Retposxta versio de Eventoj-137
*******************************

Tekstojn de la artikoloj vi trovas post la enhavtabelo!

//////////////////////////////////////////////////////////////////////////

Enhavo de Eventoj n-ro 137
--------------------------

Titolpagxe
//////////

- Fame-premio 1997: 10.000 germanaj markoj
------------------------------------------
  La kuratorio de Fondajxo FAME aljugxis la cxijaran premion

- UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj
------------------------------------------------
  Kvankam Literatura Foiro jam entombigis la rilatojn inter UEA kaj UNESKO,
  evidentigxis, ke UEA restas inter la organizoj kun kiuj UNESKO flegas
  la plej pintajn rilatojn...

Nova elano en Polio
-------------------
  La ekscitit-etosa kongreso de Pola E-Asocio ne akceptis la financan
  raporton de la malnova estraro - kaj ne malsxargxis gxin. Sed por daurigi
  la agadon oni elektis novan estraron - kaj ecx la centra sidejo de PEA
  estas forigita el Varsovio...

Arangxoj
////////

Pli detalaj informoj pri
  - Artaj Konforntoj, ARKONES en Polio
  - Kultura E-Festivalo (auxgusto, Svedio)
  - OSIEK konferenco (julio, Italio)
  - Programoj de "Kvinpetalo"
  - Skolta karavano al la UK

Faka aplikado
/////////////

- IKU, AIS kaj AISIKU
---------------------
  Scienca edukado en Esperanto. Artikolo de Amri Wandel, UEA-estrarano

- Literumad-kontrolilo
----------------------
  La programo "KL" estas senpage (provtauxge) disponebla ankaux al vi
  por kontroli la literumadon de viaj Esperantaj tekstoj

Kulturo: filmoj
///////////////

- La eta knabino (filmo produktita de Svisa Televido)
- Videajxo pri Brazilio (E-o en la Brazila Altebenajxo)

Movadaj aferoj
//////////////

- Europanto - 2
---------------
  Laux la auxtoro Europanto estas simpla sxerco, amuzilo kaj neniel volas
  konkurenci kun Esperanto!!!

- Poste malfruos
----------------
  La uzatajn lingvojn de Euxropa Unio politikistoj volas malaltigi al 3-4...
  Aux nun - aux...

- Indekso de "Der Esperantist"

TEJO
////

- Trejnado cxe Euxropa Junulara Centro
-------------------------------------
  Preskau senpagaj kursoj pri fremdaj lingvoj - kien ankau TEJO povas sendi
  siajn homojn...

Instruado kaj ILEI
//////////////////

- Cxiujare la duoblo
--------------------
 En la Krakova Universitato cxiujare duobligxas la kvanto de E-lernantoj...

- Virino instruas en Irano

- Aplikata lingvistiko
----------------------
  En la Altlernejo de Szombathely okazos Kongreso de Aplikata Lingvistiko,
  kie funkcios aparta Esperanto-Sekcio, sed eblas uzi la Internacian
  Lingvon ankaux en aliaj laborgrupoj.

REAGOJ
//////

- Cxu estis iam pli ampleksa propaganda kampanjo ol tiu de mezlernejaj
  afisxoj en Hungario? - Reago de Paul Hopkins, Kanado

- William Auld pri enkonduko de mama' kaj papa'


KONKURSO
////////

- Internacia poentokolekta konkurso por plenagxuloj. Taskofolio - 3.

INTERESE
////////

- Iom pri papavoj (kun recepto)
- Cerba harmonio
- Sxtat-ricxo
- 100 jara esperantisto

- Anoncetoj
- Korespondi deziras


//////////////////////////////////////////////////////////////////////////
//////////////////////////////////////////////////////////////////////////


Eventoj n-ro 137, 2/novembro-1997
*********************************


TITOLPAGxE
//////////

FAME-premio 1997: Marjorie Boulton
==================================

Marjorie Boulton ricevas la 10.000 markan Esperanto-Kulturpremion de 1997
de urbo Aalen kaj FAME-fondajxo!

La prestigxan Esperanto-Kulturpremion de Aalen en 1998 ricevos la renoma
Esperanto-poeto d-ro Marjorie Boulton. Tion jxus decidis FAME-Fondajxo por
stimulado de internaciaj kompreniloj. Sxi ricevos la sesan premion en
valoro de 10.000 germanaj markoj (plej alta premio-sumo en Esperantujo) pro
siaj meritoj pri literaturo, scienca agado, edukado kaj kontribuoj al
humaneco kaj interkompreno.

La literarur-sciencisto Boulton, (nun emerita) docento en fama Oksfordo,
publikigis ne nur multajn poeziajn volumojn, sed ankaux valorajn
lernolibrojn kaj krome dum multaj jaroj gvidis la prestigxan Esperanto-
somerlernejon en Barlastono, kiun sxi per granda engagxigxo kondukis al
alta nivelo. Kiel sciencisto sxi elstaris per multaj brilaj prelegoj kadre
de la Internacia Universitato dum Universalaj Kongresoj kaj dum vojagxoj
tra multaj landoj; cxiam sxi sukcesas fascini sian auxskultantaron kaj per
polurita stilo kaj per eksterordinara enhavo.

FAME-prezidanto kaj fondinto de "Monato", Stefan Maul, aldonas: "Ni krome
agnoskas per la premio sxian jxurnalistan agadon, precipe en MONATO, kie
sxi aperigis abunde interesajn artikolojn pri ofte nekutimaj temoj; sxi
scias verki pri sxajnaj bagateloj de la homa vivo pensigajn kaj amuzajn
kontribuajxojn. Marjorie Boulton neniam tedas!" Tamen, kiel emfazas Maul,
oni honoras per la kultur-premio precipe sxian poezion: "La tutan verkaron
de Marjorie Boulton distingas profunda humaneco, kiu tute konforme al la
FAME-statuto spiras toleremon kaj interkomprenon."

La solena matineo en la urba biblioteko de Aalen, kie trovigxas ankaux la
biblioteko de Germana Esperanto-Instituto, okazos probable dum printempo
1998; preciza dato ne jam estas fiksita. Marjorie Boulton estas la tria
virino, kiu ricevas la kultur-premion, post Ada Fighiera-Sikorska kaj
Spomenka Sxtimec. Premiito estis, cetere, ankaux la jxus mortinta poeto
Rikardo Sxulco.

Stefan Maul, FAME-prezidanto

***************************************************************************

Plua plifirmigxo cxe Unesko:

UEA en NRO-konsilio, ILEI en operaciaj rilatoj
==============================================

La aktivigxo de la Unesko-agado de UEA portis pliajn fruktojn en la
konferenco de neregistaraj organizajxoj (NRO) la 21-an de novembro en la
sidejo de Unesko en Parizo. Gxi estis la unua post la formala kompletigo de
la NRO-reformo. Gxenerala direktoro Federico Mayor alparolis la
konferencon, emfazante la rolon de NRO kiel ponto inter Unesko kaj
ordinaraj civitanoj. Li precipe alvokis NRO-jn al konkreta agado kadre de
la Unesko-programo de packulturo.

La delegacio de UEA konsistis el vicprezidantino Renee Triolle, gxenerala
direktoro Osmo Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto, d-rino Barbara
Despiney. Ili tamen ne estis la sola esperantista delegacio.

Nome, lastmomente antaux la konferenco venis la gxojiga informo, ke male al
sia antauxa decido Unesko asignis la statuson de operaciaj rilatoj ankaux
al ILEI. Sekve ILEI rajtis partopreni en la konferenco, kie gxin
reprezentis d-ro Francois Lo Jacomo.

Post la reformo 16 organizajxoj (i.a. Internacia Asocio de Universitatoj,
cxe kiu UEA lobias por la aligxpeto de AIS) estas en asociaj rilatoj kun
Unesko, dum 63 (i.a. Internacia PEN) havas konsultajn kaj 165 operaciajn
rilatojn. Krome, 111 organizajxoj ricevis operacian statuson por unujara
provperiodo. Malpli ol duono el la NRO-j, kiuj antauxe havis oficialajn
ligojn kun Unesko, trairis sukcese la NRO-reformon. UEA kaj ILEI rajtas
gratuli sin pri sia atingo, ne forgesante, ke gxia konservo postulas
dauxran aktivadon. Cxar krome TEJO rekte rilatas kun la Junulara Fako de
Unesko, tiu aktivado plej efike realigxos per kunordigita sektora agado:
UEA cxefe okupigxos cxe Unesko pri komunikado kaj kulturo, ILEI pri edukado
kaj TEJO pri junularaj aferoj.

La reordigo de la kunlaboro inter Unesko kaj la NRO-komunumo multrilate ne
estas preta kaj multe da malklareco restas. Por helpi klarigi la situacion
gxis la sekva NRO-konferenco fine de 1998 la cxi-foja konferenco elektis
reprezentajn organojn de la NRO-komunumo: Kontaktkomitaton el dudeko da
NRO-j kaj Konsilion el kvardeko da NRO-j. Ilia taskaro estas ankoraux iom
nebula, sed la unua kunveno de la Konsilio komence de decembro supozeble
kreos ian klarecon. UEA farigxis membro de la Konsilio, kio atestas pri
prestigxo, kiun UEA jam tradicie gxuas en la NRO-komunumo, kaj metas gxin
en avanan pozicion en la nuna transira periodo.

El la agemo de UEA rezultis lastatempe ankaux aliaj, ecx surprizaj
respondecoj. Unesko invitis d-rinon Despiney al malgranda komitato por
prepari konferencon omagxe al la 100-a datreveno de la malkovro de radiumo.

Pasintjare sxi jam membris en la organiza komitato de Unesko-kolokvo de
entreprenoj kaj NRO-j. Sekve de tiu kolokvo kreigxis Internacia Asocio por
Partnereco inter Entreprenoj kaj NRO-j. UEA estas gxia membro kaj esperas
povi plekti en gxian agadon fakajn asociojn kiel IKEF kaj TAKE.

Osmo Buller,
CO de UEA

***************************************************************************

Nova elano en Polio
===================

En Gliwice (suda Polio) okazis 2-taga tutlanda e-ista renkontigxo de
praktikantoj kaj uzantoj de E-o (tiel nomis gxin la organizantoj) kaj
2-taga raporta-elekta konferenco de Pola Esperanto-Asocio (8-9.11.97 kaj
10-11.11.97). Partoprenis entute cx. 80 personoj el Polio, Cxehio, Germanio
kaj Auxstrio.

Ne malsxargxi la gxisnunulojn
-----------------------------
En iom strecxa atmosfero komencigxis la raporta-elekta konferenco de PEA.
La prezentita raporto ne placxis al la delegitoj. Oni postulis multajn
klarigojn, tutspeciale pri financoj, kiujn la eksigxanta estraro ne povis
doni tuj. En tia situacio, post treege vigla diskutado, oni decidis ne doni
malsxargxon al la eksigxanta prezidanto ingx. Jeremiasz Ratajczyk kaj krome
al Zygmunt Nagaj, Ryszard Rokicki, Krzysztof Sliwinski kaj Wojciech
Soczowka. Cxi-lastan aparte forte kritikis la Cxefa Kontrol-Komisiono.

Nova estraro
------------
Plenan fidon oni esprimis al Stanislaw Mandrak, Ewa Misior, J. Ksiazek, J.
Turowska. Pli poste evidentigxis, ke ingx. Stanislaw Mandrak, la prezidanto
de la Filio de PEA en Gliwice estas la unusola kandidato por la posteno de
prezidanto. Per sekreta vocxdonado li ricevis 100-procentan subtenon. Krome
en la nova cxefa estraro i.a. trovigxas Aleksandro Zdechlik el Gliwice, Ewa
Misior kaj Lech Piotrowski el Varsovio kaj Stanislaw Gonczaruk el Szczecin.

Nova sidejo
-----------
Oni decidis translokigi la sidejon de PEA en la urbon Gliwice, kion fiksis
tuj poste la nova plene akceptita statuto de PEA, kies cxefaj trajtoj estas
malcentrigo kaj senbalastigo de la strukturoj.

Rezulte de vigla diskutado pri la estonteco de PEA, oni decidis doni pli da
atento al interna kaj ekstera informado, pliintimigo de inter-filia
kunlaboro, vastigo de la instruado, kaj ellaboro de programo pri la
partopreno de PEA kaj polaj e-istoj en la Kampanjo 2000.

Novaj kondicxoj
---------------
El la diskutado montrigxis, ke kvankam la cxefa estraro de PEA en la lastaj
3 jaroj evidente dormis kaj faris nenion, lokaj grupoj faris sian eblon kaj
aktivis diversmaniere. Ekz. en Olsztyn (turismaj konferencoj "Fresxo"),
Koszalin (feriado "Balta Printempo en Mielno"), Lodzo (libroeldonado),
Gliwice (kursoj, konferencoj, ekstera informado), ktp.

Oni konstatis, ke PEA post la lancxo de la merkatmekanismoj en Polio ne
sukcesis sin tuj adapti al la novaj cirkonstancoj, kaj tio kauxzis multajn
organizajn kaj financajn perdojn. Sed nun iom post iom la situacio
sxangxigxas kaj oni komprenas, ke finigxis la epoko de la subvenciado de la
E-movado fare de la kulturministerio kaj lokaj sindikataj organizajxoj.
Kelkaj filioj jam trovis por si novan viv-formulon kaj supozeble la nova
estraro de PEA helpos same la aliajn grupojn. La glivicea e-ista medio
estas kohera, sperta kaj oni povas esperi, ke sub la gvidado de Stanislaw
Mandrak, gxi aktivigos la ceterajn filiojn, kion cxiuj forte esperas.Pri la
konferenco vaste raportis lokaj amaskomunikiloj kaj en la tutlanda televida
programo ecx du stacioj "RTL-7" (pollingva) kaj Nova Pola Televido (ambaux
kadre de televidaj novajxoj kun filmscenoj pri la debatoj).

Inf. Andrzej Pettyn

Rim: Kontaktadreso de la nova prezidanto: Stanislaw Mandrak, ul. Kormoranow
39/16, PL-44-114 Gliwice, Rete: staman@forigu.priv.onet.pl

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Artaj konfrontoj
================

Inter la 26-a kaj 28-a de septembro 1997 okazis tiu konfronto en Esperanto
en Poznan, Polio. ARKONES servas kiel forumo de la E-kulturo kaj ties
agantoj.

La cxefa temo jene tekstis: "La komenco, disvolvigxo, cxu - kaj falo de la
E-kulturo?" La e-istaj spertoj de tiuparta Euxropo, la iom amareta tono de
la demando celis provoki la agantojn kaj la publikon trovi kontrauxstaran
pruvon de optimismaj sxangxoj.

Spite de abruptaj nuligoj de aligxoj de eminentuloj, la organizantoj, E-
Fondajxo en Poznan, sukcesis arigi interesan grupon.

Krom multaj kontribuintoj, d-ino Ilona Koutny per sia prelego provis
pritrakti la cxeftemon, substrekinte la malfacilecon, respondi al la
disputiga demando de la (ver)sxajna falo de nia kulturo en la abrupte
sxangxigxanta mondo. Sxi tamen atentigis pri la novaj eblecoj senpere
komuniki helpe de tiuj teknologioj kiuj helpis kaj helpas la evoluon de la
E-kulturo. Oni povas akcepti la provizoran tezon, ke la nekutima
malfacileco adopti nuntempe suficxe longan perspektivon, kiu ebligus pli
precizan respondon al la demando de la onidira falo de nia kulturo
certagrade pravigas niajn timojn pri la estonta evoluo.

Tamen evidentigxas ke la novaj eblecoj - inkluzive de interreto - donas
ankaux novajn impulsojn de optimismo, pri kio ankaux atestis la 13-aj Artaj
Konfrontoj en Esperanto (ARKONES).

Andrzej Broda

Pliaj informoj cxe: Esperancka Fundacja Kulturalna, Os. Lesne 16-Ksiegarnia
PL-62-028 Kozieglowy k. Poznania, Polio.

***************************************************************************

Kultura E-Festivalo-98
======================

La plej granda scenejo de Esperanta kulturo atendas ankaux vian viziton!

Post la gxisnunaj sukcesoj la sekva Kultura E-Festivalo, KEF-98 okazos
inter 10-16 de auxgusto en 1998, en la E-Domo de Lesjofors, Svedio!

La celo estas ne nur pasive (kaj rauxmisme...) konsumi la E-kulturajxojn,
sed kontrauxe, aktive partopreni en ili! Por tio estos organizataj
diversaj, tritagaj "kulturaj uzinoj" - poezi- kaj prozo-verkado, teatra-
ekzercado kaj sportado, gitarludado, korusa kantado, dancado, E-komencado,
E-profesiumado kaj svedlernado. Ceteraj umadoj: drezin-, bicikl-, migr-,
kanu- kaj fisxkaptado.

Krom la jam internacie konataj E-artistoj KEF ofertas la eblecon ankaux por
sinprezentado de novuloj, do estas bonvenaj ne nur iliaj sinanoncoj, sed
ankaux viaj kandidatigoj! Pri aktualaj fresxaj informoj vi cxiam povas
konsulti la retpagxojn: http://www.esperanto.se/kef/

Por pliaj informoj (kaj por kandidatigo kaj por partopreno) turnu vin al:

Janko Luin,
Myggdalsvagen 123,
SE-135 42 Tyreso, Svedio.
Rete: janko@forigu.esperanto.se

***************************************************************************

OSIEK
=====

La Internacia Esperanto-Konferenco de la societo OSIEK okazos inter 18-24
de julio en Trieste, Italio, kun la cxeftemo: "Kultura heredajxo de Romo".

Dum la konferenco krom la debatoj pri la cxeftemo oni vocxdonos ankaux pri
la jara OSIEK-premio. Informoj, aligxoj cxe:

Eric Laubacher
1 rue des Vosges, FR-78180 Montigny le Bretonneux, Francio
Rete: Eric.Laubacher@forigu.mail.dotcom.fr

***************************************************************************

Programo cxe "Kvinpetalo"
=========================

10-15.12.97 Zamenhofa semajno:

- El la sekretoj de niaj arkivoj...(El la bibliotekoj de G. Waringhien kaj
  R. Bernard), gvidas: Georges Lagrange.

- Samtempe: Praktikado de la lingvo, gvidas Suzanne Bourot, Helga Rapley.

- Prelego de Johano Rapley pri Frank Merrick (1886-1981), e-isto,,
  komponisto, pianisto.

13-18.02.98 Kontribuo de la revuo kaj eldonejo "Literatura Mondo" al la
  arto instrui (didaktiko), gvidas: Claude Gacond.

20-25.02.98 La didaktikaj kontribuoj de E. Privat kaj W. Auld, gvidas:
  Claude Gacond.

15-19.04.98 Preparado al la skriba parto de la 3-a grada ekzameno (eks-
  kapableco), gvidas: Georges Lagrange.

21-25.04.98 Praktikado de la lingvo, gvidas: Ferdi Vince.

"Kvinpetalo", E-Kultur-Centro,
FR-86410 Bouresse, Francio
Tel: +33-05-49428074.

***************************************************************************

Skolta karavano - intersxangxe
==============================

Grupigxo de mezeuxropaj skoltaj E-organizoj, MESEL organizos por parto-
preni la infanan kongreseton en Francio 1998, apartan auxtobuson per kiu po
4 knabinoj kaj 4 knaboj el 4 mez-euxropaj landoj (entute 32 infanoj-
geskoltoj kun 8 estroj kaj 4 gepatroj) veturos al UK.

Kun la sama auxtobuso veturigos francajn geskoltojn viziti la internacian
kabanaron de Lancxov, el kiu oni povas facile viziti cxiujn 4 mez-euxropajn
landojn.

La infanoj restos post la UK kelkajn tagojn cxe la maro, kaj la auxtobuso
venos por ili reveturigante la francajn infanojn.

Interesigxantoj kontaktu:

Ingx. M. Havranek
Pk. 161, SK-81000 Bratislava 1, Slovakio

***************************************************************************
                                                                   reklamo
MONATO
=======

- internacia magazino sendependa

- unika revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo

- unu el la plej presti7aj E-revuoj

           Petu provekzempleron kontraux 2 respondkuponoj cxe:

                               Flandra Esperanto-Ligo
                               Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Scienca edukado en Esperanto:

IKU, AIS kaj AISIKU
===================

Simile al la unika rolo de la fenomeno Esperanto en la soci-kulturo de
lingvoj, la universitat-nivela instruado de sciencaj temoj en Esperanto
povas havi unikan rolon en la scienca kaj eduka mondo.

La rolo de en Esperanto en la scienco kaj en universitata instruado iom
paralelas al gxia rolo en la pli gxenerala lingva problemo tutmonda.

La nuntempa scienca kaj akademia mondo pli kaj pli uzas la anglan kiel
laborlingvon kaj por internaciaj kaj ofte ankaux naciaj arangxoj. Tio tamen
ofte malhelpas la progreson de la scienco, kiu bezonas la liberan
intersxangxon de scioj kaj spertoj sur la persona nivelo. Sciencistoj el
ne-angla-parolantaj landoj ofte spertas la lingvajn barojn, kiam ili provas
raporti pri sia esploro en internaciaj forumoj. Kont-rauxe, universitata
instruado kutime okazas en la nacia lingvo, kaj ekzistas do lingva brecxo
inter la instrua kaj labora-konferenca nivelo. Tiujn malavantagxojn povas
solvi Esperanto kiel internacia komunika lingvo.

IKU kaj AIS
-----------
Sur la tereno de scienca edukado en Esperanto elstarigxas du institucioj
kiuj regule okazigas kursojn kaj prelegojn universitat-nivelajn: la
Internacia Kongresa Universitato kaj la Akademio Internacia de la Sciencoj.

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) kiel unu el la plej famaj kaj
longdauxraj institucioj en la Esperanta komunumo, regule okazigas
universitat-nivelajn prelegojn. Cxiujare gxi ofertas al centoj da
auxskultantoj kadre de la Universala Kongreso cxirkaux dek prelegojn de
spertuloj, akademianoj en siaj fakoj, pri tre diversaj temoj, variantaj de
astronomio gxis ekonomio, de komputiko gxis literaturo.

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) estas fakte la sola
Esperanto-Universitato. Gxi funkcias kiel internacia migranta universitato,
kiu okazigas sciencajn sesiojn en diversaj landoj, kaj disdonas akademiajn
diplomojn kiuj estas oficiale rekonataj en pluraj landoj.

AISIKU
------
En la UK en Tampere (1995) la du institucioj unuafoje kombinis siajn
programojn al komuna sesio, la tiel nomata AISIKU kursoj, kiam du ok- horaj
AIS kursoj aldonigxis al la kutima programo de la IKU. La unua prelego de
la du kursoj okazis kadre de IKU, kaj kongresanoj povis partopreni la
ceteran kurson kaj ecx ekzamenigxi kaj ricevi ateston de AIS - kion trideko
da kongresanoj efektive faris. Tiu formulo, kiu kombinas la popularecon de
la IKU prelegoj kun la alta nivelo de la AIS sesio montrigxis tre sukcesa
kaj en Prago ripetigxis tiu modelo. Tiufoje oni ecx kombinis la inauxgurojn
de IKU kaj de la AIS sesio. La komunaj AISIKU arangxoj ricevis formalan
kadron per kontrakto inter UEA kaj AIS, kiun la senato de AIS subskribis en
gxia septembra kunsido en Rimini.

IKU brosxuro de Adelaido
------------------------
Cxar en Adelaido ne okazis AIS sesio, IKUokazis en la antauxa formo, sed
tamen okazis novajxo: la tekstoj de la IKU prelegoj estis haveblaj jam
antaux la prelegoj en belaspekta brosxuro. Gxi estis akirebla de cxiuj
kongresanoj (ne nur al la partoprenantoj de la IKU) en la Libroservo. Per
tiu eksperimenta eldono de la tekstoj UEA provas sekvi la kutimon de pluraj
internaciaj sciencaj konferencoj (kaj ankaux en ordinaraj universitataj
kursoj) kie la tekstoj de la prelegoj estas haveblaj dum la konferenco,
antaux la prelegoj. Tio ebligis al la auxskultantoj preparigxi kaj pli bone
sekvi la prelegojn, kaj al la kongresanoj kiuj ne povis viziti cxiujn
prelegojn tamen konatigxi kun la enhavo. Dum la kongreso vendigxis cxirkaux
cento da IKU brosxuroj, sed kelkaj ankoraux restas kaj estas mendeblaj en
la libroservo, kun la tekstoj de cxiuj prelegoj (ankaux tiuj prelegoj kies
tekstoj ne aperis en la brosxuro), por la simbola prezo de 5 gld.

Ankaux estonte UEA planas aperigi la tekstojn de la IKU prelegoj
brosxurforme, kio garantios la aperon de la tekstoj kaj provizos regulan
dokumentadon por la IKU.

AISIKU Montpellier
------------------
Cxi jare UEA klopodos prijugxi la IKU prelego-proponojn pli frue ol en
antauxaj jaroj, kaj por povi pli bone elekti, kaj por havi pli da eblecoj
por AISIKU kursoj. Proponojn por IKU prelegoj oni sendu kiel anoncite al la
komisiito, prof. Michael Maitzen (Endemanng. 6-18/1/24, AT-1230 Wien,
Auxstrio), sed la proponantoj ankaux indiku cxu ili povas prezenti pli
ampleksan temon, en formato de 3-4 prelegoj, kadre de AISIKU. Proponoj
alvenu lauxeble gxis januaro 1998.

Amri Wandel
estrarano de UEA pri faka kaj scienca agado
amri@forigu.vms.huji.ac.il

***************************************************************************

Literumad-kontrolilo
====================

Mi deziras memorigi vin pri la ekzisto de la programo "KL" por kontroli la
literumadon de Esperantaj tekstoj.

La programo estas farita de Klivo Lendon. Gxi estas DOS-programo, sed
funkcias bone en "DOS-fenestro" de Windows 3.1. Mi ne provis gxin kun aliaj
mastrumaj sistemoj.

La programo konas la regulojn de la Esperanta vorto-farado kaj scias, ke
oni rajtas kunmeti elementojn por krei novajn vortojn. Gxi kapablas trakti
dosierojn en formatoj ASCII, WordPerfect, Word kaj Write. Gxi ankaux
kapablas trakti diversajn manierojn por indiki la supersignojn.

Eblas krei "aldonan" vort-liston por vortoj kiuj ne estas en la cxefa vort-
listo de la programo.

La programo estas provtauxga (shareware), oni rajtas senpage provi gxin,
sed se oni plu uzas gxin, oni devas pagi 10 dolarojn aux 1000 japanajn
enojn al la auxtoro.

Mi uzas tiun programon de almenaux 5 jaroj kaj mi forte rekomendas gxin.
Gxi trovigxas sur la komputila CD-ROM "Espe-ROM", estas havebla perrete cxe
http://www.coast.net/cgi-bin/coast/dwn?msdos/linguist/kl30.zip kaj ankaux
per FTP, cxe: ftp://ftp.coast.net/pub/coast/msdos/linguist/kl30.zip

Estas havebla ankaux font-kodo en la lingvo C por pli simpla programo, MKL,
kiu estas kompilebla por uzo en iu ajn komputilo. Tiu font-kodo sxajne ne
estas nun havebla per FTP; se vi deziras ricevi gxin, skribu al mi.

Yves Bellefeuille
yan@forigu.storm.ca
el sce

***************************************************************************

KULTURO: FILMOJ
///////////////

Kurtfilmo en Esperanto

La eta knabino
==============

La 16-an de novembro estis projekciita, kadre de la prestigxa XV-a
Internacia Festivalo de Junulara Kino de Torino, la 7-minuta kurtfilmo "La
eta knabino aux kiel oni trovas ian helpon".

La filmo, produktita far la Svisa Televido en 1997 kaj regxisorita far ne
pli bone identigita "Samir", projekciigxis kadre de la sesio rezervita al
la filmoj ne konkurantaj en plensxtopita kinejo.

inf: Francesco Amerio
f.amerio@forigu.agora.stm.it

***************************************************************************

Videajxo pri Brazilio
=====================

La registaro de urbo Goiania (1,2 miliono da logxantoj, cxefurbo de brazila
sxtato Goias), pere de la Urba Artmuzeo kaj Kultura Sekretario, auxspicias
la prezentadon de la dokumenta video "Esperanto en la Brazila Altebenajxo".

La filmo, farita de regxisoro Ciro Gomes de Freitas pere de sia KUARUP-
Kultura Kinovidea Entrepreno, havas belajn bildojn de la brazila savano, de
Bona Espero, birdojn en Mato Grosso, la arkitekturon de Brazilio, kiel
pejzagxon por dokumenti la Esperanto-aktivadon en meza Brazilio.

La videofilmo estis prezentita dum la Brazila Kongreso kaj en la UK, en KEF
kaj IJK en '96.

inf: D. C. Bandeira

Rim: La multobligado de la filmo nun estas preparata, kaj baldaux oni
planas disponigi gxin al interesigxantoj. Prezo kaj kontaktadreso: tiam...

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Europanto
=========

Antaux kelkaj tagoj 'Interredaktore' distribuis komunikon pri Europanto.
Jen, kiel aldona informo, traduko de la letero kiun s-ro Diego Marani,
iniciatinto de Europanto, sendis la 20-an de februaro 1997 al Germain
Pirlot:

"Mi bone ricevis vian leteron de la 19-a de februaro kaj la antauxan. Mi
klopodas respondi al cxiu kiuj skribas al mi rilate al Europanto, sed
bedauxrinde mia korespondado iom postrestis.

Unue, mi deziras precizigi ke Europanto nur estas sxerco kaj ke mi neniel
pretendas proponi mian etan amuzilon kiel internacian lingvon. Laborante en
internacia medio kiel tiu de la euxropaj instancoj, mi demandis min kiun
rezulton povus havi miksajxo de cxiuj lingvoj kiujn mi cxiutage auxdas en
la koridoroj. Estas afero tre tauxga por sxerco. La sentemo de la belga
socio al lingvoproblemoj, realaj kaj fikciaj, faris la reston.

Mi plene komprenas la rolon kiun vera internacia lingvo kiel Esperanto
povus havi je euxropa nivelo. La plilargxigo de niaj institucioj baldaux
surscenigos la demandon pri lingvoj, kiu unualoke estas politika demando.

Sed, kiel vi certe jam konstatis, la homoj kiuj estas konstruantaj
Euxropon, estas iom timemaj se temas pri la ideo de Esperanto kiel
pontlingvo.

Konkludante, mi certigas ke mia Europanto ne volas konkurenci Esperanton.

Esperanto naskigxis el nobla kaj malnova ideo, kiu cxiam ekzistis cxe la
plej kleraj euxropaj intelektuloj. Europanto nur estas amuzilo, komika
rimedo por atentigi la homojn pri la estonto de multlingva Euxropo kaj por
banaligi la lingvoproblemon de Belgio kiu, por eksterlandano kiel mi, foje
atingas vere patosan nivelon.

Dankante vin... Diego Marani"

inf: Roland Rotsaert
per Interredaktore

Rim: Indas sendi tradukon de la supra letero al gazeto, radiostacio kiu
aperigas artikolon pri Europanto... - ndlr

***************************************************************************

Poste malfruos...
=================

Letero al la prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio

* * *

Estimata D-ro Istvan Gether, HEA

Baldaux via lando "eniros" Euxropan Union (EU) kun landaj reprezentantoj
cxe la Euxropa Parlamento. Estas okazo por lancxi inform-kampanjon cxe la
euxroparlamentanoj (EP-anoj) de via lando.

Jam nun endus atentigi, i. a. politikistojn kaj jxurnalistojn pri la
graveco de la lingva problemaro sine de EU, kies oficialaj labor-lingvoj
estos 16! Pro tiu impona nombro , pluraj politikistoj pledas por malpliigi
gxin al 3 aux 4 (angla, franca, germana, eble la hispana). Auxtomate tio
signifus, ke estus du specoj da euxropanoj: la superuloj (kiuj rajtus uzi
sian propran lingvon) kaj la subuloj, duarangaj.

Se vi konsentas pri tiu diskriminacio, vi faru nenion.

Male, se vi opinias, ke cxiuj euxropanoj estu samrajtaj, tiam vi
senprokraste agadu! Poste tro malfruos.

Mi aldonas kelkajn "konsilojn", sed mi restas je via dispono por pli detale
pritrakti tiun tiklan kaj gravegan problemon. Kadre de kunlaborado en
inform-kampanjo cxe EP-anoj, kiun mi momente pli malpli kunordigas (fakte
estu laboro de EEU), endus ke ankaux en via lando estu "landa kunordiganto"
kiu rilatu kun mi.

Antauxdankon pro viaj komentoj kaj sugestoj. Kore kaj samideane, via

Germain Pirlot

Rim. La letero estis sendita al Hungaria E-Asocio, sed la temo koncernas ne
nur Hungarion, sed ankaux la aliajn landojn, enirontajn Euxropan Union. La
menciitaj konsiloj aperis plurfoje en la gazetaro (vidu Eventoj 099, 104,
105, 117 ktp). - la red.

***************************************************************************

Indekso de "Der Esperantist"
============================

Lige al la preparlaboroj por aperigi libron pri la historio de la
Esperanto-Asocio en GDR aperis germanlingva indeksmaterialo pri la 164
kajeroj de la revuo "Der Esperantist" (1965-1990), verkita de Linde
Knoschke kaj Ino Kolbe. Gxi enhavas detalan tem-indekson, krome indeksojn
pri cxio menciita en la revueto lige al gazetoj/revuoj en GDR, Esperanto-
revuoj, radio kaj televido, landoj/kontinentoj, GDR-lokoj, eksterlandaj-
lokoj, GDR-esperantistoj. La 120-pagxa A4-formata kajero estas ricevebla
kontraux 20 guldenoj + sk cxe UEA. Dua samampleksa kajero entenos la
indeksojn pri esperantistoj ekster GDR kaj neesperantistaj personoj.

D. B.

***************************************************************************

TEJO
////

Trejnado cxe EJC
================

Cxiujare la Euxropa Junulara Centro de la Euxropa Konsilio organizas
trejnkursojn por aktivuloj en junularaj organizoj.

La cxefaj celoj de la kursoj estas: proponi alispecan kaj unikan manieron
lerni lingvon aux trejnigxi; kapabligi membrojn de internaciaj neregistaraj
organizoj pliaktivigxi en internacia junulara laborado; helpi al internacia
toleremo kaj komunikado per kunlernado en internaciaj grupoj; ebligi
spertadon de politikaj, sociaj kaj kulturaj realoj de la gastlandoj; kaj
disvastigi interkulturajn sintenojn por malhelpi antauxjugxojn kaj
netoleremon en Euxropo kaj la resto de la mondo. La lernado kutime
konsistas el matenaj klasoj, prilaborado de projektoj elektitaj de la
partoprenantoj, meminstruado, kontakto kun lokaj homoj kaj organizoj kaj
ankaux distra programo.

La kondicxoj por partopreno estas la jenaj:
-------------------------------------------

- agxo inter 18 kaj 30 jaroj (foje eblas esceptoj),

- la partoprenanto estu aktiva ene de junulara organizo,

- oni havu bonan konon de sia organizo kaj estu preta klarigi gxiajn
  laboron kaj celojn al aliaj kursanoj,

- oni estu entuziasma profiti de la kurso, partoprenante cxiujn
  programerojn kaj kontribuante al la programo per kunlaboro en grupoj kaj
  per propraj iniciatoj.

Kandidatigxoj okazas pere de la junularaj organizoj, internaciaj aux
naciaj, kiuj mem prioritatas la homojn plej aktivajn kaj plej tauxgajn por
tiuj cxi kursoj. Ni (TEJO - ndlr) rajtas proponi du kandidatojn por cxiu
lingvokurso kaj tri por cxiu trejnkurso, sed la EJC mem decidas, kiu
finfine partoprenos surbaze de prioritat-listoj ricevitaj.

Kutime okazas kursoj de la angla, franca, germana, hispana, itala,
portugala kaj rusa lingvoj. Lingvokursoj dauxras monaton kaj okazas inter
junio kaj septembro.

Alitemaj trejnkursoj
--------------------
Krom la lingvokursoj estas organizataj ankaux aliaj kursoj, kiujn principe
povas partopreni iu ajn.

- Arangxoj (TK-1)

  Enkonduko al la organizado de internaciaj junularaj arangxoj - ege utila
  al tiuj kiuj organizas seminariojn kaj kongresojn;

- Organizajxoj (TK-2)

  Laborado ene de internaciaj junularaj strukturoj - precipe utila por tiuj
  kiuj laboras por kaj interesigxas pri KER (la Komisiono pri Eksteraj
  Rilatoj de TEJO);

- Trejnantoj (TK-3)

  Trejnado por trejnantoj - por tiuj kiuj jam aktivas kaj volas pludoni
  siajn spertojn al la venonta generacio de aktivuloj;

- Longdauxra Trejnkurso

  Realigo de interkulturaj projektoj por junularaj aktivuloj - helpas al
  organizantoj de internaciaj projektoj (ekz. intersxangxo aux renkontigxo)
  sercxi financfontojn kaj prepari kaj realigi siajn projektojn.

Trejnkursoj dauxras proksimume du semajnojn krom lalongdauxra kurso, kiu
entute dauxras ok monatojn kaj konsistas el du 10-tagaj seminarioj kun la
cetera tempo dedicxita al la prilaboro de la projektoj.

Por cxiuj kursoj oni pagas malaltan kotizon, kiu inkluzivas logxadon kaj
mangxadon, kaj vojagxkostoj estas repagataj.

Ne malfruu!
-----------
Se vi sxatus partopreni kurson venontjare, bonvolu peti la aligxilon cxi-
jaran (indikante en kiu lingvo vi sxatus ricevi gxin - angla aux franca -
kaj pri kiu kurso temas) de la Centra Oficejo de TEJO. Tiun cxi formularon
vi plenigu kaj sendu al nia vicprezidanto, Jimmy Stryhn Meyer (p/a
Lagoudaki, 59 Ave. de la Gare, LU-1611 Luxembourg) antaux la 1-a de januaro
1998. Li tiam elektos la plej tauxgajn homojn por igxi niaj kandidatoj kaj
rekontaktos tiujn kun la precizaj datoj de la venontjaraj kursoj kaj
sugestoj pri kiel pli bone plenigi la formularon. Cxi tiel vi estos pretaj
plenigi la venontjarajn aligxilojn kiam ili aperos kaj ne riskos maltrafi
la limdaton.

La kursoj ofertas unikan eblecon lerni lingvon aux spertigxi pri internacia
junulara aktivado kune kun junuloj el diversaj landoj kaj la lingvokursoj
ankaux ebligas konatigxon kun iu lando kaj ties kulturo. Cxi-kune vi trovos
raporton de partopreninto de TK-2, kiu pruvas ke lernado ne signifas nur
laboradon sed ankaux amuzigxon.

Por mem sperti tian etoson kaj konatigxi kun aktivuloj el la tuta Euxropo,
petu tuj la koncernan aligxilon. Ne atendu gxis la lasta momento cxar vi
certe tro malfruus aux forgesus.

Stefano Boddington
el TEJO Tutmonde, jul/sept 97

* * * *

Rolludo pri registara instanco
==============================

Mi partoprenis en la trejnada kurso TK-2, organizita de la Euxropa Konsilio
en Euxropa Junulara Centro en Strasburgo en septembro kiel sendito de TEJO.
Cxeestis 29 partoprenantoj el diversaj junularaj organizoj el 17 diversaj
landoj. La celo de tiu kurso estis kapabligi la partoprenantojn kompreni
internaciajn junularajn strukturojn kaj mem agi en tiuj.

La prelegoj, debatoj kaj laborgrupoj traktis la rolon de la junularaj
organizoj en la socio, la situacion de junularo en diversaj landoj, la
starigadon de komuna organizo por la baza kunordigado, ktp. kaj fine nian
rolon en niaj propraj junularaj organizoj. Okazis ankaux prezento de la
diversaj organizoj en kiuj aktivas la partoprenantoj.

Certe tamen ni ne laboris la tutan tempon, cxar vespere ni amuzigxis. Ni
faris sxipeskskurson tra la urbo kaj cxeestis la spektaklon de "lumoj kaj
sonoj". Dum libera posttagmezo mi biciklis al Germanio kun kvar aliaj
partoprenantoj - tio dauxris nur dudek minutojn!

Fine ni havis rolludon pri registara instanco. Mi rolis kiel reprezentanto
de irlanda junulara nacia konsilio. Dum tiu ludo ni devis decidi, al kiuj
projektoj de internaciaj renkontigxoj doni subvencion. Nature la etoso kaj
la kamaradeco inter la partoprenantoj estis vere mirinda kaj alloga. La
organiza teamo rolis kiel profesiaj regxisoroj.

Nun mi scias, kiel la internacia junularaj strukturoj vere funkcias. Danke
al TEJO kiu donis al mi la eblecon partopreni en cxi tiu kurso, mi nun
scias pli bone, kiel labori en nia Itala E-Junularo, IEJ (kaj eble en TEJO)
kaj kiel kontakti internaciajn kaj aliajn junularajn organizojn.

Flavia dal Zilio
laux TEJO Tutmonde, jul/sept 97

***************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Cxiujare la duoblo
==================

Sekve al prelego de s-rino Maria Majerczak, en Jagiellona Universitato, en
Krakovo, PL, ekde oktobro 1997 lernas Esperanton pli ol 70 gestudentoj.

La Internacia Lingvo dauxre estas deviga studobjekto por tiuj, kiuj elektis
gxin kiel parton de sia deviga programo (estas ecx iuj, kiuj preferas E-on
kiel devigan lingvon, anstataux la angla). En diversaj universitataj fakoj
estas loko por Esperanto kiel deviga lernobjekto, lingva aux anstatauxanta
nelingvan (elekteblan kiel deviga) brancxon ekz. filozofion, arthistorion
ktp.

La E-ekzameno kaj poentoj havas la saman valoron kiel tiuj cxe la aliaj
devigaj studobjektoj.

Gxis nun, cxiujare la nombro de la gestudentoj, lernantaj E-on duobligxas.

En la sama universitato okazadas ankaux alia sukcesa E-kurso (mezgrada),
organizita de la Asocio de Diplomitoj de Jagiellona Universitato. Al 15
eks-studentoj kaj aliaj personoj, Esperanton instruas s-ro Zbigniew Warmuz.

Pluraj junaj homoj igxos poste instruistoj de Esperanto, aliaj ekz.
aktivuloj en la E-turismo.

Ili vigle interesigxas pri kontaktoj kun diverslandaj esperantistoj,
deziras korespondi, lauxeble intersxangxi vizitojn, partopreni internaciajn
junulrenkontojn kaj laborbrigadojn. Kontaktu ilin cxe:

s-ino Maria Majerczak
ul. Armii Krajowej 7, m. 122. PL-30-150 Krakow, Polio

***************************************************************************

Virino instruas en Irano!
=========================

En Tehran, Irano, komencigxis baza kurso de E-o en septembro, gvidata de s-
ino Jhila Sedigi Saheb-zamni, kies E-aktivadon oni multe konas kaj en- kaj
eksterlande. La kurson, organizitan de la organizajxo "Sana Urbo"
partoprenas cx. 50 interesigxantoj.

inf: Mojtaba Kheir-Khah.

***************************************************************************

Aplikata lingvistiko
====================

Inter 16-18 de aprilo 1998 okazos en Szombathely (Hungario) la 8-a Kongreso
de Aplikata Lingvistiko. La kongreson organizos la nova universitata
katedro de nia pedagogia altlernejo, gxia cxeftemo: "La lingvo kiel
intelekta kaj ekonomia kapitalo."

Estante unu el la cxeforganizantoj, mi sukcesis atingi dum la unua
preparkunsido, ke ankaux interlingvistiko kaj esperantologio aperu inter la
sekcioj. La prestigxaj lingvistoj - kvankam iom skeptike pri la manko de
vera intereso rilate tiun temon - fine tamen komisiis al mi prepari kaj
gvidi la tiean laboron.

La kongreson partoprenos cx. 300-400 en- kaj eksterlandaj lingvistoj kaj
lingvoinstruistoj, reprezentigxos kaj prelegos ankaux la kulturministro kaj
aliaj respondeculoj de la ministerio. La laboro disvolvigxos en 18 sekcioj,
ni antauxvidas cx. 200 prelegojn kaj rondtablajn diskutojn. La materialo de
la kongreso aperos ankaux libroforme. Gravaj eldonejoj kaj lingvolernejoj
havos ekspozicieblojn.

Povas esti esperodona pasxo la nuna eblo por ni cxiuj. Se la nova sekcio
sukcesos, gxi havos eblon ankaux sekvajare eniri la programon. La
informdonaj kaj sciencaj prelegoj povas okazi ankaux en Esperanto (kun
paralele sekvebla skriba traduko al la hungara). La prelegoj ne estu
altrude propagandaj, movadece varbaj. Ili estu lingvistike konvinkaj, cxu
gxenerale pri interlingvistikaj demandoj, cxu pri Esperanto kaj aliaj
planlingvoj.

La laborlingvo povas esti ne nur la hungara (kial ne Esperanto?) ankaux en
la aliaj sekcioj (interkultura komunikado kaj la demandoj de Euxropa Unio,
sociolingvistiko, lingvaj rajtoj, komputilo kaj lingvistiko,
psikolingvistiko, du- kaj plurlingveco, specialaj komunikproblemoj,
aplikata lingvistiko kaj la surdeco, kontrast-lingvistiko, traduko-
interpretado, faklingvo, lingvopedagogio, historio de la lingvoinstruado,
aplikata tekstolingvistiko, aplikata lingvistiko en la gepatralingva
edukado, la hungara kiel fremda lingvo, entreprena/ komerca komunikado).

La lasta aligxdato por la prelegontoj estas la 15-a de januaro 1998. Por
pli detalaj informoj kaj konsiloj turnu vin al

D-ino Katalin Smideliusz,
HU-9701 Szombathely, BDFT, Pf.: 170. Hungario.
Rete: smidik@forigu.rik.bdtf.hu

Kompetentaj lingvistoj, kolegoj! Helpu al ni ne perdi tiun cxi okazon.

***************************************************************************

                                                                    reklamo
"Mia lernolibro-I"
==================

      Germanlingva lernolibro, kiu ne postulas fremdlingvajn aux
      gramatikajn antauxsciojn, speciale tauxgas por enkondukaj kursoj kaj
      por memlernado.

         Inkluzivas ankaux enkondukon en la historion.

      Spirale bindita, 125 pagxoj, formato A/4, prezo: 17 DEM.

               Libroservo de Germana E-Asocio Manfred Fuhrer Am Stadtpfad
               11, DE-65760 Eschborn.

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Afisxo-kampanjo
===============

Koncerne la afisxo-kampanjon en hungariaj mezlernejoj L. Szilvasi skribis:
"Mi ne memoras pri similampleksa propaganda kampanjo nek en Hungario, nek
en aliaj landoj."

Mi ne scias pri la historio de informado en Hungario, sed koncerne aliajn
landojn, similampleksaj kampanjoj ja okazis. En Kanado, ekzemple, oni dum
la jaro antaux la 69-a UK en Vankuvero sendis afisxojn reklamantaj
perposxtan Esperanto-kurson al centoj da lernejoj. Antaux tri jaroj, Kanada
Esperanto-Asocio havis alian simil-grandan kampanjon, sendante al cxiuj
anglalingvaj publikaj bibliotekoj de Kanado (pli ol 2000) inform-pakajxojn
kaj invitojn je senpaga abono de nia anglalingva novajxletero.

Ankaux nia lerneja inform-kampanjo de 1984 trovis bonan respondon (kvankam
eble ne tiel bonan kiel via kampanjo - Esperanto ja ne havas tiom da socia
rekono en nia lando kiel en la via), kvankam nia biblioteka kampanjo de
1994/1995 havis - verdire - nekontentigan respondon.

Gratulante pro via sukceso, kore vin salutas:

Paul Hopkins
phopkins@forigu.uvic.ca

* * *

Mamao, papao - oh!
==================

Laux mia opinio neniu rajtas verdikti pri la vorto "panjo" (Eventoj 134),
kiu ne amis sian patrinon rekte per Esperanto - cxiu alia nur teoriumas pri
emocio, kiun li ne spertis.

Mi amis mian patrinon, kaj cxiam pensas pri sxi kiel mia panjo: vorto, kiu
estas ne nur ege bela, sed por mi estas multe pli tenera kaj karesema ol iu
ajn nacilingva ekvivalento (kiu ne kredas tion, tiu nomas min mensogulo,
kio mi ne estas). Sed kiu ne kredas tion, tiu subtaksas la emocian enhavon
de Esperanto por tiuj, kiuj proprigis al sia animo tiun lingvon (certe ne
malnaturan!).

Aliaj rajtas neologismi mama' aux papa', sed al tiaj neologismoj mankas
emocia kvalito, kiu akumuligxis al la Esperanta vorto dum jardekoj da
uzado. Simple temas pri tio, ke iuj denove subtaksas nian lingvon
(kontraste kun nacilingvo).

W. Auld.

***************************************************************************

KONKURSO
////////

Internacia poentokolekta konkurso por plenagxuloj
=================================================

La konkurso okazas en organizaj kadroj de Internacia Lerneja Konkurso.
Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.

Taskfolio - 3
-------------

1. Koncize klarigu la terminojn vegetarismo kaj vegetalismo. (2 poentoj)

2. Klarigu per ekzemploj la diferencon inter adulto/adolto kaj
   sxerci/sercxi. (4 poentoj)

3. Trovu almenaux tri vortojn kun sufikso -oz kaj koncize klarigu, kion ili
   signifas. (3 poentoj)

4. Kiam kaj en kiu lando naskigxis Vilho Setala? Menciu ion el liaj verkoj.
   (3 poentoj)

5. Trovu almenaux kvar vortoparojn, kiujn diferencigas sxt/st. (2 poentoj)

6. Per kiu vorto oni akceptas gasto(j)n? (1 poento)

7. Kio estas Societo Zamenhof? (2 poentoj)

8. Kiam kaj kie estis akceptita la Manifesto de la E-Movado? Kial estas
   utile koni gxin? (3 poentoj)

Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj
ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro! La solvofoliojn sendu
al:

Raita Pyhala
Jykyrintie 3. FI-69440 Lestijarvi, Finnlando
Rete: raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi

***************************************************************************

Anoncetoj
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

* * *

Georgina Almanza, aktorino en Kubo, preparas novajn skecxojn, kiuj
inkluzivas la plej gravajn homojn en Esperantujo kaj estas "mesagxo el la
Tria Mondo nia en Ameriko, cxiam plue ekspluatata". Sxi deziras partopreni
la UK-n en Montpellier, sed pro la usona bojkoto (ekde 1959) mankas al sxi
la mono. Se vi povas iomete helpi finance bv. sendi cxekon al sxia konto
cxe UEA: GEAL-K. Kun dankoj: Anne Johnson.

* * *

GEJA VIRO estas erotike distra bulteno speciale por sole logxantaj gejoj.
Aperas neregule, abonkotizo por 4 sinsekvaj numeroj 18 NLG, por
nepagipovuloj senkoste. Eldonajxo kun kolora kovrilpagxo, bonkvalitaj
fotoj, A-5, 24 p. Eldonas: Geja E-Centro, Het Jacht 1, NL-3742 HL Baarn,
Nederlando.

* * *

Tiu, kiu deziras ricevi la angla-lingvan "Newsletter of the Esperantic
Studies Foundation", bv. sendi posxt-adreson al mi: E. James Lieberman,
M.D. Secretary, Esperantic Studies Foundation, 3900 Northampton St. NW,
Washington, DC 20015, USA. Retadreso: ejl@forigu.gwis2.circ.gwu.edu

* * *

Estas vendata familia domo 2x100 m2 en la centro de la urbo Mezokovesd
(fama termalbanejo, flughaveno). Gaso, telefono, 5 cxambroj + salono,
mangxejo, 2 bancxambroj, garagxo, kelo + aparta 50 m2 oficejo/vendejo. La
tuto estas tauxga ankaux por ripozdomo kaj por eventuala oficejo. Prezo:
12,7 miliono HUF (127 mil DEM aux 63500 USD). Kontaktu telefone (hungare)
+36-49-313487 aux skribe (E-e) pere de la redakcio.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Iom pri papavoj
===============

Papavoj kreskas lauxlonge de grenkampaj flankoj, cxe vojflankoj, en
gxardenoj, kaj sur ne uzitaj terspecoj, kie grundo estis antaux nelonge
malordigita, ili kelkfoje ekkreskas milope, kio kreas spektaklan flamegan
rugxan elmontron. Papavoj floras de mezsomero gxis auxtuno.

Kolektu la petalojn kiam ili estas malfermitaj kaj aux tuj uzi ilin aux
sekigu ilin sur kradoj. Rikoltu la foliojn, kiam la floroj estas burgxonoj.
Se oni volas kolekti la sem-sxelojn por medikamenta uzado, trancxu ilin
tuj, kiam forfalas la petaloj. Por amasigi la semojn, atendu gxis la
sem-sxeloj eksxangxigxas en grizbrunan koloron, kiam malgrandaj truoj
aperos tuj sub la ebenaj suproj. Trancxu ilin kune kun proksimume 15
centimetroj da trunketo. Metu ilin, renversitajn en paperajn saketojn, kaj
pendigu ilin dum eble kvar tagoj. Skuu cxiun saketon kaj la semoj forfalas
en gxin. Retenu la semojn en hermetikaj mallumaj ujoj. Ili estos pli
malgrandaj ol tiuj, kiujn oni povas acxeti, sed havos la saman 'nuksan'
guston.

* * *

Salato de ananaso, papavsemoj kaj juglandoj
-------------------------------------------

Servu tiun cxi salaton kiel unuan pladon.

Unu malgranda ananaso, 275 ml natura jogurto, 10 ml muelita koriando, 1
ajlero - premigita kun iom da marsalo, fresxe muelita nigra pipro, 30 ml
papavaj semoj kaj 50 gramoj da hakitaj juglandoj.

Sensxeligu la ananason kaj trancxu la frukton en 8 pecojn. Senkorigu la
pecojn kaj duonigu ilin. Arangxu la trancxajxojn sur kvar teleroj.
Intermiksu la jogurton, koriandon, ajlon kaj pipron kaj versxu kulere sur
la ananason. Disjxetu la papavsemojn kaj juglandpecojn sur cxio. Gxuu!

el Esperanto EKo, auxtuno 1996

***************************************************************************

Cerba harmonio
==============

Infanoj, kiuj pli multe muzikas dum la lerneja tempo, kapablas pli rapide
lerni!

Post tri jaroj de eksperimenta instruado cxe 1200 svisaj infanoj 7-15
jaragxaj, psikologoj komparis la kvocienton de inteligenteco, la lingvan
talenton kaj la kapablon por socia integrigxo de infanoj ricevintaj pli
multhoran muzikinstruadon.

Ili trovis, ke ofta muzikinstruado en lernejo plibonigas precipe la
lingvajn kapablojn de lernantoj, kaj ili povis pli facile rerakonti
vocxlegitajn tekstojn aux figure prezenti ilin kiel bildstria rakonto.

laux Scienca Revuo, junio 1997.

***************************************************************************

100-jara esperantisto
=====================

Kawamuro Seiziro estis centjara en oktobro 1996. Li ankoraux fojfoje
cxeestas la kunsidon de la E-societo de Uzi-Zyozyo, apud Kyoto. La
tagjxurnalo Kyoto Sinbun aperigis trikolumnan artikolon kun lia fotajxo, en
kiu li parolis pri sia vivo kun Esperanto.

laux La Revuo Orienta, 97/3

***************************************************************************

Sxtatricxo
==========

La plej ricxa sxtato de la mondo estas Luksemburgio.

La plej ricxa sxtato de la mondo kun pokapa salajro de jare 41.210 USD
estas Luksemburgio antaux Svisio kaj Japanio. Germanio ekzemple estas kun
salajro po enlogxanto de 27.150 USD antaux Usono en la sesa vico. Sed se
oni kalkulas surbaze de la acxetpova korelativeco (alpareco), kiu kalkulas
la acxetpovon de USD en unuopaj sxtatoj, tiam reduktigxas la germana
salajro al 20.070 USD. En la rangolisto Germanio falas al la 12-a vico, dum
Usono sin levas antaux Svisio kaj Kuvajtio al la dua rango - tion skribas
la "World Development Indicators", statistika datumbanko de la mondbanko.
(Fonto: Frankfurter Allgemeine Zeitung 80/15 D, 7.4.97, p.1 kaj 15.)

el Koncize 3/1997

***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 137, 2/novembro-97
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885.
Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************

- Cxu vi jam abonis por rEt-VENTOJ por 1998?
  Kiun kategorion vi elektis?