TERMINOLOGIA ESPERANTO-CENTRO: SPERTOJ, PROBLEMOJ, PERSPEKTIVOJ

Wera Blanke (Germanio)


0 Enkonduke

Dum la ellaborado de la teksto mi konvinkiĝis, ke la klopodoj ĉirkaŭ TEC havas tiom da aspektoj kaj estis ligitaj al tiom da personoj, ke pro la limigita spaco mi devis rezigni pri multaj detaloj. Do temas pri esenca skizo. Pro tio mi prezentas nur la ĉefajn vidpunktojn kaj liniojn de la evoluo, nur kelkajn dokumentojn kaj donas nur malmultajn bibliografiajn indikojn. Mi ankaŭ konscie menciis neniujn personojn, por eviti la nemerititan nemencion de tiu aŭ alia. Estas en preparo iom ampleksa teksto, kiu pli precize klopodos prezenti la ĝisnunajn klopodojn organizi la terminologian laboron en Esperanto.


1 Kial TEC?

Fine de la 70-aj jaroj en la Esperanto-movado estis situacio karakterizebla jene:

Por uzi Esperanton fake, mankis fakvortaroj ĝenerale, kaj aparte bonkvalitaj. La fakvortara laboro siatempe okazis grandparte - se entute kolektive - proksimume laŭ jena principo: kolego X prilaboru literojn a - g, kolego Y literojn h - n ... ktp. Kaj poste ni havos vortaron. Ie-tie aperis ŝanco, al multlingva fakvortaro aldoni ankaŭ Esperanton. Tiam bonvola kolego eble rapide "tradukis" la fakajn esprimojn al la planlingvo, foje rekte el sia nacia lingvo, paŭsante ties modelon. (Metodo facila, sed ne rekomendinda!). Por kontroli, ĉu eble jam ekzistas esperanta vorto, ne sufiĉis tempo kaj fortoj. La sekvo: netaŭgaj esprimoj, respektive sinonimoj. La situacion i.a. karakterizis la sinonimoj "komputilo, komputero, komputoro", resp. "datumo, dateno, donitaĵo".


2 Historia skizo

Ja ekzistas en la lingvokomunumo de Esperanto kelkaj tradiciaj institucioj, kiuj, laŭ nia opinio, kapablus kaj devus akceli kvalitan terminologian laboron. Sed:

a) La Akademio de Esperanto (AdE), kiel supera lingva institucio, laŭ sia statuto nur rajtas sekvi la evoluon de la lingvo kaj post longtempa uzo de iuj novaĵoj konfirmi la faktan lingvo-uzon aŭ malrekomendi difinitajn lingvaĵojn. Ĝi ne sentis sin kompetenta motori kaj stiri la terminologian evoluon.

b) Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kiu tradicie pioniris priterminologian konscion kaj agadon, kaj dum la 50-aj kaj 60-aj jaroj faris multflanke valoran fakan kaj terminaran laboron, jam pli kaj pli limigis sin al la eldonado de Scienca Revuo. Ĝia Terminologia Centro (TC) troviĝis en Kanado, eldonadis interesajn materialojn, sed ne emis organizi fakajn komisionojn kaj principe kontraŭis terminologian laboron cele al normigo.

c) Universala Esperanto-Asocio (UEA) ne sentis sin kompetenta pri la kunordigado de terminologia agado. Ĝi tamen subtenis la iniciaton de tiuj kelkaj homoj, kiuj opiniis nepre necese, almenaŭ komenci kaj esperi, ke iom post iom la supre menciitaj institucioj komprenos, kion ili devus fari.

En 1982 la ĵus fondita Scienc-Eldona Centro (SEC) de UEA en Budapeŝto donis organizan tegmenton al Terminologia Sekcio (TeS) kaj helpis en la diskonigo de alvoko. Ĝin sekvis vico da artikoloj, studoj, prelegoj kaj denove alvokoj (kp. Dehler 1982; 1985; W. Blanke 1986; 1987), kiuj celis varbi kunlaborantojn, kiuj pretus ne nur ellabori siajn proprajn terminarojn, sed gvidi komisionojn kaj laŭeble krei pli kompleksan organizan strukturon, kiu ebligus interfakajn diskutojn kaj kreskantan konscion pri kohereco de la faka nociaro.

Iom post iom kreskis la adresaro, eklaboris la unuaj komisionoj, tre subtenis la klopodojn kelkaj Landaj Asocioj, aparte la ĉeĥa, la GDR-a kaj la hungara.

Tre bedaŭrinde en 1985 UEA nuligis sian Eldon-Centron en Budapeŝto kaj TeS estis "sekcio" de ... nenio!

Sed "La Komitato de UEA, kadre de la Universala Kongreso de Esperanto 1985 en Augsburg, akceptis rezolucion, laŭ kiu fondenda termino-normiga institucio havu la ĉefajn celojn

a) plibonigi kaj unuecigi la terminologian laboron,

b) reprezenti Esperanton en internaciaj normigaj institucioj (ISO, Infoterm k.s.)"

kaj proponis al la Komitato, "ke ĝi komisiu la Terminologian Sekcion de UEA (ĝis nun ligitan al la Scienc-Eldona Centro de UEA en Budapeŝto) - kunlabore kun kompetentaj esperantistaj institucioj (Akademio de Esperanto, ISAE, CED, fakaj asocioj k.s.) - trovi la kompetentajn homojn, prepari la necesajn dokumentojn kaj entrepreni aliajn necesajn paŝojn por ebligi la fondon de tiu Esperanta termino-normiga instituto". Ĝi krome proponis "establi la "Fondaĵon Wüster" (fondaĵo terminologio) por certigi la necesajn financajn rimedojn por terminologiaj aktivecoj" (Kp. Dehler 1986, p. 85).

En la Regularo por Terminologia Esperanto-Centro la supre menciitaj celoj diferenciĝis kaj konkretiĝis jene:


2. Celoj

2.1 Plibonigo kaj unuecigo de terminologia laboro en la internacia planlingvo Esperanto.

2.1.1 Studado de rezultoj de internacia terminologi-normiga agado, ilia adapto al bezonoj de Esperanto kaj diskonigo de rilataj scioj (t.e.esploro kaj instruo).

2.1.2 Organizado de internacia, faka kaj interfaka diskutoj pri terminar-proponoj.

2.1.3 Organizado de aproba procedo, inkluzive la lingvan kontrolon kaj finan aprobon fare de AdE.

2.1.4 Eldonado de normaj dokumentoj, precipe terminaraj kaj ilia reviziado.

2.2 Reprezentado de Esperanto en naciaj kaj internaciaj terminologiaj kaj normigaj institucioj, kontakte kun UEA-Komisiono pri eksteraj rilatoj" (kp. TEC-bulteno 1/1988, p.2).

Dum la jubilea Universala Kongreso en Varsovio, en 1987, T.E.C. estis oficiale fondita. En la prezidio sidis, apud renomaj fakuloj, la sekretario de AdE, la prezidanto de ISAE, la sekretario de Akademio Comenius, estrarano de CED, la projektgvidanto de DLT kaj la prezidanto de UEA. Tiu altranga personaro kvazaŭ simbolizas la grandan intereson kaj aprezon, kiun "La Movado" dediĉis al la terminologia problemaro. Aliflanke la tri TEC-gvidantoj sur la podio, nome la sekretario kaj la sekciestroj por normigo kaj landaj reprezentantoj estis la solaj funkciuloj.

Kaj ili restis solaj dum la sekvantaj jaroj. Por funkciigi la pretendeman strukturon kaj por aranĝi demokratiajn elektojn daŭre mankis kandidatoj - dum longaj tempoj eĉ mankis sekretario. Tiel la laboro de TEC dum sia aktiva fazo pli-malpli restis "provizora" kaj "prepara".


3. Eblaj kaŭzoj por la "Stagno"

3.1 Tro ambiciaj planoj:

La entuziasmuloj de TEC supertaksis la ĝeneralan scienc-organizan komprenemon, sindonemon kaj donacemon de diaspora lingvokomunumo, heterogena laŭ ĉiuj eblaj vidpunktoj krom unu: ke Esperanto estas "aminda afero". Sendube estis eraro, plani gvidstrukturon laŭ la modelo de naciaj aŭ eĉ internaciaj organizaĵoj kun nekompareble pli grandaj potencoj kaj financaj rimedoj (kiuj tamen, el iom pli proksima perspektivo, siaflanke ankaŭ devas batali kontraŭ nesufiĉa komprenemo de publikaj instancoj kaj ofta malsufiĉo de ekzisto-necesaj subvencioj).

3.2 Manko de homoj:

Membriĝis (relative!) multaj fakuloj, kiuj pretis prilabori sian propran terminaron, sed jam gvidantoj de koncernaj kunlaborantaroj raris, ne parolante pri pintaj funkcioj (Gvidanto, Prezidanto aŭ Direktoro de TEC). Tiun laboron vole-nevole, iel-tiel, devis fari la iniciatinto de TEC mem.

3.3 Manko de centro:

Spite al la baza ideo de "centrigo kaj retigo" ĝuste la "centro" ne estis realigebla. Mankis la loko, kie troviĝas biblioteko (ĝenerala kaj speciala), kie akumuliĝas korespondaĵoj kaj dokumentoj, kie kunestas aŭ facile kunvenas kerna grupo da homoj, kiuj en daŭra kontakto povas solvi urĝajn taskojn kaj interkonsente prepari proponojn por la ĝenerala diskuto. Tia centro devus esti samtempe informejo, edukejo, eldonejo kaj - kompreneble - laborloko de la sekretario.

Anstataŭe la TEC-sekretario (se entute la posteno ne vakis) sidis izolite, la manpleno da aktivuloj loĝis dise, kunvenis 1-2-foje jare por kelkaj horoj. La tempo neniam sufiĉis por findiskuti bazajn kaj aktualajn problemojn kaj reveninte hejmen, ĉiu faris sian plej bonan laŭ propra bontrovo.

3.4 Manko de mono:

Ja ekzistis la Fondaĵo Wüster, kaj ĝojige ĝi dumtempe ricevadis donacojn de komprenemaj esperantistoj kaj de DLT, kiu havis fortan intereson je altkvalita terminologio. Dum certa tempo tiel eblis eĉ iom pagi sekretari(in)on, sed ĝenerale la rimedoj servis nur por kovri la plej necesajn elspezojn, neniam por realigi organizan strukturon profesistile. Terminologia laboro por Esperanto sub la tiamaj kaj nunaj kondiĉoj principe povas esti nur honorofica - kun ĉiuj respondaj implicoj.

3.5 Revolucioj:

Aldone al tiuj ĝeneralaj mankoj, kiuj ligiĝas al la afero kaj la agantaj personoj, necesas konsideri du fenomenojn, kiuj aperis kaj evoluis sendepende de Esperanto:

a) La scienc-teknika kirliĝo: Komence de la 80-aj jaroj, kiam TEC eklaboris, la skribiloj, per kiuj la kunlaboro devintus okazi, estis plejeble diversaj: iuj uzis fontoplumon aŭ globkrajonon, iuj skribmaŝinon, aliaj jam disponis pri komputilo, sed ĉiu insistis pri la preferindeco de sia modelo kaj programaro. Pluraj provoj, en la intereso de kunlaborpretaj fakuloj trovi interkonsenton pri la uzenda sistemo, ne donis rezulton. (Tamen, intertempe komputiloj kapablas interkompreniĝi, kaj la interreto povus solvi multajn el niaj tiamaj problemoj.)

b) La politikaj renversiĝoj: La eventoj ĉirkaŭ la jaro 1989 pli aŭ malpli profunde influis la vivon de ĉiuj eŭropanoj. Por iuj homoj pli pezis la pozitivaj aspektoj de la ŝanĝoj, por aliaj la negativaj. Por TEC la senperaj sekvoj estis detruaj: ja eblis nun liberaj vojaĝoj (pli-malpli), sed de unu tago al alia mankis la mono. Leteroj - la ĝisnuna ĉefkomunikilo - kostis dekoble, por pli orientaj kolegoj eĉ ĝis konsiderinda parto de la monata pensio. La grandanima subteno de landaj asocioj ĉesis, la donacoj al Fondaĵo Wüster forrestis. Sed, plej grave: la homoj havis aliajn zorgojn - kaj aliajn delogaĵojn. Tamen: la "kernaj" TEC-anoj obligis siajn fortostreĉojn, por laŭeble utiligi la novajn eblecojn.

La TEC-Konferenco dum la 77-a UK en Vieno, 1992, fariĝis lasta kulmino de la komuna laboro, kun la prestiĝa subteno de Infoterm kaj prezentado de unuaj eldonaĵoj - kaj samtempe komenco de la fino: La milito en iama Jugoslavio necesigis fermon de la TEC-oficejo en Zagreb, kiu ĵus estis esperige ekfunkciinta post jaro da streĉaj preparlaboroj fare de la sekretariino.


4. Bilanco

4.1 Atingoj

4.1.1 Per sia preskaŭ dudekjara insista kaj ripeta publikigado de artikoloj, studoj kaj alvokoj TEC sukcesis reveki kaj iom pluevoluigi la ĝeneralan intereson de la esperantistaj fakuloj kaj sciencistoj kaj la komprenemon pri la neceso de terminologia laboro laŭ la principoj, kiujn Eugen Wüster, la esperantologo kaj fondinto de la terminologio-scienco, estis ellaborinta por ĉiulingva kaj ĉiufaka utilo.

Tion pruvas tiaj faktoj kiel la preskaŭ samtempa apero de unu artikolo (kp. Dehler 1985) en 12 pluaj periodaĵoj, la daŭraj demandoj en fakaj kunvenoj pri la stato kaj farto de TEC kaj la postuloj pri ĝia reaktivigo.

4.1.2 Fakuloj en rekta kontakto, koresponde kaj persone, grupiĝis kaj eklaboris por krei siajn terminarojn. La plej interesa ekzemplo ĉirilate estas tiu de la forstistoj, kiuj proprainiciate kaj memstare sin organizis, komence kiel Terminografia Komisiono de TEC, fine kiel mondvasta kunlaborantaro de pli ol cent homoj kun ege valora rezulto: altkvalita multlingva forst-terminarego laŭ modernaj terminologiaj principoj kun Esperanto kiel baza komparilo (kp. Simon/Ullrich/Weckwerth 1995; kp. ankaŭ "Esperanto" 10/98, p. 180-81)).

4.1.3 Plej sukcese tamen ekrealiĝis la dua ĉefcelo, nome la reprezentado de Esperanto en ekstermovadaj institucioj:

a) Ekde 1988 ekzistas kaj kontinue evoluis bona kontakto al Infoterm, la Internacia Informcentro pri Terminologio en Vieno, fondita de Eugen Wüster.

b) Ekde 1989 TEC (pere de UEA) estis oficiala (paganta!) membro de TermNet (International Network for Terminology), la kunlabora reto de terminologiaj institucioj ĉirkaŭ Infoterm. Tio rajtigis nin, ne nur senpage ricevi librojn k.a. dokumentojn kaj publikigi en "TN-News" (Bulteno de TermNet), sed ankaŭ sendi ĉiujare unu personon senpage al la unu-semajna "TermNet-Summerschool" en Vieno, kie eminentaj terminologoj dum someraj kursoj instruas bazajn sciojn. Tion ni povis eluzi en 1990 kaj 1991 (tiam eĉ por 2 personoj). Poste mankis interesitoj - kaj fine la mono por la membrokotizo.

c) 1992, dum la lasta TEC-konferenco, ĉefkunlaboranto de Infoterm prelegis pri "Internacia kunlaboro en terminologia planado" kaj ĝuis la specialan etoson de Universala Kongreso, kiu kreis tre favoran opinion pri Esperanto en la rondoj de Infoterm kaj TermNet(la tekston vidu sub Galinski/Budin/Krommer-Benz/Manu 1994)..

d) UEA estas "observanto" ĉe ISO, la internacia organizaĵo por normigo, kaj regule ricevas informojn.

e) De ISO/TC37, la priterminologia komitato de ISO, TEC ricevadas protokolojn kaj invitojn al kunsidoj. Ni klopodas sekvi la evoluon kaj konstantan reviziadon de la principo-normoj kaj peri la esencon al la esperantista publiko.

f) Kvazaŭ kromprodukto de tiuj kontaktoj kaj de la konstanta publika laboro de TEC estas - en- kaj ekstermovade - la kreskinta kompreno pri la rolo, kiun ludis esperantologoj kiel Wüster kaj Drezen en la estiĝo kaj establiĝo de la terminologia scienco. Kaj tiu kompreno helpis al pli bona takso de la fenomeno "Esperanto" ĝenerale kaj speciale pri ĝia utilo por faklingvaj celoj.

Tio i.a. ebligis al esperantistaj fakuloj aktive partopreni en la konferenco "ProCom '98" (Vieno 24.-26.8.1998), organizita okaze de la centa datreveno de la naskiĝo de Eugen Wüster (kp. raporton en "Esperanto" 10/98, p. 181-82 kaj D.Blanke 1998).

g) La plej grava rezulto de tiu ĉi kontakto tamen estas, ke TEC en 1998 povis disponigi al la esperantlingva fakularo la 38-paĝan broŝureton "Terminologia Gvidilo" (kp. Suonuuti 1998), facile komprenebla helpmaterialo por ĉiuj fakuloj okupiĝantaj pri siaj terminaroj.

4.2 Malhelpoj kaj eraroj

La ĉefaj aktivuloj, kiam ili vidis la neceson, ion fari, ne sciis, kio jam estis antaŭe farita. Ĉiuj estis relative novaj en la Esperanto-Movado, ne konis ĝiajn avantaĝojn kaj mankojn. Tiel, ekzemple, ni misinterpretis la eblojn de UEA kaj de la Landaj Asocioj kaj tre supertaksis la pretecon kaj kapablon de la Akademio de Esperanto sin engaĝi por terminologia laboro.

Ni ankaŭ ne sufiĉe diskutis pri bazaj strategiaj demandoj: kion ni vere povus fari per niaj modestaj rimedoj - ĉu nur peri kontaktojn kaj informojn, subteni la laboron de fakuloj, kiuj strebas al kvalito - aŭ mem produkti terminarojn? Nur en la fino evidentiĝis, ke kelkaj dekomence revis pri eldonado, nerealigebla plano.


5. Estonto

Jenaj 5 taskoj ŝajnas al mi gravaj por esti konsiderataj lige al estonta terminologia laboro:

1. Kreo de bibliografio pri ĉiuj fakvortaroj

2. Terminologia utiligo de ĉiuj gravaj faktekstoj (libroj, revuoj, arkivaĵoj)

3. Konservado de kiom eble plej multaj faktekstoj sur elektronikaj registriloj, por disponi pri konvenaj korpusoj por terminologia kaj leksikografia laboroj

4. Planado kaj realigado de novaj fakvortaroj dekomence kiel datumbankoj

5. Motivado de sciencistoj ene de la Esperanto-komunumo por pli intensa faka publikigado kaj terminologia aktivado

6. (Re)Konstruado de laborkapabla terminologia institucio por Esperanto (ĉu TEC aŭ alia), konsiderante la teoriajn ekkonojn kaj praktikajn spertojn de neesperantistaj internaciaj terminologiaj institucioj (aparte ISO/TC 37, Infoterm, TermNet), krome de esperantistaj institucioj kiel ISAE, AdE kaj TEC.

Al novaj homoj, pretaj sin engaĝi, mi petas, ke ili konsideru niajn spertojn, utiligu niajn atingojn kaj evitu niajn erarojn. Kvankam TEC ne (plu) funkcias en la antaŭvidita maniero, ĝi ja ne malfondiĝis kaj esperas (re)aktivigon.


Literaturo

Blanke, D. (1998): Terminology science and planned languages. En: Oeser, Erhard/Galinski, Christian (1998, eds): Eugen Wüster (1898-1977. Leben und Werk - Ein österreichischer Pionier der Informationsgesellschaft. His Life and Work - An Austrian Pioneer of the Information Society. Wien: TermNet, p. 133-168

Blanke, W. (1986): Multlingva mondo kaj fakvorta normigado. En: Esperanto 79, n-ro 12(decembro), p. 8-9

Blanke, W. (1987): Kion ni faru? Survoje al realigo de Terminologia Esperanto-Centro (TEC). En: Esperanto, n-ro 5 (majo), p. 88-90

Dehler, W. (1982): 6 tezoj pri terminologia laboro. En: der esperantist 18, n-ro 112 (2), p. 38

Dehler, W. (1985): Nova ŝanco por terminologio. En: Planlingvistiko 5, n-ro 16 (vintro), p. 18-20

Dehler, W. (1986). Faka apliko kaj terminologio en Esperanto. Ĉu hobio aŭ seriozaĵo ? En: Esperanto 79, n-ro 5 (majo), p. 83-85)

Galinski, Ch./Budin, G./Krommer-Benz, M./ Manu, A. (1994): Internacia kunlaboro en la terminologia planado. En: Scienca Revuo 45, n-ro 1(164), p.18-27

Schubert, K. (1997): DLT - faktoj pri finita projekto. En: Eventoj 138-139 (1-2 decembro), p. 4-5

Simon, K.-H./Ullrich, I./Weckwerth, H. (1995): Lexicon silvestre - novspeca eldono en la forstfaka literaturo. En: Chrdle, Petr(Red.): La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto, Praha-Dobřichovice: KAVA-PECH, p. 93-99

Suonuuti, H. (1998): Terminologia gvidilo. (El la angla tradukis Sabine Fiedler. Redaktis Wera Blanke). Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 38+4 p.

Terminological Esperanto Centre: Experiences, problems, perspectives. The unsatisfactory state of specialist vocabulary both in quality and quantity, spurred an initiative, which in 1987 became TEC (of UEA). It principally aimed at connecting specialists from various fields and recommending their co-operation, by furnishing trustworthy guidelines (terminological principles) for the preparation of their terms. The presentation presented the achievements, failures and new opportunities.

Terminologisches Esperanto-Zentrum: Erfahrungen, Probleme, Aussichten. Der unbefriedigende Zustand der Esperanto-Fachlexik (quantitativ und qualitativ) führte 1987 zur Gründung des Terminologischen Zentrums des Esperanto-Weltbundes (TEC). Sein Hauptanliegen war, Spezialisten verschiedener Fachgebiete die Zusammenarbeit zu erleichtern und zuverlässige Leitlinien (terminologische Prinzipien) für die Erarbeitung ihrer Terminusbestände zur Verfügung zu stellen. Mit Erfolgen, Mißerfolgen und gewonnenen Erfahrungen beschäftigt sich der Beitrag.

Terminologické centrum esperanta: zkušenosti, problémy, perspektivy: neuspokojující stav odborné slovní zásoby v esperantu, po stránce kvantitativní i kvalitativní, vedl k iniciativě, která od roku 1987 nese název TEC (de UEA). Hlavním cílem bylo zprostředkovat kontakty a spolupráci mezi specialisty různých oborů a vybavit je spolehlivými směrnicemi (terminologickými principy) pro přípravu terminářů. Příspěvek se zabývá dosaženými výsledky, neúspěchy i získanými zkušenostmi.


Wera Blanke (Otto-Nagel-Str. 110, DE-12683 Berlin, <blanke.gil@snafu.de>) profesie aktorino, en dua profesio laborterapiistino, iniciatis kaj motoris TEC de 1982-1992.


La teksto aperis en: Malovec, Miroslav (Red., 1999): Modernaj rimedoj de komunikado. Serio Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko 1). Dobrichovice (Praha): KAVA-PECH, [193 p.], p. 140-147.





Kial kaj kiel revivigi TEC?


Kelkaj konsideroj de Wera kaj Detlev Blanke, prezentitaj dum neformala kunsido pri lingvopolitiko, 28.11.99, laŭ invito de la Estraro de UEA, en CO, Rotterdam.

A. Kial revivigi TEC

1. Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) post certa preparperiodo fondiĝis (1987) pro tio, ĉar evidentiĝis, ke

- nek la Akademio de Esperanto,
- nek ISAE
aŭ alia movada organizaĵo aŭ instanco pretis, sisteme okupiĝi pri terminologia agado en/por Esperanto.

2. Sub terminologia agado en/por Esperanto la aktivuloj ĉirkau TEC ĉefe komprenis jenon:

internen (movaden) direktita:

2.1 adapti de la ĉefajn rezultojn de la terminologio-scienco (fondita de E. Wüster) kaj la principojn de la profesinivela kreado de terminoj kaj fakvortaroj (laŭ la normoj de ISO/TC 37) al la bezonoj de Esperanto,

2.2 disponigi la ĉi-koncernajn informojn al terminokreaj kaj fakvortaraj interesitoj, helpi al ili en trejniĝo kaj kleriĝo en la senco de 2.1,

2.3 helpi kunordigadon de terminologiaj aktivecoj kaj spertinterŝanĝon de terminologoj kaj fakvortaristoj,

eksteren direktita:

2.4 kunlabori nome de UEA en gvidaj internaciaj neesperantistaj terminologi-rilataj instancoj, aparte en la internacia inform-centro pri terminologio, fondita de E. Wüster (International Information Centre for Terminology, Infoterm) kaj en la internacia reto de terminologiaj instancoj (International Network for Terminology, TermNet), ambaŭ en Vieno.

3. Malgraŭ ĝia diverskiala malaktiviĝo al la rezultoj de la agado de TEC apartenas:

3.1 konsiderinde pli forta konsciiĝo en la movado ol antaŭe pri la neceso de sistema kaj bonkvalita terminologia agado en/por Esperanto,

3.2 publikigo de aro da diversaj studoj kaj materialoj pri la neceso, la diversaj aspektoj kaj problemoj de terminologia agado, tiel, ke ĉiu kapabla interesito povus enlaboriĝi en la medion sen komenci denove ĉe nulo,

3.3 publicaĵoj pri principoj de terminologia agado, pri principoj de farado de terminoj kaj ĉikoncernaj helpiloj (ekz. sistema prilaborado de nocioj kiel unua ŝtupo),

3.4 konsciigo pri la intelekta heredaĵo de Eugen Wüster por la esperantologio kaj por la terminologia agado,

3.5 starigo de stabilaj rilatoj al Infoterm kaj TermNet, kies kvalito evidentiĝis plej okulfrape en la internacia Wüster-konferenco ProCom’98 (Vieno),

4. Konsiderante la pozitivajn kaj negativajn spertojn de TEC, necesas revivigi ĝin kaj adapti ĝian koncepton al la aktuale realaj ebloj kaj, i.a.pro jenaj kialoj:

4.1 Pro principaj strategiaj konsideroj Esperanto estos lingvopolitike seninteresa kaj senŝanca en la ekstera mondo, se ĝi ne kapablos pli forte kaj pli sisteme mobilizi siajn fakaplikajn potencialojn, kio necesigas bonkvalitan terminologian agadon.

4.2 Eĉ en la nuntempa lingvo-komunumo nek la Akademio de Esperanto nek iu alia organizaĵo aŭ instanco montriĝas preta, okupiĝi sisteme pri terminologia agado (en la senco de 2.). Sekve nur restas revivigi TEC.


B. Kiel revivigi TEC?

5. Imageblas jenaj modeloj:

5.1 La Akademio de Esperanto funde ŝanĝos siajn filozofion, celojn, strukturojn kaj agadprincipojn kaj fariĝos aktiva lingva institucio de Esperanto. Tiam la taskoj atribuitaj al TEC povas transiri al la Akademio. Ĉar ĝis nun nenie montriĝis homoj, kiuj pretas serioze reformi la Akademion, tiu modelo, almenaŭ dum proksima estonteco, ne estas konsiderebla.

5.2 ISAE transprenos la taskojn de TEC. Ĉar ISAE apenaŭ ekzistas, resp. baraktas por entute ekzisti, ankaŭ tiu modelo ne estas konsiderebla.

5.3 Oni strebos reaktivigi la iamajn aktivulojn de TEC. Pro multaj kialoj tiu modelo ne funkcios kaj eĉ ne estas alstrebinda (i.a. pro aĝo, manko da intereso reaktiviĝi, malnovaj konceptoj, problemoj eluzi la modernajn elektronikajn mediojn, forta individuismo malfavora al kunlaboro ktp.).

5.4 Nur restas, serĉi novajn homojn, kiuj laŭeble estu

a) junaj,
b) kvalifikitaj,
c) laborpretaj kaj
d) (kun)laborkapablaj.

Bedaŭrinde malofte a) – d) estas troveblaj kune ĉe unu homo...


6. Kion fari?

6.1 UEA serĉu celkonscie taŭgajn homojn en medioj

– fakaplikaj (ISAE, TAKE, aliaj fakaj asocioj, la respektivaj periodaĵoj), kaj
– junularaj.

Tio povas okazi i.a. per nova alvoko larĝe distribuenda (kiel siatempe la 17-foje represita „Nova ŝanco por terminologio“), personaj kontaktoj, prelegoj ktp.

6.2 La ĉefaj (sed ne la solaj) estos la elektronikaj laboriloj (interreto, elektronika poŝto, elektronikaj registriloj)...

6.3 Supozeble kelkaj aktivuloj de la iama TEC pretas konsili en la procezo de la revivigo.


Al la starta paĝo de STEB Reen al la antaŭa paĝo!