Eventoj n-ro 074, 2/marto - '95,  retposxta versio
*************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           Kune - en gxojo kaj malgxojo...
                      Protesto
                      TEJO: Bonn-e bone!

Organizaj demandoj:   Varbado, problemo de la movado

Esperanto aplikata:   Esperanto kaj la milito
                      KIEL VI UZAS EN LA PRAKTIKO ESPERANTON?
                      Sorto de ordo en EVA
                      Naturamika redaktoro sercxata
                      Estontaj filozofoj
                      Filatelistoj!
                      Fervojista vortaro sur CD-ROM!
                      Kaptu porokazan stampon!
                      Japana E-telefonkarto
                      Cxapelilo 1.0

Arangxoj:             BET: Baltiaj Esperanto-Tagoj
                      Cxio - en Staszow...
                      Stagxo cxe Mediterana maro
                      Printempe, nature, amike
                      Ekskurso en Nacia Parko
                      Deklam-konkurso
                      De Alpoj gxis Adrio
                      La 82-a Japana Esperanto-Kongreso

Movado:               Gxis nun: 1260 Mazi-oj!
                      Bulgarie mallonge
                      Revidu Seulon
                      Amikaro Bruno Groning:50 amikoj lernas Esp-on
                      Ni KAF-umu!
                      Landaj asocioj:cxu plenumo aux bojkoto?
                      25 jaroj...  1981

ILEI:                 Retaj kursoj

Alvoko:               Ekslibrisoj

Revuoj, gazetoj:      Registaroj kaj gazetoj
                      Sincerajn dankojn

Opinioj:              Ni devas investi nian energion
                      Mala opinio

Esperanto en radio:   Konkurso de Pola Radio
                      Radio-ponto

Interese:             Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio
                      Matematikumu iom

Hungara angulo:
Movada humuro:

**********************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kune - en gxojo kaj malgxojo...
===============================

Cxiam, kiam ni auxdas iun cxagrenigan novajxon pri iuj katastrofoj,
plagoj, militoj, ni tuj pensas pri niaj samideanoj, kiuj logxas en
koncerna regiono.Frumatene de la 17-a de januaro granda tertremo atakis
la regionon Hansxin, kiu estas la meza parto de Japanio...
Karaj esperantistoj, enlandaj kaj eksterlandaj!

Mi devus pli frue skribi al vi, kiuj en maltrankvilo skribis al mi tuj
post la tertremo en mia regiono. Dankon. Almenaux mi kaj miaj familianoj
ne vundigxis kaj nia logxejo ne havis gravan difekton, kvankam kelkaj
tegoloj falis teren.

Mi estis okupita informigxi pri aliaj esperantistoj, demandante kiuj
suferas de la tertremo. Ne kun cxiuj esperantistoj estis sukcesaj
kontaktoj, sed laux gxisnuna informo mi ne trovis nomon de pereinta
esperantisto en la listo de mortintoj, kiuj nombras 5.273 gxis hieraux.
Nekonate perditaj 6, vunditaj 26.815, rompitaj do-moj 109.464,
senhejmuloj (rifugxintoj) cx. 300.000.

Multaj esperantistoj en la urboj Kobe, Nisinomiy, Asiya k.a. en la
gubernio Hyogo havis damagxon endome kaj eksterdome, kaj iuj ne povas
logxi en sia domo pro plendetruigxo... Ankoraux ie kaj tie ne funkcias
akvo kaj gaso. En la gubernioj Osaka kaj Kioto nemalmultaj havis endoman
damagxon. Mi tre esperas, ke la damagxitaj esperantistoj havos bonan
rimedon por rekomenci la vivon kiom eble plej frue. Persone mi kaj mia
edzo (lia laborejo ne funkcias, cxar detruigxis fervojo) volontule
laboras vizitante rifugxejojn kun multe da necesajxoj por la vivo de
rifugxintoj.

Mi dankas mian sorton, cxar mi estis bonsxanca, alie mi nun ne ekzistus
en la mondo. Jen okazis la tertremo je 5.46 matene la 17-an de januaro.
Mi estis en Germanio en la Internacia Festivalo, kaj revenis hejmen la
15-an nokte. Se mia hejmenveno estus matene aux tage, mi vojagxintus al
mia fratino, kiu logxas 600 km-ojn okcidente... Tiam mi reveturintus la
16-an per nokta auxtobuso, kiu gxuste renkontis la tertremon sur
auxtosxoseo la 17-an matene. Multaj auxtoj falis teren, cxar la
auxtosxoseo, konstruita alte, ekhavis multajn fendojn. Kiom da homoj
mortis kun auxtoj, mi ne scias...

Cxiuokaze mi tre dankas vin pro via tuja reago telefone, fakse, letere,
kiam malfacile iris cxio en la katastrofa paniko. Mi fartas bone kaj
dauxrigos Pasportan Servon por esperantistoj.
Dume mi auxdis, ke en Euxropo akvo inundis. En Nederlando, Germanio,

Francio k.a. subakvigxis multaj lokoj, oni diris. Karaj geamikoj, cxu vi
ne bezonas iun helpon de mi? Jen mia vico maltrankviligxi pri vi. Mi
esperegas, ke vi kaj viaj karaj familianoj povos vivi senprobleme kaj mia
letero atingos vin.

Amike via   

Tahira Masako

*************************************************************************

Protesto
========

Al Estraro de TEJO

Karaj,

dum la IJK en Vraca (Bulgario 1994) en sia kunsido la Komitato de TEJO
akceptis decidon pri la deviga, minimume 50 %-a diferencigo de IJK
partoprenkotizoj inter A- kaj B-landaj partoprenantoj, validonta ekde la
Peterburga IJK en 1995.

Tiun decidon (kaj ne rekomendon) oni notis ankaux en la protokolo de la
kunsido.

Kun nekompreno ni konstatas en la ricevita aligxilo de la cxi-jara IJK la
nerespekton de tiu Komitata decido. Same ni ne komprenas la konduton de
la TEJO-estraro, kiu deklaras ke gxi intence ignoras la decidon de la
Komitato (vidu la artikolojn en Eventoj 2/decembro 94 kaj TEJO-Tutmonde,
jan/95).

Pluraj Landaj Sekcioj de TEJO en sia regiona kunlabora konferenco MEJK
subskribis protestleteron al TEJO, sed ili ricevis nenian kontentigan
rektan reagon.

Nun, nome de Hungara Esperanto-Junularo, kiel Landa Sekcio de TEJO ni
forte protestas kontraux la agado de la TEJO-estraro, pro la intenca
ignorado de la komitata decido, kaj postulas nuligon de la peterburga
IJK-kotiztabelo.

Ni opinias, ke en la Vraca-a kunsido estis tre detale emfazita la senco
de tiu decido. Per la diferencigo de la partoprenkotizoj la Komitato
decidis fari pasxon al pli justa, pli proporcia sxargxoportado, kio estas
esenca valoro en nia movado. (Por multaj B-landanoj la kotizo de 300
guldenoj signifas 2-4 monatajn salajrojn, tiu por kelkaj landoj signifas
3-4 semajnajn salajron kaj tiu por A-landanoj signifas 3-4 tagajn
salajrojn...)

Ni nur flanke rimarkas, ke sciante la orient-euxropajn preznivelojn la
proponita kotiznivelo de la peterburga IJK multe superas la reale
atendeblajn ciferojn... Krome, tiu nivelo forte kontrauxagas al la
Vracae deklarita intenco de TEJO-estraro "organizi amasan IJK-n en
Peterburgo".

Ni insistas, ke nek la Estraro de TEJO nek LKK havas la rajton ignori la
decidon de la Komitato, do ni postulas la principan refaron de la
kotiztabelo por la peterburga IJK.

Laux la estrara decido de Hungara Esperanto-Junularo

Edit Lindwurm, 
gxen. sekretario de HEJ

*************************************************************************

TEJO: Bonn-e bone!
==================

En aprilo 1995 TEJO aligxos al la Junulara Forumo de Euxropa Unio. Tio
signfas, ke TEJO ekhavas novajn eblecojn agadi ene de euxropaj
strukturoj. Tio ankaux signifas plivastigon de la agado en la kampo
Eksteraj Rilatoj de TEJO.

Gxis nun esperantistoj tre malmulte aux apenaux uzis EU-monfontojn.
Mankis informoj kaj homfortoj, kaj, krome, kunordigo por peti
subvenciojn.

TEJO nun ekpasxas en la novan EU-epokon. En Bonn januare liberigxis
oficeja spaco, cxar Germana Esperanto-Junularo kaj -Asocio tie nuligis
sian gxisnunan centran oficejon. Tamen tie restis kapabla kaj tre
engagxita teamo, kiu jam laboris por TEJO kaj je nacia skalo atingis i.a.
oficialan ministerian agnoskon kaj sxtatajn subvenciojn.

Cxirkaux tiu kerna teamo fondigxis la euxropa oficejo de TEJO en la eksa
GEJ-oficejo. La Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo (EJO) uzas la jam
ekzistantajn strukturon kaj adreson en Bonn.

En Bonn trovigxas momemte cx. 10 junaj aktivuloj, kiuj jam enlaborigxas
en la oficejan taskaron. Tial TEJO nun havas la kapaciton eksercxi
subvenciojn de EU, informigxi pri eblecoj financi seminariojn,
publikajxojn kaj aliajn projektojn, kaj eklobii cxe EU-instancoj. La
oficeja teamo celas kunordigi la junularan agadon rilate al EU.
Pro la urgxeco de la taskoj rilataj al EU-agado la oficejo estis fondita
en januaro 1995, kvankam la unuaj "grandaj" subvencioj, por kiuj necesas
lobii nun, povus alveni nur en 1997.

Tial ankoraux mankas financa bazo por la unu kaj duona jaro gxis la
laboro fruktos. Gxis tiam la oficejo bezonas la financan subtenon de
esperantistoj, kaj kiel eble plej multe da informoj de la EU-landaj E-
asocioj, t.e. gazetojn, informojn pri EU-rilataj enlandaj strukturoj kaj
kunvenoj. Vi povas sendi viajn informojn al:

Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo, 
EJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn, Germanio.
Tel: +49-228-235898, Fakso: -232764

Rim: En sia gxenerala kunsido en decembro Germana E-Junularo decidis, ke
ekde januaro funkciigos la oficejon de GEJ nur en Berlino. Gxia adreso
estas ...

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Varbado, problemo de la movado
==============================

Ni cxiam havas problemon de varbado en nia movado! Estas tio problemo
dauxra kaj tre grava por ekzisto kaj por evoluo de nia movado. Oni povas
kaj devas starigi du demandojn: kiel varbi kandidatojn kaj kiujn varbi!
Ambaux demandoj ne estas facilaj por respondi, sed oni devas konsideri
ilin, se oni volas kaj se oni devas varbi. Do, sen superfluaj
antauxkonsideroj, ni provu respondi tiujn demandojn lauxvice.

Kiel varbi?
-----------
Antaux cxio oni devas memori, ke cxiu senpera varbado en senco de
proponoj: lernu Esperanton, aux provu lerni Esperanton, cxar gxi estas la
internacia lingvo, kaj facila kaj bela... ne devus okazi! Tio aspektas
kvazaux insistado, kaj cxiu insistado ne efikas bone, kaj ecx inverse,
gxi estas malgxusta kaj suspektinda.

Kiel do agi? Nur bonaj ekzemploj efikas bone! Bonaj ekzemploj montras kaj
pruvas, ke io estas valora, utila, bezonata! Homoj sxatas sekvi bonajn
ekzemplojn, se ili vidas, ke tiuj ekzemploj faras ion utilan por ili.
Utileco de lingvo estas kvazaux memkomprenebla kaj utileco de internacia
lingvo ecx pli ol iu ajn alia lingvo. Tamen homoj ne kredas kaj dubas,
cxu Esperanto havas utiligeblojn, ja oni ne multe auxdas pri tio. Tial do
tre bezonataj estas ekzemploj, ni devas montri, ke tiu Esperanto havas
bonajn utiligeblojn.

Oni povas indiki: E-korespondadon, E-radioelsendojn, E-ekspoziciojn, tre
gravas E-turismo, E-faka kaj scienca intersxangxo, E-internaciaj vizitoj,
seminarioj, simpozioj kaj kongresoj. Gravas aperigado de artikoloj pri
uzeblo de Esperanto en nacilingvaj gazetoj. Estas ankaux multaj aliaj
bonegaj ekzemploj. Konata bioenergoterapeuxto-scienculo anoncas sin kaj
sciigas, ke uzas Esperanton por sia monda kunlaboro; kelkaj novaj asociaj
kompanioj uzas Esperanton internacie kaj publika sciigo pri tio faras tre
bonan ekzemplon. Iu forveturas al eksterlando dank' al E-invito, ktp.
Cxio cxi diras laux ekzemploj, ke Esperanto estas utiligebla. Valoras
emfazi rezoluciojn de UNESCO kaj ankaux publike skribi pri bezono de
internacia lingvo Esperanto en integrigxanta Euxropo.

Kiun varbi?
-----------
Kiujn homojn varbi? La demando ankaux ne estas tro facila. Se oni vaste
varbas, do oni varbas cxiujn sxajne. Tamen se oni varbas en malgrandaj
sferoj, oni devas scii, kiujn homojn ne varbi. Certe oni ne devas varbi
homojn psike necertajn kaj deciditajn malamikojn de Esperanto. Samideano
Harald Kirschner en sia bonega felietono en E-programo de Radio Vieno
diris, ke ni devas varbi humanismajn homojn, t.e. homojn, kiuj konservas
humanismajn ideojn. Laux li, tiuj homoj estas jam duone esperantistoj. Nu
certe, ni devas varbi valorajn, humanismajn homojn, tiuj povas esti
valoregaj en nia movado.

Kiel ni povas trovi ilin? Certe, ili estas cxie, kaj ni devas trovi ilin
cxie kaj laux cxiuj eblaj kaj dignaj manieroj tre delikate kaj tre scieme
inklinigi al Esperanto  per bonaj kaj konvinkigaj ekzemploj. Neniu
varbato povas senti, ke estas varbata. Tio estas tre grava premiso en la
afero. Nia nobla movado kaj nia agado kaj nia uzado de Esperanto devus
konvinkige influi homojn, tauxgajn, noblajn, humanismajn homojn, kiujn ni
vere bezonas en nia movado. Tre gravas do altnivela nia agado kaj tiel
okazas altnivelaj kaj konvinkigaj ekzemploj por homoj, kiujn ni povas
varbi.

Kreo de tre pozitiva intereso al Esperanto estas nia tasko kaj devo.
Anoncado pri E-kursoj estas jam tute normala kaj akceptita formo kaj tiam
respeguligxas niaj agadrezultoj.

Romuald Skalinski

el Mankanta Cxenero, nov/94

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Esperanto kaj la milito
=======================

10 sciindaj aspektoj pri Esperanto kaj la militoj:

1. La unua mondmilito malbone influis la disvastigon de Esperanto. Cxi
tiu milito komencis nur kelkaj tagoj antaux la 10-a Universala Kongreso
en Parizo. Preskaux 4.000 geesperantistoj aligxis al cxi internacia
renkontigxo, sed multaj karavanoj de samideanoj devis reveni sialanden
kiam eksplodis la euxropa milito. Inter ili L. L. Zamenhof mem.

2. Okaze de la unua mondmilito kaj ankaux de la dua, la Universala
Esperanto-Asocio (UEA) funkciigis servon por kontaktigi la kaptitajn
soldatojn kun siaj familioj. Pli ol tricent leteroj alvenis cxiutage al
la sidejo de UEA en Svisio, kiuj estis resendataj rapide. Entute la
plenumitaj servoj estis pli ol 200.000. Ankaux multaj Esperanto-delegitoj
vizitis konstante, kiam tio estis eble, la militkaptitejojn.

3. Sed bedauxrinde Esperanto ankaux estis armilo, cxar per la nomo de nia
lingvo brita aviadisto baptis sian milit-aviadilon dum la unua
mondmilito.

4. La esperantistoj multfoje ne estis tre bone konsiderataj okaze de
militoj, cxar cxu ili estas spionoj? Ili kontaktis regule kun
eksterlandanoj pere de sekreta lingvo. Tion devis pensi la japana servo,
kiam konsideris, ke esperantisto estas kiel akvomelono: verda ekstere,
sed rugxa interne.

5. La solidareco inter esperantistoj detruas barilojn kaj trancxeojn.
Konataj estas kelkaj okazintajxoj, kie cxefrolulis du aux pli malamikaj
soldatoj, kiuj trovis en militkaptitejoj, ke ili estas samideanoj. Sed la
plej nekredebla aventuro estis tiu kun germana soldato, kiu dum dua
mondmilito ebligis la fugxon de malamika soldato, kasxigante lin poste
proprahejme. Kompreneble ambaux estis esperantistoj.

6. Multaj esperantistoj rifuzis partopreni en militoj aux militservi dum
pacaj jaroj. Jam en la 20-a jardeko pli ol 100 esperantistaj
militrifuzantoj estis malliberigitaj en diversaj landoj.

7. Dum la hispana civila milito kelkaj esperantistoj de diversaj landoj,
cxefe germanoj aux jugoslavoj, anigxis en la Internaciaj Brigadoj, sed
neniam estis tre bone akceptataj pro sia konstanta deziro propagandi tiun
strangan lingvon.

8. En 1944 la judoj, gxis tiam devige enlogxigitaj en la varsovia geto,
levigxis armile kontraux la naziaj okupantoj, gxi estis kruela lukto, kiu
finigxis per la pereo de preskaux cxiuj judoj de la pola cxefurbo.
Luktado de polaj judoj komencigxis en la strato Zamenhof de la varsovia
geto.

9. En 1967 la lando elektita por okazigi la Universalan Kongreson de
Esperanto estis Israelo, bedauxrinde subite okazis la milito de ses tagoj
kaj cxi tiel la kongreso estis reorganizata rapide en Roterdamo
(Nederlando).

10. Bedauxrinde hodiaux la militoj ankoraux ekzistas. Jugoslavio estas la
plej aktuala lukto inter homoj. En la jaro 1992 anonco aperis en
diversazj gazetoj, la esperantista asocio de Zagrebo en Kroatio deziris
kontakti kun eblaj esperantistoj inter la 14.000 UN-soldatoj,
blukaskuloj, venintaj sur la teritorion de la iama Jugoslavio.

J. M. R. H.

el Gazeto Andaluzia, decembro 1994

*************************************************************************

KIEL VI UZAS EN LA PRAKTIKO ESPERANTON?
=======================================

Nia E-societo nomigxas "Praktika Linio". Praktika Linio estas - laux niaj
esperoj - senfina linio, al kiu rajtas aligxi iu ajn, kiu parolas la
Internacian Lingvon almenaux en konversacia nivelo, kaj uzas gxin en la
praktiko.

Esperanto estas ne nur ideo, sed ankaux rimedo. Ni devas tion konsciigi,
cxar ties uzo kiel rimedo estas malofta kaj malforta. Nia lingvo estas
uzebla en multaj kazoj, sed ni ne prizorgas tiujn terenojn, ofte ecx ne
scias pri la eblecoj. Pri la organiza flanko de Esperanto interesigxas
nur iu difinita kvanto de homoj, sed pri la aplikado: la granda plimulto
el ni.

Ne pensu pri grandiozaj aferoj, entreprenoj (kvankam ankaux tiuterene
povas ekzisti mirindaj rezultoj), sed praktika uzo estas ankaux tio, se
iu trovas gxuon, aux se iu ekhavas novajn sciojn ekz. per E-korespondado.
Via aligxo al la Praktika Linio havas unu kondicxon: sendu al nia adreso
gxis la 31-a de majo en cxiu jaro en longeco de 1 linio gxis 1 pagxo
informon, kiel vi uzis Esperanton en la pasinta jaro. Kiel vi aplikis
gxin en la praktiko, cxu faris ekzamenon ktp. Reciproke, ni sendos al vi
kolektite la alvenintajn rimedojn kaj la adresaron, kiu eble instigos vin
al plia utiligo!

Ni havas ankaux alian planon: en 1996 ni deziras eldoni libron kun la
titolo: "Kiel mi profitas Esperanton?". Nun ni kolektas ideojn, pensojn
kaj manuskriptojn. Skribu al ni bonvolu, kiel vi uzis, profitis
Esperanton gxis nun, kaj kiajn rezultojn vi havis pere de gxi...

Atendante vian praktikan helpon kaj aligxon:

Jozefo Baksa, 
pk. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario
Tel: +36-92-320008

*************************************************************************

Sorto de ordo en EVA
====================

S-ro Reinhard Harpenthal, kiu antaux kelkaj monatoj farigxis kasisto de
Esp. Verkista Asocio (EVA) (vidu la artikolon en Eve 1/januaro-95),
komence de februaro eksigxis de tiu cxi posteno.

Pliajn informojn, eventuale ankaux pri EVA, oni petu cxe la prezidanto:

Gerrit Berveling,
Muiderslotstraat 69, NL-4834 KM Breda, Nederlando.
Tel.: + 31-76-654313

*************************************************************************

Naturamika redaktoro sercxata
=============================

Ni urgxe sercxas novan kunlaboranton en okcidento aux oriento por la
redaktado de nia ligilo "La Migranto".

Bonvolu aligxi por tiu tasko nur persono, kiu havas ankaux tempon por
plenumi la transprenitan laboron kaj kiu kapablas ankaux akiri
manuskriptojn. Tiuj ne venas de si mem, sed necesas iom da korespondado.

Bonvolu skribi kaj samtempe mallonge prezenti vin al TANEF:

La Migranto,
pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio

*************************************************************************

Estontaj filozofoj
==================

En oktobro 1994 komencigxis la unua kurso de Esperanto en la Lernejo de
Filozofio de la Fakultato de Humanismaj kaj edukaj Studoj de la Centra
Universitato de Venezuelo en Caracas. La kurso estas nedeviga, sed la
kursanoj, kiuj finos la studadon, gajnos du kreditojn, same kiel kursanoj
de la latina aux greka lingvoj. La kurs-gvidanto estas profesoro Johano
Negrete.

En la Homeopat-medicina lernejo de Caracas Esperanto estas deviga
studobjekto.

J. E. Bachrich

*************************************************************************

Filatelistoj!
=============

La posxtoficejo de Gray uzas specialan stampilon ekde 1-a de februaro
gxis 8-a de aprilo.

Ni povas sendi al vi koverton kun tiu speciala stampo (enhavanta
informilon pri la muzeo kaj koloran foton) kontraux 10 frankoj aux
egalvaloro.

Nacia Esperanto-Muzeo,
19 str. V. Hugo, F-70100 Gray, Francio

*************************************************************************

Fervojista vortaro sur CD-ROM!
==============================

Informilo por RailLexic, Eldonis UIC

Enhavo: cx. 15.000 nocioj en 11 lingvoj - en la germana, angla, franca,
itala, nederlanda, pola, portugala, sveda, hispana, hungara kaj
Esperanto. En preparo estas la dana, latva, norvega, rusa, cxeha.

Utiligo: Sercxado de certaj nocioj aux de listo de nocioj, en cxiu
dezirata lingva kombino.

Klasifikado en 102 fervoj-specifaj fakoj kun la ebleco trakti, korekti
kaj presi ilin.

Kiu povas utiligi Rail-Lexic-n? Cxiu, kiu bezonas fervojajn informojn,
kiu tradukas aux traktas fervojfakajn tekstojn.

Kiam aperas Rail-Lexic? La elektronika fervoja fakvortaro aperis unuafoje
en oktobro 1994, kaj gxi estas cxiujare unufoje aktualigota. Oni intencas
kompletigi la elektronikan votaron ankaux per  grafikajxoj.

Rail-Lexic sur codoromo (CD-ROM) kostas 600 DEM. Gxi haveblas ankaux
libroforme por 60 DEM (2-lingva) aux 100 DEM (ajna 3-lingva kombinajxo)
cxe:

UIC - Projekt Rail-Lex, 16 rue Jean Rey, F-75015 Paris, Francio

el Terminara Kuriero dec/94

*************************************************************************

Kaptu porokazan stampon!
========================

Jen kopio de la posxt-stampo eldonita okaze de la jubilea kongreso de
SAT-Amikaro en Mittelwihr. Gxi informos pri Esperanto kelkajn milojn da
homoj dum 3 monatoj.

Organizantoj de la kongreso, TAKE kaj gxia revuo "La Domo" enposxtigos en
Mittelwehr cxiun suficxe afrankitan koverton, kiun interesigxantoj sendos
al:

TAKE - LA DOMO,
RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Colmar, Francio.

Rim: Tamen ni estu iom modestaj: en Mittelwihr okazis jubilea kongreso ne
de "Esperanto" gxenerale, sed nur de la organizo "SAT-Amikaro". Estas iom
da diferenco... La red.

*************************************************************************

Japana E-telefonkarto
=====================

Vi petas pliajn informojn pri la japana telefonkarto de Oomoto el 1986.
Jen ili:

La japanaj vortoj tradukigxas jene:

supre kaj maldekstre (en la sago): enmetu laux la direkto de la sago"
sube: memorajxo por via cxeesto en la 71-a Universala Kongreso Esperanta"
nigra cirklo: Esperanto-amikaro de Oomoto.

Jean Amouroux, Francio

*************************************************************************

Cxapelilo 1.0
=============

Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj
komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en
Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj
nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj
aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston.
Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000
vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj
por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj.

Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto
parolata!

Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, 
Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio
Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto:
100103.24@forigu.compuserve.com

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

BET: Baltiaj Esperanto-Tagoj
============================

BET estis la plej fama kaj granda arangxo en la sovetia erao. En arbaro
renkontigxis (duonsekrete) plurcentoj da esperantistoj... por amuzi,
somerumi, ripozi, sed cxefe: uzi la lingvon kaj organizi la (neoficialan)
movadon. Sed tio jam estas historio.

Nun BET estas komuna arangxo de la tri cxebaltaj landoj: Estonio, Latvio
kaj Litovio, kaj okazas alterne en tiuj landoj. Cxi-jare invitas Vin
Litova E-Asocio, jam ne al arbaro, sed al komfortaj cirkonstancoj en
Girionys, 17 km de Kaunas. Apud la arangxloko situas la artefarita maro
(akvorezervejo) de Kaunas...

La 31-a BET funkcios, vivos inter la 8-a kaj 16-a de julio 1995, kaj post
gxi oni povas veturi per organizita granda karavano al la UK.
Aligxkotizoj estas modestaj: de 2,5 USD gxis 10 USD depende de la lando,
infanoj gxis 10 j. ne pagas; 10-20-j. esperantistoj pagas duonon. Post la
1-a de majo la aligxkotizo duobligxos.

Same la logxado estas realpreza, de 4 gxis 28 lidoj por unu tago depende
de la lando, kondicxoj ktp. (1 USD = 4 lidoj.)

Mangxado: de 10 gxis 40 lidoj por unu tago depende de la kategorio.
En la programo estas antauxvidataj somera universitato, E-kursoj,
literaturaj arangxoj, muz- kaj artaj vesperoj, debatoj pri E-movado en
Baltiaj landoj, tradukista kurso, fakaj kunvenoj, konkursoj, distraj
programeroj, ekskursoj, cxemara ripozo, filmoj k.a. - do bonvenon en BET-
31! Aligx kaj kontaktadreso:

Litova Esperanto-Asocio,
ab/k 167, LT-3000 Kaunas, Litovio.
Fakso: +370-7-204970

*************************************************************************

Cxio - en Staszow...
====================

8-a Pola AIS-sesio, Ripoza Renkontigxo kaj 9-a "Esperantaj Tagoj" okazos
preskaux samtempe kaj samloke en Staszow kaj por partopreni vi devas nur
unufoje kovri la vojagxkostojn...

En la programoj de Ripoza Renkontigxo (20-24.05.) kaj Esperantaj Tagoj
(20-28.05.) - prelegoj, ekspozicioj, koncertoj, ekskursoj, vespera
lignofajro, balo.

En la programo de AIS-sesio (20-28.05.) - lekcioj de profesoroj: Michel
Duc-Goninaz, Rudiger Sachs k.a.

La kotizoj estas aparte difinitaj por trimbaux arangxoj. Aligxiloj kaj la
kotizoj estas akceptotaj gxis la 20-a de aprilo. Eksterlandanoj povas
pagi surloke. Kontaktu:

Esperanto-Klubo,
ul. Parkowa 6, PL-28200 Staszow, Polio
Tel.: +48-15-644112

*************************************************************************

Stagxo cxe Mediterana maro
==========================

La "Cercle Bitterrois d'Esperanto" organizas printempan stagxon de la 24-
a gxis la 28-a de majo 1995 (inciado kaj progresigaj kursoj). Loko:
feridomo Batipaume inter Mediterania maro kaj urbeto Agde (Herault) en
Francio. Informas:

Cercle Biterrois d'Esperanto,
9, Rue G. Picot, F-34500 Beziers, Francio.

*************************************************************************

Printempe, nature, amike
========================

19-21.05.1995 en Norda Bohemio (Cxehio) okazos Internacia Printempa
Renkontigxo de Esperanto-Naturamikoj.

Gxi okazos en turisma kabano Plane, en pitoreska montara regiono apud la
u. Liberec.

En la programo: ekskursoj en montaron, prelegoj, diskutadoj pri
naturprotektado, internacia kunlaboro en la triangulo Liberec - Jelenia
Gora (P) - Zittau (G). Membroj de Naturamika Internacio ricevos rabaton.
Informo cxe:

Esperanto, M. Jira, 
Mechova 8-32, CZ-466 04 Jablonec nad Nisou, Cxehio.

*************************************************************************

Ekskurso en Nacia Parko
=======================

E-ekskursadon tra turismaj vojoj de la Gorcxanski Nacia Parko organizas
Filio de PEA en Lodz de la 14-a gxis la 19-a de auxgusto 1995. La 4-a E-
renkontigxo estas dedicxata al polaj naciaj parkoj. Informoj, aligxoj
cxe:

PEA-Filio, str. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, skr. poczt. 337, Polio
Tel./fakso: +48-42-326503

*************************************************************************

Deklam-konkurso
===============

La urba klubo en Papa, Hungario organizos la jam tradician Landan
Deklamkonkurson inter 7-9 de aprilo.

Kategorioj: gxis 10-jaruloj / 10-14 jaruloj / 14-18 jaruloj /
plenkreskuloj.

Simbola aligxkotizo: 125 Ft (cx. 1 USD!), same simbolaj restadkostoj:
taga mangxo: 200 Ft, tranokto: 410 Ft.

La konkurson subtenas HEA, la urba E-grupo kaj ILEI-komisiono.
Bonvenas partopreno ankaux de eksterlandanoj. (Kelkaj jam aligxis...)

Interesigxantoj (konkursantoj kaj spektantoj) kontaktu

Jozsef Nemeth, 
Anna ter 1, Iskola,H-8200 Papa, Hungario.

*************************************************************************

De Alpoj gxis Adrio
===================

La 7-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos en Szombathely, Hungario,
21-23.04.1995.

Organizanto: Fervojista Esperanto Fakgrupo en Szombathely.
Temo: Komerco kaj Esperanto en la Alp-Adriaj regionoj.
Konferencejo: Fervojista Direkciejo en Szombathely.
En la programo  estas antauxvidataj kultura programo, prelegoj, sekcio-
kunsidoj, ekskursoj. Konferenca kotizo: 150 ATS. Tranoktado en la hotelo
Savaria aux en studenthejmo. Aligxdato: gxis la 31-a de marto 1995.
Informojn petu cxe:

d-ro Horvath Judit,
Wesselenyi u. 2/C,H-9700 Szombathely, Hungario

*************************************************************************

La 82-a Japana Esperanto-Kongreso
=================================

Gxi okazos en Jokohamo 13-15 de oktobro 1995.
La cxeftemo de la kongreso, okazonta en Yokohama inter 13-15 de oktobro
1995, estas: "Ni vojagxu al la nova epoko!"

Okazos ekskurso al Hakkej-jxima, vizito de Akva Muzeo kaj prezentado de
delfinoj. Se vi preferos kvietan lokon, ni gvidos vin al la templo
Sxoomjoo-jxi, konstruita en la 13-a jarcento... Okazos ankaux
prezentadoj, teatrajxoj ktp.

La kotizo por ekstrerlandanoj estas 10.000 enoj (cx. 100 USD) - kun 2
tranoktoj, bankedo kaj 2 matenmangxoj. Se vi estas el nepagipova lando
kaj volas partopreni la kongreson, skribu al ni! Ni sercxos iun eblecon
por helpi en la restado.

Jokohama Esperanto-Rondo,
Saido 1-18-14, Koonann-ku, Jokohamo, J-233 Japanio
Tel. kaj fakso: +81-45-7855458

Rim: Flugon al la kongreso organizas KAVA-Pech el Prago.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Gxis nun: 1260 Mazi-oj!
=======================

La unua intergeneracia kurso de Esperanto sur vid-bendo baldaux estos
preta. Gxi estas moderna profesi-nivela instru-materialo por infanoj,
unuopuloj kaj ... plenagxuloj.

Ni rememorigu, ke temas pri adapto al Esperanto de BBS-filmoj por infanoj
"Muzzy in Gondoland" kaj "Muzzy comes back".

La longe atendata helpilo por ne-profesiaj E-instruistoj estos preta en
1995. Do en la jaro de la 100-a naskigxdatreveno de Andreo Cseh, kiu
revis pri instru-materialo por infanoj, sed dum sia vivo ne sukcesis
realigi gxin.

Mazi estas cxefe destinita por la esperantistaro kaj E-familioj, por
helpi al ili instrui la lingvon interese, senerare kaj precipe en familia
rondo. Temas pri instruo de bazaj reguloj de nia lingvo laux rekta
metodo, t.n. Cseh-metodo.

Samtempe gxi estas ankaux moderna demonstrilo, por montri al la "ekstera
publiko" kiel la lingvo funkcias. La filmo mem ne enhavas scenojn pri E-
movado, sed tio ne gravas.

La Mazi-instru-vidbendo dauxras 180 minutojn, konsistas el 12 partoj;
cxiu parto enhavas kelkajn scenojn kaj gramatikajn klarigojn. La
lernolibro estas internacie uzebla. La Mazi-filmo temas pri simpatia
kosma estajxo, kiu vizitas fantazian Gondolandon kaj tie helpas al regxa
familio solvi diversajn problemojn. Same kiel en aliaj fabeloj estas
bonuloj kaj maliculoj, tamen komputilo helpas krei miraklajn aventurojn,
kio placxas al multaj kaj kaptas la atenton de la spektantoj.

Por esplori la merkaton IEI en 1994 anoncis la eblon de antauxpago laux
subvenciita prezo de 98 NLG. IEI ja ne deziris decidi pri produktado de
la Mazi-kompleto se ne alvenus minimume 800 antauxpagoj. Kvankam mi
apartenas al optimistoj, tamen la ricevitaj antauxpagoj por pli ol 1260
ekzempleroj el 31 landoj kaj 4 kontinentoj surprizis ankaux min!

IEI estas la eldonanto de Mazi-kompleto, cxiuj eldonrajtoj rilate
vidbendon kaj libro(j)n apartenas al IEI. La produktado de la tuto okazos
cxe la firmao Tommy Publishers en Varsovio, Pollando, en kunlaboro kun du
profesiaj filmregxisoroj: Roman Dobrzynski (PL) kaj Piotr Friedrich (PL).
La tekstojn kaj libron preparos kunlabore 4 personoj ; Stefan MacGill
(NZ), Andrzej Pettyn (PL), Katalin Smideliusz (H) kaj Mila van der Horst-
Kolinska (NL), kun helpo de cxiuj aliaj, kiuj sxatus  doni ideojn kion
kaj kiel fari. Ni cxiuj strebu, ke gxi estu prestigxa entute.

Internacia E-Instituto
----------------------
Por decidi kiom da Mazi-kompletoj produkti entute, IEI volonte akceptos
mendojn de personoj aux grupoj, kiuj sxatus acxeti ilin post la apero.
Plenigante la mendilon, ne forgesu signi sur gxi la specon de
videosistemo, kiun vi bezonos, do PAL aux NTSC!

Eblas ankaux antaux-pagi, sed tio nun ne necesas. Sed nepre mendu por
esti certa poste ricevi la Mazi-kompleton!

Novaj mendoj sen pagoj ankaux estos numerigitaj, cxar laux tiuj numeroj
poste sekvos la liverado. Unue al antauxpagintoj, poste al novaj
mendintoj.

Atenton!
--------
Cxiu antauxmendo havas numeron. Tiuj, kiuj gxis fino de marto 1995
ne ricevis gxin, bonvolu skribi al IEI.

Novaj mendoj (po 180 NLG + 18 NLG por registritaj sendkostoj) devas
atingi la sidejon de IEI gxis fino de majo 1995, cxar junie komencigxos
la produktado. Pro altaj kostoj kaj manko de spaco por konservi grandan
stokon, IEI produktos nur tiom da ekzempleroj, kiom estas menditaj!

La dauxrigon de bona kaj sukcesa kunlaboro en la Mazi-jaro 1995 atendas:

Mila van der Horst-Kolinska

---
Montrigxas, ke E-movado konscias pri la valoro de la projekto kaj pro tio
mi ne nur dankas, sed ankaux gratulas al cxiuj, kiuj de komenco apogis
nian projekton, ne nur finance, sed ofte per afablaj instigaj vortoj por
ke ni ne rezignu kaj ne permesu, ke tiu bona ideo estu nerealigita.
Precipe mi dankas la Carson-fondajxo, kies signifa financa helpo ebligis
al ni dauxrigi kaj kredi, ke la de ni elektita vojo estas la gxusta. Ni
dankas ankaux al du E-revuoj Eventoj kaj Heroldo, kies redaktoroj tuj de
komenco komprenis la signifon de nia projekto kaj informadis pri gxi. Mi
do uzas la okazon por informi cxiujn, ke ekde nun cxiuj informoj pri Mazi
aperos precipe en tiuj du revuoj kaj mi petas redaktorojn de landaj E-
bultenoj transpreni tiujn informojn kaj publikigi ilin. Kelkaj jam faris
tion kaj pro tio de tiuj landoj venis pli da mendoj.

Ankaux E-redakcio de Pola Radio ofte post la oficialaj novajxoj aldonas
informojn rilate la E-movadon, ankaux pri Mazi-projekto.

*************************************************************************

Bulgarie mallonge
=================

La estraro de BEA refresxigxis. La redaktoro de Bulgara Esperantisto
Kiril Velkov farigxis ankaux vicprezidanto. Nova estrarano estas Georgi
Mihajlov. Ljubomir Trifoncxovskij ne plu estas redaktoro de Bulgara E-
isto.

*************************************************************************

Revidu Seulon
=============

Se vi ne partoprenis, tamen estas eblo spekti la okazintajxojn de la 79-a
UK en Seulo, multe lauxdita de la cxeestantoj.
Profesiulo preparis 120 minutan videokasedon (VHS kaj NTSC), kio estas
akirebla kontraux 80 gld (inkluzive la sendokoston) cxe

Korea E-Asocio,
Box 4258 Seoul, 100-642 Koreio.

*************************************************************************

Amikaro Bruno Groning: 50 amikoj lernas Esp-on
==============================================

Post propono de Grete Hausler, gvidantino de la 20.000 membra "Amikaro
Bruno Groning" lerni la Internacian Lingvon, nun 50 amikoj komencis la
lernadon. Kvankam la "Amikaro" okupigxas pri sanigxado per spiritaj
fortoj la gxisnunaj rezultoj per Esperanto konvinkis cxiujn pri ties
valoro.

Kelkaj esperantistoj jam raportis pri sanigxo, ekzemple Attilio Rojas,
kiu post busakcidento en januaro 94 suferis mankon de sentkapablo en la
maldekstra korpoparto. Tio signifus la cxeson de lia E-laboro. Post kiam
li sekvis la instruon de B. Groning, li resanigxis kaj povas plu agadi
kaj instrui.

Pri la sanigxa metodo kaj pri la Amikaro mi volonte sendas pli detalajn
informojn al la interesigxantoj.

Detlef Meier, 
Hauffstr. 15,D-63071 Offenbach, Germanio.

*************************************************************************

Ni KAF-umu!
===========

Enkadre de Rusia E-Unio estas fondata "Kluba kaj Aktivula Fako" (KAFo).
Estis dissendita alvoko, ke cxiu klubo, kiu (re)aligxas al REU samtempe
elektu sian reprezentanton por esti membro de KAFo.

Kion rajtu kaj devu la reprezentanto?
----------
Li aux sxi ricevos la "aktivulan bultenon" de REA la "Movadon" kaj aliajn
aktualajn informojn de KAFo kaj transdonu tiun al la klubo. Reciproke
li/sxi informu KAFon kaj "Movadon" pri la okazajxoj en la klubo.

Kion faros KAFo (do, cxiuj klubaj reprezentantoj kune)?
---------------
KAFo interkonsentos pri komune gravaj aferoj:  informiloj, renkontigxoj,
lernolibroj, varbiloj. KAFo zorgos pri la "kampanjo" kaj aliaj komunaj
iniciatoj. KAFo estos nia diskutejo kaj la banko de ideoj.

laux Movado, novembro  1994

Rim.
Lokaj grupoj estas la bazaj cxeneroj de nia movado. Plejmulto de landaj
asocioj (kaj ankaux UEA) suficxe zorgas pri siaj individuaj membroj, sed
cxu eskzistas simila strukturo kaj agado kiel KAFo se REU anka u en aliaj
landoj? - La red.

*************************************************************************

Landaj asocioj: cxu plenumo aux bojkoto?
========================================

Dum du kunsidoj, prezidataj de Mark Fettes, sepdeko da kongresanoj
diskutis pri la klopodoj plialtigi la prestigxon kaj konatecon de E-o cxe
oficialaj euxropaj instancoj. Ili faris kelkajn rekomendojn por plibonogi
la euxropan agadon.

Unue, la landaj asocioj en Euxropo interkonsentu pri komuna komunikilo,
eventuale en formo de "euxropa pagxo" publikigota en la landaj E-revuoj.

Due, la asocioj abonu aux regule mendu la oficialajn dokumentojn, en sia
nacia lingvo, pri la euxropaj lingvopolitiko kaj instruado.

Trie, la asocioj ellaboru kaj pridiskutu laborplanon, por akcepto cxe la
Euxropa Kongreso en Parizo (1995).

Kvare, la asocioj flegu rilatojn kun nemovadaj asocioj por disvastigi
konscion pri la lingvoproblemo kaj la realeco de Esperanto.

Post prezento de Post 20 jarcentoj, esperantigita filmo de la Euxropa
Komisiono, Michael Cwik gvidis diskutrondon por cx. 30 kongresanoj, ne
nur euxropaj. La diskuto tusxis la argumentojn por euxropa unuigxo, la
ekzistomotivojn kaj ecojn de federaciaj strukturoj gxenerale kaj la
necesan demokratiigon de la Euxropa Unio.

el Euxropa Esperantisto, 12/94

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devasnepre
havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1981
----

Planlingvistiko, revuo pri la studo de planlingvoj, ekaperas cxe LF-koop,
cxefredaktata de Jouko Lindstedt (Finnlando), unu el la patroj de la
Manifesto de Raux-mo. La revuo, paralela al Literatura Foiro, cxesos en
1986, kaj kunfandigxos kun pli ofta kaj ampleksa LF. Post Lindtedt, ekde
1983 gxin cxefredaktos hungaro: Gyorgy Nanovfszky, nuna ambasadoro de
Hungario en Moskvo.

Per la romano La Litomisxla tombejo Karolo Picx, cxeho, altiras sur sin
atenton de la literaturaj rondoj. Pli ol verko, impresas (ege pozitive
cxe unuj, sed ekstreme negative cxe aliaj) lia lingvouzo, ricxa je
propraj neologismoj. Picx kaj liaj gekolegoj en Prago asertis, ke ili
estas la auxtentaj discxiploj de Kalocsay, pro tiu lingvouzo. Tio estigos
debaton sur la pagxoj de LF en 1988: rezultos ke ili estas nur modestaj
epigonoj, kun lingvokoncepto interesa, sed sociologie (kaj literature)
ariergarda.

Kunlabore kun TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, LF-koop
realigas en Svislando la unuan ILF (Internacian Literaturan Forumon), pri
la temo: "Tradukarto - kiucele?" Prezidas Gaston Waringhien, enkondukas
per cxefparolado Georges Lagrange.

Kiel cxiujara renkonto de verkistoj kaj artistoj pri temoj ene de la
esperanta kulturo, ILF okazas en diversaj landoj de Euxropo.

*************************************************************************

ILEI
////

Retaj kursoj
============

Laux informo de Derk Ederveen en "TEJO Tutmonde" (1/1994), nun ekzistas
tri enkondukaj korespondaj Esperanto-kursoj en elektronika formo en
komputilaj retoj en la angla, franca kaj germana.
Entute aligxis dum du kaj duono jaroj pli ol 1.000 komencantoj! Ili laux
TT povas dauxrigi la lernadon per elektronika versio de la kurso "Gerda
malaperis" de Claude Piron.

Por pliaj informoj turnu vin al: Derk Ederveen, Fidonet: 2:283/327.7
Internet: derk@forigu.saluton.hacktic.nl

laux Terminoteko, decembro/94

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Ekslibrisoj
===========

Dum la Universala Kongreso en Tampere 1995 oni organizos ekspozicion de
ekslibrisoj, kiujn esperantistoj planis kaj desegnis, aux kiujn artistoj
faris por esperantistoj.

Bv. sendi unu aux du el viaj ekslibrisoj al la suba adreso. Skribu la
nomojn de posedanto kaj artisto, indiku presjaron kaj presteknikon. Se vi
volas ricevi reen vian ekslibrison, kunsendu unu IRK. Adreso:

Kongresa LKK 1995, 
pl. 338, FIN-33101 Tampere, Finnlando, "Ekslibriso".

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Registaroj kaj gazetoj
======================

Ni, esperantistoj, denove ricevis nerefuteblan pruvon pri utileco de
Esperanto, nun la registaro de Koreio ecx gxiaj parlamentanoj pruvis
gxin.

Jen citajxo el la revuo La Espero el Koreio: "La Espero estis grandkvante
subvenciata de la korea registaro, kaj la kialo de la financa subvencio
estis pro la fakto, ke la revuo informas al la mondo la faktojn pri
Koreio, ekzemple kulturo, tradicio, historio ktp. Dum la epoko, kiam
regis la mondon la t. n. malvarma milito, nia revuo, "La Espero", estis
unu el malmultaj rimedoj diskonigi Koreion al la triaj landoj, speciale
al komunismoblokaj landoj. En tia politika situacio registaro rekonis kaj
taksis la neceson de nia revuo, kaj tial subvenciis la eldonadon."

Kion pruvas cxi tiu rekono?
---------------------------
Esperanto estas vivanta lingvo, ja ekzistas vivantaj homoj, kiuj
komprenas gxin; Esperanto estas esprimplena lingvo, ja per gxi eblas
informo pri kulturo, tradicio, historio ktp; ekzistas tiom da
esperantistoj en la triaj landoj, speciale en komunismoblokaj landoj,
ke indas trafi ilin per Esperanto; Esperanto estas uzenda se gxi havas
praktikan utilon.

Bedauxrinde la lingvo Esperanto jam ne plu estas bezonata, cxar la celoj
jam estas atingitaj, kaj "La registaro findecidis la cxesigon de la
financa subvenciado al la eldonado de nia revuo >>La Espero el Koreio<<".
Cxu kune kun la revuo malaperis ankaux la espero el Koreio?

Oszkar Princz

Rim: Ni denove devas elteni perdon, kvankam gxi estis antauxvidebla. Sed
aperas la demando: cxu niaj landaj asocioj kaj lokaj E-kluboj sendos
protestleteron al la lokaj koreaj ambasadejoj esprimante sian
malkontenton? Tiuj leteroj certe ne revivigos la gazeton, sed raporto pri
ili certe trairas cxiujn oficialajn kanalojn, eble preparante la grundon
por aliaj eble pozitivaj decidoj. Faru gxin! La red.

*************************************************************************

Sincerajn dankojn
=================

al cxiuj, kiuj per siaj donacoj subtenis la Abonhelpan Fondajxon de
Eventoj.

E-Klubo de Oslo, Norvegio, 76 NLG
Margarete Bettmann, Germanio, 22 DEM
Rudolf Stadele, Germanio, 42 DEM
Ottmar Jareb, Germanio, 12 DEM
Farkas Janos, Bp. 6000 Ft.
Dr. Palovits Gyulane, Hungario 10.000 Ft
Tapio Sormunen, Finnlando, 34 NLG
Slezak Tamas & Edit, Hung. - 4500 Ft
Zoltan Andras, Hung. - 5000 Ft
Harald Schicke, Germanio, 160 DEM

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Ni devas investi nian energion
==============================

La E-movado estas senmona kaj ne agadas. Sen aktivado gxi pli
senmonigxas. Pli kaj pli da esperantistoj ne nur komprenas tiun dependon,
sed ankaux komencas investi sian energion en sxajne senprofita agado. Kaj
tio suficxas! Atendi, ke cxiu peneto alportu monon estus alia iluzio,
kian oni lastperiode komencis flegi en nia mizerigita mondoparto.
Suficxas pruvadi ke Esperanto ekzistas, cxar gxi estas efektive uzata en
cxiuj eblaj vivosferoj. Nombrigxas signifaj konfirmoj, ke la Internacia
Lingvo estigxis auxtenta respektata valoro por eminentaj personoj de
diversaj etnoj. Tamen, la lingvo estigxu vera komunikilo, ne la preteksto
rezigni pri aliaj lingvoj.

Por ne sxaumi vane: Ni - en Jelenia Gora - decidis adaptigxi al la novaj
eblecoj kaj krei Euxroregionan E-Societon, por pli facile reveni al nia
kontinento. Agi loke, strebi monde! Ni estas liberaj!

d-ro Tyburcjusz Tyblewski
Bartka Zwyciezcy 11/1,PL-58500 Jelenia Gora, Polio

*************************************************************************

Mala opinio
===========

La anonco pri la nova Asteriks-libro en Eventoj 1/95 esprimas lauxdon pri
la traduko kaj malkontenton pri la kovrilpagxo. Cxi-rilate mia opinio
estas mala. El mia vidpunkto la kovrilo perfekte sukcesis. Kun pli dika,
fortika titolfolio la verko aspektus malpli moderne. Notindas, ke ankaux
la plej novaj germanaj Asteriks-eldonoj havas molan kovrilon, ecx ne
plastumitan kaj pro tio malpli belan.

Aliflanke, la traduko certe ne estas pli bona ol tiu de la unua volumo
"Asteriks, la gauxlo", aperinta en 1979 kaj elcxerpita ekde 1988. En
"Asteriks, la gladiatoro" mi trovis ne nur kelkajn komposterarojn), sed
ankaux la lingvan eraron "pasos vian nokton" (anstataux "pasigos...", p.
36), kaj ion nekompreneblan: La frazo "Cxu vi opinias, ke tio paso nur
tiel?" (p. 22) devus signifi laux la germana versio "Cxu vi pensas, ke
gxi restu tia?" Krome iom gxenis min cxirkaux dudekfoje - miaopinie -
erara uzo aux ne uzo de la artikolo, kaj la troa "ne" en "gxis ni ne
malproksimigxos" (p. 37).

La tradukinto vere uzas relative simplan lingvajxon, kaj certe
komencantoj aprezos tion. Tamen kiel germano mi bedauxras, ke la plej
sxatata frazo de Asteriks kaj Obeliks nun farigxis "Vere stultaj estas la
romianoj!" anstataux "Ili frenezas, tiuj romianoj!" (germane: "Die
spinnen, die Romer!").

Sed, bonsxance, tio estas jam cxio kion mi povas kritiki. Malgraux la
menciitaj malperfektajxojestas vera plezuro legi la libron, kaj foje mi
amuzigxis gxuste pro spritajxoj en la traduko: La gauxloj kun la
neniondiraj nomoj "Keskonrix" kaj "Plaintkontrix" (tiel en la germana
versio) nun nomigxas tre elvokive "Etuliks" kaj "Gastlaboriks", kaj
Malmuziks kantas sur p. 7. gxuste "Ho mia kor', ne batu maltrankvile...".
Cxiukaze la nova "Asteriks" estas nun la plej bela varbilo inter cxiuj
Esperanto-libroj kaj cxiuj, kiuj iel helpis en gxia eldonado, meritas
grandan dankon.

d-ro Ulrich Matthias

*************************************************************************

Mi bedauxras, ke modesta sugesto mia provokis akran diskutadon. Mia ideo
estis: por elektronika transdono de tekstoj (ne nur rete, sed ankaux
diskete) oni interkonsentu pri 1 (!) transskribo. Tiel komputilanto
bezonas nur unu paron da helpprogramoj (makrooj) anstataux unu por cxiuj
eblaj transskriboj.

Al mi la x-solvo sxajnis la plej oportuna, sed mi akceptas ankaux alian
solvon. Mia nura peto: oni libervole interkonsentu pri iu sistemo,
anstataux senfine diskutadi.

Roland Rotsaert, Belgio

* * *

Mi danke ricevis la novajn E-literojn por Macintosh. Nun mi povas ilin
instali en mian sistemon. Literoj kun supersignoj estas bone konstruitaj.
Mi gratulas vin pro tiu cxi donaco por Esperantio, kaj esperas ke ili
servu al fruktoplena disvolvigxo de Esperanta kulturo.

Hirosxi Nagata, Japanio

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Konkurso de Pola Radio
======================

Lige al la 70-jarigxo de Pola Radio, ni deziras kolekti opiniojn de niaj
auxskultantoj. Ni anoncas konkurson, kiun partopreni suficxas respondi al
unu el la du demandoj:

1. Kiel vi pritaksas la informajn programerojn en la Esperanto-elsendoj
   de Pola Radio?
2. Kion vi scias pri la diversaj programoj de Pola Radio?

Por nia redakcia laboro aparte gravas nun la unua demando. Do ni gxojos,
se vi skribos al ni vian opinion pri la signifo de la informaj
programeroj (novajxoj, trarigardoj de la cxefurba gazetaro, komentarioj
ktp.) por vi mem, por via informigxo pri Polio. Kio en cxi tiuj informaj
programeroj estas bona kaj kio malbona, kion vi proponas plibonigi en
ili?

Amplekso de viaj respondoj povas esti lauxplacxa. Limdato por la alveno
de ili estas la 30-a de marto. Ni prezentos la rezultojn en niaj elsendoj
la 8-an kaj la 9-an de aprilo 1995, do lauxeble tuj post nia lauxvica
redakcia jubileo, kiam la 4-an de aprilo komencigxos la 37-a jaro de nia
agado.

Inter la respondontoj ni lotumos premiojn, kiel E-libroj kaj memorajxoj,
produktitaj speciale okaze de la 70-jarigxo.

Pola Radio, 
Esperanto-Redakcio,pk 46. PL-00-977 Warszawa, Polio.

*************************************************************************

Radio-ponto
===========

La asocio Esperanto-Gironde (Bordeaux, sudokcidenta Francio) vigligas
ekde februaro la 1-an kaj la 3-an lundojn cxiumonate, je la 16-a, per
unuhora elsendo france pri Esperanto, "La Ponto", en la loka radiostacio
Frequence 4 en 98.2 MHz. Adreso:

Frequence 4 - "La Ponto", 
67 cours Le Rouzic - F-33100 Bordeaux, Francio.

*************************************************************************

INTERESE
////////

Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio
==================================

Post la apero de la artikolo pri framasonismo kaj Esperanto en la numero
1/januaro 95, venis pluraj petoj pri detaligo.

Pri Zamenhof estas certe, ke li estis framasono. Tio legeblas en la
Framasona Leksikono de Eugen Lennhoff kaj Oskar Posner. La framasona E-
asocio, nomita "Esperanto-Framasona" fondigxis en la unua E-kongreso en
Boulogne-sur-Mer, en 1905. La Universala Framasona Ligo uzis la
Internacian Lingvon, la membroj renkontigxis dum la Universalaj
Kongresoj. La unua gvidanto estis Oberst Pollen.

En la jaro 1913 en Bern la svisa Fritz Uhlmann eldiris, ke la plej grava
celo de la kunveno estas unuigi cxiujn framasonojn, ankaux
neesperantistojn. La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Bern
en 1913. La unua prezidanto de Universala Framasona Ligo estis dr.
Magalhaes Lima, grandmajstro de Portugalio. Ekde 1913 ekzistas en Parizo
logxio, nomata "Esperanto".

Mallonge tion oni povas legi en la menciita leksikono. Videblas, ke ne
nur la "interna ideo" allogis la framasonojn - estante la ideo de
framasonoj same - sed ankaux la uzeblo de internacia lingvo.
Mi devas aldoni, ke ankaux la unua hungara esperantisto, Gabriel Balint
(1844-1913) estis framasono, membro de la Kolozsvar-a logxio, nomita
"Unio". Tion mi mem legis en la neeldonitaj folioj de la logxio. Gxuste
nun la Societo por Protekti Historiajn Monumentojn de urbo Szentkatolna
(Transilvanio) starigis memortablon por la memoro de Gabrielo Balint.

dr-ino Zsuzsanna Berenyi

*************************************************************************

Matematikumu iom
================

La lasta cirkulero de IAdEM (Int. Asocio de E-Matematikistoj) havas
interesajn distrajn taskojn:

Problemo A.
-----------

Cxe la foiro du virinoj vendas pomojn. Unu havas 15 pomojn kaj volas
vendi po 3 pomojn por 5 moneroj. Do sxi kalkulas pri enspezoj de 25
moneroj entute. La alia kunportis 20 pomojn kaj estas vendonta po 2
pomojn por 3 moneroj. Do sxi atendas enspezojn de 30 moneroj.
La unua vendistino havas zorgojn pri siaj infanoj kaj volas forlasi la
foiron pli frue. La alia devas iomete acxetumi antauxtagmeze. Tial la du
virinoj interkonsentas, ke ili vendu la pomojn kune, postulante 8
monerojn por 5 pomoj.

Kiam cxiuj pomoj estas forvenditaj, ili rimarkas, ke ili ne enspezis
25+30=55 monerojn sed unu moneron pli. Kial?

Problemo B.
-----------

En iu ujo trovigxas kvin globetoj kun la literoj I, A, d, E kaj M. (Por
cxiu litero unu globeto). El tiu ujo estas prenataj N globetoj (unu post
la alia, kun redono), kaj la litero sur la globeto estas notata.

a. Kiom da tiroj oni meze bezonas, gxis inter la notitaj literoj
   trovigxas cxiuj kvin literoj?

b. Estu N=5. Kiel granda estas la probablo, ke la notita liter-vico
   entenas la vorton "IAdEM" (en tiu sinsekvo) almenaux unufoje?

Rim: Inter la gxustaj solvoj, senditaj gxis 31-a de marto IAdEM kvarfoje
lotumos po 100 auxstrajn sxilingojn. Sendu la solvon kaj egalvaloron de 4
gld en koverto (!) al la sekretario de IAdEM:

Alfred Heiligenbrunner, 
Vorderdimbach 11, A-4371 Dimbach, Auxstrio.

el cirkulero de IAdEM, nov/94

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperejo

20-an de marto anstataux la anoncita programo okazos prelego de Kikusima
Kazuko (Krizantemo) el Japanio pri "Heredajxo de Erosxenko". Komenco:
18.30! Bonvenon!

Landa Deklamkonkurso
Papa, 7-9. aprilo. Vidu apartan artikolon en la p. 4.(arangxoj)

***

La 13-an de februaro Blazio Wacha (ano de HEA) akiris sciencan gradon
"kandidato de lingvosciencoj". Li defendis siajn tezojn pri "Kontinueco-
aspekto en la hungara lingvo". De la kvalifikacia komisiono li ricevis la
maksimumajn poentojn.

***

La 22-an de januaro 1995 en sia 81-a jaro mortis sinjoro Kalman Pandur,
kiu estis ano de HEA. Li agadis cxefe sur la kampo de turismo.

Nur kuri kaj kuri - aux bicikli
-------------------------------
Gelernantoj el Gimnazio Thury Gyorgy, kie Esperanto estas instruata
devige en kvar klasoj, planas cxirkauxkuri la plej grandan hungaran
lagon, Balatonon la 17-an de majo.

Bonvenus aligxo de iu ajn esperantisto, kiu havus emon kurante aux
perbicikle akompani la grupeton, almenaux parte.

Same utilus kuragxigaj gratuloj precipe surlokaj, eventuale perleteraj.
Dume Esperanto povos esti parolata. La planon elpensis kaj efektivigos
elstara 16-jara sportisto Mate Baranyai (Gimnazio Thuri Gyorgy -
Esperanto-Grupo, Varpalota, Szent Imre u. 9, H-8100, Hungario.

Erno Csiszar

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

La ricxega onklo estis mortonta, kaj Bob lin vizitis... nur pro ama
kompato, kompreneble. Li venis hejmen poste kun plezura rideto, tiel, ke
la edzino demandis la kauxzon."Ni estos ricxaj, mia kara. La onklo
baldaux mortos... ecx nun li apenaux povas paroli, kaj li promesis
heredigi al ni cxiujn siajn butikojn tra la tuta mondo". - "Ho, mia kara
edzo, ni estos ricxegaj." - "Jes, edzino mia, li diris, ke li posedas
plurajn magazenojn en diversaj landoj!"

Mortis la onklo, kaj post la enterigo la solicitoro legis lauxte la
testamentan dokumenton: "Kaj al mia kara nevo mi heredigos cxiujn miajn
jarkolektojn de Esperantaj magazinoj: Monato, Eventoj, Literatura
Foiro..."

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 282-88-85.
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban:
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor