KIEL FUNKCIAS LA MERKATO?

Enkonduko en la socialan merkat-ekonomion

Enhavo

Antaŭparolo

Ofertado kaj Postulado:
La merkato / La konkurencado / Prezo / Servoj /
Merkat-observado / Indiko de rareco / Monopoloj / Eksterlanda komerco /
Produktad-decido / La labormerkato / Komunikado / La renomo

Profito:
Stimulo al povumo / Risko / Joint venture / Planado

La mono:
La monvaloro / La monkvanto / Kreditoj / Konvertebleco / Akcioj

Interesoj de homgrupoj:
Kontrastoj inter la interesoj / Rajto pri sindikataniĝo / Socia bonfarto /
La tarifkontraktoj / Sociala partnereco / Rajto pri kundecido

Sociala Orientiĝo:
La kvoto de socialaj servoj / Senlaboreco / Asekuro kontraŭ senlaboreco /
Aktiva politiko sur la labormerkato / Memstaruloj / Sociala justeco /
Redistribuado / Sociala helpo / Maldungo



Antaŭparolo

La homoj vivantaj en la orientaj regionoj de la nuna pli granda Germanio travivis multajn ŝanĝojn en sia vivo. La "turno" komenciĝinta aŭtune de 1989, okazis rapide laŭ la ŝtata transformigo. Sed ĝi ankoraŭ daŭras en la privata sfero de la homoj. Ili devis kaj devas multon lerni, ekzemple la novajn formojn de demokratio, la multe pli grandan burokration, kaj la leĝojn de la merkatekonomio. Tiuj germanaj orientuloj spertas la problemojn de la transiro el diktaturece socialisma planekonomio al antaŭe ne konita burokrateca Sociala MerkatEkonomio.

Nun evidentiĝas, ke la homoj en la pli orientaj ŝtatoj devas pasi similan transiron, kaj ili ofte ankaŭ ne konas ties celon.

Kelkaj esperantistoj vivantaj en Leipzig metis al si la taskon simple esperantigi tekston pri la bazaj leĝoj de la merkatekonomio. Tion ili taksas multflanke valora afero, ĉar

Tamen, ni germanaj orientuloj neniel intencas altrudi tiun ekonomian sistemon al aliaj. Temas nur pri perado de konoj.

La teksto ŝajne pravigas la belecon kaj bonecon de la merkatekonomio. Sed la tradukintoj mem akre spertis, kiom la sistemo povas bati la unuopulon per senlaboreco, senmoneco kaj senespereco. Tamen, tiu sistemo kapablas vivteni la socion, kontraŭe al la planekonomio de la diktatureca socialismo.

La aŭtoroj estus feliĉaj, se ili konus ankoraŭ pli bonan sistemon, sed tia bedaŭrinde ne videblas ĝis nun.

Lepsiko, en majo de 1993



OFERTADO KAJ POSTULADO

La merkato

La bazo de ĉiu merkat-ekonomio estas la interefiko de ofertado kaj postulado.

Por pli facile kompreni la tutan reguladon, oni imagu bazaron, en kiu renkontiĝas vendantoj (ofertantoj) kaj aĉetantoj (postulantoj).

Antaŭ ol vere aĉeti, kutime la aĉetontoj trairas la tutan bazaron rigardante kaj informiĝante pri la ofertoj kaj la prezoj. Nur poste ili decidas pri la prefero respektive pri tio, kion ili povas aŭ volas aĉeti. Kompreneble ankaŭ aliaj faktoroj ludas rolon en la decido pri aĉeto: kian kvaliton la varo havas, ĉu la vendanto estas afabla, ĉu oni devas longe vicatendi, ĉu oni ricevas la varon bone enpakitan ktp. La vendantoj deziras vendi la varojn mem produktitajn aŭ akiritajn el la grandkomerco. Ju pli multekoste ili vendas ilin, despli bone por ili mem, ĉar despli alta estas la profito restanta al ili pot la subtraho de la kostoj.

Sed tamen ekzistas limoj de ilia strebado al alta prezo: Se ili ofertas la varon kontraŭ tro alta prezo, la kliento ne aĉetos ilin, ĉar li ne povas (pro manko de mon) aŭ ne volas (pro nekomprenemo rilate al la prezo). Kaj tio validas des pli multe, ĉar ja ekzistas aliaj budoj vendantaj la saman aŭ similan produkton kontraŭ eble pli favora prezo. Alivorte, la vendantoj inter si staras en konkurencado.


La konkurencado

Ĉiu vendanto vivas en la devigo vere forvendi ĉiujn produktojn. Se ne, li ne nur ne havos profiton, sed havos efektivan malprofiton, ĉar li ja antaŭe elspezis la kostojn por la produktado aŭ akirado de la varoj. Por finfine rezultigi malgrandan profiton ol malprofiton, li fiksas siajn prezojn, laŭeble eĉ ĝis sub tiuj de la konkurencanto. Nun la klientoj venos al li anstataŭ aliloken. Tiel la konkurencado diktas la evoluon de la prezoj.


Prezo

Sed ankaŭ suben ekzistas limo por la prezevoluo: nome la produktad-kostoj. Ĝenerale la vendanto ne povas vendi la produktojn por malpli da mono ol li mem bezonis por la produktado, alikaze li baldaŭ bankrotus.

Tamen ni konas esceptojn el tiu regulo, parte, por tamen vendi varojn alie ne vendeblajn ("nevendeblaĵojn"), aŭ por enkonduki surmerkate novan produkton, kiu alportos profiton post pli longa tempo.

Kompreneble la amplekso de la vendokvanto ankaŭ influas la proprajn kostojn, kiuj ĝenerale malaltiĝas, se oni pli multe vendas. Uzante la ekzemplon de la bazaro: la kotizoj por la budo estas la samaj, tutegale, ĉu oni vendas 20 kilogramojn da bananoj aŭ 200. Sed kalkulante po kilogramo, la budkotizoj kaze de 200 kilogramoj estas malpli altaj.

Aldone al tio, la vendanto akiras 200 kg-ojn en la grandkomerco kontraŭ malpli da mono ol 20 kg-ojn. La komercanto vendanta multajn bananojn sub la kondiĉo de malpli alta profito po banano, finfine povas esti pli sukcesa ol alia, kiu postulas altan prezon, sed trovas nur malmultajn klientojn.


Servoj

Se elĉerpiĝis la eblecoj de prez-malaltigo, la vendanto devas pripensi, per kio li povus diferenci dis de la aliaj vendantoj por allogi la klientojn.

Gravan rolon ludas la afableco. Kial la kliento travivu malafablecon dum aĉetado, se aliloke oni traktas lin afable surbaze de sama oferto? Ekzemple, bonaj fakvendejoj artlerte enpakas venditan varon kvazaŭ donacon, aliaj ofertas liveradan aŭ riparan servojn aŭ favoran pagadon, ekzemple laŭpartan pagadon. Alivorte, ĉiu ofertanto devas instigi la aĉetantojn, por ke ili aĉetu en lia vendejo, ĉu per la prezo, ĉu per iu servo, ĉu per alloga prezentado de la varoj. (Nutraĵojn vendi rekte el la kartonskatolo nur eblas, se oni postulas malpli altajn prezojn ol aliloke, kie ili estas plaĉe prezentitaj).


Merkat-observado

Vivgrava por la ofertanto estas la observado de la klientbezonoj. Li ja produktas kaj havigas la varojn surbaze de la espero je forvendado. Se li mistaksas tion, li "restas sidante sur la varoj".

La bezonoj de la aĉetantoj kompreneble ne estas konstantaj, sed daŭre ŝanĝiĝas kaj povas esti influataj. Tio daŭre donas al la produktantoj la eblecon eltrovi merkatmankojn. Tiel la ekonomio rapide sekvas ankaŭ sociajn valorŝanĝojn. Ekzemple la industrio en la Federacia Respubliko Germanio tuj reagis je la kreskinta konscio pri medio inter la homoj.

Nome, antaŭ nelonga tempo, la plej multaj ŝprucskatoloj estis plenigitaj per gaso, kiu enhavis la fluorklorkarbohidrogenon (damaĝanta al la ozon-sfero), sed hodiaŭ la produktantoj de ŝprucskatoloj varbas per etikedoj kiel "Sen FCKW" aŭ "Sen pelgaso".

Se iu produktanto fabrikas ion novan nenie ĝis tiam ofertitan, li havas la ŝancon postuli altan prezon, ĉar la konsumantoj ne plu havas la liberecon aĉeti laŭvole ĉi tie aŭ tie. Tiaj avantaĝoj sur la merkato certe ne estas daŭremaj. Aliaj produktantoj, allogitaj de la bonaj profitŝancoj, same ekproduktas tiujn varojn. Per tio la rareco de la produktoj forfalas, kaj la prezoj malaltiĝas.

Se iu produkto ne sufiĉe amplekse estas ofertata, la prezoj altiĝas. Se la prezoj estas fiksitaj, kaj se tamen la ofertado ne povas kontentigi la postuladon (ekzemple la enirbiletoj por certaj koncertoj aŭ sportaranĝoj), la prezaltiĝo tamen okazas sur la tiel nomata nigra merkato.


Indiko de rareco

En la merkatekonomio, principe, iu produkto neniam estas tute elvendita. La rareco de iu varo ne montriĝas per malplenaj etaĝeroj, sed per prezaltigo. Per ĝi reduktiĝas la postulado, ĉar tiu varo nun tro multekostas por grandparto de la eblaj aĉetontoj. Tiel la ofertado kaj postulado akordiĝas, ĝis la plivastiĝinta produktado denove ŝanĝas la rilatojn. Alivorte, la prezo montras la rilaton inter ofertado kaj postulado. Ju pli ofte iu varo disponiĝas, despli ĝi malmultekostiĝas. Inverse, ju pli rara la ofertado, des pli alta la prezo.

Ju pli iu artiklo aŭ krudaĵo kostas, despli zorgeme la prilaborantoj aŭ konsumantoj foruzos ĝin. Tio limigas la malŝparemon de la krudaĵoj. Ĉiu konas tion el la privata sfero. Se la elektro estas malmultekosta, oni malavare uzas ĝin: la lampoj estas enŝaltitaj, ankaŭ se neniu estas en la ĉambro, la lavmaŝino devas labori, eĉ se nur duonplena, ktp.. Nur kiam altiĝas la prezo de elektra energio, oni komencas ŝpari. Per tio, ankaŭ la ekonomia kaj ekologia(!) raciecoj venkas.

Altaj prezoj, tiamaniere, ne nepre estas malbonaĵo, eĉ se ili ŝarĝas la konsumanton, - kondiĉe ke ili respegulas la rarecon de Ia varoj, kaj ne la mankon de konkurencado.

Nome la interludo inter ofertado kaj postulado nur povas funkcii, se surflanke de la ofertantoj ekzistas diversaj konkurencantaj produktantoj.

Se iu entrepreno sukcesus domini regi sur certa merkato, la mekanismo ne plu funkcius. Tiu entrepreno havus monopolan pozicion ebligantan al ĝi dikti la prezojn.

Ekzemple, en GDR oni ofertis en la decembro 1989 japanajn vidbendajn aparatojn je prezo de 7000 DM. La ministerio por komercado komentis tiun prezon per la vortoj, ĝi estus pravigita tiom longe, kiom oni vendas ilin kvazaŭ "varmajn panbulkojn". La ministro pretervidis, ke reala prezo sur la merkato nur povas elformiĝi, se ekzistas diversaj ofertantoj. Tiutempe la civitanoj en GDR ne havis la eblecon iri al iu konkurencanto. Ili devis pagi la monopolan prezon, aŭ rezigni pri la vidbenda aparato.


Monopoloj

Parolante pri monopoloj, oni ofte pensas pri kapitalismo. Sed ĝuste la merkatekonomio gardas pri tio, ke iu entrepreno ne regu sole sur la merkato kaj per tio senvalidigu la konkurencadon.

En FRG, tio estas la tasko de la tiel nomata Federacia Kartel-Oficejo (germ.: Bundeskartellamt) kun sidejo en okcidenta Berlin. Tiu rajtas malpermesi la fuzion de entreprenoj, aŭ la aĉetadon de firmao per alia, aŭ kapitalajn interligojn de entreprenoj el la sama branĉo, se per tio ekestas danĝero por la konkurencado. Dum 1989, la Kartel-Oficejo malpermesis 12 fuziojn kaj baris kelkajn aliajn jam antaŭe. Pli danĝere ol la dominado de unu entrepreno estas la minaco, ke kelkaj grandaj firmaegoj disdividas inter si la merkaton kaj interkonsentas komunajn altajn prezojn. Ankaŭ tio ne estas permesata. Pro tiaj nelegalaj interkonsentoj de prezoj, la Kartel-Oficejo en 1989 diktis monpunojn de entute preskaŭ 300 milionoj da markoj, kaj el tio sole 100 milionojn al unuopa produktanto partopreninta en merkat-manipulado.


Eksterlanda komerco

En multaj branĉoj ekzistas la ebleco elekti eksterlandajn ofertantojn, se tion ne malhelpas altaj dogankotizoj aŭ importmalpermesoj. FRG estas membro de la Eŭropa Komunumo, kaj pro tio ĝi ne rajtas malpermesi la importon el la aliaj membroŝtatoj. Ili havas liberan aliron al la germana merkato, sed por la ne-membroj validas import-leĝoj unuecaj en la Eŭropa Komunumo.

En la branĉo de aŭtomobil-produktado, internacie ekzistas relative malmultaj diversaj entreprenoj, pro la konsiderinde alta investado en tiu branĉo.. Tamen ekzistas forta konkurencado sur tiu merkato. Ne nur en Eŭropo la aŭtomobil-firmaoj ĉasas la klientojn, sed ankaŭ en Japanio estiĝis tia industrio, kiu forte premas la germanan merkaton: En 1988, el la 28,8 milionoj da koncesiitaj aŭtoj jam 7,1 estis eksterlandaj produktoj, kaj eĉ 2,7 el ili el Japanio.


Produktad-decido

En la elcentre gvidataj ekonomioj (plan-ekonomioj) ekzistas la grava demando, kion kaj kiukvante oni produktu. Tio bazas sin sur la pensoj de planad-ofcejoj, ĉu la varoj elektitaj por la produktado estus "bonaj " aŭ "utilaj " por la homoj.

En la merkatekonomioj ne ekzistas tia decidado per politika organo aŭ ŝtata oficejo. Tie decidas pri la produktado de iu varo, ĉu ekzistas aŭ estas ekspektebla por ĝi la aĉetpova postulado. La produktado sekvas la klientojn, kaj ne inverse.

Se - esceptokaze - la ŝtato ne deziras la produktadon aŭ debiton de iu varo, ĝi devas enmiksiĝi en la merkaton per leĝoj aŭ preskriboj. Ekzemple, pro mediopolitikaj kaŭzoj, en FRG la ŝtato malpermesis la produktadon de plumbo-hava normala benzino. Krome, por redukti la debiton de plumbohava "Super"-benzino, oni draste plialtigis la impostojn je tia speco kompare al sen-plumba benzino. Sekve la senplumba benzino estas malpli kosta. Tiamaniere oni stimulas la aŭtoposedantojn konduti malpli damaĝe rilate al la medio. Intertempe, ĉiuj aŭtoj povas uzi sen-plumban benzinon.

Aliflanke, se Ia ŝtato volas subteni la evoluon aŭ fabrikadon de iu produkto, ĝi mem devas esti la komisianto (ekzemple en la spac-aviado) aŭ plifortigi aŭ ebligi la postuladon per subvencioj. La ŝtate stimulita konstruado de la tiel nomataj socialaj loĝejoj estas ekzemplo por tiu kazo.


La labormerkato

La merkato ampleksas ĉiujn sferojn de la ekonomia vivo, ankaŭ la peradon de viva laboro. En FRG, senĝene oni parolas pri la labormerkato.

Principe ankaŭ la homa laborforto estas metita sub la kondiĉojn de ofertado kaj postulado, kvankam tiu rilato estas modifita per leĝoj kaj kolektivaj laborkontraktoj. Oni precipe bone pagas profesiajn agadojn, por kiuj ekzistas nur malmultaj labor-volontuloj, ĉar tiuj laboroj eble estas danĝeraj, aŭ tre streĉaj aŭ ne multe ŝatataj. Sen tia pago, la laboruloj formigras al aliaj branĉoj.

Se troviĝas relative multaj laboruloj en iu branĉo, tia situacio suben premas la laborpagon. Estas senefike, se ili minacas foriri. Sufiĉe de aliuloj pretas transpreni la laboron, kia ĝi estas, ĉar ili tiutempe tute ne havas laboron.

Por pluekzisti en la interrilato de ofertado kaj postulado, ambaŭ, kaj la entreprenoj kaj la laboruloj, devas atente konduti tiel, ke ili restas atrakciaj por la labormerkato. Tio signifas, ke la labordonantoj ofertas laborpagojn kongruantajn al la labormerkato kaj ekvivalentajn ceterajn laborkondiĉojn, kaj ke la dependaj laboruloj devas akiri, plibonigi kaj aktive teni ilian kvalifikan rangon ankaŭ sub la kondiĉoj de ŝanĝiĝantaj teknikaj kondiĉoj.


Komunikado

Grava kondiĉo por la funkciado de la mekanismo inter ofertado kaj postulado estas teni la superrigardon pri la merkata agado. Tia problemo ne ekzistas sur la komence menciita bazaro, ĉar tie facile eblas informi sin per mallonga promenado. Sed la merkaton en la grando de tuta lando oni ne tuj povas superrigardi. Pro tio, la varbado ludas gravan rolon.

Kompreneble, ĝi instigu la eblan akceptonton de la varo vere aĉeti ĝin. Sed krome ĝi plenumas gravan funkcion, ĉar ĝi pliproksimigas la vendanton kaj la aĉetanton. Kiu sufiĉe longe estas vivanta en merkatekonomio, tiu lernas krome, ke ne ĉiuj varbinformoj estas seriozaj.

Sur ĉiuj niveloj de la ekonomio validas la principoj, kiujn ni montris je la ekzemplo de la bazaro.

Sed la funkcianta merkato kondiĉas modernajn komunikadrimedojn (telefonojn, komputilajn retojn, telekomunikadajn konferencojn ktp.), kiujn oni aplikas mondvaste. Nur tiel eblas optimume vivi sur la merkato.


La renomo

Gravan rolon por la debito de la varoj havas la renomo de produktad-firmao en la publiko. Tion devas atenti ĉiu entrepreno. Ankaŭ el tiu vidpunkto, ĝi daŭre devas kontroli la decidojn, ĉu ili estas akcepteblaj en la sociala senco.

Ekde tiu tempo, kiam fariĝis videblaj la negativaj sekvoj de la industria produktado por la medio, en FRG la firmaoj multe elspezas por la protektado de la medio, kaj ili faras tion sen laŭleĝa premo. Tio montras ne nur la respondecon por la socio, sed ankaŭ la strebadon al alta renomo en la publiko. La rezulto estas merkatekonomio, kiu relative konformas al la postuloj de la medioprotektado kaj utilas por ĉiuj.



PROFITO

La motoro de ekonomia agado estas la intereso celi profiton.

Malprave oni kelkfoje parolas pri la profito kvazaŭ ĝi estus superflua krompago por kapitalistoj. Ververe, la profito kaj la espero je profito estas la motoroj de la tuta ekonomia sistemo, ĉar ili aktivigas la homan prestokapablon (plenumforton). Entrepreno produktas aĵojn kun la ekskluziva intenco celi profiton, kiun ĝi nur povas realigi, se la varo estas forvendata, tio signifas, se ekzistas bezono por ĝi. La produktado de ne forvendeblaj varoj fiaskigus la entreprenon, kaj oni tuj finus ties produktadon. Do, la konsumanto nur ofertadon orientitan je la postulado. La civitanoj en aliaj ekonomiaj sistemoj ĝuste tion ne povas trovi.

Por vere akiri la esperatan profiton, la entrepreno devas oferti siajn varojn je prezo akceptebla por la kliento. Ĝuste la strebo al profito rezultigas, ke la produktanto ne senlime povas altigi la prezojn.

Por tamen ne malbone sukcesi, la entrepreno strebas produkti laŭeble malkoste. Tio devigas al ĉiamaj pripensoj, kie raciigi, kion invensti kaj kiel altigi la produktivecon.

La sekvoj estas klare videblaj, kaj por la tuta popolekonomio kaj por Ia unuopa konsumanto.


Stimulo al povumo

La intereso je profito ekzistas ne nur flanke de la entreprenistoj, sed ankaŭ ĉe la dependaj laboruloj. Ankaŭ ili laboras por gajni eble plej multe da mono.

Kvankam multaj plenumas la laboron kun ĝojo, tamen restas fakto, ke la profitstrebado estas la bazo de ilia preteco al povumo. Neniu ekspektus, ke ekzemple la homoj en Ia ŝuindustrio fervore laborus nur por ebligi al siaj kun civitanoj komforte piediri. Ili laboras tutsole por la propra utilo. Sed tiu nur realiĝas, se ili produktas bonan kvaliton, ĉar alikaze la ŝuoj estus nevendeblaj kaj la laboristoj perdus la laborlokon. La avantaĝoj por la ŝuaĉetanto estiĝas kvazaŭ nerekte.


Risko

Ligata al la profito estas la risko. La entreprenisto ja produktas cele al ebla profito. Ofertante la produktojn povas okazi, ke li mistaksis la merkaton, ĉar la klientoj ne akceptas lian oferton, - ĉu pro malplaĉo, ĉu pro malpli kosta aŭ pli bona oferto de alia produktanto. Se li timus la neeviteblan riskon, do, se li ne produktus, li ankaŭ ne profitus. La preteco riski estas baza elemento de la merkatekonomio. Se la produkto tre sukcesas, la entreprenisto rikoltas altajn enspezojn el alta risko, laŭ la proverbo "Kiu ne riskas, tiu ne profitas".

En la praktiko, la entreprenisto la riskon ne portas sola. Se la perdo estas tiom decida, ke li devas limigi aŭ fini sian produktadon (fermo de la entrepreno aŭ bankroto), ankaŭ la laboruloj devas suferi senlaborecon. Pro tio ankaŭ ili bone observas, ĉu la entrepreno prosperas kaj sukcesas akiri profitojn.


Joint venture

Por teni la riskon sur plejeble malalta nivelo, la entreprenistoj ofte intertraktas en tiel nomataj "joint ventures" (t.e. komuna entrepreno kun komuna risko). Kompreneble, la divido de la risko ankaŭ signifas partigon de la profito. Pro tio oni praktikas tiajn komunajn entreprenojn ĉefe en la jenaj sferoj:

Ofte eksterlanda entrepreno, strebanta al loko sur la nacia merkato, ligas sin per "joint venture" al konforma nacia firmao, kiu ne povas kontentigi ĝin sola.


Planado

Kompreneble, la planantoj en entreprenoj ne estas ludantoj, kiuj kuraĝas ĉian riskon. Ekzakte observante la merkaton, per racia planado kaj bona marketingo (t.e. la kunordigitaj agadoj por debito, vendado kaj varbado) ili provas teni sian riskon laŭeble malalta - sen tamen povi ekskludi ĝin. La diferenco inter planekonomio kaj merkatekonomio fakte ja ne konsistas en tio, ke la unua planas, kaj la dua ne, sed la maniero de la planado. En la merkatekonomioj oni planas surloke, t.e. en ĉiu unuopa entrepreno, en la planekonomio elcentre, el centra ŝtata institucio.

Multaj faktoroj de la ekonomiaj agadoj ne estas alireblaj al la unuopa entrepreno (ekzemple la borsaj kurzoj, la ŝanceliĝoj de la valutoj, la kreditinterezoj, la ŝanĝoj en la modo). Pro tio ankaŭ en la merkatekonomio eblas misplanado. Sed ĝenerale la konsumanto ne konstatas ĝin, ĉar aliaj entreprenoj kalkulis alie kaj tuj povas fermi la eblan truon sur la merkato.



LA MONO

Komparante la merkatsistemon kun organismo, oni devas doni al la mono la rolon de la sango pulsanta tra vejnoj kaj arterioj.


La monvaloro

La mono estas universala var-ĉeko ŝanĝebla kontraŭ ĉiuj produktoj. En popolekonomio cirkulu nur tiom da mono, kiom ekzistas varoj aĉeteblaj kontraŭ ĝi. Tio inkludas grundon, nemoveblaĵojn kaj firmaojn vere aĉeteblajn.

Se tia var-kovrado ne ekzistas, la nombroj sur la monbiletoj ne respegulas la veran valoron de la mono.

La valoro de iu varo reflektiĝas en la prezo. Per la prezo esprimita per mono, la varoj ankaŭ ricevas rilatojn inter si. Ili tiel montras diferencojn el la kostoj de la produktado kaj je la amplekso de la disponebleco.

Tio kondiĉas, ke la prezoj vere estiĝas sur la merkato. Se ŝtataj preskriboj malhelpas tion, la mono ne plu ludas la rolon de valor-esprimilo de la varo.

La ŝtataj subvencioj en la eksa GDR, pagitaj ne nur al bezonintoj, sed senescepte al ĉiuj, kondukis al pluso de la aĉetforto. La homoj havis pli da mono ol da aĉetebleco. La monsumoj estis rezervitaj sur ŝpar-kontoj, kaj tio signifis, ke la altaj sumoj sur la kontoj ne pruvis altan bonstaton.

La civitanoj inter si reagis al tiu pluso de aĉetpovo transirante al praaj formoj de komerco, nome varon kontraŭ varo. La valoro de la produkto estiĝis en la rekta interŝanĝo de la varoj sen perado de mono.

Alie en funkcianta merkatekonomio, en kiu la stabileco de prezoj kaj valoroj estas gravaj kondiĉoj por alta produktiveco kaj efektiveco.

La prezostabileco utilas al ĉiuj: al la ŝtato, la entreprenoj kaj la laborprenantoj.

Kelkaj ŝtatoj, en la pasinteco pro la sociala paco pretaj aprobi duciferajn inflaciajn kvotojn, denove forlasis tian politikon.

Sed oni ne intermiksu prezo-stabilecon kaj ŝtatan fiksigon de la prezoj, okazintan ekzemple en la eksa GDR. La prezoj por unuopaj varoj devas ŝanĝiĝi laŭ la kondiĉoj de ofertado kaj proponado kaj laŭ la disponebleco de varoj kaj krudmaterialoj. Nur tiamaniere la prezo povas plenumi sian funkcion kiel indikilo de la rareco. Pri inflacio oni nur parolas, kiam la prezoj entute kreskas grandskale kaj la mono tial perdas sian valoron. Ne temas pri inflacio, se sole unuopaj prezoj kreskas.

La historio de la merkatekonomio montras, ke ioma kreskado de la prezoj okazas dum pli longaj tempospacoj. En FRG, havanta laŭ la eŭropa skalo relative malaltan gradon de la senvalorigo de la mono, oni lernis vivi kun tiu fakto kaj rekompenci la okazintajn perdojn de aĉetpovo per altigoj de salajroj kaj pensioj.


La monkvanto

Normale la var-valoroj en la socio kreskas de jaro al jaro, kaj paralele la monkvanto. Tion devas reguligi la ŝtato, ne la registaro.

La ebleco de la plimultigo de la mono povus esti komforta rimedo de la registaro por solvi financajn problemojn de la ŝtata buĝeto per plua presado de monbiletoj.

Pro tio, la registaroj en la merkatekonomie orientitaj landoj ne rajtas difini la monkvanton, sed tion faras la respektiva centra banko. Ekzemple en FRG, la centra banko "Bundesbank" estas sendependa kaj ne submetita al iuj ordonoj. Per leĝoj, ĝi devas sekurigi la valutojn kaj sole decidi pri la monkvanto uzata en la lando.


Kreditoj

Kreditoj ne estas negativaĵoj en moderna popolekonomio. Ankaŭ ekonomie sanaj kaj fortaj entreprenoj laboras helpe de kreditoj kaj havas bankajn obligaciojn (komprenu: ŝuldojn). Ili prenas la valorojn kreitajn de aliaj kaj deponitajn ĉe la banko en formo de ŝparsumoj ktp., kaj per tio ili ebligas al si modernigojn kaj disvastigadojn de la produktado. Se ili investas sencoplene, ili kapablas repagi la krediton plus la respektivajn interezojn kaj samtempe plibonigi la propran situacion rilate al profito kaj havo. La mono uzita kiel kredito "laboris".

Estiĝas problemoj, se entrepreno venas en la situacion de tro altaj ŝuldoj pro tro altaj kreditoj, aŭ se ĝi la monon investas ne sufiĉe celkonscie, sed uzas ĝin por ŝtopi truojn en la monbilanco. Tiam povas minaci nesolventeco (t.e. la malkapablo pagi) kaj bankroto. Tamen, la alteco de la obligacioj sole ne diras ion pri la ekonomia situacio de iu entrepreno. La samaj kriterioj validas ankaŭ por privataj kaj ŝtataj buĝetoj.


Konvertebleco

Fine de la 20-a jarcento, fermita nacia merkato estas iluzio, ĉar neniu ŝtato de la tero disponas pri ĉiuj varoj kaj resursoj. Jam delonge la ekonomio estas kaj agas internacie. Ĝi sekvas la bazan ekonomian leĝon, ke oni tie produktu, kie la tuteco de la produktadfaktoroj estas la plej favora. Unu konsekvenco el tio estas la komuna merkato de la ŝtatoj de la Eŭropa Komunumo. Se iu lando ne akceptus tiun rekonon kaj sekvus la principon de la aŭtarcio (tio signifas la totalan memproduktadon de ĉiuj varoj), ĝi senespere postrestus.

Tio validas ne nur por la komerco kun varoj, sed ankaŭ por la kapitalmoviĝo. En FRG, kapitalaj partoprenoj de eksterlandaj societoj en ĉiu alteco estas tute normalaj, same la aktivecoj de germanaj firmaoj en eksterlando. Pro la senproblemaj internaciaj moviĝoj de komerco kaj kapitalo necesas la konvertebleco de la valutoj. Tio signifas, ke la propra mono povas esti interŝanĝata en nelimigita alteco kontraŭ aliaj valutoj. La kurzoj difinas sin same laŭ ofertado kaj proponado, kaj ili respegulas la forton de popolekonomio kaj ties valuto.


Akcioj

Ebla formo partopreni en kapitalo estas posedi akciojn, t.e. partopren-biletoj je entrepreno. Bazo por tio estas la akcia kompanio. Jam delonge posedas grandan entreprenon ne plu solulo aŭ unuopa familio. Hodiaŭ la entreprenoj estas proprieto de pli granda grupo el homoj posedantaj tiajn partoprenbiletojn. Ekzemple Daimler-Benz, la plej granda germana firmao, estas proprieto de ĉirkaŭ 480000 akciuloj, el kiuj 1 30000 laboras en Ia firmao.

Se la entrepreno akiris profiton, parto el ĝi estas pagata al la akciuloj kiel tiel nomata dividendo. Se la entrepreno venas en la sferon de malprofito, la valoro de la akcioj malleviĝas. sekve la kapitalo de la posedanto malkreskas, krome ne plu eblas pagi la dividendon.



INTERESO DE HOMGRUPOJ

La partoprenantoj de la ekonomiaj procesoj havas diversajn interesojn. Tion klare montras la komence citita ekzemplo de bazaro: la vendanto celas akiri plejeble altan prezon, la kliento ŝatas aĉeti plejeble malmultekoste.


Kontrastoj inter la interesoj

Ankaŭ en la sfero de la produktado oni rimarkas kontrastojn de la interesoj. La labordonanto volas teni la salajrojn tiom malaltaj, ke la efikeco de la entrepreno ne estas endanĝerigata; la laborprenanto celas perlabori plej eble multe da mono, sed krome havas intereson je la efikeco de la entrepreno, kiu donas stabilecon de la laborloko. Sed la multeco de interesoj ne limiĝas je la kontrasto inter kapitalo kaj laboro, kiu ofte kaj false estas rigardata kiel sola kontrasto en la ekonomia sfero.

La merkatekonomio nek kontestas tiajn interesodiferencojn, nek provas kaŝi ilin per ideologia harmonio. Kontraŭe, ĝi eliras de la premiso, ke tiu interbatalado estas fruktodona por la ekonomia kaj politika sistemoj.

Por esprimi siajn interesojn kaj venki se necese, la diversaj sociaj grupoj devas havi la eblecon organiziĝi sendepende.


Rajto pri sindikataniĝo

Grava kaj baza rajto en merkatekonomiaj socioj estas la rajto pri sindikataniĝo. Tiu ne havas rilatojn al parlamentaj aferoj, sed estas la libereco fondi interesogrupojn aŭ partopreni en ili. Neniu devas havi malavantaĝojn pro aparteno al interesoasocio. Same, ĉiu havas la rajton ne aniĝi al asocio sen suferi diskriminaciojn (la t.n. negativa rajto pri sindikataniĝo).


Socia bonfarto

Kvankam la asocioj ofte argumentas per Ia celo de tutsocia bonfarto, neniu kredas tion serioze. Kontraŭe, oni servas al la tutsocia bonfarto per intereso-ekvilibro (pli bone: kompromiso), ĉar la intereso-grupoj kompreneble ofte konfliktas inter si. Ĉu kaj kiom oni sukcesas realigi la diversajn interesojn, tio dependas ne laste de la politikaj strategioj kaj influeblecoj. MuItaj asocioj instalis en la ĉefurbo specialajn buroojn kun reprezentantoj por transigi siajn starpunktojn kaj intencojn al la membroj de registaro kaj parlamento. (Tiu agado okazas - laŭ bildo - kvazaŭ en la antaŭhalo de la parlamento, nomata "lobio", kaj pro tio tiuj homoj nomiĝas "lobiistoj").


La tarifkontraktoj

La plej gravaj asocioj estas unuflanke la sindikatoj, aliflanke la asocioj de la entreprenistoj. Ili reprezentas, parte kiel tegmentaj asocioj, la interesojn de la plejmulto el la partoprenantoj en Ia ekonomiaj procesoj.

La sindikatoj kaj la asocioj de la entreprenistoj havas apartan taskon: la intertraktadon kaj finan decidon pri la tarifkontraktoj.

Tie la tarifpartneroj fiksas la salajrojn, la labortempon kaj la laborkondiĉojn por la laboruloj en certa tarifregiono. Tiujn detalojn ne diktas la ŝtato, kiu nur determinas la tute ĝeneralan kadron, en kiu la tarifpartneroj estas aŭtonomaj (la t.n. tarifaŭtonomio). Tio baziĝas sur la penso, ke la tarifpartneroj mem plej bone scias, kio estas farebla kaj sencoplena. La subskribitaj tarifkontraktoj validas por ĉiuj laboruloj de la respektiva branĉo, sendepende de ilia aparteno al iu sindikato.

Ankaŭ la tempo de ilia valideco estas konsistoparto de la traktadoj. Ĝenerale la labordonantoj deziras longajn validectempojn, ĉar tio ankaŭ influas la salajrokostojn, kiuj estas grava bazo por la planado kaj kalkulado.

Kontraŭe, la sindikatoj hezitas konsenti al longaj validectempoj, ne sciante, kiel evoluos la prezaltigoj. Se dum Ia validectempo la prezoj kreskas pli rapide ol la salajroj fiksitaj en la tarifkontraktoj, la aĉetpovo de la laboruloj malpliiĝas.

Dum la validectempo, ambaŭ flankoj de la kontrakto estas ligitaj al la leĝoj pri laboro: ili ne rajtas retiriĝi de la kontrakto aŭ komenci laborbatalon. Alivorte, ili devas obei al la pacodevo. Se estiĝas perdoj de la aĉetpovo, ambaŭ partneroj devas denove intertrakti kaj plibonigi la kontrakton. Post la validecfino de kontrakto, la partneroj havas la rajton uzi la rimedojn de tarifdisputoj. La plej gravaj estas la striko flanke de la laborprenantoj kaj la lokaŭto por ĉiuj aŭ kelkaj Iaboruloj flanke de la labordonantoj (la lasta estas politike disputata kaj signifas tutan aŭ partan fermon de la entrepreno). Se laborprenantoj strikas, ili ne ricevas salajron, ĉar ili ja ne donas preston (laborrezulton), sed anstataŭe strikmonon de la sindikato, kondiĉe ke ili membras en ĝi. En la tarifkonfliktoj ofte staras la demando, kiu pli longe eltenos: ĉu la sindikato, kies strikmona kaso ŝrumpas, aŭ ĉu la labordonanto, kiu spertas malprofiton, ĉar la produktado haltas.



SOCIALA PARTNERECO

Ĉiuj pledantoj por la merkatekonomio havas la konvinkon, ke la rajto je strikoj de laboruloj estas sociala kaj baza rajto ne rezignebla. Samtempe ekzistas preskaŭ ĉiuflanka konsento pri tio, ke - laŭ popolekonomia vidpunkto - la strikoj damaĝas al ĉiuj kaj samtempe malfortigas la pozicion en la internacia konkurencado. Sekve ambaŭ, kaj la labordonantoj kaj la laborprenantoj, strebas intertrakti sen striki.

Malgraŭ la ne kontesteblaj interesokonfliktoj inter sindikatoj kaj entreprenistaj asocioj, ofte ekzistas certagrada kunlaboro, priskribata per la vorto "sociala partnereco". Ĝi antaŭkondiĉas la samrajtecon de ambaŭ partneroj.


Rajto pri kundecido

La signifo de reprezentado de laborulaj interesoj montras sin ankaŭ en la leĝe fiksita rajto pri kundecido.

En FRG, la leĝo pri entreprena konstitucio preskribas, ke en ĉiu entrepreno kun minimume kvin laboruloj ekzistu entreprenkonsilio elektenda de la laboruloj. Ĝi devas partopreni en entreprenaj decidoj, ekzemple dum novdungado, maldungado, fiksigo de la labortempo, decido pri laborkondiĉoj, planado de feriaj tempoj kaj en multo alia.

En la kontrolkonsilioj de grandegaj entreprenoj sidas per 50%/o la reprezentantoj de la laboruloj kaj kundecidas sur tiu gvidnivelo.

La estraranoj de la grandegaj entreprenoj estas vokitaj al tiu posteno per voĉdonado en la kontrolkonsilio kaj bezonas minimume du trionojn de la voĉoj. Pro tio ne eblas neglekti la interesojn de la laboruloj.


Sociala orientiĝo

Multaj vizitantoj povis konvinkiĝi, ke la socio kun merkatekonomio (ekzemple en FRG) ne estas tia brutala "kubut-socio" en kiu ĉiu estas la lupo de la alia. Kontraŭe, ĝi disponigas rigardendajn energion kaj financajn rimedojn por certigi adekvatan partoprenon en la socia vivo por tiuj, kiuj ne kapablas al tio el propra iniciato, tutegale el kiuj kaŭzoj.


La kvoto de socialaj servoj

Tiu kvoto estas la procentoj de socialaj prestoj kompare al ĉiuj kreitaj varoj kaj servoj (do kompare al la brutta nacia produkto), En FRG dum I 987 ĝi havis la valoron de 31,4%/o, tio signifas, ke ĉiu tria perlaborita monero estas elspezita por socialaj celoj.


Senlaboreco

Granda problemo en la industriaj ŝtatoj estas la senlaboreco. Kiu pensis, ke la eksaj socialismaj landoj evitos ĝin, nun spertas la kontraŭon. La Senlaboreco estiĝas ĉefe el du kaŭzoj : unue pro raciigoj, kiuj ŝparigas laborlokojn, due pro malpli granda postulado je la produktoj aŭ pro konkurencado pere de importitaj produktoj.

La kvoto de senlaboreco en multaj landoj, ekzemple ankaŭ en FRG, varias inter 8 kaj 10 procentoj de la laborkapabluloj. El ili, unu triono estas senlabora malpli longe ol 3 monatoj, alia triono inter 3 kaj l 2 monatoj, kaj la lasta triono pli ol unu jaron. Krome oni devas aldoni, ke paralele kreskis la nombro de la Iaborkapabluloj, tio signifas, ke ankaŭ estiĝis novaj laborlokoj.

Oni povus eviti la senlaborecon, se oni plulaborigus la liberigitojn fare de raciigo, kvankam iliaj prestoj ne necesas. Sed tio kondukus al plialtigo de la produktprezoj, kiuj sekve ne estus konkurenckapablaj sur la internacia merkato. La sekvo estus la bankroto de la entrepreno, pro kio la senlaboreco despli kreskus.

El tiuj kaŭzoj, oni devas aliri 1a problemon alimaniere, nome per sociala sekurigo de la senlaboruloj, por defendi ilin kontraŭ la socialaj sekvoj de la perdo de laborloko, kaj per aktiva politiko sur la labormerkato.


Asekuro kontraŭ senlaboreco

En FRG ekzistas deviga asekuro kontraŭ senlaboreco, al kiu devas pagi ĉiuj laboruloj kaj entreprenoj.

Se asekurito fariĝis senlabora, li ricevas dum unu jaro senlaborulan monon, en alteco de 68%/o (sen infano: 63%) de la lasta neta salajro. Tiu pago okazas sendepende de la bezono, do ankaŭ, se li disponas pri aliaj enspezoj. La enspezoj de la geedza partnero ankaŭ ne ludas rolon. Pri la bezono al helpo oni demandas nur en la dua kaj tria jaro, dum kiuj li anstataŭe ricevas la t.n. senlaborulan helpon en alteco de 58%/o (sen infano: 56%/o) de la lasta neta salajro. Kalkulinte la pagendan monon, la laboroficejo kontrolas, ĉu la brutta salajro ne superis la limon de 6300 DM. Tio estas la limo, ĝis kiom la laboruloj devas pagi kontribuojn al la asekuro kontraŭ senlaboreco. Por eviti misuzon, la laborulo devas atendi 12 ?semajnojn antaŭ ol ricevi monon, se li mem kulpas je la ĉeso de sia Iaborkontrakto. Alikaze ĝi tuj validas.

Por eviti, ke la entreprenoj maldungas laborulojn pro mallonga krizo en la entrepreno, ekzistas la ebleco de la tiel nomata mallongigita laboro, t.e. la mallongigo de la labortempo kun samtempa malaltigo de Ia salajro. Tiukaze la laboroficejo pagas specialan monon. Simile ekzistas speciala mono por konstrulaboristoj, se ili ne povas labori pro longdaŭra malbona vetero.


Aktiva politiko sur la labormerkato

Krom la antaŭe menciitaj helpoj, la registaro(j) praktikas politikon aktivan sur la labormerkato kun la celo, alproksimigi Iaborulojn kaj produktadon tiom, ke idealkaŭze ekzistas nek senlaboreco nek liberaj laborlokoj. Tion oni faras per konsilado pri profesioj kaj la oferto de plu- kaj transkvalifikaj kursoj. Ofte la laboroficejo finance subtenas la partoprenon en tiaj kvalifikadoj, por ke la laboruloj povu plibonigi siajn konojn kaj kapablojn laŭ la bezonoj de la merkato. Specialan helpon oni ankaŭ ofertas al tiuj regionoj, kie la labormerkata situacio estas malpli bona ol averaĝe, ekzemple ĉar tie ekzistas malpli da industrio aŭ entreprenoj de servado(t.n. laŭstrukture malfortaj regionoj). Krome la ŝtato subtenas la fondon de novaj entreprenoj plenigantaj iujn truojn sur Ia merkato aŭ ofertantaj metiistajn servojn


Memstaruloj

En FRG ekzistas pli ol tri milionoj da memstaruloj inkluzive de kunhelpantaj familianoj, alivorte, ĉiu naŭa laborkapablulo estas eta entreprenisto. (La aliaj ok perlaboras sian monon kiel laboristoj, oficistoj kaj ŝtatoficistoj). La memstaruloj, speciale endanĝerigitaj per la merkatŝanceliĝoj, ricevas specialajn subvenciojn sub la titolo "politiko por la mezklasuloj"). Cetere, oni kvalifikas tri kvaronojn el ĉiuj profesilernantoj en tiaj malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.


Sociala justeco

La sociala merkatekonomio orientiĝas je la gvidmodelo de sociala justeco, sed ne je modelo de sociala egaleco. Kontraŭe, ĝi eliras de la aserto, ke la sociala neegaleco estas la impulso de la ekonomio proceso. Kiu pli multe prestas, tiu plimulte ricevu kaj estu pli riĉa laŭ posedo kaj konsumado. La sociala justeco tamen evitu, ke iuj membroj de la socio ekonomie pereŭ.

La sociala justeco montriĝas resume en tio; ke ĉiu havas la eblecon adekvate partopreni en la socia vivo, ke neniu estu ekster la limoj de la socio, kaj ke ĉiu persono laboranta por la socio (ekzemple ankaŭ per edukado de infanoj) espereuekompencata fare de la socio.

La ŝtato postulas de 1a civitanoj diversgradajn kontribuojn por la financado de la komunumaj taskoj per impostoj pli altaj el la monujoj de la pli bone salajratoj.


Redistribuado

Krome la ŝtato celkonforme redistribuas la salajrojn kaj havojn. Per tio ĝi financas precipe programojn por plibonigi la vivkondiĉojn de la sociale malfortaj homoj.

Ekzemple, la ŝtato disponigas loĝmonon, t.e. regulan subvencion, se Ia elspezoj por adekvata loĝejo estas tro altaj relative al la familiaj enspezoj. Samcele la ŝtato disponigas stipendion apud la senpaga studado.


Sociala helpo

Malgraŭ la bonstato, tamen ekzistas socialaj dilemoj. Sed neniam iu senrimeda homo ne ricevas helpon. Se li ne disponas pri enspezoj kaj ne havas iun subtenanton, la ŝtato ebligas ricevon de sociala helpo, kiu ankaŭ inkluzivas la prizorgadon kaze de malsano.


Maldungo

En la entreprenoj, la normala etoso ne estas frosta, kiel kelkaj asertas. Kvankam la laborprenantoj vivas kun la risko esti maldungataj, la leĝoj malhelpas arbitrecon.

Por maldungi laborprenanton, devas ekzisti objektiva kaŭzo pruvebla antaŭ la laborjuĝejo. La entreprena konsilio (kiel reprezentanto de la laboruloj) antaŭe devas kontroli kaj konsenti la maldungon. Certaj grupoj de personoj (handikapuloj, maljunuloj, gravedulinoj, membroj de entreprena konsilio) estas laŭleĝe protektataj kontraŭ maldungo.

Fino

Tradukis la Esperanto-Klubo de Lepsiko sub la gvido de Michael Behr, Lepsiko 1993
Konsultita fakvortaro: F. Munniksma (red.): Internacia komerca-ekonomika vortaro en dekunu lingvoj, Ĉina Esperanto-eldonejo, Pekino, 1990


Elektronika versio: Mészáros István kaj Szilvási László
STEB: http://www.eventoj.hu