PREMIO MELINDA
Melinda Szekeres estis juna esperantistino, membro de Hungara Esperanto-Junularo, HEJ kiu mortis en februaro 2001. Memore al ŝi, la gepatroj ĉiujare subvencias partoprenon de 2 junaj esperantistoj en la plej granda mez-eŭropa junulara aranĝo, Internacia Junulara Semajno, IJS.
Reguloj de la konkurso por la Premio
- La Premion rajtas ricevi junaj homoj el t.n. B-landoj
- La kandidatiĝojn prijuĝos kuratorio de la Fondaĵo Esperanto ĉe Eventoj (gvidanto: Szilvási László)
(Notu: "Fondaĵo Esperanto ĉe Eventoj" NE estas ligita al Hungaria E-Asocio, sed estas sendependa, memstara instanco...)
- Eblas ricevi plenan kaj partan rabaton
- La Komitato konsideros la sekvajn punktojn:
- Bezono. – Priskribu, kial vi bezonas la Premion.
- Lingvoscio. – La kandidatoj devas havi minimume bazan, konversacian lingvonivelon.
- Movada aktivado. – Priskribu viajn nunan aktivadon kaj planojn rilate al estonto.
La kandidatiĝa dokumento estu papera aŭ elektronika (eblas ankaŭ simpla retpoŝta letero). Ĝi enhavu la sekvajn:
- personaj datenoj (nomo, preciza adreso, naskiĝdato)
- sinprezento
- teksto, kie vi respondas al la supraj punktoj de konsidero.
Se vi volas kandidatiĝi al la subvencio de "Premio Melinda", sendu vian sinprezenton al: Fondaĵo Esperanto ĉe Eventoj, Leiningen u. 4, HU-1193 Budapest, Hungario, retadreso: fondajxo@eventoj.hu - aŭ skribu al ni retmesaĝon nun.

Premiitoj en 2007
- Slavoljub Ilić Laf, Serbio - 50 % kotizo
- Halbauer Zoltán, Hungario - 100 % kotizo
- Acsádi Veronika, Hungario - 100 % kotizo
- Kollár Lejla, Hungario - 100 % kotizo
- Berényi Csilla, partatempa kotizo
Premiitoj en 2006
- Kollár Lejla, - 80 % kotizo
- Mihá Erika, Budapest, - 100 % kotizo
- Máté Sándor, Ócsa, - 100 % kotizo
- Szilágyi Magdolna, Gyál, - 100 % kotizo - ne alvenis
- Oksana Mirgorodskaja, Kievo, Ukrainio - 100 % kotizo
Premiitoj en 2005
- Pavel Mojxajev, Ukrainio - 100 % kotizo
- Rogener Pavinski, Brazilio, 100 % kotizo
- Peter Balaz, Slovakio - 100 % kotizo
- Csiszár Gábor, Hungario - 50 % kotizo
Premiitoj en 2004
- Kupi Erika, Kaposvár, Hungario - 50 % kotizo
- Szabó Tímea, Budapest, Hungario - 50 % kotizo
Premiitoj en 2003
- Csilla Vári, Hungario - 100 % partoprenkotizo
- Irmina Szustak, Varsovio, Polio - 50 % kotizo.
- Marko Cuturilo, Maribor, Slovenio - 50 % kotizo.
- Sofja V. Sxejnina el Ivanovo, Rusio - 100 % da kotizo - ne alvenis
- Geder, Irano - 50 % da partoprenkotizo - ne alvenis
Premiitoj en 2002
- Anna Skudlarska, Polio (50 %).
- Magdalena Lesinska, Polio (50 %).
- Koncsik Mátyás, Vecsés, Hungario, 15-jara.
- Farkas Éva el urbo Érd, Hungario, 16-jara - ne alvenis
- Julia Litvinova, el Rusio, 21-jara, studento - ne alvenis
Premiitoj en 2001
- Katarina Pigl, Jugoslavio - 50 %
- Katarina Vujovic, Jugoslavio - 50 %
- Milena Makaveeva, Bulgario - 50 %

Mecenantoj de Premio Melinda
- familio Szekeres
- Fondaĵo Esperanto ĉe Eventoj en Budapeŝto
- David Coffin, Usono - en 2001
"Internacia Junulara Semajno", IJS estas la plej granda internacia E-aranĝo en Meza Eŭropo. Se vi volas helpi, bonvenas ankaŭ via kontribuo al la Fondaĵo Melinda. Bv. kontakti nin.
