La kaŝita ekonomio
Nevideblaj enspezoj de la loĝantaro
En multaj landoj la t.n. kaŝita ekonomio ludas gravegan - parte pozitivan, parte negativan - rolon. Kvankam preciza statistiko ne ekzistas pri tio, laŭ la takso de fakuloj la kaŝita ekonomio en Usono estigas 14 - 33 % de la malneta nacia produkto. En Aŭstrio ĝi estas verŝajne 4 % de la malneta enlanda produkto, en Norvegio 4 - 6 %, en Britio 3 %, en Belgio 11 % (tiuj nombroj ne inkluzivas la seriozajn krimojn). Jena artikolo konatigas kelkajn faktojn kaj opiniojn pri la kaŝita ekonomio en Hungario. Ĝin verkis kunlaborantino de la budapeŝta Ekonomia Esplor-instituto.
Malsamaj difinoj
La t.n. kaŝita (nigra, ombra ktp.) ekonomio kaj la nevideblaj (t.e. ne-registritaj) enspezoj de la loĝantaro estas konsiderataj malsimile en la ekonomika literaturo de la socialismaj landoj ol en tiuj de la okcidentaj. (Tial ke en la plejmulto de la socialismaj landoj la tiurilata literaturo estas magra, aŭ almenaŭ malpublika, ĉi-sube temos nur pri la situacio en Hungario.)
Sub "kaŝita ekonomio" la okcidentaj ekonomikistoj komprenas unuavice tiujn agadojn, pri kiuj oni evitas pagi imposton, senkonsidere de tio, ĉu la koncerna agado kontraŭas ankaŭ aliajn leĝojn aŭ ne. Tiamaniere la "nigre" farita konstru-laboro, por kiu oni povus senprobleme ricevi oficialan permeson, falas en la saman kategorion kiel krimoj, kiujn la aŭtoritatoj neniam permesus (ekzemple la komerco pri narkotaĵoj). Kompreneble, multaj ekonomikistoj klopodas distingi la unuan tipon de agadoj disde la dua: nome, nur tiel eblas taksi, kiom grandas la sumo de impostoj, kiujn la ŝtato perdas pro la kaŝitaj laboroj. Ili opinias, ke la serioze kontraŭleĝaj agadoj neniam donus imposton al la ŝtato: malkovrante tiajn agojn, la aŭtoritatoj penadas ĉesigi ilin konforme al la leĝoj.
En la hungara faka literaturo la impost-evito estas nur unu aspekto (des pli, ĉar en Hungario ne ekzistas ĝenerala deviga deklaro pri la enspezoj, nek pri la havaĵoj de la loĝantoj). La aliaj aspektoj estas parte moralaj, parte ekonomiaj: kiel rilatas la koncerna agado al fakta laboro, ĉu la enspezo estas proporcia kun la plenumitaĵo, kaj kiagrade la agado kontraŭas al la diversaj aliaj leĝoj kaj reguloj.
La ĉefaj kategorioj
La nevideblaj enspezoj en Hungario estas grupigeblaj en kvar kategoriojn. Kompreneble, en la realo ne estas facile distingi tiujn kategoriojn, ĉar ili tre ofte interplektiĝas. Ĉi-sube ni listigas ilin laŭ la ordo de ilia socia prijuĝo (malaprobo).
1) Enspezoj koneksaj kun efektiva laboro. Tien ĉi apartenas unuavice la laboro "por la propra poŝo" (t.e. ne-registrita laboro), per kiuj oni plenumas vere bezonatajn servojn aŭ varo-produktadon. La skalo de tiuj ĉi agadoj estas tre varia, ekde partopreno en dom-konstruado ĝis infan-vartado. Nemalofte oni faras tiujn laborojn per ŝtataj proprietaĵoj ("por la propra poŝo" transportas per ŝarĝaŭtomobilo de ŝtata entrepreno, faras riparojn per ties instrumentoj kaj materialoj ktp.). Tie ĉi necesas mencii ankaŭ kelkajn tipojn de malobeoj de la leĝoj pri dogano kaj valutoj (t.e. ne-permesita internacia komercado),kaj la ne-deklaron de cetere laŭleĝaj impostendaj agadoj (ekzemple, fare de et-komercistoj kaj metiistoj).
2) Enspezoj "korektantaj" la oficialan salajron. Al tiu ĉi kategorio apartenas la tradicia trinkmono, kaj ankaŭ tiu praktiko - tre disvastiĝinta en Hungario -, ke pacientoj pagas al medicinistoj por la kuracado, kiu devus esti senpaga laŭ la leĝoj. La salajro de taksi-ŝoforoj, frizistoj, kelneroj, benzinstaciistoj, same kiel tiu de flegistinoj, kuracistoj ktp. estas tiel malalta, ke ili povas havi akcepteblan vivnivelon nur pro la trinkmono aŭ "dankmono". (Necesas tamen konstati, ke la trinkmono pli kaj pli disvastiĝas eĉ ĉe tiaj profesioj, kie la salajroj ne estas malaltaj.)
3) Enspezoj pro arbitra aliigo de la merkata valoro. Menciendas du specoj de tiaj enspezoj: la ŝmirmono (mono uzata por subaĉeto), kaj la mono akirita per tio, ke oni liveras malplian kvanton aŭ malpli bonkvalitajn varojn (servojn), ol tio, por kio la konsumanto pagis.
Kategorio 3 diferencas de kategorio 2 precipe per la maniero de enspezado. Ĉe kategorio 2 ĉefrolas la memvoleco baziĝanta sur tradicioj, sentemo ktp., dum ĉe kategorio 3 la pago okazas sub certa trudo.
4) Enspezoj sen efektiva (utila) laboro. Tiun ĉi kategorion konsistigas spekulado pri domoj kaj aliaj nemoveblaĵoj, ŝtelo, defraŭdo, korupto, ricelo, uzuro kaj aliaj krimoj rezultigantaj enspezon por la krimfarinto.
Diversaj opinioj
La vasta publiko, same kiel la ekonomikistoj, sociologoj kaj aliaj fakuloj pri la temo preskaŭ unuece kondamnas la seriozajn koruptadon, defraŭdon, ŝtelon ktp. (kategorio 4). Sed tre diversas la opinioj, kiam temas pri neleĝaj enspezoj rilatantaj al laboro (kategorioj 1, 2 kaj 3). Koncerne ĉi-lastajn la argumentoj - ni listigis ilin en tab.1- dependas, kompreneble, ankaŭ de la konkreta tipo de agado.
Tab. 1: Argumentoj pri la kaŝita ekonomio
POR | KONTRAŬ |
1) Ĝi forigas mankojn: ĝi produktas tiajn varojn kaj servojn, kiuj aliel ne ekzistus. | 1) Ĝi estigas mankojn: por akiri krom-enspezojn oni produktas malpli da varoj kaj servoj, ol estas postulataj. |
2) Ĝi igas la varojn kaj servojn malpli multekostaj: la prezo de servoj kaj varoj faritaj neleĝe estas malpli ol la oficiala (aŭ kutima) prezo, ĉar nur tiel oni povas vendi ilin. | >2) Ĝi igas la varojn kaj servojn pli multekostaj: la konsumanto estas instigata aŭ eĉ trudata pagi pli ol la oficiala prezo. |
3) Ĝi helpas la nacian ekonomion: ĝi ebligas, ke la sistemo funkciu glate eĉ tie, kie tio tute ne efektiviĝas per si mem. | 3) Ĝi malhelpas la funkciadon de la sistemo: la laboruloj ĝenerale enspezas pli en la kaŝita ekonomio, kaj tiel perturbiĝas la laborforto-merkato. |
4) Ĝi plibonigas la rezulton de laboro: esperante ricevi pli da enspezo, oni plenumas pli ol kutime. | 4) Ĝi malplibonigas la rezulton de laboro: la laboruloj neglektas sian ĉefan laborejon, por ke ili povu pli aktive agadi en la kaŝita ekonomio. |
5) Ĝi pliriĉigas la tutan socion: la plenumaĵo de la kaŝita ekonomio estas parto de la nacia produkto. | 5) Ĝi malpliriĉigas la socion: la ne-registritajn laborojn ne eblas imposti, kaj tial ili nenion kontribuas al la ĝeneralaj bezonoj de la lando. |
6) Ĝi alĝustigas la nepravigeble malaltajn salajrojn al la vera merkata valoro. | 6) Ĝi ebligas nekutiman pliriĉiĝon de kelkaj homoj, kreskigante la diferencon inter la diversaj tavoloj de la loĝantaro kaj tiel ankaŭ la sociajn konfliktojn. |
7) Ĝi ebligas al diligentuloj teni sian vivnivelon senŝanĝa en la periodo de stagnantaj aŭ malkreskantaj realaj salajroj. | 7) Ĝi ekskludas la eblon de krom-enspezo por grandaj amasoj da homoj (malsanuloj, maljunuloj, familioj kun multaj infanoj ktp.). |
Koncerne punkton 1 de la tabelo, estas evidente, ke la laboroj "por la propra poŝo" aŭ la "nigra" komercado signifas pluson kompare kun la registrita kvanto de varoj kaj servoj. La postulado pri tiu pluso estas rezulto de iu manko. Tiel la ne-permesita laboro forigas mankojn.
Samtempe estas klare, ke homo, kiu povas akiri krom-enspezon kaŝante iun varon, verŝajne kaŝos ĝin. Sed oni povas kaŝi nur tiun varon, kiu ne ekzistas en sufiĉa kvanto (alikaze neniu donus ŝmirmonon por akiri ĝin). Do ĝenerale temas ne pri la estigo de mankoj, sed pri la misuzo de reale ekzistantaj mankoj. (Povas okazi tamen, ke vendisto kaŝas varojn, eĉ kiam ilia kvanto sufiĉas, se li ne estas interesata en la kreskigo de la profito de sia entrepreno.)
Krome, en pluraj profesioj oni ricevas nevideblajn enspezojn pli-malpli sendepende de sufiĉo aŭ manko (taksiistoj, kelneroj ktp.) Ĉe multaj profesioj fraŭdon de la konsumanto (livero de malpli da varoj, ol pagite ktp.) ebligas ĝenerale ne la manko de varoj, sed manko de konkurenco.
Koncerne p. 2, konstateblas, ke la prezoj dependas de pluraj faktoroj. Se "nigre" faritaj produktoj devas konkuri kun aliaj samspecaj produktoj sur la merkato, tiam la prezo de la unuaj certe estos malplialtigita. Sed kiam tia konkuro malestas (t.e. la postulado superas la proponadon), tiam nenio devigas iun ajn al la malplialtigo de prezoj.
Kelkaj tipoj de nevideblaj enspezoj (ekz. trinkmono) ŝajnas plimultekostigi varojn kaj servojn. Sed en tiuj kazoj la oficiale fiksitaj prezoj estas tiel malaltaj nur pro tio, ĉar la salajro de la koncernaj laboruloj malmulte rolas en ili. Se iel ĉesus la eblo ricevi trinkmonon, la laboruloj rapide forlasus tiujn laborejojn, kreante seriozajn mankojn. Tiam necesus plialtigi la oficialajn prezojn por ebligi la re-allogon de laboruloj per sufiĉe alta salajro. Ne estas ekskludeble, ke la tiamaniere kreskintaj prezoj estus pli altaj ol la nunaj prezoj kune kun la trinkmono. Estas do tre malfacile determini la influon de nevideblaj enspezoj sur la prezojn.
Ambaŭ argumentoj en p. 3 estas parte pravaj. Kelkaj tipoj de nevideblaj enspezoj fakte ekfunkciigas aferojn, kiuj ne estas funkciigeblaj alimaniere en la nunaj sociaj-ekonomiaj cirkonstancoj. Aliflanke, la tiel funkciantaj aferoj ne ĉiam estas utilaj por la tuta socio (vidu la komenton pri p.4).
Koncerne la perturbojn en la laborforto-merkato necesas konstati, ke tio ne estas la rezulto sole de la kaŝita ekonomio. (Ekzemple, la oficiala regularo pri salajroj ofte instigas al malracia utiligo de la laborforto.)
Pri p. 4: La laboroj "por la propra poŝo" vere signifas certan plusan plenumaĵon, sed ĉi tiujn plusojn ofte akompanas minuso aliloke. (Ekzemple, laboristo neglektas la riparon de maŝinoj en sia entrepreno por havi tempon kaj forton fari iajn - eble multe malpli gravajn - riparlaborojn ĉe privatuloj.) Aliflanke, ĉe pluraj profesioj la nevideblaj enspezoj instigas al pliaj fortostreĉoj en la ĉefa laborejo. (Ekzemple, ju pli da gastoj priservas la kelnero, aŭ ju pli da aŭtoj provizas per benzino la benzinstaciisto, des pli da trinkmono li havas.)
Ankaŭ la argumentoj en p. 5 pravas nur iagrade. Estas sendube, ke la plusa plenumaĵo rezultanta el kaŝita laboro helpas kontentigi la bezonojn de la socio. Tamen, kiel ni jam menciis, la nevideblaj enspezoj ne ĉiam estas akiritaj per efektiva laboro (aŭ tiuj enspezoj kelkfoje estas grandegaj kompare kun la plenumita laboro). Aliflanke, estas nerefuteble, ke la akirantoj de nevideblaj enspezoj ricevas relative malpli multekoste la publikajn servojn financatajn per la ŝtato; kontraste al la personoj, kiuj havas nur videblajn enspezojn, ili ne pagas imposton proporcie kun siaj enspezoj.
Pri p. 6 ni devas ripeti konstatojn jam faritajn. Estas vere, ke multaj servoj simple ĉesus, se la koncernaj laboruloj ricevus nur la oficialan salajron. Aliflanke, estas nekontesteble, ke la kaŝita ekonomio donas nepravigeble grandajn enspezojn al certa nombro da homoj. Tamen, ankaŭ videblaj enspezoj kaŭzas gravajn diferencojn en la ekonomia situacio de diversaj grupoj de la nuntempa hungara socio.
Fine, la 7-a punkto tuŝas verŝajne la plej gravan problemon. Dum periodo, kiam la salajroj apenaŭ paŝotenas kun la inflacio, ĉiu persono penadas akiri plusajn enspezojn. Se tio ne eblas en la ĉefa laborejo, li provas aliloke. Sed ekzistas multaj homoj, por kiuj tiu vojo ne estas irebla: ilia faka kvalifikiteco ne ebligas tion, la servo proponata de ili ne estas bezonata en ilia ĉirkaŭaĵo, ili devas dediĉi sian tempon al granda familio aŭ malsanaj familianoj ktp. Sekve, la vivnivelo de tiuj personoj daŭre malplialtiĝas, kaj ilia situacio povas fariĝi eĉ kriza.
Ĉu ekzistas solvoj?
Ne estas ellaborita sufiĉe profunda analizo pri la kaŝita ekonomio en Hungario, nek ĝenerala koncepto pri eblaj solvoj de tiu ĉi problemaro. Tial mi prezentas ĉi tie nur kelkajn ideetojn por eventuala plupensado.
Verŝajne okazus malpli da impost-evitado, se estus enkondukita malpli progresiva, sed ĝenerala imposto-sistemo deviga por ĉiuj. Ĉi-kaze la nedeklaro de impostendaj agadoj estus multe pli riska. Supozeble parto de la laboroj "por la propra poŝo" transformiĝus en oficiale aprobitan agadon, se oni malpliigus la nombron de diversaj administraj preskriboj. Sendube malaperus parto de la ŝmirmonoj, se oni plifaciligus la kredit-prenadon por et-entreprenistoj.
Resume, nepre necesas utiligi la kapablojn kaj entreprenemon de la homoj, agadantaj en la kaŝita ekonomio, kiam ilia laboro kontentigas verajn bezonojn de la socio. Tiucele necesas videbligi la nevideblajn enspezojn per ekonomiaj rimedoj.
d-rino ÉKES Ildikó
---
Fonto: Revuo Fokuso, n-ro 1987/1 p. 62.
STEB: http://www.eventoj.hu
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |