Eventoj n-ro 061, retposxta versio
*********************************

ENHAVO
------

Titolpagxe:         Rondo familia aux de TEJO al TEJO

Esperanto aplikata: Diplomigxu en Cxinio!
                    Kontaktoj sercxataj!
                    AIS-projekto en Rusio

Esperanto en radio: Mesoj venas... ankaux el la cxielo!
                    Auxskulta ekspozicio? Jes!
                    Radio Svoboda - kvarfoje pri Esperanto!

Movado:             Popolnombrado en Esperantujo
                    Cxiutagaj pensoj
                    La rauxma fluo por sukcesa lofo
                    Franca E-Instituto
                    Jubilea ekspoziciode LF en Budapesxto!
                    Cxu alvenos fino por"eternaj omencantoj"?

Arangxoj:           Kunveno de Pola sekcio de ILEI
                    Pola Esperanto-Kongreso
                    Fervojista kunveno
                    HaBaKuk
                    Historio de E-movado
                    Subkarpata renkontigxo!
                    Internacia E-kurso
                    Invito al SUS 14

Bzaj informoj:      OSIEK

Lingvo:             Didaktikaj referajxojatendataj

Konkurso:           1 miliono da pesetoj!

Intervjuo:          Al mi sxajnas, ke la socia kaj ekonomia sxoko jam
                    figxas...

Alvoko:             Prelegi kaj gvidi kursonen Italio
                    Instruisto sercxata!
                    Kontakto pere de TAKE-Esperanto:
                    UNESKO-Rezolucio: Malsamaj spertoj

Revuoj, gazetoj:    Premioj al jugxotaj por artikoloj
                    HdE: Gxis nun preskaux 1900 numeroj!

Leteroj:            Vivsigno el Ruando


Interese:           Fremdaj lingvoj en etaj kaj mezaj entreprenoj
                    Kuriozaj faktoj de la historio

Movada humuro:
Korespondo deziras:
Anoncetoj:


TITOLPAGxE
//////////

Rondo familia aux de TEJO al TEJO
=================================

Vi kaj mi kaj kelkaj aliaj milionoj da homoj opinias, ke la jaroj
deklaritaj de UN (toleremo, interkomprenigxo, paco, familio, ktp.) fontas
el relative stranga manio de kelkaj UN-funkciuloj sen grandaj sekvoj en
la mondo, sed aliflanke, ankaux relative sendangxera kaj modere
malmultekosta. Nu, se ili amuzigxas tiel, kial gxeni ilin?

Aliflanke la jaro de la familio (temas pri cxi tiu jaro) survojas lasi
konstantan spuron en la Esperanto-movado. Pro gxi UEA arangxis simpozion
pri la internacia familio en Graz, Auxstrio. Pri la rezultoj de la
simpozio vi legos aliloke tra la esperantlingva gazetaro; cxi tie nur
aludu, ke ankaux gxi havis siajn finajn konkludojn (vi konas tiujn
cxarmajn dokumentojn: "... analizinte..., ... konstantinte..., ...
konsiderinte..., ... substrekas..., rekomendas... kaj aparte atentigas").

En tiuj finaj konkludoj oni mencias, ke "... la familia uzado de
Esperanto kune kun unu, du aux tri etnaj lingvoj donas same aux ecx pli
pozitivajn rezultojn kiel en alispecaj plurlingvaj familioj, kun aparte
sentebla rezulto en la edukado por vasta malfermiteco al aliaj kulturoj "
kaj ke "... la klopodoj de Esperanto-familioj renkonti kaj subteni unu la
alian kreis unikan internacian reton de plurlingvaj familioj, en kiuj unu
lingvo estas komuna".

Nu, la aserto ke ekzistas unika internacia reto por Esperanto-familioj
eble estas iom troa, sed aliflanke pro la Jaro de la Familio kaj pro la
simpozio pluraj ideoj, kiuj iel travagis la esperantlingvan komunumon,
ricevis fortan instigon organize konkretigxi por fortigi kaj konstantigi
tiun reton.
Tiel, post la aprobo fare de la estraro de UEA, en Graz oni oficiale
anoncis la naskigxon de Rondo Familia, kies staton kaj celojn mi provas
per cxi tiu artikolo mallonge klarigi.

Bazaj ideoj

1. Homoj en la meza generacio malmulte partoprenas la tradician movadon.
Se oni rigardas niajn internaciajn kongresojn aux niajn lokajn klub-
kunvenojn oni havas la impreson, ke la movado konsistas el gejunuloj sub
25 jaroj kaj gepensiuloj. Kie kasxas sin la mezagxuloj? Ili tre versxajne
kasxas sin (aux pli gxuste: estas devigataj kasxi sin) en siaj familioj.

2. Estas senutile, kiel nia centjara historio pruvas, provi eltiri ilin
el siaj familioj. Estas pli bone, doni al ili eblecon partopreni la
movadon en siaj familioj kaj kun siaj familioj.

3. La plej baza ilo tiurilate estas doni al i pli da eblecoj uzi
Esperanton en la familio. Tio ne nur estos utila por la koncernatoj. Tio
estos utila cxefe por Esperanto mem.

4. Lingvo, kiu ne estas efektive uzata cxiutage por cxiutagaj normalaj
vivbezonoj, estas multe malpli forta ol oni supozas. Tion scias cxiuj
agantoj por revivigxantaj lingvoj (la gaela, la euxska, ktp. senfine).
Cetere la hebrea mem (kiu estas ofte citata en Esperanto-medioj kiel
brila ekzemplo de revivigxanta lingvo) komencis vere revivi kiam Ben
Jehuda decidis ekparoli gxin kun sia filo.

5. Esperanto havas jam longan historion de enfamilia uzo. De la komenco
de cxi tiu jarcento gxis nun cxiam estis familioj, en kiuj Esperanto
estas unu el la uzataj lingvoj. Per Rondo Familia ni volas nur dauxrigi,
konstantigi kaj vastigi tiun agadon helpante la familiojn, kiuj okupigxas
pri gxi.

Bazaj problemoj de esperantlingvaj familioj

1. Familio strukturigxas cxirkaux kaj cxefe okupigxas pri infanoj.
Aliflanke infanoj kreskas kaj pli-malpli baldaux venas momento, kiam ili
foriras de sia origina familio. Sekve la agado de gepatroj, kiuj parolas
Esperanton kun siaj infanoj, okupas nur periodon de la vivo.

Oni povas diri, ke gxi komencigxas kiam la gepatroj, konatigxinte dum la
TEJO-agxo, eventuale dum TEJO-arangxoj, geedzigxas kaj naskas la unuan
infanon. Gxi finigxas kiam la plej juna infano ne plu volas ferii kun
siaj gepatroj kaj kapablas memstare vojagxi al TEJO-arangxoj (tio, laux
sperto de pluraj gepatroj, okazas kiam la infano estas proksimume 16-
jara).

El tio fontas, ke ecx la plej fervoraj agantoj en la familio post tiu
momento perdas intereson pri tia agado, kaj cxio devas esti rekomencita
de nova generacio. Estas la sama rakonto de la TEJO-estraro. Oni ne
sukcesas ellerni la nomojn de unu estraro antaux ol oni trovigxas antaux
tute nova listo. Fakte se oni rigardas la movadon dum la lastaj kvardek
jaroj, oni vidas almenaux tri ondojn de familia agado: unu estis en
kvindekaj jaroj, unu estis fine de la sesdekaj kaj ankoraux unu ekde la
mezo de la sepdekaj jaroj. Kompreneble estis ankaux sub-ondoj, kiuj
etendigxis inter la cxefaj ondoj.

2. Infana dulingveco estas pozitive rigardata de cxiuj en la lastaj
jaroj. Ekzistas pli kaj pli da libroj en pli kaj pli da lingvoj, kiuj
pruvas, ke dulingva infano havas avantagxojn pro sia dulingveco, kaj
ankaux la plej skeptikaj esplorantoj agnoskas,ke la infano certe ne
havas malavantagxojn.

Esperanto, estante normala homa lingvo, estas transdonebla tre normale
kune kun alia(j) lingvo(j). Aliflanke ekzistas lingvoj pli facile
transdoneblaj kaj lingvoj pli malfacile transdoneblaj, ne pro lingvaj
konsideroj sed pro sociaj konsideroj. Se vi volas transdoni la francan al
infano en Svedio, vi tamen povas pli facile acxeti franclingvajn librojn
kaj vidbendojn kaj renkonti francparolantojn, ol se volus transdoni la
albanan en Svedio. Cxi-rilate Esperanto pli proksimas al la albana ol al
la franca.
 Infanaj libroj ne estas abundaj kaj ne povas konkurenci kun la
nacilingvaj, se temas pri ilustrajxoj kaj koloroj; la plej proksimaj
infanoj, parolantaj Esperanton logxas tamen tro malproksime ktp.

El tio sekvas, ke plena transdonado de Esperanto eblas nur per celkonscia
strebado, pacienco kaj multaj klopodoj.

Rondo Familia volas plifaciligi la vivon de tiuj kuragxaj gepatroj, kiuj
tamen provas, kaj volas instigi aliajn provi.

Bazaj agad-principoj de Rondo Familia

1. Rondo Familia volas zorgi pri esperantistoj de la momento, kiam ili
forlasis TEJO-n, gxis la momento kiam iliaj infanoj memstare kapablas
vojagxi al TEJO-arangxoj, do: de TEJO al TEJO.

2. Gxi estas organizajxo ekzistanta en la galaksio de UEA. Sed gxi ne
estas organizajxo kun membrokartoj, membrokategorioj kaj membrokotizoj.
Gxi registras cxiujn familiojn, kiuj deziras esti registrataj en
komputila arkivo cxe la Centra Oficejo de UEA.
Ne ekzistas pliaj formalajxoj, oni ne kontrolas cxu vi estas aux cxu vi
ne estas membro de UEA, cxu vi estas favoranto de la atisma skolo aux
fervora SAT-ano. Cxiuj stabilaj paroj kun aux sen infanoj estas bonvenaj.

3. La familiaj membroj elektas cxiun duan jaron estraron. Aliflanke tiu
estraro ne nomigxas estraro sen komisiono, cxar la ideo ne estas tio, ke
temas pri "estroj" sed pri agantaj membroj de iu komisiono. Esprimo pli
tauxga ol "estraro" estus "servistaro", cxar temas pri homoj, kiuj
klopodas laux sia eblo servi la familian komunumon.

La nuna provizora komisiono, gxis la venontjaraj elektoj, konsistas el E.
Csiszar, C. Fettes, Z. Metz, M. Tauzzi, Z. Tisxlar kaj mi mem. Apartajn
taskojn prizorgas la komisiitoj: A. Besenyei, I. Fantom kaj J. Reinvart.

4. La servoj, kiujn gxi provas funkciigi, estas:

bulteno por la familioj (M. Tauzzi), instigado al eldonado por infanoj
kaj gepatroj (Z. Metz), plimultigo de Renkontigxoj por Esperantlingvaj
Familioj, REF (E. Csiszar),infanaj kongresetoj (C. Fettes).

Krome Z. Tisxljar zorgos pri la financoj, mi mem pri ekfunkciigo de la
tuta masxino, A. Besenyei pri venontjara renkontigxo en Hungario, I.
Fantom pri redaktado de libro pri lingva evoluo de infanoj kaj J.
Reinvart pri reprezentado cxe UN kaj aliaj internaciaj instancoj.

5. Fine sed ne fone, cxi tiu artikolo celas instigi vin [se vi estas
membro de stabila paro aux familio kaj se vi havas aux esperas havi pli-
malpli baldaux infano(j)n] anonci vin cxe nia centra adreso: UEA, Rondo
Familia, Nieuwe Binnenweng 176, NL-3015 B
J Rotterdam, Nederlando.


Renato Corsetti

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Diplomigxu en Cxinio!
=====================

Ni klopodas sercxi eksterlandajn universitatojn por kunlabori en edukado
de altnivelaj fakaj talentuloj por bone servi al la 21-a jarcento.

Por cxinaj studentoj: la trijaraj studoj estos en Cxinio, en nia Bei Li-a
Universitato aux Yi Jin-a Universitato. La kvara jarstudo, t.e. la
lastjara studo lauxplane okazu en via universitato. Post la fina ekzameno
cxe vi, via universitato kaj nia universitato donos aparte al ili
diplomojn. La studfakoj povos esti lingvo (Esperanto aux via nacia
lingvo), internacia ekonomio kaj komerco, administrado de entrepreno ktp.
laux via elekto.

Por viaj studentoj: la unuaj trijaraj studoj estos en via lando, en via
universitato. La kvara studjaro estos en Cxinio. Post la fina ekzameno
cxe ni, nia Bei Li-a aux Yi Jin-a Universitato kaj via universitato
eldonos aparte al ili diplomojn. La studfakoj estos cxinstilaj, ekz.
cxina lingvo, akupunkturo kaj masagxo, "Yi Jin", homo-korpa scienco ktp.

Ni petas vin helpi nin trovi universitaton en via lando, kun kiu ni povas
realigi tiun cxi projekton. Ni dankas vian agon.

Shen Chengru, Wang Yuchun

Esperanto-Asocio en Akademia Sinica

52 Sanlihe, CN-100864 Beijing, Cxinio

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj!
====================

Krom Esperanto ni, du esperantistoj, havas ankoraux unu pasion -
montgrimpadon. Kaj mi kun la amiko decidis provi fari el tiu malprofita
okupo - profitodonan, kontribuante samtempe disvastigon de E-o en
turismo. Ni bezonas partnerojn, kiuj povus helpi al ni organizi grupojn
da dezirantoj ekskursi, kaj montgrimpi al la plej belaj lokoj de Norda
Kauxkazio, i.a. tra Kauxkazia Naturrezervejo.

Viajn proponojn atendas

Sergej Malcev, Do vostrebovanija,RUS-350000 Krasnodar, Rusio.

* * * * *

Priekonomika franclingva televidoservo "Canal E" pretas realigi
alilingvan version por siaj kasedoj pri produktoj. Tiucele gxi sercxas
kunlaboradon de profesia sonstudio kaj profesiaj parolistoj. Kontakto
pere de TAKE-Esperanto:

RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim (Colmar), Francio.

* * * * *

Mi posedas kampon kun pli ol 5 hektaroj da tero, apud Bunda en Nord-
Tanzanio, 2 km for de granda sxoseo (Morn-bazo - Zairio). En gxi oni
povas gxardenumi, kampadi, boatumi kaj fisxkaptadi en lageto. Mi invitas
turistojn kampadi senpage. Mi planas starigi turistan kampadejon en gxi,
mi sercxas kunlaborontojn investade. Skribu al:

Julius de Magesse

Migori Christian Centre
P.O. Box 636. Sina-Migori, Kenya.

*************************************************************************

AIS-projekto en Rusio
=====================

LOI (Lingve Orientita Instruado), projekto de Akademio Internacia de la
Sciencoj de San Marino trovis interesatajn edukistojn en pluraj lernejoj
de eksa Sovet-Unio. La projekto celas plifaciligi kaj plirapidigi
lernadon de fremdaj lingvoj pere de anticipa lernado de Esperanto dum
proksimume 100 horoj. La instruistoj bezonas rilatojn kun la euxropaj
edukistoj, kiuj instruas ankaux Esperanton al lernejanoj. Skribu al:

Irina Goncxarova, a/k 102,

RUS-143000, Odincovo, Rusio

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Mesoj venas... ankaux el la cxielo!
===================================

Esperanto-elsendoj de Radio Vatikano okazas

jxauxde je 06.10 UT en la frekvencoj 6185 kaj 7365 kHz (ambaux por Norda
kaj Meza Euxropo) kaj 96.3 MHz por Romo.

dimancxe je 20.20 UT en 1530 kHz-a meza ondo (por Euxropo), 3950 kHz,
5882 kHz (por Okcidenta Euxropo), 6245 kHz, 7355 kHz (por Proksima
Oriento), 93.3 MHz (por Romo) kaj en la satelito Eutelsat II F1 (13 .
Or.) en 15.544 GHz kun sonportanto 7.74 MHz.

*************************************************************************

Auxskulta ekspozicio? Jes!
==========================

Dum la maja jarkunveno de Sveda E-Federacio en la urbo Hoor (pli ol 100
partoprenintoj) estis organizita sxirmekspozicio "Esperanto en radio" kaj
arangxita angulo, kie la kongresanoj povis sidi kaj komforte auxskulti
specimenojn de diversaj Esperanto-programoj.

La reago estis tre favora. Organizantoj sukcesis fokusigi por cxiuj la
gravecon de Esperanto-elsendoj. Sekve la ekspozicio estos dauxre montrita
en aliaj svedaj lokoj komence jam en auxgusto dum la Balta Jubilea
ekspozicio en Malmo.

Radioelsendoj estas tre grava afero en nia movado kaj ni volas atentigi
cxiujn auxskulti kaj reagi al la radiostacioj.

Anita Bergh, Kaisa Hansen, Svedio

*************************************************************************

Radio Svoboda - kvarfoje pri Esperanto!
=======================================

La 30-an de julio kun tri postaj ripetoj la konata internacia kurtonda
radiostacio "Libereco" (emaniganta el Germanio en naciaj lingvoj de
orienta Euxropo, financita de usona parlamento) emanigis ruslingvan
elsendon "Kontakti", kiu cxi-foje estis arangxita kiel ronda tablo pri E-
o. La elsendo dauxris cx. 50 minutojn. Gxin partoprenis konataj
esperantistoj kiel Irina kaj Sveta Goncxarova, Garik Kokolija, Nikolao
Gudskov, Andrej Ananjin kaj Andrej Obrezkov. Estis invitita ankaux
oponanto - profesoro de moskva sxtata universitato Evgenij Majevskij. La
elsendon gvidis (dum la registrado - per telefono el Munkeno) Inna
Svetlova.

Kauxzo por la elsendo estis letero de auxskultanto - Vladimir Bespalov el
urbo Socxi, vicprezidanto de Rusia E-Unio. La diskutado estis tre vigla
kaj la etoso suficxe malstrecxa. Fine sonis E-kanto, plenumita de Andrej
Obrezkov. En la fino la gvidantino promesis lerni E-on...!

el Movado, n-ro 7/94

*************************************************************************

MOVADO
//////

Popolnombrado en Esperantujo
Unua artikolo: Senbazaj statistikoj de propagandistoj
=====================================================

La "eterna demando"

Post prezentado de kelkaj problemoj de organizado kaj funkciado de lokaj
grupoj en Esperantujo (vd. Eventoj n-roj 0052, 53, 54, 55), estas necese
dedicxi atenton al la "eterna demando de esperantistoj kaj ne-
esperantistoj: kiom granda estas la tutmonda Esperanto-movado? Kelkfoje
la demando estas formulita jene: kiom da esperantistoj (aux parolantoj de
Esperanto) estas kalkuleblaj? Homoj, kiuj faras tiujn demandojn, havas
diversajn celojn. Kelkaj volas ricevi respondon, kiu apogas pretendojn de
propagandistoj, ke Esperanto estas facila lingvo, kiun amasoj kapablas
rapide lerni kaj uzi. Alimaniere dirite, ili scivolas, cxu la
esperantistaro estas videbla en tutmondaj homgrupoj; se jes, kie, do,
estas la centmiloj aux milionoj da esperantistoj menciataj en la
propagandaj verkoj. Por aliaj la demando havas personan motivon; ili
volas ricevi kuragxigon por eklerni aux plulerni la lingvon. Estas
ankoraux unu grupo, konsistanta plejparte el kleruloj, fakuloj kaj
verkistoj, kiuj bezonas statistikajn donitajxojn, skribitajn per
objektivaj nombrad-metodoj, por siaj studajxoj, artikoloj en
enciklopedioj kaj aliaj seriozaj celoj. Cxu, do, ekzistas fidindaj
manieroj kalkuli kapojn sub la verdaj cxapoj tra la tuta mondo/ Kiu emas
facilanime diri jes, legu la ses taksojn en la sekva sekcio; kelkaj estas
harstarigaj, aliaj harfaligaj!

Mallerta jxonglado per ciferoj sen iu ajn fakta bazo.
Komparu la sekvajn taksojn kaj elektu tiun, kiu en via opinio plej
konformas al la realo.

1: 1.000.000. El artikolo en Internacia Pedagogia Revuo verkita de Stefan
MacGill, kiu nur "supozas" sen objektiva dokumentajxo.

2: 2.000.000. La rezulto de konkurso organizita de Mark Fettes, la
antauxa redaktoro de Esperanto, kiu kalkulas la mezan ciferon de taksoj
faritaj de 56 partoprenintoj.

3: 5.000.000. Takso publikigita en la prestigxa usona periodajxo The New
Yorker; gxi estis ricevita de respondeculino en la novjorka oficejo de
UEA, kiu tutsimple cxerpis ciferojn el diversaj fontoj kaj iel kunmetis
ilin.

4: 10.000.000. Takso, kiu aperis en elstara gazeto The Washington Post
surbaze de nekonata fonto.

5: 7.000.000 gxis 12.000.000. Laux la libro The story of English ("La
historio de la angla lingvo").

6: Pluraj centmiloj gxis 15.000.000. El la brosxuro Wanted: a world
laguage (Dezirata: mondlingvo) de Mario Pei, sen mencio de fonto.

Respondoj de la propagandistoj

Cxis nun propagandistoj kaj diversaj organizajxoj en la Esperanto-movado
ne povis akordigxi kaj sencxese publikigas malsamajn respondojn al la
demando pri la nombro de esperantistoj en la mondo. Tiu manko de
unuanimeco neniel inspiras fidon. Ordinaruloj suspektas, ke temas pri
falsado aux sxveligo de ciferoj, kaj fakuloj dubas pri la bazoj de
kompilado de statistikoj, kiuj estas senvaloraj por sciencaj celoj.
Ankoraux unu kauxzo de rifuzo akcepti la realecon de la ciferoj estas la
fakto, ke cxiuj donitajxoj venas de esperantistoj aux Esperanto-
organizajxoj mem kaj ne de senpartia statistika instanco. Analizo de la
enhavo de informiloj, konsultlibroj kaj propagandajxoj pri la Esperanto-
movado, indikas, ke ekzistas tri manieroj respondi la "eternan demandon".

a. Per troigo. La nombroj en la antauxa sekcio ilustras tiun cxi manieron
misinformi pri la mondskala grando de la Esperanto-movado. La diferencoj
inter la taksoj estas tro grandaj, do ili ne povas havi realan bazon.
Propagandistoj uzas tiajn ciferojn por imponi. Mankas klara difino de
esperantisto, do iu ajn, kiu montras interesigxon pri la sukceso de
Esperanto, estas alkalkulebla. Nek membreco en organizajxo nek lingvoscio
estas kriterioj.

b. Per maltroigo. Provoj estas faritaj kelkfoje doni moderajn ciferojn
kaj apogi ilin sur konkretaj, kontroleblaj donitajxoj. Por la celo de
cxi-speca statistikado, esperantisto devas esti membro de organizajxo. La
rezultoj povas pli gxuste speguli la realon, sed la ciferoj ne estas tro
okulfrapaj. Movad-gvidantoj cxiam havas la tendencon plialtigi la nombron
de anoj, ekzemple per la kategorioj de aligxintaj membroj kaj
pseuxdoesperantistaj apogantoj, kiuj pagas malpli altajn kotizojn kaj ne
plene partoprenas en movadaj agadoj.

c. Per evito de statistikaj donitajxoj. Propagandistoj kaj movad-
funkciuloj, kiuj scias, ke estas treege malfacile respondi la demandon
per fidindaj kaj kontroleblaj ciferoj, preferas eviti mencion de nombroj.
En iliaj propagandajxoj kaj informiloj la temo tute ne estas tusxita aux
estas pritraktita tiel gxenerale kaj nebulece, ke gxi neniel povas
kontentigi faktavidajn informpetantojn. La elturnigxo havas avantagxon,
cxar tute superflua estas pritrakto de la demando pri la signifo de
esperantisto. Ekzemplo de tiu cxi rimedo trovigxas en la CED-raporto
Bazaj faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto) redaktita de Ivo
Lapenna. Tiu dokumento provizas konsultantojn per "bazaj faktoj" pri
nombro de landoj, kie trovigxas membroj de UEA, landoj, kie funkcias
Esperanto-organizajxoj, fakaj asocioj kaj lokaj Esperanto-societoj. Sed
la dokumento, kun la sola akscepto de mencio pri la 10.000 membroj de
TEJO (en 1971), singarde evitas prezenti statistikan "bazan fakton" pri
la nombro de la tutmonda esperantistar

o. Lapenna ja sciis, ke neniu tia "baza fakto" ekzistas. Cxu, do, oni
konkludu, ke la plej prudenta traktado de la demando estas prisilentigi
cxiun provon doni statistikajn informojn?

Ekzistas ankoraux unu elirejo por tiuj movadanoj, kiuj hezitas trompi per
falsaj informoj, sed tamen volas diskrete kasxi nescion pri la vera
nombro de esperantistoj en la mondo. Ili ruze respondu demandon per
demando. Tiaj demandoj estas jenaj: cxu estas eblo ekscii, kiom da
sxakludantoj estas en la mondo?; kiel oni povas nombri la homojn, kiuj
scias la latinan lingvon?; cxu ekzistas fidelaj ciferoj pri auxskultantoj
de jxaz-muziko? Dum la demandinto cerbumas por provi respondi, oni havas
tempon forkuri kaj tiel lasi la tiklan demandon.

***

En sekvaj partoj de tiu cxi serio estos pritraktitaj metodoj uzitaj en la
pasinteco por kompili statistikojn kaj kritiko de la rezultoj. Estos
necese okupigxi ankaux pri la signifo de "esperantisto" kaj "parolanto de
Esperanto".

Bernard GOLDEN

*************************************************************************

Cxiutagaj pensoj
================
Antaux nelonge mia konatulo demandis min: "Kiam kaj kie mi povas uzi
Esperanton, ja ankoraux gxi ne estas gxenerale uzata?"
Li pravis, la zamenhofa lingvo ne estas tiom disvastigxanta en la mondo,
kiel la angla aux aliaj lingvoj. Neniu popolo manifestis gxin, kiel nacia
lingvo.
Tio estas bone, cxar Esperanto apartenas al cxiu homo, vivu tiu kie ajn
sur nia terglobo.
Se tion komprenus mia konatulo, tiam la respondo estus klara por li.
Internacian lingvon oni povas uzi cxiam kaj cxie, cxar gxi estas nenies
lingvo.

Multaj homoj miskomprenas gxin kaj opinias pri Esperanto, kiel pri naciaj
lingvoj. Ne sercxu gxin surstrate, cxar Esperanto vivas en la koro de la
homoj. Tiu cxi interna ideo donas al gxi forton por transvivi du
mondmilitojn kaj la dubon de nefidantoj.

Nun en la someraj monatoj en multaj landoj ekfloras diversaj Esperanto-
arangxoj, kongresoj, malnovaj korespondamikoj renkontigxas kaj naskigxas
sinceraj amikecoj. Miloj da geesperantistoj ekiras en la mondo por uzi la
zamenhofan lingvon dum siaj eksterlandaj vojagxoj.

Ni esperantistoj vidas kaj spertas: Esperanto estas utila lingvo.

Bela Kovacs

el Vesperto, julio/1994

*************************************************************************

La rauxma fluo por sukcesa lofo
===============================

Jen fragmentoj de la respondo de G. Silfer al H. Tonkin, kies artikolo
aperis en "Esperanto USA", 3/1993 kaj estis parte represita en EVENTOJ
2/februaro-1994.

Kolego Humphrey Tonkin havas tre negativan opinion pri la situacio de
Esperanto en la nuna mondo. Specife pesimisma li sxajnas pri la stato de
plurajn landaj asocioj, kaj gxenerale de UEA, kiu (ekde 1947) estas
precipe la sumo de tiuj societoj.

Tonkin rajtas esti pesimisma: mi respektas lian vidpunkton, kiu cetere
atestas ke UEA kaj gxiaj landaj asocioj havas praktike nenian meriton pri
la progresoj de Esperanto dum la lastaj du jaroj.

Kaj estas efektive tiel. Lastatempe, la tradicia movadaro apenaux influas
tiun disvastigon de la lingvo, por kiu ili mem taksas sin esencaj.
Ekzemple, UEA havas neniun meriton pri la agnosko de Esperanto kiel
literatura lingvo per la akcepto de la Esperanta PEN en la grandan
familion de PEN-Klubo Internacia. Kaj UEA havas neniun meriton
koncerne la interesigxon de Umberto Rco pri interlingvistiko. Nek pri la
aperigo de la lasta romanfragmento de Verne. Nek pri la bela aludo en
furora kanzono de Francesco De Gregori. Nek pri la rezolucio de Unesko
fine de novembro en Parizo, por kiu alvokis la anojde itala politika
partio. Nek pri la unuafoja uzo de nia lingvo fare de la katolika papo
n Romo, okaze de la paska beno urbi el orbi.

Lauxmemore mi apudigis la diversajn eventojn, kiuj pruvas la jxusan
progreson de la bildo pri nia lingvo kaj gxia parolkomunumo en la mondo,
kaj eble mi forgesis ion.
Cxiukaze ne kredu, ke mi deziras proklami senutila la Asocion kiun Tonkin
gvidis kompetente dum pluraj jaroj. mi tion ne asertis. Sed mi devas
altiri la atenton al evidenta fakto: por tiu asocio kaj gxiaj brancxoj
ofte restas nur la sterila ambicio de platona unordigado apres coup, kiel
oni diras en diplomatio.

Mi opinias, krome, ke kolego Tonkin misperceptas la iaman realon en
orienta Euxropo. Estas vere, ke tie nia parolkomunumo aspektis pli forta
ol en okcidento; sed tio realas jam de jarcento. La kvanta (kaj foje
ankaux kvalita, kiel en la intermilita Budapesxto) supereco de oriento
kompare kun okcidento, en Esperantio, havas historiajn radikojn, kaj
gxi periode travivis siajn obskurajn momentojn: la unuan fojon antaux 99
jaroj, efektive.

Estas vere ke la landaj kongresoj en orienta Euxropo (sed ne cxie: pensu
pri la malpermesoj kaj persekutoj en Albanio kaj Rumanio) aspektis amasa
fenomeno; sed cxu ili ne estus same amasaj en okcidento, se al cxiu
partoprenanto oni proponus senpagan (kaj ecx honorariitan) restadon? Ekde
kiam cxiu devas mem pagi sian vojagxon, sian tranoktadon, siajn mangxojn
kaj ecx aldoni kongreskotizon, la nombroj auxtomate disfalas.

Estas ankaux vere ke en orienta Euxropo la iamaj regximoj konstante
subvenci(et)is la E-organizojn; sed el tiu modesta rivereto trinkis cxiam
la samaj busxoj...

Kaj finfine, la intereaj frangxoj de la orienteuxropa Esperantio
trovigxis ofte ekster la UEA-sistemo: mi aludas al la rondoj cxirkaux
Pola Studenta Esperanto-Komitato kaj ELTE-unuversitato, ekzemple. <...>

Male ol kolego Tonkin, mi opinias ke 1989 alportis multon pozitivan por
nia nia lingvo kaj gxia parolkomunumo. Kune kun la muro en Berlino falis
multaj baroj kaj antauxjugxoj. Unu el ili (cxu vera cxu falsa) estis la
tilatigo de nia lingvo al la orienteuxropaj regximoj, kaj pli gxenerale
al komunismo. Do, vere aux false, ankaux en influaj rondoj okcidentaj
ekzistis ia pli-malpli latenta asimiligxo de Esperanto al komunismo. La
ruino de komunismo forigis grandparte cxi tiun antauxjugxon kaj malfermis
novajnj spacojn. <...>Inter la multaj punktoj kiuj distancigas min de
kolego Tonkin trovigxas lia malsuficxa (por ne diri: nenioma0 percepto
pri la ekologia dimensio. Nu, same kiel Gertrud Fussenegger, mi opinias
ke, kiel esencan parton de la naturo, la homo poluadas ankaux sin mem.
Konsciigxo pri la detruo de la cxirkauxa mondo kaj pri neceso de
mediprotektado kondukas ankaux al la sxirmo de la psikaj kapabloj de la
homo. La pozitiva konkludo estas, ke la homo sukcesas ankoraux pensi -
nenio pli esperiga ol tio.

En tiu cxi esperiga sulko kuras ankaux la rauxma fluo, la sola kiun mi
vidas apabla lofi tra la eventoj. Tonkin skribis: "tiu rauxmismo, kiu
baze asertis, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo
kaj gxuo de Esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan agrablan
allogon. (...) estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos ian
esperantistecon, ke ni evitos mokojn evitante iliajn kauxzojn." Mi estas
tre perpleksa, cxar "tiun rauxmismon" mi neniam renkontis. Cxi estas en
neniu fundamenta teksto, kiel Manifesto de Rauxmo aux la Konkludoj de
Segedo. Gxi situas en neniu el miaj artikoloj, nek en la eseoj de Jerzy
Leyk, nek en tiuj de Sandor Revesz. Neniam mi auxdis rauxmismon diri, ke
oni devas kasxi sian esperantistecon: pti gxi ni publike fieras!

Evidente kolego Tonkin nomas rauxmismo ion, kio ne estas rauxmismo. <...>

Kiel ajn, kolego Tonkin rajtas erari. Li rajtas kredi, ke la krizo de la
UEA-sistemo en orienta Euxropo (kaj cxu en okcidenta?) signifas la krizon
de la tuta Esperantio, kun kiu evidente li koincidigas la UEA-sistemon,
neglektante aux ecx ignorante gravajn facetojn de Esperanto mem. Li
rajtas ne rimarki ke antisemitismo ektrovis loketon gxuste en tiu parto
de Esperantio, kiu plej proksimas al UEA-sistemo. Li rajtas ne konscii
pri la evoluo de la Esperanto-fenomeno, el la modelo de premgrupo por
altrudi filantropajxojn al la mondo gxis aktive motivita diaspora
lingvominoritato.

Kaj li rajtas subite trafi ideon, kaj ne rimarki ke temas pri rauxmismo:
se Esperanto povas paralele ludi la rolon de filozofia, neuxtrala lingvo,
en kiu la profundaj demandoj de la homaro povas esti traktataj en spirito
interpopola, neekspluata, li tutsimple auxguras por nia lingvo rolon de
alternativa komunikado, anstataux tiun de granda komunikado.
Li ja eknavigas en rauxmaj akvoj...

Georgio SILFER

laux "Literatura Foiro", n-ro 148 (aprilo 1994)

*************************************************************************

Franca E-Instituto
==================

La Franca Esperanto-Instituto (FEI) havas duoblan rolon: 1: prizorgi la
Esperanto-ekzamenojn; 2. lingve kontroli la Esperanto-manuskriptojn.

Se la francaj gesamideanoj ne forgesas sin turni al FEI, kiam ili deziras
organizi ekzamensesion, ili plej ofte - por ne diri cxiam - tute
neglektas la duan rolon de la Instituto, el kio rezultas, ke aperas
verkoj, cxu originalaj, cxu tradukitaj, ne senriprocxaj laux la lingva
vidpunkto: stilo foje nekomprenebla, uzo de netauxgaj vortoj, ecx eraroj
aperas en tiaj publikajxoj. Kiam temas pri romano, tio ne malhelpas la
legadon, kompreneble - en la franca oni nun renkontas tiajn terurajxojn -
sed, kiam la koncernaj malglatajxoj videblas en lernolibro, tio estas
nete pli gxena.
Sekve, mi atentigas la verk- kaj/aux tradukemulojn: ili petu kontroladon
fare de iu membro de FEI (prefere antaux ol publikigi sian verkon!).

Pierre Babin, la prezidanto

*************************************************************************

Jubilea ekspoziciode LF en Budapesxto!
======================================

Ekspozicio pri la lastaj 25 jaroj de nia kulturo celas pruvi, ke
Esperanto estas ne nur lingvo... ni havas ricxan originalan literaturon,
kulturan vivon: aperas libroj, movadaj, fakaj kaj kulturaj revuoj,
gazetoj; ni havas renkontigxojn, kongresojn kun gaja transnacia etoso; ni
organizas ne nur lingvokursojn, sed ankaux specialajn stagxojn; ni havas
teatrojn, artajn kasedojn, ecx jam videofilmojn.

Estu bonvena en la ekspozicio! La jubilea semajno okazos en la klubejo
Faklya, Csengery u. 68 en Budapest. Inauxguro de la ekspozicio: 10-a de
septembro, je 12.00.

Senpage por vi kaj por viaj neesperantistaj geamikoj!

La partopreno en la paralelaj lingvokursoj kaj E-filmserioj ne estas
senpagaj: 550 HUF (por studentoj kaj emerituloj 300 HUF); ili ricevos
ankaux sandvicxojn kaj trinkajxojn post la inauxguro!
Judith Felszeghy

Telefono: +36-1-1834084

*************************************************************************

Cxu alvenos fino por "eternaj omencantoj"?
==========================================

La unuaj spertoj pri Mazi-projekto

Mi havas nepon, kiu estas preskaux 6-jaragxa kaj nepinon, kiu jxus
farigxis 4,5-jara. Ricevinte la unuan esperantigitan prov-lecionon de la
nova vidbenda E-kurso Mazi en Gondolando, kiun la kongresanoj de la 79-a
UK versxajne bone memoras pro la kelkfoja prezentado, tuj surbaze de gxi
mi komencis fari ekzercojn kun miaj genepoj. Mi devas konfesi, ke mia
surprizigxo pri la pozitiva efiko de cxi tiu instrumaterialo estis
grandega! Unue, la genepoj tuj kaj cetere ege volonte - sekvante miajn
sugestojn - ripetis cxion, kion ili auxdis pere de la vidbendo, cxiun
frazon, cxiun vorton, ecx ili imitis la parolmanieron de Korvaks, unu el
la herooj de la instru-filmo (jen la potenco de vidbendo!)
Mi ricevis la impreson, ke pere de la projekto Mazi mi tre rapide, en
kunlaboro kun mia edzino, instruos Esperanton al miaj genepoj. Estis
amuze, kaj tio konfirmas la potencon de Mazi-projekto, ke al la rigardado
de la unua leciono kaj ripetado de frazoj kaj respondado al demandoj
aligxis mia 24-jaragxa (!) filo Remek, kiu venis en la cxambron tute
hazarde kaj spontane ekparolis. Jes, antauxe, kiel patro-esperantisto
kune kun la edzino mi multfoje provis esperantigi lin, sed vane. Kaj jen
montrigxis, ke Mazi influis tion, kion ni ambaux pli frue ne sukcesis
atingi...
Tuj post la unua prezento de la unua parto (leciono) de Mazi en
Gondolando kune kun la genepoj mi iris en la gxardenon, kie en lauxbo
trovigxas tablo, kaj ni kune komencis desegni la palacon de la regxo de
Gondolando, la nepino desegnis katon, la nepo desegnis Korvaks. Dum la
desegnado mi ripetis la diversajn vortojn, kiujn ili pli frue auxdis en
la filma leciono kaj ili ripetis ilin kune kun mi. Kaj tuj poste, vere
spontane, naskigxis la deziro de la genepoj denove rigardi la vidbendan
lecionon (ili diris: ni refoje rigardu la aventurojn de princino Silvia!)
Bone! Sed pli poste la genepoj komencis demandi min, kiam ili povos
rigardi la sekvan parton? Cxi tiun demandon mi povus meti al IEI, sed
fakte la respondo dependas de la tutmonda esperantistaro. Se oni vaste
subtenos la ideon de cxi tiu vidbenda kurso Mazi en Gondolando, oni ne
nur havos belan instrumaterialon por infanoj, sed eble prezentante gxin
al infanoj iuj "duonesperantistoj" aux t.n. "eternaj komencantoj", ne
plene regantaj la lingvon, finfine povos mem ellerni la lingvon kaj tio
estas ege avantagxa!

Interese, ke cxe la dua kaj tria prezentado de la unua vidbenda leciono
la genepoj jam komencis tute kuragxe respondi al kelkaj bazaj demandoj,
kiel ekz. Kiu li/sxi estas? Kio li/sxi estas? Kia li/sxi estas? Aux: Kia
estas la regxo? Kia estas la regxino?

 Kia estas Korvaks? Kia estas Silvia? ktp. Pli poste ni faris konkurson
kun premioj. Mi montris la filmitan lecionon kaj cxiun kelkan bildon mi
haltigis la bendon kaj kiam la filmo senmovigxis oni devis fari demandon.
Se la demando estis bona, la demandanta infano ricevis poenton. Se la
respondo estis bona, ankaux la respondanta infano ricevis poenton. Pli
poste la genepoj komencis kvereli, cxar ofte okazis, ke ili samtempe
faris la demandon , ecx tute saman demandon. Kompreneble mi solvis la
aferon donante poentojn por cxiu el ili. La poentojn en la formo de
cxerizoj, kiujn mi metis sur du malgrandajn teleretojn, oni rajtis pli
poste mangxi. Kaj tio estis kroma premio. Jen la unuaj rimarkoj kaj
impresoj pri la utiligo de Mazi en Gondolando por la instruado de E-o al
infanoj.

Andrzej Pettyn, Polio

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kunveno de Pola sekcio de ILEI
==============================

En Limanova (Polio) 25.06. - 2.07.1994 okazis kunveno de pola sekcio de
ILEI. Partoprenis 134 personoj el 3 landoj: Brazilio, Nederlando kaj
Polio. Krom diversgradaj lecionoj prelegis akademiano, brazila profesoro
Geraldo Mattos - pri verbo-sistemo, vortfarado kaj instruhelpiloj.

La estraro decidis, ke venontjare didaktika kunveno de la pola sekcio
okazu en Krakovo 1.05. - 6.05.1995 enkadre de Esperantaj Printempaj
Tagoj.

Interesigxantoj turnu sin al:

dr. Antoni Pawel Tabacki
pk 490, PL-40800 Katowice 2, Polio

*************************************************************************

Pola Esperanto-Kongreso
========================

La longe atendita pola nacia E-kongreso fine realigxos! Gxi okazos inter
la 19-a kaj 23-a de oktobro en Staszow.

Estas organizata ankaux antauxkongresa ripozrenkonto de la 15-a gxis la
19-a de oktobro.

En la programo estas antauxvidata i.a. E-lingva meso, gazetara
konferenco, aparta junulara programo, filatelia ekspozicio, scienca
konferenco kun la temo "Lingvaj problemoj de la komuna Euxropo",
teatroprezentadoj kaj multaj aliaj programeroj.

Interesigxantoj pri partopreno gxis la 15-a de septembro kontaktu:

Staszowski Osxrodek Kultury, ul.Parkowa 6, PL-28200 Staszow, Polio.

Tel.: +48-15-644112

*************************************************************************

Fervojista kunveno
==================

38-a jarkunveno deermana E-ista Fervojista Asocio: 7-9. oktobro 1994 en
Lubeck. La kunvenkotizo por membroj de GEFA/ IFEF estas 20 DEM, por
nemembroj: 23 DEM. Tranoktado kostos inter 62 (en dulita cxambro) kaj 95
DEM (unulita). Pliaj informoj cxe

Klaus Bohnke, Matthaistrasse 7,

D-23554 Lubeck, Germanio

*************************************************************************

HaBaKuk
=======

aux komuna gxuado en Hamburgo.

Unua Hamburga Bakado de Kukoj: de 21-a gxis 23-a de oktobro 1994.

Hamburga Esperanto-Junularo invitas al semajnfina seminario pri teorio
kaj praktiko de kuko-bakado en la Hamburga Esperanto-Domo.
Lernu pri bakado kaj gxuu la hamburgan etoson dum bak-seminario speciale
por junuloj. Ankaux komencantoj estas bomvenaj. La nombro de
partoprenantoj estas limigita je 12 personoj. Do aligxu tuj!
Komenco vendrede per termin-konatigxa vespero. Sabate: Komuna acxetado
kaj bakado. Dimancxe: Komuna gxuado, adiauxo.

Aligxu cxe:

Hamburga Esperanto-Societo, Klaus-Groth-Strato 95, D-20535 Hamburgo,
Germanio.

Tel.: +49-40-2503065

*************************************************************************

Historio de E-movado
====================

La 2-a internacia konferenco pri historio de E-movado okazos inter la 24-
a kaj 27-a de septembro en Peterburgo.

Informoj cxe:

Universo, pk 130, RUS-197022 Peterburgo, Rusio
Fakso: +7-812-2344759

*************************************************************************

Subkarpata renkontigxo!
=======================

E-Centro en Drogobicx kaj la redakcio de la gazeto "Ukraina stelo"
invitas vin konatigxi kun Ukrainio, interese ripozi en esperantista
etoso, gxui fresxan aeron kaj pitoreskan pejzagxon de Karpatoj...

La programo de la renkontigxo "Cxekarpatia auxtuno" (28.09.-05.10.1994.)
antauxvidas esperantologian konferencon, "tagon de la ukraina kulturo",
ekskursojn, artajn konkursojn, kvizojn, bankedon... La renkontigxo okazos
en turisma komplekso "Majdan" situanta 40 km-ojn de Drogobicx en mezo de
arbaro. Logxado en lignaj dometoj kun 2-3-4 litoj, gardata auxtoplaco,
sauxno, dusxejo.
Aligxkotizo: entute nur 10 USD! La restadkostoj (logxado, 3-foja
mangxado, ekskursoj): por okcidentanoj 150 USD, por ceteraj - 100 USD
(pagendaj surloke). La loko estas limigita por proks. 150 personoj.
Kontaktadreso:

Vasil Stanovicx, ul. P. Orlika 3-A,
UKR-293720 Drogobicx, Ukrainio
Tel.: +7-032244-22348
fakso: +7-03244-38295

*************************************************************************

Internacia E-kurso
==================

okazos en Viktoria-Gasteiz de la 28-a de oktobro is la 1-a de novembro.
La kotizoj (inkl. mangxojn, tranoktadon kaj lernomaterialojn) por
studentoj 9.000 pesetoj, por laborantoj: 13.000 pesetoj.

Pliaj informoj cxe:

Xabier ARMENDARIZ

Bto Tomas de Zumarraga 6, 3. esk.
E-01008 Vitoria-Gasteiz, Hispanio.
Tel.: +34-945-141847

*************************************************************************

Invito al SUS 14
================

La 14-a Sanmarina Universitata Studsesio (SUS 14) de la Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS) okazos de la 24-a de septembro gxis la 1-
a oktobro en Sibiu, Rumanio.

SUS 14 estas aparte alloga pro diversaj specialajxoj:

Jam 115 studentoj studas kadre de kunlaborkontrakto inter AIS kaj la
Universitato de Sibiu;

La prezoj estas aparte malaltaj. Partoprenontoj el ekssocialismaj kaj
ekstereuxropaj landoj pagos krom aligxkotizo (30 DEM aux 30.000 LEI) nur
20% de la kotizoj por la kursoj kaj ekzamenoj.

Okazos ekskursoj, bankedo, favoregpreza vendad-ekspozicio de sibiuaj
eksportproduktoj (tekoj, vojagxvalizetoj, ledaj kaj aliaj vestajxoj ktp.)

La du komencaj tagoj koincidas tempe kaj loke kun la Rumana E-Kongreso.

Plia informo cxe:

Universitato de Sibiu
B-dul Viktoriei 10, RO-2400 Sibiu, Rumanio
Fakso: +40-694-15302

*************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

OSIEK
=====

OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas
internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej
altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj.
Gravas la enhavo de la lekcioj, seminarioj kaj kursoj, sed ankaux la
turismaj arangxoj, kies spirito kaj kvalito kontribuu al interkonado kaj
estimo interetnaj kaj al disvolvigxo de vere internacia kulturo.

Dum la konferencoj, la kunsidantaj membroj de OSIEK cxiujare atribuas per
vocxdonado premion al originala ne-belliteratura verko aux faka laboro en
Esperanto: historia, lingvistika, scienca, filozofia... Eblas ankaux
premii traduklaboron, ecx se temas pri belliteratura traduko. Dum la tuta
jaro, membro rajtas proponi po du premiindajn verkojn: per simpla letero
al la sekretario.

La Internaciajn Esperanto-Konferencojn organizas lokaj grupoj, kies
inviton la gxenerala asembleo de OSIEK akceptis. Plej grandan liberon
havas la lokaj organizantoj. Por ebligi rektajn intersxangxojn, la nombro
de partoprenantoj al IEK estas limigita al 150. La temojn kaj lokojn de
venontaj Konferencoj elektas per rekta vocxdonado la membroj de OSIEK
cxeestantaj la Konferencon.

Membrigxo en OSIEK rajtigas proponi premiindajn tekstojn, havi rabaton
cxe aligxkotizo al la Internaciaj Esperanto-Konferencoj kaj vocxdoni dum
la gxenerala asembleo. La administraj elspezoj estas kiel eble plej
malaltaj: pli ol 3/4 de la kotizoj fakte ricevas cxiujare la premiita
auxtoro. En 1994-a la premio valoras 300 EKU-ojn. Ju pli da novaj membroj
aligxos, des pli altigxos la  monovaloro de la premio.

Kiel membrigxi?

Por membrigxi suficxas sendi:

1. La aligxilon al la kasisto: S-ro Erik Laubacher - OSIEK, 1, rue des
Vosges, F-78180 Montigny Le Bretonneux (Francio).

2. La kotizon

aux al la posxtcxekkonto de la kasisto: 1 399 87 R Paris (menciu OSIEK)
aux al la UEA-konto de la prezidanto: edzi-k (menciu OSIEK)
aux al iu ajn alia komitatano.

Rim: Bonvolu eviti bankajn cxekojn por pagi alilanden, cxar kostoj estas
tre altaj ambauxflanke.

La membrokotizo estas egalvaloro de 25 posxtmarkoj por plej ordinara
letero en la lando de la membro.

Ekz: Francio: 25x2,40=60 FRF; Polio: 25x4000=100.000 PLZ.

Dumviva membro: 15-obla membrokotizo. Mecenato: 100-obla mebrokotizo.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Didaktikaj referajxojatendataj
==============================

La 3-a internacia kongreso de la Hispana Societo de Didaktiko, kun
instruado de fremdaj lingvoj, kiel cxefa temo, okazos en la fakultato de
Sciencoj de la Edukado de la Universitato de Murcia, Hispanio, ekde la
30-a de novembro gxis la 2-a de decembro. Antauxvidate gxin partoprenos
pli ol 1.000 hispanaj kaj eksterlandaj profesoroj kaj gestudentoj.

Ni invitas E-pedagogojn, lingvistojn, filologojn, instruistojn kaj
fakulojn pri tiu cxi temo, por alsendu (angle, france, hispane aux
Esperante) siajn cxi-temajn referajxojn al:

III Congreso Internacionalde Didaktica de la Lengua.
Facultad de Pedagogia y Cienciasde la Educacion.
Campus de Espinardo, E-30008 Murcia, Hispanio.
inf: Hose Luis Perez Ovilo

*************************************************************************

KONKURSO
////////

1 miliono da pesetoj!
=====================

La urbestraro de El Vendrell, Hispanio, anoncas la Premion Andreu Nin,
kiun oni aljugxos al esplora verko aux tezo pri sociaj kaj politikaj
temoj verkitaj en kiu ajn lingvo. Povas partopreni en la konkurso cxiuj
neeldonitaj verkoj. La premio konsistas el 1.000.000. pesetoj por la
verkisto kaj la publikigo de la verko. Limdato por alsendo de via verko:
31-a de decembro de 1994.

Detalan regularon petu cxe:

Barcelona E-Centro, Carreras i Candi 34-36, E-08028 Barcelona, Hispanio

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Al mi sxajnas, ke la socia kaj ekonomia sxoko jam finigxas...

Pauxlo Jegorovas
================

La 29-a kongreso de Litova E-Asocio denove elektis kiel prezidanto Pauxlo
Jegorovas. Lauxprofesie advokato, lauxokupe profesinivela kaj modela
organizanto, motoro de la litova E-movado.

Kia estis via vojo al Esperanto?
--------------------------------
La unuan fojon mi auxdis pri Esperanto en septembro de 1970. Al
mezlernejo en litova urbo Moletai, kie mi lernis, por nova lernojaro
venis nova instruisto Balys Matiukas, kiu anoncis fakultativan instruadon
de Esperanto. Pro simpla scivolo mi iris tien kaj lernis. Tamen ne tuj mi
komprenis sencon de la afero kaj ne tuj farigxis konvinkita esperantisto.
Tio venis nur post du jaroj, kiam mi komencis ricevadi leterojn en
Esperanto el eksterlando, kiam mi partoprenis en la unua litova kunflugo
de lernantoj, studantaj Esperanton fakultative, marte de 1972 en
Panevezys, kaj cxefe post mia partopreno en SEJT-14 (Sovetia Esperantista
Junulara Tendaro) apud Moskvo en 1972. Ekde tiu tempo jam dum pli ol 20
jaroj E-Movado por mi estas preskaux cxefa okupo. Mi okupis diversajn
gvidajn funkciojn kaj en la urba, kaj en litovia, kaj pli frue en
tutsovetia movado. Mi estis gvidanto de E-rondeto en Moletai, prezidanto
de vilniusa junulara E-klubo "Juneco" (tiutempe mi studis juron en
Vilniusa Universitato), vic-prezidanto de SEJM (Sovetia Esperantista
Junulara Movado) pri sekretariaj aferoj, estrarano de ASE (Asocio de
Sovetiaj Esperantistoj), vic-prezidanto de Litovia Filio de ASE, la unua
vic-prezidanto de LEA. Mi ne imagas mian vivon sen Esperanto.

Kiel vi taksas la agadon de SEJM?
---------------------------------
SEJM-on mi taksas tre pozitive. Mi mem trairis la lernejon de SEJM kaj
estas tre felicxa pri tio. SEJM fakte estis tutsovetia E-asocio,
funkcianta multe pli bone ol multaj oficialaj landaj E-asocioj
eksterlande. Kvankam gxi lauxtitole estis junulara movado, tamen gxi
kapablis akcepti en sian rondon kaj pli agxajn kaj pli spertajn homojn,
sukcese kunlabori kun cxiuj. Cxar SEJM-on cxiam gvidis relative junaj
homoj, gxi estis tre kuragxa organizajxo kaj en tiutempa Sovetio gxi ege
allogis junularon. Per sia sincereco, neformaleco, senpereco gxi esence
diferencis de multaj tiutempaj oficialaj organizajxoj, kaj per tio gajnis
atenton de multaj. La rolo de SEJM estas nesubtaksebla. Gxi estis unika
fenomeno en Sovetunio. Dum kelkaj jardekoj gxi estis motoro kaj lumturo
de sovetia E-movado. SEJM kreis bonan bazon por la nuna movado.

Kia estas la nuna situacio de la movado en Litovio?
---------------------------------------------------
La situacio de E-movado en Litovio kaj gxenerale en baltiaj sxtatoj estas
komplika, sed ne senespera. En la nuna perturba periodo, kiam sxangxigxas
la socia sistemo, kiam esence sxangxigxas ekonomia sistemo en niaj
landoj, kiam falas vivnivelo, homoj havas pli gravajn zorgojn ol okupigxi
pri Esperanto. Al tio aldonigxas lavange atakanta angla lingvo. Tamen tia
situacio estas provizora. Mi ne kredas, ke idealoj de E-movado ne havas
sxancon revivigxi. Mi ne kredas, ke angla lingvo venkis. Mi ne estas pesi
misto kaj ne opinias, ke cxio estas finita. Finfine mi bone scias de mia
persona agadpraktiko, ke rezultoj estas eblaj, se oni multe, prudente kaj
insiste laboradas. Diversaj informoj el diversaj mondopartoj ofte
konfirmas tion. Problemo de E-movado en niaj landoj estas nesukceso
gxustatempe adaptigxi al novaj kondicxoj, iom malfruanta orientigxo en la
situacio. Mi opinias, ke sxancoj por Esperanto nun ne estas pli malbonaj
ol estis en diversaj periodoj.

Kia vi vidas la proksiman estonton de la movado?
------------------------------------------------
Laux mi, Litova E-Asocio kaj esperantistoj gxenerale devus multe pli
integrigxi al konkreta socio, esti malpli fermitaj ol gxis nun. Oni devus
atingi staton, ke minimume cxiu intelektulo sciu pri ekzisto de Litova E-
Asocio kaj gxia agado. Oni devus atingi, ke LEA estu taksata gxenerale en
la socio kaj en sxtata sistemo samrange kiel multaj aliaj gravaj asocioj
(ekzemple: verkistoj, jxurnalistoj, pentristoj k.s.). Oni devas esence
sxangxi informadon pri Esperanto, adaptante gxin al novaj kondicxoj. Oni
devas amase kaj profesinivele organizi instruadon de Esperanto. Necesas
pli intense kunlabori kun kulturaj, edukaj sxtataj kaj sociaj instancoj
de Litovio pri instruado de Esperanto kaj kultura agado. Oni devas havi
senton de realeco kaj ne strebi atingition, kio nun estas absolute
neatingebla afero. Mi estas optimisto pri la estonto de Litova E-movado.
Same oni devus revivigi kunlaboron de E-asocioj de baltiaj landoj.
Almenaux estu konservita tio, kio jam estis atingita, ekzemple lauxvica
organizado de Baltiaj E-tendaroj ks. Estus bone vastigi kunlaboron de tri
Baltiaj E-Asocioj gxis kunlaboro de cxiuj asocioj de Baltmara regiono. Al
mi sxajnas, ke socia kaj ekonomia sxoko jam finigxas, kaj estas tempo por
revivivi diversajn reciprokajn kontaktojn.

Uzante la okazon mi gratulas cxiujn esperantistojn de Estonio kaj
bondeziras al via nemultnombra, sed tradicie forta E-movado bonajn
sukcesojn.

el "Informoj de E-Asocio de Estonio"majo/94

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Prelegi kaj gvidi kurson en Italio
==================================

Ni estas klopodantaj krei reton da servoj por niaj italaj grupoj: la celo
estas disponigi al la grupoj instruistojn por intensaj kursoj kaj
prelegantojn pri interesaj temoj prefere ne primovadaj por la okazigo de
konferencoj ktp.
Ambauxkaze estus tre interese, se la instruistoj/prelegantoj estus
eksterlandaj.

Mi emfazas, ke la kondicxoj estos tre favoraj: repago de la
vojagxelspezoj; senpaga restado; ioma honorario depende de la dauxro de
la kurso.
Mi atentigas, ke por eniri la unuan liston oni devos sin anonci cxe mi
aldonante fotokopion de sia 3-a grada diplomo (aux samvalora) kaj
indikante la instrumetodon. La prelegemuloj aldonu nur la titolon de sia
prelego.

Francesko Amerio
via Pagliani 5. I-10126 Torino, Italio
Fakso: +39-11-3190271

*************************************************************************

Instruisto sercxata!
====================

"Acxetcentro Esperanto" apartenas al Anastasia Chassoulas, komercisto
preta subteni la sud-afrikan movadon. Li volonte donus monon kaj
logxlokon al bona Esperanto-instruisto, kiun la landa E-asocio nun
sercxas.

Interesitoj skribu al:

E-Asocio de Sud-Afriko,
75 Bronkhorst St, Groenkloof 0181.

*************************************************************************

Priekonomika franclingva televidoservo "Canal E" pretas realigialilingvan
version por siaj kasedoj pri produktoj.
Tiucele gxi sercxas kunlaboradon de profesia sonstudio kaj
profesiajparolistoj. Kontakto pere de TAKE-Esperanto:

RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim (Colmar),
Francio.

*************************************************************************

UNESKO-Rezolucio: Malsamaj spertoj
==================================

Maksamajn spertojn rilate la UNESKO-Rezolucion de novembro 1993 havis
Esperanto-aktivuloj en Germanio kaj Auxstrio.
Responde al letero de Ulrich Matthias, redaktoro de la germanlingva
"Esperanto-Informservo", la Germana UNESKO-Komisiono en Bonn sendis ene
de tri tagoj la anglalingvan tekston de la rezolucio kune kun eltirajxo
el raporto, laux kiu la komisiono V. de UNESKO "notis" la rezolucion.
Kontraste al tio la auxstra registaro en Vieno respondis nur post pli ol
tri monatoj al letero de Walter Klag, skribante, ke "laux informo de la
Auxstra UNESKO-Komisiono la listo de la aprobitaj rezolucioj de la
Gxenerala Konferenco ne entenas la menciitan rezolucion".

U.M.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Premioj aljugxotaj por artikoloj
================================

Por instigi pli da homoj kunlabori en la preparo de nia kluba bulteno, ni
decidis aljugxi premiojn por la plej bona kontribuo (artikolo, desegno,
sxerco ktp.), kiu aperas en SNEES (nia monata bulteno) dum 1994.

La premio estos senkosta membreco en SNEES por la jaro 1995. Cxiuj
personoj, ankaux ne-membroj, rajtas partopreni. La klubo  donos duan
premion al la persono, kiu havas la plej altan nombron de apartaj
kontribuoj aperantaj en SNEES dum 1994. Ambaux premioj estos aljugxataj
en decembro.

Sendu viajn artikolojn aux aliajn kontribuojn al la provizora redaktoro:

Jerry Veit
446 S. Quaker Lane, West HartfordCT-06110, Usono

*************************************************************************

HdE: Gxis nun preskaux 1900 numeroj!
====================================

Heroldo de Esperanto, HdE estas unu el la cxi-jaraj premiitoj de fondajxo
FAME.

Heroldo estas internacia movada gazeto aperiganta jare 16 numerojn. Gxi
estis fondita en Kolonjo en 1920 de Teo Jung kaj ekde 1961 redaktata de
Ada Fighiera-Sikorska. HdE gxis nun aperis preskaux 1900 fojojn en pli ol
ses milionoj da ekzempleroj entute!
Gxi estas dissendata al cx. 70 landoj; multaj legantoj el neevoluintaj
landoj ricevadas gxin senpage.
En sia 73-jara vivo "Heroldo" eldonis cx. 100 Esperanto-librojn kun pli
ol 20.000 pagxoj entute. Igxis famaj gxiaj modernaj lernolibroj, plurfoje
reeldonitaj, en Esperanto, angla, hispana, franca kaj italaj lingvoj.
Antaux la milito, Heroldo estis malpermesita de la Gestapo kaj Teo Jung
rifugxis al Nederlando. En la postmilitaj jaroj la gazeto aperadis
sinsekve en Scheweninghen (Nederlando), Bruselo (Belgio), Madrid
(Hispanio) kaj nun en Torino (Italio).

*************************************************************************

LETEROJ
///////

Rilate al la letero de G. Pirlot en la antauxa numero de Eventoj: Jes,
temas pri la unua telefonkarto, kiun oni aperigis okaze de E-arangxo. Pri
telefonkartoj kun E-teksto mi nur auxdis ion, sed nenion similan mi
posedas, nek kopion mi vidis.

Jam de multaj jaroj mi estas filatelisto (mi unue igxis kolektanto kaj
nur poste esperantisto), kaj multaj konsideras min en tiu cxi sfero
fakulo. Kompreneble ecx nun mi devas lerni, kaj cxiam mi estas danka por
seriozaj informoj.

Mi kaptas la okazon, kaj demandas: cxu iu pretus intersxangxi kun mi E-
telefonkartojn?

Vladislav Hasala
pk. 34, CZ-69662 Straznice, Cxehio.


* * * * *

... mi miras legi en Eventoj 0058, ke "unuaj fojon en la E-historio"
aperis esperantlingva telefonkarto. Tiu cxi karto estas minimume la 4-a
en la historio. En Japanio jam aperis 2 E-lingvaj kartoj kaj en Belgio
unu.

La belga karto cetere ankoraux estas acxetebla malgrandkvante cxe Flandra
E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen)...

Paul Peeraets

*************************************************************************

... mi miras legi en Eventoj 0058, ke "unuaj fojon en la E-historio"
aperis esperantlingva telefonkarto. Tiu cxi karto estas minimume la
4-a en la historio. En Japanio jam aperis 2 E-lingvaj kartoj kaj en
Belgio unu.

La belga karto cetere ankoraux estas acxetebla malgrandkvante
cxe Flandra E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen)...

Paul Peeraets

*************************************************************************

Vivsigno el Ruando
==================

De ruandaj esperantistoj delonge ne iras informoj eksterlanden. Sed la
30-an de junio la zairia e-isto Ntawu Hubert (posxtadreso B.P. 172,
Gisenyi, Ruando) povis sendi leteron, doninte gxin al italaj vizitantoj
de lia vilagxo. Li petis diskonigi, ke li vivas sed ne povas korespondi.

En la letero li i.a. diras: "...Estas terura afero, kiam oni vidas, kiel
homo estas distrancxita kiel besto. Mi ne scias, per kiaj vortoj klarigi
tion, kio okazas en Ruando... La malbona etoso regas en la tuta nia
regiono inter la etnoj, kiuj interbatalas. Karaj amikoj, pregxu, ke la
paco revenu al nia regiono..."

inf. Hans Bakker

*************************************************************************

INTERESE
////////

Fremdaj lingvoj en etaj kaj mezaj entreprenoj
=============================================

Laux komisio de la germana ministro pri instruado kaj sciencoj estis
farita analizo de la lingvokono en la germanaj ekonomiaj medioj.
60 % de la germanoj tute ne parolas fremdan lingvon; la situacio en la
najbaraj grandaj landoj estas simila. Cxe junuloj la lingvokono estas pli
bona: du trionoj de la agxgrupo 20 - 28 jara deklaris paroli almenaux la
anglan lingvon.

Grandaj entreprenoj kutime havas suficxe da rimedoj  por ke, se necesas,
doni kursojn al sia dungitaro. Cxe malgrandaj entreprenoj ofte ja
sentigxas la bezono, sed la eblecoj mankas aux estas ne bone konataj.

Roland Rotsaert
el La Merkato, No 39.

*************************************************************************

Kuriozaj faktoj de la historio
==============================
Napoleono naskigxis en 1760, Hitler en 1889 - intertempo de 129 jaroj.

Napoleono farigxis potenculo en 1804, Hitler en 1933 - intertempo de 129
jaroj.

Napoleono komencis militon kontraux Ruslando en 1812, Hitler komencis
militon kontraux Sovetio en 1941 - intertempo 129 jaroj.

El "Informoj de EAE", majo/94

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Almozpeto
=========

Almozulo haltigas promenantulon.

- Donu al mi ducentmil pesetojn por trinki unu kafon!

- Vi estas frenezulo, tiom da mono por unu kafo!

- Sed mi sxatus vojagxi al la UK en Koreio por trinki tiun kafon!

laux Antauxen, n-ro 12.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas 12-jara knabino, kaj sercxas geamikojn el diversaj landoj. Mi
havas diversajn hobiojn, kiel desegnado, filmoj, korespondado, bestoj
ktp. Mia patro diras, ke eblas ankaux familiaj kontaktoj.

Szilvia Lukacs, Josika u. 3/X/2,H-3524 Miskolc, Hungario.

- - -

Du lernantinoj, 11- kaj 10-jaraj Luiza kaj Dominika, deziras korespondi
kun samagxuloj  el la tuta mondo. Skribu al: Luisa Obrzydowska, ul.
Sebastiana 18/2 a, PL 31-049 Krakow, Polio.

- - -

27-jarulino dez.kor. kun esperantisto el iu ajn lando. Interes. pri
turismo kaj kulturo de Malproksima Oriento. Malgorzata Ryt, ul.
Narutowicza 15, PL 32-510 Jaworzno, Polio.

- - -

Brazilaj gelernantoj deziras internacie korespondi:

Lazaro Romio, 13-jara: Rua Amaro Leite 22/101, BR-78600-000 Barra do
Garcas, MT, Brazilio.

Lilson Pelegrine, 21-jara: rua Liberdade 10, BR-78600-000 Barra do
Garcas, MT, Brazilio.

- - -

44-jara dommastrino sxatas florojn, dez. korespondi kun angloj: s-ino
OONAKA Tomoko, 2347-260, Kouranti-mati, Kurume-si, 830 Japanio.

- - -

28-jara kemia instruisto en virina altlernejo, kun italo, hispano, hindo
pri muziko, vojagxo, naturo: f-ino Naoko ETOO, 1917-75, Araki-mati,
Kurume-si, 839-01 Japanio.

- - -

Aljona Karpovicx finis cxi-somere pedagogian altlernejon kaj laboras
profesie en murmanska regiona Palaco de junulara kreado. Sxi interesigxas
pri lingvoj, ludas gitaron, kantas. Antaux la tradicia polusa Olimpiado
en marto-94 estis elektita kiel Negxa Regxino de Laplando. Skribu al:

Prosp. Kolskij 150-5, kv. 115, RUS-183050 Murmansk, Rusio.

Mi posedas kampon kun pli ol 5 hektaroj da tero, apud Bunda en
Nord-Tanzanio, 2 km for de granda sxoseo (Morn-bazo - Zairio).
En gxi oni povas gxardenumi, kampadi, boatumi kaj fisxkaptadi en lageto.
Mi invitas turistojn kampadi senpage. Mi planas starigi turistan
kampadejon en gxi, mi sercxas kunlaborontojn investade. Skribu al:

Julius de Magesse

Migori Christian Centre
P.O. Box 636. Sina-Migori, Kenya.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Por kolektantoj haveblas bildkartoj kaj posxtmarkoj. Petu detalan
informon kontraux 1 IRK cxe: Pk. 161, TR-44201 Malatya, Turkio

* * * * *

Vi vojagxas tra Elzaco kun via familio. Abonantoj de "TAKE - La Domo" kaj
iliaj geamikoj tranoktu apud Colmar, meze de la vitejaro. Petu la
tarifojn, menciante TAKE - La Domo cxe:

Centre de  Mittelwihr,16 rue du Bouxhof, F-68630 Mittelwihr.
Fakso: +33-89-490225

* * * * *

En Irano estas nove fondita Irana Esperantista Junulara Organizo: IREJO.
Kontaktadreso:

P.O. Box 17765-184, Tehran 17, Irano.

* * * * *

Cxu "am-vojo"?

Ne, "Amway" estas grandega usona kompanio kiu disvendas pli ol 5.000
varojn kaj servojn nur tra privataj distribuantoj. Lauxlegxe gxi funkcias
en multaj landoj.

Kiu volas, ke mi kandidatigu lin/sxin kiel distribuanton, bv. kontakti:

R. Kent Jones
5048 N. Marina #D-6, IL-60640 Chicago, Usono.

* * * * *

Jam du jarojn mi sercxas kontaktojn kun ekssovetiaj skoltoj. La kontakto
kun eksterlandanoj formas integran parton de nia eduksistemo. Bv. skribi
al:

Hristo Mandev, bul. Mogilev 2, II. ap. 19, BG-5306 Gabrovo, Bulgario

* * * * *

La cirkuleron "Solidarulo" (monata resumaro de la belgia Laborpartio
PVDA-PTB) en la estonto ricevas senpage nur tiuj, kiuj iel reagis -as al
iu artikolo cxe la redakcio:

171/10 Bd. Lemonnier, B-1000 Bruxelles, Belgio.

* * *

Nova informilo de E-redakcio de Pola Radio estas ricevebla senpage cxe la
adreso: Posxtkesto 46, PL-00-977 Varsovio. Polio.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 61, 1/septembro-1994
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. 
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X 
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: + 36-1-2828885.
Aperas dusemajne.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas
pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la
anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la
UEA-kodo ELLS-S.

*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor