Eventoj n-ro 0044, 2/decembro - '93,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - KIO POST LA MOSKVA SANGOFLUO?
                         - Kurso de esperanto por televido

Organizaj demandoj:      - La unuaj pasxoj:Pligrandigi la membraron

Anonco:                  - Ni sincere dankas

Turismo:                 - INFORMILOJN ENTURISMAJN LOKOJN

Faka aplikado:           - Implant-kurso en Brazilio
                         - Cxar li ne akiris vizon!
                         - Al vizitontoj de eksterlandaj muzeoj kaj aliaj
                           vidindajxoj

Esperanto aplikata:      - Komputila programo por instrui matematikon!

Arangxoj:                - Vintraj tagoj
                         - 2-a Mondkongreso de Esperantistoj-Handikapuloj
                         - Esperanto-Lernejoj en Poprad
                         - Semajnfino en Norvegio

Movado:                  - Esperanto en Kolombio
                         - Esperanto-Instituto de Estonio
                         - ELDONKVANTOJ
                         - Agado en Bolonjo
                         - AS VIG - tradicia kaj cxiam nova
                         - Kunveno de EVA
                         - Rudolf Carnapkiel esperantisto
                         - Aligxu al Pasporta Servo-94!
                         - PLANO POR PLIVERDIGI LA VERDULOJN
                         - Artefarita
                         - Adresaro de lokaj E-kluboj!

ILEI:                    - 2-a internacia seminario pri instruado laux
                           Zagreba Metodo
                         - Norvegiaj sxangxoj
                         - Por ILEI en Auxstralio

La leganto:              - ***

Reagoj:                  - Cxiu estu sinsekva!
                         - Sen fiero...
                         - Kio kaj kiu malhelpas al ISAE?

Mallonge:                - Novaj gvidantoj de REU
                         - Nova klubo en Triesto

Alvoko!:                 - SENDU ANEKDOTOJN!

Hungara angulo:          - ***

Esperanro en radio:      - Esperanto en radio en Nov-Zelando
                         - Radio FMR, Tuluzo
                         - Koncerto kun bondeziroj

Opinioj:                 - Meditoj pri la Ago-Tago
                         - La limoj de libereco

Revuoj, gazetoj:         - Kontraux la malsato...
                         - "Riveroj"  - kostas malpli!

Korespondi deziras:      - ***
Anoncetoj:               - ***

Anonco:                  - FELICxAN NOVAN JARON

Konkurso:                - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

KIO POST LA MOSKVA SANGOFLUO?
=============================

Post la auxgusta pucxo en 1991 nia gazeto (t.e. Ruslanda Esperantisto)
dum du jaroj ne menciis la temojn politikajn, kredante la politikon esti
afero de politikistoj kaj politologoj. Sed la lastaj eventoj en Moskvo
igis nin rompi la silento n ...

Ni rememoru
-----------

Nun, post fino de la moskvaj tumultoj, oni povus trankvile kaj
argumentite rezoni pri la ebloj preventi la sangon. Kaj fakuloj jam faras
kaj plu faros tiajn analizojn. Sed ni nur rememoru.

La potenc-batalo inter la prezidenta kaj parlamenta flankoj ne estas
novajxo. Jen gxi estingigxis, jen rebrulis. En marto B. Jelcin provis
malfondi la Kongreson de l' popoldeputitoj kaj la Superan Soveton
(parlamenton). Tamen ... la diskuto provizore finigxis per referendo,
pruvinta, ke plimulto fidas la prezidenton, sed deziras havi antauxtempe
nek prezidentan, nek parlamentajn balotojn.

Tragedio
--------

Sed la kontrauxstaro dauxris. Intstrukcio de la prezidento (21. sept.)
pri la konstitucia reformo versxis plian sitelon da keroseno en la fajron
de l' konflikto. La "ofenditaj" deputitoj nuligis la prezidentecon de
Jelcin kaj transdonis lia n fotelon al vicprezidento A. Ruckoj. En la
moskvaj stratoj aperis barikadoj kaj armitaj civiluloj. Apud la Blanka
Domo (parlamentejo) arigxis miloj da defendantoj. La dupotenceco dauxris
du semajnojn.

La 3-an de oktobro unue ekagis la ekribelinta deputitaro per atako de
ekstremistoj kaj de apenaux armitaj popolanoj kontraux la urbodomo,
televida centro k.s. La registara flanko respondis ... kaj pereis aux
estis grave vunditaj centoj da homoj ...


Ni ne imitu ilian ekzemplon
---------------------------

La gazeto Komsomolskaja Pravda (9. okt.1993) menciis, ke apud naciistoj
kaj komunistoj inter la defendantoj de la Blanka Domo estis ankaux ...
esperantistoj.

Cxi tie ni sxangxu la temon.

En la lastaj jaroj pluraj eksaj movadestroj kabeigxis, jxetis sin en
komercon aux simple elmigris. La rolo de REA kaj REU ne grandas, kaj la
du asocioj baraktas kontraux la samaj rutinaj komplikajxoj, sen tro
atenti pri la cxirkauxo. Intert empe aperis novaj fenomenoj, ja la
esperantistoj agas ne en vakuo.

Kaj aperas kelkaj demandoj. Cxu estas normale, ke pluraj materialoj el
Ventspils, Petrozavodsk k.a. inundas nin per esperantlingvaj alvokoj al
"batalo kontraux la ...-a bando"? Cxu la rolo de la cxefa organizanto de
Ruslanda Esperanto-Kongreso rajtigas al tio, ke kun iuj informoj
prikongresaj estas dissendataj materialoj de KEK, kies prezidanto
dauxrigas sian esperantistan-komunistan agadon en Moskvo? Kiel la
sxovinismo kaj antisemitismo ... povis penetri sur pagxojn de Aktua le
Euxro-Azia, kiu havas multajn renomajn kunfondintojn? Cxu ni,
esperantistoj vere identigxu - ecx sur nur lingvo-kampe - kun la
Radikala Partio ...?

Cxu efektive la diferenco inter REA kaj REU grandas tiel, ke ni plu
permesu al ni lukson havi kaj nutri du tutlandajn asociojn? Por kio? Cxu
nur por kontentigi ies ambiciojn?

Bedauxrinde, la publika bildo pri esperanto kaj esperantistoj bazigxas ne
sur la senbrua laboro de centoj da aktivuloj, instruistoj kaj ordinaraj
esperantistoj, logxantaj dise en Ruslando. Kaj ne sur la intencoj de L.
Zamenhof kaj aliaj pioniroj de la internacia lingvo. Foje publikaj
mispasxoj kaj provokoj de Grajxdane mira (- gazeto. La red.), KEK k.s.
makulas la opinion pri cxiuj esperantistoj kaj pri cxio, iel ligita kun
esperanto - ja ni neniam reagas publike, nur grumble tas en malvasta
rondo.

En la lastaj monatoj REA kaj REU faris kelkajn pasxojn al kunlaboro. Pro
tio gajnas plejmultaj esperantistoj de Ruslando. Ni plu agu tiel, sed ne
imitu la ekzemplon de la moskva kontrauxstaro, provokinta la sangobanon
komence de oktobro.

laux la Redakcia artikolo deRuslanda Esperantisto
oktobro/93.(mallongigita)

Mallongigoj

REU - Rusia Esperanto-Unuigxo
REA - Ruslanda Esperanto-Asocio
KEK - Komunista Esperanto-Kolektivo
REK - Rusia (Ruslanda) Esperanto-Kongreso

Aktuale Euxro-Azia estas e-lingva, Komsomolskaja Pravda kaj Grajxdane
Mira ruslingvaj gazetoj.

*************************************************************************

Kurso de esperanto por televido
===============================

Ekzistas multaj proponoj krei televidan kurson de esperanto, ja
televidkursoj de naciaj lingvoj estas vaste uzataj. Televido estas la
plej moderna kaj mondskale plej efika amaskomunikilo. Kial do ne uzi gxin
por diskonigi kaj instrui espera nton tutmonde?

Altkvalita, distra, amuza kaj kompleta baza kurso de esperanto tra
televido povus en malmultaj jaroj sxangxi nian movadon, cxar:

- per televido oni instruus amase kaj mondskale;

- gxi povus anstatauxi aux helpi multajn sinoferemajn, neprofesiajn
instruantojn tutlande, kaj liberigi almenaux parton de ilia tempo por
alispeca esperanto-agado;

- cxiu persono, kiu volus ellerni esperanton povus tra televido en la klubo
aux en sia propra hejmo gxui unuarangan esperanto-instruadon;

- gxi garantius al memlernantoj ie ajn unuarangan komunan bazan formigxon,
ege gravan por la unueco de la lingvo;

- gxi instruus al cxiuj malsamlandanoj saman, korektan kaj unuforman
prononcon.

La televida kurso mem, dissendebla de multaj televidstacioj en la tuta
mondo, estus grava kaj influa reklamo por la internacia lingvo. La kurso
devas esti tre bonkvalita, moderna kaj kompleta por ebligi al gxiaj
lernantoj paroli je gxia fino sur baza nivelo. Gxi devas esti
altprofesia, interesa kaj amuza por stimuli al dauxra studado. La
nacilingvaj klarigoj povus esti en la kursmaterialo, kiun cxiu landa
asocio tradukos, eldonos kaj disvendos. Tiu nacilingva kurslibro devas
havi ankaux ekzercojn kaj vortaretojn. ILEI estus la plej tauxga kaj
profesia organizajxo por produkti tiun televidkurson. La komencajn
monrimedojn ni jam havas, cxar kelkaj personoj disponigis por tio
signifajn sumojn.

Dum la preparo de la televida kurso, samtempe kun la kampanjo por pliaj
monrimedoj, la esperantistoj en diversaj landoj devas alparoli la naciaj
kulturajn instancojn kaj lokajn televidstaciojn, kun la detala plano en
la mano, kaj se ni havu s kelkajn staciojn, pretajn dissendi la kurson
kiam gxi estos finfarita, tio povus ege helpi la monkolektadon.

Ni bezonas malgrandan grupon da spertaj personoj kiuj kreos la
kursmaterialon kaj preparos gxin por televido.

Ni bezonas duan malgrandan grupon da instruistoj, regxisoroj kaj aktoroj
kiuj direktos kaj rolludos la kurson.

Ni bezonas plian malgrandan grupon da volontuloj, pretaj gvidi la
monkolektadon kaj kunlabori en gxi.

Ni bezonas apogon de cxiuj esperantistoj tutmonde por realigi la
projekton, kiu povos sxangxi estontecon de la internacia lingvo!

Laux prelego de prof. J. Bachrichdum la lerneja tago en 77-a UK, Vieno


Se vi volas helpi iamaniere, turnu vin al:
Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW, Den Haag,
Nederlando

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

La unuaj pasxoj: Pligrandigi la membraron
=========================================

Kiam dum la cxi-jara Brita Kongreso en Hamilton mi akceptis la oficon de
prezidanto, mi promesis labori cxefe al du celoj: duobligi la membraron
kaj batali kontraux la malpermeso instrui esperanton en mezlernejoj kiel
bazan studobjekton en la nacia programo. La cxeestantoj aplauxdis; mi
sugestis, ke oni atendigu la aplauxdon gxis post mi faris ion!

Tiam mi diris, ke mi mem tute ne povas fari iun el tiuj du taskoj, kaj ke
mi ne invitas, ne petas, tamen postulas la helpon de cxiu membro, kaj je
tia helpo mi kalkulas.

Nun mi klarigu al vi, kie komenci: ne per kampanjo instrui la lingvon al
novaj esperantistoj, tamen per varbado de jam ekzistantaj. Estas tre
gxene, devi respondi al la demando, kiom da membroj havas EAB, per
"preskaux mil", sciante ke dua milo da uzantoj de la lingvo ekzistas en
la lando! Do, se cxiu nuna membro varbus unu solan novan membron inter
eksaj aux gxis-nun-nemembroj, nia unua celo estos atingita, kaj ni povus
koncentrigxi je la dua, la pli malfacila.

Cxu eblas? Ni invitas cxiun membron akiri 20-40 subskribojn al nia
peticio; unu membro akiris milon da subskriboj, tamen la sumo da
subskriboj restas ege malpli ol la celita 30-40 mil. Do cxu mi estas tute
naiva, pensi kecxiu membro povas kaj pretos varbi pluan membron? Multaj
diros, ke jes. Tamen cxu VI faros vian plejeblon, ebligi al mi raporti,
komence de '94, ke jam estis granda kresko en la membraro? Tion mi forte
esperas! Dum ni havas malpli ol mil membrojn, ni ne pova s atendi, ke cxi
tiu registaro traktu nin serioze en la batalo pri la studprogramo.

Do, se vi konas eksajn membrojn, aux esperantistojn ne-membrojn de EAB,komencu
tuj la varbadon; kiel mi diris, mi kalkulas je vi! Kaj se hazarde
vi iel legas cxi tion kaj MEM ne estas membro, aux aligxu tuj, aux
almenaux skribu al mi por k larigi, kial ne!

Stephen Thompson
el "La Brita Esperantisto", nov.-dec./1993

*************************************************************************

ANONCO
//////

Ni sincere dankas
-----------------

al la kontribuintoj por nia abonhelpa fonduso kaj
Fondajxo Esperanto en Budapesxto:

   - Takacs Karolyne, Hungario, 1000 Ft.
   - Nagy Gabor, Hungario, 1000 Ft.
   - Fabian L. Csongor, Hungario, 500 Ft.
   - Jaubrik Janosn', Hungario, 500 Ft.
   - dr. Molnar Lajos, Hungario, 5.000 Ft.
   - dr. Farkas Julianna, Hungario, 5.000 Ft.
   - Mathe Arpad, Budapest, 3000 Ft.
   - Molnar Janos, Szfvar, H, 1000 Ft.

La listo ne estas kompleta, en postaj numeroj ni dauxrigos gxin.

La red.

Magyar Krisztina, Bp, H, 1000 Ft. Racz Laszlo, Tata, H, 100 Ft.
Kovacsi Erzsebet, Bp, H, 500 Ft. Pava Jozsef dr., H, 1000
Ft. Kovacs Miklosne, H, 500 Ft. Bartko Janos, Miskolc, 500 Ft. dr.
Flender Gyorgy, Sarkad, 500 Ft Ady E. Kozepisk. III.bc. csop. 500
Ft. Fustoss Eva, Cirak, H, 1000 Ft. Balint Istvan, Szank, H, 400 Ft.
Halasz Moria, Bp. 1000 Ft.

*************************************************************************

TURISMO
///////

INFORMILOJN EN TURISMAJN LOKOJN
===============================

En la praktiko versxajne la plimulto de esperantistoj uzas esperanton en
turismo, kaj samtempe gxuste sur cxi tiu tereno esperantistoj havas
multajn spertojn. Gxuste pro tio mi sxatus iniciati komunan agadon unue
en Hungario kaj poste, anal izante la spertojn, tiun cxi agadon kune kun
kunlaborontoj ni proponos ankaux por aliaj landoj.

Temas pri tio, ke ni metu informilojn en publike vizitatajn lokojn, kiujn
ankaux eksterlandanoj vizitadas. La kampanjo havu la sloganon:
Informilojn en turismajn lokojn.

Dum la realigo ni provu eviti kelkajn gxisnunajn erarojn. Por sukcesi tre
gravas, ke ni ne petu, sed ofertu. Ni ofertu al la prizorgantoj de
publike vizitataj lokoj, ke ni transdonos pretajn informfoliojn pri ilia
vidindajxo, kaj nia peto e stas nur, ke ili metu la informilojn en bone
videblajn lokojn, kie la vizitantoj povos rimarki ilin.

En la planata agado gravas ankaux tio, ke ni trovu la konvenajn
instancojn, kie ni povas esperi sukceson. Mi proponas komenci la agadon
tie, kie estas la plej malgranda kontrauxstaro, kiel ekz. en pregxejoj.
Ni certe havos cxe ili pli da sx ancoj ol cxe gvidanto de regiona
artgalerio.

Gravas ankaux tio, ke ni uzu la konatan agadsistemon "pasxo post pasxo".
Do, ni ne pensu tuj pri tio, ke ni aldonu al la jam ekzistanta, el kupro
kaj marmoro farita, hungarlingva informtabulo la esperantlingvan, sed
komence ni estu kontent aj ankaux pri la plej simpla - tamen ne acxa -
informfolio.

Mi proponas unue la plej simplan solvon: traduki la informilon de la
koncerna loko en esperanton, fotokopii gxin en kelkaj ekzempleroj, meti
gxin en plastan ujon kun rimarkebla surskribo: "Turisma gvidilo en
esperanto pruntebla".

Ni ankaux pensu pri la lingvajxo de la preparita informilo. Por kontribui
al la sukceso de la kampanjo kelkaj lingve spertaj esperantistoj en
Budapesxto akceptis la taskon lingve revizii cxiujn informfoliojn, kiujn
oni preparos kadre de la kampanjo.

Poste la tiel preparitajn materialojn oni transdonu al la gvidanto de la
turisma objekto kun peto meti ilin en konvenajn lokojn.

Mi certas, ke cxi tiu agado efikas minimume en du direktoj: unue ni efike
kontribuos al la disvastigo de uzeblecoj de esperanto, aliflanke la
folioj rolos ankaux kiel informilo pri esperanto, ja en gxi estas legebla
tiu vorto, kaj turistoj parolantaj aliajn lingvojn vidos, ke nia lingvo
vivas kaj funkcias ankaux sur tereno de turismo.

Oszkar Princz, Hungario

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Implant-kurso en Brazilio
=========================

La 23-an - 25-an de septembro Stomatologia sekcio de UMEA okazigis en la
brazilia cxefurbo Braziljo internacian kurson pri la plej moderna fako de
stomatologio: ostointegreblaj dentaj implantoj. Gxin gvidis profesorino
Ruby Bair el Usono.

*************************************************************************

Cxar li ne akiris vizon!
========================

... (En la valencia UK) mi vizitis la kunvenon de IPTEA, Internacia
Posxtista kaj Telekomunikista E-Asocio. Cxeestis entute ses personoj,
nome finno, belgo, francino kaj franco, italino kaj mi. La estro, s-ro
Petrov el Bulgario ne povis partopreni cxar li ne akiris vizon.

Cxiu rakontis ion pri la E-movado ene de PTT (=tereno de "posxto,
telegramo, telegrafo"), sed gxi fakte nuligxis en cxiu lando. Nur en
Francio gxi iomete sukcesis post kelkaj artikoloj en la diversaj PTT-
bultenoj, cxar cx. 350 homoj petis informon, el kiuj 50 enskribigxis por
lerni esperanton...

Mart v.d. Berg, Nederlando
el "Nia Perspektivo", 4/1993.

*************************************************************************

Al vizitontoj de eksterlandaj muzeoj kaj aliaj vidindajxoj
==========================================================

En Belgaj Ardenoj, vizitante mezepokan kastelon mi spertis, ke vendigxas
informiloj en 6 lingvoj, sed ne en esperanto. Al mia propono por traduki
la sciindajxon al e-o, la vendistino respondis, ke neniu petas
tiulingvajn
dokumentojn de sxi. Malgraux tio mi faris la tradukojn kaj sendis ilin al
sxi, en la Buljonan (Bouillon) "Dukan Muzeon". La samon mi faris pri mia
logxurbo Namuro. Oni povas ricevi ilin tie senpage.

Nun mi turnas min al cxiuj esperantistoj, ke unue petu e-lingvajn
brosxurojn, por montri la bezonon de tiulingvajxoj; alie, ecx, se jam
ekzistas, oni forjxetos la senutilajn "paperacxojn", kaj perdigxos bona
okazo por la propagando de nia l ingvo.

Anselmo P.
prezidanto de la Namura Klubo Esperanta
31 rue du Centenaire, B-5002 Saint-Servais, Belgio

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Komputila programo por instrui matematikon!
===========================================

VYTEST estas instrua kaj testa programsistemo pri matematiko (precipe
konvena por geometrio), destinita por mezlernejoj kaj pli altaj klasoj de
elementaj lernejoj.

Tiu cxi interaktiva sistemo donas al la pedagogo nepretendajn sed efikajn
ilojn por kreado de propraj instruprogramoj kaj testaj taskoj. Cxiu
pedagogo povas formi la instru-programon laux propraj imagoj, kiuj
kongruas kun lia propra metodik o. Li povas eluzi instru-programojn
kreitajn de la firmao aux de aliaj pedagogoj kaj tiujn modifi, ke ili
kontentigu siajn pretendojn.

VYTEST funkcias en komputilaj retoj; por memlernado ekzistas varianto
VYTEST-S, uzebla por komputilo, cxu ligita al reto, cxu ne. En gxi oni
povas ankaux krei diversajn instruprogramojn.

La programon VYTEST produktis slovakia firmao ATOS, kies direktoro estas
programisto kaj malnova esperantisto Vladimir Nemec. Do, la programoj
estis komence kreitaj en la slovaka kaj cxeha lingvoj, sed ankaux en
esperanto. Kunlaboro kun nederlanda esperantisto Tammo Kanter rezultis
nederlandlingvan version de VYTEST kaj VYTEST-S, jam pretas ankaux la
anglalingvaj versioj. Ekzisto de la programoj en esperanto permesas
facile traduki ilin al ajnaj lingvoj - necesas nur kunlabor o de
esperantistoj.

La firmao nun preparas la evoluigon de la programo por uzi gxin por
instruado de fiziko, mekaniko, elektrotekniko, naciaj lingvoj... Gxi
estas unika inter la ekzistantaj tiaspecaj instruprogramoj, cxar ebligas
plej proksiman kunlaboron inte r instruisto kaj lernanto dum leciono. Kaj
esperanto povos helpi disvastigi gxin tra la mondo!

La programo funkcias en IBM-kongruaj komputiloj, kaj bezonas VGA
monitoron. Seriozaj interesigxantoj povas peti senpagan e-lingvan demo-
version de:

ATOS,
Zvolenska 5, CS-01008 Zilina, Slovakio.
Telefono kaj fakso: +42-89-54135.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Vintraj tagoj
==============
Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos en Hotelo Rivoli en
Jarvenpaa la 12-an kaj 13-an de februaro 1994. Dum la tagoj okazos
jarkunveno de la asocio, rondveturo en kultura Tuusula regiono (i.a.
vizito al Onnela, kie eventual e okazos la blindula e-kongreso en 1995),
kulturaj kaj primovadaj prelegoj, auxkcio ktp.

Pliaj detaloj cxe:

Heya Kesala,
Kalamihenkuja 3 D 32, SF-04300 Tuusula, Finnlando.

*************************************************************************

2-a Mondkongreso de Esperantistoj-Handikapuloj
==============================================

Gxi okazos en Kladno, Cxehio, 09-16. 07.1994.

Kongreskostoj (inkluzive 7 tranoktojn, 3 mangxojn cxiutage, unu tuttagan
kaj unu duontagan ekskursojn) estas, depende de la lando, de 1200 gxis
1700 cxehaj kronoj. Logxado kaj mangxado en studentaj domoj (eblas mendi
apudan hotelon, sed tio estas multekosta!).

Krome, eblas partopreni en la tritaga postkongreso kun ekskursa programo
(de 510 gxis 720 cxehaj kronoj depende de la lando).

Kontaktadreso:

Josef Vanecxek,
Soukenicka 58, Slany, CS-27401, Cxehio.

*************************************************************************

Esperanto-Lernejoj en Poprad
============================

Por perfektigi siajn konojn de la lingvo kaj kulturo (eblas kelkaj
diversaj
niveloj), Esperanto-Centro en Poprad, Slovakio, proponas dusemajnajn
Esperanto-Lernejojn. Oni ne nur lernas, sed ankaux ripozas kaj ekskursas
en la belega naturo de Altaj Tatroj.

Vintra Esperanto-Lernejo. 13-26.02.94.
Somera Esperanto-Lernejo, SEL '94. 07 - 20.08.
Auxtuna Esperanto-Lernejo, AEL '94. 09 - 22.10.

Pliaj detaloj cxe:
Esperanto-Centro, Sobotske namestie 6, CS-05801 Poprad, Slovakio.
Tel. +42-92-32419.

*************************************************************************

Semajnfino en Norvegio
======================

La Esperanto Klobo de Oslo organizas konversacian kurson inter la 14-a
kaj 16-a de januaro en Asker, cx. 25 km-ojn de Oslo, kie bonvenigas
ankaux eksterlandanojn.

La kurso okazos en arbara kabano, je cx. 300 m super la maro, do bona
ebleco ankaux por skii. Tuta kotizo: 400 NOK. Kontaktu:

Douglas Draper, Norvega E-Ligo,
Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo. e-posxto: u_draper_d@forigu.kari.uio.no

*************************************************************************

MOVADO
//////

Esperanto en Kolombio
=====================

Dum la 4-a KEF (Kultura E-Festivalo) en Kopenhago ni renkontis multe da
famaj esperantistoj kaj ankaux ekkonis kelkajn novajn interesajn
personojn. Inter aliaj ni interkonatigxis kun unu esperantisto el
Kolombio - William Daza.

Demando. Cxu vi povas sinprezenti al niaj legantoj?

Respondo. Saluton. Mi nomigxas William Daza. Mi havas 29 jarojn kaj mi
venas de Cali - la tria, laux la grandeco, kolombia urbo. Mi nun
partatempe logxas en Euxropo, kie mi finas mian medicinan studadon. Mi
intencas farigxi specialisto pri imunologio.

D. Cxu vi scias ion pri e-movado en Kolombio?

R. En mia lando e-movado estas neatendite forta kaj suficxe agnoskita de
la sxtato. Oni ecx povas lerni e-on en universitatoj (ekz. en Bogota, la
cxefurbo) kaj elekti gxin en kelkaj lernejoj kiel suplementan objekton.
Kaj estas forta kluba agado. Ekzemple en mia urbo estas e-klubeto, en kiu
agas 15 personoj. Kaj en la plej grandaj urboj estas suficxe multe da
esperantistoj.

D. Kaj kia estas la situacio, se temas pri esperantaj propagandajxoj?

R. Ne tiom malbona. Ni havas propran oficialan revuon nomatan "Andaj
Ondoj", aperantan cxiumonate kaj cxe ni oni eldonas multe da tradukajxoj,
cxefe el la hispana lingvo.

D. Sed cxu la ekonomiaj kondicxoj permesas al vi tion?

R. Ekonomiaj kondicxoj... Oni diras, ke Kolombio estas lando de "Tria
Mondo". Kompreneble, se oni komparas nian landon al Okcidenta Euxropo aux
Usono, oni vidas la diferencon. Sed rilate al najbaraj landoj (ekz.
Peruo) la situacio ne estas tiom malbona. Mi studis en Moskvo, do mi
precipe konas Orientan Euxropon kaj mi povas konkludi, ke la situacio en
mia lando estas simila al tiu en postkomunismaj euxropaj landoj. Estas
senlaboreco, kaj se homoj laboras, la salajro estas cx. 100 usonaj
dolaroj monate. Sed fakte la e-movado en Kolombio bezonas helpon.
Felicxe ni havas ricxan protektanton, kiu nomigxas Luis Jorge Santos
Morales. Li subvencias Kolombian Esperanto-Ligon, la libroeldonadon kaj
la kursojn por kolomb ianoj kaj aliaj hispanlingvaj parolantoj (li nun
estas la prezidanto de KEL). Li, i.a., cxeestis la varsovian UK.

D. Por euxropanoj Kolombio estas ekzotika kaj ne tiom konata lando. Cxu
tamen kolombiaj esperantistoj havas kontaktojn kun euxropanoj?

R. Se temas pri vojagxado, tio eble malofte okazas. Por kolombianoj la
vojagxoj al Euxropo kostas tro multe, same inverse. Sed kompreneble
ekzistas intersxangxo de libroj, eldonajxoj, korespondado ktp. Ne estas
do tiel granda problemo eksci i, kio okazas en euxropa e-movado. Mi volas
ankaux diri, ke euxropanoj estas en Kolombio bone akceptataj, kvankam ili
ne tiom ofte vojagxas pro la multekosteco kaj pro la mafio. Tio estas
iomete domagxe.

D. Kaj se temas pri Suda Ameriko?

R. Estas problemo, cxar en la tuta kontinento oni parolas en la sama
lingvo: hispana aux portugala. Do, la homoj ne havas la bezonon kontakti
unu kun la alia per esperanto.

D. Sed en Brazilio estas granda esperanta movado....?

R. Mi ne tiom bone konas brazilian movadon. Povas esti, ke tio estas pro
multnacieco de braziliaj civitanoj. Sed tamen mi volus ekkoni tion kaj mi
versxajne vojagxos al Brazilio.

D. Kaj kion vi mem konas en Euxropo?

R. Mi studis en Moskvo kaj havas familion en Danio. Cxie, kie mi estas,
mi klopodas vivi same, kiel la logxantoj. En Moskvo mi same ofte vicumis,
trinkis vodkon kun miaj kolegoj kaj mi havas tie gekonatojn kaj amikinon.
Mi multe vojagxis ka j ankaux vizitis Polion - partoprenis IJK-on kaj UK-
on en 1987. Laux tio, kion mi vidis, Polio ne multe diferencas de
Kolombio. La vivnivelo estas preskaux la sama, kaj ankaux la homaj
karakteroj estas similaj....

intervjuis Sylvia Pohlmann

el "Monda merkato", pola eldono, 5/1993

*************************************************************************

Esperanto-Instituto de Estonio
==============================

La 28-an de auxgusto Esperanto-Asocio de Estonio dum sia estrar-kunveno
akceptis la proponon restarigi la institucion Esperanto-Instituto de
Estonio (EIE), ekzistinta inter 1925 kaj 1940.

La direktoro igxis Vjacxeslav Hromov, kiu nun okipigxas pri oficiala
registro de EIE. Neniuj obstakloj sxajnas esti, nur, kiel cxiam, manko de
mono.

laux "Norvega Esperantisto", 5/1993

*************************************************************************

ELDONKVANTOJ
============

Nombro de esperantistoj dise en la mondo estas taksata en tre vasta
intervalo. Same pri la eldonkvantoj de e-gazetoj flugas tre diversaj
onidiroj. La konkretaj ciferoj, aperontaj en la Manlibreto de TEJxA-1994
(en 1993) eble helpas havi pli realan bildon. Jen la eldonkvantoj de
plej "grandaj" e-revuoj:

Esperanto (Nederlando) - 6500
El Popola Cxinio (Cxinio) - 5000
Heroldo de Esperanto (Italio) - 3200
Amikaj Adresoj (Rusio) - 3000
Juna Amiko (Hungario) - 2500
Kontakto (Nederlando) - 2200
Sennaciulo (Francio) - 2200
Monato (Belgio) - 2000
Sennacieca Revuo (Francio) - 2000
Starto (Cxehio) - 2000
La Revuo Orienta (Japanio) - 1600
Esperanto Aktuell (Germanio) - 1500
La Espero (Svedio) - 1500
SAT Amikaro (Francio) - 1500
Esperanto USA (Usono) - 1250
Eventoj (Hungario) - 1200
Koncize (Germanio) - 1200
Espero Katolika (Italio) - 1100
Int. Pedagogia Revuo (Hungario) - 1000
Kroata Esperantisto (Kroatio) - 1000
TEJO Tutmonde (Svedio) - 1000

Kompreneble la listo ne estas kompleta, cxar ne cxiuj redakcioj respondis
al la dissenditaj demandiloj. Inter la nerespondintoj estas, ekz. La
Espero el Koreio, kies eldonkvanto estas 5000 ekz., E-isto Slovaka (pli
ol 1000), Bulgara E-isto, La Brita Esperantisto kaj kelkaj aliaj, kiuj
povus okupi altajn lokojn en la listo. (Rim.: La gazeto Amikaj Adresoj ne
plu aperas).

La 64-pagxan jarlibron ricevos senpage cxiuj membroj de TEJxA (Tutmonda
E-Asocio de E-Jxurnalistoj).

laux Ruslanda Esperantisto 9/1993

*************************************************************************

Agado en Bolonjo
================

Okaze de granda arangxo "nacia festo de jxurnalo l'Unita" 27.08-20.09
1993 bulonjaj esperantistoj el la grupo "A. Tellini" ricevis senpagan
standon, kie organizis ekspozicion kaj disdonis flugfoliojn kaj informojn
al miloj da vizitantoj. La ekspozicion vizitis preskaux du milionoj da
vizitantoj, do ili cxiuj povis vidi la e-standon!

La 15-an de oktobro la grupo kune kun esp-oj-fervojistoj organizis en
historia centro de la urbo informan tablon, kiu funkciis de la 10-a gxis
la 18-a horo. Estis disdonitaj 3.500 flugfolioj. Multaj homoj dank' al
tio ekinteresigxis pri esp eranto.

La 24-an de oktobro ankaux estis organizita publika manifestacio, okaze
de komenco de la nova agadjaro.

laux Mario Amadu, Italio

*************************************************************************

AS VIG - tradicia kaj cxiam nova
================================

Jam la 22-an fojon okazis fine de oktobro La As Vig-arangxo. Per tiuj
kvar vortoj mi jam diris suficxe - cxiu iama/cxiama partoprenanto tuj
scias, pri kio temas: semajnfina (la sola en Danio) miksajxo de kurso,
kuirado, ludado, kunestado, p opoldanco... kaj tiel plu!

Lizzie Egholm, kiu iniciatis la aferon, dauxre gvidas - kaj ege laboras,
kun helpo de edzo kaj infanoj/boinfanoj. Cxi-jare partoprenis cx. 50
homoj en kutima loko (komunuma feria domo cxe fiordo As Vig), kaj cxiu
gxuis, sendepende de agxo.

La sekva As Vig arangxo okazos 14-16 de oktobro 1994.

Lene Niemann, Danio Edvard Munchsvej 9., DK-3000 Helsingor

*************************************************************************

Kunveno de EVA
==============

De la 1-a gxis la 4-a de julio 1994 Esperantlingva Verkista Asocio, EVA
havos kunvenon en la Internacia Kultura kaj Kleriga Centro en Poprad. La
temo estos: "Mia verkista kariero". Partoprenkotizo por auxskultantoj:
160 aux 176 dolaroj, de pende de la logxkondicxoj. Anoncu vin kaj pagu
al:

Esperanto-Centro, Sobotske nam. 6, CS-05801 Poprad, Slovakio.

*************************************************************************

Rudolf Carnap kiel esperantisto
===============================

Antaux kelkaj monatoj germana eldonejo Reklam-Verlag aperigis la libron
"Mein Weg in die Philosophie" (Mia vojo en la filozofion) de Rudolf
Carnap (1891-1970). Gxi estas traduko de anglalingva auxtobiografio de la
fama filozofo el la jaro 1963. Krom eseoj pri "Sxajnoproblemoj", "La
fundamentoj de la matematiko", "Probablo kaj indukta logiko" kaj multo
plia, gxi enhavas apartan cxapitron pri "Lingvoplanado". Tiun temon
Carnap traktas ne nur el teoria vidpunkto - li rakontas an kaux pri
personaj spertoj kiel esperantisto. Indas, ke esperantistoj konu kelkajn
liajn citajxojn cxi-rilate.

"Kiam mi havis cxirkaux 14 jarojn, eta brosxuro kun la titolo La
Mondolingvo Esperanto falis en miajn manojn. Mi tuj entuziasmigxis pri la
reguleco kaj la genia strukturo de tiu lingvo, kiun mi avide lernis. Kiam
kelkajn jarojn poste mi vizitis internacian esperanto-kongreson, sxajnis
al mi kvazaux miraklo, kiam mi rimarkis, kiel facile mi povis sekvi la
paroladojn kaj diskutojn en la grandaj, publikaj kunsidoj kaj paroli en
personaj konversacioj kun eksterlandanoj el multaj landoj, dum
interparolon en tiuj lingvoj, kiujn mi dum multaj jaroj lernis en la
lernejo, mi ne sukcesis efektivigi".

Carnap dauxrigas raportante pri la "kortusxa kaj edifa travivajxo" spekti
teatrajxon Ifigenio de Goethe en esperanto kaj rakontas pri sia
partopreno en la UK en Helsinki en 1922, kaj pri la posta peresperanta
vojagxo en la Baltaj landoj. Po r li "tiu lingvo ne estis nur sistemo de
reguloj, sed simple vivanta lingvo".

Pro tiuj spertoj Carnap fine replikas al la antauxjugxo, ke internacia
lingvo ne tauxgas por personaj diskutoj aux literaturaj celoj. Lia
argumentado similas al tiu de bona esperanto-informilo. Estas agrable, ke
nin apogas unu el la plej gr andaj filozofoj de tiu cxi jarcento.

Ulrich Matthias, Germanio

*************************************************************************

Aligxu al Pasporta Servo-94!
============================

Se vi volas enesti en la sekvajara eldono de Pasporta Servo, sendu vian
(re-)aligxon gxis la 31-a de decembro al la prizorganto:

TEJO-PS, Rob Keetlaer, Postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam, Nederlando

*************************************************************************

PLANO POR PLIVERDIGI LA VERDULOJN
=================================

1-a pasxo: konsiderante, ke ne eblas korespondi kun 471 neregistaraj
organizajxoj, kiuj partoprenis la "GLOBAL FORUM" de EKO'92 en Rio de
Janeiro, tiu cxi artikolo estas sendata al la plej gravaj esperantaj
gazetoj, kun la espero estigi tut mondan kunlaboron inter la
esperantistoj.

Temas pri la neceso dauxrigi la laboron komencitan de UEA por kunigi
esperanton kun ekologoj (fakuloj, kiuj okupigxas pri ekologio kiel
scienca brancxo) kaj ekologiistoj (sociaj agantoj, kiuj strebas al
ekvilibrigo de la rilatoj inter la ho mo kaj naturo), petante la
legantaron:

a) sercxi la ekologojn kaj ekologiistojn en sia lando por informi ilin
pri la ebleco faciligi ilian estontan laboron pere de esperanto. Se ili
trovos partoprenintojn de EKO'92, tiuj versxajne ankoraux havos la
kongreslibron de gxi, kie ili povos trovi tiujn 471 neregistarajn
organizajxojn. Tie ili sercxu siajn samlandanojn.

Por atingi la registarajn partoprenintojn de UNCED oni povos kontaktigi
la ministeriojn de agrikulturo en cxiuj landoj. Tie ili devos scii kiuj
cxeestis en Rio de Janeiro. Ankaux ili havis lingvajn malfacilajxojn.

b) verki seriozan artikolon en sia nacia lingvo por la plej gravaj
jxurnaloj por tiamaniere atingi la ekologojn, donante la adresojn de la
landaj esperantaj organizoj. Tiel esperantistoj kaj ekologoj sercxos unu
la alian. Tio gvidos al:

2-a pasxo: organizi kursojn de esperanto por ekologoj kaj ekologiistoj.
Tiam oni informu la lernantojn ke en la tuta mondo ni faras la samon,
tiel ke tuj post la kurso la novaj esperantistoj havos la okazon
korespondi kun siaj samprofesiano j. Tial:

3-a pasxo: bazorganizantoj de la kursoj sendu al UEA la nomojn de la
kursanoj, kiujn UEA publikigos.

4-a pasxo: UEA sendu al ili provnumerojn de Esperanto kaj proponu al ili
aligxi al UEA.

SAT povos fari la samon sendante Sennaciulon. Ankaux VERDire kaj aliaj
revuoj povos sendi provnumerojn.

Por apogi tiun altnivelan agadon la privataj esperantistoj povos helpi,
informante siajn korespondantojn pri tiu plano, petante ilin ankaux
sercxi ekologojn kaj ekologiistojn en sia cxirkauxajxo kaj, se eble,
instrui ilin.

Lasta pasxo: Espereble multaj ekologoj kaj ekologiistoj partoprenos la
sekvontan internacian konferencon, parolante esperanton, tiel solvante la
ekologiajn problemojn iomete pli efike.

Bonvolu sendi proponojn por plibonigi cxi tiun planon al:

May Bijleveld,
Rua Santa Alexandrina 481, apt.606, BR-20261-230 Rio de Janeiro,
Brazilio.

*************************************************************************

Artefarita
==========

De la bedauxrinda publiko kiu ankoraux ne akceptis nian lingvon oni cxiam
auxdas la samajn plendojn. Vi certe konas ilin cxiujn. Kaj regule ankaux
vi auxdas la rimarkon ke esperanto estas nur artefarita lingvo. Kaj pro
tio oni gxin malsxatas.

Artefarita - tio ja memorigas nin pri vitraj okuloj, porcelanaj dentaroj
kaj lignaj piedoj. Aferoj, kiuj precipe ne memoorigas onin pri la
agrablaj flankoj de la vivo.

Felicxe la homoj kiuj diligente propagandas nian lingvon estas fakuloj.
Facile ili klarigas ke ankaux la norvega, la indonezia, kaj pluraj aliaj
lingvoj estas produktoj de la studocxambro, kaj per tio ili klopodas
nuligi la negativan efekto n. Sen tro multe da sukceso tamen, cxar homo,
kiu opinias, ke artefarita egalas al malbona, nun nur komprenas, ke krom
esperanto ankaux pluraj aliaj lingvoj ne tauxgas.

Malagrabla estas la situacio, kiam nia fakulo kuragxas mencii la
ekzemplon ivrito. Vere tre malgranda parto de popolo scias, ke tio estas
la lingvo de Israelo. Kaj la fakto, ke ili nun tute ne plu komprenas, pri
kio oni parolas, plenigas il in per honto, kaj certe ne pligrandigas la
emon auxskulti.

Sed: kion Zamenhof vere faris? Li elektis el aliaj lingvoj la valorajn
ecojn, kaj forigis la malbonajn. En precize la sama maniero laux kiu dum
jarcentoj kulturistoj klopodas konservi la bonajn ecojn kaj forigi la
malbonajn cxe niaj legomoj , fruktoj kaj brutoj. Niaj legomoj, simbolo de
saniga kaj natura nutro, tute ne similas la mizerajn prapatrojn el kiuj
ni kulturis ilin.

Konservi la valoran, forigi la malbonan. Tion ni faras jam dum jarcentoj,
kaj pri la rezultoj ni fieras. Esperanto estas same artefarita kiel la
fruktoj, kiujn ni mangxas.

Tiel la frisaj bovoj, famkonataj en la tuta mondo, povas esti modeloj por
nia lingvo. Kaj eble la publiko kapablas kompreni tion.

Ko Nurmi

el "Fenomeno", februaro 1990

*************************************************************************

Adresaro de lokaj E-kluboj!
===========================

Nia eldonejo "Bero" planas aperigi en la komenco de la venonta jaro
internacian adresaron de lokaj/regionaj (NE naciaj!) e-organizoj.

Ju pli kompleta estos la listo, des pli gxi utilos por la uzontoj. Ni
petas, do, senprokraste sendi al ni jenajn informojn pri via klubo/grupo,
kiuj eniros la liston:

Nomo de la organizo;
Plena adreso (en formo, tauxga por posxto);
Telefon- kaj faksnumero (kun landa kaj urba kodoj);
Aliaj kontakteblecoj (e-posxto, telekso, ktp.);
Informoj pri renkontigxoj (tagoj, horoj, lokoj, adresoj,
  atingeblecoj...);
Informoj pri eldonata bulteno/gazeto, se gxi estas (titolo, ofteco,
  formato, nombro de pagxoj, lingvoj, abonebleco por eksterlandanoj);
Aliaj informoj, kiujn vi konsideras aperindaj.

Enmeto de viaj datumoj estas senpaga. Por ricevi informon enmetu IRK-n.

Eldonejo "Bero", P.O. Box 13492,Berkeley, CA-94701, Usono

Peto al redaktoroj de aliaj e-gazetoj: Bv. transpreni tiun cxi alvokon!

Internacia Esperanto-Instituto (IEI) pere de la revuo EVENTOJ deziras al
legantoj

*************************************************************************

ILEI
////

2-a internacia seminario pri instruado laux Zagreba Metodo
==========================================================

Post la unua bone sukcesinta seminario, Esperanto-Klubo de Triesto
arangxas la duan seminarion, kiu okazos la lastan semajnfinon de februaro
1994 (ekde 25-a gxis la 27-a).

La seminarion gvidos Spomenka Sxtimec, unu el la auxtoroj de la Zagreba
Metodo, konata e-verkistino kaj instruistino.

Limdato por aligxoj: 15.02.1994. Orienteuxropanoj ne pagos
partoprenkotizon!

Mauxro Tauzzi, Str. Rozzol 47, I-34139 Trieste, Italio;

Tel.: +39-40-946847;
e-posxto FIDONET: 2:333/603.

*************************************************************************

Norvegiaj sxangxoj
==================

Post dujara periodo sen estraro aux komisiono, nova estrarano de Norvega
Esperanto-Ligo Bjorn Thuv nun transprenis la administradon de la sekcio
kaj rilatojn kun ILEI. Lia adreso:

Aroyveien 33, N-3135 Torod, Norvegio.

el "Norvega Esperantisto", 5/1993

*************************************************************************

Por ILEI en Auxstralio
======================

La sekretariino de ILEI Maria Belosxevicx el Zagrebo intencas partopreni
Somerlernejon de Auxstralia Esperanto-Asocio en Adelajdo en januaro 1994
por fondi auxstralian sekcion de ILEI. La vojagxon parte pagos la
registaro de Kroatio.

el "Esperanto sub la Suda Kruco", 5/1993

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

La legantoj de Eventoj (1+2/septembro, 1993) povis legi fragmentojn el la
2-a eldono, 1988, de brosxuro kun titolo: "Historio de Esperanto". La
auxtoro s-ro Karl Beckmann, evidente ne legis la libron "Hamburgo en
retrospektivo: dokumentoj kaj materialoj pri la kontrauxneuxtraleca
politika konspiro en UEA", 2-a eld., 1977 de prof. Ivo Lapenna.
Kompreneble s-ro Karl Beckmann povas skribi kaj opinii kiel li volas, sed
por ke la legantoj fidu liajn eldirojn, necesas por li dokume nti tiujn
per pruvoj kun fontindikoj lauxkutime.

Dum la UK en 1974 pluraj esperantistoj de okcidentaj demokrataj landoj
versxajne ne povis trarigardi kaj kompreni, kio efektive okazis en la
kulisoj. Sed erarpensaj fortoj cxefe de tiamaj komunismaj landoj (kune
kun kelkaj apogantoj en okci dento) deziris havi la povon en la
organizajxo UEA, kaj tiel influi UEA al tiamaj propraj gajnoj kaj ideoj
<...>

La tiama prezidanto de UEA prof. d-ro Ivo Lapenna ne deziris esti
prezidanto dum tiaj kondicxoj kaj rezignis cxiujn siajn funkciojn en UEA,
post 10-jara prezidanteco. Pluraj aliaj sekvis lin (ekz. Gaston
Waringhien, Juan Regulo Perez ktp), kaj tial li en 1975 kun aliaj fondis
"Neuxtralan Esperanto-Movadon" (NEM) kaj ties organon "Horizonto". Tial -
cxar pere de la "demokrata" organo de UEA, Esperanto, ne eblis por li
publikigi artikolojn sen cenzurado aux misprezentoj.

S-ro Karl Beckmann mencias la rekordan kvanton da partoprenintoj (6000)
al UK en Varsovio, 1987. Sed cxu kvanto estas mezurilo por kvalito? Cxu
li povas montri al la legantoj la "rekorde multajn kaj grandajn rezultojn
por esperanto" de UK, 1987, en Varsovio? Cxu li gxuis 100-jaran jubileon
de esperanto en Varsovio, sub auxspicioj de la sekreta polico kaj post
"likvido" de la antauxa demokrate elektita estraro de Pola Esperanto-
Asocio (PEA)? Cxu li povas nei la gxuston de la s entenco: "Paco en
Libereco - Libereco en Paco"? (fakte uzita de NEM dum la Internacia
Jubilea
Esperanto-Konferenco, 1987, Graz, Auxstrio).

Torben Svendsen, Danio

-------------------------------------------------------------------------

En "Eventoj" n-ro 40, en la rubriko "Hungara angulo", mi legis pri
ekskurso al la fonto "Esperanto" en Piliscsev.

Por mia kompilado de cxiuj ZEO-j (Zamenhof/Esperanto Objektoj) mi deziras
koni la ekzaktan daton (jaro-monato-tago) de la inauxguro de tiu
"Esperanto-fonto"; plie, mi sxatus havi foton de panelo, kiu indikas la
nomon "Esperanto-fonto". Mi kore antauxdankas tiu(j)n, kiu(j) helpos min
en mia poresperanta laboro.

Raymond Bore,
481 Square Zamenhof, F-73000 Chambery, Francio.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Cxiu estu sinsekva!
===================

Lorense Mi en la artikolo "Propraj nomoj en la Fundamento de Esperanto"
(Eventoj n-ro 40) insistas pri nepra uzado de komencaj majuskloj en la
vortoj, kiuj en la Fundamento komencigxas per majuskloj. Speciale li
atentigas pri la uzado de la komenca majusklo E en la vorto "esperanto".
Ankaux al mi pli placxas la formo "Esperanto", sed se iu gazeto uzas
komencan minusklon, mi akceptas tion tute trankvile. Same trankvile mi
akceptas uzadon de la komencaj minuskloj por cxiuj prop raj nomoj far
Ludovikito: finfine, la afero ne tiom koncernas propre gramatikon, kiomemocian
rilaton al iu objekto aux subjekto!

Gxuste same kondutas s-ro Mi mem: li tute trankvile minuskligas la nomojn
de monatoj, kvankam tio estas same kontrauxfundamenta ago, kiel
minuskligo de ajna alia propra nomo, kiu estas majusklita en la
Fundamento. Aux cxiuj fundamentaj majuskloj estu netusxeblaj, aux por
cxiu vorto estu tiurilate libero - nur tiam oni estos vere sinsekvaj.
Tiuj, kiuj minuskligas komencan "e" en "esperanto", volas nur egaligi
tiamaniere nian lingvon kun cxiuj aliaj. Tiu logiko estas egalrajta al la
logiko de "majuskluloj"; kiun el ili apliki estas nur afero de gusto.

Alia ekzemplo de la emocia rilato al la problemo estas majuskla D en
"dio". Por objektivaj homoj klaras, ke gxi ne estas propra nomo (ja dioj
multas: Jehovo, Zeuxso, Jesuo, Oziriso ktp.), sed por monoteistoj la
objektiveco estas ne akcept ebla. La demando estas teologia, filozofia,
emocia - kia ajn, sed ne gramatika.

Do, la plej bona solvo de la pasiaj diskutoj estas gxenerale eligi la
demandon, kiu nomo estas propra, kaj kiu - komunuza, el sfero de la
gramatiko, kaj permesi al cxiu uzi la komencajn majusklojn aux minusklojn
laux la personaj konvinkoj, kiel ja faras s-ro Mi rilate al "fundamentaj"
majuskloj en la monatnomoj.

Ankoraux unu rimarko pri la artikolo de s-ro Mi. Li kvazaux kiel aksiomon
diras, ke la religio de Zamenhof estis judaismo. Tio klare indikas, ke li
ne konas verkojn de Zamenhof, kaj ne havas imagon pri liaj Hilelismo kaj
Homaranismo. Ja enHilelismo li tiom akre kritikas judaismon, kiun opinias
la cxefa plago de la hebrea popolo, ke iu nuntempa "cxasanto de
antisemitoj", se legus, nepre enskribus lin en sian "nigran liston". Ecx
se li oficiale estis "alskribita" al tiu religio, laux la legxoj de la
Rusia Imperio (kvankam ecx tio ne estas tute certa), lia vera religio, al
kiu li apartenis, estis kreita de li mem, la homaranismo. Nomi Zamenhofon
judaisto estas same, kiel nomi Volteron katoliko, Bahaeuellah -muzul mano
kaj Leninon - ortodokso! Cxiuokaze, oni ne miksu la gentan kaj religian
apartenecon de kiu ajn.

Gxenerale, uzo de minuskloj anstataux majuskloj ne estas la sola delikto
far s-ro Mi kaj aliaj kontraux la Fundamento, do estas tre interesa
esplorkampo gxia jama tusxiteco en la komuna uzo!

Nikolao Gudskov

*************************************************************************

Sen fiero...
============

Nome de la Delegita Reto en Brazilio mi dankas la afablajn vortojn de
s-ro Arpad Mathe (Eventoj, 1/auxgusto '93) reprezente de budapesxtaj
delegitoj, gratule al Manaus - cxefurbo de delegitoj.

Mi aldonas nur informe, ne fiere, ke la statistiko de Jarlibro (pp.
318-320) Brazilio cxefas ankaux lauxlande rilate al individuoj (284),
fakdelegitoj (250), vic-delegitoj (33), junulardelegitoj (23). Kiel
klarigo de la neatendita granda sa lto de Manaus, rilate al 1992, certe
respondecas unue la sistemigo de agado de la regiono (5), enkondukita en
1990 kaj due, kompreneble, la delegito de Manaus mem.

Cetere, en la Delegita Reto: sen fiero, sen konkurso, nur kun laboro!

Symilde S. Ledon, cxefdelegito de Brazilio

*************************************************************************

Kio kaj kiu malhelpas al ISAE?
=============================

En Eventoj n-ro 42 estis sxoka reago de funkciulo de ISAE, s-ro Hauger.
Mi volas nenion aldoni al la cxefa demando - nome, cxu ISAE pereos aux ne
-, mia opinio koncernas nur la stilon de la letero. El tiu reago, krom
leginte blasfemojn, mi povis ricevi neniun informan pri la vera
malsamopinio inter li kaj tiuj, kontraux kiuj li blasfemas.

Krome, s-ro Hauger priskribas, ke kvankam li volonte malabonus Eventoj-n,
li tamen ne povos tion fari, cxar li dauxre devos observi la gazeton por
tuj rimarki la sekvajn atakojn kontraux ISAE. Kia sinofero! Tuj aperas
antaux miaj okuloj la malica mieno de la redaktoro, senpacience atendanta
la sekvan eblecon komploti kontraux ISAE <...>

Kontrauxe al lia timo, mi estas certa, ke la senenhava blasfemado de s-ro
Hauger damagxas multe pli al ISAE, ol represo de ajna opinio pri
ekzistantaj aux neekzistantaj problemoj de la asocio - almenaux en la
okuloj de esperantistoj...

Gabor Deak-Jahn, Hungario

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Novaj gvidantoj de REU
======================

Dum la 15-a Landa E-Kongreso en la urbo Socxi estis elektita nova
prezidanto de REU (Rusia Esperantista Unio) - Andreo Ananjin. Viktoro
Arolovicx, la antauxa prezidanto, restis vicprezidanto; la aliaj
vicprezidantoj estas Garik Kokolija, Al eksandro Sxevcxenko kaj Mihaelo
Cxertilov.

*************************************************************************

Nova klubo en Triesto
=====================

La 10-an de novembro oficiale naskigxis Esperanto-Klubo Trieste, kies
prezidanto estas s-ro Danielo Gerbec. Adreso de la klubo estas: via
Machiavelli 9, I-34132 Trieste, Italio; elektronika posxto FIDONET:
2:333/603 (adresi al Mauro Tauzzi) .

La sidejo estas malfermita cxiumarde kaj cxiuvendrede ekde 20.30.

*************************************************************************

ALVOKO
//////

SENDU ANEKDOTOJN!
=================

Mi eldonis en la pola lingvo kolekton de anekdotoj pri famaj homoj, en
kiu aperis kelkaj ankaux pri esperantistoj (Zamenhof, Grabowski, Tuwim).
Nun mi preparas esperantan eldonon, en kiun mi volas inkludi diversajn
vere okazintajn amuzajn e pizodojn el vivo de niaj eminentuloj, ekz.
Lapenna, Waringhien, Kalocsay, Baghy ktp. (ankaux pri nuntempuloj...).

Se vi scias ian tian anekdoton, mi estos tre danka, se vi sendos gxin al
mi, eventuale kun mencio de la fonto el kiu gxi devenas. Se mi ricevos
viajn kontribuajxojn gxis la fino de januaro 1994, en februaro la kolekto
jam estos en presejo!

Antauxdankas cxiujn kunlaborontojn

Andrzej Pettyn,

Pola Radio, Esperanto-Redakcio, pk. 46, PL-00-950 Varsovio, Polio.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Mi malkasxis esperantistojn
---------------------------
En urbo Debrecen mi prelegis pri esperanto, kio helpis malkovri kasxitajn
esperantistojn. Mi dankas pro la helpo al prelego la helpemajn
esperantistojn: Bela Meszaros, Attila Salga, Tibor Papp, Ervin Fenyvesi,
Katalin Balogh, Balazs Szemok.

Tibor Veress

* * *

Por memoro de d-ro Kalman Kalocsay
----------------------------------
La estraro de 2-a distrikto de Budapesxto anoncis konkurson por gardi
memoron de eminentuloj, kiuj vivis en tiu cxi kvartalo. Ni proponis d-ro
Kalman Kalocsay, kiu dum 20 jaroj logxis en tiu urboparto, strato Nyul
n-ro 4.

La jxurio akceptis la proponon kaj subtenas aperigon de hungarlingva
libreto de Ada Csiszar. La libro probable aperos en la unua kvartalo de
1994, kaj gxi estos la unua libro pri K.Kalocsay por liaj samlandanoj -
hungare.

Amika societo de d-ro K. Kalocsay

* * *

Komerci kun Irano
-----------------
Mi sercxas hungaran partneron por komerci per iranstilaj artajxoj,
tapisxetoj kaj pistacioj. Interesigxantoj kontaktu min pere de HEA
(Pf. 193, Budapest, 1368).

Morteza Mirbaghian

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Esperanto en radio en Nov-Zelando
=================================

Ekde novembro 1992 cxiumonate en Wellington oni elsendas per loka radio-
stacio "Access Radio" (783 kHz) 15-minutan programon en aux pri
esperanto, prezentatan de du junaj novzelandaj esperantistoj David Ryan
kaj Martin Purdy. La programo di ssendigxas la 2-an aux 3-an dimancxon de
cxiu monato je la 12.45 (loka tempo).

el "Esperanto sub la Suda Kruco", 3/1993

*************************************************************************

Radio FMR, Tuluzo
=================

La nekomerca privata - kaj laux enketoj, la plej populara en Tuluzo kaj
cxirkauxajxo - radio-stacio "Radio FMR" en Tuluzo ekde 1988 havas
programon Konektu vin esperante. Oni povas auxskulti gxin en la frekvenco
89,1 MHz cxiuvendrede de la 16-a gxis la 17-a horo.

La programo konsistas el semajna revuo de la e-movadaj informoj laux la
e-gazetaro; radia e-kurseto, intervjuoj kun interesaj personoj laux
priesperantaj temoj, informoj pri la loka movado, e-a muziko... La
programo estas dulingva (franca k aj esperanta), kaj celas la lokajn
esperantistojn kaj ankaux neesperantistojn.

La redakcio petas helpon de la legantoj. Sendu fresxajn e-eldonajxojn,
sonmaterialojn, dank' al kiuj la e-programoj povos plu vivi en la Radio
FMR:

Floreal Martorell kaj Rikardo Cash,

Esperanto-redakcio de Radio FMR, 9 bis avenue Frederic Estebe, F-31200
Toulouse, Francio.

*************************************************************************

Koncerto kun bondeziroj
=======================

"Koncerto kun bondeziroj" estas senpaga servo de Pola Radio, kiun povas
utiligi cxiuj parolantoj de esperanto. Por ke la koncerto estu en la
difinita tempo, oni mendu gxin anticipe, minimume antaux 6 semajnoj. Tiam
la salutota persono ricev os antauxsciigon pri la koncerto per aparta
letero.

Por utiligi la koncertan servon, oni devas sendi la plenan nomon
(lauxeble, kun klarigo de ties prononco per esperantaj literoj, klare
skribitan) kaj indiki, cxu temas pri viro aux virino (el la nomo tio ne
cxiam klaras), kaj la plenan adre son kun kelkaj lauxtlegotaj
salutvortoj. Ekzistas speciala mendilo por koncertoj, oni povas gxin
sendi, sed ankaux estas facile gxin kopii memstare.

La elekton por la salutmuziko faras la redakcio mem, laux enhavo de sia
sonarkivo, sed gxi volonte akceptas sugestojn de la mendantoj.
Preferindas mendi salutojn por euxropanoj, cxar en Euxropo la elsendoj de
Pola Radio pli bone auxdeblas.

La adreso:

Pola Radio, Esperanto-Redakcio,
PL-00-950, Box-46, Polio.

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Meditoj pri la Ago-Tago
=======================

Konklude al legitaj raportoj mi opinias ke la Ago-Tago estas bona ideo,
se gxi okazos cxiujare en la sama tago, ekz. la unuan sabaton de oktobro.
Tiam esperantistaro en diversaj partoj de la mondo havos tempon pripensi
kaj prepari konvenan inform-agadon.

Cxi-jare la plej efikan mi opinias la agadon de auxstralia grupo en
Adelajdo, cxar ili ne estas multnombraj (la plej ofta situacio en la e-
movado), do ili faris tre sagxan decidon eniri neesperantistan arangxon
koncernantan komunikadon por atentigi, ke ni havas solvon rilate lingvan
problemon.

Venis la tempo, ke nia inform-agado estu pli altnivela, ol altrudado de
inform-folioj surstrate, kio donas impreson, ke ni estas ia sekto (ofta
riprocxo kaj antauxjugxo).

Jam de kelkaj jaroj mi okupigxas pri esplora demando: "kiamaniere la
informo pri ekzisto de esperanto trafis al vi?" La plej ofta respondo
estas: per libro aux en biblioteko, aux sur ekspozici-stando, aux ecx
trovis en subtegmentejo intermalnovaj libroj. La aliaj respondoj estas:
pere de informo en iu gazeto, en radio, sed neniam gxis nun mi renkontis
personon, kiu ekinteresigxis pri la lingvo pro ricevita folio surstrate.
Tiajn foliojn oni ofte ecx ne legas.

Do, la fortojn pri informado ni ne dedicxu por stari surstrate (se ni ne
estas multnombraj) sed por atentigi diversmaniere la amaskomunikilojn,
kaj precipe ni zorgu kaj subtenu la jam atingitajn rezultojn: ekz.
ekzistantajn radielsendojn en esperanto. Tiutage cxiu aktiva esperantisto
sendu almenaux karton al cxiu redakcio de e-elsendoj! Tiam ni faros
impreson al respondeculoj (neesperantistoj), ke ni ekzistas en cxiuj
partoj de la mondo... Por tio la redakcio de Eventoj antic ipe (en
septembro) publikigu cxiujn ties adresojn.

Tio estu unu el la manieroj atentigi neesperantistan medion pri nia
ekzisto, sed oni proponu ankaux aliajn!

Mila v.d. Horst-Kolinska, Nederlando

*************************************************************************

La limoj de libereco
====================

La redaktora noto aperinta post la represo de Putinoj kaj gejoj? Fi!,
samvalorigas, ke katolikoj ne akceptas ateistojn (aux male) en siajn
societojn, kaj ke esperantistaj naturistoj ne akceptas "putinojn kaj
gejojn" en la sian.

Mi surprizigxas al tiu redakcia sinteno: kompreneble membroj de grupo,
kiuj subtenas difinitan ideon, rajtas malakcepti membrojn, kiuj
kontrauxagas gxin. Alia afero estas, kiam asocio malakceptas homojn pro
aferoj, kiuj neniel koncernas gxin: filatela asocio ne rajtas apartigi
maldekstrulojn, miopulojn aux verd-okululojn. Sed la afero farigxas ne
nur mania, sed evidente diskriminacia, kiam homgrupo forpelas el gxi
individuojn pro sekso, raso, etno, religio, seksa orientigxo  k.s. -
ecx se tion demokratie akceptas la plimulto de la membroj. Tio simple
kontrauxas la homajn rajtojn.

Hector Alos i Font, Hispanio

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Kontraux la malsato...
======================

En Francio jam de dek jaroj funkcias "Monda Fonduso de Solidareco
kontraux la Malsato", kiu proponas organizadon de tia solidareco. Gxi
kolektas monrimedojn (kotizojn kaj donacojn) kaj financas sociajn kaj
ekonomiajn projektojn cxefe kolekt ivajn, rilatajn al la propra
memsuficxo, per subvencioj kaj seninterezaj pruntoj: ankaux organizas
nutrajxajn helpojn. La fonduso estas nesxtata kaj sendependa de cxiuj
povoj, la tuta laboro bazigxas sur senprofita bonvolemo.

Esperanto estas unu el la laborlingvoj de la Fonduso; en gxi estas
eldonata ties informilo Monda solidareco. La gazeto aperas 4-foje jare
sur 8 pagxoj A/4, krom la esperanta ekzistas la franca kaj hispana
versioj. Gxi informas pri la tutglo baj problemoj, rilataj al la malsato,
pri tiuj en apartaj landoj kaj regionoj, kaj pri konkretaj projektoj kaj
aktivecoj de la Fonduso. La gazeto aboneblas kontraux 15 FRF aux 4 IRK.

La adreso de la Fonduso:
15, rue Victor Duruy, F-75015 Paris, Francio.

La redakcia adreso:
Daniel Durand,
Monda solidareco, B.P. 5, F-49750 Saint Lambert du Lattay, Francio.

*************************************************************************

"Riveroj"  - kostas malpli!
===========================

Eldonantoj de la nova kultura internacia orient-azia revuo "Riveroj"
(vidu Eventoj 1/oktobro'93) ricevis signifan financan subtenon de tri
famaj japanaj esperantistoj.

Danke al tio la ekterlanda abonkotizo estas reduktita de 48 al 24
guldenoj!

La revuo aperas kvaronjare sur 32 pagxoj, formato A/5, kaj estas abonebla
cxe la UEA-konto mine-v. La redakcia adreso:

Mine Yositaka, Kitahama-Kitawaki 29-16, Takasago-si, Hyogo-ken, 671-01
Japanio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Anoncetoj de abonantoj ankaux por "Korespondi deziras" - estas senpagaj
-----------------------------------------------------------------------

   - 70-jara pensiulo, frauxlo, pri diversaj temoj: Ladislav Kralovec, d.
     77, CS-34532 Cxeska Kubice, Cxehio.

   - 23-jara studento pri muziko, kino, literaturo; kolektas pm, bk: M.
     R. Abadi, P.O.Box 61335-1476, Ahwaz, I.R. Iran.

   - 21-jara studento pri kulturo, legado, muziko; kolektas pm,
     kalendarojn: Babek Moarrf, P.O.Box 121, Ashtiyan I.R. Iran.

   - 13 jara komencantino, Annamaria Klemencz, Papai u. 67, H-8500
     Nagygyimot, Hungarino.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Aniko Slezak, la jxus aperinta filino de Edit Slezakne-Tar kaj Tamas
Slezak, salutas la eksteran mondon kaj informas, ke sxiaj gepatroj
translogxigxis el Germanio al Hungario. Ilia nova adreso:
Damjanich u.2, H-9200 Mosonmagyarovar.

* * *

Estrino de privata muzeo de posxtkartoj volonte arangxus ekspozicion de
posxtkartoj kun esperantaj temoj, posxtmarkoj aux stampoj. Por helpi al
tio, mi petas sendi al mi kartojn, iel rilatajn al esperanto (novajn kaj
malnovajn, uzitajn kaj neuzitajn). La unua malgranda ekspozicio okazos
dum la 2-a Mondkongreso de esperantistoj-handikapuloj en Kladno
09 - 16.07.1994.
Frantisxek Molik, Zakouti 269, CS-54701 Nachod-Novy Svet, Cxehio

* * *

Mi intencas krei korespondan servon por naturistoj (sed ankaux por
vestitoj). Se vi volas ricevi la liston aux publikigi en gxi vian adreson
(+ naskigxdaton + interesojn...), skribu al:
Grzegorz Wiencx, Poprzeczna 14 C/13, PL-62-005 Owinska, Polio.

* * *

Presado per moderna masxinaro de cxiuspecaj reklamoj, brosxuroj,
kalendaroj, ktp.; multkolora kaj bonkvalita. Eblas krei komunan
entreprenon kun eksterlanda firmao.
G. Runevski kaj E. Savov, Firmao Kontrast,str. J. Krajkov 3, BG-1606
Sofia, Bulgario.Fakso: +359-2-658187

* * *

19-jara laborema studentino pretas helpi en via familio/entrepreno/bieno
kaj samtempe lerni esperanton.
Marja Kettunen, Keihasmiehenkatu 3, FIN-40630 Jyvaskyla, Finnlando.

* * *

Mi invitas vojagxemulo(j)n kunmigri tra korea montaro antaux UK. Estas
bezonata nur simpla ekipajxo. Suficxan sperton havas mi.
Dirk Bindmann, Geussnitzer Str. 34 a, D-06712 Zeitz, Germanio.

* * *

Fine de oktobro naskigxis Viktoria, filino de Klara Viktor kaj Albert
Agoston ( Zsiga).

* * *

Libreto de Janos Sarkozi "La botelo kaj aliaj noveloj" mendeblas kontraux
80 HUF aux 3 IRK cxe: Tibor Papp, Trombitas u.12, H-4031 Debrecen,
Hungario.

*************************************************************************

ANONCO
//////

FELICxAN NOVAN JARON
--------------------

1994, kaj informas, ke gxia libroservo ekde tiu jaro enkondukos novan
vendo-formon. Oni povas ricevi rabaton de 33 % por 86 titoloj, ecx se
oni mendas nur po unu ekzemplero de 5 diversaj libroj.

La listo kun la titoloj estas ricevebla cxe: IEI, Riouwstraat 172,
NL-2585 HW Den Haag, Nederlando.

La estraro de IEI

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ
=====================================

4-a taskfolio

   1. Finu la frazojn uzante en ili almenaux po tri vortojn! permesu ...
      / Mi deziras ... / Bedauxrinde ... (3 poentoj)

   2. Trovu almenaux ses kvinliterajn substantivojn kun komenco ver-!
      (3 poentoj)

   3. La literoj estas konfuzitaj. Rearangxu ilin! preeosatn, ntalsa,
      ignlov, artpoin (2 poentoj)

   4. Uzante diversajn sufiksojn faru almenaux ses vortojn el la radiko
      muzik-! (3 poentoj)

   5. Per kiuj vortoj vi finas leteron? (3 poentoj)

   6. Kiuj prepozicioj mankas? ...kio vi parolis ... tiom ... knaboj?
      (3 poentoj)

   7. Finu la versojn! Kio estas la titolo de la poemo?Vi donis al ni
      .../
      Kulturon novan kaj .../ Sed kion donu mi, .../Akceptu mian tutan
      ... (Julio Baghy) (3 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 24-a de januaro 1994 al:

Altalanos Iskola, Esperanto-grupo,
Hunyadi ut 2, H-8798 Zalaber, Hungario.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor