Eventoj-143, retposxta versio
*****************************

- Tekstojn de la artikoloj vi trovas sub la enhavtabelo
--------------------------------------------------------------------------

Enhavo
======

TITOLPAGxE:
===========
- Decidu vi, kion UEA faru!
  -------------------------
  Por realigi la celojn de Kampanjo-2000 necesas ankau rimedoj. Pere de la
  "konto-2000" esperantistoj povas esprimi siajn preferojn pri la celoj.

FAKA APLIKADO
=============
- Billy volas ludi kun vi!
  ------------------------
  Nova, plene profesia komputila ludo en 6 lingvoj (inter ili Esperanto)

- Katalogo de Internacia E-Muzeo konsulteblas perrete!

- Komercaj petoj / proponoj de E-entreprenistoj

ARANGxOJ
========
- Pli detalaj informoj pri - Senpaga restado en FRESxO
                           - Popolaj orkestroj kun E-gvidanto
                           - ILEI gimnazio
- Plena monata kalendaro 14.03-03.04.


MOVADAJ AFEROJ
==============
- Gastigantoj de Pasporta Servo: 100 guldenoj!
- Esp-Radikala-Asocio, ERA dankas al cxiuj subtenantoj!
- Aresto de esperantistoj (debato: rajto je internacia komunikado)
- Europarlamento kaj niaj E-asocioj
- Anonima kompilinto (universitata lingvoekzameno)
- Paderborna E-Centro - en Berlino
- Libertempe (enketo)
- Cxu indas membrigxi dumvive? (kalkuloj pri la kostoj de dumviva membreco
                                per la vidpunkto de matematikisto)
- Libroproduktado en Esperantujo: 1997 (statistikajxoj)

KVINPETALO: Ne mi verkis la artikolon!
NI MENCIAS: Informoj pri 4 ricevitaj E-eldonajxoj
MALLONGE: kelklinie pri kelkaj E-eventoj
INSTRUADO: Serio de lerniloj, 4-a parto: Cxu malfacila lingvo?
REAGOJ: Publikeco en UEA (Reagoj de R. Rotsaert, E. Ackermann kaj L. Torok)
RADIO: Nova horaro cxe E-elsendoj de Vieno
INTERESE: Stafet-kurado: 4000 km dum 16 tagoj
ANONCETOJ: 7 senpagaj anoncetoj

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Decidu vi, kion UEA faru!
=========================

UEA estas bela asocio. Gxi estas la perfekta ekzemplo de neorganizita
entuziasmo. Cxiuj faras tion, kion ili volas fari, cxar finfine cxiuj
pagas mem per sia tempo kaj per sia mono.

En cxi tiu senco, mi agnoskas tion, gxi estas multe pli postmoderna
postmodernajxo ol io strukture kaj hierarkie organizata kiel la praa roma
armeo aux kelkaj nunaj multnaciaj kompanioj. Eble pro tio estas multe pli
komforte vivi en gxi. Oni vekigxas iun belan printempan matenon kaj
decidas ke la fina venko povos nur veni per esperantigo de norvegaj
fajrobrigadistoj aux de nepalaj skoltoj. Kaj oni tuj ekagas kaj lancxas
senrezultajn alvokojn por ke cxiuj helpu pri la novaj agadoj.

Tamen, de tempo al tempo, estas ankaux bele senti sin parto de pli vasta
agado. Tiucele, interalie, estis lancxata la kampanjo 2000.

Gxi antauxvidas esence tri agocelojn:

1. Altigi la nivelon de la movado kaj de la komunumo;

2. Altigi la prestigxon de Esperanto per inform-kampanjoj al
   neesperantistoj;

3. Altigi nian influon en internaciaj medioj/organizajxoj, kiuj rekte aux
   nerekte okupigxas pri lingvoj.

Cxiu Esperanto-organizajxo estas stariganta (se gxi tion deziras) sian
konkretan agad-planon. La detalan agad-planon de UEA vi povas ricevi per
simpla posxt-karto al la Centra Oficejo (aux vi trovas en Eventoj 140-141
-ndlr).

Nun, tamen, venis la momento de la vero. Cxiu agado postulas monon.

Oni jam ricevis dekojn da miloj da guldenoj, sed oni entute bezonas eble
300.000 guldenojn.

Se vi, individua membro aux ecx nemembro, deziras kontribui per kiu ajn
malgranda sumo, vi sendu tiun sumon al UEA kun la indiko "konto 2000".

Samtempe vi rajtas decidi por kio oni uzu la sumon, kiun vi sendas.

- Se vi notos "por celo 1-a", gxi estos uzata por produkti materialojn en
  Esperanto por altigi la lingvan kaj organizan nivelon de la anoj de nia
  komunumo. Mi volas reemfazi tion, kion nia prezidanto, Lee Chong-Yeong,
  jam diris: por ni ne ekzistas distingo inter movado kaj komunumo, ambaux,
  kaj la komunumo kaj la movado, ekzistas kaj la movado estas ilo per kiu la
  komunumo atingas siajn celojn.

- Se vi notos "por celo 2-a", via mono estos uzata nur por propagandi
  Esperanton al neesperantistoj per produktado kaj disvastigado de
  nacilingvaj informiloj kaj anoncoj.

- Se vi notos "por celo 3-a", via mono estos uzata esence por subteni la
  agadon de niaj homoj cxe UN, Euxropa Unio, Unesko, ktp.

Krome, vi rajtas ankaux noti "por la gxenerala kaso de kampanjo 2000". En
tiu kazo via mono estos uzata laux la bezono en la unuopaj momentoj.Do,
vi, kiuj entuziasme respondis je la alvoko subskribi la Manifeston de
Prago, nun same entuziasme respondu per malgranda konkreta helpo al la
"konto-2000" kaj krome gxuu la senton por unu momento esti prezidanto de
UEA kaj dikti al gxi, kion gxi prefere faru. Cetere, tio ne estas nur tute
sxerca, cxar el viaj indikoj oni ricevos ideon pri tio, kiun el la tri
celoj esperantistoj preferas, kaj sekve oni povos stiri la agadon al tiu
kampo, kiu rikoltas pli da preferoj.

Renato Corsetti
corsetti@forigu.itelcad.it
 
**************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Nova, plene profesia komputila ludo - en Esperanto!

Billy volas ludi kun vi
=======================

Mi volas atentigi vin al tute nova komputila ludo "Billy" por IBM-kongruaj
komputiloj. Estas klasik- stila platform-ludo en tre alta kvalito, grafike
kaj sone - en Esperanto!

Imagu ke vi trovigxas en revlando, cxirkauxita de strangaj monstroj, kiuj
blokas la vojon tra la mistera lando, kie nur la fantazio limigas vin.

Vizitu la forgesitan mondon de klasika ludo, kies ideo tro maloftas. Vizitu
la mondon kiu nur ekzistas en la fantazio de eta knabo. Vizitu la mondon de
"Billy".

La ludo havas i.a.:

- Klarigojn tute en Esperanto kaj 6 aliaj lingvoj

- Pli ol 100 nivelojn en 5 malsamaj mondoj

- Fajnegan grafikan malkomponon (800x600 punktoj), por optimuma uzo de la
  monitoro kaj la plej detala grafiko por cxi-tipa ludo.

- Sonefektojn de alta kvalito (16 bita).

- 14 KD-kvalitajn melodiojn

- Ne-perfortan, infanamikan lud-ideon, por 5 jaroj kaj pli agxa.

- Amason de kasxitaj frandajxoj kaj specialaj objektoj.

- 3-dimensiajn ludfigurojn cxie en la ludo.

Vizitu la retpagxon de la ludo kaj akiru senpagan, plene ludeblan demo-
version (haveblas DOS / Windows kaj OS/2)!

http://www.esperanto.dk/billy/

La ludo estas akirebla en komputila laserdisko. Prezo cxe UEA: 51 guldenoj.
Libroservoj kun siaj mendoj turnu sin al:

Jacob Nordfalk
Rodmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N, Danio
rete: nordfalk@forigu.alf.nbi.dk

P.S. Cxi tiu ludo estas bazita je tre simpla recepto: Ni simple faris
     ludon, kiun ni mem amas ludi. Ni certas, ke ankaux vi sxatos gxin!

**************************************************************************

Plia oficiala rekono

Katalogo de IEM
===============

Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) estas unu el la malmultaj oficiale
agnoskitaj kaj per sxtato financataj Esperanto-bibliotekoj: Gxi estas parto
de la Auxstria Biblioteko, kiu ekde marto 1998 ofertas retan aliron al nova
katalogo, kiu nomigxas "Trovanto".

La sercxlingvo de "Trovanto" estas ekskluzive Esperanto. Gxi entenas
librojn, manuskriptojn, nekomercan literaturon, kasedojn, diskojn,
elektronikajn publikajxojn ktp. kaj listigas ecx unuopajn artikolojn de
sciencaj kaj beletraj libroj.

Oni povas sercxi la dokumentojn laux plej diversaj kategorioj, ekzemple
laux auxtoroj, titoloj, temoj ktp. Gxi estas do utila instrumento por cxiu
sercxanto kaj esploranto.

Trovigxas en "Trovanto" cxiuj dokumentoj akiritaj de la Internacia
Esperanto-Muzeo ekde 1996, sed iom post iom enkomputiligxos la tuta
havajxo. Per tio kreigxos kun la paso de la tempo elektronika katalogo
fakte kompleta de la Esperanta literaturo kaj kulturo.

La adreso de "Trovanto" estas:

http://www.onb.ac.at/online_s/esperanto/espdb.htm

Estas grave, ke multaj Esperantistoj vizitu tiun katalogon, cxar la
Auxstria Nacia Biblioteko faras oficialan statistikon pri siaj (nun inter
si konkurantaj) katalogoj kaj publikigas gxin regule.

La posedantojn de retpagxoj ni petas fari ligon al "Trovanto", kio multe
helpos en la diskonigo de tiu servo.

Se vi havas pli detalajn demandojn bv. majli al "faru@forigu.onb.ac.at" aux skribu
al la Internacia Esperanto-Muzeo, Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Vien,
Auxstrio.

Herbert Mayer
mayer@forigu.grill.onb.ac.at
Tel: +43-1-5355145

**************************************************************************

Komercaj petoj / proponoj
=========================

Mi okupigxas pri la komerco de la elektronika ludilo Petogocio
(Tamagucxi). Vi rajtas mem okupigxi pri la vendado, aux transdonu al aliaj
komercistoj la oferton. Unubesta, FOB cxina flughaveno 2.0 USD/pc, 100
pcj/ktn/6kg / tri-besta 5 USD/pc / sesbesta 3.5 USD/pc / Fisxkapta ludilo
5.5 USD/pc. Wang Tianyi, Jiangonglu 3 hao, 1-502 shi, CN-710043 Xi'an,
Cxinio, retadreso: komerco@forigu. public.xa.sn.cn

* * *

Mi bezonas 100 pneuxojn por kamionoj 11/20 aux 12/20 prilaboratajn aux
malmultekostajn. Bv. sendi prezoferton (CIF Luanda) al J.C. Nsoko-
Tukifimpa-Nkwangi, C.P. 399, Luanda, Angola. Ankaux interesigxas pri kreo
de komuna firmao por importo/eksporto. Angolo produktas petrolon,
diamanton, kafon, lignon.

* * *

Orkestroj kaj ensembloj cxe Urba Kulturcentro en urbo Vysxkov (Cxehio, 33
km oriente de Brno) volonte ligus kontaktojn kun orkestroj kaj ensembloj
eksterlande cele de reciprokaj vizitoj kun koncertoj aux prezentadoj.
Temas pri blovorkestro, big-bando kaj popolaj dancensembloj (plenkreskula
kaj infana). Kontaktadreso: Josef Vojacxek, Sochorova 13, CZ-682 01
Vysxkov, Cxehio. Rete: vojacek@forigu.jumbo.ped.muni.cz

* * *

'Nu Skin', vendanto de flegiloj por haroj, busxo, hauxto..., sercxas
vendantojn en Usono, Kanado, Japanio, Tajlando, Koreio, Makao, Honkongo,
Tajvano, Auxstralio, Novzelando, Gvatemalo, Puertoriko, Meksiko, Irlando,
Britio, Francio, Nederlando, Germanio, Hispanio, Italio kaj Belgio.
Kontaktu s-ron Trevor Steele, Unit 1, 297 Upper Heidelberg Road, Ivanhoe
3079, Auxstralio; rete 

* * *

Mi deziras vendi al EU: littukojn, pulovrojn, sxtofojn. Ingx. Marian
Ivanov, j. k. Zlaten Rog 27 et. 11 st. 373, BG-8000 Imbol, Bulgario.

* * *

Komerccela intersxangxo aux acxeto de gxardenajxoj (semoj, floroj,
gxardenlaboriloj). Ofertataj: alpinaraj plantoj, plantajxmaterialoj de
multjaraj floroj (gladioloj, tulipoj, narcisoj, klematiroj, dalioj,
lilioj, ktp.). Petataj: legomaj kaj floraj semoj, laboriloj, regule
trancxitaj floroj (diantoj, rozoj, gerberoj). Arvu Toomsalu, Kopli 45,
EE-0003 Tallinn, Estonio.

* * *

Membro de IKEF deziras kunlaboron pri agrikulturo, fisxado, metalurgio,
ligno kaj lignosegado. Jean-Marie Mboge-Mbele, B.P. 1816, Douala,
Cameroun. Fakso +237-42.77.03

**************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Senpaga restado en FRESxO '98
=============================

FRESxO signifas "Frusomera Renkontigxo Esperanta sxokanta Obstinulojn" pri
kio antauxe jam aperis informoj (En FRESxO ekzemple okazas t.n. Granda
Kvizo, dum kio oni povas gajni monpremiojn gxis 1000 dolaroj!). La cxi-
jaran FREsxO-n cxeestos i.a. Georgo Handzlik, Andrzej Pettyn, Zofia Banet-
Fornalowa kaj Jerzy Fornal.

Se Vi skribas leteron al la organizantoj (adreso sube) respondante al la
demando: "Kion vi scias pri Olsztyn?" vi povas gajni senpagan restadon por
la arangxo, t.e. senpagan tranoktadon kaj mangxadon. Provu ankaux Vi!

Precizajn informojn pri FRESxO '98 vi povas ricevi cxe:

Andrzej Gielert
Murzynowskiego 22/27, PL-10-950 Olsztyn, Polio

**************************************************************************

Popolaj orkestroj - kun E-gvidanto!
===================================

Etnografia Muzeo en Torun (norda Polio) preparas la 18-an Internacian
Renkontigxon de Popolaj Orkestroj, dum kiu Esperanto estos uzata kiel
pontolingvo! La arangxo okazos de la 5-a gxis la 7-a de junio 1998.

Pere de Esperanto kaj esperantista movado la muzeo invitas muzikgrupojn,
kiuj prezentas tradician muzikon de sia regiono, uzante tipajn
karakterizajn instrumentojn kun 1-2 dancparoj kaj kantistoj. La tuta
grupo, kun interpretisto kaj sxoforo, ne povas esti pli ol 12-persona.

Cxar la arangxo okazas en la etnografia muzeo, tre grava estas kiel eble
plej tradicia muzikado, simila al iam praktikata dum vilagxaj festoj. Ni
ne invitas grupojn kun stilizita, polurita popolmuziko, preparita por
scenejoj.

La tuta Renkontigxo havas karakteron de popolmuzika festo kaj komuna
muzikado. Krom la surscenejaj koncertoj por la publik-premioj estas
planataj ankaux surstrataj koncertoj en la malnova urbocentro,
popoldancado en la etnografia parko, prezentigxoj en diversaj urbaj
kulturkluboj ktp.

Cxiu grupo devas esti akompanata de esperantisto-interpretisto, kiu per
Esperanto kontaktigxos kun la organizantoj kaj scipovos Esperantlingve
prezenti programon de sia grupo. Tre grave estas, ke la interpretanto bone
regu Esperanton. Ni ne akceptas grupojn sen la interpretisto.

Por invitotaj grupoj la organizantoj garantias dormolokojn kaj mangxadon
de la vespermangxo la 4-an de junio gxis la matenmangxo la 8-an de junio.
Vojagxkostojn la invititaj grupoj pagas mem.

Demandoj estas sendeblaj al la retadreso: espero@forigu.um.torun.pl

Folklorgrupoj, kiuj interesigxas pri la 18-a IRPO, devas sendi anoncojn
kun sciigoj pri sia programo kaj fotoj (reprodukteblaj en gazetoj) al:

Muzeum Etnograficzne,
str. Waly gen. Sikorskiego 19, PL-87100 Torun, Polio.
Tel: +48-56-28943

**************************************************************************

ILEI-Gimnazio
=============

Tuj post la UK, inter 8-14 de auxgusto, paralele al la ILEI-Konferenco en
Montpelier okazos la 5-a ILEI-Gimnazio.

Estas atendataj geknaboj 13-17 jaraj por kune pasigi unu semajnon en
harmonia, vera internacia etoso. Oni havos krom la tradiciaj (literaturo,
geografio, muziko) ankaux nekutimajn lecionojn pri ekologio, folkloro,
komputiko kaj moderna vivmaniero ktp.

Partoprenkotizo: 29 NLG (24 por B-landanoj). Gimnazianoj gxuos krome
20 %-an rabaton el logx- kaj mangxokostoj!

Aligxu kiel eble baldaux cxe la kasisto de ILEI:

Bertil Andreasson
Sodra Rorum pl 455, SE-24294 Horby, Svedio

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj!

14-15.03. 2-a Interasocia Seminario pri Informado, Touloussse. Inf: Bruno
Flochon, 6 C, avenue de l'Hippodrome, FR-69890 La Tour-de-Salvagny,
Francio. Tel: +33-478480040. Rete: bflochon@forigu.esperanto.org

20-22.03. 4-a Danuba Esperanto Rendevuo, Beograd. Inf: Tereza Kapista,
Studentska 39/23, YU-11070 Novi Beograd, Jugoslavio. Tel: +381-11-687528
(Renato), fakse: +381-11-659694 (aldonu: Boba). Rete: dimjan@forigu.eunet.yu

21.03. Jarkunveno de "Esperanto-Ile-de- France", Choisy-le-Roi. Inf:
Esperanto-Ile-de-France, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris,
Francio.

21-23.03. Trilanda Renkontigxo kaj SES-cxefkunveno, Bazel. Inf: JES, pf.
32, CH-22416 Les Brenets, Svisio.

22-29.03. Unua Rusa Sanmarineca sesio de AIS, Moskvo. Inf: s-ino ADoc.
Joanna Lewoc, Karl-Schwarz-schield-Weg 6/317, DE-37077 Gottingen,
Germanio. Tel: +49-551-376072. Rete: psusru@forigu.wiwi.hu-berlin.de

24.03-03.04. Printempa Festivalo, Budapest. Inf: Espertur, Tatra u. 4,
HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306, fakso: +36-1-2680331.
Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

25.03. Trejnado por E-instruistoj, Kampo Grande. Inf: Esperanta
Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande,
BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio.

27-29.03. Gastronomia Semajnfino (nun: fisxoj). Inf: Frederic Durand, 13
rue Prof. Jean Garnier, FR-34070 Montpellier, Francio. Rete:
jefo@forigu.esperanto.org

28-29.03. Fonetikaj aspektoj de esperanto (Daniele Vitali, fonetikisto),
La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

28-29.03. 44-a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto, Hauenau (Elzaco).
Inf: Mme Odette Scheidel, 35 Grande Rue, FR-67660 Betschdorf, Francio.
Tel: +33-388544502.

29.03. Regiona Renkonto de Rennes kaj Saint-Malo en Mur-de-Bretagne. Inf:
Anna-Maia Argney, 47 rue du Pere Lebret, FR-35400 Saint-Malo, Francio.
Tel: +33-299402486, fakso: +33-299563147.

01-04.04. Internacia E-festivalo de kanto kaj arto, seminario: "Religio
kaj la homaro", Biznes-forumo kaj ekspozicio de E-firmaoj, Karlovo. Inf:
Esperinform, B. Leonov, p.k. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

03-05.04. Printempa Semajnfino de Esperanto-Centro Nord-Holando. Inf: Els
ten Hagen, tel: +31-72-5717918.

03-06.04. Junulara Esperanto-Renkonto, JER en Gyor. Inf. Hungara E-
Junularo, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: hej@forigu.vma.bme.hu

**************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Gastigantoj de PS: 100 guldenoj
===============================

La cxi-jara Pasporta Servo enhavas 871 adresojn en 75 landoj. La
gastigantoj jam ricevis (senpage) la kajeron, aliaj povas akiri gxin en la
libroservoj kontraux 24 NLG.

La listo de nomoj de gastigantoj (sen la adresoj) estas publikigita ankaux
en la retpagxo http://home.wxs.nl/lxide/gastigan.htm

Pasporta Servo cetere havas ankaux propran pagxon en la reto:
http://home.wxs.nl/lxide/paspserv.htm

Farigxu gastiganto kaj gajnu premion!

Indas farigxi gastiganto en la sekvajara eldono, cxar oni lotumos tri
librocxekojn de NLG 100,- se la nombro de gastigantoj atingos la magian
ciferon 1000! Unu premio estos lotumata inter novaj gastigantoj en landoj
kiuj en la eldono 1998 havis tri gastigantoj aux malpli, unu inter
gastigantoj en eldono 1998 kiuj varbis almenaux unu novan gastiganton, kaj
unu inter cxiuj gastigantoj de eldono 1999! Do se eldono 1999 enhavos pli
ol 1000 gastigantojn, kaj via nomo estas en gxi, vi povas gajni
librocxekon de 100 NLG 100!

Aligxilo al la Pasporta Servo haveblas cxe la landaj organizantoj, perrete
cxe la hejmpagxo aux cxe la kompilanto Derk Ederveen  aux
perposxte cxe la CO de UEA/TEJO.

**************************************************************************

ERA dankas al cxiuj esperantistoj
=================================

La bruselaj oficejoj de la Euxropa Komisiono aprobis la financan subtenon
al "La kostoj de la euxropa lingva ne-komunikado", eldonita de Esperanto-
Radikala Asocio, kaj la sumo estas gxirita al ERA.

Estas la unua fojo en la historio, ke gxisfunde sukcesas esperantista
projekto cxe Euxropa Unio. Pri tio ERA certe gxojas almenaux same kiel
cxiuj esperantistoj gxin helpintaj: cxiuj spertuloj kiuj kunlaboris en la
projekto kaj kredis je la politikaj kaj administraj kapabloj de la asocio,
cxiuj samideanoj kiuj aligxis al ERA aux sendis malavarajn financajn
kontribuojn, cxiuj tiuj Esperanto-organizoj kiuj mendis kaj plu mendas
tion, kion ni povas certe rigardi kiel la "oran libron" por la esperantista
politika batalo en Euxropo por la venonta jarkvino.

Danko estas krome direktenda al la Prezidanto de la Itala Respubliko, kiu,
gxuste okaze de elprovo tiel malfacila por nia asocio, bonvolis kuragxigi
nin per tre afabla lauxda letero.

Giorgio Pagano
g.pagano@forigu.agora.stm.it

**************************************************************************

Aresto de esperantistoj
=======================

Antaux 60 jaroj, la 21-an de februaro 1938, NKVD arestis la etatajn
oficistojn de Sovetrespublikara Esperantista Unio kaj fermis la oficejon en
Moskvo.

Tio estis la pinto de stalinaj reprezalioj kontraux esperantistoj (fakte,
arestoj de esperantistoj okazadis kaj pli frue, kaj post la menciita
evento). Tiel cxesis por 19 jaroj organizita E-movado en Sovetio.

Dedicxe al tiu tragika datreveno la 21-an de februaro 1998 en moskva muzeo
de Andrej Saharov okazis publikaj debatoj "Rajto je internacia komunikado",
kiun organizis Rusia Esperantista Unio (REU), moskva oficejo de Transnacia
Radikala Partio (TRP) kaj Popola Rusia Esperanto-Movado (PREM). Cxeestis
cx. 50 personoj, inter ili kelkaj jxurnalistoj. La arangxo dauxris 4
horojn.

Parolis Prof. S. Kuznecov, historiisto de E-movado N. Stepanov, jxurnalisto
kaj E-aktivulo V. Samodaj kaj pluraj aliaj esperantistoj kaj membroj de
TRP. Temis kaj pri historio, i.a. pri sorto de esperantistoj sub Stalin,
kaj pri nunaj problemoj de disvastigo de Esperanto en Rusio kaj tuta
Euxropo, pri interrilatoj de Esperanto kaj sxtata potenco gxenerale, pri
timo de esperantistoj malkasxi sian esperantistecon, kaj pri aliaj
problemoj. La laborantoj de la muzeo de Saharov, interalie, montris grandan
intereson pri ricevo de materialoj pri reprezalioj kontraux esperantistoj.

Raporto pri la evento estis montrita la 23-an de februaro en la vespera TV-
novajxprogramo "Segodnjacxko" (NTV - Sendependa Televi-zio). Cetere, dum
lasta tempo tio estas ilia dua raporto pri esperantistoj - la 6-an de
februaro ili kun granda malfruo informis pri akcepto de esperantistoj en la
hungara ambasadejo en Moskvo okaze de Zamenhof-tago.

Nikolao Gudskov
nikolao@forigu.orc.ru

**************************************************************************

Euxroparlamento kaj niaj asocioj
================================

Letero, sendita al la landaj asocioj de la Euxropa Unio:

Laux jxus ricevita letero de s-ino Antoinette Spaak, belga EP-anino, la
Institucia Komisiono (C15) cxe la Euxropa Parlamento tre baldaux debatos
pri labordokumento, kiun prezentis la itala EP-ano Gianfranco Dell'alba pri
"la problemo de la (ne)komunikado sine de Euxropa Unio".

Cxu viaj landaj euxroparlamentanoj estis trafe kaj regule informitaj pri la
eblecoj de Esperanto por tia rolo?

Jeskaze, ili povos atentigi pri ebla uzo de Esperanto kaj rebati falsajn
kontrauxargumentojn.

Nekaze, ili trudos siajn misinformojn, siajn negativajn antauxjugxojn kaj
forigos Esp-on el eblaj solvoj.

Lauxpete ni sendos la leteron de la asistanto de Spaak kaj la nomojn de
tiuj Komisionanoj, kiujn - se ne tro malfruas - neprus informi kiel eble
plej objektive.

Germain Pirlot
Steenbakkersstr. 21, BE-8400 Oostende, Belgio. Tel: +32-59-708700

**************************************************************************

Anonima kompilinto
==================

Universitata lingvoekzameno en Esperanto! La lingvo-centro de Universitato
de Jyvaskyla, Finnlando, arangxis lingvoekzamenon en januaro. La nivelo de
la ekzameno egalas al la nivelo de gxeneralaj lingvoekzamenoj en finnlandaj
universitatoj. Gxi postulas trijaran lernadon de la lingvo kaj krome
universitatnivelan kurson pri skriba kompreno. La universitato pretos
arangxi lingvoekzamenojn ankaux estonte lauxbezone. Pro malgranda kvanto de
esperantistoj la kompilinto de la ekzameno volas resti anonima.

laux Esperantolehti 6/1997

**************************************************************************

Paderborna E-Centro
===================

La Esperanto-Centro Paderborno (direktoro BERMANO Hermano) translokigxis.
La nova adreso: DE-12159 Berlin, Rheinstr. 9, telefono kaj fakso:
+49-30-85961383

Tie aperis intertempe la Specialaj Cirkuleroj 63 + 64 kaj krome la nova
librolisto n-ro 10. Petu ilin aldonante 3 DEM en posxtmarkoj aux 2 int.
respondkuponojn.

**************************************************************************

Libertempe
==========

Juna esperantistino, kadre de siaj universitataj studoj elektis Esperanton
por pritrakti proponitan liberan temon. Vi estas petataj respondi al jenaj
demandoj: 1.) En kiuj cirkonstancoj vi malkovris Esperanton? 2.) Kial vi
ekinteresigxis pri gxi? 3.) Kion gxi havigis al vi? En kiuj okazoj vi uzas
gxin? 4.) Per kiu konciza formulo vi povus esprimi tio, kion Esperanto
elvokas al vi. Sendu viajn respondojn antaux la 31-a de marto al:

Cuenot Anne-Claire,
35 rue de Villiers, FR 25700 Valentigney Francio.

**************************************************************************

Cxu indas membrigxi dumvive?
============================

UEA kaj kelkaj aliaj Esperanto-asocioj kiel ekzemple IKUE aux AIS (ISK)
ofertas la eblecon de dumviva membreco. Por tio oni pagas unufoje por cxiam
certan sumon, kutime la 25-oblon de la jara kotizo. Ofte esperantistoj
asertas, ke el financa vidpunkto la dumviva membreco donas malprofiton. Ili
kalkulas, ke pagi la 25-oblon de jara kotizo por sxpari la postajn kotizojn
egalas al interezo de nur 4 %, dum cxe banko oni povas pli profitdone
investi tiun monon.

Tiu cxi kalkulo estas erara, cxar gxi neglektas, ke ankaux la kotizoj de
Esperanto-asocio iom post iom kreskas. Ekzemple UEA altigis sian kotizon
por germanaj membroj-abonantoj de 87 DEM en la jaroj 1995 kaj 1996 al 89 en
1997 kaj 92 DEM en 1998, kio egalas al kresko je 5,70 % en la lastaj tri
(aux ecx nur du) jaroj.

Se ni supozas, ke la kotizo kreskas je 2 % jare, dum cxe bankoj oni ricevas
netan interezon de 6 %, oni povas kalkuli, ke per 25-oblo de jara kotizo
kaj gxiaj interezoj oni povos pagi la kotizon dum 74 jaroj. Sekve por
plenkreskuloj la dumviva membreco ne donus financan avantagxon.

Estante asekura matematikisto, mi kalkulis ankaux la "veran" valoron de la
dumviva membreco en jarkotizoj surbaze de la mortoprobabloj de la
"Richttafeln 1983", laux kiuj germanaj entreprenoj ankoraux nun devas
kalkuli la rezervojn por pensioj. Depende de la agxo kaj sekso, la dumviva
membreco valoras la sekvan nombron de jarkotizoj:

agxo     15      20    25      30     35     40
------------------------------------------------
viro    22,87  22,31  21,66  20,85  19,88  18,75
virino  23,60  23,16  22,57  21,89  21,08  20,13

La situacio aspektas multe pli pozitive por la dumviva membreco, se ni
supozas kreskon de la kotizoj je 2,50 % kaj bankajn interezojn de 5,50 %
jare. Surbaze de tiu cxi premisoj, kiuj sxajnas al mi el germana vidpunkto
pli realismaj ol la unue menciitaj, la 25-oblo de jara kotizo (inkluzive de
la interezoj) suficxos nur por pagi la kotizon dum ekzakte 43 jaroj. Kaj la
valoro de la dumviva membreco nun altigxas al la sekvaj (obloj de
jarkotizoj):

agxo      15     20     25     30     35    40
------------------------------------------------
viro    27,85  26,93  25,88  24,65  23,23  21,65
virino  29,03  28,21  27,56  26,17  24,92  23,50

Menciindas, ke la mortoprobabloj de la germanaj "Richttafeln" bazigxas sur
popolnombradoj el la 70-aj jaroj. Mi supozas, ke nuntempaj esperantistoj
vivas pli longe ol la tiutempaj germanoj, kaj rekomendas al legantoj kun
sana vivmaniero subtrahi de sia nuna agxo cxirkaux 5 jarojn antaux ol
apliki la cxi-suprajn tabelojn.

Kiel ni vidas, el matematika vidpunkto la dumviva membreco povas valori
sian prezon por junuloj kaj eventuale ankaux por mezagxuloj. Cxu ankaux la
ne-matematikaj argumentoj favoras la dumvivan membrecon, tion cxiu jugxu
mem.

D-ro Ulrich Matthias, Germanio

**************************************************************************

LIBROPRODUKTADO EN ESPERANTIO: 1997
-----------------------------------

Cxiujare La Ondo de Esperanto aperigas trarigarson de la Esperanta
libroproduktado -- kiun iam lancxis Vilmos Venczik en "Hungara Vivo" --
surbaze de la rubriko "Laste aperis" en "Esperanto", kiu listigas la
librojn, kiujn la eldonejoj sendis duekzemplere al Roterdamo en la kuranta
jaro. Tia kalkulado ne estas senrezerve fidinda, cxar gxi, unuflanke, ne
mencias la librojn nesenditajn al CO, kaj cxar ofte registrigxas libroj
eldonitaj antaux jaroj. Tamen gxi rivelas tendencojn , precipe cxe la
resuma statistiko por kelkaj jaroj.

NOVA LIBRO CxIULABORTAGE 
------------------------
La progreso de la tekniko faris eldonadon multe pli facila ol gxi estis
ankoraux en la jaroj 1960-aj. Investinte nur 5 gxis 10 mil dolarojn oni
povas disponi en sia hejmo pri mezkvalita komputilo kun necesa programaro,
skanilon kaj printilon, kiuj ebligas produkti pres-originalon por
nemultekosta ofseta presejo aux prepari printotauxgan dosieron (fajlon).
Tial senpene fabrikeblas kelkdek-pagxaj brosxuroj kun la eldonkvanto
200--500 ekz-oj, kio antaux 30 jaroj postulus konsiderindan financan
elspezon. Tial la verdstelan publikon cxiujare regalas pli ol 100
eldonemaj entuziasmuloj, kiuj kutimas bonvole sxpari por ni (kaj por si)
ekstrajn kostojn, evitante profesiajn kompostistojn, redaktorojn,
pentristojn kaj provlegantojn. Tial dum kelkaj sinsekvaj jaroj la
librokvanto kreskas, kaj en 1997 gxi atingis la nombron 273, kiu signifas,
ke averagxe je cxiu labortago pasintjara enmondigxis nova libro esperanta.
Tamen la pagxosuba tabelo montras ankaux, k e niaj libroj signife
maldikigxis, kaj la pagxokvanto cxi-jare malsuperas je preskaux mil pagxoj
al la pasint-jara rezulto.

                                   1992   1993   1994  1995    1996   1997
                                   ---------------------------------------
Libroj en/pri Esperanto             205    136    188   200     232    273
Suma pagxonombro                  25789  18511  22078  23345  28637  27727
Nombro de la eldonintoj             103     98    132    113    146    124
Averagxa pagxonombro                126    136    117    116    123    102
Averagxa prezo (NLG)               15.9   20.1   16.9   16.9   19.3   16.1
Lernolibroj, vortaroj, informiloj    36     23     35     30     39     19
Originala beletro                    34     17     27     25     25     31
Traduka beletro                      31     28     43     34     47     59
Planlingvistiko, esperantologio      27     21     19     21     31     32
Esperanto (literaturo, movado k.s.)  18     15     14     28     24     27
Politiko, filozofio, historio        17      6     11     13     12     23
Scienco kaj tekniko, terminaroj      13     13     13     26     16     30
Religio                              12      6      7      8     11     18
Aliaj temoj                          17      7     19     15     27     34

NE SUBTAKSI KAJ NE SUPERTAKSI
-----------------------------
Laux "Laste aperis" en 1997 oni produktis 90 librojn, tradukitaj el 22
lingvoj: 15 el la franca, po 10 el la angla kaj pola, 9 el la portugala, 6
el la hungara k.t.p.; sed probable vendotabloj kun libroj en la tuta mondo
rivelas, ke neniu alia lingvo povas esti komparebla kun la (uson)angla.
La franca okupas la unuan linion en la resuma rang-listo kun 48
franclingvaj libroj aperintaj en Esperanta traduko dum la lastaj ses
jaroj. Sekvas la angla (44), germana (26), portugala ( 21) kaj cxina (20).

Gravan kontribuon faris Magyar Allamvasutak Rt. (Hungaraj Sxtatfervojoj),
eldoninta la terminaron de la Internacia Fervoja Unio en Esperanto kaj 13
naciaj lingvoj, apartvolume por cxiu lingvo. Vidu la statistikon por 1997,
aparte por la libro- kaj pagxo-kvanto.

Eldonejo               Libroj
-----------------------------
Arizona Stelo (USA)       23 
Fonto (Brazilo)           16 
Magyar Allamvasutak (Hun) 13
Libro (Pollando )         13 
UEA (Nederlando)           9 
Verda Kukolo (Ruslando)    8 
IEM (Auxstrio)             6 
FEL (Belgio)               6 
UFE (Francio)              6 
A.Cherpillod (Francio)     6 

Eldonejo             Pagxoj 
---------------------------
Magyar Allamvasutak    4931
Fonto                  1636 
FEB (Brazilo)          1109 
UEA                     999
Cxina E-Eldonejo        815 
IEM                     686 
Ludovikito (Japanio)    673 
Impeto (Ruslando)       564
FEL                     531 
EC Paderborn (Germanio) 477 

Eldonejo Libroj 
-----------------
Fonto                    39
UEA                      32 
Pro Esperanto (Auxstrio) 32 
FEL                      29 
Cxina E-Eldonejo         27 
Arizona Stelo            23 
Sezonoj (Ruslando)       22 
Edistudio (Italio)       22 
UFE                      21 
Iltis (Germanio)         20

Eldonejo          Pagxoj 
------------------------
Ludovikito          8229 
Magyar Államvasutak 5285 
Fonto               4717
Cxina E-Eldonejo    4520 
Sezonoj             4133 
Edistudio           4011 
Pro Esperanto       3621 
FEL                 3537
UEA                 3258 
KAVA-PECH (Cxehxio) 2840 

Cxirkaux 350 eldonejoj, esperantistaj societoj kaj entuziasmaj eldonemuloj
produktis almenaux unu libron en la lastaj ses jaroj, sed nur kvin el ili
eldonas almenaux unu fojon sezone, kaj nur 22 -- du fojojn jare.

Lando   titolo
--------------
Usono      36
Polio      27, 
Brazilio   26,
Francio    25, 
Hungario   22, 
Germanio   18, 
Rusio      17, 
Nederlando 12,
Italio     11
Japanio    11. 

Lando    Pagxokvanto
--------------------
Hungario   6521.
Brazilo    3390,
Francio    2376,
Japanio    1764,
Usono      1485,
Rusio      1394,
Germanio   1324,
Nederlando 1257,
Polio      1234,
Hispanio    904.


Sume inter 1992-1997
--------------------

La ses-jara statistiko spertis ne multajn sxangxojn; nur Usono kaj Polio
(volume) kaj Hungario (pagxe) aperis en la dekoj.

Lando   Libroj (1992-1997)
Germanio  118 
Francio   109 
Nederlando 89 
Brazilio   78 
Rusio      68 
Japanio    67 
Usono      61 
Auxstrio   59 
Italio     56 
Polio      52 

Lando Pagxoj (1992-1997) 
------------------------
Japanio   13804
Francio   13646 
Germanio  11133 
Brazilo   10957 
Hungario  10546 
Italio     9213
Rusio      8994 
Nederlando 7398 
Auxstrio   6568 
Belgio     6039 

La stabileco refoje konfirmas la neceson konsideri la tendencojn en
Esperantujo ekzemplante per relative longa periodo por eviti hazardojn.
<...> Kiom da libroj vi acxetis en 1997?

kompilis Aleksander Korjxenkov
el La Ondo de Esperanto n-ro 40, iom mallongigite

**************************************************************************

KVINPETALO
//////////

Ne mi verkis la artikolon!
==========================

La legantoj de la revuo "Heroldo de Esperanto" ricevis lastatempe
suplementon pri teatro.

Unue, temas pri interesa provo. Sed sur la kvara pagxo, supre maldekstre
estas artikolo titolita "Teatra terminareto" prezentita sen subskribo, sed
tiel prezentita, ke oni supozus ke la auxtoro estas G. Lagrange.

Gxi entenas difinojn de dekoj da teatraj vortoj, kvazaux ili estus tiritaj
el la naskota PIV, kun je la fino komento kaj kritikoj, tiel ke mi ricevis
leterojn pri tiu temo.

Nu, ecx ne 1 vorto de tiu artikolo estas de mi! Gxi estas simpla kopiado el
la nuna PIV, kun sola originalajxo la stulta "sufloristo" por "sufloro",
kio cetere denuncas la veran auxtoron de la falsajxo.

La legantoj de "Heroldo de Esperanto" (nova versio) faru do al si opinion
pri la metodo.

G. Lagrange
Kvinpetalo

**************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

ELEMENTA KALKULLIBRETO POR INFANOJ (originale en E-o) de Ingx. Waner
Marlieri Arruda, (Rua Luciano Groppo, 171, bairro Jardim Ines Groppo,
BR-36500-000 Uba/MG, Brazilio), 54 pagxoj, A-5.

TRANS LA SEGxO. Kvardek noveloj elektitaj de Miklos Toth-Mathe. El la
hungara tradukis Tibor Papp (Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen, Hungario),
1997, 184 pagxoj, 19x14 cm.

ANDREO CSEH (la "gaja stelo") KIEL EDZPERANTO. Romantika amhistorieto en
leteroj - kun altranguloj de la E-movado. 56 pagxoj, A-5. Eldonis: Ada
Csiszar, Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapest, Hungario

CERVOREGxO kaj SENGxVOJAGxOJ DE ADAMO LAMO (A szarvaskiraly es Biceg Beci
alomutazasai). Dulingva (Esperanta kaj hungara) eldonajxo de fabelo resp.
fabelromano. Formato A-5, fotokopiita, brosxurforma, 66 pagxoj. Prezo 5
IRK cxe la eldonanto: Tibor Papp, Trombitas u. 12, HU-4031 Debrecen,
Hungario

**************************************************************************

MALLONGE
////////

La E-grupo de Valencia acxetis (!) propran sidejon (80 m2): Avenida Peris
y Valero, 96, 3a-5, ES-46006 Valencia, Hispanio. Tel/fakso: +34-6-3744399,
retadreso: a-casquero@forigu.redestb.es. Oficiala inauxguro: la 7-an de marto.
Postaj kunvenoj merkredvespere.

Fine de decembro pluraj moskvaj esperantistoj eklancxis agadon oficiale
sxangxigi la nomon de unu el la du moskvaj metrostacioj "Arbatskaja" al
"Esperanto".

La E-Klubo de Varajxdin realigis la eldonon de nova E-lingva prospekto pri
sia urbo okaze al la 2-a kongreso de kroataj esperantistoj. Interesitoj
povas mendi gxin cxe Kroata E-Ligo, HR-10000 Zagreb, Amrusxeva 5, Kroatio.
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

La komunumo Vadsoe en norda Norvegio pagos 4000 norvegajn kronojn por
financi la viziton de Alaksas Masiukas, reprezentanto de esperantistoj el
la gxemelurbo Murmansk, Rusio en marto 1998. - inf. Ole Fredrik Jensen

Post pluraj artikoloj en E-gazetoj, kaj rezulte de dauxra sercxado fine
kolektigxis plurpersona teamo, kiu pretas dauxrigi la agadon de Fondajxo
Vanbiervliet, prizorganta la E-bibliotekon en Kortrijk. Laux de la decido
de la unua kunveno la zorgojn pri la biblioteko kaj pri la "laborgrupo"
ekde nun transprenos Hugo Rau (Volkegembeg 58 A, BE-9700 Oudenaarde,
Belgio) - inf. R.R.

**************************************************************************

INSTRUADO
/////////

Serio pri lerniloj (4)

CxU malfacila lingvo?
=====================

Baza argumento por Esperanto estas gxia relativa facileco, kiu sendube kaj
pli-malpli pruveble ekzistas. Kial do ne svarmas milionoj da sukcesaj
lernintoj? Kial oni elspezas dekoblan penon por komuniki internacie per
naciaj lingvoj?

Temas pri motivigo, perceptoj pri utileco kaj prestigxo, pri efikeco de
instruado ktp. Ni havas kroman sxargxon, devi instrui cxiun nian
parolanton!

La facileco de E-o gravas el idea vidpunkto, donante egalecan aliron al
transnacia komunikado. Tamen, ni konsciu, ke gxia facileco ludas etan
rolon en la decido de la plimulto fakte ek- kaj el-lerni gxin. Ni foje tro
kredas niajn sloganojn. Partoj de Esperanto ja estas relative simplaj, sed
gxi estas funkcianta lingvo; kun tasko adekvate reprezenti kaj priskribi
la senfine kompleksan realon. Ekzistas limoj gxis kiu eblas simpligi
lingvon; neniu unu universala logiko troveblis. Cxiu proponata internacia
lingvo havos malfortajn punktojn kaj, laux ies vidpunkto, mallogikajxojn.

Kio malfacilas en E-o varias de unu lernanto al alia. Krom psikologiaj
faktoroj, la denaska kaj poste lernitaj lingvoj ludas gravan rolon. Pri
specife naciaj malfacilajxoj okupigxu edukistoj de tiu lando. Pri unikaj
malfacilajxoj de la unuopaj lernantoj estu sentema kaj reago-preta la
instruisto. Lernilo-verkanto sercxu universalajn malfacilajxojn.

Ni jam argumentis por tutmondaj kvalitaj lerniloj centritaj cxirkaux la
unikaj ecoj de E-o, sen troa influo de naciaj lingvoj. Sekve ni demandu,
kiuj gramatikaj punktoj vaste kauxzas problemojn al lernantoj el diversaj
kulturaj kaj lingvaj fonoj? Kiujn erarojn oni rimarkas cxe ecx multjaraj
parolantoj? Ni listigu mankojn kaj sercxu komuna(j)n fonto(j)n de ili.
Niaj lerniloj konstruigxu cxirkaux tiuj, por tauxge lernigi dekomence
problem-punktojn, kaj eviti la bezonon postkuri enradikigxintajn erarojn.

Se lernintoj diras siajn problemojn, kaj ni ellasas tiujn, specifaj laux
deveno (slavoj kaj artikol-uzo) aux apliko (refleksivo), restas akuzativo,
sufiksoj -ig- kaj -igx- kaj participoj.

La unuaj du, kaj iugrade la tria, havas ja komunan fonton: la unika
funkciado de la verbo en Esperanto. Jen nia venonta temo.

Stefan MacGill

**************************************************************************

REAGOJ
//////

Publikeco en UEA
================

Kvankam mi komprenas ke estas la tasko de Eventoj "cxasi" novajxojn, mi
tamen opinias ke UEA prave limigas la cirkuladon de estraro- kaj komitato-
dokumentoj.

Mi mem estas ano de kelkaj fermitaj elektronikaj diskutrondoj. Laux mia
memoro oni tie neniam pridiskutis sekretojn, sed tamen estas agrable scii,
ke la diskutoj nur atingas limigitan publikon. Ekzemple gravaj aux konataj
personoj pli libere esprimas sian - eble sxokan - opinion, se ili scias ke
eksteruloj ne auxskultas. Dum ardaj diskutoj oni foje, senpripense,
auxdigas vortojn kiuj por iuj estas malagrablaj. En fermita rondo, eblas
korekti tian eraron per simpla pardonpeto. Se la rimarko intertempe
atingis eksteran mondon, muso riskas igxi elefanto...

Decidoj en fermita rondo ja ne vere estas demokrataj, sed mi ne konas
multajn tauxgajn decidojn faritajn de amasa cxeestantaro.

Unu publika kunveno de la komitato jare por mi estas bona "meza vojo".

Roland Rotsaert,
Belgio

* * *

Mi konsentas, ke UEA prave limigas la cirkuladon precipe de estraro-
dokumentoj, kvankam kelkfoje estus bone diskonigi almenaux rezulton de
diskutoj kaj sekvajn decidojn (certe ne la unuopajn opiniojn pri la
temoj).

Pri la dokumentoj destinitaj al la Komitato, cetere ne oftaj kaj ecx pli
malofte pri tiklaj temoj, estus bone iom pli da malfermiteco.

Ankaux mi, kiel komitatano, estas ano de fermita elektronika diskutrondo,
kie oni ne priparolas sekretojn kaj ecx ne pri tiom delikataj temoj ke
sekreteco konsilindas.

Jes, Rotsaert pravas dirante ke tamen estas agrable scii ke la diskutoj
nur atingas limigitan publikon kaj ke gravaj aux konataj personoj pli
libere esprimas sian - eble sxokan - opinion, se ili scias ke eksteruloj
ne auxskultas. Sed tio rilatas gxuste al vocxa diskuto, kiam oni tuj
reagas arde kaj eble kelkfoje senpripense, ne al skriba diskuto pere de
Internet.

En tiu cxi kazo cxiu bone pripensas kion diri kaj kontrolas la gramatikon.
Neniam ret-mesagxo estas forsendita senpripense. Cetere nenia decido estas
prenita tiamaniere: la Komitato cxiu kaze dum la jara kongresa kunveno
rediskutas la aferojn kaj tie faras la necesajn decidojn.

La diskutrondoj estas gravaj gxuste por alproksimigxi al iaj temoj,
intersxangxi opiniojn, doni sugestojn, plifaciligi aktivigxon de homoj. En
tiu cxi senco, mi subtenas malfermitecon de diskutoj, ankaux cxar se pli
da homoj estos informitaj pri la komitat-laboroj, des pli da kontribuoj la
Komitato povus ricevi.

Kaj ne nur: eble pli da Komitatanoj sentus sin iomete pli engagxitaj, eble
aliaj homoj povus havi emon kandidatigxi por kontribui al komuna laboro,
kaj emo naskigxas el kono pri agado, planoj, homoj.

Unu publika kunveno de la komitato jare, lauxmi, estas tro malmulte sed
kompreneble pro evidentaj kialoj nur tiu eblas. Sed pli ofta kontakto
inter Komitatanoj kaj aliaj interesitoj estus ne nur bonvena, sed utilega.

Edvige Tantin Ackermann
Italio

* * *

Post tiom da artikoloj mi jam vere ekinteresigxis, kio ja okazas en tiuj
mistikaj komitat-kunsidoj, kies protokolojn oni ne kuragxas rete
publikigi. Se mi ne havas malnovajn numerojn de la revuo Esperanto (kaj se
en mia urbo neniu havas ilin), kie mi povas trovi la jarraportojn pri la
farita agado de UEA pri la pasintaj jaroj?

Laszlo Torok
Hungario

**************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Radio Auxstria Internacia
=========================

Pere de Radio Auxstria Internacia vi povas enrigardi Auxstrion kaj
Esperantion. Ni raportas objektive pri aktualaj okazintajxoj. En la
programo auxskulteblas: komentoj, raportoj, intervjuoj, felietonoj,
posxtkesto, literaturaj kaj muzikaj eroj. Ni elsendas laux la komisio de
federacia registaro kaj je kostoj de la federacio. Nia redakta
sendependeco estas legxe garantiita.

Niaj elsendoj: dimancxe je 04h05, 14h05 UTC en la frekvencoj: 6155 kHz
(49m) kaj 13730 kHz (22m), kaj 23h05 UTC en la frekvenco: 9870 kHz (31m).

Por Mezeuxropo aldonu 2 horojn pro la somera tempokalkulo! La supra horaro
validas de 29-a de marto gxis 25-a de oktobro 1998.

La programo en Euxropo auxskulteblas ankaux pere de Astra Digital Radio
(ADR) per satelito ASTRA 1C, cxe kanalo 45, en la frekvencoj: 11.141,25
MHz / sonportanto 8,10 MHz.

Nia TTT-ejo atendas vian viziton!: http://www.orf.at/roi/

Katalin Fettes-Toszegi

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Longan vivon, felicxon kaj multajn sukcesojn deziras la amikoj al
Abdurahman Junusov (en Mahacxkala, Rusio) okaze de lia 50-a naskigxtago.

* * *

Adres-sxangxo. Mia nova adreso estas: "Milan Sudec, Creska 32, HR-52440
Porecx, Kroatio. Tel./fakso: +385-52434436".

* * *

Cxu vi sxatus donaci al via slovakia amiko novelaron de la plumo de
elstaraj hungaraj verkistoj en la slovaka traduko? Se jes, kontaktu la
tradukinton: O. Knichal, Desi Huber u. 13, HU-1098 Budapest, Hungario. Tel:
+36-1-1771443

* * *

Knabo mezagxa laux PIV-a difino n-ro 3 sercxas korespondamikinon
geedzigxcele. Mi estas svisano, vojagxema, cxiamulo, sportema kaj
multfaceta persono. Mi estos la princo de viaj revoj, sed ne posedas
palacon. Skribu al: Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen,
Svisio.

* * *

Mi sxatus intersxangxi kompletajn jarkolektojn de "Literatura Foiro",
"Internaciisto" kontraux porinfana videofilmo, similkvalita al "Mazi".
Bonvenas ankaux cxia instrumaterialo por okjara knabo aux kantoj porinfanaj
surkasede. S-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH 4702 Oensingen, Svisio.

* * *

IKUE funebras pro la forpaso de sia pioniro Walter Mudrak (24.3.1904 -
31.1.1998), dum pli ol 70 jaroj aktivulo de IKUE kaj de la Auxstria
Katolika Ligo Esperantista. Ni funebras kaj kondolencas.

* * *

S-ro Josef Vanecxek, cxeho (23.01.1907), fondinto kaj honora prezidanto de
Internacia Klubo de Asocio de Esperantistoj Handikapuloj forpasis la 8-an
de januaro. S-ro Vanecxek arangxis diversajn renkontigxojn, instalis
memortabulon de L. L. Zamenhof, eldonis la revuon "Informilo" kaj amanakon
"Antauxen" de EAH, lernotekstojn, bildvortaretojn ktp. Ni funebras pro lia
foriro.

**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 143, 2/februaro-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

**************************************************************************