P

 

        Pacifismo. P. estas aro de la ideoj, kiuj „anstataŭigas militon per juĝo por la solvo de la malkonsentoj in­ternaciaj.“

        Estas nature, ke E de komenco trovis multajn rilatojn kun P. Preci­pe, ĉar Z mem estis ekstrema paci­fisto. Ankaŭ en preskaŭ ĉiuj naciaj prop. broŝuroj de la unuaj adeptoj sin trovas pacifistaj rimarkoj. Sed Gaston Moch estis la unua, kiu siste­me uzis E-n por servi al P.

        6 apr. 1905 en Paris li preparis fondiĝon de Int. Societo E-ista por la Paco en ĉeesto de 16 personoj, kaj oni decidis fondi ankaŭ revuon monatan „Espero Pacifista“. Dum la 1-a UK en Boulogne-sur-Mer, 1905, Moch aranĝis kunvenon de la soci­eto; ĉeestis 39 membroj el 12 nacioj. La int. kongresoj de E, precipe la unua, estis manifestacioj pacifistaj. Ankaŭ la apudkongresaj paroladoj de urbestroj de Folkestone, Dover, kaj Calais estis E-istaj pacifistaj deklara­cioj.

        Dume la „Espero Pacifista“ aperis. La unua n-ro, jul. 1905, havis 64 paĝojn, - bele presitajn, riĉenhav­ajn. Ĝis fino de aŭg. la revuo havis 124 abonantojn. 21 sept. 1905 okazis la unua ĝenerala kongreso de la so­cieto dum la 14-a Universala Kon­greso de la Paco en Luzern. Moch fariĝis prez., Schneeberger sekr., Z honora prez. La samurba Kongreso de Paco sin okupis ankaŭ pri E.

        Jam en 1889 la 1-a Kongreso de Paco (Paris) esprimis principan dezi­ron por la akcepto de „interkonsen­tita lingvo“ kaj elektis studontan ko­mitaton. Ĉar ĝi ne donis vivsignon, la 6-a Kongreso en Budapest, 1896, elektis novan. La 7-a Kongreso en Hamburg, 1897, sin okupis pri du raportoj; la unua pledis por la latina lingvo, la dua raporto (de Moch) aprobita de la plimulto de la komi­tato, laŭdegis E-n, sed oni trovis, ke la demando ankoraŭ ne estas matura ĉe la pacifistoj kaj tial oni nur reko­mendis komparan studon inter E kaj Latino. En Luzern, 1905, Moch pro­ponis, ke la kongreso konsilu al la pacaj societoj, interkorespondi per E, ke la jarlibro montru la societojn kapablajn korespondi per E, ktp., sed oni prokrastis la decidon.

        En 1906 la Societo E por Paco jam havis 295 membrojn el 22 landoj. Kun grandaj oferoj ĝi eldonis sep verkojn de „Libraro Pacifisma“, jarlibron ktp.

        Ankaŭ dum la dua UK en Genève, 1906, kiel dum la sekvantaj oni aran­ĝis pacifistan fakan kunvenon, sed la dua ĝenerala kunveno okazis dum la Pacifista Kongreso en Milano. Tiam kiel ankaŭ en la sekvantaj jaroj Moch povis konstati, ke estis pli da pacifis­toj inter la E-istoj ol E-istoj inter la pacifistoj. Notinde estas la telegramo de Nobel-premiita E-isto A. H. Fried, kiu kiel ĵurnalisto partoprenis la pac­konferencon en Haag kaj sendis al la UK en Cambridge la jenan tekston: „El la falsa Pac-Konferenco mi salu­tas la veran Pac-Konferencon“. La 16-a packongreso en München fine alportis sukceson de E. La kongreso esprimis la deziron, ke E estu instru­ata en la lernejoj kiel int. helpa ling­vo kaj komisiis la Int. Oficejon de Paco, konigi tiun deziron al la regis­taroj. Krom tio la kongreso decidis, ke ekde la proksima kunsidaro E povas esti uzata en kunsidoj.

        Estis por longa tempo la lasta tri­umfo de E-pacifista movado. La ga­zeto post kvarjara daŭro ne plu ape­ris, la societo mortis. Kaŭzoj estis, ke post 1908 la tuta mondo fariĝis mili­tema, ne plu kredis al ebleco de pacif­ista solvo de int. konfliktoj. La unu­a E-istoj estis preskaŭ ĉiuj pacifistoj. Nun aperis en naciaj prop. gazetoj eĉ preskaŭ ŝovinistaj artikoloj. Ankaŭ la lingvaj disputoj en 1908/9 malutilis al la afero, eĉ Moch forlasis E-n, kaj mem la batalo por la plej taŭga or­ganiza formo absorbis la fortojn de la E-istoj.

        Z mem daŭrigis sian pacifistan agadon, publikigis sian „Deklaracion pri Homaranismo“. Por vivi al la pacifistaj ideoj de tiu ĉi deklaracio! Li eĉ formetis sian oficialan rolon en la aferoj de E.

        Ke dum la mondmilito la armiloj de la spirito silentadis, estas kompreneble. UEA tiam uzis E-n por tre dankindaj homamaj celoj, helpo al malfeliĉaj viktimoj, pero de korespondaĵoj, ktp., sed agado en senco pacifista estis ne nur vana sed eĉ danĝera. Eĉ puran lingvan propagan­don ŝovinistoj malhelpis per kalum­nio de „defetismo“. La mondmilito ne nur sufokis ĉian pacifistan propa­gandon, sed la registaroj, kiuj ĝis nun ne ŝatis kaj tial ne subtenis E-n, nun ekuzis ĝin, por „informi“ la neŭtralan eksterlandon. Precipe Ger­manujo tiel agis.

        Sed tuj post la milito sin montris, ke la E-istoj kiel unuaj sin retrovis en pacifista spirito. Iliaj kongresoj (Haag kaj Praha), estis la unuaj, en kiuj la „malamikaj“ nacioj kune kunlaboris. Estis fondita en 1923 „Universala E Pacifista Ligo“, unua prez Julia Isbrücker, la nuna Einar Dahl). Dum la antaŭkongreso en Wien 31 jul. 1929, la Ligo aranĝis manifestacion en la granda salono de Kobenzl, kiun patoprenis 400 kongr­esnoj. Oni decidis ĉiujare daŭrigi dum la UK tiujn manifestaciojn, sed tio restis nur decido, kaj grava E pacifista movado momente ne ekzistas­; decidoj de diversaj societoj kaj kongresoj, artikoloj kaj broŝuroj ne multe ŝanĝas tiun ĉi situacion. Nur la „Konferenco por Paco en Praha“, 1927, estis iom grava vivsigno de la ideo. Ankaŭ ĝi pruvis, ke la ideo inter E-istoj vivas kaj okaze reaktiv­iĝos. Kaj signo de evoluo: ankaŭ inter la E-istoj oni nun pli bone kom­prenas, ke la pacifista problemo estas nur parte lingva problemo, sed ĉefe problemo rasa kaj ekonomia.

        O. SIMON.

        Packness (paknes) Martin, dano, eldonisto. Nask. 3 febr. 1839 en Vej­le, mortis 24 majo 1914 en V. Multe vojaĝis, restis kelkan tempon en Kaplando. En sia naskiĝurbo faris viglan verkadon kaj eldonadon de E literaturo kaj 21 jan. 1909 fondis E-­klubon.

        Paco-Libereco. Int. organizo lab. E-ista (poste nomita Liberiga Stelo) fondita en 1906. (v. Laborista mo­vado.)

BRUIN.

        Padfield (padfild) Wilfrid Walwyn, anglo, inĝ. Nask. 15 jul. 1878. Kelkajn jarojn LK. Fondis ES en Ipswich, 1905. Trad.: „Por Arbitracio“ de Car­negie. Verkis artikolojn kaj lingvajn notojn por „Scienca Revuo“, „Socia Revuo“ k. a.

        Page (pejĝ) William Main, brito, solicitoro en la supera kortumo de Skotlando, vickonsulo de Ĉeĥoslova­kujo en orienta Skotlando. Nask. 8 okt. 1869 en London. E-isto de 1905. Sekr. de Edinburgh ES 1906-14, prez. 1914-15, 1920-21. Red. de „E Monthly“, 1914-19 kaj de „The Bri­tish E-ist“ 1920. Aŭtoro de „Pitman‘s Commercial E“, 1919. Prez. de Skota EF, 1927. Prez. de UK en Edinburgh. Konsilanto de ICK, 1923-26, vicprez. de BEA. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.

        Paĝoj el la Flandra Literaturo. Ko­lektitaj kaj tradukitaj de Seynaeve kaj Melckebeke. 1904, 136 p.

        Pähn (peĥn) Elisabet, estonino, eks­instruistino, Cseh-instr. gvidinta mul­tajn kursojn en Estonujo, Svedlando, Danujo, Francujo, Nederlando, His­panujo.

        Pais (pajŝ) Alcebiades, brazilano, d-ro, prof. de angla lingvo kaj dir. de gimnazio en Sergipano. Mortis 20 jul. 1927. Fond. kaj unua prez. de EK de Aracaju. Pere de lia klopo­dado la ŝtata registaro de Sergipe dekretis leĝon favoran al E. Dum lia vivo la E-movado estis tre vigla en tiu ŝtato.

        Palaco de Danĝero. Romano de Mabel Wagnalls, trad. el la angla Payson. 1926, 206 p. Bonkvalita, pordistra rakonto pri Madame Pom­padour, reĝa favoratino.

        Palestino. Unua ES estas fondita en Jerusalem, 1908, de d-ro E. Schmitz, dir. de germana hospitalo, la dua en 1914 ĉe la tombo de Jesuo, de pastro Gabriel. En Betlehem prop-is en 1914 pastro Marius Rosi. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalem Amiel, kiu kun Aavkin, jam kelkajn jarojn loĝinta tie, laboris per gazetartikoloj, paro­ladoj, kursoj. De kelkaj jaroj Pinhas Laĥovicki, arkitekto, prenis la mova­don en siajn manojn, klopodas akiri subtenon de oficialaj faktoroj, aranĝ­as kursojn; liaj kunlaborantoj: f-ino Rotenberg kaj Benjamin. Unua E-ler­nolibro por hebreoj aperis en 1888, tiu por araboj en 1907. EG kaj UEA ­del. en Jerusalem kaj Telaviv. En 1924 en Telaviv aperis la gazeto „Hebrea E-isto“.

P. LAĤOVICKI.

        Pallieter. De Timmermans, el la flandra trad. Jan van Schoor, 1933, 192 p. „Ĝia fabelomaterialo es­tas minimuma. Sukoriĉa lingvo kaj realista fantazio. La stilo kaj lingvo de la traduko estas tre bonaj.“ (Tot­sche, „Bibl. Gazeto“, 1933, p: 43.)

        Palsberg Martin Petersen, dano fervojista oficisto. Nask. 3 marto 1892 en Odense. E-isto de 1917, prez. de la EG en Aarhus de 1929. Red. „Dansk E Blad“ en 1928, vicprez. de CDEL de 1928. Publikaj paroladoj, kursoj, gazetartikoloj.

        Paneŭropo. Movado, kiu celas unu­igon de ŝtatoj de Eŭropo kiel ŝtatligo kaj doganunuiĝo por la intereso de la eŭropaj paco, libereco kaj ekono­mio. La ĉefa iniciatinto de la mova­do estas grafo Richard Coudenhove-­Kalergi, kiu en 1923 eldonis sian unuan broŝuron pri P. La P-movado volas atingi sian celon „per kreo de nova publika opinio, per konvinkigo kaj entuziasmigo de l‘ eŭropaj gvid­antoj kaj popoloj por la eŭropa ideo; per amasmovado, kiu kreskante insti­gos la partiojn, organizojn kaj regist­arojn en senco de eŭropa unuiĝo.“ La int. organizo estas: P-Unio, (en Wien), kiu en 1926 aranĝis sian unuan kongreson. P-Unio havas sek­ciojn en multaj landoj. La programo de P. diras pri la multlingveco de Eŭropo: „Svisujo donas la plej vivan pruvon, ke anoj de tri plej grandaj nacioj de l' eŭropa kontinento povas kune vivi pace, libere kaj egalrajte kiel politika-ekonomia komuneco, ke do la multlingveco ne estas neven­kebla malhelpo por P.“ Laŭ Couden­hove-Kalergi E-n oni intencos nur tiam akcepti kiel oficialan lingvon de P. se amasoj postulos tion (El parol­ado en Budapest, 6 majo 1930). Inter la E-istoj P. havas tre multajn adeptojn. Plej fervora batalanto por P. estis d-ro Edmund Sós, kiu faris por la ideo vastan propagandon, aperigis multajn artikolojn precipe en HDE. Li fondis E-Sekcion de la P-Unio, tradukis E-en la P manifeston kaj el­donigis la 16 paĝan broŝuron „Kion volas P-Unio?“ en ĉ. 10.000 e-roj. Dum la UK en Budapest, Oxford kaj Kraków (1929-31) okazis fakkunve­noj, el kiuj tiu en Budapest estis tre sukcesa manifestacio, ĉeestis preskaŭ 300 personoj; aranĝinto estis L. Kö­keny. Estas notindaj ankoraŭ; memo­rando de la „E-anara Fajro“ en Bar­celona (okt. 1930) al la hispana mi­nistro por eksteraj aferoj por adopto de E ĉe starigo de la Eŭropa Konfederacio, kelkaj artikoloj de G. Wa­ringhien, kaj kiel pionira verkaĵo la broŝuro de V. Zielmski „Eŭropo unu­igita“ en E kaj franca lingvoj, 1921, Konstantinopolo (Komp. UŝE.)

        Paolet A. en St. Vito al Tagliamento fondis sian eldonejon jam en 1913. Dum la milito la presejo estis plene detruata kaj multaj eldonaĵoj malape­ris. Paolet eldonis de 1913 ĝis 1929 la gazeton Itala E-Revuo, post la mi­lito eldonis multajn lernolibrojn, vor­tarojn por italoj kaj kvanton da literaturaj libroj, inter ili la Historio de Kristo de Papini. La 17 verkoj de ĝi eldonitaj valoras ĉ. 27,- svfr.

        Paragvajo, Suda Ameriko. Mankas informoj, kiuj kaj kiam estis tie pio­niroj de E. En 1927 estas fondita E Ligo, kiun estris Miguel Chera, Anto­nio B. Sole, Jorge Ritter kaj Nestor R. Manzor, tamen la Dietterle-statis­tiko en 1928 trovis E-istojn nur en Asuncion. En 1933 ne estis UEA-del. en P.

I. ŜIRJAEV.

        Parencrimo. v. Rimo.

        Paris. Ĉefurbo de Francujo; 2.891,020 loĝantoj (Granda-P. 5.100,000 l.) La Biblioteko de la Komerca Ĉambro, 16 rue de Chateaubriand, enhavas la E-bibliotekon de la estinta Centra Oficejo. Antaŭmilite P. estis kvazaŭ la centro de la E-ista agado, kie aga­dis Bourlet, Cart, Sebert k. a., aperis la Revuo kaj Lingvo int., funkciis la Centra Oficejo. - La LO-a UK estus devinta okazi en P., de 2 aŭg. 1914, sed pro la militeksplodo ĝi ne okaz­is; aliĝis 3739 anoj el 50 landoj.­ 24-a UK 30 jul. - 6 aŭg. 1932; 1618 kongresanoj el 36 landoj; nuligo de la Helsinki-kontrakto. - Int. E kato­likaj kongresoj, la 1-a en 1910 (fondo de IKUE , la 10-a en 1925 (la unua E-a prediko en la ,Notre Dame“).

        Parizaj paroladoj de Abdul Baha. Trad. Lidja Zamenhof, 1932, 103 p. „Ili pli sisteme komentas la 11 ĉefregulojn de la instruo de Baha' u'llah. Ne bezone akcenti pri la klara stilo de l' traduko.“ (G. S. ,E', 1931, p : 166)

        Parkurbo Esperauto. Plano de E-a urbo, kiu celis esti la centro de la tuta E-a movado. En 1912 estis fon­dita aparta ligo por efektivigi la ur­bon je 13 km de München. Oni faris grandan loterion, kolektis monon an­kaŭ de E-istoj. Fine la mono pereis, la plano fiaskis.

        Parnasa Gvidlibro“ aŭ Kiel fariĝi Poeto. Aŭtoroj: Kalocsay kaj Wa­ringhien. 1932, 176 p. Enhavo: Skizo de E-a Metriko; Arto Poetika; E-a Rimaro kun ĉiuj vortoj de la Plena Vortaro, sen la tro teknikaj, kun 600 neologismaj vortoj kaj 500 propraj vortoj; Poezia Fakvortaro.

        Paroladvojaĝoj. La unuaj veraj pa­roladvojaĝoj per E okazis en la an­taŭmilitaj jaroj. La plej notinda estis tiu de I. H. Krestanov, A. Pitlík, E. Privat kaj Parrish. La lastnomita ricevis komision de la Komerca Ĉambro en Los Angeles travojaĝi Eŭropon kaj diskonigi ĉie per E-paroladoj kaj lumbildoj la belaĵojn de Usono. Ankaŭ la plimulto de la paroladvojaĝoj post la milito, okazintaj ĉefe post 1930), havis similajn celojn: la diskonigon de la koncerna lando. La plej gravaj estis la ripetitaj vojaĝoj de H. Steiner en pluraj landoj por Aŭstrujo. Por la la sama lando faris propagandon R. Frey kaj R. Èech. Pri la najbara Hun­garujo faris vojaĝojn kun paroladoj d-ro J. Lukacs, kaj d-ro S. Puskas, J Baghy, d-ro F. Szilagyi kaj T. Czitrom. Por Rumanujo faris similajn servojn T. Morariu. Pro la ekzotikeco de la temo ĝuis apartan popularecon la prelegoj de la hindo L. Sinha, de la negro K. Ajayi kaj de la javano M. Raden. La plej grava vojaĝo per kaj por E estis tiu de J. Scherer, entreprenita per helpo de ICK en la tuta mondo. Kulturan celon: propa­gandon por la E-a libro havis la paroladvojaĝoj de V. Bleier, ĉefe en Nederlando. Apartan kategorion for­mas la t. n. mondvojaĝantoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ almozpetantoj kaj aliaj malfeliĉuloj pro la krizaj tempoj. De­talojn v. en la biografioj de la nomitaj personoj.

        Parolanta filmo. v. Sonfilmo.

        Parrish (pariŝ), Donald Evans, uso­nano, fabrikisto. Nask. 20 dec. 1889 en Milford (Iowa). E-isto de 1908. Reprezentante Komercan Ĉambron de Los Angeles vojaĝis en 25 diversaj landoj, 1911-12, reklamante tiun ur­bon per E-paroladoj. Organizinto de UK en San Francisco, 1915. Nacia sekr. de UEA de 1929.

        Parvus Piscis, ps. de L. Halka (v.)

        Pasivaj participoj. -ata signifas agon daŭran, do ankoraŭ nefinitan; -ita signifas agon ne plu daŭran, do pretan aŭ finiĝintan; -ota signifas agon intencatan. Ekz: letero skribata: letero, kiun oni ankoraŭ skribas, ne finis; letero skribita: letero, kiun oni jam skribis, letero preta; letero skribota: letero, kiun oni intencas skribi.

        Kiel Waringhien montris, la verb­ojn oni povas dividi en tri grupojn:

1. verboj de daŭro kaj rezul­to. Ĉe ili -ata signifas daŭron, -ita signifas pretecon de ago. Ekz: domo, konstruata: domo, kiun oni konstru­as; domo konstruita: domo, kies kon­struon oni finis, kiu estas preta.

2. verboj de daŭro, sen posta re­zulto. Ĉe ili -ata signifas, ke la ago ĝuste tiam okazas, -ita signifas, ke jam ĉesis. Ekz: mono havata: mo­no, kiun oni havas; mono havita: mo­no, kiun oni havis, sed ne havas plu.

3. Verboj de rezulto, kun mo­menta daŭro. Ĉe ili -ita signifas, ke la ago okazis kaj estigis certan sta­ton; -ata signifas ripeton, ĉar ago momenta povas daŭri nur per ripe­tado.

        Se la participoj estas ligitaj kun esti, la afero estas la sama.

        l. Ĉe verboj de ago kaj rezulto -ata, -ita, aŭ -ota signas, ĉu temas pri daŭro, preteco, aŭ intenco de ago estas, estis, estos signas, ĉu la daŭro, preteco, aŭ intenco estas nun­tempa, pasinta aŭ futura. Ekz:

        La domo estas, estis, estos konstru­ata: okazas, okazis, okazos konstru­ado.

        La domo estas, estis, estos konstru­ita: la domo estas, estis, estos preta.

        La domo estas, estis, estos konstru­ota: estas, estis, estos intenco pri la konstruo de l' domo.

        2. Ĉe verboj de daŭro, ĝuste ĉar temas ĉiam nur pri daŭro, estas uzata tiam nur -ata. Esti signas, iu la daŭro estas nuntempa, aŭ ĉesis, aŭ sekvos. Ekz.:

        Li estas, estis, estos konata: oni lin konas, konis, konos.

        Por signi antaŭtempecon (pluskvamperfekto), oni uzas la vorton antaŭe. Ekz: Antaŭe li estis amata de ŝi, sed tiam ŝi ne amis lin plu.

        3. Ĉe verboj de rezulto -ita signas, ke momenta ago okazis kaj etektivigis rezulton: -ata signas, ke momenta ago ripetiĝas. La helpverbo signas, ĉu la konstato de tiu rezulto, aŭ la ripetado de la ago estas nun­tempa, pasinta, aŭ futura. Ekz:

        La ŝlosilo estas, estis, estos perdita: oni konstatas, konstatis, konstatos la perditecon de la ŝlosilo.

        La popolo estas, estis, estos mort­igata: oni mortigadas, mortigadis, mortigados la popolon.

        Kiel ni vidas, en la unua okazo estas akcentita la rezulto, en la dua la daŭro (ripeto) de l' ago. Ĉar la ri­peton oni signas per -ad, oni povas kontroli ĉe la rezultverboj (kaj ankaŭ ĉe la verboj de daŭro kaj rezulto) la ĝustecon de l' uzata participo per tio, oni transformas la pasivan frazon en aktivan kaj al la verbo oni gluas la sufikson -ad. Se tio ne donas kontraŭsencon, oni uzu -ata, se jes, oni uzu -ita. Ekz.: „La letero estis skribita jam hieraŭ“ estas ĝusta, ĉar „skribadis“ aliigus la sencon, signan­te nur agon, ne pretecon. „La domo estis konstruita dum du monatoj“ es­tas malĝusta, ĉar „konstruadis“ ĉi tie taŭgas, do oni devas meti „konstru­ata“. „La ŝlosilo estis perdata“ ne taŭ­gas, ĉar oni ne perdadis, sed simple perdis la ŝlosilon, do oni devas meti „perdita“. „Mia tempo estis perdata per bagatelaj aferoj“ taŭgas, ĉar mi perdadis mian tempon.

        Sola escepto estas, kiam la supra kontrolo ne estas farebla; nome kiam oni parolas ĝuste kaj akcente pri tiu momento, en kiu la momenta ago okazis. Sed tiaokaze oni ĉiam trovas en la frazo la esprimojn „ĝuste tiam“ aŭ „en la momento“, aŭ aliajn simil­ajn vortojn, kiuj signas daŭron tiel mallongan, kian bezonas la efektiv­iĝo de l' respektiva momenta ago.

        Literaturo. Kalocsay: Lingvo, Stilo, Formo, 1931. Lingva Kritiko (HDE), 1933 Artikoloj de Teo Jung, Waringhien, Engholm, Padfield, Cor­reiro Porto Neto, Kalocsay.

        KALOCSAY.

 

        Patai Samu, hungaro, d-ro, kurac­isto, „registara ĉefkonsilanto“ Nask. en 1850. Partoprenas la movadon de 1912, estis vicprez. de HES; nun estas la hon. prez. Paroladoj por E, (1. Heroldo, 1930, n-roj l. kaj 7.)

        Patroj kaj Filoj. De Turgenev, el la rusa trad. Kabe, 1909; l5 p. „Ĝi estas pentraĵo de la vivo mem, kiun oni travivas kune kun la aŭtoro. Vere E-a stilo.“ („La Revuo“: 1910 p: 574.) „Tro rapide tradukita, ĝi nur pale reproduktas la originalon.“ (BIL, p: 375.)

        Patsuris E. Stavro, greko, juristo. Nask. 1909 en Athen. De 1927 gvidas kurson en HEA-ejo kaj en gimna­zio. De 1934 ĉefdel. de UEA.

        Patzelt (pacelt) Julius, germano, horloĝisto kaj fortepiana agordisto. Nask. 9 majo 1857 en Gross-Schonau (Germ.), mortis 17 jan. 1927 en Obergrund (Ĉeĥosl.). Pioniro en Aŭstrio-­Hungarujo, vera apostolo en norda Bohemujo. Korespondis kun Z. Fon­dis multajn grupojn kaj gvidis konstante kursojn. Eldoninto de l' gazeto: „La migranto“ kaj de pluraj E-­lerniloj. Sur lian tombon GEL stari­gis monumenton.

        Paŭlo Debenham. Romano, origi­nale de Luyken, 1912, 228 p. Cen­zure malpermesita en la cara Ruslan­do (BIL). „L. vivigas personojn de diversaj landoj. La stilo estas agrabla la intrigo, bone kondukita, malvolviĝ­as, premante ĉiam la leganton.“ („La Revuo“, VII-a vol., p: 190.)

        Paŭlo kaj Virginio. De Bernar­din de Saint Pierre, el la franca trad. Hodler, 1905, 116 p. „Ĉiuj paĝoj, kiujn ni povis legi, ŝaj­nas al ni bone tradukitaj kaj pro tio ni opinias, ke ni povas rekomendi tiun ĉi tradukon de verko por tiel diri klasika.“ („L E-iste“, 1906, p: 38.)

        Pavlov Petr Aleksandroviĉ, ruso, estro de meteorologiaj stacioj de ĉina orienta fervojo 1902-30. Nask. okt. 1871 en Rjazana gubernio apud Mosk­va. E-isto de 1912. UEA-del 1924; faras bonan akcepton al japanaj E-is­toj vizitintaj Ĥarbin kaj vekas en ili intereson por mondvojaĝo per E. Verkis du met. raportojn en rusa lingvo kaj E, 1929; kaj E-R vortaron de meteorologio kaj klimatologio, 1934.

        Payson (pejson) Edward Saxfon, usonano, fabrikisto. Nask. 26 sept. 1842 en Groton (Mass.), mortis 22 sept. 1932. Opera kantisto en siaj pli junaj jaroj, fabrikisto de pianoj de 1882, prez. de pianofabrika kom­panio de 1906. E-isto de 1910, prez. de EANA 1918-21, poste honora prez. Tradukinto de „La Akrobato de Nia Sinjorino“; „Blanche“ de Schu­bin; „La Rozujo Ĉiumiljara“, „Miser­ere“, „La Palaco de Danĝero“, ĉiuj tri de Wagnalls; „Thais“ de France; „Mimi“ de Giesy; „La Karto Mistera“ de Moffet; „Luno de Izrael“ de Hag­gard; kaj aliaj. Originale verkis „Ju­neco kaj Amo“ kiam 87-jara.

        Pázmány (pázmánj) Zoltán, d-ro, hungaro, univ. prof. de la roma juro en Pécs. Nask. 26 marto 1869 en Esz­tergom-Szentgyörgymezö. Prelegis, verkis kelkajn artikolojn pri kaj en E, estis prez. de HES dum 1925-28. Lia prop. broŝuro aperis en 1911.

        Peckover (pekover) Priscilla Han­nah, anglino. Nask. 27 okt. 1833 en Wisbech (Cambs.), mortis 8 sept. 1931 en W. Kvakerino. Ĝismorte sub­tenis multajn bonfarajn movadojn. E­istiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj de ŝia fratino Alger­ina ni ŝuldas la eldonon de la Biblio en E kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj E-eldonaĵoj.

        PED: Pola E-Delegitaro, la gvida institucio de E en Polujo.

        Pedagogia valoro de E. La E-a gra­matiko havas tri ĉefajn ecojn: sim­plon, mallongon kaj logikecon.

        Pro la logikeco ĝi estas facite ler­nebla ankaŭ por malpli talentaj infan­oj, kiuj multokaze bezonas nur solan sukceson (kaj tion ja donas al ili la studado de E) por ke la ambicio vekiĝu en ili: tiel ili kapabliĝas venki ankaŭ la malpli facilajn taskojn. Kaj la pli talentaj - ĉiu infano, kaj eĉ plenaĝulo posedas konsiderindan em­on je ĝeneraligo - post fino de E­kurso ne povas jam imagi la timigan malfacilon de aliaj fremdlingvoj.

        Tamen ne nur simpla, sed ankaŭ mallonga estas la E-a gramatiko. Tiu fakto ne nur plifaciligas sed ankaŭ mallongigas la instruadon. En E fa­riĝis preskaŭ superfluaj ĉiuj „direkt­aj metodoj por infanoj“. (La bonega Ĉe-metodo ja havas tute alian celon; dum sessemajna instruado de plen­aĝuloj oni ja ne intencas akiri peda­gogiajn valorojn!)

        La strikta logiko de la gramatiko postulas fortan atenton, konsciencajn analizadon de l' gepatra lingvo kaj sintezadon de la tiel ricevitaj rezultoj en E. Nenie tiom forte, kiom en E la infano povas sperti, ke kun fid­inda kono de gramatiko la enlingva konstruado fariĝas facila kunmetado de la frazelementoj - sento kies po­sedo estas nepra kondiĉo de sukceso pri lingvaj studoj. La mirinda orient­iĝopovo en la gepatra lingvo kaj la kutimiĝo al logika pensmaniero es­tas ankoraŭ menciindaj el la sen­nombraj avantaĝoj de tiu eco de l' E-a gramatiko.

        La E-a gramatiko ankaŭ kiel tuto havas siajn gravegajn kaj atentind­ajn valorojn pedagogiajn. La senek­zempla solstara lingvistika pragenio de Z kreis en la strukturo de E la plej mirindan verkon, kies interna formo, nesuperebla belo impresas sen­pete la koron, kie ĝi - pro manko de pli profundaj antaŭstudoj (kaj tio estas la kazo ĉe infanoj) - devas eviti la menson.

        La E-a gramatiko estas feliĉe internacia. Z senmanke rekonis ke la eŭropaj lingvoj havas komunecon nur konceptrilate. Tiel li plene sukcesis eviti la pseŭdointernaciecon de multaj mondlingvoprojektoj (kaj precipe de Ido), krome donacis al sia verko malpreterindan pedagogian valoron: la infano (kaj ĉefe, se li es­tas ano de nacio, kies lingvo ne ap­artenas al Eŭropo) ekkonas la eŭro­pajn lingvokonceptojn, sen fiksiĝi al formoj ajne ne uzeblaj. Ĉiterene ni havas ankaŭ praktikajn pruvaĵojn: la rezultojn de la eksperimentoj faritaj en la unuagrada episkopa lernejo de Auckland en la jaroj 1922-24. Oni komencis instrui 76 lernantojn E-e kaj 76 france. Post jaro ankaŭ la instru­itaj antaŭe E-e lernantoj komencis la studadon de la franca lingvo. Post paso de nova jaro evidentiĝis, ke ili superis en la franca tiujn, kiuj oknp­iĝis dum du jaroj nur pri ĝi.

        La dua pilastro de E estas la vort­farado. Ĝi baziĝas sur la principoj de sufiĉo kaj neceso. La sufiĉo post­ulas ordemon kaj atenton, plue la konsciencan alproprigon de la afiksoj kaj de la eblo de kunmeto. Infanoj - kiuj sekve de sia aĝo postulas ankoraŭ komprenemon - volonte faros ĉi tiun malgrandan laborplion por ke ili kapabliĝu je preciza sinesprimo. Kaj la teorio de neceso gravas anko­raŭ pli. Ĝi dekutimigas la infanojn pri pleonasmemo, kiu ja estas tiel of­ta malsano inter ili. Lernanto, kiu po­sedas la vorton „ŝipestro“ (kies sam­preciza esprimo postulas en ajna eŭropa lingvo 2-4 vortojn) ne sent­os iun ajn entuziasmon spertante tro longajn germanan terurvortojn. La trakompreno de teorio de la vort­farado - kaj tio nepre okazas, se ne alie, en la praktiko - postulas certan intelekton. Se tia ne ekzistas, ĝi evoluigas ĝin al si. Ĉu dubeble ke ankaŭ tio reprezentas konsiderindan pedagogian valoron?

        La vortaro prezentas sian plej bonan flankon en la internacieco. La infano, kiu lernis E-n, ne ridindiĝos dumdebate, intermiksante prareligion kun privilegio. Kaj denove videblas la konstanta avantaĝo: la fakto ke la vortaro enhavas 38-82 %-ojn el la respektivaj eŭropaj lingvoj (statistiko kompilita de kontraŭ-E-isto!) garantias pri tio ke E estas bona elementara lernejo por studontoj de fremdlingvoj.

        La reguleco de la E-a vortaro alkutimigas severan ordemon. En ĝi ne ekzistas „mots Mackenseniques“ (Idiom neutral) kaj tio malebligas ĉiun rapsodian saltadon kaj senzorgan aplikadon de ajnaj elfingre suĉitaj internaciaĵoj“. Do la vortaro  havas grandan parton en la intelektevoluiga efiko de instruado de E.

        Tamen ni ankoraŭ ne elĉerpis la menciindaĵojn. Ekzistas ecoj, efikoj, kiuj ne estas alkalkuleblaj al tiuj de la tri ĉefaj partoj (gramatiko, vort-farado, vortaro) sed karakterizas la tutan lingvon mem.

        La unua estas la stilo. La deviga simplo kaj kompreneblo refrapas ankaŭ en la gepatra stilo de la instruato. Ofte okazas, ke lernanto, kies nacilingva stilo estis ŝoke neĝuebla, fininte siajn E-ajn studojn:    sian gepatran stilon plibonigis.

        Pere de E la infano ekposedas internacian lingvon. Li sentas sin, kvazaŭ la obstinaj baroj reale dissaltus ĉirkaŭ li, li spiras pli libere, eksentas ke li apartenas al la Mondo kaj ricevas mensan horizonton antaŭe neimageble larĝan. Li korespondas: liaj geografiaj, etnografiaj, lingvistikaj, ktp. konoj plinombriĝas kaj profundiĝas. Por li Francujo ne plu estas rozkolora makulo sur la geografikarto, sed vivanta, vera lando, en kiu vivas samaj homoj, kiel li, kun kiuj li havas senfine multajn komunajn pensojn, sentojn, konceptojn. Kaj tiel li sukcesas atingi pli noblan mondpercepton, la veraj pacifismo kaj interfratiĝemo ekregas lian koron, imunaj ja je belaj frazoj: sed tiom pli sinceraj kaj protundradikaj.

        Kompilita ĉefe laŭ artikolo de

J. MIHALIK­

        Pehrsson (persson) Rudolf, svedo, inĝ., komercisto. Nask. 5 majo 1895 en Uppsala. Estis sekr. (1913-17), poste estrarano de SEF (ĝis 1930). Kunlaboranto, poste sekr. de Eldona Societo E. Fondinto kaj komence red. de „La Espero“.

        Pejzaĝoj en Aŭstrio. Eldonis la mi­nisterio por fervojaj aferoj, Wien. 1913, 120 p. Luksa libro pri la antaŭmilita Aŭstrujo kun multaj ilustraĵoj.

        Peko de Kain. Novelo originale de Ŝirjaev, 1932, 35 p. La aŭtoro kontraŭ­stariĝas la sorton de militrifuzinto kaj batalanto, glorigas la unuan kaj prez­entas per koloraj penikstrekoj la ter­uron, kiu atingis la duan. (Laŭ L. M. 1932)

        Pehier (peltje) Emile franco, ka­tolika pastro. Nask 17 sept. 1870 en Villandry (apud Tours), mortis 17 febr. 1909. Unue prof. de angla lingvo; poste pro malbonfarto, mal­graŭ sia spirita valoro, restis dum preskaŭ la tuta vivo pastro de mal­grava paroĥo Sainte-Radegonde (ap­ud Tours). Pioniro de E ĉe la kato­likoj. E-iĝis en 1901. Senlace li la­boris por konvinki la katolikojn, ke ili uzu tiun armilon por defendi sian religion. Jam en 1903 aperis, sub la nomo de societo „Espero Katolika“, E-lingva aldono al L' Aube, franca revueto. Tiu societo ricevis aprobon de la ĉefepiskopo René François. En okt. 1903 Espero Katolika fariĝis ok­paĝa gazeto. En 1905, dum la unua kongreso, Peltier diris la unuan E­-istan meson, sed ne povis prediki en E, pro malpermeso de la tiea epis­kopo. Tamen, ne ĉesiginte sian klop­odon, li ricevis dum la dua kongreso, pere de Monsinjoro Giambene, leter­on el Romo, esprimantan „Papan Plaĉon“, kaj komunikantan „Lian Apostolan Benon“. Tuj sekvis permeso por prediko, kiu okazis la 2 sept. 1906 en la preĝejo S. François. La granda intereso, kiun havis por E Pio X, est­is plej grava kuraĝigo kaj naskis pionirojn por la Katolika E-a movado. Li prizorgis diversajn eldonaĵojn: „Kolekto de Espero“, nome: „Katolika preĝaron“; „Imitado de Je­suo-Kristo“ (unua libro); broŝuroj de katolika propagando. „Elementa Kur­so de E“, 1907. Traduko de Boissari­es: „Lando de Mirakloj“, 1908.

        L. BASTIEN.

        Per Balono al la Poluso. La ekspedicio de Andrée, Strindberg kaj Fraenkel en 1897. Aperis samtempe en 10 lingvoj, inter ili en E, 1930. El la sveda trad. Engholm, kontrolis Ny­len. 411 p. 115 bildoj. Verkita sur la bazo de la notaĵoj de la scienculoj-­martiroj, trovitaj 33 jarojn post ilia morto sur la Blanka Insulo en 1930.

        Peri Antonio, italo, supera milit­marista oficiro, postmilite teknika di­rektoro. Nask. en Arezzo, mortis 17 majo 1930 en La Spezia. „Ĉiam spri­ta, senceremonia, lojalega, li devigis al simpatio kaj amemo ĉiujn, kiuj lin iom konis.“ Oni nomis lin: „la komandanto.“ Dum la itala-turka mi­lito en 1911, sur la kroz-ŝipoj ĉe la Libia bordo, lernis E-n. Lia influa helpo ebligis la starigon kaj rapidan kreskon de la EG en La Spezia, kaj la organizon de publikaj paroladoj kaj kursoj, kiujn li mem gvidis. Es­tis del. de UEA kaj plenumis divers­ajn gravajn servojn. Verkis amplek­san radio-vortaron en E (kun Oren­go) granda parto restis en manus­kripto. De 1926 estis estrarano de la IEF.

        Perloj el la Oriento. Trad. K. Os­saka. 1921, 38 p. Versaj kaj prozaj tradukoj el la japanaj kaj ĉinaj klasikaj verkoj. Bona lingvo.

        Perogordo José, hispano, artileria generalo, eksmilitista aviadisto. Prez. de la EG en Madrid. Prop. agado.

        Perrenoud (pernu) William, sviso, d-ro de sciencoj, mezlerneja instr. en Cernier. Nask. 30 marto 1898 en Le Locle. Filologo kaj naturscienculo. Laboris en 1919-20 en la centra Oficejo de UEA en Bern. En 1922 estis en. sekr. de la Ped. Konferenco pri E en Genève. De 1925 kunlaboranto de IALA. Oficiala E-tradukisto ĉe la 3-a Kongreso de Univ. Federacio de Ped. Asocioj en Genève en 1929. Verkoj en manuskripto.

 

        Persujo, Azio. La unuaj pioniroj estis (laŭ UEA-Jarlibro 1928) M. Ab­esgus, (rusa bankoficisto) en Teheran, 1901, E. Rebrik en Recht kaj A. Ter Hovhanisians en Tabriz. En 1910 la ĵurnalo „Begar“ presis artik­olojn pri E. Nur en 1911, kiam Abdul Baha, la ĉefo de la bahaismo, prok­lamis, ke ĉiu ano de la movado dev­as lerni E-n, aperis en la lando intereso al la lingvo kaj komenciĝis ĝia propagando. En 1912 en Tabriz oni aranĝis E-kurson kaj ĉiusemajnajn kunvenojn, gazeto „Karadag“ en 1913 parolis ofte pri E. En 1913 E-istoj en Tabriz intencis eldoni prop. gazeton sed la registaro ĝustatempe kompre­nis la „danĝeron“ kaj anstataŭ per­mesi la gazeton la urbestro eldonis cirkuler-anoncon, kiu malpermesis eĉ legadon de „malutilaj“ gazetoj. Tiu­tempe E-istoj jam estis en la urboj Tabriz, Teheran, Reŝt, Gulfa, Urmia, Meŝediser, Koĉan, Ardebil, kaj So­vuĉbulag. En 1914 E-n energie prop­is en Teheran la bahaano Princo Bahmen Sidani kaj Resser, rusa bank­oficisto. Ili laboris dise, longe nenion sciante pri la laboro unu de la alia, nur en 1916, konatiĝinte, ili agadis kune. Ŝidani tiam havis 10 E-istajn instruistojn en la urbo kaj 100 gelernantojn. De tiam la movado ĉiam altiris novajn batatantojn. En 1925 fondiĝis grupoj en Sultanabad (Vag­hinak Sarkisjan kaj Reza Tahert gvidis kursojn) kaj en Tabriz (Ati Ak­ber Nemseĉi). Laŭ la Dietterle-sta­tistiko en 1928 E-istoj estis en 8 lo­koj de la lando. Laŭ ICK-raporto en 1930 Darjus-Nemseĉi (Tabriz) „far­is eksterordinaran oferon per aperigo de la persa ŝlosilo en 6.000 e-roj“. En 1933 UEA-del. troviĝas en Espah­an, Recht, Sultanabad, Tabriz kaj Te­heran. E-lerniloj en persa lingvo ap­eris de Ŝidani (1915, 16 p., 1923 112 p.), Tabatadi Seid Shafi (1920, 64 p.) kaj lernolibro trad. de Becker kaj Grosjean-Maupin (1927, 194 p.)

I. ŜIRJAEV.

        Peruo, Suda Ameriko. E estis en­portita el Francujo en 1901: La unua pioniro kaj fervora prop-isto de E en Suda Ameriko estis d-ro Fr. Villareal (v.), kiu ekde 1901 laboris por E per multaj artikoloj en „Revista de Clencias“, kiun li redaktis kaj „El Comercio“ la plej malnova perua ga­zeto. Samjare li verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E por hispanoj kaj en 1903 fondis en Lima Societon por prop. de E; ekeldonis E-H gaz­eton „Antaŭen E-istoj!“ (longe kaj regule aperintan). La societo estis malfermita solene en ĉeesto de mult­aj pedagogoj kaj studentoj, kiuj sci­vole-rigardis modestan E-ekspozicion, (aranĝitan de la „strangulo“ profesoro), kiu konsistis el 22 maldikaj verkoj pri kaj en E, 8 jarkolektoj de E-gazetoj, 60 leteroj 340 poŝtkarto en albumoj, ricevitaj el 25 landoj. Poste, en 1903, estis aranĝataj kursoj en la urboj Chiclayo, Arequipa kaj Humachuco. En Huaraz oni aranĝis E-kursojn en 1906 en Societo „Evo­lucion juvenil“. Daŭrigintoj kaj hel­pantoj de Viltareal estis en 1905 past­ro D. Cerna en Jesus kaj Em. Fetzet, direktoro de la nacia kolego en Arequipa. En 1906 laŭ la interveno de la deputitoj Nunez del Areo kaj Ma­laga Santolatta la parlamento donis subvencion al la E-Societo. Samjare oni komencis instrui E-n en la Ko­merca lernejo de Lima. Dum la pluaj jaroj la E-movado apenaŭ vegetis. En 1928 laŭ la Dietterle-statistiko ekzistis nur tri izolaj E-istoj en Lima. Laŭ ra­porto de ICK en 1927 fondiĝis denove ES en la lando, sed ĝi „pro trompa interveno de izolita idisto ne povis bone disvolviĝi.“ I. ŜIRJAEV.

        Per Voĉo Plena. Revoluciaj poemoj de V. Majakovskij, el la rusa trad Rublov, Nekrasov, Hohlov kaj Sutkovoj. 1930, 71 p. „Supermodernaj poeziaĵoj. Mi komprenis ilian sencon nur post kelkfoja tralegado.“ (Butin, HDE 1931, n-ro 5.)

        Petaloj. Versaĵoj originalaj de Cz. Kozlowski. 1912, 28 p. „La ĉefa tono: melankolio. La ritmo estas kon­forma al la enhavo: ne gaje sonanta, sed iom griza, neregule interromp­ata“. (S. Obr., „Ondo de E“, 1913, p: 118)

        Petiau (petio) Henri, belgo, kom­erca dir. en Gent. Ĝen. sekr. de BLE, komitatano de UEA. Multajn jarojn estis prez. de K. R.

        Petit (pöti) Pierre, franco, redak­toro pri ŝipkonstruado. Nask. 18 jul. 1904 en Reims. E-iĝis en 1919 Sekr. de EG en Rosny-sous-Bois (1920-22), de la Federacio de la Pariza Regiono (1922-24, de SFPE (1923-24), adm. de SFPE (1924-29), helpsekr. (1924-29), konstanta sekr. (de 1929), vicdel. de SFPE en KR (1932), kaj sekr. de la Plenpova Komitato pri reorganizo de la neŭtrala E-a movado (1932-33). La­boris ĉefe pri la reorganizo de la Fe­deracio de la Pariza Regiono (1921-22), kaj de SFPE (1922-24). Mirinde agema propagandisto per paroladoj ktp, kaj organizanto. Al li SFPE dankas multajn el siaj progresoj dum la dek lastaj jaroj. Publikigis rakon­ton pri vojaĝo en Italujo (en la „Tri­bune E-iste“).

        Petkov Simeon, bulgaro, advokato, publicisto. Nask. en 1886 en Silistra (nun en Rumanujo), loĝas en Sofia. Ekagis por E jam en 1906. En 1906 red. „Unua Paĝo“, en 1907 „B. E-isto“. Prez. de BEA de 1912 ĝis 1920.

        Petrjaevskij P. P., ruso, kapitano. Prop-isto en Saratov en 1894-1903, kiam en la urbo la E-movado pres­kaŭ tute mortis. La malfacilaĵojn ilustras, ke loka gazeto („Saratovskij Listok“, 1901) rifuzis enpresi eĉ pagi­tan anoncon pri E. Malgraŭ tio li varbis E-istojn. En 1904 partoprenis en la japana milito, pri kiu liaj im­presoj aperis en „La Revuo“, 1908, n-roj 6-18.                                                             Ŝ.

        Petro. Kursa lernolibro por labor­istoj. 5-a eld 1932, 112 p. „Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio est­as duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumate­riaton sufiĉan por plena ellernado. (G. 5. ,E', 1931, p: 167.) Pro konfisko de pluraj miloj da e-roj en germana presejo, en 1934 aperis 6-a eld.

        Petroviĉ S. Svetrslav, serbo, prof. de porinstruista lernejo en Pirot. Nask. 1899 en P. Lernis E-n en Francujo. Verkis lernolibron por serboj, 1926.

        Pettera, aŭstriano, d-ro. Mortfalis dum la milito. Unu el la pioniroj en Stirio. Gvidis multajn kursojn.

        Pezlederer (peclederer) Wolfgang, aŭstro-germano, d-ro, juĝisto. Nask. en 1856, mortis en 1926. E-isto de 1911. Unua del. de UEA en Salzburg, kie li fondis ankaŭ ES. Estis ekza­mena komisaro de GEI.

        Pfeffer (pfefer) Emil, d-ro jura kaj absolvinto de fil. fakultatoj (historio, geografio, lingvistiko). Nask. 16 dec. 1891 en Krakovo, Polujo; patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli. E- isto de la unua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara E-iĝis el la latina „Amoro kaj Psiĥe“ de Apulejus. Poste aperis de li en libroformo „Kvin prelegoj pri bakte­rioj“ de prof. Bujwid; „Ekonomio socia“ de Marchlewski, „E en 10 le­cionoj“ por poloj (laŭ Cart) „E-a Pola Konversacio“. Poligis „Die Weft­sprachenfrage und E“ de Ostwald. De 1925 aperigas sisteman serion de (ĝis nun) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena „Tagblatt-­Biblioteko“. suma disvastiĝo ĝis nun proks. 100.000 e-roj. Redaktis: nKon­gresa Bulteno“, Krakovo, 1912 (kun Kronenberg), „Kongresa Bulteno“, Wien, 1924 „La E-isto“, 1919-20, „Weltsprache“ 1930-31. Kelkdek arti­koloj literaturaj kaj prilingvaj, poeziaĵoj, dissemitaj en la E-a gazetaro. Nuntempe li estas vicprez. de Aŭstria E-Asocio. Ĉefkunlaboranto de la En­ciklopedio.

        Pfeiffer (pfajfer) Wlodzimierz, polo, libristo en Lodzo. Nask. 25 sept. 1890 en Plock. Multjara UEA-del, fervora prop-isto.

        Phillimore (filimor) William, anglo, instr. Nask. nov. 1844. E-isto de 1905. Lernis Braille-skribon en 1910 kaj transskribis de tiu tempo ĝis nun multajn librojn por blinduloj inter ili laste la verkon „Tridek Jarojn en Ora Nordo“ por blindulo en hospitalo. Mortis 15 nov. 1934.

        Phillips (filips) Henry, usonano, ad­vokato. Nask. 6 sept. 1838 en Phila­delphia, mortis 6 junio 1895. Numis­mato, filologiisto, antikvisto; aŭtoro de multaj verkaĵoj pri tiuj temoj. Sekr. (1884) kaj bibl. (1885) de Ame­rika Filozofia Societo (v). Ano (1887) de komitato elektita de AFS por ekzameni la sciencan valoron de Vola­pük. Tradukis (1889) unuan libron de Z kun antaŭparolo kaj vortaro.

        Phipps (fips) Walter Glover, anglo, komizo. Nask. 24 jul. 1885 en Chel­tenham. Sekr. de la Ch-a grupo, 1913-26. Del. de UEA, 1914-30.

        Pichon (piŝon) Charles, franco, lite­raturisto kaj ĵurnalisto. Nask. l7 okt. 1893 en Saumur. De 1908 propagandis E-n inter la junuloj. Fondis la Francan Federacion de Junaj E-istoj, kaj ties organon, la gazeton „juneco“. Kunlaboris en „La Revuo“, „Juneco“, k. a. Direktis la gazeton de la Deka Kon­greso.

        Pickard (pikard) John William, anglo, kontisto. Nask. 16 jul. 1866 en Leeds. E-isto de 1899. Dum 4 jaroj prez. de Manchestera ES.

        Pino Alegret Andrés, hispano, advo­kato. Nask. 20 okt. 1878 en Valencia. E-isto de 1906. Partoprenis 12 UK-jn, dum la 5-a organizis postkongreson al V. Kunfond. Int. Societon de E­-istaj Juristoj. Dumviva membro kaj del. de UEA. Fervora prop-isto. Estis kunlaboranto de „La Suno Hispana“. Publikigis kelkajn broŝurojn. Kunla­boranto de la Enciklopedio.

        Pinokjo. Verko de C. Collodi, el la itala trad. M. Marchesi, 1930, 150 p. „P. estas fablo de la plej sen­brida fantazio, sed realeco viva. Kun­fando de la revado pri aventuroj kaj mirindaĵoj kun la vivo, kia ĝi estas. Ĝi bonege taŭgos en la mano de dua­gradaj kursanoj.“ (El la Antaŭparolo de K.)

        Pitlik Augustin, ĉeĥoslovako, d-ro fil., supera sekr. en komerca ministe­rio en Praha. Nask. 24 jul. 1883 en Bavorov. E-isto de 1902. Partoprenas diversmaniere la movadon. En 1912-13 li travojaĝis Eŭropon kun lumbild­parolado E-lingva, kaj per tio multe helpis la propagandon. Li parolis en 33 urboj de 11 ŝtatoj antaŭ sume 9370 homoj pri „Praha, popolaj kostumoj kaj Sokolaro“. Ĝen. Sekr. de la UK en Praha, 1921. De 1922 lektoro de E ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en P. En 1923 li fondis la CEI, kies prez. li estas daŭre. Komitatano de diversaj E-organizaĵoj. De 1930 vicprez. de CAE. Ano de la ŝtata ekzamena komi­siono. Laboris por aperigo de E tur­ismaj eldonaĵoj; tradukis al E eldon­aĵon de la fervoja ministerio. LK. Po­sedas distingilojn finnan kaj francan.

        Pjeev Todor, bulgaro, instruisto, poste: prez. de revolucia komitato, el­migrinto, post la liberigo de B. alt­ranga ŝtatoficisto. Nask. en 1838 en Etropole, mortigita 26 jul. 1904 en Sofia. Estante jam maljunulo li fariĝis varmega adepto de E. Fondinto de la unua E-klubo en Sofia, dec. 1902.

        Plehn (plen) Hans Joachim, ger­mano, teknikisto-komercisto. Nask: en 1905. E-isto de 1922. Organiza, in­strua, propaganda laboro en Breslau. Ekzameno pri scienca kapableco ĉe la germana E-Instituto. Verkis i. a. kvinlingvan vortaron pri segiloj. Nun­tempe redaktisto-oficisto ĉe Enciklopedia Vortaro de Wüster.

        Plena Verkaro de V. N. Devjatnin. Unua libro 1906, 136 p. (Versoj, Boris Godunov, Demono). Dua libro 1906, 144 p. (Edziĝo, Arturo, Ludilo, Epis­kopo, Poltavo de Puŝkin). Tria tibro, 1908, 137 p. (Versoj, Ruslano kaj Lud­milo). Kvara libro, 1911, 167 p. (Ver­soj, Fabloj de Krylov, Nefinita dramo). „La plej grandan atenton ni devas doni al la originalaj verkoj, precipe kiam ili estas ŝulditaj al iu el niaj nepridiskuteble plej lertaj kaj famaj majstroj en la lingvo. Bonega stilisto.“ (L. I. 1911, p: 529.)

        Plena Vortaro. Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca. Verkis Boi­rac. 1909, XXII kaj 430 p. „Granda repertuaro de ĉiuj E-aj radikvortoj, troveblaj ne nur en E-naciaj kaj na­ciaj-E vortaroj sed ankaŭ en la diver­saj Vortaroj Teknikaj, kaj eĉ en la verkoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, ktp. En ĝi, la aŭtoro penis atingi, pri la E-a difino de ĉiu vorto, kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj. Plie, li aldonis al ĉiu E-a difino la francan tradukon.“ (Laŭ Scienca Ga­zeto, 1912.) - „E difinoj malprecizaj; entute 10.000 radikoj, el kiuj multaj samsencaj, sinonimaj.“ (BIL, p. 233.) - „Modelo de la malfacila uzebleco.“ (Kopar, L M. 1931, p: 49.)

        Plena Vortaro de Esperanto. Verk­ita de Grosjean-Maupin, Esse­lin, Grenkamp-Kornfeld, Wa­ringhien. Eld. SAT 1930, 517 p. En 1933 jam elĉerpita. „Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vort­klarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭt­oroj, precipe de Z. Per sia tre zorge redaktitaj Z-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Z-an lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sino­nimaro kompletigas la verkon je de­zirinda kaj nemalhavebla vortaro.“ (Kopar, L. M. 1931 p: 49.) - Dua, plivastigita eldono en 1934, 511 p.

        Pocelujevskij Alek. Petroviĉ, soveti­ano, blankruso, docento de pedagogia superlernejo en Aaĥabad. Nask. 1894. Prez. de Turkmenia komitato de SEU. Pli frue li laboris en Vitebsk kaj Moskva.

        Poel (pul) ?, nederlandano, kato­lika pastro. Kunfondinto kaj estrarano de NKEL. Prez. de la katolika E­kongreso en Hago.

        Poemaro el Hungarlando. Tradukoj el 53 hungaraj poetoj de la XVI-a jarcento ĝis niaj tagoj, trad. de Fr. Szilágyi. 1929, 95 p. „Enhavo zorge kaj delikate elektita. Arta gusto.“ (Jobo, „Hungara Heroldo“, 1929, A. 7).

        Pointer (pojntr) Ernest, anglo. Nask. 16 majo 1909. E-istiĝis en 1907. Sekr. de grupo en Bedford. Fervore propagandis por UEA, aranĝis vojaĝon de Privat en Anglujo.

        Pola Antologio. Kompilis kaj trad. Kabe. 1906, 155 p. Prozaĵoj kun modela stilo.

        Pola Esperantisto (Esperantysta polski). Monata revuo, organo de la Poluja E-istaro. En lingvoj E-a (plejparte) kaj pola. Unue organo de l' loka ES en Lvovo, julio 1906. En jan. 1908 la revuo eliras jam en Varsovio. Ĉefred. d-ro Leono Zamenhof, eldon­anto kolonelo J. Günther ĝis 1914. Dum kelkaj unuaj jaroj de l' milito la revuo ne eliradis. En 1923 (post 1-a Tutpola E-Kongreso) la redakcion transprenis Karolczyk, L. K. kaj el­donadis ĝin sufiĉe regule, sed en malgrandigita formato. De 1926 oficiala organo de PED.

E. WIESENFELD.

        Pola Folkloro kaj Popolkanto. Ori­ginale de S. Grenkamp. 1933, 64 p., kun muziknotoj kaj bildoj. „En koncize komponita verketo oni unue renkontas historie geografian skizon kaj ĝin sekvas sintezo de la popola karaktero; en tria ĉapitro la verkinto traktas la popolan poezion kaj en la sekvanta la popolan kan­ton.“ (Joĉjo, „Svenska Arbetar E-is­ten“, sept. 1934.).

        Polgár Izoro Jozefo, hungaro pres­isto. Nask. 13 aŭg. 1883 en Temesvár (nun Timigoara en Rumanujo). Labo­ris kiel kompostisto en Budapest, en Svisujo, de 1908 en Paris. En 1912 reiris al Budapest, kie li restis ĝis 1914; tie li kunfondis HESL. Reiris al Paris, kie li estis multajn jarojn dir. de presejo. Post la morto de lia frato Viktor P. li akiris la Centran Presejon E-istan (v.) en Paris. Multnombraj paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Verkis gramatikon por hungaroj, 1913, sep eldonoj.

        Polgár Viktoro, franco el hungara deveno, presisto. Nask. 15 jan. 1877 en Temesvár, mortis 9 jul. 1933 en Verrieres-le-Buisson, apud Paris. La­boris unue kiel kompostisto dum ok jaroj, iris al Paris en 1904, kie li estis dungita kiel laborestro de l' Presa Societo E-ista, kies posedanto li far­iĝis en 1908. Tre aktiva prop-isto, fervora defendanto de la netuŝebleco de la „Fundamento“. Gvidis E-kur­sojn dum 10 jaroj en Parizaj lernejoj „Kiam s-ro Cart tiom energie batalis por fondi la SFPE, li trovis la helpon de s-ro Polgár, kiu, tiam tute mal­riĉa, tamen eldonis je sia propraj kostoj la du aŭ tri unuajn jarlibrojn de tiu naskiĝinta societo kaj tiel ebri­igis ian kreadon.“ (,E' 1933, p: 155.)

        Polico. Estas merito de la iama hungara polica inspektoro, Aŭgusto Marich, kolekti unue izolulojn al unu­eca organizo. En 1908 li eldonis la gazeton „Polica Revuo“, sed mon­manko tre baldaŭ ĉesigis ĝin. En 1911 la prez. de la P. Klubo E-ista de Paris A. Miguiere kaj ĝia sekr., E. Tison, policinspektoroj, fondis la Int. E-istan P. Asocion kaj eldonis revuon „Int. P. Bulteno“. Samjare en Antwerpen fondiĝis E-ista P. Asocio, kiu ne etendiĝis al aliaj landoj. La milito ĉesigis ambaŭ unuiĝojn.

        En 1922 Marich eklaboris, en Buda­pest eldonis novan revuon „La Polic­isto“. Dum la UK en Nürnberg 1923 policistoj el 6 landoj fondis la Tut­mondan Polican Ligon (TPL), laŭ iniciato de Marich, kiu nomiĝis ĝene­rala direktoro. Iom post iom Marich agis tute memvole, fondis pliajn ligojn profesiajn, celis unuigi ĉiujn kune kun la anoj de TPL en Tutmonda Ligo de la Ordo. Li emis ordigi la ordon kaj fine atingis ĥaoson kompletan. Li uzis fantaziajn statistikojn pri milo da membroj kaj sekretarioj, daŭre ekspe­rimentis per provoj laŭ subitaj ideoj: Malgraŭ promesoj kaj certigoj, La P-isto aperis ne regule, ĉiujare nur kelkfoje, ĝis fine en 1928 ĝi malaperis. Post dujara silento li ekeldonis en Nederlando La P-iston mimeografite, ŝajnigante plenan interkonsenton de la liganaro.

        Multe da energio, tempo kaj mono estis perditaj per la agado de Marich, sed per helpo de ICK kaj UEA la reorganizado de la ligo iom post iom sukcesis. Vicprez P. Beier, dir-oj A. Pohle kaj P. Teuchner, ĉefkas. A. Grafe dissendis dumil alvokojn al ĉiuj liganoj por inviti ilin, fondi novan pli bonan ligon. Rezultato: centoj de la enregistritaj anoj ekzistis nur sur pa­pero, krom 50 anoj el Leipzig apenaŭ la sama nombro de la iamaj anoj de TPL respondis kaj deklaris realiĝon al la nova ligo, kiu nomiĝis Int. P. Ligo (IPL, 1930, Dresden). Prez. far­iĝis d-ro M. Ruth en Bern, liga dir. Teuchner en Leipzig, ĉefkas. A. Grafe en Chemnitz, red. A. Pohle en Dresden. IPL interkonsentis kun UEA pri reciproka interŝanĝo de servoj.

        Ĉefe post la mondmilito diversaj registaroj kaj magistratoj interesiĝis pri E kaj ĝia enkonduko en la polico. Specialaj kursoj por policistoj efektiv­is en 1907: Stockholm, en 1909: Bucuresti, Galatz, Dresden, Godes­berg, en 1914: Paris, en 1916: Ĥarbin, en 1921: Lisboa, en 1923: London, en 1924: Athen, Leipzig, Linz, Wien, Tallinn, en 1925: Warszawa kaj ĉiuj pli grandaj urboj de Pollando, Graz. Antwerpen, en 1930: Berlin, Antwer­p en, en 1931: Oslo, Oecu (Japanujo), Kolding, Riesa, Hamburg, Lisboa. Dume en aliaj lokoj nenomitaj en polica rondo nur ekflamis la lernado, sed en la nomitaj urboj ĝenerale oni fondis grupojn, kies parto trovis re­gistaran kaj magistratan subtenojn. En 1923, 1924, 1926 la sakslanda mi­nisterio de interno pagis E-kursojn el ŝtata kaso en Leipzig, Chemnitz, ĝendarmaj stacioj Arnsdorf kaj Rode­wisch sub la kondiĉo, ke la kursa partopreno estu deĵora devo. En 1927 la saksa ŝtata policadministracio aplikigis la ekzamenregularon por fremd­lingvaj lernantoj ankaŭ por E. En 1930 en Berlin la policprez. disponigis por tri Ĉeh-kursoj kun pli ol ducent policistoj instruejon senkoste kaj ĉi­ujn elspezojn por instruado pagis la prusa ministerio de interno. En 1921 la sakslanda kaj en 1926 la prusa ministerioj dekretis, ke E-policistoj portu post sukcesa ekzameno la E-insignon. Enkonduko de E en policaj lernejoj okazis en 1920 Madrid, en 1924: Bucuresti, Wien, Linz, Weimar, Hann-Münden. En 1921 la polica di­rekcio en Leipzig ordonis establon de E-deĵorejo, sekvinta la ekzemplon de Dresden.

        Ni aldonas ankoraŭ, ke multloke la E afero bone komenciĝis, sed post finiĝo de la kurso la intereso mal­fortiĝis kaj fine ĉesis, kvankam la dekretoj publikigitaj ankoraŭ validas. Gravan rolon ludos la uzado de E en la kriminala fako kaj IPL atendas tion post ne longe.

        Komence de 1933-a jaro IPL ricevis gravan instigon. Akceptis la oficon kiel ligprezidanto Mouton, „Conseil­ler d'Etata, Prefekturo de Polico, Paris.

        Policfaka gazeto „Int. Polica Bul­teno“ de 1911 ĝis 1914 organo de IPEA reviviĝis, aperinta kiel monata polica fakrevuo kaj oficala organo de IPL, kvina jaro - dua serio No. 1. (No. 16) junio 1933. Administranta redaktoro: Schwartz, „Inspec­teur de police spciale“, Strasbour - Meinau. Rue Engelhardt. Fran­cujo.

PAUL TEUCHNER.

        Poliglota Vademecum de int. Far­macio. Kompilis C. Rousseau. 1911, 288 p. Enhavo: Profesia vortaro naŭlingva. Multaj formuloj eltiritaj el farmakopeoj eŭropaj, amerikaj, japa­na; Formularo de multaj preparaĵoj, ktp.

        Polizoidis Laskaris, greko, tabak­vendisto en Sidirokastro. Nask. 1895 en Melenikon (Makedonio). Fondis grupon estas unu el la plej fervoraj H E-istoj.

        Poljanskij Sergej Feodoroviĉ, ruso, oficisto. Lernis en gimnazio en Sim­birsk (nun Uljanovsk) kaj poste en universitato en Kazan. En 1887 kune kun Lenin li estas eksigita el la Ka­zana universitato pro partopreno en studenta kunveno. Aŭtoro de „Kurioza sunhorloĝo“, unu el la plej malnovaj originalaj E-verkoj. Fondinto de E-Societo en Ĥabarovsk ĉe Amur (1899), la unua ES en Ekstrema Oriento. Poste laboris en Kielce, Petrozav­odsk kaj nun en Leningrad.

        Pollando, Ilustrita Gvidlibro tra -. ­Originalo de diversaj aŭtoroj 1927, 116 p. kun landkarto. Konatigo de la vidindaĵoj de la tuta tando (kune kun Danzig), kun historia notoj.

        Pollen John LI. D., irlandano, juĝ­isto ktp. Nask. 3 jun. 1848 en King­ston, mortis per enfalo en la maron ĉe insulo Man, 18 jun. 1923. Restadis en Hindujo 1871-1903. Ĉie en Hind­ujo kaj ĉe vojaĝado orientlande li propagandis E-n. Unu el la „Trio por la Tria“. Prez. de BEA, 1904-12. Verkis hindustanian „ŝlosilon“, ver­ŝajne baldaŭ presotan.

        Pol-Pomeranio. Verkis K. Smo­gorzewski, el la franca tradukis S. Grenkamp-Kornfeld, l932, 128 p., 22 entekstaj kartoj 4 plur­koloraj kartoj. Libro pri la „germana-pola problemo“, precipe pri la ko­ridoro, el pola vidpunkto.

        Poltavski S. P., ruso, literaturisto en Saratov. Verŝajne la unua rusa ĵurnalisto, uzinta E-n, kiel senperan praktikan ilon por lit. interrilatoj kun eksterlando kaj artikoloj pri rusa socia-politika vivo, verkitaj en E, estis presitaj en eksterlandaj gazetoj. Kel­kaj liaj rakontoj kaj versaĵoj aperis en „Ruslanda E-isto“, „La Simbolo“, „La Ondo de E“. S.

        Polujo. Antaŭ la mondmilito P. kiel sendependa ŝtato ne ekzistis, sed di­vidita je tri partoj en 1795 - ĝi estis regata de Rusujo (t. n. Pola Reĝo­lando), de Aŭstrujo (Malgranda P. aŭ Galicio) kaj de Germanujo (Gran­da P.). La parto regata de Rusujo - pro mallongeco nomota plue P. - estas la patrujo de E kiel ankaŭ de ĝia kreinto.

        La historio de E en P. havas an­kaŭ praperiodon, kiam ekzistis nur la prototipo de E, la t. n. „Lingwe Uniwersala“. 5 dec. 1878 Z - gimna­ziano - festis kun siaj gimnaziaj kolegoj „la ekvivigon de la lingvo“. Laŭ tiutempa kredo de Z la lingvo jam havis sian difinitan formon kaj la aŭtoro jam komencis verkadi en tiu lingvo. Tiutempe la solaj E-istoj vivis en Varsovio. La unua E-isto estis iu Waldenberg, kiu tiam kunfes­tis la solenon de Lingwe Uniwersala, (kaj kiu poste pri la efektiva E preskaŭ ne okupiĝis).

        Ekde 1878 Z studas la viveblecon de sia lingvo. Intertempe li ekkonas Volapükon kaj forlasas sian lingvon por atendi kaj konvinkiĝi ĉu Vola­pük respondas la kondiĉojn bezonajn por L. I. Post kelkaj jaroj Z disre­viĝas pro Volapük. Tiam estis ankaŭ granda la merito de tia patro, kiu lin ĝuste helpadis en tiu analizado kaj instigadis al ĉiama perfektigado, por ke la lingvo aperu antaŭ la mon­do jam en senriproĉa stato. Tiu faza daŭris 9 jarojn.

        En 1887 Z prezentas al ni la finitan formon de L. I. En Varsovio eliris la 21-an de majo la unua broŝura (en rusa lingvo) pri E. En la disvas­tigo helpis al Z liaj parencoj. Iom post iom revenas eĥoj. Z komencas enregistradi ĉiun nomon revokantan, kolekti subskribojn.

        En la unuaj jaroj, t. e. ĝis 1893 nur izoluloj, havantaj iajn rilatojn kun la familio ekinteresiĝis pri E pro simpla scivolemo. Kiam la ideo pri L. I. komencis - pro la progresoj de Volapük - penetri la gazetajn kol­onojn, komencis jam tie kaj alie in­teresiĝi pli serioze diversaj homoj, kaj turnadis sin al la aŭtoro kun div­ersaj demandoj.

        La unuaj sonoj E-aj aŭdiĝis inter Z kaj Inĝ. Antoni Grabowski (ne kalkulame la e-ajn babiladojn inter la Z-aj familianoj). Inter la unuaj in­teresiĝantoj estis la poeto Leo Bel­mont kiu jam en 1887 skribis entuzi­asmoplenan leteron al Z. Iom post iom aperadis aliaj apostoloj de E, precipe inter la studenta junularo.

        Pri movado en tiuj tempoj oni eĉ ne povis revi: de unu flanko la regis­taro (rusa) rigardadis malfide je ĉia ajn organizita movado, aliflanke la polaj societoj, kiuj estis devigata batali por sia nacia lingvo kaj kiuj bone konsciis kiom forte la rusa re­gistaro penas ekstermi la polan na­cian senton, ankaŭ suspektadis ion en tiu ĉi movado: ĉu ne kaŝas sin sub tiuj pioniroj iaj agentoj de la rusa registaro? Do la eklernado de E en la unuaj jaroj en P. okazadis individue, aranĝi movadon oficialan estis tiutempe neeble.

        Kaj tamen, malgraŭ tio, P. parto­prenis en la disvolvigo de E plej ak­tive kaj donis ekde la unuaj tempoj al la mondo la plej eminentajn E-ist­ojn. Nur citi tiajn nomojn kiel Gra­bowski, Kabe, Belmont, Zakrzewski, Wasniewski, Róbin, Brzostowski, Neumann.

        La unua kunsido, dum kiu estis tuŝita la temo pri ia ajn organizo, okazis 2-an de dec. 1893 en Varso­vio en la loĝejo de la studento St. Goldberg. Ĉeestis kvin personoj (inter kiuj la sola nun vivanta W. Ró­bin). La kunsidoj poste okazadis pli malpli regule, sed ĉiam ankoraŭ ne leĝigite. Z tiutempe ne troviĝis en Varsovio kaj la grupeto transsendis al li en Grodnon siajn salutojn.

        Intertempe E diskoniĝadis en Eŭro­po. Tie kaj alie malfermiĝadis soci­etoj. Ankaŭ en Rusujo tia societo malfermiĝis kaj agis jam tute mal­kaŝe, laŭleĝe. La varsovia grupo, vo­lante agi ankaŭ malkaŝe, fariĝis filio de tiu rusa. Kaj la 6. dec. 1904 (ĝus­te 11 jarojn post la fondiĝo de l' unua - neleĝigita - grupo) la varso­viaj E-istoj fondis la unuan oficialan organizaĵon E-an en P. „Varsovia So­cieto E-ista“. Z, kiu intertempe ree ekloĝis en Varsovio, rifuzis funkcion kaj tial fariĝis prez. Grabowski, vic­prez. Leo Belmont, sekr. Kabe kas. Zakrzewski, kaj bibliotekisto Brzos­towski. Malgraŭ, ke en Rusujo la kondiĉo tiutempe estis plej fatalaj (milito kun Japanujo revolucio en la lando, malfido de la pola socio al ĉio, kio havis ion komunan kun rusoj - kaj la varsovia societo estis filio de la rusa - suspektemo al la E-is­toj mem), la nombro de la E-istoj post la unua jaro atingis jam 70.

        Laŭ la regantaj tiam kondiĉoj, ne­nia presaĵo povis aperi sen la per­meso de la rusa cenzuro. La sola in­ter ĉiuj rusaj cenzuristoj, kiu posedis E-on, loĝis en Peterburgo kaj el­dono de E-a organo en Varsovio ne estis ebla. La polaj E-istoj estis devi­gataj kontentiĝi per la Nürnberga „Esperantisto“.

        La pola teritorio en tiu tempo estis dividita inter tri regnoj. Ĉiu el tiuj tri partoj: Polujo (rusa), Galicio (aŭstra) kaj Grandpolujo (germa­na) havis sian apartan politikan kaj ekonomian vivon. Tamen la spirita kunvivo - precipe inter la rusa P. kaj Galicio - ne estis interrompita. La gazetaro eliranta en unu terparto estis legata en la dua, libroj eldonat­aj en Galicio estis multe disvendataj en la Rusa P. kaj inverse. Tiel la interrilatoj inter tiuj du landpartoj es­tis sufiĉe viglaj.

        En Galicio la E-a movado komen­ciĝis per individua ekkono de E. Nur izoluloj en plej grandaj urboj komen­cis propagandi. Sub la aŭstra reĝimo tio ne renkontadis malfacilaĵojn kaj tial baldaŭ naskiĝis organizita mova­do. 1906 povas esti konsiderata kiel oficiala dato de E movado en Galicio. Tiam fondiĝis jam grupoj en Krakovo kaj Lvovo (tiam nomata en la E-aj oficialaĵoj: Leopolo) urboj, kiuj fariĝas la bazoj de l' disvolviĝo de E en Galicio. El tiuj ĉi urboj propagandistoj disvastigas E-n tra la pro­vincaj lokoj, fondante tie kaj alie fili­ojn kaj subtenante ilin en momentoj de bezono.

        La ambaŭ grupoj tre fervore kaj fruktodone laboris. La Krakova eli­gis poste tre konatajn E-istojn prof. Bujwid, Kuhl, d-ro Rosenstock, Ka­szycki, Alfus, Grenkamp kaj aliajn. La Lvova ankaŭ laboris fervore, ankaŭ ĝi edukis poste fervorajn E-ist­ojn: d-ro Fels kun edzino, d-ro Mi­kolajski: Lazica, Schnützer, Wierz­chowski, k. a. Plej granda ĝia me­rito estas tamen tio, ke en julio 1906 aperas la unua numero de „Po­la E-isto“ - organo de Societo „Esperanto“ en Leopolo - ĉiumonate ka regule eliranta.

        Kiam post du jaroj tiu ĉi revuo transportis sian eldonejon aliloken, Mikolajski komencis la eldonon de l' unua faka E-a revuo: Voĉo de Kura­cistoj. En Lvovo en 1908 estis ankaŭ fondita la unua „Teknikista Grupo de E-istoj“, kies animo estis W. Giercuszkiewicz. La Lvovaj E-istoj baldaŭ komencis la propagandon laŭ vasta stilo.

        En multaj provincaj urboj estis mal­fermitaj kursoj. Tiel do fondiĝis gru­poj en Tarnopol, Nowy Sacz, Sanok, Belz, Sambor, Stryj, Tarnów, Stanislawów, Jaroslaw kaj tre multaj aliaj. En „Pola E-isto“ red. de St. Lazica komencis baldaŭ kunlabori ne nur lokaj samideanoj. Ankaŭ Krakovo kaj eĉ la translima Varsovio evidentigis sian helpemon kaj per abonado kaj kunlaborado. La plumoj de Z, Leono Z., Grabowski, Belmont, Kabe kaj aliaj tre ofte plenigadis la kolonojn de la Lvova revuo.

        La polaj E-istoj el la rusa terparto fine akiris la eblon havi sian   organon, kiu, kvankam aperante „eksterlande“, tamen estis ja voĉo de l' pola E-istaro. La pola E-istoj jam delonge estis pledintaj, ke la rusa registaro leĝigu polan societon, t. e. ne nur por la urbo Varsovio, sed por la tuta pola tero, regata de Rusujo (kun rajto malfermadi filiojn). Tio estis ankaŭ bezona por la normala disvolvo de E en P., ĉar ĉiu nova societo fondiĝinta estis devigata klopodi pri nova leĝigo, kio plene dependis     de la lokaj estraroj, kiuj ne ĉiam rapidis permesi. Tial estis pli oportune ne malfermadi novajn societojn nur filiojn de la jam ekzistantaj.

        La politikaj kondiĉoj en P. iom mildiĝis, post la rusa revolucio en 1905-6 la popolo ricevis iom da libereco. En 1908 la poloj fine sukcesis leĝigi sian societon. Pola E Societo

gajnis la simpation de la polaj medioj, kiuj iom post iom komencis fide rilati al ĝi. En 1908 la varsoviaj samideanoj eldonis lokan gazeton.

        La redaktejo de „Pola E-isto“ transiris tiam Varsovion, kie komenciĝis ĝia floranta periodo. Dum jaroj kolonelo Günther financis ĝian eldonon kune kun ĝiaj multaj literaturaj al- kaj eldonoj. La ĉefred. estis d-ro Leono Z. Kunlaboris Z, Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski k. a. La redakcio do kunigis la polajn plumojn de ĉiuj terpartoj. Sed ne nur pola plumoj tie trovis lokon. Eminenta eksterlandanoj (Cart, Lengyel) sendis siajn ellaboraĵojn. La revuo eliradis regule (dulingve) ĝis la eksplodo de milito.

        Ekde 1908 la pola E-istaro laboradis tre vigle kaj sukcese sur la propaganda kampo. Oftaj prelegoj (alvenadis eksterlandanoj kaj prelegadis: Parrish, Privat k. a.) teatraĵoj, kon­certoj, kursoj ktp. allogis iom da in­diferentuloj. Kaj la pola E-istaro volis inviti la tutmondan samideanaron al si. Sed la rusa registaro ja ne ĉiujn el la eksterlandano enlasus (ekz.: socialistojn liberpensulojn kaj aliajn „nefidindajn“ personojn), krom tio: Polujo ja ne estis „mastrino ĉe si hejme“ (kiel tion priskribis Grabows­ki en sia salutpoeziaĵo „La reveno de l' Filo“ dum la UK. en Krakovo).

        Ree venis helpe la transliniaj fratoj el Galicio. Kaj en 1912 okazis im­pona jubilea UK en la muroj de l' malnovega urbo, iama rezidejo de la polaj reĝoj - Krakovo, kiu allogis 1000 E-istojn de la tuta mondo. La brila kongreso kontribuis forte al plua disvastiĝo de E en P. Aperadis novaj grupoj, novaj kursoj farigis vigla movado. En kelkaj lernejoj kaj gimnazioj E estis enkondukita (in­struis Grabowski, Lipski k. a.) En la Krakova Universitato fondiĝis gru­po (gvidis Kriss, Kronenberg).

        Sed jen venis en 1914 la mondmi­lito. P. fariĝis tereno de la plej gran­daj fajroj. Ekde 1915 P. jam ne havis sian rusan mastron. Anstataŭe venis germana kaj aŭstra. Nun la polaj teroj ne estis dividitaj inter si per limoj. En 1917 renaskiĝis la E mo­vado en Krakovo. Ĉar la pleja parto de la iamaj aktivuloj servis en la milito, oni devis komenci ĉion de­nove. En apr. 1918 la grupo jam ape­rigis ĵurnalon „E-ista Voĉo“ sub red. de S. Grenkamp Kornfeld. En Var­sovio la movado ekzistis nur kiel simplaj renkontoj de samideanoj ĉu en kafejoj, ĉu ĉe la aŭtoro de E. Sole la multjara delegito de UEA, Ober­rotman, kuradis de unu E-isto al alia por enkasigi kotizojn - tiam la sola simptomo de la vivanteco de E.

        En 1917 la pola E-istaro travivis grandan ekskuon: la morton de la Majstro. Oni aranĝis la funebran ce­remonion kun ebla soleneco. (v. En­tombigo de la Majstro.)

        La galiciaj samideanoj baldaŭ revi­vigis ĉe si la movadon kaj per sia organo „E-ista Voĉo“, kiun ili disvas­tigadis ankaŭ en la ceteraj partoj de P. kaŭzis la revivigon de E ankaŭ en Varsovio. Intertempe - en 1918 - P. liberiĝis de ĉiuj okupantoj kaj fariĝis sendependa ŝtato kaj ĉiuj ĝiaj terpartoj ree unuigis. En 1919 fondiĝ­is en Varsovio la unua laborista (klasbatala) societo „Laboro“, kiu baldaŭ evidentigis tre viglan agemon. En 1921 fondiĝis la E-ista rondo „Konkordo“. Ĉiuj ĉi societoj agadis tre energie kaj fondadis multe da filioj.

        En 1922 estis organizita la Unua Tutpola E-Kongreso, kiu havis brile­gan sukceson. La tiama ĉefulo de la ŝtato - Józef Pilsudski - sendis sian reprezentanton (generalon Jacy­na), S-ino Klara Z, edzino de la Majstro, ĉeestis, la tuta loka kaj provinca gazetaro ekinteresiĝis kaj E ekde nun havis malfermitajn pordojn en ĉiuj oficialaj institucioj.

        En 1923 malfermiĝas ankoraŭ unu tre vigla rondo en Varsovio: AERO (Akademia E Rondo). Tiel do Varso­vio posedas jam kvar societojn. Iom post iom en tiu urbo fondiĝas ĉiam novaj (fakaj) societoj, kio kontribuas al la ĉiam plia populariĝo de E. An­kaŭ la provinco jam ekmoviĝis. Post la I. Tutpola Kongreso fondiĝis so­cieto en Bialystok, Bydgoszcz, Lodzo, Ploc , Wilno ktp.

        Krom tio ankaŭ komencas disvol­viĝi en P la internaciaj societoj (UEA, TEKA, SAT, ISAE, IKUE k. a.). La movado jam komencas dis­partiĝadi. Tial oftaj konferencoj in­ter ĉiuj societoj por unuecigi la pla­non de l' propaganda taktiko estis bezonaj. Okazadas ofte tiaj interkon­sultoj, konferencoj kaj kongresetoj (kelkfoje eĉ po kelkaj dum unu jaro).

        Samtempe laboris tre vigle en Var­sovio la Monumenta Komitato por starigi la monumenton sur la tombo de Z. En tiun komitaton (sub prezido de d-ro Robin kaj sekretarieco de Wiesenfeld kun la aktiva partopreno de Klara Z) estis invititaj reprezen­tantoj de ĉiuj societoj en P. Rezulte de tio okazis la 16-an de apr. 1926 je la naŭa datreveno de morto de Z solena malkovro de l' Monumento.

        En la sama jaro okazis en Krakovo kongreseto de ĉiuj polaj societoj kaj oni decidis unuigi la tutan Polan mo­vadon per unu organizaĵo. Tiel nas­kiĝis la ĝisnuna reprezentanto de la tuta E movado en P. - PED (Pola E. Delegitaro), al kiu kun fluo de la tempo aliĝis preskaŭ ĉiuj societoj en P. Ekde tiu tempo la E societoj laboras tre intense.

        La Varsovia AERO gvidas senĉese multajn kursojn (po 8-10 dum unu jaro), aranĝas prelegojn, akademiojn, E-semajnon, ekskursojn, kongreska­ravanojn ktp. La societo Konkordo evidentigas ne malpli energian vivan­tecon (por propraj kostoj dufoje sen­dis sian delegiton al Int. Kongresoj U. K. en Vieno kaj Ĝenevo). Pola E Asocio (la iama Pola E Societo intertempe ŝanĝis sian nomon) aran­ĝas kelkajn siajn proprajn konferen­cojn kaj eĉ kongresetojn, revivigas la organon „Pola E-isto“.

        En aliaj urboj la laboro iras ne malpli vigle. Menciinda estas speci­ale Bialystok, la naskiĝurbo de Z kaj Lodzo, kiuj la unuaj akiris en P. la stratojn Zamenhofajn. Ankaŭ Kra­kovo, kiu ekde 1926 fariĝis la sidejo de PED, ne restas malantaŭe kaj kunvokas la duan Tutpolan Kongre­son en 1928 al Krakovo.

        En 1927 la varsovianoj aranĝis im­ponan manifestacion UK en Danzig venis fini siajn du lastajn tagojn al Varsovio kaj fari pilgrimon al la tombo de la Mastro. Tiu preskaŭ­kongreso donis la eblon al la tut­monda E-istaro viziti la tombon de Z.

        PED kiel ĉefgvidanto de la movado tenas ĉiujn risortojn en siaj manoj kaj regulas la planecon de la propa­gando kaj disvolvo. „Pola E-isto“ fariĝis jam oficiala organo de PED kaj transportiĝas Krakovo, kie ĝin redaktas kaj regule eldonadas prof. Bujwid kaj Hodakowski kun la ad­ministro de L. Kutscher.

        En 1929 okazis la tria Tutpola Kon­greso dum la fama ekspozicio en Poznan. Kaj tiel jam regule ĉiujare - landa Kongreso E jam estas res­pekte vidata en oficialaj rondoj. La Ministerio Eksterafera jam kunhelpas (kaj subvencias) la eldonon de „Gvid­libro tra Pollando kaj Gdansk“, la prez. de la pola respubliko akceptas delegacion E-an, en la universitatoj okazas oficialaj lekcioj. ­En 1928 la plej nevenkebla fortikaĵo ankaŭ cedis: La 15 XII. tra la radiostacio en Varsovio disaŭdiĝis la unuaj E-aj vortoj de Wiesenfeld. Ek­de tiu tempo ĉiujare je la sama dato Wiesenfeld parolas tra la pola stacio en E. En 1930 okazis la unua invito je U. K. tra radio: Wiesenfeld en la nomo de PED faris inviton al Kra­kovo por 1931. En 1934 la Pola Ra­dio jam regule disaŭdigadis E-ajn prelegojn.

        PED agas senĉese. Ĉiujare okazas ĝiaj konferencoj dum kongresoj tut­polaj. En 1930 la IV. kongreso okazis en Lodzo (solena malkovro de tabulo en la strato Zamenhofa, radioparola­do, oficiala leĝigo de la Pola Insti­tuto de E, fondita dum la I. Tutpola E. Kongreso en 1922 k. a.). En 1931 duafoje okazis U. K. en Krakovo. Kaj la poloj aranĝis eĉ du postkongresojn. Unu - tuj senpere post Krakovo - en Varsovio, kie okazis pilgrimo al la tombo de Z kaj mal­kovro de honora tabulo sur la domo, kie loĝis Z ĉe strato Zamenhofa 9. La Kongresanoj el Varsovio veturis Bialystokon por ĉeesti la duan post­kongreson, kie okazis la inaŭguro de belega impona monumento de Z en la ĉeesto de reprezentantoj de la loka registaro.

        En 1932 la V. landa kongreso ok­azis en Lublin. En 1933 la VI. okazis kun la plej granda soleno en la salo­noj de la Varsovia urbdomo sub ho­nora protekto de l' prezidanto de l‘ Pola Ministraro.

        Ĉirkaŭ 40 agemaj grupoj, kelkcent regule funkciantaj kaj multe vizitataj kursoj, oftaj prelegoj, oftaj artikoloj en la ĉiutaga gazetaro, sistemaj pre­legoj tra radio, ĉio ĉi donas plenan fidon, ke la movado en P. nuntempe iras per grandajpaŝoj antaŭen. Pres­kaŭ ĉiuj ŝtataj kaj komunumaj registaroj estas favoraj por la movado, socio (en ĉiuj siaj medioj) rilatas respektplene al tiu ideo, la gazetaro, ĝis nelonge obstina, nun gastame lokig­as artikolojn, ofte eĉ specialajn fakojn pri E, eĉ eldonistoj mem invi­tas aŭtorojn. En la Varsovia ŝtata blindul-instituto E estas enkondukita oficiale kaj devige por ĉiuj lernantoj de la vesperaj kursoj. En 1932 la Instituto akiris la unuan elektran Braillepresejon kaj la unua de ĝi el­donita verko estas lernolibro de E.

        Societoj. PE Delegitaro (PED), reprezentanto de ĉiuj E soci­etoj en P. Ĝi kreiĝis en 1926 post longaj kaj nesukcesintaj provoj. Ĝis nun PED sukcesplene funkcias kaj akiris prestiĝon en P. Ĉiujare ĝi or­ganizas landajn kongresojn kun ko­mitataj konferencoj. Ĝiaj organoj es­tas: Ekzekutiva Komitato (nuntempe en Krakovo, prez. prof. Bujwid, sekr. J. Alfus) Plena Komitato, Konferen­co, kaj la revuo P E-isto, - PE Asocio, la unua organizaĵo en la historio de E en P, fondita en 1908 en Varsovio. Ĝi ne okupas la lokon de la nacia asocio, nur egalrajte kun multaj aliaj polujaj societoj apartenas al la PED. Longan tempon ĝi estis la sola societo E-a en la rusa P. kaj tial eĉ pretendis je rajtoj de nacia societo. - E Rondo Konkordo, Varsovio, kies celo estas disvastigi ne nur E-n: sed ankaŭ ĝian internan ideon, fondita 18 majo 1921 laŭ insti­go de Z, fondintoj. Wiesenfeld, J. Litauer, Ign. Telchfeld. Komence Konkordo havis la taskon fariĝi mo­vado, tiucele estis direktita propagan­do tra ĉiuj landoj de Eŭropo. (En Francujo estis jam pli ol 20 grupoj.) Okazis dum la UK en Vieno kaj Ĝenevo int. fakaj kunsidoj iafoje ku­ne kun la pacifistoj. Laste ĝi limigis sian laboron je loka grundo kaj estas unu el la plej agemaj grupoj. - La­boro, lab. E-ista Asocio, unu el la plej ĉefaj klasbatalaj societoj en P. fondita en 1919. Ekzistas 12 filioj kun centrejo en Varsovio. Li aparte­nas, kiel ĉiuj aliaj societoj, al PED. - P Instituto de E. Ĝi komen­cis sian vivon kiel provizora instituto antaŭ la I. Tutpola E Kongreso en 1922 en Varsovio. La kongreso (3-5 jun.) oficialigis ĝin kaj elektis kiel unuan gvidanton Wiesenfeld, kiu gvi­dis ĝin dum multaj jaroj (aranĝis ekzamenojn, paroladojn radiopreleg­ojn ktp.) En 1930 la Instituto estis registrita ĉe la registaro kaj ĝia cen­tro estis translokigita Krakovon. La Instituto estis siatempe registrita kiel nacia filio de la Int. Instituto de E.

        La Pola Literaturo estas jam de la komenco multe reprezentita. La nomon de Orzeszko famigis Z per la traduko de „Marta“. Grabowski liveris al la E-istaro tre multe da polaj juveloj, el kiuj ni citu: „S-ro Tadeo“ de Mickiewicz, „Pekoj de l' Infaneco“ de B. Prus, „Mazepa“ de J. Slowacki, „Halka“ (unua opero en E) de Wolski, „En Svisujo“ kaj „Patro de Pestuloj“ de J. Slowacki, „Consilium Facultatis“ de J. Al. Fredro, Leono Zamenhof liveris al ni: „Aspazio“ de Swietochowski, „Prote­silas kaj Laodamia“ de Wyspianski, verkojn de Reymont ktp. Kabe: „Fa­raono“ de Prus, „Fundo de Mizero“ de W. Sieroszewski, „La Interrom­pita Kanto“ de M. Konopnicka k. a. Aliaj verkoj: „La Neĝo“ de Przyby­szewski (trad. Ficowski), „Ŝi - La Tria“ de Sienkiewicz (Grabowski), „Ni Sekvu Lin“ de Sienkiewicz (Kuhl). „Quo Vadis“ de Sienkiewicz, (trad. Lidla Zamenhof). El aliaj polaj aŭtoroj konataj estas en E: Balucki (trad. Ender kaj Grenkamp), Belmont (mem E-isto), Zeromski k. a. Nun­tempaj polaj aŭtoroj: Tuwim (mem E-isto), Wittlin (trad. Wiesenfeld), Rzewski (trad. Domostawski) k. a. Poloj laborantaj ageme sur la lit. kampo de E: Zamenhofoj (Lud., Leo­no, Felikso, Lidja), Grabowski, Kabe, Zakrzewski, Brzostowski, Bujwid, Kuhl, Wiesenfeld, Dratwer, Dreher, Grenkamp, Alfus, Zawada. Originalaj verkistoj: Forge, Belmont, Karolczyk, Lejzerowicz, Sapiro k. a. Sciencaj ver­koj: „Kvin prelegoj pri bakterioj“ (de prof. Bujwid), „Estetiko en Me­dicino“ (K. Ŝwiecicki) k. a. Kolekt­verko: Antaŭen Kun Kredo (eld. „Po­la E-isto“, 1912).

        Aldono. Apartajn biografiojn de ĉ. 60 polaj E-istoj oni trovas sub la litero de ĉiu meritulo. Ne ĉiuj tamen estas tie troveblaj pro diversaj kaŭzoj (manko de loko aŭ materialo, ktp). Ĉi-loke ni mencias kelkajn nomojn de agemaj aŭ verkemaj pioniroj polaj. Ili estas (aŭ estis): d-ro Chybczynski (red de „La Kuracisto“), St. Czarnow­ski (vortaro kaj lernolibro), Kaz. Do­moslawski, d-ro I. Dubrowicz, d-ro J. Geliebter el Zamoŝĉ, M. Guterman (vortaro), f-ino Emilja Hermelin (nevino de Z), F. Hiller (aŭtoro de E-a opereto), Jurysta, d-ro Karlsbad, J. Kaszycki (Krakovo), M. Kaus, J. Kostecki (L. K.), Cz. Kozlowski („Petaloj“), L. Krysta, A. Lipski, F. Lotto, O. Kuzma, Maske (polo eksterlande), J. Mikulski (artisto drama), d-ro P. Muszkatblat, d-ro A. Naumann, s-ino H. Neuberg (Krakovo), Pankratz (membro de la pola parlamento), Rudnicki, E. Ryttenberg (blinduloj), R. Rybczynski (lernolibro), H Schnü­tzer, W. Skalski (lernolibro) d-ro Sochacki el Deblin, A. Stankiewicz, prof. Swiecimski (dir. de gimnazio, kiun li disponis por la Pola E-So­cieto), prof. M. Sygnarski (lerno­libro), St. Szabuniewicz el Moskvo, N. Szapiro (agema eldonisto e-a, Br. Szczepankiewicz, S. Szyk el Wilno, M. Trochimowski, J. Tuwim (plej fama nuntempa pola poeto), d-ro Wajsblum, K. Wasilewski, L.Wiener (lernolibro), d-ro Wizel, Al. Zambr­zycki (ced. de „La Farmaciisto“) kaj K. Zajaczkowski.

        Noto. Specialajn dankojn meritas pro grava helpo aŭ kunlaboro:        S-o J. Alfus (Krakovo)

                     W. Pfeiffer (Lodzo)

                     Dr W. Róbin (Varsovio)

                     Dr Sofio Zamenhof (Varsovio)

                     Dr Felikso Zamenhof †

F-ino               G. Spiess (Dancigo)

                     G. Berg (Stokholmo)

S-o                  H. Fischbach (Drahovice)

                     G. Vermandere (Antverpeno)

                     R. Kreuz (Ĝenevo)

F-ino               E. Pastein (Varsovio)

                     H. Edelbaum (Varsovio)

E. WIESENFELD.

 

        Pontz (ponc) Josef, germano, d-ro jura, notaria kandidato en Jablonec a. N. (Gablonz, Ĉeĥosl.). Nask. 5 jul. 1895 en Haslau apud Aŝ. E-isto de 1909. Aktive kunlaboris en la landa organizo, prezidis GEL.

        Popov Aristo, bulgaro, instr. en vilaĝo Dolna Orjaĥovica. Nask. 17 apr. 1870 en D. O. Aktivulo de ĉ. 1897. Lernolibro, artikoloj, paroladoj.

        Populara Esperanto-Biblioteko es­tas fondita en Amsterdam 1933 de neesperantistoj. Ĝi celis doni ĉiumo­nate bonan romanon malkare al abo­nantoj. Ĝi aperigis kvin numerojn, kaj poste ĉesigis la eldonon.

        Por Recenzo. Novelo, originale de Sturmer. 1930, 61 p. „Brila pruvo pri la mozaikarta talento de la aŭtoro. Li estas nia plej hodiaŭa verkisto, kiun amuzas la akvoguto, ĉar en ĝi oni ludas la dramon de la mondhis­torio. La lingvo estas moderna, ku­raĝa.“ (Szilágyi, L. M., 1931, p: 49.)

         Porto Carreiro Neto (portu karejru netu), Luiz de Costa, brazilano, d-ro, Inĝ., docento kaj asistanto ĉe la Politeknika Lernejo de Rio de J. Ĝen. sekr. de BLE kaj vicprez. de BKE, vicĉefdel. de UEA. Poeto kaj proz­verkisto, du trad. romanoj en manu­skripto. Kunredaktas kompletan P-E Vortaron.

        Portugalujo. La unua portugalo, trovebla en la E dokumentaro, estas d-ro Costa e Almeida, kiu estis ano de la unua juĝanta komitato en 1895 kaj multjarposte la unua LK­ano. La movado gutgute pligrandiĝ­is en Porto, kiam la unua lernolibro aperis duonverkita de Heinlein Fer­reira (1896). En Porto J. A. Proenca kaj en Lisboa Rudolf Horner paroladis (unue 8 jan. 1907) kaj kursgvidis unue sindonante kore al la movado. Jen la unuaj estraroj de la unuaj grupoj (1909): Porta Grupo E-ista: hon. prez. H. F. Höveler (Ĉefeĉ), prez. Fernando Proenca, sekr. Ma­deira, Kas. Teixeira, dir. Ferreira da Silva, Freitas Veloso, Moreira da Sil­va kaj Manuel Cunha. Lisbona Grupo E-ista: prez. Bandeira de Melo, vic­prez. Horner, 1-a sekr. Luzo Bemaldo, 2-a sekr. Oliveira Coelho, kas. Pereira da Silva. Samjare en apr. ap­eris la unua n-ro de la unua P E-Revuo, kies unua gvidanto estis Proenca. La unuan duonoficialan favor­on prezentis P Societo de Ruĝa Kru­co kun la eldono de 10.000 E-gvidiloj, disdonitaj senpage al la sanigserva oficistaro kaj al la membroj de la societo (1912). La akcepto de E kiel lingvo permesata de la promilita centro (1916) estis la unua oficiala venko; cenzuristo Kap. Acacio Lobo. En „Lisbona Verda Stelo“ la unua laborista E spertulo Costa Junior starigis por la LVS la unuan labor-istan E Asocion (1917). Samjare Sal­danha Carreira ricevis permeson oficialan de la Militministro kunporti la E distingilon; en la mondo li estis la unua oficiro kun tia permeso. La prez. de la P Respubliko d-ro Sido­nio Pais persone ĉeestis gravan feston en la Nacia Teatro je honoro de Z (1918). Aperis en la registara tagĵur­nalo 8 aŭg. 1919 la unua oficiala permeso al senpaga kurso de E en komerca lernejo. La oficialaj re­zultatoj estas enskribitaj en la granda registrolibro de la ĝeneralaj ekzamenoj, kiuj okazis sub la prezido de d-ro Antunes Coimbra, direktoro de la lernejo Ferreira Borges kaj gvidataj de Luzo Bemaldo (eminenta E pioniro) kaj de la prof. de la kurso, Saldanha Carreira.

        En la unua periodo de la movado Proenca, Horner kaj Bemaldo estis la sana cerbo de la movado; Godo­fredo, d-ro Costa Esteves, Acacio Lobo, Eduardo Moreira iliaj viglaj helpantoj. Iliaj nomoj aperis ĉiam tra kursoj, paroladoj kaj artikoloj. Multaj efemeraj grupoj stariĝis kiel multaj kursoj en metropola kaj koloniaj urboj. Kiam okazis la registarŝanĝo en P en 1910, E servis por detrui ne­verajn noticojn dissendatajn ekster­landen de la malamikoj de la nova reĝimo. En 1916 la movado ĝuis grav­an favoron de ĉiutaga ĵurnalo „Jornal do Comercio e das Colónias“, kiu malfermis rubrikon sur la unuapaĝo sub titolo: Oficiala Fako de la Komi­tato „Por E en la Komerco“. La ko­mitato estrata de Bemaldo redaktis pli ol kvindek artikolojn. Pro sia ag­ado meritas specialan mencion Lis­bona E-Societo, en kiu sindone lab­oris Adelino de Carvalho kaj Etelvina Silva. La laboristoj tra Lisbona Verda Stelo kaj la Vero eldonis 6 n-rojn de la gazeto „Laboro“ kaj poste 12 de „La Vero“. En 1924 la societo „Rondo Amikeco“ kaj aliaj fondis la PE-Asocion, kiu nacia societo laboris vigle en la sidejo de framasona lern­ejo, ĝis kiam militistaj diktatoroj ĝin okupis. De tiam PEA vivas kva­zaŭ nur en poŝtkesto 279 Lisboa, en la espero de pli favoraj kondiĉoj. Saldanha Carreira oficiale gvidis kurson ĉe la Polico. La policistoj uzis kaj uzas E distingilon kaj iliaj turismaj servoj estis kaj estas oficiale uzataj de la ĉefdelegito de la P Teritorio de UEA laŭnecese. Post fermo de la unua kurso la kursanoj malfermis asocion PE Polica Asocio, bele meblitan de la ĉefkomandanto. Dum 1925 aper­is 6 n-roj de la oficiala organo de PEA ĉefe per la donaco de Teixeira Lino-Fundao (Esk. 12.000 S 00). Dum 1927-30 la movado dormadis, nur la laboristaj E-istoj daŭrigis kon­stante kaj senlace la propagandon, kiu eĉ nun estas tre vigla. Registrind­aj nomoj: Costa Junior, Irmundo Barros, Vicente Junior kaj Armando d' Almeida. La ĉefaj nunaj laboristaj asocioj estas Ligo de l' Okcidentaj E-istoj, Antaŭen kaj Nova Vojo.

        En 1932 la movado reviviĝis post parolado kaj kurso gvidita de Saldan­ha Carreira antaŭ la mikrofono de la Radio Stacio CT. 1AA Lisboa de Abilio Nunes dos Santos. La instruo estis vera apostolado, la paroladanto profitis ĉiam la korespondaĵojn el­venantajn el la Asocio de Blinduloj, el la Malliberejoj ktp., por sin turni al ĉiuj, kiuj bezonis protekton kaj komforton kaj beni ilin per ripozigaj, mildigaj vortoj. Kiel sekvo, la unua kongreso de Radiotelefonio (1932) aprobis ĉiesvoĉe tezon prezentatan de radioamantoj de Barreiro, aklame ap­ogante la decidojn de Kongreso de Radio-Kluboj okazinta en Cannes. La konkludoj de la unua Nacia Kon­greso, por ke E estu akceptata kiel lingvo de la Radiotelefonio estas pre­zentitaj oficiale al la ministro.

        En 1933 fondiĝis E-ista sekcio en „Touring Club de Portugal“. Pere de ĝia agado oni sukcesis aranĝi duon­oficialan nedevigan E-kurson en la komercaj lernejoj de Ferreira Borges, Veiga Beirao, Rodrigues Sampaio; ofi­cialan nedevigan kurson ĉe la polico; kaj kurson en Touring Club, kies vic­prez., la fama verkisto D. Alberto Bramao prezidis ĉiujn kunvenojn kaj paroladojn organizitajn de la sekcio.

SALDANHA CARREIRA

        Postnikov A., ruso, kapitano de rusa gvardio. Aristokrato, kavaliro de multaj ordenoj pro partopreno en 28 bataloj dum la japana milito. Energia prop-isto de E. En 1909 li fondis Ruslandan Ligon E-an, revivigis la gazeton „Ruslanda E-isto“. En 1910 li organizis la I-an rusan E-kongre­son. Sed li uzis E-n „ankaŭ por la malhonora kontraŭregna agado“ (laŭ esprimo de Ŝirjaev) kaj tio kaŭzis al la plua E-movado en Rusujo tre senteblan ekbaton. En 1911 li estis arestata kaj aljuĝata al degrado de la rangoj, senigata je la ordenoj kaj klasrajtoj kaj kondamnata al 8-jara punlaborado. La Ligo kun siaj filioj estis fermata de la registaro. Ŝ.

        Postnikov Feodor A. (ps. F. A. Post), ruso, nun usonano, kozaka ofi­ciro, poste milita inĝ. en Ruslando ĝis 1905, inĝ. kaj termezuristo en Usono. Nask. 29 febr. 1872 en Kov­no-Kaunas. Prez. de la unua ofici­ala E-Asocio „Espero“, Petrograd. 1897-99, prez. de Vladivostoka Gru­po, 1902--05, konstruisto de unua E-a (?) Balono „Espero“ dum rusa­-japana milito. Akcelanto de E en Japanujo pere de prof. Hasegavo. Organizanto de la unua E-a rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prez. de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multa jaro. Multaj artikoloj en la unuaj E-revuoj „La E-isto“; LI ktp., eldonisto de „Pacifika Espero“. 1915, 1925-28.

        Poŝto, v. PTT.

        Poŝtstampoj. Dum la UK-j la poŝ­toj de la koncernaj landoj lokigas en la Kongresejoj poŝt-oficejon, en kiu la poŝtaĵoj, elirantaj (el tiu oficejo) estas stampataj per speciala stampilo kun teksto dediĉita al la Kongreso.

        La unua poŝtstampo kun teksto E-a okazis dum la IX. UK en Bern (Svi­sujo) 1913. Ĝia aspekto: rondo, de radio 14 mm-a; interne de ĝi - dua rondo samcentra de radio 8 mm-a. En la spaco (zono) inter la du rondoj troviĝis (rond-ire) la jena teksto: „IX. Universala Kongreso de Esperanto Bern“. En la interna rondo iras tra la mezo, horizontale du paraleloj, inter kiuj estas spaco de 9 mm kaj trovi­ĝas jena teksto: 29. VIII 13-3. Super tiuj paraleloj, en la segmento, formi­ĝinta de la supera paralelo kun la interna rondo, ĝuste en la mezo tro­viĝas E-a stelo, ĉirkaŭita de mal­granda rondeto, kiu tuŝas: supre­ - la internan rondon kaj malsupre - ­la mezon de la supera paralelo. Am­baŭflanke de tiu steleto (en la supra segmento) troviĝas po kvin vertikalaj malkreskantaj linietoj. En la malsupra segmento (t. e. en la spaco formiĝinta de la malsupra paralelo kun la malsupra parto de la interna rondo) ankaŭ ĝuste en la mezo troviĝas sa­ma rondeto sed en ĝi - la svisa blazono (kruco paralellinia, aŭ, kiel oni nomas en la tipograf-arto: „neon“ linia) ksj ambaŭflanke de tiu blazono samaj vertikalaj linietoj (kiel en la supra segmento).

        La sekvantan jaron, en 1914 la Pa­riza Kongreso ankaŭ havis Kongres­stampon, sed en franca lingvo. Rondo de radio 13 1/2 mm (nur unu) kaj en ĝi rondtekste: „10-e Congrès Int. Es­peranto“ (kaj alidirekte, sed ankaŭ rond-ire): Paris. En la mezo de la stampo - tri linioj horizontalaj, en la unua - steleto; en la dua - 2-8 kaj en la tria - 14.

        La XI kaj la XII ŝajne ne havis Kongresstampon.

        La XIII (1921) -havis, la XIV ĝis la XVII (Ĝenevo 1925) ankaŭ havis.

        La XVIII - ĉu havis - mi ne aŭdis (ŝajne - ne)

        La XIX ĝis XXII (Oxford 1930) havis E-tekstajn.

        La XXIII kaj la XXIV havis kun nacilingvaj tekstoj.

        XXV (jubilea) en Köln - ne havis Kongres-stampon.

E. WIESENFELD.

        Potapĉik Nikolaj Stepanoviĉ, ukra­inano, sovetiano, laboristo. Nask. 1903. E-isto de 1929. Estro de la kultur­sektoro de Ukrainia Intersindikata Konsilantaro, ĝenerala sekr. de Ukra­ina komitato de SEU en Ĥarkov. Kompilis kaj redaktis kolekton da arlikoloj pri socialisma konstruado en USSR „La paŝoj de Jarkvino“, 1932.

        Pouchot (puŝo) Georges, franco, prof. Nask. 20 sept. 1880 en Caluire (apud Lyon). Sekr. fondinto de „Ami­karo E-ista de Lyon“ (1904), sekr. de la Rodana Federacio. Adm. de SFPE. De 1905 gvidis multajn kursojn, pub­likajn kaj oficialajn (urbajn aŭ lerne­jajn) kaj per radio (TSF).

        Pragano Sigismundo, rumano, advokato en Bucureŝti. Nask. 5 jan. 1907 en B. Prop-isto de la E-istiĝo en 1923, partoprenis la landan mov­adon, gvidis kursojn, eldonis la rumanan ŝlosilon. De 1931 funkciis kiel Cseh-metoda instruisto en Nederlan­do kaj Anglujo. Tradukis el la ru­mana literaturo por diversaj E-gazet­oj. Aperigis en 1928 la libron de E Relgis: „La humanitaristaj principoj kaj la Internacio de la Intetektuloj“ kaj trad. en 1932 (kun P. Firu) verkon „Rumana Bonhumoro“ en elektitaj rakontoj, kiu ricevis rekonon kaj monan subvencion de la rumana registaro.

        Praha. Ĉefurbo de Ĉeĥoslovakujo; 848.000 loĝantoj. - 13-a UK 31 jul. - 6 aŭg. 1921; 2561 kongresanoj el 35 landoj. Grava oficiala simpatio. Decido pri centra organizo de la E­movado. - Samtempe 1-3 aŭg. okaz­is la fondo kaj 1-a kongreso de SAT. Honorprez. H. Barbusse. Oni mal­akceptis la neŭtralecan starpunkton. - Int. Konferenco Paco per Lernejo 16-20 apr. 1927, kunvokita de la Int. Eduka Oficejo el Ĝeneve. E kiel nura traduka lingvo. - 14-a Int. Katolika E-Kongreso en 1929 en la kadro de la miljarfestoj de s-ta Venceslav; 211 kongresanoj el 16 landoj.

        Pratdesaba Josep, kataluno, astro­nomo, (posedas gravan privatan ob­servatorion). Nask. 6 aŭg. 1870 en Vic. E-isto de 1906. Fond. kaj estis prez. de l' loka EG; prop-isto ĉe sciencaj medioj.

        Preĝlibroj (katolikaj). La unuan kat. preĝlibron verkis Beaufront (1893, 46 p., dua eld. 1902, 65 p.), kiu en 1906 prezentis ĝin al Papo Pio X-a. Pluaj preĝlibroj: „Katolika preĝaro“, (v.) eldono de Espero Katolika, 180 p 1907. - „Spirita Juvelaro“, 1910, 292 p. trad. el la nederlanda P. P. Pastro, 1910, 292 p. - „Migru kun mi“, (v.) el la germana trad. Clemente, 1913. 336 p. - „Kat. Preĝlibro“ (v.) de Carolfi 1922: 160 p. - E-a Preĝareto por katolikoj dum int. kunvenoj, 1924, 36 p. - „Kat. Preĝareto“, 1929, 32 p. - „Preĝareto“ de Carolfi, 1931, 48 p.

Frato W. van ZON.

        Preĝo sub la verda standardo. Po­emo de Z, kiun li verkis en 1905 okaze de la I-a UK kaj deklamis en la fino de sia kongresparolaĵo. . . el ĉiuj poemoj de Z estigas la plej ampleksan sentadon.,. Estas pulsado de la tuta mondo, kiu donas vivon al ĉi tiu poemo, kaj la koloron de l' vivo.“ (Artikolo de Behrendt en „Kongresa jubilea Libro“, 1933.)

        Preller Frans Jozeph, nederlandano katolika sacerdoto kaj dominikana pastro. Nask. 18 marto 1885 en Arn­hem E-isto de 1907. Starigis kun J. P. L. Niesten grupon en Nijmegen en 1909, helpis fondi NKEL, kies es­trarano li estis dum multaj jaroj. Fa­ris prop. prelegojn kaj verkis mult­nombrajn artikolojn. Kunlaboris al „Ned. Katoliko“.

        Prengel Francis August, verkisto astrologia „Bydgoszcz, Polujo. Nask 26 jun. 1899 en Chicago, Uso­no. Teatro- kaj muzikkritikoj. Ĉiuja­re eldonas almanakon pri kosmaj influoj. Fervora prop-isto, gvidanto de la E-movado en B. Aranĝas ofte prelegojn kaj kursojn. Dum multaj jaroj gvidis agentejon „P. E-Servo“. Estis la iniciatinto de l' unuiĝo de ĉiuj polaj ES-j.

        Presa Societo Esperantista. Fondita en Paris en 1904 por la presado kaj eldonado de E-aj gazetoj kaj libroj. Ĝi estis la unua pure E-ista entre­preno. Prez. de la administracio estis prof. Th. Cart, komerca dir. d-ro P. Fruictier, teknika dir. P. Lengyel. Inter la gazetoj de ĝi eldonitaj la plej grava estis la LI, kies red. Cart, ĉiam energie batalis por la Fundamento. Dank' al tiuj gazetoj kaj al la mult­nombraj nur purstilaj libroj, kiujn ĝi eldonis, la ŝanĝemuloj de E estis venkitaj. Post la milito tiu societo devis ĉesigi sian ekzistadon kaj tute malaperis. Sed jam de 1908 la akci­uloj de la societo decidis vendi la presejon al ĝia laborestro Viktoro Polgar kaj konservis nur la librejon-­eldonejon. Laŭ I. POLGAR.

        Preter la Vivo. Poemaro de Ba­ghy. 1922, 128 p., dua eld. 1931. „En nia int. poezio ĝi estas nova venko, nova atingita ŝtupo kaj sam­tempe nova elira punkto por la eston­taj formoj kaj serĉadoj. La tuta lib­ro spiras per la plej alta kaj pura romantikismo kun aldono de la vaga­bonda estetiko.“ (Skito, L. M, 1923, p : 98.)

        Pri Esperanto. De C. Aymonier, el 1a franca trad. R. Ferter. 1913, 68 p. „Diskutado pri kelkaj ŝanĝoj de Ido proponitaj.“

        Pri la origino de l' homo. De Keith, el la angla trad. Brown kaj Cormick. 1928, 64 p. „Riĉa je interesegaj faktoj, je pripensigaj deduktoj“. (G. S., ,E', 1928, p. 176.)

        Pri 1' Moderna Arto. De Jan Brze­kowski kaj S. Grenkamp. 1934, 32 teksto- kaj 68 kliŝopaĝoj. „Ĝi al­portas multe pri la novaj „ismoj“ de la pentroarto kaj en densa, drasta formo, plej taŭge konigas ĉion, kion estas necese scii pri la diversaj ten­dencoj.“ (G. Avril, „Lingvo Libro" 1934, p: 29.)

        Primmer John Boyd, skoto, kura­cisto. Nask. 30 marto 1877 en Town­hill, Dunfermline. Dramverkisto. Prez. de Skota EF, 1918; kontribuanto al „Int. Medicina Revuo.“

        Princo Serebrjanij. Historia romano de Alekseo Tolstoj, el la rusa trad. M. Ŝidlovskaja, 1912, 286 p. „Ĝi prezentas al ni la strangan caron, . . kiam li fortege premas la bojarojn per la nove kreita korpuso de la „opriĉnikoj“. La tradukistino skribis laŭ tre perfekta E-a stilo.“ („La Revuo,“ VII-a vol., p: 142.)

        Printempo en la aŭtuno. Rakonto pri dolĉe melankolia renkonto. Ori­ginala romaneto de Baghy. 1931, 114 p. Aperis ankaŭ en hungara traduko. „Tiu idilio inter studento kaj filino de foirarlekenoj havas freŝe­con, koloron, naivecon ĉarmajn.“ (G S. ,E', 1931, p: 145.)

        Pri Piedpilkludanto. Rakonto de V. v Nispen, el la nederlanda trad. M. Bartholomeus. 1934, 96 p., kun ilustraĵoj. Malmultaj okazaĵoj, religi-morala tendenco.

        Privat (priva) Edmond, franclingva sviso, d-ro pri historio, docento ĉe la Ĝeneva Univ., verkisto, kunlaboranto de naciaj gazetoj. Nask. 17 aŭg. 1889 en Genève jam dum la infanjaroj li lernis E-n, en 1903 fondis kun Hodler la gazeton Juna E-isto. En 1905, kiel 16 jara junulo parto­prenis la unuan kongreson en Bou­logne sur Mer, kien li piede pilgri­mis kaj kie kun matura elokventeco parolis, P. en la Pariza universitato studis lingvosciencon kaj historion kaj meritas specialan atenton liaj libroj franclingvaj pri Historio kaj Psikologio de Popoloj. P. prezidis int. komitatojn kaj konferencojn por la liberigo de subpremitaj nacioj. Dum 1922-26 honora konsilanto kaj vic­delegito de Persujo. Pioniro de la popolklerigo kaj de la kooperativa sistemo en Svislando. Tiu meritplena vivo estas organisme traplektita de E rilatoj. En 1907-08 faris longajn propagandvojaĝojn tra Usono, Anglujo kaj Francujo, en 1911 en Ruslando kaj Mez-Eŭropo. De 1920 ĝis 1934 li redaktis Esperanton, kie konstante aperis liaj klarvidaj, elegant­stilaj artikoloj. De 1921-1928 li re­organizis kaj gvidis la int. movadon. En 1923 prez. de ICK, 1925 prez. de UEA, prez. de Svisa Societo E. Lia propagandista agado distingiĝas per la absoluta seriozeco kaj kompeten­teco. Li prezentis E-n al Ligo de Nacioj al la Int. Laboroficejo kaj Univ. Telegrafa Unuiĝo, aranĝis int. konferencojn teknikajn en E (Edu­kistoj - Genève 1922, komercistoj - Venezia 1923, Radio - Genève 1924, Paco per lernejoj - Praha 1927, Unua Somera Universitato, Ge­nève 1926.) Kiel oratoro estas unu el la plej eminentaj, klara kristale pura elparolo kaj komprenebla logi­ka facila pensperado. Ankaŭ lia pe­dagogia agado meritas laŭdon. En 1908 aperis liaj „E at a glance“ kaj en la sama jaro „E in 50 lessons“, en 1910 „Karlo“, kiu ankaŭ nun estas populara legolibro En 1911 aperis la same populara rektmetoda kaj bone­ga „Kursa Lernolibro“ kaj ĉe tiu fako ni mencias lian E lingvistan ĉefver­kon „Esprimo de Sentoj en E“. Pli science, pli klare kaj pli ĝueble oni ne povas pritrakti teoriajn problem­ojn, kiel ili aperas en la prezentado de P. en tiu ĉi libreto. Li estas la plej grava historiisto de la juna E movado. El lia „Historio de E“ (U   nua Parto 1911, Dua Parto 1927) , kaj el la „Vivo de Z“ (1920) ni havas la plej detalan kaj samtempe poezian rakonton de historio de E. Krom tiuj aperis lia traktaĵo „Pri E litera­turo“ (1911), verketo kun la samaj kvalitoj. La talento de P. produktis ankaŭ beletristajn verkojn, la versan dramo-legendon „Ginevra“ (1913), kaj „Tra l' Silento“, en ili mildvoĉa, de­likatsenta poeto prezentas sin. Liaj ĉiuspecaj verkoj respegulas el stila vidpunkto kristalan, puritanan klar­econ, elegantecon kaj en la historiaj kaj beletristaj verkoj tiu stilo atingas la plej altajn regionojn de la E lite­raturo. Ĉu la stilo, ĉu la diritaĵoj sentigas al ni, ke la verkisto de sia juneco vivas en la E-ista vivo, lia individuo estas ne disigebla de la E­-ista agado kaj tiu sento kaj kredo ­- logika kredo de klerulo - floras en liaj verkoj sub la literoj, kiuj neniam estas mortintaj aĵoj por P. Kion ajn li verkas, la frazoj vivas, ni rekonas ĉiujn kolorojn de la vera vivo. Kaj lia verkista agado jam en frua epoko de la E movado influis la junan genera­cion por liberiĝi de la paper-odora, seka literatura tendenco. Kaj ankaŭ sur aliaj kampoj same favore li in­fluis siajn kunlaborantojn kaj la E-is­taron.

F. SZILÁGYI.

        Procházka (proĥaska) Karel, ĉeĥo, landa konsilanto en pens., loĝas en Praha. Nask. 1 okt. 1880 en Nìmec­ký Brod. De 1906-14 prop. parola­doj en Praha kaj en provincaj ur­boj, instruado. Antaŭ la milito komi­tatano kaj vicprez. de E K en Praha kaj de BUE. Ekzamena komisionano. Post la milito kunreorganizinto de Ĉ. AE. Komitatano de ĈEI. Verkis Ĉ-E vortaron, (25.000 vortoj), kunverkis sisteman lernolibron, kunlaboris je gazetoj, kuntradukis ĉeĥan romanon „Avinjo“ de B. Nìmcová.

        Programo de Komunista Internacio. ­El la rusa trad. G. Filipov kaj A. Sissler, 1930, 119 p. „Plej aktuala dokumento de Komintern. Ĝi mon­tras al ni la spiritostaton, en kiu tro­viĝas la anoj de la komunistaj par­tioj. La lingvo kelkloke estas tre peza.“ (Jonas, „La Socialisto“, 1930, p : 80.)

        Pro Iŝtar. Romano, originale de Luyken 1924, 304 p. Temo el la antikva Babela historio. „La bildoj senĉese alternas, fariĝas ĉiam pli in­teresaj, pentrindaj. La romano, kiel granda filmo, aperigas antaŭ ni la okazintaĵojn tute vivoplenaj. Ĝi estas garnita per historiaj aŭtentikaĵoj.“ (Jobo, L. M. 1924, p: 200.)

        Pro kio? Kriminal-romano originale de Argus (ps. de F. Ellersiek). 1920, 158 p. „Vera policromano. Temas ne nur pri terura krimo kaj lerta trovado de l' krimulo tra diversaj aventuroj kaj landoj, sed ankaŭ pri amnaskiĝo kaj ĝia evoluo al edziĝo inter la ĉefpersonoj. La verkisto mir­inde uzas nian lingvan riĉecon.“ (G. S. ,E', 1921, p: 55.)

        Proleta Esperantistaro. Internacio de Proleta Esp-istaro (IPE) fondiĝis en 1932 rezulte de grava skismo en mezo de SAT, kiu estis ĝis tiam unueca mondorganizaĵo de iuj proletaj E-istoj (v. SAT, Laborista mo­vado). Pro sia speciala „sennacieca“ ideologio kaj gvidado, SAT jam en la unua tempo de sia ekzistado mal­kontentigis multajn prol. E-istojn. An­koraŭ en 1922-1923 la ideaj kaj organizaj principoj de SAT estis forte kritikitaj el la flanko de SEU, kiu eĉ eldonis specialan deklaracion pri tio titolitan „Nia pozicio“. Tamen ĉe la 3-a kongreso de SAT en Kassel 1923 estis atingita interkonsento kaj dum la pluaj kvin jaroj SAT kaj SEU harmonie kunlaboris en plena konkordo. Tiuj ĉi jaroj estis la plej progresaj jaroj de SAT-movado.

        De post la jaro 1927, kiam la direk­cio de SAT en Parizo komencis pli insiste propagandi en SAT-gazeto la ideologion de sennaciismo en ties malproksimen evoluinta formo, de­nove komenciĝis en SAT forta kriti­kado kontraŭ tiu tendenco. Grandan skandalon elvokis nova broŝuro de Lanti „Laborista Esp-ismo“, kiu estis eldonita kiel kvazaŭa programo de SAT kaj kiu enhavis diversajn asert­ojn ne akcepteblajn laŭ la marksisma vidpunkto. Ĉefe la kritikoj devenis el la flanko de SEU-anoj.

        Por repuŝi tiujn kritikojn, la direk­cio de SAT en Parizo entreprenis fortan atakon kontraŭ SEU kaj pre­cipe kontraŭ ties ĝenerala sekretario Drezen. Utiliginte la malfacilajn kon­diĉojn de montranspagado el Sovet­unio al aliaj landoj, la direkcio akuzis SEU pri „intenca“ retenado de la mono por malutili al SAT. Kaj kiam la opozicio decidis eldoni gazeton por kontraŭbatali, la direkcio eksigis el SAT Drezen kaj multajn aliajn opoziciulojn sovetiajn kaj alilandajn.

        La konflikto atingis apogeon en okt. 1930. En Berlino fondiĝis Orga­niza oficejo de klasbatala SAT opozi­cio, kiu entreprenis eldonadon la gazeto „Internaciisto“ responde al „Sennaciulo“. En Leipzig komencis laboron nova sendependa eldonejo de revolucia E. literaturo „Ekrelo“. Kon­traŭ la alte leviĝinta opozicia ondo la direkcio de SAT asekuris sin per enkonduko de nova regulo ebliganta voĉdonrajton en SAT nur al la plen­jarabonantoj de „Sennaciulo“. Tiama­niere estis senrajtigita granda plimul­to da SAT-anoj. Por ricevi aprobon al sia konduto, la direkcio aranĝis voĉdonadon, en kiu partoprenis nur ĉirkaŭ 600 personoj. Responde al tiu ĉi direkcia voĉdonado, la opozicio organizis en marto 1931 alian ĝene­ralan voĉdonadon inter ĉiuj SAT-anoj senescepte: el 1256 voĉdonintoj el 30 landoj 1218 voĉdonis malfidon al la direkcio (sume, kun subskribintoj de kolektivaj rezolucioj entute 2700 SAT-anoj esprimis malfidon al la di­rekcio).

        Ĉe la vica SAT-kongreso en Ams­terdam en aŭg. 1931 la opozicia anaro aranĝis propran kongreseton, kiu de­cidis anstataŭ la organiza oficejo fon­di Int. Unuigan Komitaton de Proleta E-Movado. Krom SEU, al la opozicio plene aliĝis Germana Lab. E. Asocio, Japana prol. E. Unio, Bulgara LEA kaj Nord-Amerika LEA (LEANA)­. Aliĝis ankaŭ certaj partoj de la lab. E asocioj franca, pola, brita, sveda, nederlanda, hungara, ĉeĥoslovaka, finna, norvega, aŭstra, hispana k. a.

        Kiam evidentiĝis la neebleco devigi la direkcion de SAT reakcepti la ek­sigitajn membrojn kaj tiamaniere res­tarigi la unuecon de proleta E-mova­do, la skismo realiĝis definitive. Granda nombro da membroj forlasis SAT: el 6.500 membroj en 1929 - post du jaroj en 1932 en SAT restis apenaŭ 1500.

        En aŭg. 1932 en Berlino okazis 1-a fondkongreso de IPE. Ĉeestis 348 delegitoj el 12 landoj. Ĉe tiu kongreso IPE konstituiĝis kiel unu­ecfronta klasbatala organizaĵo de ĉiutendencaj proletaj E-istoj dezirantaj praktike labori per E. por socialismo.

        La faŝista ekrego en Germanlan­do detruis la junan IPE-centron Berlino. Estis ĉesigita la eldonado de „Internaciisto“. Int. IPE-oficejo estis transportita el Berlino al Amsterda­mo, Holando. Kiel organo de IPE de post julio 1933 komencis aperadi nova gazeto „Sur Posteno“ en Moskvo (de post okt. 1934 ĝi aperas en Amster­damo).

        En aŭg. 1934 en Lille (Franclando) estis kunvokita int. konferenco de IPE, partoprenita de 73 delegitoj el 9 landoj. Ĝi decidis starigi int. IPE-­cenhon en Leningrado, plifortikigan­te samtempe la IPE-oficejon en Ams­terdamo. Samtempe la konferenco al­vokis ĉiujn e-istojn al IPE, SAT, ISE k. a. partopreni la laboron de PEK (Proleta E. Korespondanto), kiu prezentas la plej bonan bazon por unuecfronta agado de ĉiuj anoj de tiuj organizaĵoj. La 2-an IPE-kongre­son la konferenco de Lille decidis okazigi en Antverpeno en 1935.

        Ĉe sia fondiĝo IPE havis 7 landajn sekciojn kaj unuigajn komitatojn kun proks. 5.500 membroj. Fine de 1934 IPE havas 10 landajn sekciojn kaj 11 unuigajn komitatojn kun proks. 14.000 membroj; nome - sekcioj: SEU - 8000, GLEA - 2000, JEP - 800, Bulg. LEA - 500, Ĉinlando - 400, Bri­ta LEA - 300, Japana Prol. E. Unio - ­150, LEANA - 100, Saarlando - 100, Aŭstralazio - 100; unuigaj komitatoj: Nederlando - 200, Svedlando - 75, Hispa­nlando - 75, Norveglando - 50, Ĉeĥoslovakio - 50, Estonio - 50, Laivio - ­50, Islando - 25, Danlando - 25, Grek­lando - 15, Svislando - 10 k. a. v. La­. borista Movado.

N. NEKRASOV.

        Proletaria Kantaro. 1924, 180 p. „La elekto de la kanto, ilia proleta ten­denco, ilia int. valoro, la fakto, ke ĉiu povas studi kaj kanti ilin dank' al la muziknotoj, faras el tiu volumo unikan verkon.“  (Laŭ SAT-jarlibro, 1929/30.)

        Prologo. Jubilea kolekto de origi­nalaj poemoj, 1918-28, de Miĥals­ki. 1929, 64 p. „Jen entuziasmo, amo, pasio, vulkaneksplodo de sentoj. La aŭtoro lertege uzas nian lingvon, kaj posedas seneraran verssenton; laŭ ritmo, laŭ poezio, li atingas perfek­tecon, la lingvon li senceremonie traktas aŭ perfortas.“ (G. S. ,E', 1929 : p: 184.)

        Promesoj. Kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de Z, kies teksto estas la jena: „Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se es­tos montrita, ke dek milionoj perso­noj donis publike tian saman prome­son.“ Subskribo. Sur la dorsa flanko: nomo, adreso. Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo int., aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: „kontraŭ“. Tiuj, kiuj estis pretaj el­lerni la lingvon en ĉiu okazo, sende­pende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto „senkondiĉe“.

        ŜIRJAEV.

        Prononco. v. Elparolo.

        Propaganda pledvojaĝo al la oka Int. E-ista Kongreso (de Paris ĝis Kraków). Originale verkita de Dev­jatnin. 1912, 94 p.

        Protestantoj. La strukturo de la prot. eklezio tute ne estas favora al enkonduko de helplingvo, ĉar int. ri­latoj preskaŭ ne ekzistas. Eĉ en la naciaj eklezioj mem estas tiel pro­funda malunueco, ke int. organizo ŝajne ne estas ebla. Nur en la lastaj jaroj komenciĝis int. movado, kiu ne nur celas la prot. sed ankaŭ aliajn ekleziojn: La Tutmonda Unio por int. amikeco inter la eklezioj. Prot. pastroj ofte uzis kaj fervore propa­gandis E-n. La unuaj inter ili certe estas Schneeberger, (Svisujo) kaj Rust (Anglujo). En 1908 ili eldonis gazeton La Biblia Tradukisto, ties celo estis baldaŭ kunmeti plenan tradukon de la Biblio. Pastro Ashley (Anglujo) en 1913 komencis kolekti la E-istajn prot. ekleziulojn en speciala Ligo: „Eklezia E-ista Ligo“ kaj li komencis eldoni revueton. Sed la agado baldaŭ finiĝis. En Finnlando la luterana pastro H. Pätiälä, eldonis gazeton „La Kristana Espero“ en 1920. Li tre fervore propagandis E-n. An­kaŭ lia laboro devis ĉesi pro manko de intereso en la ekleziaj rondoj.

        Inter la neekleziaj prot. organizaĵoj estas du grandiozaj movadoj de la gejunularo. La nur-vira movado estas la Kristanaj Asocioj de Junaj Viroj (Angle: Young Men's Christian Association = Y. M. C. A., germane: Christlicher Verein Junger Männer  = C. V. J. M.). Laŭ la statistiko 1928 tiu ĉi organizaĵo kalkulis 10.034 soci­etojn kun 1,588.000 membroj en 55 nacioj. En la centra komitato en Ĝe­nevo jam en 1907 la ĝen. sekr. ba­rono von Starck, kiu kaŭzis la ekstarigon de la KELI movado, fervore propagandis E-n. Ankaŭ liaj oficaj sekvintoj, R. Horner kaj Phildius fa­ris tion. La societo baldaŭ eldonis kelkajn broŝuretojn en E; diversaj grandurbaj societoj komencis E-kurs­ojn. La dua, eĉ ankoraŭ pli granda int. organizaĵo estas movado de prot. gejunuloj, la „Kristana Celado“ (an­gle: The Christian Endeavour - C. E., germane: Jugendbund für Entschie­denes Christentum = E. C.), kies centro estas en Usono. Ĝi ampleksas pli ol 2 milionojn da membroj en multaj nacioj. Ankaŭ tiu ĉi organizaĵo en 1907 kaj 1908 propagandis E-n inter siaj anoj. Unue la usona ĵurnalo „The Christian Endeavour“ regule enhavis artikolojn en E, poste ankaŭ la germana „Die Jugendhilfe“ publik­igis artikolojn pri kaj en la help­lingvo. - La milito tre malfortigis la intereson je E en ambaŭ organizaĵoj.

        (v Biblio, Diservoj, KELI Societo de Amikoj.)

        P. HÜBNER.

        Organizo fondita en 1913, de pro­testanta pastro A. J. Ashley (v.) estis la Eklezia E-Ligo. La Ligo, precipe ĝia fondinto, eldonis de 1918 ĝis 1923 propran revuon „La Eklezia Revuo“. Celo estis per E kunigi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili. La Ligo de 1923 ne plu funkcias. P. B.

        Proverbaro Esperanta, aranĝis Z laŭ la verko de sia patro (Frazeologio rusa-pola-franca-germana). Dua eld. 1905, 82 p. 1932 proverboj, aranĝo laŭ temoj; aboca registro. _

        Prozo Ridetanta. Noveloj, originale de R. Schwartz. 1928, 172 p. „La aŭtoro majstre uzas nian lingvon, kiu ĉe li estas ĉiam vivplena. Li brile sukcesas kiel humoristo kaj vortlu­danto. Li ĵonglas kun la vortoj, kiel ĵonglas la vivo mem.“ (Akademia Raporto, 1929.)

        Pruski Czeslaw, polo, magistro de juro. Nask. 1897 en Siedlce. E-iĝis en 1913 en Kronŝtadt (Rusujo), fon­dinte gimnazian E-rondeton. En mul­taj rusaj urboj laboris por E. Post la milito revivigis la movadon en S. Multaj kursoj, prelegoj aranĝaĵoj.

        P. T. T. (Poŝto, telegr,afo, telefono). Se iu medio nepre bezonus int. lig­econ, ĝi estus la universala organizo pri poŝto kaj telekomunikoj. Multaj malhelpoj devenas el manko de ling­vo komuna, ne nur por la administra­ciaj rilatoj, sed ankaŭ por la uzantoj.

        Jam en 1892-93 en Rusujo oni sen­dis senmalhelpe telegramojn en E. La administracio oficiale donis 30 dec. 1904 permeson sendi telegramon en E lande kaj eksterlanden, je la kondiĉo prezenti samtempe naciling­van tradukon.

        Dum la unua UK en 1905 Dueros proponis akceptigi E-n por telegrafaj rilatoj. La poŝtisto Chavet rimarkigis, ke tiu propono bezonas fakan studon, kreskado de la movado ne okazas pro oficialaj decidoj, sed kontraŭe la permesoj, akceptoj, decidoj rezultiĝas el la uzo mem de la lingvo.

        En 1906 la „Boletin telegrafico“ de Brazilo 30 nov. entenas oficialan akcepton de E, kiel klaran ling­von por telegramoj en la lan­da servo. Tiun gravan decidon oni ŝuldas al la deputito kaj ĵurnalisto Medeiros E. Albuquerque, prez. de la Brazila E Klubo. En 1908 la poŝt­ministerio de Germanujo komisias d­ron Schwelembach, ĝen. poŝtinspek­toro, ĉeesti la 4-an UK-n. Raporto fa­vora aperas en la „Deutsche Verkehrszeitung“.

        En la personaro mem jam eksentiĝas la volo grupiĝi por komuna laboro. En 1909 amerikana kolego Lisle Teewilfeger skribas pri E al la ĝen. poŝtdirektoro de Usono. Tiu ak­ceptas la proponon raporti pri la stato de la lingvo. En 1910 Paŭlo Schmidt, agema leterportisto ekinteresas plu­rajn personojn: kursoj estis organizataj kaj societeto „Post-E-isten Verein Z“ estas starigata. En 1911 li notas, ke en multaj landoj la UEA-delegitoj estas P.T.T.-istoj. Nova fakgrupo aperas en Görlitz, la „Deutsche Post“ publikas varbajn artikolojn. En Franc­ujo la poŝtisto Ballandier prezentas deziresprimon al la 11-a Kongreso de la ĝen. Asocio de P. T. T. en Franc­ujo, kaj ĝi estas unuanime akceptata. Ĝi petas, ke E estu akceptata por la  diversaj fakekzamenoj apud la ceteraj lingvoj.

        Schmidt (Dresden) iniciatis starigi 17 aŭg 1911 la Int. Ligilon de P.T.T.-E-istoj (ILEPO). Unua prez. fariĝis A. Behrendt. Samtempe Ballandier kaj G. Chavet starigas P. T. T.-asocion de Francujo kaj Kolo­nioj en Paris sub la prez-eco de M. di Rienzi. Samjare E-istaj kolegoj ofi­ciale deĵoras ĉe la Int. Ekspozicio de Dresden. Dum la UK en Antwerpen okazas la unua int. kunveno de P. T. T.-istoj; bonaj novaĵoj el Francujo kaj ankaŭ el Rusujo, kie kursoj oka­zas. Sub la lerta gvidado de Behrendt la ligo vigle laboras. Int. organo Poŝtista E-isto aperas, red. Behrendt; interesaj fakstudoj. Beh­rendt prezentas al la „Reichspost“ plenan raporton rilate al la E-movado inter P.T.T.- istoj.

        La poŝtadministracio de Holando en 1913 permesas, ke la E-istaj poŝtistoj surportu la ver­dan stelon ĉe uniformo. La unuan fojon oni povis vidi en Belgujo en poŝt­ejo de Charleroi pendindikilon „Oni parolas E-n“. Samjare la ligo Informiĝis, ke d-ro Kroita gvidas kur­son ĉe la faka lernejo de Tokio. En 1914 la administracio de Francujo permesas kursojn en la ĉefa poŝtejo de Paris, sed la mondmilito ĉesigas ĉion.

        En 1919 kelkaj E-istaj poŝtistoj per korespondado denove prenas kontak­ton. En 1920 ILEPO regrupiĝas. Provizora komitato: R. Huber, Svis­njo; O. Reber, Germanujo kaj Rienzi, Francujo. La franca E-ista Poŝtasocio revekiĝas; prez Rienzi, vicprez. Du­peil. Bona artikolo en „La France Postale“ de Rienzi. En Rusujo aperas unuarange nova ideo. Kvar­ diversspecaj poŝtkartoj kaj kovertoj en kelkmiliona pres­kvanto havas tekston en E: Poŝta Karto“, „Por Respondo“, „Kun afrankita respondo“, „Poŝto“, „Fermita letero“, ktp. ILEPO laboras pli efike. Kursoj en Berlin, Düsseldorf, Essen, Münster, Leipzig. En Brazilo Couto Fernandez daŭrigas la laboron­; estona poŝtdirekcio permesas en poŝtejoj indikilojn montrantajn la ad­resojn de E-grupoj. Kursoj okazas en Finnlando, Hispanujo, Portugalujo. Persujo kaj Japanujo.

        En 1921 la Int Oficejo de la Tele­grafa Unio en Bern enketas pri E per cirkuleroj apud la diversaj admi­nistracioj. Samjare en julio aperas la unua numero de La France Postale E-iste“ (Rienzi). En aŭg. okaze de la UK estas la unua kongreso de ILE­PO. Nova estraro - Reber, Rienzi, Spielmann, Rippel. Laŭ la enketo de Telegrafa Unio E-istaj P. T. T.-istoj estas entute 1874 (Argentino 1, Aŭstr­ujo 2, Belgujo 5, Brazilo 34, Britujo 10, Ĉeĥosl. 307, Finnlando 15, Jugos­lavujo 32, Egiptujo 1, Estonujo 23, Francujo 70, Germanujo 1230, Nov­zelando 2, Nederlando 75, Rusujo 11, Svedujo 2, Svisujo 37, Hungarujo l, Usono 27).

        En okt. 1922 aperas en Francujo la int. fakorgano „La Interligilo de l' PTT“. Ĝin eldonas la Unueca Poŝta Federacio de Francujo. La organo estas dissendita tra la tuta mondo petante informojn pri la diversaj fede­racioj. Ankaŭ dum la UK-j E kaj poŝtafero interrilatas. Kolegoj deĵoras ĉe la giĉetoj dum tiuj grandaj kun­venoj kaj estas uzataj specialaj stampiloj (v.). En 1923 en La Policisto aperas nova fakorgano: La Poŝtisto. La du organo ne estas aparte aboneblaj. La kunlaboro ebligis sekve de interkonsento de Manch (red. de La Policisto) kaj Reber (red. de La Poŝtisto). La inter konsenton aprobis la samjare okaz­inta Liga Kunveno en Nürnberg. Ekde tiu tempo la Ligo nomiĝas ILEP­TO ĝia prez. estas Spielmann.

        En 1924 la Poŝta Federacio de Francujo ĉesas subteni la eldonon de la Interligilo de l' PTT. Dum la kongreso de Wien La Interligilo farigas oficiala organo de la ILEPTO. Ellaboro de petskribo favore al E. Oni prezentas la petskribon al la Universala Poŝt-Unuiĝa Kongreso en Stockholm, tamen senrezulte. La sve­da kaj URSS-aj Federacioj aliĝas al la Ligo. La Ligo de la Nacioj rekomendas E-n por telegrafado kiel klaran lingvon.

        En 1925 la USSR-a Poŝtadministra­cio eldonas la unuan poŝtmar­kon en E. Kongreso de Genève. Petskribo al la Unuiĝo Telegrafa cel­ante akcepton de E en telegrafado. La akcepto okazas helpe de Komerca Ĉambro de Paris kaj de ICK. La brita fakfederacio aliĝas ĉi-jare al ILEPTO.

        En 1926 aperas la grava lernolibro de Behrendt „Lehrbuch mit Schlüssel für Post-, Telegraphen-, Fernsprech­und Funkbeamte“ (Lübeck). Aperas la dua E-a poŝtmarko en USSR okaze de kongreso de SAT. La kunveno de la Internacionalo de l' PTT invitas ILEPTO-n. En 1927 la movado forte vigliĝas. Aliĝas la irlanda kaj latva fakasocioj. Aperas la tria oficiala E-­lingva poŝtmarko en USSR. En 1928 la int. aertrafika kompanio Farman sciigas sian plenan subtenon al ILEP­TO. Okaze de la UK en Antwerpen, kunvenas la ILEPTO-anoj. Ellaboro de ĝenerala regularo, kiu ankaŭ nun estras la afergvidon ĉe la Asocio.

        En Ĉinujo, pere de agado de ko­lego Sun, en Ĉina Telegraf­isto (Sanghai) aperas tuta rubriko en E. En Bulgarujo la Ĉefdirektoro de l' PTT permesas kaj rekomendas E-n en la poŝtservo al la tuta person­aro.

        En 1929 aliĝas Aŭstrujo Polujo, Jugoslavujo, USSR, Germanujo. Dum la UK en Budapest (ankaŭ kunveno de ILEPTO) barono Szalay, ĝenerala direktoro de la hungara poŝto, estas nomita hon. prez. de ILEPTO por danki lin pro la granda subteno de la movado. En 1930 la Interligilo fariĝas ilustrita revuo kun fakrilata parto. Sendo de petskribo, favore al E, al 100 poŝtadministracioj de la tuta mondo. Liĥtenstejn eldo­nas E-surskriban poŝtkar­ton.

        En 1931 komenciĝas la preparaj la­boroj por starigi Int. Poŝtakademion. La preparanta komitato akceptas E-n kiel helplingvon. Sukcesoj, dank' al la agado de Borel, ĉe la Lyon la Doua Radiostacio. En la unua kvarono de 1932 Grekujo kaj Jugoslavujo akcep­tas kaj oficiale propagandas E-n in­ter la poŝtistaro. Dum la UK de Paris, Spielmann abdikas kaj nova prez. estas elektata: Dufrenne (Holandano). „Interligilo“ festas dekjaran aperadon. Rumana poŝtdirekcio akceptas kaj subtenas E-n, donas informojn en „Interligilo“. Dufrenne faras depost la komenco de 1933 skriban kurson en la holanda fakrevuo „Orgaan“. Kune kun la Cseh-instituto de Arn­hem li sukcesis organizi fakkurson por la tutmonda poŝtservistaro. La Univ. Unuiĝo en Bern invitis al la kurso ĉiujn PTT-administraciojn de la mondo. La kurso okazis kun plena sukceso. Partoprenis 117 gekolegoj el Belgujo, Francujo, Hungarujo, Neder­lando, Svedujo kaj Svisujo. La lasta grava okazaĵo: la poŝta administracio de Hungarujo printempe 1933 eldonas oficialajn poŝtkartojn kun teksto en E; ĝin sekvis aŭtune Brazilo per simila eldonaĵo.

        La E-a PTT-movado havas sian specialan rolon en la E-movado. Kiel bonsukcesa fakmovado, ĝi apogas kaj subtenas la tuton.

        Noto. La artikolon reviziis H. Rippel (Würzburg)

ROBERTO kaj PETRO FILLIATRE.

        Puff Ludwig, germano, seruristo. Nask. 1 junio 1888 en Frankfurt a. M. E-isto de 1921. Funkciulo en la lab. ­E-grupo kaj distrikto. Gvidis (ankaŭ en Svedujo) kursojn laŭ rekta metodo, kaj verkis lernolibrojn. Kunfondinto de la Socialista E-Asocio kaj estis ties prez.

        Puhalo Ilija, jugoslavo, fervoja ofic­isto. Kunfondinto de IAEF, red. de la postmilita organo „La Fervojisto“. Prop-isto.

        Pujo (püjo) Marc, franco, vinber­kulturisto. Nask. 28 okt. 1871 en Ber­son, Gironde. Del. de UEA de 1927. Artikoloj, literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj en LM, HDE kaj „Nia Gazeto“.

        Pujolà i Vallés (puĥolan i vallez) Frederic, kataluno, advokato, verk­isto, publicisto. Nask. 12 nov. 1877 en Palamós. E-isto de 1905. Pro sia katalunnacieca agado li devis rifuĝi Parizon (li priskribis kelkajn komikajn epizodojn de ribelo de Barcelo­naj militistoj kontraŭ la kataluna po­litika movado en „Tra la Mondo“ kaj iu E-ista oficiro hispana denuncis lin.). En Paris li akiris la francan naciecon por eviti la persekutojn dum sia denova restado en Hispanujo por organizi la 5-an UK). Reveturinte Parizon, li estis mobilizita kaj pasigis

4 jarojn en la tranĉeo. Tie li kolektis la materialon por sia romano „En el repos de la trinxera“. De sia E-iĝo ĝis 1914 P. estis la animo de la kata­luna E-movado. Fondinto de multaj grupoj, aŭtoro de sennombraj artiko­loj, paroladoj, kursoj, ktp. dum sia ekzilo en Paris li preparis kaj pres­igis du E-gramatikojn, vortaron, kel­kajn originalajn rakontojn. Bonega E­-oratoro, recenzisto, direktoro de „Ka­taluna E-isto“ dum tri jaroj. La KEF kaj KE laboras ankoraŭ nun laŭ liaj metodoj. Kvankam li manifestis en publika parolado la timon esti perdinta­ en la tranĉeo la kredon en E-­ismo, tamen li faris ankoraŭ ion dum sia postmilita restado en Paris. Liaj E-lingvaj verkoj: „La rompantoj“, (kvin monologoj); „Mistero de Doloro“ (dramo, trad. de Gual); „Aŭtu­naj ventoj“, drameto); „Naivulo“, „La rafo erarinta“; gramatikoj, vortaroj E-K kaj K-E.

        Pun Augustin, estono, ĥorestro kaj gimnazia muzikinstr. Nask. 10 marto 1898 en Valga. Konata muzik- ­kaj kantaktivulo en la distrikto Vil­andimaa. E-isto de 1918. Fondinto kaj prez. de E fervojista grupo en Tallin kaj de ES en Viljandi. Kursoj ka artikoloj.

        Pyke (pajk) James G. (plumnomo - Ezoko), aŭstraliano. Nask. en 1879, malaperis de sur la ŝipo „Balranald“ en la Mediteraneo, 15 okt. 1930. Ŝat­ata kaj tre konata pioniro en A.: fer­vora kaj energia. Verkis „La Amigilo“ kaj aliajn dramojn. Estis prez. de Melburna EK. Vizitis la UK en Praha, Danzig kaj Oxford. Bofrato de Lilian M. Pyke.

        Pyke Lilian M., aŭstralianino, verk­isto. Mortis en 1927. Estis fervora amiko de E. En sia ĝardeno en Mel­bourne ofte kunvenis lokaj E-istoj­. Ŝi multe prop-is E-n per artikoloj kaj en ŝia romano „Anstataŭa Edzino“ (trad. en E) donis al E gravan rolon.