Eventoj n-ro 076, 2/aprilo - '95,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           Reage al la aperinta protesto de HEJ al la Estraro
                      de TEJO
                      Estimi nin mem, kaj ne esti nenifaranto
                      Sxancoj kaj sxangxoj
                      Malpermeso nuligita!

Historio:             Vivhistorioj de esperantistoj

Faka aplikado:        Monda Turismo - per polaj okuloj
                      Kiel vendi al svisa publiko?
                      Reklamstampo sur leteroj
                      Porokaza voksigno:HG 47 VEK
                      Multlingva programo de optika karaktro-rekono
                      (OCR-OKR)
                      Cxapelilo 1.0

Arangxoj:             Renkontigxo de Popolaj Orkestroj
                      Somera Lingvo-Tendaro
                      Csah-arangxoj en Tampere
                      Memzorga lagumado!
                      Kalendaro
                      Heredajxo de Kalocsay

Movado:               Kion mi faris, kiel UEA-estrarano
                      Bonne bone, sed cxu Berline pli bone?
                      Vigla vivo en Kaunas
                      Akademie
                      Zagreba jubileo
                      TV de Maribor - pri Esperanto
                      Senlima konkurenco en la 21-a jarcento
                      Brosxurformaj verketoj
                      Legu kaj auxskultu!
                      25 jaroj... 1983

Reagoj:               Cxu Zamenhof estis framasono?

Esperanto en radio:   Novaj E-programoj
                      Trijara kroniko

Kulturo:              Videofilmo pri E-familioj

Revuoj, gazetoj:      La Dua Jarcento

Interese:             Netrovitaj leteroj

Hungara angulo:
Korespondi deziras:
Anoncetoj:

***********************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Reage al la aperinta protesto de HEJ al la Estraro de TEJO
==========================================================

CxU PROCESI KONTRAUx TEJO?

... kvankam mi ne plu estas komitatano de TEJO (mi jam superas la agxo-
limon), mi tute subtenas viajn plendojn. Estas klare, ke la nuna Estraro
ne agnoskas la suverenecon de la Komitato kaj ne pretas respekti gxiajn
decidojn: vidu ankaux la diskutojn pri posxtaj vocxdonoj de la Komitato
en TEJO-Tutmonde 63, 64 kaj 65.

Bedauxrinde, sxajnas ke ekzistas nur du solvoj al la problemo: aux
procesi kontraux TEJO pro nerespekto de la Regularo, aux anstatauxi la
nunajn estraranojn tiel rapide kiel eble - kio signifus en la praktiko,
dum la IJK en Peterburgo.

Oni cxiuokaze devas elekti novan estraron en Peterburgo, sed eble estus
bone antauxe prepari la elekton atentigante pri la estraranoj kiuj provis
respektigi la decidon de la Komitato kaj pri la estraranoj kiuj
malrespektis gxin. Laux mia kompreno, en la unua grupo cxefe estas la
estrarano pri landa agado, kaj en la dua grupo cxefe la prezidanto, la
unu vic-prezidanto kaj kasisto kaj la estrarano pri kongresoj...

Yves Bellefeuille, 
komitatano de UEA, eksa Gxen.Sekr. de TEJO

*************************************************************************

Estimi nin mem, kaj ne esti nenifaranto
=======================================

Esperantistoj diversmaniere rilatas al Esperanto.

Iuj volas gxin disvastigi, aliaj simple kaj trankvile uzas gxin kaj ne
strebas ion fari por gxia disvastigo kaj stabileco. Oni ne rajtas
riprocxi lastajn - ja nia lingvo estas komunikilo, kaj gxi servu al cxiu,
kiu gxin volas uzi. Ankaux la unuigxoj de esperantistoj servas al
uzantoj, ne demandante ilin, kiel kaj por kiu celo oni gxin uzas.
Sed ekzistas alia fenomeno: la homoj, kiuj sxajne volas, ke Esperanto
disvastigxu, ofte faras nenion por tio. Sed pri la malsukceso kulpigas
tiujn, kiuj ja ion faras... Kaj plej ofte la kulpigato estas la "landa
asocio" - gxi ja respondecas pri la E-vivo en la lando...

Sed la landa asocio estas ne pli ol sumo de la membroj. Se ili nenion
faras, la agado stagnas, la plej bonaj planoj ne plenumigxas. Kaj neniu
estraro, komitato aux komisiono sukcesos pri progresigo de la lingvo,
movado, kulturo kaj komunumo, se la membroj de la asocio neniel subtenas
ties agojn.

Nun la estraro de REU (Rusia E-Unuigxo) atendas informojn pri la agado
pri SIA (Semajno de Internacia Amikeco) kaj la kampanjo pri samtempa
malfermo de novaj kursoj. Jam sciate, ke Galina Novikova en Zelenograd
sukcesis organizi radioelsendon, kelkajn gazetartikolojn kaj lancxi du
kursojn! Se en pluraj lokoj niaj aktivuloj atingis ecx duonon de tiaj
rezultoj, ni povas reale atendi renaskigxon de la movado en nia lando. Ni
esperu!

Estas aparte strange, kiam iu el la estraranoj kritikas sian asocion pro
iuj misoj, sed ne faris sian eblon por forigi ilin! Ekz. en la antauxa
numero de Ruslanda Esperantisto Halina Gorecka (la red.) skribis, ke "sxi
mem, kvankam vic-prezidanto de REU, estis invitita al neniu vocxdonado
pri oficiala deklaro de la asocio rilate al protesto kontraux milito en
Cxecxenio". Jen, tiun inviton sxi ne ricevis, cxar estis gxuste al sxi
proponite verki la projekton de la deklaro por posta tuja vocxdonigo!
Respondo de sxi ne venis, sed aperis sxia stranga aserto en la gazeto
mem... Mi ne komprenas la sencon de cxi tio, sed, se ecx vic-prezidanto
de REU sabotos gxian funkciadon, la esperantistaro nepre estos, kiel
tuto, senpova.

Anstataux plendi pri nenifarado kaj malaktivado, cxiu el ni faru nian
eblon, iniciatu, plenumu, informu - kaj nur tiam ni havos rajton estimi
nin mem kaj atendi estimon de la ekster-esperantista medio.

Nikolao Gudskov
laux Ruslanda Esperantisto, marto/95

*************************************************************************

Sxancoj kaj sxangxoj
====================

Post 1992 ekzistas la plej granda ekonomia merkato de la mondo en 12
landoj de la Euxropa Komunumo, kiu enhavos pli ol 320 milionojn da homoj.

Cxiaj kompanioj kaj organizoj ne timas rompi siajn malnovacxajn naciajn
strukturojn kaj trovas novajn euxropajn organizoformojn, por ke en la
granda unueca merkato ili estu pli fortaj.

Estas la unua fojo en la homa historio, ke 12 nacioj kaj, kio estas pli
grava, ilia logxantaro volas atingi pli firman unuecon, venkante la
kulturajn kaj lingvajn diferencojn: en la Euxropa Komunumo estas ja
parolataj pli ol 40 lingvoj gepatraj. Tamen, lingvaj problemoj ne
cxesigas la unuigxon de bankoj, politikaj partioj, ligoj de konsumantoj,
sindikatoj, entreprenistaj unioj, medioprotektemuloj, kompanioj diversaj,
cxiaj interesorganizoj, kaj ecx naciistegoj. Kial do ne unuigas sin
ankaux la euxropa Esperanto-movado, kiu ecx ne bezonas venki lingvajn
problemojn?

Euxropo bezonas Esperanton, cxar:
---------------------------------

- kvankam oni parolas pli ol kvardek lingvojn gepatrajn, nur naux el ili
estas oficialaj komunumaj lingvoj, kaj tio signifas, ke 10 % de la
logxantaro dauxre diskriminaciigxas;

- pli ol duono de la dungitoj cxe la Komunumo devas traduki dokumentojn kaj
paroladojn, kion fine pagas la civitanoj;

- ne estas eble konstrui demokration surbaze de la du precipaj lingvoj
(angla kaj franca) super aliaj;

- interkomunikado, kiu nur estas ebla per komuna lingvo, inter cxiuj
euxropanoj estas necesega.

Euxropo bezonas Esperanton, sed gxi ne konscias tion. Pro tio kulpas la
euxropaj esperantistoj, kiuj okupas sin precipe per (turismaj) kongresoj
kaj aliaj internaj aferoj. Mi miras, kial ili ne kaptas la sxancojn de la
formigxanta Granda Euxropo.

Cxu ili timas, ke Esperanton uzos unu landaro aux mondero kaj ke "nia
lingvo" tiel perdos sian neuxtralan karakteron?

Cxu ili timas, ke Esperanton uzos ankaux gehomoj nevegetaranaj kaj
nesocialismaj kaj ke "nia lingvo" tiel perdos idealisman karakteron?
Cxu ili timas, ke Esperanton uzos tiom multaj homoj, ke la uzado de la
lingvo kaj la laboro por la Movado devos disigxi, kaj ke "nia lingvo"
tiel perdos sian kongresan karakteron?

Euxropo bezonas Esperanton, sed ne la nunan E-movadon. Gxi bezonas E-
parolantojn, kiuj organizas sin en la Euxropa Esperanto-Movado alia ol la
nuna nacia-internacia movado.

Esperanto-parolantoj en Euxropa Unio trovu sian organizoformon, por ke en
la venonta granda unueca merkato nia lingvo estu vere komuna!

Roland Siebelink, Nederlando, 
mll el KAE-informilo vintro/95

*************************************************************************

Malpermeso nuligita!
====================

En la antauxa numero ni raportis pri la malpermeso de instruado en la
universitato en Debrecen, Hungario - transprenita el la revuo TEJO-
Tutmonde, januaro-marto/1995.

Kiel evidentigxis, la priskribitaj eventoj okazis auxtune, kaj la amara
help-krio de la profesoro aperis en la komputila reto Internet, poste en
TT, de kie represis ankaux ni.

Danke al la reagoj de legantoj, de pluraj reputaciaj eksterlandaj
profesoroj, la malpermeso estis nuligita, kaj Esperanto rericevis siajn
antauxajn eblecojn kaj prestigxon!

Ni do petas Vin ne plu skribi al Debrecen, ja en la universitato proverbe
flugas la eldiro de la dekano: "estu paco - kaj ankaux Esperanto"...

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Vivhistorioj de esperantistoj
=============================

Malapero de gravaj donitajxoj

En libro pri la kulturhistorio de Afriko mi legis jenan frazon: "La morto
de maljuna tribano estas la samo kiel la forbrulo de tuta biblioteko".
Tiu observo estas prava ankaux por maljunaj esperantistoj. Cxiujare
nekrologoj en nia gazetaro atestas, ke la nombro de aktivuloj de la fruaj
periodoj de la Esperanto-movado en pluraj landoj malplimultigxas. La
plimulto el ili ne verkis ion pri sia vivhistorio, nek postlasis
alispecan dokumentajxon en la formo de taglibroj, kolektajxo de
korespondajxoj aux intervjuartikoloj. Rezulte de la forpaso de tiuj
homoj, perdigxas multaj informoj pri la historio de Esperanto sur
diversaj terenoj.

Antaux du jardekoj mi iniciatis en Budapesxta Informilo serion da
artikoloj sub la rubriko "esperantisto de la monato" por rakonti en tre
resuma formo la vivhistorion de esperantistoj, kiuj faris notindajn
kontribuajxojn al la organizado de la Esperanto-movado, kreis beletrajn
verkojn aux faris fakajn esplorojn pri la lingvo mem. En la numero de BI
de marto, 1977 mi klarigis, ke la celo de tiu rubriko estas instigi la
esperantistaron al korektado de biografia materialo kaj rememoroj de
elstaraj esperantistaj aktivuloj, antaux ol estos tro malfrue.
Bedauxrinde, aliaj legantoj de la revuo ne kunlaboris.

Programoj de "Vivanta Historio"
-------------------------------

Kleruloj laborantaj en aliaj sciencaj kaj historiaj brancxoj, ekzemple
historiistoj, etnografoj, lingvistoj kaj muzikologoj, alfrontas similajn
problemojn sed ili jam trovis la solvon. Ili organizas programojn de
"Vivanta Historio". Kiam ili renkontas partopreninton en grava historia
evento aux epoko, aux membron de etnografia aux lingvistika grupo, kiu
scias multon pri la folkloro de sia popolo aux parolas nekonatan lingvon,
tiuj fakuloj utiligas la magnetofonon por registri rapide kaj plendetale
cxion, kion la intervjuato povas memori. Levigxas la demando: kial oni ne
uzas tiun cxi rimedon ankaux en Esperantujo? La sekva ekzemplo indikas,
ke la afero meritas seriozan kaj tujan konsideron.

La fiaskinta memorlibro pri Kalocsay
------------------------------------

Kalman Kalocsay, la eminenta hungara tradukisto kaj esperantologo, mortis
en 1976. Krom kelkaj mallongaj kaj dise publikigitaj artikoloj, ne
ekzistas auxtobiografio aux biografio pri li. Sekve, por scii, kiel li
agadis dum sia vivo en Esperantujo, kaj koni la kontribuajxojn, kiujn li
faris, estas necese trakribli multajn verkojn de liaj samtempuloj. Ecx se
oni sukcesus akiri cxiujn plej gravajn priskribojn de diversaj aspektoj
de la vivo kaj verkado de Kalocsay, estas certe, ke restos multaj mankoj,
eble ankaux kontrauxdiroj.

Cxiuokaze, ne havas sencon nun demandi, kial Kalocsay mem ne verkis sian
propran auxtobiografion. Grupo da amikoj de Kalocsay planis kompili
memorlibron pri li, kiu, laux la prospekto, kiun prezentis redaktorino
Ada Csiszar, ne estos vera biografio sed nur kolektajxo de dokumentoj pri
liaj diversaj agadoj. Dum pluraj jaroj s-ino Csiszar petis helpon de
kunlaborantoj kaj kolektis materialon. En unu el la numeroj de Budapesxta
Informilo estis publikigita la enhavtabelo de la memorlibro, sed gxis la
hodiauxa dato la verko ne estis eldonita. Jen ekzemplo de sukcesa fiasko.
(Rim. de la red.: la libro estis eldonita en 1994, kaj jam estas
elcxerpita.)

Kiel agi pozitive sur tiu cxi tereno
------------------------------------

En numero 90 (4/1978) de der esperantist, la organo de la Amikoj de
Esperanto en la Kulturligo de Germana Demokrata Respubliko, mi legis pri
klopodoj entreprenitaj de Centra Laborrondo de Esperantistoj (CLE) por
dokumenti la historion de la landa Esperanto-movado. La sekvaj frazoj
estas citindaj:

"estas grave, ... ke la ... esperantistoj nepre surpaperigu siajn
memorojn. ... Plue necesas nepre certigi, ke nenio valora materialo
perdigxu (revuoj, fotoj, korespondajxoj, libroj, dokumentoj k.s.). CLE
volonte akceptos cxiuspecan materialon, retenos gxin aux post fotokopiado
redonos gxin al la posedantoj" (pgx. 4).

Kaj la sekvan frazon oni devas substreki per duobla linio: "Cetere CLE
pretas surbendigi memorojn, se iu veterano ne tro volonte skribas".
Leginte tiujn liniojn, mi provis konjekti pri la nombro de sonbendoj,
kiujn Kalocsay estus povinta plenigi, nur babilante, kiel li kutimis fari
dum la neformalaj sabataj renkontigxoj en lia budapesxta logxejo. Tia
registrajxo estus povinta enhavi pli ol duonjarcenton da informoj kaj
impresoj, ne nur auxtobiografiaj sed ankaux movad- kaj
literaturhistoriaj.

En 1978 la orientgermanaj esperantistoj klare vidis utilan vojon por
konservado de gravaj historiaj donitajxoj, sed bedauxrinde, mi neniam
legis pri rezultoj de la propono de CLE.

Respondeco por programo de "Vivanta Historio" en Esperantujo
La konservado kaj registrado de cxiuspecaj historiaj donitajxoj de
ankoraux vivantaj partoprenintoj en signifplenaj aspektoj de la historio
de Esperanto estas tasko por cxiuj membroj de la Esperanta
lingvokomunumo: internaciaj organizajxoj kiel UEA kaj SAT kaj ankaux
fakorganizajxoj kaj religiaj grupoj, landaj asocioj, lokaj kluboj,
universitataj fakoj pri Esperanto, fakdelegitoj pri sonbendoj - efektive,
cxiu esperantisto, kiu posedas magnetofonon kaj konas alian samideanon,
kiu havas ion gravan por rakonti. Ecx intervjuoj en etnaj lingvoj kun
eks-esperantistoj aux adeptoj de aliaj planlingvoj (Volapuko, Ido,
Occidental, Novial, Interlingua) povas alporti valorajn informojn.
La labormetodo estas tre simpla. Oni samtempe sxaltas la aparaton kaj la
intervjuaton kaj lasas lin rakontadi cxion, kion li kapablas memori. Ofte
kelkaj boteloj da biero aux glasoj da vino servas por malnodi la memoron
kaj lozigi la langon. Post transskribo de la teksto, oni ofte povas
kompari la enhavon kun aliaj fontoj por kontroli la precizecon de la
donitajxoj kaj eventuale redakti gxin por publikigo en la formo de
artikolo aux libro. Se oni bone organizas la laboron, tiu historia
dokumento preskaux verkas sin mem.

Estus utile, se periodajxo kiel Eventoj povus aperigi rubrikon kun nomoj
kaj adresoj de personoj, dezirantaj partopreni en "Programo de Vivanta
Historio", jen kiel registrantoj, jen kiel rakontantoj.

Bernard Golden

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Monda Turismo - per polaj okuloj
================================

"Monda Turismo" estas fondita en Vieno en 1970. En 1973 Pola E-Asocio
subskribis kontrakton kun "MT" pri kolektiva aligxo kaj samtempe
funkciigo de la Turisma Servo de "MT" en Bydgoszcz.

Esperantotur-oj
---------------

La ekonomia krizo en centra kaj orienta Euxropo, malkresko de grupa
turismo (ankaux per- kaj poresperanta) kaj misagado de kelkaj varsoviaj
E-aktivuloj rezultis, ke post tri jaroj da konfliktoj (1991-1993) Pola E-
Asocio praktike likvidis sian propran buroon de Esperanto-Turismo
"Esperantotur" en Bydgoszcz. Do, ekde 1994 ekfunkciis memstare
"Esperantotur" - Turisma Servo de "MT" kaj kvin privataj vojagxagentejoj
kun la nomo "Esperantotur": en Bialistoko, Bydgoszcz, Lodzo, Plock kaj
Varsovio. "Monda Turismo" ricevis de la urbo Bydgoszcz du modernajn
komputilojn kaj rimedojn por dungi dum 18 monatoj du esperantistojn kun
la celo disvolvi la turisman kaj edukan agadon de "MT".

Turisma katalogo
----------------

En februaro "Monda Turismo" denove dissendis al 150 asocioj kaj
vojagxagentejoj, utiligantaj Esperanton en turismo, enketilojn pri ilia
agado, cxar gxis januaro nur 32 resendis ilin. Tiuj, kiuj ne ricevis
gxin, povas gxin ankoraux peti cxe "MT". Plena listo "Esperanto en
turismo" aperos aprile - surbaze de resendotaj enketiloj.

"Esperantotur" - Turisma Servo de "Monda Turismo" preparas karavanon de
dek busoj al Finnlando, el kiuj kvar partoprenos la 80-an UK en Tampereo
por nur unu tago por prezenti tie programojn en Esperanto.

IEK kaj pola kongreso...
------------------------

Dauxras preparlaboroj por arangxoj, okazontaj en Bydgoszcz inter 8-15
julio 1995: 5-a Internacia Esperanto-Kongreso, 5-a Euxropa Esperanto-
Forumo kaj festivalo de Muzika Esperanto-Ligo. La nov-elektita prezidanto
de Pola Esperanto-Asocio subtenas la proponon okazigi samtempe en
Bydgoszcz la 27-an Polan Esperanto-Kongreson, kun la celo denove unuecigi
la Esperanto-movadon en Polio; tio cxi permesas esperi pri reveno de la
antauxa bona kunlaboro.

Andrzej Grzebowski, Esperantotur

Rim: ni havas du demandojn, al kiu ne ricevis respondon:
se la vojagxoficejon "Esperantotur"gxis nun posedis kaj posedas PEA, kiu
rajtigis la "memstarajn firmaojn" uzi tiun saman nomon?

Kies kongreso estas tiu mistika "Internacia E-kongreso" kaj cxu gxi vere
estas "kongreso"?

La red.

*************************************************************************

Kiel vendi al svisa publiko?
============================

En la unua semajnfino en 1995 dudeko da svisaj aktivuloj kunvenis en
Lucerno kaj spertis la etoson de aldona dimensio en Esperantio: Marko
Picasso gvidis seminarion pri la temo: "Kiel vendi Esperanton al la svisa
publiko?"

Kvankam Marko Picasso en la malmulta disponebla tempo devis prezenti la
ampleksan temon en skatoligita maniero, li logis nin el inerteco al akra
atento pri la nuntempaj formoj de merkatiko kaj informado kun la celo
kapabligi nin pli efike vendi nian varon, la lingvon Esperanto.
La legxoj de bona merkatiko - koni la produkton, la klientaron, la
distribuservojn, la konkurencon kaj la informad-taktikon - estas cxiuj
aplikeblaj kaj nepre aplikendaj por surmerkatigi la lingvon E-on kune kun
gxia kulturo... En la hodiauxa mikrosocio de Esperanto certaj kapabloj
valoras pli ol en la makrosocio. Kontrauxe al sxtato, kie la logxantoj
estas sociaj objektoj, en Esperantio regas libera socio, kie ni estas
subjektoj, kie la en- kaj eliro estas libervolaj.

En la unua tago s-ro Picasso skize instruis nin pri la koncepto de firma
kaj mola parto de iu produkto kaj emfazis la neceson dum varbado informi
pli pri la mola parto de Esperanto ol la firma (reguleco, simpla
gramatiko, fonetiko, fleksebleco ktp.). Estas necese krei cxe la klientoj
la bezonon posedi la produkton pro la mola flanko de nia lingvo:
propedeuxtika valoro, samnivela interpersona komuniko, internacia
hejmeco, inter- kaj transnacia kulturo, literatura valoro. Por atingi
tiun celon s-ro Picasso demonstris i.a. la aplikon de nuntempa merkatiko
laux ekz. la kvin punktoj de informado: anteno - lupeo - fokuso - prismo
- solvo.

En la sekva tago por ekzerci en la praktiko, la laborgrupoj ricevis la
taskon paralele verki leterojn, direktitajn al diversaj celgrupoj aux
celtavoloj por atentigi ilin pri la avantagxoj de Esperanto. Ni provis
per cerbosturmo, diskuto kaj pensado sekvi la jxus ellernitajn
gvidliniojn. Interese, kiom variaj la seminarianoj, tiom variaj estis la
rezultaj laborajxoj.

Sonja Brun

*************************************************************************

Reklamstampo sur leteroj
========================

Dum la periodo 20-a de februaro - 31-a de marto 1995 unu el la
posxtmarkaj stampomasxinoj de la posxtcentro de Meza Selando uzos
reklamstampilon kun la teksto "Esperanto - Internacia Lingvo".
Se vi deziras, ke viaj posxtajxoj portu tiun reklamon, sendu la
afrankitajn leterojn (en pli granda koverto) al Midtsjaellands
Postcenter, DN-4100 Ringsted, Danio. En la supra dekstra angulo skribu
Postsag kaj en malsupra maldekstra angulo  "saerstempel Esperanto".
Poste en la jaro aliaj posxtaj centroj uzos la stampklisxon, sed pri tio
poste.

el Dana Fervojisto, marto/95

*************************************************************************

Porokaza voksigno: HG 47 VEK
============================

En la kadro de la 47-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso funkcios
radioamatora stacio sur la monto Misinateto, inter 18-a kaj 28-a de majo
1995, kaj atendas kontaktojn kun la tuta mondo.

La voksigno estos: HG 47 VEK (Vasutas Eszperanto Kongresszus).
La uzotaj frekvencoj: 3.666, 7.066, 14.266, 21.266 kaj 28.566 kHz.
Por konfirmi la kontaktojn oni sendos specialan QSL-karton al la
partneroj.

Inter la IFEF-delegitoj trovigxas kelkaj radioamatoroj (precipe el
Auxstrio kaj el Germanio), kiuj, posedante la t.n. CEPT-permesilon,
rajtas uzi kaj funkciigi la kongresan radioamatoran stacion.

D-ro Imre Ferenczy, HA 1 UD

*************************************************************************

Multlingva programo de optika karaktro-rekono (OCR-OKR)
=======================================================

RECOGNITA PLUS 2.0

OKR-Programo por 80 lingvoj (gxis inkl. la pola, cxeha, hungara, turka,
litova, malta kaj Esperanto!), akceptanta tekstojn el pli ol 70 skaniloj
kaj eksportante la rezulton al pli ol 60 tekst-redaktaj programoj.

Petu informojn en Esperanto de:
"Recognita" Korp., Pk. 55, H-1251 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Cxapelilo 1.0
=============

Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj
komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en
Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj
nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj
aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston.

Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000
vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj
por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj.

Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto
parolata!

Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, 
Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio
Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto:
100103.24@forigu.compuserve.com

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Renkontigxo de Popolaj Orkestroj
================================

La tradicia folklora arangxo de Etnografia Muzeo en Torun (Pollando)
okazos de 8-a gxis 11-a de junio 1995. Pere de E-movado la muzeo invitas
muzikgrupojn, kiuj prezentas tradician muzikon de sia regiono, kun 1-2
dancparoj kaj kantistoj. La tuta renkontigxo havas karakteron de
popolmuzika festo kaj komuna amuzado.
Cxiu grupo devas esti akompanata de esperantisto-interpetisto.

Por invitataj grupoj organizantoj garantias plenan pansionon kaj
malgrandan posxmonon. Plia informo, aligxo cxe:

Muzeum Etnograficzne, 
str. Waly gen.Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Polio.

*************************************************************************

Somera Lingvo-Tendaro
=====================

Cxu studi Esperanton somere en agrabla etoso? Kial ne?

Ni organizas la jam 4-an someran tendaron inter la 21-a kaj 27-a de
auxgusto en Martely (suda Hungario, riverbordo de Tisza). Logxado en 4-
litaj lignodomoj. Programo: intensaj lingvokursoj (komenca kaj
progresanta, ekskursoj kaj vesperaj kulturajxoj).

Partoprenkotizo (inkluzive la mangxadon): nur 9000 HUF.
Petu informojn kaj aligxilojn cxe:

Medicina E-fakgrupo, Katalin Farago, 
pk. 89,H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario.

*************************************************************************

Cseh-arangxoj en Tampere
========================

Kiel tradicie oni arangxos dum la Universala Kongreso Cseh-kurson kaj
Cseh-seminarion. Cxi-foje la programo pliricxigxos per la Mazi-filmo. Oni
studos, kiel uzi gxin plej efike kaj Cseh-metode dum instruado: en la
kurso instrucele, en la seminario diskutcele. La seminarianoj devos
observi la kurson kaj posedi Bazan Cseh-kurs-libron. La seminario estas
destinita por instruistoj kiuj deziras lerni la metodon kaj eble ecx
atingi ateson pri gxi.

Kotizoj:  por la kurso 60 NLG kaj por la seminario 80 NLG. Ambaux
arangxon gvidos Atiljo Orellana Rojas.

el Norvega Esperantisto, dec/94

*************************************************************************

Memzorga lagumado!
==================

Kial ne partopreni en senzorga, tamen apenaux organizita, memprizorga
tendumado 34 km-ojn sude de Budapesxto apud iu cxarma lago? Pasintjare ja
gxi estis tre sukcesa...

La 4-a MELA (MEmzorga LAgumado) okazos inter 14-24 de auxgusto 1995.
Eblas lauxplacxe sen aux kun vestajxoj akvo-, sun- aux sxlimbani. Se vi
deziras partopreni, en la komencaj tagoj informojn (mapon, vojpriskribon)
trovos en la centra klubejo Esperejo (Budapest VII. Peterfy 23), aux
anoncu sin antauxe cxe

Sxandor Hideg,
Halomi u. 61/B, IV/5, H-1182 Budapest.

*************************************************************************

Kalendaro
=========

Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio.
Por "ekhavi apetiton" ni planas aperigi kompaktajn informojn pri diversaj
arangxoj, cxerpitaj el plej diversaj fontoj. Tio estas ne por konkurenci
kun aliaj revuoj, sed simple utiligi, ke momente Eventoj estas la plej
ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la
menciitaj adresoj.

28-30.04. 45-a Kultura Semajnfino de Sarlanda E-Ligo, Homburg. Inf: Pf.
2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio.

28.04.-03.05. Esperantaj Tagoj de Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, ul. M.
Sklodowskiej-Curie, 10, PL-85094, Bydgoszcz, Polio.

29.04.- 07.05. TEJO-KER seminario, Budapesxto. Inf: Csiszar Nora, Erdody
Tamas u.25, H-8100 Varpalota, Hungario.

01-05.05. Transnacia Renkontigxo de SAT, Xi'an. Inf: Wang Tianyi, Xi'an
Xi-yinglu 74hao, CN-710054 Xi'an, Cxinio.

06.-07.05. Sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Zagreb. Inf:
Kusxlanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

06.-14.05. "Vieno alimaniere", renkontigxo  de naturamikoj. Inf: Erna
Doring, Pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio.

07.05. Trilanda Renkontigxo, Valkenburg. Inf: "Senlime", Houtstr. 60, NL-
6343 BL Klimmen, Nederlando.

10-14.05. Simpozio pri entreprenado pere de E-o, Dobrichovice. Inf: Kava-
Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.

12-14.05. Internacia Antirasisma Seminario. Inf: E-Jugend Brandenburg,
Berliner Str. 49, D-14469 Potsdam, Germanio.

12-14.05. "Antwerpen '95". Inf: Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000
Antwerpen, Belgio.

18-20.05. Seminario pri apliko de E-o en scienco kaj tekniko kaj Dua E-a
Medicina Kunsido, Havano. Inf: Kuba E-Asocio, pk. 5120, CU-10500, C.
Habana, Cuba.

20-24.05. Konferenco pri ekonomiko kaj E-o, Budapesxto. Inf: Movilo,
Nyirpalota Ut 107, H-1157 Budapest, Hungario.

20-24.05. Renkontigxo de Bahaa E-Ligo, Staszow, Polio. Inf: Bernhard
Westerhoff, Ulrichstr. 20, D-60433 Frankfurt a.M., Germanio.

20-26.05. Kongreso de Internacia Fervojista  E-Federacio, Pecs. Inf: Pk.
7, H-1378 Budapest, Hungario.

24-28.05. Tagoj de Staszow kaj Sesio de AIS, Staszow. Inf: E-Klubo,
Parkowa 6, PL-28-200 Staszow, Polio.

02-06.06. Esperanto-Euxrop-Unia Kongreso, Parizo. Adr: UFE, 4 bis, rue de
la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio.

26.06.-05.07. Forumo Etnoj kaj Naturo (ETNA '95), Poprad. Inf: OUZP,
Popradske nabr. 16, SK-05801 Poprad, Slovakio.

08-15.07. Internacia Esperanto-Kongreso + 5-a Euxropa Esperanto-Forumo,
Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094
Bydgoszcz, Polio.

15-21.07. Internacia Esperanto-Konferenco, Varsovio. Inf: Eric Laubacher,
1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio.

31.07.- 07.08. IJK, Peterburg. LKK: pk. 34, RUS-117071 Moskvo, Rusio.

05-12.08. Renkontigxo de E-Familioj, Tata. Inf: Anna Besenyei, Szeremi u.
21. IV/20, 1117 Budapest, Hungario.

08-15.08. IJS+MEJS, Tata. Inf: Edit Lindwurm, Lajtha L. u. 1. IX/56. H-
1203 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

Heredajxo de Kalocsay
=====================

En agxo de 74 jaroj en Budapesxto mortis Ferencne Sarkany, stiffilino de
Kalman Kalocsay. Sxiaj cindroj estas lokitaj en la familia kripto en
Mariabesnyo.

Laux kontrakto - firmigita ankaux en testamento - pri la Kalocsay-
postlasajxo, inkluzive cxiujn auxtorrajtojn ankaux estonte disponos:

Ada Csiszar,
Zsigmond ter 1/B, H-1023 Budapest.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Kion mi faris, kiel UEA-estrarano
=================================

En somero finigxos la mandato, kaj en la Tamperea UK la Komitato de UEA
elektos novan estraron. Por rerigardi la pasintan tri jarojn, ni turnis
nin al cxiuj UEA-Estraranoj petante respondon al la sekvaj demandoj:  -
Bonvolu resumi, kion vi konkrete faris en la lastaj 3 jaroj, kiel
estrarano! - Kio estas la plej signifa sukceso de via laboro en tiu
periodo? - Cxu estas io, kion vi volis, sed ne sukcesis atingi? - Kio
estis ties kauxzo? - Kion vi konsideras la plej gravaj taskoj, starantaj
antaux UEA en la sekvaj tri jaroj? - Kio estas via plano, se oni elektus
Vin ankaux por la sekva periodo? La difinita dimensio de respondoj
ebligas nur konkretajn sed liberformajn esprimojn.

Michela Lipari  Sato
--------------------

Estas malfacile, alveninte cxe periodo-fino, surpaperigi bilancon pri
faritaj kaj nefaritaj agadoj, cxar oni povas gliti al memlauxdo, al
troigo de sukcesoj kaj pli-malpli intenca forgeso de fiaskoj. Tamen, ek
al!

En la estraro mi respondecas pri kulturo kaj kongresoj, aux pri "ku-ko-j"
kiel mi foje sercxe diras. Temas pri du agadsferoj unuavide tre
malsimilaj, cxar abstrakta la unua, tre konkreta la dua, sed efektive en
nia eta mondo ili iasence kunligigxas, cxar la UK estas la cxefa kultura
evento de la jaro, dum kiu oni povas gxui diversspecajn kulturajxojn:
teatron, muzikon, kanton, kabaredon, prezenton de libroj, renkontigxon
kun verkistoj, prelegojn pri pluraj temoj... Cxio estas kultura, ecx la
turisma flanko, kiu permesas al kongresanoj konatigxi kun la gastiganta
lando, ecx la neformalaj babiladoj havas grandan valoron.

Do oni decidis kunigi tiujn cxi fakojn.

Malmodeste mi taksas min tre sperta pri kongresoj; fakte mi ilin vizitas
regule de pli ol 25 jaroj, kun sporadaj esceptoj. Unue alvenis al tiu
mondo juna, konfuza, mirigita, tute ne orientita. Jaron post jaro mi
lernis orientigxi en la programo, en la vestiblaj gicxetoj, lernis
kompreni, kiu respondecas pri kio. Poste mi igxis komitatano, kaj unuajn
jarojn sidis en tiu granda salono silente, ne havante la kuragxon
interveni, ne konante plejparton de la cxeestantaro, kaj jaron post jaro
mi aktivigxis, partoprenis komisionojn, kaj fine mi elektigxis en la
estraron, kaj denove la ciklo komencigxis.

Kial tiu longa antauxparolo? Cxar kiel estrarano pri la kongresoj mi
klopodis helpi aliajn superi la malfacilajxojn, kiujn mi mem travivis,
enkondukante kunvenon por unuafojaj kongresanoj, leteron al unuafojaj
kongresanoj, neformalan renkontigxon por komitatanoj, ktp. Mi ne tre
entuziasmas pri tiuj faritajxoj, sed estis pasxo antauxen. Mi klopodis
ankaux iom ricxigi la programon per reenkonduko de malnovaj eroj, kiel la
kvizo, aux de novaj, kiel la renkontigxoj kun verkistoj en libroservo,
aux la rekta kontakto kun la estraro en "la estraro respondas".

Mi ankaux klopodis "meti la nazon" en la konversaciaj kursoj,
eksperimentante en Seulo babilejon, nome tute neformalajn
ideintersxangxojn pri difinitaj temoj en cxeesto de tem-spertulo, kaj
klopodante, kaj tio eble realigxos en Tampereo, arigi la partoprenantojn
al oficialaj konversaciaj kursoj ne laux kongresnumero, sed laux
interesoj, antauxanoncante la konversacitemojn, traktotajn en la unuopaj
konversaci-kursoj.

Se paroli gxenerale pri kongresoj, miaj klopodoj, sensukcesaj, estis la
realigo de la valencia komitata decido pri rearangxo de la programskemo,
kaj la regula okazigo de regionaj kongresoj. Sed estas interese, ke pri
tiu lasta evidente sentigxas la bezono en Esperantujo, cxar post
pasintjara Euxropa Festivalo en Budapesxto, nun aperas informoj pri azia
kongreso en 96 en Cxinio. Do, la ideo evidente havis bazon, kaj mi
esperas, ke la nova estraro pristudos gxian realigeblecon.

Mi ankaux klopodis kelkfoje lancxi, en kunvenoj aux per instigo al
verkado de pliaj artikoloj, la demandon pri la UK gxenerale, nome kia gxi
estu: festivalo, simpozio, laborkunveno, artist-parado... cxar laux mi en
nuna mondo, kiam dise tra la atlaso kaj tra la kalendaro eblas trovi
arangxojn pri preskaux cxio, UK devas havi specifajn trajtojn, pli
markitaj ol antauxe, kiam gxi estis pli-malpli la sola evento en
Esperantujo, kaj sekve cxio devis okazi en gxia sino.

Pri ambaux fakoj mi cxiam evitis meti min en la unua vico, cxar mi
interpretis mian rolon unufake kiel dommastro, cxiam silente cxeestanta
por kontroli kaj lauxeble agrabligi la restadon, alifake kiel instiganto
al pluraj agadoj. Mi ekzemple gxojas, ke nun eblas acxeti la
prelegtekstojn dum la IKU-sesioj, kio ebligas al pluraj post auxskultado
rekapti la fadenojn per trankvila legado. Mi ankaux multe klopodis
aperigi libroforme la tekstojn de antauxaj IKU-prelegoj, grupigitaj
lauxteme. Pro la dauxra financa problemo mi devis sercxi subtenantojn
ekster UEA, kio malfruigis ties realigon, sed nun sxajnas, ke antaux
jarfino io aperos.

Mi ankaux klopodis instigi al plilargxigo de niaj horizontoj ekster
Esperantujo, ek de la italigo far Giulio Cappa de sciencfikciaj rakontoj,
kiuj aperis libroforme okaze de Kongreso pri Sciencfikcio, en kies kadro
prelegis esperantlingve Liven Dek, gxis la lasta vidbendo "Fontanoj de
Romo", eldonita de neesperantista firmao.

Kompreneble mi ankaux flegis kontaktojn kun gravaj homoj en la internacia
kultura kampo, kiel Umberto Eco kaj Tullio de Mauro. Fakte la rezultoj,
al cxiuj konataj, sxuldigxas al plurjara silenta laboro  informa de eta
teamo de geamikoj, inter kiuj Luigi Tadolini kaj Renato Corsetti. Mi ecx
sukcesis trovi sponsorojn (ne-esperantistajn eldonejojn) por financi
prelegvojagxon de Eco en Azio okaze de lasta UK, sed, bedauxrinde,
burokrataj malhelpoj malfruigis la tuton kaj tial prof. Eco decidis
akcepti alian samtempan inviton al Sud-Ameriko.

Mi esperas ankoraux havi tempon por almenaux lancxi alian demandon al
esperantistaro. Ni pli-malpli konas la kialojn, kiuj motivigas kelkmilon
da esperantistoj partoipreni UK-ojn. Mi sxatus scii de la aliaj, de la
pli multnombra parto de nia samideanaro, kial ili ne vizitas la
universalajn kongresojn. Nur ricevinte tiujn indikojn, eblus serioze
pensi pri restrukturigo enhava, tempa, geografia, financa ktp-a de nia
kongreso.

Mi esperas, ke legantoj de Eventoj helpos min plenigante mian leterkeston
per reagoj cxiuspecaj!

Senprobleme sciigu al mi viajn pensojn, mi cxiujn atente prikonsideros.

Michela Lipari Sato

*************************************************************************

Bonne bone, sed cxu Berline pli bone?
=====================================

En sia gxenerala kunsido en IS-1994 Germana Esperanto-Junularo (GEJ)
decidis funkciigi la GEJ-oficejon en Berlino. Kiel oni povas kontakti la
novan oficejon?

- Gxi trovigxas en Chaussee str. 8, 2. Hof., D-10115 Berlin.
Telefakso: +49-30-283-43-20.  Per reto ankoraux ne estas atingebla.
Gxis nun GEJ estis la plej forta junulara E-organizo, kaj la Bonna
oficejo estis unu el la plej bonfamaj, plej prestigxaj "e-instancoj". Cxu
vere por kontakti GEJ-on oni ekde nun uzu nur la berlinan adreson?

- Bedauxrinde jes! Post kiam la bonna teamo dum 10 jaroj kreis kompletan
informan servon, oficialan rekonon kaj jurajn subvenciojn de 1c.
80.000 DEM por GEJ, la novaj "berlinemuloj" simple eljxetis la bonnan
GEJ-teamon komplete  pro envio, fusxprofitigxemo aux kiel ajn  La
gxisnuna GEJ vere mortis, kvankam la "novuloj" ankoraux longe profitos
de la bonnaj fruktoj!

- X -

*************************************************************************

Vigla vivo en Kaunas
====================

La domo de la bopatro Zamenhof, nun la sidejo de Litova E-Asocio
cxiusemajne estas vizitata de multaj homoj.

En vesperoj alterne okazas kunsidoj de pluraj grupoj kaj la Cseh-metodaj
E-kursoj, gvidataj de Aristophio Andrade el Brazilio, kiu vojagxas kun
edzino en Euxropo.

Litovia Stelo estas la dumonata organo de LEA, kaj post la februara varb-
prelego de la redaktoro Petras Cxaliauska antaux 120 homoj anoncis sin 70
personoj por lerni la lingvon. Al la marta kurso aligxis 55 homoj, kiu
montras la efikecon de la propaganda laboro de LEA!

Tage en la oficejo viglas la preparlaboroj al la somera tendaro BET
(Baltaj E-Tagoj), post kiu okazos karavana veturo al la Tamperea UK.
La nuna kursgvidanto Aritophio akceptas proponojn por instrui la lingvon
laux Cseh-metodo ankaux en aliaj landoj gxis auxgusto 1996.
Li estas kontaktebla cxe la adreso de LEA:

pk. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio

*************************************************************************

Akademie
========

"Akademos", franca revuo pri akademioj (scienco, arto kaj beletro), n-
ro11/1995, aperigis lertan pledon por Esperanto (Jacques Filleul,
universitatano).

el Mallonge, 3/95

*************************************************************************

Zagreba jubileo
===============

La E-societo "Bude Borjan" en Zagrebo trovigxas antaux sia duonjarcenta
jubileo. La jaron 1994 gxi finis per 109 enpagitaj kotizoj kaj revigliga
ondo: kadre de la cxiusemajnaj viglaj kunvenoj aperas unu fojon monate
speciala serio "Eksterlandaj esperantistoj en Zagreb", en kiu cxi-jare
gastis Rick Newsum (Britio) kaj Klaus Dahmann el Germanio. La marta gasto
estis konata japana esperantisto Kikusxima Kazuko, kiu travojagxas
Euxropon por esplori pri ligoj de blindaj esperantistoj kun Esperanto.
(En Zagreb ja dum kvar jardekoj Esperanto estis deviga objekto en
blindullernejo kaj multaj blinduloj dauxre rilatas al gxi.)

S-inon Kikusxima akceptis ankaux la vicurbestro, kaj sxi estis gasto de
Blindulligo de Kroatio, kiu en 1995 festas 100 jarojn ekde la ekzisto de
la unua blindul-instituto en Kroatio. La kroata TV preparis elsendon pri
s-ino Kikusxima.

S. Sxtimec

*************************************************************************

TV de Maribor - pri Esperanto
=============================

Televido de Maribor cxiam pli ofte raportas pri esperantaj aferoj.
Ekde kiam Inter-kulturo aktivas en Maribor, en tiu urbo cxiam pli ofte
televido raportas pri ties agado. Pasintjare estis 4 raportoj kaj cxi-
jare en unuaj tri monatoj gxi raportis 2-foje. Lastfoje gxi montris
intervjuon kun Kikusxima Kazuko el Japanio la 14-an de marto.
Ankaux Radio Maribor raportas ofte pri cxiuj aktivadoj de Inter-kulturo.

Zlatko Tisxljar

*************************************************************************

Senlima konkurenco en la 21-a jarcento
======================================

Mi proponas alpreni Esperanton kiel internacian lingvon por azianoj,
t.e. komuna perilo por komunikado inter azianoj. Mi esperas, ke la
Profesora Monda Paca Akademio (PWPA: the Professor's WORLD Peace Academy)
povas gvidroli en tiu cxi signifoplena movado.

Kiel vi bone konscias, PWPA estas internacia organizo de profesoroj,
dedicxitaj al la realigo de monda paco, kaj mi certas, ke la movado por
internacia lingvo estos unu el la plej defiaj kaj valoraj taskoj, kiujn
PWPA povas sekvi, cxar nenio povas servi la pacon de la mondo pli
efektive ol reciprokaj rilatoj kaj komprenoj ebligataj per komuna lingvo.
Antauxvideblas tio, ke la mondo farigxos furioza batalejo por senlima
konkurenco em la 21-a jarcento, kaj ni ne povas malsxpari valoran tempon
por lerni malfacilan lingvon, kia estas la angla, germana aux rusa.
Esperanto, kiu postulas multe malpli da tempo kaj de energio flanke de
lernantoj ol natura lingvo, ludas reale vitalan rolon en la venonta
jarcento.

prof. Lee Hyun-bok, vicprezidanto de Korea Lingva Societo

el La Espero el Koreio, dec/94

*************************************************************************

Brosxurformaj verketoj
======================

mendeblaj cxe Tibor Papp (4031 Debrecen, Trombitas u. 12):

- Bernard Golden: Kompletige al la Lernolibro (A/5, 70 pgx, 5 IRK aux 
  150 Ft.)
- Janos Sarkozi: Adamo kaj Eva (A/5, 42 pgx. 4 IRK aux 100 Ft)
- Bernard Golden: Infero en Auxtuno (A/5, 47 pgx, 4 IRK aux 100 Ft)
- Janos Sarkozi: La boteloj kaj aliaj noveloj (A/5, 39 pgx, 4 IRK aux 
  100 Ft)
- Janos Sarkozi: Pagxoj por komencantoj (A/5, 54 pgx, 4 IRK aux 100 Ft)
- d-ro Jozsef Szabo: Bazoj de la stenografio (A/5, 36 pgx, 4 IRK aux 
  100 Ft).

*************************************************************************

Legu kaj auxskultu!
===================

Jxus aperis post longa preparado la unua volumo de Vinilkosmo-kompil'
kompaktdiske kaj kasede.

Pluraj libroservoj, inter ili ankaux UEA  antauxacxetis grandan kvanton
subtene, kaj la fondajxoj FAME kaj Prima de Las Lengas (Printempo de la
lingvoj, okcitana festivalo) helpis per monhelpa subteno.
TEJO helpis en la preparo de dosiero por subvencipeto cxe Euxropa
Junulara Fondajxo.

Nun ni kalkulas je via helpo por diskonigi cxie kaj cxiel VINILKOSMO-
Kompil' . Gxi enhavas 15 muziktitolojn (60 minutoj) de diversstilaj
komponajxoj en Esperanto (kanzono, folko, pop-, rok-...) de plej famaj E-
muzikgrupoj kaj artistoj.

Inter ili: Jxomart kaj Natasxa, Jxak Ivart, Kajto, Flavio Fonseca, La
Mevo, Solo, Amplifiki, Persone k.a.

Kosto por KD: 120 FRF/39 NLG/24 IRK, por kasedo: 70 FRF/23 NLG/14 IRK +
sendokostoj.

Atenton! Ekde nun la dua volumo de Vinilkosmo-kompil' estas
antauxmendebla! Gxia apero antauxvidatas por fino de 1995.

Rok-Gazet' n-ro 7 estos eldonita printempe-95 helpe de Fondajxo Anton
Grabowski. Gxi enhavos specialan dosieron, kiu prezentos kun detaloj la
grupojn de tiu unua volumo kaj amason da novajxoj. Mendu cxe: 

EUROKKA, Esperanto-Rok-Asocio,
F-31450 Donneville, Francio

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1983
====

Teatro okupas gravan lokon ankaux en la sekva jaro, pro la starto de
bendoteatro, lige kun la unua numero de Esperanta Songazeto de LF-koop.
Luigi Malerba, Sandor Szatmari, Endre Toth, Julio Baghy, Dino Buzzati
estas la auxtoroj, kies verkojn radiofonie adaptos kaj surbendigos
precipe Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer, kunlabore kun Michel
Audibert, Dante Bertolini, Tazio Carlevaro, Judit Felszeghy, Georges
Lagrange, Jaqueline Vasserot kaj aliaj. La unuaj kvar numeroj de ESG
estas realigitaj en Lokarno cxe UNITAS, kies gvidanto Tarcisio Bisi
gajnos en 1993 premion Duttweiler: 200.000 svisaj frankoj, asignitaj
cxiujare de MIGROS-fondajxo al bonfara aktivulo.

Cxiam en teatro grandan cxagrenon donas la sinmortigo de Gabi Jobba,
protagonistino de la Budapesxtaj Renkontigxoj.

Per la Blinda Birdo Istvan Nemere gajnas la premion "La Verko de la
Jaro". Per tiu plia lauxro li farigxas entute la plej kronita en cxi tiu
konkurso, kiu cxesos en 1987.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Cxu Zamenhof estis framasono?
=============================

(Vd. "Eventoj" 1/januaro -95, Esperanto kaj framasonismo, d-rino
Zsuzsanna Berenyi)

La auxtorinon oni demandis, de kie venas sxia aserto. Sxi respondis, ke
gxi venas de "Leksikono de Lenhoff kaj Posner". La respondo pusxas la
antauxen demandon. Pli da detaloj estas petataj...

Aldone al tio oni substrekis al mi, ke en sia libro, eldonita de
Delalain, "Les mots de la Franc-Maconnerie", Pierre Langlois komencis
pagxon, dedicxitan al la kreinto de Esperanto, per tiuj vortoj:
"Zamenhof, ce franc-macon..." (Zamenhof, tiu framasono...). Certe, pli da
detaloj pliricxigos nian historian trezoron.

Denove aperas "novaj" debatoj, ecx asertoj pri la framasoneco de L. L.
Zamenhof. Sed la historia vero postulas pruvojn, ne nur asertojn aux
dezirojn. Certe la framasonoj rajtas deziri, ke cxiuj superaj, elstaraj,
bonfaraj, ecx heroaj homoj estu framasonoj, ecx se tiuj lastaj neniel
subtenis, aux iam malhelpis iliajn strebojn.

Al tiuj, kiuj asertas la framasonecon de la Doktoro, petu la nomojn de
iliaj logxio kaj la daton de ilia inicado same kiel oni tion scias pri
Mozart.

Supozebla estas, ke ekde la unua Universala Kongreso, kiam rekonis sin la
framasonaj kongresanoj, kiuj rapide fondis framasonan esperantistan
asocion, ili informis Zamenhof-on, des pli, ke ili povis retrovi en li la
kvalitojn de pura framasono, laux iliaj principoj kaj laux ilia sinteno.
Sed ni ne certas, ke li estis invitita partopreni en la tenuo de Gxenevo,
la 31-an de auxgusto 1906. Liaj streboj por Esperanto bezonis liajn
tutajn fortojn kaj tempon, cxu li rajtis dedicxi ion pli al aliaj aferoj,
cxefe simbolaj? Supozeble li flaris, ke framasonismo, kvankam etike
najbara de lia humanismo, povus vori liajn fortojn, eble sen reciprokeco.

el La Vivanta Lumo, 42/1995

La Vivanta Lumo - cxe Harmonio - Les Acacias 6 rue Saponble, F-64000 Pau,
Francio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Novaj E-programoj
=================

Du novaj Esperanto-programoj naskigxis! Kuragxigu, sendu informojn por
helpi kaj subteni. Skribu al:

Punt 6 Radio, Esperanto-redakcio, "Internacia Vocxo", Rabal de Rabuster n
7, E-43204 Reus (Tarragona), Hispanio.

Frequence 4, Esperanto-Redakcio "La Ponto", BP 36, F-33015 Bordeaux
Cedex, Francio.

*************************************************************************

Trijara kroniko
===============

En la regiono de Valenciennes la loka radiostacio Radio-Amaury elsendas
cxiumonate kronikojn pri Esperanto (informoj kaj kurseto), jam de 3
jaroj.

el Mallonge, 3/95

*************************************************************************

KULTURO
///////

Videofilmo pri E-familioj
=========================

Dum la 16-a Renkontigxo de E-Familioj en Maribor en julio 1994 Tisxljar
Kruno faris videovilmon pri REFoj.

La celo de tiu filmo estas montri kiel estas organizitaj tiaj
renkontigxoj, por ke ankaux familioj ekster Euxropo povu mem organizi
similajn arangxojn.

La filmo dauxras 38 minutojn kaj estas ankaux tre bona propagandilo,
pruvante al neesperantistoj la ekziston kaj konduton de infanoj
denaskuloj kaj kompletaj familioj, uzantaj E-on hejme.

La filmo estas mendebla kontraux 35 NLG cxe:

Tisxljar Kruno, 
ul. Stubicxka 75,HR-41000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

La Dua Jarcento
===============

Post profunda dormo de la gazeto La Dua Jarcento kaj cxeso de Slovaka
Esperantisto vienaj kaj bratislavaj esperantistoj decidis ekvivigi
komunan interurban kaj interkulturan revuon, ekde januaro eldonata de la
muzeo IEM, la mikroeldonejo Pro Esperanto kaj de Bratislava E-societo '95
sub la malnova nomo de La Dua Jarcento.

Pro la kvaronjara apero la nova revuo certe ne povas anstatauxi Slovakan
Esperantiston, ne povas esti movadorganiza revuo, sed jes povas esti
interkultura, regiona ligilo de la du cxefurboj.

La unua aperinta numero enhave estas varia kaj interesa, formato A-5, kun
teknike altkvalita produktonivelo. Pri abonebleco ne estas indikoj, sed
interesigxantoj certe povas ricevi ilin cxe iu el la redakciaj adresoj:

- IEM, A-1010 Wien Hofburg, Auxstrio
- E-Societo, Racxianska 80. SK-82102 Bratislava, Slovakio

*************************************************************************

INTERESE
////////

Netrovitaj leteroj
==================

De:  Napoleono Bonaparte, Imperiestro de la Francoj; Dumviva Cxefkonsulo;
Unua Civitano de Francujo; Regxo forestanta de la Unuigxinta Regxlando de
Granda Britujo kaj Irlando; Cxefkomandanto de la Impera Granda Armeo de
Francujo; Komandanto de la Unua Militista Distrikto; Cxefkolonelo de la
Malnova Gvardio; Cxefo de la Dua Buroo; Kontrolanto de la Tria Buroo;
komandanto de la Legio de Honoro; Cxefo de la Imperia Ordeno de S-ta
Antonio; Ricevinto de la Militista Medalo kun kverkfolioj; ricevinto de
la premio por meritplena servado (kun brancxoj).

Al: La Imperiestrino Josefina de la tuta Francujo; Regxino forestanta de
la Unuigxinta Regxlando de Granda Britujo kaj Irlando; Granda Damo de la
Imperia Ordeno de S-ta Antonio.

"Hodiaux nokte, Josefina! - Boncxjo"

---

De: La Imperiestrino Josefina de la Tuta Francujo; Regxino forestanta de
la Unuigxinta Regxlando de Granda Britujo kaj Irlando; Granda Damo de la
Imperia Ordeno de S-ta Antonio.

Al: Napoleono Bonaparte, Imperiestro de la Francoj; Dumviva cxefkonsulo;
Unua Civitano de Francujo; Regxo forestanta de la Unuigxinta Regxlando de
Granda Britujo kaj Irlando; Cxefkomandanto de la Imperia Granda Armeo de
Francujo; Komandanto de la Unua Militista Distrikto; Komandanto de la Dua
Militista Distrikto; Komandanto de la Tria Militista Distrikto;
Cxefkolonelo de la Malnova Gvardio; Cxefo de la Dua Buroo; Kontrolanto de
la Tria Buroo; Komandanto de la Legio de Honoro; Cxefo de la Imperia
Ordeno de S-ta Antonio; Ricevinto de la Militista Medalo kun kverkfolioj;
ricevinto de la premio por meritpleno servado (kun brancxoj).

"Pardonpete, kapdoloron. Josefina"

el Kancerkliniko, 4/94

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Landa Esperanto-Kongreso
------------------------
La 30-a, komuna landa E-kongreso okazos la 6-an kaj 7-an de majo, kun
partopreno de cxiuj (!) memstaraj e-societoj. Estas invitataj ankaux
individuaj membroj de iu ajn hungaria e-organizo. Adreso: Bp. V. Suto u.
2. Per demandoj turnu vin al HEA aux KEA (2680306 aux resp. 2828885)

Ronda Tablo - '95
-----------------
La cxi-jara Ronda Tablo de e-organizoj, la plej alta forumo de la
hungaria movado okazos la 7-an de majo ekde 09.00 enkadre de la kongreso.
Alparoli rajtas nur delegitoj de e-societoj, sed interesigxantoj-
auxskultantoj estas bonvenaj.

Meza vortaro Hungara-Esperanta
------------------------------
Por eldoni la mezan vortaron HEA lancxas antauxmendan kampanjon. Por
detaloj kontaktu: 2680306

Trafikklubo
-----------
La gazeto Spiro (Lelegzet) estas eldonata de Laborgrupo Aero kaj Hungara
Trafikklubo. Gxi enhavas artikolojn pri trafiko kaj medioprotektado. La
lasta pagxo havas resumon en Esperanto. La gazeto estas mendebla cxe:
Hungara Trafikklubo, H-2041 Budaors Pf. 102, Hungario.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas 19-jara knabino, gaja, interesigxema, libertempe laboranta en
televido. Jxus mi finis E-kurson kaj sercxas konatojn dise en la mondo.
Mi respondos ankaux al Vi, se vi skribos al mi. Eszter Foldes, Nagy
Miklos u. 23, H-1122 Budapest, Hungario.

* * *

Justinas Lapinskas, 14 j., kun t.m. pri cx.t.. Str. Klaipedos, 140-16,
LT-5309 Panevezys, Litovio.

* * *

Violeta Bartulyte, 29 j., pri floroj, masagxoj. Str. Kovo 59-71. LT-3042
Kaunas, Litovio.

* * *

Instruistoj-geedzoj dez. kor. pri naturo, medio k. aliaj temoj (precipe,
sed ne nur, kun Cxinio): Barbel kaj Henry Klatt, Neu-Wallmodener Str. 9,
D-38729 Wallmoden, Germanio.

* * *

Edzigxcele dez. kor. kun fervoraj e-istinoj 32-jara negocisto. Li ankaux
sercxas por Traduk-servo en Bulgario spertan cxina-Esp-an tradukistinon
el Cxinio. Ivan Nikolov, Ekzarh Josif 7 p.k. 2, BG-5250 Svistov,
Bulgaria.

* * *

Tre dez. kor. pri antikva kulturo de Romo, Grekio kaj precipe Egipto
filologo Nina Golikova (50 j.), ul. Trudovije Rezervi 11, k.14, RUS-
183025 Murmansk, Rusio.

* * *

17-j. Oksana Kubasxova studas la anglan kaj E-on, sxatas muzikon, dez.
igxi juristo, laux Zodiako - Amforo, do, gaja kaj komunikema: ul.
Askoldovcev, 25-25, RUS-183040 Murmansk, Rusio.

* * *

12 geklubanoj, 11-25-j., tre volas kor. Respondas al cxiuj! Gediminas
Degesys, Pulko 92-17, LT-4580 Alytus, Litovio.

* * *

53-jara kuracistino dez. kor. pri sano, religioj, vojagxoj. D-ino
Adelinde Lauterbach, Bahnhofsallee 3, D-31134 Hildesheim, Germanio.

* * *

Nijole Karaliene, 50 j. Str. Vilniaus 119-4, LT-4000 Sxiauliai, Litovio.

Junaj esp-istoj el Klaipeda - kun t.m pri cx.t. Esperanto-klubo, ab/k
179, LT-5800 Klaipeda, Litovio.

Ksenija Gubanova, instruisto, Kreves pr., 41-7, LT-3044 Kaunas, Litovio.

Kun leteramikoj el la t.m. por krei personajn kontaktojn: 30-j.
cxicxeronino Lijana Vaitkevicxiute, str. Dainu 43-48, LT-5406 Sxiauliai,
Litovio.

Rodrigo Oliveira Mello, 23-j. Av. Mal. Castelo Branco, 519, Paraiba do
Sul-RJ. 25850-000 Brazilio.

Maria Angelica Almeida Queiroz, 23-j. instruistino. Rua Rufino D'Jorge,
16, Paraiba do Sul-RJ. 25850-000 Brazilio.

S-ino Celia Eni Honorato Nunes. R. Hortencia, 226, Inema,  Paraiba do
Sul-RJ. 25850 Brazilio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Cxu en via lando ekzistas "asocio de gxemeloj"? Mi bezonas adresojn de
tiuj asocioj. Mi antauxdankas vian helpon. Michel Basso, prez. de TAKE-
Esperanto, 8 rue du Tir, F-68000 Colmar, Francio.

* * *

Mi atendas E-radioamatorojn labortage je 08.30 UT en 7066 kHz, dimancxe
kaj lunde je 12.30 en 14.266 kHz. Kontaktu min! - F6CLV.

* * *

Mi sercxas kontaktojn kun diverslandaj kolektantoj por intersxangxi
monbiletojn kaj uzitajn telefonkartojn. Cseh Jozsef, Tomorkeny u. 13, H-
5008 Szolnok, Hungario.

* * *

"Rondo Kato" estas grupo de e-istaj kat-amikoj el 20 landoj. Pliaj
informoj cxe: Ingrid Nasholm, Linderbergsgatan 4, S-85356 Sundsvall,
Svedio.

* * *

Petro Chrdle organizas favorprezan flugon al la UK. Orientiga dudirekta
prezo: 420 DEM. Estas arangxebla ankaux la tranoktado. Kontaktu: Kava-
Pech, P. Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Fakso: +42-
2-9912126

* * *

Germanaj abonantoj de Eventoj havas ekde nun la eblecon partopreni en la
t.n. Einzugsverfahren por transpagi la abonkotizojn de Eventoj! Se vi
volas fari tion, skribu al: Alfred Schebert, P.f. 1539, D-82355 Weilheim
(posxtkarto kun korekta adreso de la sendinto suficxas), aux sendu
telefakson al 08809/1234 aux alvoku 08809/757. Vi ricevos la necesajn
informojn.

* * *

La oficiala adreso de SEJ sxangxigxis: Slovena Esperanto-Junularo,
Tavcxarjeva 2/1, pp. 401, SLO-61101 Ljubljana, Slovenio. Tel.: +386-61-
315198. La junulara E-grupo renkontigxas cxiun duan vendredon je la 20 h.

* * *

Ni proponas intersxangxi literaturon pri vivo, E-agado de laboristoj
ruslingve, germane, france, hispane, Esperante: Timofej Sxuvajev, E-
klubo, str. 60 Let Oktjabrja, 6-133, RUS-626440 Niznevartovsk-6, Siberio,
Rusio.

* * *

Ni sercxas parojn por kunorganizi geedzigxo-feston ie en la mondo, iam en
la venontaj jaroj el plej diversaj (mal-)teologiaj inspiroj kun cxeesto
por pregxoj, prelegetoj, benoj ktp. Jxani & Jorgos, F-09 120 St-Felix-de-
Rieutort.

* * *

La Homaro trovighas antau grava momento de sia historio kaj bezonas novan
impulson. Se vi pretas helpi tradukante al via nacia lingvo la "Charto-n
de la Idealoj de la Homo kaj de la Socio" skribu al: S-ro Marc Cram, rue
du Champ de l'Eglise 105, B-1020 Laeken, Belgio.

* * *

La lernolibro "Kunvojagxu" de P. Gubbins (vd. "Eventoj"-n 0072) nun estas
havebla por reform-euxropanoj cxe Budapesxta Esperejo aux HEA (Hungario).
900 HUF surloke. Sendokostoj: por Hungario kaj najbaraj landoj - 120 HUF,
por aliaj - 240 HUF. Mendu cxe: "Juna Amiko", pf. 193, H-1368 Budapest,
Hungario.

* * *

Sven Ziegler, malnova membro de UEA, jugxisto cxe la supera Tribunalo en
Kopenhaga, estis nomita prez. de tiu cxefa apelacia instanco ekde la 1-a
de januaro 95.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor