Ses tezoj pri terminologio

Wera Dehler

1. Terminologia laboro nepre necesas

Laŭ taŭgeco, la allogo kaj fine la ĝenerala aprobo de Esperanto kiel internacia komprenilo dependas nepre ankaŭ de la evoluigo de la terminaro por ĉiuj fakoj kaj sciencbranĉoj.

2. Nur la fakuloj mem kapablas fari tiun ĉi laboron

La necesan diskuton pri fakaj esprimoj kaj iliaj difinoj povos efektivigi nur la specialistoj de la koncernaj fakoj. Lingvistoj, leksikografoj k.a. devos partopreni la laboron kiel konsilantoj, sed la iniciativo devas eliri de la teknikistoj, medicinistoj, biologoj, ekonomiistoj ktp.

3. La terminologia laboro devos esti organizata internacie kaj interfake

Internacie, ĉar

Interfake, ĉar

4. Terminologia laboro postulas multe da tempo kaj pacienco

Trorapido delogus al supraĵeco. Serioza laboro sur terminologia kampo devos esti planata kaj realigata dum pli longaj periodoj. Tial okazu profunda kaj teritorie eble plej vasta diskuto helpe de slipoj.

5. Tempo ne perdiĝu!

Esperanto, kiu sur beletra tereno jam akiris konsiderindan maturecon, estas subevoluinta rilate al scienco kaj tekniko. Konsidere al la daŭre kreskanta evolu-rapideco en scienco kaj tekniko ĉi tiu relativa malprogreso en la lingvo pligrandiĝas ĉiujare. Do, sur la speciala tereno de faka terminologio la tempo agadas kontraŭ ni.

6. Racia labororganizo do necesas

Por eviti tempoperdon kaj malŝparon de fortoj, ni devas trovi organizajn formojn, kiuj unuflanke ebligas kreajn iniciatojn kaj fak-specifajn kunlabor-variantojn, sed aliflanke garantias la unuecon de la lingvo kaj ebligas eviti pluroblan laboron.

 

INFORMO

Surbaze de tiuj ĉi tezoj la 30-an de decembro 1981 en la budapeŝta oficejo de UEA (SEC) fondiĝis Terminologia Sekcio (TeS), kiun mi provizore gvidas.

Ĝi ne anstataŭos la Terminologian Centron de ISAE kaj de la Akademio de Esperanto, kies direktoro estas Rüdiger Eichholz en Kanado, sed kontribuos al ĝiaj agadoj.

Jen la taskoj de TeS, kiuj estos plenumeblaj per via helpo:

1. Registri
1.1. ĉiujn Esperanto-fakvortarojn (unu-, du- aŭ plurlingvajn);
1.2. ĉiujn komencitajn teknologiajn projektojn (inkluzive tiujn, kiuj pro iu ajn kaŭzo, estis ĉesigitaj senrezulte);
1.3. ĉiujn fakulojn kiuj kapablas kaj pretas labori por la evoluigo de sia faka lingvo (adresaro).
2. Peri
2.1. adresojn de kunlaborantoj;
2.2. spertojn.
3. Kolekti
3.1. titolojn de Esperanto-fakaj/sciencaj libroj, artikoloj, studoj ktp.
3.2. librojn, artikolojn, studojn ktp. sendotaj de la aŭtoroj;
3.3. terminolistojn (kun difinoj) elĉerpitajn de la aŭtoroj;
3.4. slipojn kun terminoj el ĉiuj fakoj (slipa vorttrezoro).
4. Instigi
4.1. la organizadon de seminarioj;
4.1.1. por terminologioj, lingvistoj leksikografoj, metodologoj ktp., kiuj ellaboru regularon kaj rekomendojn por laŭeble plej racia kaj efika praktika laboro;
4.1.2. por la kvalifikado de gvidaj kunlaborantoj;
4.1.3. por interkonsiliĝo, diskuto kaj decido pri apartaj fakterminaraj demandoj;
4.2. la formadon de terminologia normiga instanco, kiu konsistu el la plej kompetentaj spertuloj (lingvaj/fakaj), kiuj observu la procedon de la ellaborado kaj fine oficialigu la rezultajn proponojn.

Fonto: SAEST 1982. p. 90.

STEB: http://www.eventoj.hu