Novaĵoj el scienco kaj mondo


Steloj naskiĝas ĉirkaŭataj per glacio

»Komence ĉiuj steloj estis ĉirkaŭataj per glacinubo« — asertas usona astronomo Martin Cohen. Ĝis tiu nekutima malkovro li venis kiam li, serĉante glacion en la kosmo, turnis infraruĝan teleskopon en direkto de junaj steloj de tipo T Taŭri. Fotante spektron inter ondolongoj 2,8 kaj 3,6 mikronoj, li ekvidis karakterizajn maksimumojn de absorbo — la pruvo ke ĉirkaŭ la steloj ekzistas glacio. La spektro donis sufiĉajn indikojn ankaŭ por difini ecojn de tiu »stelglacio«. La korpuskloj, el kiuj konsistas la nubo, estas tre etaj: ili ne superas grandon de 40 Angstromoj. Tio signifas ke la glacikorpuskloj enhavas ĉ. 100 akvomolekulojn. Temperaturo de la nubo estas relative malalta: 103 minusajn gradojn.

Fotinte spektrojn de dudek du T Taŭri stelojn, Cohen rimarkis, ke sole tiuj pli malhelaj estas ĉirkaŭataj per glacinubo. El tio ekĝermis supozo, ke la steloj tuj post la kondensiĝo el kosma materio estas ĉirkaŭataj per glacio. Laŭgrade ilia brilo intensiviĝas kaj la glacio degelas. Tian sekvon de la okazoj subtenas ankaŭ trovo de la spektraj linioj karakterizaj por akvovaporo en la spektroj de du steloj.

Tamen, ŝajnas ke tiu malkovro de Cohen ne klarigos sole ekeston de la steloj, sed ankaŭ de la kometoj. Ĉar la kometoj konsistas plejparte el glacio kaj akvovaporo, trudiĝas de si mem la hipotezo, ke ili fakte estas restaĵoj de tiu praa nubo.

Inĝ. Nenad Raos,
kunlaboranto de la Observatorio


La dua »Helios« en la orbito

Lanĉita el la kosma centro Kennedy en Florido la 15-an de januaro 1976, »Helios« aliĝis al la kosma ŝipo-ĝemelo en la orbiton ĉirkaŭ la Suno. Meze de aprilo ĝi preterpasis la Sunon je distanco de 43,4 milionoj da kilometroj (0,29 astronomiaj unuoj). Tio estas 2,6 milionojn da kilometroj pli proksime ol »Helios 1«, kiu pleje proksimiĝis al la Suno en marto kaj septembro pasintjare.

Je tiu distanco la satelito pezanta 375 kg estas eksponita al temperaturo de 371·°C. Ĝia tasko estas mezuri kaj esplori la spacon ĉirkaŭ la Suno. Kvankam bone izolita kontraŭ varmo, »Helios« ĉiuminute turnas sin unu fojon ĉirkaŭ sia akso, por ke la Sunvarmo egalmaniere dislokiĝu.

La satelito portas 72 kg da utila ŝarĝo per kiu oni faros tri usonajn kaj sep germanajn eksperimentojn. Tiuj aparatoj mezuros intenson de la Suna magnetkampo, kvanton de radio-korpuskloj, Sun- kaj kosmo-radiojn, kvanton de mikrometeoritoj kaj zodiakan lumon.

Tio estas la dua el tri misioj proponitaj en la j. 1966. Laŭ la kontrakto Usono pagas la raketojn kaj lanĉojn, dum Okcidenta Germanio donas la satelitojn. La trian »Helios« oni povus lanĉi en la j. 1980 por esplori la Sunon dum ĝia pleja aktivado kaj la kometon Encke.

Dag Orŝiĉ,
kunlaboranto de la Observatorio


Ĉirkaŭ la Tero flugas unua hinda satelito

En kadro de scienca kunlaboro inter Hinda organizaĵo por kosmaj esploroj kaj Akademio de sciencoj de USR (Sovetunio), pasintjare oni lanĉis en Sovetunio la unuan hindan sciencan artefaritan tersateliton »Ariabhata« (laŭ la nomo de hinda astronomo kaj matematikisto, vivinta en la 5-a jarcento). Tiu satelito, kies maso pezas 360 kg, estas lanĉita per soveta raketo-portanto. Ĝia orbito distancas de la tersupraĵo minimume 563 km kaj maksimume 619 km. La satelito ĉirkaŭflugas la Teron unu fojon je ĉiuj 96,3 minutoj kaj ĝia orbito sekcas la ekvatoron sub angulo de 50,7 gradusoj.

La satelito »Ariabhata« estas verko de hindaj fakuloj kaj ankaŭ ĝia esplorprogramo estas plene hinda. La sciencajn informojn el la satelito ricevas riceviloj en Hindio kaj Sovetunio. La satelito estas ekipita per diversaj aparatoj kiuj mezuras rentgen-radiadon de diversaj astroj, registras neŭtron-fluon kaj gama-radiadon devenanta de la Suno, mezuras intenson de kosmokorpusklaj fluadoj en la Tera ionosfero. Do, »Ariabhata« estas antaŭ ĉio astronomia satelito.

Intertempe, dum la unua hinda satelito plusendas diversajn informojn post multmilaj rondiroj ĉirkaŭ nia planedo, centoj da inĝenieroj kaj teknikistoj kreas la duan hindan sateliton. Tiu satelito, kies lanĉon oni antaŭvidas en la j. 1977 aŭ 1978, estos krome ekipita per du televidaj kameroj. Tiel la dua hinda satelito kolektos gravajn informojn el sfero de hidrologio kaj meteorologio, sed aparte ankaŭ informojn pri stato de la neĝa kaj arbara terkovriloj.

Al Hindio estas necesaj ankaŭ telekomunikaj satelitoj. Jam la unua satelito »Ariabhata« estis sukcese uzita kiel peranta stacio por transigo de telefona mesaĝo el Sri Harikoto ĝis Bangaloro. Tiu ĉi eksperimento malfermis pordon al satelitesploroj por komunikaj celoj.

A. R.

Malkovrita la XIV-a satelito de Jupitero



Nun ni scias, ke giganta planedo Jupitero posedas eĉ 14 satelitojn (— ĝis antaŭ nelonge en plimulto de astronomiaj faklibroj estis notite ke Jupitero posedas 12 satelitojn…) La desegnaĵo montras: maldekstre estas 4 plej grandaj Jupitero-satelitoj (I, II, III kaj IV). Dekstre estas kompara grando — de la Luno, Merkuro kaj Marso, el kio oni povas evidente konkludi, ke la plej granda Jupitera satelito estas eĉ pli granda ol planedo Merkuro! Meze, en la globo, prezentanta Jupiteron mem, vi vidas 11 malgrandajn globetojn: ĉiu globeto estas — grando de nia Tero kompare kun grando de giganta planedo Jupitero!

Fine de septembro 1975. astronomo Charles Kowal fotante per 122-centimetra Smitha teleskopo de la observatorio Monto Palomar, malkovris etan objekton de la 21-a astra grando en senpera proksimo de la planedo Jupitero. Baldaŭ evidentiĝis, ke tio estas nova, la dek kvara Jupitera satelito. Estas interese mencii ankaŭ tion, ke la sama astronomo malkovris ankaŭ la dek trian Jupiteran sateliton, nur unu jaron pli frue. Krom Kowal oni agnoskis kiel kunmalkovrinton de la dek kvara Jupitera satelito astronominon Elizabeth Romer, kiu sian malkovron anoncis nur 5-6 tagojn pli malfrue, observinte per 230-centimetra reflektoro de la konata astronomia observatorio Kitt Peak en Arizono.

Gustav Kren,
faka kunlaboranto de la Observatorio


Fonto: revuo "Homo kaj Kosmo" n-ro 1976/1-2, p. 19-21.

Kunlaborintoj: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu