Eventoj n-ro 0048, 2/februaro - '94,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:             - Cxu nur kultivi nian gxardenon?
                        - Pri la televida kurso

Faka aplikado:          - Sesioj de AIS en 1994
                        - Novajxoj el KompRo-bultenejo
                        - BIOLOGIA KRESTOMATIO

Arangxoj:               - IJS-94
                        - Printempa renkontigxo
                        - Semajnfina kurso
                        - Cxeha paradizo 1994
                        - 30-a Brazila Kongreso de Esperanto
                        - Esperanto hejme
                        - Arangxoj en Gresillonen 1994
                        - Esperanto-klasoj kaj kongreso en Usono

Movado:                 - La unuan fojon esperanto-arangxo en kunlaboro
                          kun UN
                        - Semajno de Internacia Amikeco
                        - Familiojn en la rondon familian
                        - La Papago
                        - En 117 landoj
                        - La Internacia Esperanto-Muzeo
                        - Pilgrimo al Romo-Vatikano
                        - Pri membrokampanjoj
                        - Cxu vi estas tipa esperantisto?

Anonco:                 - *

ILEI:                   - 28-a ILEI-konferenco

Intervjuo:              - KIAJ ESTAS LA CxEFDELEGITOJ?
Esperanto en radio:     - Lokaj radiostacioj esperante

Mallonge:               - Internacia ekspozicio
                        - Por Nova Kulturo
                        - Cxu la merkato saturigxis?

Recenzoj:               - Eta protoenciklopedio "de l'esperantismo"

Kulturo:                - OSIEK-premio-1994

Revuoj, gazetoj:        - La domo

Afrika agado:           - Esperantumi cxe fontoj de Nilo!

Hungara angulo:         - ***
Anoncetoj:              - ***
Korespondi deziras:     - ***

Konkurso:               - INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Cxu nur kultivi nian gxardenon?
===============================

<...>Ekzistas iuj vocxoj, kiuj diras, ke esperanto jam sukcesis, kaj ke
la espranto-movado ne bezonas disvastigxi, cxar jam ekzistas reto de
samideanoj, kiu kovras la mondon, jam ekzistas kongresoj kaj
konferencoj, jam ekzistas parolkomunumo (kiel nomas gxin la lingvistoj),
kiuj post cent jaroj da agado subtenas vivantan kaj maturan lingvon.
"Ni ne bezonas felicxigi la mondon, se tiu ne volas", lastatempe skribis
en la revuo Esperanto unu apoganto de tiu vidpunkto. "Ni felicxigu nin
mem, kiuj ja volas".

Tiu spirito, almenaux certagrade, kusxis malantaux la deklaracio, kiun
junaj parolantoj de esperanto prezentis al la mondo antaux pluraj jaroj
el internacia konferenco en Rauxmo, Finnlando. Tiu Rauxmismo, kiu baze
asertas, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo kaj
gxuo de esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan
agrablanallogon. Se niaj kolegoj mokas nin, cxar ni praktikas strangan
lingvon, se niaj amikoj nin kritikas, cxar ni traktas kun strangaj homoj
el foraj mondopartoj, estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos nian
esperantistecon, ke ni evitos la mokojn, evitante iliajn kauxzojn.

Kaj ne minimumigu tiun problemon.<...>

Tamen ni frontas grandajn obstaklojn. Cxar esperanto proponas la eblecon
de senpera internacia komunikado, ekster oficialaj kanaloj, sxirmata de
interveno de burokratoj (precipe cxar la burokratoj ne komprenas gxian
gravecon), gxi emas flori kaj prosperi en totalismaj landoj, kie la
libera komunikado de la homoj estas malhelpata. Sekve, gxi floris en
Sovetunio, en Hungario, en Polio, en eksa Jugoslavio. Venis la
tielnomata libero, kaj la esperanto-movado multrilate velkis, cxar la
homoj nun havas aliajn kanalojn por la internacia komunikado, ne
trovigxas sub rigardo de instancoj, kaj ankaux ne havas la liberan
tempon, kiun ili posedis, cxar nun necesas perlabori la panon. Perdigxis
ankaux tiu oficiala pozicio, kiun esperanto akiris jen kaj jen, kiel
sxajne facile regebla elemento en sxtata komunika politiko.

Tiel - kaj jen granda ironio - la lingva movado, kiu tiel profunde
(multe pli profunde ol multaj homoj imagas) subfosis la totalismon de
tiuj landoj, estas nun vundita de la diskolapso de la totalisma domo,
kiun gxi subfosis. Dume, en la tielnomata libera mondo, la homoj
perdigxas en la hedonismo de konsumado, kaj ili neglektas la valorojn,
sur kiuj la (por tiel diri) rajto al hedonismo estas fundamentita.

Pola Radio mallauxtigxas iom post iom. La revuo Hungara Vivo malaperis.
Bulgara Esparanta Asosio estas nura ombro de tiu kiu ekzistis pli frue.
Kaj tra la tuta iama Sovetio lokaj kluboj fermigxas, la agado por
esperanto igxas periferia. Kaj en tiu iama lando, Jugoslavio, kie
esperanto eble, el cxiuj landoj, plej komplete eniris la gxeneralan
fluon de la socio, gxiaj principoj neglektigxas kaj falas kontraux la
tajdo de la sango, kiu nun sufokas la tieajn popolojn.<...>

En unu aspekto, la mondo de Zamenhof kaj tiu de hodiaux estas
malsimilaj: tiam regis granda lingva diverseco: hodiaux pli kaj pli la
elito de la mondo, la internacia klaso, por tiel diri, utiligas la
anglan lingvon pli-malpli kompetente. Cxu la epoko de esperanto
finigxis, cxar la angla venkis? Mi opinias, ke ne. Unue ni notu, ke en
certaj mondopartoj, kaj precipe la Euxropa Komunumo, la lingva batalo
dauxras, ecx atingas absurdan kaj kompletan sxtopigxon. Esperanto
prezentas pli racian, pli malmultekostan solvon ol iu ajn alia tiel
nomata solvo al tiu problemo de la Euxropa Komunumo. Simila, malpli
ekstrema problemo restas nesolvita en Unuigxintaj Nacioj.<...>

Tamen, tiuj , kiuj supozas, ke Esperanto povos en hodiauxa estonteco
ludi la rolon de la angla lingvo en internaciaj aferoj, tiuj revas. Sed
unu el la mesagxoj de la esperantistoj, jam tra multaj jaroj, estas, ke
unu lingvo ne suficxas por cxiuj homaj intertraktoj. Se la angla lingvo
ludas, kaj plu ludos, la rolon de teknika ligilo, kaj de portanto de la
valoroj de la libera ekonomio, la esperanta lingvo povas paralele ludi
rolon de filozofia, neuxtrala lingvo, en kiu la profundaj demandoj de la
homaro povas esti traktataj en spirito interpopola, neekspluata. Kaj se
la angla lingvo, almenaux dum potencos la anglalingvaj landoj, restos
komuna dialekto de la internacia kapitalista vivo, tamen restas loko por
la facila kaj senpartia lingvo esperanto, cxar gxi estas portanto de
valoroj dauxraj, esencaj, kaj (mi tamen kredas) vendokapablaj en nia
suferanta mondo.

Sed se ni ne traktos serioze tiun seriozan lingvon, se ni ne kredos je
la potenco de esperanto kaj riskos enkasigi la miskomprenojn kaj ecx
mokojn de aliaj, esperanto neniam sukcesos - kaj ni esperantistoj ne
portos al la komuna tablo de la homaro nian kontribuon al pli paca mondo.
<...>

Humphrey Tonkin

(Fragmentoj el cxefparolado en la 41-akongreso de ELNA, la 17-an de
julio1993.)

laux "Esperanto USA", 3/1993

*************************************************************************

Pri la televida kurso
=====================

En Eventoj 2/decembro-'93 estis artikolo pri kurso de esperanto per
televido, kie temis pri tri gravaj mankoj, malhelpantaj disvastigi la
lingvon per televido: mankoj de mono, tempo  kaj profesiaj
kunlaborantoj. Jen kelkaj spertoj kaj faktoj, kiujn mi kolektis kiel
sekretariino de la projekto "TV-kurso".

Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago jam de 3 jaroj esploras
eblojn realigi e-instru-filmon, kun jenaj rezultoj - montrigxis, ke ni
nepre bezonas:

a) kompletan scenaron tauxgan por filmado, do instru-materialon. Ni
sercxas gxin dum 2 jaroj kaj fine anoncis konkurson, kiun venkis la
scenar-propono de Ilona Koutny (Hungario) kaj Zbigniew Galor (Polio);

b) profesian regxisoron kaj filmiston (tiun taskon akceptis Roman
Dobrzynski, Polio);

c) bugxeton por scii kiom da mono ni bezonos / havos por almenaux
komenci la laboron.

Ni havas komencan sumon de 20.000 USD kaj ni ricevis promesojn pri
kelkaj malpli grandaj sumoj, sed kun diversaj kondicxoj (ne cxiam
realigeblaj). Laux mia imago, sumo de 20 mil dolaroj estis grandega (se
temas pri donaco, certe!), sed montrigxis tute "mizera", kiam temas pri
kostoj de produktado de profesi-nivela instrufilmo, tauxga por elsendo
en TV!

Esplorante ilin, pere de laborkontraktoj de nia profesia filmisto kaj
regxisoro R, Dobrzynski, montrigxis, ke estas granda diferenco inter
amatore plani kaj profesie fari. Temas pri mono (proks. 500.000 USD) kaj
tempo (3 - 4 jaroj). Tio superis niajn eblojn, do ni preskaux rezignis.

Flanke de s-ro Dobrzynski tiam venis nova propono: adapti al esperanto
jam ekzistantan instru-filmon de BBC por la angla lingvo "Muzzy from
Gondoland" kaj "Muzzy Comes Back". Temas pro 180-minuta video-filmo (en
du partoj), gxi estas tre bone prilaborita laux didaktika vidpunkto, kaj
jam adaptita al kelkaj aliaj lingvoj.

Konsiderante la avantagxojn (mono kaj tempo) mi/ni venis al la konkludo,
ke en nia financa kaj tempa situacio valoras almenaux provi, des pli ke
la geauxtoroj de la akceptita scenaro, gxuste pro manko da tempo ne
povis dauxrigi la kunlaboron.

Mi do komencis esplori la opiniojn de esperantistoj, kiuj konas la
Muzzy-filmon (interalie pere de la komputila reto InterNet). Ricevinte 3
pozitivajn opiniojn de usonano, brito kaj Stefan MacGill (ILEI), mi
petis la kunlaboron de Stefan, por adapti gxin lingve al la jam
ekzistantaj scenoj, provante enkonduki en la dialogon e-enhavon. Havante
jam profesian helpon por la adaptado de la lingvo, mi petis s-ron
Dobrzynski konkretan projekton kaj bugxeton. Tion mi ricevis
lastnovembre.

Laux la ricevita projekto montrigxis, ke gxi estas (laux mono kaj tempo)
ununura sxanco por ni produkti ion, kio helpos al ni pruvi al la t.n.
"ekstera mondo", ke esperanto estas samvalora lingvo kiel cxiuj aliaj,
cxar la filmo estas jam adaptita al la franca, germana kaj itala. La
filmo estas profesi-nivela kaj du regxisoroj pretas adapti gxin al niaj
lingvaj kaj teknikaj bezonoj, ecx laux niaj financaj ebloj (ni esperu,
ke tiom da mono - 35.000 USD - ni sukcesos kolekti). Gxi ankaux tauxgas
(laux teknika vidpunkto) por uzi gxin dum TV-dissendoj, sed tiucele ni
devos pagi apartan licencon, do la kostoj kreskos.

Resume: se ni cxiuj kunlaboros en la realigado de tiu projekto, cxu
finance, cxu labore, gxi povus (laux mi: devus) farigxi nia vizitkarto,
per kiu ni montros la valorojn de nia lingvo, gxian logikan strukturon,
rapidecon lerni kaj tuj komuniki, forigon de antauxjugxoj, ke esperanto
estas lingvo nur por korespondi inter hobiuloj.

Mankos scenoj el la e-vivo, sed gxi povas kaj devas farigxi nia plej
bona reklamilo pri la lingvo kaj helpilo por e-instruistoj en la varbado
de junuloj kaj infanoj, kiuj devos fortigi niajn vicojn. Plenkreskuloj
ofte estas tro okupitaj por lerni ion, kio ne tuj alportas financan
profiton, tial infanoj kaj junularo estu nia celo.

Mi menciis kunlaboron de cxiuj, cxar intertempe mi eksciis, ke ELNA en
Usono ankaux faris/as esplorojn por produkti instru-filmon, ke Dana E-
Asocio posedas monon tiucele (cxu ili ion faris, ne estas konate), ke
auxstraliaj esperantistoj ion planis (sed cxu ili havas monon
tiucele?),eble pri tio ni ankoraux auxdos. Ni kunlaboras jam kun ILEI
kaj havas skriban kontrakton kun ELNA.

La novproponita projekto (ni nomu gxin Muzzy-projekto) ne estas tio, pri
kio ni revis, sed estas io, kion ni eble sukcesos realigi, se konsciaj
esperantistoj apogos gxin! Krome, gxi permesos al ni kolekti
diversspecajn spertojn, antaux ol ni aliros al la projekto "Espero nia
amo", verkita de I. Koutny kaj Z. Galor.

Por akcepti financan helpon, funkcias la posxtbanka gxirkonto 3653959 je
la nomo VR.v.h.IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 Den Haag. Sur la pagilo bv.
indiki "por E-TV-kurso". Pri la financa flanko de la projekto
respondecas IEI-estrarano s-ro A. J. Bout.

Ni atendas ne nur financan apogon, sed volonte akceptos ankaux raciajn
opiniojn de legantoj de Eventoj pri la projekto kaj ties realigo.

Mila van der Horst-Kolinska,
IEI, Riouwstr. 172, NL-2585 HW Den Haag,Nederlando.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Sesioj de AIS en 1994
=====================

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino okazigos la 13-an
studsesion en San Marino inter 27.08 kaj 04.09. La prelegoj estos en 6
sekcioj: kibernetiko, humanistiko, struktursciencoj, natursciencoj,
filozofio kaj morfosciencoj. Informoj kaj aligxoj cxe:

d-ro Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio,
Tel./fakso +42-2-9912126.

La 14-a studsesio de AIS okazos en Sibiu inter 26 kaj 30 de oktobro.
Informoj kaj aligxoj cxe:

d-ro Sara Reisenauer, str. Livezii 19, RO-2400 Sibiu, Rumanio.

La unuaj du orientaziaj AIS-studsesioj okazos lige al la 79-a UK: la
unua dum kaj senpere post la UK en Seulo kiel komuna arangxo de UEA kaj
AIS

(informoj kaj aligxiloj cxe s-ro P. Chrdle, vd. supre), la dua sinsekve
en nova klerigejo de Internacia Kultura Laborejo "Arbaro Esperoza"
proksime de Tokio inter la 1-a kaj 4-a de auxgusto. Infomoj kaj
aligxiloj pri la lasta cxe:

Internacia Kultura Laborejo, direktoro Yosimi Umeda,
Hirai 6-30-3, Edogawa-ku, Tokyo 132, Japanio;
Tel/fakso +81-3-36105882.

*************************************************************************

Novajxoj el KompRo-bultenejo
============================

Per telefona linio iu ajn povas konekti sian komputilon al tiu de
KompRo, kaj povas alsendi aux kopii por si mem diversajn materialojn.

La KompRo-bultenejo (BBS) estas atingebla per la numero +49-40-6570110.
Gxi utiligas 1200 / 2400 / 9600 bauxdon, 8,N,1 kaj ANSI-sekvencojn. Cxiu
rajtas uzi la bultenejon sen tempolimo. La alsendo de interesaj
programoj estas bonvena!

Listo de elsxuteblaj dosieroj:

- .TXT kaj *.VOR estas ASCII-tekstoj.

Lasta aktualigo: 24.01.1994.

Atentu: datoj en la listo mem estas: mm-tt-jj.

KompRo-arkivo (en krampoj la n-ro de la KompRo-informilo en kiu la
teksto aperis):

- AI.TXT 13215 Artefarita intelegenteco (1/87).
- PCUNIVER.TXT Recenzo de programo PC Universala (3/92).

Adresoj:

- RETADR.TXT Retoadreso.
- FLAVPAGX.TXT flavaj pagxoj.
- Esperantaj literoj en Windows 3.1:
- ESPLIT.TXT Kiel havigi al si e-literojn en Win. 3.1
- MAKRO.TXT Kiel krei Win 3.1 makroojn por e-literoj.
- ESPLIT.REC Makrooj por Windows 3.1 por e-literoj.
- EFUTURA.TTF karaktraro E-Futura kun e-literoj.
- EFUTURE.TTF karaktraro E-Future kun e-literoj.
- EGALAXY.TTF karaktraro E-Galaxy kun e-literoj.

Vortaroj:

- KOMPRO.VOR KompRo-vortareto.
- PIERRE.VOR vortaro de P. Jelenc.
- KBT.VOR Komputada baza terminaro.
- PFEIFF.VOR vortaro de D. Pfeiffer.

Muzikumi en Windows 3.1:

- WAV.TXT priskribo pri SPEAKER.DRV kaj *.WAV.
- SPEAKER.DRV Windows 3.1 drivilo por lauxtparolilo.
- APLAUXDO.WAV aplauxdo.
- BONAN.WAV diras "Bonan tagon".
- GXIS.WAV diras "Gxis baldaux".
- REVIDO.WAV diras "Gxis revido".
- SALUTON.WAV diras "Saluton".

Ikonoj por Windows 3.1:

- IKONOJ.TXT eksplikoj.
- IKONOJ.EXE diversaj e-ikonoj, programo IconMaster por rigardi,
   programo
- IcoMagic por krei/sxangxi ikonojn.

Programoj:

- EKAL.EXE elektronika kalendaro en esperanto versio 3.02.
- LEKTION.EXE Schnupperlektion Esperanto, versio 1.0. Komprimita, mem
  elpakigxas. WRITE-teksto por ekkoni Esperanton. Bezonas SPEAKER.DRV
  kaj EGALAXY.TTF.

Jurgen Wulff,
Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio.
Tel. kaj fakso: +49-40-6560659

*************************************************************************

BIOLOGIA KRESTOMATIO
====================

en Esperanto cx. 30 fakaj artikoloj en 210 pagxoj!

Eldonita de Universitato KLTE en Debrecen por studentoj pri biologio.
Prezo: 30 gld, inkluzive la sendokoston.

Mendu gxin kun samtempa pago cxe EVENTOJ:
pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

IJS-94
======

Internacia Junulara Semajno 1994 okazos en Koszeg (sudokcidenta
Hungario) en studenthejmo inter la 15-a kaj 21-a de julio. Estas
atendataj  cx. 200 gejunuloj por partopreni la tradician arangxon,
amuzan kaj utilan por esperanto. La programoj estos ecx pli multkoloraj
ol pasintjare, cxar la organizantoj penas trovi por gxi  cxion la plej
bonan el la hungara esperanto-vivo.

La bazaj prezoj estas inter 150 - 240 DEM, por la hungaroj 7000 - 10000
HUF.

Cxiuj partoprenintoj de IJS '92 kaj '93 ricevos aligxilojn, la aliaj
petu ilin cxe:

Pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario.

*************************************************************************

Printempa renkontigxo
=====================

Fervojista sekcio de Cxeha E-Asocio invitas al sia tradicia Printempa
renkontigxo 15 - 17.04.1994 en la urbo Opava, kun ekskursoj, debato kun
funkciuloj de CxEA kaj faka seminario. La kotizo - 220 cxehaj kronoj.

Informoj kaj aligxoj cxe:

MUDr. Eva Kopecxne,
Pekarska 84, CZ-74705 Opava 5, Cxehio.

*************************************************************************

Semajnfina kurso
================

En arbara kabano 25 km de Oslo 12 - 13.03.1994 okazos kurso por
progresantoj. Eksterlandanoj bonvenas. Eblos skiekskursi.
Partoprenkosto:
400 kronoj. Kontaktu:

Klubo Esperantista ,
Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norvegio,
Tel.: +47-22-350894.

*************************************************************************

Cxeha paradizo 1994
===================

Tradicia Internacia Printempa Renkontigxo de Esperantistaj Naturamikoj
en ripozcentro Eepero  en nordbohemia pitoreska regiono "Cxeha paradizo"
okazos dum tagoj 29 aprilo - 1 majo. Programo : turisma migrado inter
belega rokaro kaj mezepokaj kasteloj, amuza vespero kun bivakfajro,
diskutado pri naturprotekto ktp.

Partoprenkotizo - 20 DEM por cxiu tago, pagendaj surloke.

Aligxu gxis la 15.03 per posxtkarto (aux petu pliajn detalojn) cxe:

Miloslav Jira,
Mecbova 8-32, CZ-46604 Jablonec nad Nisou, Cxehio.

*************************************************************************

30-a Brazila Kongreso de Esperanto
==================================

14-a Brazila E-Junulara Kongreso

La arangxoj, organizataj de Asocio Potgvara de Esperanto sub auxspicio
de Brazila Esperanto-Ligo, okazos inter la 10-a kaj 15-a de julio 1994
en la malnova urbo Natal, surborde de la Atlantika Oceano.

La temo de la kongreso estas "Esperanto: Aliro al Lingvoj kaj Kulturoj",
gxi tre tauxgas por la etoso de la kongresurbo, cxar Natal estas loko,
kie lasis siajn spurojn diversaj popoloj kaj kulturoj, kaj ankaux nun,
pro konstanta fluo de enlandaj eksterlandaj turistoj, evoluas
kosmopoliteco.

La landa kongreso, por plifortigi la internaciecon de la e-medio,
insiste invitas eksterlandajn partoprenantojn kaj eventualajn
kontribuantojn por la programo. Krome, por eksterlandaj prelegontoj la
organizantoj pretas organizi tra cxefaj urboj de Brazilio turisman
prelegvojagxon.

Interesigxintoj pri la partopreno kaj kontribuo turnu sin al sekretario
de Loka Organiza Komitato d-ro Ivaldo Alves de Souza:

C.P. 291, BR-59001-000 Natal, Brazilio.

*************************************************************************

Esperanto hejme
===============

estas feriado, kiun organizas Silezia esperanto-Asocio en kuracloko
Kudowa Zdroj 17-29.08.1994.

En la programo diversgradaj kursoj, esperantologia kaj herbkuracada
seminarioj, prelegoj, tre diversaj amuzajxoj kaj ekskursoj. La tuta 12-
taga restado kun mangxoj kostas 380 DEM; auxtobusaj ekskursoj estas
pagendaj aparte.

Pliaj informoj kaj aligxoj laux la adreso:

Silezia E-Asocio,
ul. Dubois 3, P.O. Kesto 16, PL-50-952 Wroclaw 17, Polio.

*************************************************************************

Arangxoj en Gresillonen 1994
============================

23.04 - 01.05 - internacia renkonto de infanoj (kiuj jam konas la
                lingvon)

22.06 - 09.07 - internacia amika renkonto

10.07 - 23.07 - trinivelaj kursoj (la 1-a kaj 2-a niveloj laux Cseh-
                metodo)

24.07 - 06.08 - lernu, praktiku kaj perfektigxu (1-a kaj 2-a nivelaj
                kursoj)

07.08 - 20.08 - trinivelaj kursoj

21.08 - 03.09 - kursoj por e-instruistoj

Detalaj informoj kaj aligxiloj cxe:

Kastelo Gresillon,
F-49150 Bauge, Francio.

*************************************************************************

Esperanto-klasoj kaj kongreso en Usono
======================================

Universitato de Harford
-----------------------

La dato: 8-16 julio. Prezidanto: Humphrey Tonkin. Instruistoj: Spomenka
Sxtimec, Boris Kolker. Proks. prezo: 407 USD (inkluzive la klasojn,
logxadon, du tuttagajn ekskursojn al Novjorko kaj Bostono, piknikojn kaj
la programon cxe la universitato, sed ne la mangxojn).

San Francisko Sxtata Universitato
---------------------------------

La dato: 9-15 julio. Instruistoj: Duncan Charters, Stefan MacGill,
Joachim Werdin. Proks. prezo: 487 USD (inkluzive la klasojn, logxadon,
tri mangxojn tage, ekskursojn kaj programon en la universitato).

Landa kongreso
--------------

Post la klasoj, cxiuj iru al la usona landa kongreso de Esperanto en
Sakramento, la cxefurbo de Kalifornio. La programo inkluzivas prelegojn,

distrajxojn kaj ekskursojn, finigxas en San Francisko, de kie oni povos

flugi al la UK en Seulo. La kongresa temo esta Venu, vidu, ridu, gxoju
inter ni.

Euxropaj kaj aziaj esperantistoj povas uzi la tarifon "Vizitu Usonon"
por flugoj ene de Usono, aux acxeti cxirkauxmondan bileton. TWA kaj
Korean Air vendas la plej malmultekostajn kombinajxojn. Detaloj pri la
klasoj, ekskursoj kaj flugoj haveblas de

Esperanto Vojagx-Servo,
6104 La Salle Ave, Oakland CA-94611 USA;
Tel.: +1-510-3392001,
Fakso: +1-510-3396317.

*************************************************************************

MOVADO
//////

La unuan fojon Esperanto-arangxo en kunlaboro kun UN
====================================================

La preparoj por la cxefa esperantista arangxo dedicxita al la Internacia
Jaro de Familio (InJaF) Scienca Simpozio "Internacia familio - utopio
aux realeco?" en Graz, Auxstrio (vd. Eventoj n-ro 37) tre bone progresas.
La delegitaro de UEA-komisiono pri la InJaF en kiu estis d-ro H. M.
Maitzen, J. Reinvart kaj Z. Tisxljar vizitis 13-an de decembro d-ron
H. J. Sokalski, direktoron de UN-sekretariejo por InJaF en Vieno. Oni
interkonsentis, ke la Internacia Scienca Simpozio de UEA en Graz okazos
"kunlabore kun la sekretariejo de UN pri InJaF" kaj ke UN reklamos la
arangxon en sia publikajxo "The family". Krom la cxefkonferenco de UN
aprile en Vieno, la simpozio de UEA estas la nura internacia arangxo en
Auxstrio, trovigxanta en la oficiala kalendaro de UN, kvankam Auxstrio
mem dedicxis plurdekon da arangxoj al InJaF landnivele.
Dum la oficiala lancxkonferenco de la InJaF inter neregistaraj
organizajxoj en oficialaj rilatoj kun UN, okazinta en Malto fine de
novembro, reprezentis UEA-n s-ro Carmel Mallia. Li distribuis informilon
pri la simpozio en Graz. D-ro Maitzen kaj Z. Tisxljar vizitis en Vieno
d-ron Gardos en Auxstria Unesko-sekcio, kiu havis ankaux kontraktojn kun
d-rino Barbara Despiney en Parizo. Rezulte de tio iris peto por
financado de la arangxo al Unesko nome de Auxstria sxtato. La peton
subtenis ankaux la Pola kaj la Slovena sxtatoj. La simpozio okazos en
seminariejo "Maien Exerzizienhaus" en Graz, kie samloke estas
konferencejo, seminariaj klasoj, restoracio kaj dormcxambroj.

Aligxantoj gxis la fino de marto pagas aligxkotizon 40 NLG, kaj post tiu
dato - 60 NLG.

Kompleta 3-taga pensiono dum la Simpozio (de la 6-a gxis la 9-a de
julio) en dulita cxambro kostos 180 NLG, kaj en unulita - 210 NLG. Nura
tranoktado en dulita cxambro kun matenmangxoj - 115 NLG.

Teknika organizanto de la simpozio estas INTERKULTURO en Maribor, cxe
kiu petu aligxilojn, logxmendilojn kaj detalajn informojn. Aligxante vi
kontribuos al la arangxo, kiu konsciigos la internaciajn instancojn kiaj
UN kaj Unesko pri ekzisto de unu alispeca humanisma solvo por eduki
infanojn en internaciaj familioj. Tiuj, kiuj planas mem eduki infanojn
en esperanto, ekscios multon pri teknikoj, metodoj kaj spertoj tiusence.

Zlatko Tisxljar, Interkulturo,
Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio;
Tel. kaj fakso +386-62-221371.

*************************************************************************

Semajno de Internacia Amikeco
=============================

SIA okazos de la 20-a de februaro gxis la 26-a  (kiel kutime dum la fina
kompleta semajno de februaro). La Semajno estis la ideo de la UEA-
komitatano Erik Carlen, kiu mortis en 1987. Li estis sveda industriisto
kaj lancxis sian ideon en 1969.

Li volis, ke homoj dum SIA faru sian eblon renovigi kontaktojn kun siaj
eksterlandaj geamikoj kaj okazigu eventojn pri internacia amikeco. Li
uzis la esperanto-movadon por disvastigi sian ideon, tamen li ne
intencis, ke gxi estu nur por esperantistoj. Fakte urbestroj en multaj
landoj subtenis SIA-n. Kial ne skribi al via urbestro por instigi
sxin/lin sendi bondezirojn al gxemeligita(j) urbestro(j)? Legantoj mem
nepre tuj skribu al siaj foraj geamikoj.

Henry D. Palmer,
Quaking House, Miherton, Taunton,Somerset, TA4 1NG, Britio.

*************************************************************************

Familiojn en la rondon familian
===============================

Gxis nun mi havis du edzinojn kaj kvar infanojn, kaj samtempe provis (ne
cxiam sukcese) resti aktiva esperantisto. Do vi povas kompreni, ke mi
dauxre luktas kontraux tio, kio igas la mezan generacion resti for de la
movado.

Temas pri realaj problemoj, kiuj cxefe dependas de la cxeesto de infanoj
kaj de la neceso mastrumi familion. Kiel familianoj scias, oni estas
devigata uzi sian tempon por gajni monon kaj poste uzi sian monon kaj
sian restantan tempon por acxeti telerlavilon, riparigi televidilon,
viziti sian maljunan boonklinon. Evidente oni preferus arangxi
esperanto-kursojn aux/kaj traduki mongolajn elegiojn al la kara lingvo,
sed ofte simple ne restas tempo por tio.

Tre fervoraj esperanto-aktivuloj gxenerale ne sukcesas kompreni la
premon de la banalaj cxiutagaj vivproblemoj, cxar ofte ili mem ne havas
"kompletan" familian vivon, kaj tre malofte, se entute, vizitas
maljunajn boonklinojn. Tiuj aktivuloj plendas pri la malapero de iam
tre agemaj TEJO-anoj, arangxas debatojn pri la problemoj de la
malaperanta meza generacio (mi mem partoprenis kelkajn), sed gxenerale
celas trovi rimedojn por partoprenigi tiujn malaperintojn en la movado,
tia kia gxi estas. Ili nek volas nek povas sxangxi la movadon, por ke
gxi igxu ebla vivmedio por homoj en la meza agxo kaj en la mezo de siaj
vivproblemoj. Mi lancxas la hipotezon (esperantologoj, bonvolu esplori),
ke Kabe ne kabeigxis pro elrevigxo pri la beleco de la internacia
lingvo, sed pro la fakto ke li edzigxis kaj la familio ne plu lasis al
li la tempon kaj energion por esperantumi.

Aliflanke, mi ne proponas sxangxi la movadon por ke gxi igxu
infanvartejo, aux konsultejo pri acxetado de domoj aux riparado de
lavmasxinoj. La movado, de Zamenhof gxis Simo Milojevicx, havas siajn
pravigojn, celojn, labormetodojn, kiuj estas pli netusxeblaj ol la
Fundamento. Gxi respondas al la bezonoj de homoj, kiuj havas tempon kaj
energion por fari ion por la nobla celo konkeri la mondon por esperanto.

Mi simple proponas fari ion, por ke la membroj de UEA en la meza
generacio trovu en UEA mem (kaj en gxiaj landaj kaj lokaj filioj) ion,
kio plutenos ilin en la movado laux iliaj interesoj kaj eblecoj.

Pri kio interesigxas homoj en la meza generacio? Vi eble ne kredas tion,
sed ili cxefe interesigxas pri siaj vivproblemoj. Nun, certe, ni ne
sukcesas fari ion konkretan por helpi ilin trovi laboron aux acxeti
domon, sed eble ni povos fari ion por ebligi al ili vivi esperanton en
sia familio, la loko, kiu plej multe tenas ilin en tiu vivoperiodo.

La homoj kun neesperantistaj partneroj estas en la plej malfacila
situacio, kaj multaj el ili, se ili iam devas decidi inter la partnero
kaj esperanto, nature elektas la partneron. Mi ne havas la impreson, ke
ni sukcesis gxis nun pensi multon por helpi ilin. Ecx la cxiam anoncitaj
eblecoj por paralelaj programoj dum UK-oj neniam realigxas.

La homoj kun infanoj, aliflanke, ofte interesigxas pri siaj infanoj
multe pli ol pri la cirkuleroj de la Komitato de UEA (tio estas malfacile
komprenebla fenomeno por multaj el ni, fervoraj komitatanoj, ankaux cxar
cirkuleroj ne ploras, ne postulas bombonojn, ne vekas onin nokte, sed
tamen...). Tiuj homoj pretas acxeti librojn aux ludilojn por siaj
infanoj, ili pretas (aux estas devigataj) akompani siajn infanojn dum
ferioj kaj ludi kun ili, ili tre ofte estas devigataj pasigi sian tutan
tempon en sia hejm-regiono (vojagxo al Seulo por kvarpersona familio
estas io praktike neimagebla por 90% de esperantistaj familioj, krom
tiuj, kiuj logxas en Koreio aux Japanio). Kaj cetere, ecx se ili
sukcesus vojagxi al Seulo, cxu la Universala Kongreso tauxgus por ili?

Kaj do? Do, mi proponas, ke TEJO kaj UEA pluiru sian vojon. Ili tauxgas
por difinita speco de esperantista publiko, bone-malbone tamen servas
sian publikon, kaj, malgraux cxiuj kontrauxaj blagoj, ili restas ia
nemalhavebla bazo de la movado por esperanto.

Por la meza generacio, precipe por la meza generacio en familia
situacio, ni havu, en la kadro de UEA, apartan intereso-grupon (mi
intence ne uzas la vortojn "organizajxo" aux "fakorganizajxo"), kiu
provu respondi al ties bezonoj. Ni provizore nomu gxin Rondo Familia.

Ne ekzistus kromaj membrokartoj aux membrokotizoj. Membroj estus cxiuj
membroj de UEA, kiuj deziras esti registritaj.
Inter si ili elektus (prefere perletere) estraron, kiu prefere nomigxus
"komisiono" aux "agad-komisiono". Gxi konsistus el 5 gxis 10 membroj,
kaj enhavus homojn, kiuj respondecas pri difinitaj agadoj kaj mem
realigas ilin.

Gxiaj financaj bazoj estus certigitaj per libervolaj donacoj al la jam
ekzistanta UEA-konto idoj-p, kiun tiu komisiono administros. Aliflanke
mi plu restas konvinkita, ke neniam mono estis vera problemo en nia
movado. La vera problemo estis cxiam la manko de bona materialo.

Pri kio gxi okupigxos? Gxi kunordigos kaj rekte instigos la agadojn,
kiuj nun estas iom dise farataj sen iu ajn certeco pri konstanteco. Tiuj
nuraj agadoj ankaux ne alportas al UEA apartajn meritojn. Temas esence
pri: adresaro de esperantistaj familioj (nun gxi ekzistas en sia plej
gxisdata versio en Poprad);

informilo por la membroj de la rondo (nun ekzistas la neregula
Cirkulajxo, kiun mi mem redaktas kaj oni el Slovakio dissendas);

renkontigxoj por familioj (nun tiaj renkontigxoj okazas nur en Orienta
Euxropo; okcidentanoj neniam sukcesis arangxi ion tian pro la altaj
vojagx-kaj restad-kostoj por familioj, pensu pri tio!);

eldonado kaj instigado al eldonado de libroj por infanoj (la situacio
estas preskaux same mizera kiel tiu de libroj pri matematiko);

kunlaborado kun kelkaj aliaj grupoj, kiuj agas pri similaj temoj (cxefe
instruado de esperanto al junaj infanoj);

subtenado diversspeca al homoj, kiuj efektive uzas esperanton en la
cxiutaga vivo, kaj instigado al produktado de tre komplikaj studoj pri
tio;  ktp.

Cxu oni bezonas tiun plian grupon en la komplika sistemo de UEA, kiu jam
ne kapablas plenumi siajn certajn taskojn? Mi kredas ke jes, cxar
cxiukaze ni ne sukcesas igi niajn mezagxajn famili-centrajn
esperantistojn interesigxi pri renkontigxoj en foraj mondopartoj aux pri
strategia planado.

Ne diru, ke vi konas kelkajn familiojn, kiuj tamen restis aktivaj ankaux
kun malgrandaj infanoj. Ne diru, ke s-ro Ikso partoprenis seninterrompe
la unuversalajn kongresojn de kiam li estis dekkvinjara gxis la morto.
Temas pri esceptoj.

Ne diru, ke io tia ne estas en la prioritato-plano de UEA. La tuta
debato pri prioritatoj kaj strategioj sxajnas al mi el tute persona
vidpunkto iom artefarita. Estas evidente, ke ni devas konkeri la mondon.
Same evidente estas, ke ni devas prizorgi nian komunumon, cxar sen tiu
komunumo la konkero de la mondo igxus iom pli malfacila. Mi proponas
prizorgi parton de tiu komunumo.

Ne diru, ke tiaj esperantistoj ne ekzistas. Mi mem havas adresojn de
proksimume tricent tiaj familioj. Kaj multaj aliaj aperus, se oni
sercxus ilin.

Ne diru: "Baf! Jen plia nebezonata gxeno! Ili pagu sian kotizon kaj
trankvile legu la revuon!" Vi, kaj mi, estas unu el la respondecaj
reprezentantoj de la esperanto-komunumo (eble, kiel en mia
kazo,memelektita), kaj via tasko estas kontentigi ties bezonojn.

La cxefa argument-temo, kiun vi povus porti, por konvinki min pri tio,
ke cxe mi la agxo komencas produkti strangajn menso-difektojn, estas ke
mi tute eraras pri la ekzisto kaj la bezonoj de tiuj mezgeneraciaj
esperantistoj, pri kiuj mi retamburadas en cxi tiu cirkulero.

Fine, mi kredas, ke la plej oportuna momento por lancxi cxi tiun aferon
(se entute oni devas lancxi gxin) estas la nun komencigxanta jaro, kiu
estas deklarita de UN kiel jaro de familio. (Mi jxuras, ke tiu deklaro
ne sxuldigxas al konspiroj de mi aux de la familioj, kiuj legas la
Cirkulajxon.) Eble oni povus oficiale anonci gxin dum la konferenco en
Graz en julio.

Kion mi petas de vi? Je cxi tiu punkto la homaro dividigxas en du
partoj: estraranoj de UEA kaj neestraranoj de UEA. Estraranoj de UEA
estas petataj pripensi la aferon kaj alveni (se ili tion pritaksas
oportuna) al iu formala decido komisii iun, eventuale min (sed mi tute
ne insistas pri tio) plutralabori la ideon kaj alveni en la venonta
aprilo kun formale polurita propono.

Estraranoj kaj neestraranoj estas petataj pripensi la aferon kaj diri al
mi, kion ili opinias pri la tuto. Diru sincere. Mi tute ne ofendigxos,
ecx se vi uzos sakrojn kaj insultajn epitetojn (ili estos utilaj por
venontaj kolektoj pri la efektive uzata esperanto).

Tamen mi ne povas rezisti miajn kutimojn pri malbona retorikumado, kiel
cxiu provinca advokato. Pro tio mi finas per citajxo de Zamenhof -
proksimuma, cxar mi estas tro maldiligenta por sercxi la fonton.
(Zamenhof, kiel Mao'Zedong kaj la Biblio, diris cxion kaj la malon al
cxio. Vi nur bezonas suficxan tempon, kaj vi certe trovas aserton kiu
apogas la strategian starpunkton de la desupristoj aux la malan
starpunkton de la desubistoj). Nu, antauxvidante cxi tiun artikolon, li
iam diris, ke cent familioj, kiuj uzas esperanton dum la vespermangxo,
estos pli granda garantio por la progreso de la lingvo ol cent
politikistoj, kiuj deklaris, ke ili cxiam aprobis la idealajn strebadojn
de esperantistoj por paco kaj interkomprenigxo.

Renato Corsetti,
Colle Rasto, I-00036 Palestrina, Italio.

*************************************************************************

La Papago
=========

Eventoj jam informis (2/septembro-1992) pri La Papago - telefona
esperanta gazeto en Montreal, Kanadio. Nun gxi translogxigxis, kaj ties
numero estas la sama, kiel tiu de Kebekia E-Asocio:  +1-514-2720151.
Fakte, la komputilo, gastiganta La Papagon, nun servos ankaux kiel
Societa respondilo. Tial por atingi la gazeton, necesos, ke la vokantoj
klavu 5 sur sia ton-telefonilo. La komputila respondilo povos baldaux
mem doni multajn informojn pri esperanto.

Laux "La Riverego", vintro '93-'94

*************************************************************************

En 117  landoj
==============

En la novembra numero de la anglalingva gazeto "Newsweek", legata en 117
landoj, aperis priesperanta artikolo ?The Chance for Communication?
(Sxanco por Komunikado) fare de la germana esperantisto Ulrich Matthias.
La auxtoro tuj poste ricevis plurajn informpetojn.

El Heroldo de Esperanto, n-ro 2/1994

*************************************************************************

La Internacia Esperanto-Muzeo
=============================

Parto 1. Biblioteko kaj muzeo
.............................

La ideo
-------

Dum la 19-a Universala Kongreso en Gdansk/Dancigo la ideo vage
formuligxis. Speciale Felikso Zamenhof, Frato de Ludoviko, argumentis
por la starigo de institucio simila al naciaj bibliotekoj, kiuj
memkompreneble funkcias en preskaux cxiuj sxtatoj de la mondo. Oni
prenis la decidon atendi ankoraux 10 jarojn por festi la inauxguron en
la jubilea jaro 1937 (50 jaroj de esperanto).

La realigo
----------

1927. Hugo Steiner, partopreninto de la Universala Kongreso de 1927, ne
povis kontentigxi pri tiu prokrasto, cxar la avantagxoj de internacia,
cxiujn esperantajn verkojn kuniganta biblioteko, estis evidentaj. Li do
lauxplane komencis la unuajn pasxojn.

Tipaj por tiutempa Vieno estis la kafejoj, en kies inspira etoso multaj
famkonataj auxtoroj pasigis sian "labor"-tempon. Multnombraj verkoj
naskigxis tie kaj ankaux - la Internacia Esperanto-Muzeo. En la kafejo
"Postsparkasse" fondigxis vespere de la 23-a de novembro 1927 la "Asocio
de la Amikoj de la Internacia Esperanto-Muzeo", kies tasko estis krei la
financan bazon por la IEM. Sed la tiamaj ekonomiaj kaj sociaj
cirkonstancoj certe ne promesis baldauxan sukceson...

1928. La pena sercxado de tauxgaj ejoj trovis sian provizoran finon. Ne
plu uzata cxeval-barako, senluma kaj apenaux hejtebla, estis adaptita
kiel libro-arkivejo.

La prospero
-----------

Hugo Steiner jam tre frue klopodis pri intensaj interrilatoj kun
politikistoj. Evidente la bonaj kontaktoj inter li kaj la tiama
kanceliero Ignaz Seipel nun helpis al li realigi siajn altcelajn
intencojn.

1929. Hugo Steiner kaj Dr. Bick, gxeneraldirektoro de la Auxstria Nacia
Biblioteko, subskribis kontrakton, laux kies enhavo la Internacia
Esperanto-Muzeo estu parto de la Auxstria Nacia Biblioteko. Kia granda
pasxo! La bindigo kaj konservado de la libroj ekde tiam estas tasko de
la Nacia Biblioteko. Same la hejtado kaj lumigo de la ejoj. Kaj
kompreneble la ejoj mem senpage estis disponigitaj al Steiner: unu,
poste du malgrandaj cxeloj de iama monakejo. La librotrezoro kreskis
dank' al malavaraj donacoj de esperantistoj el la tuta mondo.

1930. Pro spac-bezono la tuta IEM denove translokigxis. Sed nun gxia
hejmo estis vere impona: de cxeval-stalo kaj monak-cxelo rekte en
grandan salonegon en Hofburg! Kompreneble Steiner ne laboris sola. La
jam amasigxinta materialo postulis du kromajn laborantojn, kies
malgrandaj salajretoj estis pagitaj de la jam supre menciita asocio
de la IEM.

1936. IEM aldone ricevis novan salonon kaj per tio havis sian plej
grandan lauxarean amplekson en sia gxisnuna historio.

La katastrofo
-------------

La enmarsxo de Hitler en Auxstrion havis terurajn konsekvencojn por la
auxstria esperanto-vivo, do ankaux por IEM. Esperanto igxis malpermesita
lingvo.

1938. La Internacia Esperanto-Muzeo estis fermita. Hugo Steiner estis
"sxirm"-arestita. La esperantistoj gxenerale estis persekutataj kaj
multaj ecx spertis terurajn turmentojn en la koncentrejoj, kie centoj el
ili mortis. Post trimonata aresto Hugo Steiner liberigxis kaj
gxustatempe sukcesis persvadi la koncernajn instancojn ne detrui la
materialon de IEM, sed nur forpaki kaj meti gxin en kelon.

Speciale kruelan sorton suferis unu el la laborantoj en IEM: Gustav
Weber estis mortturmentita en koncentrejo kelkajn tagojn antaux la
liberigo de Auxstrio en 1945.

(dauxrigota)

*************************************************************************

Pilgrimo al Romo-Vatikano
=========================

Cxeha kaj Pola sekcioj de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista
organizas komunan pilgrimon al Romo-Vatikano 6 - 12.04.1994 okaze de
kanonizo de Johano Sarkander. Dumvoje estos vizitado de Venecio,
Gxenovo, Asizo, Padovo, Monte-Casino. Kostas cx. 3,5 milionojn da polaj
zlotoj.

Organizas s-ino Gertruda Pisarek,
str. Targova 22/45; PL-43-350 Skoczow, Polio.

*************************************************************************

Pri membrokampanjoj
===================

Reage al interesa artikolo de O. Princz (Eventoj, 2/januaro-'94), mi
volas diri jenon. Cxiu kampanjo estas io, kion en gvidad-sciencoj oni
nomas "ag-ciklo". Agciklon oni kutime priskribas kiel konsistantan el
dek fazoj. Por ke la agado sukcesu, necesas trairi cxiujn dek fazojn,
plenumante cxiujn specifajn postulojn de cxiu unuopa fazo. Jen la dek
fazoj:

   1. Pusxmotivo
   2. analizo de ebloj
   3. Difino de celo reala
   4. Difino de rimedoj
   5. Difino de metodoj
   6. Elekto de realigantoj (kaj kunordigantoj)
   7. Kalendaro de ag-pasxoj, plano de plenumo
   8. Kontrolo (retro-informo), ev. korekto en plenumpasxoj
   9. Pritakso, analizo de rezultoj
  10. Raporto, konkludoj

Nun ni analizu, cxu niaj agadkampanjoj vere estis kompletaj aux nur
estis projekcio de deziroj (deziroj kaj planoj ne estas sama afero),
instigitaj per la forto de la pusxmotivo.

Ja estas bele havi pli da membroj, sed cxu eblas, kaj se jes, kiel? Kiu
faru tion, per kiuj rimedoj, metodoj kaj homopotencialoj? (Bv. noti, ke
ne suficxas havi homojn, necesas ankaux gxusta distribuo de la
kapabloj.)

Laux mi, la problema demando ne estas "kial indas lerni espernaton?",
sed "kiel .......................... Tamen necesas katalogi ankaux tiujn
argumentojn, kaj ne lasi, ke cxiu nova varbemulo dekomence malkovradu
ilin. Alia eco de "agciklo", kaj kondicxo de agsukceso, estas la ritmo,
t.e. postulo, ke la agado ne cxesu aux ne tro malintensigxu.

Do, oni ne povas respondi, cxu niaj kampanjoj estas realbazaj, antaux ol
unufoje oni faros ilin "gxustmaniere".

Nikola Rasxicx, Nederlando

*************************************************************************

Cxu vi estas tipa esperantisto?
===============================

Nikola Rasxicx, lingvisto, sociologo, plurlingvulo, krome organizanto de
UK-oj, baldaux publikigos sian sintezon de cxiuj seriozaj sociologiaj
esploroj pri la esperantistoj. Li mem efektivigis tre interesan esploron
cxe "aktivaj" esperantistoj, t.e. kongres-partoprenintoj.

Jen kelkaj rezultoj:

2/3 estas viroj. Hej, ulinoj, ni vekigxu!

Agxo:

gxis 30 jaroj - 21%
31-40 jaroj - 14%
41-50 jaroj - 17%
51-60 jaroj - 25%
super 60 jaroj - 19%

La pli agxaj, do, ne cxiam tiel oftas, kiel oni iafoje kredas (ni
rememorigu, ke temas pri kongresanoj).

Studnivelo:

Elementa - 6,5%
Gimnazia - 29,5%
Universitata - 61,5%

Ne pro facileco esperanto alireblas por la malplikleruloj; male gxin
adoptas la plikleruloj, kiuj konas gxian ekziston kaj interesigxas pri
lingvoj.

Duono konsistas el gefrauxloj kaj eksedzoj.

Kiam aperas la familio, igxas malpli ofta la esperantista vivo, ecx se
esperantistas la tuta familio. Multaj paroj renkontigxas en la
esperantista medio aux poste esperantistigis la edz(in)on. Esperanto
konservas cxiutagan gravecon en familioj, ankaux kies infanoj
esperantistigxas malgraux adoleskanta kontrauxesperanta ribelo.

Multaj estas instruistoj aux oficistoj. Grandan socialan movigxemon oni
observas, cxar devenas el malplialtaj klasoj la plimulto, inter kiuj
granda parto devenas el la kamparo.

Ankaux geografia estas ilia movigxemo, cxefe evidente kiam temas pri
miksgeedzigxo.

Cxiu mezkvante parolas 3,3 lingvojn. Ecx du asertas paroli 9! Nur 3%
neniun fremdan lingvon parolas.

80% ne havas iujn ajn politikajn emojn; aliuj cxefe estas maldekstruloj
kaj ekologiistoj.

Plimulto da ili estas ateistoj, malfidas islamon kaj katolikismon.

Sxajnas, ke esperantismo estas la religio (kantoj, komuna fervoro,
idolo, sigloj, biblio, spiritaj valoroj, malpermesoj...).

La esploro aperos en 1994.

Fabienne Berthelot, elfrancigis RAFI

el "JEFO-Informas", 1/'94

*************************************************************************

ANONCO
//////

ATENTON! Eventoj kaj LINGVO-Studio havas novan telefon- kaj faksnumeron:
+36 - 1 - 2907019

*************************************************************************

ILEI
////

28-a ILEI-konferenco
====================

Loko: Universitato Kangnam, Koreio.

Temo: La aziaj edukado kaj kulturo.

Periodo: 30-a de julio - 5-a de auxgusto.

Logxado en dupersonaj cxambroj, la logxejo situas je 1 km de la
konferencejo. La mangxoj en la universitata mangxejo, korestilaj.

Kotizo: okcidenteuxropanoj, nordamerikanoj, auxstralianoj, koreoj kaj
japanoj - 190 USD, alilandaj partoprenantoj je 20% malpli.

Partoprenantoj praktikos kaligrafion, korean lingvon, artojn kaj
kulturajxojn; por koreoj kaj japanoj estas planata altranga metodika
programo.

ILEI-gimnazio cxijare ne okazos.

Kontaktadresoj de LKK:

Koreio, Kyonggi-do,
Yongin-gun, Kihung up Gugal-ri 6-2;
Tel.: 0331-2815500;
fakso 0331-2813604;
hejma tel. de d-ro So Jinsu 0331-2839995.

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

KIAJ ESTAS LA CxEFDELEGITOJ?
============================

Dum sia vizito al Estonio, la cxefdelegito de UEA por Francio s-ino
Louise Marin respondis al demandoj de "Informoj de Esperanto-Asocio de
Estonio".

S-ino Marin, kia estas via esperanta biografio?

Unuan fojon mi auxdis pri e-o en radio-elsendo por infanoj, kiam mi
estis cxirkaux 10-jara. Temis pri dana knabo, kiu promesis respondi per
bildkarto. Gxin mi ricevis kaj la unuan fojon vidis skribitan
Esperanton, kiun proksimume tradukis mia neesperantista patro. Restis
en mi la ideo, ke ekzistas lingvo, kiu ebligas komunikigxi kun multaj
alilingvanoj.

En 1947 mi frekventis Cseh-metodan kurson, kiu ege placxis al mi kaj
post jaroj influis mian propran instruadon de la franca lingvo al junaj
gelernantoj.

La Universalajn Kongresojn mi vizitis en 1949, 1950, 1959 kaj pauxzis
gxis 1977. Mi dauxre legis esperantajn librojn kaj revuojn kaj aligxis
al Unuigxo Franca por Esperanto (UFE) kaj UEA. Ekde 1975 mi pli vigle
reaktivis pri e-o kaj ekde 1978 oficas en la nacia sidejo de UFE en
Parizo. Mi uzas la lingvon cxiutage hejme kaj oficeje.

Kiaj estas viaj devoj kaj okupoj kiel cxefdelegito de UEA en tia granda
lando kiel Francio?

Kiam mi farigxis la UEA-cxefdelegito, mi precize ne memoras. Eble en
1985. UFE proponis min al UEA, kiu akceptis.

Francio antaux nelonge estis la lando kun plej granda nombro de
delegitoj. Nun probable estas Brazilio kaj reunuigita Germanio. La
franca delegitaro maljunigxas kaj - malgraux miaj klopodoj - junaj
esperantistoj ne sxatas aligxi al la asocio, ankaux ne proponi sian
helpon.

Dum la tuta jaro mi informas UEA pri adressxangxoj kaj forpasoj. En
novembro-decembro mi sendas al UEA la gxisdatigon de la venonta jarlibro
per korektado de komputil-eltirajxo sendita el Roterdamo. Gravas, ke la
Jarlibro donu gxustajn informojn.

Gravas, ke cxefdelegito estu aktiva homo en la movado, cxar ne temas pri
honorposteno, sed pri laborposteno. Mi esperas, ke mi scipovas konscii,
kiam mi ne plu kapablos plenumi la laboron, ke tiam mi trovos iun pli
junan, kiu anstatauxos min.

Post kvin jaroj UFE festos sian centjarigxon. Kiaj estas la nuntempaj
zorgoj kaj problemoj de la plej malnova landa e-unuigxo en la mondo?

Mi supozas, ke UFE mencios sian centjarigxon en gazetoj kaj per nacia
kongreso, sed sen apartaj solenajxoj, kiujn ni ne kutimas. Tio estas nur
mia propra opinio.

Niaj zorgoj estas:

1) ke multaj francaj esperantistoj sxatas "sendependecon" kaj preferas
ne aligxi al la nacia asocio - ili ne volas kompreni, ke per la nombro
kaj mono la asocio povus pli vaste propagandi kaj aspekti grava cxe
instancoj;

2) la junulara sekcio de UFE sxatas ribeli kontraux UFE, kiel gefiloj en
iu agxo ribelas kontraux gepatroj. Ili uzas parton de nia nacia sidejo
en la centro de Parizo. Tiun sidejon ni acxetis antaux cxirkaux 20
jaroj. Nun, pro kresko de prezoj, ni tion ne povus.

Kion donas e-o kaj agado en gxi al vi persone?

Esperanto plirigxigis mian menson. La problemojn mi ne vidas naciskale,
sed internaciskale. Mi ne plu povus ne legi alilandajn e-gazetojn aux ne
legi nefrancajn librojn aux ne renkonti alilandanojn.

La ofica laboro, kiun mi plenumas ekde mia profesia emeritigxo,
helpaskonservi memoron kaj intelektan laborkapablon. Mi cxiusemajne dum
naux monatoj jare gvidas e-an konversacian rondon en Parizo, kiun
vizitas alilandanoj preskaux cxiusemajne dank' al anonco en la Jarlibro
de UEA.

Dum mia e-ista vivo mi renkontis homojn, kiuj per sia internacia kulturo
multon instruis kaj donacis al mi ecx ne konscie. Dank' al e-o mi
farigxis pli largxanima, kvankam ne perfekta! ...

el "Informoj de EAE", jul.-sept./1993

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Lokaj radiostacioj esperante
============================

En Tampere, Finnlando, la universitata radio-stacio Radio Moreeni havas
15-minutan dulingvan programon en kaj pri esperanto cxiun duan merkredon
je 19.30. La programoj estas auxdeblaj en cxirkauxajxo de Tampere en
98,4 MHz.

La programon redaktas vic-prezidanto de Esperanto-Asocio de Finnlando
Jukka Laaksonen. Lia kontaktadreso:

Uudenkylankuja 2 B 11, FIN-33530 Tampere, Finnlando.

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Internacia ekspozicio
=====================

Kroata Esperantista Unuigxo, gxia pedagogia sekcio, kolektis dum la
lastaj monatoj de la jaro 1993 desegnajxojn de la e-lernantoj pri la
temo: "Mia novjara mesagxo". Al la invito reagis kursgvidantoj el
Albanio, Hungario, Italio, Kroatio, Rumanio, Slovenio kaj Usono.
Ducenton da desegnajxoj oni prezentas/os en pluraj kroataj urboj dum la
unuaj monatoj de la jaro 1994.

*************************************************************************

Por Nova Kulturo
================

Lernejoj por la Nova Kulturo neprofitigaj estas loko por lerni arton
vivi. La unua lernejo komencigxis en marto 1991 en Argentinio, kun 6
infanoj 3-jaraj. Baldaux aperos lernejoj en Meksikio. En marto 1994
d-ro Ruben Feldman Gonzalez vizitos Peruon kun la intenco fondi novan
lernejon tie. 5 instruistoj por esperanto estas bezonataj. Sendu
vivresumon al:

R. P. Gonzalez, P.O.
Box 230662, Anchorage, Alaska-99523, Usono.

el "El Popola Cxinio", 2/1994

*************************************************************************

Cxu la merkato saturigxis?
==========================

La jxusa varbkampanjo por Monato celis 2000 adresojn en Usono, Svedio,
Francio kaj Britio. Abonontoj devis ricevi senpagan libron. Reagis
pozitive 40 homoj. Dua alvoko al ne-reagintoj donis ankoraux 10
abonojn...

Nun provlegadon de la revuo okazigas 9 personoj el 7 landoj. Ili ricevas
provlegajxojn tre rapide per elektronika reto, kio ege plirapidigas la
laboron.

laux "Vertikale" (peridajxo de FEL),okt.- dec. 1993

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Eta protoenciklopedio "de l'esperantismo"
=========================================

En Esperantujo estas fame konata "Enciklopedio de Esperanto", eldonita
fare de "Literatura Mondo" en 1930-aj jaroj en Budapesxto (kaj represita
samloke en 1979). Gxis nun gxi restas la sola nia enciklopedio (se ne
konsideri la libron "Esperanto en perspektivo", kiu ankaux havas
enciklopediecan karakteron). Sed la "Enciklopedio" ne estis la unua
provo krei similan verkon; antauxaj provoj estis faritaj jam pli frue,
sed restis pro diversaj kauxzoj nekonataj al la vasta publiko. La plej
interesa, kaj la plej plena, el tiuj "protoenciklopedioj" jxus estis
represita fare de kompanio "Ruthenia" kaj eldonejo "Impeto" en Moskvo.

Temas pri verko de I. F. Szmurlo "Ariadna fadeno. Universala nomaro-
adresaro (ANA)", aperinta en 1917 en Rigo kaj Peterburgo. Preskaux neniu
vidis antauxe la verkon en la plena formo; nemultaj vidis ankaux gxiajn
partojn. Nun en cxi tiu eldono la verko aperis en sia plena formo, dank'
al iniciato de la editoro S. Kuznecov, kiu verkis ankaux la enhavricxan
antauxparolon, kiu pritraktas historion de la Esperanto-enciklopedioj,
la signifon de la prezentata verko kaj ties auxtoron.

La libro ne estas granda enciklopedio; gxi ne enhavas longajn
artikolojn, en gxi estas uzataj diversaj mallongigoj kaj koncizigoj kaj
rezulte gxi okupas nur 116 pagxojn; sed  en tiu "kondensita" formo
interesita leganto povas trovi en ANA abundajn informojn pri esperanto-
agantoj, bibliografiaj sciigoj, movadaj centroj kaj aktivecoj ktp., ktp.
Temas, certe, pri la fruahistorio, sed ja historio de nia lingvo kaj
movado interesas ne nur historiistojn kaj interlingvistojn (por kiuj la
libro estos de nun tre grava fonto), sed ankaux multajn scivolemajn
esperantistojn. ANA donas al ili cxiuj eblecon ricevi precizajn, kaj
ofte novajn, sciojn pri nia movado komence de la jarcento.

N.Gudskov

La libro mendeblas kontraux 4 USD cxe:

AsAIS, Pk. 90, RUS-111524 Moskva, Rusio.

*************************************************************************

KULTURO
///////

OSIEK-premio-1994
=================

La klerula societo OSIEK (Organiza societo de internaciaj esperanto-

konferencoj) atribuas cxiujare premion al nefikcia (!) verko
internacilingva. Tiuj cxi verkoj rajtas esti esperantigajxoj aux verkoj
originale verkitaj en nia lingvo. La premion atribuas ne iu komitato,
sed cxiuj membroj de la societo, kiuj proponas verkojn-kandidatojn. El
tiuj proponoj estas elektataj kvin la plej ofte proponataj, kaj dum
Internacia Esperanto-Konferenco la cxeestantaj membroj per duobla sekreta
vocxdonado difinas la gajninton.

Estas premieblaj cxiuj tekstoj pli ol cent pagxaj ankoraux ne premiitaj,
jam eldonitaj, de vivanta auxtoro. Ne estas premieblaj noveloj, romanoj,
poeziajxoj. Gxis nun estis premiitaj Zamenhofa ekzemplaro de Rihej
Nomura, Mil jaroj de kristana filozofio de Evaldo Pauli, Etimologia
vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg, La dangxera lingvo de Ulrich Lins.

Siajn proponojn rajtas sendi cxiu kotizpaginta membro de OSIEK (la
kotizo egalas nur al 25 kostoj de posxtmarkoj de la koncerna lando). La
premio, kiun konsistigas la kotizoj, egalas al 350 ekuoj.

Membrigxi rajtas cxiu, kiu volas subteni la kulturan uzadon de
esperanto. Membroj de OSIEK gxuas, krome, 25%-an rabaton cxe aligxkotizoj
de la Internaciaj Esperanto-Konferencoj. Cxi-jare la konferenco okazos en
Homburg-Saar, Germanio (vd. Eventoj, 1/januaro-'94). La detalojn,
aligxilojn ks. petu cxe la selretario de OSIEK:

Patricia Sarica, 50 rue Haute, F-57210 Feves, Francio.

La kotizojn (kun mencio "OSIEK-kotizo") sendu al la kasisto:

Eric Laubacher,
1 rue de Vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio,
posxtcxekkonto 1399 87 R Paris.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

La domo
=======

TAKE (tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiu celas al arigo
de cxiuj esperanto-parolantoj fakuloj pri konstruado, promociado de
esperanto en ekonomia medio kaj disponigo de informoj kaj servoj al
entreprenistoj kaj domlogxantoj, tuj post establigxo pasintjare
ekeldonis propran gazeton. La gazeto havas la nomon "La domo. Jarcento
21". Kiu devos aperadi kun trimonata ritmo. Jam aperis, krom la nula, la
unua numero (januaro ?94).

La enhavo estas varia kaj respegulas aktualajn interesojn kaj aktivecojn
de TAKE. Estas artikoloj pri novajxoj en la konstruado, tekniko (dume
temas preskaux nur pri Francio, kie rezidas TAKE), raporto pri kolokvo
en Mittelwihr (Elzaco) pri diversaj startegiaj planoj cele al kreskigo
kaj valorigo de la esperanto-movado, kiun okazigis Orientfrancaj
esperantistoj kunlabore kun TAKE, Junulara movado, valoro de koloroj en
reklamo ktp. Jam de la unua numero la 16-pagxa gazeto (formato A4) povas
esti bona modelo por nialingvaj fakaj organoj.

Oni povas aligxi al TAKE, kio signifas ankaux abonon je "La domo",
kontraux de 35 gxis 150 FRF (depende de sia socia stato kaj lando).
Abonoj kaj informoj cxe:

Bruno Schmitt, TAKE,
RN 83, Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Esperantumi cxe fontoj de Nilo!
===============================

De la 11-a gxis 18-a de junio 1994 okazos la dua kongreso de la Tanzania
Esperanto-Asocio en Mwanza cxe la Lago Viktoria, fonto de la rivero
Nilo, en la loko, de kie komencigxis disvastigxo de esperanto en la
lando.

La temo de la kongreso estas "Homa kaj kultura diverseco en Orienta
Afriko". Oni kalkulas je partopreno de ne nur diversurbaj tanzaniaj, sed
ankaux alilandaj esperantistoj el afrikaj kaj neafrikaj landoj.

Estas antauxviditaj pluraj ekskursoj al la mondfamaj naturvidindajxoj
kaj naciaj parkoj, eblos viziti klubojn en aliaj urboj.

La asocio ankaux sercxas eksterlandan kompetentan e-instruiston, kiu
instruos en la kluboj kaj en seminario al instruistoj.

Pri detaloj demandu de la sekretario de TEA:

s-ro Constantine Mashauri, P.o. Box 23390, Dar-es-Salam, Tanzanio
nur por urgxaj komunikoj utiligu la adreson:

s-ro Horst Gruner, cxe Germana Amdasadejo,
P.O. Box 9541, Dar-es-Salam;
Tel. +255-51-67807.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Al cxiuj hungariaj memstaraj e-societoj
---------------------------------------

Estimataj Samideanoj,

laux la tradicioj de hungarlanda Esperanto-movado la Esperanto-kongresoj
en Hungario cxiam estis organizitaj por cxiuj esperantistoj de la lando.
La lasta kongreso okazis antaux kvar jaroj. Por dauxrigi la tradiciojn,
HEA proponas al esperantistaj asocioj, registritaj en Hungario, komune
organizi la sekvan, 30-an Hungarlandan Esperanto-Kongreson la 21-an kaj
22-an de majo 1994.

Ni proponas fondi organizan komitaton por inde arangxi la kongreson.
Gxis la fondigxo de la organiza komitato HEA pretas esti kunordiganto de
la preparlaboroj.Budapest, 02.02.1994.

Atendante viajn reagojn

Oszkar Princz, sekretario de HEA

***

Abonu  E-gazetojn! 

Cxe HEA (1368 Bp. Pf. 193):
---
Esperanto de UEA - 1000 Ft
Kontakto - 390 Ft
Heroldo de Esperanto - 1200 Ft

Cxe Libroservo Kft (1426 Bp. Pf. 54):
---
Norda Prismo - 1450 Ft
La Kancerkliniko - 1450 Ft
Monato - 3850 Ft

Cxe Eventoj (1675 Bp. Pf. 87):
---
Moskva Gazeto - 450 Ft
Rok'-Gazet' - 1100 Ft

La abonkotizojn sendu per rugxa posxtmandato, indikante vian adreson kaj
la gazet-nomon.

Labori profesie por esperanto

Kultura E-Asocio kaj Eventoj sercxas administranton-kunlaboranton por 4
gxis 8-hora cxiutaga laboro. Kontaktu nin telefone: 2907019

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

ANONCTARIFOJ
------------

Tarifo por unukolumna kadrita anonco kun 3 cm-oj de alto estas 30 NLG,
por ekssoclandanoj: 10 NLG (= 500 Ft).Unukolumna anonco 6 cm-ojn alta
kostas 60 NLG, por ekssoclandanoj: 20 NLG (= 1000 Ft). Dukolumnaj
anoncoj kostas duoble.

Tauxgaj materialoj pri firmaoj, aplikantaj esperanton povas aperi
senpage en la koncerna rubriko.

Movad- kaj privattemaj anoncetoj  de abonantoj, deziroj korespondi ks.
gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko la
redakcio ne garantias ilian tujan aperon.

Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje.

Tarifo por komercaj anoncoj, nehavantaj rilaton al esperanto, estas
duobla.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al
la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago.

* * *

La 8-an de januaro per sana kaj e-lingva ploro salutis la gepatrojn
Izabella, la dua filino en la sveda-hungara familio Csilla & Martin
Stread.
(Vardklockeg 12. S-62157 Visby, Svedio).

* * *

Esperantistoj el Gliwice organizos en majo '94 ekspozicion de
filatelajxoj, kaj petas helpon de kolektantoj. Rekompenco per speciala
filatelajxo preparata. Kontaktu: Pk.21, PL-44-101 Gliwice, Polio.

* * *

Frank Bucklej, la esperanta dramaturgo, regxisoro kaj prelegturneanto,
la 16-an de junio 1994 havos 80-jarigxan jubileon. Li bonvenigas
gratulkartojn de cxiuj esperantistoj, el kiuj poste planas arangxi
propagand-ekspoziciojn en bristolaj bibliotekoj. La gratulojn bv. sendi
al: Frank Buckley, 620 Filton Avenue, Bristol BS12 7LD, Britio.

* * *

Tutmonda Vegetarana Asocio, kiu eldonas la gazeton Esperantista
vegetarano, havas novan reprezentanton en Auxstrio:
s-ro Walter Klag, Rudolfnegrasse 8/11,A-1190, Wien.

* * *

Mi havas tradukojn de nia Himno "La Espero" angle, bulgare, cxehe, dane,
estone, finne, france, germane, hebree, hispane, hungare, ide, irlande,
itale, jide, kaltagxire, katalune, koree, makedone, nederlande, norvege,
pole, portugale, rumane, ruse. Kompletigojn, proponojn bonvenigus
Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34, H-5530 Veszto, Hungario.

* * *

Marco Bezzi, estrarano de IEJ edzigxis al Sylwia Janikowska el Polio
auxtune enTrento, Italio. Gratulojn kaj multajn felicxojn!

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

52-jara komencantino kun la tuta mondo: Margaret Adick, Kais.-Friedrich-
str. 163, D-47169 Duisburg, Germanio.

* * *

32-jara ingxeniero pri komputado: Ermani Sperandio Verissime, Rua
Marechal Deodoro 2568, BR-14091500 Riberao Preto, Sao Paulo , Brazilio.

* * *

14-jara lernanto, sxatanta sporton: Andre Luis de Silva, Rua Washington
Luiz 790 Vila Tamandare, BR-14085-190 Ribeirao Preto, Sao Paulo,
Brazilio.

* * *

Mi sercxas korespondan partneron, eksterlandan aux hungaran, kiu volas
fari ion kontraux la milito, - kaj sxatas uzi ankaux komputilon:
ifj. Jozsef Csoka, Petofi u. 9, H-4164 Bakonszeg, Hungario.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ
=====================================

6-A TASKFOLIO

   - 1. Jen la unua kaj lasta vorto de frazo. Faru almenaux ses
        kompletajn frazojn! Li ....... sandvicxojn. (3 poentpj)

   - 2. La literoj estas konfuzitaj. Rearangxu ilin! klocxadoo, zidaser,
        sukorkon (3 poentoj)

   - 3. Kiuj vortoj ne prezentas verajn estrojn? regnestro, lernejestro,
        fenestro, laborejestro, centestro, sekvestro (2 poentoj)

   - 4. Kion signifas la sekvaj mallongigoj: UEA, UK, HEA?
        (3 poentoj)

   - 5. Kion vi diras al frizisto, se vi havas tro longajn harojn?
        (3 poentoj)

   - 6. Sercxu la paron! La diferenco estas nur unu cxapeleto.sako,
        judo, peco, sango, sercxo, muso (3 poentoj)

   - 7. Kiu verkis la jenajn versojn? Skribu la sekvajn du versojn kaj
        titolon! Vagabond' de la mondo estas mi, / vaganta sur la ter'
        (3 poentoj)

La solvojn gxis la 22-a de marto 1994 sendu al:

Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo,
Nagy Lajos kiraly utja 30, H-3534 Miskolc, Hungario.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 gld (aere 76 gld) al la UEA-konto ELLS-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor