Eventoj n-ro 238, retposxta versio
**********************************

Titolpagxe: - Mi scias vian retadreson!
            - Listigo de E-kursoj

Faka aplikado: - Kie sindikatanoj komencas sian tagon sur la reto -
                 lobourstart.org en Esperanto
               - Dokumenta kredito

Kontakto sercxata: - Revizantoj sercxataj!
                   - Denaskaj sercxataj!

Interreto: - 50 000... kaj kreskas
           - Juristoj en la reto
           - Mallonge (3)

Arangxoj: - KAEST
          - Komleta monata kalendaro

Movado: - Agu kune dum la Tago!
        - Konsultejo de AdE
        - Lingvotagoj la 2

Organizaj demandoj: - Rebato - ekzemplo pri tio, kion oni povas fari

Instruado, ILEI: - Esperanta enciklopedio
                 - Nova Esperanto-universitato

Libroj: - Nova PIV

Rubrikoj: - Mallonge (7), anoncetoj (2), korespondi deziras (7)

"Eventa ludkvizo"

Interese: - Ideoj sercxataj!
          - Netrudigxemaj servoj (2)

***************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Mi scias vian retadreson!
=========================

La kvarlitera UEA-kodo ekde nun estas pli ol datumbaza indiko. Danke al
Joost Witteveen, la prizorganto de la oficejaj komputiloj, gxi akiris plian
funkcion - la retadresan.

Cxiu individua membro de UEA, kies retadreson la CO posedas, ricevis
personan adreson en la domajno uea.org, komencigxantan per la kvarlitera
UEA-kodo. Do, ekzemple cxar la prezidanto de UEA Renato Corsetti havas
kodon "retk-v", li ricevis personan adreson retk@forigu.uea.org.

La adreso estas nur plusenda, oni ne ricevas propran posxtkeston en la
servilo de UEA, ajna posxto veninta al gxi simple redirektigxas al la baza
retadreso de la UEA"membro, sciata de la CO-datumbazo.

Tre gravas noti, ke la posxto venanta al la personaj uea"retadresoj, estas
kontrolata pri Esperanteco! Ne E-aj leteroj ne estas plusendataj. La
filtrado okazas surbaze de relative simpla kontrolo: se en la letero estas
almenaux unu el kvin jenaj "magiaj" vortoj "Esperanto, saluton, estas,
dankon, bonvolu" - gxi estas plusendata. Alikaze al la sendinto venas
afabla E"lingva auxtomata respondo (i.a. meze de la teksto mencianta la
"magiajn vortojn"), ke ne-Esperantaj leteroj ne estas plusendataj.

Tamen, se la filtrado ne placxas, oni rajtas gxin forsxalti. Peti pri tio
vi povas, sendante mesagxon al la sekretario de la CO Atie van Zeist (rete:
sekretario@forigu.co.uea.org). Al la sama adreso vi estas petataj anonci, se via
baza retadreso sxangxigxis.

UEA petas zorgeme uzi la servon - ne uzi gxin por amasaj sendadoj al
esperantistoj, ne plusendi per gxi grandegajn dosierojn.

La celo de la servo estas plifaciligi kontaktojn inter UEA"membroj kaj
amikan kunlaboron. Gxi estis kreita kadre de laboroj pri plia enretigo de
UEA-agado kaj gxiaj servoj.

CO de UEA

***************************************************************************

Listigo de E-kursoj
===================

Germain Pirlot rekompiladas oficialajn E-kursojn kiuj okazas je supera /
universitata nivelo. Jam li faris tion inter 1977 kaj 1992 dum tiu periodo
aperis 9 (cxiam gxisdatigitaj) eldonoj kun dekduo da pagxoj.

Mi esperas havi pli fidindan situacion gxis la fino de la jaro. Fakte temas
pri laboro, kiu postulas multe da tempo cxar mi devas restarigi tutnovan
informreton kaj rete kaj posxte.

Kaze de kontaktoj kun eksterlandaj korespondantoj, vi povus eble mencii
tion por diskonigo al kursgvidantoj de tiaj kursoj (ne forgesu mencii la
retadreson de s-ro Pirlot!).

Malneto

30.08.2002

Pri oficialaj E-kursoj kaj seminarioj pri interlingvistiko en universitatoj
kaj superaj institutoj (universitata nivelo), laux jena ekzemplo:

Klarigoj de mallongigoj:

La unua linio informas pri la urbo. Se post la urbonomo trovigxas "*",
signifas, ke informis pri la kurso la kursgvidanto mem.

Linio "a" informas pri la universitato aux supera instituto kun adreso,
nacilingve laux latina alfabeto

Linio "b" informas pri la kursgvidanto + privata adreso, posxta kaj reta.
En la linio estas menciita "P", se la kursgvidanto estas pagata.

Linio "c" donas mallongan priskribon pri horoj semajne "h / sem", kaj pri
suma nombro de horoj "s".

La sekva linio (se ekzistas) enhavas informojn pri ekzameno, poentoj,
atestilo k. s.

Nombro lauxlande: Auxstrio (3); Bulgario (1); Cxehio (2); Cxinio (2);
Germanio (3); Japanio (4); Korea Resp. (1); Litovio (1); Nederlando (1);
Pollando (2); Rusio (1); Usono (2). Sume 23.

Auxstrio
--------

Graz:
a) Universitato, Instituto pri Romanistiko.
b) Prof. d-ro Klaus Perko Klaus.Perko@forigu.lsr"stmk.gv.at.
c)

Innsbruck (*):
a) Universitato, Internacia Centro pri Lingvoj / Leopold-Franzens-
   Universitat Innsbruck, Internationales Sprachenzentrum-ISC (Innrain 52,
   AT-6020 Innsbruck).
b) D-ro Klaus Karner, lektoro (Krebsbach 371, AT-6414 Mieming
   dr.klaus.karner@forigu.esperanto.at "dr.klaus.karner@forigu.utanet.at) (parte pagata).
c) Interfakultata (kurso por la studentoj de cxiuj fakultatoj kaj studoj,
   parto de la studplano por la studo de Interlingvistiko. ("nejura libere
   elektebla fako" de la studplano por juristoj); enhavo: enkonduko en la
   planlingvojn, lingvokurso por komencantoj aux / kaj progresintoj (laux
   la konoj de la partoprenantoj); 2 h / sem.Kun ekzameno (planlingvoj
   gxenerale, historio de Esperanto, mallonga diskuto aux referato en
   Esperanto) kaj atestilo.

Wien:
a) Pedagogia Instituto / Padagogisches Institut der Stadt Wien (Burggasse
   14-16, AT-1070 Wien).
b) Prof. d-ro Hans-Michael Maitzen (Endemanngasse 6-18/1/24, AT-1238 Wien,
   maitzen@forigu.astro.univie.ac.at ) /P/.
c) Nedeviga; 2 h / cxiun duan semajnon Temoj: euxropa lingva situacio,
   instruado de lingvoj en Euxropo, aktuala literaturo en Esperanto.

Bulgario
--------

Karlovo (*):
a) Internacia Universitato (p.k. 44, BG-4300 Karlovo).
b) Prof. Bojidar Leonov (p.k. 44, BG-4300 Karlovo, leonov@forigu.rozabg.com).
c) Esperanto estas deviga studlingvo en la programo de la studado. s. 240
   h. En la studadprogramo estas apartaj kursoj pri interlingvistiko,
   historio de E-movado, E"literaturo kaj kulturo.
Post la fino de la studado la studentoj ricevas bulgarajn diplomojn kaj
   tiuj, kiuj deziras, kaj plenumis la kondicxojn de la studadprogramo de
   AIS, verkas kaj defendas sciencajn diplomverkojn por ricevi
   AIS-diplomojn. La studentoj partoprenas diversajn studadsesioj de AIS
   en Bulgario kaj eksterlande.

Cxehio
------

Brno (*):
a) Pedagogia fakultato de Masaryk-Universitato, Katedro de didaktikaj
   teknologioj (KDT), (Porichi 31, CZ-603 00 Brno) [Garantion super la
   kurso havas Tutuniversitata centro de lingva instruado, garantio estas
   kursgvidanto (KDT)].
b) Ingx. Josef Vojacek, PhD. (Sochorova 13, CZ-682 01 Vyskov,
   vojacek_j@forigu.jumbo.ped.muni.cz) (P).
c) Nedeviga, plua fremda lingvo, 2 semestroj, 3 horoj semajne (3 x 15 x 2 -
   entute 90 horoj) + dusemajna studrestado en Somera Esperanto Tendaro en
   Lancov cxe Vranov-a digolago, konversacia kurso. Instruado per rekta
   metodo laux videokurso Mazi en Gondolando, "Pasxoj al plena posedo" de
   W. Auld kaj konversaciaj temoj.
Kun ekzameno kaj poentoj: la unuopaj kursoj finigxas per studkontrolo, 3
   kreditoj - ekzameno, 4 kreditoj kaj studkontrolo, 3 kreditoj.

Hradec Kralove (*):
a) Pedagogia Fakultato
b) Ingx. Josef Vojacek, PhD. (Socgorova 13, CZ-682 01 Vyskov,
   vojacek_j@forigu.jumbo.ped.muni.cz) (P)
c)

Cxinio
------

Dalian (Liaoning):
a) Universitato / Dalian Daxue, Baishan (Lu 79, CN-116022 Dalian,
   Liaoning).
b) Doc. Wang Tailin (Chanzhou Jie 28-2-2, Shakehou Qu, CN-116023 Dalian,
   Liaoning) (P).
c) Nedeviga, dua fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva fakultato en
   la 2-a kaj 3-a jaroj; 1 jaro, 2 h / sem, s. 72 h; 2 niveloj: 1-a,
   fonetiko, vortfarado, sintaktso, konversacio; 2-a, literaturo,
   tradukado, E-historio.
Kun ekzameno.

Dandong (Liaoning):
a) Liaoning Financa Kolegio / Liaoning Caizhuan Waiyubu (CN-118001 Dandong,
   Liaoning).
b) Prof. Sun Shiquan.
c) Nedeviga.
Kun ekzameno kaj 4 studpoentoj.

Germanio
--------

Berlin (*):
a) Universitato / Humboldt-Universitat Berlin (Unter den Linden 6, DE-10099
   Berlin).
b) D-ro Detlev Blanke (Gesellschaft fur Interlinguistik e.V.
   www.interlinguistik-gil.de Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin
   dblanke.gil@forigu.snafu.de).
c) Interfakultata; 1 semestro, 2 h / sem (s. 30 h); prelegserio. Tipologio
   de planlingvoj, interlingvistiko, esperantologio, enkonduko al E-o
   (strukturo, evoluo, apliko, lingvo-komunumo kaj ties historio).
Kun atestilo pri partopreno necesa por la diplomo resp. atestilo pri
   studlaborajxo.

Leipzig (*):
a) Universitato / Universitat Leipzig (Augustusplatz, DE-04109 Leipzig).
b) D-ino Sabine Fiedler (privata adreso: Am Zollamt 5, DE-04838 Gordemitz
   sfiedler@forigu.rz.uni-leipzig.de; universitata adreso: Institut fur Anglistik,
   Universitat Leipzig, Neubau Geisteswissenschaften, Beethovenstr. 15,
   DE-04109 Leipzig) (P).
c) Interfakultata; 1 semestro, 2 h / sem (s. 30 h); prelegserio. Tipologio
   de planlingvoj, interlingvistiko, esperantologio, enkonduko al E-o
   (strukturo, evoluo, apliko, lingvo-komunumo kaj ties historio).
Kun atestilo pri partopreno necesa por la diplomo resp. atestilo pri
   studlaborajxo.

Munster (*):
a) Universitato, Instituto por Gxenerala Lingviko / Westfalische Wilhelms-
   Universitat Munster (Schlossplatz 2, DE-48149 Munster).
b) D-ro Rudolf Fischer (Gustav-Adolf-Str. 2a, DE-48356 Nordwalde,
   fischru@forigu.uni-muenster.de).
c) Estas du kurstipoj:
   1. Fakultata / Intensa E-kurso por komencantoj, cxiujare komence de
      oktobro, 5 foje 5 horoj s. 25 h / semestre.
   Kun atestilo pri partopreno.
   2. Fakultata / Seminario kun cxiusemestre alia titolo, ekz. enkonduko
      en la interlingvikon; 2 h / sem. = somere: 12 x 2 h, s. 24 h /
      semestre; vintre: 16 x 2 h = 32 h /semestre.
   Kun ekzameno resp. studlaborajxo, atestilo, poentoj por antauxekzameno.

Japanio
-------

Kashiba (Nara) (*):
a) Universitato du-jara en Shoin / Virina Universitato (958 Sekiya, Kashiba
   Shi, Nara-ken 639-0298).
b) Anna M. Steffes (Tajiri 505-1, Kashiba Shi, Nara-ken 639-0253;
   Anna.Steffes@forigu.ma3.eikyou.ne.jp).
c) Du kursoj.
   1. Nedeviga seminario, 1 jaro, 1,5 h / sem.; komencanta nivelo uzante la
      libron, "Saluton! Auxtodidakte". Alie-kantoj, tradukado de infanaj
      libroj, ludiloj, legado de la vivo de D-ro Zamenhof. Ne estas
      ekzameno sed la lernantoj devas fari 10-pagxan tezon japanlingve pri
      Esperanto uzante la interreton kaj aliajn librojn.
   2. Deviga trifoje eta seminario; 1,5 h / sem. Enhavo: legado de vivo de
      D-ro Zamenhof; studado de 20 pagxa libreto pri reguloj de Esperanto;
      vidbendo; kantoj; koloroj, numeroj; memprezentado en Esperanto.

Kobe (Hyogo-ken) (*):
a) Kobea Municipa Fremdlingva Universitato / Kobe-si Gaikokugo Daidaku
   (Gakuen-Higasimati 9-1, Nisi-ku, JP"651-2187 Kobe).
b) Tani Hiroyuki (Syonai-Higasimati 3-4-2, JP"561-0831 Toyonaka;
   tnhryk@forigu.pop07.odn.ne.jp) (P).
c) Nedeviga unujara lingvokurso, 1,5 h / s,. 45 horoj jare.
Kun ekzameno kaj poentoj.

Minoo (Osaka-hu):
a) Osaka Fremdlingva Universitato / Osaka Gaikokugo Daigaku (Aomatani-
   Higasi 8-1-1, JP-562-8558 Minoo).
b) Tani Hiroyuki (Syonai-Higasimati 3-4-2, JP"561-0831 Toyonaka;
   tnhryk@forigu.pop07.odn.ne.jp) (P).
c) Nedeviga, unujara lingvokurso, 1,5 h / s, s. 45 horoj jare.
Kun ekzameno kaj poentoj.

Tokio (*):
a) Tokia Universitato pri Fremdaj Studoj / Tokyo Gaikokugo Daigaku (3-11-1,
   Asahi-Cho, Fuchu-Shi, Tokyo, JP-183"8534).
b) Prof. Gotoo Hitosi (Nakayama 1-17-13, Sendai, JP-981-0952
   gothit@forigu.sal.tohoku.ac.jp) (P).
c) Nedeviga, kroma fremdlingvo por studentoj de la fremdlingva fakultato en
   la 3-a kaj 4-a jaroj kaj studobjekto por studentoj en magstrigxaj
   kursoj; 1 jaro, sume 60 horoj. La kurso okazas intensive en somero kaj
   en vintro, po 30 horoj. Enkonduko en interlingvistiko, lingvistika
   superrigardo de Esperanto, gramatiko, konversacio, legado.
Pasintoj de la ekzameno ricevas 4 kreditojn.

Korea Resp.
-----------

Seoul/Chonan (*):
a) Universitato Dankook / Hannam-dong Yongsan-ku Seoul, Korea
   (www.dankook.ac.kr) Anso-dong Chonan-si Choongnam,Korea.
b) Doc. Lee Jung-kee (Magistro pri planado) esperanto@forigu.unitel.co.kr (P).
c) 2 h / sem por 2 bazaj klasoj (en Seulo kaj Chonan respektive) dum unu
   semestro.
Kun ekzameno (2, semestre) kaj poentoj (2); sen atestilo.

Litovio
-------

Vilnius:
a) Universitato.
b) Doc. Laurynas Skupas (A. Stolginskio 4/7-13, LT-2001 Vilnius;
   irenaa@forigu.takas.lt)).
c) Libervola, dum 1 semestro.
Kun ekzameno kaj kreditunuoj.

Nederlando
----------

Amsterdam:
a) Universitato.
b) Wim Jansen (JansenWimH@forigu.cs.com).
c) Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperantologio.

Pollando
--------

Poznan (*):
a) Universitato / Adam Mickiewicz Poznan, Katedra Glottodydaktyki i
   Translatoryki, ul. 28 Czerwca 1956 r. nr. 198, PL-61-485 Poznan.
b) D-ino habil. Alicja Sakaguchi (Am Kreuzberg 5, DE-63776 Mombris,
   Germanio, akaguchinet@forigu.gmx.de).
c) Por tagaj studentoj de cxiuj kvin studjaroj, 2 h / sem (s. 30 h.);
   seminario / ekzerco. Bazaj nocioj de interlingvistiko, tipologio de
   planlingvoj, historio de universallingva ideo, kriterioj por konstruo de
   internacia helplingvo, evoluo de Esperanto, Esperanto-literaturo,
   socilingvistikaj aspektoj de funkciantaj planlingvoj, internaciismoj en
   planlingvoj kaj (euxropaj) nacilingvoj; praktika kurso pri Esperanto.
Kun atestilo surbaze de cxeesto kaj referajxoj.

Poznan (*):
a) Universitato Adam Mickiewicz, Lingvistika Instituto (UAM, ul.
   Miedzychodzka 3-5, PL60-371 Poznan).
b) D-rino Ilona Koutny (Pobiedziska 14/22, PL"61-052 Poznan
   ikoutny@forigu.amu.edu.pl) (P); invititaj profesoroj: prof-oj John Wells,
   Humphrey Tonkin, Michel Duc Goninaz; d-roj Vera Barandovska-Frank,
   Detlev Blanke, Zbigniew Galor, Katalin Kovats, Blazio Vaha. (La tuta
   kurso estas pagata, tiel ankaux la instruistoj ricevas honorarion.)
c) Pro internacia karaktero estas invititaj profesoroj kaj diverslandaj
   partoprenantoj. 3-jara ekstera postdiploma stupo pri interlingvistiko;
   gxenerala kaj aplikata lingvistiko; planlingvoj; gramatiko, literaturo,
   kulturo kaj historio de Esperanto; komunikado, specialigxo pri metodiko
   eblas.
Surloka kurso: 1-semajna sesio en septembro kaj februaro.Kun hejma laboro
   kaj cxiusemestre ekzamenoj. Kun diplomlaborajxo kaj atestilo.
Krome: lauxokaze estas kursoj por la gestudentoj de la Lingvistika
   Instituto (kalkuleble al siaj studoj).

Rusio
-----

Moskva:
a) Euxropa Jura Universitato, "Justo".
b) Gennadij Sxilo (ejusto@forigu.dol.ru).
c)

Usono
-----

Brattleboro (Vermont):
a) Supera Instituto / School for International Training (SIT, Kipling Road,
   P.O.Box 676, Brattleboro, Vermont, US-05302-0672 info@forigu.sit.edu,
   http://www.sit.edu).
b) Diverslandaj kursgvidantoj; en 2002: D-rino Ilona Koutny (HU/PL), D-ro
   Alexander Melnikov (RU), S-ro Roberto Resende (BR).
c) NASK (Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro eddyellen@forigu.aol.com -
   http://ttt.esperanto.org.nask). 3 semajnoj en julio; 4 niveloj: 1) por
   komencantoj; 2) por progresantoj; 3) Esperanto en interkultura
   praktikado; 4) lingvo, historio, kulturo, literaturo de Esperanto.
Kun ekzameno kaj 3 kreditunuoj.

San Diego (California) (*):
a) Universitato / University of California (Scripps Institution of
   Oceanography, San Diego La Jolla, California, US-92093-0202).
b) Prof. Ralph A. Lewin, PhD, ScD (8481 Paseo del Ocaso, La Jolla,
   California, US-92037 rlewin@forigu.ucsd.edu) (P).
c) Libervola. Okklasa kurseto (po ok 50 minutoj cxiu klaso) La kurso
   nomigxas "Internaciaj lingvaj problemoj; cxu Esperanto estus helpa?",
   sed fakte la plejmulto temas pri la gramatiko, tradukado kaj uzo de
   Esperanto.
Kun 1 universitata kreditunuo.

Germain Pirlot
Rete: gepir.apro@forigu.pandora.be

Redaktoraj piednotoj
--------------------

Liston de E-kursoj havas ankaux Internacia Ligo E-Instruistoj, ILEI.

Sxajnas, ke ankaux la cxi supra listo ne estas plena, cxar mankas ecx la
hungara Esperanto-fako de universitato ELTE kaj certe ankaux aliaj.

Bonvenas cxiuj korektoj kaj precizigoj al la kompilanto, Germain Pirlot!

Se vi scias pri dauxra Esperanto-kurso je universitata nivelo bv. informi
pri gxi s-ron Pirlot kaj ILEI"n!

***************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Kie sindikatanoj komencas sian tagon sur la reto
================================================

Labourstart.org en Esperanto

Por Esperanto-movado kaj por Esperantistoj estas utila kaj laux pluraj
vidpunktoj grava laboro verki fakan aplikeblon por nia lingvo. Estas grava
tasko ankaux tio, ki ne havu kiel eble plej grandan apervaloron en publika
(ne Esperantista) medio. Tial estas sekvinda kaj utilega ekzemplo, kio
okazis cxe labourstart.org.

Labourstart.org estas internacia retpagxaro por sindikatoj kaj
sindikatanoj. Gxi servas kiel reta servo de la internacia laborista movado.
Gxiaj servoj estas internaciaj kaj akireblaj en pluraj lingvoj. Inter la
elekteblaj legvoj ekde ne longe trovigxas ankaux Esperanto.

La aperado de Esperanto versio estas ne nur utila fakajxo por laboristoj
esperantistaj sed ankaux bona varbilo. Se vi iras al www.labourstart.org,
tuj en la supra parto de la cxefpagxo trovigxas la vorto Esperanto inter la
elekteblaj lingvoj.

En Esperanto parto oni trovas fresxajn informojn, novajxojn de la
internacia laborista movado, kaj ankaux politikajn, ekonomiajn k. a.
novajxojn, pri kiuj certe interesigxas sindikatanoj.

Ni esperu, kie kiel eble plej baldaux pluraj fakaj retpagxaroj
Esperantigxas laux la ekzemplo de labourstart.org!

Ret-Info

***************************************************************************

Dokumenta kredito
=================

Dokumenta kredito (ankaux: akreditivo, kreditletero, letter of credit)
estas nemalhavebla ilo por sekurigi la pagon de liveritaj varoj, uzata en
internacia komerco, kiam oni komercas kun ankoraux ne konata partnero. Ecx
spertaj komercistoj ofte ne konas tiun proceduron. Jen baza klarigo:

Per dokumenta kredito acxetanto de varoj aux servoj disponigas monsumon cxe
sia banko aux cxe la banko de sia liveranto. La liveranto nur povas disponi
pri tiu monsumo post kiam li prezentis dokumentojn, preskribitajn en la
kredito, kaj krome plenumis cxiujn aliajn kondicxojn menciitajn en la
kredito.

Roland Rotsaert, kasisto de IKEF
Visspaanstraat 97, BE-8000 Brugge, Belgio
Rete: roland.rotsaert@forigu.pandora.be

***************************************************************************

KONTAKTO SERCxATA
/////////////////

Revizantoj sercxataj!
=====================

La eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo (i.a. de Stafeto-libroj) ankoraux
sercxas kelkajn fidindajn Esperanto-reviziantojn, kiuj pretas legi nove
kompostitajn verkojn kaj elsarki komposterarojn. Por cxiu revizanto ni
antauxvidas 2-3 manuskriptojn jare.
Kandidatoj bv. skribi al:

Retbutiko de FEL
Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: retbutiko@forigu.fel.esperanto.be

***************************************************************************

Denaskaj sercxataj!
===================

Japana esperantisto Etsuo Miyosxi sercxas tri aux kvar infanojn denaske
parolantajn en Esperanto. La infanoj, prefere agxaj inter tri kaj kvin
jaroj, devus vojagxi al (prefere) Londono. Ili estus fotataj kaj iliaj
fotoj, nomoj kaj landoj de la patro kaj de la patrino aperus en reklama
pagxo en granda japana jxurnalo. La fotoj estos prilaboritaj de japana
reklam-agentejo, kiu produktas la anoncon.

La kostoj estos je la sxargxo de s-ro Miyosxi, sed ne estos alia kompenso.

Temas pri granda kampanjo kaj eble kelkaj familioj povus havi intereson
veturi al Londono, kie s-ro Miyosxi jam estas.

Etsuo Miyosxi
Rete: e.miyosxi@forigu.swany.co.jp

***************************************************************************

INTERRETO
/////////

50 000... kaj kreskas
=====================

Sen granda bruo pasis la informo, ke jam 50 000 e-libroj estas elsxutitaj
de eLibrejo. Cxar tio okazis dum 13 monatoj, tio signifas, ke mezume estis
liveritaj al esperantistoj 3846 libroj cxiumonate. Inter la lastaj aldonoj
al eLibrejo, nun ampleksanta 222 titolojn, menciindas "La aventuroj de
Pinokjo" de Carlo Collodi, en nova traduko, la antologieto "Dek du
amrakontoj", kiu jam atingis 400 elsxutojn, "La skandalo pro Jozefo", verko
de Valdemar Vinar, originale verkita en Esperanto, kaj "Mi en li" de la
cxeha verkisto Ladislav Vladyka, kaj multaj aliaj.

eLibrejo cxe: http://www.esperanto.nu/eLibrejo

***************************************************************************

Juristoj en la reto
===================

Esperanta Jura Asocio havas siajn retapagxojn cxe:
http://geocities.com/ejaaeu/. Oni trovas tie multajn interesajn materialojn
kaj ligojn, inter alie la antaux ne longe tradukitan E-lingvan tekston de
la Traktato inter Usono kaj Rusio pri malpliigo de nukleaj armiloj.

laux Ret-Info

***************************************************************************

Aperis la nova, septembra Esperanto-retadresaro, kun 3136 adresoj de 2165
personoj el 95 landoj kaj kun adresoj de 772 retpagxoj de 585 landaj/lokaj
organizoj/gazetoj, kaj 80 internaciaj. La adresaro haveblas cxe:
http://home.wxs.nl/lxide/esperanto-adresaro_html.zip.
* * *
La Auxstralia Nacia Botanika Gxardenaro nun havas retpagxon en Esperanto,
por priskribi (kun bildoj) sian kolekton kaj inviti vizitantojn. Oni povas
trovi gxin cxe: http://www.anbg.gov.au/anbg/esperanto/.
* * *
La reta taglibrejo "Live Journal" estas nun esperantigata. Jam ekzistas tie
esperanto-komunumo. Gxi akireblas cxe:
http://www.livejournal.com/userinfo.bml?user=esperanto.

***************************************************************************

ARANGxOJ
////////

KAEST
=====

Konferenco pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazas inter
08-10. 11. 2002, Dobrichovice apud Prago, Cxehio. Dum la konferenco okazas
diversaj programeroj laux 3 sekcioj, kiuj rilatas al faka uzado de
Esperanto. Jam scieblas kelkaj prelegoj dum la konferenco:

Sekcio A: Elektronikaj rimedoj:

Evolu-tendencoj de mikroproceziloj (Broczko, Hungario); Vikipedio -
multlingva reta enciklopedio (Smith, Usono), Problemoj de diagnostiko de
ruligxantaj vagonoj (Kovar, Cxehio), Projekto Vojagxkarto (Olsen, Danio).

Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto:

Pri kelkaj aktualaj sociaj terminoj (W. Blanke, Germanio), Lexicon
Silvestre (Simon, Germanio), Matematika terminologio, cxu matura finfine?
(Bavant, Francio), Kelkaj problemoj de la ekonomika terminologio (Patera,
Cxehio), Fungoj mikroskope (Kavka, Cxehio).

Sekcio C: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko (gxenerale):

Psika streso - kiel majstri gxin (Nitzche, Germanio), Antauxvido de migreno
cxe malsanuloj aplikante la teknikon "data mining" (Preradovicx, Bosnio kaj
Hervegovino), Nomoj de planlingvoj - tipologio (D. Blanke, Germanio),
Cxesigi la disipadon de energio kaj postlasajxoj (Werner, Cxehio), Turismo
kaj vivomedio (Chrdle, Cxehio).

Versxajne okazas ankoraux aliaj prelegoj. Oni atendas ne nur plene
spertulojn sed ankaux tiujn, kiuj emas envolvigxi en la antauxenigo de faka
uzado de Esperanto.

Fakaj seminarioj antaux KAEST

Antaux KAEST ekde la 6-a de novembro, okazas paralele du seminarioj, la
unua kun la temo trafiko, la dua pri la temo matematiko. Interesatoj estas
bonvenaj ecx se la koncernaj fakoj ne estas precize "iliaj".

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Petro Chrdle
Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio
Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz

***************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
interreto http://www.eventoj.hu . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por
ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la
auxtomato: kalendaro@forigu.esperanto.org

* * *

04-06.10. 89-a Japana Esperanto-Kongreso Floru Kulturo Porpaca en
Surikamitei Otori. Inf: Japana Esperanto"Instituto, Sinzyjuku-ku Waseda-
mati 13-3, Tokyo-to 162-0042, Japanio. Tel: +81-(0)3-32034581, fakso:
+81-(0)3-32034582. Rete: jei@forigu.mre.biglobe.ne.jp
* * *
04-06.10. Faulhaber-Semajnfino pri komunikado en konferencejo Mennorode,
Elspeet. Inf: Sally Krombee.van Aartsen, Vijverstr. 3, NL-4421 AW Kapelle,
Nederlando.
* * *
04-06.10. 15-a Internacia Kultura Festivalo en Usti nad Labem. Inf:
Miroslav Smycxka, Kojeticka str. 90. CS-400 03 Usti nad Labem, Cxehio. Tel:
+420-47-5532417
* * *
05.10. Cxedanuba Esperanta Renkontigxo en Komarno. Inf: Esperanto societo,
Alica Komlosxiova, Rovnikova 6, SK-821 02 Bratislava, Slovakio. Tel.:
+421-02-43291604, Rete: balaz12@forigu.post.sk
* * *
06-13.10. TEJO-seminario en Strasburgo "Homaj rajtoj sub cxiutaga
priesploro". Inf: seminarioj@forigu.tejo.org
* * *
11-13.10. KoKoLoRES kafoklacxo kaj ludosemajnfino en Herne. Inf.: Petra
Duckershoff, Auf der Panne 74 a, DE-44805 Bochum, Germanio. Rete:
petra.dueckershoff@forigu.web.de
* * *
11-13.10. 46-a jarkunveno de GEFA, Germana Esperanta Fervojista Asocio,
Baiersbronn (Nigra Arbaro). Inf: Siegfried Kruger, Dinkelsbuhler Str. 12,
DE-74074 Heilbronn, Germanio. Tel/fakso: +49-(0)7131-162688. Rete:
slkrueger@forigu.gmx.de
* * *
12-14.10. 9-a Internacia Semajnfino Esperantista en Ludlow, Vermont. Inf:
Esperanto-Societo Kebekio kaj Esperanto"Societoj de NovAnglio & NovJorkio,
rete: esperanto@forigu.sympatico.ca
* * *
19.10. Turisma renkontigxo, Komarno. Inf: Okcidentslovakia Esperanto
Societo (OSES), Natasxa Sxandorova, Zahrebska 4, SK-811 05 Bratislava,
Slovakio. Tel.: +421-02"52494587. Rete: nasta@forigu.nextra.sk
* * *
19-26.10. 10-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo en
Cambrils (Tarragona). Inf: Santiago Torne Grau, Apartat 423, ES-08200
Sabadel, Hispanio. Tel. +34-937253421 kaj +34-937275021, fakso:
+34-937314111. Rete: luis_serrano@forigu.e"milio.com
* * *
24-15.10. Montar-agrovilagxa turisma evoluigo en Miercurea-Ciuc kaj
Brasxov. Inf: Jolanda Jozsi, str. Brinduselor 92 bl. 41A sc.C ap33, et.8,
RO-2200 Brasxov, Rumanio.
* * *
25-27.10. 37-a Semajnfina Esperanto-Seminario en Neubrandenburg. Inf:
Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE"17034-Neubrandenburg, Germanio. Tel:
+49(0)395-4221398. Rete: werner.pfennig@forigu.web.de aux
werner.lewien@forigu.t-online.de.

***************************************************************************

MOVADO
//////

Agu kune dum La Tago!
=====================

Jen denove venis la auxtuno, denove proksimigxas la tempo de la tradicia
Ago-tago - cxi jare la 5-an de oktobro.

Se vi jam decidis, kion vi faros dum gxi bonvolu sciigi pri tio al Andrej
Grigorjevskij, estrarano de UEA pri informado. Surbaze de tio estos
kompilita komuna listo de planataj agadoj, kiun vi povos mencii dum
intervjuoj al gazetaro, gxi utilos ankaux por scii, ke vi agas tiutage ne
solaj.

Se vi ankoraux ne decidis, kion okazigi, jen kelkaj sugestoj, akumulitaj el
diversaj fontoj. Plej multaj homoj en versxajne ajna lando ne scias, kio
estas Esperanto. El tiuj, kiuj scias, pluraj pensas, ke tio estas fiaskinta
projekto, ne plu uzata aux ecx neniam uzita. Tial se danke al via aktiveco
dum la Ago-tago tiu situacio iomete sxangxigxos pozitivdirekte, tio estos
tre bona atingo.

Vi povas i.a. okazigi surstratan manifestacion - al kiu necesas nepre
inviti reprezentantojn de amaskomunikiloj, dum kiu oni disdonu
informfoliojn pri Esperanto, rakontu pri gxi al interesigxantoj.

Preferindas, ke la manifestacio havu klarajn sloganojn.

Vi povas organizi ekspoziciojn de E-libroj en lokaj bibliotekoj. Por tio
havu pli fortan efikon, nepre klopodu sciigi pri ili al la amaskomunikiloj.

Vi povas dispendigi informfoliojn pri E-o en publikaj lokoj, i.a. en
bibliotekoj, lernejoj, universitatoj. Se ili pendos relative longe, ilia
efiko povas esti ecx pli granda ol de unuhora manifestacio.

Vi povas interkonsenti pri intervjuoj, anoncoj, informaj programoj en viaj
lokaj televidoj, radiostacioj, jxurnaloj. Lokaj amaskomunikiloj estas la
plej legataj!

Kaj certe, vi povas fari ecx pli grandiozajn agadojn. Pliaj sugestoj estas
bonvenaj! Pliaj agadoj - des pli!

Andrej Grigorjevskij
ul. Lenina 40-14, RU-429120 Sumerlja, Cxuvasxio, Rusio
Rete: andreo@forigu.fnmail.com

***************************************************************************

Konsultejo de AdE
=================

Se vi havas lingvan dubon, ne mem solvu gxin. Antaux ol decidi pri la plej
bona solvo por vi, demandu Akademion de Esperanto, AdE per mesagxo al la
direktoro de la Konsultejo cxe Stefan Maul, rete: smaul86150@forigu.aol.com.

Akademianoj, kiuj kunlaboras kun la Konsultejo, rapide debatos la peton
rete kaj vi rapide ricevos la respondon.

La servo estis uzata dum la pasintaj jaroj en cxi tiu maniero cxefe de
esperantlingvaj jxurnalistoj, kiuj trovigxis antaux la neceso nomi tre
lastatempan ajxon aux aferon.

Estas grave proponata uzi la servon de AdE por solvi lingvajn problemojn.

La servo, tamen, funkcias ankaux laux la tradicia maniero, per letero al:

Stefan Maul
Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanio
Rete: smaul86150@forigu.aol.com

***************************************************************************

Lingvotagoj: la 26-an de septembro!
===================================

Laux propono de Konsilio de Euxropo, cxiujare la 26-an de septembro tuta
Euxropo festas kiel "tago pri lingvoj". Por sukcesigi tiun iniciaton por
lingvolernado kaj lingva diverseco ankaux Esperantistoj povas kontribui. La
samo validas por la "tago pri la patrina lingvo" de Unesko la 21-an de
februaro.

Anna M Ritamaki
Dragsfjardsv. 690, FI-25700 Kimito, Finnio
Rete: anna.ritamaki@forigu.kolumbus.fi

***************************************************************************

PIV-kampanjo aperis
===================

"Acxetu la novan PIV kaj donu vian malnovan PIV-on al la samideanoj, kiuj
ne havas la rimedojn, kiel en la 3"a mondo"

La partoprenantoj de la UK jam povis mem kunporti la PIV al Fortaleza kaj
tie doni gxin laux propra elekto. Oni petas al la libro-servoj subteni tiun
agadon.

UEA, ILEI, IEI kaj multaj landaj organizoj, certe regule havas la okazon
transdoni la librojn al vizitantoj de- aux vojagxantoj al- tiuj landoj.

Eddy Raats
Rete: eddy.raats@forigu.pandora.be

***************************************************************************

Kvinpetalo
==========

La trian jaron sinsekve Kvinpetalo en Bouresse, Francio organizis stagxon
pri la teatro sub la titolo "Levigxas la Kurteno". Cxi jare Georges
Lagrange kaj Serge Sire alportis siajn talentojn por organizi kaj direkti
kurson pri elokucio kaj aktorado

Parkerigi rolojn por aktorado estas, kune kun la
necesaj prov-ripetoj, unu el la plej bonaj manieroj farigxi
flua parolanto de lingvo kiun vi deziras lerni, kaj tiel la konoj
de Esperanto progresis en kiel eble plej agrabla maniero.

L. Galindo

***************************************************************************

ORGANIZAJ DEMNADOJ
//////////////////

Rebato - ekzemplo pri tio, kion oni povas fari
==============================================

Don Harlow estas usona esperantisto kun multaj ideoj kaj, cxefe, kun la
energio por realigi ilin. Antaux kelkaj monatoj li (re-)starigis la ret-
liston "rebato@forigu.yahoogroups.com", kiu komencis funkcii kiel disvastiganto de
artikoloj pri (gxenerale "kontraux") Esperanto, por ke esperantistoj tra la
mondo reagu al ili prefere en la lingvo de la jxurnalo, foje en aliaj
lingvoj, foje en Esperanto kun traduko al nacia lingvo.

En cxi tiuj monatoj UEA atente sekvis la evoluon de tiu listo, cxar gxi
perfekte kongruas kun la labor-plana linio: "Informado". Okazis, ke gxi
akiris 102 listanojn, kaj ke gxi kauxzis plurajn centojn da reagoj, el kiuj
almenaux pluraj dekoj aperis en tre gravaj gazetoj tra la mondo.

Oni ne povas citi nomojn por eviti ofendi la necititajn, sed la elito de la
esperantistaro, se mi rajtas tion diri, estas inter la reagantoj, kaj ili
faras unuarangan laboron.

Jen tri finaj konsideroj:

ofte la listo sukcesas okupigxi nur pri artikoloj en grandaj lingvoj
(angla, franca, hispana, portugala, foje germana). Estus la kazo aligxi al
gxi por informi ankaux pri artikoloj en aliaj lingvoj;

se vi havas iom da libera tempo, kaj se vi kapablas informi pri Esperanto,
aligxu al tiu listo per malplena mesagxo al rebato-
subscribe@forigu.yahoogroups.com, kaj kunlaboru;

ankaux estus interese krei tiajn reago-listojn enlande (ekzemple en
Pollando por polaj gazetoj). Mi scias, ke kelkaj landoj funkciigas tiajn
reag-servojn, sed ne multaj.

Renato Corsetti

***************************************************************************

INSTRUADO, ILEI
///////////////

Esperanta enciklopedio
======================

Por movado gxenerale kaj por instruistoj speciale gravas la nove kreskanta
reta enciklopedio "Vikipedio" cxe: http://eo.wikipedia.com, kien devus
kontribui cxefe instruistoj kaj utiligi gxin ankaux por instruado kaj
motivigo de lernantoj. Posedi en la reto Esperantlingvan informejon pri
cxiuj imageblaj temoj gravas por utiligo de la internacia lingvo, sekve
ankaux kiel pruvo pri gxia utileco. Ekde novembro 2002 aperis pli ol du mil
artikoloj, kiujn eblas utiligi ankaux dum instruado.

En Vikipedion oni povas skribi ne nur pri ILEI kaj aliaj Esperantaj
organizoj kaj eminentuloj, sed ankaux pri cxiuj landoj, iliaj urboj,
historioj, vidindajxoj, artistoj, sciencistoj, bestoj, plantoj, pri cxio,
pri kio kutime informas enciklopedioj.

Vikipedio jam ekzistas en 26 lingvoj, la plej ricxa estas la angla (pr. 30
mil artikoloj), sed la nia povas gxin baldaux atingi.

ILEI devus speciale prilabori pedagogiajn temojn (mi kontribuis per
artikolo pri Komenio), tiel finfine kolekti ankaux la pedagogian terminaron
(kvankam el enciklopedia, ne terminara vidpunkto), kaj ankaux pri aliaj
temoj (geografiaj, botanikaj, kulturaj k.s.) estus plej tauxgaj
kontribuantoj la instruistoj.

En la hejmpagxo vi trovos konsilojn "Kiel krei pagxon" kaj "Kiel redakti
pagxon".

Miroslav Malovec
Rete: starto@forigu.clavis.cz

***************************************************************************

Nova Esperanto-universitato
===========================

Akademio Internacia de Sciencoj, AIS fondos en septembro kune kun la
Lucian-Blaga-Universitato Sibiu, Romanio kaj la Filozofo"Konstantin-
Universitato Nitra, Slovakio novan universitaton en Komarno, Slovakio kun
la nomo Libera Euxropa Universitato "Academia Kelemantia" (mallonge: UNI-
KEL)

Gxi havos komence 3 fakultatojn:

Internacia Fakultato por Interfakaj Studoj, Scienc-revizio kaj Universitata
Pedagogio;

Euxropa Fakultato por Minoritataj Kulturoj, Kulturprotektado kaj
Koncertigita Euxropa Evoluigado;

Transnacia Fakultato por la Mondvasta Dialogo inter la Kulturoj.

Cxiuj, kiuj akiris cxe AIS studentan legitimilon aux gxin akiros komence de
SUS 25, estu liberigataj de enskribigx- kaj kurskotizoj dum la unua
semestro de UNI-KEL.

Dieter Quednau
Am Hochanger 13, DE-85354 Freising, Germanio
Rete: quednau@forigu.wzw.tum.de

***************************************************************************

LIBROJ
//////

Nova PIV
========

Nova Plena Ilustrita Vortaro jam estas akirebla de la libroservo de UEA.

La nova eldono, kiun cxefredaktis Michel Duc-Goninaz, estas funde reviziita
kaj aktualigita, kun ilustrajxoj lokigitaj ne plu en la lastaj pagxoj, sed
enkorpigitaj en la teksto mem. Formato: 150x255 mm, 1265 pagxoj. Eldonis
SAT.

La Librsoservo de UEA vendas gxin kontraux EUR 78,00 plus la kutimaj
aldonajxoj: 10% sendokostoj; 6% imposto (nur por EU-landoj). Per mendoj de
3 ekz. samtempe (al la sama adreso) la LS donas sesonan rabaton (16,66%).

Universala Esperanto-Asocio
Niuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Rete: libroservo@forigu.co.uea.org

***************************************************************************

MALLONGE
////////

Sidejo de la Amerika Komisiono de UEA estas cxe Brazila Esperanto-Ligo. Dum
la kunsido en la UK en Fortaleza estis anoncite, ke la gvidadon de la
komisiono - kiel nova UEA"komisiito - transprenas Adonis Saliba. Atilio
Orellana Rojas dauxre helpas la agadon kiel konsilanto.
* * *
En prestigxa pola tag-gazeto "Przeczpospolita" la 31-an de julio 2002
aperis artikolo de Bernardeta Waszkiewicz sub la titolo: "Esperanto venkis
- Letowski kaj Berdychowska demisiigitaj de Radio Polonia". Oni menciis en
la artikolo, ke en la estonto preferataj lingvoj de la internacia kanalo de
Radio Polonia estas angla, germana kaj Esperanto.
* * *
Komence de venonta jaro reaperos Pola Esperantisto - dumonata socikultura
revuo de polaj e-istoj, kiu cxesis aperi antaux jaroj. Demandojn kaj
abonojn sendu al la redaktoro, Kazimierz Leja, prefere rete: kleja@forigu.demo.pl.
* * *
En Moskvo antaux ne longe aperis nova libreto de Nikolao Gudskov (iama
redaktoro de Eventoj) "Epitomo de esperantologio", kiu enhavas en konciza
formo informojn pri interlingvistiko, historio de E-movado kaj E-kulturo,
ideologio de E-komunumo, metodikon de instruado.
* * *
Ni sercxas esperantistajn desegnantojn kaj komiksistojn, por projekto
rilatanta humuron kaj komiksojn (bildstriojn) en Esperanto. Se vi estas
(aux konas iun tian) interesata, bonvolu skribi al la jena retadreso:
hodos@forigu.free.fr. Por la projekto ni sercxas e-istojn el multaj landoj.
* * *
La 4-an de septembro aperis la 400-a eldono de la retrevuo "Komentoj".
Kvankam la ambicio de la cxiutaga gxisdatigo gxis hodiaux restis revo, kiun
D. M. Weidmann sukcesis plenumi nur parte, la 400 gxisdatigoj ek de la
apero de la unua eldono la 1-an de marto 1996 estas gratulinda.
* * *
Antaux ne longe aperis la libro "La Centra Oficejo de UEA en vortoj" de
Gbeglo Koffi, estrarano pri Afrika Agado de UEA. La libro prezentas la
Centran Oficejon kun ties cxambroj. Estas ankaux vortoj pri cxiutaga vivado
en la oficejo, pri la oficistoj, volontuloj. Ne mankas informoj por atingi
la sidejon de UEA. Kiu neniam vizitis la Centran Oficejon, sed legis la
libron, tiu tuj havos ideon pri tio, kio okazas tie.

***************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kun granda bedauxro ni mencias, ke honora membro de UEA, Bruno Vogelmann
(1909-2002) forpasis. Li estis Esperantisto ekde 1926, li estis kunauxtoro
de Internacia Ekonomika Fakvortaro kaj auxtoro de La Nova Realismo
(tradukita el Esperanto en 25 naciajn lingvojn). Li ricevis premiojn
Deguchi (1992) kaj FAME (1993).
* * *
Esperanto-grupo de franca urbo okazigas arangxon por aliaj grupoj de la
urbo. Oni petas posxtkartojn el cxiu parto de la mondo cxe: La Verda Stelo
Esperanto 94, 3 / 507 rue Pablo Picasso, F-94600 Cxoisy Le Roi Francio.

***************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

32 j. edzinigxinta esperantistino. Interesoj:
lernigaj komputilludoj, libroj, revuoj por infanoj pri kantado,
desegnado, skribado, kalkulado, legado, lernado de lingvoj,
informado pri naturo, fotado, vojagxado, komunikado,
sanprotektado, feng shui, posxtkartoj. Adreso: Raia Androvska,
ul. Burel 72-b, ap.8, BG-1408 Sofia, Bulgario, rete:
frakseno@forigu.yahoo.com.

65 j. virino. Interesoj: literaturo, posxtmarkoj, kaj
bestoj. Adreso: Claudine Rebeyrotte, 8, rue du Marechal Leclerc,
FR-22580 Plouha, Francio.

28 j. instruisto de matematiko kaj tradukisto.
Interesoj: filozofio, lingvoj kaj matematiko. Adreso: Frederico
Jose Andries Lopes, Rua Alfredo T. Lopes, 210, Jardim do Sol, BR"36062-030
Juiz de Fora, Minas Gerais, Brazilio, rete: frelopes@forigu.zaz.com.br.

Pluraj, diversagxaj togolandanoj deziras korespondi
tutmonde per Esperanto. Por havi korespondamikon el Togolando,
skribu al: Esperanto-klubo UVA, B.P. 12096, Lome, Togo.

16 j. komencanto. Interesoj: komputiloj, Esperanta
movado. Adreso: Pau Climent Perez, Ap. 11, ES-03510 Callosa d'en
Sarrie, (Marina Baixa), Pa_sos Catalans, Hispanio, rete:
paucliment @forigu.wanadoo.es.

26 j. frauxlo, nefumanto, komputilisto,
eksinstruisto. Interesoj: astronomio kaj aliaj natur-sciencoj,
lingvoj, moroj kaj folkloro, vivo de diversaj landoj, komputiko.
Adreso: Jian Weijian, Tong fu zhong Lu, Shi ba mu heng 4 Hao, CN"510240 Guangzhou, Cxinio, rete: jianweijian @forigu.21cn.com.

13 j. komencanto. Interesoj: komputiloj, programado,
violono. Adreso: Jonathan Moylan, 91 Harriet st. Waratah NSW 2298
Auxstralio, rete: jonathan@forigu.eepjm.newcastle.edu.au.

31 j. civila in_eniero. Interesoj: vivmaniero kaj kulturo de
aliaj landoj, homoj, komputiloj, kaj lernado per komputilo kaj
Interreto, bumerangoj, motorcikloj. Adreso: Helio Brilhante, Rua
Xavier de Andrade, 56, Mecejana, CEP 69.304-330, Boa Vista,
Roraima, Brazilio, rete: heliobp@forigu.technet.com.br.

32 j. edzini_inta bibliotekistino havas E-familion kaj volas
korespondi kun E-familioj. Interesoj: _iutaga vivo en aliaj
landoj. Kiamaniere la homoj vivas, kiel aspektas normala vivo,
kia estas la historio. Adreso: Sylvia Poehlmann, Sandkamp 1, 3
Et. DE-22111 Hamburgo, Germanio, rete: spo@forigu.gmx.de.

24 j. soldatmuzikisto. Interesoj: klasika muziko, korusa muziko,
parapsikologio. Adreso: La_ezar Krastev, ul.Krum Popov #54, vh.A,
ap.7, BG-1421-Sofia, Bulgario, rete: lmkbg@forigu.bitex.bg.

***************************************************************************

"Eventa ludkvizo"
=================

Cxiuj gxustaj respondoj valoras 2 poentojn. Ludantoj, atingintaj 50
poentojn ricevas premion. Resendu la solvojn al la redakcio rete, letere,
fakse.

1. Kiu duobla prepozicio estas malgxusta?
   A. de apud
   B. de cxe
   C. de antaux

2. Kiu estas la verkisto de la originala Esperanto"romano: "Hura!"?
   A. Julio Baghy
   B. L. L. Zamenhof
   C. William Auld

3. Kion signifas la mallongigo VEK?
   A. Vaganta Esperanto-Klubo
   B. Vegetarana Esperanto-Klubo
   C. Veterana Esperanto-Klubo

Limdato por alsendo: la 1-a de oktobro 2002. La gxustaj solvoj aperos post
2 numeroj.

* * *

Respondoj al la demandoj aperintaj en numero 234"235.

1. Kiu kaj kiam inicaitis fondi Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno?
   B. A. H. Marich en 1912

2. Kiu verkis la unuan libron pri mondhistorio originale en Esperanto?
   A. Prof. Hermann Haefker

3. Kion signifas la mallongigo IFEF?
   B. Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

Ni invitas vin, ludu kun ni!

***************************************************************************

INTERESE
////////

Ideoj sercxataj!
================

Okazos 200-a datreveno de la naskigxo de la dana fabelisto H. C. Andersen
en 2005 (2-an de aprilo). Dana oficiala komitato preparas jam plurajn
arangxojn. En la E-klubo en Naestved samideanoj opinias, ke ankaux en
Esperantujo oni devas fari "ion" Tial oni fondis malgrandan komitaton. Sed
kion fari? Pri tiu oni demandas vin. Ekz. pri tiuj temoj:

1. Ni certe scias, ke multaj el la Fabeloj kaj Legendoj estas tradukitaj al
Esperanto (i.a. de Zamenhof en 4 volumoj), sed ni ankaux scias, ke ne cxiuj
estas pretaj en Esperanto. Kial ne klopodi traduki "la ceterajxon"?

2. Ni faras registradon de la jam tradukitaj verkoj (kaj la ne-tradukitaj)
de H.C. Andersen. La reto enhavas multajn informojn, kiujn ni jam trovis.
Ni scias, ke kelkaj danaj samideanoj jam tradukis el la dana al Esperanto,
sed cxu oni tradukis el aliaj lingvoj al Esperanto? Cxu vi scias pri tio?

3. Kiam la materialo estas en nia registrajxo do kion fari? Ni ankoraux ne
decidis pri tiu temo, sed eble vi havas opinion - cxu ne?

4. Ni petas vin, kontaktu nin pri la nomitaj temoj, ni kore antauxdankas.

Lars Kromann Jensen
Stenbrydervej 6, Varlose DK-4640 Fakse, Danio
Rete: lars.ev@forigu.get2net.dk

***************************************************************************

Netrudigxemaj servoj (2)
========================

Sur turista vojo cxe montfendejo dejxoras tre fortika cxicxerono kaj
kontraux unu rublo helpas al turistoj transiri laux mallargxa ponteto.

La plej malkuragxajn li prenas subbraken kaj transportas. Jen aliras granda
grupo kaj envicigxas. La fortikulo translokas cxiujn, du lastajn li prenas
subbraken kaj iras. Meze de la ponteto lia nazo jukis. Li gratis gxin kaj
faligis unu turiston. La cxicxerono rigardas la turiston falantan malsupren
kaj diras:

- Ha, diablo prenu! Restu kun via rublo!

* * *

Jonson vizitis por tagmangxi malbonan restoracion cxe la rando de la urbo.
Li mirege ekkonis alirintan kelneron kiel sia unuversitata kunstudanto.
- Mike, cxu estas vi?! Mi ne kredas miajn okulojn. Cxu vi estas kelnero en
  tiu restoracio?
- Jes, kelnero, - fiere respondis Mike, - sed mi, almenaux, neniam
  tagmangxas cxi tie.

* * *

Mastrino dungante novan cxambristinon, demandas:
- Diru, mia kara, cxu vi amas papagojn?
- Ne maltrankviligxu, sinjorino, mi mangxas cxion.

* * *

- Sinjorino, cxu vi anoncis pri dungado de servistino?
- Jes, cxu vi konsentas servi cxe ni?
- Mi konsentas, sed mi avertas, ke mi ne lavas plankojn kaj ne preparas
  mangxajxojn.
- Cxu vi, eble, ludas harpon?
- Ne, sed kial vi tion demandas?
- Mi bezonas, ke iu ludu harpon dum mi preparos mangxon kaj lavos plankon.

* * *

- Jam trian tagon mi ne volas labori. Kion tio povus signifi?
- Versxajne hodiaux estas merkredo.

* * *

- Mi tiel amas, kiam la edzo estas apude... Apude, mi diris!

* * *

En familio de komercisto:
- Mi fordonis al vi la plej bonajn jarojn de mia vivo, - diras la edzino.
- Tamen kompense vi ricevis la plej bonajn pagxojn de mia cxekaro, -trovis
  respondon la edzo.

* * *

- Mia kara, aminda... - komencis sxi.
- Cxu robon aux cxapelon? - ageme informigxis li.

* * *

- Mia kara, prezentu al vi: nia najbarino acxetisla saman kostumon kiel mi!
- Nu, kion nun ni faru: acxetu al vi alian kostumon aux translokigxu en
  alian domon?

el Anekdotoj en Esperanto

**************************************************************************
**************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 238, 1/septembro-2002
Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X

Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
HU-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Retposxto: redaktoro@forigu.eventoj.hu
Retpagxo: http://www.eventoj.hu/
Aperas dusemajne.

Redaktas: Axel Orszag-Krysz
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, 
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 34 EUR (aere 40 EUR) al la UEA-kodo ELLS-S.

**************************************************************************
**************************************************************************