pri angla lingvo (post 6-7- jara lernado de la lingvo);
en la duan - kun ajnaj poentoj. Oni organizis du ekspres-
kursojn: por la unua grupo de angla lingvo; por la dua - de
esperanto. Ambaux tiuj lingvoj estas devigaj studobjektoj en la
Instituto. La tasko por ili estis fine de la kursoj prepari
surscenejan prezentadon en la lernitaj lingvoj.

La grupoj havis malsamajn kondicxojn, ja la "esperantistoj"
komencis de nulo. Esperanton instruis sep kompetentaj
instruistoj, inter ili prezidanto de Ukrainia Esperanto-Asocio
(UkrEA) Cibulevskij D. M. kaj la vicprezidanto Sxilo G. M. La
gvidantoj de tiu kurso formas en la Instituto katedron de
esperanto - la duan en historio de esperanto- movado! (la unua
malfermigxis en 1966 en Budapesxta Universitato).

La studentoj cxiutage lernis po ok horoj, dum la postkursa
programo. En la kvina tago la partoprenantoj ekparoladis en
esperanto, kaj semajnon post la komenco de la ekspres-kurso
okazis la prezentado de la esperantlingva sursceneja programo
(kantoj, deklamadoj, spektakloj, fabloj, anekdotoj, sxercoj) -
gxi estis ege impresa!

Spektinte la prezentadon la instruistoj de la unua (anglalingva)
grupo malgxojigxis kaj ili petis ankoraux tri semajnojn por
dauxrigi ilian ekspres-kurson. Post tio okazis la anglalingva
prezentado, kiu dauxris nur 20 minutojn, kaj konsiderindan
parton de tiu tempo okupis trumpetmuziko...

La eksperimento, farita en Slavjansk danke al prof. Podubnij,
montris sendubajn avantagxojn de esperanto kompare al la angla.

Mihail Popov, Ukrainio
akademiano de AIS

Kontaktadresoj:
Internacia Instituto pri Managxado, pk. 17,
UA-343206 Slavjansk.

aux M. T. Popov, Melitopolska 4-12,
UA-332440 Berdjansko, Ukrainio.

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

De la 7-a gxis la 14-a de auxgusto 1993 okazos la 49-a
Internacia Junulara Kongreso. La prezidanto de LKK (Loka
Kongresa Komitato), Ljubomir Trifoncxovski respondas al la
demandoj de Bulgara esperantisto.

Post tridek jaroj - denove en Vraca
===================================

-----------------------------------------------------------
Ljubomir Trifoncxovski (1958-), dramaturgo, estas tre konata
nomo en la internacia junulara movado. Li partoprenis plurajn
IJK-jn kaj aliajn internaciajn junularajn arangxojn. Ses jarojn
li estis komitatano de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
(TEJO), ankoraux tiom da jaroj li dedicxis al Bulgara Esperanto-
Junularo (BEJ) kiel estrarano. De 1990 li respondecas pri la
junularo en la Estraro de Bulgara Esperanto- Asocio. Evidente
lia ricxa organiza sperto igis TEJO-n enoficigi lin kiel
prezidanton de LKK de la 49-a IJK en Vraca.
-----------------------------------------------------------

Bulgara Esperantisto (BE): Kial do en Vraca?

Ljubomir Trifoncxovski (LT): Eble oni povus demandi, kial en
Bulgario. En 1963 en Vraca okazis la 19-a IJK, kaj post dek kvin
jaroj -en 1978, la 34-a en Veliko Tarnovo. Jen tridek jarojn
post Vraca kaj dek kvin jarojn post Veliko Tarnovo tiu plej
granda kaj plej grava junulara esperantista evento denove okazos
en nia lando.

De unu flanko tio estas rekono de niaj tradicioj. Kiam antaux
dek jaroj la tiama Estraro de BEJ provis inviti internacian
junularan kongreson en Bulgario, la respondo ne estis pozitiva -
la politiko de TEJO estas fari kongresojn tie, kie estas
bezonata plifortigo de la nacia junulara esperantista
movado.Tiam ni havis fortan junularan movadon. Sed nun la
situacio estas tre sxangxita: BEA havas siajn problemojn,
kauxzitajn cxefe de la transformoj je makro-socia nivelo; la
junularo en Bulgario agas disigite kaj senhelpe, apenaux nun
denove formigxas, nature formigxas, iu junulara esperantista
centro cxirkaux grupo de junaj aktivuloj kaj intelektuloj. Kaj
la kongreso kolektos la fortojn de la nova generacio, en kiu
certe estas homoj kapablaj kaj talentaj.

Sed mi revenu al via demando. Denove en Vraca, cxar la
organizantoj kaj partoprenantoj en la 19-a IJK multfoje instigis
nin organizi en 1993 ion, dedicxitan al la kongreso okazinta
antaux tridek jaroj, kiu por sia tempo estis la plej amase
vizitita kaj interesa. Denove en Vraca, cxar tiu urbo, tradicie
esperanta, lastatempe konfirmigxis kiel la plej aktiva centro en
nia lando.

BE: Cxu jam komencigxis la preparlaboroj?

LT: Efektive jes. LKK ekfunkciis. Pretas la kontrakto kun TEJO.
La kotiztabelo aperos en TEJO-Tutmonde kaj Bulgara Esperantisto.
La urbestraro de Vraca jam engagxis sin por la kongreso. La
postkongreso estos en Bulgario - ni antauxvidas ripozon de niaj
eksterlandaj amikoj cxe Nigra Maro kaj rondvojagxon tra la
lando.

BE: Ni scias pri viaj interesoj al la esperantaj literaturo kaj
teatro, al la sociologiaj problemoj de la esperanta komunumo.
Kaj cxu la 49-a IJK farigxos kongreso literatura kaj sociologia?

LT: Ho, ne! La kongresa temo estas tute alia - "Ekonomio kaj
socio en sxangxigxo". Tamen estos programeroj kaj seminarioj pri
la esperanta literaturo, kulturo, historio, movado - la nova
generacio devas scii cxion pri esperanto. Kaj ni certe helpos
por tio.

Ni strebos proponi ricxan amuzan kaj sportan programojn, kursojn
kaj fakkunvenojn. La kongresanoj prezentos sin ne nur dum la
Internacia Vespero, sed ankaux dum cxiuj aliaj vesperaj
programoj - la kongreso estas ne nur por, sed ankaux de la
kongresanoj, cxu ne? Sed la gxusta programo dependos finfine de
la subvencioj, kiujn ni atendas kaj ricevos.

BE: Cxu la kongreso estos subvenciata de TEJO aux BEA?

LT: Ne. La kongresa bugxeto formigxas el kongreskotizoj,
subvencioj kaj donacoj. Mi tamen esperas, ke BEA certigos
subvencion al la bulgaraj kongresanoj, por ke la kongreskotizo
por ili ne aspektu tiom alta. Ankaux donacemaj esperantistoj
povus helpi nin, kaj mi speciale alvokas la partoprenintojn de
la 19-a IJK en 1963 fari siajn donacojn.

BE: Se la kongreskotizo estas alta, cxu tio ne malaltigos la
nombron de la kongresanoj?

LT: La kongreskotizo por eksterlandanoj aspektas normala. Por
bulgaroj ne tiom, cxar la ekonomiaj cirkonstancoj en nia lando
ne favoras la malricxajn bulgarojn. Tamen ni proponos al multaj
junaj bulgaroj per plenumo de diversaj servoj certigi por si
rabaton aux monhelpon kaj tiel kongresumadi pli malmultekoste.

BE: Cxu jam ekzistas interesigxo al la kongreso?

LT: Jes. Junularaj organizoj jam demandas pri la kotizoj,
transpago, partopreno en la programeroj, perado k.a. La kongreso
estos sxanco kaj por junaj bulgaraj esperantistoj, kaj por la
eksterlandaj geamikoj. Do, bonvenon en Vraca. Ni atendas vin!

laux Bulgara Esperantisto, 7/92.

*************************************************************************

Novaj statutoj...
=================

"La novaj statutoj de KEA (Kuba Esperanto-Asocio) estis jxus
aprobitaj de la Ministerio pri Justico. Do, ni unue devas
serioze studi gxian tekston - kaj poste enkonduki gxin en la
cxiutagan laboron."

el "La Noktuo, n-ro 1", informilo de KEA

Se ni bone komprenas, la nova statuto estas farita en la
ministerio, kaj la jamaj membroj de ls asocio devas studi la
tekston por ekscii kion ili mem decidis... N.d.l.r.

*************************************************************************

Komenio - cxu la patro de la ideo pri la internacia lingvo?
===========================================================

En la nuna jaro multe oni auxdas kaj legas pri Komenio
(nacilingve Jan Amos Komensky; latine Comenius) okaze de lia
400-a naskigxdatreveno.

Li estis taksata "instruisto de nacioj", ecx la nuntempaj
adeptoj de la internacia lingvo nomas lin "la patro de
interlingvistiko". Lian klarvidon pruvas, ke li antauxvidis la
realigxon de la radiofonio kaj televido. Same li antauxdiris
internacian lingvon, ecx li reale laboris pri supernacia
internacia lingvo (nuntempe nomata "planlingvo"), kaj formis
kelkajn skizojn de tia lingvo.

Ni, esperantistoj vidas en la lingvo esperanto plenumon de la
revoj kaj realismaj klopodoj de Komenio. La tutmonda auxtoritato
de Jan Amos Komensky subtenas la klopodon de la adeptoj de
esperanto kontraux nekredantoj. En tia lumo estus ago
senpripensa konsideri absurdajxo la internacian lingvon. Laux d-
ro J. Hybl, direktoro de Komenio-Muzeo en Prerov
(Cxehoslovakio): Komensky estas la patro de la ideo pri
esperanto".

Jaroslav Marik,
Zitn  32, CS-120 00 Praha 2, Cxehio

*************************************************************************

ILEI
////

Cxu fari lernejan ekzamenon en Auxstrio?
========================================

Mi legis, ke AEI (Auxstria Esperanto Instituto) intencas instali
esperanto-ekzamenon en tri sxtupoj. Bone, sed mi sugestas ne
forgesi la eblecojn de sxtataj ekzamenoj, kiuj jam ekzistas. (Mi
tre dubas, cxu iam oni povos starigi la apartan sxtatan
ekzamenkomisionon por esperanto, cxar mankas legxa bazo por tia
komisiono).

Kiel vi scias, nun ekzistas sxtata instruplano por esperanto
kiel libere elektebla sxtata instruplano por esperanto kiel
libere elektebla studobjekto en la 3-a kaj 4-a klasoj de la
cxeflernejo. (Fakte, laux mia scio, nuntempe en neniu
cxeflernejo e-o estas instruata). Laux la nun validaj dekretoj
de la instru-ministerio, cxiu havas la eblecon anonci sin por
"eksterula ekzameno" (Externistenprfung) pri e-o en iu
cxeflernejo. Kompreneble tiukaze la lerneja instanco, kiu estas
kompetenta por tiu lernejo, devus en tiu kazo komisii iun
ekzamenanton. Tio signifas, ke fakte tia ekzameno povus okazi
nur sub la kondicxo, ke proksime de la elektita cxeflernejo
atingeblas instruisto kun instrukapablo por esperanto, do ekz.
en Vieno, Graz, eble Linz... En la ekzameno oni devas pruvi tiun
nivelon de lingvoscio, kiu korespondas al la menciita
instruplano por la cxeflernejo.

Estus grave eluzi tiun eblecon, por ke la lernejaj instancoj
rimarku, ke en Auxstrio entute ekzistas intereso por esperanto.
Kiel dirite, iu ajn povas fari tion (ecx "senioroj" kaj
eksterlandanoj).

D-ro Klaus Perko, Auxstrio
el Auxstria E-Revuo, 10-12/92.

*************************************************************************

Cxu vi jam konas gxin?

Ruslanda Esperantisto
=====================

La unua numero de Ruslanda Esperantisto aperis en 1905, kaj la
gazeto aperadis gxis la malpermeso de la Ruslanda Ligo
Esperantista (1911) pro la aresto de ties prezidanto A.
Postnikov.

En julio 1991 Ruslanda Esperantisto reaperis, kaj de tiam
akurate aperas cxiumonate. Krom la aktualaj movadaj informoj
Ruslanda Esperantisto publikigas materialojn pri historio de
esperanto, esperantologiajn artikolojn, recenzojn,
literaturajxojn, prezentojn de ruslandaj aktivuloj. En la gazeto
oni povas de tempo al tempo vidi noticojn pri la plej akutaj
sociaj eventoj (ekz. la auxgusta n-ro '91 estis dedicxita al la
fiaskinta pucxo).

Ruslanda Esperantisto aboneblas cxe UEA kontraux 15 guldenoj
(kodo: AVKO-U). Provnumero haveblas kontraux 2 IRK cxe la
redakcia adreso:

Ruslanda Esperanto-Asocio,
pk. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Rusio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

Membroj de
PASPORTA SERVO!
===============

Cxu vi ne forgesis resendi vian realigxilon?

*************************************************************************

MOVADO
//////

Pri la "Interna ideo"
=====================

En Esperantujo mi cxiam vidis fenomenon nekredeblan: cxiam
eliminigxis de Esperanto tiuj homoj, kiuj alvenis al gxi nur pro
lingva intereso, nur pro ludo, amuzo. Cxiam forfalis de
esperanto tiuj, kiuj komprenis gxin kiel ludilon, nuran
interkomprenigilon.

Sed restis tiuj, kiuj sercxis en esperanto ion pli ol la lingvo,
do eble tiun al ni konatan internan ideon, komunan senton.

Zamenhof estis judo, kaj la judoj vivis en diasporeco, kiujn
ligas iliaj lingvo kaj religio. Nin esperantistojn jes forte
ligas la lingvo kaj apenaux la religio, sed nin ligas tiu komuna
interna ideo, tiu malfacile priskribebla komuna interna sento.
Gxuste tio cxi gvidas nin al iu neuxtraleco.

Tomasz Chmielik, Polio
laux TEJO Tutmonde 6/91.

*************************************************************************

Usona filio de LIBE
===================

Blindaj esperantistoj el Usono! Se vi sxatus helpi starigi
usonan filion de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj
Esperantistoj), bonvolu skribi vian nomon kaj adreson al Roan
Orloff Stone, Rt. 1, Box 46C, Hallsville TX- 75650, Usono.

"La Ondo de Esperanto", n-ro 3.

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

Kio gxi estas AIS?
==================

AIS (Akademio Internacia de Sciencoj SAN MARINO) estas la komuna
agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj
sciencistoj en la tuta mondo, kiuj celas internacilingve
pliefikigi la esploron kaj instruon de cxiuj sciencoj...Gxi
estas libera institucio en la libera sxtato San Marino (la plej
malnova kaj plej malgranda euxropa respubliko). La sxtato San
Marino donas juran bazon kaj materialan helpon, sed ne tusxas la
liberecon de la scienca instruado kaj esploro.

AIS nek volas, nek povas anstatauxi la Akademion de Esperanto
aux ajnan alian organizajxon de la esperanto-movado. La ununura
laborlingvo de la Senato, de la Gxenerala Asembleo kaj de la
ekzamen-komisionoj de AIS estas la internacia lingvo; tamen, la
Statuto deklaras ankoraux kvar oficialajn lingvojn de AIS: la
italan, la francan, la germanan kaj la anglan...

Kiel ekestis AIS?
-----------------

Pro instigo de sciencistoj el la "Euxropa Klubo" la sanmarina
ministrino pri klerigo kaj kulturo, Fausta Morganti prezentis
proponon pri starigo de la Akademio, kiun la "Congresso di
Stato" per sia decido N 58 favore prijugxis la 19-an de majo
1983. La iniciatgrupo AIS de Euxropa Klubo preparis la unuan
Sanmarinan Universitatan Sesion (SUS 1), per kiu la scienca
laboro de AIS fakte jam en 1983 komencigxis (dum gxi establigxis
La Internacia Scienca Kolegio - ISK, plenumanta cxi sciencan
laboron. La oficiala fondo de AIS per cxeadvokata subskribo de
la Statuto okazis la 13-an de septembro 1985. AIS surbaze de
prijugxo fare de internacia komitato agnoskas studojn,
kompletigajn cxe universitatoj aux aliaj altlernejoj per havigo
de internacia sciencista grado:

- "bakalauxro" (Bak.) - post almenaux 2-3 jara studado;
- "magistro" (Mag.) - post almenaux 2 post-bakalauxraj
  studjaroj;
- "doktoro" (Dr.) kaj "habilita doktoro" (Dr. gabil.) pro posta
  esplorlaboro.

Tiuj titoloj estas akireblaj ankaux originale per studado kaj
ekzameno okazante grandparte cxe docentoj de AIS.

AIS subtenas finance (aldone al la jura kaj materiala subtenoj
fare de la Respubliko San Marino) la "Subtena Sektoro"-n, al kiu
la Statuto de AIS koncesias certan memadministradon, kaj la
neformalan "Internacia Scienca Kolegio"-n (ISK), el kiu AIS
aligas siajn efektivajn membrojn kaj adjunktojn kaj invitas
siajn prelegantojn. Al la Subtena Sektoro apartenas momente 158
personaj kaj 9 kolektivaj subtenaj membroj. Al ISK aligxis jam
preskaux 800 sciencistoj el 52 landoj de cxiuj kontinentoj.

Por pli detalaj informoj turnu vin al la Sekretariejo de AIS:

Kleinerberger Weg 16/B,
DW-4790 Paderborn, Germanio.
El "Esperanto-Centro Informas"
(Ukrainio), N-ro 9. (17.) 1992.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Refoje pri la simbolo de Esperanto
==================================

"La simboliko por la plimulto de la movadanoj ne estas racia,
sed emocia afero" - mi skribis tiun frazon en la 8-a numero de
Eventoj. Brile pruvis tion la alparolo de Will Green en la
numero 11-a. Tiel brile, ke indas analizi liajn asertojn.

"...mi ecx ne unu fojon auxdis plendon, kaj oni neniam ecx unu
fojon al mi esprimis Rneceson de radikala sxangxo½". - Ni ne
dubas, ke pri la simboloj neniu telefonis aux skribis leteron al
S-ro Will Green. Tamen: la libroj kaj revuoj aperantaj en
Esperantujo direktigxas al cxiu esperantlingvulo. En la sepdekaj
jaroj aperis duvoluma libro pri la problemo (Manfred Gnter:
Manlibro de varbado), do la problemo sendube estis lancxita. Kaj
kiam en la lastaj jaroj aperis novajxoj en la E- gazetaro pri
tio, ke unu asocio post la alia forlasas la stelon, oni povis
konstati, ke la problemo estas tromatura. Do, jam multaj sentis
neceson de sxangxo. Kaj multaj aliaj - ne apartenis al ili.
Racia afero estas vidi ambaux tendencojn, emocia afero estas
vidi nur tiun el ili, kiu placxas al ni.

"Povas esti, ke inter la amikoj de la auxtoro iuj novaj
esperantistoj, senspertuloj, sentis tion." - Tute ne. La novuloj
akceptas la tradiciojn tiel, kiel gxi estas. Spertuloj lancxis
la problemon. Kaj miaj amikoj antaux dek jaroj estis
tradiciuloj. Nun la plimulto de la (samaj) amikoj (do: ne
novuloj) jam inklinas al la sxangxo.

"La tradicioj ne estis al mi gxenaj. Al kiu? Eble al tiuj, kiuj
ne povis vidi la valoron de kontinuo kaj dauxrado, de establita
simbolo." - Al kiu? Jen la preciza respondo: al tiuj, kiuj la
efikon taksas pli granda valoro, ol kontinuo kaj dauxrado.

"La vorto Rliberigxi½ estas alia nevera kaj jxurnalista vorto
por kredigi, ke la movado estas iel katenita. Gxi ne estis kaj
ne estas." - Kvankam ne estas en la Zamenhofa Proverbaro, sed
ekzistas rusa proverbo: "Mortinto tenas la piedon de la
vivantoj." Sed ne nur en Rusio. En Esperantio oni flankenmetis
unu katenon por unu jaro (1987), kaj nun oni ne sukcesas remeti
gxin. La fantomo de la nova E-simbolo ne volas reiri en la
jubilean botelon.

Cxu la simbolo de Esperanto ne estas elasta? Ekde la 11-a numero
de Eventoj gxi aperas kun nigra stelo kaj la surskribo
ESPERANTO. Certe Vi gxisvivos ankoraux multajn aliajn
variantojn.

Multaj pli kaj pli silentis la neceson de radikala sxangxo, sed
gxis 1986 la movado ne povis liberigxi de la jam tre gxenaj
tradicioj, skribis mi. "Tia estas ja jxurnalista taktiko pro
kredigi sian argumenton gxusta." - La fakto estas, ke ekde 1986
disvastigxas la E- simbolo. Kial? Mi provis respondi. Eble mi
eraris. Eble cxiuj miaj argumentoj estas malgxustaj. Bone. Sed
restas la faktoj. Kial? Kial jaron post jaro novaj E-
organizajxoj aligxas al la nova tendenco? Kial disvastigxas la
nova E-simbolo?

Arpad Ratkai, Hungario

* * *

Per tiu letero ni finas la cxi-teman diskuton. Cxiu ja povas uzi
tiun aux alian simbolon. Sur la titolpagxo de EVENTOJ ni
kombinis ilin, ja ambaux havas sendubajn meritojn. En aliaj niaj
eldonajxoj, sur afisxoj, libroj, - celantaj la neesperantistan
publikon ni uzas nur la novan pro gxiaj avantagxoj, samtempe sur
niaj vestoj konstante ni portas la malnovan, kiel simbolo de nia
aparteno al la E-komunumo.

Szilvasi Laszlo

* * *

..."La nova gazeto EVENTOJ, kiu aperas de marto de cxi-jaro,
kvankam enhavas multe da informoj, ne tro placxas al ni. Mankas
en gxi iu spirito de esperanta ideo - alivorte gxi estas kiel
telefona libro, do nur por klara informado, kio certe havas jam
apartan valoron."... el Varsovia Vento, Ireneusz Bobrzak, Polio.


* * *

Kara Ireneusz,
ni dankas la sincerajn vortojn. Eble pri la rolo kaj taskoj de
e-gazetoj ni havas malsaman opinion. Tamen ni promesas konsideri
vian kritikon cxe la elformado de la estonta stilo kaj enhavo de
EVENTOJ. Multajn sukcesojn por Varsovia Vento.

La red.

*************************************************************************

Jubileo en Murmansk!
====================

La 25-an de februaro Murmanska E-Klubo celebros sian
kvinjarigxon. Jes! Antaux kvin jaroj okazis dusemajna kurso,
gvidata de Elvira Gacenko, veninta el Voljxskij, Volgograda
regiono, kaj pli ol 20 junaj esperantistoj decidis starigi E-
klubon.

Nun ni jam instruas mem. Cxijare denove funkcias e-rondeto por
lernejanoj, kaj por plenkreskuloj. Malgraux la nuna ne suficxe
favora ekonomika situacio, inflacio ktp. ni korespondadas kaj
partoprenas E- arangxojn.

Karaj gesamideanoj, legantoj de EVENTOJ! Viaj gratuloj instigos
niajn esperantistojn pli diligente lerni la lingvon, kaj pli
aktive partopreni la movadon. Antauxdankojn al Vi.

La adreso de la klubo:
Anatolij Licx, prez.,
a/ja, 4714, RUS-183050
Murmansk, Rusio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Farigxu kunlaborajtoj de Pola Radio
===================================

La Esperanto-redakcio de Pola Radio petas al cxiuj esperantistoj
per siaj kritikoj kaj rimarkoj farigxi kunlaborantoj de gxi.
Provu respondi al la jenaj demandoj:

- Kion vi pensas pri la estonteco de la kunlaboro sur nia
  euxropa kontinento? Kian rolon povas ludi en tio komuna lingvo?

- Kian rolon en la euxropa kunlaboro povas ludi vasta
  interpopola informado kaj kian rolon en tio ludas la
  radioelsendoj?

- Kiel vi pritaksas la esperanto-elsendojn de Pola Radio? Kio
  estis bona kaj kio malbona? Kion vi atendas de gxi, kiujn temojn
  ili traktu iom pli vaste?


Redakcioj bezonas informojn
---------------------------

Por ke la radiostacioj povu informi, ili devas unue ricevi
informojn. Tial estas necese, ke cxiuj sendu ilin: esperantistoj
pri sia aktiveco, asocioj kaj grupoj sendante siajn informilojn
kaj bultenojn (tio samtempe estas bona informado pri la revuoj
mem).

Pola Radio, Esperanto-Redakcio,
pk. 46, PL-00950 Warszawa, Polio.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Hispana Esperanto-Federacio por informi la hispanajn
esperantistojn kaj interesigxantojn, petas de:

- FAKAJ ASOCIOJ: Bonvolu sendi modelon de aligxilo kaj
  informilojn pri agado.

- CxIUJ E-PERIODAJxOJ: Bonvolu sendi modelon de abonilo.

Esperante je via konscio pri nia komuna intereso:

Hispana Esperanto-Federacio,
Rodriguez San Pedro 13-3&-7,
E-28015 Madrid, Hispanio.
Telefono: +34-1-4468079.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Anoncetoj, kiuj havas ian ajn rilaton al esperanto, estas
senpagaj!

* * *

KION NI FARU por ke nia lingvo baldaux estu instruata en cxiuj
lernejoj tutmonde? - Informas S-ro Andre Grossmann, 5 rue des
Pyrenees, F-68390 Baldersheim, Francio. (Bonvolu sendi koverton
kun via adreso kaj 2 int. respondkuponojn).

* * *

Mi estas filatelisto kaj specialigxis al la kolektado de E-
stampoj. Mi volonte kontaktus saminteresulojn, aux akceptus E-
stampitajn kovertojn, aux ties ofertojn.

Istvan Szabo, Kiserdosor 37,
H-3700 Kazincbarcika, Hungario.

* * *

Hungaraj laboruloj deziras dungigxi en okcidento, ankaux porokaze.
Perantoj rekompencitos laux anticipa interkonsento. Kontaktadreso:

Imre Horvath,
Fo u. 36, H-9156 Czakohaza, Hungario.

* * *

"Monda Panoramo" estas internacia koresponda ludo por
kolektantoj de bildkartoj, gxia "Suplemento" estas informservo
per kaj por Esperanto! Aligxilon petu (kun IRK, Suplemento + 2
IRK) cxe:

SORTIMENTO, Imre Bajaki,
Dr. Hollo Lajos u. 61,
H-6100 Kiskunfelegyhaza, Hungario.

* * *

36-jara brazila geologisto sercxas hungaran kontakton, por
intersxangxi kasedojn kaj librojn, eldonitajn/fabrikitajn kaj
acxeteblajn en Budapest.

Pekim Vaz, Caixa Postal 182, Belem-PA,
66017-970 Bresil, Brazilio.

*************************************************************************

         Felicxan novan jaron al cxiuj legantoj de EVENTOJ !

*************************************************************************

Kiel aboni al EVENTOJ?
======================

1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo,
   kaj sendu gxin al la redakcio (LINGVO-Studio, H-1675
   Budapest, pk. 87. Hungario).

2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la
   koncerna nacia valuto kaj sumo. La baza abonkotizo por 1993
   estas 59 guldenoj, (aere: 68 guldenoj), por orienteuropaj
   landoj: 23 guldenoj.

3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte.


Kiel pagi?
----------

- Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux
  posxtgxirkonte) - en nacia valuto.

- Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLE-S,
  NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. (59 gld, aere 68 gld.)

- Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia
  posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII,
  Konto 218- 98189/542-030808-7. Vi povas sendi ankaux
  euxrocxekon. La valuto sur gxi devas esti en ajna tipo de
  konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko nepre skribu la
  numeron de via bankkarto!

- En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en
  konvertebla valuto inkluzive forintojn) en fermita koverto al
  la redakcio.

Landaj kotizperantoj
--------------------

Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliot, Pk. 230, Matraville,
2036 N.S.W.

Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, A-3400
Klosterneuxburg (pcxk. 7.127.144). - 345 ATS.

Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000
Antwerpen (pgxk. 000-0265338-43). - 1080 BEF, aere: 1250 BEF.

Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia
(DF) 70084. Britio: Paul Hewitt, 26 Highfield Rd, North
Thoresby, Grimsby, S. Humbs, DN36 5RT. - 22 GBP, aere 25 GBP.

Bulgario: Ljubomir Trifoncxovskij, Al. Stambolijski 17, ap. 11,
BG-3000 Vraca. - 330 levoj.

Cxehoslovakio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvor k, Jilska
10, CS- 110 00 Praha-1. - 360 KCS.

Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J.
(Posxtgxirnumero: 696 4737).

Finnlando: Oy Mendoservo, Lasse Kivisto, Kivistontie Hyvinkaa,
SF-05510. - 166 FIM, aere: 192 FIM.

Francio: UFE,4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk.
855-35 D Paris). - 185 FRF, aere: 215 FRF.

Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1539, DW-8120
WEILHEIM, (KONTO 365255-806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100
80). - 54 DEM.

Hungario:LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87. - 980 HUF.

Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General D vila 127, p. 7, 2ý
izda, E- 39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal
n-ro 03548531 (O.P.)

Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10,
IS-210 Gardabae.

Israelo: Aviv Faklieru, Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto
403679, Bank Mizrahi, Faklieru Esperanto).

Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143
Milano (pcxk.37312204). - 46 m ITL, aere: 53 m ITL.

Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205,
Tenpaku-ku, J-468 Nagoya-si. - 4600 JPY, aere: 5300 JPY.

Koreio: Seula E-Kulturcentro, Jung-Kee Lee, C.P.O. Box 3047,
Seoul, 100- 630.

Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, M. Belosxevicx, Trg Burze 2,
HRV-41000 Zagreb.

Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous veiu 18, N-0572 Oslo,
posxtgxirkonto 0809 5100318.

Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego
77. m. 137, PL-01865 Warszawa. - 236 000 PLZ.

Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd.
Joao Couto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa.

Sud-Afriko: Colin Beckford, PO Box 1227, SA-8000 Cape Town.

Svedio: Sveda Esperanto-Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson,
Sodra Rorum pl. 455, S-242 94 Horby.

Svislando:Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224
Nenzlingen. - 47 CHF, aere: 54 CHF.

Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, Mike Donohoo, POB 1129, El
Cerrito, CA- 9453O. - 35 USD, aere: 40 USD.

Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A.


sendu al: EVENTOJ, H-1675 Budapest, pk. 87, Hungario


A B O N I L O
Jes, mi abonas al la gazeto EVENTOJ por 1993.

Familia nomo, nomo:........................................

Preciza adreso:............................................

...........................................................

posxta kodo....... La abonprezon de .......(sumo) mi pagis

al:..............................

Dato:..............................

Subskribo:..........................


*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor