Eventoj, 2/julio-1998, n-ro 153
*******************************

TITOLPAGxE
//////////

Redisponigi la fakajn librojn
=============================

En la numero 2/aprilo de Eventoj Edmund Grimley Evans alvokas la
E- eldonejojn konservi la komputilajn dosierojn de la fresxe eldonitaj
libroj kaj gazetoj. En la sekva numero Miroslav Malovec instigas
elektronizigi, enkomputiligi la jam aperintajn, sed ne plu acxeteblajn
E-librojn. La redaktoroj de Eventoj nun lancxas grandiozan projekton:
elektronizigon (skanado kaj rekaraktrigo) de iam aperintaj, sed ne plu
haveblaj Esperantaj FAKAJ libroj.

---

La faka aplikado de Esperanto, la utiligo de la lingvo en sciencaj kaj
teknikaj aferoj estas unu el la sxlosilaj nodoj de la sukceso de nia
movado. Aperis jam plurcentoj de fakaj eldonajxoj, -libroj, sed plej granda
parto de ili jam ne plu estas haveblaj, acxeteblaj, do cxiu persono kiu
volas utiligi la lingvon en sia profesio frontas la saman problemon: mankon
de faka terminaro, de faka literaturo. Tamen eble tiuj terminaroj, fakaj
tekstoj jam ekzistas (iam aperis) - nur nun oni ne scias pri ili.

Pro la evoluo multaj malnovaj eldonajxoj jam estas neaktualaj laux profesia
vidpunkto, sed multaj aliaj ankaux hodiaux estas validaj (pensu ekzemple
pri tekstoj pri matematiko, fiziko ktp) - sed cxiu el ili tauxgas por
ekkoni la koncernajn uzitajn aux proponitajn fakajn terminojn.

La paperforma reeldono de la iam aperintaj eldonajxoj estas nerentabla
(grandaj kostoj, malmultaj acxetantoj), sed la redisponigo estas solvebla
per elektronizigo, digxitigo de tiuj tekstoj. La komputilaj tekstoj poste
estas publike disponigeblaj en "Digxita Teknika Biblioteko" en interreto,
aux oni povas meti ilin sur komputilajn laserdiskojn por tiuj, kiuj ne
havas retan konekton.

La elektronizigo (skanado kaj rekaraktrigo) de literaturaj tekstoj
(romanoj, poemoj, prozajxoj) estas simpla afero, iu ajn povas plenumi ilin.
Sed tio pri fakaj eldonajxoj estas multe pli malfacila, ja estas necese
solvi plurajn teknikajn problemojn pri la formato, pri bildoj kaj aliaj.

Cxar la faka aplikado de Esperanto havas prioritaton cxe Eventoj, ni
lancxas projekton pri elektronizigo de fakaj libroj kaj ilia elektronika
redisponigo. Tio signifas, ke ni komencos la realigon, kaj elektronizigos
fakajn eldonajxojn - ecx se neniu subtenos nin. Se neniu helpos al ni, ni
laboros laux nia tempo kaj ebloj, - sed se iuj helpos, la projekto pli
rapide progresos!

Formatoj
--------
Post la skanado kaj rekaraktrigo ni prilaboros la tekstojn per la programoj
Win-Word aux Cxapelilo, ja ili estas la plej vaste uzataj, kaj ebligas la
ortografian kontrolon. (Post kelkaj semajnoj ni finos la ellaboron de
E-vortaro, ebliganta la ortografian kontrolon en Win-Word.) Ordinarajn
verkojn en la Digxita Teknika Biblioteko ni planas aperigi en HTML-formato
kun inkluzivigitaj ilustrajxoj.

Matematikajn kaj fizikajn tekstojn, aux librojn kun multaj ekvacioj aux
ilustrajxoj tamen ne eblas tiel disponigi, do tiujn materialojn necesas
rekomposti kaj la rezulton disponigi en PDF-formato.

Rezultoj
--------
Kiel rezulto de la projekto fine ni havos serion de elektronikaj materialoj
el plej diversaj fakoj, kiuj ebligos konsulti, legi la jam ekzistantan
fakan literaturon - kiu espereble kontribuos al la unuecigxo de terminoj.
Kompreneble ni volonte akceptas ne nur malnovajn tekstojn, sed ankaux
novajn, paperforme ecx ne aperintajn verkojn.

Kiel vi povas helpi?
--------------------
Por realigi la projekton ni bezonas helpon de multaj-multaj homoj. Ni
pretas kunagordi la projekton, ni zorgos pri la arangxado de auxtoraj
rajtoj, pri la kolekto kaj deponado de la materialoj.

Vi povas partopreni la laboron en cxiu interna fazo (skanado-rekaraktrigo,
ortografia kontrolo (provlegado de la tekstoj), HTML-igado ktp - pri la
konkretajxoj ni skribos en la sekva numero.

Alia helpo povas esti via financa subteno, ja la certigo de necesaj
teknikajxoj, programoj, organizado, kopiado kostas signifan sumon. Se vi
volas tiel subteni la projekton, bv. uzi nian UEA-konton: ELLS-S.

Supre mi skizis ne aer-balonan programon, sed projekton kion ni jam
komencis fakte realigi. La sukceso dependas de la investota laboro kaj
kvanto de via helpo.

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esper-arto
==========

La societon Pro Esperarto (ry) oni fondis 14.06.98 en Orimattila,
Finnlando. "Pro Esperarto" celas subteni agadon por ekologia, sociala kaj
spirita balanco.

ESPERARTO, soci-ekologia arto, estas strebo al

- flegado de individua libereco kaj sercxado de spirita harmonio

- sociala egaleco kaj justeco, ankaux trans naciaj limoj

- frateca sinteno al naturo en cxiu agado kaj laboro.

Tian "korkulturon" oni provas flegi en farmbieno kiun "Pro Esperarto" volas
evoluigi per helpo de volontuloj al sana ESPERARTO-AGENDEJO.

Oni faras ankaux videblajn "esperartajxojn" el diversaj naturaj kaj
kulturaj materialoj. Informoj: esperarto@forigu.dlc.fi

el ret-info

Rim: ni klopodos akiri ankaux perposxtan adreson, kaj informi en iu sekva
     numero - ndlr

***************************************************************************

Faka gicxeto kaj -forumo
========================

La fakaj asocioj (FA) de UEA dum la UK en Montpellier havos komunan
senpagan gicxeton por ebligi sian sinprezenton kaj varbadon. Pri la
tempodivido devos interkonsenti la koncernaj fakaj asocioj mem en la
komenco de la kongreso. Estas antauxvidita 6-8 horoj por cxiu FA divideblaj
al 1-3 tempoblokoj.

Simile al la kunvenoj en Prago kaj Adelaide ankaux nun okazos "Faka Forumo"
(antauxvidita dato: 3-a de auxgusto), kie la fakaj asocioj povas prezenti
sian agadon, prezenti la aktualajn problemojn kaj provi trovi solvojn pere
de aliaj kaj la respondeca UEA-estrarano, krome proponi kaj diskuti novajn
servojn, kaj plani rilatojn kaj kunlaboron kun aliaj FA-j.

Kun cxiuj rilataj aferoj vi povas kontakti la estraranon de UEA pri faka
kaj scienca agado:

Amri Wandel
amri@forigu.vms.huji.ac.il

***************************************************************************

Astrologio
==========

Post nelonge ni fondos la organizajxon "Astrologa Esperantista Societo".
Tial mi sercxas kontaktojn al tiuj, kiuj okupigxas pri astrologio, aux
interesigxas pri la temo kaj tial volonte partoprenus en la laboro de la
nova societo.Mi petas la legantojn, se ili konas astrologojn esperantistojn
bonvolu informi sxlin pri nia alvoko.

d-ro Robert Nagy, prof. pri astrologio
Koztarsasag ter 16, HU-1081 Budapest, Hungario
rete: AstroEsp@forigu.dpg.hu

***************************************************************************

Vortaro sercxatas
=================

Radioamatoroj kaj ceteruloj, mi sercxas Esperantan teknikan vortaron, kiu
temas pri elektro aux elektroniko. Prefere mi interesigxas pri la teknikaj
testoj. La rezulto de tiu sercxo ebligus al mi la verkon de manlibro por
konigi kaj disvastigi tiun internacian libertempan fakon de E-mondo.

Eblas kontakti min pere de Jean Ripoche (6 rue des Platanes, La Gautrie
Arnage, FR-72230, rete: JeanRipoche@forigu.wanadoo.fr

Andre Morio

***************************************************************************

Peto-terapio
=============

Mi volas scii, cxu ekzistas literaturo en Esperanto pri la Peto-metodo por
handikapuloj (pedagogio kaj terapio de Peto Andras) Cxu iu esperantisto
konas tiun metodon aux ecx laboras laux gxi?

Borje Eriksson,
Keiturintie 274, FI-16510 Luhtikyl, Finnlando
rete: borje.eriksson@forigu.dlc.fi

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Seminario pri vino
==================

Cxu vi scias kiel oni produktas la vinojn? Cxu vi scias, kiatipaj vinoj
ekzistas? Cxu vi volas lerni kaj en praktiko ekzerci la teknikon de
vingustumado?

Se vi volonte pasigas longan semajnfinon pri tiu temo, se vi sxatas amuzi,
viziti vinproduktejon kaj vinkelon, se vi sxatas popol-festojn - venu al la
jubilea, 10-a Vina Seminario!

Cxi-jare cxi okazos en suda Moravio (orienta parto de Cxehio), proksime al
Vieno - en nove rekonstruita, komforta cxevalbienejo.

Krom la seminariumado pri vinoj eblos cxevalrajdi kaj ekskursi. Kotizoj
inter nur 90-210 DEM, detalojn vi trovas en la aldonita aligxilo.

Rapidu aligxi, cxar lokoj estas nur por 45 personoj!

L.S.

Rim: Oni povas aligxi ankaux cxe Eventoj!

***************************************************************************

Lingva Festivalo cxe cxuvasxoj
==============================

Junulara E-Asocio de Cxuvasxa Respubliko en Rusio invitas vin partopreni la
3-an Lingvan Festivalon inter 19-25. de oktobro en Cxeboksari.

Vi povas partopreni ne nur la prezentojn de diversaj lingvoj, rondan tablon
pri la lingva problemo, sed ankaux konatigxi kun la cxuvasxa kulturo, krome
gxui la koncerton de Jo-Mo! La tuta kotizo estas nur 20 DEM, kiu inkluzivas
la logxadon cxe E-familioj, dufojan mangxadon kaj la programon.

a/ja 189, RU-428000 Cxeboksari, Rusio
rete: jeachr@forigu.usa.net

***************************************************************************

                Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko
                            11-13. novembro '98
                          KOLOKVO en Prago, Cxehio
                             Aligxoj: KAVA-PECH

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.hungary.net/esperanto/ Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

25-30.07. 1-a Apud-mara Kultura Esperanto-Semajno, Valencia. Inf: Augusto
  Casquero, Hispanio. Rete: a-casquero@forigu.redestb.es

25-31.07. Internacia Naturamika Renkontigxo (IREN), Pecs. Inf: Baranyai
  Eszperanto Egyesulet, Pf. 98, HU-7601 Pecs, Hungario. Tel: +36-72-333123.
  Rete: szucs@forigu.geod.pmmfk.jpte.hu

25.07-01.08. 54-a Internacia Junulara Kongreso, IJK en Rijeka. Inf: Kroatia
  Esperanto-Junulara Asocio, Amrusxeva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio.
  Tel/fakso: +385-1-4810152. Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

25.07-01.08. 13-a Ekumena Kongreso, Nantes. Inf: Philippe Cousson, 26 rue
  de Pre Ventenet, FR-86340 Nouaille-Maupertuis, Francio. Rete:
  diaregno@forigu.altern.com

25.07-01.08. 64-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj, Artigues
  apud Bordozo. Inf: Monique Dussenty, 76 ave, La Fontaine, FR-33560 Carbon-
  Blanc, Francio. Tel: +33-5-56067449.

27-31.07. Oficiala antauxkongreso, Paris. Inf: Esperanto-Ile-de-France, 4
  bis rue de la cerisaie, FR-75004 Paris, Francio.

28-30.07. Speciala turisma kaj lingvo(re)lerna programo, La Chaux-de-Fonds.
  Inf: Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
  Svisio. Tel/fakso: +41-32-9267407.

28-30.07. Internacia renkonto de Sistemo pri intersxangxoj kaj Reto pri
  intersxangxo de scioj, Montpellier. Inf: Emile Mas, Galapian, FR-47190
  Aiguillon, Francio. Tel./fakso: +33-553872978. Rete: rene.ballaguy@forigu.hol.fr

31.07-07.08. Kursoj por komencantoj (unua parto), praktikantoj kaj
  lertuloj, Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge,
  Francio. Tel: +33-241-891034.

01-08.08. 83-a Universala Kongreso de Esperanto, Montpellier, Francio. Inf:
  Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam,
  Nederlando. Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete:
  uea@forigu.inter.nl.net

01-08.08. Internacia Studadsesio "AIS-IKU", Montpellier (senkosta por
  kongresanoj).

01-08.08. 31-a Infana Kongreseto, Sommieres. Inf: Jeannine Bony, Residence
  Pres d'Arenes 2 (Appt. 36), 247 rue F. de Lesseps, FR-34000 Montpellier,
  Francio.

01-08.08. FESTO, Junulara programo enkadre de la UK. Inf: Frederic Durand,
  13 rue Prof. Jean Garnier, FR-34070 Montpellier, Francio. Rete:
  jefo@forigu.esperanto.org

02-15.08. Somera Esperanto-Tendaro, Lancxov. Inf: Esperanto, s-ro Pavel
  Sittauer, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel: +420-618-21909.

03-17.08. 12-a Infana Ekologia Ekspedicio"Dnesto-98", Ukrainio. Inf: Tel:
  +380-482-233831, fakso: +380-482-522805. Rete: wildlife@forigu.paco.odessa.ua

06-09.08. Ekskurso en Norda Hungario, departemento Borsod. Inf:
  Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D, HU-1095 Budapest, Hungario. Tel:
  +36-1-1782793.

07-08.08. Lingvo-politiko kaj Interkultura Edukado: Pestpektivoj por
  Esperanto, Montpeliero. Inf: ILEI - UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
  Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044, fakso: +31-10-4361751. Rete;
  uea@forigu.inter.nl.net

07-14.08. Kursoj por komencantoj (dua parto) praktikantoj kaj lertuloj,
  Gresillon. Inf: Kultura Esperanto-Domo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio.
  Tel: +33-241-891034.

08-11.08. AVE-seminario pri Verda Politiko '98, regiono Larzak. Inf:
  Ges-roj Sion, Chemin de Fontinettes, FR-59522 Lambres-Les-Douai, Francio.
  Tel: +33-327-978787. Rete: mpsion@forigu.nordnet.fr

08-14.08. 32-a Konferenco de ILEI kaj ILEI-Gimnazio por 12-16-jaruloj,
  Montpeliero, Francio. Inf: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455,
  SE-24294 Horby, Svedio.

08-15.08. Konferenco de Internacia Kumunista Esperantista Kolektivo,
  Durban-Corbieres. Inf: Vilhelmo Lutermano, Fonto Gazela, FR-11360 Embres-
  et-Castelmaure, Francio. Tel: +33-468-458132.
  Rete: 100070.2001@forigu.compuserve.com

09-10.08. 1-a Forumo por la Esperanta Civito, La Chaux-de-Fonds. Inf:
  Kultura Centro Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.
  Tel/fakso: +41-32-9267407.

9-11.08. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Rue du Lavoir,
  FR-86410 Bouresse, Francio. Tel: +35-549-428074.

09-16.08. Junulara Ekumena Tendaro, JET de Taize en centra Francio. Inf:
  pastro Bernhard Eichkorn, Romaeusring 20, DE-78050 VS-Villingen, Germanio.
  Tel: +49-7721-22073, fakso: +49-7721-22074. Rete: b.eichkorn@forigu.t-online.de

09-22.08. Esperanto-semajnoj pri Martinus Kosmologio, Nykobing. Inf:
  Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago, Danio. Tel:
  +45-38-346280, fakso: +45-38-346180. Rete: martinus@forigu.centro.dk

10-16.08. Kultura Esperanto-Festivalo, KEF-98 en Lesjofors. Inf: Janko
  Luin, Myggdalsvagen 123, SE-13542 Tyreso, Svedio. Rete: janko@forigu.esperanto.se

10-17.08. 5-aj Someraj Kursoj, Istrio, Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja
  Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso:
  +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

10-17.08. Seminario pri kvakerismo, Karpacz. Inf: Eric Walker, Nacton,
  Ipswich IP10 OLA, Britio. Tel: +44-1473-717088, fakso: +44-1473-274531.
  Rete: ericwalker@forigu.gn.apc.org

10-24.08. 33-a Internacia Esperanto-Feriado, Karpacz (Sudeto-Montaro). Inf:
  Silezia Esperanto-Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio.
  Tel/fakso: +48-71-226954 kaj Eric Walker, Nacton, Ipswich IP10 OLA, Britio.
  Tel: +44-1473-717088, fakso: +44-1473-274531. Rete: ericwalker@forigu.gn.apc.org

12-18.08. 1-a PIK (Plurnivela Internacia Kurso). Inf:Kultura Centro
  Esperantista, PB. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso:
  +41-32-9267407.

12-19.08. Internacia E-Stagxo, Plouezec. Inf: Roger Eon, 5 Kervilin Izelan,
  FR-22470 Plouezec, Francio. Tel/fakso: 33-296-227717.
  Rete: rogeon@forigu.club-internet.fr

13-22.08. 4-a Internacia Arkeologia Laborbrigado, Blera (Viterbo). Inf:
  Pierluigi Cinquantini, via Dante Alighieri n. 2, IT-01010 Blera, Italio.
  Tel/fakso: +39-761-479503. Rete: pcinqua@forigu.tin.it

14-21.08. Kursoj por praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: Esperanto
  Kulturdomo, Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio. Tel: +33-241891034

14-23.08. Internacia Renkontigxo de Interesaj Homoj, Bialistoko. Inf:
  Esperanto-Centro Zamenhof, ul. Piekna 3, PL-15-282 Bialystok, Polio. Tel:
  +48-85-454600. Rete: f-zamenhof@forigu.centrumtur.sitech.pl

15-21.08. 38-a Internacia Somerlernejo, Barlaston. Inf: Derek Tatton,
  Warden, Wegdwood Memorial College, Barlaston, Stroke-on-Trent, Staffs,
  ST12 9DG, Britio. Tel: +44-1782-372105.
  Rete: wedgwood.college@forigu.staffordshire.gov.uk

16-30.08. Esperanto-Renkonto okaze de 125-jara unuigxo de urboj Buda, Pest
  kaj Obuda, Budapest. Inf: Vojagxoficejo Movilo, Soroksari ut 117/D,
  HU-1095 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-1782793.

17-27.08. 38-a OkSEJT (Okcidenta Sovetia Esperanta Junulara Tendaro,
  Moskvo. Inf: Grigorij Arosjev, ab. ja. 31, RU-117071 Moskva, Rusio.

18-20.08. Surpriza Semajnfino, bieno Njegusx, Hrasxcxina-Trgovisxcxe,
  Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, IT-34131
  Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete: orbispictus@forigu.iol.it

18-23.08. Virino en esperanta literaturo, literatura kurso, bieno Njegusx,
  Hrasxcxina-Trgovisxcxe, Kroatio. Inf: Orbis Pictus, Visxnja Brankovicx,
  Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-767875. Rete:
  orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

MOVADAJ AFEROJ
//////////////

Kio okazas en Esperantio?

RET-INFO: RETPOSxTA ESPERANTO-NOVAJxSERVO
=========================================

Se vi havas retposxtan adreson, certe vi ne povas preteratenti la eblecon
aligxi al la nova interreta servo, kiu en la lastaj monatoj radikale
transformas la komunikadon ene de Esperantio.

Ekde januaro funkcias la interreta servo "RET-INFO" kiu distribuas al la
aligxintoj cxiutage 2-5 movadajn aux E-rilatajn mesagxojn. La mesagxoj
estas dissendataj al la retposxtaj adresoj de la aligxintoj, do oni ne
devas vagadi en la reto, uzi diversajn sercxprogramojn aux navigilojn, oni
ne devas "cxasadi la informojn" en diversaj retaj forumoj - suficxas nur
havi retposxtan eblecon!

Kiu povas aligxi?
-----------------
La servo estas publika, do povas aligxi cxiu ajn, kiu interesigxas pri la
movadaj aferoj: kiam, kial, kie, kio okazas en nia Esperantio? - do vi ne
devas esti funkciulo aux aktivulo de iu E-organizo - vi nur devas havi
retposxtan adreson!

Kion enhavas ret-info?
----------------------
La nova servo distribuas

- informojn senditajn de aktivuloj dise en la mondo;
- cxefajn materialojn de la reta servo "Interredaktore" (kunlabora kaj
  informintersxangxa forumo de redaktoroj de E-gazetoj);
- la retposxtan version de Eventoj;
- la retposxtan version de La Merkato de IKEF;
- interesajn movad-rilatajn artikolojn el aliaj retaj forumoj;
- informojn pri E-rilataj novaj servoj en la reto, pri interesaj novaj
  retpagxoj, adresoj, ktp;
- interesajn artikolojn, kiuj pro limdataj aux spacaj kialoj ne povas eniri
  en paperajn gazetojn, ktp.

do cxion, kio povas esti interesa al esperantistoj. La servo "RET-INFO"
okupigxas tamen nur pri E-movadaj aux kunligitaj aferoj, sed NE okupigxas
pri lingvaj reformoj, pri literaturajxoj, senfinaj lingvaj diskutoj, ktp.

Avantagxoj
----------
La kvanto de tage averagxe 2-5 mesagxoj estas facile legebla (ne rabas
longan tempon), gxi estas la plej operativa kaj rapida informdistribuilo
(oni ne devas atendi redaktadon de gazetoj kaj perposxtan dissendadon - la
mesagxojn vi ricevas ene de kelkaj minutoj). Per la interreta novajxservo
estas sxparebla signifa sumo, ja oni ne devas pagi la altajn internaciajn
posxtajn tarifojn por papera korespondado.

Aliflanke RET-INFO estas unu el la plej efikaj inform-distribuaj kanaloj,
ja inter la jam plurcent aligxintoj trovigxas multaj E-redaktoroj, E-
oficejoj, eldonejoj - ecx UEA-estraranoj!

Kategorioj
----------
La aligxintoj povas elekti el 3 kategorioj:

TUT (= cxiuj mesagxoj),

SEL (= nur la plej gravas, selektitaj mesagxoj) kaj
EVE (= nur la retposxta versio de Eventoj).

Kompreneble la kategorioj TUT kaj SEL inkluzivas ankaux la retposxtan
version de Eventoj. Oni povas iam ajn (!) sxangxi sian kategorion per
simpla retmesagxo. La aligxo por cxiu kategorio kostas la saman sumon, ja
iam ajn gxi estas modifebla, depende de via deziro.

Kiel aligxi
-----------
Al la servo oni povas aligxi iam ajn, do ne nur en januaro (ekz. ankaux
nun)! La aligxkotizo por 12 monatoj estas 25 guldenoj por B-landanoj, kaj
45 guldenoj por A-landanoj. Post la pago de la kotizo (al la UEA-konto
ELLS-S aux al iu kotizperanto de Eventoj) sendu mallongan retmesagxon al
ret-info@forigu.esperanto.org kun via aligxdeziro, nomo, adreso, ret-adreso kaj
indiko al kiu vi pagis - kaj baldaux vi komencos ricevadi la mesagxojn.

Nova perspektivo
----------------
La retposxta novajxservo certe radikale sxangxas la gxisnunan malrapidan
informfluon en Esperantio, ja ekde nun oni ne devas multekoste perposxte
dissendi cirkulerojn, ne devas atendi la redaktadon kaj posxtadon de E-
gazetoj - la retmesagxoj alvenas ene de kelkaj minutoj.

La servo RET-INFO estas malmultekosta, la aligxintoj sxparas ne nur monon
sed ankaux tempon, ja selektadon de la informoj faras anstataux vi la
administrantoj de la servo - kaj estas tre efika, ja gxi jam nun estas la
plej efika regula reta informilo.

Kiel utiligi
------------
Ankaux via kontribuo al la informfluo estas bonvena! Se vi havas
movadrilatan informon, interesan artikolon sendu gxin al la centra adreso:
ret-info@forigu.esperanto.org kaj sekvatage jam plurcentoj de homoj jam legos vian
mesagxon.

Restas do la demando: cxu vi volas scii, kio okazas en Esperantio?

Laszlo Szilvasi

***************************************************************************

Esperanto en la Budapesxta Teknika Universitato!
================================================

Je la propono de Prof. Otto Haszpra la Konstru-ingxeniera Fakultato de la
Budapesxta Teknika Universitato akceptis en sian studobjektaron - inter la
libere elekteblaj ne-teknikaj objektoj - la lingvon Esperanto! Unue en la
auxtuna semestro 1998, la nova studobjekto estos instruata en po tri horoj
semajne. La valoro de la kurso por la studento - se li aux sxi sukcesas en
la ekzameno - estas 3 'kredit'-oj. La instruado sekvos la novan lernolibron
de Prof. Haszpra verkitan speciale por naturscience kaj teknike interesita
lernantaro.

Speciale por ontaj ingxenieroj
------------------------------
La speciala lernolibro (Esperanto de la aboco gxis la supera grado, 124
pagxoj da lecionoj kaj 124 pagxoj da beletra kaj faka krestomatio, formato
A4 aux pli malgranda) ekzistas en komputile preparita manuskripta formo ne
nur en hungara, sed ankaux en Esperanta versioj (cxi lasta por plifaciligi
tradukon en aliajn naciajn lingvojn). La lecionoj - plejparte en tre vigla
konversacia formo - prezentas interesan bazan rakonton cxefe pri fakuloj-
gejunuloj kaj ties cxefoj plenumantaj en sia entrepreno planadon de granda
eksterlanda projekto, sed prezentigxas ankaux sciencaj prelegoj, fakaj
traktadoj, protokoloj, akompanataj kun fresxa humuro, flirtoj, amaj
konfliktoj, travivajxoj en pluraj kontinentoj, ecx du geedzigxoj.

Krom teoria kaj praktika ingxenierado trovigxas tekstoj pri matematiko,
geometrio, fiziko, kemio, medicino, agrikulturo, komputado, geologio.

La lernanto trovas - parte en la enkonduko, parte en la cxefa teksto, parte
en la traduktaskoj - ankaux multajn informojn pri la kreigxo, historio,
literaturo, faka aplikado, institucioj de Esperanto. La auxtoro ne forgesas
mencii ankaux la valoron de Esperanto kiel antauxstudon grave
plifaciligantan la lernadon de aliaj lingvoj. Post la variaj eventoj la
tuto finigxas per mirakla silvestra balo, kie ensalutas la jaro 2000.

* * *

La libro fakte estas la unua en la historio de Esperanto, kiu celas
specialan intelektularan publikon, precipe - kvankam ne ekskluzive -
naturscience kaj teknike interesitan. Kaj la auxtoro aplikas metodon
konvenan al homoj kiuj havas altan edukitecon, alkutimigxis al sistema,
intensa laboro por atingi ian signitan celon, kaj tion ili povas apliki
ankaux en lernado. Tiuj, kiuj instruas aux lernas la lingvon en teknikaj
universitatoj aux altlernejoj kaj volas havi kontakton kun la novaj
lernantoj aux entreprenus nacilingvan eldonon de la speciala lernolibro,
skribu e-posxte al la gvidanto de la kurso:

Prof. Dr. Otto Haszpra
haszprus@forigu.irisz.hu

***************************************************************************

Grezillon fermita...
====================

Grezillona Kastelo, la fama Esperanta kultura centro devis nuligi siajn
somerajn stagxojn, pro problemoj kun la franca administracio: laux tiu
administracio, la kastelo ne estas suficxe sekura.

Respondeculo de la Kultura Centro klarigis kio okazis:

Lastan jaron, komisiono pri sekureco vizitis la Kastelon, kaj deklaris, ke
gxi ne estis suficxe sekura. Ili ordonis plibonigi la instalajxojn, laux
sekureca vidpunkto: elektroinstalajxo, hejtigilo, protektoj kontraux fajro,
alarmoj, ktp... sed ili konsentis pri tio, ke nur elektra instalajxo devas
esti tuj plibonigita, kaj ke la aliaj aferoj povas esti farotaj poste.

Trankviligitaj per la decido de la komisiono, kaj kalkulante, ke ili povos
alfronti la elspezon, la respondeculoj de la kastelo entreprenis tuj la
laborojn, kaj elspezis 400.000 FRF (80.000 USD).

Fine de marto, dua komisiono vizitis la kastelon, kaj fine de majo liveris
raporton, laux kiu ne nur cxiuj laboroj devos esti TUJ farotaj, sed ankaux
ili ordonis NOVAJN: entute 1.000.000 FRF (200.000 USD). Lastan mardon, ili
ricevis de la sub-prefekto (franca distriktestro) malpermeson organizi
renkontojn en la kastelo dum julio, kaj ili ne scias, cxu la kastelo estos
malfermita dum auxgusto. Estas des pli bedauxrinde, ke grupo de instruistoj
de ILEI planis organizi tie renkonton.

La 7-an de julio okazos kunveno de la administra konsilantaro de la kultura
centro, por provi scii, de kie venas la atako: cxu ordinara teknokratajxo
aux cxu tio venas de malamiko de Esperanto: tute strange, la dua komisiono
estis lastmomente kunvenigita pertelefone (anstataux perletere). Kaj same
strange, tiu afero okazis nur unu monato antaux Montpellier...

laux JeanSeB en sce

* * *

La 5-an de julio 1998 la membroj de la administra komitato de la kultura
domo Gresillon kunvenis en la kastelo. La cxefa punkto kiun la komitatanoj
devis pritrakti, estis la lastminuta malpermeso trudita al la kastelaj
prizorgantoj, fare de la prisekureca prefekta komisiono, akcepti stagxanojn
en la kastelo. Antaux ol ke la prisekureca komisiono permesu denove uzi la
kulturan domon, estas altrudita la realigo de laboroj kies kostojn la
kastela kaso ne povas pagi.

Vere pereiga situacio, kion la gxenerala asembleo okazonta la 31-an de
oktobro kaj 01-an de novembro devos debati, kaj devos havi finan decidon.
Tiuj, kiuj interesigxas pri la estigxo de la kultura domo, gxia plua
ekzisto aux malapero estas petataj sendi siajn proponojn al:

Kultura domo, Kastelo Gresillon, FR-49150 Bauge, Francio.

Por ke la interesigxantoj konsciu pri la amplekso de la solvendaj
problemoj, jen la ideoj esprimitaj dum la komitata kunveno jxus okazinta.
La bezonata sumo atingas 1.000.000 FRF-ojn (minus 400.000 jam elspezitaj,
do mankas 600.000 FRF)

- Vendo de la bieno

- sercxado de monhava partnero kiu povus pagi lafarendajn laborojn kaj
  disponus pri la kastelo ekster la E-stagxperiodoj, t.e. 9 monatoj jare

-financaj solvoj

  1. Peti subvenciojn de diversaj instancoj: ministro pri kulturaj aferoj,
     euxropa komunumo, Unesko, sed sxajnas ke ni ne devas tro kalkuli kun
     ili

  2. Alvoko direkte al esperantistoj cele ke ili kontribuu per valoraj
     donacoj: t.e. 250 personoj kiuj sin devontigus pagi 10.000 FRF-ojn

  3. prunti cxe banko. La pruntita sumo estus garantiita per hipoteko, sed
     cxu la hipoteka valoro de la kastelo suficxos kaj plue la pagendaj
     interezoj estus nesuperebla problemo

Al tiu grava financa problemo aldonigxas mastrumada. Ge-Babin kiuj de
pluraj jardekoj sin dedicxas al la vivo de la kastelo deziras ke novaj
mastrumantoj sin anoncu.

Kultura domo Gresillon, ekde 1952 estas montrofenestro de la tutmonda
esperantistaro, cxu gxi sukcesos pluvivi?

laux Marc Noulin (m.noulin@forigu.hol.fr)
- el ret-info -

***************************************************************************

Akademia prezidanto: Mattos
===========================

Membroj de la Akademio de Esperanto elektis Geraldo Mattos kiel prezidanto
- per 27 vocxoj, kontraux 10 vocxoj por Perla Ari Martinelli.

Christer Kiselman kaj Michel Duc Goninaz estis elektitaj vicprezidantoj kaj
Renato Corsetti sekretario.

Franko Luin
el NUN

***************************************************************************

Sp(i)ritaj libroj
=================

Brazila Spiritisma Federacio jxus donacis mil librojn pri spiritismo en
Esperanto al AME - Asocio Mondo Spirita (C. P. 03597, Brasilia-DF.
BR-70084-970). La donaco celas disdonadon al ekster-braziliaj
esperantistoj, i.a. dum la UK en Montpellier. Inter la titoloj trovigxas:
La libro de la Spiritoj, La libro de la Mediumoj, Evangelio laux
Spiritismo, Cxielo kaj Infero, Pauxlo kaj Stefano, Kristana Agendo.

inf Luiz A. de O. Coelho

***************************************************************************

350 studentoj en Seulo!
=======================

Dum sia vojagxo tra Koreio Harald Schicke (eldonisto de E-lingvaj
sciencpopularaj libroj) vizitis Esperanto-kursojn en Dangu Universitato en
Chonan (loko de la IJK en 1994) kaj Seulo. En tiuj universitatoj la
Esperanto-kursoj estas oficialaj. La studentoj ricevas poentojn, same kiel
por aliaj fakoj. La intereso de la studentoj estas grandega, cxar ili
rimarkas multe pli rapidan progreson ol en aliaj lingvoj.

En Chonan funkcias du kursoj: unu kun pli ol 200 (!) studentoj, la alia kun
pli ol 100. En Seulo proksimume 50 sekvas la instruadon. Gvidas ilin -
pagate de la universitato - s-ro Lee, la estro de Kultura Esperanto-Centro,
KEC en Seulo. Ankaux en KEC mem okazas kursoj multe vizitataj. KEC havas
propran apartamenton, same kiel Korea Esperanto-Asocio, meze de Seulo.

inf. H. S.

***************************************************************************

Mallonge
========

- La 22-an de junio en Erlangen, Germanio okazis publika prelego de s-ino
Wilmya Zimmermann, euxroparlamentano kun la titolo: Cxu la Euxropa Unio
havas lingvopolitikon? - en kies posta diskuto aktive partoprenis pluraj
esperantistoj. - E. Kruse

- Cxe Literatura Foiro en 1997 aperis la videokasedo "Espere Despere"
(formato VHS, dauxro 63 minutoj) enhavanta tri unuaktajxojn. - inf:
ljubcho@forigu.bitex.com

- Inter 28-30 de majo Donghua E-Domo (dedhea@forigu.public.wh.hb.cn) organizis E-
ekspozicion en 200 m2 halo. La materialo servo sbazo por onta konstanta
montrejo.

***************************************************************************

Komuniko
========

En junio la magazino MONATO informis pri mia demisio kiel gxia literatura
redaktoro, sed gxi malvere prezentis la kialon de mia eksigxo.

Neniam kaj nenie mi "postulis, ke MONATO informu siajn legantojn pri la
vera nomo malantaux la pseuxdonimo Paula Marthi". Tia postulo estus tute
nerealeca. Mi postulis, ke MONATO informu siajn legantojn, ke la recenzinto
eraris, kaj Pauxla Marthi nepre NE estas P. Martinelli. Kiam la magazino
rifuzis fari tion, mi demisiis proteste. Miaj legantoj bonvolu tion
kompreni.

W. Auld,
Dollar, Skotlando

***************************************************************************

Korekto pri elkasxejigxo
========================

En la antauxa numero de Eventoj (1/julio-98) titolpagxe aperis la artikolo
"Elkasxejigxi", represita el Arko! marto-98.

Evidentigxis, ke la teksto origine aperis en la revuo Esperanto de UEA
(apr. 1995 (!), p. 70. kun la origina titolo: "Ni eliru el la kasxejoj"
verkita de Wouter F. Pilger.)

En la originalo la enkonduka alineo tekstis jene: "Euxropa Unio jxus
ekhavis du pliajn membrojn (Svedio kaj Finnlando), pro kio la oficialaj
lingvoj atingis la nombron 11 kaj la 'tradukdirektoj' do 110. Lige kun tio
reauxdigxas proponoj por malpliigi la kvanton de la lingvoj uzataj en EU."

Pardonpetojn pro la miso kaj al UEA kaj al W. Pilger!

la red.

***************************************************************************

UEA-INFORMOJ
////////////

Rekorda partopreno en la elektoj!
=================================

2328 individuaj membroj de UEA partoprenis la elektadon de la
komitatanoj B, kiuj en la supera organo de UEA reprezentas la individuan
membraron. Tio estas 33,64 % el la dissenditaj 6920 balotiloj. Temas pri
nova rekordo de partopren-aktiveco ekde 1980, kiam cxiuj individuaj membroj
unuafoje rajtis partopreni en la balotado. Antauxe vocxdonis nur la
delegitoj.

Al la grandega kresko de aktiveco parte kontribuis la granda nombro da
kandidatoj: 15 por 8 lokoj. Tio faris la elektadon pli interesa ol antaux
tri jaroj, kiam pri 8 lokoj konkursis 11 kandidatoj kaj vocxdonis 1388
membroj.

Tamen, en 1989 estis ecx 16 kandidatoj, same por 8 lokoj, sed vocxdonis
1709 membroj. Estas evidente, ke la vigla partopreno montras gxeneralan
aktivigxon de la membraro kaj interesigxon pri la aferoj de sia asocio. Unu
el la celoj de Kampanjo 2000, levi la organizan nivelon de la asocio,
plenumigxis do neatendite lauxvorte rilate la balot-aktivecon, kiu neniam
antauxe proksimigxis al la cxi-foja nivelo. Temas pri forta apogo de la
membraro al la vojo, kiun UEA iris en la lastaj tri jaroj kaj kiun gxi
sekve plu iru. Ne hazarde la cxampiono de la elektoj estis la gxisnuna
prezidanto de UEA, prof. Lee, kies verko tiu agadlinio estas.

El la 2328 balotiloj 2314 estis validaj. Nevalidaj estis 14 balotiloj, cxu
pro tio ke ili enhavis vocxojn por pli ol 8 kandidatoj, cxu pro tio ke ili
estis subskribitaj de la balotinto kaj sekve ne anonimaj kiel postulite.

La kandidatoj ricevis vocxojn jene:
-----------------------------------
LEE Chong-Yeong           1436
Atilio ORELLANA ROJAS     1384
Amri WANDEL               1384
Michela LIPARI            1357
Andrzej PETTYN            1357
YAMASAKI Seiko            1181
Katinjo FETES-TOSEGI      1133
Aleksander KORjxENKOV     1129
---
Augusto CASQUERO DE CRUZ  1074
Petro CHRDLE              1041
WU Guojiang               1039
Antonio LEONI DE LEON      867
Christian DARBELLAY        850
Alicja LEWANDERSKA-QUEDNAU 783
Potturu V. RANGANAYAKULU   757

Elektitaj kiel Komitatanoj B por la periodo 1998-2001 estas: LEE Chong-
Yeong (Korea Respubliko), Atilio ORELLANA ROJAS (Argentino), Amri WANDEL
(Israelo), Micxela LIPARI (Italio), Andrzej PETTYN (Pollando), YAMASAKI
Seiko (Japanio), Katinjo FETES-TOSEGI (Auxstrio) kaj Aleksander KORJxENKOV
(Ruslando).

Krom B-komitatanoj, la parlamento de UEA konsistas ankaux el la
reprezentantoj de aligxintaj landaj kaj fakaj asocioj (komitatanoj A).
Krome, la komitatanoj A kaj B rajtas alelekti al la Komitato aparte
spertajn kaj kompetentajn movadanojn kiel C-komitatanojn. Ilia nombro povas
esti maksimume unu kvarono de la sumo de komitatanoj A kaj B. Aligxintaj
asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi ne komitatanon A sed
observanton sen vocxdonrajto.

La nova Komitato de UEA kunsidos unuafoje la 1-an de auxgusto en
Montpeliero.

uea@forigu.inter.nl.net
el ret-info

***************************************************************************

JARLIBRO-1998
=============

En la unua parto (aperinta ankaux aparte kiel "Gvidlibro-98) aperas
informoj pri cxiuj organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, same kiel
pri plej diversaj landaj, fakaj, edukaj, kulturaj kaj aliaj Esperanto-
organizajxoj. Ili ampleksas ne nur organizajxojn, kiuj havas formalan
rilaton kun UEA aux TEJO. En la Jarlibro trovigxas ankaux la Esperanto-
rezolucioj de Unesko, informoj pri bibliotekoj, Esperantaj radioelsendoj
kaj pri la uzo de Esperanto en interreto.

La adresaro de la Delegita Reto okupas 304 pagxojn, kaj listigas 1981
personojn en 94 landoj (pasintjare: 1950 adresoj en 90 landoj). Estas 43
cxefdelegitoj, 1055 lokaj delegitoj, 138 vicdelegitoj, 76 junularaj kaj
1452 fakaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas cx. 750 diversajn fakojn.

Kun sia 7500 ekzemplera eldonkvanto la Jarlibro estas la plej grandkvanta
regula eldonajxo en Esperanto. Fine de la Jarlibro trovigxas rabatkupono de
la libroservo de UEA. Prezentante gxin la individuaj membroj de UEA rajtas
unufoje mendi kion kaj kiom ajn kun 10-procenta rabato.

- laux ret-info -

Rim: Indas scii, ke la rabatkupono estas utiligebla por acxeto de varoj cxe
     la Libroservo de UEA perposxte, aux persone en CO, sed ne uzeblas dum
     la UK-libroservo... - ndlr

***************************************************************************

Nova titolo en la serio "Oriento-Okcidento"
===========================================

La eldonserio "Oriento-Okcidento", auxspiciata de UEA, pliricxigxis per
nova titolo, "Antologio latina", kiu jxus aperis cxe la eldonejo Fonto en
Brazilio. Gxi konsistas el du volumoj, kiuj kune havas 576 pagxojn. La
unua, "Maturigxo", ampleksas la periodon de cx. 250 gxis 30 a.Kr., kaj la
dua, "Epoko de Auxgusto", gxis 14 p.Kr. Cxiuj verkoj estas elektitaj kaj
tradukitaj de Gerrit Berveling, kiu planas iam kompletigi la antologion per
tria volumo. La du volumoj kostas kune 75 NLG.

La serio "Oriento-Okcidento" estas la plej longedauxra el cxiuj kontribuoj
de UEA al projektoj de Unesko. Ekde 1961 aperis jam 31 numeritaj kaj 2 ne-
numeritaj verkoj en tiu serio, kiu celas kontribui al la Unesko-Programo
por Reciproka Studo kaj Aprezado de Kulturoj de Oriento kaj Okcidento.

Pri la akcepto de novaj titoloj en la serion decidas la estraro de UEA, sed
en la eldonado povas partopreni kiu ajn serioza eldonisto, kiu povas
plenumi la kvalitajn kaj teknikaj postulojn de la serio. Plejmulto (29) el
la gxisnunaj titoloj estis eldonitaj de iu alia ol UEA.

La nova verko estas la kvara antologio en la serio. En 1981 aperis la
2-voluma "Tutmonda sonoro", antologio de monda poezio en traduko kaj
redakto de K. Kalocsay, kaj en 1983 "Elpafu la sagon", kolekto el busxa
poezio de diversaj popoloj kompilita kaj tradukita de Tibor Sekelj. En 1988
aperis la poezia kaj proza "Auxstralia antologio", redaktita de Alan
Towsey.

Preskaux cxiuj titoloj de la serio estas dauxre acxeteblaj. Gxian
popularecon montras la fakto, ke pluraj el la libroj aperis en pli ol unu
eldono.

UEA

***************************************************************************

Oriento-Okcidento resume
========================

1. Rabindranath TAGORE: Malsata sxtono. El la bengala trad. L. Sinha. 1961.
2. MORI Oogai: Rakontoj de Oogai. El la japana trad. Mikami Teruo, Miyamoto
   Masao, Matuba Kikunobu, Nozima Yasutaro. 1962. Represo 1979.
3. Jean-Paul SARTRE: La nauxzo. El la franca trad. R. Bernard. 1963.
4. Kalevala. El la finna trad. J.E. Leppakoski. 1964. Dua eldono 1985.
5. Jose HERNANDEZ: Martin Fierro. El la hispana trad. E. Sonnenfeld. 1965.
6. William SxAKESPEARE: La tragedio de Regxo Lear. El la angla trad. K.
   Kalocsay. 1966.
7. IHARA Saikaku: Kvin virinoj de amoro. El la japana tr. Miyamoto Masao.
   1966. Dua eldono 1989.
8. Cxarles BAUDELAIRE: La spleno de Parizo. El la franca trad. P. Lobut.
   1967.
9. TANIZAKI Zyun'itiro: El la vivo de Syunkin. El la japana trad. Miyamoto
   Masao kaj Isiguro Teruxiko. 1968.
10. La Nobla Korano. El la araba trad. Italo Cxiussi. 1969. Dua eldono,
    1970. Fotorepreso de la dua eldono, 1977.
11. KAWABATA Yasunari: Negxa lando. El la japana trad. Konisi Gaku. 1971.
    Dua reviziita eldono 1992.
12. Italo CxIUSSI: Je la flanko de la profeto. (Originale en Esperanto).
    1978.
13. Henrik IBSEN: Brand. El la norvega trad. E.A. Haugen. 1978.
14. Luiz VAZ DE CAMOES: La luzidoj. El la portugala trad. L.H. Knoedt.
    1980.
15. Ivan A. KRILOV: Elektitaj fabloj. El la rusa trad. S.G. Rublov. 1979.
16. William SHAKESPEARE: Sonetoj. El la angla tradukis W. Auld. 1981.
17. Tutmonda sonoro. El diversaj lingvoj trad. K. Kalocsay. 1981.
18. Elpafu la sagon. El diversaj lingvoj trad. T. Sekelj. 1983.
19. J.W. von GOETHE: La suferoj de la juna Werther. El la germana trad. R.
    Haupenthal. 1984.
20. INOUE Yasusxi: Loulan kaj Fremdregionano. El la japana tr. Miyamoto M.
    1984.
21. CHUN-CHAN Yeh: Montara vilagxo. El la angla trad. W. Auld. 1984.
22. Adam MICKIEWICZ: Sinjoro Tadeo. El la pola trad. Antoni Grabowski.
    1986.
23. Federico GARCIA LORCA: Sanga nupto kaj La domo de Bernarda Alba. El la
    hispana trad. M. Fernandez. 1987.
24. ERASMO de Roterdamo: Lauxdo de l'stulteco. El la latina tradukis Gerit
    Berveling. 1988.
25. Auxstralia antologio. Red. A. Towsey. El la angla div. tradukintoj.
    1988.
26. Mihail Afanasjevicx BULGAKOV: La Majstro kajMargarita. El la rusa
    tradukis S. B. Pokrovskij. 1991.
27. Gabriel Garcia MARQUEZ: Cent jaroj da soleco. El la hispana trad. F. de
    Diego. 1992.
28. Fjodor DOSTOJEVSKI: Krimo kaj puno. El la rusa trad. A. Parfentjev.
    1993.
29. Upendronath GANGOPADHAE: Klera edzino. El la bengala trad. Probal
    Dasgupto. 1994.
30. Antologio Latina. Du volumoj. El la latina trad. Gerrit Berveling.
    1998.
31. Franz KAFKA: La metamorfozo. El la germana trad. Mauro Nervi. 1996.

Sen numero:

- Dante ALIGxIERI: La Dia Komedio. El la itala trad. G. Peterlongo. 1963.
  Dua eldono, 1979.
- Harry MARTINSON: Aniaro. El la sveda trad. W. Auld kaj B. Nilsson. 1979.

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Korektoj pri BET
================

En la dua junia (1998) numero de Eventoj mi legis la liston de la
surscenigitaj teatrajxoj de Bulgara Esperanto-Teatro, BET okaze de gxia
40-jarigxo. Necesas gxustigi la jenon:

1. En 1996 BET surscenigis ankaux la teatrajxon "La Sigelo" de Istvan
Nemere (prezentitan kadre de la 15-a Internacia E-Forumo en Eger).

2. Ne BET, sed la Teatra Fako de LF-koop (en kiu membras profesiaj aktoroj
el Bulgario kaj Polio) en 1997 realigis "Espere Despere" (konsistantan el
la tri unuaktajxoj: Budapesxta ekzameno, Lingva Evoluo kaj La vorta klaso),
kiu en decembro 1997 aperis ankaux sur videokasedo eldonita de LF-koop.

Ljubomir Trifoncxovski
ljubcho@forigu.bitex.com

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Virina novelkonkurso
====================

Diversnaciaj institucioj anoncis la eblon konkursi por virinoj (nur el la
regiono de la Mediteraneo) en la temo: "Destinoj de virino".

La lingvo povas esti iu ajn. Estu la novelo 5-10 pagxa, verkita de unu
virino aux grupo de virinoj, nenie ankoraux publikigita, kaj estu sendota
en 3 ekzempleroj gxis la 30-a de novembro 1998, al: Forum Femmes
Mediterranee, 24 rue Montgrand, FR-13006 Marseille, Francio.

Renee Triolle
estrarano de UEA

***************************************************************************

Modela parolo
=============

ILEI-Komisiono pri lernejaj konkursoj organizis la 6-an Internacian
Konkurson pri modela Esperanta parolo honore al "Ivo Lapenna" cxijare por
lernejanoj, 11-15 jaragxaj. La celo de la konkurso estas: turni atenton al
bela, modela, por cxiu klara kaj komprenebla parolo.

Por la cxi-jara konkurso siajn konkursajxojn (sonregistrajxojn) sendis
junaj e-istoj el Auxstralio, Britio, Hungario kaj Kroatio. La 1-an lokon
okupis Petra Smideliusz el Hungario, la 2-an Melissa Tellier el Britio, kaj
la 3-an Martina Sxkrapec el Kroatio.

Dum la venonta lernojaro ILEI organizos konkurson por E-lernantoj en la
agxo de 15-18 j. Pliajn informojn instruistoj petu cxe:

Prof. Ivan Bekavac-Basicx
Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio

***************************************************************************

RADIO
/////

UK cxiutage el Varsovio
=======================

La Esperanto-Redakcio de Pola Radio ankaux cxi-jare regule informos la
auxskultantojn pri la eventoj de la UK.

Euxropanoj povas gxui la 10-15-20 minutajn sonraportojn en la kutimaj
frekvencoj. Ne nur la alikontinentanoj, sed cxiuj povas gxui la 4-minutajn
interretajn elsendojn per Real-Audio, ene de kiu estas dedicxita cxiutage 2
minutoj por la okazintajxoj de Montpellier.

La kongresa raportisto cxi jare estas Barbara Pietrzak.

pettyn@forigu.radio.com.pl

***************************************************************************

Novaj cxinaj muzikoj
====================

De la 1-a de julio Cxina Radio Internacia reguligis la tutan programon.
Samtempe al tio la stacio uzas novajn komencan kaj finan signalojn kaj
temajn muzikojn de diversaj rubrikoj.

La nova komenca signalo estas melodio de la cxina Nacia Himno, la nova fina
signalo estas melodio de la cxina popolkanto Jasmeno. La temajn muzikojn de
diversaj rubrikoj oni povos malkovri dum auxskultado de koncernaj rubrikoj.

Por raporti pri auxdebleco aux komenti la programojn skribu al:

Cxina Radio Internacia - Esperanto
16A Shijingshan Str, CN-100040 Beijing
rete: cri@forigu.gjdt.cri.cngb.com

***************************************************************************

INTERESE
////////

Surdlingvo
==========

Aro de surdaj junuloj en Nikaragvo kreis novan lingvon sen helpo de
spertuloj. Ili kreis sian propran metodon komuniki.

Judy Kegl - lingvistino el usona universitato - iris al Nikaragvo por helpi
pri eduko de surdaj infanoj. Sxi trovis, ke ne temas pri iu formala
fingrolingvo.

Noam Chomsky subtenas la ideon, ke homoj naskigxas kun kapablo formi
lingvon. Laux li, la cerbo sxajne uzas ian programon por konstrui la
propran lingvon. Ni - kiel junuloj - lernas nian lingvon rapide, tiu
programo devas esti rezulto de kunnaskitaj universalaj reguloj.

F-ino Kegl vidis cxe la junuloj de Nikaragvo eblecon pruvi la pretendojn de
Chomsky kaj decidis studi la progreson de la infanoj. Estis du grupoj, kaj
la dua jam havis sian lingvon kaj uzis gxin sukcese. La lingvo, kreita de
junuloj, estis pli kohera kaj pli kompleksa. Tiu pruvis la teorion de
"lingvo kiel instinkto" - post frua komenco, la infanoj uzis bone la
eblecon konstrui lingvon.

Do, sendube la plej bona tempo instrui Esperanton al personoj estas kiam
ili estas junaj?

laux Sydney Morning Herald
el Telopeo, marto 1997

***************************************************************************

Konsilo al prelegantoj
======================

- Kiom longa devas esti prelego pri Esperanto?

- Kiel virina vesto: tiel mallonga, ke gxi restu deca, kaj tiel longa, ke
  gxi ankoraux restu interesa.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!
------------------------------------

"Esperanto-Misio", de multaj jaroj okupigxanta pri popularigado de la
Biblio kaj kristanaj temoj, sxangxis sian retposxtan adreson. Jen la
aktuala: hejme_kl@forigu.netpol.pl (Kazimierz Leja)

* * *

Universitataj kluboj! En la For-Orienta Sxtata Teknika Universitato
funkcias la E-klubo "Pacifiko", en kiu membras kaj studentoj kaj
instruistoj de diversaj fakultatoj. La Klubo sercxas kunlaborajn kaj
spertintersxangxajn kontaktojn al multaj aliaj universitate funkciantaj E-
grupoj kaj kluboj. Leteroj estas atendataj cxe For-Orienta Sxtata Teknika
Universitato, FOSxTU, ul. Pusxkinskaja 10, RU-690600 Vladivostok, RUSIO.
Rete: esper@forigu.pub.marine.su

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

- Mi lernas en la 11-a klaso de mezlernejo, kaj volas korespondi Esperante
kun diversnacianoj. Jolita Liulyte, Kreves 107-24, LT-3041 Kaunas, Litovio.

- Jssara Maria da Luz T. Santos Rua Tupi, 383/142 BR-01233-001 Sao Paulo-SP
Brazilio.

- 30 jarulo deziras korespondi pri cxiu temo el cxiu lando kun sinjorino
inter 18-35j. SaXXd Uwihanganye Nig, 2. Brassel Street, N-ro 8 Corporation
Building, 6001 North End (P.E), Sudafriko.

- Pensiulino korespondus pri diversaj temoj. Aldona Ziziene, Vytavto
Didziojo 7-35, LT-4430 Jurbarkas, Litovio.

- Ukrainia Esperanto Asocio lancxis tutlandan korespondan servon (UKS).
Ukrainia Koresponda Servo, UA-252065, Kiev-65, p/k 562, reto:
lnp@forigu.un.kiev.ua

- 18 jara studentino, kiu interesigxas pri muziko, turismo, danco kaj
sporto korespondus kun vi. Kristina Kazenaite, Jotvingiu 1-5, LT-3040
Kaunas, Litovio.

- Mi estas 56 jara restoraciisto, kaj mi havas du bakalauxrecojn plus
licencion. Mia hobio estas - cxefe - vojagxi, sed mi ege sxatas legi. Mi
interesigxas pri multaj aferoj, kiel astronomio, fotografio, filatelo ktp.
Mi vizitis pli ol cent landojn. Mi logxas sur la insulo de Reunio
(apartenanta al Francio) en la Hindoceano apud Madagaskaro. Mi amas
babiladi kun geamikoj kaj multe skribi. Mi deziras korespondi tutmonde kaj
senpacience mi atendas vian respondon kaj liston de la korespondendoj. S-ro
Hubert Fillaudeau, 5 Rue des Champacs, Riviere du Mat les Hauts, FR-97412
Bras Panon, (ile de la Reunion), Francio.

***************************************************************************
***************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

Ni invitas sxatantojn de bona vino al cxi-jara, jubilea

10-a Vina Seminario
===================

okazonta inter 01-04. de oktobro 1998 en Lechovice, Cxehio

Cxu vi scias kiel oni produktas la vinojn? Cxu vi scias, kiatipaj vinoj
ekzistas? Cxu vi volas lerni kaj en praktiko ekzerci la teknikon de
vingustumado?

Se vi volonte pasigas longan semajnfinon pri tiu temo, se vi sxatas amuzi,
viziti vinproduktejon kaj vinkelon, se vi sxatas popol-festojn - venu al la
jubilea, 10-a Vina Seminario! Cxi-foje ni elektis por gxi aparte allogan
stilan medion, kiu supozeble varmigos vian koron.

Gvidite de la sagxa sentenco "Alkoholulo kaj abstinulo faras principe la
saman eraron: la unua ne scias kiom vino malutilas, la dua kiom gxi utilas"
ni preparis por vi programon, dum kiu vi sendube ne enuos!

Kio entute atendas vin?

- mallongaj prelegoj kun praktikaj gustumekzercoj:
   - pri distingado de vinvarioj,
   - pri societaj reguloj de gxusta vinkonsumado
   - pri sxauxmvinoj
   - pri tokajvinoj
   - pri la arto drinki kaj ne (tro) ebriigxi
- eta spektaklo pri preparado de miksitaj drinkajxoj
- faka ekskurso al vinbergxardeno kaj vinproduktejo
- vizito al la historia urbo Znojmo
- busekskurso al la vinekspozicio en la kastelo Mikulov
- teama vinkonkurso pri valoraj botelaj premioj
- komuna lernado de popolkantoj kaj popoldancoj
- amuzvespero en privata vinkelo kun folklora cimbala ensemblo

                          Cxio cxi sub la devizo:
               Oni drinku ne por fali, sed por suprenlevigxi!

Vina seminario estas dekomence lokigita al Suda Moravio, orienta parto de
Cxeha Respubliko, regiono ricxa precipe je

- cxarma naturo
- rara arkitekturo
- temperamenta folkloro
- amikecaj homoj
- kaj - grave - je bongusta vino!

La arangxo cxi-foje okazos en la vilagxo LECHOVICE, situanta 12 km-jn
oriente de la distrikta urbo Znojmo, nur cx. 100 km-jn nordokcidente de
Vieno.

Okazloko
--------
Logxigo estas certigita en nove rekonstruita stila cxevalbieno, bele kaj
komforte ekipita.

Gxi disponas pri vastaj dulitaj cxambroj kun propra dusxejo/WC. Maten- kaj
vespermangxoj estos servataj endome en vilagxstila vinejo, tagmangxoj en
restoracioj dum la ekskursoj. Prelegoj okazos en aparta salono de la
seminariejo. La vinkelo por sabata vespera programo trovigxos en proksima
cxirkauxajxo.

En la libera tempo interesigxantoj povas refresxigxi kaj plezurigxi per
cxevalrajdado.

Partoprenkotizoj
----------------

                             gxis 30 jaroj    super 30 jaroj
---------------------------------------------------------
B-landoj (antauxe orientaj)      180 DEM        210 DEM

A-landoj (antauxe okcidentaj)     90 DEM        105 DEM

La prezo inkluzivas 3 tranoktojn en dulita cxambro (kun propra dusxejo/WC),
trifojan mangxadon, kompletan programon inkluzive ekskursojn,
vingustumadon, manlibron pri vino, premiojn - kaj omagxe al cxi jara
jubileo - vian kompletan "kiom vi eltrinkos" vinkonsumadon!

Gxi NE inkluzivas asekuron kaj cxevalrajdadon!

Pagokondicxoj
-------------

La koncernan sumon bv. gxiri al UEA al subkonto jkce-n kun indiko "VS-98".
Bonvolu alporti kvitancon pri la pago! Pago surloke eblas kun 5 %-a
kromsxargxo.

Aktivaj kontribuantoj al la vinprogramo estos bonvenaj kaj lauxeble
premiitaj! Viajn proponojn bonvolu direkti al la programestrino:

                   Pavla Dvorakova, Ostravska 637, CZ-19900 Praha 9, Cxehio
                                                  tel./fakso +420-2-6282952

La aligxilon bonvolu sendi gxis fino de auxgusto al:

                          Jana BURIANOVA, Renneska 35 CZ-63900 BRNO, Cxehio
                                                       tel. +420-5-43243774

La logxkapacito estas 45 lokoj, do proprainterese anoncigxu lauxeble
baldaux!

Cxiuj gxustatempaj aligxintoj ricevos konfirmilon kun precizigaj informoj
kaj indikoj pri la trafikkonekto inter Znojmo (resp. Brno) kaj Lehovice.

KAJ NE FORGESU:- Gxuste via personeco kaj bonhumuro estas bezonataj por
kunkrei neripeteblan etoson!

- Ne hezitu kunvenigi viajn geamikojn por farti ankoraux pli agrable!
- Ni pretas fari cxion por via kontento kaj ni kuragxas kredi, ke ni ne
  malsukcesos!

Jam nun kore gxojatendas vin

Jana kaj Pavla
               Laszlo Szilvasi
                               estraranoj de CxEA k.a.

***************************************************************************

ALIGxILO al la 10-a Vina Seminario
==================================

Familia nomo:
Antauxnomo:
Ino / malino
Naskigxdato:
Preciza adreso:

Retposxta adreso:
Numero de pasporto (identigilo):
Mi venos cx. la .....-a horo per auxtobuso / auxtomobilo
Vegetarano: jes / ne

Pago de la kotizo
- mi gxiris la sumon de  ..... NLG al la UEA-konto JKCE-N en la dato:
- Mi pagos surloke kun 5 %-a kromsxargxo
 (forstreku la nevalidan)

Mi deziras logxi kun: 
Demandoj, rimarkoj, kromaj deziroj:
Dato:
Subskribo:

***************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 153, 2/julio-98
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Jozsef Dudas
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la
UEA-kodo ells-s.
***************************************************************************
***************************************************************************