Eventoj n-ro 196, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - FAME-premio por Auld

Faka aplikado: - Faka UK - dauxrigo de mallongaj artikoloj pri fakaj
                 okazajxoj dum la Universala Kongreso

Interreto: - Nova dissendolisto de la akademio
           - Interreta gazetara konferenco - Esperante
           - Mallonge (4)

Arangxoj: - Cxehaj-saksaj tagoj
          - Faulhaber-semajnfino
          - GRUPE
          - Scienc-praktika konferenco
          - Itala Esperanto-konferenco
          - Kompleta monata kalendaro

Movado: - Ne subtenu piratadon - "Esplorvojagxo"
        - Nova domo de Kvinpetalo
        - Pledo por plueldono de EPCx
        - Esperanto-posxtmarko de UK en Zagreb
        - Ago-Tago en Kijevo
        - Esperanto venontjare en Germanio
        - Ministra dekreto pri Esperanto
        - Kongreso kun vasta varbado
        - Seminario en Amano

Opinioj: - Cxu manifesti aux civiti?

Instruado, ILEI: - Forumo pri turismo, edukado kaj kulturo

Konkursoj: - Rezultoj de fabelkonkurso

Muziko: - Kore

Libroj: - Hungara lingvokurso
        - Sankta Kuraano

Rubrikoj: - Mallonge (9), anoncetoj (4), ni mencias (4),
            korespondi deziras (4)

Interese: - Hilelista rondo
          - La nevidebla videblas - dum ankoraux unu monato
          - Olimpia lingvo
          - La homa cerbo preferas la italan ne anglan
          - Pinto kun Esperanto

**************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

FAME-premio por Auld
====================

La 7-an Esperanto-Kulturpremion de Aalen, en solena matineo en la urba
biblioteko, la FAME-fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj
transdonis al William Auld, unu el la plej gravaj kreantoj de Esperanto-
kulturo en nia epoko. Bedauxrinde la san-stato de s-ro Auld ne permesis al
li persone fari la longan vojagxon de Skotlando al Suda Germanujo por
transpreni la premion. En lia nomo la premion, dotitan per 10 000 DEM,
transprenis Michael Scherm, prezidanto de la germana ILEI-sekcio.

La lauxdacion digne faris d-ro Werner Bormann, prezidanto de la FAME-
fondajxo, antauxa prezidanto de la Akademio de Esperanto, AdE, kiu mem,
simile al la premiito, okupis multajn poziciojn en la organizita
Esperanto-movado, tiel montrante kombinon de intelekta laboro kaj tute
konkretaj organizaj taskoj.

En germana lingvo, por la cxeestantaj reprezentantoj de la publika vivo -
urbo, gimnazio, distrika banko kaj aliaj - li skizis la diversajn facetojn
de la verko de s-ro William Auld. El la posedo de la Germana Esperanto-
Biblioteko, kies sidejo trovigxas en la sama domo kiel la urba biblioteko
de Aalen, estis elmontritaj kaj prezentitaj la plej gravaj el la libroj de
la skota majstro - poezio, tradukoj, instrua materialo, eseoj - kaj la
reprezentanto de la urbo montris sin impresita pri la vivo-verko ja
ankoraux ne finitia de persono, kiun gravaj personoj el la monda kultura
vivo trovis inda, pasintjare, esti kandidato por la literatura Nobel-
premio, kio en si mem vekis grandan atenton ne nur en la skota gazetaro.

Karl Heinz Schaeffer

**************************************************************************
                                D a n k o n
                     pro frua renovigo de via abono al
                       EVENTOJ kaj Ret-Info en 2001!
**************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Faka UK
=======

En la anatauxa numero de Eventoj sur pagxo 7 aperis artikoloj pri fakaj
okazajxoj de la cxi jara Universala Kongreso. Cxi tiu artikolaro estas la
dauxrigo.

Kunveno de AERA
---------------

En la salono Maschler, la 30-an de julio okazis kunveno de AERA (radio-
auxskultantoj), kiun partoprenis kaj radio-auxskultantoj kaj la redaktoroj
de pluraj radio-stacioj kiuj sian programon elsendas en Esperanto. La
kunvenon prezidis s-ino Barbara Pietrzak, la redaktorino de Pola Radio.
Kvankam la Radio Varsovo elsendas jam 41 jarojn, Cxina Radio Internacia -
35 jarojn, Radio Havano - 12 jarojn - estis interese auxdi, ke elsendas
ankaux Radio Bratislavo, Radio Vieno, Radio Romo, Radio Koreio... kaj ke
radio elsendoj en la Internacia Lingvo estas auxskulteblaj je alia flanko
de la mondo. Tamen, por ke gxi farigxu pli auxdebla kaj vere internacia,
la programo devas orientigxi pli kaj pli forte ankaux al interreto.

S-ino Pietrzak deziris substreki rolon de la elsendoj kaj auxskultantoj,
des pli cxar la Pola Radio intencas de tempo al tempo enkonduki novajn
rubrikojn, bazitajn je proponoj kaj reago de auxskultantoj.

Inter la geredaktoroj de radio stacioj kiuj elsendas en Esperanto, estas
intersxangxitaj spertoj, kaj estis dirite, se la radio-programo estus en
interreto aux elsendata per satelito, tiam estus kontentiga auxskultado
kaj reagoj de la auxskultantoj.

(k.n. 670)

Posxtistoj
----------

La 30-an de julio okazis la cxefkunveno de la faka organizo IPTEA
(Internacia Posxtista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio), kiun prezidis
prez. Veikko Maki-Luopa el Finnlando (k.n. 1171).

Li prelegis pri la plej nova telekomunikada servo interreto, kiu
ekfunkciis komence en Usono en 1969 fare de la tiea Ministerio pri
Defendo. Hodiaux en cxiu kvina sekundo al la Interreto estas aligita nova
komputero, do pli ol 6 milionoj jare.

Kolektanto de uzitaj telefonkartoj el Slovakio proponis al IPTEA, aldoni
al la filatelo novan brancxon kiu povus esti nomata "telefonkart-
kolektado". Tiu grupeto povus helpi la kolektantojn de diversaj
telefonkartoj. Sxi jam prezentis multajn tiajn kartojn kun belaj fotoj kaj
desegnajxoj.

Veikko Maki-Luopa
(k.n. 1171)

Jxurnalistoj kunvenis
---------------------

Dimancxe, la 30-an de julio, en la salono Maschler, kunvenis jxurnalistoj
sub la iniciato de TEJxA (Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio). La
kunvenon prezidis vicprezidanto s-ro YAMASAKI Seiko, anstataux s-ro Stefan
Maul, kiu forestis pro malsano. Kolektigxis 11 kongresanoj, inkluzive de 5
TEJxA-membroj. La sekretario/kasisto lauxtlegis saluton de la Prezidanto
S. Maul, kiu skribis interalie: "Kiel scias precipe la jxurnalistoj inter
vi, la ankoraux dauxranta revolucio en komunikado - precipe la pli kaj pli
potenca interreto - draste sxangxis kaj sxangxos ankaux laboradon de
jxurnalistoj. Bedauxrinde la teknika progreso ofte estas akompanata de
perdo de kvalito. Rapideco pli gravas ol solida informado, distro pli
gravas ol serioza enhavo ktp. Jen defio por konsciaj jxurnalistoj."

La sekretario klarigis la historion de la Asocio por la membroj kaj
raportis ke la financa stato de la asocio estas solida por permesi
eldonadon de la organo "Internacia Jxurnalisto", 3-4-foje jare,
post la krizo antaux kelke da jaroj.

(k.n. 59, k.n. 670)

Naturkuracado
-------------

INA (Internacia Naturkuraca Asocio) kiel tradicie okazigis sian
jarkunsidon, en kiu partoprenis pli ol 30 membroj kaj interesoj. Judita
Rey, gxenerala sekretariino, prezentis la laborojn de INA dum la lastaj
jaroj ankaux kun la prezento de nova jarlibro, Naturkuracado 2000,
100-pagxa, kiu havis ricxajn diversajn informojn pri naturaj kuracmetodoj
en la mondo. Sxi klarigis, ke la individuaj membroj kun la pago de 20
euxroj en la jaro ricevas senpage la gazeton, kaj la gazeto ankaux estas
libere acxetebla en libroservo de UEA je prezo de 10 euxroj.

Sekvis la faka prelego de d-ro Puramo Chong, prezidanto de INA pri la temo
de konstitucia medicino, kiu estas kordevena unika kaj tradicia medicino.
La prelego akiris multajn atentojn de la partoprenintoj, kaj sekvis viglaj
demandoj kaj respondoj kun diskutado. Oni povas ankaux informigxi pri la
movado de naturkuracado kaj de la organizo ankaux en ties TTT-pagxo de
INA; http://www.esp-ina.com

**************************************************************************

INTERRETO
/////////

Nova dissendolisto de la Akademio
=================================

La estraro de la Akademio de Esperanto decidis starigi novan
dissendoliston, cele al konatigo de la temoj diskutataj ene de la
akademio. La adreso de la nova dissenda listo estas: akademia-diskuto@forigu.
egroups.com. Por aligxi al la listo "Akademia Diskuto" kaj poste ricevi la
mesagxon de tiu listo, sendu malplenan mesagxon al la adreso:
akademia-diskuto-subscribe@forigu.egroups.com

Christer Kiselman
Rete: kiselman@forigu.math.uu.se

**************************************************************************

Interreta gazetara konferenco - Esperante
=========================================

La 26-an de oktobro je la 11-a matene (moskva tempo) okazis interreta
konferenco de la redaktoro de same interreta gazeto "Eureka! - rusiaj
inventoj" Andrej Grigorjev (Krasnojarsk). Gxi okazis en la retpagxaro:
http://www.presscenter.ru/conference.htm . Cxiuj posedantoj de interreta
aliro povis veni tien kaj partopreni - demandi, i.a. en Esperanto, cxar la
redaktanto estas esperantisto kaj ofte mencias la lingvon en la gazeto.

el Retaj Informoj de REU

**************************************************************************

Mallonge
========

La retpagxaro de IKEL cxe la adreso http://beam.to/IKEL gxisdatigis sian
ligo-pagxon: nun troveblas plej interesaj ligoj al pluraj pagxoj pri
minoritatoj kaj pri Esperanto.

* * *

Antaux ne longe estis malkovrita la retpagxaro pri projekto de Esperanto-
instruado en Grekio. La retpagxoj troveblas cxe la adreso:
http://www.zyworld.com/ retejo/alianco.htm

* * *

Ekfunkciis dissendolisto de Euroscola en Esperanto. Gxi celas kunligi
landojn de Euxropa Unio. Pliaj informoj troveblas cxe:
http://www.egroups.com/group/e-euroscola

* * *

Cxe la adreso http://www.volny.cz/malovec/start300.htm estas disponebla
elektronika versio de Starto 3/2000 (194)

**************************************************************************

Cxehaj-Saksaj Tagoj
===================

La 18-aj Cxehaj-Saksaj Tagoj okazos inter 09-10. 12. 2000 en Usti nad
Labem, norda Cxehio. En la programo estos interesaj prelegoj, videofilmo,
kultura programo, interesa ekskurso en la cxirkauxajxo kaj familietosa,
vigliga festeto okaze de la proksima kristnasko.
Informoj kaj aligxo cxe:

S-ro Miroslav Smyska
Kojeticke 90, CZ-400 03 Usti nad Labem, Cxehio
Rete: josef.kriz@forigu.oku-ul.cz

**************************************************************************

Faulhaber-semajnfino
====================

Cxi jare la Faulhaber-Semajnfino okazos inter 08-10. 12. en la
konferencejo Mennorode en Elspeet, Nederlando. La arangxo havas la temon
"Revoj kaj idealoj en la 21-a jarcento". La programo estas vere ricxa.
Okazos diversaj prelegoj. Sin prezentas la horo Malvo el Alkmaar kun
esperantaj kantoj kaj pupteatro el Zagreb prezentos la teatrajxon, "La eta
princo".

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

J. K. Hammer
Taxusstraat 7, NL-1505, AA Zaandam, Nederlando

**************************************************************************

GRUPE
=====

La 4-a Gliwice-a Rendevuo de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto, GRUPE
okazos inter 10-12. 11. 2000 en Gliwice, Polio. En la vasta programo estos
diversaj interesaj prelegoj en vasta temrondo, kabareto, teatrajxo,
konatigxo kun la interreto, kunveno de instruistoj, kaj sankta meso ankaux
en Esperanto.
Informoj kaj aligxo eblas cxe:

ESPERANTO
skr. poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Polio
Rete: staman@forigu.poczta.onet.pl

**************************************************************************

Scienc-Praktika konferenco
==========================

La 9-a Internacia Scienc-Praktika Konferenco "Banlokoj, Naturdefendo,
Klerigado" okazos inter 19-20. 04. 2001 en Sankt-Peterburgo, Rusio. Dum la
arangxo la unuan fojon eksperimente Esperanto estos uzata kiel dua
laborlingvo - krom la rusa lingvo.

En tri sekcioj de la konferenco renkontigxos fakuloj pri sanatori-banloka
sanigado, saniga turismo, ekologoj kaj specialistoj pri instruado de la
cititaj profesioj. Estus tre dezirinda fari la eksperimenton sukcesa kaj
disvastigi cxi informon laux eble vaste inter la koncernaj esperantistoj
fakuloj.

Pli detalajn informojn pri la konferenco eblas peti:

"Orgkurort",
ul Gagarina 20-6-116, RU-196211, Sankt-Peterburg, Rusio.
Rete: anatolog@forigu.mail.ru

**************************************************************************

Itala Esperanto-konferenco
==========================

La 70-a Itala Konferenco de Esperantode okazos inter 28. 07. - 01. 08.
2001 en Triesto, Italio. Profitu de la okazo pasigi semajnon en Italio,
tuj post la fino de la UK en Zagrebo, Kroatio. Temas pri la tradicia
renkontigxo de italaj esperantistoj, kiuj en jaro 2001 devos elekti novan
estraron por gvido de la movado en la sekvaj tri jaroj.

La ricxa kongresa programo antauxvidas prelegojn, esperantologian forumon,
ekskursojn kaj urbajn vizitojn kaj ankaux kunvenon de Esperanto-Rondo de
Alp-Adrio.

Edvige Ackermann
Via Valerio 110/a, IT-34128 Trieste, Italio
Rete: nored@forigu.tiscalinet.it

**************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en interreto http://www.esperanto.hu Korektoj, aldonoj estas bonvenaj!
Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

18-19.11. Konkurso al radio-amatoroj en cxiuj amatoraj bendoj. Inf: Hans,
rete: j4pg@forigu.gw.ab6qv.ampr.org
* * *
19.11-04.12. 13-a Esperanta Renkontigxo de Okcidenta Regiono, Campo
Grande. Inf: Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono (EKOR), str. Cel
Agostinho 126 fundos, BR-23050-360 Campo Grande - RJ, Brazilio
* * *
25.11. Malferma tago en CO de UEA, Rotterdam. Inf: Universala Esperanto-
Asocio, NL-3015 BJ Rotterdam, Nieuwe Binnenweg 176, Nederlando. Tel:
+31-10-436144, +31-10-4361751. Rete: uea@forigu.inter.nl.net
* * *
25.11. Dua Esperanta Filmfestivalo - EFIFO en Bratislava. Inf: Paulo
Kasxcxak, Vazska 21, SK-821 07 Bratislava, Slovakio. Tel.:
+421-7-45243316. Rete: esperanto@forigu.nextra.sk
* * *
01-03.12. Tria Seminario - Cseh-Seminario en Herzberg Harz. Inf:
Esperatno-Societo Sudharco, Gubernhagenstr. 8. DE-37412 Herberg, Germanio.
Tel/fakso: +49-5521-1363
* * *
01-03.12. Renkontigxo okaze de Sankta-Nikolaa festo, Murzasichle. Inf:
Esperanto - Regiona Societo, Sobotske nam. 36, SK-058 01 Poprad, Slovakio
* * *
01-03.12. Jarfina kaj Zamenhofa Festo, Lepsiko. Inf: Werner Geidel,
Karlsruher Str. 5, DE-04209 Leipzig, Germanio. Tel: +49-341-4118577
* * *
02.12. La tago de Esperanto, Bolzano, Italio. Inf: Rete: leafab@forigu.tin.it
* * *
02-03.12. Cseh-seminario por instruistoj en Herzberg/Harz. Inf: Esperanto-
Gessellschaft-Sudharz, Grubenhagenstr 8, DE-37412 Herzberg am Harz,
Germanio. Tel: +49-5521-1363, fakso: +49-5523-999544
* * *
03-05.12. Antauxkristnaska renkontigxo Bratislava. Inf: Mgr. Alica
Komlosxiova - ESO, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.:
+421-7-43291604
* * *
08-10.12. Faulhaber-semajnfino: Revoj kaj idealoj por la 21-a jc. Elspeet.
Inf: Hans ten Hagen, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando.
Rete: ten.hagen.esperanto@forigu.wxs.nl
* * *
08.12-10.12. 54-a Kultura Semajnfino de sarlande Esperanto-Ligo kaj Sar-
Lor-Luks-Unio en Homburg/Saar. Inf: Salranda Esperanto-Ligo, Pf. 1844,
DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel: +49-06332-981190.
Rete: sel@forigu.mohrbach.de
* * *
09.12. 17-a Cxeha-Saksa Tago kun Zamenhofa festo kaj Adventa Vigilio en
Usti nad Labem. Inf: Miroslav Smycka, Kojeticka str. 90, CZ-400 03 Usti
nad Labem, Cxehio. Tel. +420-47-5532417
* * *
10-15.12. Zamenhofa Semajno: Iom pli pri la unuaj E-aj revuoj, en
Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio.
Tel: +33-549.428074. Rete: rapley@forigu.club-internet.fr

**************************************************************************

MOVADO
//////

Ne subtenu piratadon -"Esplorvojagxo"
=====================================

En Eventoj n-ro 189 (p. 7) - kaj poste diversloke en la Esperanta gazetaro
- aperis informo pri la verko "Esplorvojagxo" de Jules Verne, en trilingva
eldono de "Esperanto" Radikala Asocio.

Estas grave scii ke Giorgio Pagano, la "prizorginto" de tiu eldonajxo,
aperigis en tiu volumo la Esperantan tradukon de Istvan Ertl sen lia
permeso kaj sen mencio de la nomo. La koncerna traduko pli frue aperis en
aprilo 1994 kiel speciala literatura numero de la revuo "Franca
Esperantisto" de Unuigxo Franca por Esperanto - kies permeson Pagano same
ne petis.

Respondante al la retposxta demando de s-ro Ertl pri tiu malrespekto al
kopirajto, Pagano simple malagnoskis ne nur la rajton de la auxtoro pri
tiu traduko, sed ecx la fakton ke Istvan Ertl estas la tradukinto.

Pro tiu obstina malrespekto la auxtoro rekomendas ke legantoj kaj
libroservoj ne subtenu piratadon de tradukistaj rajtoj per acxeto de cxi
tiu eldonajxo, cetere amatore kaj erarplene farita; des pli ke la unua
eldono de "Esplorvojagxo" dauxre haveblas cxe UEA kaj supozeble ankaux cxe
Unuigxo Franca por Esperanto (4,80 EUR cxe UEA).

Istvan Ertl
Kerkhoflaan 26D, NL-3034 TD Rotterdam, Nederlando

**************************************************************************

Nova domo de Kvinpetalo
=======================

La Esperanto-Centro kaj Kulturdomo "Kvinpetalo" en Bouresse, Francio
acxetis plian dometon, kiu estos utiligata por seminarioj. La pago povis
okazis kontante danke al donacoj kaj pruntedonoj de esperantistoj. Antaux
kelkaj jaroj Kvinpetalo sendependigxis de LF-koop.

**************************************************************************

Pledo por plueldono de EPCx
===========================

En la oktobra numero de la konata revuo "El Popola Cxinio" estas anonco
pri la cxesigo de gxia eldonado en la gxisnuna papera formo. Estonte la
revuo aperos nur en la elektronika reto, kie gxi estos senpage rigardebla.

Cxar dum 50 jaroj EPCx farigxis tre konata kaj sxatata inter
esperantistoj, Renato Corsetti petas cxiujn abonantojn kaj sxatantojn de
tiu revuo, ke ili bonvolu skribi al la cxina ambasadejo en sia lando por
esprimi sian bedauxron kaj sian deziron plu ricevi la revuon ankaux en la
nuna formo.

La letero estu pozitive vortumita, tio estas: gxi emfazu la altan kvaliton
de la revuo, gxian utilecon por ekkoni Cxinion kaj cxinajn problemojn, kaj
la gxeneralan sxaton de gxi fare de la legantoj, ktp. Fine de la letero
oni esprimu la deziron, ke la kompetenta registara instanco repripensu la
decidon kaj ebligu pluan aperon de la papera versio de "El Popola Cxinio".

S-ro Corsetti ankaux instigas cxiujn, kiuj havas tiun eblecon, regule mem
legi kaj diskonigi al aliaj la retan version de EPCx cxe www.china.org.cn
por montri ankaux tiel la popularecon de la revuo inter esperantistoj.
Leteroj estas atendataj cxe:

El Popola Cxinio
P.O. Kesto 77, CN-100037 Pekino, Cxinio
Rete: epc@forigu.china-report.com

**************************************************************************

Esperanta posxtmarko por UK Zagreb
==================================

Laux la informo de Kroata Posxto, la 86-a Universala Kongreso de Esperanto
en Kroatio ricevos sian posxtmarkon. Universala Kongreso de Esperanto
estos unu el 19 porokazaj posxtmarkoj en la eldonplano de la Kroata Posxto
por la jaro 2001.

En la jaro 1997 Kroata Posxto eldonis posxtmarkon honore al la 1-a
kongreso de kroataj esperantistoj. La eldonkvanto de la posxtmarko estis
300.000 ekz. kaj gxi ankoraux estas ricevebla.

S. Sxtimec
Rete: esperanto@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

Ago-tago en Kievo
=================

De la sabata tagmezo grupeto da aktivuloj de Kieva Junulara Societo, KJS
kaj lernantoj de liceo N38, komencis la Ago-tagon sur cxefa placo de
Ukrainio - Placo de Sendependeco kaj sur cxefstrato de Kievo,
Hresxcxatik. Venis ankaux kelkaj "malnovaj gvardianoj".

En la manoj de la gejunuloj estis flugfolioj "Kio estas Esperanto?",
vizitkartetoj de KJS kaj folioj kun demandoj por la sociologia esploro.

Kun tiuj materialoj ni "krocxigxis" al homoj.

Dum kvar horoj estis pridemanditaj 128 personoj.

La demandoj kaj respondoj estis:

1. En kiu lingvo vi preferas paroli, cxu en la ukraina, cxu en la rusa?
   Por 40 personoj estis pli facile paroli en la ukraina, por 109 - ruse,
   por 18 - en ambaux lingvoj.

2. Cxu vi rimarkas, ke ukrainajn vortojn oni ofte senbezone anstatauxas
   per fremdlingvaj?
   Tion rimarkas 93 kaj ne rimarkas 35.

3. Cxu povus neuxtrala lingvo, Esperanto defendi la ukrainan?
   Por la homoj tiu demando estis tute neatendita. Tamen pozitive respondis
   55 homoj! Negative respondis 45 homoj kaj 30 versxajne ne komprenis la
   demandon.

4. Se okazus disputo pri tiu temo, cxu vi partoprenus gxin?
   Jes - 63, ne - 65.

Do cxiu povas fari siajn konkludojn.

Bedauxrinde ne esitis metita en la enketilo demando pri agxo de la homoj
kaj poste evidentigxis ke tio estas grava.

Estas interese, ke signife pli multaj homoj nun scias, pri tio kio estas
Esperanto.

Tio estas rezultoj de la aktiva pasint- kaj cxijara ampleksa informado,
farita enkadre de IJEK - Internacia Junulara Esperanto-Karavano.

Krome, enkadre de la Tago okazis ankoraux du eventoj. Unue, Mikaelo
Lineckij provokis intervjuon de estrarano de TEJO Ilja de Coster (Belgio)
en la jxurnalo "Hodiaux", kiu aperis la 29.09.2000. En gxi estas bone
prilumita lingva situacio en Euxropa Unuio.

Due, la sekvan post la Ago-tago mardon oni havis duonhoran konversacion
kun estro de Kieva urba cxefoficejo pri klerigo. Dum la konversacio estis
transdonita la informilo "Motivado por instrui Esperanton" (kompilita de
Mikaelo Lincekij). Gxi trafis al cxiu(!) kieva distrikta klerigoficejo.

Tio estas tre grava, cxar pri pasintjara decido de Scienc-metodika
Konsilio de la Klerigministerio, en kiu oni rekomendis fakultativan
instruadon de Esperanto, scias neniu krom mem la Konsilio kaj
esperantistoj.

M. Lineckij.
Rete: lineckij@forigu.ukrpost.net

**************************************************************************

Esperanto venontjare en Germanio
================================

Estas 2 Esperanto-arangxoj inter la unua 20 arangxoj okaze de la Euxropa
Jaro de Lingvoj, EJL en 2001. Ili estas la Printempa Semajno Internacia,
PSI en Andreasberg (09-16. 04. 2001) kun la temo "Euxropo sen lingvaj
limoj" kaj la Germana Esperanto-Kongreso en Ludwigshafen (01-04. 06.
20001) kun la temo "La Euxropa Jaro de la Lingvoj". La organiza teamo de
PSI ecx petis subvencion okaze de EJL por la arangxo.

La du arangxoj estas vere gravaj cxar en multaj artikoloj, informiloj,
eldonajxoj, en la interreto, ktp. ili aperas kaj menciita estas ankaux
Esperanto.

Ulrich Matthias
Rete: ulrich.matthias@forigu.t-online.de

**************************************************************************

Ministra dekreto pri Esperanto
==============================

La 24-an de auxgusto 2000 en la oficiala pola legx-jxurnalo aperis dekreto
de la Ministro pri Nacia Edukado, laux kies alineo 4-a fin-diplomoj de la
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo de "Monda Turismo" en Bydgoszcz
farigxas en Pollando oficialaj dokumentoj, laux kiuj turismaj cxicxeronoj
kaj vojagxgvidantoj rajtas labori en la lingvo Esperanto.

La dekreto estas la unua tiom altranga sxtata legxo koncernanta Esperanton
depost la sxangxo de la politika sistemo en Pollando antaux dek jaroj, kaj
danke al gxi jam nun videblas pli da intereso lerni Esperanton, studi
turismon kaj kulturon cxe ISTK.

A. Grzebowski
Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

**************************************************************************

Kongreso kun vasta varbado
==========================

La 7-a Kongreso de Cxeha Esperanto-Asocio, CxEA okazis en mezlernejo en
Znojmo, Cxehio kun vasta varbado. Esperantistoj arangxis antaux la
okazajxo gazetaran konferencon, kiun partoprenis reprezentantoj de pluraj
gazetoj kaj loka televido. Oni organizis ekspozicion en la kongresejo
(mezlernejo) kaj en la urba arkivo. Estis plantita Esperanto-arbo en la
lernejo okaze de la arangxo. Menciindas, ke oni eldonis esperantlingvan
bildkarton pri Znojmo okaze de la konferenco.

Miroslav Malovec
Rete: starto@forigu.clavis.cz

**************************************************************************

Seminario en Amano
==================

La 1-a Oficiala Antauxkongreso okazis en Amano, Jordanio, inter 22-24. 07.
2000 pri "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj".

La seminario estis tre sukcesa, cxefe pro la suverena gvidado de Renato
Corsetti kaj al la altnivelaj kontribuoj kaj pro la entuziasmo de la
jordanaj partoprenantoj.

En la antauxa seminaria vespero oni klopodis kunvoki la lokajn novajn
esperantistojn por unua, neformala renkontigxo en la hotelo "Mirage", sed
tio montrigxis iom malfacila, cxar ni havis nur posxtkestajn aux
retposxtajn adresojn. Tamen Mays Zaneh sukcesis veni, tre simpatia, juna
studentino de la angla, kiu jam multe vojagxis (i.a. al Tajvano kaj
alien).

Je la sekva mateno pluraj jam atendis en la Regxa Kulturcentro.

Krom Mays estis Suzanne Shomali (lernintaj dum la antauxa jaro) estis
aliaj jordanaj kaj nejordanaj esperantistoj.

Tute surprize aperis Wael Al-Mahdi. Li estas 20-jarulo el Bahrejno, kiu
studas ingxenieran fakon en la universitato de Irbid (Norda Jordanio).
Antaux 4 jaroj, kiel mezlernejano, li legis libron pri la 100 plej gravaj
personoj en homa historio kaj fascinigxis pri la biografio de Zamenhof.
Pliajn informojn pri Esperanto li trovis en interreto, kaj per memstudado
li igxis flua esperantisto perfekta. Li gxuis sian unuan kontakton per
parolata Esperanto kaj sorbis cxion eblan.

Estus bone, se oni sukcesus havigi al li pli da legajxoj, kvankam li
ricevis kelkajn el la libroj kaj brosxuroj, kiujn Renato kunportis (fakte
por ekspozicii ilin kaj nur fine por disdoni). En la dua kaj tria tagoj de
la seminario li ne povis reveni, cxar tiam li havis ekzamenojn en Irbid
kaj al Israelo li, kiel bahrejnano, ne rajtas vojagxi. Tiel mi sendis
pakajxeton por li kun romano de Karel Cxapek ("La milito kontraux
salamandroj") kaj unu kasedon de radio-revuo "Triangulujo" (produktita por
loka radio en Freiburg, Germanujo) kaj unu romano de Jean Forge, kiun
donacis Elisabeth Schwarzer.

Bonega surprizo alia estis Nesrin. Sxi ekauxdis pri Esperanto nur per la
artikolo, kiun Renato lancxis tuj antaux la seminario. Sxi tuj ekflamigxis
kaj restis dum la tuta tago. Sxi scias plurajn lingvojn, inter ili la
hispana kaj angla, kiujn sxi regas tre bone, tiel Atilio Orellano Rojas
dauxre parolis kun sxi kaj tradukis por sxi.

La duan tagon sxi ne revenis, cxar sxi klopodis ricevi vizon por Tel Avivo
- sed tute vane, kiel sxi rakontis sekvatage, krome oni humiligis sxin per
ne-enlaso al la ambasadejo kaj per postulo de pluraj dokumentoj (malnova
pasporto ktp.) Fine sxi tiom kverelis kun la burokratoj, ke eble ecx
tribunala procedo sekvos.

(Evidente estas multe pli malfacile starigi rektajn kontaktojn inter
israelanoj kaj jordanoj ol politikistoj propagandas. Supozeble tie ankaux
trovigxas kauxzo, ke neniu israelano partoprenis cxi-tiun seminarion. Do,
longega vojo por ni!Plia bonega afero kaj surprizo por mi estis la prelego
de Kamal Chaouachi pri la nargileo, kiun li suverene majstris. Ni ecx
vespere havis sxancon pri praktikaj ekzercoj! Kamal estis akompanita de
amiko, Ghassan Al-Zohbi, kiu estis tute entuziasma kaj tuj volis fondi
Jordanan Esperanto-Asocion. La alian tagon li ecx kunigis du pliajn
amikojn.

Tre cxarma sceneto okazis, kiam Raymond Lecat komencis vocxlegi la
prelegon. Li devis rezigni pri la transskribita arablingva komenco kaj tuj
alrapidis Nesrin kaj Wael por helpi.

Dum la kongreso en Israelo Renato konatigis min kun Indrani Beharrylal,
kiu postkongrese pluveturis al Jordanujo kaj klopodis tie renkontigxi kun
la novaj esperantistoj. Sxi ricevis de mi la retadresojn kaj
telefonnumerojn, kiujn mi havis. Mi donis al sxi du librojn el la
libroservo, por transdono al Nesrin, nome Winnie-la-Puh (kiel lernolibro)
kaj la 1999-an jarlibreton, do la unuan parton pri la organizo de UEA kaj
la adresoj de CO, estraro, TEJO, landaj asocioj.....

Ursula Niesert

**************************************************************************
                                M O N A T O
                      Internacia magazino sendependa
               unika revuo pri politiko,ekonomio kaj kulturo
                    unu el la plej prestigxaj E-revuoj

         -- Petu provekzempleronkontraux 2 respondkuponoj cxe: --
     Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140,BE-2000 Antwerpen, Belgio
**************************************************************************

OPINIOJ
///////

Cxu manifesti kaj civiti?
=========================

0. Estas fakto, ke unu el la plej multe diskutitaj tekstoj en
movadopolitike interesitaj rondoj de la E-a lingvo-komunumo (kaj nur tie)
estas la "Manifesto de Rauxmo", kiun ellaboris kaj subskribis kelkaj
aktivuloj de TEJO dum la 36-a IJK en la finna urbo Rauma, en la jaro 1980.
Se dokumentoj tiom fajrigas diskutojn dum du jardekoj, ili sendube
esprimas ion diskutindan. Povas temi pri vidpunktoj eble kontrastaj al
gxenerale disvastigitaj opinioj kaj supozoj.

Intertempe, laux mia observo, multaj diskutoj kaj sindeklaroj malnodigxis
de la manifesta teksto mem, eventuale farigxis memcelo aux celo por kelkaj
komunumanoj, por enskatoligi la Esperanto-parolantojn en du kategoriojn:
a) rauxmistoj kaj b) pracelanoj.

Kvankam mi neniam estis tre enplektita en la ardaj diskutoj, lastaj
evoluoj stimulas diri mian opinion. La punkto ne estas la manifesto mem,
sed la projekto pri la "Esperanta Civito".

1. La estigxo de la Manifesto en 1980 versxajne estis iu reflekto de
malkontento pri la siatempa stato de la movado kaj pri la margxena socia
rolo de E-o. Gxi eble estis esprimo de pesimismo pri la realigeblo de la
bazaj idealoj de Zamenhof. La gxenerale kritikemaj junuloj prave vidis la
diferencon inter celoj kaj realigo, inter asertoj kaj praktiko, inter la
ofte lauxta kaj simplisme troiga propagando pri sxajne grandegaj atingoj
sur unu flanko kaj la pli magraj faktoj sur la alia flanko.

Eble mi malbone komprenis la esencan enhavon de la manifesto, sed mi havas
la impreson, ke la manifestuloj eventuale volis diri: vidu, malgraux la
nesxangxebla hegemonio de la angla, malgraux la fakto, ke la mondo ne
interesigxas pri ni kaj niaj proponoj, malgraux cxiuj evidentaj stultajxoj
kaj naivecoj en la movado mem, malgraux cxio cxi, tamen valoras agi por E-
o. Ni retirigxos el vanaj bataloj, gxuos la lingvon nun senkonsidere al
nebula estonta "fina venko", kreos proprajn valorojn, altigos la kvaliton
anstataux vane postkuri kvanton. Tia sinteno al mi sxajnas almenaux
komprenebla, kvankam ne tute akceptebla.

Rigardante la tekston, mi ne trovas ion neakcepteblan:
- Kontrauxdiroj inter propagando kaj agado? Jes.
- Neversxajna oficialigo de E-o en la proksima tempo? Jes (Cetere, kio estas
  "oficialigo"?).
- Estas stulte, ataki la anglan kiel lingvon. Jes.
- Propedeuxtiko, sendiskriminaciaj kontaktoj inter ordinaraj homoj, flego
  de la kulturo, graveco de kongresoj kaj renkontigxoj, faka apliko en
  neesperantistaj medioj, pli efika agado de gvidorganoj ...jes, ja !

Tiaj konsideroj por mi estis memkompreneblaj en mia praktika kaj teroria
agado jam longe antaux la manifesto. Cxu mi eble estas pracelrauxmisto?

Oni tamen povas diskuti pri la nocioj "novtipa internacia kulturo" kaj
"mem elektita diaspora lingva minoritato". Kaj aparte pri la lasta oni ja
diskutadas.

Mi ne havas problemojn kun manifestuloj. Se iujmanifestuloj gxis hodiaux
el la teksto de Rauxmo cxerpis kaj cxerpadas sian motivon por produkti
kulturajn valorojn, ili plue cxerpu. Aliaj cxerpas siajn energiojn el
aliaj fontoj.

Vivu la malsamaj fontoj
-----------------------
Por mi, ekzemple, la revuo "Literatura Foiro" apartenas al tiaj sendubaj
valoroj, same kiel kelkaj produktoj cxirkaux gxi. Sen cxio cxi ni estus
pli malricxaj.

Se la manifesto substrekas la kvalitan aspekton, tio esence povas helpi al
la plia ekvilibrigo de la rilatoj inter interna kaj ekstera
lingvopolitikoj de la E-komunumo. Eble iuj diras: Ni unue plialtigu la
kvalitan nivelon de nia lingvo-komunumo kaj poste klopodu konvinki la
(eble ne tutan) mondon. Sed tio estus nedialektika: Tio unue kaj poste ne
ekzistas. Gravas kaj plibonigi la internan nivelon de la komunumo kaj la
eksteren direktitan agadon en dialektika unueco, do unue kaj poste okazu
samtempe.

Ja diversas la motivoj agi per kaj por E-o (vidu sube). Por mi, ekzemple,
la Deklaracio de Tyreso (25-a TEJO-kongreso, 1969) siatempe estis tre
grava.

Gxi helpis malfermi la movadon al eksteraj lingvopolitikaj problemoj,
relativigante la koncepton pri struta neuxtraleco. Kaj la lingvopolitika
motivaro por agi por E-o sxajnas al mi aktuala ankaux nuntempe, ecx se iuj
manifestuloj kvalifikus ilin "praceloj". Eble mi tamen estas rauxmisma
pracelano?

Kio min pli kaj pli gxenas estas la pliakrigxanta tono en la publikajxoj
de kelkaj manifestuloj kontraux la tradiciaj strukturoj, aparte kontraux
UEA, aux kontraux rezultoj, kiuj ne bazigxas je t. n. rauxmismaj
konsideroj kaj aktivecoj. Min ankaux gxenas, se kelkaj rauxmistoj klopodas
malgravigi kaj dubindigi la relative grandajn atingojn de la E-
organizajxoj en la orienteuxropaj landoj dum la jardekoj antaux 1989. Sed
tio estus aparta temo.

2. Cxiam ekzistas pravoj por kritikoj. Ke la manifeston de Rauxma oni
siatempe ne publikigis en la revuo Esperanto, mi parte komprenas.

Mi supozas almenaux unu ne malgravan kialon de la ignoro: Estis la
malfacila periodo post Lapenna. La estraro de UEA (kun la prezidanto
Tonkin) havis suficxe da problemoj por forigi la vundojn post Hamburgo.
Eventuale oni ne bezonis nebonvenajn konfuzajn diskutojn en tempo, kie tro
abundis denuncoj, imputoj, ofendoj ktp. Elemento de la mesagxo de la
manifesto, por verdaj batalantoj tre pesimisma, ja estas, ke ne plu havas
sencon batali por la "oficialigo" de la lingvo, do - en la kompreno de
multaj - ne sekvi la cxefajn lingvopolitikajn celojn de Zamenhof. Tio
estas mesagxo, ne nepre utila por aktivigi la movadon.

Ankaux nuntempe, socia pesimismo estas tre disvastigita, aparte post la
grandegaj kaj ege trancxaj politikaj sxangxoj post 1989. "Alvenis la fino
de la historio", diras iuj, "nova historio komencigxas nur nun", diras
aliaj. Neniam mankis tro pozitivaj kaj tro nigrajauxgurajxoj. Sed estas
fakto: Subitaj sxangxoj eblas.

Mi havas la impreson, ke siatempe la manifesto ne vekintus aparte grandan
disktuon, se ne gxin akaparintus homoj, kiuj bakis al si sian propran
interpreton kaj konstruis laux gxi iun apartan esperantisman ideologion.

Ankaux tio ne tre invitis al vasta diskonigo per la oficiala organo de
UEA, kies enhavon multaj legantoj, kaj prave, ja iel rilatigas al la
politiko de la organizajxo. Mi tamen mem estus por siatempa publikigo kaj
trankvila analiza diskuto.

3. Analizante la E-movadon aux/kaj la E-komunumon, oni eble vidas, ke la
ekestigxo de ideaj/ideologaj grupigxoj, fluoj kaj manifestoj ne nur
respondas al iuj objektivaj bezonoj, al individuaj vizioj pri necesoj al
sxangxoj, sed ankaux havas grupdinamikan aspekton.

Cxiun komunumon - absolute neeviteble - influas grupdinamikaj procesoj,
kaj pozitive kaj negative. Tion konsciante, oni pli trankvile rigardu la
tuton.

Cxio dependas de konkretaj homoj, kiuj havas siajn ideojn, sercxas
agadokampojn kaj por ambaux varbas subtenon. Tio estas kutima.

Foje ial iuj homoj bezonas iom kontrastajn agojn kaj proponojn, por
elstarigi sin. Ekzistas suficxe da ekzemploj en la movado. Ili bezonas
proprajn strukturojn kaj agejojn. Tio povas esti produktiva. Iuj homoj
havas karismon kaj tion uzas, ne cxiam nur pozitive. Aliaj laboras ne tiom
rimarkite. Tio sxajnas al mi normala en cxiu socia medio.

Krome, ankaux la historio de la E-movado montras, ke cxiam trovigxis
homoj, kiuj sentas sin frustritaj pro iuj agoj aux vidpunktoj (ekz. de
UEA), ne trovas akcepton de siaj ideoj ktp. Ili kutime kolektigxas en
opoziciaj grupoj kaj strukturoj. Tio povas esti produktiva, kvankam ne
cxiam. La troigo de certaj rauxmismaj vidpunktoj pri propra lingva kaj
kultura minoritato gxis la fondo de iu "Esperanta civito" sxajnas al mi
tia grupdinamike klarigebla fenomeno, sed ja problema.

dauxrigo en la venonta numero

**************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Forumo pri turismo, edukado kaj kulturo
=======================================

Inter 22. 09. - 01. 10. 2000 okazis en Bydgoszcz, Polio la 18-a Pola
Studadsesio de AIS San Marino kaj 26-a Internacia Forumo pri Turismo,
Edukado kaj Kulturo, organizitaj de "Monda Turismo" kaj ties Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo.

Programon de la studadsesio konsistigis 13 diverstemaj kursoj gviditaj de
profesoroj kaj docentoj de AIS kaj aktivuloj de "Monda Turismo".

Krom la instrua programo okazis vasta ekskursado en la cxirkauxajxo por la
gastoj kaj por edukekzerco en la cxicxerona fako. Okazis ankoraux solena
inauxguro de la studjaro 2000 / 2001 de ISTK/AIS kaj internacia vespero en
la Junulara Palaco en Bydgoszcz okaze de la Monda Tago de Turismo (27
septembro) kaj samtempe 10-a datreveno de la formala registrigxo de Monda
Turismo en Bydgoszcz (antauxe la sidejo estis en Bruselo).

En Poznan oni povis cxeesti la kursojn de ADoc. Ilona Koutny
(Hungario/Pollando) kaj ADoc. Zigniew Galor (Pollando) kaj gxui la
programon de la tradiciaj tie "Artaj Konfrontoj en Esperanto".

laux A. Grzebowski
Rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

**************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

Rezultoj de fabelkonkurso
=========================

En la Internacia Fabelkonkurso Esperantlingva (vidu Eventoj n-ro X),
organizita en Finnlando, estas premiitaj la sekvaj infanoj:

Malpli ol 9 jaraj
- Hajnal MacGill (Hungario)
- Franca lernejana grupo el lernejo M. L. King en Chateauroux
- Niina Tauriainen (Finnlando).

9-10-jaruloj
- Infanoj de cxi tie kaj aliloke (Chateauroux, Francio)
- Stefanie Strunjek (Kroatio)
- Kirsi Tauriainen (Finnlando).

11-12-jaruloj
- Iitu Leinonen (Finnlando)
- Klaso 5 de Ecole Maternelle "Kvar ventoj" (Francio)
- Zlatko Dvorec (Jugoslavio).

Al la konkurso venis 25 skribajxoj el 7 landoj. La fabeloj kiuj havis la
unuan premion estas legeblaj en la pagxoj de la nord-finna municipo
Taivalkoski (cxe: http://www.taivalkoski.fi . Sercxu "Paatalo-
instituutti"!), kie la literatura instituto organizas la konkurson
cxiujare en la finna kaj cxi jare ankaux en Esperanto. La premiofesto
okazis la 18-an de oktobro en Taivalkoski.

Raita Pyhala
Rete: raitapy@forigu.jymy.kase.fi

**************************************************************************

MUZIKO
//////

Kore
====

Aperis: "Kia viv'", la unua kompakta disko de la teamo Kore. La disko "Kia
viv'" enhavas 7 titolojn (La testo, Jxaluzo, Sen gxu', Vivo-riske, La
songxoj, Pasanta Pasio, Malkonsento) de la franca varietea rok-gruva bando
el Nantes (Suda Bretonio) Kore. Iliaj ritmoj estas variaj kaj modernaj. La
kantisto, Kris Spitzer prezentas ekstremajn cxiutagajn vivproblemojn.

La kompakta disko estas mendebla ekde hodiaux cxe la Retbutiko de Flandra
Esperanto-Ligo kaj cxe la kutimaj libroservoj.

**************************************************************************

LIBROJ
//////

Hungara Lingvokurso
===================

Reaperis post elcxerpigxo de la unua eldono nova versio de "Hungara
lingvokurso" de Maria Ballendux-Bogyaey kaj Marc Vanden Bempt. "Hungara
lingvokurso" estas unu el la malmultaj kursoj per kiuj oni povas lerni
fremdan lingvon uzante Esperanton.

La celo de tiu cxi libro estas prezenti la vivan, nuntempan hungaran
lingvon al Esperanto-parolantoj, kiuj deziras lerni la hungaran por
profunde ekkoni Hungarion kaj la hungarojn. Tial la tekstoj pritraktas
precipe cxiutagajn situaciojn.

La verko enhavas 320 pagxojn A4-formatajn kaj estas akirebla kontraux
19,50 Eurojn + afranko cxe:

Flandra Esperanto-Ligo
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

**************************************************************************

Sankta Kuraano
==============

La sankta libro de la islama religio estas reeldonita. Kuraanon tradukis
s-ro pr-o Muztar Abbasi, s-ro Amjad Butt reviziis kaj eldonis. Kosar Ahmed
Memorial Sports & WelfareTrust (bonfara asocio) monhelpis por gxia
eldonado. Tial la kompleta traduko de la sankta Kuraano (8x5) konsistas
630 pagxoj, kostas nur 15 USD. Gxi mendeblas de:

Amjad Butt
Esperanto Murree 47150, Pakistano
Rete: amjadbutt@forigu.yahoo.com

**************************************************************************

MALLONGE
////////

Ankaux esperantistoj partoprenis demonstracion kun anarkiistoj kaj punkoj
en Sao Paulo, Brazilio kontraux Monda Fonduso Internacia rilate al gxia
kongreso en Prago, Cxehio. Oni portis rubandon pri Esperanto kaj disdonis
faldfoliojn.

* * *

Okaze de la Ago-Tago, esperantistoj en Brazilio tramarsxis kun Esperanto-
signoj laux la cxefa strato de San Paulo.

* * *

Okazis duonhora elsendo pri Esperanto sabate je la 21-a kaj 30 la 16-an de
septembro en la tutlanda televidkanalo, ATV. Estis intervjuitaj Laszlo
Szilvasi kaj Zsofia Korody.

* * *

Kultura E-Asocio (nova, agema landa E-Asocio en Hungario cxirkaux la
Eventoj-teamo) kompilis kaj eldonis novan, modernan flugfolion pri
Esperanto en la hungara, merkatike kaj reklamteknike pripensitan. La unua
5-mila stoko elcxerpigxis dum 1 monato, do nun gxi estas represata en 10
mila kvanto. Interesigxantoj povas peti gxin cxe la redakcio de Eventoj:
pk 87, HU-1675 Budapest, Hungario.

* * *

Esperanto-flagoj, kiuj ornamis la urbon Oostende, dum la 4-a Kongreso de
Euxropa Esperanto-Unio mendeblas de Flandra Esperanto-Ligo, adreso:
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio, rete:
retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

* * *

Turisma Esperanto-Kalendaro estas havebla kontraux 3 respondkuponoj de:
Esperantotur - Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10. PL-85094
Bydgoszcz, Polio, rete: andreo@forigu.rubikon.net.pl

* * *

Por la sendokosto haveblas "Trans la Segxo", 40 noveloj de hungara
verkisto (2 respondkuponoj) kaj "Protestantaj Magnolioj", 39 elektitaj
poemoj de la hungara poeto (3 respondkuponoj). Adreso: s-ro Tibor Papp,
Trombitas u.12., HU-4031 Debrecen, Hungario.

* * *

Estis dissendita unuhora intervjuo kun esperantisto, Marcos Cruz en
tutlanda, hispana radistacio Radio Nacional de Espana la 13-an de oktobro
de la 23-a horo.

* * *

Okazis sesio de Interlingvistikaj Studoj inter 25-29. 09. en Poznan,
Polio. Krom la valoraj fakaj prelegoj, la partoprenantoj povis gxiu ankaux
artajn programojn okaze de samloka arta festivalo Arkones.

**************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

La retadreso de Esperanto Redakcio de Pola Radio ne funkcias pro teknikaj
kialoj. Bonvolu sendi la mesagxojn al la retadreso de la redaktorino,
Barbara Pietrzak, rete: pietrzak@forigu.wa.onet.pl
* * *
Krasnojarska Esperantista Klubo igxos 25 jara la 25-an de novembro. Okaze
de tio gxi sxatus ricevis gratulojn tutmonde. Bonvolu sendi ilin al la
retadreso: sapphire@forigu.ns.kgtu.runnet.ru
* * *
La 13-an de septembro forpasis Anton Zacharias (Slovakio, 1939.01.14. -
2000.09.13), plurlande konata instruisto laux la rekta metodo. Samlandaj
esperantistoj adiauxis de li.
* * *
La 29-an de septembro post grava malsano forpasis Zsuzsanna Barcsay,
internacie konata kaj sxatata E-instruisto, organizisto. Sxia entombiga
ceremonio okazis la 12-an de oktobro en Budapesxto.

**************************************************************************

NI MENCIAS
//////////

SENVUALE - Studo kaj resuma kompilajxo pri la pseuxdonimoj de Kalman
Kalocsay. - 28 pagxoj, A/5. Red. Ada Csiszar (Zsigmond te 1/B, HU-1023
Budapest, Hungario)
* * *
APARTAJ MONDOJ: VERBOJ KAJ PARTICIPOJ - verkita de Geraldo Mattos - 90
pagxoj, A/5. Eldonejo Fonto (Caixa Postal 49, BR-89801-970 Chapeco-SC,
Brazilio), Chapeco-SC (Brazilio), 1999.
* * *
MOND-SAV-PLANO, Fundamento de la Tutmonda Movado de Verd-Verdaj Paculoj de
Gerard Cool. Brosxuro, pgx. 48. 4 EUR. Eldonejo Belloprint. Mendu cxe:
Petko Arnaudov, str. Nikifor Popkonstantinov 40, BG-4400 Pazargxik,
Bulgario.
* * *
Economie - Finance - Monnaie, trilingva terimaro. Eld: IKEF (Internacia
Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo). Brosxuro, pgx 72. 9.50 EUR.

**************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Frauxlino volas korespondi kun samideanoj el la tuta mondo. Sxi laboras
ankaux en la Esperanto-movado en Kongolando. Adreso: Liege Nadine, B.P.
6055 Kin VI, Togolando. Rete: ker@forigu.mail.aton.cd
* * *
Du 12 jaragxaj, francaj knabinoj, Alexiane kaj Camille deziras korespondi
kun gejunuloj tutmonde. Adreso: Esperanto AFCE, 1 Allee de Kernisy,
FR-29000 Quimper, Francio, rete: jpducloy@forigu.club-internet.fr
* * *
Mi estas 30 jara, samseksema viro kaj deziras korespondi kun
sam/ambauxseksemaj homoj tutmonde. Adreso: Den Drowm, 2059 Paint Pony
Lane, Keller, TX 76248, Usono. Rete: dencxjo@forigu.pobox.com
* * *
10-persona grupo de infanoj 12 jaraj deziras korespondi pri cxiuj temoj
tutmonde. Adreso: Studentoj de Sinjoro Vladimir Derevjanko, abon.kesto
865, RU-354054 SOCxI, Rusio.

**************************************************************************

INTERESE
////////

Hilelista rondo
===============

Fine de cxi auxgusto sukcese ekvivis la unua hilelista E-rondo. Gxi jam
havas 7 rondanojn el 7 diversaj landoj.

Hilelismon kiel universalan religietikan ponton inter homoj naskigxintaj,
edukigxintaj kaj vivantaj en diversaj kulturaj kaj naciaj medioj unue
pripensis kaj antaux preskaux cent jaroj provis, bedauxrinde sensukcese,
lancxi la auxtoro de la unika lingvoponto - Esperanto. Ja, tiamaj sociaj
cirkonstancoj ne estis suficxe favoraj por ke iu tia projekto sukcesu.

Tiam ankoraux ne naskigxis ekumenismo, ne estis praktikataj dialogoj inter
diversreligianoj, en Euxropo furiozis naciismoj... Helpis nek baldauxa
sxangxo de nomo de la projekto en "homaranismo".

Hilelismo (homaranismo) estis grandega revo de L. L. Zamenhof, kaj
Esperanto fakte estis nur parto de tiu lia multe pli ampleksa, profunda
kaj - idealisma projekto.

Surbaze de Zamenhofa naskigxis iom modernigita versio de hilelismo,
prezentata de nuna unua hilelista rondo, kaj esprimita en gxia Deklaracio
de hilelisto. La rondo komencis eldonadi sian monatan bultenon Hilelisto.

Jam aperis la dua numero de Hilelisto. Je gxi jam abonigxis ankaux kelkaj
nehilelistoj. La retposxta versio estas senpaga, paperposxtan version oni
povas ricevadi kontraux po 1 IRK por unu sendajxo. Laux samaj kondicxoj
oni povas ricevi ankaux deklaracion.

La unua hilelista kongreso lauxplane okazos fine de la venontjara julio en
Zagrebo, dum en la sama urbo okazos UK 2001. La unua hilelista rondo
planas dum la unua hilelista kongreso estigxi Tutmonda Hilelista Asocio.

THA absolute ne intencos rivali, kaj neniukaze kontrauxstari, al iu ajn
jam ekzistanta E-asocio: kvankam hilelistoj havas siajn specifajn celojn -
ili samtempe estas cxiam pretaj je kunlaboro kun cxiuj aliaj
esperantistoj, por kiel eble pli granda sukceso de Esperanto. Esperanto
estas laborlingvo de la unua hilelista rondo.

Por ricevi deklaracion de hilelisto, 2 provekzemplerojn de Hilelisto kaj
aldonajn informojn bonvolu kontakti pormomentan kunordiganton de la unua
hilelista rondo:

Mato Spekuljak,
Ostarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio
Rete: mato.spekuljak@forigu.zg.tel.hr

**************************************************************************

La nevidebla videblas

Dum ankoraux unu monato
=======================

Pro la granda interesigxo la redakcio decidis plilongigi la limdaton
por resendi la solvon de la bildenigmo en Eventoj n-ro 192. p. 8.

Por ludemuloj bona novajxo estas, ke Eventoj planas pluajn kaj / aux
dauxrajn ludojn, konkursojn kun premioj.

**************************************************************************
                       Cxu vi jam vidis la nevideblan?
                      (Vidu en Eventoj n-ro 192. p. 8.)
                        Ne forgesu resendi la solvon
                         gxis la 20-a de novembro!
 **************************************************************************

Olimpia lingvo
==============

Kiu lingvo estas la plej tauxga, kiam okazas fama granda internacia
evento? Kiam vi legas tiun artikolon, ni en Sidnejo estos gxuantaj pacajn
tagojn post la fino de la olimpiaj ludoj.

Krom la fizikaj problemoj estas lingva problemo. Cxu oni bonvenigas la
estraron en, unue la franca kaj poste en la angla? Laux bone konata Mary
Kostakidas, kiu estas grekdevena kaj flue parolas multajn lingvojn - ne.
Sxi rifuzas paroli unue en la franca. Nia cxefa guberniestro, Sir William
Deane parolis nur angle kiam li malfermis la ludojn. Mary devis rezigni
pro sia decido ne uzi la francan kaj iu sportulo anstatauxigis sxin.

Cxu ne estas tempo, ke oni por eviti internaciajn problemojn, uzu
neuxtralan lingvon?

El Telopeo, oktobro 2000

**************************************************************************

La homa cerbo preferas la italan, ne anglan
===========================================

Oni dauxrigas diri, ke la angla estas pli rapida, pli sinteza, pli tauxga
al la komunikado ol la itala, lingvo kompleksa kaj multevorta. Cxio veras.
Sed la aferoj inversigxas se oni konsideras la lernotempon: al la italaj
infanoj necesas malpli da tempo ol la samagxaj angloj por lerni kaj legi
sian lingvon. La malkovron faris eksploristoj de la hospitalo San Raffaela
de Milano, gvidataj de p-ro Ferruccio Fazio kunlabore kun esploristoj de
University College de Londono. La esplorajn rezultojn oni publikigis en la
faka bulteno "Nature Neuroscience". La diferenco kusxus en la fakto, ke
rilate legadon, en la itala la literoj rilatas al sonoj laux unusenca
maniero, dum en la angla necesas uzi aldonajn informojn, same kiel la
vortsignifon antaux gxin prononci. La esploristoj profitis je la
tomografio elementajn pozitronojn por kalkuli la cerbran fluon en italoj
kaj angloj legantaj en sia propra lingvo. Oni vidis, ke ne funkcias la
samaj cerbaj zonoj: legi anglan vorton, post la sercxado de la gxusta
senco, pli penigas ol lagado de itala vorto.

Ankaux en E-o la prononco ne varias laux la variado, tute neekzistanata,
de sencoj. Cxu la nova esploro pliigos la estimon al Esperanto?

**************************************************************************

Pinto kun Esperanto
===================

De antaux 4 jaroj Irana Esperanto-Centro dauxre arangxas E-ekskursojn kun
la celo kolektigi la geesperantistojn ofertante variajn eblojn al ili por
interna interrilato.

La 14-an de auxgusto Esperanta grupo de iranaj montgrimpistoj sukcese
ascendis al Damavand - la plej alta monto de Irano. El 17 anoj de la grupo
14 sukcesis atingi la pinton.

Irana Esperanto-Centro
Pk 17765-184, Tehrano, Irano
Rete: esperanto.ir@forigu.esperanto.org

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 196, 1/novembro-2000
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado
en kunlaboraj rilatoj al Hungara E-Asocio.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org
Retpagxo: http://www.esperanto.hu/eventoj-enirejo.html
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************