Eventoj n-ro 0052, 2/aprilo - '94,  retposxta versio
****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - STRATEG-IO - CxU NE EN SAK-STRATEGIO?
                      - Al realigo de lingve orientita instruado

Kluba vivo:           - Krizo en la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda?

Faka aplikado:        - La taskoj de la landa delegito de UMEA

Esperanto aplikata:   - Nova brosxuro pri kukoj kaj ne nur
                      - Kontakto sercxata

Arangxoj:             - 10-a Internacia Metodika Seminario
                      - Didaktika seminario pri esperanto-instruado
                      - Japana E-kongreso
                      - Esperantologia Konferenco
                      - TUTA '94
                      - Esperanto kaj naturo
                      - Kiel atingi Koreion?
                      - Flugkaravano al UK
                      - Post vizito al bordo de Bajkalo
                      - 3-a MELA

Movado:               - Internacia Kongreso de Instruistoj pri
                        Fremdlingvoj
                      - Letervesperoj en Samarkando

Libroj:               - Jxamborea lingvo

Reagoj:               - Emoj, malemoj kaj strangaj kialoj
                      - Pri la enketilo

ILEI:                 - "Tendaraj tagoj" kompletas
                      - Vizitu la Talento-lernejon!

Revuoj, gazetoj:      - Kulturaj Kajeroj

Hungara angulo:       - ***

Karaj legantoj!:      - ATENTON!

Historio:             - Streboj al internacia mono

Korespondi deziras:   - ***
ANONCO:               - *

Propagando:           - Umberto Eco pri esperanto

Movada humuro:        - Zamenhof kaj Doyle: paralelaj vivoj

Suplemento:           - Iom pri la esperanta gazetaro
                      - RESPONDECO DE REDAKTOROJ

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

STRATEG-IO - CxU NE EN SAK-STRATEGO?
====================================

Strategiaj demandoj estis vigle diskutataj dum la UK en Valencio;
lastatempe diversaj opinioj pri tiuj problemoj estis publikigitaj en la
revuo "Esperanto". Cxio tio elvokis cxenon de cirkuleraj leteroj de
pluraj movadaj aktivuloj. Ni represas kelkajn fragmentojn el tiu
korespondado, kiun kolektis Jxak le Puil en suplemento al la revuo "La

Kancerkliniko" n-ro 68.

El cirkulera letero de Humphrey Tonkin, aug.1993

Trafis min lastatempe eta negxosxtormo da leteroj pri la strategio de
UEA, precipe rezulte de la artikolo de Hans Bakker en la revuo
[Esperanto, junio '93], kaj nun lastatempe pro tiu de Ratkai [Esperanto,
jul.-auxg. '93].

Kvankam mi nun pli bone komprenas la starpunkton de Hans ol antauxe mi
komprenis gxin, (mi iom akre kritikis lian artikolon en lastatempa
parolado en nia landa kongreso [vd. Eventoj, 2/febr.'94]), mi ankoraux ne
komprenas kial disvastigo de Esperanto sxajnas al li tiel neakceptebla
celo. Jes, gxi ne estas adekvata aux suficxa, sed gxi estas unu elemento
en strategio nepre necesa. Laux mi, la tuta debato inter Hans, Mark
Fettes kaj aliaj estas esence sterila, cxar gxi ne rekonas, ke estas eble
samtempe apogi la nocion de disvastigo de Esperanto dum oni apogas la
nocion de gxia utiligo por pli ol lingvaj celoj (t.e. subtene al la bazaj
homaj rajtoj kaj la nocio, ke ekzistas alternativoj al solvado de homaj
malakordoj ol la senpensa bucxado). Temas ne pri aux-aux, sed pri
kaj-kaj.

Iagrade Mark pravas, ke estas malfacile igi el UEA kaj tegmenton kaj
aktivan intervenilon. Problemo pri la dua estas la fakto, ke tiu tegmento
estas esence tegmento super etmensaj landaj asocioj, kiuj ne deziras
kunlabori kaj ne deziras submetigxi al komuna internacia strategio. Tion
ni bele vidas en la Komitato de UEA, kies cxefa celo sxajnas esti evitado
de decidoj, kiuj povas havi efikon je universala strategio por la
internacia lingvo. <...>

Por mobilizi la homojn, parte oni bezonas idealismon, sed parte oni
bezonas vojojn al praktika utiligo de Esperanto. Necesas, ke ni multe pli
zorge analizu la cirkonstancojn, kiuj cxirkauxas nin, por bone decidi,
kiel entute mobilizi la homojn. Jen unu vojo:

1. La simpla mastrumado de la movado postulas amason da tempo. Sekve (a)
ni reduktu niajn rutinajn servojn, kaj (b) ni profunde sxangxu la
rilatojn en la LA.

2. Por redukti niajn servojn (a) la revuon ni pligrandigu kaj maloftigu,
(b) ni postulu pagon por farigxi delegito aux, alternative, ni abolu la
delegitan reton kaj aperigu anstatauxe adresaron, por kiu oni devu
pagi,kaj en kiu oni indiku kiajn servojn la koncerna homo estas preta
liveri
kaj kiujn bezonojn li/sxi faras.

3. Por gajni monon, ni aparte emfazu tiujn servojn, kiuj efektive
gajnigas al ni, precipe la libroservon. Ni pli sisteme utiligu la revuon
por vendi niajn servojn. La gvidantoj de la servoj ricevu parton de la
profitoj.

4. Ni ellaboru tute novan formon de interkonsento kun LA, laux kiu ili
utiligas niajn decentre liveritajn servojn, kaj ili regule kunlaboras kun
ni. Ni konsideru la teritoriojn de la LA kiel terenojn por merkatumo, kaj
ni dividu eventualajn profitojn kun la LA. Eventuale temu pri du specoj
de LA: tiuj, kiuj estas pretaj regule kunveni kun oficistoj de CO kaj
detale kunlabori kun ili, kaj tiuj, kiuj estas simple en informa rilato.

5. Ni kreu edukan fakon, eventuale kun du brancxoj. Unu brancxo instruu
esperanton, per plej diversaj metodoj kaj liversistemoj. Gxi enpenetru
tiujn landojn, kiuj ne havas LA. Gxi postulu monon por la kursoj, kaj gxi
havu ekzamenan sxtuparon, tiel ke homoj povu supreniri laux tiu sxtuparo,
kiu estu samtempe longa kaj konkurenciga. La nivelon de atingo ni aperigu
en la Jarlibro apud la nomoj tie listigitaj (ktp., ktp.).

6. La dua brancxo de nia eduka fako, kaj la pli grava, fokusigxu je
livero de lertoj kaj klerigajxoj, ligitaj al la mondo de laboro. Ni
proponu precipe kursaron kaj diplomojn pri administracio kaj managxado,
ekzemple en meza kaj orienta Euxropo, utiligante la talentojn ene de
esperanto-movado, eventuale en kunlaboro kun universitatoj. Ni pretigu
tauxgajn manlibrojn, eventuale tradukante ilin el aliaj lingvoj. Ni ne
timu eniri regionojn, kien la anglalingvanoj apenaux penetris. Kaj kiam
iu nova eduka bezono ekestas en difinita parto de la mondo, ni havu niajn
homojn, kiuj eniru tiun brecxon. La celo de la tuto estu gajnado de mono
- sed por utiligo de lokaj gastigadaj adresoj, kaj per pago de modestaj
honorarioj, ni povus multon gajni. Efektive, nia movado ebligas al ni
rapide kaj efike reagi - kontraste al la elefante pezaj kaj malrapidaj
okcidenteuxropanoj kaj usonanoj.

7. Ni dauxrigu kaj ecx fortigu niajn kontaktojn kun internaciaj movadoj
amikaj, cele al kunlaboro, sed ni cxiam klopodu emfazi la praktikajn
eblecojn de Esperanto (ni povas liveri tion kaj tion), anstataux simple
kondicionali (se vi farus jenon kaj jenon, Esperanto povus esti utila al
vi).

8. Anstataux rigardi unuopajn iniciatojn de unuopaj esperantistoj jen kaj
jen en la movado kiel konkurencantojn aux sentauxgulojn (Akademio San
Marino, CDELI ktp.), ni lauxeble kunlaboru kun ili. Akademio San Marino,
ekzemple, povus bele funkcii kiel nia eduka fako, aux CDELI povus
transpreni difinitajn funkciojn de CED.

9. Ni komprenu, ke cxio cxi postulas laboron, kaj ni estu pretaj
liberigxi je tiuj, kiuj promesas labori kaj poste ne liveras.
Aliflanke, ni estu pretaj kompensi (mone, morale) tiujn, kiuj bone
laboras.

El Cirkulera letero de Renato Corsetti, auxg. 1993

<...> Mi efektive kredis, ankaux antaux la lastatempaj artikoloj pri
strategio kaj antaux la letero de Hans, ke necesas respondi al la
nuntempo, retrovi la nunan tauxgan respondon al la cxiama demando:
"sed finfine, kial mi lernu Esperanton?".

Kaj mi opinias, ke gxuste homoj kiel ni devus doni (aux almenaux instigi
aliajn, por ke ili donu) tiujn respondojn, cxar alie la venontjarcenta
granda Enciklopedio pri Esperanto kaj Similaj Utopioj (kiu, kompreneble,
aperos en la angla) en la cxapitro "la sendangxera lingvo" prijugxos tre
negative gxuste nin, la homojn, kiuj lasis la utopion drivi gxismorte.
<...>

Mi pensas, ke se ni sukcesus havi ideon, la rimedoj sekvus, kompreneble,
kaj mi aparte celas Markon kaj Hanson, estraro, kiu atendas, ke la Centra
Oficejo pensu kaj faru, laux mi trompas sin mem. Ne estas tasko de
oficistoj fari tion, kion la Komitato kaj la Estraro devas fari.
Aliflanke mi certas, ke gxenerala direktoro (mi ecx riskus diri
"direktisto", se vi promesos ne montri mian leteron al Bernard Golden),
kiel Simo, certe stirus la rimedojn de la oficejo laux la linio
cxi-supra, kaj ke redaktisto, kiel Ertl, certe donus spacon en la
revuo. <...>

El letero deHumphrey Tonkin alRenato Corsetti, sept. 1993

Vi certe pravas, ke la nuna momento estas multe pli oportuna por
agado cxe UN ol tiu de antaux iom da jaroj - kaj ke ni ne tion faras.
<...>

Aliflanke, se la UN-agado tiel ekskluzive dependas de mi, tio signifas,
ke aliaj niaj kolegoj ankaux ne okupigxas pri UN, do, ke la movado
gxenerale gxin neglektas. <...>

Sed se ni ne profunde sxangxos la strukturon de nia t.n. Asocio, ni
neniam sukcesos meti nin en situacion ekspluati ion ajn. La Komitato
denove en Valencio montris sian kompletan mankon de laborkapablo; la
landaj asocioj restas egale izolitaj unu de la alia, kiel cxiam; niaj
estraranoj ecx publike montris sian mankon de unuanimeco kaj sento de
direkto. Sincere dirite, mi ne havas ajnan ideon, kian vojon sekvas UEA,
kiujn celojn gxi havas, kiujn idealojn gxi subtenas.

Vi proponas al mi, ke mi ree ensaltu la Asocion. Unue, mi ne povus tion
fari en mia nuna okupo, kiu plenigas mian tutan tempon. Due, mi preferas
salti en nagxbasenojn, kiuj jam enhavas akvon, anstataux salti en
malplenan (sen difektigi la maleolojn) kaj poste sercxi la akvon.
Mallonge dirite, la nuna strukturo de UEA miaopinie garantias
malsukceson.

Kvankam mi komprenas, kial la estraro deziras profunde ekzameni la celojn
kaj vojojn de UEA, mi timas, ke gxi tion faras aux pro naiva supozo, ke
se oni amasigas suficxajn cerbojn, neeviteble iom da sagxo elfalos, aux
pro tio, ke gxi mem ne scias kion fari. Mi gxojas, ke la homoj almenaux
pretas fronti kelkajn malfacilajn demandojn de la movado, sed mi
malkvietas, cxar mi vidas la tempon fordrivi - kaj la samideanojn same.

Plenan kolekton de la artikoloj kaj leteroj pri la strategiaj problemoj
("La Kromkancerkliniko-10" , 1993) eblas mendi kontraux 24 FRF cxe

Jxak le Puil, "Les Cocherats",
F-18210 Thaumiers, Francio.
UEA-konto: KLIK-G.

*************************************************************************

Al realigo de lingve orientita instruado
========================================

LOI (Lingve Orientita Instruado) estas projekto de la Akademio Internacia
de la Sciencoj San Marino (AIS), kiu celas plifaciligi kaj
plirapidigilernadon de fremdaj lingvoj en bazaj lernejoj pere de anticipa
lernado de Esperanto dum proksimume 100 horoj. En 1993/94 lernojaro AIS
intencis disvolvi la projekton en Euxropo kaj altiri al gxi atenton de la
Euxropa Komunumo. La praktiko montras, ke landoj de la Euxropa Komunumo
estas ne pretaj por la eksperimento kaj en la menciita jaro gxi sukcesis
komencigxi nur en kelkaj tieaj bazlernejoj, cxefe en Italio. Tamen plej
aktive aligxis al la eksperimento kelkaj reformlandoj de la ruslingva
zono, unuavice mem Rusio - dank' al organizaj penoj de la regiona AIS-
filio - AsAIS, kies agado kovras teritorion de la eksa Sovetio. Junie
'93 en la ukrainia urbo Slavjansk surbaze de la loka Akademia Centro
AsAIS okazis la 1-a Seminario Internacia de LOI - LOI SI-1 (vd. Eventoj
1/sept/'93) por bazlernejaj esperantistoj-instruistoj, kun la celo
revizii la fortojn kaj eblecojn por la afero tute nova kaj nekonata;
oficiala instruado de Esperanto propedeuxtikcele. Malgraux foresto de
tauxgaj lerniloj, aprobita metodiko, unueca sistemo de testado kaj
sperto, 18 instruistoj riskis komenci la eksperimenton jam en 1993.

Do, hodiaux la eksperimenton en la Ruslingva zono partoprenas 18
instruistoj en 15 lernejoj en Rusio, Belorusio, Kazahio, Ukrainio kaj
Uzbekio. La laboro pasas en 10 unuaj, 5 triaj, 3 kvaraj kaj 2 kvinaj
klasoj. La lernota lingvo cxefe estas la angla, sed ankaux la germana kaj
franca (po du klasoj).

Komence de februaro '94 en Peterburgo okazis LOI SI-2, kiu kolektis 35
interesantojn, inter ili 9 eksperimentantojn. La kerno de la programo
estis montraj lecionoj. Ceteran laboron de la seminario konsistigis
spertintersxangxo. LOI SI-2 konvinkis, ke la eksperimento en la Ruslingva
zono vere funkcias...

Al realigo de lingve-orientita instruado
----------------------------------------

La lancxinto de LOI-eksperimento - AIS - proponis konsideri la jaron
1993/94 kiel "pilotan" (t.e. preparan), cxar tiun jaron ankoraux
nesuficxe da landoj engagxigxis kaj en la Ruslingva zono estis nenia
materia, financa kaj teoria bazo por normala kaj amasa laboro. Tiu jaro
baldaux finigxos. Kaj kio plu? Cxu la situacio sxangxigxis tiel, ke oni
povu trakti la sekvan lernojaron eksperimenta?

Koncerne la Ruslingvan zonon ni povas diri jenon. Dum la "pilot"-jaro
instruantoj akiris sperton labori, inventante survoje, bazante sin sur
propra entuziasmo kaj kapabloj. Por kiuj tiu sperto estis negativa, ne
plu riskos. Aliaj maturigxis, kaj pluraj el ili ne cxesos la laboron
sendepende de la sorto de la eksperimento. Sed la situacio pri lerniloj,
unueca metodiko ktp. neniel sxangxigxis. Pro tio AsAIS ne opinias sin
rajta sola propagandi la aferon por la eksperimenta jaro. Tamen se AIS
sukcesos aligi landojn de la Euxropa Unio kaj akiri financan subtenon por
LOI-projekto (por sxangxi la situacion pri lernil-eldono ktp. ankaux en
Ruslingva zono), AsAIS kapablus allogi por la Euxropa projekto alian
kvanton da lernantoj, speciale por la lernojaro 1995/96 (se dum la jaro
1994/95 oni instruos la instruontojn).

Ni proponas al cxiuj instruistoj pograndkvantan intersxangxon de
porinfanaj libroj kaj lerniloj kontraux eldonoj de AsAIS laux prezoj de
UEA-katalogo tio estos la plej bona helpo al niaj instruistoj.

Sendepende de la sorto de AIS-projekto, sekvajare ni dauxrigos la
laboron. Kaj en tio al instruistoj, kiuj ja estas cxefe aktivaj
movadanoj, sendube helpas la movadaj spertoj. Aliflanke, la instruistoj
jam nun penas ne nur resti en la "propedeuxtikaj" kadroj de LOI-
projekto, sed "movadigi" siajn lernantoj, kio, sendube, ligas la aferon
al Esperantujo. Do, AsAIS invitas cxiujn interesitojn el diversaj
landoj - e-instruistojn, e-lernejanojn, ties gepatrojn - partopreni la
3-an LOI SI, kiu okazos 23-an - 30-an de junio en Peterburgo kaj
antauxvidas spertintersxangxan seminarion, montrajn lecionojn,
diversmetodajn kursojn, infanan tendareton (kaj ankaux turisman
programon). Mi volonte komunikos pliajn detalojn.

Irina Goncxarova,
RUS-143000, Odincovo-2, a/ja 102.
Tel. +7-095-5930575;
fakso +7-095-2926511 box 7790.

*************************************************************************

KLUBA VIVO
//////////

Krizo en la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda?
===============================================

Tiu cxi artikolo malfermas serion, kiun verkis Bernard Golden pri la
klubaj problemoj. En la sekvaj numeroj ni dauxrigos publikigadon de la
serio, same kiel de aliaj artikoloj, dedicxitaj al vivo de e-kluboj.

La Red.

Dum la pasintaj jaroj plioftigxis diskutoj en esperanto-publikigajxoj pri
la rolo de la loka grupo en la e-movado. Unuj argumantas, ke pro
sxangxigxintaj cirkonstancoj la malgranda e-rondo jam ne povas plenumi la
samajn funkciojn, kiujn gxi faris antauxe. Tiuj societoj jam perdis sian
altirkapablon, do oni devas sercxi alispecan organizan strukturon por
kunligi esperantistojn kaj eduki ilin lingve kaj ideologie. La
kontrauxuloj de tiu vidpunkto insistas, ke unuigxoj de esperantistoj sur
la loka nivelo estas la tradicia bazo de la tuta e-movado. Nur tiuspecaj
organizajxoj povas doni al individuaj esperantistoj la eblecon senti, ke
ili estas parto de vivanta parolkomunumo interkomunikigxanta per la
internacia lingvo kaj aktive celanta solvi la problemon de tutmonda
komunikado trans lingvajn barilojn. La solaj esperantistoj, kiuj sxajne
ne bezonas tiun socian cxirkauxmedion, estas la izoluloj.

Por montri la negativan flankon de la demando, mi deziras priskribi miajn
travivajxojn cxe kvin grandurbaj kluboj, kies agado, aux malagado,
sxajnas apogi starpunkton de tiuj, kiuj opinias, ke jam estas tempo
enterigi la lokan grupon. Oni ne forgesu, ke la tri cxefaj funkcioj de
loka esperanto-societo estas informado, instruado kaj praktika aplikado
de esperanto, kaj tiuj cxi agadoj devas havi kiel finan celon la
gxeneraligon de la uzo de la internacia lingvo por cxiuj internaciaj
rilatoj. Se loka organizajxo faras pozitivan agadon sur tiuj terenoj, oni
povas defendi gxian ekzistorajton.

Tipaj aux netipaj esperanto-kluboj?
-----------------------------------

Okaze de unu el miaj vojagxoj en Euxropo, mi restis iom pli ol unu jaron
en urbo, kies klubo jam festis sian 75-jaran jubileon. Iun fojon, mi
menciis al unu el la membroj, ke estas agrabla surprizo por mi vidi 50
aux 60 homojn en la kunvenejo. "Ne kredu, ke tio estas granda nombro", li
respondis. "Antaux la milito venis 200! Sed nun ni estas grizhara grupo".
Tion diris al mi samideano, kiu mem estis grizhara, do li sciis, pri kio
li parolis.
En alia urbo, dum multaj jaroj mi estis la plej juna partoprenanto en la
agadoj de la loka societo. Mi povis observi, kiel tiu grupo unue stagnis
kaj poste regresis, cxar iom post iom la aktivuloj farigxis eks-aktivuloj
kaj fine forpasis. Dume, ne alvenis la tre bezonata "nova sango". De
tempo al tempo levigxis feblaj vocxoj bedauxrantaj la malkuragxigan
retroevoluon, sed ili ne auxdigxis pro la superbrua krokodilado de la
eternaj komencantoj. "Ho, se vi nur estus en la klubo antaux dudek jaroj,
kiam d-ro K* estis la gvidanto! Tiam nia agado estis tre vigla", diris la
klubanoj. Oni tiel ofte rakontis al mi pri la mirinda d-ro K*, ke mi
komencis kredi, ke vere ekzistis iu ora, aux pligxuste, verda epoko en la
historio de tiu grupo kaj, kiel cxiuj tiaj epokoj, gxi estas neniam
revenigebla.

En alia lando mi frekventis societajn kunvenojn dum preskaux tri jaroj
kaj ofte auxdis pri alia glora periodo, kiam eminenta euxropa
esperantisto venis al la urbo kaj sukcesis aktivigi la tieajn samideanojn
- sed nur provizore. Kiam tiu regxisoro forlasis la scenejon, la
restantaj aktoroj tuj forgesis siajn rolojn kaj gxis hodiaux gardas nur
agrablajn memorojn pri la spektaklo.

Aliloke mi spertis, ke loka grupo, kiu ne plenumas signifoplenan laboron
por atingi movadajn celojn, tamen povas havi tre agrablajn kunvenojn. Dum
multaj monatoj mi gastis cxe klubo, kiu arangxis bonajn programojn en tre
tauxga ejo kaj pliagrabligis la etoson per kaftrinkado kaj kukmangxado.
Mi supozas, ke tiuj samideanoj ankoraux dumbabilade bonguste trinketas
kaj frandetas, sed ili certe estas malpli multnombraj, ol antaux
kvaronjarcento. Ankorauxfoje temas pri pliagxaj personoj, kies kunvenoj
tiutempe - laux la onidiro - estis bojkotitaj de la esperantista junularo
en tiu urbo. Cxeestinte kelkajn kunvenojn de la junular-grupo, mi
rimarkis, ke ili ne kapablas organizi ecx la plej simplan programon, sed
cxiuj tre vigle krokodilis dum la tuta vespero.

Rondon, kiu vere montris fosiliigxon, mi trovis en alia grandurbo.
Anstataux prezenti programon, la anoj sidis cxirkaux tablo kaj rakontis
siajn travivajxojn en Esperantujo en la bela tempo "antaux la milito".
Por kelkaj temis pri la unua mondmilito! Ne cxeestis ecx unusola homo,
kiu naskigxis post la dua mondmilito. Vane mi atendis informigxi pri la
nuntempaj agadoj de la grupanoj; la prezenca kaj futura verbtempoj mankis
en la konversacio. Mi devis tiri la konkludon, ke tiu grupo ne plu havas
estontecon.

La cxi-supraj skizoj pri kelkaj lokaj grupoj eble sxajnas deprimaj, sed
ili ne estas troigaj. Mi citis ilin por reliefigi la senelirejan
situacion, kiu povas rezulti, se la agado de e-societo cxesas evolui
pozitive kaj lauxtakte kun la nuntempa vivo. Kiam klubanoj ne plu
interesigxas pri la fina celo kaj laboras nur por atingi memkontentigxon,
oni rajtas nomi ilin sektantoj. Organizajxo, kiu ne sukcesas adaptigxi al
novaj cirkonstancoj, pravigas la mornan prognozon pri iompostioma
vegetado kaj sxtonigxo. En la sekvaj artikoloj mi provos diagnozi kelkajn
simptomojn de societaj malsanoj.

Bernard Golden

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

La taskoj de la landa delegito de UMEA
======================================

Por plibonigi nian organizan laboron ni petas niajn landajn delegitojn
agadi laux la jenaj instrukcioj:

1. UMEA bezonas pli grandan membraron, tial ni proponas varbi membrojn en
   diversaj institutoj, hospitaloj, sanatorioj ktp. Precipe ni proponas
   membrigi profesorojn, elstarajn medicinistojn, rektorojn, dekanojn,
   kiuj instigas ankaux aliajn kolegojn aligxi al UMEA.

2. Sur la tereno de propagando estus bone arangxi prelegojn pri la lingvo
   esperanto, pri la faka movado en hospitaloj, institutoj. Precipe en la
   medicinaj universitatoj inter la studentoj oni devos varbi junajn
   membrojn.

3. En la fakaj medicinaj revuoj oni aperigu varbajn artikolojn pri
   esperanto, pri UMEA, pri la senperaj kontaktoj. En kelkaj artikoloj
   estu mencio pri la regulaj internaciaj esperantaj konferencoj.4. Landa
   delegito de UMEA kolektu la kotizojn. Samideanoj, kolegoj,
   popularigu lauxeble enlande la rolon kaj la manifestigxon de UMEA,
   gxian sciencan kaj informan eldonajxojn - Medicina Internacia Revuo,
   scienca organo de UMEA kaj Medicina Kuriero, informbulteno de UMEA.
   Abonu kaj abonigu la eldonajxojn de UMEA!

5. Por administraj elspezoj la Landa Delegito rajtas uzi iom da sumo el
   la kolektita mono post la interkonsento de la estraro. Tial mi
   proponas gvidi kasolibron kaj registrolibron por la posxtaj sendajxoj.

6. Tre grava tasko estas la regula kontakto kun la estraro de UMEA, cxefe
   kun la sekretario, kiu kunakordas la laboron de la landaj delegitoj.
   En financaj temoj oni turnu sin al la kasisto.

D-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA

el "Medicina kuriero", 19.12.1993-20.02.1994

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Nova brosxuro pri kukoj kaj ne nur
==================================

Rezulte de la 2-a kukoklacxo en Lepsiko (25-28.02.1994) same, kiel
pasintjare, aperis 30-pagxa brosxuro pri kukoj. Gxi enhavas, krom la
receptoj, interesajn historiajn notojn pri Lepsiko, opiniojn pri movado
ks., priskribojn de diversaj ludoj, utilaj por klub- kaj
arangxorganizantoj. Gxi estas havebla kontraux nur 3 IRK cxe la
kukoklacxorganizinto kaj eldoninto:

Wolfram Diestel,
Bauevereinsstr. 3, D-04416 Markkleeberg, Germanio.

*************************************************************************

Kontakto sercxata
=================

Hu Renkui, fabrikestro, dez. korespondi tutmonde pri eblecoj kunlabori
por produkti fridujajn aparatojn.

Bonvenas ankaux investado kaj modernaj ekipajxoj. Kontaktadreso:

Shenzhen Kaiguan Peijian chang,
315614 Ninghai, Zhejiang, Cxinio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

10-a Internacia Metodika Seminario
==================================

10-a IMS okazos en Vijandi (apud Tallinn), Estonio, la 10-an -21-an de
julio 1994.

Oni esploros la temojn pri intensaj lingvokursoj por junuloj kaj
plenagxuloj (i.a. celkursoj) kaj faka terminologio en la pedagogia kampo.

Konferenca kotizo - 10 USD por reformeuxropanoj, 50 USD por aliuj;
logxado de 3 gxis 15 USD por tranokto (depende de la kondicxoj), mangxoj
pagendos rekte en restoracioj.

Kontribuproponojn (prezentado ne pli ol 30-minuta!) sendu al:

ILEI, d-ro Till Dahlenburg,
Feldstr. 13, D-19142 Bruel, Germanio.
Tel. +-49-38483-528.

Aligxilojn petu cxe kaj sendu al:

S-ino Zsuzsa Barcsay,
Bem Rakpart 25 B, H-1011 Budapest, Hungario.
Tel. +36-1-2012342.

*************************************************************************

Didaktika seminario pri esperanto-instruado
===========================================

Pola Sekcio de ILEI kaj esperanta infana kant-danca ensemblo "Silezio"
organizas inter 25.06 kaj 02.07.1994 didaktikan seminarion en Limanowa.

Estas invitataj cxiuj e-instruistoj, e-instru-antoj/ontoj, e-aktivuloj
por lerni aux perfektigi sian instru-metodon kaj agrable ripozi en
senkrokodila societo. Arta programo kaj folkloraj amuzajxoj.

La partoprenkotizo - 1.200.000 zlotoj, inkluzivas logxadon en luksa
hotelo kaj mangxadon, kiun eblas pagi surloke. Ekskurso al Zakopane
pagendos aparte.

Aligxiloj kaj pluaj informoj cxe:

Hanna Kwasniewicz,
ul. Wieniawskego 10/48, PL-43-110 Tychy, Polio.
Tel. +48-118-6714.

*************************************************************************

Japana E-kongreso
=================

Informilo en esperanto haveblas cxe la organiza komitato de la Kongreso:

p/a Japana Esp.-Instituto,
Waseda-mati 12-3, Sinzyuku-ku, Tokio 162,Japanio.
Fakso:+81-03-3203-4582.

*************************************************************************

Esperantologia Konferenco
=========================

Esperantologia Konferenco, kiu kutime okazis en UK, ankaux cxi-jare
okazos. Tamen gxiaj diversaj trajtoj cxi-foje en la 79-a UK en Seulo
estos aliaj, ol antauxe, kiam D. Blanke pri tio okupigxis.

Cxi-jaran konferencon preparas grupo de koreoj, nome d-ro Bak Giuxjan,
s-ro Ho Song, s-ino Kim Uson, helpate de s-ro Lee Jung-kee, sekretario
de LKK de la 79-a UK.

1. Por gxi oni elektis temon "Esperanto el Azia Rigardo".

2. En la tago de la konferenco, antauxtagmeze, oni auxskultos prelegojn
   pri lingvistikaj studoj dum cx. tri horoj, kaj posttagmeze oni havos
   simpozioforman diskutadon pri ne pure lingvistikaj studoj, same tri
   horojn.3. Pri la enhavo de cxi tiu konferenco la grupo raportos post
   la UK kaj brosxurigos gxin por eldoni.

Cxiuj interesitoj pri la konferenco estos bonvenaj kaj la grupo estas
preta ricevi cxiajn konsilojn kaj kunlaboremojn por la sukceso de la
konferenco. Tiuj, kiuj deziras partopreni en la konferenco, estas petataj
kontakti la preparan grupon per cxi tiuj adresoj:

Korea E-Asocio,
CPO Kesto 4258, Seulo 100-642, Koreio;
tel. +82-2-614-5784;
fakso +82-2-614-5785.

Ho Song, Chamsil Chugong apt. 345-303, Chasmil 3-dong Songpea-gu, Seulo
138- 223,
Koreio;
tel./fakso +82-2-786-4519.

*************************************************************************

TUTA '94
========

En la pitoreska regiono de Vratna Valo apus Zilina, Slovakio okazos en la
tagoj 31.07 - 06.08.1994 la 16-aj Turismaj Tagoj (TUTA). Por
partoprenontoj estas preparataj turismaj ekskursoj diversgradaj laux
komplikeco, tuttaga busa ekskurso, ricxaj vesperaj programoj.

Plena kotizo de 150 gxis 430 DEM (depende de la kondicxoj kaj lando);
antauxaj partoprenintoj gxuas rabaton; neparolantoj esperante pagas
lingvan alpagon 10 DEM.

Aligxlimdato - 30.04.1994.

Pliaj informoj cxe:

Esperanto-klubo,
P.O.Box B-152, SK-01241 Zilina, Slovakio.

*************************************************************************

Esperanto kaj naturo
====================

Naturprotekta seminario Esperanto kaj naturo okazos en spirita centro AMO
en urbeto Vosu (norda Estonio) 25.06 - 02.07.1994. Aligxkotizo 20 USD
(post 01.05 - 30 USD), tranoktado en hoteloj cx. 5 - 8 USD po nokto.
Vizitoj al naturparkoj ktp.

Aligxadreso:

August Kilk,
Mere 83 - 3, EE-2126 Vosu, Estonio.

*************************************************************************

Kiel atingi Koreion?
====================

Trajnkaravano al IJK

Ekveturo el Moskvo 11.06, alveno al Cxonan la 30-an. Survoje la
karavavanoj partoprenos en Krasnojarsk ORSEJT-on (Orienta Somera
Esperanta Tendaro) kaj povos halti por kelka tempo en Pekino por
konatigxi kun la urbo. Survoje en trajno diversaj aktivecoj, inkluzive
kurson por komencantoj.

La trajnbileto de Moskvo gxis Pekino, kun halto en Krasnojarsk, 155 USD,
pagendaj en Moskvo. El Pekino al Koreio oni veturos komence per trajno,
poste per sxipo, kio kostos cx. 100 USD.

Kontaktu:

Jan van der Vliet,
Hebriden 8, NL-3524 Utrecht, Nederlando.
Tel. +31-30-896224,
fakso +31-30-6826186.

*************************************************************************

Flugkaravano al UK
==================

Flugkaravanon al la 79-a UK en Seulon kun kvartaga vizito de Japanio
(efektive la unuan japanan AIS-sesion aux turisman programon en Tokio)
organizas 22.07 - 05.08 1994 la eduka entrepreno de

d-ro Petro Chrdle:
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Tel./fakso +42-2-9912126.

*************************************************************************

Post vizito al bordo de Bajkalo
===============================

en la 4-a renkontigxo "Euxropo-Azio" eblas atingi UK-on en Seulo. Tiam la
programo aspektos jene: trajna vojagxo Moskvo-Irkutsk (eblas kun halto en
Jekaterinburg kun konatigxo kun la urbo), partopreno en Euxropo-Azio,
trajna veturo Irkutsk-Habarovsk, aviadile de Habarovsk al Seulo. Informoj
cxe:

Pk. 67, RUS-620077 Jekaterinburg, Rusio.
Fakso +7-3432-518647 Esperanto 224501.

*************************************************************************

3-a MELA
========

De la 11-a gxis la 15-a kaj de la 21-a gxis la 31-a de julio 1994, t.e.
inter KISO en Marburg, Germanio (04-10.07) kaj IJS en Koszeg, Hungario
(15-21.08) kaj post la lasta, denove okazos MEmzorga LAgumado 34
kilometrojn sude de Budapesxto. Estos neorganizita senzorga kunestado en
sovagxa tendumejo kun (lauxplacxe) nuda aux vestita lag- sun- kaj
sxlimbanado. Pliaj informoj cxe:

Andi Munchow,
Oberstr. 15, D-30165 Hannover, Germanio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Internacia Kongreso de Instruistoj pri Fremdlingvoj
===================================================

En la kongrescentro en Hamburgo (Germanio) fine de marto okazis kune la
kongresoj de instruistoj pri fremdlingvoj, tiu de la germanaj instruistoj
kaj la tutmonda. La instruistoj de Esperanto partoprenis gxin.

En la preparlaboroj la kontaktoj inter la supro de Germana Esperanto-
Asocio kaj la fakorganizajxo de instruistoj estis ne tre sukcesaj. La
postaj intervenoj de lokaj prilaborantoj donis pli bonan rezulton. Ankaux
tiam kunorganizanta instruisto pri fremdlingvoj deklaris, ke Esperanto
trovigxas ekster la intereskampo de liaj samprofesiuloj. Tamen la
klopodoj rezultigis la enmeton de prelego de d-ro Till Dahlenberg en la
kongresprogramon.

En la oficiala programafisxo, en la kongreslibro kaj en informslipo
antaux la uzata salono trovigxis la anonco, ke tie prezentas siajn
argumentojn "Germana Esperanto-Asocio" (en germana lingvo). Tio pruvas,
ke la unuaj kontaktoj de tiu cxi Asocio tamen restis en la memoro de la
kongresorganizantoj. Kaj la vorto "Esperanto", tikla por la instruistoj
de fremdlingvoj, aperis oficiale.

La prelego altiris dekduon de auxskultantoj; do, gxi apartenis al la
malgrandaj kunvenoj, da kiuj estis multe. D-ro Dahlenburg parolis pri
Esperanto kaj gxiaj ebloj en socioj de pluraj fremdlingvoj, do li
pritraktis la situacion en la nuntempaj lernejoj kaj en la unuigxanta
Euxropo. La avantagxoj de la solvo de la lingvoproblemo per Esperanto
farigxis tute evidentaj.

Post la prelego kaj ioma diskuto la auxskultintoj rigardis
libroekspozicion, disponigitan de la Asocio de Germanaj Esperanto-
Instruistoj, kies du estraranoj cxeestis la kunsidon. Ecx libroj estis
venditaj, i.a. la nova franclingva verko pri Esperanto de Claude Piron.
La tuta arangxo dauxris unu horon kaj duonon.

La partopreno de esperantistoj en tiu cxi kongreso montrigxis grava, cxar
la kongresanoj ne povis pretervidi la koncernajn informojn, do ili vidis
Esperanton kiel cxeestajxon dum pritraktadoj de instruistoj pri lernejaj
fremdlingvoj. Ke tio estas tute komprenebla afero, scias esperantistoj;
sed la eksteruloj devas ankoraux lerni tion. Al tio kontribuis la cxi-
jara kongrespartopreno.

D-ro Werner Bormann

*************************************************************************

Letervesperoj en Samarkando
===========================

Samarkandaj esperantistoj preparas nun du internaciajn leter-vesperojn:

auxguste de 1994 - memore al 600-jarigxo de eminenta astronomo kaj sxtat-
aganto Ulugbek (nepo de Tamerlan), kies jubileo estas celebrata cxi-jere
sub auxspicio de Unesko, kaj septembre 1994 - dedicxe al la 3-jara
datreveno de sendependigxo de Respubliko Uzbekistan.

Cxies tiutemaj kontribuoj (salutleteroj, nacilingvaj artikoloj, libroj,
dokumentoj pri la epoko de Timuridoj, Ulugbek, Uzbekio ktp.) estas tre
bonvenaj. La organizantoj pretas rekompenci la sendajxojn lauxdezire per
uzbekiaj memorajxoj. La plej interesaj materialoj estos publikigitaj en
nacilingva gazetaro. La adreso:

Esperanto-klubo,
Pk. 76, UZ-703000, Samarkand, Uzbekio.

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Jxamborea lingvo
================

"Jxamborea lingvo" estas la titolo de libreto de J. K. Hammer por instrui
la internacian lingvon esperanto al skoltoj. Per la eldono oni intencas
servi al la idealoj de de la skolta kaj esperanto-movadoj.

La nova eldono aperas okaze de partopreno de Skolta Esperanto-Ligo (SEL)
en la Euxropa Jxamboreo 1994 kaj Monda Jxamboreo en 1995, ambaux en
Dronten, Nederlando.

La libro jam havis du oficialajn eldonojn en 1968 kaj 1969, kaj poste
estis plurfoje represita aux kopiita, se tio montrigxis necesa, kaj donis
gxojon al skoltoj el cxiuj kontinentoj. La nuna eldono havas iom pli
vastan enhavon kaj tute novan aspekton. Gxi havas 124 pagxojn kaj estas
ricxe ilustrita.

SEL klopodis doni al la libreto kelkajn specialajn ecojn. Pro la fakto,
ke gxi estas destinata por junuloj, la prezo ne estas alta. Sed se en iu
lando estas problemoj gxin akiri, SEL povas doni permeson represi gxin
surloke. La litertipoj kaj preskvalito permesas fari tion per ecx la
malplej bonaj kopiiloj.

La prezo estas 6 NLG plus afranko. Mendu cxe:

SEL,
Postbus 433, NL-1500 Ek Zaandam, Nederlando.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Emoj, malemoj kaj strangaj kialoj
=================================

La frontpagxa artikolo de Germain Pirlot (Eventoj n-ro 50) havis la
titolon "kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj?".
Nu, klare "ili" foje ja kunlaboras, sed tial la demando Kial foje ne
deziras kunlabori? estas ecx pli interesa. La sola respondo, kiun
proponas s-ro Pirlot, estas "versxajne cxar ne temas pri tradiciaj
klubajxoj". Tamen liaj ekzemploj levas en mia kapo aliajn demandojn.

"Tedegis aliajn partoprenantojn per sencxesaj klopodoj esperantigi ilin".
Cxu tio vere surprizu nin? Ja niaj verdaj pastroj dauxre predikas al ni,
ke nia sankta devo estas esperantigi la homaron por savi gxin de la
infero, kaj nin mem de la kolektiva morto. Sed cxu vi mem estas
konvinkita tiumaniere? Cxu estas tro hereze proponi, ke plej gravas
diskonigi la ekziston kaj vivon de esperanto kun kontakteblecoj, lasi ke
tiainklinaj homoj venu al ni, kaj klopodi ke tiuj homoj sentu sin hejme
inter ni?

"Ne eblas trovi en Bruselo samideanon por helpi kun korespondado dum 2 -
3 horoj monate". Nu, tre multaj homoj senpage helpadas en plej diversaj
movadoj kaj organizoj. Mi ne scias, kiel oni petis en Bruselo, sed se oni
proponus al mi esti ano de grupeto, kiu kunsidus unufoje monate por
respondadi, mi pli volonte akceptus, cxar mi atendus pli da amuzo kaj
helpo.

"Rifuzis pro strangaj kialoj". S-ro Pirlot ne mencias la "strangajn
kialojn" - bedauxrinde, cxar certe ili (aux, se tiuj estis pretekstoj, la
veraj kialoj) estas vere pripensindaj: ja gxuste pro ili fiaskis la
kunlaboro!

Ja gravas informi ankaux pri malsukcesoj, sed ne tre helpas simple diri,
ke "ili" (kaj foje ja "ili" estas "ni") "ne deziras" kunlabori. Ja facile
estas plendi pri manko da kunlaboremo - pli malfacile, sed multe pli
grave estas provi eltrovi la kialojn, por povi arangxi la aferojn tiel,
ke ni povu pli volonte kaj pli agrable kunagadi.

Majk Sadler

*************************************************************************

Pri la enketilo
===============

Miaopinie, en via enketilo mankas du demandoj:

1. Kie vi kontaktis Eventoj-n?

2. Kial vi abonis Eventoj-n?

Miaj respondoj:

1. Mi kontaktis Eventoj-n cxe esperantisto, konata de mia patrino kaj mi.

2. Mi legis diversajn gazetojn kaj opinias Eventoj-n la plej bona.

Yan v.d.-Wal, Nederlando

*************************************************************************

ILEI
////

"Tendaraj tagoj" kompletas
==========================

Serio de lernolibroj de Stefan MacGill kun ilustrajxoj de Pavel Rak
"Tendaraj tagoj" celas helpi al unuavice 10- gxis 14-jaruloj lerni
esperanton sub la gvido de instruistoj kaj ricevi bazajn informojn pri la
e-komunumo kaj instigojn partopreni en gxiaj servoj kaj arangxoj. La
serio vivigas la situaci-komunikan aliron al lingvo-lernado, nuntempe
vaste uzata por instrui fremdajn lingvojn - dialogoj, ekzercoj kaj rol-
ludoj spronas konversaciadon en esperanto.

Jxus aperis la tria, lasta, 76-pagxa kajero de la lernilo. Gxi
kompletigas la prezenton de la gramatiko; ne pro tio gxi estas pli dika
ol la antauxaj kajeroj, sed pro la abundo de alt-nivela lego-materialo
por firmigi la instruajxojn kaj vastigi la temaron kaj situaciojn. Tamen,
restas el la antauxaj kajeroj la baza situacio de junaj esperantistoj en
internacia tendaro.

La tria kajero cxe ILEI kostas 18 NLG (la unua 12, la dua 15 NLG), cxe
mendo de tri kajeroj kune la prezo ne 45, sed nur 39 NLG. (Cxiuj prezoj
inkluzivas surfacan sendokoston.) Se libroservo, kursgvidanto ks. mendas
kvante, eblas signifaj rabatoj (speciale grandaj ekde 12 ekz.). Ne
necesas antauxpagi - kune kun la libroj ILEI sendos fakturon kun precizaj
pag-instrukcioj. La mendojn sendu al

ILEI,
Eso u. 7 III, H-1034 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

Vizitu la Talento-lernejon!
===========================

La Talento-lernejo estis fondita antaux 5 jaroj. La lernejo konsistis el
unu klaso, tamen startis grandioza eksperimento. La instruado estis
interesa kaj donis agrablan etoson. La infanoj tre bone fartis en la
lernejo. La instruprogramo akcentis cxefe matematikon kaj fremdajn
lingvojn. Kiel enkondukan fremdan lingvon la infanoj lernis esperanton.
En la matematiko ili uzis la tradician japanan kalkulilon sorobanon. Jam
cxe la fino de la unua lernojaro videblis la evoluo de la gelernantoj kaj
evuidentigxis la sukceso. Post 3-jara eksperimento komencis la lernadon
la dua klaso. Tie la laboro bazigxis sur la spertoj de la unua klaso.
Ekde tiu tempo oni jam povas paroli pri vera lernejo kaj ne nur pri
eksperimenta klaso.

Ekde septembro de la 1993-a jaro Talento-lernejo havas tri klasojn:
unuan, duan kaj kvinan. La lernejo funkcias en la sama konstruajxo kiel
la oficejo de Fondajxo Talento, kiu subtenas la lernejon. Oni jam skribis
multe en diversaj gazetoj pri la unua eksperimenta klaso (la nuna kvina
klaso). Nun mi parolu pri la dua, kiu volas sekvi la ekzemplon de la unua
heroa klaso. Gxi konsistas el dek entuziasmaj gelernantoj. Neniam en la
vivo mi vidis infanojn, kiuj tiel volonte vizitas lernejon. Ili tre bone
fartas tie kaj kuragxe respondas al la demandoj de la instruistoj.

Antauxtagmeze la klaso grandparte lernas en du grupoj aparte. Unu grupo
lernas la hungaran lingvon, dum la alia matematikon kaj konojn prin la
naturo. Unufoje semajne ili havas lecionon pri muziko. Posttagmeze la
infanoj kune lernas esperanton kaj sorobanon (esperantlingve). Dum
semajno la lernantoj dufoje iras nagxi kaj unufoje gimnastiki. Do, la
infanoj havas ricxajn, interesajn posttagmezojn.

La lernantoj tre sxatas matematikon. La matematikinstruadon helpas
sorobano, kiu stimulas logikan pensadon kaj permesas tuj uzi grandajn
nombrojn. En la dua klaso la infanoj ne cxiam uzas la sorobanon, kaj
fakte nur imagas gxin kaj rapide kalkulas. En la vendejoj ilin ne eblas
trompi.

Estus bone nun doni ekzemplojn el la praktiko de leciono de esperanto kaj
esperantlingva leciono pri sorobano, sed tio estas ekster la kadroj de
tiu cxi artikolo. Do, pli detalan priskribon vidu en la baldajxaj numeroj
de IPR aux - simple kontaktu nin.

Cxu vi scias, kio estus plej bona por miaj infanoj? Ke cxiusemajne unu
esperantisto estu nia gasto en la lernejo! Do, elkore mi invitas cxiun
esperantiston, kiu dum iom da tempo restadas en Hungario, viziti nin en
la lernejo. Vi ege helpos nin. Krome, ni atendas la sinanoncon de tiuj
samagxaj klasoj aux infanoj, kiuj sxatus korespondi kun niaj gelernantoj,
kiuj tre strebas al la tutmondaj kontaktoj. Nepre kontaktu min!

Sjaak Jansen,
Talento-lernejo, Pf. 102, H-2041 Budaors, Hungario.
Tel. +36-1-1669866, 1868854;
fakso +36-1-1857183.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Kulturaj Kajeroj
================

La kastelo Gresillon estas ne nur kulturdomo de franclandaj espeantistoj,
renkontigxejo kaj kursejo. Cxirkaux gxi okazas ankaux alispeca kultura
laboro, kio riveligxas ankaux en la eldonado de kvaronjara revuo
"Kulturaj Kajeroj".

La enhavo estas interesa por tiuj, kiuj interesigxas pri la monda kulturo
kaj kultura historio. Jen kelkaj temoj de la artikoloj: regxo Arturo, ina
vivsorto en mezepoko, megalitoj en Korsiko, monstra mistifiko "Nessie"...
Ankaux pure esperant-kulturaj fenomenoj ne estas neglektataj - oni povas
legi studojn pri mondkoncepto de J. Baghy kaj H. Hodler... Cxio simple
kaj kompetente verkita. Ankaux zorge elektitaj beletrajxoj foje
renkonteblas.

Gxenerale, la revuo pli diskonindas kaj rekomendindas por cxiuj, kiuj
sxatas samtempe seriozan kaj interesan legadon, de progresantoj (por kiuj
estas speciala rubriko "gramatiko por bonhumoro") gxis la plej postulemaj
pri nivelo spertuloj.

La gazeto aboneblas kontraux 15 USD aux 25 IRK cxe:

P. Babin,
Le Haut des Boureeeleres, 17, rue Romain-Rolland, F-85100 Le Chateau-
d'Olonne, Francio.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Kunveno de klubestroj
---------------------
La tradicio printempa kunsido de klubgvidantoj de Budapesxta Komitato
okazos la 19-an de aprilo 1994. je la 17,30 horo en CO de HEA
(Andrassy ut 27.). La cxefaj temoj: preparo por okazontaj elektoj kaj
preparo por Europa Esperanta Festivalo.

Cxicxeronoj sercxataj
---------------------
CO de HEA, la organizantoj de Europa Esperanto Festivalo, sercxas
cxicxeronojn por la tagaj ekskursoj kaj lokajn gvidantojn en la urboj
Kecskemet, Szentendre, Esztergom, kaj Veszprem.

*************************************************************************

KARAJ LEGANTOJ
//////////////

Atenton!
========
Pro translokigxo de nia redakcio provizore ni ne havas "vivan"
telefonnumeron. Cxe la numero + 36-1-2907019 funkcias telefakso kaj
magnetofono por registri viajn mesagxojn.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Streboj al internacia mono
==========================

La intermilita periodo
----------------------

Inter la du mondmilitoj la sama problemo reaperis preskaux sensxangxe:
kiel transpagi etajn sumojn por aligxoj, kotizoj, acxeto de libroj...
Kiel repagi la respondon, kiam oni petas servon al eksterlanda
korespondanto?
 UEA, kies sidejo estis en Gxenevo, post konsento de la gxenerala
direktorejo de la svisaj posxtistoj, enfunkciigis sistemon de
esperantistaj respondkuponoj laux tri valoroj. Ili ekvalidis ekde la 1-a
de decembro 1926 gxis limo prokrastita poste de decembro 1929 gxis 1935.
Tiuj respondkuponoj vendigxis po kovertoj de 19 kuponoj laux la
sekvantaj kvantoj:

10 kuponoj po 30 centimoj svisaj, kiuj respondis al internacia afranko de
letero gxis 20-grama; 6 kuponoj po 50 centimoj, por leteroj gxis
40-gramaj laux internacia tarifo; 3 kuponoj po 1 svisa franko de
40-gramaj leteroj.

La suma valoro de la kuponoj reprezentis do sxargxvaloron de 9 svisaj
frankoj, kaj la koverto estis vendita kontraux 10 frankoj: la difirenco
unufranka kovris la sendokostojn.

La kuponoj ne nur utilis por sendi ilin al korespondantoj, de kiuj oni
petis servon kaj do deziris repagi la respondon, sed ankaux por transpagi
etajn sumojn cxe la oficejo de UEA. La eldonkvantoj estis respektive
13000 (por 30 centimoj), 3000 (por 50 cantimoj)kaj 4000 por 1 franko),
kiu estis utiligita specimene por propagandi la sistemon.

Sxajnas tamen, ke ne cxiuj elcxerpigxis, kaj la revenintajn kaj
senvalorigxintajn kuponojn UEA utiligis propagandcele en 1932 gluante
ilin en brosxuro "Servoj de UEA" (1932, p. 77) kaj en la revuo Esperanto.
La sistemo estis forlasita post 1935.

Alia intermilita anekdota provo
-------------------------------

En 1927 (15-an de januaro) aperis pseuxdo-biletoj de la "Universala
Spesmila Banko", laux valoroj 1/2 kaj 10 spesmiloj. Eldonitaj kun
portreto de Zamenhof fronte, kaj kun foto de pacpalaco de Hago dorse, kiu
estis cxirkauxita de indikoj: "10 spesmiloj egalvaloras al 8 gramoj da
oro laux la proporcio de 11 el 12", kaj "Cxiuj rajtoj rezervitaj, falsado
legxe punota". La valoro de la spesmilo restis ekzakte la sama, kiel en
1907.

La epizodo sxuldigxas al J. van Hengel, kiu estis stariginta t.n.
"Holandan Esperanto-Oficejon" kaj eldonis monatan propagandan
nederlandlingvan gazeton en 1924-27. En 1925 estigxis kontrakto inter li
kaj la posedantoj de Holanda esperantisto, laux kiu li prizorgus
administradon kaj reklamadon de la gazeto. Sed van Hengel ne pagis la
presiston, aperigis de li mem redaktitan numeron de la gazeto, tiel ke la
eldonantoj devis provizore cxesigi la eldonon. Tiam van Hengel komencis
grandskalan konkurencan entreprenadon, eldonis gazeton Holanda Esperanto
Pioniro, lernolibron, ktp.; faris el "Holanda Esperantisto" anoniman
societon, establis propran presejon, fondis Nederlandan Esperanto-
Asocion, starigis Universalan Spesmilan Bankon kaj... bankrotis en 1927.
Tiu efemera Spesmila Banko ekzistis do nur dum kelkaj monatoj...

Post la dua mondmilito
----------------------

Tuj fine de la milito la Universala Ligo, kies sidejo estis en Hago
(Nederlando), signis la bazon de nova socio en sia unua postmilita revuo
La Praktiko, 1946, n-ro 1-5: Universala Ligo difinis sin kiel "libera
unuigxo de liberaj kaj honestaj homoj, kiuj sentas respondecon pri la
sorto de la homaro kaj tiel volas konstrui novan mondon, en kiu la
diversaj homoj kaj nacioj kune vivos kaj por siaj komunaj interesoj
kunlaboros, helpante, aux almenaux tolerante unu la alian". Tial uzigxos
unu lingvo, Esperanto, kaj unu tutmonda monsistemo. La artikolo
precizigas la fundamenton de "principa kaj idea monsistemo, kia estis
iam la spesmila sistemo": la nova unuo estos "la stelo".

"La teoria bazo de la nova mono estas ne la oro, sed pli grava valor-
mezurilo, nome la pano, pri kies cxion superanta valoro tiel konvinke
atestas la nuntempa nutrajxa krizo. Unu "stelo" havas en principo la
valoron de unu kilogramo da pano, kaj tiel la nova monsistemo
konformigxas al la internacia metrosistemo. ... Praktike (pro diferencoj
en la kvalitoj kaj prezoj de la diversaj panoj) gxia valoro estas ligita
al la valoro de nederlanda mono, tiel, ke unu stelo estas egalvalora kun
la kvarono de la nederlanda guldeno".

"La liga monsistemo estas provizore nur idea, t.e. aplikata nur sur
papero, en la kalkulado. Fari sur cxi tiu tereno pluajn pasxojn, kiel
ekzemple fondi spesmilan ligan bankon, starigi tutmondan gxirosistemon,
eldoni efektivajn monerojn ktp., ni povos nur poste, kiam ne ekzistos plu
la severaj legxoj kaj reguloj, per kiuj nuntempe la registaroj de la
diversaj sxtatoj enkatenigas la financan vivon".

Praktike, la Ligo eldonis "Premio-kuponon", presitan sur blanka papero en
tri koloroj (verda, rugxa, helbruna). Tiajn kuponojn ricevis la varbantoj
de novaj membroj kaj la partoprenantoj en la konkursoj de La Praktiko.
Lapremio- kuponoj estis akcepteblaj de la oficejo de la Universala Ligo
kaj
de la Internacia Esperanto-Instituto, cxe pagoj por brikoj, aktivaj
kotizoj, abonoj, anoncoj, libroj, enirkartoj ks.

La unuaj steloj havis tre limigitan valido-periodon, sed tiu poste estis
prokrastita, kaj paperaj steloj estis utiligataj gxis 1985.

En auxtuno 1959 la Universala Ligo konvinkis la nederlandan sxtatan
monfarejon en Utrecht eldoni monerojn de 1, 5 kaj 10 steloj. La eldono
komencigxis la 28- an de junio 1960 kaj ties rezulto jenas:

1 stelo, 20 mm x 1,7 mm; 3,4 g bronzo, kvanto 10000

5 steloj, 23,5 mm x 1,7 mm; 5 g latuno; kvanto 10000

10 steloj, 28 mm x 2 mm; 9 g kupronikelo, kvanto 1000

En 1965 eldonigxis plia monero:

25 steloj, 38 mm x 2,5 mm, 19 g kupronikelo, kvanto 10000;

25 steloj, 38 mm x 2,5 mm, 25 g (90% argxento, 10% kupro), kvanto ?

Tamen sxajnas, ke tiuj moneroj vekis cxefe kuriozecon kaj allogis e-
kolektantojn, tiel ke dum jaroj ili ne plu troveblis, nek praktike
utilis. Lastatempe stoko el Universala Ligo estis reacxetita de UEA, kiu
reklamas ilin en sia revuo Esperanto (kaj en Kontakto). La sola intereso
tamen restas kolekta.

Aktuale
-------

Oni povas kredi, ke la evoluo de la internacia vivo en la lastaj jaroj,
kun la obligado de internaciaj rilatoj kaj la kreo de multaj supernaciaj
financaj kajelektronikaj grupoj, ebligos pli facilan transpagon al
eksterlando. Tamen la sistemo de IRK (internaciaj respond-kuponoj) ne
estas kontentiga, cxar tiuj vendigxas per sumo ege pli alta ol la reala
sxangxopovo. Krome, la sendo de cxekoj al eksterlandaj bankoj estas
"punata" de tre altaj taksoj. Alidirite, la afero eblas, sed multekostas
al la esperantistoj kaj esperantaj organizoj, cxefe kiam temas pri
malaltaj sumoj. Tial UEA mem kreis originalan sistemon.

Auxtomate, cxiu membro de UEA havas konton laux sia persona kodo. Cxiu
membro tiel povas gxiri monon al alies konto, aux al konto de de revuo
aux organizajxo, havanta similan konton. Gxiroj povas efektivigxi tra la
landaj perantoj.

Jen la lasta provo, sen originala monunuo, sed kiu tamen praktike kaj
kontentige funkcias.

el "Franca Esperantisto", februaro 1994

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi sercxas korespondan partneron, eksterlandan aux hungaran, kiu volas
fari ion kontraux la milito, - kaj sxatas uzi ankaux komputilon:
ifj. Jozsef Csoka, Petofi u. 9, H-4164 Bakonszeg, Hungario.

* * *

40-jara instruisto pri fiziko: Jose Alexandre Machado, Rua Osorio
Ferreira 235, BR-14090-520 Ribeirao Preto, SP, Brazilio.

* * *

30-jara kuracisto (alopatio, homeopatio, fitoterapio) pri kuracistaj kaj
ne- kuracistaj temoj: Degmar Ferro, Av. Independencia 1699, BR-14025390
Ribeirao Preto, Sao Paolo, Brazilio.

* * *

40-jara pediatra homeopatino: Herondina de Campos, Rua Americo
Brasiliensen 1889, BR-14015-050 Ribeirao Preto, Sao Paolo, Brazilio.

* * *

Diversagxaj (de 13 gxis 40 jaraj) komencantoj kun s-anoj el Hungario;
kontaktu la instruistinon: Norma Saccardo, Via Leopardi, 5, I-35010
Villafranca (Padova), Italio.

* * *

37-jara familipatro, logxanta apud la lago Balatono, precipe kun
familioj: Levente Bordas, Szent Istvan u. 34, H-8226 Alsoors, Hungario.

* * *

Tri 15-jaraj knabinoj-komencantinoj:
- Irina Pavlova, Novyj Gorod 54/15-52, RUS-423837 Naberegxnyje Cxelny,
Tatario, Rusio;
- Olga Gutnikova, Novyj Gorod 2/17-280, RUS-423820 Naberejxnyje Cxelny,
Tatario, Rusio;
- Lilia Sxaripova, Novyj Gorod 27/44-499 Naberejxnyje Cxelny, Tatario,
Rusio.

* * *

Komencanto kaj liaj kvar geamikoj: Manuel Rodriguez G., Apartado Postal
n-ro29, Ciego de Avila-1, C.P. 65100, Kubo.

* * *

21-jara studento kun gejunuloj: Luc Verbeke, La Proliere, F-36500 Ste
Gemme, Francio.

* * *

16-jara lernanto, sxatas legi, skribi leterojn, spekti kinon kaj nagxi:
Afonso Wosny Ficho, Av. Parana, 159/102, BR-86010-370 Londrina-Parana,
Brazilio.

*************************************************************************

ANONCO
//////

------------------------------------------------
La konata verko en esperanto!

Handel:  MESIO  (Fragmento, kun aldonita teksto)
La 60 minuta sonkasedo estas registrajxo de viva
koncerto de profesia kantensembleo!

Prezo: 18 NLG al la UEA-konto ELLS-S.
Mendu gxin cxe: LINGVO-Studio, Pk. 87, Budapest,
H-1675, Hungario.
------------------------------------------------

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

Umberto Eco pri esperanto
=========================

Informa materialo por ekstera uzo

La suba artikolo estas bona propagandilo pri esperanto: ja la nomo de
Umberto Eco, itala semiologo kaj verkisto estas tre bone konata
internacie ("La nomo de la rozo" estas eldonita en dekoj da lingvoj!),
kaj povas veki intereson cxie: kaj en la landoj, kie la sube menciata
libro estas jam eldonita, kaj tie, kie ankoraux ne (tie gxi povas stimuli
la tradukon). Traduku la artikolon, kun eventualaj sxangxoj, nacilingven,
kaj diskonigu al informagentejoj kaj jxurnalistoj, lauxeble helpe de la
informa fako de via landa e-asocio. La informo povas esti preteksto por
organizi ecx gazetaron konferencon, en kiu oni povas informi pri
esperantista vivo.

Post itala premiero en septembro 1993, en februaro aperis cxe la
eldonejoj Basil Blackwell (Oksfordo), Critica (Barselono), Seuil (Parizo)
kaj C. H. Beck (Munkeno), kadre de la serio "Konstrui Euxropon", la lasta
libro de Umberto Eco: "La sercxado pri perfekta lingvo" (La ricerca della
lingua perfetta). La mondkonata semiotikisto kaj verkisto, kiu famigxis
precipe per siaj romanoj "La nomo de la rozo" (1980) kaj "La pendolo de
Foucault" (1988), prezentas kaj komentas la multspecajn provojn en la
euxropa historio trovi lingvon "perfektan", cxu per rekreo de komuna
pralingvo, cxu revivigante historiajn lingvojn (kiel la hebrea), cxu
konstruante la novan lingvon.

Multaj esperoj, kiujn gravaj kleruloj iam ligis al iu "perfekta lingvo",
restis neplenumitaj. Eco imprese priskribis la strebojn de Leibniz
evoluigi filozofian lingvon, kiu, bazigxante je klasifiko de la
konceptoj, largxigus la "atingon de nia spirito, kiel teleskopo la
atingon de niaj okuloj". Sorbige efikas konstatoj el la klerisma epoko,
kiuj elmontras la iluziecon de cxi tiuj atendoj.

Tamen - jen konkludo eble surpriza - el tiu utopia sercxado de perfekta
lingvo rezultas multaj "flank-efikoj". La simbola logiko, la komputilaj
lingvoj, la biologia klasifiko ktp. cxiuj sxuldas ion al tiu multspeca
sercxado.

Ankaux la nun plej uzata internacia helplingvo (IHL), esperanto, ne
povintus naskigxi sen tiu idea fono. Esperanton Eco pritraktas
detale,prezentante gxiajn originon kaj "optimumigitan gramatikon". En la
subcxapitro "Politikaj ebloj de internacia helplingvo" li opinias
politikan decidon favore al esperanto tute ebla. Li asertas: "Se la
tendenco al euxropa unuigxo progresas egalpasxe kun la tendenco al
multobligxo de la lingvoj, tiam la sola solvo konsistas en plena alpreno
de euxropa vehikla lingvo". La objxeton ke tia IHL malhavus tradicion,
Eco kontrauxdiras, cxar ankaux aliaj kulturlingvoj estis iam junaj, tamen
ili "iamaniere ensorbis la historion de antauxaj lingvoj". IHL dauxre
ricxigxus ankaux per sia cxiutaga kontakto kun aliaj lingvoj. La sola
forta argumento kontraux enkonduko de tia lingvo restas "la egoismo de la
registaroj, kiuj neniam brilis per la kapablo identigi kio estas bona al
la homaro kiel tuto".

Eco substrekas, ke esperanto jam "funkcias" kaj havas konsiderindan
"sukceson". Per sia fakteca, objektiva prezentado li vekas simpaton por
la ideo, ke la "Babela pra-katastrofo" estas superebla per neuxtrala,
facile lernebla IHL, kun gardado de la kultura plureco. La leganto do
nepre repensas al esperanto, kiam Eco finas sian libron per jena frazo:
"Sed herede restis al liaj idoj [de Adamo] la tasko konkeri la plenan
kaj fine pacan regadon super la Babelturo".

Istvan Ertl (Informa Fako de UEA)

Pluajn informojn petu cxe CO de UEA:
Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.
Tel.: +31-10-4361044,
Fakso: +31-10-4361751.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Zamenhof kaj Doyle: paralelaj vivoj
===================================

Cxu ekzistas vivo pli paralela al tiu de L. L. Zamenhof ol tiu de A. C.
Doyle, la kreinto de Sherlock Holmes? Ambaux naskigxis en la jaro 1859.
Ambaux farigxis kuracistoj. Ambaux speciale okupigxis pri okul-kuracado.
Ambaux prezentis siajn la plej gravajn kreajxojn al la publiko en la jaro
1887...

La grandaj kreajxoj de Zamenhof kaj Doyle (Esperanto kaj Sherlock Holmes)
estas ecx paralelaj inter si. Tio estas, ili estas samspecaj. Cxar, kio
estas la lingvo? Cxu ne metodo intterpreti la mondon? Kaj, kio estas la
detektivo? Cxu ne persono, kiu aparte kapable interpretas la mondon? Krom
tio, esperanto estis prezentita kiel helpa lingvo. Sed Sherlock Holmes
estis prezentita kiel helpa detektivo, detektivo, al kiu aliaj detektivoj
sin turnas por helpo...
Do, Zamenhof kaj Doyle estis suficxe paralelaj en la karaktero de siaj
grandaj kreajxoj, cxu ne?

Zamenhof mortis en la jaro 1917, kaj Doyle en la jaro 1930. Do, Zamenhof
faris "la lastan reverencon" en 1917. Sed en tiu sama jaro Doyle eldonis
pri Sherlock Holmes rakontaron gxuste kun la titolo "La Lasta Riverenco"
("The Last Bow")! Efektive gxi ne estis la lasta pri Sherlock
Holmesrakontaro, kiun Doyle eldonis. Tamen ekde la periodo 1916-1918 li
transiris al spiritismo, t.e., provado komuniki kun la mortintoj. Do,
ekde tiu tempo (cx. 1917!) ankaux li estis iusence "jam inter la
mortintoj". Do, la vivoj de Zamenhof kaj Doyle estas mirinde paralelaj!

M. K. Jones

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Iom pri la esperanta gazetaro
=============================

Temo proksima al cxiu
---------------------

Estas kutime, ke diverslandanoj venas al la pitoreska slovaka montaro,
kaj neniun lokanon mirigas, ke oni renkontigxas en la Slovakia Esperanto-
Centro, uzanta la internacian lingvon, kaj bone ripozas en kaj apud
Poprad. Tiaj arangxoj okazas pli ol dek fojojn jare, kaj apenaux oni
devas komenti ilin cxi tie. Sed eble la seminario, okazinta en la
Slovaka Paradizo la 1-an - 3-an de oktobro 1993 meritas pli ol nuran
mencion.

Ja en la fokuso de l? seminario, organizita de TEJxA (Tutmonda
Esperantista Jxurnalista Asocio) estis la Esperanta gazetaro. Tial cxiu,
kiu legas tiujn cxi liniojn, jam per sia leganto estas interesita pri la
temo. Temo, preskaux samagxa kun la lingvo mem.

La elekto ne estis arbitra. Unuflanke, gxi markas la viglecon de TEJxA,
Reanimigita de Stefan maul, kiu forlasis sian pli-malpli sekuran
redaktorecon en Monato por stimuli la esperantisman jxurnalismon.

Aliflanke, la stagnado de la esperanta gazetaro premisas diskuton pri
eliro el la sakstarto. Precipe nun, kiam tiu stagnado farigxis akra
krizo en Orienta Euxropo.

Katastrofa falo en la Oriento
-----------------------------

Dum pli ol tridekjara poststalinisma epoko la orienteuxropa
esperantistaro gxuis trankvilan vivon. Kun nemultaj zorgoj pri panakiro,
relative kontentigaj vivkondicxoj kaj kun abunda libera tempo, suficxe
multaj povis dedicxi parton de tiu tempo al esperanto. La auxtoritatoj
modere subtenis la esperantistojn, kondicxe de ties lojaleco al la
regximo kaj de aparteno  al la trunka landa asocio, establita kaj
kontrolata de la sxtato.

En tiu forcejo bele floris ankaux esperantaj gazetoj, havantaj relative
vastan legantaron en la "soclandaro", kie logxis pli ol duono de la
aligitaj membroj de UEA. Tiuj gazetoj havis preskaux nulan konkurencon
(gazetoj okcidentaj preskaux ne povis penetri) kaj ricevis certan helpon
de sxatataj strukturoj.

En tiuj orangxeriaj kondicxoj oni povis fieri pri la eldonkvantoj:
Bulgara Esperantisto - 6500 ekz., Budapesxta Informilo - 5500, Der
esperantist - 5000, Juna amiko - 4500, Horizonto de Soveta Litovio kaj
Slovaka Esperantisto - po 3000...

La orienteuxropaj legantoj meze de 1980-aj jaroj konsumis cx. 50-80 mil
abonojn jare. Sian senzorgan ekziston la gazetoj pagis per ideologia
tributo, jen tute dominanta (Paco), jen apenaux sentebla (Juna amiko).

Sed la Berlina Muro falis. Falintaj brikoj frakasis la gazet-forcejon.
Komencigxis dolora periodo de adaptigxo aux agoniado. Eble duono de la
revuoj ne plu aperas. La ceteraj mizerigxis aspekte kaj amplekse.

Plej bedauxrinde estas, ke Hungara Vivo - la sola tiea kultura revuo en
esperanto - devis "fermis la butikon" post 30-jara ekzisto. La redakcio
Ne povis "teni la revuon en la gxisnuna formo", cxar el 2 mil abonantoj
(el ili cx. 1 mil en Sovetunio) restis nur (!) 500.

La merkato ne toleras la vakuon
-------------------------------

Ne plu dekmiloj, tamen miloj da orienteuxropaj esperantistoj dauxre
prezentas certan merkaton, kiu "ne toleras la vakuon". Trovigxas pluraj
riskemuloj, kiuj enmondigis provnumerojn, sed nur kelkaj atingis
relativan sukceson (euxfemismo por "restis vivaj"). Inter la
"sukcesintoj" videblas du tendencoj.

Unuj, kiel Ruslanda Esperantisto kaj Kroata esperantisto (ambaux heredis
la nomojn el la "glora pasinteco") vivtenas sin cxefe per enlandaj
abonantoj. Tiel ili konstruas firman fundamenton, je kiu ne influas
Baroj transpagaj kaj eksterland-posxtaj.

Aliaj, kiel Eventoj, La Epoko, La Ondo de Esperanto kaj Survoje, celas
prioritate la okcidentan merkaton, kies pli grasaj kotizoj permesas
parte subvencii la distribuadon enlande.

Sed la internacia merkato estas saturita, kaj la esperanta gazetaro
stagnas de jaroj. La kauxzojn de la stagnado kaj sxancojn por la eliro
revuis la okotbra seminario.

Tro da foko, maltro da cxasisto
-------------------------------

Kiu scias, kiom da esperantistaj periodajxoj ekzistas nun? La adresaro
de Eventoj (1993) enhavas 188 erojn. La katalogo de UEA (1988/98)
mencias 108 titolojn. Sed oni povas facile aldoni kelkajn dekojn da
pliaj nomoj al tiuj listoj. Kredeble, pli ol 300 periodajxoj celas la
publikon de cx. 100 mil potencialaj legantoj, el kiuj duono logxas en
landoj kun "molaj" valutoj.

Kion signifas 300? Plejparte temas pri lokaj informiloj, mizeraspektaj,
parte nacilingvaj kaj apenaux periodaj, abonpagon al kiuj inkluzivas la
membro-kotizo de la koncerna grupo loka aux regiona. Miloj da iliaj
abonantoj kredas, ke tio suficxas por ili.

Estas naive kredi, ke ili subite ekabonos al pli grava internacia,
kultura aux socia gazeto: multe pli dika, pli komplika lingve kaj teme.
Kaj en tiu gazeto ili ne plu legos pri la kara grupo, ili trovos nek
konatajn nomojn, nek informojn nacilingvajn.

La transiro povas okazi ne dank' al, sed malgraux aux preter la
ekzistantaj bultenoj.

Temas ne pri rekta konkurenco, sed pri ekzisto de dunivela
esperantistaro, kiun oni dividu ne je komencantoj (por kiuj la lokaj
bultenoj) kaj lingvo-rutinuloj, sed prefere konsiderante engagxitecon
en la vivo esperantista.

* * *

Por ne esti nur teoria. En mia urbo Jekaterinburg logxas veterano N.K.,
kiu lernis la lingvon antaux 65 jaroj, kontentige parolas gxin kaj
cxiujare faras unu-du vizitojn al la urba klubo kutime je la Zamenhofa
Tago, kiam li acxetas librojn kaj pagas sian kotizon. Neniam lin
interesis gazetoj sociaj aux kulturaj en esperanto, cxar "ekzistas ja
multaj ruslingvaj", sed nur la informilo movada... En la najbara urbo
juna pentristo L.P., hazarde kontaktinta esperanton, tuj konceptis gxin
"sia arda esprimilo" kaj, fascinita de poemoj de G.Waringhien en
Literatura Foiro, li ekverkis mem, neniam partoprenate la lokan kluban
vivon.
Similajn ekzemplojn povas cxiu rememori.

* * *

Por kvindeko da periodajxoj perataj internacie (UEA kutime peras 40 gxis
50 gazetojn, la naciaj perantoj - 20 gxis 30) ekzistas tre limigita
legantaro, apenaux superanta 30 mil personojn. Penetri en tiun merkaton
eblas nur malfacile: jen okupante merkatan nicxon, jen investante
grandan sumon por reklamo, jen atutinte per malalta prezo. Ankaux la
menciita kvindeko neniel estas modela. Eble nur 10 gazetoj internaciaj
(Esperanto, Heroldo de Esperanto, Kontakto, Literatura Foiro, Monato,
Sennaciulo) kaj naciaj (El Popola Cxinio, Esperanto Aktuell, La Brita
Esperantisto, La revuo Orienta) estas redaktataj kaj produktataj
profesie aux prifesi-nivele (mi arbitre elektis dek, sed eblas iomete
longigi la liston). En la ceteraj facilas trovi unu aux plurajn
mankojn...

Amatoreco - nia cxefa plago
---------------------------

Krom la menciita nekonsidero de la merkata mekanismo, ege negative
efikas amatoreco, precipe nun, kiam la komputiloj kaj ofsetaj presiloj
ebligas preskaux al cxiu entuziasma esperantisto nemultekoste aligxi al
la plurcentkapa gildo de la esperantistaj redaktoroj.

Poste oni povas de tempo al tempo investi tolereblan sumon el propra
posxo por presi du-aux tri-foje en la jaro pliajn cent gxis kelkcent
ekzemplerojn kaj dauxre nomigxi cxefredaktoro de - cxiel plorinda,
sed ja aperanta - "gazeto".

Inter la ceteraj negativajxoj ni emfazu ankoraux kelkajn:

- Manko de kohera redakto-politiko, el kiu fontas nesuficxa identeco de
  l'gazeto.

- Bagatela enhavo, ofte ripetata en pluraj gazetoj: estas normale, ke
  multaj movadaj periodajxoj informas pri la Universala Kongreso, sed
  krom la bazaj informoj aperu ankaux komentario laux la gazeta profilo,
  ne priskribo de la "giganta paeljo".

- Nesuficxa lingva nivelo kaj abundaj preseraroj, kiuj sekvigas manko de
  la lingva revizado kaj provlegado.

- Cxiam progresanta malfruo de la pres-tekniko, kompare al la "granda
  mondo". Rezulte oni havas gazetojn grizajn kaj ofte hidajn.

- Manko de spertaj redaktoroj kaj kunlaborantoj, plejparte pro
  nekontentiga kompenso (kiu ne nepre estu materiala) de ilia laboro.

- Nestabila eldon-ritmo.

- Nekapablo venki la transpagajn barojn.

La listo dauxrigeblas, sed estas klare, ke gxuste la amatoreco estas la
fonto de la nomitaj kaj nenomitaj pekoj...

Sed kien iri? Kie trovigxas idealo...?
--------------------------------------

Estas kompreneble, ke neniu artikolo, decido aux seminario povas
radikale sxangxi la situacion. ja la baza informfluo en Esperantujo
efektivigxas per la gazetaro, pro la bagatela rolo de la radio kaj nula
cxeseto de la televizio. La interna vivo de la esperantistaj organizoj
neprigas regulan informadon, kaj tro multaj organizoj deziras kaj
sterbas havi por tiu informado propran revuon... Kaj tio signifas, ke
la konata alvoko "Ni bremsu papersvarmon!" ne povas havi iun efikon.

Tamen jenas kelkaj konsideroj, eble utilaj al la komancantaj redaktoroj
kaj asociaj funkciuloj:

1. Necesas klare distingi inter la informilo, priservanta iun celgrupon
   (eble neregule), kaj vera gazeto. Primara merkata esploro povas
   preventi estontan fiaskon aux ecx rezigni la planon cxe la komenco.

2. Cxiu gazeto strebu havi klare difinitan kultur- kaj redakto-
    politikon, propran terenon kaj profilon. Kaj poste oni dauxrigu kaj
    subtenu tiun propran unikecon.

3. Egala atento pri la enhavo kaj aspekto estas la baza kondicxo por la
   gazeto, kiu intencas havi legantojn internacie.

4. Sen kompetenta fakulo oni ne povas amatore fari bonan gazeton. Ideale
   oni havu profesian redaktoron. Sed manke de tauxga kandidato ne timu
   konsulti fakulon, poste oni povos rericevi la investon el novaj
   abonoj al pli konkurenca gazeto. En ajna okazo oni ne preterlasu
   eblecon perfektigxi kaj lerni, se aperas eblo en formo de kurso aux
   seminario.

Ankaux tiu cxi listo estas dauxrigebla. Sed ni haltu. <...>

Oni havas suficxajn eblojn perfektigxi mem aux perfektigi sian gazeton.
Gravas nur konscii pri la neceso de tiu perfektigxo. <...>

Aleksandr Korjxenkov

el "La Ondo de Esperanto", n-ro 3-4/1993

*************************************************************************

RESPONDECO DE REDAKTOROJ
========================

--------------------------------------------------------------------
La prezentata teksto estis verkita antaux pli ol 10 jaroj. Cxu multo
sxangxigxis en esperanto-gazetaro de tiu tempo, jugxu ties leganto!
--------------------------------------------------------------------

Tiu cxi rubriko (Lingva Angulo en la iama revuo "Horizonto") sporade
atentigas pri unuopaj gramatikaj, trminologiaj kaj aliaj eraroj, ripete
renkontantaj en niaj publikajxoj. La legantoj eble ricevas la impreson,
ke temas nur pri kelkaj lingvaj eraroj kiuj, kvankam gxenaj, ne prezentas
ian seriozan dangxeron por la lingva unueco. Bedauxrinde ne stas tiel.
La kvanto de cxiaspecaj eraroj, precipe en la Esperanto-periodajxoj,
farigxis tiel granda en la lastaj jaroj, ke ecx bonaj konantoj de lingvo
- por ne paroli pri la novuloj - ofte konfuzigxas kaj aux tute ne
komprenas iujn tekstojn, aux miskomprenas ilin. Mi jam kelkfoje demandas
min, cxu la auxtoro efektive deziras diri kion li diris, aux li celis ion
alian.

Sur mia skribotablo trovigxas deko da gazetoj kaj revuoj, kiujn mi
trafoliumis, parte ankaux tralegis, en la lastaj tagoj. En du el la
organoj de landaj esperanto-organizajxoj mi trovis preskaux en cxiu linio
1-2 elementajn erarojn. Kelkloke en unusola vorto estis 2-3 eraroj, ekz.
"censuratan" anst. "cenzurita"; "la kongreso estis okazigxita" anst.
"okazis", ktp. Ecx periodajxoj gxenerale bonaj el lingva vidpunkto ne
etas imunaj. Jen nur kelkaj el multaj eraroj rimarkitaj en periodajxoj
kun vasta internacia legantaro:

"Nukleara" anst. "nuklea"; "UNO penas verki traktajxon" anst. "UN" kaj
"traktaton"; "planko de oceanoj" anst. "fundo" ktp. En alia prestigxa
revuo sur nuraj 2 pagxoj estis trideko da eraroj, inter kiuj:
"alportata kun la veturiloj" anst. "per"; estis "konkludata" anst.
"konkludite"; "la soldatoj estimis la ordonon" anst. "obeis" aux
"observis"; "unu de ili" anst. "el"; "sinvestigxis" anst. "sin vestis";
"starigxis sin" anst. "ekstaris"; "malfermigitaj okuloj" anst.
"malfermitaj", ktp. En magazino tre populara: "li alvenis cxi tie, en la
mara urbo" anst. "cxi tien, en la maran urbon"; ?sur la pordo estis
skribita" anst. "skribite", "cxesitan" anst. "cxesintan" aux
"cxesigitan"; "invitis min en vasta cxambro" anst. "en vastan cxambron",
ktp. En alia periodajxo oni sciigxas, ke iu eldonejo "publikigxas" anst.
"publikigas", kaj ke unu el la brosxuroj enhavas biografion de fama
scienculo kaj prezentas liajn atingojn "en scienca kampo" anst. "sur".
La "en" dauxre aperas pli fatale, en formo "skribas en gazeto" anst.
"kribite". Kompense, en organo de najbara landa asocio la legantoj cxiam
legas "sur gazeto" (starante aux sidante sur gxi?) anst. "en" gazeto.
Laux alia organo de landa asocio, oni en la koncerna organizajxo
"disputas" anst. "diskutas", dum en geografie kaj ideologie najbara lando
la kongresa rezolucio "esprimas absolutarion (?) al la komitato" anst.
"liberigas" aux "sensxargxigas la komitaton". (Parenteze: eble oni povus
diri, ke la kongreso, almenaux enpense, absolvis la pekojn de tiu
konkreta komitato , sed tion, evidente, la verkintoj de la rezolucio ne
intencis diri).

Laux iu auxtoro, "la pordegoj estas fermintaj" anst. "estis fermitaj",
kaj li "malstrecxis" anst. "malstrecxigxis", dum la virino "akceligis" la
auxton anst. "akcelis", ktp. Artikolo, enhave tre bona, informas, ke en
iu lando sxtatperfido, sabotado, murdo, rabo, sxtelo k.a. estas "ofendoj"
anst. "krimoj". Ktp., ktp. Tutan numeron de Horizonto oni povus plenigi
per eraroj trovitaj en tiu deko da periodajxoj. La aliaj - kun 4-5
esceptoj - ne estas lingve pli bonaj.

Pri tiu maltrankviliga stato respondecas ne nur la auxtoroj de artikoloj
kaj de aliaj tekstoj, sed ankaux - kaj unuavice - la redaktoroj. La
esperanto-periodajxoj devus esti lingve tiel bonaj, ke legante ilin
cxiu bona konanto de la lingvo rekonscie dauxre vastigadus sian scion,
dum por la novuloj ili estus siaspeca konstanta kurso por progresintoj.

Por atingi tion, la auxtoroj devus klopodi liveradi al la redakcioj
lingve senriprocxajn tekstojn, sen unusola gramatika eraro kaj sen
naciismoj (idiotismoj). Cxar granda parto de la eraroj sxuldigxas al
influoj de respektivaj naciaj lingvoj, en cxiuj iom dubaj kauxzoj la
auxtoroj devus konsulti bonajn vortarojn kaj gramatikojn. PIV kaj Plena
Analiza Gramatiko devus esti ofte konsilataj, kio ne signifas, ke oni
devus senkritike akcepti cxion en la du verkegoj.

Aliflanke, la redaktoroj estas finfine respondecaj ne nur pri la enhavo,
Sed ankaux pri la lingvo. Estas ilia rajto kaj devo korekti cxiujn
lingvajn erarojn en la publikigotaj tekstoj. Bedauxrinde, tro ofte la
redaktoroj aux ne havas tempon por korekti amason da eraroj, aux mem ne
scias kontentige la lingvon. Sed tiel, ili havu kompetenta(j)n
lingva(j)n revizianto(j)n. Laux mia scio nur unu el la landaj organoj
havas tian revizianton. Versxajne tial en gxi preskaux forestas ecx
eraretoj.

Niaj gazetoj, sendepende de la enhavo, cxesu esti "mallernejoj" kaj
farigxu veraj lernejoj de la internacia lingvo kaj fortikigantoj de gxia
unueco.

Ivo Lapenna

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor