Eventoj n-ro 224, retposxta versio ********************************** Titolpagxe: - 18-24 februaro - Semajno de Internacia Amikeco - E v e n t o j - 10 jara jubileo! Faka aplikado: - EspeTRON - IEI-kalendaro Kontakto sercxata: - Aktivulo sercxata! Interreto: - Opera pli kaj pli esperantigxas... - Mallonge (5) Arangxoj: - PSI - Kuba kongreso - Dana jarkunveno - L e r n i i n t e r k u l t u r e - Kompleta monata kalendaro Movado: - Nova gxenerala direktoro eklaboris - Elstaraj E-agadoj de 2001 - Pligrandigxo de la teamo de TEJO-Aktuale - UK en Pekino kaj Vilniuso - Inauxguro de profesia "Lernejo de Esperanto" - Komunikada Centro en Bruselo - 40-jarigxo de Malta Esperanto-Societo - Ne plu Zamenhof strato en Zwolle, Nederlando TEJO-angulo: - Igxu B-komitatano de TEJO Dua pagxo: - Nefermita letero al samideano Andre Albault - Nefermita respondo Instruado, ILEI: - La unua E-kurso en Dominiko! Radio: - Havano informas! Libroj: - Rakontaro "Mondoj" Rubrikoj: - Mallonge (11), anoncetoj (2), korespondi deziras (8) "Eventa ludkvizo" Interese: - Alia vojo - La "H-problemo" *************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// 18-24 februaro ============== Semajno de Internacia Amikeco La lasta plensemajno de februaro estas dedicxata al la Internacia Amikeco. Tio okazas de multaj jaroj: la iniciatoro de la ideo, Erik Carlson, anoncis lian ideon antaux 32 jaroj, dirante "Ni ekbruligas la flamon de Amikeco trans limoj. Gxia lumo signifas justecon, fratecon, pacon inter homoj kaj popoloj". Tiu cxi grava evento farigxis tutmonda tradicio de la Esperanto-movado. Fakte gxi celas du aspektojn de la Esperanto-movado, kiuj helpas gxin difini kaj plifortigi. Unu estas plivigligo de la kontaktoj inter la sxatantoj de la Esperanta kulturo en la diversaj landoj; la alia estas la konscia ligado de Esperanto kun societoj de aliaj movadoj. Oni konstatis ke, jaro post jaro, la festo de la Internacia Amikeco cxiam pli enradikigxis en la Esperanto-komunumo gxis igxi grava semajno tra la mondo. Faru ankaux vi agadojn!! En cxi tiu jaro gxi okazos de la 18-a gxis la 24-a de februaro. Kiamaniere? Estas pluraj manieroj, laux la kapabloj de la organizantoj. Jen kelkaj: - atentigu pri la ekzisto de la Semajno per letero al via loka jxurnalo aux radio; - arangxu publikan kunvenon. Invitu la urbestron aux alian eminentulon por paroli. La esperantistoj faru mallongan prelegeton pri Esperanto kaj pri gxiaj ebloj krei amikecajn kontaktojn inter malsamaj popoloj; - dum unu el la vesperoj de la Semajno, arangxu privatan amikecan feston por la klubo; - presigu afisxojn. Ilin oni povas disdoni al butikoj kun peto, ke oni montru ilin en la butiko antaux kaj dum la semajno; Atentigu viajn lokajn lernejojn kaj pregxejojn pri la ekzisto kaj celo de la Semajno, kaj sugestu, ke onu enplektu la Semajnon en siajn lecionojn, predikojn ktp. Ne forgezu raporti pri via agado al via landa asocio kaj al internaciaj E- informservoj. Bonan Agadon! Francesco Maurelli Rete: fran.mau@forigu.libero.it *************************************************************************** E v e n t o j - 10-jara jubileo! ================================= Precize antaux 10 jaroj - en marto 1992 - aperis la unua numero de Eventoj kaj el la tiama sensperta novnaskito al hodiaux kreskis vera, internacia E- centro (redakcio, eldonejo, reta agentejo, E-lernejo). La fondintoj kaj la nunaj kunlaborantoj de Budapesxta E-Domo festos la 10-jarigxon la 2-an de marto en Budapesxto per gaja, gxoja dancvespero - kun viva muziko en kulturcentro KMO en la 19-a distrikto de Budapest. Ni invitas niajn legantoj, kaj cxiujn interesigxantojn al la komuna festado. La partopreno por abonantoj de Eventoj estas senpaga... Detaloj cxe http://www.eventoj.hu *************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// EspeTRON ======== Operaciaj sistemoj estas la bazaj programoj por komputiloj, kiel ekzemple Vindozo (Windows). Gxi ebligas al la komputilo ke povu havi diversajn bazajn funkciojn, kiujn la uzanto cxiu tage ofte uzas. Ekzistas nova komputila operacia sistemo, nomata EspeTRON, kiu ebligas fari cxiun operacion per esperantlingva menuo, kaj erar-alarmoj ankaux aperas Esperante. Gxi estas aldonata al la komerca sistemo nomata Cho-Kanji, efektivigo de TRON, japandevena operaciumo. La aldona parto estas senpage elsxutebla, kondicxe ke oni jam posedas la originan TRON"sistemon, de la firmao "Personal Media". Unu el la karakterizoj de tiu TRON estas senpera uzo de 170 000 skribsignoj de la mondo -tiu sumo superas Unikodon! (la plej favoran internacian litersistemon) - plene inkluzivitan en TRON, kaj utila por araba, taja, kaj multaj aliaj lingvoj. En la retpagxoj cxe: http://www.wombat.zaq.ne.jp/esperanto/tron/pbe01o13.htm trovigxas la ecoj de TRON kaj la kialo de la Esperantigo. La laboron faris 9-membra "Esperanta Studogrupo de TRON". Sibayama Zyuniti Rete: sibayama@forigu.isl.melco.co.jp *************************************************************************** IEI-kalendaro ============= La posxtkarta kalendaro de IEI por la jaro 2002 estas jam havebla. La kalendaro utilas, ekzemple, por sendi al amikoj aux por instrui al viaj E- gelernantoj la kalendarajn esprimojn. La prezoj, ekskluzive de la sendokostoj estas: 1 peco, 0,50 EUR; 5 pecoj, 2,00 EUR; 10 pecoj 4,00 EUR; 25 pecoj 10,00 EUR; 50 pecoj 20,00; 100 pecoj, 40,00 EUR; 500 pecoj 200,00 EUR. Pliaj informoj kaj mendoj cxe: Internacia Esperanto-Instituto Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Rete: iei001@forigu.worldonline.nl *************************************************************************** KONTAKTO SERCxATA ///////////////// Aktivulo sercxata! ================== Ekzistas en la mondo relative multaj Esperanto-Centroj kaj Kursejoj. Ili faras tre utilan laboron, cxar ili organizas kursojn pri Esperanto kaj pri la esperantlingva kulturo, kie miloj da homoj jam lernis Esperanton aux eniris la Esperanto"kulturon. Por efike helpi ilin, kaj iel kunlaborigi ilin, almenaux por oferti la kurs-eblecojn al neesperantistoj, UEA bezonas aktivulon, kiu sxatus transpreni la taskon: listigi la ekzistantajn centrojn; korespondi kun ili; kunlabori kun la estraro de UEA/ILEI por starigi agad-planon tiurilate; kunlabori kun la estraro de UEA/ILEI por arangxi por ili programerojn en estontaj Universalaj Kongresoj. La laboro jam estas komencita de alia komisiito, kiu nun ne plu povas okupigxi pri gxi, sekve vi ne devos komenci de nulo. Nepras ebleco aliri la reton kaj kapablo diplomatie rilati kun homoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Renato Corsetti Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina, Italio Rete: renato.corsetti@forigu.esperanto.org *************************************************************************** INTERRETO ///////// Opera pli kaj pli esperantigxas... ================================== Antaux ne longe estis anoncita 6-a versio de konata retumilo Opera, produktata en Norvegio, bonege montras unikodajn Esperanto-literojn! Prova versio de tiu rapidega alternativa retumilo ekde la 13-a de novembro estas senpage elsxutebla de la servilo http://www.opera.com. Gxi estas nur 3.18 megabajta, kaj dume nur por Vindozo kaj nur anglalingva. Plene subtenas unikodon ankaux la retposxtilo de Opera. Esperanto estas montrata kiel unu el elekteblaj preferataj lingvoj de la posedanto. Suficxe versxajna estas baldauxa apero de plene Esperantigita versio de la retumilo (pri tiu ebleco antaux iom da tempo menciis kunlaborantoj de Opera mem). Andrej Grigorjevskij Rete: andreo@forigu.mailru.com *************************************************************************** Estis kreita retlisto "programistoj"respondas@forigu.yahoogroups.com". Celo de la listo estas informi ne tiom spertulojn pri interreto kaj diversaj prikomputilaj aferoj. * * * La prezidanto de Stomatologia Sekcio de UMEA anoncas la kreon de ret-listo, kiu celas anstatauxigi la paperan bultenon "Stomatologia Forumo". Cxiuj sanprofesiuloj estas bonvenaj cxe: http://groups.yahoo.com/group/umea/. * * * Ekzistas nova listo por la diskutado en Esperanto de literaturo. Gxia adreso estas: per-esperanto"literaturo@forigu.yahoogroups.com. * * * Malgraux la festotagoj retkatalogo de Internacia Esperanto Muzeo en Vieno kreskis dum la lastaj ses semajnoj je mil rikordoj al 24 000. Via konstanta apogo per ofta enrigardo estas por ni tre valora. La katalogo trovigxas cxe: http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm. * * * Katalogo de Germana E-Biblioteko en Aalen kun pli ol 10 000 rikordoj t.e. bibliografiaj priskriboj de libroj (kaj sonportiloj, videofilmoj) troveblas cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aalen/. *************************************************************************** ARANGxOJ //////// PSI === La 18-a Printempa Semajno Internacia, PSI okazas inter 29. 03. - 05. 04. 2002 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio. PSI estas la paska Esperanto- arangxo por la tuta familio. Cxi foje la cxefa temo estas "Multaj kulturoj - unu ideo; Multaj ideoj - unu kulturo". En la programo estas multaj apartaj programoj por infanoj kaj por junuloj por ke la tuta familio povu vere ripozi. Oni povas viziti interesajn prelegojn, kursojn. Okazas viglaj diskutoj kaj agrablaj vesperaj kaj noktaj programoj. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Wolfgang Bohr Johannes-Kirschweng-Str. 11. DE-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler, Germanio Rete: psi@forigu.esperanto.de *************************************************************************** Kuba kongreso ============= La 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio, KEA okazas inter 06-09. 03. 2002 en Havano, la cxefurbo de Kubo. La partoprenantojn atendas diversaj seriozaj kaj amuzaj programeroj. Estas atendataj ankaux eksterlandanoj. Okazas antauxkongresaj kaj postkongresaj ekskursoj al belaj turismaj lokoj en Kubo.Aligxo cxe: Kuba Esperanto-Asocio pf. 5120, Havano, Kubo Rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** Dana jarkunveno =============== Dana Esperanto-Asocio, DEA okazigas sian jarkunvenon inter 16-17. 03. 2002. en Vejle, Danio. Estas atendataj ankaux eksterlandanoj! Okazas diversaj kulturaj programoj, prelegoj, danco-instruado. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Dana Esperanto-Asocio Hallandsgade 6, DK-2300 S, Danio Rete: dea@forigu.esperanto.org *************************************************************************** L e r n i I n t e r k u l t u r e La Nord-Amerika Somera Kursaro, NASK estas: - trisemajna intensa lernado de Esperanto; - por komencantoj gxis akademi-anoj; - internaciaj instruistaro kaj studentaro; - ricxa vespera kaj semajnfina programo. Post 32 jaroj en Sanfrancisko, NASK ekmigras! En 2002, la kursaron gastigos mondfama interkultura altlernejo, "The School for International Training", en nordorienta Usono. Kune kun la profesiuloj de la lernejo, niaj instruistoj evoluigas novan kaj entuziasmigan studprogramon kiu emfazas la uzadon de Esperanto por interkultura komunikado kaj kunlaboro. Datoj: 8-26 julio, 2002. Loko: Brattleboro, Vermonto (facile atingebla de Bostono, Novjorko, aux Hartfordo). Instruistoj: d-rino I. Koutny (Hungario/Pollando), d-ro A. Melnikov (Rusio) d-ro R. Resende (Brazilo). Kotizoj: logxado en dulita cxambro kun mangxoj, 640 USD; kurskotizo, 900 USD. Stipendioj haveblas. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: Ellen M. Eddy 11736 Scott Creek Drive SW Olympia WA 98512 tel. (360) 754-4563 fakso: (360) 786-9175 Rete: eddyellen@forigu.aol.com w w w . e s p e r a n t o . o r g / n a s k / *************************************************************************** Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org * * * 02.03. Jubilea festo kaj internacia Esperanto-balo okaze de la 10-a naskigxdato de Eventoj. Inf: red. Eventoj, Laszlo Szilvasi, pk. 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Rete: eventoj@forigu.esperanto.org * * * 02.03. Pedagogaj tagoj, Budapest. Inf: s-ino Marta Kovacs, Ady Endre ut 23-25/c, HU-1221 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2263602. Rete: kovacsm@forigu.s2.berzsenyi.isk.tvnet.hu * * * 02-03.03. Esperanto-stagxo, Saint-Aignan-de"Grandlieu cxe Nantes. Inf: Helene Vincent, rue B. Cendrars, FR-44100 Nantes, Francio. Tel: +33-40439242, rete: Xgodivier@forigu.esperanto.org * * * 06-09.03. 4-a Nacia Kongreso de Kuba Esperanto"Asocio, Havano. Inf: Kongresa Preparkomitato, Kuba Esperanto"Asocio, Pf. 51, CU-10500 Havano, Kubo. Fakso: +537-338729, rete: kubesp@forigu.ip.etecsa.cu * * * 06-10.03. 14-a Festivalo EoLa (Esperanto-Lingvo arta), Cxeboksari. Inf: Sasxa Fedotova, str. Egerskaja 5"10, RU-428024 Cxeboksari, Rusio. Rete: dmir@forigu.online.ru * * * 10-17.03. Tejo-Seminario "Aktiva Civitaneco" en Litovio. Inf: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-2015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel: +31-10-4361044. Rete: oficejo@forigu.tejo.org * * * 15-17.03. Alternativa Semajnfino pri ekologio, sen"perforta vivmaniero, feminismo, veganismo, plus distra programo, dancado ktp en Erquy (Bretonio, Francio). Inf: kacujo@forigu.yahoo.fr * * * 16-17.03. Dana jarkunveno en la sudjutlanda urbo Vejle. Inf: Dana Esperanto Asocio, Hallandsgade 6, DK-2300 Kopenhago S, Danio. Rete: dea@forigu.esperanto * * * 22-26.03. MIRO en Puntizela, Kroatio. * * * 23-24.03. Vintraj tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando, Mikkeli. Inf: EAF, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. Rete: eaf@forigu.esperanto.fi * * * 25-29.03. Praktikado de la lingvo (1-a, 2-a niveloj) en Bouresse. Inf: Kvinpetalo, Esperanto-Centro, FR-86410 Bouresse, Francio. Tel/faksilo: +33-(0)549428074. Rete: kvinpetalo@forigu.club-internet.fr * * * 27.03-02.04. 26-a Internacia Junulara Festivalo (IJF) en Fenestrelle. Inf: Manuel Giorgini, S. Polo 606, IT-30125 Venezia, Italio. Rete: ijf.admin@forigu.esperanto.it * * * 29.03-01.04. Nov-Zelanda Esperanto-Kongreso, Wellington. Inf: LKK, 238 Buckley Road, Southgate, Wellington, Nov-Zelando. Rete: johorton@forigu.paradise.net.nz * * * 29.03-05.04. 18-a Printempa Semajno Internacia (PSI) en Waldfischbach- Burgalben. Inf: Wolfgang Bohr, Johannes"Kirschweng-Str. 11, DE-53474 Bad Neuenahr - Ahrweiler, Germanio. Tel: +49-(0)2641-4885, fakso: +49-(0)2641-978666, rete: psi@forigu.esperanto.de *************************************************************************** MOVADO ////// Nova gxenerala direktoro eklaboris ================================== Trevor Steele, nova aganta gxenerala direktoro de UEA, ekoficis ekde la 1-a de januaro 2002. Li estas entute la kvina, kiu okupas la plej superan oficistan postenon de UEA ekde 1955, kiam la Centra Oficejo translokigxis de Britio al Roterdamo. Trevor Steele, konata E-lingva verkisto, laux reciproka interkonsento kun la Oficeja komisiono de la Estraro de UEA, estas nomumita por la periodo de unu jaro, dum kiu unu el liaj cxefaj taskoj estos la harmoniigo de interrilatoj inter la Oficejo kaj la Estraro. Steele rajtas ankaux kandidati por la posteno de konstanta Gxenerala Direktoro, kiu devos esti elektita en 2002. Intertempe li ankaux kontribuos al organiza restrukturigo kaj teknika modernigo de la CO. Paralele kun tio okazas la iom-po-ioma foriro de kelkaj antauxaj oficistoj: ekde marto ne plu laboros en la CO Istvan Ertl, la antauxa redaktoro de "Esperanto", kiu ricevis novan laboron en Bruselo cxe internacia neregistara organizo. La nova redaktoro, Stano Marcxek, Slovakio, pretigos la revuon hejme, rete alsendante gxin al Roterdamo por presigo kaj ekspedado (la januara numero, la unua redaktita de Marcxek, jam estas presata). Teorie la 10-an de januaro finigxis la dejxorperiodo de Pasquale Zapelli, la direktoro de la Oficejo. Tamen li plulaboris gxis la fino de januaro, helpante pri renovigo de la komputila sistemo de la Oficejo. Parte plenigas la aperantan vakuon Ionel Onet, rumandevena usonano, kiu venis al Nederlando por transpreni la UEA"libroservon de Simo Milojevicx. CO de UEA *************************************************************************** Elstaraj E-agadoj de 2001 ========================= Komence de januaro 2002 en kelkaj movadaj retlistoj okazis enketado pri la plej elstaraj E-agadoj de la pasinta jaro. En gxi partoprenis 17 personoj. Ili cxiuj indikis de 2 gxis 5 agadoj, kiujn ili opiniis la plej atentindaj. Plej multajn vocxojn ricevis: - 1. Indigxenaj Dialogoj (11); - 2-3. La movado de lingvaj festivaloj (8); - 2-3. E-Euroscola (8) - 4. eLibrejo cxe Esperanto.nu (7) - 5-7. La agado de Kolombia Esperanto-Ligo (6); - 5-7. Universala Kongreso de Esperanto (6); - 5-7. La projekto Interkulturo (6); - 8. E-sxildoj en Brazila stacidomo (4); - 9-13. Edukado.net (3); - 9-13. Reformoj en la CO de UEA (3); - 9-13. TEJO-seminarioj (3); - 9-13. Retbutiko cxe Esperanto.se (3); - 9-13. Sxtatnivela vizito de Osmo Buller al Litovio (3); - 14-16. "Zamenhofa enketado" en Rusio (2); - 14-16. UNESKO-kampanjo (2); - 14-16. Afrika agado (2); La rezultoj estas neniuokaze io oficiala aux respegulanta la tutan spektron de opinioj de la tutmonda esperantistaro. Tamen, ni esperu, ke la internacia rekono estos ioma premio por la entuziastoj, laborintaj por la sukceso de la menciitaj agadoj! Andrej Grigorjevskij *************************************************************************** Pligrandigxo de la teamo de TEJO-Aktuale ======================================== Sekve de la alvoko por trovi kunlaborantojn, aligxis al la teamo de TEJO- Aktuale tri novaj aktivuloj: - Oleg Izjumenko, Rusio: administrado de la abonantaro, reklamado; - Jevgenij Gaus, Litovio: gxisdatigo de la retpagxoj; - Dejan Skrebic, Bosnio: kontaktoj kun informantoj kaj redaktantoj. - Katya Ignatyeva, Rusio, gxisnuna kunordiganto, oficiale forlasas la teamon. laux TEJO-Aktuale *************************************************************************** UK en Pekino kaj Vilniuso ========================= La estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj. Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de Cxina Esperanto"Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antauxvidas subtenon de la cxina registaro kaj entuziasman kunlaboron de la cxinaj movadanoj. Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Universala Kongreso de Esperanto gastos en la cxefurbo de Litovio, Vilniuso. Cxar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK (tamen ne temos pri la 100-a UK, cxar en kelkaj jaroj la kongresoj ne okazis pro la mondmilitoj) oni antauxvidas specialan antauxkongresan programon en Bulonjo-sur-Maro, Francio. Bulonjo mem estas tro malgranda por gastigi modernan UK-n. Siaflanke Litovio, proksime ligita kun la historio de Esperanto, kun elstare amasa E-movado, prezentas tre favorajn kondicxojn kaj sxtatan subtenon. CO de UEA *************************************************************************** Inauxguro de "Lernejo de Esperanto" =================================== La 19-an de januaro malfermis la pordojn "Lingva", profesia lernejo de Esperanto. La lernejo, kun cxiaj modernaj poredukaj rimedoj (videoaparato, KD-romoj, ktp) situas en la urbo San"Pauxlo, Brazilio. Lingva R. 7 de Abril, 235, cj. 107 San-Pauxlo, Brazilio laux Nun *************************************************************************** Komunikada Centro en Bruselo ============================ Baldaux en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Euxropa Esperanto-Unio kunlabore kun kelkaj euxropaj E-asocioj. Gxi situos maksimume proksime al euxropaj instancoj, fondajxoj, miloj da diverslandaj jxurnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj. La celo de la Centro estos profesinivele informi la euxropajn kaj ankaux tutmondajn amaskomunikilojn pri la lingvaj problemoj, faktoj de lingva diskriminacio, proponante sekve de tio informojn pri la ekzistanta solvo prezentata de Esperanto. La motoro de la ideo kaj la cxefa laborforto en la komenca stadio estos brusela jxurnalisto David Ferguson, kimrodevena irlandano, bone orientigxanta en la brusela Babelo. Dum la jxus okazinta kunsido de la Estraro de UEA estis akceptita decido provizi la Centron per garantia sumo de 19 mil euroj, tiel ebligante gxian baldauxan ekfunkcion. Tio estas granda parto de la antauxvidata cxi jara bugxeto, la ceterajn rimedojn devos kontribui Euxropa E"Unio, Flandra E- Ligo, Esperanto Nederland kaj aliaj kunlaborantaj asocioj. CO de UEA *************************************************************************** 40-jarigxo de Malta Esperanto-Societo ===================================== Festante sian 40-jarigxon, la 26-an de decembro 2001, Malta Esperanto- Societo invitis esperantistojn sendi posxtkartojn kun gratulmesagxoj, kaj samtempe partopreni konkurson. La arangxoj por festi la 40-jarigxon de la Societo finigxis per Zamenhofbankedo. laux Nun *************************************************************************** Ne plu Zamenhofstrato en Zwolle, Nederlando =========================================== Pli kaj pli da homoj forgesas Esperanton. Antaux du jaroj, la urbestroj de malgranda urbo Zwolle en Nederlando decidis sxangxi la nomon de Zamenhof strato pro tio ke "Esperanto, lingvo kreita de Zamenhof, neniam farigxis monda lingvo". Laux la urbaj mosxtuloj, Zwolle ne perdas "parton de sia historio". Logxantino klarigis en loka gazeto tiele la aferon: "En Zwolle esperantismo estas iom formortinta. Mi preskaux neniun konas kiu ankoraux parolas gxin, kvankam sxajnas esti malgranda grupo junuloj kiuj iom okupigxas pri gxi." La neekzistinta aux malbona publika bildo de Esperanto malhelpas pluteni la nomon de la Zamenhof strato. Tamen eksa cxefurbestro, kies nomo nun anstatauxigas tion de Zamenhof, Job Drijber, estas kontenta. "Mi nun povas konvinki miajn infanojn kaj ties infanojn ke vere estas vera." Hazarde, Drijber malfermis al Zamenhof straton en 1975 kaj nun li povis kunporti hejmen la malnovan sxildon kun la nomo Zamenhof strato. Bonsxance, la eksa cxefurbestro venis kun sia auxto cxar la Zamenhof-sxildo estas granda. La malapero de la Zamenhof strato estas trista afero sed ecx cxi tiu negativa afero havas pozitivajn flankojn cxar en la jaro 2001: - multaj mesagxoj pri la afero aperis en la lokaj kaj landaj gazetoj; - la landa televidstacio "RTL" raportis pri la afero dum la novajxelsendo; - du esperantistinoj el Zwolle gastis cxe fama radioprogramo kaj parolis pri Esperanto kaj la nomsxangxo; - pro la nomsxangxo la estraro de Zwolle decidis renovigi 2 E-monumentojn kiuj estas lokataj en la (iama) Zamenhofsingel; Esperanto Nederland, la landa asocio organizis ekspozicion pri Esperanto en la biblioteko de Zwolle. Dum la malfermo de la ekspozicio 2 prelegoj okazis pri la uzado de Esperanto. Cxi tiu Esperanto-propagandaj okazintajxoj okazis "danke al" la decido de la estraro de Zwolle. Kiel esperantisto, cxiu kompreneble bedauxras la malaperon de la Zamenhof strato. Sed fakto estas ke Zamenhof estas nur gravulo en la Esperantomovado. Versxajne la plej multaj enlogxantoj de Zwolle tute ne scias kiu estas la persono Zamenhof. La atento rilate al Esperanto cxirkaux la nomsxangxo multe pli impresis la enlogxantojn de Zwolle ol 26 jaroj da Zamenhof strato. La nomo Zamenhof ne malaperis en Zwolle cxar oni baptis la trafikcirklon je la fino de la iama Zamenhof strato kiel "Zamenhof-trafikcirklo". Ronald Bijtenhoorn Rete: vaganto@forigu.wisx.net *************************************************************************** TEJO-ANGULO /////////// Igxu B-komitatano de TEJO! ========================== Venis la jaro 2002, para jaro en kiu laux la artikolo 3-3 de la TEJO- regularo devas esti elektitaj novaj komitatanoj B de TEJO. Ili estas reprezentantoj de individuaj membroj de la organizo. Tio signifas, ke cxiu individua membro de TEJO rajtas decidi pri sia reprezentanto en la TEJO- komitato. Kaj same cxiu individua membro de TEJO rajtas kandidatigxi kaj tiel rekte kundecidi en la Komitato pri gravaj okazajxoj en la Organizo. Cxi foje, oni povas elekti maksimume kvin komitatanojn B. Por eniri la Komitaton oni ne nepre devas esti multjara spertulo pri agado de TEJO. Certe oni bezonas konsilojn kaj helpon de spertaj homoj, sed same bonvenaj estas ankaux aktivuloj de landaj sekcioj aux de lokaj grupoj, kiuj per sia laboro pretas kontribui al la funkciado kaj evoluo de la Organizo. Gravas nur ke oni havu ideojn kaj fortojn realigi tiujn. Se vi volas ekscii pli pri agadkampoj de TEJO (ekz. pri landa agado, eksteraj rilatoj, kongresoj, seminarioj, informado, kunlaboro kun aliaj Esperanto-organizoj) kaj volas mem aktive influi al agado de la Organizo, ne hezitu kandidatigxi - kaj igxu komitatano B! Kandidatigxo devas alveni plej laste gxis la 31-a de marto 2002. Pliaj informoj kaj aligxo cxe: TEJO Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Rete: ghen.sek@forigu.tejo.org *************************************************************************** DUA PAGxO ///////// Nefermita letero al samideano Andre Albault =========================================== Estimata D-ro Albault! Lastatempe mi ricevis de vi ekzempleron Trefo, bulteno favora al nova helpalfabeto, por kiu mi tre dankas. Malgraux la stranga ortografio, plenplena de literoj kiaj ay kaj aw, kaj kun troabundo da literoj ah, mi povis legi preskaux cxion. Tamen, mi tute ne komprenas kial vi deziras sxangxi la ortografion kaj tordi la aspekton de nia bela lingvo. Kial vi kontrauxas supersignojn? Laux mia scio, cxiu euxropa ligvo (jes, ecx la angla) havas supersignojn kaj aliajn kromsignojn. Cxu la franca, la germana, la pola, la dana lingvoj ankaux sxangxu la ortografion? Kial ili faru tion? Mi scias, ke la germanoj lastatempe decidis ne plu uzi la literon "gx" (pr. "es-cet", literon, kiun en kelkaj kazoj oni povis anstatauxi ass), sed mi ne konscias pri vasta movado reformcela por sxangxi ortografion de aliaj lingvoj; eble mi simple ne estas suficxe bone informita pri tiaj aferoj. Cxu nia literaro estas la precipa obstaklo pro kio la tuta mondo ankoraux ne adoptis Esperanton? Povas esti multaj kialoj, sed mi ne povas kredi ke nia alfabeto estas unu el ili. Se ni sxangxus la ortografion de Esperanto, cxu ne farigxus arkaikaj la miloj da libroj pri kiuj Esperantujo tiom fieras? Certe ne helpus la disvastigxon de nia lingvo se varbotoj eltrovas, ke nia juna kaj relative malgranda lingvo jam havas du alfabetojn. Stabileco de nia lingvo tre gravas, kiel rekonis la fruaj Esperantistoj kiuj konceptis la neceson de nesxangxebla fundamento. En la cxefartikolo de Trefo, numero 4a vi parolis pri "xskribo, fusxskribo". Kiel vi, mi abomenas uzon de la litero "x" en Esperanto, kaj plejparte mi rifuzas legi tian tekston. Ikso-kodo estas por masxinoj, ne por homoj. Se homoj deziras legi en Esperanto tekston kiu estas enkodita per iksoj, ili unue Esperantigu gxin. Cxiu moderna tekstigilo povas tion fari en nur unu ono de sekundo. En la komputilo estas nur nombroj, kaj cxiu litero estas nur duuma (binara) nombro. Ekzemple, se oni uzas la programon Cxapelilo, la litero agx estas 224 dekume aux decimale (aux 11111000 duume), kvankam aliaj programoj uzas aliajn kodojn. La litero ai estas nombro 105 dekume aux 01101001 duume. Rimarku, ke cxi tie cxiu nombro havas 8 bitojn (tio estas, 8 ciferojn unu kaj/aux nulo). Do, la vorto agxi estas 1111100001101001 (kodo kiun mi ankaux rifuzas legi - por tio ni havas masxinojn). Multaj programoj jam povas sendi tiajn literojn rekte tra la elektronika reto, de unu masxino al alia. Ni ecx neniam vidas la kodojn. Tamen, la elektronika reto estas ankoraux juna. Gxis nun, en la plej ofta kaj simpla metodo por sendi literojn, nombroj super 128 estas nepermesataj. Do ni povas fari la taskon per nur 7 bitoj. Pro tio, kiam litero estas nombro pli granda ol 128, oni sendas duoblan literon. Mi sendas ag-xn. Homoj kiuj nun revizias PIV sendas agx-n. Homoj cxe UEAsendas agh-n. Aliaj homoj sendas agx-n. Fakte ne multe gravas, cxar masxinoj cxe alia ekstremajxo de la drato povas facile malkodigi. Ne multe gravas, cxu oni sendas nombron: 110111010111101101001 (gix) aux 101111011011101101001 (gxi) aux 110111011011111101001 (ghi) aux 110111011110001101001 (gxi). La masxinoj facile legas kaj manipulas cxiujn kodojn, kaj ni havas programojn por legi kaj presi esperantbele la vorton: agxi. Esperantistoj tute ne devas legi la kodojn, cxu duumajn, cxu duoblaliterajn. Ecx bagatela problemo pri duoblaj literoj estas nur provizora. Jam multaj programoj faras cxion, kaj la uzanto tute ne devas pensi pri nurmasxinaj aferoj. Baldaux (ene de dek jaroj) unikodo (16-bita kodo) farigxos normo kaj ni povos per gxi facile sendi cxiujn eblajn kromsignitajn literojn (kaj ankaux milojn da nelatinaj skribsignoj). Mi esperas, ke ni ne devas sxangxi la ortografion de Esperanto nur por komplezi dum kelkaj jaroj la elektronikan reton. Do, mia nekompreno restas. Kial vi deziras sxangxi la aspekton de nia presita lingvo? D-ro Albault, vi estas unu el la plej eminentaj kaj respektataj homoj en Esperantujo. Vi estis akademiano kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto. Vi faris multe por Esperanto, kaj la historio rekonos vian grandan kontribuon al nia lingvo. Estas mistero al mi, ke vi nun proponas tute nenecesan reformon. D-ro Zamenhof kreis por ni belan lingvon kun bela alfabeto. Kial oni dezirus sxangxi gxin? Respektoplene: Stecxjo Norvell el: INTER NI, n-ro aprilo 2001 *************************************************************************** Nefermita respondo ================== al samideano Stevens Norvell pri la Nova Help"Alfabeto (D-ro Albault bonkore kaj senprokraste respondis.) Vi miras kaj vi demandas! Tio honorigas vin, cxar cxiu homo devus miri pri io nova kaj, cxefe, demandi, kiam li ne aux nur parte komprenas. Vi ja komprenis la tekstojn de Trefo kaj honeste tion agnoskis. Cetere kiel logxanto de (ankaux)-anglalingva lando estus mirige kaj ne penseble, ke vi ne-komprenus tiajn tekstojn (nur parte en nova skribo). Nia asocio (TRENHA=TRadicia Esperanto, Nova Help"Alfabeto) ja rekomendas uzi la Zamenhofan alfabeton, cxiufoje kiam tio esblas. Sed uzi la trian alfabeton aux Novan Help"Alfabeton (NHA) en la kazo, kiam tio ne eblas. Vi certe scias, ke en la Fundamento Zamenhof donis al ni duan alfabeton, nome la Fundamentan Help-Alfabeton (FHA), kiu sxangxas cxiun cxapelon al posta h, sed rekomendas uzi ordinaran u, anstataux la signa ux! Nu! NHA kaj FHA similas: ch kaj sh identas kaj ambaux uzas ordinaran u, anstataux signa ux! Pli NHA estas "sub-aro" (kiel diras la matematikistoj) de la Internacia Ortografio, kiun kaj UN kaj ISO komencas uzi. Do la cetero estas plej internacia... kaj konata de cxiu anglalingvulo. Tio signifas, ke ni konsilas al la esperantistoj uzi NHA sur la reto kaj sekve havigi al nia lingvo alfabeton konforman al la mondaj normoj, sed ne al niaj kapricaj ideoj. Do: Ne! Ni ne deziras sxangxi la presitan aspekton de nia lingvo. Sed jes! Ni deziras sxangxi la retan aspekton de nia lingvo, kiu similas kiel kameleono: cxiu esperantisto kaprice uzas alian skribmanieron... Ne post dek jaroj, sed tuj, cxar Unicode bezonis 30 jarojn, por ke la homoj iom konatigxu kun ties nomo: gxi bezonos aliajn 30 jarojn por gxeneraligxi. Poste gxi restos nealirebla al multaj simplaj esperantistoj... Notu, ke cxiu lingvo faras tion, kio sxajnas bona por gxi sur sia teritorio. Sed se vi demandas, kial ni ne farus same sur la nia mi devus respondi, ke nia teritorio estas la mondo. Sekve ni ne estas la mastroj! La cxefa obstaklo kontraux la esperantistoj estas ili mem. Ili opinias sin solaj en la mondo. Ili rigardu kaj vidu la realon! Sinjoro Norvell, kredu min! Ni devas armi nian lingvon per nova (ho! parte nova!) alfabeto. Mi ne vidos la sukceson de tiu entrepreno, sed vi, pli juna kaj pli vigla, vi ja povas gxin vidi! Nia lingvo tamen valoras suficxe, por ke ni klopodu iomete favore al gxia estonteco. D-ro Andre Albault *************************************************************************** INSTRUADO, ILEI /////////////// La 1-a E-kurso en Dominiko! =========================== La 25-an de januaro komencigxis la unua Esperanto-kurso en Domingo (Dominika Respubliko). Temas pri nacia historia okazajxo, cxar la Lingvo Internacia estas gxenerale nekonata en la lando. Tridek-tri homoj, cxefe gejunuloj, cxeestis la malfermon de la kurso. Tiun cxi kurson gvidas Rafael Despradel, B-komitatano de TEJO kaj instruisto pri la franca kaj la hispana lingvoj. La kurso okazas danke al la helpo kaj subteno de TEJO, Internacia Esperanto-Instituto kaj la Amerika Komisiono de UEA. Ret-Info *************************************************************************** RADIO ///// Havano informas! ================ Danke al afablega kunlaboro de Auxstria Radio Internacia kaj speciale de ties redaktorino Katinjo Fetes-Tosegi, la havanaj elsendoj estas je via dispono lauxpete en la reto. La kuba teamo ege gxojas pro tio ke ni esperas longe resti cxe hejmoj de esperantistoj. Fakte, la estraro de Radio Havano nuntempe plenumas reoganizigxon cele al instalado de la novaj teknologioj nuntempe uzataj cxie tra la evoluinta mondo, sed tio iom post iom, ne rapide evoluas. Bona pasxo estas ke la radiostacio sukcesis aperi en la reto, sed nuntempe nur pere de Real Audio, kaj ankoraux ekzistas pluraj teknikaj obstakloj. Oni povas auxdi Kuban Radion per Real Audio cxiudimancxe je la 15 horo UTC, tiu estas laux la internacia horarsistemo cxe: http://216.138 .240.229/rc4, kaj per la servilo de Auxstria Radio cxe: http: //roi.orf.at /esperanto_demand.html. Aliflanke, ankoraux por tradiciaj auxskultantoj, sxatantoj de la mallongondaj elsendoj, oni dauxre havas tiun servon al diversaj mondopartoj. Validaj frekvencoj kaj horaroj. Dimancxaj elsendoj en Esperanto. 7.00 UTC 31 9820 KHz Okcidenta Norda Ameriko kaj Pacifika Azio; 15.00 UTC 25 11760 KHz Tuta Ameriko kaj Karibio; 19.30 UTC 21 13715 KHz Euxropo kaj Mediteraneo; 22.00 UTC 21 13715 KHz Euxropo kaj Mediteraneo; 23.30 UTC 25 11760 KHz Tuta Ameriko kaj Karibio. Leteroj, salutmesagxoj, reagoj, komentoj, kontribuioj k. s. estas cxiam bonvenaj cxe: Esperanto-Redakcio de Kuba Radio Pf. 6240 Havano, Kubo Rete: radiohc@forigu.ip.etecsa.cu *************************************************************************** LIBROJ ////// Rakontaro "Mondoj" ================== La rakontaro "Mondoj" estas bona ekzemplo de la homa literatura kulturo: gxi konsistas el 34 rakontoj de 30 diversaj auxtoroj el Afriko, (norda kaj meza) Ameriko, Auxstralio, Azio kaj Euxropo. Kaj malgraux la diverseco de iliaj gepatraj lingvoj, kulturoj, nacioj kaj religioj, ligas ilin io komuna. Iu "unueco en diverseco" videblas en la rakontoj, kiu estas eco de nia kulturo: cxiuj individuoj, cxiuj per io komuna estas ligitaj unu kun la alia. Sxajnas, ke la internacia lingvo profunde influis la vivon, pensadon kaj verkaron de la auxtoroj. "MONDOJ", 34 esperantaj rakontoj, rikolto 2001. Redaktis T. Chmielik, G. Handzlik, S. Johansson. Eld. KLEKS, Bielsko-Biala, 2001. 216 pagxoj kudre binditaj, ISBN 83-7194-201-Xx. Prezo cxe FEL: 16 euxroj + afranko. Gxi mendeblas de: Flandra Esperanto-Ligo Frankrijklei 140, BE-2000 Antwepen, Belgio Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be *************************************************************************** MALLONGE //////// Aperis artikolo pri la TEJO-seminario Esperanto@forigu.Interreto en la plej granda rusa interreta gazeto "Komputerra+". En la artikolo estis grave substrekita la bezono de internacia lingvo en la epoko de interreto. * * * Estis starigita Esperanto-budo de Luksemburga Esperanto-Asocio, lEA dum la arangxo Lingvo-festo inter 15-16. de oktobro 2001. en Luksembrugo. La arangxo celas helpi junulojn pri lingvolernado. Esperanto-budo havis grandan sukceson. * * * Korea Esperanto-Asocio, KEA arangxis Esperanto"kurson en 10 urboj samtempe. Laste amaskomunikiloj ekinteresigxis pri Esperanto pro tiu cxi landskala evento. Prez. de KEA Lee Jung-kee havis intervujon kun 5 amaskomunikiloj, inter kiuj trovigxas 2 famaj jxurnaloj. * * * Okazis jubilea kunsido de la societo "Amikoj de Esperanto" en Pekino, Cxinio la 1-an de februaro. Oni festis la 20-jarigxon de la societo. * * * Okazis la 88-a Japana Esperanto-Kongreso, JEK inter 12-14. 10. 2001 en Takarazuka, Japanio. * * * Okazis simpozio pri la internacia lingvo en la nova jarcento en Pekino dum Zamenhof-kunveno en Pekino, Cxinio la 25-an de decembro por ne esperantista publiko. * * * La 18-a Auxstralia Somerkursaro okazis inter 06"18. 01. 2002. en Perlo, Auxstralio. * * * En haveno Sharm el Sheikh, Egiptio trovigxas sxipo, kies nomo estas Esperanto. Demandante la maristojn oni ricevas plurlingvan (ankaux en Esperanto) flugfolion. * * * Estis starigita Esperanto-stando en Tenerife, Hispanio okaze de librofoiro omagxe al la festo de Kanaria Komunumo. * * * Okazis la 8-a Nacia Kongreso de Federacio Esperanto de Barato, FEB en Pune, Hindio. * * * Okazis Esperanto-seminario okaze de la naskigxtago de L. L. Zamenhof. La okazajxon partoprenis pli ol 90 partoprenantoj. *************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Instruisto en franca lernejo (12-17 jaragxaj infanoj) sercxas kolegojn el euxropaj lernejoj por kunlabori en la projekto Socrates-Comenius. Adreso: Sinjoro Jose Manuel Soria, Residence Paul Bert - bat. A - porte 9, Chemin de Halage, FR"24000 Perigueux, Francio, rete: josemanuel.soria@forigu.wanadoo.fr. * * * Profitu por viziti la gravan urbon Valencio dum la dutaga antauxkongreso antaux la 75-a kongreso de Sennacia Asocio Tutmonda, SAT inter 29-30. 06. kaj partopreni en la plej sudeuxropan kongreson de SAT kiu okazos en apudmara grava urbo Alikanto. Inf: Marteno Bustin, Tel. kaj fakso 00 965184596, rete: marteno@forigu.ctv.esmarteno@forigu.ctv.es. *************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 26 j. frauxlo, progresanto, ne-fumanto, senreligiulo, komputilisto, eksinstruisto. Interesoj: astronomio kaj aliaj natur-sciencoj, lingvoj, moroj kaj folkloro, vivo de diversaj landoj, komputiko. Adreso: Jian Weijian, Tong fu zhong Lu, Shi ba mu heng 4 Hao, CN-510240 Guangzhou (Kantono), Cxinio, rete: jianweijian@forigu.21cn.com. * * * 13 j. komencanto. Interesoj: komputiloj, programado, violono. Adreso: Jonathan Moylan, 91 Harriet st. Waratah NSW-2298 Auxstralio, rete: jonathan@forigu.eepjm.newcastle.edu.au. * * * 31 j. ingxeniero. Interesoj: vivmaniero, kulturo de aliaj landoj, komputiloj, motorcikloj. Adreso: Helio Brilhante, Rua Xavier de Andrade, 56, Mecejana, CEP BR-69.304-330 Boa Vista, Roraima, Brazilio, rete: heliobp@forigu.technet.com.br. * * * 32 j. edzigxinta bibliotekistino. Interesoj: cxiutaga vivo en aliaj landoj. Kiamaniere la homoj vivas, kiel aspektas normala vivo, kia estas la historio? Mi sxatas vojagxi kaj eble viziti miaj korespondantojn. Adreso: Sylvia Poehlmann, Sandkamp 1, 3 Et. DE-22111 Hamburgo, Germanio, rete: spo@forigu.gmx.de. * * * 19 j. f-ino. Adreso: Samira Gholami, No:8/1, Kh: Shahin, Kh: gaemmagham Farahani, IR-1585894753 Tehran, Irano. * * * 14 j. studentino, nova esperantistino. Adreso: Luisa Rea Gomez, Rio Coatzacoalcos # 1361, Col La Pradera, CP MX-36-630 Irapuato, Guanajuato, Meksikio, rete: caludalu21@forigu.hotmail.com. * * * 24 j. komencanto. Interesoj: fremdaj lingvoj, psikologio, literaturo, muziko kaj komputiloj. Adreso: Dariusz Piltkowski, rete: p.dariusz@forigu.wp.pl. * * * 52 j. meznivela Esperanto-parolanto. Interesoj: natur"medicino, psiko- terapio, muziko-terapio, spiritaj kaj religi"komparaj aferoj. Adreso: Karel Danek, Dr. Pohoreckeho 14A, CZ-351 01 Frantiskovy Lazne, Cxehio, rete: marcela.dankova@forigu.worldonline.cz. *************************************************************************** "Eventa ludkvizo" ================= Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50 poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere, fakse. 1. En kiu lingvo estas skribita la sekva libro: "Zil vol lolik"? A. Volapuko B. Ido C. Novial 2. Kiam mortis D-ro L. L. Zamenhof? A. La 14-an de aprilo 1917. B. La 17-an de aprilo 1917. C. La 17-an de aprilo 1914. 3. Kion signifas la mallongigo TEVA? A. Tutmonda Esperanto-Verkista Asocio B. Tutmonda Esperantista Verkista Asocio C. Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio Limdato por alsendo: la 1-a de marto 2002. La gxustaj solvoj aperos post 2 numeroj. * * * Respondoj al la demandoj aperintaj du numeroj antauxe. 1. Kiu videblas sur la malantauxa flankao de 2 cento de la "Esperantiaj Euxro-moneroj"? (Vidu la aldonajxon!)? B. Ivo Lapenna 2. En kiu urbo de Finlando gastigis UK-n lastfoje? C. Tampere 3. Kion signifas la mallongigo ILERA? B. Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj Ni invitas vin, ludu kun ni! *************************************************************************** INTERESE //////// Alia vojo ========= En la artikolo "Truko por plivastigi la movadon" (Eventoj n-ro 219 p. 8.) s-ro Gbelo Koffi proponas, ke ni "faru" almenaux unu infanon, kiu estu esperantisto. Dum UK-o en Zagrebo s-ro Renato Corsetti alvokis, ke ni produktu esperantistojn. En revuo "Heroldo de Esperanto" s-ro Walter Zelazny vokas, ke ni kreu la esperantan civiton. Mi miras, ke gxis nun neniu ideano proponis, ke ni enmigru ekzemple Antarkton. Kaj tie ni kreu la novan sxtaton "Esperantion". Laux la ekzemplo de hebreoj tiu sxtato eblas. La hebrea nacio kreis aux renovigis la hebrean lingvon, kreis novan sxtaton. Bedauxrinde la sxtato nun havas problemon kun antauxe vivanta tie palestina nacio. Ni, esperantistoj vivante sur la sesa kontinento havos problemojn nur kun frosto kaj pingvenoj. Cxu ne?! Sed koroj niaj estas varmaj!!! De la tri supraj ideoj al mi tre placxas la ideo de Gbelo Koffi. Produkti idojn de esperantistoj estas cxiam tre agrabla laboro. Mi kiel 52 jaragxa viro estas cxiam preta plenumi dezirojn de bonkoraj esperantistinoj tiucele. Sed mi dubas cxu mia sindonemo plivastigos la movadon, cxar produktado de esperantistoj estas pli komplika ol oni supozas. Por ke idoj de geesperantistoj estu ankaux esperantistoj, bezonata estas gxusta edukprocezo, kiu estas longdauxra kaj ne cxiam sukcesa. Mi pensas, ke ni devas plivastigi la movadon alimaniere. Post kursoj de la internacia lingvo restas nur (laux miaj spertoj) en la movado nur 10-15% de kursanoj. Do ni perdas 85-90% da kursanoj al kiuj la movado ne estas suficxe alloga. Eble tiun problemon ni devas komenci esplori, poste solvi kaj sekve proponi al la homaro ne nur internan ideon, sed ankaux aliajn varojn de nia monda kaj esperanta kulturo. Aleksander Zdechlik *************************************************************************** La "H-problemo" =============== Esperantistoj ofte anstatauxigas la cxapelojn kun h en la Esperanto-vortoj. Kvankam nuntempe la tekniko jam havas solvon por gxuste signi Esperanto- literojn la "h-sistemo" dauxre vivas. Jen kelkaj ekzemploj kiam la kodado de "h"sistemo" al normalaj cxapeloj kauxzas problemon: Waringxien, Figxiera, flugxaveno, vangxaroj, drogxerbo, Bagxy, tagxejmo, tagxelo, sagxerbo, longxara, kuracxerbo, Muncxen, oficxoro, junecxormono, balancxorlogxo, kvarcxorlogxo, policxundo, Wincxester, grejxundo, lernejxejmo, gajxumora, misxumora, gxisxauxte, kulisxeroo, misxerbo, disxumora, eksxibiciulo, gasxejtado, gasxava, gasxoso, grasxisto, misxonorigi, disxarmonia, luksxundo, dorsxauxto, plusxoro, cxasxundo, gxisxorizonta, desxidratigi, Wasxington, Scxleyer, Eicxholz, ktp. ************************************************************************** ************************************************************************** EVENTOJ, n-ro 224, 1 / februaro-2002 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. HU-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: eventoj@forigu.esperanto.org Retpagxo: http://www.eventoj.hu/ Aperas dusemajne. Redaktas: Axel Orszag-Krysz Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************** **************************************************************************