EVENTOJ - 095 - 1/februaro 1996
*******************************

Karaj legantoj
==============

La prestigxo, famo de Esperanto dependas cxefe de la kvanto de nia
propagando, reklamo. Manieroj por gxi estas multaj. Iuj kostas grandan
sumon, aliaj neniom.

Aldone al tiu cxi numero vi trovas malgrandan suplementon, donaceton,
memgluan folion kun surskribo "Esperanto", glueblan al interna surfaco de
auxtomobilaj fenestroj, aux al ajna vitra surfaco.

Gxi mem sola ne solvos la propagandon de Esperanto, estas nur unu el la
eblecoj. Ni petas, uzu gxin, kaj ne metu al la tirkesto kriante: "Ankaux
tiaajxon mi havas!" - Se vi mem ne havas auxtomobilon, donacu, gluu gxin
al la auxto de iu via konato! Gravas, ke gxi estu uzata, la vorton
"Esperanto" vidu kiel eble plej da homoj!

Se vi bezonas pliajn ekzemplerojn, vi povas ilin ricevi de ni. (8
ekzempleroj kostas 10 dolarojn). Ni esperas, ke tiu cxi nia servo povas
iom kontribui al la diskonigo pri la ekzisto de nia lingvo.

Laszlo Szilvasi, red.

**************************************************************************

Oni tro facile cedas...
=======================

En la n-ro 083 de Eventoj, 1/auxgusto '95, mi legis artikolon "Fiaskoj kaj
renaskigxo en Bulgario", verkita de la prezidanto de BEA prof. d-ro K.
Popov.

En tiu artikolo oni sciigas pri kelkaj Esperanto-aferoj, kiuj fiaskis. Mi
komentarios  nur pri "la mondfama Esperanto-kursejo en Pisanica ne
funkcias". Tiu Esperanto-kursejo estis tiel fama, ke en nia lando Hispanio
plurajn fojojn mi auxdis pri gxi. Do, mi decidis gxin viziti dum
antauxvidita vojagxo al Bulgario. Estus preferinde, ke mi ne estus irinta
tien. Mi estis konsternita, rigardante la staton, en kiu trovigxis la
forlasitaj auxtobusoj, kiuj iam alportis al Pisanica ent uziasmajn homojn,
amantojn de Esperanto. Ili rustas kaj putras ekstere sen iu ajn sxirmilo.

De antaux longe finigxis la Esperanto-kursoj, kaj nun gxi funkcias kiel
malbonkvalita hotelo, de kiam la urbestro de Smoljan alproprigis la
Esperanto-kursejon. Nek ekstere, nek interne iu ajn zorgas kaj cxio iom
post iom difektigxas. En mon taro kaj en tre bela loko la statuo de
Zamenhof, kiu trovigxas en la korto de la E-kursejo, kaj la verda
kvinpinta E-stelo sur la tegmento de la konstruajxo estas la mutaj
atestantoj de plej bona pasinta tempo por Esperanto.

Mi estis informita ankaux pri simila afero apud Sofio. En montaro Vitosxa
ekzistas monto-domo "Esperanto", kiu estis forprenita de BEA far la
urbestro.

Multaj bulgaraj esperantistoj plendas pri tiuj maljustaj decidoj, sed,
laux  mia opinio, ili tro facile submetigxas al decidoj de urbaj
respondeculoj. Nun, oficiale, totalismo malaperis, kaj cxiuj homoj rajtas
suficxe libere sin esprimi.

La sxtato ne estas cxiopova, kaj oni devas gxin alfronti, kiam gxi agas
trude! Se esperantistoj estas forpelataj, oni devas fari internacian
kampanjon,  por  ke  la oficialaj bulgaraj instancoj alfrontu sian
respondecon.

Cxu oni ne povas ankaux kontakti UEA, kiam tiom gravaj aferoj okazas, por
ke gxi okupigxu kaj trovu konvenan solvon? Protestoj cxe bulgaraj
ambasadejoj en la mondo fare de esperantistoj certe havos ehon en la
bulgara registaro, kaj devos atentigi pri la problemo. Oni povus fari
ankaux kampanjon por rikolti monon en internacia nivelo, informante detale
pri la nuna situacio, kaj la gravaj konsekvencoj por la Esperanto-movado
pro malapero de E-kursejo en Pisanica.

Dum mia restado en Bulgario mi partoprenis kiel gasto BEA-kongreson en
Koprivsxtica. Cxiuj debatoj dum la kunvenoj estis bulgarlingvaj. Kelkaj
eksterlandanoj, malmultaj, kiuj cxeestis, kiel mi, komprenis nenion. Ni
cxiuj scias, ke Esperanto -Kongreso estas escepta okazo por praktiki la
internacian lingvon, ecx se estas nacia kongreso. Mi partoprenis en multaj
naciaj kaj internaciaj kongresoj, kaj neniam antauxe mi ekspertis ion
similan. Precipe, ke en Bulgario tradicie estas m ultaj kaj tre kleraj
esperantistoj.

Marteno (Martin Bustin Benito, Hispanio)

**************************************************************************

LKK por UK-1999
===============

Post la vocxdonado, en kiu la plejmulto de membroj de E-Ligo Berlina
decidis inviti UK-on de Esperanto por unu el la jaroj depost 1999 al
Berlin,  la  estraroj  de la E-Ligo de Berlino, Germana E-Asocio,
Brandenburgia E- Unuigxo kaj de la E-Jun ularo Branderburgio-Berlino en
oktobro preparis la fondon de Provizora LKK.

En la unua parto de arangxo estis proponitaj fare de la estraroj membroj
por la LKK. Oni akceptis la informon, ke UEA, kiu jam oficiale informigxis
pri la decido de la berlinaj geesperantistoj, favorus por Berlina UK la
jaron 1999.

En la dua parto de la arangxo, kiun gvidis la de cxiuj volonte akceptita
prezidanto de la Provizora LKK prof. d-ro Bengt-Arne Wickstrom, estis
priparolitaj la taskoj de la LKK-membroj kaj la unuaj pasxoj de la
Provizora LKK.

Fritz Wollenberg el Berlina Informilo, decembro '95

**************************************************************************

Kiel pagi al IJK?
=================

Eksterlandaj partoprenantoj de la 52-a Internacia Junulara Kongreso de
GEJ/TEJO en Guntersberge de la 29.07. gxis 05.08. prefere pagu siajn
kotizojn al jena konto: "Germana Esperanto-Junularo, Postbank Dortmund,
Kto 1352 42-467, bankokodo 4 40 100 46" aux al UEA-konto geju-h de GEJ.
Bonvolu cxiam indiki vian nomon kaj la pagcelon.

Marko Lins, GEJ a2616351@forigu.smail1.rrz.Uni-Koeln.DE

**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Internacia konferenco pri Scienco kaj Tekniko
=============================================

Sankciite de Sxtata Scienca kaj Teknika Komisiono de Cxinio, la Kvina
Internacia  Akademia  Konferenco  pri Scienco kaj Tekniko (IAKSTE),
auxspiciata de Cxina Akademio de Sciencoj, okazos en Pekino inter la 2-a
kaj 7-a de septembro 1996.

Temo: La 21-a jarcento - nova periodo de scienca kaj teknika evoluo.

Funkcios jenaj grupoj:

* prosperigo de sxtato per scienco kaj tekniko;
* informadiko;
* materiala scienco;
* spaca scienco;
* cxina tradicia kulturo kaj sciencteknika modernigo;
* Yijing kaj natura scienco;
* medicino kaj nemedikamenta kuracado;
* internacia homa scienco; pri scienco pri homa korpo;
* kunlaboro inter Esperanto kaj ekonomio-komercado.

Krome okazos ekskursoj, internacia akupunktura kurso k.a. Laboraj lingvoj:
Esperanto, angla kaj cxina. Kotizo: 350 USD. Eblas rabatoj por altnivelaj
disertajxoj aux elstara kontribuo.

Logxado: 30, 50 100 USD laux kategorio. Informoj, aligxoj (gxis la fino de
aprilo!) cxe:

Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio cxe Cxina Akademio de Sciencoj,
52 Sanlihe, Beijing CN-100864, Cxinio. Fakso: +86-10-859-1095

**************************************************************************

Asocio NBN
==========

La Asocio por Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, NBN sukcesis
realigi antaux la fino de la 1995 tri celojn, kiujn gxi estis taskinta al
si:

* La membronombro de la Asocio por la Enkonduko de NBN kreskis al super
 350 membroj (en pli ol 50 landoj).

* Pli ol 2.000 NBN-nomoj nun estas oficialigitaj per Decidoj (entute 145)
 de la estraro de la Asocio.

* Pretigxis speciala "repertorio" de la 1400 NBN-nomoj de la Decidoj 1
 gxis 100,  en  kiu  tiuj nomoj estas indikataj laux la speciala
 klasifadmetodo de NBN; kun cxiu NBN-nomo ankaux estas citata la responda
 nomo de la scienca nomenklaturo.

En 1996 la Asocio festos sian 25-jaran ekziston kaj sian 10-jaran
oficialecon.

"Nova Biologia Nomenklaturo" estas speciale ellaborita nomsistemo, kiu
uzas Esperanton por formi nomojn de bestoj kaj plantoj. En pluraj medioj
de sciencistoj kreskas la intereso por tiu nova metodo. La Asocio uzas
kvar lingvo jn, sed Esperanto estas la cxefa. Adreso de la Asocio:

Hertendreef 12, B-2920 Kalmthout, Belgio

inf.: WDS

**************************************************************************

CQ, CQ de F9ED
==============

ILERA, Internacia Ligo de E-Radioamatoroj kunigas la radioamatorojn,
uzantajn la neuxtralan Internacian Lingvon. (La lasta aligxinto havas la
membronumeron 531). Sed ekzistas ne nur individuoj, sed ankaux kluboj, ecx
apartaj societoj...

En 1926 estis kreita la tiam fama IRA, Internacia Radio-Asocio, iniciatita
de pioniroj de la nova scienco "radio", i.a. de d-ro Pierre Corret (F8AE),
prof. Rene Mesny, Eugen Aigsberg ktp.

La saman jaron oni fondis la radioklubon de francaj esperantistoj.
Bedauxrinde kelkajn jarojn poste ambaux asocioj malaperis, - pro la milito
la revo prokastigxis.

Dum la 60-aj jaroj laux iniciato de auxstria radio-amatoro Rudolf Bartosch
OE3RU pluraj radio-amatoroj tra la mondo reprenis la ideon... kaj en 1970,
dum la viena UK kun la helpo de la auxstria prezidento Franz Jonas estis
fondita ILERA.

La franca sekcio dum 18 jaroj funkciis kiel "neformala" asocio. En 1988
laux la konsilo de Andre Cuny F8MD (eminentulo cxe la ministerio de PTT)
la grupo oficiale registrigxis sub la nomo GEPRAF. Ni elektis nian
oficialan sidejon cxe la kas telo de Gresillon, kaj en 1988 ni akiris la
kluban voksignon FF6ESP, kiu poste igxis F5KSP. GEPRAF aligxis al la landa
radio-asocio REF en 1989. Nun la nacia asocio transformigxis kiel
federacia unuigxo de diversaj radio-amatoraj asocioj (t iuj de fervojo,
pri kosmo, radiogoniometrio, blinduloj ktp). La 28-an de majo 1995 nia
prezidanto J. Noel F6ILR dum la jarkongreso de REF-UNION subskribis la
aligxan dokumenton.

Tiel, ni nun estas kunlaboranta asocio de la grava "rekonite publik-utila
asocio" kaj la franca sekcio de IARU (Internacia Radioamatora Unuigxo).

Henri Chaisnot, F9ED sekretario de GEPRAF 3 rue E. Manet, FR-49070 St
Lambert la Potherie, Angers, Francio

**************************************************************************

Esperantaj auxtoj en Kauxkazo
=============================

Du "Esperantaj" auxtoj trafikas en urbo Socxi (Rusio), distribuante
glaciajxon kaj aliajn varojn tra la plej longa urbo sur la kontinento
Euxrazio: 145 km laux la kauxkaza bordo de Nigra maro. Sur la auxtoj
estas tekstoj en du lingvoj - Esperanto kaj la rusa.

el Ruslanda Esperantisto, dec/95

**************************************************************************

Plant-nomaro kun 3500 specioj
=============================

Rondo de Esperantistaj Flauxristoj, REF preparis E-lingvan nomaron de pli
ol 3500 plantspecioj. Gxis nun estas haveblaj la franca-Esperanta,
germana-E, nederlanda-E vortlistoj, kaj ankaux la angla-Esperanta baldaux
pretigxos.

La listo estas acxetebla kontraux nur 10 DEM cxe:

Bernhard Eichkorn,
Romausling 20, DE-78052 Villingen, Germanio

**************************************************************************

Nova dulingva kulturorgano
==========================

El bulgara urbo Karlova (apud Plovdiv) ni ricevis numeron 1 de gazeto
Espero, eldonita kunlabore de i.a. E-centro por scienc-teknika informado,
E-sekcio de ekologia akademio kaj kristana kulturkleriga societo. Tiu
numero 1 estas plene bu lgarlingva, sed la redaktoro, pat. ingx. Bojxidar
Leonov, petas kontribuajxojn en Esperanto, precipe pri: mangxaj kutimoj,
popolkantoj,  festaj  solenajxoj kaj religi-edukado, sed ankaux pri
interlingvistiko, ekologio, medicino ktp.

Li planas gazeton dulingvan, uzotan i.a. por montri al la ne-E-legantoj
Esperanton aplikatan.

el Norvega Esperantisto, decembro 1995.

**************************************************************************

Disertajxo pri turismo
======================

"Kelkaj demandoj de lingva komunikado en turismo" (A turizmus nyelvi
kommunikaciojanak egyes kerdesei) estis la titolo de disertajxo de Oszkár
Princz, kion li defendis kun noto 5 (elstara) cxe la fino de supera faka
specialigxo pri turismo .

La disertajxo baldaux estos akirebla ankaux en Esperanto. Kontaktu:

Oszkar Princz
pk 193, H-1368 Budapest, Hungario.

**************************************************************************

Homeopatia kongreso
===================

Kadre de la jxus okazinta 55-a Homeopatia Tutamerika Kongreso, realigita
en Havano, d-ro Izao Soares el Brazilio prezentis prelegon pri Esperanto
kiel komunikilo inter homeopatoj. Emfazendas, ke E-o estis unu el la
oficialaj lingvoj de la Kongreso kaj en gxi estis prezentitaj 2 sciencaj
laborajxoj de kubiaj homeopatoj.

Atilio Orellana Rojas
cc 1428, RA-5000 Cordoba, Argentinio

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Cxe la Hirunda Nesto, apud la Urso-monto...

Jalta Internacia Semajno
========================

Jalta - mirinda urbo, kie renkontigxis ne nur estroj de sxtatoj,
efektivigxis ideoj pri Unuigxintaj Nacioj, sed pli ol cent jaroj vivas E-
movado... En pitoreska urbeto Gurzuf surborde de la Nigra maro, kun
ekskursoj al kastelo Hirunda Nesto , Livadia, Massandra, Voroncovskij
palaco, Urso-monto. Kun distroj, koncertoj, boatado...

La Semajno okazos inter 23-a kaj 30-a de junio 1996.

Kotizoj, depende de tempo de aligxo (unua periodo - gxis la 01.05.96),
lando kaj kategorio de logxado (kun aux sen mangxado) varias inter 5 kaj
125 USD. Infanoj, junuloj gxis 18 jaroj pagas duonon de la kotizo.

Aligxoj, informoj cxe:

Ogorodnikova Tatjana Nikolajevna,
str. 9 majo 121-7, UA-334264 Krimeo, Gurzuf, Ukrainio

**************************************************************************

FESTO en Francio
================

Jam de longaj jaroj JEFO ne organizis renkontigxojn en Francio...

Jen  finfine la okazo francumi esperantlingve, esperantumi francie,
unuvorte FESTI!

FESTO, de la 16-a matene gxis la 19-a de majo vespere, 4 tagoj sen-temaj
por babili, promeni, danci, kanti, ridi, kafoklacxi...

Kunportu  viajn  muzikilojn,  kantarojn, promensxuojn, ban-kostumojn,
vitaminojn... Kontribuu per prelego, kurso, spektaklo ktp.. Rabato eblas
laux bezonoj de la LKK.

Sen temo ne signifas sen programo: FESTO konsistas unue el vizitoj kaj
ekskursoj; estos ankaux koncertoj (Kanzona, rok-gxaza), kursoj (pri
Esperanto, la franca, popol- kaj rok-danco, jogo...), prelegoj kaj
diskutoj diversaj.

Kotizoj: depende de la tempo de aligxo inter 38 kaj 57 NLG, logxado (en
4-6-litaj cxambroj) - po 60 NLG por nokto, mangxado - cx. 20 NLG tage.

Plia informo, aligxoj cxe:

Pascal Lecaille,
B.P. 3019, F-69394 Lyon Cedex 03, Francio.
Tel.: +33-72-360714
Fakso: +33-99-350944 (al Tony Guyot)
Rete: Rozenn.Texier@forigu.ens-lyon.fr

**************************************************************************

Flauxrista Semajno
==================

De la 27-a de majo gxis la 2-a de junio okazos la 12-a Flauxrista Semajno
en "Centre de Mittelwihr", Francio.

La Centro situas en belega naturricxa regiono, kie ni ne nur okupos nin
pri nia flornomaro plurlingva, sed cxiutage okazos ekskursoj por gxui la
tiean ricxan sovagxan floraron kaj la naturon gxenerale.

Interesigxantoj bv. turni sin al:

Ru Bossong,
Floraplein 23, NL-5644 JS Eindhoven.
Tel: +31-40-2114162

**************************************************************************

La 37-a Internacia Fervojista Skisemajno
========================================

La tradicia arangxo okazos en Kouty nad Desnou (Cxehio), en montaro
Jeseniky inter la 18-a kaj 24-a de februaro kun elektebla aldona turisma
programo en Prago inter la 15-a kaj 18-a de februaro kaj en Brno inter la
24-a kaj 28-a de februaro .

Aligxiloj, detala informo cxe:

Petr Chrdle,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio

**************************************************************************

Bonvenon en la farmejo-fericentro!
==================================

La dimancxa arangxo okazos la 30-an de junio 1996 en Cetre Vacances Riezes
Cul-des-Sarts.

En la programo: vizito al la bieno, muzeoj, ks.

Eblas rezervi cxambrojn en studenta lernejo por tranoktado - entute kun
mangxoj kaj logxado - 2.000 BEF aux 100 DEM. Detaloj, aligxoj cxe:

APE-1996,
Rue des Glacieres 16, B-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio.
Tel.: +32-60-370311

**************************************************************************

KosmologiaEsperanto-Semajno
===========================

La Kosmologio de Martinus. Esperanto-Semajno ekde la 11-a gxis la 17-a de
auxgusto 1996 en Danio. La kosmologio montras, ke ekzistas psikaj
naturlegxoj pri pensado. Scio pri tio ebligos al la homo ekregi sian
menson kaj estonte krei mondreg non surbaze de kosma logiko kaj humanismo.
Petu senkostajn brosxurojn kaj provekzempleron de la revuo Kosmos cxe:

Martinus-Instituto,
Mariendalsvej 96,DK-2000, Kopenhago F , Danio.
Tel.: +45-3834-6280
Fakso: +45-3834-6180

- Nenia unuigxo aux membreco! -

**************************************************************************

Plena monata kalendaro
======================

Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. Por ke cxi-
kalendaro estu la plej kompleta, bonvenas cxiaj sciigoj.

* 01.03. Koreia Tutlanda Renkontigxo. Inf: Korea E-Asocio, CPO Box 4258,
 Seoul KR-100 630, Koreio. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

* 02-03.03.  JES-skisemajnfino en Meiringen. Inf: Claudia Gessler,
 Schutzenrain 22, CH-3042 Ortschwaben, Svisio.

* 03-09.03. Studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj, Nitra. Inf:
 Trida A, Hlinka 1, SK-94901 Nitra, Slovakio. Rete: evpol@forigu.unitra.sk.

* 06-08.03. Kolokvo "La lingvoj kaj ties bildoj", Neuchatel. Inf: Mireille
 Grosjean, CH-2416 Les Brenets, Svisio.

* 07-09.03. Dua Nacia Kongreso de E., Havano. Inf: KEA, Pf. 5120, CU-10500
 La Habana, Kubio.

* 07-10.03. EOLA-8 (E-o Lingvo de Arto). Inf: Alla Fridman, ul. Kedishko
 21a-10, BY-220023 Minsk, Belorusio.

* 08-10.03. 2-a Junulara E-Semajnfino, Philadelphia. Inf: Joseph Truong,
 624 Second St. Lancaster PA 17603-5114 USA. Rete: jtruong@forigu.loyola.edu

* 14-17.03. 12-a Internacia Simpozio pri E. kaj Turismo, Poprad, Slovakio.
 Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz,
 Polio.

* 15-16.03. Semajnfina seminario, Bietigheim-Bissingen. Inf: CHS Kreis
 Ludwigsburg, Robert-Franck-Allee 9, DE-71638 Ludwigsburg, Germanio.

* 15-17.03. Porinstruista seminario, Heerlen. Inf: NGGE, Middenweg 587,
 NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando.

* 15-17.03. Vintra E-Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Esperanto,
 SK-058 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio.

* 15-17.03. Porinstruista seminario, Heerlen. Inf: Nederlanda Grupo de
 Geinstruistoj pri E-o,  Middenweg  587, NL-1704 BH Heerhugowaard,
 Nederlando.

* 16-17.03. 9-a renkontigxo de Katolikaj E-istoj, Gazzada. Inf: Centro de
 Katolikaj Esperantistoj, p. Duomo 16, IT-20122 Milano, Italio.

* 16-23.03. TEJO/KER Seminario, Conamara, Irlando. Inf: TEJO, Nieuwe
 Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: dhealy@forigu.vax1.tcd.ie
 / Tel.:+353-1-8324087

* 21-28.03. Printempa Festivalo, Budapest. Inf: Espertur, H-1368 Budapest,
 pf. 193., Hungario.

* 22-23.03. Literatura Seminario, Karlskoga.Inf: L. Andreasson, Sodra
 Rorum pl. 455, SE-24294 Horby, Svedio.

* 23-24.03. Kultura Monatfino en KCE: Foliumante cent jarojn de E-teatro.
 Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

* 23-24.03. Seminario de Sveda E-Instituto, Karlskoga. Inf: Martha
 Andreasson, Sveda E-Instituto, Lilla Tolsereds vag 2265, SE-425 42
 Hisings, Svedio.

* 28.03-14.04. Ekspozicio "De Komenio gxis Zamenhof", Cxeha Kultura Centro
 en Varsovio, Warszawa, Marszalkowska 77/79, Polio.

* 29-31.03. Internacia Deklamkonkurso honore al Julio Baghy, Papa. Inf:
 Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Anna ter 1, HU-8500 Papa, Hungario.

* 29-31.03. Tutkalifornia E-Konferenco, San-Francisko. Inf: Charles
 Galvin, 121 Cortland Ave., San Francisco, CA 94110, Usono.

* 29.03-02.04. 3-a MIR-o, Losxinj. Inf: Kroata Esperanto-Junulara Asocio,
 HR-41000 Zagreb, Amrusxeva 5/1, Kroatio. Rete: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr

* 30-31.03. Stud-semajnfino en Bergen aan Zee. Inf: Jeanette Bosse, Petrus
 Donder str. 23, NL-5613 LP Eindhoven, Nederlando.

* 30.03-06.04. Sxipe sur Rejno. Inf: Peter Parren, Heimansstraat 18,
 NL-6285 AM Eupen, Nederlando.

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Argentinio: komuna landa organizo
=================================

En kunveno la 9-an de decembro '95 cxe Buenos Aires Esperanto-Asocio oni
decidis, ke la Ligo estu la sola nacia esperanta organizajxo, kaj ke la
membroj de Argentina Esperanto-Asocio al gxi aligxu.

Tio akordigxas kun la propono, farita de d-ro Wells, tiama prezidanto de
UEA, la 23-an de auxgusto de 1992 dum la renkontigxo en Buenos Aires kun
reprezentatnoj de AEL kaj AEA.

Li ne trovis motivojn por la ekzisto de 2 landaj asocioj kaj proponis, ke
la membroj de AEA aligxu al la Ligo...

La rezolucio venas klarigi miskomprenojn kaj montri, ke la argentina
movado cxiam marsxas sur pozitivaj reloj. Niaj energioj estas por la
pligrandigo de nia rondo per atingo de novaj esperantistoj.

Enrique Kohei
redaktoro de Argentina Esperantista Revuo

**************************************************************************

Internacia E-studejo en Bydgoszcz - 1996
========================================

En "Internacia Kultura kaj Turisma Centro" eblas iam ajn en la jaro lerni
aux studi E-on, turismon kaj kulturon. Niaj E-instruantoj tre volonte
laboras kun eksterlandaj gastoj. Unu tago de instruado kostas nur 5 USD,
cxu por individuo, cxu grupeto, cxu tuta grupo - do ju pli multe da
studantoj samtempe, des malpli alta la kosto po persono.

Kunlabore kun IEI en Hago ni proponas ankaux la plej malmultekostajn E-
kursojn por komencantoj kaj progresantoj; ili okazadas cxiusemajne (lundo
- vendredo) kaj kostas 20 USD po persono (Cseh-metoda kurso, kvar
tranoktoj kaj kultura progra mo). Dum la restado eblas ankaux sekvi la
video-kurson "Mazi en Gondolando" kaj rigardi aliajn E-filmojn.

Tranoktoj en Bydgoszcz eblas kontraux 5 USD en gastocxambro de "MT" aux
studenta domo, aux kontraux 15-40 USD en hoteloj; mangxadon eblas acxeti
ekde 5 USD tage. Eblas ankaux ekskursoj, i.a. en Torun, Gdansk, Varsovio
kaj Poznan. Venu do kun viaj samlandanoj, kiuj volus vidi la centron de
"Monda Turismo", studi E-on, turismon kaj kulturon kaj konatigxi kun la
urbo Bydgoszcz en gxia 650-jara jubileo!

Internacia  kultura  kaj  turisma centro
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.   
Fakso: +48-52-460082 
Rete: tjkudr@forigu.polbox.com.pl

**************************************************************************

BonEJO bezonas Vin!
===================

En aprilo 1995 TEJO aligxis al la Junulara Forumo de Euxropa Unio. Tio
signifas ke TEJO ekhavas novajn eblecojn agadi ene de euxropaj strukturoj.

Tio ankaux signifas plivastigon de la agado en la kampo Eksteraj Rilatoj
de TEJO.

Gxis nun la e-istoj tre malmulte aux apenaux uzis EU-monfontojn. Mankis
informoj kaj homfortoj, kaj krome kunordigo por peti subvenciojn. TEJO nun
ekpasxas en la novan EU-epokon. En Bonn pasintjanuare liberigxis oficeja
spaco, cxar Germana E-Junularo kaj -Asocio tie nuligis sian gxisnunan
centran oficejon. Tamen tie restis kapabla kaj tre engagxita teamo, kiu
jam laboris por TEJO. Tiel fondigxis la euxropa oficejo de TEJO en la eksa
GEJ-oficejo. La Euxropa Junulara Esperanto- Oficejo (BonEJO) uzas la jam
ekzistantajn strukturojn kaj adreson en Bonn.

TEJO nun havas la kapaciton eksercxi subvenciojn de EU, informigxi pri
eblecoj financi seminariojn, publikajxojn kaj aliajn projektojn, kaj
eklobiicxe EU-instancoj. La oficeja teamo ankaux celas kunordigi la
junularan agadon rilate al EU.

Pro la urgxeco de la taskoj rilataj al EU-agado la oficejo estis fondita
en januaro 1995, kvankam la unuaj "grandaj" subvencioj, por kiuj necesas
lobii nun, nur povus alveni en 1997.

Tial ankoraux mankas financa bazo por la unu kaj duona jaro gxis la laboro
fruktos.  Gxis  tiam  la  oficejo bezonas la financan subtenon de
esperantistoj-privatuloj, la Oficejo bezonas vin.

Ni kreis la "Amikaron de BonEJO". Ili estas homoj kiuj vidas la utilecon
de tiu cxi oficejo por la junulara agado en EU kaj ankaux finance subtenas
nin transprenante parton de la monataj kostoj (50 gxis 100 GM monate).
Estas loko ankaux por vi!

Se ankaux vi kredas, ke nia laboro estas estas subteninda, igxu Amiko de
BonEJO, aux sendu iun ajn kontribuon al ni, aux al nia UEA-konto EJEO-U.
Vi ankaux povas peti pli detalajn informojn pri ni cxe:

BonEJO, 
Rheinweg 15, D-53113 Bonn 
Tel.: +49-228-235898 Fakso: +49-228-232764 
Rete: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de

**************************************************************************

Opini-sondo
===========

Por plenumi decidon de la landa kongreso, la estraro decidis (kontraux du
vocxoj) mendi profesian opini-sondon, farotan en januaro. Per du demandoj
oni esploros, kion scias la publiko pri Esperanto. La estraro decidis
ankau petskribi al la legaco Uhlen pri la elspezo - 6.000 kronoj.

Oni ripetos tiun sondon post kvin jaroj, por mezuri, kiel efikas nia
laboro.

el Norvega Esperantisto, decembro 1995

**************************************************************************

Omagxe al esperantisto
======================

En Sabadell, Hispanio, la 15-an de decembro (Zamenhof-tago!) 1995 estis
solene inauxgurita la tabulo, kiu tekstas en la kataluna lingvo: Pasejo de
Luiso  Mimo. Luiso Mimo Espinalt, Sabadell 1913-1986, verkisto kaj
profesoro de Esperanto .

Pri tiu evento publikigis raportajxon kun foto la gazeto "Diari de
Sabadell", 19-an de decembro 1995.

Estas presita ankaux la foto, montranta florkronadon cxe la monumento al
d-ro Zamenhof.

**************************************************************************

E-festo en Rumanio
==================

Per prestigxa festo okaze de la centjara datreveno de naskigxtago de E-
eminentulo Andreo Cseh reekis la E-societo en Oradea (Rumanio).

En sia prelego Irén Szûcs akcentis, ke tiu grandulo naskigxis en nia
lando; sxi rakontis pri lia metodo kaj pri fondita tiam IEI en Hago.

En la kadro de kulturprogramo estis ankaux prelego pri UK en Tampere,
prelegoj de kuracistoj, deklamado, kantoj.

En la atmosfero de solena festo oni deklaris ankaux la malfermon de la
nova E-lernojaro 1995/96.

Valeria Manea, sekretario
Balcescu 4, BL. p.b. 70/A ap.6, RO-3700 Oradea, Rumanio.

**************************************************************************

Ho ve! Adiaux la subvencio...
=============================

TEJO cxi-jare ne ricevis la kutiman administran subvencion de Euxropa
Junulara Forumo (EJF). La kialo de la malakcepto estis administra fusxo
flanke de TEJO pro la komplikaj reguloj de EJF.

TEJO ne petis subvencion en kategorio A (seminarioj) aux kategorio B
(aliaj specifaj projektoj). Ni ja organizis seminarion, sed en la Euxropa
Junulara Centro (EJC) en Budapesxto, kaj tio ne enkalkuligxas! Do temas
pri ne bona kono niaflank e de la reguloj.

La sumo perdita pro la fusxo estas eble ne tre granda el la vidpunkto de
EJF, nome 20.000 NLG. Tamen tiu sumo reprezentas la trionon el la bugxeto
de TEJO, do temas pri granda perdo.

La rifuzo temas pri la jaro 1995. Ni jam certe ricevos la administran
subvencion en 1996, cxar la petoj por la marta seminario en Irlando
(kategorio A) kaj por Rokkompil (B) estas jam akceptitaj.

el TEJO Tutmonde, januaro 1996

**************************************************************************

Lumfesto en Hjulsta lernejo
===========================

En la mangxejo regas mallumo. Nur kandeloj sur la tabloj iom lumigas la
ejon. Subite eksonas kanto de malantauxe, malproksime: "Peze la nokto nun
domojn alpasxas. Teron forlasis sun', ombroj gxin kasxas...". Alvenis la
regxino de lumo, Sankta Lucia, akompanata de siaj honor-frauxlinoj kaj
koboldoj. Sxia krono de ekbruligitaj kandeloj kaj kandeloj en la manoj de
aliaj partoprenantoj en la procesio kune kun la konata kanto donas al ni
cxiuj senton de espero en nia nuntempe vin tra kaj malhela lando.

Tradicia kolektigxo
-------------------
La feston la 9-an de decembro arangxis Esperanto en Vasby kaj klaso 9A en
Hjulsta lernejo. Jen kial ni, cx. 40 esperantistoj, trovigxis en la
lernejo.

Projekto Gresillon
------------------
La klaso 9A, 28 gelernantoj, jam de septembro studas Esperanton en sia
libera tempo. La celo estas printempe partopreni en junulara renkontigxo
en Gresillon, Francio. Por atingi tion necesas lerni la lingvon kaj trovi
monon, cxar gravas, ke cxiuj en la klaso partoprenu! Kompreneble, Oni
petis stipendion el diversaj fondusoj. La fonduso por intereuxropaj
rilatoj de gejunuloj ekzemple jam konfirmis stipendion de 40.000 svedaj
kronoj. Krom tio, la gelernantoj aktive bakas kukojn ktp. por vendi,
arangxas loteriojn kaj alie diversmaniere laboras por kolekti la necesan
sumon.

Ludas gravegan rolon
--------------------
Arangxante nian Lumfeston, la klaso montris, ke ili akiris la kapablon
kune labori por atingi la komunan celon. Ilia instruistino Gun-Britt
Ploninge ankaux ludas gravegan rolon pri tio, apogante kaj helpante cxiam.
Bonvensalutis nin E. Sorh uus, la rektoro de la lernejo, en perfekta
Esperanto sen scio de la lingvo! Ŝia apogo al la Projekto Gresillon
sendube multe gravas.

Espero por estonteco
--------------------
La festo dauxris per kutimaj kantadoj, mangxadoj de bongustaj bulkoj kaj
kukoj. Finfine, ni forlasis la lernejon kaj trovigxis en la malhela,
malvarma ekstero, sed ni kunportis senton de espero pri hela estonteco
lauxlitera kaj metafora. Kr ome multaj el ni kunportis acxetitan bakajxon,
vendita de la nelacigxema klaso 9A!

Anita Bergh

**************************************************************************

Video-filmoj
============

haveblaj en Kultura Centro Esperantista, KCE (CP 779, CH-2301 La Chaux de
Fonds, Svisio)

* "La ega kesteto", 7-lingva polica filmo, regx. F. Randin, prod. de
 Nandir', 40 CHF.

* "Kiam Parizo estis Parizo ankaux por ni Esperantistoj", kanzonfilmo kun
 Nikolin', 100 CHF

* "Kinarto kaj ni", antologio pri E-filmoj kaj fragmentoj, 40 min. 45 CHF

* "Babel'", 45 CHF

* "Angoroj", La unua filmo en E-o, 60 min, 45 CHF

Rim: Volonte ni publikigas ofertojn ankaux de aliaj libroservoj pri
ankoraux nemenciitaj video-filmoj.

**************************************************************************

660-jara jubileo en 2525-jara urbo
==================================

Auxguste-septembre 1996 samarkandaj e-istoj okazigos la internaciajn
letervesperojn, dedicxitajn al la 660-jarigxo de nia elstara antauxulo
Amir Timur (Tamerlan), kies jubileo cxi-jare estas mondskale celebrata sub
auxspicio de UNESCO (en nia lando 1996 estas oficiale proklamita La Jaro
de Amir Timur) kaj al la 5-jara datreveno de sendependigxo de Respubliko
Uzbekistano. Salutleteroj, reehoj, fotoj, nacilingvaj presajxoj estas ege
bonvenaj. La plej interesajn kontribuojn ni p ublikigos en nia loka /
landa gazetaro, radio kaj televido. Al cxiuj kontribuintoj ni sendos
dankleteron kun bk pri antikvaj vidindajxoj en Samarkando. Bv. adresi
cxion nun al:

Esperanto-klubo,
Pk 76, UZ-703000 Samarkand, Respubliko Uzbekistano.

**************************************************************************

Euxro - Esperante...
====================

Mi sxatus reagi je la artikolo de R. Rotsaert en via revuo n-ro 93 , kie
li proponas traduki la vorton Euxro en E-on per Euxroo.

Cxu ne estas pli sagxe akcepti la vorton euxro aldonante, ke en la Euxropa
Unio oni finfine konsideras E-on elektante E-vorton? Do ni donu la
impreson, ke ili adaptas sin al E-o kaj ne inverse. Ni konsideru euxr-
kiel radiko kaj sekve ni uz u Euxro, Euxra, Euxre. Mi ne vidas problemon
tiurilate. Laux mi la radikoj hund-, tabl-, kaj dom- ne esence diferencas
de euxr-, do kial malfaciligi la aferon?

Delnat Hans, Belgio

**************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Kelkaj klarigoj pri E-diskoj
============================

Mi jxus finlegis Eventoj 1 / jan., kaj altiris mian atenton la artikolo
pri kompakt-diskoj en Esperanto. Cxar mi mem kolektas E-kasedojn, mi
sxatus aldoni kelkajn klarigojn kaj forigi kelkajn dubojn. Jen do:

La Koro Sutro (tiel literumite sur la disko) enhavas tri muzikajxojn: la
kantaton, kiu donas la titolon de la disko (la sola, kiu havas tekston),
kaj du instrumentajn muzikajxojn: Varied Trio kaj Suite for Violin and
Amerikan Gamelan. Oni ja povas aserti, ke la tuta disko estas E-a. La
faldfolio, kiu akompanas la diskon, estas entute en la angla, escepte la
tekston de la kantato, kiun esperantigis Bruce N. Kennedy. Sed ne nur la
tradukinto estas esperantisto: ankaux la kompon isto, Lou Harrison, estas
parolanto kaj subtenanto de E-p.

En la menciita artikolo oni misliterumis la nomon de la germana grupo
Elektric Muzic (tiel!). Sur la usona versio de la disko (aperinta cxe
Atlantic Records), la antauxlasta muzikajxo (el entute ok) titoligxas
Esperanto.

Kantoj  de  l'popolo (tiel!) surhavas 14 muzikajxojn de la popola
muzikensemblo Kecxka kaj 13 muzikajxojn de la miksita kantista koruso
Cantica (ambaux slovakaj).

La disko Tohuvabohuo de Kajto aperis en 1993 (kaj ne en 1994) cxe Universe
Productions (NL) sub la n-ro CDSP 101839.

Ionel Onet

**************************************************************************

Muzika filmo en Esperanto
=========================

La unua (kaj gxis nun la sola) originala muzika filmo en Esperanto estis
turnita en Parizo, fine de aprilo 1989. Danke al LF-koop kaj Lasse
Kivisto, al Roger Bernard, Georges Lagrange, Claude Piron, Giorgio Silfer
kaj Perla Martinelli reali gxis unika videofilmo, kies protagonistoj estas
la vocxo kaj cxarmo de Nikolin', filmita de Sauro Santinelli. Unu jaron
antauxe, Yvon Davis postsinkronizis en Esperanto sian "Babel" - ankaux
dedicxita al Parizo, samkiel "Angoroj" de J. L. Mahe.

Parizo do, cxefurbo de kinarto, estas iamaniere ankaux la cxefa urbo por
la Esperanto-kino. Urbo, kiun francoj volis ankaux sxiraka, por ni, e-
istoj, restos nur sxika...

el Literatura Foiro, decembro 1995

**************************************************************************

Dinamika Rok-gazet'
===================

Inter la (cx. 300) gazetoj kaj jxurnaloj en Esperanto specialan lokon
okupas Rok-Gazet'. Kial? Cxar, unue, gxi ne estas "movada", sed, tamen...

Due, cxar gxi estas dinamika, kiel la rok-muziko mem. Trie, cxar gxi estas
unu el la plej belaj kaj allogaj revuoj inter E-lingvaj, kun pluraj fotoj
kaj bildoj. Kvare, cxar cxiam oni povas trovi kaj viglajn diskuto jn, kaj
prezentadojn de no vaj E-ensembloj aux de la novaj kantoj de la malnovaj
ensembloj. Kvine... tamen, cxu mi dauxrigu?

Mi pensas, ke estus pli bone, se vi mem malfermus, ekzemple la lastan
numeron de Esperanto-muzik-magazino Rok-gazeto kaj konatigxus kun diversaj
muzikaj kolektivoj kaj ilia kreado; vi kvazaux ekauxdos la muzikon,
elversxatan de la pagxoj de la gazeto, kaj vi certe trovos kaj ion laux
via gusto kaj eble ankaux ion kontraux.

Tiam certe vi ne detenos vin de deziro tuj aboni gxin. La abono kostas 100
FRF aux 35 NLG, aux 21 IRK (20 NLG aux 12 IRK aux egalvaloro por
netranspagpovuloj) kaj validas por 4 numeroj. Kontaktu:

Eurokka, Esperanto-Rok-Asocio, F-31450 Donneville, Francio.

A. Junusov

**************************************************************************

ILEI-rubriko
////////////

Invito al Usono
===============

Mi nomigxas Briano Krueger. 23-jaragxa, studis E-on ekde la 18-a jaragxo.
Nun mi estas altlernejano de lingvoj kaj politiko, kaj laboras, zorgante
blindsurdan knabon.

Mi jxus komencis instrui grupon da 25 infanoj inter la agxoj 8 k. 10 en
bazlernejo, tri-foje en la semajno por 15-30 minutoj. Sed mi sentas ke tio
estos  malsxparo de tempo, se la infanoj neniam havos la eblecon
kontaktigxi kun alilandaj inf anoj.

Se iu familio venos cxi-jare al Usono, nepre venu al Olimpio (en
nordokcidenta Usono proksime al sud-Seatlo), mi promesas logxadon kaj
mangxon kaj gxuon.

Kaj se estas grupo da bazlernejanoj en via urbo kiu lernas E-on, informu
min, kaj eble nia grupo povos arangxi viziton al tiu urbo post auxtuno de
1996.

Krome, mi interesigxas pri la surdlingvoj de la mondo. Se vi havas librojn
ilustrante gestlingvojn por surduloj en via lando, kontaktu min kaj ni
intersxangxu librojn.

Briano Krueger kuniklon@forigu.elwha.evergreen.edu 
204 4th Ave W #313, Olimpio, WA-98501, USA 
Tel: +1-360-9434610

**************************************************************************

ILEI-Komisiono ricevos 400 kanadajn dolarojn
============================================

Por subvencii la konkursojn de ILEI-Komisiono, la Eduka Fondajxo "Carson"
aljugxis 400 kanadajn dolarojn, pruvante elokvente, ke la esperantistaro
havas suficxan forton por subteni pozitivajn iniciatojn.

G. K.

**************************************************************************

Cxu vi deziras BEKi?
====================

Lernometodo de Denis Keef: S-ro Keef antaux cxio celas efikecon. Dank' al
ekzercoj samtempe simplaj kaj diversaj, progresigaj kaj intensaj, la
lernanto tre rapide ekscias la refleksojn, necesajn por konversacii en
Esperanto.

La intensa metodo forte stimulas la memor-sistemon. La diverseco de la
ekzercoj ebligas lerni dum pluraj sinsekvaj horoj laux vigla ritmo.

Tiuj, kiuj deziras instrui Esperanton, sed kies profesio ne rilatas al
pedagogio, povas trovi en la verkoj de D. Keefe tion, kio necesas por
gvidi la kurson. Interesigxantoj povas kontakti:

Denis Keefe,
6, Rue Toulouse Lautrec, FR-3700 Tours, Francio.

**************************************************************************

Junaj majstroj
==============

En la 5-a Tutlanda Konkurso pri arta traduko honore al K. Kalocsay
partoprenis 89 lernantoj el 9 hungaraj lernejoj. En la unua kategorio
gajnis Armino Kakas, la dua farigxis Bernadeta Tóth. Ili ambaux lernas en
la 8-jara Gimnazio Julia Banyai en Kecskemet. La 3-an lokon okupis Judita
Nagy el la bazlernejo de Diosgyor. En la dua kategorio unua farigxis
Andrea Csikai el la Gimnazio Julia Banyai. Duan lokon okupas kun egalaj
poentoj Adriana Kereszturi, Monika Ducsai el la gimnaz io Kossuth en
Miskolc kaj Szilvia Vasvari el la Ekonomia Mezgrada Lernejo Mor Jokai en
Papa. Triaj farigxis Rita Domby kaj Suzana Kovacs el la Gimnazio Kossuth.

Korajn gratulojn al ili kaj al iliaj instruistoj!

G. K.

**************************************************************************

Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================

6-a taskfolio
-------------

* Skribu almenaux tri vortojn per sufiksoido -um, kaj uzu cxiun en frazo
  (3 poentoj)

* Iru de pomo al luno, sxangxante nur unu literon cxiufoje (2 poentoj)

* El la vorto vesperto faru almenaux ses substantivojn. (Vi povas ellasi
  litero(j)n, sed ne sxangxi ilian lokon.) (3 poentoj)

* Tra ... mallumo ... la celo / ... kuragxe ... iras. Kompletigu la
  versojn kaj skribu la titolon de la konata poemo (3 poentoj)

* Korektu: Estis malvarma, tiel ke la spiro haltis cxirkaux li kiel
  nubon. (2 poentoj)

* Kompletigu: Mi versxis rugxan inkon en akvon. La akvo rugx... . Mi
  rugx... la akvon. (2 poentoj)

* "En la mondon venis nova sento" skribis Zamenhof en La espero. Trovu
  almenaux ses vortojn, kiuj rimigxas kun la versfina sento. (2 poentoj)

* Vi volas korespondi Esperante. Kiu servo estas je via dispono tiucele?
  Skribu gxian kompletan adreson! (2 poentoj)

La solvojn sendu gxis 12.03.1996 al:

College Albert Camus,
Esperanto Klubo, rue du Pr Kennedy,
FR-62230 Outreau, Francio

**************************************************************************

LINGVA RUBRIKO
//////////////

Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo - unua parto
==============================================================

Novaj esprimoj kaj la funkcio de Pekoteko
-----------------------------------------

"La batalo kontraux neologismoj: sakostrato sen elirejo..."

La rubriko "Lingvo" en Eventoj 0092 (2/decembro '95) estis dedicxita al
terminologia diskuto por trovi respondon de la demando: kiu rimedo
eskzistas por forigi la mankon de terminoj por modernaj nocioj ankoraux ne
registritaj en etnolingvaj-Esperantaj vortaroj? Tiu prezento de la demando
instigis min al verkado de serio da artikoloj pri diversaj problemoj,
rilatantaj al la estonteca evoluo de la leksiko de Esperanto. Cxi-temaj
pritraktoj ofte prenas la formon de polemikaj diskutoj jen defendantaj
kreskigon de la leksiko per novaj radikoj, jen kondamnantaj amasojn da
neologismoj. Ecx komputerikisto Sergio Pokrovskij, en kies jxus eldonita
Komputika Leksikono trovigxas ne malmulte da novaj terminoj por novaj
konceptoj, tiel reagas kontraux la vorto "neologismo" (cxar gxi mem estas
neologismo"!), ke li kasxas siajn kontribuajxojn malantaux la euxfemisma
esprimo "novaj radikoj". Tio estas neapogebla vidpunkto por fakulo. En mia
pritrakto mi volas eviti iun ajn akuzon pr i inundado de Esperanto per tia
abundo da leksikaj novajxoj, ke la rezulto estos malfaciligo de lernado de
la lingvo. Aliflanke, estas necese tiri en la taglumon la pensmanieron de
tiuj mallargxmensaj esperantistoj, kiuj obstaklas la enkondukon en la
lingvon de no vaj ideoj, akompanataj de konvenaj novaj vortformoj.

Ne plu havas sencon unge kaj pugne batali por defendi la unugrosxan
Esperanton. Retrorigardo en la historion de Esperanto donas perspektivon
por demonstri sen iu ajn eblo de refutado, ke la negativismo de buis
nenion al la evoluo de la lingvo. Jam komence de la nuna jarcento
formigxis  en Francio du antagonismaj tendaroj. Cxirkaux La Revuo,
redaktita de Carlo Bourlet, arigxis favorantoj de malfermita, ricxa
lingvo, atingebla per multigo de neologismoj; sur la kontrauxa flanko de
la batalkampo postenigxis la sekvantoj de Theophile Cart kun lia revuo
Lingvo Internacia, karakterizataj per severa kontrauxneologisma sinteno.
Tri jardekojn poste la hungara poeto Julio Baghy en la 30-aj jaroj lancxis
violentan  kampanjon  kontraux la neologismema tendenco de Kolomano
Kalocsay, la redaktoro de Literatura Mondo, kaj kiel ago de senespera
protesto demisiis kiel kunredaktanto de la revuo. Samtempe lia samlandano
Jozefo Major, tiam logxanta en la fora Japanio, alte kaj energie svingis
sian  propran kontrauxneologisman standardon kaj senbridigis pasiajn
atakojn. La ehoj de la hurlado de cxiuj tiuj bremsantoj de la sana evoluo
de Esperanto jam de longe silentigxis.

Malgraux tio, ankaux hodiaux unu el la najbaraj antipoduloj de Jozefo
Major, Marcelo Leereveld el Auxstralio lauxtigas sian vocxon por gurdadi
la rekantajxon de Major. Tiel Leereveld en la aktualeco prezenta s bildon
de donkihoteska figuro, batalanta anakronisme per feblaj argumentoj, kiuj
senefikas kvazaux fenditaj, senpintaj lancoj. Cxar nek Cart, nek Baghy,
nek Major havis iun ajn sxancon formi skolon, devas esti evidente al cxiuj
sobre pensantaj esperantistoj, ke neologism oj, same kiel sekso, impostoj
kaj morto, jam estas firme enradikigxintaj en la kulturo, do estas necese
adaptigxi kaj kutimigxi vivi kun ili.

PEKOTEKO ne estas optimuma solvo
--------------------------------
La citita artikolo en Eventoj celas prezenti la PEKOTEKO-metodon kiel la
plej utilan manieron provizi la leksikon de Esperanto per cxiuj bezonataj
terminoj kaj esprimoj. La eldonanto de tiu elektronike kompilita vortaro,
Rudiger Eichholz, estas ankaux la direktoro de la sekcio Fakaj Vortaroj de
Akademio de Esperanto. Tamen, estas necese tre neambigue emfazi, ke ne
ekzistas iu ajn rilato inter la PEKOTEKO-projekto, kiu estas tute privata
afero de Eichholz, kaj la Akademia Sekcio, kiun li estras. Registrado de
terminoj en PEKOTEKO (PEr-KOmputora TErmino-KOlekto) neniel signifas
aprobon de la Akademio. Atenta trarigardo de la enhavo de PEKOTEKO
indikas, ke pluraj registrajxoj estas karakterizataj per arbitra elekto de
terminoj, misformitaj vortoj kaj neadekvataj, ecx eraraj difinoj. Estas
malfacile pridiskuti tiujn problemojn kun Eichholz, cxar li cxiam volas
havi la lastan vorton. En sia nuna stato PEKOTEKO bezonas rigoran
kontroladon kaj reviziadon surbaze de objektivaj lingvis tikaj kaj
esperantologiaj kriterioj. Estas konstateble, ke registrado de termino en
PEKOTEKO  tute ne rilatas al gxia merito por ekuzo kaj eventuala
oficialigo, cxar PEKOTEKO ne havas potencon sankcii lingvouzon. Tio
signifas, ke individuaj esperantistoj, aux fakuloj aux laikoj, estas
liberaj akcepti aux rifuzi la proponojn de Eichholz kaj ecx elpensi siajn
proprajn vortojn kaj esprimojn. Gxuste tiun liberan elekteblecon ilustros
la sekva artikolo pri "komputoro" kaj "komputilo". (dauxrigota)

Bernard Golden

**************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Cxu iam Radio Vatikana elsendos tutmonden en Esperanto?
=======================================================

Laux la politiko de Radio Vatikana mem povas sxajni strange, ke gxiaj E-
lingvaj elsendoj auxdeblas preskaux nur en Euxropo. Ili estas, pro amo al
la Internacia Lingvo, auxskultataj de plej diversaj personoj , inter ili
multaj ne romkatolikaj Gxuste pro sia ekumena spirito la E-redakcio estas
sxatata. Tumonda ricevebleco de tiuj elsendoj estus tre bona afero. Tamen,
antaux kelkaj monatoj oni ecx forprenis unu frekvencon de la merkreda
elsendo (7365 kHz) kaj donis gxin al franc lingva programo por Afriko. Do,
AERA proponas skribi al la direktoroj de RV. Kiel kutime oni prefere
skribu en sia nacia lingvo, cxar E-lingvaj leteroj plejofte refalas tuje
al la E-redakcio, ankaux cxar tiel alvenas plej diverslingvaj leteroj al
la konc ernatoj. E-is toj el Afriko kaj Azio (ankaux el Amerikoj kaj
Auxstralio) skribu al la Gxenerala Direktoro: pastro Pasquale Borgomeo, sj
(jesuito). Simpla peto ricevi la E-lingvajn programojn suficxas (5-linia
letero!). Se euxropa noj volas helpi kaj argum enti, ili prefere skribu al
la Direktoro de la programoj:

pastro Federico Lombardi, sj., Radio Vaticana, VA-00120 Le Vatican

Inf.: AERA (OSIEK - Amikaro de E-o en Radio)

**************************************************************************

INTERESE...
///////////

Nevidebla ekspozicio aux dialogo en mallumo
===========================================

En Budapesxto, en la Urba Bosko, estis videbla interesa ekspozicio, kiu
fakte ne estis videbla.

Laux germana iniciato ekestis ekspozicio, kiu provas konatigi la vivon kaj
malfacilajxojn de blinduloj. Hungaroj acxetis la organizrajton kaj per
sindonema kunlaboro de blinduloj kaj vidantoj realigis gxin. Danke al nia
blinda esperantista amiko, Atilla Varro, ni povis realigi Esperantlingvan
vizitadon. La "ekspozicio" dauxris du monatojn, kaj en iu dimancxo ni
kolektigxis sesope (2 alilandanoj). Komence ni ricevis po unu blanka bast
ono, kaj malantaux la kurteno, en "absoluta " mallumo atendis nin Atilla.
Ni devis orientigxi unue en "arbaro", poste en "urbo" kaj diveni, kio
trovigxas en tiuj cxi lokoj. Fine ni eniris en k afejon, kie - se ne estus
nia blinda "kelnero" - mi donus kvincentforintan monbileton anstataux
cent...

Estis  videblaj  kaj  elproveblaj la komputilo kaj tabloteniso por
nevidantoj. La celo de la tuto estas, ke kiel la blindaj gvidantoj helpis
nin en mallumo, tiel la vidantoj helpu al la blinduloj en la cxiutaga
vivo.

Anna Besenyei

**************************************************************************

Se la mondo estus vilagxo...
============================

Se nia mondo ekzistus kiel vilagxo kun mil enlogxantoj, tiam estus en gxi:
564 azianoj, 210 euxropanoj, 86 afrikanoj, 80 sudamerikanoj kaj 60
nordamerikanoj;

300 estus kristanoj, 175 muzulmanoj, 128 hinduoj, 55 budhistoj, 47
animistoj, dum la ceteraj 295 estus nekredantoj aux ili estus ateistoj;

60 el la vilagxaj logxantoj kontrolus la duonon el tutaj elspezoj, 700
estus analfebetoj, 600 vivus en barakurbetoj kaj 500 estus konstante
malsataj.

el Kungalvs Esperanto klubb, 5/1995

Rim: Pri la religiaj ciferoj oni devas esti singardaj. Kiel oni kalkulas
ekz. personojn, kiuj cxe la naskigxo senkonsente estis baptitaj, sed poste
prenis alian religion aux estas ateistoj? L.S.

**************************************************************************

El la legxoj de Murphy
======================

* Al la persono, kiu ne devos mem plenumi ion, ne ekzistas "ne eble".

* Tiuj, kiuj jam posedas, ili akiras cxion.

* Kiu povas - faras. Kiu ne povas - instruas. Kiuj ecx instrui ne povas -
  administras.

* Kiam okazas katastrofo, tiu, kiu ridetas, jam trovis, kiun akuzi.

* Dilemo de la laboristo: tute ne gravas, kiom multe vi faras - vi neniam
  faras suficxe.

- a. Se io povas difektigxi, - tio difektigxos.

  b. Cxio dauxros fine pli longe, ol vi taksis.

  c. Cxiu solvo cxiam kreas novajn problemojn.

  d. Ju pli simpla estas la solvo, des pli grandaj estas la sxancoj, ke vi
   ne povos trovi gxin.

* Cxiam ekzistas pli facila vojo por fari gxin.

* Se vi ne povas konvinki iun, konfuzu lin.

* Por akiri malamikon, faru al iu komplezon.

* La socion regas du homtipoj: tiuj, kiuj komprenas la aferojn, kiujn ili
  ne administras, kaj tiuj, kiuj administras la aferojn, kiujn ili ne
  komprenas.

* Se vi petos aliulon trovi la eraron, li neniam trovos tiun kiun vi
  sercxis, sed trovos kelkajn aliajn.

* Post kiam la laboro estas finfarita, cxiu provo de plibonigo nur
  difektos la rezulton.

el Bona Espero, 2/95

Rim: Cxu iu el la legantoj konas la legxojn de Murphy pri Esperantaj
aferoj? La red.

**************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Armena Radio respondas...
=========================

Onidire, la Armena Radio, objekto (kaj subjekto) de lavango da anekdotoj
en Sovetunio, nun uzas la Internacian Lingvon. Jen la ekzemploj:

Cxu anstataux?...
=================

Frauxlino Natalia Malnova el vilagxo Obmaniha skribas: "Oni diras, ke en
moderna Esperanto estas tendenco anstatauxigi la literon "ho" per la
litero "ko". Kion fari tiam kun la vorto "haki"?

Armena Radio respondas: "Se estas necese, do faru".

                  ***

Cxu eblas pruvi?..
==================

Samideano Vova Kukisxev el urbo Mezotirtovsk skribas: "Kara Armena Radio!
Dum tri horoj mi parolis kun mia amiko pri utilo de la internacia lingvo,
sed ne konvinkis lin. Cxu eblas pruvi utilecon de la internacia lingvo dum
unu minuto?"

Armena Radio respondas: "Jes, eblas, sxtopu vian busxon".

                  ***

Cxu povas esti?..
=================

Japana samideanino Senpeki Uzita demandas: "Cxu internacian amon povas
produkti internacia lingvo ?"

Armena Radio respondas: "Jes, se estas ankaux internacia lingvino".

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

- Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj -

Por granda festivalo de mekanika muziko gurdistoj sercxataj! Esperantistaj
aux ne! Sendu al TAKE - La Domo adresojn de tiaj artistoj! Ni proponas
partoprenon  en festivalo (junio '96) en Elzaco (Francio). TAKE -
Esperanto, 26, route de la Sc hlucht, F-68140 Stosswihr, Francio

                  ***

Cxu pasigi ferion agrable en vilagxa medio? Bonvenon en nia gastejo!
Komforte, agrable, je 3 km-oj apud Budapesxto - kun moderaj prezoj!
Kontaktu nin: Jozsefne Juhasz, Apafi u. 22, HU-2230 Gyomro, Hungario.

                  ***

Imre Nagy (Imrege) havas novan adreson: Pinter Mate u. 7, H-8900
Zalaegerszeg, Hungario.

                  ***

Rondo Harmonia, japana e-ista organizo, okazigos la renkontigxon "Maja
Festo" de la 3-a gxis la 5-a de majo en Kioto, historia urbo de Japanio.
En gxi oni lernos, diskutos, sin amuzos kaj ekskursos. Interesitoj turnu
sin al: s-ro Takemori H irotosi, Saidaizi-Sibamati 2-6-5-205, Nara-si,
J-631 Japanio.

                  ***

Rilate al la anonco de zagrebaj esperantistoj, kiuj volas helpi rekonstrui
detruitajn domojn en Kroatio kaj Bosnio de esperantistoj, mi deziras
aligxi al la kampanjo. Mi estas kroato kaj vivas en Germanio. Mi invitas
bonvolemajn samideanojn , ke ni kune organizu! Smolicx Drago, Riemekestr.
3, D-33102 Paderborn, Germanio. Tel: +49-525123527.

                  ***

Litova Stelo - abonkondicxoj: en okcidentaj landoj - 20 NLG aux egalvaloro
sendenda al Libroservo de UEA, konto LITV-S. En eks-socialismaj landoj -
10 NLG aux 6 USD; en ekssovetiaj landoj 2.50 USD. Dato por abono ne estas
limigita: cxiu pag into ricevos kompletan jarkolekton. Adreso de la
redakcio: p.k 167, LT-3000 Kaunas, Litovio

                  ***

Nova adreso de Saskia Idzerda, estrarano de TEJO pri seminarioj kaj
kongresoj:  Androsdreef  86,  NL-3562 XC Utrecht, Nederlando. Rete:
sidzerda@forigu.inetgate.capvolmac.nl

                  ***

Mi havas senpagajn kopiojn de "Lernlibro de verda paco" (Greenpeace
Skillshare) en rusa, slovaka, hungara kaj pola. Se vi volas ricevi sufias
sendi adreso(j)n kaj klare skribi preferatan lingvon. Andrzej Zwawa,
Slawkowska 12/24, PL-31014 Kr akow, Polio. Rete: zielbryg@forigu.gn.apc.org

**************************************************************************

Kolofono
========

            EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
         A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87.
                          Tel./fax: 282-88-85.
                      Internet: eventoj@forigu.odin.net
                    http://www.odin.net/esperanto
              Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
              Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
           EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
          Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
        Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
           Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov,
                 Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag
     La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
               kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
       Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************
           Ni povas aperigi informojn, nur se ni scias pri ili!
                Preskau cxiu kiu gravas, abonas Eventoj-n!
                            eventoj@forigu.odin.net
**************************************************************************