WWW.EVENTOJ.HU Skype-nomo: eszperanto 
En labortagoj inter 10-17 horoj!  Skribu al ni!

Jubileo kaj interesaĵoj ĉe Lingvo-Studio, L.S, 1984-2014

Ĝuste antaŭ 30 jaroj, en fino de februaro 1984 estis fondita nia malgranda entrepreno Lingvo-Studio, kiu estis kaj estas kerno de la nuna Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj".

Ne multaj firmaoj ĝisvivas tiun aĝon, ĉefe ne en Esperantujo, do ni festas kun ĝojo la datrevenon! Dum la pasintaj 30 jaroj ni funkciis kiel Esperanta sonstudio, eldonejo, redakcio, ni organizis IJS-n, realigis plurajn rekordojn per la gazeto Eventoj, kaj plurajn aliajn kun nia nuna Esperanto-Lingvolernejo.

Kelkaj el niaj fierataj aferoj:


Pri la pasintaj 30 jaroj de Lingvo-Studio, LS mi kompilis mallongan bildan resumon, kie la fotojn akompanas klarigaj tekstoj. Klaku por rigardi ĝin!

Por komenci la albumon klaku sur la kandelan foton (kun la nombro 30). Dekstre estas legebla la klariga teksto. Se ĝi ne almeteblas al la ekrano, klaku sur la surskribon "Daŭrigo" (aŭ "Vidi pli"). Se vi metas la muson super la bildon, dekstre kaj maldekstre aperas blankaj sagoj por salti al la sekva bildo.

-----
La supra naskiĝtaga albumo montras nur eventoj, ligitajn al Lingvo-Studio - sed ili estas nur malgranda parto de nia agado. Alian duonon – kiel STEB, Kalendaro, reklamkampanjoj de Eo, filmoj, Ret-Info, renkontiĝoj, FB, landa agado, ktp – ni faras kiel volontula laboro en la kadro de Fondaĵo Eszperantó kaj nia loka E-asocio.

László Szilvási, LS
lingvo-studio@eventoj.hu


--------
Ret-Info / Lingvo-Studio, LS
http://www.eventoj.hu