Eventoj n-ro 0037, 1/septembro - '92,  retposxta versio
*******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:          - Partoprenu en la internacia esperanta ago-tago!
                     
Organizaj demandoj:  - E-movado en Rusio: iom da teoriumado

Faka aplikado:       - Esperantajn literojn ankaux al via komputilo!

Komerca aplikado:    - EKA-aktivado
                     - Internacia Komerca Kunveno

Anonco:              - *

Arangxoj:            - La 10-a Internacia Festivalo
                     - Internacia familio - utopio aux realeco?
                     - Vina seminario
                     - "Kajto" en Rusio
                     - Esperantologia konferenco
                     - 19-a Internacia Turisma Foiro
                     - Kion vi pensas pri pornografiaj fotoj?

Movado:              - FONDAJxO "ESPERO"
                     - Per esperanto al aliaj lingvoj
                     - La fakslisto aperinta!
                     - "Albana Esperantisto" el Kroatio
                     - Vegetarana kongreso
                     - Somero '93: E(k)speranto en Cxehio kaj Slovakio

Alvoko:              - Adresaro de lokaj kluboj kaj societoj

Por via notlibro:    - TEJO-estraro 1993-95

ILEI:                - Nova prezidanto por ILEI

Lingvo:              - Misuzo de la transitiviga sufikso "-ig-"

Konkurso:            - Premio por UK-partoprenintoj
                     - 1-a taskfolio por mezlernejanoj

Lobroj:              - Premiita libro pri Sarajevo

Hungara angulo:      - ***

Esperanto en radio:  - Premio al la radistacio
                     - Banko de lingvaj eraroj

Kulturo:             - Romano de JULES VERNE pri esperanto

Muzika kulturo:      - Antologio surkompakt-disko

Reagoj:              - La financoj de UEA
                     - Kvereloj estis cxiam! 

Korespondi deziras:  - ***
Anoncetoja:          - ***
                     - ANONCTARIFOJ 

Historio:            - Post la dua mondmilito                            

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Partoprenu en la internacia esperanta ago-tago!
===============================================

----------------------------------------------------------------
Propagando kaj reklamo de la ideo de neuxtrala internacia lingvo
estas necesaj por havi agnoskon, prestigxon por nia movado,
aliflanke gxi estas baza kondicxo por certigi la alfluon de
novaj esperantistoj.
----------------------------------------------------------------

Pri propagando de esperanto oni kutime nur parolas, sed tre
malofte iu faras konkrete ion. Unu el la esceptoj estas la
auxtuna esperanta ago-tago, kiu pasintjare igxis vere
internacia, ja surstarataj e-aktivadoj okazis en Budapesxto,
Romo, Londono, Moskvo, Bruselo, Tuluzo kaj en pluraj aliaj
lokoj.

Cxi-jare: la 2-an de oktobro!
-----------------------------

Dum la Universala Kongreso en Valencio estis interkonsentite, ke
la cxi-jara auxtuna ago-tago okazu la 2-an de oktobro, kaj gxin
subtenas ankaux UEA. La Estrarano pri informado, Mark Fettes
cirkuleras al la Landaj Asocioj, petante ilian aktivan
partoprenon en tiu kampanjo.

Altiri la atenton
-----------------

Organizoj de nia movado kutime ne havas monon por pagitaj
reklamoj en la amaskomunikiloj, televido, radio ktp. La cxefa
celo de la ago-tago estas altiri la atenton de la ekstera mondo,
atentigi pri nia ekzisto kaj niaj celoj. La konkretaj celoj kaj
metodoj en unuopaj landoj povas varii depende de la loka
situacio. Oni povas postuli samrajtigon de esperanto al aliaj
fremdaj lingvoj cxe lingvo-ekzamenoj, ebligi cxian instruadon en
lernejoj, havi saman subtenon de radioelsendoj, kulturaj
arangxoj ktp, aux postuli publikan debaton en amaskomunikiloj.

Plej gravas: la samdateco
-------------------------

Pasintjare pri la ago-tago de esperantistoj vaste informis ekz.
la hungaraj amaskomunikiloj. La hungara radio ecx pertelefone
intervjuis la italan organizanton A. Menabene en la matena cxefa
programo en la radio, dum la tago filmis la vespera
novajxprogramo de televido ktp.

La intereson de jxurnalistoj kaptis cxefe ne esperanto mem, sed
tiu fenomeno, ke "hodiaux okazas similaj eventoj dise en
Euxropaj (cxef)urboj". Do estas tre grave, ke la ago-tago okazu
en kiel eble plej multaj urboj (cxefurboj)! Tio montras la
internaciecon de niaj postuloj, kaj gxi estas pli malfacile
flankensxovebla!

Ne nepre manifestacio!
----------------------

Kvankam la origina celo estis organizi "surstratajn
demonstraciojn", la pasintjara rezulto montris, ke ne nepre tio
estas la plej bona solvo. Dek aux dudek da manifestantoj estas
pli ridinda ol atentinda, do manifestacion oni organizu nur en
tiuj lokoj, kie eblas kunvenigi multcent homojn...

Multe pli tauxga estas organizi surstratan aktivadon,
informkampanjon pri esperanto. Oni povas disdonadi flugfoliojn
pri esperanto, kaj pri nia postulo organizi publikan debaton pri
la lingva problemo. Samtempe oni devas veki la intereson de
eksteruloj, do tre utilas slogantabuloj, sandvicx-homoj, flagoj,
kaj similaj atentokaptaj iloj. Tion povas fari ecx dekkelkaj
personoj, por la efiko multe pli gravas la preparado de la tuta
afero, ol la nombro de partoprenantoj.

Unu el la eblaj solvoj estas propagandi esperanton en malgrandaj
grupoj surstrate, en trafikplenaj lokoj (acxet-centroj,
metrostacioj ktp), kaj en iu difinita tempo renkontigxi, kaj
akcepti iun komunan alvokon, kion oni poste sendos al la gazetaro.

Baza kondicxo: bona preparo!
----------------------------

Por ke la kampanjo havu sencon kaj rezulton, plej grava estas la
pripensita kaj zorga preparo. Por organizi la tagon, estas
necese havi organizan teamon, kiu devas solvi multajn taskojn:

   -  anticipe kolekti la adresojn kaj faksnumerojn de
      amaskomunikiloj (tv- radio- kaj gazetredakcioj ktp);

   -  difini la lokojn de la propaganda laboro, kaj la lokon de
      komuna renkonto (tiu cxi povas esti cxe la konstruajxo de
      televido, cxe ministerio pri eksterlandaj aferoj, iu
      trafikplena loko de la urbo ktp);

   -  zorgi pri la ekzisto de tauxgaj flugfolioj (kompilo,
      multobligo);

   -  anticipe prepari la tekston de la akceptota alvoko;

   -  prepari ian programon cxe la fino de la surstrataj agoj (krom
      la alvoko povas esti diversaj paroloj, kultura programo, ktp);

   -  anticipe informi perletere aux fakse la gazetojn kaj la
      celitajn organojn pri la planita arangxo, kaj organizi
      gazetaran konferencon cx. unu semajnon antaux la ago-tago;

   -  informi kaj mobilizi kiel eble plej da esperantistoj;

   -  se necesas (dependas de la lokaj cirkonstancoj) anonci al la
      polico la lokon kaj daton de la surstrataj eventoj;

   -  zorgi pri la teknikaj akcesorajxoj (eventuale portebla
      amplifatoro, mikrofono, akumulilo, ktp);

   -  zorgi pri la dokumentado kaj fotado de la tago;

   -  tuj post la fino, ankoraux en la sama tago (prefere per
      telefakso aux ekspres-letero) sendi raporton al la
      amaskomunikiloj;

   -  informi EVENTOJ-n pri la rezultoj kaj sukseco de la tago.

La sukceso de la ago-tago dependas de la zorga preparo, kaj la
aktiva partopreno de esperantistoj. Ne suficxas simple cxeesti,
ni devas trovi la manierojn, kiel altiri pli da ekstera atento!

Kiel argumento al jxurnalistoj, mi proponas cxiam emfazi, ke ni
faras NE demonstracion, sed nur surstratan publikan agadon. Ni
ne militas kontraux la angla, germana ktp. lingvoj (neniam vi
parolu nur pri la angla, cxiam vicigu plurajn 'mondlingvojn'), -
sed ni postulas la samajn rajtojn al esperanto, kiajn havas la
aliaj fremdaj lingvoj, kaj ni laboras por la sendiskriminacia
internacia komunikado!

Ni ne atendu miraklojn, sed...
------------------------------

Ni ne atendu tujajn miraklojn de la ago-tago, sed se ni faras
nenion - okazos nenio, ecx la jam akiritajn rezultojn de
esperanto ni povas perdi. Do, ek al konkreta ago!

Por ke oni povu argumenti pri la samtagaj eventoj en aliaj
urboj, kaj eventuale doni la adresojn por scivolaj jxurnalistoj,
ni petas cxiujn organizajn teamojn (telefone, fakse ktp.)
informi nin (kaj paralele s-ron A. Menabene) pri la preparota
agado kaj kontakt-adreso. Samtempe ni pretas dissendi tiujn
informojn al aliaj organizantoj. Laux nunaj informoj, cxi-jare
la ago-tago okazos minimume en Budapesxto, Romo, Londono, Turku,
Hildesheim. Jen adresoj de kelkaj organizantoj:

- Hungario:
  Kultura E-Asocio kaj HEA,
  pk. 87. H-1675 Budapest.
  Tel+fax: +36-1-1288258.

- Italio:
  Alberto Menabene,
  via M. Sibilini 3, I-00141 Romo,
  Tel.: +39-6-890195.

- Britio:
  John Spencer,
  30 Adolphus Road, London, N4 2AY,
  Tel.: +44-81-8000454

- Finnlando:
  Anna Liisa Ali-Simola,
  Friskinkatu 2 A 33, SF-20360 Turku.

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

E-movado en Rusio: iom da teoriumado
====================================

Enkonduko
---------

Adaptigxante al la novaj sociaj kaj ekonomiaj realajxoj rusia e-
movado prenis la vojon, kiu kondukas gxin al radika sxangxo de
gxia tradicia skalo de prioritatoj, kaj konsekvence de la
tradiciaj idearo kaj valoroj. Tiel oni povas interpreti la
konkludojn, faritajn dum cerbosturmo, kiun okazigis la 9-an de
decembro 1992 grupo de moskvaj aktivuloj. La celo estis analizi
la tendencojn, laux kiuj evoluas Rusia e-movado.

La cerbosturmon iniciatis la moskvaj aktivuloj, partoprenintaj
en la Antauxkongresa seminario en Peterburgo (23.- 26.11.1992).
La ideo estis iom abstrakta: analizi la nunan staton de la rusia
e-movado kaj provi prognozi la versxajnajn evoluojn de la
estontaj jaroj.

Jen la rezultoj

Denove novaj kondicxoj
----------------------

Jen denove venis la Novaj Kondicxoj. [Aludo al la 1979, kiam la
sxtataj instancoj decidis "ordigi" la neformalan e-movadon kaj
estis fondita Asocio de Sovetiaj Esperantistoj - ASE.]

Ni pli facile povas vojagxi eksterlanden, necesas nur (!) havi
iom da mono. Niaj artistoj estas volonte invitataj, niaj
aktivuloj estas invitataj en la internaciajn estrarojn, la e-
eldonoj el Rusio atingas la plej malproksimajn angulojn de
Esperantujo.

REU (Rusia Esperantista Unio) estas aligxinta landa asocio de
UEA, SEJM [Sovetia Esperantista Junulara Movado, gxi preferis
konservi la tradician nomon kaj internacian agadterenon post
disfalo de SU] - la aligxinta landa asocio de TEJO. Boris Kolker
elektigxis en la Akademion de Esperanto. Samtempe liaj
lernolibroj aperis en prestigxaj moskvaj eldonejoj.

Ankaux ni estas jam aliaj
-------------------------

Ni estas aliaj kaj ne cxiuj el ni restas. Ni perdis multegajn
aktivulojn dum la lastaj jaroj. Iuj komencis proprajn aferojn
kaj ne havas tempon por la e-movado, iuj mizerigxis kaj ne plu
havas monon, aliaj elmigris, iuj restis en la novaj
eksterlandoj, iuj perdis kontakton pro la ruinigxanta interna
informado...

Nia iama kutima e-elito amase eliris eksterlanden. Estas
mirinde, ke iuj artistoj ankoraux restas inter ni. Plu funkcias
certa kultura inercio, sed cxu por longe suficxos la potencialo?

Plu videblas kelkaj iamaj eminentaj aktivuloj, sed ankaux cxi
tie sxajne temas pri inercio. La individuoj laboras laux propraj
programoj, sen kunlabori, sen ricevi helpon de la cetera movado,
kvazaux por si mem.

La vivospaco de la movado sxrumpinta
------------------------------------

Laux la statistikoj de ASE por 1988 en SU funkciis 166 e-kluboj,
inter tiuj 75 en Rusio kaj 91 ekster gxi. Ili konsistigis
komunan informan, kulturan, homan kaj kunlaboran spacon. Nun sur
la vojoj de tradiciaj intersxangxoj kusxas la limoj kaj altaj -
internaciaj - posxtaj tarifoj. Interne de la lando similajn
problemojn kreas kreskantaj prezoj por la transporto.

Perdo de malnovaj ebloj
-----------------------

La komuna nicxo en la sociaj strukturoj, kiun okupis la e-movado
en nia lando, de-truigxis - ja detruigxis ankaux la strukturoj.
Ni logxas jam en alia lando - kaj niaj iamaj dum jardekoj
kolektitaj spertoj ne plu valoras ion. Ni longe lernis kiel
manovri inter instancoj, kiel havigi senpagajn ejojn,
gazetartikolojn, malmultekostajn tendarejojn k.s. Ne cxiuj el
niaj lokaj kaj landaj aktivuloj havas tempon, emon ktp. por
relerni. Des pli, ke morgaux denove okazos sxangxoj - ja la vera
stabiligxo ankoraux ne videblas ecx sur la horizonto.

E-kluboj pereis
---------------

Amaso da lokaj kluboj cxesis ekzisti, pluraj ceteraj nur
vegetas, transformigxas je babilkompanioj aux ecx telefonaj cxu-
vi-ion-scias kontaktretoj. Tradicie la kernon de preskaux cxiuj
kluboj konsistigis tri-kvar fortaj entuziasmaj aktivuloj (tre
ofte nur unu tenis cxion). Ilia malapero, malaktivigxo kauxzis
krizojn - gxuste nun, kiam la dinamika ekstera mondo postulas
duoblan aktivadon kaj entuziasmon.

Antaux cxio pereas la malfortaj kaj negrandaj. En Moskvo el sep
e-kluboj, kiuj ekzistis antaux tri jaroj, restis du: "Lev
Tolstoj" kaj "E. A. Bokarev", - kiuj cxiam estis la plej amasaj
kaj aktivaj. Tamen kun falintaj membronombroj kaj kvalito de la
kluba vivo. En Peterburgo, kie antaux kvar jaroj funkciis tri e-
kluboj, nun estas unu (neekzistinta antaux kvar jaroj), ktp.

Preskaux cxiuj kluboj ne havas fortojn organizi e-kursojn. (En
tiuj okazoj, kiam tiaj kursoj tamen estas organizataj, oni
vidas, ke la intereso por esperanto en nia popolo estas viva.)
Kursoj ne okazas - do, ne venas en la klubojn kaj en la
tutlandan movadon novaj aktivuloj. Rezulte, konsiderante la
forfluon de la malnovaj fortoj, oni povas konstati, ke nia
movado sxrumpas.

Malfortigxo de la kluboj manifestigxas ankaux en tio, ke ili
perdas intereson pri kunlaboro kun aliaj kluboj, cxu regione,
cxu lande.

Nova grava faktoro
------------------

En Esperantujo aperis e-entreprenoj, cxu laborantaj per
esperanto, cxu nur gvidataj de esperantistoj. Ofte ili igxas
sponzoroj por la loka kaj landa movado, iuj el ili ne nur donas
monon, sed mem okazigas iajn poresperantajn aktivadojn. Modela
ekzemplo de tio estas la peterburga societo "Espero", moskva
firmao "Intero", eldona kompanio "Impeto", slavjanska e-centro,
krasnojarskaj e-entreprenoj, korespondaj kursoj en Ufa, Moskvo
k.a. Al la sama vico apartenas jekarerinburga eldonejo
"Sezonoj", la bazo de tiel nomata Ruslanda E-Asocio.

Vaste diferencigxas la rilatoj de la entreprenoj al la movado -
de simpla profitemo gxis malavara subvenciado, de indifirenco
gxis provoj reorganizi la movadon cxirkaux si.

La influo de e-entreprenoj je la nuna rusia e-movado ne estas
subtaksebla. Ne ekzistas ia ajn landnivela aktivado, kiu okazas
sen pli-malpli granda envolvigxo de e-entreprenoj.

Sendependigxo de la landaasocio disde la kluba movado
-----------------------------------------------------

En la novaj kondicxoj nia landa movada organizo REU trovas, ke
gxia tradicia fundamento - la kluba movado - igxis tro
malfortika por stari sur gxi. Kluboj, batalantaj por propra
ekzistado, cxiam malpli interesigxas kaj malpli bezonas la
tutlandan tegmenton. Nature REU, kiu delonge transformigxis je
memstara strukturo, kiel ajna normala strukturo, strebanta
dauxrigi sian ekzistadon, komencas sercxi - por subteni sin -
novan fundamenton.

Kiel tia estas troveblaj la individuaj membroj, kutime izoluloj,
ne havantaj alian ligon kun Esperantujo krom la asocio. La
individuaj membroj pagas kotizojn, kompareblajn kun tiuj de la
kluboj, ricevas samajn servojn, sed estas pli multnombraj. La
kluboj en tia situacio povas esti rigardataj ecx kiel
konkurantoj - ja tiuj dek-dudek personoj, aligxinte rekte al la
asocio, pagus dek-dudekoble pli grandajn kotizojn.

Alia ebleco, kiu permesas al la asocio sendependigxi de la kluba
movado, estas la supre menciita e-entreprenado. Cxi tie estas du
vojoj - aux la asocio mem entreprenas, aux gxi ekhavas bonajn
rilatojn kun unu-du fortaj entreprenoj, kaj tiel ricevas la
aspiratan financan sekurecon.

La asocio (ties elito + individua membraro) transformigxas je la
tutlanda e-klubo (giganta laux la dimensioj, amorfa; kie kelkaj
aktivas kaj aliaj konsumas). Ordinaraj kluboj restas ekster tiu
nova sistemo, iom po iom ili igxas nuraj akcesorajxoj, kiel
simboloj, sxajnigantaj pluekziston de la antauxa movada sistemo,
sed fakte sencentraj kaj izolitaj.

Kluboj estas fundamento de la movado
------------------------------------

Tio estas unu el la plej malnovaj tezoj en Esperantujo. Oni
prave asertas, ke laux scienco, amika homa libervole unuigxinta
kolektivo povas esti ne pli ol 12 - 25 persona. En pli grandaj
aroj iuj membroj, restintaj en la periferio de la grupo,
perdigxas.

Do, kien ni fluas?
------------------

Sendube, rusia (ekssovetia) movado ekzistos ankaux en la nebula
morgauxo. Sendube, kiam stabiligxos la landa ekonomia kaj socia
statoj, ankaux la e-movado profitos de tiu procezo: "...ni
dankas la venton kaj refortigitaj al celo pli nova ni iras!".

Kien ni iras? Simpla ekstrapolado de la observataj tendencoj
permesas antauxvidi estonton, logike similan al la nuna aspekto
de pluraj okcident-euxropaj e-movadoj: asocio kun oficejo-sidejo
en cxefurbo, kie laboras kelkaj lokaj entuziasmuloj, ecx unu-du
duonpagataj oficistoj, propra revuo, nacia kongreso, kelkcent
individuaj membroj. Kaj kompreneble, la Estraro plus la
Prezidanto.

Lokaj e-kluboj funkcias tute memstare, iliaj membroj individue
aligxos al la landa asocio.

Cxio estos en ordo - en nova ordo.

Andrej Ananjin

el "Moskva Gazeto", 2(16)/1993

*************************************************************************

Servo al la abonantoj

ESPERANTAJN LITEROJN ANKAUx AL VIA KOMPUTILO!
=============================================

----------------------------------------------------------------
Abonantoj de EVENTOJ ne plu devas havi problemojn pri la
cxapelitaj e-literoj por sia komputilo (IBM aux Macintosh), ja
oni povas ricevi ilin de la redakcio.
----------------------------------------------------------------

Multaj esperantistoj posedas aux uzas komputilon, sed la manko
de cxapelitaj e-literoj en la masxinaj literaroj malebligis aux
malfaciligis ilian aplikadon por e-celoj.

En la lastaj jaroj okazis pluraj provoj por "instrui" la
supersignitajn literojn al la komputiloj, - cxefe post la apero
de la grafika programsistemo Windows 3.1 cxe IBM-kongruaj
aparatoj. Tiaj provoj okazis en Zagreb (Sinisxa Bronicx), Triest
(Mauxro Tauzzi), Markkleeber (W. Diestel) ktp, sed ili cxiuj nur
parte solvis la problemojn. La e-literoj estis metitaj anstataux
q, w, x, y - kiujn oni ne plu povis uzi, ne eblis auxtomata
konvertado de DOS-tekstoj al la Windows-aj programoj, ktp.

Post la analizado de problemoj de la gxisnunaj provoj, ni
decidis ellabori kompleksan solvon. La celo estis fari e-
literarojn, uzeblaj por lauxeble cxiuj Windows-aj programoj,
gardi la naciajn karaktrojn tiel, ke gxin povu uzi kiel eble
plej da esperantistoj. La laboron ni finis kelkajn tagojn antaux
la UK en Valencio.

Kie ili estas uzeblaj?
----------------------

La ellaboritaj esperantaj literaroj estas uzeblaj en IBM-
kongruaj komputiloj, kiuj uzas la grafikan programsistemon
Windows 3.1 (aux postaj variantoj). La e-literoj aperas en cxiuj
"subvindozaj" programoj en lauxdezira grandeco, en normala,
kursiva aux dika formoj. Ili aperas kaj sur la ekrano, kaj povas
esti printitaj per laseraj aux per matricaj printiloj. (Por
fakuloj: ili estas True-type literaroj kun *.TTF grupigaj
finajxoj).

Kie troveblas la e-literoj
--------------------------

La esperantajn literojn oni povas trovi sub la sekvaj (ANSI)
kodoj:
                 cx: 0164, Cx: 0195,
                 gx: 0223, Gx: 0207,
                 sx: 0217, Sx: 0163,
                 jx: 0162, Jx: 0165,
                 hx: 0167, Hx: 0176,
                 ux: 0170, Ux: 0186.

Auxtomata konvertado de DOS-tekstoj
-----------------------------------

Multaj esperantistoj uzas DOS tekstoprilaboran programon, aux
sendas materialon unu al la alia per elektronika posxto per
komputila reto. La elektado de la e-kodoj okazis tiel, ke estu
ebla auxtomata konvertado de tiuj tekstoj al la subvindozaj
programoj.

Avantagxoj de tiu cxi solvo
---------------------------

Kompare al la antauxaj provoj, nia solvo havas plurajn
avantagxojn:

   -  Ni gardis cxiujn anglajn kaj naciajn literojn, do la sama
      literaro estas uzebla por esperantaj kaj nacilingvaj tekstoj.

   -  La elektado de kodoj okazis tiel, ke gxi ebigu la aplikadon
      de e-literoj ankaux por tiaj specialaj programoj, kiel
      ekz. Ventura.

   -  Eblas auxtomata konvertado de ASCII-formaj esperantaj tekstoj
      por la subvindozaj programoj.

   -  Intence ni evitis la uzon de kelkaj specialaj kodoj (128, 255
      ktp.), kiuj povas kauxzi fusxfunkciadon cxe kelkaj printiloj
      kaj programoj.

Kvankam nia kodsistemo estas nova, pro la supraj avantagxoj
onidire gxi estas la plej bona kaj plej kompleksa solvo gxis
nun.

Kiel oni povas havi tiujn literarojn?
-------------------------------------

Ni ne vendas ilin! Kiel nia servo por la esperanta ideo, laabonantoj de 
EVENTOJ povas senpage ricevi la 4 bazajn litertipojn, 
(Tempo Esperanto, Orion Esperanto, Kuriero Esperanto kaj Boden Esperanto)
kiuj plene suficxas por leteroj, jarraportoj, ecx
por redakti e-bultenojn kaj simplajn librojn. Ni petas nur
informi, kiatipan komputilon (IBM aux Macintosh) kaj disketon
(3,5 aux 5,25 colan) oni havas.

Por kovri la kostojn de la disketo kaj de posxta afranko ni
petas nur 10 guldenojn al nia UEA-kodo: ELLS- S aux al la
redakcia adreso.

Kaj la aliaj 30 tipoj?
----------------------

Multaj aktivuloj el Orienta Euxropo kaj el la evoluantaj landoj
petas nin sendi la gazeton EVENTOJ al ili. Bedauxrinde pli da
senpagaj abonoj jam estas tro al nia bugxeto. Tamen ni tre volus
helpi la tieajn agemajn esperantistojn.

Do, ni pretas donaci cxiujn esperantajn literarojn al tiuj, kiuj
kontribuas per min. 5 kotizoj (krom la sia) al la Abonhelpa
Fonduso. (La abonkotizo estas 59 gld. al la UEA-kodo: ELLS-S).
Ankaux en la nomo de subtenotoj ni dankas ajnan, ecx malgrandajn
kontribuojn al la Abonhelpa Fonduso!

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

EKA-aktivado
============

POZITIVAJ KONTAKTOJ INTER ITALIO KAJ HUNGARIO

Antauxnelonge delegitaro de entreprenistoj de hungara firmao
UNIVERZAL, gvidataj de EKA-agento Imre Bajaki, komerccele
vizitis kelkajn italajn industrientreprenojn. Oni pritraktis
formojn de kunlaborado kaj reprezentado de plurspecaj italaj
varoj en Hungario, kio certe donos konkretajn kaj fruktodonajn
rezultojn. Menciidas interalie la interkonsentoj kun firmao
BENASSI el Bolonjo, produktanto de malgrandaj masxinoj por
agrikulturo. Laux tiuj interkonsentoj la itala firmao disponigos
al la hungara merkato stokon da masxinoj, dum UNIVERZAL zorgos
pri reklamado, disvendado kaj surloka asistado. Oni krome
pristudos la eblecon produkti en Hungario kelkajn partojn de la
italaj masxinoj, kio, interalie, favoros kaj pligrandigos la
ricevon de fina aprobo de la masxinaro fare de la lokaj kontrol-
instancoj, kio nepre necesas por akiri rajton vendi iun ajn el
la aparatoj en Hungario.

Venontseptembre, en Kiskunfelegyhaza firmao Benassi prezentos
surgrundan demonstron de siaj masxinoj. EKA invitas al tiu grava
agrikultura rendevuo cxiujn interesatajn terkulturistojn kaj
komercistojn de la najbaraj landoj. Temas pri unika okazo vidi
kaj provi masxinojn lauxplane eksportatajn en cxiujn
orienteuxropajn landojn.

Pri detaloj oni povas kontakti EKA:

EKA,
pk. 485, I-34100 Trieste, Italio,
fakso +39-40-828764

*************************************************************************

Internacia Komerca Kunveno
==========================

Bulgara cxambro de Komerco kaj Industrio kaj firmao "Iva-Dilovi"
kune organizas 28 - 29.09.1993 Internacian Komercan Kunvenon en
urbo Plovdiv "ESPERANTO - LINGVO POR KOMERCO TUTMONDE".

Partoprenkotizo - 250 USD, kio inkluzivas partoprenon de la
renkontigxo, ekskursojn, tagmangxojn, sed ne la logxadon. kiu
kostas 29 gxis 170 USD.

Informoj cxe:

s-no Ginka Dilova,
Bulgara Komerca-industria Palaco,
str. Parcevic 42, et.V, Sofio, Bulgario;
fakso +35-92-835926, -885348

*************************************************************************

ANONCO
//////

                  ------------------------------
                  I  Pri aplikado de esperanto I
                  I                            I
                  I kaj agado de fakaj asocioj I
                  I                            I
                  I       sendu informojn      I
                  I                            I
                  I         al EVENTOJ!        I
                  ------------------------------

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

La 10-a Internacia Festivalo
============================

Gxi prezentos specialan programon por "la dua generacio" de
esperantistoj, t.e. 25 - 55-jaruloj, kaj al junaj e-familioj
(cxu kun, cxu sen infanoj).

Gxi okazos 27.12.1993 - 03.01.1994 en Sensenstein, Germanio (do,
samtempe, sed ne samloke kun la junulara aran- gxo IS).

La kadra temo estas la Esperanta literaturo, okazos prelegoj kaj
diskutrondoj, kaj ankaux, certe, distra programo. La
logxkondicxoj estas tre oportunaj, estos senpaga nagxejo,
sauxno, gimnastikejo.

La plena kotizo, depende de la agxo kaj aligxdato, de 160 gxis
430 DEM. Por nepagipovaj landoj specialaj kondicxoj.

Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:

Hans-Dieter Platz,
P.k. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio.

*************************************************************************

Internacia familio - utopio aux realeco?
========================================

UN proklamis la jaron 1994 "La jaro de familio" kaj UEA decidis
dedicxi al gxi Internacian Sciencan Simpozion "Internacia
familio - utopio aux realeco?". Gxi okazos 07 - 10.07.1994 en la
auxstria urbo Graz, kaj la praktikan organizon entreprenos
Interkulturo en Maribor.

La simpozio traktos referajxojn de fakuloj pri miksitaj familioj
kaj edukado de infanoj en ili en multlingva kaj libera de naciaj
ideologioj medio; speciala sekcio traktos la esperantan
edukadon. La laborlingvoj estos cxiuj de la partoprenontoj (kiuj
povos esti ne nur esp-oj), sed la tradukon oni prizorgos nur al
esperanto.

Post la simpozio okazos tritaga kulturturisma programo en Graz
kaj la cxirkauxajxo.

Pli detalajn informojn petu cxe:

Zlatko Tisxlar
(UEA-komisiito por la Jaro de Familio),
Interkulturo,
Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio

*************************************************************************

30.09 - 03.10.1993

Vina seminario
==============

Prelegoj pri vinproduktado, vizitoj al vinfarejoj kaj
vinkeloj... Limo de maksimume 40 personoj. Kotizo de 1000 KCS
gxis 100 DEM. Pliaj detaloj:

Jana Burianov ,
Rennesxka 35, CS-63900 Brno, Cxehio

Hungaroj povas pagi cxe la redakcio de Eventoj!

*************************************************************************

"Kajto" en Rusio
================

Sankt-Peterburga E-societo "Espero" sub auxspicio de E-turisma
firmao "Universo" invitas al la kunlaboro. Estas proponataj la
sekvaj e-arangxoj en Sankt-Peterburgo (Rusio):

20-26.09.1993 - Internacia turisma renkontigxo "Ora auxtuno";
16-22.12.1993 - Vintra semajno kun "Kajto";
30.12.1993 - 2.01.1994 - renkonto de Nova Jaro.

Plena restado dum unu tago kostas 20 USD, kio inkluzivas
logxadon en 2-litaj cxambroj (kun dusxejo, televidilo ktp.),
3-fojan mangxadon kaj kulturan programon (vizitoj de muzeoj,
teatroj, amikaj vesperoj kun esp-oj).

La e-societo renkontigxas cxiujxauxde je la 19-00 laux la adreso
(kiu estas la kontaktadreso por la interesigxintoj pri la
arangxoj):

"Universo",
Bolsxoj prosp. 102-27, RUS-197022 S-Peterburg, Rusio.
Tel. +7-812-2344729 (Anna Butkevicx).

*************************************************************************

Esperantologia konferenco
=========================

Esperanto-Ligo de Israelo kaj Kooperativo de Literatura Foiro
invitas al la 3-a Mediteranea Konferenco pri Esperantologio
(MKE) en Tel-Avivo de la 31-a de decembro 1993 gxis 2-a de
januaro 1994 pri la temo Zamenhofologio: esploroj kaj
kontribuoj.

Okazos diversaj zamenhofologiaj prelegoj, ronda tablo pri
Zamenhof kaj hilelismo, kaj vespera recitalo de Nikolin'.

Aligxkotizo: 50 CHF

Informas:

LF-koop,
CP 232, CH-6830 Chiasso, Svisio.

*************************************************************************

19-a Internacia Turisma Foiro
=============================

La tradicia Internacia Foiro de Esperanto-Turismo oazos en
Bydgoszcz, Polio 25 - 30.09.1993.

Estas invitataj organizantoj de la e-turismo. Estos raportoj pri
la turisma aktiveco en 1993 kaj prezentado de ofertoj por 1994,
krome ekskursa kaj distra programoj.

Pliaj informoj cxe:

Esperantotur,
ul. M. Skladowkiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.
Fakso +48-52-415115

*************************************************************************

Kion vi pensas pri pornografiaj fotoj?
======================================

En arbaro de okcidenta Hungario situas la Kastelo Mikosszeplak.
Cxi-somere konkeris gxin cx. 150 junaj homoj el 23 landoj por
amuzigxi dum unu semajno en internacia atmosfero de la 7-a IJS.
Ni ne scias, cxu la statistiko de la partoprenantaro spegulas
cxefe la ekonomian aux la esperantan situacion en la diversaj
landoj, sed menciindas, ke cxi-foje partoprenis nur unu polo,
unu cxeho, unu ruso (logxanta en Budapesxto) kaj ecx ne unu
ukraino aux rumano, dum abundis hungaroj, kr oatoj, germanoj kaj
italoj.

Baldaux nia kastelo ricevis fantomon kaj siajn regantojn. Unue
elektigxis la "Grafino de IJS", laux beleco kaj cxarmo, kaj
poste en kavalira turniro la viroj povis aspiri sxian manon: ili
devis verki ampoemon al sxi, venki en kokobatalo, jxeti sagojn
rajdante cxevalon (dugamban)... Fine la du gegrafoj solene
geedzigxis, same kiel alia paro, kiu trovis sin en la ludo
"sekreta rendevuo". Ses knabinoj kaj la sama kvanto de knaboj
devis respondi al plej kuriozaj demandoj, ekzemp le: "Kiel vi
reagus, se vi vidus pornografiajn fotojn super la lito de via
amato?"

En alia konkurso la jxurio elektis la virinon kun la plej belaj
kaj la viron kun la plej haroplenaj kruroj; poste ni montris
niajn kapablojn en argumentado. pruvante, ekzemple, ke volapuko
estas la plej bona internacia lingvo, aux ke la homo devenas de
rano. Kompreneble, ankaux pli seriozoj programeroj ne mankis:
okazis kurso de la hungara lingvo, prelegoj pri
interlingvistiko, naturkuracado, matematikaj interesajxoj...
Vespere distris nin koncertoj, nigra teatro, dancprezent ado kaj
subcxiela balo. Gxis la fruaj matenoj dauxris la noktaj
diskotekoj.

Resume, ni povas nur danki kaj gratuli al la cxiam helpemaj
organizantoj, nova teamo el Zalaegerszeg. Fine venis la tempo
por adi-auxi niajn geamikojn, el kiuj multaj pluiris al IJK en
Bulgario.

Cornelia Rau, Ulrich Matthias (Germanio)

*************************************************************************

MOVADO
//////

FONDAJxO "ESPERO"
=================

IKS (Internacia Kultura Servo) kaj Kroatia Esperanto-Ligo
konstante kolektas informojn pri la militsuferantaj
esperantistoj el Kroatio kaj parte el Bosnio kaj Hercogovino.
Surbaze de tiaj informoj speciala fondajxo "Espero" de
Universala Esperanto-Asocio atribuas individuan monhelpon. En
junio alvenis helpo jam por la dua gupo de militsuferantaj
esperantistoj cxi-foje el Osijek, Kartovac, Sibenik kaj el
Bosnio kaj Hercogovino. Temas pri homoj, kies domoj estis grave
domagxita j aux detruitaj, kiuj korpe aux sane suferas aux kiuj
estis forpelitaj aux rifugxintaj el siaj domoj pro la militaj
agadoj.

el "Letero el Zagrebo", julio 1993

*************************************************************************

Per esperanto al aliaj lingvoj
==============================

Pli ol 30 instruistoj de e-o el Belorusio, Italio, Litovio,
Moldavio, Rusio, Ukrainio kaj Uzbekio partoprenis en internacia
seminario pri propedeuxtika valoro de e-o. La seminario,
okazinta enkadre de la euxropa eksperimento pri propedeuxtika
valoro de e-o, estis kunordigita de AsAIS (Asocio subtena de
Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino) kaj Instituto pri
Administrado en Slavjansk (Ukrainio) fine de junio. La
seminarion markis rimarkinda sukceso.

Vladimir Minin

el "Ruslanda Esperantisto", julio/1993

*************************************************************************

La fakslisto aperinta!
======================

La "Esperanta telefaksaro", tutmonda listo de esperantistaj
telekopiil-posedantoj, pri kies preparo informis Eventoj (No
33), aperis en julio. Gxi enhavas 230 telefaksnumerojn el 50
landoj, kompilita de Dietrich Weidmann. Gxi konsistas el tri
partoj: listoj laux nomoj, laux landoj kaj laux telefaksnumeroj,
kio plifaciligas la sercxadon de bezonataj adresotoj.

Certe, la listo estas ankoraux nekompleta kaj eventuale povas
enhavi erarojn; krome, la kvanto de telefaksposedantoj konstante
kreskas. Sekve, la "Telefaksaron" oni devas konstante renovigi
kaj kompletigi - la kompilinto planas tion fari du foje jare, la
1-an de januaro kaj la 1-an de julio. Sed evidentas, ke momente
pli kompleta listo de esperantistoj kaj e-organizoj, aktuale
kontakteblaj telefakse, ne ekzistas.

La dufoje jare aperonta Telefaksaro aboneblas kontraux 10 NLG,
pagendaj al UEA-kodo DIDI-H kun sciigo al la eldoninto; la jxus
eldonita listo riceveblas cxe li kontraux 4 IRK.

La adreso:

D. Weidmann,
postfach 301, CH-8034 Zurich, Svisio.
Fakso: +41-1-2515025.

*************************************************************************

"Albana Esperantisto" el Kroatio
================================

Kroata Esperantista unuigxo decidis helpi al Albana Esperanto-
Ligo malgraux pluraj malfacilajxoj en la agado de la Unuigxo
mem.

Do, unu konkreta helpo estas preparo de la organo de AEL "Albana
Esperantisto". El la leteroj oni eksciis, ke tiu gazeto ne povas
aperi simple pro manko de papero en Albanio. La prezidanto de
AEL akceptis la helpon, kaj la partoprenintoj de la UK en
Valencio jam povis vidi novan numeron (1/1993) de tiu gazeto.

Ni esperas, ke oni subtenos la ideon, ke KEU povos pli helpi
prepari la gazeton.

laux "Kroata Esperantisto", julio 1993

*************************************************************************

Vegetarana kongreso
===================

La 31-a Monda Vegetarana Kongreso okazos 31.07 - 5.08.1994 en
Den Haago, Nederlando.

La temo de la kongreso estas "La rajtoj de la naturo". Dum la
kongreso estos uzata la angla kaj la lingvoj petataj de la
plimulto de la partoprenontoj. Se suficxe granda nombro da
esperantistoj aligxos al la kongreso, ankaux e-o estos uzata.

Detala programo aperos ankaux en esperanto kun informoj pri
aligxo, ktp., se oni petos gxin cxe:

TEVA, Posxtfako C.P. 5050, Romo, Italio
*************************************************************************

Somero '93: E(k)speranto en Cxehio kaj Slovakio
===============================================

Dum pasintaj jardekoj tradiciaj e-arangxoj en Cxehoslovakio
regule allogis centojn da partoprenantoj. Ne plu!

La somera "Esperanto"-Tendaro en Lancxov transformigxis al
tendaro por instruado de la angla kaj germana lingvoj al
infanoj. La reganta etoso estas cxeha, kaj krom matenaj
kursetoj, estis nenia organizita programo por la 4 aux 5
eksterlandaj esp-oj kiuj cxeestis dum mia restado.

La organizantoj de la tradiciaj Turismaj Tagoj en Zilina
arangxis bonan ekskursan programon sed ne certas cxu valoras la
penon same fari venontjare vidinte ke cxijare venis malpli ol
dudek grandparte krokodilaj "esperantistoj".

Al la dua etapo de la Somera Esperanto-Lernejo en Poprad
(Spisska Sobota) alvenis, krom mi, nur unu franca familio kaj
unu polino (teorie okazu kursoj je kvar niveloj!). Ankaux tie
oni vivtenis, akceptante neesperantistojn (tranoktigo de
turismaj auxtobusplenoj).

La organizantoj kulpigas "la ekonomian krizon" kaj provas
vivteni iel gxis "la tajdo re-flusos". Sed kial la ekonomia
krizo tusxas nur esperantistojn? Kial venas dezirantoj lerni la
anglan kaj germanan? Kial ne venis homoj el bonstataj landoj
por klerigxi kaj gxui la imponan naturbelecon de Cxehio kaj
Slovakio sub gvido de esperantistoj?

Majk Sadler

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Adresaro de lokaj kluboj kaj societoj
=====================================

Nia eldonejo "Bero" planas aperigi komence de la venonta jaro
internacian adresaron de lokaj/regionaj (NE naciaj!) e-organizoj.

Se vi volas enlistigi ankaux vian lokan organizon en la planatan
adresaron, bv. sendi al ni jenajn informojn, kiujn ni planas
aperigi:

Nomo de la organizo

Plena adreso (en formo, tauxga por posxto)

Lando (esperantlingve)

Telefon- kaj/aux faksnumero (kun landa kaj urba antauxnumeroj)

Aliaj kontakteblecoj (komputilreta adreso, telekso ks.)

Informoj pri renkontigxoj (tago(j), horo(j), lokoj, adresoj,
atingeblecoj ktp.)

Cxu via organizo eldonas bultenon? Se jes, informu pri la
titolo, ofteco, formato, nombro de pagxoj, lingvo(j) en kiu(j)
gxi aperas, aboneblecoj por alilandanoj, abonkotizo (indiku la
valuton)

Aliaj informoj, kiujn vi konsideras aperindaj

Enmeto de via organizo en la adresaron estas senkosta. La prezo
de la adresaro dependos de gxiaj amplekso kaj formato. Por pli
da informoj pri gxi aux pri nia eldonejo, sendu 1 IRK.

Eldonejo Bero,
P.O. Box 13492, Berkeley CA 94701, Usono

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

TEJO-estraro 1993-95
====================

Saskia Idzerda (prezidanto),
Van Lieflandlaan 22, NL-3571 AB Utrecht, Nederlando
Telefono: +31-30-732588

Danny ten Haaf (vicprezidanto + kasisto),
Witte de Withlaan 11, NL-2341 SP Oegstgeest, Nederlando

Edlyn Ellen Teske (vicprezidanto),
Albrechtstr., 125, D-12165 Berlin, Germanio

Giovanni Grossi (gxen. sekr.)
C.P. 1588, I-40100 Bologna, Italio

Zdravka Bojcxeva,
str. Gogol 14 vh. A, BG-1124 Sofia, Bulgario

Klaus Dahmann (aktivula trejna-do + Landa Agado),
Riemenschneiderstr. 2 Zi. 61, D-5300 Bonn, Germanio

Jelena Lebedeva (kongresoj),
Dzerdzinskogo 45/6 kv. 63, RUS-153025 Ivanovo, Rusio
Telefono: +7-093-2-341913

Thomas Pusch (informado),
Rheinweg 15., D-53113 Bonn-1, Germanio.
Telefono: +49-228-235898, fakso: +49-228-232764

*************************************************************************

ILEI
////

Nova prezidanto por ILEI
========================

Post la 78-a UK, en Valencio okazis Konferenco de ILEI. Dum gxi
la gxisnuna prezidanto de la instruista asocio, Stefan MacGill
transdonis la postenon al d-ro Duncan Charters.

La instruista ligo pluiras post sia 27-a Konferenco sub la gvido
de nova prezidanto, d-ro Duncan Charters, profesoro pri
fremdlingva instruado en Kolegio Principia en Ilinojso, Usono.

Antaux la komitatanoj li prezentis sian vizion por la nova
periodo: stimuli la instruistan trejnadon, eldoni pli da
novtipaj instruhelpiloj, inkluzive de vidbenda kurso, kaj jungi
la plurajn sed disajn unuopajn fakulojn en precipe (sed ne nur)
usonaj universitatoj al kohera kunlaboro kadre de ILEI.

D-ro Charters igxis konata al la partoprenantoj de la UK en
Valencio pro la gvidado de la kongresa temo "Klerigo por la 21-a
jarcento"; en la konferenco li same gvidis la fakan temon pri
instruista trejnado. Post fruktodonaj metodikaj diskutoj,
interalie pri la kultura enhavo de nia instruado, oni formulis
konkretajn planojn por 1994 laux, kiuj estas ofertataj kursoj en
Euxropo (la cxefa gvidanto estos Katalin Smideliusz) kaj en la
Sxtata Universitato de San Francisko, kiu, sub la gvido de
Charters, MacGill kaj Werdin, aparte koncentrigxos je didaktiko
kaj instrumetodoj.

La komitato de ILEI plie akceptis du novajn landajn sekciojn, el
Kubo kaj Albanio, kaj nomis novan honoran membron: s-ino Dorotea
Holland-Kaupp. La cetera, krom la prezidanto, konsisto de la
estraro restis sensxangxa.

La konferenco altiris 45 partoprenantojn el Auxstralio, Israelo,
Kubo, Koreio, Usono kaj euxropaj landoj. Tiujn suplementis
refresxige deko da junuloj inter 13- kaj 16-jaraj el ok landoj,
kiuj partoprenis la 2-an Gimnazion de ILEI sub gvido de s-inoj
Szody kaj Makay el la pedagogia brancxo de la Universitato ELTE
en Budapesxto. La konferencanoj sekve povis sperti model-
lecionojn pri e-literaturo (Bacev), hispana lingvo komunik-
metode (Charters), geografio de imag-lando (MacGill), biokemio
(Bojagxieva), matematiko (Makaj), kaj sub-atoma fiziko
(Christopher Hooley, mem gimnaziano).

D-ro So Jxin Su klarigis la preparojn por la venonta konferenco
kaj montris fotojn de la enmontara konferencejo 40 km for de
Seulo, vokanta por bunta, multnacia partopreno.

Stefan MacGill

*************************************************************************

LINGVO
//////

Misuzo de la transitiviga sufikso "-ig-"
========================================

En Eventoj ofte aperas lingvaj eraroj, misoj kaj mankoj, kiuj
venas kune kun la artikoloj de aliaj periodajxoj. Kiel ekzemplon
mi pritraktos tri misuzojn de la transitiviga sufikso "-ig-",
cxerpitajn el n-ro 2/julio 1993.

1. Sur pagxo 1 estas artikolo, kies fonto estas la Informa Fako
   de UEA. La titolo estas "Centra artikolo" lokigita.

2. En la unua alineo trovigxas jena frazo: "Gxia celo estas pere
   de informoj pri la Universala Kongreso ... interesigi
   jxurnalistojn".

3. Sur pagxo 8, en artikolo, kiu unue aperis en Sennaciulo,
   trovigxas plurfoje jen "reciklita papero", jen "recikligita
   papero".

Ni analizu tiujn ekzemplojn de nekorekta lingvouzo.

1. La verbo "loki" estas transitiva, kiel instruas la sekvaj
   frazoj el PIV: "cxiujn objektojn ili lokis sur du
   sxargxveturiloj", "loki la gastojn cxe la tablo", "loki
   keston en la cxambro". Tiel, ne estas necese aldoni la
   transitivigan sufikson "-ig-" al la radiko, kaj la
   artikoltitolo devas teksti: "Centra artikolo lokita".

2. Ankaux la verbo "interesi" estas transitiva, signifanta
   "tenadi ies atenton, venkante scivolon". Ekzemplaj frazoj el
   PIV estas jenaj: "la lingvaj demandoj interesas multajn
   esperantistojn", "pasie interesi iun", "oratoro, kiu scias
   interesi sian auxskultantaron". Ankaux tie cxi "-ig-" estas
   superflua. La esprimo "interesigi jxurnalistojn" povas
   signifi nur "igi jxurnalistojn interesaj".

3. La verkinto, en kies artikolo trovigxas ambaux verb-formoj,
   evidente ne scias, kiel uzi la transitivigan sufikson "-ig-",
   do li superflue kaj kaprice aldonas gxin al la verbo
   "recikli", kiu mem havas transitivan sencon.

La redakcioj de la font-periodajxoj devas elsakri tiajn erarojn,
kaj des pli pekas Eventoj pro represado sen komentoj kaj
korektoj.

Bernard Golden

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Premio por UK-partoprenintoj
============================

LKK-Valencio lancxis konkurson pri kongresaj kaj valenciaj
impresoj, en kiu oni povas gajni multajn valorajn premiojn (i.a.
videobendojn pri la kongreso), senpagan jarabonon de "Heroldo de
Esperanto" k.s.

La konkursajxoj estu inter 10 kaj 100 linioj, lauxeble tajpitaj.
Oni devas sendi ilin gxis la 30-a de septembro laux la adreso:

Esperanto-konkurso Valencio-'93,
Gran Via Fernando El Catolico 45-3, ES-46009 Valencia,
Hispanio.

el "Parolas Varsovio en Esperanto", 8/1993

*************************************************************************

1-a taskfolio por mezlernejanoj
===============================

INTERNACIA KONKURSO POR LERNEJANOJ

   1. Trovu tri vortoparojn, kies membrojn distingas nur cxapelo
      (=supersigno) Ekz.: si - sxi (3 poentoj)

   2. Skribu la nomojn de almenaux ses legomoj! (3 poentoj)

   3. Dimancxo/dimancxon/dimancxe ni veturis la cxefurbon. (2poentoj)
      Kiu formo estas malgxusta gramatike?

   4. Faru el dek almenaux kvar novajn vortojn per helpo de
      afiksoj!(2 poentoj)

   5. Kiel peti iun ripeti la nekomprenitan demandon? Estu
      gxentila!(3 poentoj)

   6. Frato de edzino; infano de kato; guto de akvo .
      Esprimu cxion per unu vorto!(3 poentoj)

   7. Kiom da vort(radik)oj kasxas sin en horlogxo? Skribu ilin!
      (2 poentoj)

   8. Honore al kiu oni okazigas por hungaraj lernejanoj
      konkursonpri arta traduko? Kiam li naskigxis?(2 poentoj)

REGULOJN PRI LA KONKURSO VIDU EN LA N-RO: 1/AUxGUSTO/93. La
solvojn sendu al:

Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-Grupo,
Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

****************************************************************

LIBROJ
//////

Premiita libro pri Sarajevo
===========================

En 78-a UK en Valencio TEJxA (Tutmonda Esperantista Jxurnalista
Asocio) starigis novan premion Edmond Privat, kiun oni atribuis
al jxurnalisto el Sarajevo Zlatko Dizdarevicx pro la libro
"Rakontoj pri Sarajeva siegxo". Temas pri korskua dokumento, kiu
povis aperi per la solidara kunlaboro de multaj esperantistoj,
kaj jam estas acxetebla en la libroservo de UEA. Estas ebleco
traduki gxin en aliajn lingvojn aux aperigi felietone en
nacilingvaj gazetoj, la rajton oni petu cxe: Spengler editeur,
36 rue Fontaine, F-75009 Paris, Francio - menciante nian
rekomendon.

La eldonon de Rakontoj pri Sarajeva Siegxo financis Istvan Ertl,
Mark Fettes, Jxak Le Puil, Francois Lo Jacomo kaj Sasxa Sirovec.

Ampleksan intervjuon pri cxi tiu libro aperigos "Internacia
Jxurnalisto". La Pola Radio dedicxis al la temo specialan
elsendon, en kiu i.a. parolis Istvan Ertl kaj A. Pettyn. La
cxefa distribuanto de la libro estas:

Jxak Le Puil,
"Les Cocherats", F-18210 Thaumiers, Francio

el "Parolas Varsovio en Esperanto", 8/1993

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Forpasis Viktoria Balogh
------------------------
En julio forpasis s-ino Viktoria Balogh, instruistino de
esperanto en la Pedagogia Altlernejo en Eger, kaj unu el motoroj
de la tiea e-agado. Ni funebras kaj gardas memoron pri sxi.

* * *

Koncerto en Svisio
------------------
La E-societo de Zurich invitis L. Garamvolgyi kaj K. Mikola
koncerte prezenti la kantojn de sia E-kasedo. La koncerto okazos
en Hotel Krone Unterstrass la 18-an de sept. je la 20-a horo.

* * *

Renkontigxo kun legantoj
------------------------
La 19-an de septembro 1993 (dimancxe) je la 17.30 en la
budapesxta klubejo Esperejo okazos renkontigxo de Istvan Nemere
kun la legantoj, kiun organizas la Esperanta PEN-Centro.

* * *

Preparo de la Budapesxta Ago-Tago
---------------------------------
Preparkunsido de la Ago-Tago en Budapesxto okazos en Esperejo
08.09.1993 je la 19.00. Cxiuj dezirantoj kunlabori bonvenas.

* * *

Estrarkunsido de HEA
--------------------
okazos 11.09.1993 en Martely je la 10-a en ri- pozdomo de
hospitalo cxe la bordo de Tisza. Paralele (10-12.09.93) okazos
la 17-a Kultura Metodika Foiro. Partoprenkotizo: 1300 HUF.
Interesigxantoj kontaktu Katalin Farago (pk.89, H-6800
Hodmezovasarhely, tel.: (06)-62-344211.).

****************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Premio al la radistacio
=======================

Dum la solena fermo de la Valencia UK la Esperanto-Redakcio de
la Pola Radio estis honorigita per la premio ONISABURO DEGUCHI.

La premio Onisaburo Degucxi estis starigita en 1987 okaze de
100-jara jubileo de esperanto laux la iniciato de la japana
Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto. Per gxi oni distingas la
plej meritajn agadojn kiuj utiligas e-on kaj kontribuas al la
monda paco kaj interkultura komprenigxo.

Enmanigante la premion en Valencio la reprezentanto de Oomoto,
Yosimi Umeda, esprimis gxojon pro la trafa atribuo de la premio
al la E-Redakcio fare de la Estraro de UEA, kaj sekve i.a.
diris:

"Per tio cxi ni distingas vin kiel plej meritan aganton por la
jaro 1993 pro via aktivado en utiligo de esperanto kiel potanca
rimedo por monda paco kaj homara felicxo konforme al la idearo
de Lazaro Ludoviko Zamenhof, kreinto de esperanto, kaj la
instruoj de Onisaburo Degucxi, kunfondinto de la Oomoto-movado".

Ni gratulas la premiiton - ja vere la signifo de la esperantaj
elsendoj de la Pola Radio estas tre granda. Gxi estas la plej
ofta esperanta informilo en la mondo , kaj pli ol kiu ajn tenas
la lingvon viva kaj parolata. Ni deziras al gxi longdauxran,
prosperan ekzistadon!

La redakcio

*************************************************************************

Banko de lingvaj eraroj
=======================

Fakte cxiu esperantisto faris/as erarojn, de Zamenhof gxis la
plej elstaraj nuntempuloj, nur iuj pli, aliaj - malpli ofte.
Tamen kelkaj eraroj aperas pli ofte, ol aliaj. Oni povas esti
certa, ke iujn el la eraroj eblas eviti, se oni atentigus pri
tio. Kaj en la redakcio de la Pola Radio naskigxis la ideo, ke
oni kolektu la plej oftajn erarojn kaj prezentu ilin en la
elsendoj, por ke estonte oni evitu ilin.

Do, oni povas malfermi sian konton en Esperanta Banko de Eraroj
(EBE). Por tio necesas sendi al la e-redakcio la plej ofte
renkontitajn erarojn en gazetoj, libroj, kaj cxefe -
konversacioj de ordinaraj lingvouzantoj. La materialo estos
utiligata en la lingvorubriko, kiu estas auxdata cxiujxauxde je
la 15.30, kaj estos disponigataj al tiuj e-gazetoj, kiuj
interesigxos pri ili. Ni volonte legos ankaux pri eraroj,
trovigxantaj en la elsendoj de la Pola Radio...

Andrzej Pettyn, Pola Radio,
Esperanto-Redakcio, EBE, pk. 46, PL-00950 Varsovio,
Polio.

*************************************************************************

KULTURO
///////

Romano de JULES VERNE pri esperanto
===================================

Ni sciis, ke antaux ol morti (24.03.1905, do kelkajn monatojn
antaux la unua UK), Jules Verne komencis verki libron, kies
cxeftemo estis esperanto, sub la titolo "Voyage d'etudes"
(Studvojagxo), sed ne pli. La verko restis nepublikigita, kaj
oni ecx ne povis pruvi la fakton pri gxia ekzisto al
skeptikuloj...

Dank' al la urbestraro de Nantes (naskigxurbo de Jules Verne,
kiu posedas liajn manuskriptojn) kaj la eldonejo "Le Cherche-
Midi Editeur", aperis antaux nelonge tiu cxi libro (ISBN 286274
267 8) kiu arigas, sub la titolo "San Carlos", novelojn kaj ne
finverkitajn romanojn, inter ili ankaux "Studvojagxo".

Ni atendu aperon de la libro en aliaj lingvoj, la francaj
samideanoj esperable zorgos pri esperantigo de la verko, por ke
ne nur la franclingvanoj havu la eblecon konaticxi kun gxi.

laux "La Parizano", julio 1993

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Antologio surkompakt-disko
==========================

Vinilkosmo (eldonejo por esp-muzikajxoj cxe la organizo EUROKKA)
planas produkti gravan kompilajxon, kaj kasede, kaj kompakt-
diske, kun dekkvino aux dudeko da esp-aj rok- pop- kaj folk-
bandoj. Cxiu elektita grupo prezentos unu titolon kies dauxro
estos maksimume 4-minuta, surbendigita ekskluzive por tiu
kompilajxo, do devos esti eldonita nenie alie.

Vinilkosmo vokas cxiujn esp-ajn bandojn partopreni tiun cxi
gravan eventon, kiu devos respeguli la nunan muzikan kaj
kulturan staton en Esperantujo.

Vinilkosmo de nun sercxas financ-helpantojn por sukcesigi la
projekton. Monsubtenoj, antauxmendoj, subvencioj ktp. bonvenas
se oni deziras la naskigxon de la kompilajxo.

La reagoj kaj subtenoj estas atendataj laux la adreso:

Vinilkosmo cxe EUROKKA,
F-31450 Donneville, Francio

*************************************************************************

REAGOJ
//////

La financoj de UEA
==================

En Eventoj n-ro 0033 vi publikigis interesan artikolon de s-ro
Gian Carlo Fighiera, kiu tamen laux mi donas ian malgxustan
impreson.

Per diklitera preso vi emfazis la dek-jaran deficiton de 550000
guldenoj kiujn s-ro Fighiera deklaris "perditaj". Tio ne estas
gxusta. Unue: tiu cifero respondecas al la saldo de sumoj
elspezitaj super sumoj enspezitaj (en la spezkontoj de UEA) dum
tiuj dek jaroj. Sumoj elspezitaj por esperanto ja ne estas
perditaj ecx se oni rajtas diskuti la sagxecon de iuj elspezoj.
Due: la kapitala situacio de UEA, do la fundamento de la
organizajxo, sorbinte tiun negativan saldon, ecx plifortigxis
dum tiuj dek jaroj.

Mi ankaux atentigas la legantojn de Eventoj, ke laux sia statuto
(kaj laux la fakto) la cxefsidejo de UEA estas en Roterdamo kaj
estas registrita kiel nederlanda unuigxo ("vereniging"). Logika
sekvo de tio estas, ke se UEA montrus profiton en sia spezkonto,
la fisko rajtus interesigxi kaj la UEA-membraro riskus per siaj
kontribuajxoj nerekte pagi nederlandajn impostojn. Cxu la
membroj volus tion, estas eble alia demando!

Grandaj deficitoj ne estas dezirindaj (cxar ne ekzistas
garantio, ke la kapitalo samtempe kaj samgrade kreskos) kaj la
Estraro jam faras sian plejeblon por stiri mezan vojon inter
gajno kaj troa malgajno. Mi trovas la celitan cxiujaran
deficiton de 25000 NLG akceptinda.

John Rapley, Britio

*************************************************************************

Kvereloj estis cxiam!
======================

Via represo de la rimarkoj de Jean Thierry pri la utiligo de la
vorto "samideano" (Eventoj julio/2) surprizis min. La nocio, ke
"polemikoj ecx vipaj kritikoj" akrigxis kaj multigxis depost
1974 kaj la UK en Hamburgo sxajnas al mi dubinda. Neniu homo,
kiu studis makartismajn atakojn de Connor en la 1950-aj jaroj,
aux sidis en la salono dum la debato pri ata/ita en la Brusela
UK de 1960, aux kiu partoprenis la tempestajn komitatajn
kunsidojn de la 1960-j aux fruaj 1970-j jaroj en UEA povus havi
la impreson, ke polemikado kaj vipado estas iu nova eltrovajxo
de la esperanto-movado. Ho ve, la entuziasmo, per kiu niaj homoj
utiligas la internacian lingvon por liberigxi je siaj diversaj
sociaj frustrigxoj estas ja eks terordinara.

Sed s-ro Thierry saltas el tiu dubiga premiso al egale dubiga
konkludo, nome, ke la supozata kresko de polemikado forpusxis
uzon de la vorto "samideano". Verdire tiu cxi vorto komencis
malaperi el la "oficialaj lingvajxoj" de UEA en la 1940-aj -
1950-aj jaroj, stimulite de la tiutempaj klopodoj prezenti
esperanton kiel seriozan, nesektecan aferon, laux la Principaro
de Frostovallen kaj similaj elpasxoj. Tiu principaro ne
kondamnas la vorton mem, sed gxi ja notas, ke oni evitu uzi gxin
"en nacilingvaj tekstoj". Mi ne eniras la demandon, cxu tiu
evoluo estas bona aux ne, sed gxi ja donas pli longan, kaj pli
gxustan, historian perspektivon al la demando.

Humphrey Tonkin, Usono

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

14-jara knabo, okupigxas pri sporto: Aleksandr Knjazev,
ul. Kommunarov, 167-71, RUS-426076 Ijxevsk, Rusio.

* * *

14-jara knabino ludas pianon, sportas, sxatas hundojn: Anja
Klikova, ul. Timirjazeva 3-200, RUS-426035 Ijxevsk, Rusio.

* * *

Emerita pupteatra direktoro (55-jara) kun hungaroj (precipe kun
budapesxtanoj): Nikolae Rodean, str. Mitropolie No 18, RO-2400
Sibiu, Rumanio.

* * *

Pensiulo kun similagxuloj el Hungario: Emil Radu, str. Stefan
Gheorhiu No 33, Ro-4300 Tirgu Mures, Rumanio.

* * *

26-jara f-ino, programisto, sxatanta klasikan literaturon,
kudradon, kuiradon, muzikon, sporton sercxas sincerajn amikojn:
Olga Skobelkina, Titova 1A - 51,RUS-156023 Kostroma, Rusio.

* * *

39-jara laboristo, kolektas bk. kaj flagetojn, kun tuta mondo:
Filio Frantisxek, PS 10/AG,CS-66436 Kurim, Cxehio.

* * * * * *

Pastro, kolektas fotojn, kasedojn ktp. kun naciaj kostumoj,
muzikoj, dancoj de la tuta mondo - kun cxiuj homoj el cxiuj
landoj, sed speciale kun knabinoj kaj junaj virinoj el la
Orienta Euxropo (petas sendi fotojn): Nils Alvar Eksten, Pl 780
Skaralid, S-26070 Ljungbyhed, Svedio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Anoncetoj de abonantoj,rilatantaj al esperanto, estas senpagaj!


36-jara geologo sxatus intersxangxi librojn, gazetojn, kasedojn,
posxtkartojn, posxtmarkojn kaj ideojn: Pekim Vaz, Caixa Postal,
182, Belem - PA, BR-66017-970, Brazilio

* * *

Mi sercxas kontaktojn kun uzantoj se komputilo ZX-SPEKTRUM okaze
de esperantigo de tekstoprilaboriloj (ekz. TASKWORD, TLF, ZX-
WORD) kaj intersxangxo de programoj sur disketoj 5 1/4. Igor
Simonov, Genkinoj 39A -15,RUS-603105 Nijxnij Novgorod, Rusio

* * *

Mi sercxas eldoniston por la publikigo de mia 246-pagxa verko
pri naturkuracado. Kontaktadreso: D-ro Jaim Scolnik, Cassila de
Correo 97-0 Correo Central 5000 Cordob, Argentino.

* * *

ANONCTARIFOJ
============

Tarifo por unukolumna anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG,
por ekssoclandanoj: 10 NLG (= 500 Ft). Unukolumna anonco 6 cm-
ojn alta kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (= 1000 Ft).
Dukolumnaj anoncoj kostas duoble.

Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas
aperi senpage en la koncerna rubriko.

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto,
estas duobla.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso aux al la UEA-kodo: ELLS-
S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Post la dua mondmilito
=======================

----------------------------------------------------------------
Fragmento el brosxuro: Karl Beckmann: Historio de Esperanto. 2-a
aktualigita eldono. Auxstria Esperanta Instituto, Vieno, 1988.
16 p., 21 cm. Represo laux la permeso de la eldonejo.
----------------------------------------------------------------

Ankaux post repusxoj ricevitaj pro la dua mondmilito la
Esperanto-movado revivigxis - en landoj suferantaj postmilitan
mizeron kun ecx okulfrapa intencso.

Probable tial, ke la homoj, al kiuj mankis la gxuoj de materia
bonstato, sercxis, kompense, la kulturajn, mensajn - inter ili
tiun de lingvo-lernado. Krom tio Esperanto prezentis eblecojn de
tre diversflanka internacia korespondado, do de spirita instigo,
dum multaj jaroj malhavita.

Cxar la forto kaj formo de certaj faktoroj (ekzemple subteno aux
malsubteno flanke de influaj personoj) varias laux tempo kaj
lando (aux ecx nura regiono), progreso, stagno kaj malprogreso
de la Esperanto-movado tute ne estas cxie kaj cxiam unuece
samaj. Gxi povas pli-malpli stagni en unu lando kaj samtempe
vigle progresi en alia.
La Universalaj Kongresoj okazis ekde 1947 regule, unu en cxiu
jaro. Partoprenis meznombre 2000 personoj, ofte en euxropaj
urboj, sed ankaux en aliaj kontinentoj: en Azio (Japanio,
Cxinio) kaj Ameriko (Usono).

Cxiun de tiuj Universalaj kongresoj cxeestis pli-malpli granda
nombro da diplomatoj kiel oficialaj reprezentantoj de diversaj
regionoj. La kongreson de 1970 - gxi estis la tria, kiu okazis
en Vieno - inauxguris per esperantlingva alparolo la federacia
prezidanto de Auxstrio, Franz Jonas, persone. Li ja estis, en
sia junagxo, fervore aktiva kiel laborista Esperanto-pioniro.

En la jaro 1954 la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis
akceptata inter la ne-registaraj organizajxoj, kiuj estas "en
konsultaj rilatoj" kun UNESKO. Tiu sukceso, malfacile atingita,
sekurigis al UEA firman lokon ankaux en la oficiala strukturo de
la kultura vivo.

Kvin jarojn poste, en 1959, UNESKO honorigis la memoron pri
Zamenhof okaze de la centa datreveno de ties naskigxo (15-a de
decembro 1959).

La granda plimulto de la Esperanta publiko restis preskaux tute
indifirenta, kiam dum la Universala Kongreso de 1974 (en
Hamburg) aro da akcentate "neuxtralaj" membroj de UEA eksigxis
kaj fondis novan organizajxon, kiun ili nomis "Neuxtrala
Esperanto-Movado" (NEM) kun propra gazeto ("Horizonto"), en
protesto kontraux indikitaj de ili neneuxtralaj (pli precize:
supozitaj komunismaj) subfosoj de la neuxtraleco de UEA.

Malgraux la skismo la Universalaj Kongresoj pluprosperis, kaj
tiu de 1987, en Varsovio, Polio, rezultis - kun 6000
partoprenintoj - kiel la plej rekorda de la tuta Esperanto-
historio.

En nia moderna mondo oni povas konstati cxiaman pligravigxon de
la amas-komunikiloj. En la por-eksterlandaj programoj kurtondaj
de multaj radio-stacioj Esperanto havas firman lokon. Pro la
multaj reagoj flanke de la auxskultantoj la elsendo-tempo en
kelkaj landoj proporcie kreskis, en Auxstrio ekz. de dek minutoj
al preskaux duona horo. La radio do havas konsiderindan rolon en
la internacia komunikado esperantista.

(finota)

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Keszult a SZELKER nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor