Y
Yagi
(jagi) Hideo, japano, d-ro med., prof. de medicina fakultato de Okayama. Del.
de UEA en O. Nask. 18 aŭg. 1899 en Nada, apud Kobe. Ekkonis E-n en 1914.
En 1919 fondis grupon en Tria Nacia Kolegio, 1920 ĝian organon „Libero“.
Verkis: „Kurslibro de E“, 1921; „J-E Vortareto“ (kun Sakurada, Yasuda,
Okumura), 1922; „Fremdlingva Problemo en J-ujo“ (J), 1924. Kelkaj medicinaj
artikoloj en E.
Yanagida
(ja-) Kunio, japano, verkisto, patro de J-a folkloro. Nask. 1875 en Tiba-ken.
Unu el la dir. de JEI.(Kuw.)
Yarworth
(jarŭoth) Reginald Joseph, anglo, sekr. de akcia kompanio. Nask 4 jul.
1893 en Grimsby. Verkisto de bonhumoraj noveloj, artikoloj kaj poemoj por
diversaj E-revuoj.
Yelland
(jel'end) Ernest Edward, anglo, ekskontoristo, gvidanto de Int. Hejmo E-ista en
Aspremont, apud Nice (A. M.), Francujo. Nask. 19 jun. 1880 en Devonport. E-isto
de 1906. Fondis: „Tri Urboj E Grupo“ (Plymouth Devon), 1908. Prez. de Londona
EK tri jarojn. Instruadis E-n dum 5 jaroj en vesperaj lernejoj publikaj en
London, gvidis kursojn de 1908. Trad. „La Granda Vizaĝo el Ŝtono“,
1920.
Yelland
Theresa, rusino, edzino de E. E. Y. Nask. 26 jan. 1882 en Poti ( Kaŭkazo).
Geedziĝo per E; E estas familia lingvo. Red. dum tri jaroj la gazeton „Liberpensulo“. Vojaĝis
tra Eŭropo 1926-30 kun sia edzo proprakoste por propagandi E-n. Dum 5
jaroj kune kun sia edzo publike paroladis pri E en Hyde kaj Finsbury Parkoj,
London.
Ysner
Henry, svedo, instr. popollerneja, abelbredisto. Nask. 21 sept. 1893 en Ysane.
E-isto de 1929. Fond. kaj prez. de loka grupo en Hallevik. Kursoj, ankaŭ
lernejaj; prelegoj, ankaŭ perradiaj.
Ysselstein“
(iselŝtejn) Simon Joris, nederlandano, instr. Nask. 8 marto 1879 en
Yselmonde. E-isto de 1912. En 1913 foriris al Ned. Hindujo kaj prop-is en urbo
Soerabaia, poste ankaŭ kun predikato Kyftenhelt; artikoloj, rezolucio
por E de la instr. ligo, 1928. En 1929 li forlasis Hindujon kaj ekloĝis
en Schiedam, kie li sukcesis oficiale enkondukigi E-n en la vesperaj kursoj por
plenkreskuloj. Gvidis kursojn ankaŭ por senlaboruloj en S. kaj en Rotterdam.