Eventoj n-ro 107-kaj 108, (duobla numero) 1/auxgusto - '96,  retposxta
versio
**********************************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - UK-1905: esperantisto, UK-1996: Esperanto-movado
                       - MANIFESTO DE PRAGO DE LA MOVADO POR LA
                         INTERNACIA LINGVO ESPERANTO
                       - Forpasis Ada Fighiera-Sikorska
                       - Karaj legantoj

Arangxoj:              - Renkontigxo de E-familioj - el mia vidpunkto
                       - AIS-konferenco en Rimini
                       - Cxokolada Semajnfino
                       - Trilanda renkontigxo
                       - BIERO dum Oktobrofesto en Munchen
                       - Sen speciala programo
                       - 59 infanoj el 21 landoj
                       - Kompleta monata kalendaro

Faka aplikado:         - Komercistoj, ekonomikistoj inter si
                       - Selten lekciis por la kongresanoj
                       - TTF por Macintosh
                       - Sxakludo en la reto
                       - La Yumeiho-metodo oficiala en Hungario
                       - Aplikado en la reto...
                       - Venu prelegi al Bydgoszcz!

Movado:                - Senordaj notoj prila UK
                       - Pri la Praga Manifesto
                       - Bedauxru, se vi ne cxeestis!
                       - Birthe Lapenna en la Komitato de UEA
                       - Ada Fighiera-Sikorska: redaktorino de "Heroldo"
                       - La plej multe vendataj libroj

Instruado kaj ILEI:    - Konference en Cxehio
                       - Esperanto kiel divena plezuro

Revuoj, gazetoj:       - Cirkulajxo por E-lingvaj paroj kaj familioj

Konkurso:              - Denove al Muzo!
                       - Belartaj konkursoj de UEA

Lingvo:                - Langrompilo

Muzika kulturo:        - Plezuran auxskultadon

Intervjuo:             - Cxu cxiu sciu, kio estas bujabeso?

Reagoj:                - Mendu E-librojn en nemovada vendejo
                       - Libroj disfalas jam nun!

Esperanto en radio:    - Kunsido de radio-auxskultantoj en Prago

Interese:              - Efika maniero...
                       - Por helpi la managxerojn
                       - La unuan fojon aux... Memoroj de junulino
                       - Kuriozajxoj

Hungara angulo:
Korespondi deziras:
Anoncetoj:
Movada humuro:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

UK-1905: esperantisto, UK-1996: Esperanto-movado
================================================

En la jxus pasinta Universala Kongreso, la 20-an de julio 1996, la
Komitato de UEA traktis kaj akceptis la suban "Manifeston de Prago". La
dokumento (iniciatita de Mark Fettes) ne estas simpla rezolucio de UEA.
Post la komitatkunsido gxi estis pendigita en la kongresejo, kaj
subskribis gxin ankaux cx. 550 individuoj.

En la kongreso 1905 estis akceptita la difino de "esperantisto", kaj la
nuna dokumento povas roli kiel deklaracio pri la "Esperanto-movado".

"Manifesto de Prago" direktas sin kaj eksteren kaj ankaux al la
individuoj de la E-on parolanta komunumo.

La origina dokumento estas legebla je la adreso
http://www.esperanto.se/dok/manifesto.html

La nacilingvajn tradukojn oni petu cxe la CO de UEA.

L.S.

*************************************************************************

MANIFESTO DE PRAGO DE LA MOVADO POR LA INTERNACIA LINGVO ESPERANTO
==================================================================

Ni, anoj de la tutmonda movado por la progresigo de Esperanto,

direktas cxi tiun manifeston al cxiuj registaroj, internaciaj organizoj,
kaj homoj de bona volo,

deklaras nian intencon firmvole plulabori por la celoj cxi tie
esprimitaj, kaj

invitas cxiun unuopan organizajxon kaj homon aligxi al nia strebado.

Lancxita en 1887 kiel projekto de helplingvo por internacia komunikado,
kaj rapide evoluinta en vivoplenan, nuancoricxan lingvon, Esperanto jam
de pli ol jarcento funkcias por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj
baroj. Intertempe la celoj de gxiaj parolantoj ne perdis gravecon kaj
aktualecon. Nek la tutmonda uzado de kelkaj naciaj lingvoj, nek progresoj
en la komunikad-tekniko, nek la malkovro de novaj metodoj de lingvo-
instruado versxajne realigos jenajn principojn, kiujn ni konsideras
esencaj por justa kaj efika lingva ordo.

1. Demokratio

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de
aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de
kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel cxiu lingvo,
Esperanto ne estas perfekta, gxi ege superas cxiun rivalon en la sfero de
egaleca tutmonda komunikado. Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas
komunikan malegalecon je cxiuj niveloj, inkluzive de la internacia
nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

2. Transnacia edukado

Cxiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple
la lernejano kiu studas la anglan lernas pri la kulturo, geografio kaj
politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La
lernejano kiu studas Esperanton lernas pri mondo sen limoj, en kiu cxiu
lando prezentigxas kiel hejmo. Ni asertas ke la edukado per iu ajn etna
lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado
por transnacia edukado.

3. Pedagogia efikeco

Nur malgranda procentajxo el tiuj, kiuj studas fremdan lingvon, ekmastras
gxin. Plena posedo de Esperanto eblas ecx per memstudado. Diversaj studoj
raportis propedeutikajn efikojn al la lernado de aliaj lingvoj. Oni
ankaux rekomendas Esperanton kiel kernan eron en kursoj por la lingva
konsciigo de lernantoj. Ni asertas ke la malfacileco de la etnaj lingvoj
cxiam prezentos obstaklon por multaj lernantoj, kiuj tamen profitus el la
scio de dua lingvo. Ni estas movado por efika lingvoinstruado.

4. Plurlingveco

La Esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj
kies parolantoj estas senescepte du- aux plurlingvaj. cxiu komunumano
akceptis la taskon lerni almenaux unu fremdan lingvon gxis parola grado.
Multokaze tio kondukas al la scio de kaj amo al pluraj lingvoj kaj
gxenerale al pli vasta persona horizonto. Ni asertas ke la anoj de cxiuj
lingvoj, grandaj kaj malgrandaj, devus disponi pri reala sxanco por
alproprigi duan lingvon gxis alta komunika nivelo. Ni estas movado por la
provizo de tiu sxanco.

5. Lingvaj rajtoj

La malegala disdivido de potenco inter la lingvoj estas recepto por
konstanta lingva malsekureco, aux rekta lingva subpremado, cxe granda
parto de la monda logxantaro. En la Esperanto-komunumo, la anoj de
lingvoj grandaj kaj malgrandaj, oficialaj kaj neoficialaj, kunvenas sur
neuxtrala tereno, dank' al la reciproka volo kompromisi. Tia ekvilibro
inter lingvaj rajtoj kaj respondecoj liveras precedencon por evoluigi kaj
pritaksi aliajn solvojn al la lingva malegaleco kaj lingvaj konfliktoj.
Ni asertas ke la vastaj potencodiferencoj inter la lingvoj subfosas la
garantiojn, esprimitajn en tiom da internaciaj dokumentoj, de egaleca
traktado sendistinge pri la lingvo. Ni estas movado por lingvaj rajtoj.

6. Lingva diverseco

La naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en
la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Por la Esperanto-
komunumo, tamen, la lingva diverseco estas konstanta kaj nemalhavebla
fonto de ricxeco. Sekve, cxiu lingvo, kiel cxiu vivajxospecio, estas
valora jam pro si mem kaj inda je protektado kaj subtenado. Ni asertas ke
la politiko de komunikado kaj evoluigo, se gxi ne estas bazita sur
respekto al kaj subteno de cxiuj lingvoj, kondamnas al formorto la
plimulton de la lingvoj de la mondo. Ni estas movado por lingva
diverseco.

7. Homa emancipigxo

Cxiu lingvo liberigas kaj malliberigas siajn anojn, donante al ili la
povon komuniki inter si, barante la komunikadon kun aliaj. Planita kiel
universala komunikilo, Esperanto estas unu la la grandaj funkciantaj
projektoj de la homa emancipigxo  - projekto por ebligi al cxiu homo
partopreni kiel invididuo en la homara komunumo, kun firmaj radikoj cxe
sia loka kultura kaj lingva identeco, sed ne limigita de ili. Ni asertas
ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la
liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por
la homa emancipigxo.

*************************************************************************

Forpasis Ada Fighiera-Sikorska
==============================

La Esperanto-Movado funebras pro la morto de Ada Fighiera-Sikorska, la
redaktorino de "Heroldo" de 1962 gxis 1996. Ada forpasis la 7-an de
auxgusto 1996, en la agxo de 67 jaroj, en la kliniko Fornaca (Torino),
kie sxi kusxis dum du monatoj pro nekuracebla malsano cxe vertebroj kaj
hepato. Sxi ne konis la tipologion de la malsano kaj neniam suferis,
danke al la kontrauxdoloraj terapioj al sxi aplikataj. Sxi estis flegata
kaj asistata tagon kaj nokton seninterrompe.

Gxis la fino sxi restis optimisma, plene fidis al la kuracistoj, legis
kaj intelekte aktivis. En sia lito sxi skribis dekojn da leteroj al siaj
parencoj kaj amikoj, fiksante rendevuojn en postaj datoj. Kelkajn tagojn
antaux ol forpasi sxi komencis verki la artikolon, kaj petis la
presprovojn de la kongresa numero de HdE por enpagxigi ilin.

La korpo estis vizitebla dum du tagoj en la mortocxambro de la kliniko:
multaj esperantistoj kaj membroj de la loka pola komunumo omagxis sxin.
Nekrologo en Esperanto aperis en la dua plej grava nacia gazeto. En la
cxerko trovigxis la pola kaj Esperanta flagoj: sxi surhavis ankaux la
kongresan insignon de Prago. En la pasintaj monatoj, la mesagxoj,
telefonaj kaj skribaj, alvenis po centoj el la tuta mondo. Laux sxia
deziro, la korpo estis cindrigita. La cindroj restos cxe la cindrigejo de
la cxefa tombejo de Torino, fako A2, loko 24.

*************************************************************************

Karaj legantoj
==============

Cxi tiun numero atingas vin nekutime malfrue. Post niaj vojagxoj al la UK
kaj IJK kolapsis nia komputila sistemo. La restarigo postulis tempon kaj
tempon (spicita kun kelkaj privataj problemoj) sed fine ni sukcesis
reordigi cxion - kaj ankaux retrovi la gxisnunajn materialojn.

Ni decidis eldoni komunan numeron 107-108 por reatingi la normalan
dusemajnan aperritmon (rekompence vi ricevos auxtomate kaj senpage ankaux
la 1/januaran numeron), - sed ni devas pripensi estonte la aperigon de
ambaux auxgustaj numeroj, ja la partopreno en UK kaj IJK jam mem forrabas
du semajnojn...

Ni petas vian komprenemon.

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Renkontigxo de E-familioj - el mia vidpunkto
============================================

Al la cxi jara REF (1996.jul.27- 1996.aug.4) alvenis 22 familioj el pli
ol dek landoj. Inter ili 8 solaj patroj kun infanoj. Ankaux mi kaj mia
filo duope partoprenis (Benjamin estas 4 jara).

La logxloko  estis bona, du kvarlitaj cxambroj havis komunan bancxambron.
Cxeestis 29 infanoj. Ili estis dividitaj en 3 grupoj laux agxo. Pri cxiu
grupo okupigxis alia plenkreskulo, kiu gvidis la programerojn. Mia filo
apartenis al la grupo, kie estis la plej malgrandaj infanoj. En tiu cxi
grupo estis unu 5 jara knabineto, du 4 jaraj knaboj kaj kvar 3 jaraj
knabinoj. La programerojn organizis Ankica Tisxljar, kiu ege multe
okupigxis pri la infanoj.

Antauxtagmeze la infanoj kantis kaj ludis. Ili ellernis suficxe multajn
kantojn. Kelkaj infanoj tuj kunkantis, sed kelkaj ne. Ekzemple mia filo
neniam kunkantis, sed poste, kiam aliaj homoj ne cxeestis, mi auxdis lin
kanti en si mem.

Cetere la infanoj multe desegnis, pentris, gluis bildetojn el diversaj
herbajxoj kaj papero, skulptis el pasto, knedis per knedajxo (modela
pasto), ludis per duplo- kaj lego-kuboj, ili kusxigxis sur grandegan
paperon kaj estis cxirkauxdesegnitaj, faldis paperojn (origamio) ktp...
Mi ne povas raporti pri tio, kion faris la pli agxaj infanoj, cxar mi ne
cxeestis tiujn programerojn.

Posttagmeze estis ekskursoj: en la urbon, en nagxejon, en arbaron. Tie
cxiu partoprenis. Foje okazis arbara "obstakla" konkurso. La infanoj
devis plenumi 10 obstaklojn. Cxiuj infanoj ege gxuis tion. Alivespere
okazis bivakfajro kun lardorostado en la arbaro cxe granda ludejo, kie
estis ligna kastelo kaj lignaj ludiloj.

Jxauxde okazis kultura vespero, kiam la infanoj prezentis ion. Ili estis
ege lertaj.

Resume mi estis ege kontenta, kaj mi vidis, ke tiu cxi REF estis ege bela
travivajxo por mia filo. Dankon por Jozefo kaj Marta Rheinvart.

Nun kelkajn vortojn pri la efiko de REF.

Mi tiel vidis ke la pli agxaj infanoj (super 5 jaroj) senescepte tute
nature parolis Esperanton. Inter la plej junaj infanoj kelkaj infanoj
same kiel la pli agxaj parolis la lingvon. Ankaux la aliaj komprenis
preskaux cxion, sed ili ankoraux ofte respondis en la gepatra lingvo.

En la fino de REF jam ankaux tiuj infanoj ofte diris esperantajn vortojn,
kiuj komence nur komprenis sed ne parolis.

Laux mi la renkontigxo REF estis granda pusxo por la infanoj. Ili ne nur
lingve evoluis, sed lernis ankaux kiel vivi kune kun aliaj infanoj.

Mi certas, ke venontjare mi denove partoprenos REF-on, kio okazos
marborde en Kroatio.

Attila Kovacs
ka@forigu.pecsv1.pecs.matav.hu

*************************************************************************

AIS-konferenco en Rimini
========================

Akademio Internacia de Sciencoj, AIS okazigos la kursojn de sia 17-a
universitata semajno en la lernejo "Dante Alighieri" en Rimini de la 2-a
gxis la 5-a de septembro. Gastoj estas bonvenaj.

La prelegprogramo enhavas i.a. kursojn: Elektitaj metoderoj de
komputilprogramado, La cetacoj, Apliko de naturkuracmetodoj, Arto paroli
k.a.

Por la inauxgura solenajxo la universitato en Rimini disponigas sian
auxlon. Por la solena fermo AIS reiras al sia hejmlando, al "Grand Hotel"
en la urbo San-Marino. Aligxojn akceptas la scienca sekretariejo de AIS:

Kleinenberger Weg 16B, DE-33100 Paderborn, Germanio.

*************************************************************************

Cxokolada Semajnfino
====================

De la 6-a gxis la 8-a de septembro JEFO (Jun. E-ista Franca Organizo)
okazigos allogan semajnfinon en Chartreuse kun la temo: "Cxokolado je
cxiuj sauxcoj".

Oni kolektigxos por frandi kaj kompari cxokoladojn blankajn, nigrajn,
laktajn, kun aveloj, migdaloj, rizo.... dum diskutrondoj, vagadoj,
kunsidoj, ludoj ktp.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Pascal Lecaille, 
B.P. 3019, FR-69394 Lyon Cedex 03, Francio.
Tel.: +33-7-2360714

*************************************************************************

Trilanda renkontigxo
====================

Cxi-foje la Trilanda Renkontigxo, arangxo de la asocio Senlime, okazos en
Heerlen, Nederlando, la 29-an de septembro.

Kunvenejo: restoracio "La Diligence".

En la programo: Gxenerala Asembleo de Senlime, prelego de Hans Erasmus
"Lingva problemo en Euxropo - prezentado de novaj projektoj" kun posta
diskutado, ekskursoj.

Aligxilojn (nepre gxis la 15-a de septembro!) sendu al:

Trude Sinno, 
In 't Oord 45, NL-6291 VN Vaals, Nederlando

*************************************************************************

BIERO dum Oktobrofesto en Munchen
=================================

Munkena E-Junularo jam la 6-an fojon invitas vin al la bier-festo en
oktobro al Munchen.

"Ne pensu pro la titolo de nia renkontigxo, ke nur bieremuloj estas
bonvenaj. Ecx ne cxiuj membroj de la Munkena E-Junularo trinkas bieron.
Simple venu kaj vidu."

"BIERo" okazos dum la fama "Oktobrofesto", la plej granda kaj la plej
konata popolfesto en la tuta mondo.

Ni planas malfermon de bierbarelo, kuiri komune kaj perse...

Cxar la kunvenoj okazos en privata logxejo, la nombro de partoprenontoj
estas limigita, kaj vi estas nepre devas kunporti dormsakon kaj
aermatracon. La kotizo (30-85 DEM) inkluzivas tranoktadon, tri mangxojn
tage kaj la elspezojn por du ekskursoj.

Se vi intencas partopreni post la BIERo en la MKR (Montkabana Renkontigxo
en Auxstrio 03-06.10.96) ni provos trovi tranokteblecon gxis gxia
komencigxo. Pliaj demandojn direktu aux rete al
100717.2323@forigu.compuserve.com aux al:

Munkena Esperanto-Junularo
c/o Norbert Piechotta,
Rondellstr. 3, D-85540 Haar, Germanio

*************************************************************************

Sen speciala programo
=====================

La 14-15-an de septembro okazos renkontigxo sen speciala programo en
Svedio. La cxefa ideo - konatigxi kun la novaj homoj kaj regiono.

La 12-13-an de oktobro okazos lingvokursoj en diversaj niveloj.

Kostoj: 200 SKR (inkl. mangxadon kaj instruadon). Eblas senpage dormi sur
planko. Bv. turni sin al:

Gunnar Olsson, 
Gransikg. 6B, S-54140 Skovde, Svedio.
Tel.: +46-500-416451.

*************************************************************************

59 infanoj el 21 landoj
=======================

Nekutime granda nombro de infanoj cxeestis la cxijaran 30-an Internacian
Infanan Kongreseton, IIK - entute 59 infanoj el 21 landoj.

La kongreseto okazis samtempe kun la UK, en Nova Rabyne, 40 km-ojn sude
de Prago. La kongresejo estis feria hotelo, kun multe da tereno, kaj ecx
apudlaga strando, kie la infanoj de tempo al tempo nagxis. Ili estis
dividitaj al malsamaj grupoj por logxado, mangxado kaj agadoj - cxiuj kun
miksitaj naciecoj por eviti krokodiladon, - en si mem suficxe granda
organiza tasko.

La grupaj agadoj konsistis cxijare el krocxbrodado, pentrado, arto,
logikoproblemoj kaj lernado bekfluti. Speciale sxatataj dum liberaj
momentoj estis jxonglado kaj farado de bidaj bracletoj. La infanoj estis
petitaj kunporti siajn muzikilojn se ili havas, kaj kiel kutime,
infanorkestreto estis formita. Pluraj jam povis bekfluti, kaj ili formis
apartan grupon.

Mardon cxiuj infanoj vizitis plusxbestan fabrikon, kie ili amuzigxis per
plusxursoj k.s. je diversaj grandoj kaj diversaj stadioj de produktado.
Poste ili vizitis la Universalan Kongreson en Prago, kie ili kantis.
Poste la infanoj intermiksigxis kun gepatroj kaj kongresanoj. Kiel
farigxis lastatempa tradicio, ili 'almozpetis', uzante grandan
violoncxelujon, kaj esperis uzi la monon por remboatoj sur la lago, sed
tio ne efektivigxis pro troa vento. Ili tamen unu tagon ekskursis per
sxipo.

Vendredon venis auxtobuspleno de kongresanoj al la IIK-ejo por cxeesti
prezenton de la infanoj, kaj vidi la manlaborojn. La prezento dauxris pli
longe ol kutime, kun multaj skecxoj de cxehaj fabeloj, kion sekvis
dancado de cxehaj popoldancoj. La tekston por unu skecxo, La Pikniko, la
infanoj jam studis antaux ol veni al la kongreseto.  Unu infano - 15-
jaragxa Rolf Fantom - kantis unu el la kantoj de sia nova sonkasedo
'Fantoma Fenomeno'.

Sabaton cxiuj IIK-anoj iris al la UK, kie la infanoj kantis en la Solena
Fermo.

Kristoforo (Christopher Fettes, komisiito de UEA pri infankongresetoj)
paroladis pri la bezono de UEA kaj la IIK bone kunlabori, kaj
programorganizanto Heleno Fantom petis al la kongresanoj produkti pli da
E-parolantaj infanoj. "Ne gravas kiel", sxi komentis.

Poste la infanoj disigxis kun gepatroj aux instruistoj. Cxiuj estis
lacaj, inkluzive la gvidantojn, kiuj laboregis dum tre intensa semajno.

Ian Fantom
Ian@forigu.mintex.demon.co.uk

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

(Sept-okt. 1996)

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

01.09-14.09. "Ora Pola Auxtuno", Miedzygorze. Inf: Silezia E-Asocio, ul
Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio. Tel. +48-71-556954.

01.09-15.09. Internacia E-Feriado kun Folkloro en Kroscienko. Inf: S-ino
Stanislava Majerczak, ul. Kingi 6, PL-34-450 Kroscienko, Polio. Rete:
wvganswk@forigu.dds.nl

01.09-31.05. Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo 1996/97,
Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowsiej-Curie 10, PL-85094
Bydgoszcz, Polio.

02-07.09. Int. Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko en E-o en
Pekino. Inf: Scienca-Teknikista E-Asocio, 52 Sanlihe, Beijing, CN-100864
Cxinio. Fax: +86-10-8591095

02-09.09. 22a Berlina Arbara Renkontigxo (BARo), apud Bad Munder.
Informas: GEJ, Chausseestr. 8, DE-10115 Berlin, Germanio. Tel: +4930-
2834320. Rete: h0444ymy@forigu.rz.hu-berlin.de

03-23.09. Internacia kurso pri akupunkturo kaj masagxo. Inf: Scienca-
Teknikista E-Asocio, 52 Sanlihe, Beijing, CN-100864 Cxinio. Fax: +86-10-
8591095

06-08.09. Jarkunveno de REFA, Tirgu Muresx. Inf: Rumana Esperantista
Fervojista Asocio, str. Politechnicii nr. 1, RO-2200 Brasxov, Rumanio.

06-08.09. Alp-Adria rendevuo sur montopinto Arnoldstein. Inf: Martin
Stuppnig, Esperantostr. 175, AT-9601 Arnoldstein, Auxstrio. Tel: -434255-
4083.

06-08.09. Cxokolada Semajnfino, Chartreuse. Inf: Pascal Lecaille, B.P.
3019, FR-69394 Lyon Cedex, Francio. Rete: mst100@forigu.matra-com.fr

06-10.09. 10-a Kongreso de Itala Katolika E-Unuigxo en Paderno del Grappa
(Trevisio). Inf: S-ino Franca Concina, via Lucento 73, IT-10151 Torino,
Italio.

07-08.09. Regiona E-Semajnfino, Cully ap. Lauxzano. Inf: Lauxzana
E.Societo, CP 389. CH-1009 Pully, Svisio

09-16.09. Internacia E-Semajno, Sete. Inf: Kultura Centro, rue du Dr.
Roux, FR-34000 Montpellier, Francio.

10-12.09. Internacia E-Seminario, Karlovo. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44,
BG-4300 Karlovo, Bulgario.

12-15.09. Mikologia Seminario, Poprad. Inf: SK-05801 Poprad, Sobotske
nam. 36, Slovakio. Tel: +4292-32419.

12-19.09. Internacia Turisma Semajno en rok-arbara montaro. Inf: Galja
Nikolova, kv. Sini Kamani 10.K.18, BG-8808 Sliven, Bulgario.

20-22.09. "Esperanto preter la jaro 2000" seminario, (Internacia Amika
Renkontigxo) en Ailesford Priory. Inf: Helga Rapley, 17 The Grange,
Shepherdswell, Dover, Kent, CT15 7QB, Britio.

20-22.09. Auxtunaj tagoj vagante en Laponio en Vuontispirtti. Inf: Paivi
Saarinen, Pitkamaenkatu 23 as 9, FI-20250 Turku, Finnlando, tel: +921-
2935573

21.09. 7-a Konversacia Seminario "Kiso de la Fisxo". Inf: Josef Schiffer,
Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991.

21.09. 9-a E-Tago, Pardubice. Inf: Jarmila Ryznarova, Na okrouhliku
953/21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio. Tel: +040/21475.

21-22.09. 13-a Renkontigxo Esperantista en Vorlico, REVO. Inf: Siegfried
Linke, Fischerstecherstr. 23, DE-06120 Halle, Germanio. Tel/fakso: +49-
345-5500348. Rete: s.linke@forigu.mp-halle.cl.sub.de

21-29.09. 22-a Internacia Foiro de Esperanto-Turismo, Bydgoszcz. Inf:
Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.
Tel. +48-52-415744. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

22.09. Tradicia rendevuo de Mantua E-Grupo en Sabbioneta. Inf: Triesta
Esperanto-Asocio, C.P. 601, IT-34100 Triest, Italio. Rete:
aviotto@forigu.spin.it

26-29.09. Vina Seminario: Kiel trinki sen ebriigxi, suda Moravio. Inf: J.
Burianova, Renneska 35, CZ-63900 Brno, Cxehio.

27.09-04.10. Gastama Hungario, vinbergxardenoj de Kecskemet, Eger, Tokaj.
Inf: Espertur, HU-1368 Budapest, pf. 193., Hungario. Tel: +36-1-2680306,
Hungario.

28-29.09. La streso: Kiel eviti kaj superi gxin?, La Chaux-de-Fonds.Inf:
KCE, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

28.09-01.10. 6-a BIERO dum la Oktoberfesto en Munchen. Inf: Munkena E-
Junularo, c/o Norbert Piechotta, Rondellstr. 3, DE-85540 Haar, Germanio.
Tel: +49-89-688 37 79, rete: 100717.2323@forigu.compuserve.com

29.09. Trilanda Renkontigxo, Heerlen. Inf: Trude Sinno, In 't Oord 45,
NL-6291 VN Vaals, Nederlando. Tel: +43/3062015

02-06.10. "Kiel fari radio- kaj video-varbilojn?", Berlin Glienicke. Inf:
E-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam,
Germaio. Tel. +49-331-284003.

03-06.10. 7-a KES, Kolonjo. Inf: Holger Boos, Krautenweg 25, DE-51069
Koln, Germanio. Tel. +49221-6804798. Rete: a2659212@forigu.athena.rrz.uni-
koeln.de

03-06.10. 7-a Montkabana renkontigxo, Werfen. Inf: Auxstria Esperanto-
Junularo, Pf. 804, AT-8011 Graz, Auxstrio.

04-06.10. 12-aj Artaj Konfrontoj en E-o, Arkones. Kozieglowy-Tuczno cxe
Poznan. Inf: Kultura E-Fondajxo, Osiedle Lesne 16, PL-60028 Kozieglowy,
Polio.

04-06.10. Gaja e-ista semajnfino, As Vigo. Inf: Lizzie Egholm,
Vindingsvej 5, Stensballe, DK-8700 Horsens, Danio.

04-06.10. 40-a jarkunveno de Germana E. Fervojista Asocio,
Alexisbad/Ostharz. Inf: S/ino Thea Mohr, Bahnstr. 35, DE-06484 Ditfurt,
Germanio.

05.10. Internacia Esperanta AGO-TAGO. Inf: Landaj E-Asocioj, UEA.
Informojn pri la planoj kaj raportojn pri la okazintajxoj sendu al la
red. de Eventoj kaj revuo Esperanto de UEA.

05-12.10. 4-a Int. Kultura kaj Turisma E-Semajno, IKTES, Calella,
Katalunio. Inf: Hispana Fervojista E-Asocio, Apartado 15027, ES-08080
Barcelona, Hispanio.

05-12.10. Ferioj kaj Esperanto, Dulanda intersxangxa programo kun
Hungario. Inf: E-Junularo Brandenburgio, Berliner Str. 49, DE-14467
Potsdam, Germanio.

05-22.10. 4a Int. Kultura kaj Turisma E-Semajno (IKTES), Calella. Inf:
Fervojista E-Asocio, Ap. 15027, E-08080 Barcelono, Hispanio.

12-14.10. Int. Auxtuna renkontigxo, Ludlow, Vermont, Usono. Inf: E-
Societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec H2G 2R8,
Kanadio. Tel: +1-514-2720151

16.10-03.11. Junularo sen limoj, Lublin. Inf: Jaroslaw A. Fotyga, ul.
Harnasia 21/34, PL-20-857 Lublin, Polio. Tel. +48-81-711065. Rete:
upfotyga@forigu.if.uj.edu.pl

18-20.10. Postsomera Klacxkunveno (PSKK), Nijmegen. Inf: Marijke Peet,
Lauwerecht 65, NL-3515 GN Utrecht, Nederlando. Rete:
m.f.peet@forigu.stud.let.ruu.nl

19-20.10. 41a Stagxo Praktika de Parolata E-o, Plainfaing. Inf: Le
Mongade, Route du Col du Bonhomme, FR-88230 Plainfaing, Francio. tel:
++29 50 86 46

21.10-20.12. Oksemajna kurso por progresantoj, Karlskoga. Inf: Karlskoga
Folkhogskola, Lars Forsman, Box 192, SE-69124 Karlskoga, Svedio. Tel.
+46-586-50360.

25-27.10. 28-a Korea Kongreso de E. Inf: CPO Box 4258, Seoul KR-100 630,
Koreio. Tel. +82-2-6145784. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

25-29.10. Japana semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410
Bouresse, Francio. tel: +3349/428074

26.10-02.11. Junularo sen limoj agado por internacia interkomprenigxo,
Lublin, Polio. Inf: Sakia Idzeda, Androsdreef 86, NL-3562 CX Utrecht,
Nederlando. Rete: SJAIdzerda@forigu.capvolmac.nl

26-27.10. Heroldo cxe la Domparo: kiel redakti? La Chaux-de-Fonds. Inf:
KCE, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

29.10-03.11. Diversnivela praktikado de E, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo,
FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074

29.10-03.11. 10-a Konferenco de Komunista E-ista Kolektivo, Lisbono. Inf:
KEK, Rua Paula Lopes 1, 2. esq. Agualva, PT-2735 Cacem, Portugalio.

30.10-27.11. Cxirkaux la mondo, Fermanio-Usono-Figxio-Novzelando-
Indonezio-Singapuro-Tajlando. Inf: Esperantotur, str. M.SKlodowskiej-
Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. tel: +48.52.415744, fakso:
+48.52.460082. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

31.10-03.11. Dis-Seminario por aktivula trejnado, Trieste. Inf: Frederico
Schreiber, Via Cordaroli 7, IT-34135 Trieste, Italio. Tel. +040-422607.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Komercistoj, ekonomikistoj inter si
===================================

En la kadro de UK renkontigxis ankaux la membroj de IKEF (Internacia kaj
Ekonomikista Fakgrupo). Vendrede matene 25 membroj auxskultis en salono
disponigita de la cxeha filio de firmao Bosch klarigon pri la evoluo de
la cxeha ekonomio de reprezentanto de la komerca cxambro.

Posttagmeze okazis la jara gxenerala membrokunveno (cxeestis 60
personoj).  Agadraporto kaj financa raporto pri 1995 estis aprobitaj.
Reelektigxis estraranoj Braun kaj Picasso. La prezidanto F. J. Braun i.a.
prezentis la jxus aperintan Sindikatan Terminaron kaj la - nun preskaux
komplete ellaboritan - novan "domstilon" de IKEF.

La IKEF-identecsxildaro, kiu lauxplane en 1996 devintus esti reeldonita,
ne plu aperos en sia nuna formo, cxar apenaux venis respondoj al
formularo kiu aperis en la bulteno La Merkato n-ro 53. Anstataux gxi, unu
fojon en la jaro aperos kompleta membrolisto en La Merkato; en cxiu
numero de la gazeto aperos la identecsxildoj ricevitaj dum la pasintaj
monatoj.

Reage al alvoko pri prizorgado de Interret-pagxoj por IKEF anoncis sin
jugoslava studento. Dum la venontaj monatoj li ekfaros la bazan
strukturon; celo estas ankaux tra gxi diskonigi kompletan, dauxre
gxisdatigitan identecsxildaron. La membroj jam nun bonvolu traduki la
tekston de la nova IKEF-informilo al sia propra lingvo, por aperigo en
Interreto.

Andre Ruysschaert (Luksemburgo) sercxas komercistojn/ekonomikistojn kiuj
pretas tralegi la jxus finitan E-tradukon de la traktato pri la Euxropa
Unio kaj doni siajn komentojn. Teksto haveblas sur papero aux sur
disketo. (Vidu la jarlibron por la adreso.)

Roland Rotsaert prezentis ideon jam priparolitan kun kelkaj TEJxA-
membroj. Jam pasis 7 jaroj post la disfalo de la politikaj strukturoj en
orienta Euxropo. Necesas ke Monato iom strukturigite raportu pri tio;
ekz. cxiumonate aperu detala artikolo pri unu eks-komunisma lando, el
vidpunkto de ekonomio, politiko, kulturo...  IKEF-anoj (kaj aliaj) el la
koncernataj landoj jam komencu la verkadon.  Serio komencigxu fine de 96
(oktobro-novembro).

Estrarano Istvan Gether (H) lancxis ideon pri mendo cxe profesia
merkatika firmao de realiga studo pri enkondukebleco de Esperanto en
internaciaj firmaoj.  La estraro dum la venontaj semajnoj pridiskutos la
ideon kaj eventuale faros proponon al UEA.

Roland Rotsaert

*************************************************************************

Selten lekciis por la kongresanoj
=================================

Inter 21-30 de julio en Prago okazis la 16-a "Sanmarineca Universitata
Sesio" (SUS-16) de Akademio Internacia de la Sciencoj, AIS.

Post sukcesa kunlaboro de AIS en la internaciaj kongresaj universitatoj
en Seulo kaj Tampereo, nun unuafoje la kompleta studprogramo de tia
konferenco estis integrigita kun Universala Kongreso de UEA.

Preskaux 3000 kongresanoj tiel havis okazon, sen SUS-aligxo partopreni en
la kursoj de AIS, kiuj okazis paralele al kaj ankaux iom post la UK.

La plejnombran auxskultantaron havis O Prof. Reinhard Selten, kvankam li
devis tempe konkurenci al la kongresaj ekskursoj. Cx. 60 homoj venis por
auxdi la ok-horan kurson pri la temo "ludoteorio" de la Nobel-premiito
pri ekonomiko kaj parte por ricevi auxtografon en ties Esperantlingva
libro. Entute okazis ses tiaj kursoj kaj aro da liberaj prelegoj.

Kadre de la solena fermo de SUS-16 la prezidanto de AIS, O Prof. Helmar
Frank povis unuafoje transdoni la premion "Wiener-Schmidt" de la Germana
asocio GPI (Asocio pri Pedagogio kaj Informo). La premio estis fondita
honore al Norbert Wiener kaj Hermann Schmidt, la fondintoj de
kibernetiko, kaj honorigas meritojn pri tiu scienco. Cxi-jare gxin
ricevis la cxeha klerig-kibernetikisto Prof. Milos Lansky, kiu povis
akcepti la premion okaze de sia 70-a naskigxtago.

En septembro AIS okazigos SUS-17 en Rimini kaj San-Marino.

inf. Reinhard Foessmeier
reinhard.foessmeier@forigu.ixos.de

*************************************************************************

TTF por Macintosh
=================

Mi jxus trovis bonajn literarojn "True Type" por Macintosh faritajn de
Peter Hull, multe pli bonajn ol tiuj, kiujn oni ofte mencias. Trovu ilin
en la reto cxe la adreso

http://www.crl.com/pxwhull/efonts.html

Mi sugestas, ke tiuj, kiuj provizas ret-adresojn de literaroj, prefere
donu cxi tiun adreson.

Pere de instalebla klavar-arangxo, Hull konservas la kodigon de ISO
Latin-3, sed kun facila tajpebleco (option-g estas gx, option-G estas Gx,
ktp).  Estas por cxiu familio nur UNU litertipo, ne kvar por la diversaj
stiloj (emfaza, ktp) kiel cxe aliaj.

inf el sce: Bruce A Sherwood
bas+@forigu.andrew.cmu.edu

*************************************************************************

Sxakludo en la reto
===================

Esperantistaj sxaksxatantoj povas trovi siajn partnerojn ankaux en la
reto.

Por ludi sxakon eblas uzi la elektronikan posxton (unu post la alia
sendante la koncernajn movojn), sed eblas ankaux realtempe ludi.

Por realtempa ludo eblas uzi la programon "Telnet". Ekzistas
kalkulimasxinoj por sxakludantoj, kunkonekteblaj per Telnet. Bona adreso
por ludado estas: telnet ics.onenet.net:5000 La uzado estas senkosta.
Konstante tie oni trovas inter 100 kaj 200 sxakludantojn, uzantajn
suplementajn grafikajn programojn (kiel ekz. Winboard).

Kompreneble por la samtempa ludo ekzistas ankaux la ebleco de IRC (parola
babilkanalo). Interesigxantoj, ludvolantoj povas kontakti:

Hans Schilling
hans@forigu.berlin.snafu.de

Rim: Alia interesa adreso por sxakludantoj estas www.gamezone.com kvankam
ankoraux (?) ne en Esperanto...

*************************************************************************

La Yumeiho-metodo oficiala en Hungario
======================================

La Ministerio pri sano de Hungario akceptis Yumeihon enlistigi en la
liston de uzeblaj metodoj!

Krom tio, la Ministerio kunvokis la plej konatajn naturkuracistojn kaj
per kelk-monata kunlaboro ili formis la bazon de instruado de natur-
kuracado. Ankaux mi partoprenis tiun cxi laborrondon, kaj mi povis
atingi, ke Yumeiho ekde nun estos parto de devige lernenda materialo por
cxiuj homoj, kiuj komencas lerni natur-kuracadon, kaj poste oni rajtos
elekti Yumeiho-n kiel detale lernindan metodon. Tio signifas, ke cxiuj
hungaraj natur-kuracistoj devos koni Yumeiho-n, kaj ili ekzamenigxos pri
la bazaj konoj de tio.

Judita Nehez

inf: Reza Kheir-khah
reza.kheirkhah@forigu.iac-online.com

*************************************************************************

Aplikado en la reto...
======================

Por akiri retposxte varkatalogon de Istlia Eldonejo Esperantista (cxefe
pri varoj rekte ligitaj kun utiligo de komputoro) faru petmesagxon al:
lorensmi@forigu.gn.apc.org

Ni prezentas novan modernigitan orientan medicinon (herba medicino) per
Internet: http://www.threeweb.ad.jp/gxomeisa

*************************************************************************

Venu prelegi al Bydgoszcz!
==========================

Ni atendas viajn sinproponojn gvidi en Bydgoszcz semajnon pri kulturo kaj
lingvo(j) de Via lando.

Tiujn semajnojn ni povas okazigi inter oktobro '96 kaj aprilo '97 -
proponu daton tauxgan al Vi. La detalan planon ni publikigos en septembro
kaj aparte konfirmos perletere. Por la prelegantoj ni povas certigi
tranoktojn en la gastocxambro de "Monda Turismo" kaj mangxadon kontraux
kvin duhoraj prelegoj. La prelegoj estos destinitaj cxefe por studentoj
de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, kaj ankaux por
logxantoj de Bydgoszcz (ne nepre e-istoj). Vi povos proponi al ili pliajn
renkontigxojn kaj lecionojn kontraux pago, kio eventuale parte kovrus la
kostojn de Via vojagxo.

En nia Centro oni povas ankaux dum tuta jaro lerni E-on kaj / aux
turismon. Tranoktoj eblas en studenta domo kontraux 5 USD, aux kontraux
cx. 15 USD en la apuda hotelo "Esperanto"; mangxadon eblas mendi ekde 5
USD tage. Eblas ankaux ekskursoj.

Venu do kun Viaj samlandanoj, kiuj volus vidi la centron de "MT" kaj
lerni E-on en gxia patrujo!

Int. Kultura kaj Turisma Centro, 
str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
Fakso (tage): +48-52-460082
Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

*************************************************************************

MOVADO
//////

Senordaj notoj prila UK
=======================

Plurrilate la UK en Prago estis brila sukceso. Pli ol 3000 aligxintoj.
Sed la cxefa atuto estis la urbo mem: Prago ja estas unu el la plej
belaj, majestaj, luksaj kaj admirindaj urboj en la mondo. Nur por gxui
gxin valoris la vojagxo.

La ejo
------

Alia oportuno estis la kongresejo: "Palaco de Kulturo" estas grandega
(ecx tro granda) moderna konstruajxo kun siaj avantagxoj kaj
malavantagxoj.

Inter la unuaj, precipe tio, ke cxiuj kongresaj programoj okazis en la
sama ejo, danke al kio la kongresanoj ne disperdigxis, ne devis veturi
aux marsxi de unu loko al alia, kiel ofte okazis aliloke. En la
kvaretagxa palaco enestis cxio necesa: vastega akceptejo kun tri
rondformaj gicxetaroj, kie la diversaj servoj perfekte funkciis, kun
pluraj dekoj de afablaj dejxorantoj (LKK-anoj estis pli ol 100) je
dispono de la kongresanoj. Cxe la multaj standoj ankaux dekoj da
diversfakaj organizajxoj kaj propagandistoj: TEJO, ILEI, Monato, venontaj
kongresoj, afrika agado, filatela servo (kie tamen mi ne sukcesis sendi
miajn salutajn posxtkartojn pro la dauxra homvico), pluse la kutimaj,
plej strangaj religiajxoj.

Malavantagxo estis la ioma periferieco (tamen komforte atingebla
permetroe) kaj la troa vasteco de la kongresejo. La kongresanoj devis
sencxese vagi de unu etagxo al la alia en dauxra sercxado de celita kaj
nesuficxe bone indikita, foje malfacile trovebla salono. La plej grava
truo, laux mi estis la totala manko de segxoj kaj tabletoj en la
teretagxa akceptejo. Ja, oni kongresas ankaux (aux precipe) por retrovi
kaj babili kun malnovaj amikoj aux kun la jxusekkonitaj. Kaj stare ne
estas komforte...

La kongresa programo
--------------------

Laux la kutima formulo pasis la solenaj malfermo kaj fermo de la kongreso
sub direkto de la UEA-prezidanto Lee Chong-Yeong (se li nur ankaux scius
la parolan Esperanton!). Kiel kutime homplenaj kaj vortozaj la komitataj
kunsidoj, pri kiuj mi ne raportas. Nur tio, ke Michela Lipari estis
elektita nova gxenerala sekretario de UEA.

Amase (por mi surprize) estis partoprenitaj la debatoj pri la kongresa
temo: "Kulturo: valoro aux varo?" sub gvido de Jxak Le Puil. Ankaux en
tre alta nivelo okazis la lecionoj de la kongresa universitato, kiujn
ties rektoro Vlastimil Novobilsky takte kaj sinjorece direktis.

La distrajxoj
-------------

Apartan atenton certe meritas la artaj spektakloj, kiuj abundis en Prago.
Nu, kelkaj bonaj, iuj eksterordinaraj, aliaj (multaj) ... tiel, tiel.
Laux miaj subjektivaj gustoj, je plej alta profesia nivelo la
performancoj de la juna itala pianisto Aldo Fiorentin kaj la braziljxazaj
kaj esperantaj kantoj de Flavio Fonseca kaj lia ensemblo. Respektive en
la klasika kaj legxera muzikgxenroj, ambaux povus (kaj efektive tiel
estas) elstari kaj furori antaux kiu ajn publiko. Kvankam fare de amatora
teatro-grupo, mi tre sxatis la spektaklon "Stilekzercoj", kie okkapa
gejunularo (torcxprenintoj de la fama Studenta Esperanta Klubo de
Zagrebo) prezentis pasticxan ekstrakton el la fama verkjxonglajxo de
Raymond Queneaux. Ankaux gxuinda kaj aplauxdegita, cxar nepre originale
malstereotipa, artisme inter humura parodio kaj profundseriozaj mesagxoj,
la recita kaj kanta spektaklo de Georgina Almanza, el Kubo. Ankaux cxi
kaze pravis la kongreslibro: "Multflanka talento, artista animo de
specife emocia kaj persona stilo, kie gravas poezieco".

Kiel antauxvideble, nia furora burleskantino, frauxlino Emily Barlaston,
allogis plenige salonon Zamenhof, ridigante cxiujn. Ankorauxfoje sxi
kabaredis, kantis, skecxis, ekstravagancis kaj histrionis kiel nur sxi
(li) kapablas fari. Eble cxi foje sxi iom pli ol kutime, sopranis
seriozgxenre kaj, fine, la iom tro longa, parodia recitigado de pluraj
spektantoj pri "Mazi en Gondolando" (laux sxi "Mazi en Kondomlando")
farigxis laux mi iom enua.

Ankaux la longa monologo de Eva Seemannova, pri la vivo de mezepoka cxeha
regxino, estis nepre atentoveka kaj profesinivela. Mi aprecis la sobran,
senemfazan sed efikan recitadon de nia fama aktorino. Alispektakle, mia
filino aparte sxatis la kantojn de la nederlanda mikrokoruso "Akordo":
precipe popolaj kanzonoj sed ankaux renesancajxoj, popmuziko ktp. Mi
skeptikis.

Male, laux mi nepre maltrafitaj la tekstoj proponitaj de Bulgara
Esperanta-teatro, okaze de la solena teatro-vespero. "Lancxo", de Emilia
Lapenna, estas nur naive, fanatikete obsoleta retorikajxo pri la vivo de
Zamenhof. Ne, ecx por la plej novsentisma, internidea esperantisto tiaj
ekzaltitaj troigoj sonas tro sentimentale, arkaike, nekredinde. Cxe alia
ekstremo, la teatropeco "Triptiko", de Giorgio Silfer, sentrafe klopodas
novismi, aktuali, sed, miajugxe, gxi estas nur bombaste sensuka kaj
senkonkluda proklamo pri memblova narcisismo. La intrigo: Dum
esperantista kongreso tri malsamagxaj virinoj renkontigxas hazarde kaj
malkovras ke cxiuj tri estis kunulinoj-amorantinoj de Laszlo Gruber, la
famega verkisto, la tutmonde admirata poeto, la eksterordinara genio, la
Majstro, al kiu ne eblas ne enamigxi, lin adori, ecx se perfiditaj. Tial
la tri virinoj aliancigxas kaj decidas fondi klubon de la Gruber-
fanatikuloj. Blufa sxajnis al mi ankaux la kongreslibre emfazita
"altliteratura moderna lingvajxo". Mi permesas al mi sugesti al mia
admirata (kaj premiita de "Fondajxo Grabowski") amikino Belka Beleva iom
pli atente elekti la tekstojn.

Mi ne povas komenti pri aliaj artajxoj kaj pri la eternaj "Nacia Vespero"
kaj "Internacia Vespero", cxar ilin mi ne spektis. Jam troajn fojojn mi
enuis cxe tiaj senfadenaj pelmeloj de la plej malsamkvalitaj amatorajxoj
kaj folklorajxoj. Same, jam de multaj jaroj mi rifuzas auxskulti la
arkaikajxojn de la "Internacia Koruso" spite la korusajn panegirojn pri
gxi kaj pri ties gvidanto, Dimitr Terziev.

Mi ankaux ne raportas pri la partoprenitaj kunvenoj de la Akademio, de
EVA kaj de la Belartaj Konkursoj, cxar ili meritas apartan pritrakton.
Esperinde iu alia tion faris. Cetere tute ne eblas paroli pri cxiuj
kongresaj programoj; ili estis entute 186, do, meznombre, minimume 31
cxiun tagon. Pluse la ekskursaj kaj la eksterprogramaj ensxovitajxoj. Kaj
mi ne estas Sankta Antono, kiu trovigxis plurloke samtempe.

Resume: Gratulojn kaj gloron al niaj cxehaj samideanoj, al la praganoj.

Bonvolu permesi personan noton. Kiomajn malnovajn kaj karegajn amikojn mi
retrovis! Kiomajn novajn mi akiris! Do, laux mi ne la oficialajxoj sed
gxuste cxi laste citita estas la cxefa allogo kaj la plej kontentiga
aspekto de niaj UK-oj. Precipe pro tio estas por mi ekstremaj gxojo kaj
fiero esti esperantisto!

Aldo de' Giorgi
Como, Italio

*************************************************************************

Pri la Praga Manifesto
======================

La Manifesto de Prago estas dokumento, lancxita publike de Mark Fettes en
la Solena Inauxguro de la 81-a UK en Prago, kiun la Komitato rekomendis
al la kongresanaro por subskribo. Dum la UK gxi rikoltis cx. 550
individuajn subskribojn.

La Manifesto respondas al la bezono difini la aktualajn sencon kaj celon
de esperantismo en formo klara por neesperantistoj, kaj tial gxi estas
aparte tauxga por tiuj, kiuj laboras pri informado aux pri eksteraj
rilatoj en la Esperanta movado. Pluraj el Vi jam sendis gxian nacilingvan
varianton al gazetoj kaj aliaj amas-komunikiloj. Gxi estas uzebla ankaux
kiel fona inform-materialo okaze de intervjuoj aux de aliaj kontaktoj kun
jxurnalistoj. Kompreneble, en la enmovada informado ankaux gxia
Esperantlingva originalo povas utili, kaj gxia diskonigo en movadaj
periodajxoj estas dezirinda.

Informa Fako de UEA

*************************************************************************

Bedauxru, se vi ne cxeestis!
============================

Cxi-jare Prago, la cxefurbo de Cxehio, bonvenigis la partoprenintojn de
la 81-a Universala Kongreso de Esperanto.

Danke al sia bona situo en la mezo de Euxropo, facile atingebla por
plimulto de la esperantistoj, gxi kolektis pli ol 3.000 samideanojn.

La prezidanto de UEA Lee Chong-Yeong, kiu inauxguris la kongreson,
memorigis, ke lastfoje Prago gastigis UK-on antaux 75 jaroj, post la unua
mondmilito. La inauxguron cxeestis ambasadoroj de Argentinio, Italio,
Koreio, Litovio, Slovenio kaj Ukrainio.

La Kongreson salutis perletere la prezidento de Cxeha Respubliko Vaclav
Havel, gxenerala sekretario de UN Boutros Boutros-Ghali, gxenerala
sekretario de UNESKO Federiko Mayor, cxefepiskopo de Prago Kardinal
Miloslav Vlk kaj aliaj eminentaj personoj.

La partoprenantoj per aplauxdoj konfirmis akcepton de la Manifesto de
Prago, de la movado por la internacia lingvo Esperanto.

Inter la cxefaj eventoj de la Kongreso - Seminario pri Lingvopolitiko (d-
ro Detlev Blanke), Nitobe-simpozio, prelego de Nobel-premiito pri
ekonomio prof. Selten pri Ludoteorio, Tago de Lernejo, fakaj kunvenoj de
ILERA, LIBE, AVE, NBN, MEL, BEL, Monda Kunagado k.a., (kaj fondigxis la
novaj, ekz. la Asocio de Sociallaboristoj Esperantistaj), auxtoraj
duonhoroj (William Auld, Spomenka Sxtimec, Marjorie Boulton, Mauxro
Nervi, Sergej Pokrovskij)..., kaj, kompreneble, la komitatkunsidoj de la
estraro de UEA.

Estis anoncitaj la rezultoj de Belartaj Konkursoj de UEA kaj de kelkaj
aliaj konkursoj.

Kaj inter la plej belaj okazintajxoj - muzikaj kaj teatraj prezentadoj.

Certe, ne eblis cxion partopreni, kaj pri iuj arangxoj ni povis ekscii ne
nur de la amikoj, sed ankaux de regule aperanta bulteno - Pragaj
Sonoriloj, kiuj sonoris ekde la unua tago gxis la lasta.

Ecx la Infana Kongreseto cxi-jare estis tre impona - gxin partoprenis 59
junaj esperantistoj el 22 landoj...

Multe strebis la mastroj helpi al ni orientigxi - kaj en la abunda
programo de la kongreso, kaj en sia belega cxef-urbo. Multaj ekskursoj
certe ne permesos al vi baldaux forgesi gxin...

- Cxu gxis la venonta UK? - adiauxis la geamikoj. - Cxu ne tro
malproksime, en Auxstralio? - singardeme demandis iuj. - Same kiel ja por
ni! - rebatis la samideanoj el la alia duono de la terglobo - evidente,
tamen ne tro granda por la esperantistoj...

A. Junusov

*************************************************************************

Birthe Lapenna en la Komitato de UEA
====================================

Dum la praga sesio de la Komitato de UEA ricevis parolrajton ankaux
Birthe Lapenna, la edzino de Ivo Lapenna. En 7 minutoj sxi lauxtlegis la
sekvan "Komuniko al la esperantistaro"-n:

Eble multaj el vi miras, ke hodiaux mi staras cxi tie. La kauxzo estas,
ke dum la UK en Tampere, 1995, okazis io preskaux ne plu atendite, nome
ke UEA pardonpetis al mia edzo, Ivo Lapenna.

En sia festparolado la antauxa prezidanto, prof. d-ro John Wells, cetere
mia amiko, komunikis, ke "UEA forte bedauxras la personajn atakojn,
ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraux prof. d-ro Ivo Lapenna,
faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974". Tiu
pardonpeto multe gxojigis min. Tamen poste, leginte la tutan paroladon,
mi konstatis, ke gxi havis rimarkindajn makulojn. En la intereso de la
historio de Esperanto estas senkompromisa neceso atentigi pri tiu fakto.

Kompreneble, tio, kion mi cxi tie diras, estas nur por limigita nombro de
esperantistoj, sed dum pasintjara, novembra vizito al la CO de UEA la
tiama gxenerala direktoro, Simo Milojevicx, kaj la redaktoro, Istvan
Ertl, promesis al mi, ke mia interveno dum tiu cxi kunveno lauxvorte
estos publikigita en la Kongresa Raporto en la revuo "Esperanto" -
kompreneble sen ellasoj, mallongigoj aux korektoj.

Mi publike deziras esprimi miajn dankojn al UEA kaj tute speciale al John
Wells pro la senprecedenta pardonpeto. Ankaux al la cxeestintoj mi dankas
pro ilia varmega aplauxdo. Gxin mi akceptas kiel signon de tiu granda
simpatio, kiun mia edzo konstante gxuis - kaj ankoraux gxuas - dum sia
pli ol 60-jara esperantista vivo.

Mi ne deziras komenti la malkorektajn alineojn de la Festparolado. Ili ne
estas gxustaj nek rilate al mia edzo, nek rilate al la skismo en
Hamburgo, 1974. Mi nur deziras akcenti, ke la verajn faktojn pri la
eventoj vi povas legi en la verko de Ivo Lapenna "Hamburgo en
retrospektivo" (H en R), kiu estas bazita sur originalaj dokumentoj.
Estas grave emfazi, ke la libro estas necesa suplemento al lia verko
"Esperanto en Perspektivo" (i.a. laux H en P).

Ivo Lapenna forlasis UEA en 1975, sed absolute ne la Esperanto-Movadon.
Krom sia universitata laboro li dauxrigis ankaux sian laboregon por
Esperanto laux la Zamenhofa linio gxis sia forpaso la 15-an de decembro
1987. Li gvidis la Centron "Internacia Centro de la Neuxtrala Esperanto-
Movado" kaj redaktis la revuon "Horizonto", financita kaj eldonita de mia
patro, Peter Zacho ("Eldonejo Perspektivo"). Jam ekde 1981 Ivo Lapenna
strebis okazigi komunan agadon renkonte al la centjara datreveno de
Esperanto. Lia intenco estis, ke la tuta 1987 devus farigxi la "Jaro de
la Internacia Lingvo" kun cxiuflanka pritrakto de la lingva problemo en
la nuntempa mondo kaj altnivela argumentado por radikala solvo pere de
Esperanto. Tio samtempe devus kauxzi plian, eble ecx amasan disvastigon
de la lingvo kaj de gxia uzado en internaciaj rilatoj. Bedauxrinde, ke la
Esperanto-Movado ne estis suficxe matura por kompreni la gravecon de tiu
lia propono, lian senfinan amon al Esperanto, lian altruismon kaj
grandanimecon entute. Pro tio oni rifuzis lian proponon por komuna agado
- kaj nun la plej unika okazo estas preterpasita, tre bedauxrinde!..

La lasta organiza laboro de Ivo Lapenna por Esperanto estis la okazigo de
la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco en Graz, 1987: "Cent Jaroj de
la Esperanto-Kulturo" kun la plej impona Internacia Honora Komitato iam
ajn, konsistanta el la plej famaj esperantistoj-sciencistoj; kun la same
impona Auxstria Patrona Komitato; kun prelegoj kaj lekcioj de la plej
konataj kaj kompetentaj fakuloj en la Esperanto-Movado kaj kun starigo de
la bela monumento "La Espero", farita de la mondkonata skulptisto, Jesper
Neergaard, kaj donacita al Esperanto pere de Ivo Lapenna (v. "Memorlibro
Graz 1987").

Fine, la fakto estas, ke Ivo Lapenna estas la plej lerta kaj la plej
inspira ideologo, kiu iam ekzistis en la Esperanto-Movado. Mi esperas, ke
la junaj generacioj kapablos kompreni kaj utiligi lian unikan sperton. Al
ili mi deziras emfazi, ke por la sciencisto kaj la humanisto Ivo Lapenna
nenio estis pli serioza kaj pli grava ol la laboro por kaj la disvastigo
de la Internacia Lingvo, Esperanto, la portanto de la "Humaneca
Internaciismo".

Birthe Lapenna

Rim: En posta sesio la Komitato akceptis la jenan decidon: "Rilate al la
komuniko de Birthe Lapenna la Komitato trovas neakceptebla la ideon, ke
plu aperu en la revuo Esperanto polemikajxoj pri aferoj okazintaj antaux
20 jaroj."

*************************************************************************

Ada Fighiera-Sikorska: redaktorino de "Heroldo"
===============================================

Ada Fighiera-Sikorska naskigxis en Siedlce (Pollando) la 26-an de januaro
1929, vivis kaj studis en Varsovio gxis la milit-eksplodo, en 1939, kiam
la lando estis atakata samtempe de la tiamaj Germanio kaj Sovetunio.
Tiam, la familio fugxis al Llov (orienta Pollando), kiun la patro, la
generalo Sikorski, havis la taskon defendi. Post la kapitulaco de
Pollando, la familio kun la pola civila logxantaro estis internigita en
Siberio, kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000
aliaj polaj oficiroj estis murdita de la rugxa armeo en la arbaro de
Kattyn (Pollando).

Danke al interkonsento kun Britujo, en 1941 Sovetunio liberigis la 2
milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino
kaj la fratino rajtis veturi tra Samarkando al Persio, unue al Teherano,
poste al Isfahano, kie sxi vizitadis polajn lernejojn cxe la lokaj polaj
setlejoj. Inter 1945 kaj januaro 1948 sxi logxis kun aliaj polaj
rifugxintoj en Libano, Beiruto; samjare sxi plenumis kun siaj samklasanoj
polan maturec-ekzamenon en Britio kaj novembre sxi revenis al Pollando
post okjara foresto.

Fininte la fakultaton pri slavistiko kaj specialigxinte pri jxurnalismo
en la Universitato de Varsovio, Ada eklaboris cxe eldonejo. En 1956,
Julio Baghy gvidis kursojn en Varsovio kaj Ada estis sxia fervora
lernantino. Tiam komencigxis sxia amo al Esperanto, kiu dauxris la tutan
vivon.

En 1958, antaux la jubilea UK en Varsovio, sxi estis vic-prezidantino de
la Varsovia E-societo kaj kunfondis la Esperanto-redakcion de la pola
radio: tiam sxi ekkonis en la pola cxefurbo sian estontan edzon, kiu kiel
KKS logxis konstante en la kongres-urbo por prepari la UK. En 1960 sxi
edzinigxis al G.C. Fighiera en Bruselo kaj la postan jaron kunlaboris kun
li en la organizo de la UK en Harrogate (Britio).

En 1962 Ada transprenis de Teo Jung la gazeton "Heroldo de Esperanto",
kiun sxi redaktis gxis sia forpaso dum 36 jaroj: unue, dum 17 jaroj en
Bruselo, poste, dum 9 jaroj en Madrido, fine, ek de 1988, en Torino.

Ada Fighiera-Sikorska partoprenis en grandega kvanto da internaciaj,
naciaj kaj lokaj kongresoj kaj kunvenoj, cxie aktivis, instruis kaj
prelegis. Sxi estis membro de TEJxA, EVA, de la Esperanta PEN-KLUBO kaj
honora membro de UEA. La Internacia PEN-Klubo jxus akceptis inkluzivi
sxin en la liston de la meritaj anoj, pri kiuj la PEN-Mondkongreso
funebros en Meksiko.


Mesagxoj el la tuta mondo
-------------------------

La doloro de la Esperanto-Movado estas granda. Okaze de sxia morto
alvenis centoj da kondolencaj mesagxoj, kiuj bildigas la sentojn de la
esperantistaro. Ni citas cxi-sube nur  kelkajn el ili :

- "Sxi ja estis kvazaux institucio"  (Detlev Blanke)

- " La manko de Ada dumkongrese (en Prago) efikis, kvazaux mankus la
  flago dum la inauxguro" (Cristina de' Giorgi)

- "Mia tuta familio kaj la tuta hispana esperantistaro havas grandan
  sxuldon al Ada" (Augusto Casquero)

- "Ada estis ia legendo, iu modelo por mi" (Laszlo Szilvasi)

- "Apenaux eblas imagi la Movadon sen sxi" (Humphrey Tonkin).

Heroldo de Esperanto, legxe registrita societo sen profita celo

*************************************************************************

La plej multe vendataj libroj
=============================

en la libroservo de FEL en 1995 estis:

- "Plena Poemaro" de Euxgeno Mihalski
- "Proponaro por la E-movado" de M. Sikosek
- "Deklingva manlibro pri politiko" red. de S. Maul
- "Humuro laux skota maniero" de Pettyn.

Oni povas mendi ilin cxe la Flandra E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000
Antwerpen) aux perrete cxe fel@forigu.knooppunt.be

*************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
////////////////

Konference en Cxehio
====================

Sesdeko da instruistoj kaj ILEI-membroj festis la 30-an konferencon de la
Ligo en Tabor, sude de Prago, tuj post la UK. La paralela gimnazio logis
dekkvinon da junuloj. Prezentajxoj temis pri instruado en Ganao
(Frempong), proverboj (Dahlenburg), lerniloj por infanoj en Usono
(Glossop), studgrupo pri Mazi (Rojas, v.d.Horst, Bodnarova), instruado en
Alp-Adrio (Belosxevicx), lingvolernado kaj personeco (Dvorakova), la
auxstralia projekto Ekparoli (Bishop), kion meti en la fruaj lecionoj
(MacGill) kaj montrado de la provkasedo de la planata usona videa kurso
(Holland). C-nivela Cseh-seminario okazis, kiel ankaux sesio de la
ekzamenoj de UEA/ILEI. Gimnazianoj sub gvido de s-ino Zsuzsa Barcsay
prezentis programerojn dum du vesperoj. Max Wearing varbis por la 31-a
konferenco en Melburno.

smg

*************************************************************************

La kursgvidantoj, instruistojgrandparte respondecas, ke lakursanoj restu
  en la movadoankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili
      abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso!

*************************************************************************

Esperanto kiel divena plezuro
=============================

Antauxnelonge aperis la tria, reviziita kaj rekompostita eldono de
"Esperanto als Ratespass" ("Esperanto kiel divena plezuro"). La bele
eldonita 48-pagxa brosxuro prezentas al germanlingvanoj la strukturon de
Esperanto per logikaj enigmoj. Tamen ankaux konversaciaj ekzercoj ne
mankas, kaj la nova eldono jam entenas informojn pri aplikado de
Esperanto en la komputila reto.

Pro anonco en "Padagogischer Schnappchenfuhrer" ("Gvidlibro pri
pedagogiaj favorprezajxoj") cxiujare pli ol 100 neesperantistaj germanaj
instruistoj mendas senpagan ekzempleron de la brosxuro, sed ankaux jam
pluraj dekoj de germanaj kaj auxstraj Esperanto-instruistoj kvante mendis
gxin, tiel ke gxiaj unuaj 2.000 ekzempleroj elcxerpigxis ene de 20
monatoj.

La brosxuro haveblas kontraux 3  DEM cxe germanaj Esperanto-libroservoj,
je GLD 3,90 cxe UEA aux - inkluzive de la sendokostoj kontraux 4 DEM -
aux 2 irk-oj cxe la eldonanto (Esperanto-Jugend Heidelberg, Frhr.-v.-
Drais-Str. 53, D-68535 Neckarhausen). Multobligado por instruaj celoj kaj
traduko al aliaj lingvoj estas permesitaj.

Ulrich Matthias
umatthia@forigu.ix.urz.uni-heidelberg.de

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Cirkulajxo por E-lingvaj paroj kaj familioj
===========================================

"Rondo Familia", la grupo de E-lingvaj familioj en neregula intervalo
eldonas cirkulajxon por siaj membroj. La A-4 formata, fotokopiita
informilo estas la kunligilo de denaskaj E-familioj. Grandparte gxi estas
kompilajxo de leteroj de unuopaj familioj, enhavas aktualajn informojn
pri tauxgaj porfamiliaj E-arangxoj kaj diversaj E-eldonajxoj.

La cirkulero estas utila por familioj, kie oni uzas E-on kiel hejma
lingvo, aux edukas la infanojn ankaux E-e, - sed kaj pro la spacaj
limigoj kaj pro la aperritmo neniel povas anstatauxi la internetan
pordenaskulan diskutgrupon DENASK-L.

La koncernaj E-familioj ricevas la cirkulajxon senpage (lauxvola subteno
tamen bonvena!). Sinanonco de E-familioj estas atendata cxe la CO de UEA
("por Rondo Familia") aux cxe la redaktoro de la cirkulajxo:

Anna Besenyei
Szeremi u. 21. IV/20.
HU-1117 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Denove al Muzo!
===============

"Muzo" - cxiujara arangxo de arta kreado de e-istoj okazis jam 27-foje.

Ni invitas cxiujn kreantojn de E-o veni, gxojigi cxiujn per via arto,
gxui la prezentadon de aliaj.

Muzo-96 okazos 5-6-an de oktobro en Vilnius, Litovio.

La konkursoj okazos en jenaj brancxoj:

1. Prozo originala;
2. Poezio originala;
3. Kantoteksto originala por konata aux originala melodio (aldonu
   muziknotojn aux sonkasedon);
4. Melodio originala por ajna originala E-versajxo (aldonu muziknotojn
   aux kasedon);
5. Deklamado - recitado de originala aux tradukita poeziajxo laux propra
   elekto;
6. Arta legado de prozajxo laux propra elekto ne pli ol 15 min.
7. Rakontado pri iu okazintajxo legita aux elpensita;
8. Kantado sole aux grupe;
9. Koloraj diapozitivoj pri ajna temo;
10. Pentrajxoj por afisxo pri informado aux kurso de E-o en ajna lingvo.

Konkursajxoj 1-4 devas esti alsenditaj gxis la 1-a de oktobro al la
organiza komitato.

La nomo kaj adreso de la auxtoro devas esti skribitaj sur aparta slipo,
metita en pli malgrandan koverton kun surskribo de la titolo de la
konkursajxo. Tiuj cxi kovertoj estos malfermitaj post la anonco de
rezultoj. La tekstoj kaj muziknotoj devas esti prezentitaj en 3 ekz.
tajpitaj aux legeble skribitaj per nigra globkrajono. Unu persono rajtas
prezenti ne pli ol 2 verkojn por aparta konkurso. Gajnintoj de unuaj tri
lokoj ricevos diplomojn.

Partopreno: aktiva cxeesta, aktiva foresta, pasiva (spektado de la
konkursoj)

Kotizo: 2 USD. Por konkursantoj la kotizo ne estas deviga.

Logxado en studenta hejmo kostos 1,5 USD por unua nokto, po 1 USD por
cxiu sekva nokto. Tranoktado en propraj dormosakoj - senpaga.

Se vi bezonas oficialan inviton, petu gxin anticipe, indikante la
bezonatan lingvon.

Organiza Komitato:

pk 178, LT-2000 Vilnius, Litovio.
Tel.: +370-2-442706, +370-2-623598

*************************************************************************

Belartaj konkursoj de UEA
=========================

Rezultoj-96

Poezio

1. ne aljugxita; 2. En stacidomo de Mauro Nervi, Italio; 3. Veraj koloroj
de Anatole Taras Lubovich, Usono. Honora mencio: Don Juan Tenorio de
Mauro Nervi. Partoprenis 50 poemoj de 22 auxtoroj el 16 landoj.

Prozo

1. ne aljugxita; 2. Bonan matenon! de Sten Johansson, Svedio; 3. Nokta
halto de Sten Johansson kaj La plusxa kato de Cristina de 'Giorgi,
Italio. Partoprenis 26 verkoj de 18 auxtoroj el 11 landoj.

Teatrajxoj

1. ne aljugxita; 2. La rugxaj formikoj de Georges Lagrange, Francio; 3.
Nepo benita de Sten Johansson, Svedio. Partoprenis 11 teatrajxoj de 9
auxtoroj el 6 landoj.

Eseoj

Premio Luigi Minnaja: ...strebad' iel valoras ecx en duograd' de Olle
Hallefors, Svedio; 2. Plurlingvismo kaj unulingvismo en Euxropo tra la
jarcentoj de Gian Carlo Fighiera, Italio; 3. La cxeha literaturo en la
spegulo de la Esperantaj tradukoj de Oldrich Knichal, Hungario.
Partoprenis 8 eseoj de 7 auxtoroj el 5 landoj.

Kantoj

Premio An Song-san; Tiu cxi de Tarcisto Jose de Lima, Brazilio; 2.
Iolanta de Tarcisio Jose de Lima; 3. Ho, mia land' de Fiorello Fiorentin,
muziko, Italio; kaj Hej! Hipopotamo de Mike Sadler, Hungario. Partoprenis
8 kantoj de 4 auxtoroj aux auxtoraj duopoj el 4 landoj.

Infanlibroj

Infanlibro de la jaro 1995: La infanoj en la arboj de Gudrun Pausewang,
tradukita de Nora Caragea, eldonita de Inter-Kulturo, Slovenio.
Partoprenis 4 libroj de 4 eldonejoj el 4 landoj.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Langrompilo
===========

Sube mi proponas miajn langrompilojn. Provu legi gxin tuj, vocxe, sen
antauxa tralego, sen prova ekzerco:

- Cxagrene, cxies senscienca scio sencxese sxangxigxas, cxar cxiu cxeha
  cxicxerono cxikanas kaose cxe cxia sxanco.

- Sxi sxrikis, cxar sxiaj sximaj sxuoj sxajne sxrumpis sxirante sxiajn
  sxoke sxikajn silkajn sxtrumpojn.

Will Green

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Plezuran auxskultadon
=====================

Aperis la 2-a volumo de Vinilkosmo-kompil'... Post longa atendado.

Gxi kolektis sur unu laserdisko/sonkasedo tre malsimilajn muzikistojn,
inter kiuj, ekzemple, mistera Frauxlino Barlaston kaj skandala Picxismo.
Cxefe estas prezentita stilo (stiloj?) rok' en diversaj varioj.

"Ni esperas, ke gxi ne tro malplacxos al vi" - modeste "reklamas" la
eldonistoj - Eurokka - Esperanto-Rok-Asocio, Francio.

Fakte, mi troigus, se dirus, ke cxio tro placxas al mi - estas ja vere
komponajxoj tre diversaj ne nur laux la stilo, sed ankaux laux la
kvalito... Sed certe oni povos trovi ion laux sia gusto. Kaj se kelkaj
kantoj el la kolekto placxos al vi - tio ja estos tute ne malbone! Des
pli, ke ne tiom multe da Esperanta rok-muziko ekzistas.

Vinilkosmo-kompil' vol. 2 estas produktita per helpo de cxiuj muzik-
grupoj, de cxiuj antauxacxetintoj (vivu la esperantista solidareco!), de
Studio Stansy Production, sed ankaux per financa helpo de Euxropa
Junulara Fonduso (tra TEJO), Fondajxo Carson (Kanado) kaj Fame Fondajxo
(Germanio).

Krom la menciitaj, en la kolekto estas prezentitaj ensembloj kaj
kantistoj: Esperanto, Massilia Sound System, Martin, Remy Walter, Free
MagniZhou, Massimo Manca, N.A.T., Milan Docxekal, Akordo, Kredo, Afrika
Espero, Luanda Cozetti k.a.

La prezoj: KD (laserdisko): 120 FRF, 39 NLG, 24 IRK.

KS (kasedo): 70 FRF, 23 NLG, 14 IRK.

Aldonendas la sendokostoj. Samaj kondicxoj validas ankaux por la unua
volumo.

Vi povas mendi la diskojn / kasedojn (kune kun aldona program-libreto,
kie ne nur estas presitaj la tekstoj de la kantoj en E-o, sed ankaux
resumoj en la franca, angla, hispana, germana) cxe:

Eurokka - Esperanto-Rok-Asocio, FR-31450 Donneville, Francio.
Tel./fakso: +33-61-819565, ekde oktobro: +33-5/61-819565

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Cxu cxiu sciu, kio estas bujabeso?
==================================

Intervjuo kun la prezidanto de la Akademio

D-ro Werner Bormann, honora membro kaj de Germana E-Asocio, kaj de UEA,
estas la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto. Esperanto aktuell
intervjuis lin.

Antaux la elekto vi private diris, ke vi ne intencas kandidati por la
posteno de la prezidanto de la Akademio. Kial vi sxangxis vian opinion?

Post 30 jaroj da servado en estraroj de la E-movado mi volis labori pri
miaj propraj aferoj, ekz. verki. En Tampereo kolegoj en la Akademio
persvadis min. Cxar mi opinias la Akademion esenca por E-o, mi ne volis
lasi gxin en problemoj. Do mi kandidatis.

Kiuj estas viaj taskoj kiel prezidanto de la Akademio?

La prezidanto devas kolekti opiniojn en la Akademio kaj de ekstere,
kribri ilin kaj klopodi pri kohera laboro laux la celoj fiksitaj en la
statuto. Al tio ankaux apartenas la tasko konsili kaj stimuli, kaj, se
necese, pacigi. La efiko cxe la publiko (ekzemple en revuoj) same bezonas
prizorgadon.

Kiuj estas - laux via opinio - la plej gravaj taskoj, kiujn la Akademio
devos alfronti dum la venontaj jaroj?

La moderna vivo necesigas multajn fakvortojn, dauxre novajn. Ili kreigxas
facile de niaj aktivuloj, ofte pluraj. Por "Verkehrsverbund" mia uzo
estis "trafikkomunajxo", la fervojista kongreso diris "trafika
federacio", la fervojista vortaro aplikas kunmetajxon kun "kombinita". Iu
devas sobre decidi, kiun unu vorton uzi. Tiun servon nur la Akademio
povas doni al Esperanto.

En la februara numero de Esperanto vi promesis klopodi en la Akademio
"pri novaj impulsoj kaj fresxa etoso". Kiujn konkretajn impulsojn vi
planas?

Mi flegas multajn kontaktojn kun akademianoj posxte kaj se iel eble
persone. La komuna sento pri la taskoj de la Akademio vigligxis. Tiel
plifortigxas bona laboretoso. Ni partoprenas en aktualaj diskutoj, ekz.
pri la nomo de la nova euxropa mono, kaj volas diskonigi starpunktojn
ankaux sub la nivelo "ex cathedra" (t.e. de la pleno post posxta kaj pro
tio longdauxra diskutado kaj vocxdonado).

La sekcioj en la Akademio pliaktivigxas. Ni nun sukcesis publikigi
opiniojn en la komunikiloj de la movado.

Cxu la Akademio, sub via gvido, denove traktos la landnoman problemaron
kaj donos rekomendojn pri la komenca majuskligo de vortoj, ekz.
derivajxojn de landnomoj?

Pri landnomoj ni forte laboris dum jaroj kaj ni publikigis la liston de
la Akademio; tial ni nun ne traktas tion. Kelkaj aliaj aferoj trovigxas
momente cxe la sekcioj. Ne pri cxio necesas decido. Dauxre venas ankaux
novaj demandoj. Ni laboradas kaj poste ni informas la esperantistojn.

La nov-elektita sekretario de la Akademio, s-ino Perla Martinelli,
proponis en la februara n-ro de Esperanto, ke la Akademio akiru juran
personecon por faciligi sian vivon en kaj ekster Esperantio. Kion vi
opinias pri tio?

Jura personeco por la Akademio estas tauxga rimedo. Komplikas tion la
multlandeco de la institucio kaj gxia ofte sxangxanta domicilo pro
novelektoj. Ni klopodos solvi la problemojn.

Kiamaniere vi volas certigi, ke la esperantistaro mondvaste rapide
ekscios pri la laboro kaj decidoj de la Akademio?

Post la bedauxrinda malapero de "La Letero de l' Akademio" (la societo
gxin portanta ne trovis posteulon por la mortinta s-ro Thierry) ni volas
nun eldoni informilojn tuj kiam io estas komunikenda. Jam nun ni
publikigas (vidu en revuo Esperanto, Monato) kaj ni volas utiligi la
rapidajn komunikilojn kaj novajxbultenojn (Eventoj) kaj radiostaciojn (en
Pola Radio jam nun ofte traktigxas lingvaj demandoj). Kelkaj akademianoj
partoprenas en la interreto.

Tekniko kaj sciencoj tre rapide disvolvigxas nuntempe, multaj novaj
fakterminoj kreigxas. Kiel la Akademio certigos, ke E-o ankaux estonte
estos facile lernebla kaj samtempe plene esprimkapabla?

Pri tiu cxi problemo mi multe verkis. Mia artikolo pri tio en la libro
"La stato kaj estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto" (pri la
kolokvo de la Akademio en Prago en 1993) nomigxas "Defio faklingvo". Mi
tie montris detale kiel eblas plene esprimkapabla lingvo, kiu estas tamen
ankoraux facile lernebla.

Unu ekzemplo venas el kuirarto: cxu ni havu milojn da fakvortoj pri
mangxajxoj? Cxu cxiu sciu, kio estas bujabeso? (vorto el PIV)? Mi
proponas antauxmeton de kio gxi estas: do paroli pri "franca fisxsupo
bujabeso". Mia konkludo pro la inundo de eblaj neologismoj: "La
bujabesismo estas minacanta dangxero".

Nova eldono de Plena Ilustrita Vortaro estas tre necesa. Cxu la Akademio
subtenos novan eldonon kaj se jes, kiamaniere?

En la reviziado de PIV kunlaboras pluraj akademianoj. Mi mem transprenis
la vinjetojn "auxtomobilo" kaj "trafiko". Tiel ni, akademianoj, subtenas
la noveldonon. La auxtoraj rajtoj restas kompreneble cxe SAT.

Kiam kaj pro kio vi esperantistigxis?

Mi akceptis E-on por mi kiel knabo tuj post la mondmilito kaj la
konsciigxo pri la hitleraj krimoj en 1947. Tiaj teruraj malbonajxoj kiel
militoj aux naciismo neniam plu okazu! Al tio mi volis kaj ankoraux volas
kontribui.

Kio estas la plej grava afero por vi rilate al E-o?

Mi volas apliki E-on, fake kaj en amikaj rondoj, en mia hejmurbo kaj
survoje cxefe al eksterlando. Tio estas la gxuo el la scio de E-o. Pro
tio necesas ke venu sencxese novaj homoj al la movado.

Cxu kaj se jes, kiel sxangxigxos la E-movado en Germanio kaj la mondo dum
la venontaj dek jaroj laux via opinio?

Mi kredas, ke estos nur malgrandaj sxangxoj. Mi ja vidas, ke dauxre
aperas novaj esperantistoj. Versxajne lokaj kluboj devos pli forte lukti
kontraux malbona vizitado. Esperantistoj grupigxos fake aux laux celoj,
ekzemple por prepari kongreson. La sciencaj laboroj plue aktivigxos. La
libromerkato viglas kontentige. Apud "malnovaj" movadoj kiel la germana
plifortigxos en la tria mondo novaj (oni legu la bultenon de UEA
"Esperanto en Azio"). Certe okazos la Universala Kongreso en 2006 - kaj
mi volas partopreni gxin!

el Esperanto aktuell, aprilo '96

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Mendu E-librojn en nemovada vendejo
===================================

Mi legis kun intereso la opiniesprimon de May Bijleveld en la dua junia
numero.  Nepre estus preferinda, se E-libroj pli ofte aperus sur la
bretoj de librovendejoj en multaj landoj.

Tamen mi avertas, precipe surbaze de mia propra sperto, kiu ampleksas nur
Usonon (kaj ecx nur mian iom nekutiman regionon!), ke la celo de
librovendistoj estas ... vendi librojn!  Kvankam ili cetere estas sendube
bonintencaj homoj, ili posedas profitcelan firmaon, kiu ne ekzistas por
disvastigi Nian Karan Lingvon.

Unue oni devas elmontri, ke ekzistas acxetontaro, kiu sopiras je libroj
internacilingvaj, kaj je libroj nacilingvaj pri Esperanto.  Tute
maltauxgus breto de libroj, ofertataj de E-aktivuloj, kiuj nur rikoltas
pulvon, gxis kiam la librovendisto ilin forjxetas por liberigi la breton
por libroj vere vendeblaj. Jen mia konsilo: unue kuragxigi la
samideanaron je mendado de E-libroj cxe la ordinaraj, nemovadaj librejoj.
Mi komprenas, ke por naciaj E-organizoj la libroservoj foje estas gravaj
fontoj de enspezo (laux mia kompreno, tio validas por ELNA, cetere);
tamen eble la efiko de 20 homoj kiuj envenas ordinaran librovendejon dum
unusola monato, petante la dejxoranton mendi librojn en aux pri E-o,
estus pli valora ol la financa rimedo kiun la nacia libroservo tiel
perdus.  Eble mi eraras, cxar la situacio povas esti tute alia en
Brazilio kaj Nederlando (el kiuj landoj mi supozas S-ino Bijleveld prenis
la spertojn sur kiuj sxi bazis sian alvokon al ni), do mi petas, kion
opinias aliaj legantoj de EVENTOJ?

George Partlow
(Douglas, Alaska, Usono)

*************************************************************************

Libroj disfalas jam nun!
========================

S-ro Mayer almontris la fakton, ke la malbonkvalita papero de la libroj
post cent jaroj komencas ruinigxi (Eventoj 1/majo p. 8). Tio estas trista
afero, sed rilate al la ruinigxo mi povas mencii bedauxrinde ecx pli
gravan aferon:

Plejmulto de la libroj eltenas nur unu finlegadon, do cx. 3 semajnojn,
cxar samtempe kun la legado komencas elfali la pagxfolioj de la libro.

Tiu cxi aflikta fenomeno okazas cxe tiuj libroj, kies pagxoj ne konsistas
el grandaj kaj falditaj presejfolioj, do ili ne estas brosxuritaj.

Cxiu bonintenca libro, kiu ne estis brosxurita, estas atenco kontraux la
homa kulturo!

Ivan Szirmai, Budapest

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Kunsido de radio-auxskultantoj en Prago
=======================================

Eltirajxo el la protokolo de AERA-kunsido dum la UK.

Cxeestas pli ol 70 homoj kaj multaj aliaj foriras, cxar la salono estas
tro malgranda.

1.
Jara raporto pri la agado de AERA de Bruno Masala: AERA trovis sian
lokon en la societo OSIEK; precipa laboro de 1,5 jaro estas informado
(montras la informilojn, priskribas la interretan TTT-ejon) kaj lobiado
(artikoloj en gazetoj, cirkuleroj al membroj, personaj leteroj).

2.
Radio-redaktoroj prezentas sin kaj sian laboron:

- Letero de K. Fetes-Tosegi, cxefredaktoro cxe Radio Auxstria Internacia:
  venas malmultaj leteroj el Azio kaj Amerikoj; pli kaj pli substrekigxas
  la internacieco ol la iama neuxtraleco; prezento de Perloj: publikigo
  de plej interesaj tekstoj disauxdigitaj, en la komenco nur de Radio
  Vieno, sed poste eventuale de aliaj stacioj esperantlingvaj;

- A. Pettyn priskribas la progreson de la E-fako de Pola Radio dum la
  jaro (nun 4 elsendoj cxiutage).

- L. F. Mikulasxek salutas nome de Radio Vatikana: tie teamo de 4 homoj,
  sub la gvido de Carlo Sarandrea faras la du elsendojn cxiusemajne.

- salutas reprezentantino de Punt Radio en Reus (apud Tarragona)

- Jennifer Bishop priskribas la riskon de duonigxo de la programo (gxis
  nun ili sukcesis elsendi 1 horon cxiusemajne): mankas subteno en
  Auxstralio; la teamo nun konsistas el tri personoj; invitas al vizito
  en la stacio dum 1997.

Godfredo van Bergejk raportas pri siaj provoj instigi sian lokan kablo-
reton reelsendi Esperantlingvajn programojn. Oni postulis pagon.

3.
Novaj teknologioj

Gunther Becker mallonge skizas pri la historio de E-lingvaj elsendoj
persatelitaj: unua estis Radio Zagreb, kiu nun ne plu elsendas en
Esperanto; poste venis R. Vatikana kaj Pola Radio.

Bruno Masala emfazas, ke cxeesto de Esperanto en la satelita dissendado
estas tre grava cxar tiu teknologio vere atingas facilan kaj bonkvalitan
tutmondecon. Tiurilate decidoj naskigxas nuntempe, ni povas influi ilin.
Same en la Interreto: dum auxgusto oni metos tien kelkajn elsendojn de
diversaj stacioj por montri la aferon.

4.
Lobiado.La plej efika metodo estas la plej simpla: petado. Ne gravas,
se oni ne tro scias: la ricevintoj de la letero, redaktoroj, staci-
estroj, ambasad-sekretarioj enketos por vi kaj informos. Tamen lobiado
favore al Esperanto en radio signifas ankaux danki, ekzemple al vialandaj
ambasadejoj de landoj kies internacia stacio elsendas en Esperanto.

Cxi jare Cxina Radio Internacia ne sendis raportiston al UK. OSIEK-AERA
skribos bedauxran leteron al CxRI.

Gunther Becker substrekas, ke E-gazetoj devas aperigi informojn pri E-
lingvaj elsendoj. Kaj ankaux al nacilingvaj gazetoj oni sendu informojn
pri E-lingvaj radio-programoj.

5.
Diversajxoj:

- Antoni Beyga demandas pri la situacio de Radio Roma fronte al satelito
  (nu, tiu stacio havas satelitan subfrekvencon de pli ol unu jaro, kaj
  preskaux ne uzas gxin; kvankam pluraj personoj jam skribis al la stacio
  por peti Esperantajn elsendojn). Bruno Masala klarigas, ke la afero
  malfruigxas cxar RAI atendas kontraktojn kun alikontinentaj satelitoj:
  la aro da fremdlingvaj programoj kiujn oni persatelite disauxdigos
  dependas de tutmonda skalo, ne nur de Euxropo. Pro tio indas instigi
  amerikajn, aziajn kaj auxstraliajn esperantistojn interesigxi pri la
  afero: kiam RAI internacia dissendos persatelite, en pluraj kontinentoj,
  pere de pluraj satelitoj, gxi estos kaptebla kaj reelsendebla per kablo-
  retoj kaj lokaj stacioj.

Rim. La tuta (ne mallongigita raporto estas legebla en la TTT-pagxoj de
AERA: www.worldnet.net/bxmasala/aera/

*************************************************************************

INTERESE
////////

Efika maniero...
================

En taggazeto "Politika Ekspres" eldonata en Beogrado kaj legata en
Jugoslavio, la 20-an de junio cxi jare aperis (en la rubriko "anoncoj"
serblingve la sekva anonco:

"Germana filatelisto deziras intersxangxi stampitajn posxtmarkojn.
Korespondado en la internacia lingvo IDO. Kiu lernas IDO, tiu ricevas
premion gxis 500 DM en posxtaj markoj. Personoj sub 30 jaroj krome povas
ricevi premion ekde 100 gxis 800 USD por verkita artikolo en la lingvo
IDO."

Estas aldonita ankaux adreso de la germana idisto kiu logxas en la urbo
Burghofen. Se iu deziras ricevi la adreson retmesagxu aux skribu
(aldonante 1 IRK) al mi:

Renato Petrovicx, Terazije 42, YU-11000 Beograd
Rete: e1novada@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu

Rim: Mi dauxre meditadas: kiel fari simile efikajn reklamojn por
Esperantaj aferoj... L.S.

*************************************************************************

Por helpi la managxerojn
========================

Fakuloj de la kompanio "British Telecom" ellaboris komputilan programon,
kiu promesas fari revolucion en vivo de cxiuj managxeroj kaj estroj. Gxi
ja forigas la neceson cxiutage legi amason da raportoj, memorandumoj k.a.
aferaj paperajxoj.

La nova programo "Netsam" transformas pagxojn de dokumento en alineojn
kaj la alinejojn - en apartajn frazojn. Unue gxi forigas el la teksto
artikolojn, konjunkciojn, finajxojn kiuj povas malfaciligi statistikan
analizon de la materialo. Cxiu vorto de la "simpligita" prozo ricevas
difinitan kvanton da poentoj, depende de ties ofteco en la teksto.
Difininte la sxlosilajn vortojn kaj frazojn, "Netsam" resumas la tekston,
uzante la plej oftajn el ili. Malgraux ke granda parto de la teksto estas
forigita, komputilo suficxe precize spegulas la enhavon de la originalo.

Ekzemple, programistoj malkovris, ke unufraza resumo (kiu mem estas nur 5
% de la tuta teksto) enhavas 70 %-ojn de la tuta informa enhavo. Kaj
resumo, kiu konsistas el 25 % de la teksto, enhavas fakte la tutan
esencan informon. Certe, la sistemo pli bone laboras kun faktologiaj
materialoj, en kiuj dominas unu temo. Beletron gxi prilaboras malpli
bone, kaj versojn la komputilo tute rifuzas pritrakti.

el sce, NikSt

*************************************************************************

La unuan fojon aux... Memoroj de junulino
=========================================

Kara Suzie,

mi skribas la vi cxe la strando, kie mi pasigas eksterordinarajn feriojn.
Krome, mi faris ion, kion mi neniam antauxe faris. Mi nepre devas tion
rakonti al vi. Tio okazis iun vesperon, cxi tie, sur la strando senhoma.
Mi lin ekvidis el malproksime, kaj sendube ankaux li rimarkis min, cxar
kelkajn minutojn poste ni estis proksimaj unu al la alia je malpli ol
kelkaj metroj. Ni iomete restis silentaj, kaj poste li al mi diris ion,
kaj mi respondis. Mi estis kvazaux hipnotizita. Li estis juna, kiel mi.
Li estis bela... kaj tiam mi ektremis. Mi antauxsentis, ke mi estis tuj
faronta grandan malkovron. Gxuste tiam li eligis sian ajxon kaj gxin
montris al mi. Kaj tuj li klarigis, kiel gxin uzi kaj montris al mi
cxiujn gxiajn eblojn. Vi scias, ke jam delonge ni kune parolis pri tio,
sed tiam la unuan fojon mi estis vidanta tion. Simpla je la unua vido,
sed kiel belega gxi povas igxi, se oni gxin lerte uzas! Mi tuj estis
konkerita. Kiel gxin priskribi al vi? Verdire, malfacilas, cxar tio
sxajnas rigida, kaj samtempe tio povas esti plej malrigida. El gxi oni
povas fari preskaux cxion, kion oni deziras, kaj mi ja vidas, ke li estis
spertulo en tiu fako. Kaj li proponis al mi provi. Nur unu fojon,
almenaux ke mi spertu, cxu tio placxos al mi. Se oni neniam provas ion,
oni ne povas scii, cxu oni amas. Lia argumento estis prava, tamen mi unue
rifuzis, sed nur ke li insistu, cxar tion mi deziris. Kaj do, mi pli
alproksimigxis kaj tiam cxio vere komencigxis. Mi mem manipulis tiun
mirindan ilon, mi rapide lernis cxiujn gxiajn eblojn, mi... ne eblas
cxion detale rakonti al vi cxi tie, sed kia memorajxo! Depost tiu
malkovroplena nokto mi pri tio parolis al geamikoj, kaj nun ni tion faras
plurope, tio ecx pli bonas kaj dekobligas la plezuron. Mi estas
senpacienca vin revidi por klarigi cxion detale al vi.

Gxis baldaux. Mi kisas vin.

Betty

P.S. Neniam mi estis vidinta tiel potencan kaj ankaux tiel manipuleblan,
kaj kio samtempe estas plezuro en la busxo. La unuan fojon, mmmh... ne
eblas traduki skribe la ricevitajn sensajxojn. Vere, mi neniam forgesos
tiun unuan renkonton kun la... internacia lingvo Esperanto.

el Magdeburga Folio, junio/1995

*************************************************************************

Kuriozajxoj
===========

* Cxe la Tre-baoj de Tibeto cxiuj filoj de la sama patro dividas inter si
  unu solan edzinon. Tial do cxiu familio celebras nur unu nupton en cxiu
  generacio.

* Antaux la batalo la romiaj centuriestroj faris al si manikuron kaj
  eltiris la harojn de siaj kruroj.

* La napolaj virinoj kutimis meti sin nudaj sur la terasoj de siaj domoj
  kun la espero, ke la luno kreskigos iliajn mamojn.

* Kiam la romia imperio atingis plej altan gradon de potenco, en la 4-a
  jc., gxia voj-reto longis 80.000 kilometrojn.

* La manaj ungoj kreskas kvaroble pli rapide ol la piedaj. La unuaj
  kreskas cx. 0,06 centimetrojn semajne.

* La homa okulo kapablas distingi 10 milionojn da malsimilaj koloroj.

* Preskaux duono de la homaro havas la sango-grupon 0.

* La virinoj karo-batak de Sumatro enigas en sian vaginon bulon el opio
  kiel kontrauxkoncipa rimedo.

el Antauxen! julio '96

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Konferenco pri E-turismo
========================

Por la "Hungaria Esperantista Semajno" en publika konkurso HEA ricevis
subvencion, pro tio la konferenca parto de la semajno por hungaroj estos
senpaga!

La cxeftemo de la konferenco estas: Turismo kaj komunikado. La
konferencon malfermas profesoro d-ro Marton Lengyel, la iama iniciatinto
de la "Manila deklaro pri turismo". Krom li venos prelegantoj el 8
landoj. Venu ankaux vi al la konferencejo: Budapest V. Suto u. 2, (cxe
Deak ter).

La konferenco komencigxos la 28-an de septembro (sabate) je 09.30.
Detalaj informoj cxe HEA: 1061 Bp. Andrassy ut 27.

Tel. 268-0306, fakso: 268-0331

La jxurnalo "Ez a het" aperigis la plenan tekston de la Praga Manifesto.
Gratulojn al Lajos Molnar, kiu kontaktis la redakcion kaj arangxis la
aperigon.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

- Lernis E-on en 1989, tiam estante 24-j. studento en Zairio:
  Mampasi Sunda Feli, C.P. 1929, Luanda, Angola. Kor. tm.

- Sercxas korespondamikojn 23-j. laboristino, f-ino Antra Tiltina:
  Pales iela 14/4, LV-1024 Riga, Latvio.

- Mi eklernis E-on antaux unu monato. Nun mi sercxas iun, kun kiu
  mi povas skribi pri la temoj kiuj estas interese al ni. Mi estas
  dudek kvar jara, kaj mia hundo estas du jara. Li estas granda kaj
  tre gxentila. Mi studas la anglan kaj la francan lingvojn. Mi
  sxatas la cxambroplantojn ktp. Se ankaux vi sxatus postan amikecon
  skribu al mi:
  Peter Hein, Waldstr. 43a, DE-10551 Berlin,  Germanio.

- Mi komencis lerni E-on antaux 6 jaroj, kaj mi volas korespondi
  por praktiki la lingvon. Mi estas 48-jara fervojisto, mi
  interesigxas pri muziko, filmoj kaj fervojistaj aferoj.
  Stefan Pyszka, ul. Slowickiego 24-A/22, PL-62300 Wnesnia, Polio.

- 28-jara frauxlo, kontisto, nova esperantisto:
  Zougou Henry, B.P. 03-0650, Cotonou, Benin.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Regina Emson el Svedio deziras scii, cxu inter la partroprenintoj de la
81-a UK en Prago trovigxis iu, kiu partoprenis la 21-an UK en Budapesxto,
1929. Se s-ino Emson povus veni al Prago, cxi-jara UK estus sxia 50-a
(!). Bv. sin anonci al: s-ino Maurice Sujet, 6, Rue Porte d' en Haut, FR-
77320 Jouy-sur-Morin, Francio.

* * *

Mi sercxas kompaktajn diskojn de "La Camerata de Caracas" venezuela
ensemblo por malnova muziko. Kontaktu: Martin Cziesla, Kolnstr. 69, DE-
53111 Bonn, Germanio.

* * *

Informoj pri la klubkunvenoj, kalendaro de Londona E-Klubo estas trovebla
cxe: http://www.phon.ucl.ac.uk/home/wells/lek

* * *

De la nova lernej-jaro mi intencas enkonduki E-on en du proksimajn
vilagxajn lernejojn. Estus avantagxe por mi havi la bonajn ekzemplojn en
formo de leteroj por konvinkigi lernejestrojn. Di mi petas instruistojn
kiuj enkondukis E-on bv. priskribi viajn spertojn, rimarkojn, helpilojn.
Cxion, kio iamaniere povus helpi la aferon. Tadeusz Chrobak, ul.
Pilsudskiego 11/32, PL-62026 Kozieglowy, Polio.

* * *

VIVPROTOKOLOJ, kajero I. Intervjuoj pri vivovojoj de 13 homoj. Eldonita
de Monda Kunagado, red.: Ulrich Becker (Neue Bahnhofstr. 18, DE-10245
Berlin, Germanio). 88 pagxoj en formato 15*21 cm.

* * *

FAMAJ KANTOJ POR BELAJ HOROJ- muzikkasedo, 60 min. 18 kantoj en plenumo
de profesiaj kantistoj kaj pianisto. Esperantigo de Joachim Giessner.
Eldonis Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Prezo: 14
DEM.

* * *

ESPERANTO, LINGVO PLANEBLA - Umberto Brocatelli - Eldonis: COoperativa
EDitoriale ESperanto. Studo pri la Internacia Lingvo. 20 pagxoj, formato
A-4. Prezo (inkl. sk): 10 guldenoj al uea-konto: coed-m.

* * *

ADELAJDO KONGRESURBO - videofilmo. Eldonis Auxstralia E-Asocio 1995. PAL
aux NTSC. 10-minuta. Prezo cxe UEA-libroservo: 42 NLG.

* * *

FABULA FABELOJ - Elektitaj fabeloj. Red. Bahri Peraj (no- 72, Shengjin,
Lezhe, Albanio). Prizorganto de la eldono: Tibor Szabadi, Hungario.
Posxformata libreto kun 14 fabeloj en du lingvoj: Esperanta kaj albana.
26 pagxoj, 10x14 cm. Prezo por euxropanoj 3 USD (inkl. sk), por
ekstereuxropanoj aldonigxas la sendokosto. (UEA-kodo: bper-t)

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Kurso por komencantoj

- Mi volas viziti kurson por komencantoj, sed mia edzo ne volas acxeti
  por mi la lernilon.

- Kian kurson vi volas viziti?

- Kurson por sxoforoj, kaj mi bezonas nur la auxton...

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 107-kaj 108 (duobla numero)
Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor