Antaux kelkaj monatoj mi demandis, kiujn interesus eventuala abono al
elektronika formo de Eventoj.

Bedaurinde, pro multaj lokaj problemoj tio ankorau ne realigxis. Sed por
prezenti la eblecon gxenerale, mi preparis sube la lastan numeron de la
gazeto. (Gxi jam estas survoje al "paperaj abonantoj").

Bonvenas cxiaj komentoj - kaj ankau kunlaboro. (Prefere per rekta retposxto,
cxar nia novajxservilo nun nefidinde funkcias).

L szl˘ Szilv si
eventoj@forigu.odin.net

***************************************************************************

EVENTOJ,  2/novembro-1995
/////////////////////////


Legxpropono pri Esperanto en Francio
====================================

La 13-an de oktobro la Komunista Frakcio en la Nacia Asembleo de Francio
deponis legxproponon pri E-o, registrita 20-an de oktobro sub n-ro 2289.

Klarigo de motivoj
------------------

De kiam la homoj kaj popoloj nodis rilatojn, la strebo havigi komunan
lingvajxon ekzistas.

Se neniu el la 600 gxis 700 projektoj de universalaj lingvoj supervivis
post la morto de gxia verkinto, E-o sukcesis esti parolata kaj skribata
lingvo de pli ol jarcento. Tio fondas gxian rajton esti agnoskata.

- Gxi havas regulan gramatikon, vortaron cxefe eltiritan el latina.

- La originala kaj tradukita literaturo (pluraj dekmiloj da titoloj),
cxiuspecaj verkoj, la multegaj revuoj kaj gazetoj, sencxesa interkomunikado
kaj intersxangxo donas kulturon al la esperantista komunumo.

- Per sia strukturo, vorttrezoro, sintakso E-o estas efika propedeuxtika
ilo, tiel en lingvostudo, kiel en la kon-enprofundigxo pri nia propra
lingvo. Gxi estas demokratia kaj malmultekosta lingva komunikilo.

La esperantista movado strebas senperan kaj fruktodonan dialogon al cxiuj
homoj kaj popoloj en la internacia komunumo. Gxi konsistigas ligojn inter
cxiuj kaj tiel fortikigas progreson kaj pacon, amikecon kaj kunlaboron
inter la popoloj.

Cxial necesas, ke E-o eniru en la lernejan programon kiel opcia fako. La
kondi-cxojn de gxia instruado en la kadro de la servo pri publika kaj laika
nacia edukado celas cxi tiu legxpropono.

Sub tiuj disponoj, ni petas vin, gesinjoroj, havi bonvolon adopti gxin.

Legxpropono
-----------

Artikolo 1-a. La studado de la lingvo internacia, nomita "Esperanto", estas
permesita kiel elektfako en la programoj de elementa kaj meza instruado.

Artikolo 2-a. Al ekzamenoj enhavantaj lingvo-elprovon, aldonigxas Esperanto
al la listo de fremdaj lingvoj, en kiuj povas okazi tiuj elprovoj.

Artikolo 3-a. Opcia instruado de Esperanto progresive farigxos en la
publikaj instruejoj de la sxtato.

Artikolo 4-a. Kreigxas Konferenco, ariganta cxiujn koncernajn partojn kaj
komisiita submeti al ministro pri Nacia Edukado jarraporton pri Esperanto-
instruado. Gxi submetos al la ministro liston de kompetentaj instruistoj
kaj ekzamenantoj por ebligi la organizadon de instruado kaj ekzamenoj de
Esperanto.

Artikolo 5-a. Por instruado kaj ekzamenoj havos la kandidatoj la samajn
rimedojn kaj avantagxojn kiel tiujn donitajn al la aliaj lingvoj.

Artikolo 6-a. Realigxos la formado de instruistoj enkadre de supera
instruado, kiu liveros la diplomojn, atestantajn pri la kompetenco de la
instruistoj kaj ekzamenantoj.

el Le Travailleur Esperantiste, oktobro '95

***************************************************************************

Internet estas nehaltigebla!
============================

La nova informa supersxoseo nehaltigeble disvastigxas. Kiu ne uzas gxiajn
eblecojn kaj avantagxojn - definitive postrestas. Rekonante tion, ankaux la
E-organizoj, individuoj cxiam pli intense uzas la novajn teknologiajn
eblecojn.

Ankaux UEA en Internet
----------------------

Gxis nun UEA havis jam retadreson (uea@forigu.inter.nl.net), sed ekde nun gxi
havas  ankaux  propran  "montrofenestron",  hejmpagxon  ebliganta  al
interesigxantoj akiron de informojn pri gxia funkciado. La hejmpagxo de UEA
estas atingebla cxe la TTT-adreso:

http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/org/uea/

"Bonvenon UEA al la informa supersxoseo! Ni esperas ke tiuj informpagxoj
estas komenco de nova, grava informservo de UEA al gxiaj membroj, kaj ke
multaj aliaj Esperanto-organizoj sekvos prezentante sin en la reto per
TTT".

Komentojn bonvolu direkti al:

Martin Weichert , kiu enretigis la pagxojn,
kaj/aux al:

Axel Belinfante , kiu instalis la pagxojn
en sia TTT-ejo.

Koncizaj informoj pri UEA trovigxas provizore ankaux cxe:

http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/uea.html

inf: Martin Weichert, s.c.e.

***************************************************************************

Omagxe al Andreo Cseh
=====================

Andreo Cseh... Figuro en la movado elstara, pionira, komparebla nur kun la
aliaj granduloj-pilieroj de Esperanto... Pedagogo kaj fervora propagandisto
de la Internacia Lingvo... Lia nomo donis, donas, kaj certe ankoraux donos
inspiron al pluraj esploristoj de lia vivo, metodo kaj agado.

Inter ili havas apartan valoron la jxus aperinta Memorlibro omagxe al
Andreo Cseh, verkita de Katalin Smideliusz okaze de lia 100- jara
naskigxdatreveno.

"Plurmiloj  da  homoj  estis  ravitaj, entuziasmigitaj pere de liaj
prelegvojagxoj, lingvokursoj kaj metodo, legis lian monatan gazeton La
Praktiko; 600 disiploj dise en la mondo ekinstruis Esperanton liametode." -
skribas la auxtorino en la antauxparolo. Kaj demandas: "Kiu li estis? Kio
estis lia sekreto? Kion li signifis al la tiamaj samideanoj kaj kion al la
nunaj, fine de la XX-a jarcento? Jen miaj demandoj, tiuj de nuna Cseh-
instruistino, lia admiranto kaj fervora sekvanto..."

Kaj  gxuste al cxi-demandoj respondas la tuta libro, en kiu estas
prezentitaj pluraj rememoroj de diverslandaj samideanoj, gxi portas gxojon
de proksima konateco kun eminentulo. Ne nur dokumentoj kaj atestoj, sed
ankaux versoj, desegnajxoj, dedicxitaj al Andreo Cseh estas troveblaj en la
libro. Multaj fotoj, zorgeme konservitaj kaj metitaj en la libron, ricxigas
gxin.

La  libro aperis nur en 500 ekzempleroj, el kiuj 50 estas aparte
numerigitaj...

La bonkvalita, elegant-aspekta libro estas acxetebla (22 NLG) cxe IEI, UEA
kaj mendeblas ankaux cxe la auxtorino (Katalin Smideliusz, BDTF, pk 170,
H-9701 Szombathely, Hungario).

Abdurahman Junusov

***************************************************************************

Novspeca informmaterialo pri Esperanto
======================================

Edward Symoens rimarkis, ke la plimulto de la homoj, kiujn li renkontas,
nenion scias pri E-o aux konas pri gxi nur antajugxojn kaj misinformojn.

Samtempe li konstatis, ke plej ofte mankas tauxgaj, variaj, pluraspektaj
informiloj. La ekzistanta informmaterialo en naciaj lingvoj ofte limigxas
al kelkaj linioj pri la strukturo de la lingvo. Ekzistas ja nacilingvaj
libroj pri E-o, sed ili estas tro multekostaj por donaci kaj neuzeblaj por
rapida rebato, se oni auxdas aux legas antajugxo(j)n.

Ekzistas  ankaux brosxuroj, kiuj traktas unu faceton de la lingvaj
problemoj. Sed denove la tekstoj ofte tro longas kaj neniam oni sisteme
rebatis antajugxojn, kiuj regule ripetigxas. Tial Symoens lancxis la ideon
pri eldono de serio da unu-du pagxaj informfolioj, kiuj traktas diversajn
aspektojn de la E-realajxo kiel: E-o kaj sciencoj, literaturo, komerco,
edukado, esperantologio, interlingvistiko ktp. kaj rebatas la plej ofte
auxdatajn erarojn per konkretaj kontroleblaj faktoj kaj donitajxoj.

Tiaj informfolioj baldaux ekaperos cxe Flandra E-Ligo (FEL) en E-o kaj en
la nederlanda. Sed la fina celo estas disponigi tiajn foliojn en cxiuj
lingvoj de la Eropa Unio. FEL presos ilin sur A/4-formata papero en alloga
prezento kun dukolora kapo. Cxiuj, kiuj okupigxas pri informa laboro, havu
stoketon de la tuta temaro cxemane por donaci aux sendi lauxbezone al
jxurnalistoj, instancoj aux individuoj, kiuj petas difinitajn informojn aux
esprimas neverajxojn.

La temoj, kiuj jam pretigxis en E-o, estas:

- Skizo de lingvopolitiko por la Euxropa Unio;
- E-o, la relativeco de unu jarcento da ekzisto;
- E-o, realigo de multjarcenta ideo;
- E-o, plenvalora kaj multaspekta lingvo;
- E-o enradikigxas en supranacia komunumo;
- E-o, esprimilo de kulturo;
- La propedeuxtika valoro de E-o;
- Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj;
- E-o kiel familia lingvo;
- E-o en perkomputila tradukado;
- Cxu E-o, cxu Interlingua?
- Cxu E-o estas dangxero por la aliaj lingvoj?

Por realigi la planon, FEL bezonas skipon da tradukemuloj, kiuj volas
traduki la 12 ekzistantajn kaj novajn tekstojn en sian nacian lingvon aux
por mem eldoni tekston pri interesa temo. Tiu, kiu povas kaj pretas
kunlabori, skribu al FEL.

FEL ankaux atendas reagojn de federacioj aux landaj asocioj, kiuj volas
fari kvantan mendon de tiuj informiloj. Dissendo de unuopaj ekzempleroj al
individuoj estus tro multekosta kaj temporaba.

Oni povas ek de nun mendi foliojn en E-o kaj en la nederlanda. La folioj
kostas po 3 BEF, kun minimumo de 100 BEF.

La adreso de FEL:

Frankrijklei 140,B-2000 Antwerpen, Belgio.
Tel.: +31-3234-3400
Fakso: +31-233-5433
Rete: fel@forigu.eunet.be

***************************************************************************

Uzo kaj misuzo de la Delegita Reto
=================================

Lastatempe delegitoj de UEA ricevis multajn leterojn, kiuj petas monhelpon,
ekz. por pagi la kostojn de komplika operacio. Aliflanke, kelkaj delegitoj
plendis pri ricevo de komercaj ofertoj, ecx anglalingvaj.

Ni konsilas ne sendi monon al petantoj, sed unue informigxi cxe la CO de
UEA, kiu povas enketi pri la efektiva bezono kaj pri la plej tauxga maniero
kontentigi gxin.

Rilate komercajn ofertojn, ni memorigu, ke delegitoj neniel havas devon
respondi al tiaj sendajxoj, precipe ne al ne-esperantlingvaj.

Centra Oficejo de UEA

***************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
   gazeto!

3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
   instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".
  
***************************************************************************

- R E A G O J -
///////////////

Ne ploru - agu!
===============

Kun intereso mi legis vian artikolon pri la sxrumpado de la esperantistaro
(Eventoj, 1/junio). Sed ekzistas ankaux kuragxiga tendenco: inter 1975-84
la UK-jn vizitis entute 20.827 personoj, IJK-jn 3498. Inter 1985-94 la UK-
jn cxeestis 26029 esperantistoj (kresko: + 25 %!), IJK-jn 3714 gejunuloj
(kresko: + 6 %)!

Walter Klag, Auxstrio

/ / / / /

Kara Walter Klag,

la statistikajxoj estas interesaj kaj tiklaj aferoj. Ni vidu, kiajn
rezultojn ni havus sen la specifaj jubileaj kongresoj en 1987.

Inter 1975-84 averagxa nombro en UK: 2982, en IJK: 349 personoj.

Inter 1985-94 (sen 1987) averagxa nombro: (26029 - 5946) : 9 = 2231
personoj (malkresko 25 %), en IJK: (3714 - 1034) : 9 = 297 gejunuloj
(malkresko 14 %)...

Por havi realan bildon pri la tendencoj, en la statistikado oni forprenas
la plej ekstremajn valorojn kaj de supre kaj de sube. Bedauxrinde mi dauxre
ne vidas la kreskon en tiu periodo, sed reage al apero de tiu nia artikolo,
la revuo "Esperanto" publikigis, ke fine de julio UEA havas je 443 membroj
pli, ol havis en junio de 1994... Ni esperu!

Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

- H I S T O R I O -
///////////////////

Solidareco helpis
=================

Laux mia opinio ne tro multe da esperantistoj interesigxas pri monumentoj
de niaj esp. pioniroj kaj pri ilia historio. Tamen tio, kion mi volas
rakonti al vi, eble interesos vin.

En la jaro 1914 estis konstruita 5-metra monumento al L. L. Zamenhof en
bela kaj simpatia kuracloko Franzensbad (Frantisxkovi Lazne). Estis okaze
de tio granda solenajxo, al nunaj esperantistoj restis nur foto kun kelkaj
linioj pri aspekto de monumento. Pri gxia starigo havis plej grandan
meriton bavara fervojisto Jakob Hehtl, kiu logxis en Franzensbad. Antaux
komenco de la dua mondmilito la naziistoj likvidis gxin, cxar cxio, kio
estis juda, devis malaperi.

De tiu tempo neniam venis ebleco rekonstrui la monumenton, cxar en
Cxehoslovakio dum longa tempo E-o estis subpremita. Nur cx. 1989 j. venis
ideo de Cxeha E-Asocio renovigi la monumenton. Venis petoj al cxiuj membroj
por kolekti monon. Kvankam estis kolektita suficxe granda sumo - laux
tiamaj cirkonstancoj, tamen estis tro grandaj elspezoj por arkitekto ktp.,
kaj la monumento longan tempon ekzistis nur sur papero.

La  prezidanto de AEH (Asocio de E-istoj Handikapuloj) antauxvideme
konstatis, ke per tia metodo la monumento ne renovigxus kaj komitato de AEH
kaj membraro la ideon aprobis, uzis la jaran subvencion de urba ofico, kiun
la asocio ricevis por bona propagando de ilia urbo Slany pere de bele
ilustrita brosxuro. Ne estis la granda problemo prepari kaj organizi
almenaux memortabulon. Dum la unua internacia renkontigxo en la 1991 en
Frantisxkovy Lazne estis la memortabulo dekovrita kaj solene inauxgurita.

Bedauxrinde la membroj de AEH ne tro longe gxojis, ke auxtoro de internacia
lingvo havas en Fr. Lazne denove sian monumenteton post tiom da jaroj.

Subite venis la informo, ke la memortabulo estas rompita, la 10.06.1994.
Komencigxis longa oficado, kvankam la loka polico trovis la junan vandalon,
kiu ebria rompis la tabulon. Pli ol unu jaro pasis, sed ecx tribunalo ne
povas akiri monon de tiu knabo, ecx ne etan punmonon, kiun li promesis
doni. En 1991 kostis la memortabulo cx. 6 mil kronojn, hodiaux cxe sencxesa
prezaltigxo gxi kostis pli ol 13 mil kr., tamen la nova memortabulo estis
jam reinauxgurita. (Vd. Eventoj, 1/auxgusto-95)

Nun leganto de cxi-artikolo demandas: Kaj kie nun AEH prenis la monon? Ni
povas sincere respondi:

Pri la vandala ago disfluis la informo per niaj gazetoj ecx eksterlanden,
kaj AEH ricevis multajn leterojn, kie estis esprimitaj bedauxroj. Kaj ofte
ni trovis en leterkovertoj enmetitajn bankbiletojn, ankaux venis subvencio
de Cxeha E-Asocio, sed cxefe de Raymond Bore el Francio kaj de Londona E-
klubo, ke la asocio ecx ne suficxis danki al cxiuj. Laux mia opinio nur dum
similaj situacioj estas videbla, ke esperantistoj estas unu granda familio,
kiu kapablas, se necesas, helpi unu la alian.

Jarmila Ryznarova

***************************************************************************

- E S P E R A N T O  A P L I K A T A -
//////////////////////////////////////

La 5-a IAKSTE
=============

La 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko okazos somere
kaj auxtune 1996 en Pekino.

Temo de la konferenco: 21-a jarcento: nova periodo de sciencteknika evoluo.

Kadre de la konferenco okazos:

1. Akademia simpozio pri nova koncepto de scienco kaj alt-scienc-tekniko.
2. Ekspozicio de mondaj sciencteknikaj atingajxoj kaj negoca kunveno pri
   teknika intersxangxo kaj varbado de komercistoj kaj inventistoj.
3. Internacia kurso de akupunkturo kaj masagxo.
4. Internacia somera kampadejo por infanoj.

Detalaj informoj cxe:

s-ino Wang Yuchun,
E-Asocio,Akademia Sinica, 52 Sanlihe,CN-100864 Pekino, Cxinio.

***************************************************************************

Esperantlingva eldonejo en Elzaco
=================================

Kreigxis en Elzaco la eldonejo Pirolo, kiu laboras laux la principoj de
TAKE-Esperanto: esti je la dispono de la Esperanto-movado per vendado de
artaj bildkartoj (desegnoj reproduktataj sur kartoj laux malnova gravurarto
de la 16-a jarcento), personigitaj originalaj kalendaroj, ktp. ...

Grandos la reklama efiko pro vendado pli grandkvanta al ne-esperantista
klientaro kun surskriboj du- aux trilingvaj, kompreneble cxiufoje kun
Esperanto. Jam survojas novaj belegaj plumdesegnitaj bildkartoj.

Kontaktadreso:

TAKE-Esperanto 
26, route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio.
Tel./fakso: +33-89-775256

***************************************************************************

Agrikulturi en Esperanto
========================

Okaze de la renkontigxo de e-istoj-agrikulturistoj Internacia Esperanto-
Agrikultura Grupo estis fondita la 20-an de auxgusto 1995 en Siano, Cxinio.

Kontaktadreso:

s-ro Wang Tianyi, 
Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio.
Fakso: +86-29-7218042

***************************************************************************

Heraldika listo
===============

En Doneck (Ukrainio) estas eldonita "Ilustrita vortaro pri heraldiko"
(kompilis Starodubcev N. N.) en la lingvoj rusa, ukraina, angla, Esperanto,
franca, germana, latina. La vortaro entenas cx. 1.000 cxefajn heraldikajn
terminojn kun ilustrajxoj pri cxiu el ili.

340 pagxoj, malmole bindita, kolora kovrilo, 200 x 130 mm. Mendebla cxe:

Starodubcev N. N., p.k. 191, UKR-340000 Doneck, Ukrainio.

***************************************************************************

Kultura Servo en Malagasio
==========================

Sub la nomo UKS agas s-ro Eugene Raveloson, aktivulo jam dum jardekoj en
Madagaskaro. El lia jarraporto 94-95 ni citas:

De septembro 1994 gxis julio 1995 UKS informadis pri E-o al miloj da
instruistoj en liceoj, kolegioj kaj elementaj lernejoj, sxtataj kaj
privataj. UKS okupigxas pri instruado de E-o al profesiuloj-pedagogoj. Tiuj
E-instruistoj transprenos en siaj regionoj la disvastigon de E-o. Sed
necesas unue disponi pri bonaj instruistoj antaux ol klopodi pri enkonduko
de E-o en lernejoj.

UKS senpage instruas perkoresponde al pedagogoj en 20 el 110 departamentoj
de la tuta lando. Por 1995/96 s-ro Raveloson plivastigos la instruadon
ankaux al malproksimaj regionoj. Li devos mem viziti siajn kursanojn dum
siaj laborferioj, per aviadilo, cxar vojoj ofte estas netrapaseblaj. Krom
tio, la malagasaj esperantistoj preparas la Unuan Kongreson de la Hinda
oceano (auxgusto 1996).

S-ro Raveloson estas i.a. la kunordiganta redaktoro de "Esperanto en
Malagasio", komuna bulteno de la aktivuloj en Malagasio.

Tiun grandan laboron s-ro Raveloson faras post la laborhoroj, ofte nokte
kaj dum dimancxoj. Bremsas lin tamen manko de mono. La vivkondicxoj en
Madagaskaro estas treege malbonaj, kaj nenies salajro suficxas por vivi
normale, ecx ne por eviti malsaton. Tiuj, kiuj volas subteni UKS, povas
tion fari per la konto unks-k cxe UEA. Kontribuoj por la bulteno "Esperanto
en Malagasio": per konto emad-e. Kiu deziras ricevi specimenan numeron de
tiu bulteno kaj la plenan agadraporton de UKS, povas skribi al:

H. Bakker, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando.

Adreso de UKS:

Eugene Raveloson, 
Logement no. 387, Cite Analamahitsy 101 Antananarivo,
Rep. Malagasy / Madagaskar.

H. Bakker

***************************************************************************

- L I B R O J -
///////////////

"Ili frenezas, tiuj egiptoj"
============================

Antaux kelkaj semajnoj aperis en Kroatio la bildstria rakonto "Asteriks kaj
Kleopatra". Temas pri la tria granda Asteriks-volumo en esperanta traduko
post "Asteriks, la Gauxlo" (Stuttgart, 1979) kaj "Asteriks, la gladiatoro"
(Zagreb, 1994). Same kiel gxiaj antauxuloj, ankaux la nuna kajero konsistas
el 48 belege presitaj, koloraj pagxoj.

La nova aventuro de Asteriks kaj Obeliks komencigxas per tio, ke Kleopatra
volas montri al Cezaro, ke sxia popolo ne perdis sian geniecon. Tiucele sxi
decidas konstrui grandiozan palacon en Aleksandrio ene de tri monatoj. Six
komisias por tio la arkitekton Numerobis, minacante al li, ke kaze de
malsukceso sxi jxetigos lin antaux la krokodilojn. En sia embaraso
Numerobis ekhavas la ideon vojagxi al malproksima gauxla vilagxo por peti
sian malnovan amikon, la druidon Miraklomiks, pri helpo. Kune kun la druido
kaj ties fortegaj amikoj Asteriks kaj Obeliks la arkitekto revenas al
Aleksandrio. Sed tie lia konkuranto Piramidofis klopodas malhelpi al li ...

La  nova volumo legigxas pli glate ol sia antauxulo "Asteriks, la
gladiatoro". Anstataux "Vere stultaj estas la romianoj" ni nun trovas jen
kaj jen la pli viglan frazon "Ili frenezas, tiuj egiptoj". Bedauxrinde
ankaux en la nova kajero trovigxas deko da lingvaj kaj kompostaj eraroj,
ekzemple "enterpreni" (anstataux "entrepreni", p. 11 kaj 37), "kunstruu"
("konstruu", p. 13) kaj "pri tion" ("pri tio", p. 38).

Laux kredindaj onidiroj el Kroatio Nedeljko Korasicx tradukis la kajerojn
ne el la franca originalo, sed el la kroata versio. Tio povus klarigi la
fakton, ke li evendente ne suficxe atentis pri la lingvaj ludoj de la
originalo.

Unu el la plej belaj spritajxoj de "Ast'erix et Cl'eopaxtre" bazigxas sur
tio, ke la franca "alexandrin" povas esti kaj 12-silaba verso kaj homo el
Aleksandrio. Ecx se en Esperanto la vortoj "aleksandro" kaj "aleksandriano"
ne estas identaj, Korasicx devintus almenaux konservi la aleksandron en la
salutvortoj de la aleksandria arkitekto, skribante ekzemple "Saluton, ho
amik', mi gxojas vin revidi" anstataux "Kara amiko, mi tre gxojas denove
vidi vin" (p. 7).

Malgraux tiu cxi kritiko la legado de "Asteriks kaj Kleoatra" estas suficxe
plezuriga. Kaj ni jam povas antauxgxoji pri la apero de "Asteriks kaj la
Normanoj", anoncita por la jarfino.

Ulrich Matthias

Goscinny/Uderzo: Asteriks kaj Kleopatra, trad. Nedeljko Korasicx, Izvori,
Zagreb 1995, 48 pagxoj, GLD 16,80 + sendokostoj cxe UEA.

***************************************************************************

- A R A N G  xO J -
///////////////////

AEROB-umu
=========

AEROB, Antauxkristnaska E-Renkontigxo en Bratislava okazos inter la 8-a kaj
10-a de decembro en E-Klubo: Racxianska str. 80 (enirejo de la flanko de
tenisludejo), tramoj 3, 5, 7, 11 gxis haltejo "Gasxtanovi hajik".

Partoprenkotizo: 2 USD.

Prezoj: 1 tranoktado kun matenmangxo - 7 USD; tagmangxo - 2,50 USD,
vespermangxo - 2 USD.

En  la  programo: diapozitivoj, amika rondo kun kristnaskaj kantoj,
ekskursoj, renkontigxo kun poeto Eduard V. Tvarojxek, sankta meso, IKUE-
jarkunveno k.a.

Aligxoj cxe:

Alica Komlosxi, 
Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio.
Tel.: +42-7-291604 (21-23 h)

***************************************************************************

Zamenhofa Semajnfino
====================

Kroatia Esperanto-Junulara Asocio invitas vin al Zamenhofa Semajnfino la
16-an kaj 17-an de decembro 1995.

En la programo: montvagado, promenadoj, teatrajxoj, kantado, ludado,
konkursoj. Se vi ne povas mem arangxi tranokton en Zagrebo, anoncu vian
alvenon suficxe frue kaj ni provos arangxi ion.

Pliaj informoj cxe:

Slavica Babinka, 
Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
Tel.: 38-41-424660
Rete: richard.newsum@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

Bydgoszcz: jubileos kunesperantistoj
====================================

Kadre de la jubileo de 650-jarigxo de Bydgoszcz inter la 27-a de aprilo kaj
5-a de majo 1996 okazos la 10-a Cxenerala Konferenco de Monda Turismo,
21-aj  Esperantaj Tagoj en Bydgoszcz kaj 11-a junulara konkurso de
Esperantaj poezio kaj prozo.

Tradicia printempa internacia kultura kaj turisma arangxo, stud-sesio de la
Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj printempa sesio de la
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo.

Atentigo: por vocxdoni dum la Cxenerala Kunveno de "Monda Turismo" oni
devas esti ano de "MT". La partoprenkotizo kun ok tranoktoj, tri mangxoj
tage kaj la programo - 200 zlotoj (cx. 80 USD).

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

"Esperantotur"
ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.
Fakso: +48-52-460082

***************************************************************************

IJK en Germanio!
================

La 52-a Internacia Junulara Kongreso kun la cxef-temo "Formoj de Kunvivado"
okazos en Guntersberge (Germanio) de la 29-a de julio gxis la 5-a de
auxgusto 1996.

"Formoj de Kunvivado" estas vasta temo. Unue, gxi koncernas la vivostilojn
de homoj en diversaj partoj de la mondo. Dum la IJK ni diskutu pri la
kreskanta izoligxo de homoj en multaj grandurboj kaj pri la inversa
fenomeno de tre proksima kunvivado de multaj homoj sur malgrandaj spacoj.

Kotizoj: depende de agxo, kategorio de lando, tempo de aligxo - inter 150
kaj 360 DEM.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Adrian Bourcevet, Forststr. 21, D-31515 Wunstorf, Germanio
Tel./fakso: +49-5031-68382
Rete: Adrian_Bourcevet@forigu.h1.maus.de

***************************************************************************

Venu kaj MIRu
=============

3-a  MIR-o (Mediteranea Internacia Renkontigxo en somerumejo sur la
adriatika insulo Losxinj okazos de la 29-a de marto gxis la 2-a de aprilo
1996 (t.e. antaux IJF) kun la temo: fabeloj.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

KEJA, Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

***************************************************************************

Kulturaj monatfinoj - cxiumonate en KCE
=======================================

En KCE cxiu monatfine okazas interesaj eventoj, kiujn indas nepre ne
preterlasi, se vi trovigxas en atingebla distanco.

En monatfinaj semajnfinoj estas organizataj prelegoj, diskutoj, seminarioj
pri plej diversaj interesaj temoj.

La aligxo al Kultura Monatfino kostas 60 CHF, kaj gxi inkluzivas programon
kaj vespermangxon.

Eblas tranokti cxe la Domparo de KCE (po 15.- / 30.- / 40.- laux la nombro
da litoj en la cxambro), sed nur por 15 personoj. Krome en la urbo ne
mankas junulargastejo kaj moderprezaj hoteloj. Eblas matenmangxi cxiutage
cxe la Domparo, ecx se oni ne tranoktas: abunda matenmangxo kostas 8 CHF.

Fizika adreso de KCE: Str. Postiers 27, sed por korespondajxoj uzu la
posxtkestan adreson:

CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
Tel/fakso: +41-39-267407

***************************************************************************

Internacia E-Konferenco en Tatra-montaro
========================================

La temo de la Konferenco, kiu okazos en Tatra, Slovakio, inter la 12-a kaj
18-a de julio '96, estas Esperanto kaj imperiaj lingvoj en internacia
uzado. Krome, okazos debato kaj vocxdonado por OSIEK-premio.

Informoj, aligxoj cxe:

Jan Goldrich, Sxportova ul. 20, SK-97251 Handlova, Slovakio

***************************************************************************

Infana Kongreseto
=================

Gxi okazos samtempe kun la 81-a UK, sed kvindek kilometrojn sude de Prago,
en la urbeto Rabyne, cxe la bordo de pitoreska riverlago.

Gxia programo inkluzivas kompletan restadon (tranoktoj + 5 mangxoj kaj
mangxetojn tage), du tuttagajn ekskursojn, transporton de kaj al la
kongresejo en Prago. La prezo tamen estos nur cx. 380 guldenoj por la tuta
semajno.

Interesitoj skribu, kun detaloj pri siaj infanoj, al la komisiito:

s-ro Christopher Fettes,
St. Columba's College, Rathfarnham, Dublin 14, Irlando.

***************************************************************************

- M O V A D O -
///////////////

Tritaga Ago-Tago en Romo
========================

De la 6-a gxis la 8-a de oktobro en Romo okazis "Espolingua 95", internacia
ekspozicio pri lingvoj kaj kulturoj, organizita de "La rivista delle
lingue" (Revuo pri lingvoj, itala periodajxo). La arangxo celis prezenti
vastan panoramon pri lernado, instruado kaj profesia uzado de lingvoj.

Estis tri tragoj ricxaj je arangxoj kaj pri novaj metodoj lerni fremdajn
lingvojn, kaj pri la novaj eblecoj, kiujn havas studentoj de la Euxropa
Komunumo, kiuj volas studi en alilanda universitato.

Estis multaj standoj pri la "cxefaj" lingvoj - angla, franca, hispana,
rusa, itala, kaj pluraj lernejoj proponis siajn lingvo-kursojn. Estis ecx
stando de la kanada ambasado en Romo, kiu, krom reklami turismon en Kanado,
proponis kursojn pri la franca kaj la angla.

Dum tri tagoj funkciis ankaux stando de Itala E-Federacio, zorge de la roma
E-Centro, kiu jam pasintjare partoprenis aktive Espolingua 94.

En nia budo, kie videblis ricxa kolekto da E-libroj kaj buntaj afisxoj, oni
disdonis plurajn milojn da diversaj faldfoliojn pri nova unuagrada kurso,
pri koresponda kurso kaj pri la ebleco partopreni internacian kongreson per
stipendio de fondajxo Marelli, magazinoj, prospektoj pri Esperanto.

Espolingua 95 altiris precipe junulojn. Estis tre kontentige, ke pluraj
personoj ne nur prenis la proponitajn flugfoliojn, sed ankaux longe staris
por ricevi pli da informoj, diri propran opinion.

Kompreneble vizitis la ekspozicion ankaux multaj e-istoj ne nur el Romo.
Lastan tagon d-ro Renato Corsetti prelegis pri la novaj eblecoj kaj
materialoj por instrui Esperanton en italaj lernejoj.

Ni povas konstati, ke nia tritaga laboro ne estis vana, cxar pli ol okdek
studemuloj vizitis la unuagradan kurson la postan semajnon, ecx kreante
problemojn pro spacomanko.

Dankon  al kuragxaj kaj senlacaj iniciantoj kaj dejxorantoj: Renato
Corsetti, Lilia Fabretoo, Michela Lipari!

Fabrizio Pagliaroli

Rim: Foto pri la ekspozicio aperis en la antauxa numero

***************************************************************************

Irlandaj euxroparlamentanoj
===========================

La agadgrupo dauxre kontaktas la euxroparlamentanojn informante ilin pri la
neceso kaj eblecoj de neuxtrala internacia lingvo.

Jen kelkaj opinioj de ili:

John Cushnahan, FG/PPE: "Mi ricevis viajn komentojn pri la uzado de
Esperanto kaj mi retenos ilin en la menso, gxis kiam oni diskutos la aferon
en la Parlamento."

Mark Killilea, FF/RDE: "Mi tre interesigxas pri la detaloj de Esperanto,
kiujn vi sendis al mi, kaj placxus al mi doni kiajn ajn subtenon mi povas
al iu rezolucio, kiu petus plian rekonon de tiu lingvo."

Joe McCartin, FG/PPE: "Dankon pro via letero kaj pro la informoj pri
Esperanto. Mi retenos tiujn informojn en dosiero, gxis kiam oni diskutos la
aferon en la Euxropa Parlamento."

Patricia  McKenna, GP/V: "Sciigxu, ke mi sekvos politikon enkonduki
Esperanton en la Euxropan Parlamenton".

Pliajn respondojn de irlandaj kaj alilandaj delegitoj, krome pliajn
informojn, detalojn - se vi estas serioza nenurbabila kunlaboronto - vi
povas ricevi cxe:

Germain Pirlot
Steenbakkerstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio.

Rim: Antauxajn informojn vidu en Eventoj 1/auxgusto-95.

***************************************************************************

Senpaga kurso en la kimra
=========================

Kun plezuro mi povas anonci la aperon de senpaga posxta kurso kun cxiuj
klarigoj en la kimra, la plej vaste parolata membro de la kelta lingvo-
familio. Mari Roberts meritas lauxdon kaj dankon pro sia granda laboro en
la pretigado de la kurso. Gxis nun ekzistis la bona vortareto kimra-
Esperanta de John Wells (1985), sed ne ekzistis presita enkonduko al E-o
pere de la kimra.

Pri la nova kurso, kiun administros E-Federacio de Kimrio, oni faris tri
malsamajn radio-intervjuojn en la kimra kaj du an la angla. Aperis mencio
pri la kurso ankaux en deko da diversaj lokaj jxurnaloj.

Hilary Chapman
8 Vardre View, Deganwy Conwy Gwynedd, LL31 9TE, Britio

***************************************************************************

Kiel oni diras mongole?
=======================

Antaux kelkaj jaroj mi finverkis E-mongolan vortaron kaj pro la manko de
mono gxis nun ni ne povis eldoni gxin. Sed dank' al sencxesa laboro dum tri
jaroj kolektigxis suficxe da mono, kaj la vortaro sukcese aperis. Nun la
mongolaj esperantistoj havas la eblecon lerni la lingvon kun nacia vortaro.

E-mongola vortaro, 192 p, 14x21.5 cm, bindite, cx. 13.000 vortoj, 21 gld.

Sx. Jansangxav
Box 21/797 Ulanbatro, Mongolio

***************************************************************************

"Kion vidante diru mi, ke..."
=============================

La suprajn vortojn diras en sia himno: "Ekstaru" Cxio..." la dana pastro
kaj poeto H. A. Brorson.

La vortoj kantis en la kapo, kiam ni legis alsenditan gazeteltondajxon el
la fino de septembro. Gxi temas pri intervjuo kun la dana EU-parlamentano
Lone Dybkjaer, klun la titolo: "La dana ekmalaperis kiel EU-lingvo". Laux
la  jxurnalisto Lars From cxe Jyllands-Posten (Jutlanda Gazeto) sxi
esprimas, ke certa formulajxo en iu oficiala dokumento fakte signifas, ke
"... la unua pasxo nun estas farita survoje al forigo de kelkaj el la 11
oficialaj lingvoj". Pli poste en la intervjuo sxi diras: "Mi mem apartenas
al tiuj opiniantaj, ke en EU estu komuna lingvo - kaj gxi estu la angla."

Sendube  la  cetere lerta kaj simpatia parlamentano tusxas gigantan
problemon, kiu ekzistos precipe kiam, post iom da tempo, la diversaj centr-
kaj orienteuxropaj landoj igxos membroj de la Unio, kaj sxi pravas dirante,
ke oni jam nun komencu trakti la delikatan problemon - kaj oni faru tion
malkasxe.

Laux la Roma traktajxo la euxropa kunlaboro estas bazita je egala valoro de
la membro-sxtatoj - inklude de la lingva kampo.

La Dubkjaer-a konsilo igi unu solan nacian lingvon komuna EU-lingvo sonas
surface prudente, sed se sxia deziro pri la angla en tiu rolo realigxus,
tute certe aperus veto flanke de la francoj. Tia veto - laux ni - aperu de
cxiuj aliaj landoj.

"Solvo" de la ekzistanta problemo per nacia lingvo - egale kiu ajn - estas
la plej eble malbone pensebla. En tia okazo oni donus tute maljustan kaj
kontrauxnacian favoron al nacia lingvo kaj al ties kulturo, literaturo kaj
tradicioj. Pro tio samtempe diskriminacio fakte okazus rilate al cxiuj
aliaj lingvoj.

Mogens Groth Br-ndby-ster
Mogens Rude Andersen
mllg el Dana Fervojisto, 11/95

***************************************************************************

Imitinda iniciato
=================

Librokuponon por novaj aligxintoj ofertas Japana E-Instituto laux la decido
de ties komitato por mildigi la malfavoran efikon de la lastjara altigo de
la kotizoj.

Tion povus imiti alilandaj organizoj.

el La Revuo Orienta, septembro 95

***************************************************************************

En Bulgario - nova estraro
==========================

Jen listo de nova estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA):

Kiril Popov, prof. - prezidanto;
Dimitar Kalcxev - vic-prezidanto;
Georgi Mihailov - vic-prezidanto;
Petar Todorov;
Jordan Cxaljovski
Stefka Andreeva
Veneta Baleva
Vasil Vutov - sekretario;
Rumjana Budinova - junular-observanto

***************************************************************************

Surprizo en televido
====================

Sabaton, la 28-an de oktobro, mi ekinteresigxis en svisa programo pri la
elsendo por surdaj homoj "Rigardi anstataux auxskulti". Parolanto diris:
"Nun sekvas raporto pri iu asocio, pere de kiu oni povas interkomprenigxi
en la tuta mondo". Kaj oni komencis paroli pri nia internacia lingvo kaj
ties disvastigo en Svisio kaj en tuta mondo. Ili rakontis pri d-ro
Zamenhof, montris bildojn de li kaj de lia logxdomo. Oni povis ankaux vidi
la E-centron "La Chaux-de-Fonds" kaj la klubejon de la E-societo en Zurich.
Dum klub-kunveno oni intervjuis kelkajn personojn, kaj ankaux surstrate
demandis preterpasantojn pri E-o...

Fine oni prezentis iom la gramatikon de la lingvo kaj E-kursojn, interalie
"Mazi  en Gondolando", kaj kelkajn E-gazetojn kaj librojn. La tuta
prezentado dauxris 15 minutojn.

Elisabeth Hlauschek

***************************************************************************

Internaciaj lingvoj en la brita TV
==================================

Mi intencis verki tutan artikolon pri la lastatempa televidajxo Language
Lessons... Al mi gxi impresis pozitive: la tono estis ja frivola, sed E-o
dominis en la materialo. Efektive nur E-on oni vidis aktive uzata, ekzemple
en la E-Centro. Oni ne montris internacian uzon, eble mankis mono; kaj cxu
la E-Centro efektive posedas la videofilmon pri la Jubilea Kongreso?

Kaj granda plezuro estis finfine vidi multajn homojn, de kiuj oni auxdis
nur la nomon: Don Gasper, Brian Sexton, Peter Gospill, Henry Jacob k.a.,
kaj  auxdi,  en gramofondisko, la vocxon de Edmond Privat! Nur la
Interlingua-istoj faris propagandajn asertojn pri sia lingvo. Kaj estis
amuze konstati, ke la kreintoj de Glosa acxe prononcas sian lingvon.

Kaj la plej gratulinda punkto: neniu asertis, ke la angla povas plenumi
cxiujn bezonojn de internacia lingvo!

Geoffrey King
el La Brita Esperantisto, nov/dec '95

***************************************************************************

Studotago en Hago
=================

NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj) jam tradicie okazigas auxtune
studotagon. Preskaux trideko da interesigxantoj kunvenis cxi-jare la 28-an
de oktobro en Hago.

La jaro 1995 estis por ili aparte signifa. La 24-an de majo IEI farigxis
75-jara, la 12-an de septembro estis la 100-a naskigxdatreveno de gxia
fondinto Andreo Cseh kaj, gxuste omagxe al li, la 25-an de julio dum la UK
estis promociita la, en la historio de Esperanto unua instrufilmo: Mazi en
Gondolando.

En la antauxtagmeza parto de la studotago s-ro Oene Hoekstra pruvis per sia
prelego, ke multaj E-lernolibroj sekvis la ideojn de A. Cseh, krom unu,
t.e. la alfabeto. Tion Cseh ne faris, li tuj instruis la parolon.

La "revo" de Cseh havi rektmetodan instruhelpilon por la infanoj realigxis
nur nun per naskigxo de la E-parolanta Mazi. Sed la filmo estas nur parto
de la laboro - tion scias cxiuj. Kiamaniere uzi instrucele, kiamaniere
popularigi gxin? - estis du el demandoj, kiujn klopodis respondi la
partoprenantoj de la studotago en Hago helpe de prelegantoj Katarina
Bodnarova kaj Wil van Ganswijk.

La respondon al alia demando: "Kiel popularigi Mazi inter ne-esperantistoj"
- donis s-ino Mila van der Horst-Kolinska, informante pri la enpenetro de
Esperanta Mazi en la televidan mondon kaj libromerkaton de eldonistoj, pri
la preparoj de la korektita lernolibro, pri la planoj kiel eble plej efike
uzi la Mazi-filmon diverscele.

Mazi ne rajtas halti. Gxi donas al ni unikan sxancon por transdoni la
heredajxon de Zamenhof kaj Cseh al tiuj, kiuj ankoraux ne konas gxin kaj
gxian valoron. Ne mankos laboro. Estas nur demando: kiu, kion, kiel?

Katarina Bodnarova

***************************************************************************

- I L E I -
///////////

Korespondaj kursoj
==================

De pli ol unu jaro, ekkompiligxis cxe TEJO listo de E-aj perkorespondaj
kursoj. Tiu listo estas jam konsiderinde ampleksa, sed alvenis pluraj
antauxe nekompilitaj informoj, kune kun aldonoj/korektigoj. Gxi estu do
plej aktuala, antaux la diskonigo.

Ni petas vian kunlaboron (re)informi nin pri cxiuj tiaj kursoj konataj en
via gepatra lingvo/regiono.

Bonvenas la jenaj informoj: kosto, nivelo (baza, ktp.), nomo de la libro
aux materialo, dauxro, adreso, gxeneralaj kondicxoj. Prefere tiuj informoj
estu en la lingvo de la celatoj, kun traduko al Esperanto.

Nome de TEJO, elkore dankas

James Rezende Piton
a@forigu.turing.unicamp.br
Av. Joao Batista M. do Canto, 257/J2
BR-13031-210 Campinas, SP - Brazilio

***************************************************************************

La kursgvidantoj, instruistojgrandparte respondecas, ke lakursanoj restu en
la movadoankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun
internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso!

***************************************************************************

- K O N K U R S O J -
/////////////////////

Belartaj konkursoj de UEA en 1996
=================================

La Belartaj Konkursoj de UEA ricevas cxi-foje ekstran fascinon pro la urbo,
kie oni kronos la lauxreatojn: Prago, unu el la historiaj metropoloj de
literaturo kaj aliaj artoj. Plian fascinon donas la nekutima grandeco, kiun
oni antauxvidas por la Praga Universala Kongreso. Ankaux la kongresa temo
ligigxas al la kulturo: "Kulturo: valoro aux varo?"

Cxu en tiaj kadroj la Belartaj Konkursoj spertos en 1996 unu el siaj plej
fekundaj jaroj?

Tion esperas la organizantoj, kiuj denove invitas kreemajn esp-istojn al
partopreno en la plej prestigxa kaj vivipova belarta institucio de E-o.

Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj, kaj, escepte de infanlibroj, ne
publikigitaj en presa aux alia formo.

Krome validas jenaj kondicxoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.
Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun temo de la 81-a UK. Tri premioj, el
   kiuj la unua nomigxas "Luigxi Minnaja".

Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Eblas sendi la
   melodiojn surpapere aux sonbende. Tri premioj, el kiuj la unua 
   nomigxas "An-Song-san".

Videofilmo: Temo prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma dauxro 30 min.
   Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Sendo: Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por
poezio,  prozo,  teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar
ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu
plej laste la 31-an de marto 1996. Por videa brancxo oni sendu po unu
ekzemplero gxis la 1-a de julio 1996. Cxion oni adresu al:

Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando.

La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La
vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 IRK por
cxiu brancxo, en kiu oni konkursas.

Premioj: 
--------
Unua premio: 390 NLG. Dua premio: 273 NLG. Tria premio: 156 NLG.
Nova Talento (por la plej bona konkursanto antauxe ne premiita): 273 NLG.
Infanlibro: 819 NLG.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al
UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la
Konkursoj.

Detala regularo haveblas kontraux unu IRK.

***************************************************************************

- R E A G U -
/////////////

Cxu nur hobiumado?
==================

En la germana revuo "Katholisches Digest" (novembro 1995, pagxo 30,
auxtorino: Christa Kroha) aperis artikolo pri "la lingvoj de la mondo" kun
la aserto, ke "la komenca entuziasmo" de la esperantistoj "elcxerpigxis en
hobiumado kaj sekteco". Estus bone, se ankaux vi reagus per legantletero.
La adreso estas: Katholisches Digest, Landhausstr. 82, D-70190 Stuttgart.

Ulrich Matthias
reaga servo de Germana E-Asocio

***************************************************************************

- G A Z E T O J -
/////////////////

Ricevu senpage!
===============

Ricevu senpage 3 sinsekvajn numerojn de la gazeto Brazila Heroldo, kiu laux
la junia numero de la revuo Esperanto "nepe meritas ankaux internacian
atenton". Nur poste vi pensos pri abono.

Brazila Heroldo aperas monate, kun diversaj rubrikoj:

E-movado,  ekonomio, informadiko, kulturo, sporto, turismo, politiko,
scienco, diversajxoj. Suplementoj:

Facila - trimonata gazeto por komencantoj
Panoramo de interlingvistiko kaj
Esperantologio - jara kajero.

Sendu vian nomon kaj adreson al:

Zamenhof Editores, 
Caixa Postal 1887,BR-01059-970 Sao-Paulo (SP) Brazilio

***************************************************************************

- L E T E R O J -
/////////////////

Altestimata s-ro Szilvasi,

... Vi petas informojn el Brazilio, sed kiuj informoj interesas vin? Se mi
scius, eble mi kolektus por vi ilin, sed vi devas diri, kio interesas Vin,
cxar nia lando situas cxe la fino de la mondo. Cxu euxropanojn interesas
nia vivo?

Maria Almada, Brazilio

* * * *

Kara Maria Almada,

estas tre relative, kion oni konsideras "fino de la mondo" (ekz. el via
kontinento versxajne Hungarion...). Sed mi opinias, ke nia Esperantio ne
havas randojn!

Kompreneble euxropanojn (kaj ne nur ilin) interesas la Esperantaj, movadaj
eventoj ankaux de via lando. Cetere Eventoj ne estas nur euxropa gazeto,
gxi estas simple "internacia" kaj ni ege strecxas akiri informojn ankaux el
aliaj kontinentoj, gxuste pro tio, cxar volas malpliigi la gxisnunan
euxropecan trajton (kauxzitan de objektivaj cirkonstancoj).

Do, ni tre volonte akceptus cxiaspecajn informojn de Vi kaj de cxiuj aliaj
ankaux el "foraj" landoj, kontinentoj pri la vialanda E-movado, eventoj,
atingoj, sukcesoj kaj malsukcesoj.

Kun sam-ide-ana saluto

Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

ABONTARIFOJ POR EVENTOJ
=======================

La baza jara abonkotizo por 1996 estas 74 guldenoj, kun aerposxta sendo: 86
guldenoj.

Duonjara abono validas por la periodo julio-decembro (!) por 50 % de la
jara kotizo.

La abonkotizo estas pagebla ankaux al la UEA-kodo: ELLS-S aux rekte al la
redakcio.

LANDAJ KOTIZPERANTOJ
--------------------

Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliott, Pk. 230, Matraville, 2036
  N.S.W.- 74 NLG
Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk.
  7.127.144). - 463 ATS
Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (pgxk.
  000-0265338-43). - 1370 BEF, aere: 1590 BEF
Brazilio: Brazila E-Ligo, Cx. Postal 03625, BR-70084 Brasilia (DF) - 25 $
Britio: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London W11
  4UF, gxirobanka numero: 54 851 0008.- 29.6 GBP, aere: 34.5 GBP.
Bulgario: Raya Androvska, Zk. Ovca Kupel bl. 408. ap. 92, BG-1632 Sofia.-
  1520 levoj.
Cxehio: Hasala Vladislav, pk. 34, CZ-69662 Straznice. - 616 kronoj
Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. (Posxtgxirnumero: 696
  47 37) - 254 DKK, aere: 301 DKK.
Finnlando: Oy Mendoservo, Kivistontie SF-05510 Hyvinkaa,- 199 FIM, aere:
  232 FIM
Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D
  Paris). - 230 FRF, aere: 270 FRF.
Germanio: Alfred Schubert, Pf. 1539, D-82355 Weilheim, (konto 365255-806,
  postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80). - 67 DEM.
Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87. - 1850 Ft, duonjare: 1100
  Ft.
Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3o-7, E-28015
  Madrid. (Bankkonto: 14.011.966 cxe Caja Postal, nome de Federacion 
  Espanola de Esperanto)- 5700 ESP, aere: 6600 ESP
Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210
  Gardabae.
Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk.
  37312204). - 77 mil ITL, aere: 86 mil ITL.
Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku,
  J-468 Nagoya-si. - aere: 5600 JPY
Kanado: Kanada E-Asocio, PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, B.C. - 50 USD
Koreio: Korea E-Asocio, CPO Box 4258, Seoul 100630. - 40.000 uonoj
Kroatio: Kroata E-ista Unuigxo, M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000
  Zagreb.- 29 gld.
Norvegio:  Esperantoforlaget,  Olaf  Schous  vei  18,  N-0572  Oslo,
  posxtgxirokonto 0809 5100318. - 292 NOK, aere: 339 NOK
Nov-Zelando: David Ryan, 26 A Arvin Crescent, Melrose, Wellington 6002.- 76
  NLG
Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137,
  PL-01865 Warszawa. - 57 zlotoj.
Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd. Joao Couto 6,
  R/C-A, P-1500 Lisboa. - 8000 PTE.
Rumanio: - peranto vakas, - 29 gld.
Rusio (kaj eksa Sovetio): Nikolaj Gudskov, pk. 57, RUS-105318 Moskvo.- 20
  USD
Slovakio: peranto vakas, - 29 gld.
Slovenio:  INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SLO-62000
  Maribor, Slovenio. - 29 gld.
Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum
  pl. 455, S-242 94 Horby.- 330 SEK, aere: 380 SEK
Svisio: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen. - 53
  CHF, aere: 62 CHF
Usono: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. -
  aere: 50 USD.
Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. - 39 NLG

Cxiuj aliaj landoj: UEA-kodo ELLS-S, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
Rotterdam, Nederlando. - 74 / 86 gld.

***************************************************************************

- I N T E R E S E -
///////////////////

Camilo Jose Cela kajla hispana lingvo
=====================================

La hispana Nobelpremiito pri literaturo, Camilo Jose Cela, 79-jara, tiel
parolas pri sia lingvo: "Gxia situacio estas bonega, malgraux la atakoj,
kiujn gxi devis elteni. Estas lingvo, kiu ankoraux trovigxas en ekspansia
periodo. Post kelkaj jarcentoj ekzistos en la mondo nur 4 lingvoj: la
araba, la cxina, la angla kaj la hispana. La aliaj estos devigataj limigxi
al folkloro, poezio, amleter-kolektado (...)

Aparte de demografiaj kialoj, la hispana estas lingvo, per kiu sin esprimas
popoloj, kiuj ankoraux ne tute evoluigis sian kulturon. Ilia kultura
estonteco postvenos. La germana kaj la franca estas tre maturaj lingvoj,
kiuj preskaux plenumis sian ciklon. Ili glore falos, samkiel la latina."

laux Heroldo n-ro 14/95
(el "Le Figaro", 30.03.95)

***************************************************************************

Cxu ekzistas komuna pralingvo?
==============================

En  la  lingvoscienco  laux la gxenerale akceptitaj metodoj lingvo-
historiistoj  komparas vortojn, kiuj similas en pluraj lingvoj. Ili
konstatas  lauxlegxecon,  ekz.  sontranslokadojn, kiel similaj vortoj
sxangxigxas ene de subgrupoj de pli granda lingvokomunajxo, kaj sercxas
komunan devenon. Tamen cxar la vortsonoj relative rapide sxangxigxas, oni
povas esplori pere de tiu metodo de la kompara lingvistiko ne pli ol 10.000
jarojn de la pasinteca lingvo-evoluo.

Por pli profunde esplori en la pasinteco lingvoesploristino Nichols de la
Universitato de Kalifornio evoluigis novan metodon, pere de kiu oni ne
komparas vortojn, sed gramatikajn strukturojn. Ekzemple, la hindoeuxropaj
lingvoj uzas antauxvortojn, dum en multaj aliaj lingvoj vorteroj kun
kompara funkcio estas cxefe cxe la vortfino. Tio validas, ekz., por la
hungara lingvo, kiu ne estas hindeuxropa kaj estas parenca al la mongola.
Cxe la cxina do la akcento havas multe pli grandan gramatikan signifon ol
cxe la hindeuxropaj lingoj.

Tiaj bazaj strukturoj de la lingvo, opinias Nichols, sxangxigxas multe pli
malrapide, ol la vortsonoj. Esplorado de ili ebligas pro tio ankaux
enrigardojn  en  la  gxis nun ne alireblajn fruajn stadiojn de la
lingvoevoluo. Multaj samfakuloj konsentas, ke tio estas priatendinda kaj
sekvinda nova principo, ecx se en detaloj multo cxiam ankoraux estas
pridisputata.

Johanna Nichols esploris per sia metodo gxis nun proksimume 300 vivantajn
lingvojn, pri kiuj jam aperis gramatikoj. Cxe tio sxi venis al la konkludo,
ke komunhoma pralingvo, se gxi entute iam ekzistis, devus esti nun almenaux
100.000 jarojn agxa.

Evgeni Georgiev
mll el Monato, aprilo 95

***************************************************************************

- E S P E R A N T O  E N  R A D I O -
///////////////////////////////////////

Perloj
======

La E-redakcio de Radio Vieno, ORF planas eldoni duonjare brosxurforme la
plej interesajn elsendajxojn. Ni nun varbas abonantojn. Se vin interesas
tiu cxi eldonajxo, aux vi volas aperigi reklamon de via firmao, ni petas
urgxe kontakti nian redakcion. Pri tarifoj oni informos vin skribe.

Atentu pri titolo "Perloj"! Ili vere estos perloj, kiujn ni volonte
kolektos kaj uzos por instrui nian belan lingvon. Krome vi ekkonos pli
multon pri nia laboro, kaj eble ankaux pri laboro de alilingvaj redakcioj
de ORF.

El perloj fareblas festeno, do vi povos fari vian propran E-festenon per
niaj perloj!

Prof. K. Fetes-Toszegi, redaktoro
ORF, E-redakcio, A-1136 Vieno, Auxstrio.
Fakso: +43-1-878783630

***************************************************************************

- A N O N C E T O J -
/////////////////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj!
=================================================

La prezidanto de KEL, s-ro Dalibor Brozovic prezentas novan libron de
Nikola  Rasxicx: "Rondo familia" la 20-an de decembro je 19.00 en
Palmoticxeva 17, Zagrebo.

***

Albania sekcio de ILEI informas pri sia aktuala adreso: Albanaj Esperanto-
Instruistoj, Poste Restante, Tirane, Albanio

***

Ne nur eblas informigxi pri Berlinaj arangxoj en la Berlina Kalendaro, sed
ankaux legi Berlinan Informilon, monate aperantan bultenon de la Esperanto-
Ligo Berlin. Gxi trovigxas:
http://fub.46.zedat.fu-berlin.de:8080/axngela/bi/

***

Mi estus danka se iu instruus al mi hungarajn infanajn ludojn, kiuj mi
bezonas al miaj E-kursoj. Luiz Alberto de Oliviera Coelho, Rua Moreira
Cesar 220, BR-25850-000 Paraiba do Sul (RJ), Brazilio.

***

Tutmonda  Ekumena  Ligo  (TEL), Internacia Asocio de bibliistoj kaj
orientalistoj (IABO) kaj Biblia Revuo - Hoc Facite sciigas pri sia nova
adreso: I-48010 Madonna Degli Angeli/Ra, Italio, aux C.P. 177, I-48100
Ravenna, Italio.

***

Mi jxus ekuzis novan servilon, kun Netscape. Mi sercxis novajxgrupojn kun
la vorto "esperanto". Aparte de s.c.e, a.t.e, a.u.l.e.m, mi trovis
"fido7.esperanto". Neniu artikoloj aperis, sed mi scivolas, kio estas la
temo de tiu grupo? Zervic19@forigu.starnetinc.com

***

Mi estas 28-jara el sud-okcidenta Germanio kaj mi sercxas kontakton al
junaj esperantistoj, kiuj vojagxemas kaj kiuj eble vizitas la Internacian
Semanjon en Wetzler aux kiuj partoprenos la Uk-n en Praha aux la IJK-n en
Gotersberge venontjare. Mia adreso: h540@forigu.msmail.temic-hn.de

***

Dez. E-tradukojn de folkloraj kantoj (kun muziknotoj aux en kasedoj) por
instrui en E-kursoj Luiz A. de O. Coelho, R. Moreira Cesar, 220, Paraiba do
Sol-RJ, BR-25850-000, Brazilio.

***

La verkon de Rose dos Anjos "Ha, se mi scius. Atestajxoj de diversaj
spiritoj" intersxangxus por libroj, distribuotaj al E-sekcioj de braziliaj
bibliotekoj publikaj: Ivo Pinto Magalhaes, rua Dr. Oswaldo Cruz, 195, Tres
Rios-RJ, BR-25800-000, Brazilio.

***

"Hejmpagxo" de Kanada E-Asocio troveblas cxe la adreso:
http://www.sentex.net/exngcorp/kea/

***************************************************************************

- M O V A D A  H U M U R O -
/////////////////////////////

Tamen ne ploru, agu!
====================

Post la entombigo de konata e-isto en granda urbo jxurnalisto rimarkis
prezidanton de landa sekcio, kiu ege ploras. La jxurnalisto demandas lin:
"Cxu tiel vi ploras, cxar via bona amiko iris sian lastan vojon?" "Ne",-
respondis la prezidanto, - mi ecx ne konis lin persone. Mi nur ploras, cxar
nun tri gravaj kluboj dissolvigxis. Li estis la lasta membro en tiuj tri
kluboj."

***************************************************************************

EVENTOJ-0090
Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
===================================================

A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj:  Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov,
           Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag

La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************

Viaj komentoj kaj kunlaboro estas tre bonvenaj!

Szilv si L szl˘
eventoj@forigu.odin.net