Eventoj n-ro 185, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Cxu Esperanto-radioelsendo en via Urbo?
            - Estu kunposedanto de E-Domo en Germanio!

Faka aplikado: - Faklingvajxoj en Esperanto: - cxapitro kemio
               - E-kalendaroj en polaj oficejoj
               - Firmao en elektronika industrio sercxas kontaktojn

Interreto: - Seminario pri Esperanto kaj interreto

Arangxoj: - Studu Esperanton en Finnio
          - KAFE - interesega programo
          - Pasigu agrablan ferion "en Esperantio"
          - Esperantistoj en regiono Alpo-Adrio
          - Kongreso en Koreio
          - Lernu la polan pere de Esperanto
          - Plena Monata Kalendaro

Movado: - Finna prezidentino pri Esperanto - favore!
        - Euxropunia Esperanto-Kongreso
        - La unua ZEO en Kostariko
        - Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino estas 50 jara
        - La nova PIB baldau aperos
        - Kiom da europarlamentanoj vocxdonus por Esperanto?
        - UK 2001 - Kongreso de dialogoj
        - Pli ol 1000 partoprenantoj en la Tel-Aviv-a UK
        - Semajno de internacia amikeco, SIA

Reagoj: - "Faklingvajxoj..." - ankoraux ne perfekta

Instruado, ILEI: - Internaciaj ekzamenoj: kio gxi estas?

Radio: - Novajxoj pri la programo de Pola Radio

Kulturo: - Aperis nova eldonajxo omagxe al Kalman Kalocsay

Rubrikoj: - mallonge (10), anoncetoj (5), korespondi deziras (6)

Interese: - Esperantistoj parolas preskaux arabe
          - Esperanto - ebla solvo por nepala lingvoproblemo?
          - Timoro sercxas oficialan lingvon

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Esperanto-radioelsendoj en via urbo?
====================================

Plurmilo de radiostacioj, cxu lokaj, cxu landnivelaj priservas la
auxskultantojn dise en la mondo en la ultrakurtonda bendo UKO (ofte
signata kiel FM, mallongigo por "frekvenco-modulado"), tamen inter ili nur
sporade, ege malofte trovigxas ankaux esperantlingvaj elsendoj.

Sed se ankaux vi volas, tio povas sxangxigxi, ja ekde nun ekzistas la eblo
havi Esperantan radioelsendon ankaux en via urbo: la tieaj radiostacioj
povas ricevi SENPAGAN rajtigon por relasi la Esperantan programon de
Auxstra Radio Internacia!

Cxu propra radiostacio?
-----------------------

Akiri licencon por propra E-lingva radioelsendo, kaj dauxre funkciigi tian
radiostacion nuntempe estas nerealigebla revo. Same, dauxre produkti E-
lingvan programblokon en iu jam funkcianta radiostacio postulus tre
grandan laboran kaj teknikan investon (ofte ankaux oni postulas nerealan
financan kontribuon), do en plej multaj urboj lernantoj kaj parolantoj de
la Internacia Lingvo havas malfacilajxojn pri auxskultado de viva E-
parolo.

Bedauxrinde interreto (kaj la ret-radioj) ankoraux ne atingas cxiujn,
krome estas cxiam malpli kaj malpli la kvanto de radioriceviloj kun
kurtonda bendo por la nunaj E-elsendoj - sed en cxiuj logxejoj trovigxas
AM (mezondaj) kaj FM-riceviloj. Se oni tie povus lancxi E-lingvan
programblokon, gxi ne nur helpus al esperantistoj havi "vivan E-parolon" -
sed estus ankaux bona reklamo por nia afero.

Aliflanke la lokaj aux urbaj radiostacioj - kiuj kutime ne disponas pri
senlima bugxeto kaj ne havas multajn reklamenspezojn - ofte baraktas pri
la problemo: kiel kaj per kio plenigi la elsendotempon? - do dependas de
la lerteco, sagxeco de la lokaj esperantistoj, cxu oni povas konvinki ilin
akcepti pretan, bonkvalitan, "kuriozan" - kaj SENPAGAN duonhoran
programblokon...

Kion fari?
----------

Por realigi la relajsadon de la E-programo de ORF, oni devas konvinki la
gvidantojn de via urba, loka radiostacio. Ili - angle, germane, aux eble
per via helpo Esperante - devas peti la rajton pri la senpaga relajsado,
kion ili ricevos ene de 14 tagoj. La elsendoj estas kapteblaj per
satelito, aux estas preneblaj per interreto.

Jam funkcias 2!
---------------

Ke tiu relajsado ne estas nur teoria eblo pruvas la fakto, ke jam en 2
urboj (Vilnius kaj Vladivostok) gxi estas realigita. Kaj ankoraux unu
afero: ekde la komenco de la cxijara somera tempokalkulo la lasta E-lingva
elsendo de ORF Radio Auxstria en la tuta semajno estas auxskultebla en la
reto per "Real Player-7".
La petoj pri rajtigo de senpaga relajsado estas peteblaj cxe:

ORF, Radio-Auxstria Internacia, Esperanto-Redakcio,
red. Katalin Fetes-Tosegi
AT-1136 Wien, Auxstrio
Rete: roi.esperanto@forigu.orf.at

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faklingvajxoj en Esperanto
==========================

Ekde Eventoj n-ro 176 ni dauxre aperigas fakliteraturon Esperantlingvan
pri diversaj sciencoj. Jen la sekva parto:

- parto 9 -

KEMIO
-----

- DUNCAN, D. R.: English-Esperanto Chemical Dictionary. London: BEA, 1956.
  56p - 3000 vortoj
- KAWAMURA, S.: Informado kaj domumentado pri kemio. Liege: Someraj
  Universitataj Kursoj, 1974. 43p.
- KOVACS Lajos: Esperantlingva krestomatio por studentoj de kemio kun
  vortaroj esperanta-hungara. = revuo Eszperanto nyelv kemiai
  szoveggyjtemeny es szotar. Debrecen: Kossuth Lajos Tudomanyegyetem, 1990.
  291p
- EICHHOLZ, Rudiger: Esperanta Bildvort-aro. Bailieboro, Ont., 1988. ISBN
  0-919186-32-7. 294-297, 600-601, 605-607 - Duden: Kemiaj fadenoj,
  Kristaloj, Kemio
- NYILASI, Janos: Molekuloj. Trad. Lajos Kovacs. Budapest: SEC, 1984. 118p
- PIORO, Jan: Fundamento de kemia nomenklaturo. Varsovio: PEA, 1986. 78p.
  ISBN 83 7015 018 6.
- PORTMANN, D.: Nova rigardo al nomoj de kemiaj elementoj. = revuo Scienca
  Revuo nr. 163. 44 (1993):2
- WESTERMAYER, Manfred: International Chemical dictionary: angla, Esperanta,
  germana. Tubingen, 1982. 75p. ISBN 3 923596 12. X. - 3400 terminoj.
- PIORO, Jan: Fundamento de kemia nomenklaturo, 1986.
- Fundamentoj de elektrokemio kaj elektrodeponado, Samuel Gasstone, (tr.
  John McCarthy), 1968.
- BERTHELOT, P.: Provo de Khemia Nomigado, 1904.
- Esperanta Nomenklaturo de Kemio, 1913, ISAE, Esperanto-franca-angla-
  germana-ttala-hispana.
- Leksikono de hemio kaj farmacio, 1927 -, hermesa Rondeto, Japana-
  Esperanto.
- MAEDA (trad.): Koloidkemia Terminaro, 1929, Esperanto-germana-angla-
  franca.
- PIORO, Jan: Kemiaj Afiksoj Internaciaj, 1966.
- DUNCAN, D. R.: English-Esperanto Chemical Dictionary, 1956.
- DELLIAN, K.: Kemia Terminaro, 1948, Germana-Esperanto.
- KAWAMURA, S.: Kemio kaj biokemio de karbonhidratoj, 1974.
- BARROCAS, Alberto: Kemio Internacia, 1965-68.
- KAWAMURA, S.: Informado kaj dokumentado pri kemio, 1974.
- KAWAMURA, S.: Fundamentaj konceptoj en kemio, 1974.
- CAVANAGH, B. M.: Elektrolitoj, 1974.
- PIORO, Jan: Fermentoj, 1970.
- PIORO, Jan: Neorganikaj kaj Organikaj Kombinajxoj, 1970.
- FERSMAN: La Kemio de l' Universo, 1925.
- MENDJELEJEV: Provo de Kemia Kompreno de l' Monda Etero, 1904.TOYOKITI,
  Takase: Pri Rilatoj inter Kemiaj Strukturoj kaj Fiziologiaj Agoj, 1938.
- PIORO, Jan: Historio pri sistemigo de kemiaj elementoj, 1992.
- KAWAMURA, S.: Informado kaj dokumentado pri kemio, 1974.
- PIORO, Jan: Kemiaj afiksoj, nombroj, acidoj, 1992.
- PIORO, Jan: Kiu malkovris oksigenon?, 1992.
- FREITAS, J de (trad.): La Lumgaso, A. da Silva, 1982.
- KOVACS, L. (trad.): Molekuloj, Janos Nylasi, 1984.
- FREITAS, J de (trad.): La Petrolo, A. da Silva, 1982.
- KLAG, R kaj W: Sukero nutrado kario, 1991.
- International chemical distinary, Manfred Westermayer, 1982.
- POPOV, M. T.: Pri karboksilo, karboksaco kaj karboksato, 1986.
- SxVARC, Boris: Bazaj nocioj en kemio kaj solvoj de kemiaj kalkulproblemoj.
  Gundelfingen, 1996.
- PORTMANN, D. kaj ROGERS, D.: Kemia kaj scienc-teknika vortaro. Esperanta-
  Angla-Germana. D. P. Naperville, Illinois, 1993.

***************************************************************************

Murkalendaro
============

La E-klubo de Cieszyn, Polio kaj por la pasinta jaro, kaj por la jaro 2000
eldonis profesian, plurkoloran murkalendaron, havanta surskribojn en 4
lingvoj, inter ili ankaux E-o! La kalendaro estas por oficeja aux logxeja
uzo, kaj havas reklamspacon cxe la kapo por emblemoj, datumoj de
reklamantaj firmaoj.

En 1999 estis 4 firmaoj, en 2000 jam 10 firmaoj, kiuj utiligis tiun
reklameblon, kaj mendis la lokigon de sia propra "kapo" en la kalendaro,
do Esperantaj nomoj de monatoj kaj tagoj estas videblaj en 3000
ekzempleroj en oficejoj dum la tuta jaro! La eldonadon fakte pagis vole-
nevole neesperantistaj firmaoj...

Aperigo de E-tekstoj en plurlingva cxirkauxajxo estas ja evidenta
reklameblo, sed malmultaj niaj presistoj, eldonistoj utiligas tiun
ekzemplon. Gratulojn al Zdsislaw Glajcar en Cieszyn, kiu ne nur parolas
pri disvastigo de E-o, sed ja ankaux faras tion. Kontaktadreso:

E-Klubo
skr. 3, PL-43400 Cieszyn, Polio

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Kontaktoj sercxataj en elektronika industrio
============================================

Korporacio pri elektronika industrio en Nisx, Serbio lancxis projekton
"Kunlaboro por laboro", kies celo estas laborigi liberajn kaj nesuficxe
laborigitajn eblecojn de la korporacio, plivastigi la produkt-programon
kaj atingi pli bonan gxeneralan pozicion en la merkato.

Kadre de tiu programo la gvidantoj pretas uzi ankaux Esperanton. Tekston
de la projekto petu de:

Zoran Cxiricx
Branka Miljkovica 14, YU-18000 Nis, Serbio.
Rete: zciric@forigu.eunet.yu

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

Seminario pri Esperanto
=======================

En aprilo okazis en Stockholm, cxefurbo de Svedio, seminario "Esperanto
kaj Interreto". La seminarion partoprenis cx. 20 gejunuloj el Danio,
Litovio, Norvegio, Pollando, Rusio, Svedio.

Dum tiu cxi gravega seminario okazis diversaj prelegoj pri marklingvoj XML
kaj HTML, pri skriptado kaj sercxado, pri jam ekzistantaj E-pagxaroj en
Interreto, ktp. La plej interesa preleganto sendube estis fama Bertilo
Vennergren. Kelkajn prelegojn faris gastaj specialistoj svede kun sinkrona
traduko Esperanten. Partoprenantoj havis cxiajn eblecojn por tuj provi
praktike ricevitajn teoriajn sciojn en bonega komputilejo.

Dum la seminario oni ne nur estis edukataj, sed ankaux pridiskutis kelkajn
gravajn demandojn: "ekstera" politiko de E-mondo en Interreto, distanca
instruado de Esperanto pere de Interreto, plibonigo de organiza laboro
kauxze de novaj komunik-eblecoj.

Ne mankis kompreneble ankaux la distra programo. Okazis psikologiaj ludoj
fare de N. Kojxevnikova, "internacia vespero".

Andrej Ananjin
Rete: esperanto@forigu.newmail.ru

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Esperanto-Studsemajno
=====================

Okazos inter 03-07. 07. 2000. studsemajno de Esperanto en Valamo,
Finnlando. La instruejo estos ortodoksa monahejo. Okazos komencantaj kaj
progresantaj Esperanto-kursoj. Oni povas gxui ankaux ripozan, bonetosan,
agrablan programon. Eblas post la arangxo la akiritan lingvokonon uzi dum
Kultura Esperanto-Festivalo, KEF en Helsinki.
Aligxo kaj informoj eblas cxe:

Esperanto-Asocio de Finnlando
Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando
Rete: laakju@forigu.koti.tpo.fi

***************************************************************************

            Kultura Arta Esperanto Festivalo, KAFE inter 05-09.
                      07. 2000 en Toulouse, Francio.

            La 6-an de julio:       20:00 koncertoj:
                                          Jxak Le Puil;
                                          Kore

                            Pliaj informoj cxe:
                   Esperanto-Kultur-Centro (LKK de KAFE)
               1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio
                         Rete: kafe@forigu.esperanto.org
              http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo/

***************************************************************************

BARO
====

BARO estas Esperanto-renkonto, kie homoj komune pasigas agrablajn tagojn
sen ia tre fiksa kaj serioza programo. BARO okazas dufoje jare en
printempo kaj en auxtuno. La auxtuna periodo okazos inter 21-25. 9.
Parttempa partopreno eblas. Kotizo estas 18 DEM po tago, rabato eblas.

Gxi inkluzivas cxion. La arangxo okazos en Bad Mander, Germanio. Oni
logxos en lignaj domoj meze en arbaro, kuiros mem en bonege ekipata
kuirejo.
Pliaj informoj kaj aligxo eblas de:

Conny Tennstaedt
Gerokstr. 5, DE-47053 Duisburg 4, Germanio
Rete: conny@forigu.esperanto.nu

***************************************************************************

Konferenco de Alpoj- Adrio
==========================

La 12-a Konferenco de Alpoj- Adrio okazos de la 22-a gxis 24-a de
septembro cxijare en la urbo Ptuj en Slovenio. La labortemo estas "Turismo
kaj Esperanto". La partoprenantojn atendas labora etoso kaj eblos gajni
versxajne multajn utilajn ideojn rilate al la temo. Oni povas gxui ankaux
la slovenian gastaman etoson.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Slovenia Esperanto Ligo
Pk. 1643, SL-1001 Ljubljana, Slovakio

***************************************************************************

Koreia kongreso
===============

La 32-a Korea Kongreso de Esperanto okazos inter 19-20.08.2000 en la
cxemara urbo, Pusan, Koreio. En la programo trovigxas interesaj prelegoj,
lotumado, auxkcio. Dum la arangxo okazos internaciaj ekzamenoj de
UEA/ILEI. Por infanoj estos arangxitaj diversaj amuzaj programoj. La
organizantoj atendas ankaux multajn eksterlandanojn.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

Jisan Nurse Institute
390-20, Yangjong 3-dong, Pusan, Koreio 614-053
Rete: pusanesperanto@forigu.hotmail.com

***************************************************************************

Per Esperanto lerni pole
========================

La renoma Somera Lernejo de la Pola Lingvo kaj Kulturo, plej longe
ekzistanta, plej grava en Pollando laux grandeco kaj spertaro, funkcianta
en Jagiellona Universitato en Krakovo, unu el la plej malnovaj euxropaj
universitatoj, decidis akcepti somere 2000, inter siaj multegaj
gestudantoj, grupo(j)n de esperantistoj.

Instruos E-instruistino en tiu Universitato, Maria Majerczak, kiu
lastatempe diplomigxis ankaux pri instruado de la pola kiel fremdlingvo.
Pliaj informoj haveblas kaj aligxo cxe:

Uniwersytet Jagiellowski, Szkosa Letnia Kultury i Jazyka Polskiego
ul. Garbarska 7a, PL-31-131 Krakuw, Polio
Rete: plschool@forigu.jetta.if.uj.edu.pl

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu/ Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne
gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

01-04.06. 1-a Aktivula semajnfino de UFE kun membrokunveno en Boulouris
(Saint Raphael). Inf: Unuigxo Franca por Esperanto, 4bis rue de la
Cerisaie, FR-75004 Paris, Francio. Tel: +33-(0)142 786886. Rete:
omoreau@forigu.esperanto.org
* * *
01-04.06. Botaniko studata tra la regiona flauxro kun gvido de Ru Bossong
kaj Jose Vinck en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel/fakso: +33-549-428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr
* * *
02-04.06. Esperanta Kultura Festo "Abritus-2000" en Razgrad, koincidanta
kun Internacia Literatura Forumo de LF-Koop. Inf: Esperantista domo de
kulturo "D-ro Ivan Kirchev", str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad,
Bulgario
* * *
02-04.06. 3-a Forumo de la E-a Civito, La Chaux-de-Fonds. Inf: Kultura
Centro Esperantista, CP. 311, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.:
+41-32-9267407. Rete: kce.esperanto@forigu.bluewin.ch
* * *
02-04.05. 4-a Danuba Esperantlingva Scienca kaj Kultura Forumo en
Timisxoara/Temesvar. Rumania Esperanto-Asocio, bd. Vasile Parvan 4,
RO-1900 Timisoara, Rumanio aux s-ino Maria BUTAN, Aleea Sportivilor 34/3,
RO-1900 Timisoara, Rumanio, tel. +40-56-145764.
* * *
04.06. Pilgrimado de Alp-Adriaj Esperantistoj al la Sanktejo de Monto
Lusari cxe la landlimo de Italio, Slovenio kaj Auxstrio. Inf: Rete:
esperanto@forigu.retecivica.trieste.it
* * *
05-19.06. Ripozo cxe Nigra Maro, Albena. Inf: Hristo Ignatov, BG-9620
Albena, Bulgario, Tel/fakso: +359-5722-62369
* * *
09-11.06. 20-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, Torun. Inf:
Biuro Podrozy ADVENTURE, Pk. 36, PL-87-100 Torun 3, Polio. Tel:
+48-56-6605960. Rete: adv@forigu.mikro-serwis.pdi.net
* * *
09-12.06. Pentekosta Renkontigxo, Hoeven. Inf: Flandra Esperantista
Junulara Asocio, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Tel:
+32-3-2343400, fakso: +32-3-2335433. Rete: meyere@forigu.rsd.bel.alcatel.be aux
Inf: Fabien van Mook, Molenstraat 46c, NL-5701 KG Helmond, Nederlando.
Tel/faks: +31-492-521991, mobila tel. (kun resp.): +31-6-22332383. Rete:
nej@forigu.dds.nl
* * *
09-12.06. Pentekosta Renkontigxo en Hoeven. Inf: Flandra Esperantista
Junulara Asocio, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Tel:
+32-3-2343400, fakso: +32-3-2335433. Rete: meyere@forigu.rsd.bel.alcatel.be
* * *
10-11.06. 48-a Kansaja Esperanto-Kongreso en Sakai, Oosaka Japanio. Inf:
Organiza Komitato de la 48-a Kongreso de Esperantistoj, cxe Kamamchi
Fumiko, Kasumigaoka-tyo 3-3-4, JP-590-0812 Sakai-si, Japanio. Tel/fakso:
+81-(0)722-41-5202, rete: kleg@forigu.mvf.biglobe.ne.jp

***************************************************************************

                         "Istrio estas songxo..."
                            orbispictus@forigu.iol.it

***************************************************************************

MOVADO
//////

Farigxu kunposedanto de germania E-Domo
=======================================

Mi planas la konstruadon de Esperanto-Domo en suda Bavario. Por realigi la
projekton mi nun sercxas esperantistojn, kiuj volas farigxi kunposedantoj
de la Domo, aux aliforme kontribui al la realigo de la projekto.

La domo trovigxos en la regiono Pfaffenwinkel. Pfaffenwinkel estas konata
pro siaj kulturaj vidindajxoj (pregxejo Wieskirche, monahejo Wessobrunn
ktp). kaj estas turisma regiono. Gxi trovigxas meze inter la bavara
cxefurbo kaj ekonomia centro Munchen kaj estas bone atingebla per
auxtomobilo kaj per trajno (linio Munchen - Insbruck).

En la Esperanto-Domo estos ejoj laux la deziroj de la investemuloj, kiuj
pagos la realigon de la projekto. Se vi investas 150 euxrojn vi povas
farigxi simbola posedanto de unu kvadratmetro de la Esperanto-Domo. Ek de
1500 euxroj vi povas havi vian propran cxambron.

Parton de la Esperanto-Domo acxetos la entrepreno "lb linguistisches
bureau gmbh" (mallonge lb-gmbh) kiu ofertas diversajn lingvo-rilatajn,
oficejajn kaj peradajn servojn. La investo en la centro pro tio estas
interesa cxefe por entreprenoj ie en la mondo, kiuj volas havi "propran
oficejon" en Germanio, cxar lb-gmbh ofertas oficejajn servojn ankaux por
eksterlandaj entreprenoj. Lb-gmbh utiligas por siaj internaciaj kontaktoj
la germanan, la anglan, la francan kaj la internacian lingvon. (kaj de
pluraj jaroj estas fidinda partnero de hungaria LINGVO-Studio, eldonanto
de Eventoj kaj ret-info - ndlr)
Se vi interesigxas pri la projekto, petu detalajn informojn cxe:

Alfred Schubert
Pf. 1539, DE-82355 Weilheim, Germanio
Rete: lb-gmbh@forigu.t-online.de

***************************************************************************

Finna prezidentino
==================

La nova finnlanda prezidentino, Tarja Halonen estas granda protektanto de
neregistaraj organizoj, NRO-j, kaj speciale de tiuj, kiuj laboras por
homaj rajtoj. Tio estas granda sxanco por finnlandaj esperantistoj, cxar
estroj de neregistaraj organizoj havas nun ecx eblojn partopreni altajn
sxtatajn renkontojn, balojn, k.s. Oni povas esperi, ke la nunan epokon
povos bone uzi Esperanto-Asocio de Finnlando.

Aimo Ranatanen
el Esperantolehti 2/2000

***************************************************************************

Euxrop-Unia Esperanto-kongreso
==============================

De la 27-a de aprilo gxis la 1-a de majo okazis la kvara EEU (Euxropa
Esperanto Unio)-kongreso en Oostende kun proksimume 330 enskribintoj el 20
landoj. Tiu cxi kongreso estis eksterordianara el diversaj vidpunktoj: gxi
havis 3 temojn, nome "Ekologio, sxlosilo por la 3-a jarmilo" , Europa Unio
kaj Interkulture.

La cxeftemo estis ekologio. Estis starigita informa budo kaj Frederik Van
den Brande okazigis prelegon, estis ankaux ekspozicio de publikajxoj pri
ekologio el la EU-landoj, kelkaj vizitis la ekologian centron en Oostende.
Profesoro Orszach prelegis pri Mastrumado de la akvo, analogio kun
internacia komunikado en la EP.

La dua temo Interkulture manifestigxis per demonstracio de la projekto al
lernejestroj en Oostende kaj denove dum la solena inauxguro fare de Stefan
MacGill en cxeesto de aro da eminentuloj el la provincaj kaj urbaj
instancoj, kiuj promesis subteni gxin.

Por priparoli la lingvajn problemojn de EU ni vizitis la Euxropan
Parlamenton kaj diskutis kun euxroparlamentano Nelly Maes. Pro parlamenta
ferio aro da parlamentanoj, kiuj unue promesis partopreni lastminute
rezignis.

Ankaux eksterordinare estis la subteno de influhavaj personoj. La kongreso
akiris la altan protekton de la belga regxo. En la Honora Komitato
Interkulture estis 19 personoj, nome la tuta provinca estraro kaj la
urbestraro. En la Honora Listo de la kongreso estis dek ministroj, i.a. la
cxefministro kaj 16 euxroparlamentanoj.

Menciinda estas la nekutima subteno de publikaj instancoj la lokaj
instancoj kunlaboris en la preparoj de la kongreso per tabuloj kaj
sxildoj, senpage disponigis kongresejon, regalon, biciklojn, eniron de
muzeoj kaj la lokaj komercistoj mendis plurajn reklamojn en la
kongreslibro.

Sendube ankaux la eho cxe la publiko en multvizitata populara banurbo
estis nekutima : 40 flagoj kun la vorto esperanto flirtis sur la
kongreseja placo meze de la urbo, cxe la kongresejo, cxe diversaj butikoj
kaj hoteloj, sur la ekskursa sxipo kaj cxe la enirpordoj kie okazis la
aliaj programeroj. La gazetaro raportis per grandaj artikoloj kun fotoj,
la loka televidstacio filmis du fojojn kaj okazis radiointervjuoj.

Kvankam la programo estis bonege organizita, malforta flanko estis tro
malgranda grupo da lokaj kunlaborantoj por gvidi la kongresanojn tra la
kompleksa programo. La kongreso estos memorinda kaj havis aron da
elementoj kiuj povus inspiri la organizontojn de la venonta kongreso. La
5-a EEU-kongreso okazos en 2002 en Verona.

Ivo Durwael
Rete: ivo@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

Unua E-objekto en Kostariko
===========================

Je la unua fojo, oni inauxguris en Kostariko (kaj versxajne, en
Mezameriko) E-objekton. Temas pri bela marmora, 60x60-centimetra tabulo,
sur kiu oni legas esperantlingve: Carlos Gagini (1865-1925): Eminenta
kostarika pioniro kiek filologo kaj kulturisto de Lingvo Internacia
Esperanto. Memorigante la 75-an datrevenon de lia forpaso: la 31-an de
marto 2000. Kostarika Esperanto-Asocio.

Carlos Gagini estis grava intelektulo, verkisto kaj filologo ekde la fino
de la 19-a jarcento. Instruisto dum sia tuta vivo, li ja meritis de siaj
disciploj la nomon majstro. Oni jam delonge sciis pri lia intereso rilate
E-on, kiun li elstudis kelkajn jarojn antaux sia forpaso.

Nur en 1993, lokaj e-istoj Antonio Leoni de Len kaj Sxirley Barquero
sercxante pri tio "malkovris" S-inon Ana I. Silva Vargas, proksima parenco
de Gagini, kiu montris kaj pruntedonis al ili nepublikigitan manuskripton
de sia prauxlo kun titolo hispanlingve Cartilla Esperantista (62-apagxa
brosxureto enhavanta gramatikon, ekzercaron kaj vortareton). Ambaux e-
istoj diskonigis baldaux tiun dokumenton per faka kostarika revuo.

Hugo Mora Poltronieri

***************************************************************************

Kvindekjara jubileo
===================

Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino festis gxian 50 jarigxon
pasintjare. Gxi estis fondita en oktobro 1949 en gxenerala socia elano de
"socialisma revolucio" post kataklismo de dua mondmilito kaj stalinisma
komunismo. El nenio kreis esperantistoj vastan, aktivan membraron kaj tiel
oni povis organizi la 16-an Juugoslavian Esperanto-Kongreson en 1955, kiu
havis plifortigigan influon al la movado en Bosnio kaj Hercegovino. Post
la demokrataj sxangxoj okazis iomete da malkresko sed venis nova
generacio, kiu reformis la movadon, la sukceson montris la organizado de
la 29-a Internacia Junulara Kongreso, IJK en 1973. Poste okazis denove
malkresko. Fine de la 80-aj jaroj la asocio havis pli ol 10 000 membrojn
kaj al gxi apartenis pli ol 100 kluboj, lernejaj sekcioj, fakaj asocioj,
ktp. La milito detruis cxion. Nun la asocio perdis ecx sian oficejon. Oni
devas, volas rekomenci la agadon, sed necesas pripensi novan
agadstrategion, subteneblojn kaj manierojn. Kvankam la stato de la tiea
asocio estas ecx pli mlabona ol cxe la fondigxo, entusiasma laboro
tutcerte ne mankos.

Senad Cxolicx

***************************************************************************

Novajxoj pri nova PIV
=====================

La laboro pri la nova Plena Ilustrita Vortaro, PIV bone evoluas.
Plejversxajne gxi aperas ankoraux cxi jare. Gxi estos vere ilustrita, la
bildoj trovigxos en la teskto mem. Sennacia Asocio Tutmonda, SAT fondis
fonduson por subteni la laboron. La eldonkosto de nova PIV estas vere
alta. Oni povas helpi sendante monon al Piv Komitato de SAT al la
kontonumero: 30041-00001-0123422K-020-39. Bonvolu nepre mencii "Por la
fonduso de Nova PIV".

***************************************************************************

Euxroparlamentanoj - 04. 15. 2000
=================================

86 (13,73 %) Euxroparlamentanoj kiuj, diversgrade, opinias ke Esperanto
povus iel helpi por plifaciligi kaj plirapidigi la lingvan komunikadon en
Euxropa Unio, en reciproka respekto de la lingvo, de la kulturo, de la
digneco de cxiuj, apud la aliaj lingvoj.

Laux lando: Auxstrio (2), Belgio (15), Britio (14), Danio (3), Finnio (2),
Francio (13), Germanio (5), Grekio (1), Hispanio (9), Irlando (12), Italio
(6), Luksemburgio (0), Nederlando (1), Portugalio (1), Svedio (2).

Laux politika grupo: Europaj Liberaluloj Demokrataj kaj Reformantaj
(51/12, 23,52 %), Unigxo por Europo de la Nacioj (30/7, 23,33 %),
Verduloj/Libera Alianco Europa (48/11, 22,91 %), Europa Unuiga Maldekstro
kaj Nord-Verda Maldekstro (42/6, 14,28 %), Europaj Socialistoj (180/25,
13,88 %), Grupo por Europo de Demokratioj kaj Diferencoj (16/2, 12,50 %),
Ne enskribitaj (8/1, 12,50 %), Teknika Grupo de Sendependaj Deputitoj
(18/2, 11,11 %), Europa Popol-Partio kaj Europaj Demokratoj (233/20, 8,58
%).

Leopold Patek
Rete: apmarks@forigu.ping.at

***************************************************************************

Kongreso de dialogo - UK-2001
=============================

La decido de la gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj, la jaro 2001 estos
Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de
la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro
de UEA dedicxi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro. La estraro
unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo
de dialogo - Dialogo inter kulturoj".

Co de UEA

***************************************************************************

Tel-Avivo superis la unuan milon
================================

La 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris je la 12-a de aprilo 1030
aliintojn el 51 landoj. Sekve la i-jara UK lasis malanta si la du solajn
UK-ojn post la dua mondmilito kiuj havis malpli ol mil aliintojn:
Portlando 1972 (923) kaj Vankuvero 1984 (802).

La lastatempa akcelio de la aliritmo promesas bonan ancon, ke la Tel-Aviva
UK grimpos ankora pli supren en la postmilita kongresa statistiko. Por tio
i devos preterpasi almena la Rejkjavikan UK de 1977, al kiu aliis 1199
kongresanoj. Poste sekvas Adelajdo 1997 (1224), Kopenhago 1975 (1227),
Ateno 1976 (1266) kaj anka la UK en 1967, celita okazi en Tel-Avivo sed
translokita al Roterdamo (1265).

Co de UEA

***************************************************************************

Euxropa opinio pri Esperanto
============================

S-ano Germain Pirlot sendis siajn bondezirojn al Romano Prodi, prezidanto
de Euxropa Komisiono. Li ricevis la jenan respondon:

Sinjoro,

La prezidanto de la Euxropa Komisiono, S-ro Romano Prodi, komisiis al mi
danki vin pro via afabla letero de la 17-a de decembro 1999, per kiu vi
sendis al li, kaj al lia familio, viajn bondezirojn por 2000.

La Prezidento estimis vian agadon pri la euxropa konstruado kaj vian
intereson pri la uzado de la lingvoj. La euxropa konstruado celas ja
starigi la pacon kaj la respekton de la kultura identeco de cxiuj euxropaj
civitanoj. Kvankam la Euxropa Unio estimas la strebojn de cxiuj, kiuj
promocias esperanton, gxi elektis alian solvon, elektante 11 oficialajn
lingvojn.

Tiu egaleco en la diverseco certigas, ke estu gardita la ricxa kultura kaj
lingva heredajxo, kiu karakterizas Euxropon. Por altigi la lingvan
scipovon de la euxropaj civitanoj, pliaj klopodoj helpos, ne nur por ke
tiu heredajxo estu ankoraux pli atingebla, sed ili plifortigos ankaux la
koherecon kaj la reciprokan komprenon ene de Euxropa Unio.

Mi bondeziras ankaux al vi, kaj al via familio, felicxan novjaron kaj
estime salutas vin,

David Lipman
prezidanto de Euxropa Komisiono

***************************************************************************

Semajno de Internacia Amikeco - 20-26.02.2000
=============================================

"Ni ekbruligas la flamon de Amikeco trans limoj. Gxia lumo signifas
justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj. Por ke tiu flamo povu
lumi pli klare en la mondo, ni sxatas labori por la disvastigo de la
neuxtrala internacia lingvo, Esperanto. En la servo de la nobla tuthomara
kulturo gxi vivu, floradu kaj eligu la lumon de amikeco trans limoj".

Tiel Erik Carlson antaux 32 jaroj anoncis la belan ideon pri la starigo de
tiu cxi grava jara evento kiu poste farigxis tutmonda tradicio de la
Esperanto-medio. Gxi estis kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la
Internacia Lingvo kaj gxi aparte tauxgas por arangxi komunan eventon kun
unuopuloj kaj membroj de societoj aux kluboj.

La simpla formulo de la svedo bazigxas sur la devizo: interkomprenigxo +
amikigxo = Esperanto

Tiuj simplaj adicieroj al Erik Carlson sxajnis tuj tre gravaj por ke la
fina sumo estu plene sukcesa kaj donu multajn fruktojn.

Al la origina ideo oni povas aldoni plurajn aliajn signifojn, laux propraj
vidpunktoj kaj sugestoj de la medio, tamen tiu cxi simpla adicio pleje
respegulas la esencan fonon de nia lingvo internacia.

Fakte amikeco ne estas kruda vorto, kontrauxe, gxi estas intima sento-
vorto kiu nature ankaux nun sxvebadas en nia Esperanta komunumo.

Kiam la sveda Erik Carlson proponis ke la lasta plensemajno de februaro
estu dedicxata al tiu ideo, oni tra la mondo entuziasme akceptis la
devizon kaj exc gravuloj aprobis gxin.

Ekde tiam la Esperanto-sekcioj kaj -kluboj klopodas okazigi dum la lasta
semajno de februaro manifestaciojn, renkontigxojn kaj cerimoniojn por
rememori al la tuta homaro ke paco ekestos, kiam cxiu konsideros la
aliulon kiel propran sinceran amikon.

Kial la Semajno estas grava?

Gxi celas du aspektojn de la Esperanto-movado, kiuj helpas gxin difini kaj
plifortigi. Unu estas plivigligo de la kontaktoj inter la sxatantoj da la
Esperanta kulturo en la diversaj landoj; la alia, la konscia ligado de
Esperanto kun societoj de aliaj movadoj. Ambaux tiuj celoj instigas niajn
membrojn, gestudentojn kaj amikojn rigardi ekster sin al la pli vasta
mondo; kaj tio estas dezirinda fenomeno en iu ajn asocio aux kultura
rondo.

Oni konstatis ke, jaro post jaro, la festo de la Internacia Amikeco cxiam
pli enradikigxis en la Esperanto komunumo gxis igxi grava semajno tra la
mondo.

Kiamaniere?
-----------

Evidente en pluraj manieroj, laux la kapabloj de la organizantoj, kiuj
tamen cxiam intencis plidisvastigi la semajnon de Amikeco trans limoj por
krei pli striktajn kulturajn rilatojn inter la landoj. Ankaux por ni
kunfestantoj SIA estas bonvena okazo per revidi nin, interparoli kune en
amika etoso kaj gxuj kelkajn agrablajn horojn.

Cxiam validas la sugestoj pri eblaj agadoj dumla semajno

Por unuopaj sxatantoj de Esperanto
----------------------------------

- Sendu amikajn salutojn dum la semajno al gekonatoj, ne nur al
  esperantistaj amikoj, sed ankaux al aliaj.

- Atentigu pri la ekzisto de la Semajno per letero al via loka jxurnalo,
  aux en aliaj societoj en kiuj vi estas membro, kaj invitu aliajn
  personojn kune festi.

- Partoprenu la lokajn kunvenojn (vd. sube).

Lokaj Esperanto-kluboj kaj -societoj
------------------------------------

- Arangxu publikan kunvenon. Invitu precipe junularon. Invitu la urbestron
  aux alian eminentulon por paroli. La esperantistoj faru mallongan
  prelegeton pri Esperanto kaj pri gxiaj ebloj krej amikecajn kontaktojn
  inter diversaj popoloj. Kompreneble tia kunveno povus havi multajn
  diversajn formojn, kaj tiu menciita cxi tie estas nur unu tia sugesto.

- Dum unu el la vesperoj de la Semajno, arangxu privatan amikecan feston
  por la klubo. La klubo sendu salutkartojn al kluboj en aliaj landoj.

- Presigu afisxojn. La teksto estu nacilingva kaj priskribu la Semajnon.
  Tiajn afisxojn oni povas disdoni al butikoj, kun peto, ke oni montru ilin
  en la butiko antaux kaj dum la Semajno.

- Petu eminentulon farigxi protektanto de la Semajno en via regiono.

- Sugestu al via urbestro, ke li/sxi organizu ian eventon kunlige kun la
  Semajno. Se la urbo havas gxemelajn urbojn en aliaj landoj, arangxu
  intersxangxon de salutoj inter la urbestroj, prefere per Esperanto, en
  kunlaboro kun la Esperanto-grupoj en tiuj urboj.

- Atentigu viajn lokajn lernejojn kaj pregxejojn pri la ekzisto kaj celo de
  la Semajno, kaj sugestu, ke oni enplektu la Semajnon en siajn lecionojn,
  predikojn ktp.

- Invitu la urbestron oficiale proklami la Semajnon speciala semajno en la
  vivo de la urbo, kaj mencii la internacian amikecon en siaj paroladoj.

- Sendu SMS-mesagxojn, retposxtajxojn, elektronikajn posxtkartojn aux
  faksajxojn al Radioj, precipe al Esperanto-Radiostacioj.

Nepre raportu pri via agado al la Centra Oficejo de UEA Nieuwe Binnenweg
176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, uea@forigu.inter.nl.net kun kopio al la
Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo, P.O. Box 756 Sxelby, NC
28150-0756 Usono. Sendu raportojn ankaux al tauxgaj Esperantaj gazetoj,
kaj en la nacia lingvo al la lokaj jxurnaloj.

Vittorio Madella

***************************************************************************

REAGOJ
//////

Faklingvajxoj
=============

En Eventoj 181 aperis listo en la serio "Faklingvajxoj en Esperanto" kun
geografiaj, geologiaj libroj. Mi esperis trovi en tiu listo ankaux la
libron "Usono nigre-blanke" de Ionel Onet (Berkeley: Eldonejo Bero, 1998).

Ionel Onet
Rete: elna@forigu.esperanto-usa.org

***

- Dankojn por la informo! Ni scias, ke la aperigita listo ne estas plena
aux senerara, sed gxi estas la 1-a provo kompili tian liston. Ni atendas
komletigojn al cxiu fako. - la red.

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Internaciaj Ekzamenoj
=====================

Krom "naciaj" ekzamenoj okazas cxiujare la Internaciaj Ekzamenoj de
ILEI/UEA. Dum mia trijara mandato kiel sekretario de Internacia Ekzamena
Komisiono, IEK, mi spertis, ke en multaj landoj esperantistoj ne havas
scion pri la internaciaj ekzamenoj. Por funkciuloj de E-organizoj kaj
certe ankaux por instruist-/antoj de la lingvo estas grave, ke ili povu
informi studintojn de la lingvo pri la ekzamenigx-ebloj.

La internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA jam ekzistas dum dekoj da jaroj kaj
estas prizorgataj de IEK, komisiono kies konsisto estas aprobata de la
Komitatoj de UEA kaj de ILEI. IEK konsistas el sep personoj: prezidanto,
sekretario, kasisto (kiu estas tiu de ILEI) kaj reprezentantoj por Azio,
Ameriko, Afriko kaj Euxropo.

La celo de IEK estas kiel eble plej disvastigi kaj okazigi sesiojn de la
Internaciaj Ekzamenoj. IEK mem organizas Internaciajn Ekzamenojn dum cxiu
UK kaj (eventuale) dum Konferenco de ILEI.

Cetere cxiu landa asocio, E-organizo aux -institucio povas proponi
organizi sesion de int. ekzamenoj dum iu (inter)nacia arangxo (kongreso,
seminario, festivalo, k.s.). Tiukaze oni petu la t.n. "petilon" cxe la
sekretario de IEK. En tiu petilo ili nomas la datojn de la sesio, la
nivelon de la ekzamenoj (momente ekzistas elementa kaj meza niveloj),
proponas lokan Ekzamenan Komisionon, EK, kiu konsistu el membroj de
Internacia Rajtigita Ekzamenantaro, IRE.

La ekzamentestojn cxiam prizorgas IEK. Gxi liveros ilin al la prezidanto
de la surloka EK.

Ekzamena Komisiono
------------------
EK kontrolas la faritajn testojn kaj aljugxas poentojn laux la koncerna
skemo. Poste gxi resendas cxiujn testojn al IEK, kiu trarigardas la
testojn kaj la aljugxon de poentoj. Por la sukcesintoj gxi produktas la
"Atestilo"-jn, subskribitajn de la prezidanto kaj sekretario de IEK, kiuj
post subskribo de la prezidanto de la surloka EK estas sendataj al la
sukcesintoj.

IEK strebas al multlokaj kaj frekventaj ekzamensesioj dum la jaro. Unu el
la koncernaj problemoj estas manko de ekzamenantoj. Prefere surloka EK
konsistu el diversnaciaj ekzamenantoj, sed tio ne estas severa postulo.
Momente IRE (la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) konsistas el cx. 60
ekzamenantoj. Sed ne en cxiuj landoj estas IRE-membroj.

Kiu sentas suficxan kapablon ekzamenigi cxi nivele, anoncu sin. Ni petas
al vi biografion pri via Esperanta vivo, precipe rilate instruadon. Se IEK
akceptas vin, vi estas aldonita al IRE por trijara mandato. Post fino de
la mandato ni cxiam petas renovigon de la mandato. Oni do ne "gxismorte"
estas ekzamenanto.

La tasko de ekzamenantoj estas kontroli cxu cxio iras lauxregule, sinsekve
disdoni la testojn, repreni la faritajn testojn kaj kontroli ilin, aljugxi
poentojn (cxe cxiu tasko estas menciita la aljugxota poentaro) kaj plenigi
la ekzamenan protokolon kaj subskribi tiun.

Se la testo enhavas demandojn, la respondoj estasjam donitaj por la
ekzamenantoj, por plifaciligi ilian kontrolan laboron.

La internaciaj ekzamenoj konsistas el tri partoj: gramatika antauxtesto;
skriba ekzameno; parola ekzameno.

Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la gramatika
antauxtesto, rajtas partopreni la skriban ekzamenon.

Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la skriba
ekzameno, rajtas partopreni la parolan ekzamenon.

Per la gramatika antauxtesto ni kontrolas la gramatikan konon de la
kandidato.

La skriba ekzameno
------------------

La skriba ekzameno (por elementa kaj meza niveloj) konsistas el la sekvaj
partoj (laux alfabeta ordo): auxskulta kompreno-1, auxskulta kompreno-2,
eseo, kulturaj konoj kaj lega kompreno, kaj nur je elementa nivelo
diktajxo.

Parola ekzameno
---------------

La parola parto konsistas el busxa priskribo de desegno, foto, k.s.,
respondi demandojn de la ekzamenantoj pri la movado, historio kaj kulturo
de Esperanto kaj interparolo pri gxeneralaj temoj.

Postuloj
--------

En la "Gvidilo al internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA" la postuloj por la
ekzamenoj estas vaste priskribitaj. En tiu gvidilo trovigxas ankaux la
ekzamena regularo. Cetere tiu brosxuro enhavas modelojn de cxiuj testoj de
la ekzamenoj. La "Gvidilo" estas havebla cxe UEA, gxi kostas 3 euxrojn.

Hans ten Hagen
Middenweg 587 NL-1704, BH Heerhugowaard, Nederlando
Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl

***************************************************************************

RADIO
/////

Novaj ondolongoj de Pola Radio
==============================

Esperanto Redakcio de Pola Radio informas, ke ekde la 26-a de marto 2000
vi povas auxskulti niajn cxiutagajn elsendojn laux la Universala Tempo je:
08.30h nur per satelito; 13.30h 41,18m, 41,23m = 7285, 7275 kHz (la
premiera elsendo); 18.00h 41,98m = 7145 kHz; 19.00h nur per satelito. La
matena elsendo emisiata per la satelito kaj en real- audio estas ripeto de
la pasint-taga programo.

La satelita ricevo estas ebla pere de: Eutelsat II, F-6 - Hot Bird - 13
gradoj de la orienta latitudo; frekfenco 11,474 GHz, polarizado
horizontala (H); sonportanto 7,38MHz. La adreso por komputil-posedantoj,
kun plena alireblo al la reto: http://www.wrn.org/ondemand/poland.html

Barbara Pietrzak
Rete: pietrzak@forigu.wa.onet.pl

***************************************************************************

KULTURO
///////

Omagxe al Kalocsay
==================

La komputila epoko cxiam pli montras siajn avantagxojn. Ankaux la antaux
ne longe aperinta verko "Omagxe al Kalman Kalocsay - 2a volumo" povis
aperi danke al la cxiam pli simplaj eldon- kaj kopiebloj, ja ankaux tiu
cxi eldonajxo pretigxis nur en malpli ol 100 ekzempleroj.

La serio "Omagxe" celas - krom la omagxo mem al Kalocsay - ke la ricxa
spirita heredajxo de nia klasikulo farigxu komuna trezoro de la
esperantistaro.

En la nuna 110-pagxa libro en A/4-formato estas ne nur listigitaj liaj
originalaj E-poemoj kun aperfontoj, interesegaj fonaj informoj pri la
unuopaj verkoj, sed trovigxas ankaux kelkaj fremdlingvaj tradukoj de liaj
poemoj, bibliografioj, klarigaj piednotoj, ecx indekso de menciitaj
personoj.
La libro akireblas cxe la UEA-libroservo kaj cxe la auxtoro:

Ada Csiszar
Zsigmond ter 1/B, HU-1023 Budapest, Hungario

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Okazas cxiumarde E-renkontoj, lingva rondo kaj babilado en Frankfurto,
Germanio. La renkonto estas loka, sed gxin jam vizitis samideanoj el
pluraj landoj.
* * *
Okazis sukcesaj kursoj, prelegoj gvidataj de s-ro Helmar Frank, AIS-
prezidanto en la universitato de Roslavl, Rusio. Informoj: Haus Dombusch,
Eschersheimer Landstr. 248, DE-60320 Frankfurt am Main, Germanio
* * *
Granda intereso cxirkauxis la E-stagxon, kiu okazis dufoje fine de marto
en Challiac, departmento Indre, Francio. En regiona televido estis
elsendita dek minuta programo pri la arangxo kaj ankaux en gazeto aperis
favora artikolo.
* * *
Esperanto-budo estis starigita la 22-an de aprilo en Berklio, Kalifornio,
Usono okaze de la Tera Tago.
* * *
Partoprenis esperantisoj la feston okaze de la 1-a de majo en Parizo. La
partoprenon organizis cxefe SAT-Amikaro, Naturamikoj kaj SAT. Oni
kunportis grandajn sxildojn kun surskribajxo: Les travailleurs ont besoin
d`une langue unvierselle (Laboristoj bezonas universalan lingvon).
* * *
Estis festita 70 jara naskigxtago de germana esperantisto,
naturprotektanto, politikisto, konsilanto, Walter Poppeck. La feston
partoprenis ankaux lokaj poltikistoj kaj la urbestro.
* * *
Itala Esperanto-Federacio, FEI sercxas kunlaborantojn, interesitojn en
diversajn komisiojn. Oni per letero sercxas preskaux cxiujn italajn
esperantistojn por kunlaboro.
* * *
Estis preparita didaktika KD pri Esperanto-instruado de Aleks Dematheis.
Gxi estas utila prefere por instrui nian lingvon al angloj, francoj,
germanoj, hispanoj, italoj kaj portugaloj, sed oni povas utiligi gxin
ankaux al aliaj lingvoj. Gxin eldonis E-Centro de Torino, Italio.
* * *
Aperis la libro Korea antologio enhavante plurajn koreajn novelojn, kiun
kompilis Chao Sung Ho kaj Kim Uson. La unikan libron eldonas Korea
Esperanto Asocio.
* * *
Ankaux cxi jare starigis esperantistoj budon en la festivalo de Tero-Tago
en Berkly, Usono. Estis suficxe granda intereso pri Esperanto, oni ricevis
multajn adresojn de interesatoj.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Redaktadon de la konata kanada E-revuo "La Riverego" de Sylvain Auclair
transprenis nova redaktulo Jessy LaPointe, rete: gajulo@forigu.hotmail.com.
* * *
Ekde nun la sola adreso por la redakcio de Esperanto sub la Suda Kruco,
kaj por personaj mesagxoj al la redaktoro, Donald Broadribb estas:
donaldbroadribb@forigu.mac.com.
* * *
La retadreso de Li Yamin sxangxigxis pro malfacilajxoj. La nova adreso
estas: li-yamin@forigu.163.net.
* * *
Kun grandega bedauxro ni mencias, ke la 30-an de aprilo 2000 mortis
esperantisto, poeto Jiri Karen propranome Ladislav Podmele (nask.
11.6.1920) verkanta cxehe kaj Esperante.
* * *
Ne mencias kun bedauxro kaj doloro, ke la 12-an de majo mortis havante
85-jarojn pastro, episkopo, esperantisto, Wladyslaw Miziolek. Li okupis
multajn pri Esperanto, dankeblas al li E-meslibro, ktp.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

12 jara knabo volas korespondi, liaj hobioj estas piedpilko, libroj,
kalendaretoj, bildkartoj, filmoj. Danil Filimonov, pr. Metallurgov
30"D"-100, Krasnojarsk, RU-660005, Rusio.
* * *
17 jara lernantino deziras korespondi kun esperantistoj tutmonde pri cxiuj
temoj. Adreso: Sandra Sruodejte, Taikos 101-56, LT-3036 Kaunas, Litovio
* * *
Preskaux 24 jara studentino kaj laborantino kun grandega intusiasmo agadi
por Esperanto volas korespondi kun esperantistaj viroj pri "cxio ebla
dece". Adreso: Katarzyna Jakubowska, ul. Poznanska 87 m.8, PL-87-100
Torun, Polio
* * *
13 jaragxa knabino korespondemas, sxiaj hobioj estas sporto, vojagxoj,
moderna muziko, vivo en aliaj landoj. Viktorija Schischkina, ul. Kolcevaja
30-35 RU-660093 Krasnojarsk, Siberio, Rusio.
* * *
Mi estas Marika kaj mi havas 23 jarojn. Mi estas nova esperantistino kaj
mi volas korespondi kun gesamideanoj pri diversaj temoj. Adreso: Marika
Dellai, via Santa Corona 53., IT-36060 Longa di Schiayon (Vicenza), Italio
* * *
Korespondi deziras tutmonde pri diversaj temoj Ania Jaroszewska, ul.
Grodzienska 10/14, PL-19300 Elk, Polio

***************************************************************************

INTERESE
////////

Esperanto - preskaux araba
==========================

En Esperanto estas multaj arabdevenaj vortoj. Cxi tie estas menciitaj
kelkaj el ili: admiralo, algebro, alkoholo, almanako, amalgamo, amuleto,
antimono, arsenalo, atlaso, baldakeno, benzino, burnuso, kafo, kemio,
cifero, damasto, dogano, eliksiro, fanfaro, fatamorgano, gazelo, gxirafo,
gitaro, hazardo, hurio, jako, jasmino, kamelo, karafo, kofro, kupolo,
lako, lavao, marcipano (martopano), masko, masagxo, matraco, monsuno,
moskeo, mumio, natrono, orangxo, papago, raso, aroko, Saharo, siropo,
sodo, sofo, sultano, tarifo, kablo, taso, trafiko, vato, bismuto, zenito,
sukero, slivo.

Konsultita literaturo: Nabil Osman: Kleines Lexikon deutscher Worter
arabischer Herkunft (leksikoneto de germanaj arabdevenaj vortoj).

Walter Klag
Rete: klag.esperanto@forigu.online.edvg.co.at

***************************************************************************

Esperanto, ebla solvo por lingvoproblemo
========================================

En Nepalo ekzistas cxirkaux tridek kvin lingvoj parolataj de diversaj
etnikaj grupoj sed cxiuj devas lerni unu el la lingvoj. Gxi estas nia tiel
nomata oficiala lingvo (antauxe gxi nomigxis "Khas" sed poste oni nomis
gxin "Nepali"), kiun cxirkaux 40 procento da homoj parolas. Aliaj devas
lerni gxin por eniri la lernejon kaj trovi laboron. Ankaux estas egale
grava je legxaj aferoj. Cxar multe da homoj ne scipovas la oficialan
lingvon, ili aux ne povas trovi laboron aux frontas aliajn lingvon. Nur 42
procento da homoj eblas legi kaj skribi en Nepalo.

Antaux unu jaro kaj duono, la urbestro de Katmando decidis uzi ankaux la
indigxenan lingvon de katmando "Nepalbhasa" kune kun tiel nomata Nepali.
Kvar homoj kiuj parolas la lingvon "Nepali" kiel gepatra lingvo hazarde
petis al la tribunalo ke estas kontrauxlegxa uzi aliajn lingvojn krom
Nepali. La plej alta tribunalo, pro politika kialo decidis ke oni ne povas
uzi la lingvon "Nepalbhasa". Kompreneble gxi naskis malamikecon inter
etnikaj grupoj. Oni timas ke la situacio en cxi tiu malgranda kaj malricxa
lando farigxos pli kaj plu dangxera. La lokaj homoj volas ke la mondo ne
plu traktu gxin kiel demokratia lando kaj interdiskutu kiel la problemo
povos esti solvita amikece.

Samtempe, mi, kiu nun laboras en la angla jxurnalo "The Kathmandu Post"
verkis artikolon ke se oni ne volas toleri alies lingvojn kunekun
uzantajn, oni povas uzi Esperanton cxar gxi estas tute neuxtrala kaj
ankaux estas internacia. Oni multe sendis demandon kio la lingvo vere
estas. Estas, mia opinie, granda propogando cxar en Nepalo homoj ecx ne
scias ke tia lingvo vere ekzistas.

Razen Manandhar
Pk. 3447, Kathmandu, Nepalo
Rete: espero@forigu.testpc.mos.com.np

***************************************************************************

Oficiala lingvo, sercxata.
==========================

Dum 25 jaroj, la portugala lingvo estis malpermesita en Timoro, fare de
Indoneza registaro kiu altrudis la indonezan kaj la tetuman lingvon. La
timoranoj, cele al sendependigxo, revolucie, rezistis per la uzo de la
portugala lingvo - lingvo de la unua kolonianto: Portugalio.

Nun, post la sendependigxo de Indonezio, la Timoranoj devas decidi kiu
estos la oficiala lingvo. Auxstralio, la plej proksima lando de Timoro
premas por ke la angla estu la oficiala lingvo. Aliflanke 14 instruistoj
de la portugala lingvo estas Timoro por reinstrui la portugalan. La
junuloj volas ke la angla estu la oficiala. La plej oldaj preferas la
portugalan.

Nun, la pololo devas decidi kiu estos la oficiala lingvo de la lando.

Aliflanke, nun en Timoro estas babel-turo cxar en la lando estas la paca,
tutmonda, militista trupo kaj specialistoj el diversaj mond-partoj.

Joso Manoel Aguilera Junior
Laux la gazeto: "O Estado de Minas"

***************************************************************************
***************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 185, 2/aprilo-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

***************************************************************************
***************************************************************************