Eventoj, n-ro 162, 2/februaro 1999. Retposxta versio
****************************************************

Enhavo
------

TITOLPAGxE:     - Ni cxiu reformu Esperanton! - en la fino cxiu povos
                  paroli sian propran Esperanton...

FAKA APLIKADO:  - Enhavo de Scienca Revuo vol. 49
                - Bulgara ortodoksa koruso sercxas kontaktojn

INTERRETE:      - Ampleksa vortaro en la reto
                - Gratulkartoj sur la reto
                - Estu fresxa - komputila ludo

ARANGxOJ:       - MIRo - pri miskompreno
                - Kongreso kaj vojagxo en Kubo
                - Scienca seminario en Karlovo, Bulgario
                - Montgrimpadoj en 1999 - turismaj E-programoj en Cxinio
                - AIS-sesioj en Bydgoszcz
                - Pilgrimado 3+15
                - Kvizoj, gajno - FRESxO!

LINGVO:         - Sxtormo cxirkaux la euxropa lingva problemo

MOVADO:         - Deviga E-kanto en Internacia Korusa Festivalo
                - Esperanto-Kafejo en Montrealo
                - Sxpare uzi la esperantian energion
                  Kiel "produkti" esperantistaron pli racie kaj efektive
                - E-klubo en rifugxejo - eks-zairiaj esperantistoj
                - Kebekia E-Junulara Organizo - revivigita
                - E-angulo en Olsztyn-a regiona gazeto
                - Deklaracio de IKEL
                - Librostoko de cxeha E-asocio - donacita al la lokaj kluboj
                - Esperanto: pli ol nur lingvo - en "Die Presse"
                - Nova cxinlingva varbilo por Esperanto

INSTRUADO, ILEI: - E-kursoj en la Valencia Universitato
RADIOJ:          - Auxstria Jxurnalo
REAGOJ:          - Malmembrigo pro Ido
KONKURSOJ:       - Literatura konkurso pri poezio kaj humurajxoj el Razgrad
LIBROJ:          - Pri la popola medicino Esperante
INTERESE:        - Manifesto de AKE - Kiel malesperantigxi...

Mallonge, anoncetoj, korespondado ktp.

***************************************************************************
***************************************************************************


Eventoj, n-ro 162, 2/februaro, retposxta versio
***********************************************

TITOLPAGxE
//////////

Ni cxiu reformu Esperanton!
===========================

Cxiu bona esperantisto povus plibonigi Esperanton. Eble vi ne sxatas la
ortografion kaj volas aboli la cxapelitajn literojn (cxar la sxangxo estus
pli logika). Mi ne sxatas la akuzativon kaj deziras anstatauxigi la
akuzativan kazon per prepozicio. Alia homo ne sxatas la "mal"-vortojn kaj
ankaux deziras pligrandigi la nombrojn de prepozicioj. Plua homo deziras
aboli la akordon inter adjektivoj kaj substantivoj.

Bone - ni cxiuj faru niajn plibonigajxojn, kaj kompreneble poste ni devas
instrui nian plibonigitan Esperanton al niaj studantoj.

Kial ne? - Ni estas liberaj homoj kaj havas niajn rajtojn. Tamen, viaj
studantoj ankaux havas rajton, inklude la rajton fari laux via ekzemplo.
Do, ne cxagrenigxu, kiam unu el viaj studantoj decidas sxangxi la pluralan
substantivan finajxon de "-oj" gxis "-i" kaj la infinitivan finajxon de
"-i" gxis "-ar" (cxar la sxangxoj estus pli logikaj). Eble aliaj el
viaj studantoj (sendube virino) deziros renversigi la seksismon en
Esperanto tiel ke viaj gepatroj farigxas gematroj kun matro kaj matricxo,
geknaboj farigxas gepueloj kun puelo kaj puelicxo, ktp.

Sendube, viaj studantoj ankaux instruos la pliplibonigitan Esperanton al
siaj discxiploj, kiuj plue faros utilajn sxangxojn (cxar ili estus pli
logikaj). Tute ne gravos, ke iom post iom la diversaj dialektoj farigxos
reciproke nekompreneblaj, cxar en la fino cxiu homo en la tuta mondo povos
paroli sian propran kaj tute perfektan "Esperanton".

- Stecxjo
el Inter Ni, n-ro 136

***************************************************************************

Deviga kanto en Esperanto!
==========================

Inter 10-13 de novembro okazis unu el la cxefaj eventoj en la malta kultura
kalendaro: la 10-a Internacia Korusa Festivalo. La festivalon partoprenis
korusoj el 11 landoj: Rusio, Anglio, Kroatio, Litovio, Polio, Kimrio,
Germanio, Francio, Israelo, Japanio kaj Malto.

Por celebri la datrevenon, la Organiza Komitato (Sekcio de la Malta Turisma
Organizajxo) decidis elekti la Esperantan kanton "Penso Printempa" kiel la
devigan, kiun cxiu partoprenanta koruso devas kanti. Fakte, "Penso
Printempa" estas la nomo de la unua poemo en Esperanto en Malto; verkis
gxin Dun Karm Psaila, la malta nacia poeto, en 1901. Carmelo Pace, eminenta
malta muzikkomponisto muzikigis la poemon por 4-vocxa koruso en 1966.

La Organiza Komitato petis helpon de la Malta Esperanto-Societo. D-ro
Carmel Mallia, la prezidanto, tradukis la poemon anglen kaj malten, kaj mi
mem registris magnetofonen la legadon de "Penso Printempa" por ke la
partoprenantoj bone prononcu la vortojn.

Laux la Organiza Komitato, estas la unua fojo ke oni elektis kanton
verkitan en Esperanto por similaj festivaloj en Euxropo. Sendube la elekto
de la deviga kanto multe helpis nin esperantistojn, cxar kiam oni reklamis
la Festivalon en la televid- kaj radio-stacioj, aux raportis pri gxi en la
gazetaro, oni cxiam menciis Esperanton. Cxar muziko, kiel Esperanto, estas
internacia. Ambaux ili ne konas landlimojn. Muziko kaj Esperanto estas iloj
de frateco kaj kompreno.

Cetere la konkurson gajnis: "New Israel Vocal Ensemble".

John Vella Bondin
sekretario de Malta E-Societo
johnvb@forigu.global.net.mt

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Scienca revuo
=============

Enhavo de Scienca Revuo, vol. 49 (1998) n-ro 176

- La krabo kiu vivas en arboj
- The crab that lives in trees
- Maloftaj plantoj en Arizono, Usono
- Pasxtejoj en sekaj regionoj
- Nova jxurnalo por alternativmedicino
- Elektronikaj radioj desegnas miniaturan transistoron
- Marprofunda spermoinjekto
- Subbrulanta torfoplialtigas la atmosferan temperaturon
- Malnova parenceco pridubata
- Infarktrisko pro pasivfumado konfirmita
- Renomalsanuloj ne povas flari siajn mangxajxojn
- Rekta konformo de prionoj?
- Detrua sekvo de malsato
- Vitamino E ne protektas kontraux dua korinfarkto
- Genetike sxangxitaj plantoj kontraux diabeto
- Maldormiga efiko post kafumado?
- Malfrua gloro por la Esxerihxa bakterio Escherichia coli
- Vesperta seksumado
- Lauxreato 1997 pri la premio "Fantazia Scienco"
- Recenzoj pri La Mago de R. Sxulco kaj Euxropa ideologio de Z. Tisxljar

La revuo estas abonebla cxe la sekretario de Internacia Scienca Asocio
Esperantista, ISAE: Rudi Hauger, Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio.
Jarkotizo: 30 CHF al UEA-konto: isae-z (inkluzivanta ankaux la membrecon en
ISAE).

***************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

Ortodoksa pregxeja bulgara koruso kun esperantlingvaj programeroj deziras
fari vizit-turneon en Hungarion kun 25 gepartoprenantoj. Ili volus
kontaktii kun personoj a organizoj, kiuj povus helpi al ili arani
koncerton.

Kontaktadreso:
Hristo Dimitrov,
str. Stracin 16, BG-7300 Kubrat, Bulgario.

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Ampleksa vortaro en la reto
===========================

Cxe la pagxo http://www.dictionaries.travlang.com oni trovas
tradukprogramon por 17 lingvoj. Unu el ili estas Esperanto. Oni povas
traduki el Esperanto al ok diversaj lingvoj kaj inverse. Plej ampleksa
estas la vorttrezoro por la nederlanda (54.000 vortoj), sekvas la angla,
franca, germana kaj portugala (po cxirkaux 15.000 vortoj) kaj la hispana,
itala kaj norvega (po 2.000 - 6.000 vortoj).

Uzi la programon estas ege facile: Oni elektas lingvoparon (ekzemple
germana-Esperanto) kaj entajpas vorton en la unua elektita lingvo. Tuj oni
ricevas respondojn. Kiam oni entajpas ekzemple la germanan vorton "machen",
tuj venas la traduko "machen - 1. fari 2. igi" inter listo da kunmetajxoj
kaj parolturnoj kiel ekzemple "frei machen - liberigi", "Fortschritte
machen - progresi" kaj "den Hof machen - amindumi". Ecx eblas traduki
kelkajn vortojn, kiuj mankas en la granda vortaro germana-Esperanto de
Krause, kiel ekzemple "Mehrwertsteuer - valoraldona imposto".

Same kiel cxe Krause, mankas fremdvortoj ofte uzataj en la germana lingvo,
kiel ekzemple "Party", "Slum" aux "AIDS". Ecx la vorto "Computer" ne
enestas. Tamen cxe la Travlang-tradukprogramo tiu cxi manko ne estas
problemo: Oni povas simple salti al la vortaro angla-Esperanto. Foje helpas
ankaux la ege ampleksa vortaro Esperanto-nederlanda. La ne-PIVa vorto
"gejo" trovigxas tie kun la traduko "flikker, homo, homofiel", kaj la lasta
vorto povas memorigi germanon pri "homophil" (= "geja"). Simile, se germano
ne komprenas la fusxan tradukon "melongeno - Eierpflanze", oni trovas en la
nederlanda vortaro la nuntempan germanan ekvivalenton "Aubergine", nur
skribitan per minusklo.

Oni povas tamen bedauxri, ke la tradukprogramo ne cxiam helpas distingi
diversajn sencojn de unu vorto. Cxe la germana vorto "Kiefer" ni trovas
simple "1. makzelo 2. pino", dum distingo laux la gramatika genro ("Kiefer
m - makzelo", "Kiefer f - pino") jam suficxus por eviti cxiajn
miskomprenojn. Oni jen kaj jen trovas ankoraux aliajn malperfektajxojn.

Mirigis min ekzemple, ke entajpante la vorton "amo" la programo proponas
nur traduki "pijxamo", "cxamo" kaj "sxamo", dum aliflanke multegaj malofte
uzataj vortoj kiel "abrotano", "alveolo", "anobio" aux "atrabila" - kiujn
mi gxis nun ne konis - enestas.

Sed, malgraux cxia kritiko, ni povas esti ege kontentaj pri tio, ke ni
esperantistoj nun disponas pri tia tradukprogramo - des pli, cxar gxi
uzeblas tute senpage. Koran dankon do al la auxtoro de la esperanta
vortaro, la nederlandano Gerard van Wilgen, kaj la usonaj iniciatintoj de
"Travlang".

Ulrich Matthias, Germanio
rete: Ulrich.Matthias@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Gratulkartoj
============

Estas cxarma kutimo okaze de diversaj festoj (naskigxtagoj ktp) sendi
gratulkartojn al konato pere de interreto (ofte estas aldoneblaj ankaux
akompanaj sonoj). Ekzistas pluraj senpagaj serviloj por tiu celo. Cxe la
pagxo http://www.webmaniadesigns.com oni povas trovi cxiuspecajn kartojn,
ilia specifajxo estas, ke cxe la kartotitoloj inter amaso de aliaj estas
listigitaj ankaux la E-lingvaj esprimoj.

Roberto Resende
roberto@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Estu fresxa!
============

Se vi sxatas ludi kaj samtempe kontroli vian Esperanto-scion, provu la
novan komputilan E-ludon "FRESxO", elsxutebla de la retpagxo:
http://www.art.olsztyn.pl/fresxo    Cxe la sama adreso vi trovas ne nur
informojn pri la samnoma renkontigxo FRESxO (Frusomera Renkontigxo Sxokanta
Obstinulojn), sed vi povas trovi ankaux Esperantan ekranestingilon...

Marian Zdankowski
mazda47@forigu.polbox.com

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Cxi-foje miskompreno
====================

Kroata Esperantista Junulara Asocio (KEJA) ankaux en 1999 organizos sian
arangxon nomatan MIRo. La signifo de la mallongigo cxi-jare estas
Miskomprena Internacia Renkontigxo. Se vi pensadis pri miskomprenoj inter
gepatroj kaj infanoj, pri lingvaj kaj kulturaj miskomprenoj aux simple pri
miskompreno inter vi kaj via amik(in)o, venu al 6-a MIRo kaj provu trovi
solvojn por viaj problemoj dum interesaj prelegoj, laborgrupoj kaj ludoj!!

La arangxo okazos inter 26-31 de marto en la marborda urbo Zadar.

Por informoj kaj aligxoj turnu vin al:

Damir Malkocx, KEJA
Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio
rete: vlado@forigu.espraranto.nu

***************************************************************************

Kongreso kaj vojagxo en Kubo
============================

Okaze de la 3-a kongreso de la Kuba Esperanto Asocio (11-13. de marto
1999) okazos arangxo, nomita "Vizitu la landon".

Temas principe pri du semajna turismado inter 08-21. de marto. Eventuala
tria semajno estas fakultativa.

La loka veturado cxiam estos en luksa auxtobuso aux taksio, krom la enlanda
flugo el Havano al Santiago de Kubo, kaj okazos grupe. La diversaj
ekskursoj estos cxiam akompanataj de loka esperantisto. Por pli da informoj
kaj aligxo turnu vin al:

KEATUR
pk. 5120, CU-10500 La Habana
kubesp@forigu.ip.etecsa.cu

***************************************************************************

Scienca seminario
=================

Inter 22-25 de aprilo 1999 "Esperinform Karlovo" organizos la 13-an
tradician E-seminarion pri scienco kaj tekniko. La temoj de la seminario
estos ekologio, interlingvistiko, patenta agado kaj bibliografio.
Kontaktadreso:

Bojxidar Leonov, Esperinmform
pk 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario

***************************************************************************

Montgrimpadoj en 1999
=====================

En 1999 nia asocio (Xi'an-a Esperanto-Asocio) havos tri cxefajn Esperantajn
arangxojn:

1. E-grimpado al Hua-monto (inter 01-03. majo 1999), kie estas tre fama
   turisma loko de Cxinio (oriente de Xi'an je 120 kilometroj)
2. E-grimpado al Taibai-monto (01-03 auxgusto 1999), kie estas mortinta
   vulkano kun fama varmofonto kaj somerumejo. (110 kilometrojn okcidente
   de Xi'an)

3. 1-a Internacia Konferenco pri Agrikulturo kaj Medio en Xi'an (05-09
   novembro 1999), organizota kune kun Internacia Agrikultura Esperanto-
   Asocio.

Ni bonvenigas esperantistojn partopreni niajn arangxojn.

Vicio, Jian-Gong-Lu 3, Xi'an CN-710043, Cxinio.
rete: vicio@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

AIS sesioj en Bydgoszcz
=======================

Post dufoja (en 1997 kaj 1998) okazigo de Bakalauxrigaj Universitataj
Sesioj de AIS en Bydgoszcz, Polio, cxi-foje inter 1-9 de majo estas
invititaj cxiuj interesigxantoj al regula, plenprograma sesio kun multaj
interesaj kursoj en la Internacia Lingvo pri diversaj fakoj, kun
finekzamenoj por novaj gebakalauxroj kaj gemagistroj de AIS kaj ebleco - se
estus dezirantoj - doktorigxi kaj ecx habilitigxi.
Por pluraj informoj turnu vin al:

Monda Turismo
str. M. Sklodowskiej-Curie 10.
PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.

***************************************************************************

Pilgrimado: 3+15
================

Somere de 1998 la esperantista paro Hedwig kaj Rudolf Fischer el Germanio
pilgrimis kun grupo de 15 katolikoj cx. 350 km-ojn tra Hispanio al Santiago
de Compostela. Esperantisto el Hispanio, Augusto Casquero aligxis al la
grupo kaj gvidis ilin dum tuta semajno. La neesperantistaj germanaj
pilgrimantoj spertis cxiutage, kiom bone la tri esperantistoj
interkomprenigxas kaj harmonias, dum la cetera kontakto al la enlandanoj
sen scio de la hispana estis ege komplika.

Pro la kun-fota artikolo en la loka gazeto la pilgrimantoj estis rekonataj
kaj alparolataj de lokuloj. (Raporto troveblas cxe http://medweb.uni-
muenster.de/fxischru/jakob-o.html)

Interesigxantoj pri la planita pilgrimado laux la t.n. Jakoba Vojo en 2000
kontaktu:

Rudolf Fischer
G. Adolf str. 2/A, DE-48356 Nordwalde, Germanio
rete: fischru@forigu.uni-muenster.de

***************************************************************************

Kvizemuloj atentu!
==================

Cxi-jara FRESxO'99 okazos - kiel kutime - komence de la somero t. e. de la
30-a de junio gxis la 4-a de julio... Kiel kutime, la centra parto de la
olsxtina renkontigxo estos kvizoj. Krom kutimaj ricxaj monpremioj cxi-jare
vi povos gajni ankaux jarabonojn de kelkaj famaj E-revuoj ekzemple: Monato,
Heroldo de Esperanto, La Kancerkliniko, La Ondo de Esperanto, El Popola
Cxinio.

La arangxon vizitos ankaux (jam konfirmis busxe) Mikaelo Bronsxtejn kaj
Georgo Handzlik. Ankaux busxe konfirmis sian altan protekton por FRESxO
eksa pola prezidento - Lech Walesa, kiu jam protektoris E-arangxon en 1996.
La revo de organizantoj estas, ke ankaux dua alta protektoro de la arangxo
estu dua Nobel-premiito - Reinhard Selten, sed gxis nun la organizantoj ne
ricevis respondon de li.

Marian Zdankowski
rete: mazda47@forigu.polbox.com

***************************************************************************

KEC gastas en Vicenza
=====================

La cxiujara "Dutago" de la Katolika Esperanto-Centro (KEC) cxi-jare ne
povas okazi en sia kutima renkontigxejo, cxar "Vilao Cagnola" estas fermita
pro laboroj. Tamen gxi okazos, cxar la urbo Vicenza pretas akcepti la
partoprenantojn la 20-an kaj 21-an de marto.

Por kroma kotizo estas ankaux ebleco atingi Vicenza-n jam la 19-an vespere
por vespermangxi kaj tranokti en la urbo. Bonvolu aligxi antaux la 10-a
de marto.

Por pliaj informoj turnu vin al:

G. Corrado,
via Palmanova 28, IT-20132 Milano, Italio. Tel. +39-2-26140244

---
Tiu cxi supra artikolo ne enmetigxis en la paperan version. - la red.

***************************************************************************

LINGVO
//////

Sxtormo cxirkaux la euxropa lingva problemo
===========================================

Artikolo el la aparta eldonajxo de la usona semajngazeto Time "Time Special
Issue, Winter 1998/99", p. 113:

Transsalto de la lingva baro
----------------------------
Kun la enkonduko de la komuna euxropa valuto, homoj povas komenci
scivoladi, cxu estas ankaux iu komuna euxropa lingvo sur la horizonto.

Germana teatra regxisorino Karin Beier havas respondon. En sxiaj poliglotaj
(multlingvaj) spektakloj de Shakespeare la regxisorino paroligas cxiujn
aktorojn, kiuj venis el diversaj euxropaj landoj, en siaj propraj gepatraj
lingvoj.

Ekzemple en la spektaklo de Beier The Tempest (La sxtormo) la magiisto
Prospero vokas la spiritojn en sia gepatra rumana, dum la amanto de
Miranda, Ferdinand, esprimas sian ardan admiron al sia amatino en la pola.
La neapolanoj, Alonso kaj Sebastian, konversacias en la finna kaj la itala;
la klauxno Trinculo murmuras drinkule en la kroata; kaj lia amiko Stephano
respondas en la angla. En la nova prologo de Beier al la teatrajxo la sep
roluloj suferintaj sxippereon sur la insulo de Prospero - kiuj elturnigxas
esti grupo de bruselaj politikistoj - diskutas pri bizara komuna
surmarketiga programo por popularigi il pomodoro-tomato kiel ekzemplon de
kiel la euxropaj sxtatoj povas pli koncentri al siaj similecoj ol siaj
diversecoj. Beier aplikas specon de pigxina Euxropo kiu kunfandas la
diversajn lingvojn en unun. La rolantoj uzas frazojn kiel "Io liebe you",
miksante la italan, germanan kaj la anglan en unu plurlingvan babilon. La
mesagxo estas klara: en Euxropo, komunajxo de kulture kaj historie diversaj
sxtatoj, en kiuj 62 diversaj lingvoj estas parolataj, miskompreno estas nur
natura. En The Tempest Beier aplikas la cxeftemon de la teatrajxo - la
eblecon atingi Utopian - por la projekto de la Euxropa Unio. Cxu gxi povas
iam ajn realigxi? La respondo, almenaux por Beier, estas ne. La komenca
konsento pri kiel vendi il pomodoro-tomato rapide disfalas kiam naciaj
interesoj ekdominas kaj la Euxro-Esperanto de la grupo iom-post-iom revenas
al individuaj lingvoj. Spite al la lingvaj baroj, la spektaklo de Beier
konsekvence altiras amasojn kun cxiuj biletoj forvenditaj. Cxiaj variaj
interpretoj de la Bardo ne bezonas interpretadon."

* * *

Reago de angla leganto (Paul Hewitt, Grimsby, Anglio) aperis en Time, n-ro
de 1 Februaro, p. 10:

"Vi notis la lingvajn malfacilajxojn en unuigxinta Euxropo. La problemo ne
estas sxerco, kaj per sia produkto, The Tempest, en kiu estas dialogoj en
pluraj lingvoj, Karen Beier levas gravan demandon. La euxro estas cxi tie
por solvi la valutproblemon; ni malespere bezonas similan solvon por la
lingva problemo. Gxi devas esti honesta kaj justa, donanta avantagxon al
neniu nacio. Kiam komencos la politikistoj seriozan diskuton pri la kostoj
de la nuna kaosa, neefika kaj nedemokratia situacio kaj akceptos
Esperanton?"

* * *

La 31-an de januaro 1999 O. Haszpra sendis la sekvanleteron al Time
dulingve (Esperante kaj angle):

La raporto pri la spektaklo de Karin Beier The Tempest (La sxtormo)
memorigas min pri la teorio de Stalin pri la futuro de la lingvoj, laux kiu
unue kelkaj regionaj lingvoj kaj fine unu komuna mondlingvo disvolvigxos
laux natura maniero. Tiu teorio evidente servis por certigi tempon por
sukcese trudi unu lingvon al la tuta mondo. Ne surprize, ke Esperanto estis
malpermesita en la imperio de Stalin kaj en cxiuj diktaturoj de la mondo.
Enkonduko de Esperanto estus la plej efika kaj malplej kosta maniero por
evoluigi cxiaspecajn alte efikajn kontaktojn inter kaj nacioj kaj
individuoj de diversaj lingvoj, kiu lasus pli multe da tempo por gardi kaj
pli bone kulturi la gepatrajn lingvojn kaj ecx fari pli facila la lernadon
de aliaj lingvoj.

Otto Haszpra
Hur u. 9-A, III. lph. I/3, HU-1223 Budapest, Hungario
Rete: haot@forigu.freemail.c3.hu

***************************************************************************

MOVADO
//////

Altranga rekono
===============

Kiel kutimas ekde kelkaj jaroj, antaux Kristnasko la papo vortigis siajn
pacajn bondezirojn "Urbi et orbi" (al la urbo kaj al la mondo) en 58
lingvoj.

Esperanto estis inter la plej lastaj, sekvata nur de la pola kaj la latina.
La salutmesagxo estis dissendata de pluraj televidkanaloj en la mondo.

el Esperanto aktuala 1/1999

***************************************************************************

Esperanto-kafejo en Montrealo
=============================

La 31-an de auxgusto malfermis siajn pordojn Esperanto-kafejo en la centra,
merkata distrikto de Montrealo. La posedanto, Julie Martel volas esprimi
per cxi tiu nomo, ke la kafejo ofertas mangxajxojn kaj trinkajxojn el
multaj partoj de la mondo. Kvankam sxi ne estas esperantisto kaj membro de
ia E-organizo, sxi subtenas nian movadon. La nomo de la kafejo servas kiel
anonco en grava kaj trafikplena strato. La Montreala E-klubo kunvenas
regulare en cxi tiu kafejo.

Bonvolu sendi gratulkartojn aux eble (ecx pli bone) posxtkarton kun bildo
pri iu loka kafejo al: Ms. Martel, Cafe Esperanto, 250 av. du Mont-Royal
Est, Montreal PQ, Canada H2T 1P5.

Por informoj pri la klubo aux kafejo kontaktu Normand Fleury (rete:
esperanto@forigu.sympatico.ca

tradukita el Elna Update, 4/98

***************************************************************************

Sxpare uzi la Esperantian energion
==================================

De pluraj jaroj E-movado, se ne stagnas, do kreskas ege malrapide. Influas
tion politikaj, ekonomiaj kaj lingvodominaj faktoroj. Sed unu el la plej
gravaj faktoroj - sxpara uzo de la Esperantia energio - estas en nia mano.

Krom la vaste uzataj terminoj - esperantisto, komencanto, progresanto - mi
uzos kelkajn aliajn:

Esperantinto estas persono, kiuj perdigxis survoje al igxi esperantisto. Da
tiuj estas eble ecx milionoj.

Esperantio estas granda, tutmonda societo da homoj, unuigitaj per la uzata
lingvo Esperanto, ties kulturo, historio, komunaj arangxoj kaj per amaso da
amikecaj kaj kunlaboraj interhomaj ligoj.

Esperantia energio estas kvanto da homa tempo, uzata por instruado
cxiunivela aux por movadaj taskoj.

Nun la cxefajxo: plej malsxpare estas uzita la esperantia energio cxe
komencantaj E-kursoj. Estas malideale, kiam E-instruanto - post fininstrui
A-kurson (foje B-kurson) - forlasas la kursanojn kaj komencas labori kun
nova grupo. Rezulte de tia instruado aperas novaj esperantintoj. Nur
ekzotikaj soluloj memstare atingas igxi esperantisto.

Plej ideale estas, kiam la instruisto okupigxas pri la sama grupo dum la
A-, B- kaj C-kursoj, kaj ecx poste li dauxrigas la ekzercojn kun la grupo
gxis gxia membroj farigxos veraj anoj de Esperantio.

La auxtoro E-instruas kaj klubgvidas jam pli ol tri jardekojn. Mi rimarkis,
ke la kernon de miaj tri E-kluboj (Odesa, Barnaul, Moskvo) konsistigis
precipe finintoj de la unua kaj dua komencantaj grupoj. El la finintoj de
la sekvaj kursoj nur soluloj igxis klubanoj. Nur nun mi funde komprenas la
kialojn, da kiuj estas du:

La unua kialo estas la konsiderinda diferenco de lingvoposedaj niveloj. La
klubanoj jam flue parolas, la postkomencantoj nur iomete parolas kaj
malmulton komprenas. (La kunvenoj de miaj kluboj pasis cxiam en nura
Esperanto kaj uzi la nacian lingvon pro la alveno de kursfinintoj egalus
havi klubon de eternaj komencantoj kun perdigxo de bonparolantoj.)

La dua kialo (eble pli grava) estas la psikologia faktoro. En la
formigxinta klubo, unuigita per bioenergetika kampo, aperas pluraj homo-
homo ligoj, kiuj jam kontentigas la komunikemon de la klubanoj. La novicoj
ne sukcesas integrigxi en tiun "homoblokon cementitan", nek krei fortajn
homo-homo ligojn inter si. Sentante sin fremdaj la novicoj post kelkaj
klubvizitoj malaperas, ecx se Esperanto placxas al ili.

Fakte necesas havi idealon de tia esperantiga maniero, al kiu strebu la
esperantigantoj. Mi prezentas la mian por viaj konsidero kaj kritiko.

A. La kurso
-----------

E-instruado pasu laux rektaj paroligaj metodoj kaj lauxeble ekspres-
maniere. Kvar-kvinfoja instruado semajne donas sekvajn avantagxojn:

1. Ne forgesigxas la antauxe lernita materialo;

2. Restas fresxeco de la motivigo lerni la lingvon;3. rapidega ekposedo de
   la gramatiko kaj la ekparolo levas la priesperantan entusiasmon ecx pli
   alten, ol cxe la komenco de la lernproceso;

Se instrui la lingvon unufoje semajne, antipodas la malavantagxoj:

1. Forgesigxas la antauxe lernita materialo. La intensiva moderna vivo ne
   permesas fari hejme lingvajn taskojn.

2. En la memorujo de la kursanoj sur la priesperantan informon tavoligxas
   amaso da aliaj elmondaj novajxoj. Tio vualigas la fresxecon de la
   lernomotivigo. Sekve perdigxas po iom la entuziasmo lerni Esperanton.

B. Lingva praktiko
------------------

Post la gramatika kurso tuj sekvu t. n. paroliga grupo. Gxi povas labori
jam nur dufoje semajne. Ties celo, krom libere E-paroligi, estas ligi la
kursanojn al Esperantio per scio de ties kulturaj valoroj, per partoprenoj,
E-legado, abonoj, internacia korespondado, uzado de la servoj ktp. En iu
momento, kiam la instruisto sentas la formigxintecon de la kolektivo, li
iniciatas klubo-formigxon kun nepeza statuto, proksimaj celoj, divido de
taskoj, kunlaboro kun aliaj kluboj enurbe kaj enregione. La klubo jam povas
kunveni almenaux fojon semajne. Kiam mi sukcesis organii interesan kluban
vivon ("Lev Tolstoj", Moskvo) mi konstatis, ke al komencantaj kursoj venas
konsiderinda kvanto de amikoj kaj konatuloj de miaj cx. 30 klubanoj! Tiu
kvanto kompareblas kun la plurcentoj de anonc-vidintoj aux plurmiloj de
artikol-legintoj.

Dum la klubado, kiam la instruisto eksentis (edukis) potencialan
klubgvidanton, li povas transdoni al li la gvidadon. NUR POST CxIO CxI la
instruisto organizu novan kurson por fari la saman esperantigan vojon.

Do, gravas ne la kvanto de kurs-finintoj, sed ilia kvalito.

Kiam kaj se la E-movado pasxos la sxoseon de kvalito, tiam formigxos
potenca spirite E-komunumo kun interesega interna vivo. Tiam ne necesos
multe reklami nian lingvon, sed nur informi pri la vivpulsado de Esperantio
kaj multaj progresemaj homoj iros al E-kursoj kun la celo trafi E-landon.

Sed se vi, estimata instruisto, ne povas suficxe longatempe okupigxi pri E-
instruado kaj edukado gxis aperigo de veraj esperantistoj, tiam ne perdu
vane vian E-energion. Pli bone elektu aliajn movadajn taskojn.

Anatolo Goncxarov
p/k 88, UA-334320 Evpatorija-4, Ukrainio

***************************************************************************

Konferenco pri la paco
======================

Inter 11-15 de majo okazos granda konferenco pri mondpaco en Hago,
Nederlando. Oni parolos pri senarmiligo, homrajtoj, solvado de konfliktoj
kaj konstruo por paco. Estos ekzemple konita Desmond Tutu el sudafrika kaj
amasoj de neregistraroj organizajxoj (NGOs).

UEA jam kontaktis la organizantojn kaj certe cxeestos. Eventualaj
interesigxantoj bonvolu kunordigi sin kun Michael Vorburger (rete:
mike@forigu.vorburger.ch) kaj kun la Centra Oficejo de UEA.

***************************************************************************

E-klubo en rifugxejo
====================

En Afriko la lingvaj problemoj estas precipe granda. En la Demokratia
Kongolando (eksa Zairio) estas uzataj 450 etnaj lingvoj kaj tri administraj
(franca, angla, suahila). la multlingveco ofte gvidas al malamo kaj
malamikeco.

Esperantistaj rifugxintoj el Kongolando, vivantaj en tanzania rifugxejo
kreis organizajxon nomitan "Mag. Helga-Klubo".

La celo de la klubo estas ne nur disvastigi la internacian lingvon, kiel
solvon de la lingva problemo, sed ankaux kontribui al la monda paco kaj al
la respekto de la fundamentaj homaj rajtoj, da kiuj ambaux estas tiel
malmulte nuntempe en ilia kontinento.

La plej grandaj malfacilajxoj estas la manko de dokumentoj pri la historio
de Esperanto kaj de lernomaterialoj. Ne troveblas transportaj rimedoj por
teni la kontakton kun la aliaj rifugxejoj. Fine mankas ankaux financaj
rimedoj.

Mag. Helga-Klubo petas la samideanojn, kiuj povas subteni ilin per konsiloj
por la pli bona konstruado de ilia agado aux simple volus estigi
korespondajn kontaktojn, kontaktu la iniciantojn:

S-ro LWITELA M. Guerchoom aux s-ro AHOMBO Scoty Okoko
P.O.Box 612, Kigoma, Tanzanio

laux FEN-X, 1/1999

***************************************************************************

Renova KEJO
===========

Denove vivas la Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO). Dum kunsido
okazinta en Montrealo la 13-an de decembro, estis decidita pluvivigi la
organizon kiel memstaran asocion, kaj oni elektis novan estraron. Gxi
konsitas el D. Metz-Fleury (prez.), M. McLauchlin, Y. Malouin.

Fondita cele al gastigo de la IJK en 1992, KEJO poste cxiam malpli viglis.
De kelkaj jaroj ne okazis gxenerala kunsido, kaj ankaux maloftis varbaj
aktivajxoj. Fine, la estraro konsistis el nur unu homo, s-ro Martin
Lavallee, kiu sensukcese rekandidatigxis al estrara posteno (vidu ankaux
Eventoj-157).

Estas klare, ke la renova KEJO plu flegos bonajn rilatojn kun la E-Societo
Kebekia, kun kiu gxi dividas adreson (6358-A rue de Bordeaux, Montreal QC
H2G 2R8, Kanado) kaj kun la Junularo E-ista Kanada.

Sylvain Auclair
esperanto@forigu.sympatico.ca

***************************************************************************

Gazeta angulo
=============

Olsxtinaj esperantistoj - danke al siaj penoj - havas en la regiona gazeto
sian angulon, kie cxiusemajne aperigas novajxojn el kluba vivo kaj
informojn pri Esperanto el la ret-info. Angulon prilaboras eksa
esperantisto kaj nuna redaktoro de "Dziennik Pojezierza" s-ro Tadeusz
Matulewicz kaj kluba redaktorino (kiu redaktas kluban kronikon) s-ino
Elzbieta Leonowicz-Frenszkowska. La Esperanta angulo nomigxas (cxu oni
povas alie?) "Sub verda stelo".

Marian Zdankowski
rete: mazda47@forigu.polbox.com

***************************************************************************

Deklaracio de IKEL
==================

La Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL), tutmonda organizo
defendanta la rajtojn de la etnaj malplimultoj kaj tiucele uzanta
Esperanton, diskutos dum la Universala Kongreso en Berlino Deklaracion, kiu
ilustros la teoriajn fundamentojn de etnismo, insistante cxefe pri la
lingva kaj kultura dimensio de la homaj rajtoj, kaj alvokos cxiujn al
kunlaboro. Cxi sube vi trovas la tekston de la Deklaracio. Por pliaj
informoj, skribu al: 

Daniele VITALI, 
15 a rue de Hesperange, L-1731 Luksemburgo; 
rete: ikel@forigu.bigfoot.com

Deklaracio pri etnista humanismo
--------------------------------

1) En la nuna alte tehnologiigxinta kaj dense interplektita mondo suficxas
premo de butono por eksplodigi la planedon, dum la ekologiaj ekvilibroj
estas serioze skuataj pro amas-konsumado fare de nur eta parto de la
homaro. La nuna mond-ordo estas ekstreme maljusta,cxar gxi bazigxas sur
ekspluatado de la ricxuloj al la malricxuloj, de la Nordo al la Sudo, de la
homo al la Naturo.

2) Tiu cxi mond-ordo, krom esti ekstreme maljusta, ankaux minacas kauxzi
rapidan finon de la homaj civilizo kaj supervivo, cxar gxia rabado de la
Naturo ne plu estas eltenebla kaj cxar gxi, emfazante la interesojn de la
potencohavaj grupoj, incitas la popolojn unu kontraux la alia, en lukto por
ricxajxoj pli kaj pli elcxerpigxantaj kaj en la manoj de malgrandaj elitoj.

3) Tipa kazo de tiu cxi taktiko estas naciismo, la sanktigo de unu
sxtat-intereso kontraux cxiu alia, kie la sxtat-intereso estas erare kaj
pretekste uzata por kasxi la volon de ekskluzivaj ekonomiaj kaj
potenco-havaj grupoj. La kazo de eksa Jugoslavio, kie cxiuflanke tribecaj
argumentoj provis pravigi sangan lukton por kontrauxlegxaj trafikoj, estas
priluma ekzemplo de tiu taktiko.

4) La nuna sistemo estas tre forta, cxar gxi kapablas dividi la homojn per
la armiloj de naciismo kaj konsumismo. Tiel la popoloj luktas unu kontraux
la alia por la sama pseuxdo-bonfarta revo, sekurigante pluan regadon de la
cxiam samaj elitaj interesoj.

5) Ni vidas la fortan neceson repensi tiun mond-ordon, kiu influos niajn
vivojn morgaux, kaj reorganizi gxin laux principoj de individua kaj grupa
libereco kaj demokratio. Estas krome nepre bezonate ke la tuta homaro
reviziu sian nunan koncepton de Naturo kiel libere ekspluatebla ricxec-fonto.

6) Por fari tion, necesas gxeneraligxo de la principoj de la Universala
Deklaracio pri Homaj Rajtoj, kiu difinas rajtojn validajn "por cxiuj homoj,
sen kia ajn diferencigo, cxu laux raso, hauxtkoloro, sekso, lingvo,
religio, politika aux alia opinio, nacia aux socia deveno, posedajxoj,
naskigxo aux alia stato".

7) Tamen tiu principo de individua egaleco ne suficxas, cxar la individuo
estas parto de pli vasta loka komunumo, komunumo havanta ligon kun la tero,
kiun gxi heredis de siaj antauxuloj. Post la fino de la epoko de imperiismo
kaj koloniado, ekzistas en la mondo distribuo de la popoloj, kiun nur paca
evoluo, sed neniu milito, "etna purigo" aux alia perforto rajtas sxangxi.
Ni kredas, ke ju pli komunumo sentas ligitecon al sia tero, des pli forta
estos gxia deziro konservi la ekologiajn kaj kulturajn ekvilibrojn de sia
logxloko. Male, ju pli la homoj estas senpersonigitaj, asimilitaj de fremda
sed pli forta kulturo, des pli facile ili farigxos detruantoj de sia
heredajxo, pro kio la tuta homaro malricxigxos kaj nudigxos. Ekzistas en la
mondo multaj popoloj, kies rajto al fizika supervivo estas malrespektata.
Ekzistas aliaj popoloj, kies rajto al kultura supervivo estas same
malrespektata de sxtatoj, kiuj timas ke diverseco kaj vera kultura libereco
povus endangxerigi iliajn memkonservajn prioritatojn.

8) Por solvi tiujn problemojn, ni bezonas ne nur individuan, sed ankaux
grupan principon de libereco kaj demokratio, cxar, kiel agnoskas la unua
artikolo de la Kadro-Konvencio por la Protekto de la Naciaj [=etnaj]
Malplimultoj, aprobita de la Konsilio de Euxropo la 10an de novembro 1994,
"La protekto de naciaj malplimultoj, kaj de la rajtoj kaj liberecoj de
individuoj apartenantaj al tiuj malplimultoj, estas integriga parto de la
internacia protekto de la homaj rajtoj". La etnaj rajtoj estas do rajtoj
homaj. Krome, la rajtoj je puraj akvo, tero kaj aero, venante de la
cxirkauxa medio, estas ne individuaj, sed kolektivaj, kaj militojn kauxzas
aux almenaux dauxrigas la fakto, ke en la mondo estas fortaj malegalecoj ne
nur inter la individuoj, sed ankaux inter la popoloj.

9) Sekve, ni alvokas cxiujn homojn kaj organizajxojn, laborantajn por
kultura, lingva, politika, religia kaj alia libereco al kunlaboro por
estigo de nova humanismo, etnista humanismo kiu konsideros la homajn
rajtojn laux pli kompleta vidpunkto kaj ne neglektos la bazajn aspektojn de
grupa kaj loka identeco. Ni estas firme konvinkitaj, ke nur tia humanismo,
kiu celas reciprokan agnoskon de la ekzisto de cxiuj etnoj kaj, sekve,
ilian samrajtigon kaj interfratigxon por forigi la etnan superstrukturon de
la hodiauxaj konfliktoj, povas permesi problem-solvon kiu utilu al la
homoj, kaj ne al potenco-grupoj.

10) Ni substrekas, ke etnista humanismo estas principo kiu, celante pacan
reguligon de cxiuj konfliktoj, firme kontrauxas naciisman sxovinismon kaj
terorismon, sed same kondamnas la miskomprenitan kosmopolitismon kiu, nome
de nur principa egaleco inter la individuoj, celas ilin cxiujn asimili al
la sama modelo kaj ilin fandi en la sama unulingva, unukultura kaj
samkonsumanta kaldrono.

11) Estas nia celo, ke la homaro reorganizigxu laux pli homaj strukturoj de
mem-administro kaj rilatado kun la tero, cxiam donante al la homaj,
kulturaj kaj naturaj flankoj de la vivo la prioritaton kompare kun
ricxigxo, monopolado, ekspluatado de la aliaj. Ni alvokas al
cxies kunlaboro.

***************************************************************************

Kion fari pri la libroj?
========================

Cxeha Esperanto-Asocio, CxEA staris antaux trista tasko: malaltigi la
librostokon de sia libroservo, kio montrigxis neevitebla cxefe pro manko da
spaco en provizora stokejo (sed ankaux sxajna alta posedajxo laux la
librotenaj rezultoj, cxar oni devas ja kalkuli ankaux la stokitajn librojn,
kvankam oni scias, ke plejparte ili estas ne plu vendeblaj).

Parton de la stoko oni senhezite forjxetis, cxar temis ne nur pri malnovaj,
sed ankaux difektitaj libroj aux tiuj, kiuj ecx komencis sximi.

Fine ni - fakte CxEA-sekretariino Kveta Krajicxkova - trovis kontentigan
solvon: anstataux forjxeti la superfluajn librojn donaci ilin al lokaj
kluboj kaj sekcioj de CxEA.

Ni dissendis librojn al 53 kluboj kaj 12 sekcioj kaj lasis al ilia decido,
cxu ili disvendas ilin kaj iom ricxigos la kluban, resp. sekcian kason, aux
cxu ili disdonacos la ricevitajn librojn en ajna formo dum iuj kunvenoj al
siaj membroj.

Kio plezurigis nin estas tio, ke anstataux rubajxejo la libroj fluas al
esperantistoj.

Ni sendas tiun informon ne por fanfaroni pri nia faro, sed por doni
ekzemplon, cxar ni scias, ke la problemo de stokado estas ne nur nia
problemo.

Petro Chrdle
Vicprezidanto de CxEA

***************************************************************************

Esperanto en la gazeto "Die Presse"
===================================

La 28-an de januaro 1999 aperis en la altkvalita cxiutaga auxstra gazeto
Die Presse (pli ol 100 000 legantoj cxiutage) sesonpagxa artikolo
"Esperanto: Pli ol nur lingvo" de Patricia Davis.

La auxtorino mallonge priskribas la naskigxon de la lingvo kaj poste
esprimas sian opinion, ke kvankam E-o ne estas akceptita kiel mondlingvo,
gxi estas facile ellernebla por homoj sen fremdlingva talento. Sxi skribas
la Pasportan Servon kaj la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno, kiu estas
la plej granda E-biblioteko de la mondo. Fine de la artikolo la
jxurnalistino rekomendas kelkajn retpagxojn por la interesigxantoj.

Walter Klag, Vieno, Auxstrio

Adreso por eventualaj reagoj: chefredaktion@forigu.presse.vienna.at

***************************************************************************

Monato 
=======

-  internacia magazino sendependa
-  unika revuo pri politiko, ekonomio kaj kulturo
-  unu el la plej prestigxaj E-revuoj

Petu provekzempleron kontraux 2 respondkuponoj cxe:

Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen

***************************************************************************

Nova cxinlingva varbilo pri Esperanto
=====================================

Varbado estas grava, nemankebla parto de nia movado. Konstatante pri la
malkreskanta intereso pri la internacia lingvo kaj gxenerala malscio pri
Esperanto, aparte en Honkongo, kaj multaj grandaj cxinaj urboj, Honkonga
Junulara E-Asocio (HKJEA) kune kun Honkonga E-Asocio (HKEA) produktas novan
profesie faritan koloran flugfolion pri Esperanto.

Tiu cxi projekto estas parto de nia preparigxo por la Internacia Junulara
Kongreso okazonta en Honkongo en la jaro 2000. La du asocioj intencas
produkti 4,000 - 6,000 da similaj flugfolioj. Ju pli da flugfolioj ni
distribuos, des pli da homoj informigxos. Nur en Honkongo estas 6.5
milionoj da homoj kaj ne mankas aktivaj studentoj en 6 universitatoj.

Pro tio, ni petas vian helpon plifortigi nian penon. Sur la dorsoflanko de
la flugfolio estas emblemo kaj informoj pri nia asocio. Ni povas aldoni la
samajn por viaj asocioj, kiel kunlaborantoj de la varbilo. Tiel la legantoj
de tiu-cxi flanko de la mondo informigxos pri viaj asocioj, kiu do pli
famigxas, kaj samtempe, gxi donas pli da prestigxo al nia flugfolio!

La presado de la unuaj 2,000 folioj estas relative kara, 0.23 USD po
flugfolio, sed se ni presus 4,000, la aldonitaj 2,000 nur kostas 0.04 USD
po flugfolio!

La flugfolio estas utila por gxenerala informado al cxinlingvanoj, t. e. al
kvarono de la tuta mondo! Viaj asocioj povas mem acxeti la flugfoliojn por
varbi cxinlingvanojn atingeblajn de vi, aux donace disdoni al diversaj
nepagipovaj E-asocioj tra Cxinio.

Se vi akceptas tiun cxi kunlaboron, bv. respondi antaux 15-a de februaro.
Se vi havas ajnajn demandojn pri la flugfolio, enhavo, preskvalito, ktp,
sciigu al mi posxte aux rete.

Bill Mak
HKJEA P.O.Box 92153,
Tsim Sxa Tsui Post Office, Kowloon, Honkongo, Cxinio
rete: bill.mak@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

MALLONGE
////////

La reviziado de PIV bone evoluas: gxi estos eldonita de SAT eble jam en
2000, tute renovigita, sxisdatigita kaj vere ilustrita, kun bildoj
enkorpigitaj en la teksto mem. - M. Duc Goninaz (Norvega Esperantisto/HdE)

En januaro 31 gestudentoj sukcese trapasis t.n. studfinan Esperanto-
ekzamenon en KLTE (Scienca Universitato "Lajos Kossuth") en Debrecen,
Hungario. La kursestro estis Tibor Papp. La E-kurso estos anoncita ankaux
por la dua semestro en 1999.

En Saint-Pompain (Deux-Sevres), inauxguro de "Place de l'Esperanto" okazos
la 29-an de majo, al kiu oni bonvenigas e-istojn. Estas bonvenaj
gratulkartoj al la urbestro. Pliaj informoj: Georges Menossi, rue des
Monfortains, FR-79160 Saint-Pompain, Francio. Rete: menossige@forigu.district-
parthenay.fr

La TTT-magazino KOMENTOJ redaktata de Dietrich M. Weidmann aperigis la
300-an, jubilean refresxigon, . La ret-magazino okupigxas cxefe pri
nemovadaj, sed politikaj, socikulturaj aferoj. Adreso:
http://www.esperanto.ch/Komentoj

En 6/98 de Astra Nova, populara soci-kultura revuo en Finnlando kaj Svedio,
aperis artikolo kun Sabira Stahlberg, redaktoro de Kontakto. Sxi priskribas
sian laboron por Kontakto kaj ankaux sian E-traduklaboron por aperonta
antologio de finnland-sveda poetino Edith Sodergran.

Kadre de la Unua Bavara Studadsesio de AIS San Marino, la akademio ofertis
dum du semajnoj universitat-nivelajn kursojn en la lingvoj Esperanto, pola
kaj germana. En la kursoj partoprenis pli ol cent studentoj kaj
sciencistoj, kiuj venis de la lokaj universitataj fakultatoj kaj de la AIS-
klerigejo "Monda Turismo" en la polaj urboj Bydgoszcz kaj Gliwice.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

En Valencia disvastigxas Esperanto
==================================

Ekde la 13-a kaj la 30-a de aprilo 1999, okazos du kursoj de Esperanto en
la Fakultato pri Filologio de la universitato de Valencia (Hispanio),
organizata de la Departamento pri angla kaj germana filologio. Cxi-foje la
akademia valoro de la kurso estos "tri kreditoj de libera elekto" (30
instruhoroj, po du cxiutage), por cxiu universitata studento kiu
partoprenos, plus diplomo. Kiel en antauxaj jaroj, la kurso okazos en la
lingva laboratorio de la fakultato. La direktoro de la kurso estos la
doktorino Berta Raposo kaj la profesoro Augusto Casquero.

Krome cxi-jare okazas aliaj kursoj de Esperanto en la sidejo de Grupo
Esperanto de Valencia, en la lernejo por plenkreskuloj de la Generalitat
Valenciana "Reina Doa Germana" kaj en la mezlernejo de Cheste.

Baldaux okazos kunveno kun la direktoro de la "Centro por Profesoroj" de
Valencia, por pritrakti la eblecon okazigi tie kurson de Esperanto speciale
al lernejaj profesoroj, por prepari ilin por instrui Esperanton oficiale en
la bazaj kaj mezaj lernejoj.

Augusto Casquero
rete: a-casquero@forigu.redestb.es

***************************************************************************

RADIO
/////

Auxstria Jxurnalo
=================

Tra Radio Auxstria Internacia vi povas enrigardi Auxstrion kaj Esperantion.
Gxi raportas objektive pri aktualaj okazintajxoj. En la programo
auxskulteblas: komentoj, raportoj, intervjuoj, felietonoj, posxtkesto,
literaturaj kaj muzikaj eroj.

Informu nin pri aktualaj eventoj, ke ni povu diskonigi ilin!

Malnovaj gazetoj senkoste disponeblas gxis ilia elcxerpigxo. Ni volonte
sendos ilin laux via peto. Viajn leterojn sendu al:

Radio Osterreich International
Esperanto-Redakcio
AT-1136 Vieno, Auxstrio

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Malmembrigo pro Ido
===================

En la artikolo aperis: "...Marteno Lavallee pirate aldonis Ido-ligilon al
Virtuala Esperanto-Biblioteko..." - La vorto "pirate" maltauxgas cxi tie.
Martin Weichert estas kreanto kaj estro de la Virtuala Esperanto-
Biblioteko. Oni povas fari ligon en VEB nur per li. Martin Weichert ne
estas Idisto. Sed li konsideras Idon nedangxera, kaj faris ligon al
Idopagxo por informocelo (mi kredas).

Eble estas konfuzo inter VEB kaj Esperanto-ringo. Marteno L. ruze enmetis
Ido-ligilon en Esperanto-ringon. Unue li kreis Esperantan pagxon pri la
Irlanda kantisto Enja, kaj petis gxian inkluzivon en la ringon. Kiam la
Esperanta pagxo estis en la ringo, li kasxe sxangxis gxin al Ida versio.

Mi atentigis al Marteno pri la reguloj de Esperanto-ringo (devas esti en
aux pri Esperanto). Li afable promesis forigi sian pagxon, sed li ne faris
tion. Post multaj semajnoj, mi devis mem kontakti la ringestron por peti
forigon de la pagxo.

Mi avertas miajn samideanojn, ke la Idistoj estas tre aktivaj en la
interreto. Ili ne kapablas mortigi Esperanton, sed ili elmordos grandan
pecon, se ni subtaksos ilin.

klivo@forigu.infotrans.or.jp
el sce

Rim: Estis pluraj aliaj reagoj, sed ne indas tro okupigxi pri la temo.
Certe koni aliajn lingvojn estas utile kaj ne estas kulpo. Sed reklami
alian lingvon kiu kandidatas sin al la rolo de internacia lingvo - estas
ago kontrau nia movado. (Cxu vi povas imagi, ke ekz. la firmao Pep...-Kolao
reklamos Coc...-Kolaon?). Kompreneble amka= interlingvistoj, idistoj,
volapukistoj rajtas organizi sian movadon, sed almenau ni ne reklamu ilin.
Niaflanke en Eventoj ni finas la temon. - L.S.

***************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Verku!
======

Esperantista domo de kulturo en Razgrad (Bulgario) anoncas literaturan
konkurson pri poezio kaj humuraoj originale verkitaj en Esperanto - EKRA
'99, pri libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj
partoprenintaj en aliaj konkursoj.

La verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en 3
ekzempleroj al la organizantoj (Esperantista domo de kulturo, str. Sv.
Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la
auxtoro estu en aparta koverto surskribita per la sama psedonimo. La jxurio
kunsidos la 31-an de majo 1999.

La premioj estos Esperantaj libroj kaj diplomoj. Premiitaj verkoj aperos en
Literatura Foiro. La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de
la Esperanta kultura festo Abritus '99 en Razgrad, la 4-6-an de junio 1999,
koincidanta kun la 5-a Danuba Esperanto-Rendevuo.

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Pri la popola medicino Esperante
================================

La libro "Naturkuracado ekde antikveco gxis nun", verkita de la docento pri
naturkuracado cxe AIS Alicja Krejcxi-Lewanderska estas destinita kiel
helpmaterialo por studentoj de AIS kaj lernantoj de kelkaj polaj
postabiturientaj lernejoj.

La libro montras historian kreskon de popola kuracado ekde la antikveco
gxis nun kaj gxian influon al la tradicia medicina laboro. La leganto ne
nur ekkonas la evoluon de la popola kuracado, sed trovas multon da
terminologiaj difinoj, ekkonas la kreintojn de diversaj kuracmetodoj kaj -
en la tria parto - li trovas kelkajn utilajn kuracmetodojn kun la indiko de
la fonto.

Detalaj indeksoj, bibliografioj, resumaj konkludoj kaj terminaro helpas
orientigxi.

La libron eldonis Internacia centro de Naturaj terapioj BIOVIS.

La libro estas akirebla cxe UEA-Libroservo aux rekte cxe la auxtoro:

Alicja Lewanderska
Plornbachernst. 21, DE-85410 Haag/Amper, Germanio

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La adreso de la eldonejo kaj brokantejo Iltis sxangxigxis. La nova adreso:
Edition Iltis, La Saousse, FR-84340 Malaucene. Tel/fakso:
+33.(0)4.90.65.28.33
* * *
La nova paperposxta adreso de Tejo Tutmonde estas: 8 Mead Way Bristol
Britio, BS9 2EZ. Telefono (fakso post averto): +44-117-9684683. Retadreso
ne sxangxigxis: tejo-tutmonde@forigu.esperanto.org
* * *
Mortis Alain Pierre Roger Coly, aktiva membro de la Dakara Esperanto-Klubo,
Senegalo.
* * *
En 1932 en la Varsovia Sxtata Blindul-Instituto - krom koncerti - la fama
kaj blinda pianisto Imre Ungar prelegis pri la "Signifo de Esperanto por
Blinduloj". Cxu iu esperantisto havas la tekston de tiu prelego kaj povas
sendi al mi ties fotokopion? Kompreneble mi pagos la kopi- kaj
sendokostojn. Pekim T. Vaz, CP 182, Belem - PA, BR - 66017 -970, Brazilio.
Rete: vazpekim@forigu.amazon.com.br

***************************************************************************

KORESPONDADO
////////////

22-jara studento pri angla lingvo volas korespondi pri cxio. Jonathan
Bolanos Mendez, Comercio 102, Col. Escandon, MX-11800 Mexico D.F., Meksikio
* * *
Mi estas Anja, 17-jara. Mi estas komencantino, tamen mi tre sxatas
Esperanton. Mi lernas en pedagogia altlernejo, mi interesigxas pri lingvoj
kaj pri popolaj dancoj. Mi sxatas legi gazetojn por junaj virinoj kaj
ankaux katojn kaj hundojn. Mi volas korespondi kun juna franco por longa
bona amikeco. Anna Vasiljeva, ul. Arhitekturnaja 5 - 8, RU-450040 Ufa,
Rusio.
* * *
Kubanino korespondus pri amikeco kaj pri cxio: Idalmys Montesino Guillen,
Felipe Poey 565 apto 3, % Acosta y O'Farrill, Vibora, 10 de Octubre,
Habana, Kubo.
* * *
38-jara viro korespondus pri muziko, junularo, E-movado: Camilo Miranda
Ugas, Rius Rivera #65, % San feliz y Calvario. Reparto Veguita de Galo.
Santiago de Cuba, Kubo.
* * *
35-jara frauxlo, instruisto handikapitaj gelernantoj, volas korespondi
tutmonde pri diversaj temoj ankaux edzigxcele: Juan Gualberto Mones, Morro
259/2. % Celedonio Bernal y Final las Canas Calabazar, CU-19230 Habana,
Kubo.

***************************************************************************

INTERESE
////////

Manifesto de AKE
================

Nun, cxirkaux la jaro 110 p.Esperanto, bedauxrinde pli kaj pli da homoj
interesigxas pri nia lingvo. Pro tio endas preni rapidajn rezoluciojn
kontraux tiu fenomeno. Tial IEA (intergalaksia Esperanto Asocio) fondis la
Asocion Kontraux Eksteruloj (AKE), kies unua tasko estis verki cxi-tiun
manifeston.

Paagrafo 1. Membrigxo
---------------------

Surbaze de la usona enmigradsistemo, por limigi la nombron da personoj,
kiuj esperantigxas cxiun jaron, povas esperantigxi nur tiu kiu ricevas
verdan karton. Komisio kiu disdonas tiujn verdajn kartojn estos kreata kaj
petanto nur ricevos la karton je la sekvaj kondicxoj :

a.  sxi/li devas paroli Esperanton de pli ol du jaroj
b.  Esperanta membro de sxia/lia familio aux amikaro devas skribi
    rekomendleteron al la komisio.
c.  sxi/li devas sukcesi ekzamenon pri sia kono de la lingvo (kantado de la
    himno, demandoj pri la historio de Esperanto).
cx. sxi/li ne devas esti elektebla por la Nobel-premio.
d.  sxi/li devas subskribi kontrakton laux kiu sxi/li promesas ne plu uzi
    la anglan lingvon.

(Rimarko: AKE nuntempe debatas pri escepto por anglalingvanoj.)

Cxar tio eble ne suficxos por limigi la nombron de aligxpetoj, la prezoj de
la kotizo ankaux estos altigataj gxis 259,55 steletoj.

Par. 2. Evoluo de la lingvo
---------------------------

La facileco kaj logikeco de la lingvo estas cxefaj kauxzoj de la fameco de
Esperanto. Pro tio endas rapide malfaciligi gxin :

a. Iu ajn rajtas sxangxi la lingvon. La Fundamento ne plu validas. Tro
   regule evoluanta lingvo ja povus interesi homojn, tial estas pli bone se
   ne estas iu komisio kiu kontrolas gxin.
b. AKE konsilas al cxiu landa asocio presi sian propran vortaron, kiu uzas
   la sistemon por vortkreado "landa radiko + o" (laux la tiel nomata PIV-a
   skolo). Kunigi cxies fortojn por verki unu bonan komunan vortaron estas
   malpermesate.
c. Anstataux "mal"-vortoj kaj aliaj vortoj konstrueblaj per kunmetajxo de
   jam ekzistantaj elementoj de la lingvo, neologismoj estos kreataj.
   Alikaze la lingvo povus esti tro facila por neeuxropanoj.
cx. La rolo de la akademio ekde nun nur estos aldoni kiel eble plej multe
   da neologismoj kaj euxropcentrismajxoj al la lingvo kaj zorgi ke gxi ne
   plu faciligxu (aux reguligxu per aldono de iuj afiksoj, ekzemple).

Par. 3. Markobildo, varbado
---------------------------

Por ne allogi la publikon per tro bona aspekto, la emblemo kaj terminologio
de Esperanto nepre devas simili al tiuj de ideologismaj, religiaj,
politikaj aux sektaj asocioj. Por tio tre efikas granda verda stelo kaj
vortoj kiel "Majstro", "movado", "propagando", "esperantisto",
"Esperantio/ujo", "kamarado", "-istajunularo" kaj "fina venko". La nova
emblemo de Esperanto, kaj vortoj kiel "esperanto-parolanto" kaj "informado"
aux "varbado" estas malpermesitaj. Nomi nian lingvon per gxia vera
(pra)nomo "Internacia Lingvo" aux per pli neuxtralaj nomoj kiel "inter-
nacia lingvo", "interlanda lingvo", "interpopola lingvo", "helplingvo" aux
"ILO" ankaux estas dangxere.

Cetere la samaj varbadaj metodoj kiel tiuj de ekstremaj asocioj estas
uzendaj: flugfolioj, manifestacioj, atakemaj sloganoj, malklaraj afisxoj.

Cxiam estas memorenda, ke la celo de afisxoj kaj T-cxemizoj estas
kontentigi la kreintaron, ili ne devas placxi al ne-esperantistoj.

Plie AKE konsilas dum neeviteblaj ekspozicioj meti cxe la budo nur la plej
maljunajn klubanojn, tauxge neserioze vestitaj (AKE vendas griz-flavajn
sxaflanajn pulovrojn kun granda verda stelo sur la ventro kaj vizagxo de
Zamenhof sur la dorso).

Par. 4. Agado de Esperanto-kluboj
---------------------------------

Iu ajn Esperanto-klubo kiu uzas pli ol 5 % de sia mono por informado
anstataux pli tauxge uzi gxin por internaj aferoj, aux kiu kunvenas en
publika loko, tuj perdos sian membrecon de IEA.

Por eviti tion ni forte konsilas al cxiu klubo, ecx al la plej etaj, uzi la
tempon de la anoj:

a.  verki gazeton (kiun nur ili legas kaj ricevas)
b.  cxefe limigi sian agadon je trinkado de kafo
c.  mangxado de kukoj
cx. kaj organizado de internaj renkontigxoj.

Par. 5. Uzado de Esperanto
--------------------------

Oni rajtas uzi Esperanton nur en pura idealisma kaj senmona kunteksto,
ekzemple gxia uzado en la ekonomia vivo estas tro riska cxar la ne-
esperantistoj povus ekkompreni ke Esperanto povas esti utila.

Par. 6. Esperanto en muzikado
-----------------------------

Dangxere, la uzo de Esperanto en muziko evoluis dum la lastaj jaroj. Famaj
kantistoj povus ja interesigi homojn pri *nia* lingvo per sia kanto kaj
fusxi tiom da laborjaroj.

Pro tio IEA decidis ke ekde nun, nur diskoj por gramofonoj rajtas esti
uzataj por Esperanto-kantoj. Gramofonoj estas mendeblaj cxe IEA, kiu donace
kunsendos diskon de originala prelego de Zamenhof en VDS (Vaksa Diska
Kvalitosistemo).

Por AKE

Nomolas IREIT.

Por membrigxi al AKE kaj ricevi ties gazeton "La protektulo" sendu 100
steletojn al la konto de AKE fg-sdkjf cxe IEA. Retposxta adreso:
ake@forigu.zam.iea.eo

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 162, 2/februaro-99
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.esperanto.org
Aperas dusemajne.
Redaktas: Laszlo Radacsy
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************