Eventoj n-ro 0059, 1/auxgusto - '94,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - Lando de la kvieta Komitato
                      - Fame-premio por Heroldo kaj Spomenka Sxtimec
                      - Euxropa Esperanto-Festivalo
                      - Esperantistoj unuan fojon kongresas en Koreio
                      - Unupersona jarkunveno
                      - Episkopo pledas por esperanto

Faka aplikado:        - Esperanto-BBS
                      - Valorigi la markobildon...
                      - Komunikad-scienco kaj jxurnalistiko en AIS

Por via notlibro:     - IKEF

Arangxoj:             - Por personoj 25-55 jaraj
                      - 64-a Itala Esperanto-Kongreso
                      - MEJS plensxtopita
                      - Kultura kaj turisma semajno en Katalunio
                      - Pri kosmologio de Martinus
                      - Sanmarina Sesio
                      - 25 jara jubileo de LF- en Budapesxto
                      - Balta Ondo invitas

Anonco:               - Vina Seminario

Movado:               - Internacia studumo pri turismo kaj kulturo en
                        Bydgoszcz, Polio
                      - Zamenhof en ekzilo...
                      - Esperanta telefonkarto!

Intervjuo:            - Intervjuo pri la UK kaj Koreio.

ILEI:                 - Instruistoj interesigxas
                      - Televida kurso por hispane parolantoj

Hungara angulo:       - *

Historio:             - Internaciaj konkursoj de UEA

Reagoj:               - Izoluloj

Esperanto en radio:   - 200 metra Varsovio - ne plu!
                      - Radio Csaba - eble sekvajare

Lingvo:               - Pli da rauxpoj

Korespondi deziras:   - ***
Anoncetoj:            - ***

Alvoko!:              - Esperanto-instruistoj sercxataj!

Movada humuro:        - La monujo

Anonco:               - Kaptu la sxancon

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Lando de la kvieta Komitato
===========================

La "lando de la kvieta mateno", kiel oni kromnomas Koreion, gastigis
viglan kaj gajan kongreson, tamen kun iom alia karaktero ol kutime. Ja
estas fakto, ke pli ol duono de la komitatanoj de UEA partoprenis la
kongreson en  Seulo, tiel ke la komitataj kunsidoj, krom la unua, estis
kvorumaj. Tamen pluraj spertaj aktivuloj forestis (kun aux sen
anstatauxanto), kun sentebla efiko al la komitataj diskutoj.

Ecx la Estraro de UEA estis nekompleta en Seulo. Hejme restis la
estrarano pri financo,  Hans Bakker, kaj komence de la kongreso ankoraux
mankis la gxenerala sekretario, pro la eksigxo de Ian Jackson pli frue en
la jaro. Tial unu el prioritataj taskoj por la Komitato estis elekti lian
anstatauxanton. La Elektokomisiono (el kies anoj nur unu cxeestis la
kongreson) esploris pri alelekto de sepa estrarano, kaj raportis pri
diversaj eblaj solvoj en la unua kunsido. En la posta diskuto montrigxis
prefero ne elekti novan homon por nur unu jaro, cxar en la 80-a UK
finigxos la mandato de la nuna Estraro. Manke de kandidato por pli
longtempa sekretarieco, la atento koncentrigxis al la nomoj de Michela
Lipari, la estraranino pri kulturo kaj kongresoj, kaj Mark Fettes, la
estrarano pri eksteraj rilatoj kaj informado. Komence de la tria
komitatkunsido la Estraro rekomendis la elekton de Fettes, kiu jam en
marto provizore prenis kelkajn el la taskoj de Jackson. Malgraux kelkaj
duboj pri la sagxeco doni  plian sxargxon al jam tre okupata homo, la
komitato fine akceptis tiun rekomendon per 33 vocxoj kontraux ses.

La Elektokomisiono ankaux mallonge raportis pri siaj enketoj pri estraraj
kandidatoj por la venonta jaro, kiuj estis pli vastaj kaj detalaj ol
kutime. Tian labormanieron aprobis komitata laborgrupo pri elektoj, kiu
diskutis pri diversaj aliaj manieroj plibonigi kaj plifaciligi la
kunmeton de teame funkcianta Estraro. Surbaze de ties raporto la Komitato
nomis komisionon por revizii la Regularon pri Elektoj, konsistantan el la
aktualaElekto-Komisiono (W. Harmon, R. Corsetti, T. Hugximoto) kaj M.
Fettes, W. F. Huppertz kaj R. Triolle. Novan regularon oni esperas
provizore apliki jam en Tampereo.

Sen granda diskuto akceptigxis la Estrara Raporto pri 1993 kaj la bugxeto
de UEA por 1995. Novajxo en ambaux  estis la apero de cxapitro en la
spezokonto pri la elspezoj de UEA por "movada evoluigo", t.e. agadoj
ekster la servoj kaj kernaj organoj. La bugxeto por 1995 antauxvidas
elspezon de 9100 NLG por edukado, eksteraj rilatoj kaj informado.
Kompreneble, tra siaj fondajxoj UEA elspezas multe pli por evoluiga
agado (dekmilojn da guldenoj jare), kaj la Komitato renovigis sian peton
al la Estraro publikigi detalan superrigardon pri tiuj elspezoj, ilia
celo kaj efiko. Aro da aliaj rekomendoj por pliklarigo de la financaj
raportoj kaj plisekurigo de la financa bazo de UEA venis de la komitataj
revizoroj, la Komisiono pri financo, kaj la kongresa laborgrupo por
financo. En euxropaj kongresoj tiuj rekomendoj estus la temo de arda
diskuto; en  Seulo ili estis rapide kaj aprobe pludonitaj al la Estraro
por pritrakto.

Simile rapide akceptigxis amendo al la Kongresa Regularo, kiu sxangxis la
auxtomatan senpagan aligxon de komitatanoj al rajto de 50%-a rabato.
Estraranoj tamen plu ricevas senpagan aligxon, rekone al ilia devo gvidi
kunsidon kaj aliel kontribui al la kongresa programo. Sub la gvido de la
estrarano pri kongresoj pretigxis pli funda revizio de la Kongresa
Regularo, kiu eventuale validos ekde la kongreso en 1996; sxi volonte
ricevas proponojn de interesitoj, gxis la fino de 1994.

Tamen la grandaj decidoj pri kongresoj venis cxi-jare de la Estraro, kiu
fiksis la planojn por la venontaj tri jaroj. La temo por la venontjara
kongreso estos "Ni la popoloj -  unu mondo aux disaj eroj" lige al la 50-
a datreveno de Unuigxintaj Nacioj. Post Tampere, de la 20-a gxis la 27-a
de julio 1996 realigxos la prokrastita kongreso en Prago, kiun organizi
en 1992 la Estraro taksis neprudente pro la neklara ekonomia situacio. En
julio 1997 la UK migros al Adelajdo, Auxstralio.

Kvankam cxi-jare mankis aligxpetoj de landaj asocioj, estis akceptita
Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kiel nauxa aligxinta faka
asocio, kaj la Komitato aprobis kunlaborajn kontaktojn kun Euxropa Klubo
kaj Asocio de Verduloj Esperantistaj. Du novaj honoraj membroj de UEA
estis nomitaj: Raymond Gonin, gvida aktivulo de la franca kaj blindula
Esperanto-movado, kaj Ada Fighiera-Sikorska, la redaktoro de "Heroldo de
Esperanto" dum pli ol tridek jaroj.

Dauxras la krizo de Terminologia Esperanto-Centro, pri kiu la Komitato
ricevis du raportojn (de W. Bormann kaj I. Jackson), ambaux pesimismajn.
Kvankam ekzistas suficxe vasta intereso inter esperantistoj pri la
evoluigo de la faka lingvo, ne aperis volontuloj por transpreni la
kernajn taskojn de TEC, kiuj koncernas la principojn de faklingva laboro.
Jackson lancxis proponon anstatauxigi TEC per Komisiono pri Lingvaj
Aferoj, kiu interalie prizorgus la rilatojn inter UEA kaj la Akademio.
Tamen la diskuto en la Komitato montris, ke tiu propono ne nepre havos
subtenon, kiam oni diskutos pri gxi en la venontjara kongreso.

Preskaux lastvice la Komitato diskutis pri strategio, aux pli gxuste, pri
la maniero kaj celo krei strategion. Pluraj komitatanoj pledis por
dauxrigo de la principa diskuto, kiu okupis la Komitaton en la antauxa
kongreso; tamen oni vidis bezonon okazigi paralele multe pli konkretan
diskuton pri la celoj kaj evolusxancoj de la tradiciaj agadoj de UEA:
kongresoj, eldonajxoj, libroservo, delegita reto, informado, eksteraj
rilatoj kaj simile. Tiun diskuton devas gvidi la respondecaj estraranoj,
kaj tial gravas havi en la Estraro "pensantajn kapojn" kun strategia
koncepto pri sia fako. Trovi tiajn homojn estos cxiam malfacile; tamen,
jen la defio de la venonta jaro, prepare al la elekto de nova Estraro en
Tampereo.

*************************************************************************

FAME-Fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj

Fame-premio por Heroldo kaj Spomenka Sxtimec
============================================

La 4-an Esperanto-Kulturpremion de FAME-Fondajxo kaj germana urbo Aalen
ricevos Heroldo de Esperanto kaj verkistino Spomenka Sxtimec, Zagrebo. La
transdono de duonigota premio de totale 10.000 germanaj markoj - plej
alta sumo en Esperantio - okazos dum solena matineo la 23-an de oktobro
1994 en la urba biblioteko de Aalen, kie trovigxas ankaux la biblioteko
de Germana Esperanto-Instituto.

Fame-Fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj per la premio
distingas Heloldon de Esperanto pro la preskaux 75-jara kontribuado al la
Esperanto-kulturo per eldonado de la gazeto kaj de multaj valoraj libroj.
Heroldo intencas investi la premion en eldonado de pliaj libroj.

Spomenka Sxtimec ricevas la premion kaj kiel verkistino kaj pro multjara
aktivado en Internacia Kultura Servo, IKS en Zagrebo; i.a. akiris
grandajn meritojn pro Puptetra Internacia Festivalo. El sxiaj libroj
elstaras "Kroata milita noktlibro", kiu eble baldaux aperos ankaux en
germana traduko.

S.M.

*************************************************************************

Euxropa Esperanto-Festivalo
===========================

Apud Budapesxto, en urbeto Szazhalombatta, inter la 9-a kaj 15-a de julio
okazis arangxo kun la nomo Euxropa Esperanto-Festivalo.

Fakte, la provoj organizi iujn tuteuxropajn arangxoj jam estis. En 1992
en Verona estis Euxropa Esperanto-Kongreso, sed la nomo misgvidis: gxi
estis arangxo de nur okcident-euxropaj esperantistoj... Kelkfoje okazis
provoj organizi Euxropajn Forumojn por pridiskuti la eblecojn de la
esperantista kunagado sur la kontinento, sed al ili la okcidenteuxropanoj
preskaux ne venadis, kaj sekve la celo neniam estis atingita. La ideo
organizi festivalon, kiu inkludu samtempe la temojn de la Forumo, artan
programon kaj seminarion pri la temo, grava kaj aktuala por la nuna
Euxropo ("Minoritata lingvouzo en Euxropo") estis tauxga ideo por fin-
fine sukcesigi la unuan pasxon direkte al la celo. Venis 380
partoprenantoj el 22 landoj. Iuj partoprenantoj, kiel kutime, venis nur
kun turismaj celoj, sed suficxe granda kvanto - kun klara deziro
kontribui al la solvo de la problemoj, inter ili kelkaj personoj havantaj
seriozan influon kaj en la movado, kaj ekster gxi. Okazis viglaj
diskutoj, intersxangxo de opinioj kaj spertoj, kaj se ankoraux ne estis
atingitaj la gravaj rezultoj, la sukceso estis jam tio, ke oni povis
konvinkigxi pri neceso kaj utilo de tiaj renkontigxoj, kies plua evoluo
devos doni konkretajn fruktojn.

Dum la plenkunsido kaj sekcikunsidoj oni auxdis interesajn prelegojn de
Michael Cvik (pri bezono de euxropa konvencio pri lokaj lingvoj kaj
kulturaj malplimultoj), Mark Fettes (pri rilato inter Esperanto kaj
lingvaj minoritatoj), Sean O'Rain (pri spertoj en la Euxropa Konsilio),
Giorgio Silfer (pri esperantistoj kiel specifa lingvo-minoritato),
Umberto Brocatelli (pri perspektivoj de euxropa unuigxo kaj rolo de
Esperanto en gxi), Hans Erasmus (pri la lingvopolitiko en la Euxropa
Unio), kaj plurajn aliajn. Viglaj diskutoj montris, ke la esperantistoj
tute ne cxiam estas "samideanoj", kiam temas pri la celoj de uzo de sia
lingvo! La starpunktoj pri diversaj nunaj lingvominoritatoj en Euxropo ne
estis akcepteblaj por cxiuj, sed elpasxoj de ties reprezentantoj
(vojvodina hungaro, kataluno ktp.) permesis pli klare kompreni iliajn
starpunktojn kaj pli konscie pensi pri la solvoj.

Festivalo nepre signifas abundan artan programon. Kaj gxi estis tia.
Pretendentoj por prezentoj estis pli multaj, ol la disponebla tempo.
Speciale menciindas la du monodramoj, prezentitaj de Jerzy Fornal el
Varsovio (Sopiro-Laboro-Espero, bazita sur verkoj de L. Zamenhof, ricevis
furore entuziasman akcepton) kaj litova familia kantgrupo Pisxcxikas
(nova nomo, estontaj steloj en Esperantujo, certe pri ilia familia
ensemblo ni ankoraux multe-multe auxdos). Kiel cxiam brilis Bulgara
Esperanto-Teatro, sed ili jam de pluraj jaroj prezentas la saman pecon
"Mi ne plu konas vin".

Inter esperantistaj prezentoj estis, bedauxrinde, du "papagaj"
teatrajxoj, de la pola grupo el Torun kaj ukraina junulara teatro el
Zaporojxje. La lasta, malgraux bona profesia nivelo, malbone impresis la
cxeestintojn pro fusxa prononco de la parkerigitaj, sed nekomprenataj
vortoj. Cxu ni ne preferu amatorajn, sed esperantistajn, artistojn al la
papagaj profesiuloj?

Inter sukcesoj de la Festivalo menciindas porkomencanta kurso de Erika
Toth kaj Mike Sadler. La komencantoj preferis gxin al turismajxoj, kaj ne
nur ne malaperadis, sed ecx pligrandigxis kvante dum la arangxo.

Certe, en la granda arangxo estis organizaj fusxoj, ne- aux malbone
anoncitaj programsxangxoj ktp. Certe, gxi ankoraux ne estis tia euxropa
renkontigxo, kiu kunordigas la surkontinentan laboron. Sed gxi montris
eblecojn, vojojn por tio, kaj ni esperu, ke post kelkaj jaroj oni gxin
konsideros kiel la realan komencon de la vera tuteuxropa esperantista
kunagado.

Nikolao Gudskov

*************************************************************************

Esperantistoj unuan fojon kongresas en Koreio
=============================================

Gazetara komunikado de LKK de UK
--------------------------------

Cxirkaux 1800 homoj el almenaux 66 landoj de cxiuj kontinentoj diskutis
sen interpreto la temon Azio en la mondo dum internacia konferenco en
Seulo inter la 23-a kaj 30-a de julio, 1994. La cxi-jara Universala
Kongreso de Esperanto estis la 79-a en la vico de cxiujaraj tutmondaj
kongresoj en kiuj parolantoj de la internacia lingvo Esperanto kunvenas
ekde 1905.

La temo de la kongreso montrigxis aparte trafa en momento kiam la mondo
strecxite atentis la situacion en la korea duoninsulo. D-ro KANG Young-
hun, prezidanto de la Korea Nacia Rugxa Kruco, eks-cxefministro de la
Korea respubliko, en sia inauxgura parolo la 24-an de julio, alte taksis
la signifon de la kongreso, al kiu venis multaj esperantistoj, malgraux
"la minaco de la ekspluatado de nukleaj armiloj fare de Norda Koreio".

La temon oni traktis en grandnombre cxeestantaj prelegoj, diskutoj kaj
laborgrupoj, inkluzive de lekcioj de la Internacia Kongresa Universitato.
Tiujn laborojn resumas kongresa rezolucio, kiu interalie "konstatas kun
gxojo la kreskantan emon de la aziaj socioj rekte, interkontakte ekkoni
unu la alian senpere, trans limoj sxtataj kaj lingvaj". En Azio ekzemplas
tion la cxiujara Komuna Seminario inter Korea kaj Japana junularoj
esperantistaj, kiuj okazas alterne en du landoj.

La bunta programo de la kongreso enhavis kunvenojn de esperantistaj
ekonomikistoj, medicinistoj, naturistoj, instruistoj, skoltoj,
fervojistoj, religiuloj, juristoj, muzikistoj, blinduloj, radioamatoroj
kaj multaj aliaj. Auxtoroj esperantlingvaj prezentis siajn novajn verkojn
en la libroservo kiu vendis centojn da titoloj, de la Biblio gxis la plej
fresxdataj noveloj de la juna portugala esperantisto Gonzalo NEVES.

En vesperoj oni spektis interalie korean filmon kun esperantaj
surskriboj, teatrajxon kun Vida JERMEN el Kroatio, kabaredon de frauxlino
Barlaston el Britio, kaj internacian koncerton. La venontjarajn
Universalajn Kongresojn gastigos Tampereo (Tampere) en Finnlando, 1995;
Prago en Cxehio, en 1996; kaj Adelajdo en Auxstralio, en 1977.

*************************************************************************

Unupersona jarkunveno
=====================

Al Poprad, Slovakio, estis planita inter la 1-a kaj 4-a julio jarkunveno
de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA) pri la temo "Mia verkista
kariero". Tamen al la kunveno alvenis nur 1 membro (el cx 80), nome gxia
sekretario W. Verloren van Themaat. El la posxte sendita kasista raporto
klarigxis, ke proksimume duono de la membroj-verkistoj ne nur ne pagas
kotizon, sed ecx ne respondas leterojn de la estraranoj.

X.

*************************************************************************

Episkopo pledas por esperanto
=============================

La 92-a Germana Katolika Konferenco ("Katholikentag") en Dresden, 29.6.-
3.7.94, kun cx. 80.000 partoprenantoj estis el pluraj vidpunktoj grava
kaj sukcesa arangxo por la katolika E-movado. Preskaux 200 homoj cxeestis
Sanktan Meson en Esperanto, kies cxefa celebranto estis helpepiskopo
Gyorgy Jakubinyi el Alba Julia, Rumanio. Cxar tri kvaronoj de la
cxeestantoj estis neesperantistoj, la mes-tekstoj estis disdonitaj
dulingve, kaj la prediko de pastro Bernhard Eichkorn pritraktis en
germana lingvo la eblan kontribuon de Esperanto al la konferenca temo
"Survoje al unueco". Episkopo Jakubinyi estis krome unu el la prelegantoj
en unu el la centraj forumoj de la konferenco, kiu temis pri "Vojoj al
partnereco kun meza kaj orienta Euxropo". Responde al la demando de la
prezidanto de la germana IKUE-sekcio, Michael Konen-Bergmann, episkopo
Jakubinyi klarigis antaux 500 cxeestantoj sian opinion pri la Internacia
Lingvo: Por eviti lingvan imperiismon, per kiu grandaj nacioj altrudas al
malgrandaj sian lingvon kaj tiumaniere siajn mondpercepton kaj kulturon,
necesas neuxtrala internacia lingvo; cxar la rolo de la latina pli kaj
pli malkreskis, nun Esperanto prezentas sin kiel plej tauxga solvo.

Versxajne ecx pli grava estis la sukceso de la Esperanto-informstando.
Gxin vizitis cxirkaux 2000 partoprenantoj; aktivuloj de IKUE kaj de GEJ
disdonis tie kelkmil flugfoliojn kaj pli ol 100 lernolibrojn kaj -
brosxurojn. Dum plimulto de la pli agxaj vizitzntoj esprimis sxaton de
nia ideo (sed dubis pri la estonto de nia afero, al kiu ili tamen deziris
grandan sukceson) la gejunuloj tre ofte montris grandan scivolon pri nia
lingvo; la disponeblaj stokoj de lernolibroj ne suficxis por kontentigi
tiun scivolon. Post la Sankta Meso kaj cxe la informstando de IKUE-
aktivuloj havis cxirkaux 10 intervjuojn kun jxurnalistoj de gazetoj kaj
radiostacioj.

Ulrich Matthias

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
///////////////

Esperanto-BBS
=============

Esperanto-societo en Maribor (Slovenio) invitas cxiujn esperantistojn,
kiuj estas iel ajn ligitaj al komputismo, aligxi al la gxis nun plej
granda projekto, kiu ligas Esperanton kaj elektronikan komunikreton:
aligxi al komputila reto nomata "Espnet".

1) Kio estas tio?
-----------------

Tio estas mondvasta projekto, kiu ebligas al cxiuj esperantistoj, uzantaj
komputilojn, interligigxi inter si, interligi informojn kaj debati tre
rapide, malmultekoste kaj efike.

2) Kiel tio funkcias?
---------------------

La sistemo funkcias surbaze de nodoj, kiuj inter si intersxangxas
informojn en certaj intervaloj, uzas por tio telefonan reton kaj modemon
(tio estas aparato, kiu ebligas la transdonon de komputilaj datumoj al la
telefona reto). Estas dezirinde ke nodo estu al uzanto lauxeble proksima,
tiel ke la uzanto mem ne estu tro sxargxita de telefonkostoj, ecx ideale
estus, se la uzanto pagadus nur la lokajn telefonkostojn se la nodo estas
en la sama telefoncentralo.

3) Kio gxi estas por la uzanto?
-------------------------------

La uzanto vidas antaux si lokan nodon, al kiu venas la posxtajxoj el la
tuta reto "Espnet". La transportado de la informoj de nodo al nodo estas
por la uzanto komplete nevidebla kaj gxi estas zorgo nur de sistemistoj
en la koncerna nodo.

4) Kion do fari por aligxi al tiu cxi reto?
-------------------------------------------

Sercxu kaj kontaktu lokan BBS kaj interkonsentu pri la transigado de
"Konferenco". Poste vi povos kontakti nin al la suba adreso. La resto
estas tekniko. Kiam BBS kontaktos nin, ni disponigos al gxi la kompletan
sistemon en Esperanto, tiel ke la uzanto ne devas scii la anglan lingvon.

5) Kion fari, se la loka BBS estas tro malproksima aux ne preta
   ------------------------------------------------------------
   transporti pluen la posxtajxojn?
   --------------------------------

En tiu kazo vi mem povas acxeti PC-kongruan komputilon kaj modemon,
mendas telefonlinion, acxetas necesan programon kaj vi estas preta por
sxalto. La resto estas tekniko (tempo de sendado, telefonnumeroj...). En
tiaj kazoj ni estas je via dispono por doni konsilojn, ja la unua pasxo
estas la plej malfacila.

6) Se vi estas uzanto de iu jam ekzistanta reto (Internet, Fidonet...),
   --------------------------------------------------------------------
   kion vi faru?
   -------------

Sendu mesagxon al la suba adreso por ricevi pli detalajn informojn!

7) Kiel granda estos tiu cxi reto?
----------------------------------

Ni kalkulas pri proksimume 10 -20 aktivaj nodoj kaj 30 tiuj, kiuj ne
estos konstantaj sed nur sporadaj nodoj.

8) Simple dirite: Kial cxio tio kaj kion tio signifas por ni?
-------------------------------------------------------------

Tio signifas intersxangxi informojn kun la tuta mondo, fulmrapide havi
kontaktojn kun homoj (simpla letero vojagxas al alia mondparto kelkajn
semajnojn, en cxi tiu kazo respondon ni havas jam la postan tagon!), kaj
esperantistoj tra la tuta mondo. Eblecoj estas multegaj...

Mi esperas, ke mi sukcesis plej largxe komprenigi al vi la ideon de la
projekto "Espnet". Por cxiuj aliaj informoj turnu vin al iu el la subaj
adresoj:

Boris Herman, Kamniska graba 11,SLO-62351 Kamnica, Slovenio (Internet
"BHERMAN@forigu.UNI-MB.AC.MATL.YU");

KRPAN BBS,
Razlagova 22,SLO-62000 Maribor, Slovenio(Fidonet "2:380/104").

*************************************************************************

Valorigi la markobildon...
==========================

En komerco cxiuj produktoj havas markobildon. La produktoj vendataj en la
internacia merkato posedas identan markobildon en Pekino, Moskvo, Sidney
aux Strassboug. Pro tio "TAKE Esperanto" proponas al cxiuj esperantistaj
struktureroj adopti identan markobildon en sia strategio pri komunikado.

La markobildo prezentenda dum ekspozicio por ne-esperantistoj konsistas
el tri eroj:

- la granda verda "E",

- longa flava sxildo kun nigra enskribo: TAKE Esperanto,

- tubera strukturo (koloroj: rugxa, flava, verda, nigra) kun fiksiloj el
  kromo.

ESPERANTO devas esti prezentata en moderna, gaja, bunta juvelujo.

La budo de TAKE Esperanto estas facile malmuntebla kaj transportebla
(Maks. longo de la tuboj: 1,6 m). La surfaco disponebla por ekspozicio
estas 9 m2.

Mezuroj de la disponebla modelo: longo: 3 m, largxo: 2.4 m, alto: 2.4 m.
Vendoprezo: (sendokostoj aldonendaj): 3000 FRF.

Por pliaj informoj volonte staras je via dispono:

TAKE-Esperanto,
RN 83 - rue du Tiefenbach,F-68920 Wintzenheim-Colmar, Francio.

*************************************************************************

Komunikad-scienco kaj jxurnalistiko en AIS
==========================================

Universitat-nivela kurso pri komunikad-scienco kaj jxurnalistiko estas
preparita de Stefan Maul por Akademio Internacia de la Sciencoj San
Marino (AIS). Gxi estos proponata al studemuloj dum la cxi-jara AIS-sesio
en San Marino SUS-13 (vidu en la rubriko "Arangxoj").

el Internacia Jxurnalisto 3/94

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

IKEF
====

(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo)

La merkato (LM) estas organo de IKEF, Gxi aperas kvaronjare kaj servas al
la membraro kiel komuna komunikilo.

La estraro de IKEF: s-ro Franz Josef Braun (prezidanto kaj gxenerala
sekretario), s-ro Roland ROTSAERT (financa konsilanto), d-ro Istvan
GETHER, s-ro Francois-Xavier GILBERT, d-ro Marco PICASSO, s-ro Seiko
YAMASAKI, s-ro Daniel KONING.

Revizoro por la financa raporto: d-ro Gianfranco PALERANO.

Centra sidejo: cxe s-ro Franz Josef BRAUN, Hornisgrindestr. 8, D-77815
Buhl, Germanio.

Financa sidejo kaj membrara administrado: cxe s-ro Roland ROATSERT,
Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio, Tel/fakso +32-50-330004.

Redaktora sidejo: cxe s-ro Daniel KONING, Speyerer Str. 80, D-68535
Neckarhausen, Germanio, Tel: +49-6203-2765, fakso: +49-6203-16432.

la jara membrokotizo estas 400 belgaj frankoj, 20 NLG, 20 DEM aux 10 USD.
Dumviva membreco akireblas pere de unufoja egalvalora pago de la 20-obla
membreca kotizo.

Kontoj: cxe UEA kodo ikef-c, cxe Flandra Esperanto-Ligo belga
posxtgxirkonto 000159262983. Euxropanoj povas sendi ankaux euxrocxekon en
belgaj frankoj.

Perantoj
--------

Cxinio:    s-ro WANG Tianyi, Xi'an Esperanto-Asocio, Xiynglu 74 hao,
           CN-710054 Xi'an

Francio:   s-ro Francois-Xavier GILBERT, Vert Cateau, F-55000 Langeville
           en Barrois (CCP 1275-89 L Nancy)

Germanio:  s-ro Franz Josef BRAUN, Hornisgrindestr. 8, D-77815 Bîhl
           (Volksbank Buhl n-ro 713120, BLZ 662911400)

Hispanio:  s-ro Pedro Antonio MACANAS VALVERDE, Av. Libertad, 6-2, E-
           30009 Muricia (Banko Central, filio 0049-2518, Asoc. Grupo
           Esperantista "Ricardo Codernju", n-ro 002-672-1-0027, kotizo:
           1,800 ptas.)

Hungario:  s-ro GETHER Istv n, Paloc u. 1, H-1135 Budapest

Italio:    d-ro Marco PICASSO, via de Gasperi 7, I-20057 Vedano al Lambro

Japanio:   s-ro YAMASAKI Seiko, J-185 Tokyo, Kokubunzi, Higasi Koigakubo
           3-18-12 (pgxk. n-ro Tokyo 6-253232, kotizo 1400 enoj)

Polio:     s-ro Maciej PIEGAT, ul. Dantego 1-B/48, PL-01-914 Warszawa

Togolando: s-ro Gbeglo KOFFI, B.P. 13169, Nyekonakpoe, Lome

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internacia Festivalo - 94!
--------------------------

Por personoj 25-55 jaraj
========================

Malmultas arangxoj, kiuj konsideras la interesojn de mezagxaj
esperantistoj, sed la jarfina Internacia Festivalo, IF estas gxuste tia!
IF estas organizata speciale por la dua generacio (mezagxuloj) kaj junaj
familioj kun aux sen infanoj.

La cxi-jara, jam 11-a Festivalo okazos en Sensenstein (meza Germanio),
bone atingebla kaj per auxtoj kaj per fervojo. Krom la altnivelaj
prelegoj la partoprenontoj gxuos agrablajn distrajn programojn..., kaj
evidente la Silvestran Balon!

La infanoj estos aparte prizorgataj kaj havos propran kromprogramojn!
Oportunaj logxkondicxoj, plena pansiono. Kotizoj varias laux lando kaj
aligxtempo.

Abonantoj de EVENTOJ havos apartan rabaton! (Detaloj en postaj numeroj.)

Pli detalajn informojn petu cxe:

Hans-Dieter Platz,
Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio
Fakso: +49-5624-322

*************************************************************************

64-a Itala Esperanto-Kongreso
==============================

okazos en Vicenza 26 - 30 de auxgusto 1994.
En la programo, krom kutimaj laborkunsidoj kaj amuzvesperoj, estas
antauxvidata prezentado de "Tartufo" en Esperanto kun la teatra grupo de
Marco Bezzi, junula renkontigxo, kaj - spektado de la opero "Aida" en
Verona.

Por detalaj informoj skribu al

s-ino Elsa Canevarolo,
via A.Rossi 27, 36100 Vicenza
Fakso: +39-444-964843.

*************************************************************************

MEJS plensxtopita
=================

La dua Mezeuxropa Junulara Semajno, MEJS, okazonta inter 15-21.08.94 en
Triberg (Nigra Arbaro, sudokcidenta Germanio) jam estas plensxtopita:
gxis fino de junio aligxis 130 homoj, sed la junulgastejo disponas nur
pri 109 litoj.

U.M.

*************************************************************************

Kultura kaj turisma semajno en Katalunio
========================================

La dua internacia, kultura kaj turisma Esperanto-semajno okazos sub
auxspicio de la "Hispana Muzeo de Esperanto" inter 15-22 de oktobro 1994,

cxe la institucio Centro "Borjxa", en la turisma urbeto Saint Cugat del
Valles. Informojn petu cxe:

Esperantista Fervojista Asocio,
apartado 15027, E-08080 Barcelona, Hispanio.

*************************************************************************

Pri kosmologio de Martinus
==========================

Martinus-Centro en Peterburgo kun internacia Instituto de Sano kaj
Universitato pri Ekologio de Arto organizas la Internacian Konferencon
pri kosmologio de Martinus. Dum semajno inter 02.10 kaj 09.10 1994
rektoro de Martinus Instituto Ole Therkeken (Danio) instruos Esperante
(kun simultana traduko rusen) la kurson "Spirita kaj fizika sano en la
lumo de la kosmologio de Martinus". Pli detalaj informoj cxe:

Martinus-Centro,
a/k 130, RUS-197022 S.Peterburg, Rusio.
Tel./fakso +7-812-2344759.

*************************************************************************

Sanmarina Sesio
===============

La 13-a Sanmarina Universitata Sesio de AIS okazos en Sanmarino inter 27-
a de auxgusto kaj 4-a de septembro. Prelegoj okazos en sekcio
kibernetiko, humanistiko, natursciencoj kaj morfosciencoj, kaj okazos
ankaux finekzamenoj por ekhavi la sciencajn titolojn.

Kotizo de la sesio estas 30 DEM.

Estas organizita aparta auxtobusa karavano al la sesio de Prago al San
Marino kaj reen. Detalajn informojn petu cxe:

dr. Petr Chrdle,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Fakso: +42-2-9912126.

*************************************************************************

25 jara jubileo de LF- en Budapesxto
====================================

Oni ofte demandas, kiam mi diras, ke mi parolas Esperanton: cxu estas
literaturo en tiu cxi lingvo? Mi jesas, sed laux suspektema rigardo la
demandanto ne estas konvinkita... Versxajne ne nur mi estis en sama
situacio. Kaj nun mi bonvenigas la ideon okazigi en Budapesxto arangxon,
kiu adekvate prezentos la lastajn 25 jarojn de nia kulturo. 2-pagxan
informilon pri tio vi jam ricevis kun la antauxa numero de Eventoj.

Pro Helvetia, fondajxo en Zurich, helpas kaj subtenas la iniciaton okaze
de la 25-jarigxo de la Kooperativo de Literatura Foiro. Organizantoj de
la arangxo estas Esperanta PEN-Centro, Kooperativo de Literatura Foiro el
Svisio kaj Esperanta Fako de ELTE.

Dum la semajno - inter 10a kaj 16a de septembro - ni jubileos ankaux
alian datrevenon: jam de unu jaro estas formale agnoskita nia lingvo fare
de PEN International (Internacia Verkista   Asocio).

La semajno konsistos el du partoj: ekspozicio kaj kultura semajnfino. Oni
prezentos ankaux filmojn en Esperanto kaj librokolektajxon de Karoly
Fajszi; okazos renkontoj kun la redakcio de Literatura Foiro kaj kun
Istvan Nemere, prezidanto de Esperanta PEN-Centro.

Loko: Budapesxto, Csengery u. 68. Aligxkotizo: 9 svisaj frankoj (por
hungaroj 300 forintoj), por emeritoj kaj studentoj - 5 svisaj frankoj
(resp. 300 Ft).

Volonte mi donas pliajn informojn al cxiuj interesigxantoj.

Judith Felszeghy
pk. 117. H-1581 Budapest
Tel: +36-1-1834084

*************************************************************************

Balta Ondo invitas
==================

SEJM (eks-Sovetia) Esp. Junulara Movado arangxas septembre (20-25) en
Kalinigrado, Rusio renkontigxon Balta Ondo. Gxi celas renovigi kaj lancxi
novajn E-kontaktojn inter la cxebalta junularo. SEJT-oj (Sovetia, sed
nuntempe Somera Esperantista Junulara Tendaro) ja naskigxis gxuste en
Baltio, kaj ili estas gxis nun la plej popularaj E-junularaj arangxoj en
Rusio.

Organiza adreso:

Aleksandr Hromov,
str. Kalujxskaja, 14-6, RUS-236100 Kaliningrad, Rusio.
Rete: kok@forigu.garik.msk.su.

*************************************************************************

ANONCO
//////

    --------------------------
    I     Vina Seminario     I
    I     ==============     I
    I                        I
    I      6-9.10.1994.      I
    I                        I
    I   Cxu vi jam aligxis?  I
    --------------------------

*************************************************************************

MOVADO
//////

Internacia studumo pri turismo kaj kulturo en Bydgoszcz, Polio
==============================================================

1 septembro 1994 - 31 majo 1995

Internacia Asocio "Monda Turismo" kun sidejo en Bydgoszcz, Polio, invitas
al Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kiu surbaze de trijaraj
spertoj transformigxas - el nauxmonata - en trijaran cxiutagan kaj
ekstercxeestan lernejon. La studumo estas gvidata laux permeso de la pola
Ministerio pri Edukado kaj registrita cxe la Kuratorio pri Klerigado en
Bydgoszcz.

La studumo ebligas en lauxvicaj jaroj akiri jenajn kvalifikojn:

1-a jaro: turisma informanto, lektoro de Esperanto kaj Esperanto-
    vojagxgvidanto; la finintoj ricevas diplomon de organizanto de la
    internaciaj turismo kaj kulturo.

2-a jaro: turisma Esperanto-cxicxerono, animanto de kulturo kaj
    kursgvidanto de Esperanto; la finintoj ricevas atestilon de memstara
    laboranto de la internaciaj turismo kaj kulturo.

3-a jaro: gvidanto de turismo kaj kulturo kaj instruisto de Esperanto;
    kaj finintoj ricevas licencon de specialisto pri la internaciaj
    turismo kaj kulturo.

La lernadon eblas dauxrigi dum unu, du aux tri jaroj - laux cxiutaga aux
ekstercxeestas sistemo. Dum cxiuj tri jaroj, krom Esperanto, oni lernas
ankaux lingvojn kaj kulturojn de diversaj landoj.

Fininte la tutan trijaran eduk-ciklon kaj plenuminte la postulojn de la
AIS, laux ties statuto, oni povas ankaux akiri la prestigxdonan titolon
de bakalauxro de AIS.

La lecionoj de la Internacia Studjaro 1994/95 okazados cxefe posttagmeze
kaj vespere; tio ebligos al dezirantoj kroman partoprenon en
antauxtagmezaj lecionoj de la paralele okazanta Internacia Studumo pri
Komerco.

Tiuj, kiuj ne povas aligxi por la cxiutaga stud-sistemo, povas gxui la
avantagxon de sistemo ekstercxeesta - novajxo en nia studumo. Ili rajtas
partopreni cxiujn kursojn kaj seminariojn, gvidatajn de polaj kaj
eksterlandaj specialistoj, kaj devos cxeesti specialajn sesiojn instru-
ekzamenajn.

La studkursoj en la jaro 1994/95 estas samaj por la cxiutaga kaj
ekstercxeesta sistemoj kaj egalas al 200 USD. Aligxoj eblas gxis la 31-a
de auxgusto 1994 cxe "Monda Turismo".

Por partoprenantoj de la studumo eblas ankaux turismaj praktikoj en
diversaj landoj, pagendaj aparte.

En la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo povas studi cxiu
persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaux meznivelan edukan
klerecon. Pli detalajn informojn ricevu cxe:

str. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Tel. +48-52-415744, 
fakso +48-52-562844.

*************************************************************************

Zamenhof en ekzilo...
=====================

Jam tri plagojn de la cxeha movado mi travivis (1941 Hitler, 1952 Stalin,
1994 la demokrata ekonomia libereco). Pro volo de domposedantoj estis
likvidita la oficejo kaj librovendejo de CxEA, en junio devas likvidi
sian sidejon la Esperantista Klubo Praga. Gxia biblioteko dum 90 jaroj
starigata, kun preskaux sep mil volum(et)oj kaj gazetaj jarkolektoj (en
1980 la tria laux grandeco societa biblioteko en la mondo, post Londono
kaj Roterdamo), devis, por savi sin, translokigxi  (la 15-an de junio) en
la muzeon de la urbo Cxeska Trebova (estinta rusarmea kazerno), kiun
direktoras s-ino Pisxtora.

Kun la biblioteko devis elmigri tien la granda oreca busto de L. Zamenhof
(vd. Heroldon d.E, 2/1853, 1992), kiu estas troninta al la 13-a UK en
Prago en 1921. Mi mem aldonis cx. 100 kg da miaj 48 E-gazetoj, por eble
savi ilin antaux postmorta detruo. Nun restas al mi la tasko likvidi
antauxmorte mian propran E-bibliotekon.

Kiam vi povos reveni sur vian lokon en Prago, Ludoviko? Eble dum la
venonta UK tie?

Jaroslav Marik,honora membro de CxEA kaj UEA

*************************************************************************

Esperanta telefonkarto!
=======================

En Cxehio estis eldonita unue en la mondo telefonkarto kun E-lingva
teksto kaj reklamo pri E-entrepreno ESPERO kaj bildo pri la cxi-jara
kongreso de SAT. Ni demandis Vladislav Hasala, kiel li sukcesis atingi
tiun elstaran rezulton.

Mi mem estas kolektanto de telefonkartoj jam de pluraj jaroj. Antaux pli
ol unu jaro venis la ideo pri realigo de tiu E-karto. Atendis min multaj
traktadoj, kiuj povis okazi cxefe dank' al miaj kontaktoj cxe Telecom (la
nacia telefonkompanio). Pli ol dekfoje mi estis en Prago nur pro tiu cxi
afero. Kompreneble ni devis projektigi la tuton, kaj poste pere de
Telecom mendi la presadon en Francio. (Cxiuj cxehaj telefonkartoj estas
produktataj en Francio). Oni postulis antauxpagi la tutan sumon, do mi
devis trovi financanton (en Auxstrio), kiu pretis investi en tiun cxi E-
karton. Certe la sumo ne estis malgranda.

Gxis la tempo, kiam mi veturis por preni la pretajn kartojn, mi cxiam tre
timis, kio povas okazi, se la projekto fiaskos, aux okazos io alia
neatendita... Kompreneble, ne eblas cxion detale priskribi pri la preparo
kaj realigo.

La prezo de la karto jam nun estas granda inter la kolektantoj, ja gxi
aperis nur en 2500 ekz-oj. Kutime oni eldonas kartojn en 30.000 gxis
300.000 ekz-oj. Ecx mi mem devas pagi por miaj tri kartoj po 400 kronoj,
ja kvankam mi cxion elpensis, prizorgis ktp, rekompenco estas nur morala.
Mi esperas, ke granda parto de esperantistoj scias imagi la valoron de
tiu cxi sukceso.

Vladislav Hasala
pk. 34, CZ-69662 Straznice, Cxehio.
fakso: +42-631-2079

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

----------------------------------------------------
Artikolo pri Zamenhof kaj Esperanto trovigxas en  la
lernolibro de 6-a klaso por cxiu elementa lernejo...
----------------------------------------------------

Intervjuo pri la UK kaj Koreio.
===============================

S-ro Moo-Hyup HAN havas 70 jarojn, vivas en Seulo kaj estas esperantisto
de 1976. Li estas fondinto kaj eldonanto de "La Espero el Koreio" kaj
prezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Ea: Kiom da partoprenontoj de la venonta Universala Kongreso vi atendas?

M.H.: Laux la fresxa statistiko, la nombro de la aligxintoj jam atingis
      1400 el 64 landoj. Ni atendas ankoraux kelkajn centojn pli da
      partoprenontoj. Aligxis 400 japanoj kaj 320 koreoj. Dezirindas
      pluaj aligxoj el Euxropo.

Ea:   Kiom da membroj havas Korea Esperanto-Asocio? Cxu la nombro
      kreskas, stagnas aux malkreskas?

M.N.: Nun la Asocio havas 133 dumvivajn membrojn, 77 jarkotizintojn kaj
      126 individuajn membrojn de Universala Esperanto-Asocio. Lastajn
      jarojn la nombro iom malkreskis, kion precipe kauxzis nestabilizeco
      de la centra oficejo de la asocio. Tamen nun videblas la
      plivigligxo de la Movado danke al la UK kaj IJK okazonta en Koreio.

Ea:   Cxu la Esperanto-movado en Koreio ricevas moralan kaj/aux financan
      subtenon de la sxtato?

M.N.: De dudeko da jaroj ni ricevas la financan subtenon da la registaro
      por eldoni la dumonatan revuon "La Espero el Koreio". Tamen jaron
      post jaro la subvencio malkreskas. En baldauxaj jaroj ni mem devos
      financi la eldonadon.

Ea:   Cxu Korea Esperanto-Asocio havas salajratan dungiton kaj propran
      oficejon?

M.N.: Jes, cxe KEA laboras du plentempaj oficistoj - gxenerala sekretario
      kaj kasisto - kaj unu partatempulo, redaktoro de la oficiala organo
      de KEA, "La Lanterno Azia". La Asocio havas luitajn proprajn
      oficejon kaj kursocxambron en apartaj lokoj. Nuntempe multe kreskas
      interesigxantoj pri Esperanto cxe radioamatora rondo kaj
      perkomputila komunika rondo. Denove vigligxas universitata
      Esperanto-movado.

Ea:   Cxu "normala" koreo scias, kio estas Esperanto? Kia estas la
      sinteno al Esperanto?

M.N.: Trafe respondi estas iom malfacile. Tamen mi kuragxas diri, ke la
      sekvaj generacioj konos gxin, cxar artikolo pri Esperanto kaj
      Zamenhof trovigxas en lernolibro por la sesa klaso de cxiu elementa
      lernejo. Esperanto estas menciita ankaux en lernolibro de
      supermezlernejo. La plejmulto de koreoj konsideras nur la anglan
      lingvon internacia. Sed estas tendenco, ke multaj junuloj ne sxatas
      la anglan lingvon kaj la usonan influon. Ekzemple, ili preferas
      viziti kafejon kun nur korelingva nomsxildo ol tiun kun
      anglalingva. Ne malofte renkonteblas favora sinteno al Esperanto.
      Tutlande iel sin ligas al Esperanto cxirkaux 1000 studentoj el 20
      universitatoj.

Ea:   Kiuj estas - laux via opinio - la cxefaj motivoj eklerni Esperanton
      en Koreio? Cxu pli gravas la praktikaj aux la ideologiaj kauxzoj?

M.N.: Laux mi scivolo kaj lernemo de koreoj inspiras la homojn eklerni
      Esperanton. Cxe ni cxiam grave rolas ideologiaj kialoj. Tamen pli
      kaj pli altiras homojn la praktika utilo de Esperanto de la 90-aj
      jaroj, kiam plifaciligxis internaciaj kontaktoj kaj eksterlandaj
      vojagxoj.

Ea:   Kiuj estas la plej grandaj problemoj, kiujn la Esperanto-movado en
      Koreio alfrontas nuntempe?

M.N.: En cxiu sfero de la organizo oni alfrontas problemojn. Al la
      Esperanto-movado malhelpas plejparte manko de libera tempo -
      semajnfina ferio, longa (pli ol unusemajna) libertempo - kaj zorgo
      pri ekonomia situacio.

Ea:   Kiujn fremdajn lingvojn oni instruas en la koreaj lernejoj?

M.N.: La angla lingvo estas devige instruata ekde mezlernejo gxis
      universitatoj, kiel la unua fremda lingvo. Sekve en
      supermezlernejoj kaj universitatoj estas plejofte instruata la
      germana, franca aux japana kiel la dua fremda lingvo. Oni apenaux
      instruas aliajn lingvojn krom la supraj.

Ea:   Cxu ekzistas kontaktoj al esperantistoj en Norda Koreio?

M.N.: Iam tre aktivis la Esperanto-movado ankaux en tiu lando, kie logxis
      pluraj tre eminentaj esperantistoj. Sed gxis nun ekzistas nenia
      kontakto. Ni ege deziras tion, se ankoraux restis tie ia movadeto
      ecx subtera.

Ea:   La rilatoj inter Norda Koreio Kaj Korea Respubliko draste
      plimalbonigxis dum la lastaj tagoj. Cxu oni povas senti tion sur la
      strato en Korea Respubliko? Kaj cxu tio havas iun influon al la
      venonta UK?

M.N.: Fakte, dum la lastaj semajnoj la interrilatoj plimalbonigxis
      rezulte de maltrankvilo pro nuklea armado de Norda Koreio. Sed tio
      preskaux ne senteblas cxe nia normala vivo. Mi auxdis, ke euxropaj
      amaskomunikiloj troige informadis pri la konflikto. Kaj tio iel
      povus influi tieajn esperantistojn kaj maltrankviligi jamajn
      aligxintojn al la UK en Seulo. Tamen, vidu! 400 japanaj samideanoj
      aligxis al la kongreso. Ni antauxvidas ankoraux pluajn aligxontojn
      al diversaj partoj de la mondo.

el Esperanto Aktuell, Germanio, 4/94

*************************************************************************

ILEI
////

Instruistoj interesigxas
========================

Ekde oktobro 1993 la Esperanto-Junularo Heidelberg (Germanio) ricevas
cxiumonate cxirkaux 10 informpetojn de instruistoj. Ili cxiuj mendas la
brosxuron "Esperanto als Ratespass" ("Esperanto kiel divena plezuro"),
kiun la Esperanto-Junularo ofertas al germanlingva libro "Padagogischer
Schnappchenfuhrer", kiu listigas instrumaterialojn senpage mendeblajn de
lernejoj kaj instruistoj. Dum parto de la jam pli ol cent informpetintoj
emfazis, ke ili volas unue mem lerni la lingvon, aliaj indikis, ke ili
planas uzi la materialon por Esperanto-instruado kadre de tiel nomata
"projektsemajno". Nun cxiujare en cxirkaux 10 - 20 germanaj lernejoj
okazas projektsemajnaj Esperanto-kursoj, ekzemple en junio 94 en
Darmstadt (15 partoprenintoj) kaj en julio 94 en Mannheim (9
partoprenintoj), kaj estas antauxvideble, ke tiu nombro estonte kreskos.
En cx. 10 pliaj germanaj lernejoj okazas tutjaraj Esperanto-kursoj;
ekzemple al E-kurso en gimnazio en Neustadt/Weinstrasse en la nova
lerneja jaro 1994/95 aligxis 11 lernantoj.

U.M.

*************************************************************************

Televida kurso por hispane parolantoj
=====================================

Jam estas preta la video-varianto de elementa kurso de la Internacia
Lingvo.

La sistemo estas tre oportuna por lokoj, kie ne estas instruistoj. Tiel
individue aux grupe, antaux la televidilo, oni povas lerni la lingvon.

Cxi tiu kurso estas preparita por hispanparolantoj, sed eblas adapti gxin
al aliaj lingvoj. La scenarion kaj regxisoradon faris Enrique Kohei,
redaktoro de la revuo "Argentina Estperantisto". Kontaktadreso:

Maria Susana Solis
C. Correo 407, RA-2800 Venado Tuerto, Argentinio
Tel. kaj fakso: +54-462-22409

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Konkurso pri arta traduko
-------------------------

Hungara sekcio de ILEI organizas tutlandan konkurson pri arta tradukado.

Bazlernejanoj kaj mezlernejanoj konkursos en apartaj kategorioj. Tasko:
Kun la ebleco uzi ankaux vortaron traduki cx. 20 liniojn da E-teksto al
la hungara lingvo... La konkurso okazas en la lernejoj kun gvido de la
loka e-instruisto. Limdato por aligxoj: 23-a de septembro.

Detalajn informojn kaj regularon prefere cxiu koncernita e-instruisto
(kun aldonita 25 forinta posxtmarko) petu cxe:

Gimnazio Banyai Julia,
Geza Kurucz, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Internaciaj konkursoj de UEA
============================

Printempe de 1948 la Estraro de UEA decidis arangxi internaciajn
konkursojn pri membreco. La Komitato dum la 33-a UK en Malmo akceptis
planon pri fikso de kvotoj por diversaj landoj.

Por cxiu membro aligxinta al UEA estis donataj poentoj laux jena tabelo:

Asocia membro          1

Membro kun jarlibro    5

Membro-abonanto       10

Membro-subtenanto     15

Patrono               50

Dumviva membro (nova) 50

Al la aligxinta Landa Asocio en la lando aux regiono, kiu montris la plej
bonan progreson dum la jaro kompare al la fiksita kvoto, UEA donis
premion. Al cxiu delegito el la koncerna lando oni sendis libropremion.
Poste, tamen, libropremion (je valoro 100 guldenoj) ricevadis nur la
cxefdeligitoj aux kotizperantoj. (Bedauxrinde, neniam en la revuo
Esperanto estis eksplikita la maniero kalkuli la kvotojn, sed gxi
evidente dependis de la kvanto da UEA-membroj en la lando). Baldaux la
konkurso estis dividita je du partoj: Konkurso-I por landoj kun pli forta
movado kaj Konkurso-II por landoj kun malpli evoluita movado.

Jen, por ekzemplo, partoj de la tabeloj kun rezultoj de la konkursoj en
la jaro 1969:

    poz.   lando       kvoto      poentoj         %

Konkurso-I

- 1 (1)  Finnlando      2401       3400         141,60

- 2 (2)  Usono          4022       4675         116,24

- 3 (3)  Italujo        3737       4060         108,64

- 4 (4)  Danlando       2648       2790         105,36

Konkurso-II

- 1 (1)  Grekujo         288        456         158,33

- 2 (2)  Auxstralio     1275       1610         126,27

- 3 (3)  Israelo         524        525         100,19

- 4 (6)  Kanado         1103       1104         100,09

La internaciaj konkursoj de UEA la lastan fojon okazis en 1969,
ekzistinte dum 20 jaroj, kaj poste cxesis, sen publika klarigo de la
kauxzoj. Cxu ili malaktualigxis? Cxu, tamen, ne indus ilin restarigi,
eble en alia formo?

Tiamaj konkursoj rilatis nur la mambrokvanton, kio tre gravas por la
financa stato de la Asocio (do, ne hazarde la Dumvivaj membroj kaj
Patronoj estis plej alte valorigitaj), sed ja al tio ne reduktigxas la
interesoj de UEA. Se, krom membrokvanto, oni pritaksus per certaj poentoj
lernejan instruagadon, aktivecojn cxe parlamentoj kaj internaciaj
organizoj, priesperantajn televidelsendojn ks., la konkursoj povus esti
pli instigaj kaj denove aktualaj.

N.G.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Izoluloj
========

Mi reagas al la artikolo de Bernard Golden (Eventoj 1/julio-94) en kiu li
difinas izolulojn: en la tria grupo li mencias sub punkto cx. profesoron
el Chicago por kiu Esperanto estis probable nur studmaterialo "same kiel
formikoj estas por entomologo, kiu mem ne emas farigxi ano de la formika
socio". Nu, mi povas tuj priskribi tri grupojn de "formikoj" el mia
sperto de lokaj movadoj:

1. La "eternaj komencantoj" kiuj facile perdigus paciencon de kapabla
   lingvouzanto (speciale se li ne posedus la emon korekti kaj instrui);

2. La "stranguloj" kiuj abundas en lokaj grupoj kaj estas rimarkeblaj aux
   pro siaj eksterordinaraj vestoj (eble ecx manko de korpaj kovrajxoj),
   stranga konduto aux fizika/mensa stato (cxi lasta ofte pro tre alta
   agxo, sed tamen ne preteratentebla);

3. La "komfortamaj burgxoj", kies intereso centrigxas multe pli en la
   sxinko kaj vino kaj lastatempaj novajxoj intersxangxitaj kun la amikoj
   en la loka dialekto ol en ekzercado de la Internacia Lingvo kiun
   lauxdire ili kapablas paroli. Mi malofte auxdis pli ol "bonan
   vesperon, kiel vi fartas". (Kegloklubaneco sendube donus similan
   senton de samideaneco al ili).

Se profesoro do preferas dedicxi sin al literatura verkado (per kio li
atingas pli vastan publikon) mi povas kompreni lian izoligxemon. Des pli
forte mi admiras ekzemple profesoron Wells, kiu donis jaron da tempo kaj
pacienco al la loka (londona) movado, aux gxis certa grado profesoron
Lapenna, kiu ja, kvankam iom desupre, prelegis en londonaj klubvesperoj
sed ekmontris senpaciencigxon kun la formikaro, kiam, petite paroli
malpli rapide, li respondis: "do, vi devas auxskulti pli rapide". Kun
sinceraj salutoj

Helga Rapley, Britio.

*  *  *  *  *

Mi deziras reagi al la letero de s-ro Max Wearing: "Propono pri
Esperanto-memortago"en Eventoj 2/julio.

Laux mi, tio estas la afero pli-malpli utila de Ônterna kuirado". Tion,
kion oni bezonas cxefe, estas ampleksigo de la "Ago-Tago". La dato, dum
la periodo de la rekomenco de la kursoj (almena xen norda hemisfero),
estas, mi pensas, bone elektita. Sed kial, progresive, ne starigi tutan
"Semajnon de esperanto" aux, ecx pli bone, "Semajnon de la esperanta
kulturo", kun grupigo loke kaj nacie de diversaj informaj kaj kulturaj
manifestacioj, krom la ekigo de la jaraj kursoj?

Eble, tia koncentrita internacia evento povus pli bone impresi la
amaskomunikilojn ol la nura loka agado?

A. Frangeul,  Francio

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

200 metra Varsovio - ne plu!
============================

Kun granda bedauxro ni informas, ke ekde 1-a de julio Pola Radio ne plu
uzas la bone konatan ondolongon 200 m (= 1503 kHz).

Cxi tiu decido de la gvidantaro de Pola radio, kauxzita de drasta sxtata
sxparado venis tute neatendite. Ekde nun la vesperaj elsendoj estas
emanigataj nur en la bendo 49 m (6135 kaj 5995 kHz). La sxpardecido
koncernas ne nur nin, du aliaj redakcioj perdis tutan elsendotempon.

Ni dankas al cxiuj auxskultantoj, esperantistoj, kiuj skribe esprimas
sian malkontenton (!) pro la perdo de 200 metra ondolongo. Cxiujn
leterojn ni tradukas kaj transdonas al la direktoraro, esperante, ke la
argumentoj de niaj diverslandaj auxskultantoj helpos renovigi la
ondolongon, ja kiel konate, jam unufoje en la pasinteco tio okazis!
Cetere, post la unuaj ses monatoj en 1994 la unuaj tri redakcioj ricevis
la jenan nombron da leteroj: Germana redakcio: 1159, Esperanta redakcio:
1026, Angla redakcio: 528!

Andrzej Pettyn, redaktoro
pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio.

Rim: Granda parto de euxropaj auxskultantoj kaptis gxuste la 200 metran
elsendon. Aux pro gxia bona kapteblo, aux pro tio ke nur gxi estas en la
mezonda bendo. Reakiro de tiu ondolongo estus grave ne nur pro la
prestigxo mem, sed ankaux pro multaj komencantoj (cxu radioteknike cxu en
Esperanto), kiuj klopodas kapti gxuste tiun elsendon. Cxu ni, redakcianoj
de EVENTOJ povas peti la helpon de niaj legantoj? Cxu ni povas peti vin
skribi malkontentan leteron ankaux en la intereso de komencantoj? Ja ni
cxiuj estis iam komencantoj, kaj skribi 1 leteron ne estas tre peza
afero. Ni dankas vian helpon!

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

Radio Csaba - eble sekvajare
============================

En pli frua numero de EVENTOJ aperis jam informo pri la E-programoj de la
loka "Radio Csaba".

En la pasinta jaro la stacio funkciis gxis la 31-a de decembro. La tiama
telefona radio-ludo pri Esperanto estis sukcesa. Mi volas danki al cxiuj
kontribuantoj pro la helpo.

Cxe la nova frekvenco-distribuo Radio Csaba ne ricevis frekvencon, do nun
gxi ne povas regule elsendi sian programon, sed kun provizora karaktero
funkciis ekz. inter la 14-a kaj 19-a de junio dum la ekspozicio "Expo
Csaba"

Georgo Flender
Vasut u. 2, H-5720 Sarkad, Hungario

*************************************************************************

LINGVO
//////

Pli da rauxpoj
==============

Jam mi rakontis al vi pri mia vizito al amiko, kiun mi trovis meze de
kolekto da vortaroj en kelkdek euxropaj lingvoj. Tiu vizito montrigxis
malutila por mia financa situacio, sed donis gravan spiritan ricxigon.
Laux mi tio signifas, ke la neta rezulto estis profita. Financaj perdoj
ja ne tro gravas, kiam restas suficxe da mono por necesaj aferoj.

Kiam mi revenis al la auxto, mi tie trovis policiston, kiu fervore
skribis ian kuponon. Kun gxojo li bonvenigis min:

"Ha, sinjoro Nurmi", - li kriis. - "Mi konas vin, vi estas esperanto, mi
legis en la kranto. Ankaux mi lernis tion kiel infano en la skolo. Mi
bone memoras tion: La forno estas varma, la forno brulas. La vadro fumas
pipo! Jes vi vidas, mi lernis gute. Esperanto estas bela talo, di helpas
la vredon! Sed nun vi havas kleina problemo. Via auxto estas en fauta
loko kaj tio kostas al vi mono. Ni cxiuj mutas fari nian laboron cxu?"

Kun afabla mieno li enmanigis al mi la kuponon. Kun cxagreno mi pagis.
Sed cetere mi nur povis gxoji, cxar mi renkontis veran amikon de nia
lingvo, pri kies ekzisto mi antauxe ne sciis.

Kaj la lingvo, kiun li uzis, estas nur iomete malpli  bona ol tiu de
multaj verkistoj. Apenaux oni sekvas kurson en Esperanto, kaj jam oni
komencas verki. Kun helpo de aldonaj -o kaj -a ja cxiu lingvo estas
transformebla en ian Esperanton. Kaj fari poemojn kelkfoje sxajnas la
plej facila laboro.

Neologismoj ricxigas la lingvon, oni diras. Kaj kelkfoje tio estas prava,
almenaux kiam temas pri vera nova esprimo, por kiu tauxga vorto gxis nun
mankas.

Por mi la renkonto kun la policisto estis la komencigxo de nova scio:
multaj neologismoj nur estas pruvoj pri la ne-kompetenteco de la uzanto.
Malfelicxe ne plu ia Literatura Komitato kontrolas niajn librojn. Kun tiu
penso mi promenas en mian gxardenon. Kun cxagreno mi konstatas: la
rauxpoj venkis!

Ko Nurmi

el "Fenomeno", julio/auxgusto 1991

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

31-jara studento pri informadiko pri cxiuj temoj tutmonde kun gejunuloj:
Denes PARTAY, Kaposvar, Damjanich u. 3/2, H-7400, Hungario.

* * *

27-jara instruisto pri ekonomio kun hungaroj: Hugo ROSE, Dorfstrasse 6,
D-24793 Barystadt, Germanio.

* * *

21-jara frauxlino deziras korespondi kun samagxuloj tutmonde pri muziko,
literaturo, psikologio. Eva Petik, Szontagh P. u. 9, H-2660
Balassagyarmat, Hungario.

* * *

20-jara frauxlo sercxas leterkontaktojn. Dmitrij Sekusxin, pk. 2276, RUS-
164522 Severodvinsk-22, Arhang. obl., Rusio.

* * *

Kun personoj, kiuj interesigxas pri arkeologio, etnologio, religioj kaj
popola kulturo. Jaroslav Janiak, str. Lubeckiego 14 m.30, PL-91403 Lodz,
Polio.

* * *

Kelkaj mezagxaj gekursanoj dez. korespondi pri cx.t. kun cxiuj landoj. E-
societo FLAMO, pk. 16, PL-87-100 Torun-1 Polio.

* * *

12-jara lernanto deziras korespondi pri cx.t. kun cxiuj landoj. Cezary
Kletkiewicz, PL- 87-617 Bobrovniki n. Wisla, Woj. Wroclawek, Polio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Stefan MacGill havas novan adreson: Facan koz 9/2, H-2030 Erd, Hungario.

* * *

Poem-domo de Esperanto, kiu kolektas poemojn en Esperanto aux tradukitajn
el Esperanto, anoncas konkurson por desegni gxian simbolon. La moto de
PDE estas "Kandelo, floro kaj papilio". Por pliaj detaloj skribu al la
Direktoro: A.Ebrahimi, P.O.B. 89165/656, Yazd, Irano.

* * *

La E-redakcio de Pola Radio havas novan posxtkodon! Bonvolu korekti en
via notlibro: pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio. Nova telefaks-numero:
+48-22-444119

* * *

Pola farbisto, cxambrotapetisto sercxas laboron en okcidenta Euxropo por
2-3 monatoj. Scioj ankaux pri agrokulturo. Parolas nur en Esperanto.
Jan Skriba, poczt. skr. 19, PL-44217 Rybnik, Polio.

* * *

Ni informas, ke la telefona kaj faksa numero de nia firmao estas
sxangxitaj pro instalo de nova, digxita centralo. La novaj numeroj:
telefono: +45-55-311010 fakso: +45-55-311011.
Pri niaj varoj vidu la kadritan anoncon!
TDK-Eksport, Danio.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Esperanto-instruistoj sercxataj!
================================

Talento-Lernejo en Hungario estas unu el la malmultaj lernejoj en la
mondo, kiu aparte atentas pri Esperanto-instruado kaj al medio-protektaj
principoj. En la Talento-Lernejo, la infanoj ekde la unua lernojaro
lernas Esperanton, kaj per Esperanto jam sin prezentis en diversaj
pedagogiaj mond-kongresoj ktp.

Cxe la sojlo de la nova lernojaro nin alfrontas decida problemo, kiu
povas entute dangxerigi la sorton de Esperanto-instruado en la lernejo.
Nome por instrui al novaj gelernantoj en la unua klaso, ni urgxe bezonas
novajn E-pedagogojn.

La kondicxoj estas jenaj:

1. Lingve ili devas esti suficxe lertaj kaj kapablaj, prefere (sed ne
   nepre) diplomitaj pri Esperanto kaj E-instruado.

2. Pedagogie, ili devas koni suficxe profunde pedagogiajn principojn pri
   infan-edukado kaj instruado, kun bona instruad-sperto. Por la 6-jaraj
   infanoj tio estas la unua renkontigxo kaj kun lernejo kaj kun
   Esperanto.

Volontuloj kaj interesitoj kontaktu:

Talento Lernejo, Andras Lukacs
Pf. 102, H-2041 Budaors, Hungario.
Tel/fakso: +36-1-1868854

Elektronika posxto: talento@forigu.levego.zpok.hu

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

La monujo
=========

Dum la lasta MELA (Memzorga E-Lagumado) iu nuda virino eniris la lokan
kafejon, kaj mendis cxe la dejxoranto glason da kafo. La vendisto silente
sed sencxese rigardis sxin. Post iom da tempo sxi kolere demandas:

- Cxu vi neniam vidis nudan virinon, ke vi tiel gapas min?

- Jes, sinjorino, mi vidis multajn. Sed tre interesas min, de kie vi
  elprenos la monon!

*************************************************************************

                 Kaptu la sxancon
                 ================

sen granda investo, starti vian propran komercon en
via propra hejmo, vendante altkvalitajn juvelojn de
            mondkonata firmao CABOUCHON.

                   UNIKA SxANCO
                 POR BONA GAJNO!!!

interesitoj turnu sin al:

TDK-Eksport, Strandvej 22, DK-4771 Kalvehave, Danio.
Telefono: +45-55-311010
Fakso: +45-55-311011

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2828885
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor