La prezenton kaj analizon de la entrepreno mi kompilis helpe de jara bilanco kompostita en la kadro de ekskluziva financa administrado, rezultindiko kaj ĝiaj suplementoj, regularo pri taksocela kaj proprakosta kalkuloj difinita en la kadro de financadministraj regularoj, la uzataj ceteraj registroj, kaj intervjuoj. La analizojn mi kompilis surbaze de la fakliteraturo observante la konstruelementojn de la "controlling" (P. Hováth, Dobák).
En la unua ĉapitro mi prezentis entreprenon, en kiu jam aperis la pretendo por la posteno "controlling", kaj ankaŭ la postuloj estas difinitaj koncerne ĝin. Por la "controller" la entrepreno deziras krei postenon subordigitan rekte al la afergvidanta direktoro laŭ la sama rajtotereno kiel la financa direktoro.
En la dua ĉapitro mi prezentis la celon, taskon kaj rimedojn de la "controlling" helpe de la fakliteraturo koncerne precipe la rimedojn organizi gvidadocentran strukturon, la sistemon de la planado, efektivigon de tutampleksa gvidanta sistemo. En tiu ĉapitro mi maksimume priuzis la fakliteraturon laŭ la informoj registritaj en la suplemento.
Poste mi prezentis kaj analizis la nuntempe uzatajn financadministran, analizan, planadan kaj referan sistemojn de la fimao MOTO-BLAU Veturilprodukta Kft. helpe de tabeloj kaj kalkuladaj ŝablonoj, cetere mi notis miajn rimarkojn.
Mi konstatis, ke la nuntempa financadministra strukturo de la entrepreno tutamplekse analizas la informojn koncerne same la valorojn kiel la kvantojn, cetere disponigas informojn al la gvidanto. La refera sistemo de la entrepreno kontentigas ĉiajn eksterajn financadministrajn pretendojn. La interna financadministrado kontentigas la pretendojn de la gvidanto nur parte. Tion kaŭzas la disponigo de tro detalaj informoj grupigitaj ne laŭ la internaj pretendoj. Ĝustatempe kontentigi la informajn pretendojn de la gvidanto estas tro granda ŝarĝo por la nuntempa financa direktoro, ĉar li devas prizorgi multnombran registradon apud la librotenado pro la pli malfrua limdato de la fina financa sumigo por ke li plenumu la limdatojn ankaŭ en la interna financadministrado. Parto de la aperintaj informpretendoj baziĝas ne sur la informoj akireblaj el la financadministrado, do la kalkulado kaj registrado de tiu parto aŭ ŝarĝas la disponatan dungitaron aŭ ne estas farata. Surbaze de la supraj faktoj mi konkludis, ke la informcirkulado de la entrepreno ne estas oportuna koncerne la pretendojn. La aŭtomatigo kaj komputilprogramo de la administrado estas taŭgaj por la celoj, kaj helpas realigi ankaŭ la ceterajn planojn.
La kalkulado de la utiligita kvoto de la kapacito (povumo) troŝarĝus la nuntempan administran etaton de la entrepreno, do oni kalkulas tiun kvoton nek pri la investaĵoj, nek pri la dungitaro. Sekve la entrepreno ne povas kalkuli pri la striktaj produktopovoj, kiuj povas aperi konsekvence de la povumo de la produktaŝinoj kaj labortempo. Sed fakte tiuj faktoroj grave influas la agadon de la entrepreno same en la plenumado de limdatoj kiel en la kostoj. Sciinde, la nesufiĉa kapacito povas kaŭzi konsiderindan altiĝon en la kostoj: luado de maŝinoj, etatoampleksigo, neplanita serĉado de vicentrepreno povas moderigi la profitdonon de la produktoj. La manko de kalkuloj pri la rentabilitato rezultas, ke la firmao komisias vicentreprenon eĉ en tiaj kampoj, kie eventuale la propra produktado longdaŭre estus pli profitdona. La entrepreno senmanke plenumas la kalkulojn pri la financaj likvidoj, akurate prizorgas ilin, elstare observas la precizan registradon de la limdatoj.
La planadan sistemon de la firmao karakterizas la iniciato venanta desupre. La entrepreno en sia planada sistemo elstare observas la jarplanon, kiun li precize prizorgas, analizas, protektas per monataj planoj. Sed la strategia kaj longdaŭra plano havas mankojn, kaj la kaŭzo de tiuj mankoj kaŝiĝas en la proprecoj de la entrepreno. La interrilatoj de la planoj ne estas regulitaj, la firmao atendas tion de la controller tiel, ke li kreu manlibron pri la planado kaj ceterajn helpilojn. Konsiderante tiujn celojn de la entrepreno, ke ĝi intencas malvastigi la produktan konsiston (profilon), mi proponis enkonduki la rimedon de la strategia conrolling, la analizadon de la portfolio.
Mian proponon mi pravigis per la diagramo pri merkata progreso - merkata tantiemo el la verko de Horváth-Partner (1997. paĝo 145.)
La refera sistemo funkcianta ĉe la entrepreno estas tro profunda, tro detala, baziĝas tute sur la oficialaj reguloj de la financadministrado. Tio malfaciligas decidi, estas malfacile travidebla ĉe la analizado. Mi proponis enkonduki ankaŭ duan referan gradon, kiu ebligus pli rapidan, pli facile travideblan planadon kaj analizadon. (Mann/Mayer 1993.)
Surbaze de la supra analizo mi konsideras tion pruvita, ke la informbezonoj de la entreprenoj tiel progresis kaj tiel rapidiĝis, ke ne estas malhavebla la agado "controlling". Por enkonduki la sistemon "controlling" povas helpi la nuntempa financadministrado.
Verkis: Pál Vanda en 2001.
Tradukis: Vizi László
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |