Retposxta versio de Eventoj 1-2/majo 98, n-ro 148-149
*****************************************************

Tekstojn de la artikoloj vi trovas sub la enhavtabelo

---------------------------------------------------------------------------

TITOLPAGxE
//////////

- Disponigi nian kulturon al cxiuj
  --------------------------------
  Gxis nun aperis pli ol 50.000 E-libroj, sed nur 3-4 mil estas acxeteblaj,
  legeblaj. Kadre de Kampanjo-2000 ni lancxu kampanjon elektronigi kaj
  disponigi (kompaktdiske, interrete) la haveblajn librojn.

- Debato en televido
  ------------------
  La originan taskon de Ago-Tagoj "Havi publikan debaton en televido"
  sukcese realigis ne landaj asocioj - sed junuloj...

- Jam pli ol 200 en IJK
  ---------------------
  IJK en Rijeka: 60-jara TEJO, televida elsendo, speciala telefonkarto,
  jxurnala kurso pri E-o, financa subteno de la urbo, ktp. ...

FAKA APLIKADO
/////////////

- Estas sercxataj kunlaborantoj por traduki Kant-on (ne kanton sed Kant-on)
- Iniciato fondi E-organizon por motorcikluloj
- Bahaismo kaj Esperanto - BEL-25 jara
- Seminario de Asocio de Verduloj Esperantistaj
- Vilao-Esperanto sercxas kontaktojn
- Havu senpage propran retpagxojn, retadreson!

ARANGxOJ
////////

- Kompleta monata kalendaro (20-30.06.98)
- Pli detalaj informoj pri
   - Internacia Junulara Festivalo (raporto, fotoj)
   - Silvestro en Germanio inter gejunuloj
   - Mara miro en Kroatio
   - Kisu min!
   - Folklora feriado en "Esperanto-urbeto"
   - Somerkursejo en Uralo

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

- Harry Harryson (fama usona sciencfikcia verkisto) vizitis Moskvon kaj
  aparte rendevuis kun esperantistoj
- Nesukcesa konkurso pri entuziasmo
- Kotopo! - novkonstruata trinkejo internaciema en Francio
- Valencia Esperantejo - propra ejo!
- Honoraj bialistokanoj-esperantistoj...
- Kanceliero de Austrio - EU-prezidanteco - kaj Esperanto...
- 4-obla troaligxo al E-kursoj en Valencia Universitato!
- Nekutima naskigxfesto en Vietnamio
- "Mallonge" - informoj 1-fraze

KVINPETALO    : Jarkunveno de SYM, kie Silfer ricevis 16 vocxojn el 176
MUZIKA KULTURO: Kolekto-2000: 10 muzikaj kompaktdiskoj kun E-muziko
NI MENCIAS    : Nove ricevitaj E-libroj
OPINIOJ       : - Cerbosxtormu pri scienc-teknikaj tekstoj
                - Deziroj kaj estonteco - de Birthe Lapenna
                - Cxu E-o povas fari ion, kion la angla ne povas? - 5 jesoj.
ANONCETOJ     : Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj
KONKURSOJ     : Per 4-8 pagxa satira teksto gajnu la konkurson de TEJO
                (kaj gajnu plurcent markojn + PIV-on + ...)
INSTRUADO     : - Seminario de ILEI en Gresillon
                - Membro-enketado cxe ILEI
NOTLIBRO      : Listo de diplomitaj kaj rajtigitaj Cseh-instruistoj

INTERESE      : - Mia partopreno en la reviziado de PIV
                - Zozo, la 17-a regulo de la Fundamento

SUPLEMENTOJ   : - Aligxilo al Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET
                - Aligxilo al la OSIEK Konferenco


***************************************************************************
        La retposxta versio de Eventoj estas via persona ekzemplero.
                     Bonvolu NE distribui gxin perrete!
***************************************************************************


DISPONIGI NIAN KULTURON AL CxIUJ
================================

En la antauxa numero en la titolpagxa artikolo aperis alvoko arkivigi
cxiujn fresxe eldonitajn librojn kaj revuojn komputile/interrete. La suba
artikolo ligigxas al tiu temo - sed de la alia flanko: ni ekagu por
redisponigi la gxis nun aperintajn librojn!

Multe surprizas min, ke la Kampanjo-2000 preteratentas la Esperantan
kulturon kaj interreton. Post kelkaj jaroj cxiuj homoj en la mondo havos je
sia dispono la interreton aux en sia hejmo aux en sia laborloko aux pere de
siaj amikoj. Cxiu, kiu auxdos pri Esperanto aux ricevos nian propagandilon,
antaux eklerno faros plej naturan agon: iros al sia komputilo kaj rigardos,
kiel Esperanto estas reprezentita en la interreto. Laux tio li aux sxi
konsideros Esperanton lingvo grava aux malgrava, kiu indas aux ne indas
esti studata. Se oni trovos en la interreto cxion ajn en la angla, germana,
franca, rusa k.t.p., sed en Esperanto ne, tiam nia movado malvenkos.

Kie estas niaj 50 mil libroj?
-----------------------------
Esperantistoj dum 110 jaroj kreis impone grandiozan kulturon, precipe
literaturon, kiu tamen havas grandan problemon: gxi estas malfacile
alirebla.

Laux niaj propagandiloj aperis gxis nun cxirkaux 50 mil libroj, sed ecx la
plej granda biblioteko en Vieno posedas apenaux duonon (21 mil), biblioteko
Hodler en Roterdamo havas 15 mil volumojn, kaj la libroservo de UEA ofertas
3 mil titolojn. Unuopuloj kutime havas je dispono nur klubajn
librosxrankojn kun kelkdek aux kelkcent pecoj. Miloj da literaturajxoj
kasxigxas ankaux en la Esperantaj gazetoj, kiuj estas ankoraux malpli
alireblaj, cxefe la malnovaj. Prunti raran ekzempleron al nekonato, ecx en
eksterlando, estas tre riska. La statistikoj en niaj propagandaj materialoj
estas por nenio, se 90 % de la Esperanta kulturo estas ne atingebla,
kvazaux gxi ne ekzistus.

Enkomputiligu vialandajn librojn!
---------------------------------
Se cxiu landa asocio prizorgus enkomputiligon (tajpe aux skane) de cxiuj
gravaj Esperantaj verkoj, kiuj dum la lasta jarcento aperis en tiu lando
kaj disponigus gxin sur kompaktaj diskoj aux per la interreto, nia movado
povus baldaux prezenti al la homaro sian tutan centjaran kulturon, ne
riskante difekton aux perdon ecx de plej unikaj malnovaj verkoj,
konservante ilin por pluraj generacioj. Vortaroj povus esti sencxese
kompletigataj, kio apartenas ankaux al la bazaj kondicxoj de bona funkciado
de internacia lingvo.

Ni disponigu nian kulturon!
---------------------------
Ni ne povas venkigi Esperanton, t.e. ni ne povas trudi gxin al la homaro,
nek konvinki cxiujn homojn, ke ili lernu gxin propravole. Sed ni povas
disponigi nian kulturon al cxiuj - poste dependos de cxiu persono, cxu li
utiligos gxin aux ne. Eblas supozi, ke ju pli multe da Esperanta kulturo
estos "reale" disponebla, des pli multe da homoj interesigxos pri la
internacia lingvo. Neniam cxiuj interesigxos, sed same neniam cxiuj scios
la anglan, ecx se ili strebos lerni gxin. Por ambaux lingvoj estas suficxe
da loko sub la suno.

Kompletigo de Kampanjo-2000
---------------------------
La "Kampanjo 2000" maltrafos sian celon, se gxi ne farigxos antaux cxio
kampanjo interne de la movado por elektronikigo de nia 110-jara kulturo.
Kvankam niaj movadanoj ne estas grandaj legantoj, jam la ekzisto de
alirebla ricxaliteraturo vekas respekton kaj fidon al la lingvo.

Miroslav Malovec (Cxehio)
el La Ondo de Esperanto

* * *

Rim: Pri la teknikaj flankoj de la enkomputiligo (kodigo de E-literoj,
     skanado kaj rekaraktrigo, teksto aux PDF-formato) ni intencas aperigi
     apartan artikolon en iu posta (proksima) numero. - Laszlo Szilvasi, red.

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Traduki Kant-on!
================

La berlina artisto Roland Kreuzer sercxas tradukistojn kiuj helpos lin
realigi art-arangxon. Li bezonas tradukojn de kvar demandoj de la germana
filozofo Kant.

La tradukistoj bone sciu sian gepatran lingvon, la germanan lingvon kaj la
filozofion (de Kant). Kreuzer jam havas tradukojn en preskaux cxiuj
euxropaj lingvoj. Li ankoraux bezonas la estonan, la latvan, la
(reti)romancxan kaj ne-euxropajn lingvojn (krom la araba, georga kaj hebrea
lingvoj, kiujn li jam havas).

La laborlingvo por la korespondado kun la tradukistoj estos la germana, kaj
kun la perantoj Esperanto. Se vi konas tradukistojn kiuj pretus kunlabori,
bonvolu doni al ili la kontaktadreson:

Alfred Schubert
pf 1539, DE-82355 Weilheim, Germanio

***************************************************************************

Cxu vi havas motorciklon?
=========================

La motorciklantoj estas trafataj de la fervoro de la euxrokratoj. Tra la
mondo la motorciklantaro organizigxas por defendi siajn rajtojn. Cxiu lando
havas minimume unu defendogrupon, sed ili ne havas komunan lingvon. Kiel ne
arigi la esperantistajn motorciklantojn?

Mi proponas al vi krei tian grupon kaj mi iniciatas formi grupon nomitan
"Esperantista Motorcikla Cxeno".

Skribu al mi por renkonti dum iu venonta kunveno, ekz. dum la Valona kaj
Translima Festo de la motorciklo en Chimay, Belgio, sabaton kaj dimancxon,
20-21-an de junio.

Cxu vi estas interesata? Skribu tuj!

Andre Rambeaux
MAG (Motorcikla Agadgrupo)
Sennacieca grupo,
27 La Fagne de Chimay, BE-6460 Chimay, Belgio

***************************************************************************

Bahaismo kaj Esperanto - BEL 25-jara
====================================

Esperanto estis ankoraux ne naskita kiam Baha'u'llah, la profeta fondinto
de ahaismo direktis jenan alvokon al la gvidantoj de la mondo: "Ho membroj
de la parlamentoj tra la mondo! Elektu vi ununuran lingvon por la uzo fare
de cxiuj urtere kaj adoptu vi same skribon komunan." Tiel la adopto de
komuna dua lingvo por cxiuj farigxis unu el la centraj bahaaj celoj.

Aparte prosperaj por bahaa Esperanto-agado estis la 20-aj kaj 30-aj jaroj.
Oni povas ekhavi la impreson, ke tiutempe plejmulto de la bahaanoj estis
evidente konvinkitaj, ke Esperanto estos la respondo al la postulo de
Baha'u'llah enkonduki internacian lingvon. Multaj eminentaj bahaanoj
subtenis kaj mem uzis la lingvon, inter ili meze de la dudekaj jaroj ankaux
Lidia Zamenhof. Ecx la unua internacia bahaa gazeto aperis en Esperanto:
"La nova tago", redaktita kaj eldonita en Germanio de 1925 gxis la
malpermeso fare de la nazioj.

Post la dua mondmilito la situacio iom sxangxigxis. Evidente tiutempe
preskaux cxio koncentrigxis cxirkaux la tutmonda disvastigxo de la bahaa
komunumo kiu mirakle rapide efektivigxis. Esperanto ankorauxfoje regajnis
pli vastan atenton, kiam cxe la levigxo de la fera kurteno evidentigxis ke
helpe de gxi eblis porti la torcxon de la kredo al orienteuxropaj landoj.

Intertempe tamen ankaux iom post iom klarigxis, ke esence la bahaa sinteno
al la demando de internacia helpa lingvo estas, en la vortoj de la
Universala Domo de usteco, la plej alta instanco ene de la bahaa komunumo
"ke, malgraux cxiuj gxiaj kvalitoj, Esperanto eble ne estos la internacia
lingvo kiu fine estos elektita, kaj ke estas la ideo de internacia lingvo
kiun la bahaanoj entuziasme subtenas pli ol un specifan solvon de la
problemo."

Restis tamen kelkaj fervoruloj cxirkaux precipe Roan Orloff-Stone, kiuj dum
la 57-a UK en 1972 en Portland iniciatis la fondon de BEL, kiu efektivigxis
jam la ekvan jaron. La Universala Domo de Justeco skribis al la fondintoj:
"Via fervoro por Esperanto kiel funkcia internacia lingvo estos, ni sentas,
rekompencata per la eniro en la Kredon fare de multaj el viaj esperantistaj
kamaradoj, kiuj tiel faros la pasxon de universaleco lingva al la pli
grandaj universalecoj de unu religio kaj nu homaro."

La rilaton inter ambaux komunumoj karakterizas aktiva propagando en la
tendaro de la alia kun samtempe relativa rezisto de la bahaanoj
esperantistigxi kaj de la esperantistoj bahaanigxi. Tiel la rilato ne cxiam
restis senproblema.

Festlibro: BEL-25
-----------------

li profunde tion prilumas B. Westerhoff en sia eseo "La movadoj bahaa kaj
Esperanta cxu suspektemaj inter si samideanoj?", kiu enkondukas la jxus
eldonitan festlibron okaze de la 25-jarigxo de la Bahaa E-Ligo. En tiu bele
ilustrita brosxuro BEL retrorigardas la longan historion de la kontakto kaj
kunlaboro inter bahaanoj kaj esperantistoj.

La bele ilustrita, 60-pagxa brosxuro mendeblas (lauxeble kontraux 3 IRK)
cxe:

Bahaa Esperanto-Ligo,
pk 500133, DE-60391 Frankfurt, Germanio
rete: BahaaELigo@forigu.aol.com

***************************************************************************

Verdpolitikume
==============

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE) seminarios pri verda politiko en
Larzaque (proksime al Montpellier) inter 08-11 de auxgusto (estos
organizita transporto el la UK-ejo).

Temoj - arangxoj: Politikaj gvidlinioj de la Euxropa Federacio de Verdaj
Partioj (baloto por la Euxrop-Unia Parlamento), - lingva politiko en
Euxropa Unuigxo kaj similaj supersxtatoj, - tutmondaj ekologiaj problemoj.

Adreso de la seminaria loko: Ferme d'accueil de La Salvetat, FR-12230 La
Couvertoirade.

Pri la detaloj petu informojn cxe:

Marie-Pierre Sion,
Chemin de Fontinettes, FR-59522 Lambres-Les-Douai, Francio,
reto: mpsion@forigu.nordnet.fr

***************************************************************************

Esperanto-Vilao
===============

Ni havas vilaon "Esperanto", kaj entreprenas internacian komercon kun
agentejaj servoj. Kontaktu nin:

Moresko Komerco,
Lipa 40/E, HR-51000 Rijeka, Kroatio, tel.: +385-51-518601

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

La Festivalo? - bonege!
=======================

Foje mi meditis, kial mi sxatas la festivalon de italoj, kial mi klopodas
cxiujare aprile veturi al IJF (Internacia Junulara Festivalo)?

Eble pro tio, cxar tiutempe en Italio jam estas printempo (kontrauxe al la
cxi-tiea vintro), eble cxar mi sxatas pasigi libertempon inter 100-200
diversnaciaj gejunuloj, eble cxar en la Festivaloj cxiam estas bonegaj
mangxoj kaj funkcias agrabletosa bufedo (kapucxino kaj biero!), eble cxar
la tuta semajno estas legxera, loza, amiketosa - tamen parte ankaux
serioza, eble pro la tradiciaj programeroj (teatra prezento de Fia
Koincido, koncertoj, ekskursoj, movadumado, ktp) - sed certe cxefe pro tio,
cxar iel elformigxis tradicio, ke al la festivalo alvenas ne nur la
"formale" gejunuloj, sed en relative granda kvanto ankaux anoj de la meza
generacio kaj ankaux antauxaj aktivuloj, gvidantoj de la junulara movado -
ofte kun edzo aux edzino - iuj ecx kun infano.

Ankaux cxi-jare okazis simile. Inter 08-14 de aprilo en Lignano Sabbiadoro
mi pasigis agrablan apudmaran semajnon. La komenca 70-80 persona
partoprenantaro kreskis gxis preskaux 150 (duono venis nur semajnfine).
Agrabla hotelo, bela cxirkauxajxo, marbordo, printempo, Italio.

JoMo: superba!
--------------
En la programo plej impresa kaj neforgesebla estis la koncerto de JoMo,
similan al kiu mi ankoraux neniam vidis en mia pli ol 20-jara E-vivo!
Bonega, fantastika, superba! Bedauxru, se vi ne cxeestis! Unu sola homo kun
gitaro povas estigi etoson, kio estas apenaux imagebla por Esperantistaj
"artistoj"! Stilo nekonata: miksajxo de kantri-, roko, kanzono, rokenrolo
ktp, do unuvorte: joma (JoMo-a). Jen loko por (senpaga) reklamo: se vi
volas havi nesupereblan programeron, invitu lin al via E-arangxo!

Interesa estis la prelegoj de Roberto Tresoldi, la teatrajxo, la danc-
kurso, kaj felicxe ecx la tertremo povis kauxzis nenian damagxon en la
etoso. Restas do por mi atendi 1 jaron - gxis la sekva festivalo.

L.S.

***************************************************************************

Silvestri en IS!
================

Cxu vi dependas de drogo, cigaredo, amikino/edzino (nu bone: amiko/edzo) -
aux vi estas libera? Cxu vi estas relative aux absolute libera? - Jen tiuj
demandoj estos la cxefaj dum la jam 42-a Internacia Seminario, IS
(lauxtradicie la plej granda internacia junulara arangxo post IJK) okazonta
cxi-jare en Kassel, meza Germanio) kiel kutime tuj post la julfestoj
(12.27.98-03.01.99).

La unua aligxperiodo dauxras gxis oktobro, kotizoj inter 210-320 DEM, 50-80
DEM rabato por B- kaj C-landanoj.

Por partopreni vere internacian, bonetosan junularan arangxon ne forgesu
jam NUN aligxi al I-S-ooo! Aligxilon vi povas preni en interreto, cxe via
landa junulara organizo aux cxe la organizantoj:

Holger Boos,
Kraeuterweg 25, DE-51069 Koln, Germanio,
rete: Holger.Boos@forigu.esperanto.de

***************************************************************************

Mara MIRO
=========

La fisxoj eliris la akvon. Ne miru! Konvinkigxu! Ili rekunvenos pro vi
inter la 21-a kaj 25-a de julio en Savudrija, Kroatio.

La cxeftemo de la 5-a MIRO (cxi-jara decxifro: Mara Internacia Renkontigxo)
estos gxuste la fisxoj, la maro, la ekesto de la vivo. Atendas vin
interesaj prelegoj, diskutrondoj, ludoj, amuzoj kaj mar-umado.

Kotizoj: 130-160 DEM. Por pliaj detaloj kontaktu:

Ivan Municx,
KEJA, Amrusxeva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio,
rete: ivan.munic@forigu.alpha1.fsb.hr

***************************************************************************

Somera kursejo
==============

Somerumu kaj lernu Esperanton! Inter 19-26. de julio en Jekaterinburg,
Rusio okazos somera kursejo por komencantaj, progresantaj kaj spertaj
esperantistoj. Cxiutage funkcios tri studgrupoj:

- Elementa kurso. Oni lernos la lingvon en malstrecxa etoso. Estas bonvenaj
  ankaux amikoj kaj familianoj de jamaj esperantistoj.

- Dauxriga kurso. Estas invitataj personoj, kiuj jam scias la bazon de la
  lingvo, sed havas problemojn pri ties uzado. La kurso havos kelkajn
  paroligajn temojn kaj pritrakton de literaturaj tekstoj.

- Supera kurso. La kurson konsistigos prelegoj pri la historio kaj
  literaturo de Esperanto laux la programo de la instru-rajta ekzameno.

Krom la lekcioj kaj lecionoj por la partoprenantoj B kaj C estos organizita
trejnado pri la temoj: informado pri Esperanto, verkado de artikoloj kaj
recenzoj por la Esperanta gazetaro, redaktado de loka informilo, organizado
de esperantistaj kongresoj kaj renkontigxoj.

La cxiutaga programo enhavos kvarhoran instruadon antauxtagmeze,
seminariojn kaj ekskursojn posttagmeze. La ekskursa programo enhavos
interalie piknikon cxe la limo inter Euxropo kaj Azio. La vespera programo
parte dependos de la partoprenantoj.

La sukcese ekzamenitaj finintoj de la kursoj A kaj B ricevos diplomojn.
Okazigo de instru-rajta ekzameno estas traktata kun REU kaj ILEI. Pliaj
informoj cxe:

Pk. 67, RU-620077 Jekaterinburg-77, Rusio,
reto: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su

***************************************************************************

Folklora feriado
================

Vi povas partopreni la internacian E-feriadon kun folkloro inter 01-15 de
septembro en la montaro Pieniny, Krosxcienko (delonge nomata kiel
"Esperanta urbeto"), apud la pola-slovaka landlimo. El la logxantoj multaj
estas esp-istoj, ankaux la urbestro, dum la ceteruloj estas artistoj. La
rivero Dunajec estas ofte filmigata pejzagxo por paradizaj scenoj...

Pri la detala programo kaj prezoj petu informojn cxe:

Stanislawa Majerczak
ul. Kingi 6,
PL-34-450 Krosxcienko n/D, Polio.

***************************************************************************

KISO
====

Kafoklacxa Internacia Somera renkontigxO, KISO okazos inter la 24-a kaj la
30-a de auxgusto en Marburgo, Germanio. La loko trovigxas en urboproksima
arbaro (necesas littolajxo aux dormsako). Kotizoj: 100-130 DEM. Kontaktu:

Marburga Esperanto Grupo
Kaffweg 96, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio.

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj!

20.06. 4-a Frata Vespero kaj Kamparana Festo, Kampo Granda. Inf: Esperanta
  Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Colonel Agostinho 126, Campo Grande,
  BR-23050-360 Rio de Janeiro RJ, Brazilio.

20.06-27.06. Internacia Ferio-Semajno de TANEF, Krikkenhaar. Inf: Abel
  Lingbeek, Fogelsanghstate 4, NL-7608 HJ Almelo, Nederlando.

20.06-04.07. Esperanto-Feriado "Mazurio invitas vin", Nord-Orienta Polio.
  Inf: Ewa Bondar, ul. Kochanowskiego 13, PL-19-300 ELk, Polio. Tel:
  +48-87-103855.

21-26.06. Problemoj de internacikultura komunikado (Sabira Stahlberg,
  aziologo), La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311,
  CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

25-28.06. Ekskurso en Norda Hungario, departemento Abauj. Inf:
  Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
  +36-1-1782793.

25-30.06. FRESxO. 1-a parto. Olsztyn. Inf: Andrzej Gielert, Murzynowskiego
  22/27, PL-10-950 Olsztyn, Polio.

26-28.06. Eduka semajnfino. Jyvaskyla. Inf: Esperanto-Ligo de Finnlandaj
  Instruistoj, Sylvia Hamalainen, Teivaalantie 85, FI-33400 Tampere,
  Finnlando. Tel: +358-3-3464493. Rete: veli.hamalainen@forigu.kolumbus.fi

26-30.06. 8-a Euxropa Esperanto-Forumo, Peterburgo. Inf: Monda Tursimo, ab.
  ja. 130. RU-197022 Sankt-Peterburgo, Rusio. Inf: Monda Turismo, str. M.
  Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel: +48-52-415744 aux
  +48-52-3460082. Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net

27-28.06. 31-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso, Budapest. Inf: Hungaria
  Esperanto-Asocio, pf. 193. HU-1368 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306,
  fakso: +36-1-2680331. Rete: esperantohea@forigu.mail.c3.hu

27-28.06. Speciala programo for infanoj kaj familioj; denaskismo, La Chaux-
  de-Fonds. Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-
  Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

27-28.06. Trilanda Renkontigxo en Dinant. Inf: s-ino Trude Sinno, In't Oord
  45, NL-6291 VN Vaals, Nederlando. Tel: +31-4330-62015. aux: Assotiation
  pour l'esperanto, Marcel Delforge, 16 rue des Glacieres, BE-6001 Charleroi,
  Belgio, tel/fakso: +32-71-431413.

29.06-03.07. Somera aventuro, Jyvaskyla. Inf: Esperantoklubo de Jyvaskyla,
  Seija Kettunen, Keihasmienenkatu 3, FI-40630 Jyvaskyla, Finnlando. Tel:
  +358-14-254609.

30.06-05.07. Seminario por instruistoj de la Zagreba metodo, Hrasxcxina-
  Trgovisxcxe, Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa
  6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete:
  orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

           Dum viaj someraj vojagxoj    -    varbu ankaux vi

                      novajn abonantojn al Eventoj!

                  Ju pli da legantoj - des pli da utilo...

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Retpagxoj, retadresoj - senpage!
================================

Mi ne scias, cxu estas gxenerale konate, ke ekzistas pluraj TTT-ejoj en la
reto, kiuj ofertas senkostajn personajn retpagxojn al iu ajn el Euxropo.

Se ne, vi nun scias pri tio... Laux mi aparte interesa ejo estas
Europe@forigu.Home, trovebla cxe http://yi.com/home/index.htm

Tiu ejo estas plurlingva, kaj fakte eblas trovi TTT-pagxojn en multaj
lingvoj. Inter tiuj lingvoj estas ecx Esperanto! Organizantoj tre
bonvenigus plurajn Esperantajn pagxojn.

Krome, tiu ejo estas unu el la pli agrablaj inter la senkostaj ofertoj,
cxar gxi ne aldonas varbajxojn al viaj pagxoj. Gxi nur postulas ke cxiu
pagxo havu referencon al kelkaj centraj pagxoj de la servilo. Sed esploru
mem!

Konrad Hinsen
hinsen@forigu.ibs.ibs.fr

* * *

Jen ebleco kreskigi la kvanton de pagxoj en Esperanto senpage, prefere por
tiuj, kiuj aliloke ne havas eblecon, sed volas oferti iun materialon por la
aliaj:

http://members.tripod.com/userland/J/jpsp1/sites.html
http://www.geocities.com

Por tiuj kiuj sercxas senpagan retadreson, jen kelkaj lokoj:

1.) http://www.hotmail.com
2.) http://www.freemail.c3.hu (hungarlingve)
3.) http://www.valise.com (cxi tie vi devas pagi 10 USD garantion, kion oni
    repagos kiam vi malabonos)
4. http://www.geocities.com (nur se vi faras tie por vi ankaux senpagan
   retpagxon)
5. www.netaddress.com

laux herman.deceuninck@forigu.vlaanderen.be

***************************************************************************

La eldonejo MZ-Verlag havas novajn retposxtajn adresojn: info@forigu.mz-verlag.de
kaj Harald.Schicke@forigu.nordkom.netsurf.de

Internacia Tradukreto pere de Esperanto, ITRE estas kontaktebla per la
retadreso: dan.cdm@forigu.wanadoo.fr. Membroj bonvolu rememori pri aktuala pago de
kotizo (UEA-kodo: itre-g)

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Debato en Televido
==================

Gejunuloj en Zagrebo realigis tion, pri kio Alberto Menabene, iniciatinto
de Ago-Tagoj nur revis en 1992: Publika debato en televido pri la lingva
problemo kaj Esperanto (vidu Eventoj 0013, 1/septembro-92)

La Kroata Televido elsendis la 9-an de majo-98 45-minutan programon pri
antauxjuxgoj pri Esperanto kadre de la porjunula programo nomata
"Babilejo". Du teamoj de mezlernejanoj argumentis por kaj kontraux
Esperanto kaj la jugxista triopo jugxis. Cxiu teamo rajtis inviti tri
gastojn kaj firmigi sian starpunkton per filmita programo. La argumentoj de
la esperantistoj estis interalie ilustritaj per Esperanto kiel familia
lingvo en la filmo de Kruno Tisxljar "Kreski kun Esperanto" kaj la muzikaj
argumentoj, interalie de la disko "Muzikaj perspektivoj".

La 12 junaj esperantistoj el la E-Klubo Bude Borjan kuragxe defendis
diversajn aspektojn de Esperanto. Ili faris tion tiel lerte, ke du el la 3
jugxistoj decidis favore al Esperanto.

La gastoj de la junaj esperantistoj estis lingvisto Zorislav Sxojat kaj
Spomenka Sxtimec.

La regxisoro de la filmo estis Romana Rozicx, dum la kameraisto estis Kruno
Tisxljar, ambaux enpostenigitaj cxe la Kroata Televido kaj ambaux aktivaj
zagrebaj esperantistoj.

S. Sx.
esperanto@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

Jam pli ol 200 en IJK
=====================

Gxis aprilo aligxis al IJK pli ol 200 gejunuloj el 22 landoj. La
amaskomunikila auxspicianto farigxis la loka jxurnalo Novi List (Nova
Folio).

* * *

TEJO 60-jara! En Rijeka TEJO festos la sesdekan jubileon de sia ekzisto.
Pri la historio de TEJO parolos Ivo Osibov, la iama prezidanto de TEJO, nun
profesoro pri juro en la Universitato de Split.

* * *

Kroata Televido nun traktas kun Kroata E-Junulara Asocio, KEJA pri speciala
debata elsendo pri Esperanto en kiu partoprenos mezlernejanoj. La elsendon
regxisoras E-parolanto Romana Rojxicx, profesia regxisoro cxe la Kroata
Televido, kiu gvidis la kongresan televidon dum la IJK en Zagreb.

* * *

La novan E-telefonkarton (vidu Eventoj-145) kun la simbolo de IJK desegnis
Tea Jankovicx, la nova prezidanto de KEJA. (Versxajne malmultaj prezidantoj
de landaj asocioj de TEJO havis tian specifan taskon...) La karto espereble
aperos jam antaux la kongreso.

* * *

La urbestro de Rijeka Slavko Linicx anoncis financan subtenon al la
arangxo. La alta protektanto estas s-ino Katica Ivanisxevicx, prezidanto de
Universitato de Rijeka kaj prezidanto de la Departementa Cxambro de la
Kroata Sxtata Parlamento.

* * *

La dusemajna enigma revuo "Feniks" eldonata en Rijeka ekde marto publikigos
Esperanto-kurson por siaj legantoj en minimume 12 lecionoj. La kurson
preparas Spomenka Sxtimec.

S. Sxtimec
esperanto@forigu.zg.tel.hr

***************************************************************************

Harrison, sxtalrato, Moskvo
===========================

Fama usona sciencfantazia verkisto Harry Harrison komence de majo vizitis
Moskvon kaj Peterburgon. Li estas auxtoro de "Mortomondoj", "Rustimuna
sxtalrato", "Edeno" kaj multaj aliaj mondfamaj verkoj - dum 42 jaroj li
verkis 42 librojn. Li estas poligloto - parolas libere en 9 lingvoj (sed,
kiel li diras, "mendi bieron mi povas ecx en 17 lingvoj). Inter la de li
bone posedataj lingvoj estas Esperanto, kiun li lernis auxtodidakte dum
militservo.

Li estas arda propagandisto de Esperanto, kaj en liaj romanoj la lingvo
ofte estas enciata. Unu rakonton ("Ni venos, Doktoro Zamenhof, ni venos!"),
publikigitan en "Literatura Foiro" n-ro 111 en 1988 li originale verkis en
Esperanto. Du liaj libroj - "Stratoj de Asxkelono" kaj "Naskigxo de
Rustimuna Sxtalrato" en Esperanto aperis cxe "Sezonoj" en Rusio.

Speciale gravas por propagando de Esperanto lia romanserio pri Sxtalrato:
en la fino de cxiu romano el la serio cxiam aperas mallongaj sciigoj pri la
lingvo kaj adresoj de E-asocio en Usono aux Britio. Tre ofte REU-Estraro
ricevas leterojn kun ia enhavo: "Mi eksciis pri Esperanto el la romano de
Harrison pri Sxtalrato kaj kinteresigxis. Mi skribis al Londono, kaj tie
oni donis al ni vian adreson...". Do, la verkisto treege sukcese
disvastigas E-on ankaux en Rusio!

La 3-an de majo okazis renkontigxo de H. Harrison en moskva librovendejo
"Stojxary", kiu vendas fantazian literaturon. Tie cxeestis pli ol 100
homoj, inter ili du esperantistoj, kiuj, certe, starigis demandojn pri
Esperanto. Danke al tio en cxiuj gazetriportoj pri Harrison (en
"Komsomolskaja pravda", "Segodnja" k.a.) aperis mencioj pri esperantisteco
de la verkisto kaj pri Esperanto, parte, bedauxrinde misaj (ekz.
'Komsomolskaja pravda' informis, ke Harrison estas "unu el kreintoj de
Esperanto!"). Krome, post la renkontigxo kun legantoj la cxeestintaj
esperantistoj sukcesis interkonsenti kun la verkisto pri aparta renkontigxo
kun esperantistoj.

La renkontigxo kun esperantistoj okazis la 9-an de majo, en la Tago de la
Venko, kiu estas tre grava por Harrison, cxar li mem estas veterano de la
dua mondmilito - li militservis en submarsxipo. La renkontigxo estis en
oficejo de lia rusia literatura agento Aleksandr Korjxenevskij. Al gxi
venis cx. 30 esperantistoj (povus veni pli, sed la oficejo ne entenus pli
da homoj), kaj gxi dauxris preskaux horon. Harrison en flua Esperanto (sed
kun forta usona prononco) respondis cxiujn demandojn, fotigxis kun la
publiko kaj surskribis librojn - la rusajn kaj Esperantajn, kiujn amase
sxovis al li la cxeestintoj. Cetere, la plej fta surskribo, kiun li faris,
estas tia: "Lernu la patrolingvon!".

Nikolaj Gudskov
nikolao@forigu.orc.ru

***************************************************************************

Konkurso pri entuziasmo
=======================

En septembro de 1996 estis lancxita konkurso, kiu celis premii
poresperantan projekton, cxirkaux kiu la asocio kaj la membraro povus
unuigi siajn energiojn, entuziasmon, monrimedojn...

Cxu ni ne suficxe reklamis gxin, aux...? Cxiukaze ne abundis la proponoj.
Ne bonauxguras por la estonteco de la asocio tiu manko de ideoj,
projektoj...

Nek la centjarigxo de nia asocio UFE, nek la okazigo de UK en Francio
sukcesis eksciti nian imagokapablon. Konstatinte tion la komitato de UFE
rezignis pri premiado de projekto, komforme al la regularo de la konkurso.
Eble la komitato mem prezentos projekton poste.

Tamen ni ne tro malkuragxigxu, la vivo dauxras. Vi povas jam sendi
projektojn premieblajn en 1999. Ek!

Philippe Chavignon
el Franca Esperantisto, jan. 1998

***************************************************************************

Kotopo! - trinkejo internaciema
===============================

Kiel bone estus havi iun lokon, trinkejon, kie oni povas gxui multkoloran
(multnacian) kaj E-kulturon, uzi gxin kiel informejo pri E-o, ktp! Ekzistas
jam rlandaj paboj, hindaj restoracioj, arabaj kafejoj - kial ne iu
"trinkejo internaciema?"

Anstataux revado, grupo de francaj gejunuloj ekagis: sercxis iun grandan
ejon por tiu celo en Lyon kaj provos funkciigi gxin laux la supra ideo.

La ejo trovigxas sur la monteto de la Croix-Rousseo (la Rufa Kruco), unu el
la plej centraj kvartaloj, je 500 m de metrostacio. Gxi estas 160
kvadratmetra, teretagxa.

Por krei kaj funkciigi tiun lokon, estis kreita asocio: "Mil kaj unu
lingvoj" (gvidantoj: Sandrine Beaune, Giovanni Belgenio, Franco Ferrari,
Bruno Flochon, Cedric Forgeau, Yono Lanier, Rozenn Texier-Picard).

En la ejo nomata "KoToPo!" oni planas organizi temajn vesperojn dum kiuj
etnaj kulturaj asocioj aux eksterlandanoj (vizitantaj aux logxantaj en
Liono) prezentos siajn landon, lingvon, kulturon, krome organizi
ekspoziciojn, koncertojn ktp.

Nun dauxras la renovigado de la ejo, kaj lauxplane ankoraux dum cxi-
printempo gxi malfermigxos por la publiko. Pro la renovigaj laboroj en la
komenca periodo oni ne devas pagi lupagon, tamen elspezoj ja multas: acxeti
meblojn, diversajn ilojn, devas dungi dejxoranton. Post la komencaj
malfacilajxoj (mankas ankoraux cx. 20 mil NLG) la trinkeja enspezo
ekvilibrigos la financojn. Sed gxis tiam bezonatas subtenantoj. (Inter
alie, se la ejo ne ekfunkcias gxis 30-a de junio, oni promesas repagi
gxin!).

Pri konkretaj formoj de ebla subteno kontaktu la organizantojn:

KoToPo! - Mille et une langues
14, rue Leynaud, FR-69001 Lyon, Francio
rete: kotopo@forigu.esperanto.org

***************************************************************************

Valencia Esperantejo
====================

La 1-an de marto, en Valencio oni inauxguris la antauxnelonge acxetitan 80
m2-an novan sidejon (vidu Eventoj-143).

En la nova ejo, tute renovigita, farbita, ktp (cxiuj laboroj mem faritaj
malavare de membroj de la asocio) kunigxis granda amaso da novaj kaj
malnovaj membroj, inter ili ecx kelkaj, kiuj de longe jam ne venis al la
klubkunvenoj.

La etoso estis tre agrabla, cxiuj aspektis ege kontentaj pro la acxetado de
la sidejo, kiu ekde nun restos por cxiam kiel havajxo de la asocio, kio
donas pli optimisman prognozon por la estonto, kaj permesos agi kaj labori
kun granda libereco.

Fine de la oficiala parto, la cxeestantoj frandis bongustajn mangxajxetojn,
trinkajxojn (inter kiuj ne mankis la tradicia hispana "sangria"), - laux la
afabla invito de la asocio.

Augusto Casquero

Rim: Adreso de la klubo: Avenida Peris y Valero 96, 3a-5, ES-46006
     Valencia, Hispanio. Tel/fakso: +34-6-3744399,
     retadreso: a-casquero@forigu.redestb.es  Kunvenoj: merkredvespere.

***************************************************************************

Honoraj bialistokanoj
=====================

Por honorigi personojn, kiuj plej kontribuas al la popularigo de la
internacia lingvo kaj la urbo mem, Bialistoka E-Asocio anoncis konkurson,
rezulte de kio decembre estis aljugxita la titolo "honora bialistokano-
esperantisto" al la sekvaj personoj:

- Ludoviko Zaleski-Zamenhof - la nepo de la L.L Zamenhof, subtenanto de la
  ideo pri rekonstruo de la naskigxdomo de lia avo,

- Stanislaw Wakulinski - la auxtoro de Zamenhof-monumentoj kaj
  esperantajxoj,

- Humphrey Tonkin - kunfondinto de Fondajxo Zamenhof kaj prezidinto de UEA,

- Maria Maranda - la iniciatinto de la unua Esperanto-filmo pri Bialistoko,

- Roman Malinowski - pola eksparlamentestro, la iniciatinto de Monda
  Esperanto-Centro en Bialistoko.

La cxefa atrakciajxo de la arangxo estis torto kun 138 kandeletoj.

La loka Esperanto-Centro preparis Esperant-lingvan aldonajxon al la urba
turisma kolora informilo. Ili mendeblas cxe:

Esperanto-Centro Zamenhof,
ul. Piekna 3, PL-15-282 Bialystok, Polio
rete: f-zamenhof@forigu.centrumtur.sitech.pl

***************************************************************************

Reloj, IFEF, Klima
==================

La 1-an de julio 1998 transprenos la prezidantecon de Euxropa Unio la
federacia kanceliero de Auxstrio, mag. Viktor Klima.

En la jaro 1994 s-ro Klima estis protektanto de la 46-a Internacia
Fervojista E-Kongreso en Krems, kiel trafikministro. Li sendis salutvortojn
al la kongreso. Jen fragmento, kiu koncernas Esperanton:

BODY TEXT 9T = "Reloj kunigas urbojn, regionojn kaj homojn. Tiu 'kunigo'
ankaux formis la historion de Esperanto. Speciale gxi helpis Esperanton kaj
tiel povis formigxi forta movado, kio finfine gvidas al la akcepto de
Esperanto kiel 3-a laborlingvo (apud la franca kaj germana) cxe la
Internacia Fervojista Unuigxo por Kulturo kaj Libertempo (FISAIC).

Tiamaniere kontribuas Esperanto al la proksimigxo de homoj kaj kulturoj."

L. Patek

***************************************************************************

Nekutima naskigxfesto
=====================

Dang Dinh Dam, FD de UEA, en februaro festis sian 65-an naskigxtagon per
nekutima maniero: li organizis grandan ekspozicion pri la E-movado,
prezentanta sian 40-jaran E-aktivadon per 111 grandaj paneloj (simbolantaj
la 111-jaran ekziston de Esperanto).

La 3-tagan ekspozicion vizitis pli ol 200 personoj, cxefe neesperantistoj
kaj jxurnalistoj, kiuj faris intervjuon kun li pri la 40-jara agado kaj pri
la stato de Esperanto en Vietnamio - anoncante ankaux la 2-an Azian E-
kongreson, okazonta en auxgusto 1999 en Hanojo.

D.D.D.

***************************************************************************

Historia E-kurso en universitato
================================

En la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia, Hispanio,
okazis kun granda sukceso kurso de E-o por universitatanoj. Gxi okazis
unuafoje en la tuta Hispanio kun vera oficiala akademia valoro.

Cxiu partopreninto ricevis atestilon, kiu samtempe valoras du akademiajn
kreditojn. En la nuna universitata sistemo en Hispanio, en cxiu kariero
ekzistas la devigaj normalaj studobjektoj. Krome cxiu studento dum la
kariero devas devige elekti entute 15 kreditojn inter la diversaj
proponitaj. Cxi jare inter tiuj oni metis la kurson de E-o.

Tute neantauxvidite, cxar la kurso devus okazi en la lingva laboratorio de
la fakultato, kiu havas entute 24 sidlokojn, kvankam oni planis ke la
aligxo dauxru dum unu monato kaj duono, sed nur dum 4 tagoj aligxis 50
gestudentoj. Tuj oni formetis la informfoliojn, pro lokmanko, por ke neniu
plu aligxu. Tamen oni akceptis 60 partoprenantojn, metante aldonajn segxojn
en la klascxambron. Sed ecx sen propagando aliaj 50 interesigxantoj petis
aligxi. Gxi tute ne eblis, cxar cxiuj pli grandaj klascxambroj estis
okupataj por tiuj datoj.

Do, por la venonta lernojaro de la universitato, ni jam havas liston de
tiuj kiuj ne povis aligxi, krom la scio ke tutcerte amaso da gestudentoj
aligxos, por kio oni pretigos pli grandan klascxambron.

La profesoro estis Augusto Casquero, kaj agis kiel oficiala direktoro de la
kurso d-rino Berta Raposo. Por la inauxguro prelegis profesoro Antonio
Alonso, eksa prezidanto de HEF, kaj por la fermo, tute en Esperanto,
prelegis la fama esperantista poeto Miguel Fernandez, sub la titolo: "Sur
la spuroj de Federico Garcia Lorca".

Fine de la kurso, dum la oficiala fermo, la dekanino de la fakultato, d-
rino Carmen Morenilla, disdonis la diplomojn, kaj varme rekomendis al la
studentaro dauxrigi la lernadon de E-o, laux sxi "la interkomunikilo de la
estonteco", kaj ankaux instigis la partoprenintojn doktorigxi pri Esperanto
en la fakultato. Samtempe sxi informis ke laux la planoj de la fakultato,
la studado de E-o ne nur estos libere elektebla studobjekto, sed normala
studobjekto de la kariero.

La semo tuj komencas doni frukton, cxar jam diversaj hispanaj universitatoj
petis informojn, por organizi similajn kursojn.

Augusto Casquero

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okaze de nacia festo de Hungario (15-a de marto, datreveno de la revolucio
en 1848) Sandor Revesz konata esperantisto, pledinto por "novtipaj sociaj
movadoj" en esperantista medio, estis distingita je premio Tancsics.
Gratulojn!

***

La 26-an de aprilo 98 laborkunveno de delegitaro de la estraroj de IKEF
(Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) kaj TAKE - LA DOMO (Tutmonda
Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) okazis en Orienta Francio kaj decidis
pri iom-post-ioma kunlaborado. inf: take.ladomo@forigu.wanadoo.fr

***

Dum la 50-a IFEF-Kongreso (16-22.05.98 en la dana urbo Aalborg), la dana
posxto uzis specialan unuatagan stampon.

***

La 17-an de marto forpasis Roland Grandiere, la antauxa prezidanto de SAT-
Amikaro. Roland Grandiere gvidis la asocion dum multaj jaroj kun granda
energio, sindonemo, kaj kondukis gxin al konstanta kresko. Ni funebras.

***************************************************************************

KVINPETALO
//////////

Jarkunveno de SYM
=================

La asembleo de SYM (Societo Yvonne Martinot) okazis tute glate.

La nova principo de personigitaj rajtigiloj por la perletera partopreno,
ebligis pli gxustan kaj pli justan reprezentadon de la membraro kaj
malebligas la fantaziajn interpretadojn de la vero, kiuj okazis pasintjare.

"KVINPETALO" bone fartas, la membraro iom kreskas, la stagxoj okazas
regule. La multaj donacoj, kiuj alvenadas pruvas la fidon de la membraro
por la respondeca skipo.

Menciindaj novajxoj estas la enlogxigxo en la vilagxo Bouresse de la tre
konata paro Helga kaj Johano Rappley, kiuj ja alportis grandan helpon, la
heredadon de la libraro de nia forpasinta amiko Roger Bernard kaj la
acxetado de plia dometo en la sama korto, dometo kiu, ligita kun du jam
posedataj de SYM, formos homogenan tuton kaj ebligos pliajn arangxojn en
Kvinpetalo.

Nu, kiel prave diras Gx. Silfer: "la asembleo estas suverena" kaj tion gxi
montris per sia vocxdonado: gxi aprobis la apartan renovigon de la
administra komitato per 85 % gxis 90 % de la esprimitaj vocxoj dum Gx.
Silfer, kiu kandidatis al la administra komitato ricevis 16 vocxojn el 176.

Krome, estas evidente, ke cxiu informo, kiu ankoraux aperus sub la rubriko
"la Kvinpetalo" en "Literatura Foiro" estas sen iu ajn rilato kun la reala
ekzistanta Societo Yvonne Martinot.

Georges Lagrange
Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.

***************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Financhelpo, subteno, partnereco

10 KD - kolekto 2000
====================

Ni - Eurokka, Vinilkosmo (Vinilkosmo estas la diskeldonejo de Eurokka) -
lancxas ovan projekton kadre de la Kampanjo 2000. Temas pri kompakt-diska
kolekto, kiu startos en printempo de 1998 kaj dauxras gxis 2000 aux 2002.
Gxi celas aperigi serion de minimume 10 KD-oj kun 6-8 kantoj de diversaj
esperantistaj artistoj. La unua (tiu de Jo-Mo) aperos april-maje '98 por
festi la dekjarigxon de urokka. Pluraj espo-bandoj estas kontaktitaj kiel
la franca La Kompanoj, la sveda okbando Persone ktp.

a Kolekto 2000 profitos al la tuta E-komunumo, kaj ni invitas vin subteni
gxin per kontribuo adaptebla laux viaj ebloj. Via helpo povas esti
financhelpo (subvencio, mondonaco, sponsorado, ktp.) aux/kaj intersxangxo
de servoj (reklamo, prezent-artikoloj, intervjuoj, regulaj anoncoj ktp).

Eurokka/Vinilkosmo sercxas sponsorojn por realigi tiun projekton, kies celo
estas plikreskigi kaj pliricxigi Esp-muzik-kulturon baze de arta kaj
teknika kvalito. Vi povas farigxi ties grava subtenanto.

Pere de Kolekto 2000, Eurokka volas substreki, ke vivanta E-kulturo kiel
muziko estas unu el la plej gravaj montroj de ekzisto de E-o por esp-istoj
kaj neesp-istoj.

Ni alvokas la Esp-artistojn partopreni la projekton, kaj la esp-istojn kiuj
sxatus ubteni abonante ekde nun Kolekton 2000.

Ni atendas viajn proponojn. Ni sendos kompletan dosieron kiu prezentas la
projekton kaj gxian bugxeton.

Por pliaj informoj/mendiloj kontaktu Vinilkosmo-n cxe:

Eurokka, Esperanto-Rok-Asocio, Floreal Martorell,
FR-31450 Donneville, Francio.
Tel./fakso: +33-5-61819565

***************************************************************************

OPINIOJ
///////

5 argumentoj
============

Citajxo el interreta diskuto inter usonanoj. La demando estis: "Cxu
Esperanto povas fari ion, kion la angla ne povas fari?" La respondo estis:
"Jes, almenaux 5 gravajn taskojn."

1. Havebligi sciencan edukadon al talentaj junuloj en malricxaj landoj. Nun
la preskauxa neebleco lerni la anglan elsxlosas ilin: la bezonatajn monon
kaj longan lernotempon havas nur la potenc-elito. Kiam finfine suficxe da
libroj disponigxos en Esperanto, junulo povos lerni gxin ecx memstude en 6
monatoj. Finfine estos fonto de indigxenaj teknokratoj por konstrui kaj
varti la aparatojn de moderna civilizo en la Tria Mondo.

2. Sxpari 100 milionojn da dolaroj jare en tradukokostoj cxe la Unuigxintaj
Nacioj. De 50 jaroj UN funkcias kun pluraj lingvoj, necesigante pagi por
armeo da tradukistoj. Cxar la angla ne estas neuxtrala, la aliaj
lingvogrupoj rifuzas konsenti pri gxia uzado kiel sola lingvo. Nur
Esperanto estas neuxtrala kaj tiel kapabla solvi cxi tiun problemon.

3. Doni senton de tutmonda homa solidaro. Solidaro inter parolantoj de la
angla etendigxas nur al gxiaj gepatralingvaj parolantoj, kies proporcio
falis de 11 % de la mondo en 1950 gxis nur 8 % hodiaux. Tiuj, kiuj memvole
lernis Esperanton, estas disaj tra la mondo kaj proponas gxian universalan
uzadon. Gxia cxiujara kongreso similas la konsiston de UN kaj estas modelo
pri solidaro.

4. Draste plibonigi la edukadon de usonaj infanoj, donante al ili pli bonan
lingvolertecon, per la kristala klareco de Esperanto. La hodiauxa lingva
studprogramo estas tiom maladekvata, ke 40 % de la anglalingvaj infanoj,
kiuj studis la anglan lerneje dum 12 jaroj kaj registrigxis cxe altlernejo,
bezonas helpkursojn pri la angla.

5. Redukti la administrajn kostojn de plurlandaj entreprenoj, kiuj nun uzas
la anglan por interoficeja korespondado. Dungitoj en neanglalingvaj landoj
devas ricevi salajrojn suficxe grandajn por kompensi la koston de multaj
jaroj da studado. Cxar Esperanton oni povas lerni en ono de la tempo
bezonata por la angla, la salajroj ne devas esti tiom altaj.

Cxi tiuj unikaj ecoj de Esperanto instigis multajn eminentulojn rekomendi
gxian vastan uzadon. Tiel ili ne subtenis la anglan.

Kent Jones
elangligis: Edmund Grimley Evans

***************************************************************************

Deziro kaj estonteco
====================

Mia revo estas la sama kiel tiu de Zamenhof kaj Lapenna, nome ke
esperantistoj cxesigu la eternan rivaladon pri povo kaj influo, ke ili
cxesigu la deformon de la lingvo mem, zorge elektu la plej kompetentajn
membrojn al Akademio de Esperanto, kaj ke ili unuece respektu la
Fundamenton.

Mi esperas, ke iam aperos homo, eble ne same talenta, sed kiu same energie,
entuziasme kaj sindone laboros por Esperanto kun respekto al la Zamenhofa
Fundamento kaj kun fruktodonaj vizioj al la estonteco kiel Ivo Lapenna.

Birthe Lapenna
laux La Ondo de Esperanto, 1/1998

***************************************************************************

Cerbosxtormu!
=============

Milionoj - lernantaj, inventantaj, produktantaj kaj utiligantaj la teknikon
- restas ekster Esperantujo, kaj la malmultaj aligxintoj okupigxas pri
nefakaj aferoj. Anstataux uzi Esperanton por internaciaj kontaktoj, ili
verkas kaj tradukas beletrajxojn, kantas k.t.p.

Tiu stato devigas nin sxangxi la situacion. Estus necese lancxi eldonadon
de scienc-teknikaj tekstoj en Esperanto kaj arangxi regulan internacian
cirkuladon de tiuj tekstoj. Eksterlandaj vojagxoj estas komplika afero, sed
la eblo sen tradukistoj publikigi siajn fakajn verkojn kaj legi alies
fakajn tekstojn el la tuta mondo povas esti grava stimulo por eklerno kaj
aplikado de Esperanto.

Mi direktas min al kvalifikitaj laboristoj, lertaj metiistoj, ingxenieroj,
teknikistoj, inventantoj kaj studentoj pri teknikaj scienc-brancxoj - al la
tuta teknika intelektularo. Ni arangxu "cerbo-sxtormon" pri tiu temo!

Cxiuj interesitoj bonvolu sendi al mi siajn reagojn. Resumo de la proponoj
servos kiel bazo por la venontaj diskuto kaj praktika agado.

Ergard Budagjan
ul Sxvernika 17-3-269, RU-117449 Moskvo, Rusio
laux La Ondo, n-ro 40

Rim: Nia pagxo pri "faka aplikado" kaj kolumnoj por la scienc-popularigaj
     suplementoj staras je la dispono por eventuale publikigi la koncernajn
     materialojn. - ndlr

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi akiris la rajton pri tradukado de cxiuj verkoj de la fama usona scienc-
fikcia auxtoro Gxak Vans, kaj por mia tradukprojekto mi sercxas
kontrolistojn, reviziantojn el diversaj lingvofamilioj por elsarki la
anglismojn. Por detala projekto-priskribo kontaktu min: Gxan Uxesli
Starling, 224 Rose Place, Kalamazoo MI 49001-2617, Usono,
70642.736@forigu.compuserve.com

***

Ni afable informas cxiujn niajn karajn geamikojn, konatulojn kaj
malamikojn, ke nia nova adreso estas: Pannonia u. 102. VI/24, HU-1133
Budapest, Hungario, tel.: +36-1-1496101, reto: liza@forigu.dpg.hu - Elizabeta
Gombkoto kaj Jozefo Madaras.

***

Ukrainia Esperanto Asocio lancxis tutlandan korespondan servon "UKS"
Ukrainia Koresponda Servo, UA-252065 Kiev-65, Pk. 562, Ukrainio, reto:
lnp@forigu.un.kiev.ua

***

Ekde 1-a de aprilo nia nova adreso estas: Sylvia, Kai Pohlmann, Sandkamp 1,
DE-22111 Hamburg. Bonvolu ne plu sendu leterojn al malnova adreso. La
malnova telefon- kaj faksnumero ankoraux validas gxis julio.

***

17.03.98 forpasis Roland Grandiere, la antauxa prezidanto de SAT-Amikaro.
Roland Grandiere gvidis la asocion dum multaj jaroj kun granda energio,
sindonemo, kaj kondukis gxin al konstanta kresko. Ni funebras.

***************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

ELCxERPAJxOJ EL LA IRLANDLINGVA LITERATURO. Dek du elektajxoj en la gaela
kaj Esperanta lingvoj, de naux auxtoroj en la traduko de sep kontribuintoj,
eldonita de la E-Asocio de Irlando (9 Templeogue Wood, Dublino 6W,
Irlando), 1996, kompilita de Liam O. Cuirc, 27 p., A-5.

RAKONTOJ CxE KANDELA FLAMO, red. Kazimierz Szczurek. Beauville, Francio,
1997. Eldonis: Lauxte! 70 pp, 20x14 cm. ISSN 0150 5823.

NOVAJ MERKATOJ POR EME (Et- kaj mezgrandaj entreprenoj) - E-lingva resumo
de studo enkadre de la projekto Tweeluik, Nederlando. A-4, 5 pagxoj en 24
pagxa kajero.

LA LASTA ELIRO - FINO DE LA TEMPOJ. Red. Maura Fonseca. Traduko. Eldonis
Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz, Rio de Janeiro, Brazilio, 1998, 21x14
cm, 78 pagxoj.

100 JAROJN ESPERANTO EN MUNKENO. Auxtoro: Karl-Ernst Peach, Germanio, A-5,
p. 64.

INTERNACIA TRADUKRETO PERE DE ESPERANTO (I.T.R.E.), Adresaro, tria eldono,
aprilo 1997, kunordiganto Daniel Durand, Les Nids, FR-49190 St-Aubin-de-
Luigne, Francio, (32 p.), A-5.

LA SITUACIO DE ESPERANTO EN EUxROPO (Resumaro de la esperantologia
konferenco de la Universitato ELTE en aprilo 1997) - Redakto: Zsuzsa Varga-
Haszonits, Budapest, 1997, 81 p. A-5.

***************************************************************************

KONKURSO
////////

Konkurso pri satiroj
====================

Gajnu 300 germanajn markojn + senpagan PIV-on per kelkpagxa teksto! TEJO
anoncas konkurson por verki satirojn (= mallonga rakonto kun ironia senco).
La temelekto estas libera, tamen

- gxi tusxu temon de intereso por la junularo aux estu socie aktuala.

- rajtas kompreneble rilati al Esperanto aux al la E-movado sed devas tamen
  atenti la antauxan kriterion.

La verkoj estu verkitaj origine en Esperanto. La partoprenantoj estu
maksimume 30 jaragxaj. La longeco de la verkoj: min. 4 pagxoj A-4,
maksimume 8 pagxoj.

Cxefaj premioj
--------------

- 300 DEM + PIV + Rokgazet' abono ekde la 7-a numero + kasedo de
  Vinilkosmo-kompilajxo

- 150 DEM + PIV + kasedo de Vinilkosmo kompilajxo

- PIV + kasedo de Vinilkosmo kompilajxo

- la kvara kaj kvina plej bonaj ricevos la kompaktdiskon de Mark Leclerq,
  konata kiel Jo-Mo (kaj la mamutoj) kaj la sesa kaj sepa plej bonaj ricevos
  kasedon de Vinilkosmo.

Grave: Se la kvanto de konkursantoj estos suficxe alta, eblos altigi la
cxefpremiojn al 400 resp. 200 DEM!

Limdato: 30-a de oktobro 1998.

Metu la verkon en koverton kaj fermu gxin. Poste metu tiun koverton en
alian kaj ankaux metu tien folion kun via nomo, adreso, agxo kaj cxion kio
vi konsideras grava pri vi, kaj sendu gxin al la Centra Oficejo de UEA/TEJO
(Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam) indiku sur la koverto "Satiro-
konkurso".

Post la fino de la 4 konkursaj projektoj (fino de 1999) TEJO eldonos la
verkojn libroforme. Se vi volas igxi mondkonata - partoprenu!

Miquel Gomez i Besos
a2982765@forigu.smail1.rrz.uni-koeln.de

* * *

Desegnajxoj
-----------

Gxis la antauxnelonge pasinta limdato venis cxirkaux 100 sendajxoj al la
infan-desegna konkurso de TEJO, kio estas konsiderata far la estraro kiel
tre pozitiva rezulto. La desegnajxojn nun studas la jxuria komisiono en
Koln.

Tiuj desegno-konkursoj de TEJO estas planataj en unujara ritmo, tiel en la
printempo de 1999 estos denove sxanco por tiuj, kiuj maltrafis la nunan
okazon.

M. G. B.

***************************************************************************

INSTRUADO
/////////

ILEI en Gresillon
=================

Inter 20-31 de julio ILEI seminarios en Gresillon, Francio.

La unua semajno de la seminario gvidota de D. Charters celos doni unuavice
teorian bazon por diversaj efikaj aliroj al aktiva komunika instruado de la
lingvo. La partoprenantoj ricevos novajn instrumaterialojn pri la teorio
kaj praktiko de la metodoj uzataj (videaj materialoj kaj cxiutagaj modelaj
lecionoj por cxeestantaj lernantoj).

La dua semajno (al kiu povas aligxi nur spertaj instruantoj) bazigxante sur
diskutoj pri praktikaj detaloj rilate la enkondukon de E-o en lernej-
programon konsilos pri efika elekto kaj uzo de lern-materialoj, lecion-
planado, kreo de praktikaj ekzercoj kaj auxskulto-kompreno, parolado,
legado kaj skribado, akiro de gramatiko kaj interkultura kompreno. La
semajnon gvidos K. Smideliusz.

Aligxilon oni povas peti rekte de:

Kultura E-Domo Gresillon
FR-49150 Bauge, Francio

***************************************************************************

Enketado cxe ILEI
=================

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj invitas la individuajn
membrojn de la ligo kontakti kiel eble plej rapide la sekretarion de ILEI
kaj peti cxe sxi la membro-enketilon, se tiun oni ne ricevis de sialanda
ILEI-sekciestro/reprezentanto.

Celo de la enketado estas prilabori ILEI-adresaron. La enketilo estas
ricevebla kaj rete kaj letere cxe:

Marija Belosxevicx
Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio
mbelosev@forigu.public.srce.hr

***************************************************************************

NOTLIBRO
////////

Cseh-diplomitoj
===============

Diplomita Cseh-instruistoj, kiuj kunlaboras kun Internacia Esperanto-
Instituo, IEI (stato: januaro 1998)

1. Alves Filho Aristophio A., Rua do Paraiso, 68 Farol, BR-57057-240 Maceio
   Al, Brazilio. (P)
2. Bishop Jenifer R., 39 Hill Street, AU-Hawthorn, VIC 3122, Auxstralio
3. Bodnarova Katarina, Hlavna 63, SK-07631 Streda Nad Bodrogom, Slovakio.
   (c)
4. Bodnar Ewa, Kochanowskiego 13, PL-19300 Elk, Polio. (c)
5. De Lorenzi Carla, Via Boston 65, IT-10137 Torino, Italio. (P)
6. Efremova Lence, Bulevar "NJA" 63-A, MK-91000 Skopje, Makedonio.
7. Farkas-Tatar Eva, Dohany u. 36.II.2., HU-1077 Budapest, Hungario. (b)
8. Fidilalao Firaisana Henriel, Professeur au Lycee de Tsaratanana, MG-421
   Tsaratanana, Madagaskaro
9. Frempong Ampomah Badup, P.K. 46, GH-Akim-Achiase E/R, Ganao
10. Gu Jian-Hua, Jiangxi Zhongyi Xueyuan, CN-Nanchang 330006, Cxinio. (P,a)
11. Hagen, ten Hans, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando
12. Hirose Kanae, Kajigaya-tyo 452-40, Sakae-ku, JP-Yokohama-si 247,
    Japanio
13. Kapista Terezija, Studentska 39/23, YU-11070 Novi Beograd, Jugoslavio
14. Keller Stefan, Avenue Leopold Robert 120, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
    Svisio. (b)
15 Kouassi Kouablan Antonie, 02 B.P. 4, CI-Abidjan-2, Ebura Bordo
16. Kowalska Danuta, Broniewskiego 8 B, m.7, PL-33-300 Nowy Sacz, Polio
17. Mazodze Oliver, P.B. 1283, ZW-Masvingo, Zimbabvo
18. Melnikov Aleksandr, P.K. 393, RU-344007 Rostov na Donu, Rusio. (c)
19. Mensen Sophie, v Kleffenslaan 12, NL-4334 HJ Middelburg, Nederlando
20. Orellana Rojas Atilio, IEI, Riouwstr 172, NL-2585 HW Den Haag,
    Nederlando. (a)
21. Parades Fernando, Muralla 423, CU-Habana Vieja, Ciudad de La Habana,
    Kubo
22. Resende Roberto, Caixa Postal 9831, BR-70001-970 Brasilia (DF),
    Brazilio
23. Sagbadjelou Kokou, B.P. 36, TG-Aneho, Togolo
24. Smideliusz Katalin, Kos Karoly u 29, HU-9700 Szombathely, Hungario.
    (P, a)
25. Tabacki Antoni Pawel, Skr. P. 490, PL-40-900 Katowice-2, Polio
26. Tilleux-Craenhals Ghislaine J M, Les Hauts de Meuse 4, BE-5101 Erpent,
    Belgio
27. Tokarska Janina, Majetnego 12, m.15, PL-41-503 Czorzow, Polio
28. Verweij Jacobus, BG-5045 Selo Vojneza, Bulgario
29. Victor Arnold, 160 West 11th Street, Apt. 1, US-New York, NY 10011,
    Usono
30. Vidrinskiene Paulina, R. Juknevicxiaus 8-1, LT-4520 Marijampole,
    Litovio
31. Zabek Adam, Kubicu 7, m.62, PL-43-100 Tychy, Polio. (b)

Cxiuj supre nomitaj personoj estas kompetentaj gvidi Cseh-kurson por
komencentoj kaj paroligajn kursojn por progresantoj.

Klarigaj kodoj post la landonomo en krampoj:

a: Kapablas gvidi A-, B- kaj C-seminariojn.
b: Kapablas gvidi A-seminarion.
c: Kompetenta gvidi A-seminarion, kvankam tiucele ankoraux ne estas pruvita
   de IEI.
P: Indikas ke la koncerna persono estas ankaux IEI-peranto por koncerna
   lando, s-ino Gu estas IEI-reprezentanto por Azio.

Pli detalajn informojn pri supre menciitaj personoj kaj funkcioj oni povas
ricevi de IEI en Hago.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Mia partopreno en la reviziado de PIV
=====================================

Antaux ol mi respondis al reklamo en Eventoj en auxtuno de 1995, mi ne
multe pensis pri la laboro krei kaj gxisdatigi la efektive normigan
vortaron de Esperantujo, la Plena Ilustrita Vortaro. Laux la reklamo, oni
bezonis multajn homojn, kiuj povis uzi komputilon kaj tekstigan programon,
por kontroli la enhavon de dosieroj kreitaj fare de skanilo kaj komputilo.
Mi imagis, ke pro divido de la taskoj, la laboro por iu individuo ne estus
sizifa. Post preskaux du jaroj mi konstatas, ke miaj supozoj nur duonveris.

Mi skribis leteron, kaj Claude Roux de Marsejlo tuj respondis. Mi lernis,
ke la nova cxefredaktoro estas prof. Michel Duc Goninaz, la sama afabla
homo kiu instruis cxe la kursaro en San-Francisko antaux kelkaj jaroj.
Klauxdo estas biologo cxe la tiea universitato kaj servas kiel kunordiganto
pri diversaj sciencaj fakoj. Cxu Klauxdo estas ankaux spertulo pri
komputiloj mi tute ne scias, sed farigxis evidente, ke iu tie tre bone
regas la modernan teknologion.

Klauxdo sendis al mi moldisketon sur kiu trovigxis dosiero adaptita al mia
masxino, al mia regprogramaro kaj al mia tekstigila programo.

Nur tio ne estas sensignifa atingo. En la dosiero, kiun mi devis korekti,
estis nur duono el la materialo sub la litero >>O<< en la nuna PIV.

Estis mia tasko kontroli kaj korekti la tekston, por ke gxi estu precize
tiel, kiel gxi trovigxas en la presita versio. La teknologio pri tekst-
skanado kaj la programoj por gxuste interpreti la literojn ne estas
perfektaj. Ankaux la tasko estis tre postula ecx por masxino. Necesis
gxuste legi la cxapelitajn literojn, dikigitajn kaj kursivajn literojn,
superskribojn kaj indicojn, kaj diversajn vinjetojn kaj simbolojn. Pro
mankoj en la kapablo de ecx la moderna teknologio, estis multe da eraroj
por korekti. Mi bezonis tagojn sen interrompoj nur por fari la onon de la
laboro transdonita al mi. Kaj multaj homoj cxirkaux la mondo same laboris.

Eble vi miras, ke oni tiom multe laboris nur por rekrei en komputilajn
dosierojn la malnovan kaj korektendan enhavon de la aktuala PIV.

Tamen, tio estis nur la unua pasxo en longa vojagxo. Gxis nun, laux mia
kompreno, la tuto el la enhava materialo, la korektendajxoj, la proponitaj
aldonoj, ktp, trovigxis en granda sliparo. La laboro, por entajpi cxiun kaj
dissendi kaj diskuti perletere, revizii, retajpi, kaj plue helikposxte
distribui kaj diskuti, postulus jarojn kaj laboron tute preter la kapablo
de malgranda organizo kiel SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda, la eldonanto de
PIV). Do, estis absolute necese, ke la enkomputiligo estu la unua pasxo al
reviziado.

Intertempe kaj poste homoj skanis la vortaron nur per la okuloj kaj cerboj
por trovi mankojn kaj erarojn. Ecx mi trovis kelkajn korektendajxojn pri
mia lando kaj pri mia fako.

Mi estis kontenta, ke mi iom kontribuis al la projekto, kaj mi turnis mian
atenton al aliaj farendoj. Baldaux mi ricevis mesagxon de Klauxdo per
elektronika posxto (ekde tiam la e-posxto estis la precipa metodo por
interkomuniki). Cxu mi povus revizii la terminojn pri kirurgio? Ne estis
multaj. Mi protestis, ke mi ankoraux estas studanto de Esperanto kaj estas
neniel kvalifikita por prilabori vortaron. Klauxdo klarigis, ke oni bezonas
nur mian kirurgian scion; Michel Duc Goninaz mem responsos pri la preciza
elekto de la gxustaj vortoj kaj gramatikaformo por difini aferojn. Mi
konsentis kaj ricevis alian dosieron por prilabori.

Kvankam la dosiero estis relative malgranda, mi bezonis plurajn tagojn por
ekzameni kaj pripensi cxiun terminon kaj fari notojn pri mia taksado kaj
sugestoj. Efektive, la nombro de la eraroj iom surprizis min. Mi memoris
ke, la PIV estas esence la rezulto de amlaboro fare de malgranda grupo de
amatoroj (profesiuloj pri siaj fakoj sed amatoroj pri vortaroj) kiuj
dedicxis sin al enorma tasko. Fake, en la PIV-a antauxparolo estas la
vortoj de Lanti el 1927 al Grossjean-Maupin, por konvinki in krei la
antauxanton de PIV, la Plena Vortaro, "NE gravas cxu tia gvidilo ne estos
perfekta: la cxefa afero estas ke gxi ekzistu, ke oni vaste uzadu, kaj ke l
tiu uzado rezultu la unuecigxo de la komuna lingvo."

Finfine la tasko kompletis, kaj mi sendis la reviziitan dosieron al
Klauxdo. Nun mi povis gxui la varman kontentecon de homo kiu bone laboris,
ecx faris la taskon preter la atendo de la laborestro. Tion, kio sekvos, mi
ecx ne imagis.

Mi ricevis e-posxtan dankmesagxon de Klauxdo. Tamen, Klauxdo diris, urgxa
kaj tute neatendita problemo aperis: La samideano kiu promesis gvidi la
reviziadon de la medicinaj terminoj en la lasta momento ne povis. Cxu mi
povus tiun taskon akcepti? Tio tute ne eblas, mi pensis.

Mi, kiu ecx ne finis mian korespondan kurson, kiu cxiujare vojagxas al San-
Francisko por ion lerni, nepre ne kapablas fari tiun grandan taskon,
akcepti responson, ktp. Cetere, mi ankoraux ne tute emeritigxis kaj mi
havas multe da laboro por fari en la medicina lernejo. Mi penis
elserpentumi la laboron. Mi pledis al Klauxdo ke tia tasko devas esti teama
entrepreno, laboro de tuta komitato de medicinistoj. Mi proponis ke mi
prezentu la problemon al la jarkunveno de la Universala Medicina
Esperantista Asocio cxe la venonta Universala Kongreso.

Klauxdo, senfine pacienca, petis min prezenti la problemon, peti helpon kaj
establi tauxgan komitaton.

Mi planis, ke dum la jarkunveno de UMEA mi forsxovos la tutan aferon al
alia kuracisto, al iu kiu multe pli kapablas ol mi. La prezidanto de UMEA
donis al mi tempon por paroli. Mi klarigis la tutan problemon al la
cxeestantoj. Mi imagis ke cxiuj en la kunveno tuj komprenos la gravecon de
la situacio kaj vidos ke ili devas agi. Eble iu voluntulus kiel prezidanto
de PIV-a komitato, alia proponus sin kiel responsa por iu aux alia fako,
ktp. Tute ne. Kiam mi finis, estis nur silento. Neniu parolis, neniu
volontulis. Finfine la prezidanto de UMEA demandis, "Cxu estas alia afero
prezenti al la jarkunveno?" Venkite, mi sidigxis. Malrapide, kiel la enfluo
de miasmo, la malagrabla fakto penetris mian cerbon, ke mi mem devos
revizii la medicinajn terminojn en PIV. La tasko estas tiom grava ke iu
devas gxin fari, kaj sxajnis ke tiu "iu" estas mi.

dauxrigo en la sekva numero...

***************************************************************************

Louis Beaucaire [1]

ZOZO, LA DEK-SEPA REGULO DE LA FUNDAMENTO [2]
=============================================

Mi invitas la legantojn de LRG konatigxi kun unu el la plej amuzaj fabeloj
de la Verda Pigo. Ni publikigas gxin en la mallongigita formo kaj kun
komentoj, kiel ili aperos en la preparata nova eldono de la libro "Vojagxo
en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la
Esperanta kulturo"

* * *

Foje f-ino [3] Regultri, la tria regulo de la Fundamento, diris al sia
kolegino f-ino Regulsep:

- Venu, ni iru iom promeni!

F-ino Regulsep hezitis:

- Ni ne rajtas forlasi la Fundamenton. Vi scias, ke s-ro [4] d-ro [5]
Lavojo [6], la prezidanto de la Akademio [7], malpermesas tion.

- Ba [8], s-ro Lavojo estas malsana kaj kusxas en fora sanatorio. Ni
profitu lian maleston kaj gxuu la liberecon!

F-ino Regultri malfermis la pordon de la Fundamento kaj eliris, sxin sekvis
cxiuj reguloj ekde f-ino Regulunu gxis f-ino Reguldekses.

Post kelkaj mejloj ili renkontis fremdan regulon, kiu afable salutis ilin:

- Bonan matenon, koleginoj! Kien vi iras?

Ili haltis kaj respondis:

- Ni nur iom ekskursas en la cxirkauxajxo de la Fundamento.

- Ho, mi bone konas la Fundamenton kaj volonte apartenus al gxi.

F-ino Regulses, la plej granda, rimarkigis:

- Bedauxrinde, ni rajtas esti nur dek ses, ne pli.

- Kiu ordonis tion?

- Nia patro, d-ro Zamenhof.

- Ba [8], d-ro Zamenhof mortis antaux multaj jaroj. Se li ankoraux vivus,
li certe adoptus min kiel dek-sepan filinon.

- Kion do vi kapablas fari?

- Per mi Esperanto estus ankoraux pli facila. Oni nomas min Zozo. Kial?
Tial ke oni povas en frazo anstatauxigi per "zozo" cxiun nekonatan aux
forgesitan vorton. Mi funkcias kiel jxokero [9] en ludo. Ni supozu,
ekzemple, ke iu forgesis aux ankoraux ne lernis la vorton "ombrelo". Li
simple diras: "Kiam pluvas, mi prenas mian zozon". Se li ne konas la verbon
"fumi", li diras: "Mi zozas cigaredon".

Cxiuj aplauxdis krom f-ino Reguldekses, kiu energie protestis:

- Ne, ne! La tuta mondo scias, ke Esperanto havas dek ses regulojn. Mi estu
por cxiam la lasta regulo de la Fundamento!

Post mallonga silento Zozo proponis:

- Se mi vere ne povas farigxi f-ino Reguldeksep, eble malgrava regulo de la
Fundamento devus cedi al mi sian lokon.

Cxies rigardoj turnis sin al f-ino Regulnaux.Zozo severe demandis sxin:

- Por kio vi servas en la Fundamento?

F-ino Regulnaux balbutis:

- D-ro Zamenhof konfidis al mi la gardadon de jena legxo: "Cxiu vorto estas
legata, kiel gxi estas skribita".

Zozo rikanis:

- Mi ja respektas d-ron Zamenhof, sed li estis versxajne laca, kiam li
inventis tiun superfluan regulon. Kial li ne preskribis same: "Por paroli
Esperanton, oni malfermu la busxon" aux "Por lavi siajn piedojn, bona
esperantisto demetas siajn sxuojn"?

Tiom da sprito tiel ridigis la ceterajn regulojn, ke ili senkompate
forlasis f-inon Regulnaux en angulo de arbaro kaj transdonis sxian lokon al
la fremda, senhonta regulo.

Zozo persvadis siajn naivajn koleginojn tuj reiri en la urbon kaj komisii
al presisto la eldonadon de nova Fundamento.

Sekve multaj homoj eklernis sensuspekte la dek ses regulojn, inkluzive la
nezamenhofan nauxan: "Kiam parolanto de la lingvo Esperanto ne scias
vorton, li simple uzu anstatauxe la radikon zoz-, kiu memstaran signifon ne
havas".

Kio baldaux okazis? Babelo [10] inter la esperantistoj mem: la Lingvo
Internacia [11], la plej klara lingvo en la mondo, farigxis nenomebla
jxargonacxo, terura galimatio, ankoraux pli nekomprenebla ol Volapuko [12].
Neniu lernanto penis parkerigi vortojn. Cxiu cxiam cxie cxiel uzis la
lingvan jxokeron [9].

Iu procesis kontraux iu, pretekste ke tiu lin insulte nomis zozego.

Auxtoj karambolis, tial ke neniu sciis, cxu "zoza" signifas "rugxa" aux
"verda", "dekstra" aux "maldekstra".

Policano enkarcerigis pasanton, kiu kriis "Zozu la prezidanto!"

Komercistoj bankrotis, cxar ili ricevis mendoleterojn, kiuj tekstis
proksimume: "Estimata zozo, zoze zozinte vian zozon de la 3-a de aprilo, mi
zozas tujan prizozon de alia zozajxo".

Felicxe, la zoza periodo de Esperanto dauxris nur du monatojn. La
kompatinda forjxetita regulo de Fundamento petveturis al la fora sanatorio
de d-ro Lavojo. Kiam la resanigxanta prezidanto de la Akademio ekvidis f-
inon Regulnaux, li preskaux sufokigxis:

- Kio? Vi cxi tie? Sola? Kie estas viaj kunulinoj?

F-ino Regulnaux murmuris:

- Ili eksigis min.

La prezidanto demetis sian pijxamon, surmetis sian akademian uniformon,
kaptis valizon per la maldekstra mano, f-inon Regulnaux per la dekstra mano
kaj galopis al la stacidomo.

Dumvojagxe li petis de sxi detalan raporton pri la katastrofa situacio.
Liaj okuloj fulmis, kaj li sencxese grumblis:

- Oni vere ne rajtas malsanigxi. Idiotinoj! Ha, perfidaj porkinoj! [13]

La kunveno en la granda salono de la Fundamento restos por cxiam unu el la
plej tumultaj momentoj en nia historio. La prezidanta vocxo tondris kaj
tremigis la murojn. Zozokasxis sin malantaux la hontoplenaj, teruritaj,
plorgxemantaj reguloj kaj provis piedpinte eskapi merititan punon, sed d-ro
Lavojo haltigis sxin:

- Vi! Jes, vi! Alproksimigxu!

Zozo paligxis.

- Vi profitis mian maleston por konfuzi la harmonian arangxon de nia
Esperanto. Fi al vi! Tuj malaperu [14] aux vi ricevos piedbaton sur vian,
sur vian...

Sxi nesagxe balbutis:

- Sur mian zozon?

Kun rugxa vizagxo li furioze blekis plengorgxe:

- Sur vian postajxon!

Zozo forkuris. La Lingvo Internacia iom post iom reakiris sian kutiman
klarecon. Okaze de la Librotago [15] oni jxetis en grandan gxojofajron
cxiujn ekzemplerojn de la falsa Fundamento, krom unu, kiun pie konservas la
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno.

Fabeloj de la Verda Pigo, kolektitaj de Louis Beaucaire. -- Antverpeno --
La Laguna, 1981, p. 83-91. Mallongigita.

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

KOMENTARO
---------

1. Louis Beaucaire /Lui' Boker'/ (1925-1983).

  Esperantistigxis en 1941. Franco, dum multaj jaroj logxinta en Okcidenta
  Berlino, kie li estris francan librejon. La nomo de Louis Beaucaire estas
  vaste konata en Esperanto-lando. Krom "Fabeloj de la Verda Pigo", li
  publikigis du librojn "Kruko kaj Baniko el Bervalo" kaj "El la vivo de
  Bervala sentauxgulo" (Bervalo estas imagita urbo, Kruko kaj Baniko estas
  bervalanoj).

  La unua entenas anekdotojn, la dua a novelojn. Kaj tio kaj alio estas
  spritaj, ne tute decaj kaj ecx maldecaj historietoj, verkitaj per brila
  lingvajxo; la eventoj ofte okazas sur Esperanta fono.

2. "Fundamento de Esperanto" a verko eldonita de Ludoviko Zamenhof en 1905;
  konsistas el kvar partoj: Antauxparolo, Plena Gramatiko el 16 reguloj,
  Ekzercaro kaj Universala Vortaro. En la 1-a Universala Kongreso de
  Esperanto en Bulonjo-cxe-maro (1905), la "Fundamento" estis akceptita
  kiel netusxebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kiun ajn
  sxangxon. La "Fundamento" ludas la rolon, kiun en la naciaj lingvoj ludas
  la tradicio. Gxi helpas al Esperanto evolui per natura vojo, sed samtempe
  donas al gxi unuecon kaj fortikan bazon por kontrauxstari gxian disfalon
  en dialektojn.

3. F-ino a frauxlino.

4. S-ro a sinjoro.

5. D-ro a doktoro

6. Lavojo a Aludo pri la versajxo de Ludoviko Zamenhof "La vojo"

7. Celoj kaj taskoj de la Akademio de Esperanto: 1. Konservi kaj protekti
   la lingvon Esperanto laux gxia Fundamento kaj kontroli gxian evoluon; 2.
   Esplori cxiajnlingvajn demandojn, kiuj koncernas Esperanton; 3. Kritiki
   verkojn el lingva vidpunkto. 4. Defendi Esperanton kontraux cxiaj
   konkurencoj.

8. Interjekcioj estas ekkrioj, kiuj esprimas sentojn. Jen la listo de
   multaj interjekcioj: acx! (malkontento), aha! (ekrimarko de io), ah!
   (forta miro aux bedauxro), aj! (subita sufero aux tre viva gxojo), ba!
   (nekredemo), baj... baj... (endormigo de infano), brr! (frostigxo aux
   abomeno), cxit! (silentigo), eh! (alvoko de atento; bedauxro, riprocxo),
   ehe! (ekkompreno), ej! (dubeto aux milda malaprobo), ek! (alvoko al
   komenco de ago), fi! (nauxzo aux mallauxdo), for (forpelo), fu!
   (lacigxo), ha! (ekmiro), ha ha! (kompreno, viva doloro, ironio, rido),
   ha lo! (telefona alvoko), he! (alvoko de atento aux ironia
   kontrauxdiro), hej! (kuragxigo), hi hi (nerva aux knabina rido), hm!
   (dubo, pripensemo), ho! (viveco de sento), ho-la! (alvoko de atento),
   hop! (subita salto), hot! (antauenirigo de cxevalo), hu! (ektimo aux
   tedigxo), huj! (subita sufero), hura! (tre viva gxojo aux aprobo), husx!
   (fortimigo de besto), mm! (pripensemo, sercxo de konvena vorto), nu!
   (instigo al parolo, plifortigo de esprimivo, koncedo, konsento,
   surprizo), nu-nu! (miro aux dubo), oho! (surprizo), oj! (bedauxro aux
   subita sufero), pa, pa! (senzorgeco), stop! (haltigo), ts! (silentigo),
   ve! (bedauxro, doloro).

9. Jxokero a kroma ludkarto, ofte senemblema, konsiderata kiel lauxvola
   anstatauxajxo de ajna ludkarto.

10. Babelo (Babilono) -cxefurbo de la antikva sxtato Babilonio (sur la nuna
   teritorio de Irako), kie, laux la Biblio, la homoj ekkonstruis turon
   gxis la cxielo. Por malhelpi tion, Dio punis ilin per multigo de
   lingvoj, pro kio ili ne plu povis interkompreni kaj finkonstrui la
   turon.

11. La lingvo komence estis nomata "Lingvo Internacia [proponita de doktoro
   Esperanto]". Jen kie estas la solvo de la enigmo, kial Ludoviko Zamenhof
   uzadis la esprimon "lingvo internacia", sed ne "internacia lingvo",
   kvankam kutime en Esperanto la adjektivo staras antaux la substantivo.
   Por li la vorto Internacia fakte estis la nomo de la lingvo (same kiel
   lingvo Volapuko). Li konservis en sia uzo tiun esprimon ankaux poste,
   kiam la lingvo (ekde novembro 1888) eknomigxis Esperanto.

   Do en tiu inversio oni ne sercxu influon de la pola lingvo: la kauxzo
   estas pure Esperanta.

12. Volapuk (Volapuko) a projekto de internacia lingvo, kun misformitaj kaj
   nerekoneblaj vortoj, kreita en Germanio en 1879 de J.M. Schleyer
   /prononcu: Sxlajer/ (1831-1912). Havis ioman disvastigxon. En multaj
   lingvoj la vorto "Volapuko" akiris la kromsignifon "aro da
   nekompreneblaj vortoj". Ankaux la esperantistoj, renkontante ion tute
   nekompreneblan, diras: "Tio estas por mi volapukajxo".

13. Sxajnas, ke lia prezidanta mosxto estas bonega konanto de Esperantaj
   insultoj. "Insultoj estas vortoj,uzeblaj por ofende alparoli homon aux
   ofende priskribi ajxon aux situacion" (Renato Corsetti) /Korseti/. Ni
   pliricxigu la vortaron de s-ro d-ro Lavojo per iom da insultoj por
   ofende alparoli aux priskribi homon: acxulo, fiacxulo, fi-homo (kontraux
   homo pro fizika aux morala malboneco), arogantulo (pro troa memfido),
   azeno, fojnkapulo, [kret-kapa] kreteno, malsagxulo, sencerbulo,
   senkapulo, stultulo, sxtipo (pro stulteco), babilulo (pro troa
   parolemo), bandito (pro rabemo, eksterlegxaj agoj), besto (pro krudeco,
   malklereco, stulteco), bird-timigilo (pro gxeneco, tedemo, malbelega
   aspekto), bruto, malhomo (pro krueleco), cxarlatano (pro trompado de la
   publiko), cxiesulino, hundino, kotulino, putino, stratulino (kontraux
   virino pro malmorala konduto), fasxisto, brunulo, rugxbrunulo (pro
   reakciaj politikaj ideoj), fi-lertulo (pro trompemo), fiulo (pro fia
   konduto), frenezulo (pro neracio), fripono (pro ruza trompemo, malico),
   fusxulo, sentauxgulo (pro malkapablo), huligano (pro kontrauxsocia
   konduto), hundacxo (pro fieco), kanajlo (pro malnobla friponeco),
   klacxulo (pro disbabilado pri aliaj homoj), monstro (pro malbeleco,
   krueleco), murdisto (pro krueleco, krimeco), nauxzulo (pro nauxzeco),
   parazito (pro paraziteco, fieco), porko (pro mangxemo, malpureco,
   abomenindeco), rabisto (pro krimaj agoj), ruzulo (pro ruza
   elturnigxemo), serpento, bofronto (pro malico, perfidemo), sxovinisto
   (pro troa glorado de sia nacio), blinkenbergo (pro
   kontrauxesperantisteco), volapugisto (pro stulteco: kombino de
   volapukisto kaj pugo).

   Nu jen, vi farigxis fakulo pri insultoj. Se, tamen, ili al vi ne
   suficxas aux estas tro molaj aux tro malmolaj, vi povas fantazii kaj
   elpensi novajn insultojn aux uzi la universalan vorton "zozo".

14. Tiel kompetenta konanto de Lingvo Internacia, kiel prezidanto de la
    Akademio de Esperanto, povus esprimi sin pli bildece: Iru al la
    diablo!, For!, Putru for!, Forlavu vin!, Forbalau vin!, Forblovu vin!,
    Ruligxu!, Ruligxu kolbase!, Ecx via odoro ne estu cxi tie!, Dissaltu
    kiel obstinaj baroj de miljaroj! (aludo pri la versajxo de Ludoviko
    Zamenhof "La espero").

15. La 15-a de decembro, la tago de naskigxo de Ludoviko Zamenhof, estas
    konsiderata ankaux Tago de Esperanta libro.

    Estas bona okazo por acxeti aux donaci bonan Esperantan libron,
    pridiskuti literaturajn novajxojn. En la historio pri Zozo la Librotago
    estis uzita por alia, tute unika ago.

* * *

Oni povas konatigxi kun la libro "Vojagxo en Esperanto-lando" cxe la
adreso: http://www.esperanto.mv.ru/Eo/

el Lingva Ret-Gazeto No 3
Redaktoro: Boris Kolker
Retadreso: gh090@forigu.cleveland.freenet.edu

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO-1: Aligxilo al BET

Baltiaj Esperanto-Tagoj - 1998 
===============================

Litova Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni vican cxiujaran someran
tradician, la 34-an Baltiaj Esperanto-Tagoj-n (BET-34).

CELOJ KAJ TASKOJ
----------------
Studi problemojn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn cxefajn taskojn
de Esperanto-agado, intersxangxi sperton pri esperantista agado,
perfektigxi en Esperanto, enhavoricxe pasigi la tempon.

LOKO
----
BET-34 okazos en la urbeto VEISIEJAI, en Suda Litovio, proksime al landlimo
kun Polio, urbeto, kie logxis kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof. Por
dispono de esperantistoj estos tuta agrikultura lernejo de Veisiejai kun
salonoj, auxditorioj, studenta komunlogxejo, hoteleto, mangxejo kaj aliaj
bezonataj aferoj. La loko estas atingebla buse kaj auxtomobile. La urbeto
Veisiejai situanta en sino de naturo estas bonega loko por laboro kaj
ripozo.

TEMPO
-----
BET-34 funkcios la 18-24-an de julio 1998, Alveno al la arangxo la 17-an de
julio, forveturo la 24-an de julio.

PARTOPRENO
----------
Ni invitas cxiujn esperantistojn. Speciale ni dezirus vidi esperantistojn
el la landoj cxirkaux Balta maro, sed ankaux de cxiuj aliaj najbaraj kaj
pli foraj landoj. La kvanto de la partoprenantoj ne estas limigita. Ni
esperas havi lauxvojajn veturantojn al la 83-a UK en Montpellier, Francio.
Post BET-34 Litova Esperanto-Asocio organiz as grandan karavanon al UK.

ALIGxKOTIZO
-----------
a. 10 lidoj (2,5 USD) por esperantistoj el Estonio, Litovio, Latvio.
b. 16 lidoj (4 USD) por esperantistoj el ekssovetiaj landoj.
c. 20 lidoj (5 USD) por esperantistoj el ekssocialismaj kaj aliaj nericxaj
   landoj.
cx. 40 lidoj ( 10 USD) por okcidentanoj kaj egaluloj.

Infanoj kaj gejunuloj gxis 16 jaroj aligxkotizon ne pagas. Lernejanoj kaj
studentoj pagas duonon de la baza kotizo (5, 8, 10, 20 LTL). Pageblas en
ajna konvertebla valuto.

ALIGxO
------
Por aligxi necesas plenigi aldonatan aligxilon kaj sendi gxin al Litova
Esperanto-Asocio: Pk. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Samtempe pagu
aligxkotizon. Aligxiloj riceveblas cxe LEA.

PAGEBLECOJ
----------
1. sendi posxte al Litova Esperanto-Asocio.
2. gxiri al konto de Litova Esperanto-Asocio LITV-S cxe UEA en Roterdamo,
   Nederlando.
3. pagi per kontanta mono en Oficejo de LEA en Kaunas.
4. interkonsenti kun Organiza Komitato pri alia pagmaniero.
5. pagi surloke cxe veno al la arangxo, se ne eblas anticipa pago.

Aligxkotizo ne estas repagebla. Aligxo sen pago de kotizo ne validas (krom
speciale interkonsentitaj kazoj).

LOGxADO: ekzistas tri logxeblecoj:
--------
1. en 2-litaj kaj 3-litaj hotelaj cxambroj.
2. en kelklitaj cxambroj de studenta kunlogxejo.
3. en propraj tendoj kaj dormsakoj apude de la lago kaj agrikultura
   lernejo.

Unu nokto en dulita hotela cxambro kostas 40 lidoj (10 USD).
Unu nokto en trilita hotela cxambro kostas 30 lidoj (7.5 USD).
Unu nokto en kelklita studenta cxambro kostas 10 lidojn (2.5 USD).

Loko por tendo por tuta periodo kostas 10 lidojn (2,5 USD).

Se evidentigxos bezono, ni arangxos ankaux amaslogxejon.

Litova Esperanto-Asocio esperas havi signifan subtenon de kelkaj fontoj por
la arangxo, tial efektive logxado por aligxontoj en kategorioj A, B, C
kostos grave malpli.

Pagu same kiel aligxkotizon, dezirinde lauxeble pli frue, eblas pagi ankaux
surloke veninte dum registrado.

MANGxADO
--------
En studenta mangxejo organizite. Tri mangxoj tage. Eblas organizi vegetaran
mangxadon. Unutaga trifoja mangxado kostas 25 lidojn (6, 25 USD). Pro
subvencio mangxado por esperantistoj de aligxkategorioj A, B, C kostos
multe malpli.

Pagu same kiel aligxkotizon lauxeble pli frue, eblos pagi ankaux surloke
veninte dum la registrado.

GRAVE
-----
Esperantistoj, kiuj grave kontribuos al la programo de la arangxo aux/kaj
signife helpos organize, pro logxado kaj mangxado ne pagos.

PROGRAMO
--------
Tradicia, t.e. somera universitato, paroligaj kaj perfektigaj kursoj,
literaturaj arangxoj, muzikaj kaj artaj vesperoj, debatoj pri situacio kaj
problemoj de Esperanto-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso,
pedagogia seminario, seminario de klubestroj kaj aktivuloj, primovada
lernejo, sciencteknikaj kaj fakaj arangxoj, instruado de kantoj, junularaj
arangxoj, konkursoj, kvizoj, distraj programeroj, ekskursoj al apudaj
vidindajxoj, cxelaga ripozado, diskutoj, forumoj, libroservo, interkona
vespero, baza konatigxo kun litova lingvo, ekspozicioj, filmoj, lumbildoj,
gazetara konferenco, sportaj ludoj, oficiala malfermo kaj fermo, adiauxa
vespero.

Organiza komitato atendas proponojn, sugestojn, ofertojn por la programo
ankaux sinpropronojn.

VIZOJ
-----
Al Litovio senvize rajtas veni civitanoj de multaj landoj. Aliaj vizojn
havigu en Litoviaj ambasadejoj kaj konsulejoj en diversaj landoj. En
problemaj kazoj turnu Vin por helpo al Litova Esperanto-Asocio. Se necese,
LEA povas sendi oficialan inviton. Esperantistoj el ekssovetiaj landoj
(Rusio, Ukrainio, Belorusio k.s.) helpe de Litova Esperanto-Asocio povas
ricevi vizojn senpage.

ALIAJ GRAVAJxOJ
---------------
Fine de junio, 1998 cxiu aligxinto ricevos Informilon N-ro 2 kun pli
detalaj kaj aktualaj informoj pri BET-34. Ni antauxvidas eldonon de
cxiutaga gazeto dumla tuta periodo de la arangxo.

ALIGx-KONTAKTADRESO
-------------------
Litova Esperanto-Asocio, Pk. 167, LT-3000 KAUNAS, Litovio.

Stratadreso de LEA estas: Str. L. Zamenhofo 5, LT-3000 KAUNAS, Litovio.
Telefono: 370-7-208503 (landa kodo, urba kodo, numero). Telefakso estas:
370-7-228616.

BONVENON AL LITOVIO!

Organiza komitato

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

ALIGxILO al la 34-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-34)
=====================================================

(pasportajn enketajxojn kaj adreson lauxeble tajpu aux skribu legeble per
MAJUSKLAJ presliteroj)

 1. Nomo kaj familia nomo
 2. Sekso
 3. Naskigxdato (tago, monato, jaro)
 4. Hejma (posxta, koresponda) adreso, posxta indekso, lando
 5. Telefonoj (hejma, ofica, kun necesaj prefiksoj)
 6. Telefaksoj (hejma, ofica)
 7. Civitaneco kaj nacieco
 8. Pasporta numero
 9. Klero, scienca grado, titolo
10. Profesio, specialeco
11. Laborloko, studloko, posteno
12. Jaro de esperantistigxo
13. Aktivado en E-movado
14. En kiuj BET-oj vi partoprenis
15. Lingvoposedo (elementa, kontentiga, bona, perfekta)
16. Mi partoprenos en jenaj programeroj de BET-34
17. Mi kontribuos al la programo de BET-34 per
18. Mi proponas por la programo de BET-34
19. Mi pagos/-is aligxkotizon (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto, dato de
    la pago)
20. Mi deziras logxi en kaj pagas/-os (kategorio, pagmaniero, sumo, valuto,
    dato de la pago)
21. Mi pagas/-os por mangxado (kategorio, pagmaniero, sumo, dato de la
    pago)
22. Entute mi pagas/-os (pagmaniero, sumo, valuto, dato)
23. Mi bezonas oficialan inviton de LEA al BET-34
24. Eventuala alventago al BET-34 kaj maniero
25. Rimarkoj
26. Dato de la aligxo:
27. Subskribo:

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO-2: Aligxilo al OSIEK

INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO
-------------------------------
de la 18a gxis la 24a de julio 1998 en Trieste, Italio

Cxeftemo: Romiaj influoj kaj la latina lingvo en la mondkulturo

OSIEK - Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj
-----
Konstanta adreso: Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-Bx,
Francujo tel. +33 1 30 96 67 91 @forigu.dreso: ericl@forigu.iname.com

Loka adreso: Esperanto, CP 601, IT-34100 Trieste Centro, Italio
tel/fakso +39 40 763128 @forigu.adreso: nored@forigu.iol.it

Retadreso de OSIEK: http://www.geocities.com/Athens/Olympus/7242 - kie
trovigxas reta aligxilo kaj fresxaj informoj

Loko: Triesto, cxefurbo de regiono Friuli-Venezia Giulia, kusxas cxe la
      ekstrema rando de Adriatika Maro kaj estas cxirkauxata de tipa
      monteta karsta teritorio. Oriente, gxi estas je nur 5 km de la
      slovenia landlimo.

Kiel atingi Trieston: El flughaveno: 30 minutojn per auxtobuso, kiu haltas
      cxe la Stacidomo. Sinanoncontoj estos atendataj. Ne estas problemoj
      rilate al trajnaj/auxtosxoseaj kunligoj: suficxas mapo aux fervoja
      horar-libro.

Konferencejo: Club EUROSTAR, ene de la Centra Stacidomo.

Logxado: 3-stela - Hotel Continental - Via San Nicol¢ 25, Tel:+39 40 631717
      2-stela - Hotel Brioni - Via Ginnastica 2. Tel: +39 40 772942
      La hoteloj trovigxas urbocentre kaj atingeblas per auxtobusoj.

Cxiuj detaloj kaj prezoj, en italaj liroj, aperas sur la aligxilo.

Mangxoj: Tute ne ekzistas problemoj pri restoracioj, picejoj, simplaj kaj
      tipaj mangxejoj, je tre diversaj prezoj.


Postkonferenca turisma arangxo (provizora programo)
---------------------------------------------------

1a 25.07.98 - Vizito al CIVIDALE DEL FRIULI, longobarda urbeto, kaj al
     UDINE, cxefloko de Friulo (per auxtobuso).
2a 26.07.98 - Vizito al AQUILEIA, urbeto ricxega je romiaj kaj
     paleokristanaj restajxoj, kaj GRADO, fisxkaptista vilagxeto kun
     interesa urbocentro veneci-stila (per auxtobuso).
3a 27.07.98 - Vizito al VENEZIA, la urbo kun cent kanaloj kaj kvarcent
     pontoj, perlo de Adriatika maro (per trajno).

Kaze de nesuficxaj aligxoj al unu el la ekskursoj, gxi ne okazos. La kosto
de ekskursoj estas proksimuma: fine de aprilo ni informos tiujn kiuj jam
antauxmendis la turisman arangxon, pri la definitivaj prezoj. Oni povas
antauxvidi proksimum e 70.000 ITL por unu ekskurso, inkluzive de la
tagmangxo.

***************************************************************************

ALIGxILO
--------
Cxiu aligxanto uzu apartan aligxilon kaj sendu gxin al Esperanto Trieste

Familia nomo   :
Persona  nomo  :
Strato kaj n-ro:
Posxta kodo    :
Urbo           :
Lando          :
Tel.           :
Fakso          :
Retadreso      :
Viro/Virino    :
Pli/malpli 26-jara  (forstreku la nevalidajn)
Mi deziras logxi kune kun

- Mi partoprenas en kurso por komencantoj: jes/ne

Mi mendas logxadon por la noktoj:  (signu la necesan)
    18-19  /  19-20 /  20-21  /  21-22  / 22-23 / 23-24 /  24-25

en kategorio _________ -stela.

Logxkotizoj
-----------

La prezoj estas en italaj liroj (ITL).

                               3-stela hotelo     2 stela hotelo
                               --------------     --------------
2-lita cxambro + bancxambro       188 mil             120 mil
1-lita cxambro + bancxambro       130 mil              90 mil
2-lita cxambro                    120 mil              80 mil
1-lita cxambro                     65 mil              65 mil

- Mi partoprenos en la postkonferenca turisma arangxo, kaj petas aldonan
  logxadon laux la samaj kondicxoj por la noktoj inter la:
                  25/26 - 26/27 - 27/28  (signu la necesan)

- Mi petas oficialan invitleteron al la konferenco

Aligxkotizoj
------------

OSIEK-ano               : 140 mil
Ne-memmbro              : 185 mil
Geedza paro (OSIEK-anoj): 230 mil
Geedza paro (nemembroj) : 290 mil

- Rabato 50%-a por orienteuxropanoj, triamondanoj, junuloj gxis 26 jaroj,
  studentoj.

Noto: Kotizo al OSIEK egalvaloras al 25 posxtmarkoj por leteroj enlandaj.

Solidareca fonduso
------------------
Estas bedauxrinde, ke ekonomiaj kondicxoj tre malhelpas niajn ekssovetiajn
samideanojn partopreni kaj kontribui al niaj konferencoj. Per via pago al
®Solidareca fonduso¯, ni povas malaltigi konferencajn kaj logxejajn
kotizojn al nivelo eltenebla por ili.

 Mi pagas:
 por konferenca kotizo  ..............................................
 por logxado .........................................................
 por postkonferenca arangxo ..........................................
 por solidareca fonduso ..............................................

 Entute ..............................................................

 Mi pagas samtempe kun tiu cxi aligxilo (minimume
 aligx-kotizon)   ....................................................

 Restas al mi por pagi  ..............................................

Kiel pagi
---------

- pcxk n-ro 10834349 Esperanto Trieste
- UEA-konto: trea-k
- Mi pagos surloke

Eventualaj rimarkoj:

Dato ___________________             Subskribo ___________________

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 148-149, 1-2/majo-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Jozsef Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la
UEA-kodo ells-s.

***************************************************************************