Ĝia ĉefa tasko estas profesie kaj daŭre prizogi la konfiditan ŝtatposedatan forstoareon en 64000 hektaroj, konforme al la kondiĉoj difinitaj en la Provizora Kontrakto pri Administrado de Posedaĵo.
La transformo de la kompanio koincidis kun la reorganizado de la tradicia entreprena strukturo, kun la direktado de proceduro pri bankroto okazinta pro la akumuliĝintaj ŝuldoj en la pli frua periodo, kaj kun la likvido de la malprofite funkciantaj kampoj.
La A.K. necesis forvendi siajn lignoprilaborajn uzinojn kaj vendeblajn nemoveblajn posedaĵojn, parte laŭ konsekvenca decido, parte por amortizi siajn ŝuldojn, do ĝia agadtereno limiĝis je la bazaj fakagadoj kiel forstoreproduktado, lignopriuzado kaj mastrumado pri ĉasbestoj.
Por realigi rentabilitaton kaj efikecon la firmao regresigis la etaton ĝis 300 personoj (200 intelektaj, 100 fizikaj dungitoj), ĝi plenumas siajn produktajn taskojn helpe de vasta rondo de eksteraj entreprenoj.
La fakajn taskojn plenumas biologisma forstista organizo kun konsiderinda aŭtonomio, akordite de la kompaniocentro. Ĝia agadotereno inkluzivas la montaron Börzsöny, kaj la regionon Cserhát.
La fondiĝo de Nacia Parko Duna Ipoly en 1997. grave limigis la agadterenon de la kompanio havanta malaltan kapitalon, ĉar 52 % de la areo prizorgata de ĝi estas sub naturprotekta kontrolo. La primara destino de tiuj regionoj estas la medioprotektado, oni devas submeti ĉiujn ekonomiajn agadojn al tiu celo, eĉ se tio rezultas gravan profitoperdon al la ekonomia organizo.
Pro la nova regularo pri ĉasrajtoj la kompanio plenumas mastrumadon pri ĉasbestoj en preskaŭ kvinoble pli granda aero kompare al la pli frua periodo.
En la periodo ekde la transformiĝo de la kompanio la plej malavantaĝa ekstera efiko estis la neordinare pluveca vetero dum 1999. kaj ĝiaj konsekvencoj. La vetera katastrofo kiu okazis en la junio de la menciita jaro kaŭzis gravajn difektojn en la arborezervoj kaj ankaŭ en la infrastrukturo. La ŝtormoj detruis parton de la ekspluata reto.
La altigo de la kapitalo fare de la reorganiza decido de ÁPV.A.K. - kiu havas la rajtojn de la posedanto - donis oportunan bazon por realigi la strategiajn celojn de la kompanio. La plej grava elemento de tiu celo estas akiri la financan bazon por la publikinteresa prizorgado de la ŝtataj forstoj per plivastigo de la produkta volumeno kaj agadtereno.
La enspezoj devenaj el eksportado bedaŭrinde ne altiĝis pro la altaj ekspedokostoj. La enlanda vendado en tiu jaro prezentiĝis pli avantaĝa ol kutime, ĉar oni stabiligis la vendadon de la sortimentoj en pluraj vendokampoj.
Mi proponas al la gvidantaro eĉ pli intensan merkatoesploradon en la futuro same enlande kiel eksterlande, por altigi la prezodevenajn enspezojn. Oni devas preferi la reklaman kaj propagandan agadon por plivastigi la rondon de la aĉetantoj. Rimarku, ke en la regiono de montaro Börzsöny oni konstruis publikservajn gasoinstalaĵojn, do en tiu tereno regresos la aĉetintenco.
Plu regresigi la etaton jam ne estas konsilinde, ĉar el la vidpunkto de la efika funkciado de la entrepreno estas difina faktoro disponi sufiĉe da kvalifikita dungitaro kun fakkonoj.
La firmao plenumis ankaŭ sian investan planon. Ĝi en la koncerna jaro investis plej multe por la progreso, malgraŭ ke la eksteraj kondiĉoj dinamike ŝanĝiĝis.
La kompanio devas resti stabila eĉ en tiu okazo, se la posedanto ne povas ĉiujare protekti ĝin finance. Ĝi devas akomodiĝi al la ŝanĝoj de la ekstera medio, kaj ĝi devas profiti el la ekonomia agado. Tion helpas per la malkovrado de la ebloj - kaj pretendas planadon kaj analizadon - la nova rimedo de la entreprena akomodiĝo, la rezervado de ideoj kaj procezoj kiujn oni povas transformi merkataj ebloj en la konvena momento. Tiu rimedo - parte dependa de la organizado kaj ligita al la novigado - estas grava en la pli sukcesa agado kaj daŭra ekzistado de la entreprenoj.
La informo pri la antaŭvideblaj kostoj, ricevita el la analizo de la kostoj povas bazigi la direktadan agadon kaj la decidojn de la entrepreno. La strategio de la entrepreno estas aktiva akomodiĝo akceptanta kaj influanta la medion.
Verkis: ?? en 2001.
Tradukis: Vizi László
Al la starta paĝo de STEB | Reen al la antaŭa paĝo! |