Origina loko: http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html


Kiom konsumas komputilo?

(kaj aliaj maŝinoj)
Pluraj rimedoj por tion mezuri



Lingvoj: hispana, esperanta (+teknikaj vortoj).


Tiu estas tre simpla demando, sed malfacile respondebla. Kaj ĝia respondo estas... depende. Ĝenerale, komputilo iom konsumas, sed ju pli taskojn vi ordonas al ĝi, des pli konsumon ĝi havos.

Sep'05 kaj 10-03-2008. Daniel Clemente



Teorio

Kurento, tensio, povumo

Inter unu truo kaj alia el elektra ŝtopilingo, estas ia tensio. Ekzemple, en Hispanio ĝi estas ĉirkaŭ 230 V (voltoj).

Kiam oni konektas aparaton, tiu tensio cirkuligas kurenton tra ĝi. Oni mezuras kurenton per amperoj (A).

Povumo estas proksimume tensio multiplikite per intenso, kaj estas mezurata per W (vatoj). Fakte, la formulo estas P = V * I * fdp, kaj tie partoprenas faktoro de povumo, kion mi nun klarigos.

Faktoro de povumo

Ĉiu aparato havas propraĵon nomatan faktoro de povumo (kosinuso de fio), numero inter 0 kaj 1 dependante de kiel ĝi estas konstruita (ĉu ĝi havas pli induktancilojn ol kondensatorojn aŭ ĉu ne), kaj ankaŭ de la elektra sistemo al kiu oni konektas ĝin. (Pli da informo ĉe la angla Vikipedio).

Laŭ mia libro pri elektrotekniko, estas 3 tipoj de povumoj:

Do, decidu kiun vi volas mezuri: ĉu tiu kiun la aparato vere profitas, ĉu tiu kiun vi konsumas. Ĉiel, mi kredas ke povumo blinda estas senpagota, ekscepte ĉe la grandegaj kompanioj, kiuj provas malpliigi ĝin per kondensatoroj (ekzemplo, hispane).

El la supraj formuloj oni konkludas ke, se vi ne volas perdi povumon (do vi volas P = S kaj Q = 0), tiam vi bezonas cos(phi) (la faktoro de povumo) egale al 1. Ĉe la komputilo, la fdp ("faktoro de povumo" = fdp ekde nun) dependas de ĉu la povum-nutrilo (angle "power supply") havas PFC (korekto de la faktoro de povumo) aŭ cŭ ne:

Do, por eviti problemojn el la blinda povumo, estas grava la havo de povum-nutrilon kun Active PFC. Pli da informo (angle).

kWh kaj prezo

Povumo signifas kiel rapide oni elspezas energion el aparato, sed eble kio vere interesas vin estas la totala kvanto de energio konsumita dum iu intervalo de tempo, kaj ties prezo.

La formulo diras ke P = W / t (povumo estas laboro dividata per tempo). El tiu oni povas apartigi la laboron (kiu egalas al energio): W = P * t.

Laboro estas mezurata en ĵuloj (J), sed iam oni esprimas ĝin kiel " (unuo de povumo) multiplikata per (unuo de tempo) ": se vi mezuras laboron en kW (kilovato, 1000 W), kaj tempon en horoj, tiam la rezulta mezuro estas kWh, legata kilovat-horo (ne kilovato per horo). Tiu estas mezuro de la energio elspezita pro la uzo de iu aparato dum iom da tempo.

Nu, sekve oni devas serĉi en la fakturo de la elektro-vendisto: tie estas klarigita la prezo de ĉiu kWh. Ekzemple, reala prezo en Hispanio estas 0.083816 eŭroj/kWh dum tago kaj 0.038009 eŭroj/kWh dum nokte (sed aldonu al tio la aliajn kostojn kaj impostojn). Tio je la 2005, sed altiĝas...

Do, multiplikante (povumo en kW) * (numero de horoj) * (prezo de 1 kWh) oni kalkulas la necesan monon por funkciigi iun aparaton dum iu numero da horoj.

Ekzemple: mia TTT-servilo konsumas ĉirkaue 9 vatojn (esprimata en kilovatoj, 0.009). Se mi tenus ĝin funkciante la 24 horoj de tago, ĉiu jaro, tio kostus: 0.009 * 24 * 0.084 * 365 = 6.62 eŭroj (po jaro).

Por ia aparato ĉiam funkcianta (24 horoj, 365 tagoj), la jara kosto estos (po 0.084 eŭroj/kWh, malmulte):

10 W 20 W 30 W 40 W 50 W 75 W 100 W 150 W 200 W 250 W 300 W 400 W 500 W
7.36 14.72 22.08 29.44 36.80 55.19 73.59 110.38 147.17 183.96 220.76 294.34 367.92

Rimedoj por mezuri la povumon

Trovitaj ĉe la Interreto (sed mi ne ĉiujn provis).

Pluraj metodoj estas malprecizaj aŭ ne tute korektaj, do ili utilas nur por formigi ideon pri ĉu io multe konsumas aŭ ĉu ne. Mezuri tion precize estas pli komplekse (kaj preskaŭ ĉiam, senutile), sed mi ankaŭ klarigos ian solvon kiu ja funkcias.

Tiuj malprecizaj

Vidu la povum-nutrilon

Povumo (en vatoj) skribita en la povum-nutrilo, en PC, estas la plej alta kiun ĝi povas doni. Sed tio ne signifas ke ĝi ĉiam konsumos tiom.

Sed iel, tio povas esti utileta: se vi konas iun kiu havas komputilon simila al via, sed uzanta nutrilon de 250W, tiam tiu komputilo konsumas malpli ol 250W (fakte ĝi konsumas ege malpli).

Domaĝe, nuntempe preskaŭ ĉiuj uzas fortegajn povum-nutrilojn, do ĉi tiu rimedo ne helpas. Krome, oni devas ankaŭ mezuri la konsumon de la aliaj aparatoj kiuj ne uzas la nutrilon, kiel la monitoro.

Pensu pri kiom varmon ĝi generas

Se via komputilo povas bone funkcii kun malpli ventoliloj, plej eble ĝi konsumas malmulte. Sed se la temperaturo tro altiĝas, tio pruvas ke ĝi uzas multan energion: unu parto transformiĝas en utila laboro, kaj la alia generas tiun varmon.

Do, la demando "ĉu mia komputilo tro konsumas?" rilatas al "ĉu mia komputilo tro varmigas?".

Kredu je la spertuloj

Ekzistas paĝoj kie oni povas meti informon pri iu ekipaĵo por provi kalkuli ĝian konsumon kaj koston en eŭroj. Ili estas tre ĝeneralaj, sed utilas por gajni simplan ideon.

Mi konas: Energy Star. Ankaŭ jscustompcs, sed mi opinias tiun troiganta (ĝi donas maksimegajn konsumojn).

Tiuj precizaj

Uzu povum-mezurilon

Ĉi tiu estas la vera solvo, kaj la nura kiun mi rekomendas. Se vi serĉas ion precizan, provu trovi unu el tiuj aparatetoj. Oni konektas ĝin inter la mezurenda aparato kaj la ŝtopilingo, kaj informas pri tensio, kurento, povumo kaj faktoro de povumo en ĉiu momento.

Mi serĉis tion sensukcese ĉe elektronikaj vendistoj. Mi fine iel trovis ĝin ĉe la komercejo LIDL per nur 10 eŭroj (estas malpli kosta ol aliaj similaj mezuriloj). Ĉar mi konas kiom malfacile estas trovi ĝin, jen estas kelka informo: teknikaĵoj, foto de la skatolo, etikedo. Vi eĉ havegas ĉi tie la tutan gvidlibron pri uzado de la energia mezurilo.

En la angla, ili estas nomataj RMS Power Meter (la RMS estas pro root mean square, maniero fari statistikon dum mezurado). Mi vidis aliajn fotojn, ekzemple ĉe tiu artikolo (malsupre) kaj ĉe ThinkGeek (sed tiu ne funkcius en -ekz.- hispanaj ŝtopilingoj).

Kun la mia mi faris kelkajn provojn; la rezultojn mi eksplikos poste.

Vidu vian nombrilon

Vi jam havas povum-mezurilon funkciante en via domo: tiu elektra nombrilo trovita en la enirejo. Oni bezonus:

  1. Malkonekti ĉiujn aparatojn por faciligi la provon.
  2. Noti kiom mezuras la nombrilon (en kWh).
  3. Konekti la komputilon (aŭ ion kion vi volas mezuri) dum kelka tempo, t.
  4. Tiam vidi kiom mezuras, kaj kalkuli la diferencon. Ĉio jam estas rekonektota denove.

Ĉar P = W / t (povumo = laboro dividite per tempo), se oni esprimas la kreskon de energio en kWh kaj la tempon en horoj, dividinte kWh per h oni havos kW, do, mezuro de povumo.

Tiu ĉi metodo estas la plej efektiva se vi nur bezonas koni kiom da mono vi devos pagi, kaj ne ĉiuj la teoriaj kalkuloj. Sed ĝi havas kelkajn malavantaĝojn:

Metu vicnutrilon

Vicnutrilo (angle UPS, Uninterruptible Power Supply) havas alian celon (ebligi funkcion de komputilo dum kelkaj minutoj kiam okuras elektra paneo), sed iuj ebligas vin koni kiom povumon ĉu vi uzas (normale kiel elcento de tiu maksima).

Se ial vi bezonis vicnutrilon, profitu por akiri iun kiu oferas multan informon. Se alie, tiam ne estas tiel utila; ekzistas aliaj mezuriloj pli simplaj, precizaj kaj malkaraj.

Adiciu ĉiujn pecajn povumojn

La totala konsumo de komputilo estas sumo de kiom ĉiu peco konsumas: procesoro, fiksita disko, ekrano, ventoliloj, grafika karto, memoro, ... Serĉinte en manlibroj aŭ Interreto, vi eble trovos tiujn informojn (eĉ kiam la vendistoj forgesis ties anoncon).

Ĉiel, la numerojn vi trovos estas pri konsumo dum uzo; sed preskaŭ neniu aparato estas kontinue uzata, ĉar konsumo dependas de kion ĝi faras en ĉiu momento.

Mi serĉis en la Interreto informon pri mia komputilo (kiu estas malpotenca komparita kun kiujn nun oni akirus). Jen la proksimumaj konsumoj de la plej uzataj pecoj ĉe komputilo:

Tiu ĉi metodo ne vere utilas, ĉar oni akumulas tro da eraro en la fina rezulto; sed vin helpos pli bone koni vian aparataron kaj tiam scii ĉu ĝi multe konsumas aŭ ĉu ne.

Mezuru kurentintenson kaj tension dise

Simpla rimedo estas mezuri V, mezuri I kaj multipliki. Por esti ekzakta, oni devis multipliki per la faktoro de povumo, sed mezuri tiun estas komplekse.

Mezuri tension estas tre facile: multmetro (hispane "multímetro" aŭ "polímetro") estas aparato kiu ebligas plurajn mezurojn, ekzemple tensio (kiel voltmetro, alia mezurilo sed nur por tensio). Oni metas ambaŭ ekstremojn en la ŝtopilingon (je paralela kuno) kaj, ekzemple en Hispanio, montras ĉirkaŭe 230 V.

Mezuri kurentintenson estas pli malfacile, ĉar multmetron oni devas konekti serie je la aparato. Tio facila estas tranĉi elektran plilonganton por tien enmeti la ampermetron; kompreneble dum aparato estas malkonektita. Tamen, jen malfacilaĵo: ĵus kiam aparato estas konektita, cirkulas intensega ekkurento, multe pli granda ol la tipa konsumo. Tiu ekstrema kurento sufiĉas por detrui la fandiĝilon ĉe multmetroj (ĝi estas sekuriga peco). Se vi kuraĝas, provu uzi la "konekton por grandaj kurentoj", sed prudentu (mi okazigis mallonga-cirkviton pro tiaj provoj).

Por eviti tiun problemon, oni povas uzi pinĉon ampermetran (hispane "pinzas amperimétricas"), kiu ĉirkaŭas la fadenon (oni ne necesas atingi la ekstremojn), kaj mezuras kurentintenson per indukto. Mi vidis iujn malkarajn (39 eŭroj) tie (en Hispanio). Ah, rimarku ke kelkaj el ili ankaŭ mezuras povumon! (ekz.).

Alia rimedo (pli malkosta) estas aldoni grandan rezistancilon serie, kaj mezuri la malkreskigon de tensio kiu okuras kiam kurento trakuras ĝin (I = V / R). Ne estas tre ekzakta kalkulo, sed utilas por kompari konsumojn. Iuj sukcese konstruis simplajn energio-mezurilojn per ĉi tiu metodo: vidu SilentPCReview (angle).

Rezultoj de provoj

Per mia mezurilo (priparolita supre), mi mezuris konsumon de kelkaj komputiloj. Por ĉiu mezuro, mi diros povumon efikan (P) en vatoj kaj la faktoro de povumo laŭ la mezurilo.

Mezuritaj povumoj en pluraj aparatoj

Mi atentigas ke mi ŝatas komputilojn malnovajn kaj tre malpotencajn. Do tiuj datumoj eble ne similas al ties de la maŝinoj vendataj nuntempe. Ĉiel, ili estas pravaj: lampo de 50W igis 50W.

Malnova komputilo, laŭ pecoj

Uzataj partoj: Pentium 100 Mhz, 32 Mb de RAM (4 kartetoj), povum-nutrilo 200W, ĉefkarto AT, fiksita disko 130 Mb, disketingo, CD, retkarto, grafika karto 1 Mb.

Mezuroj prenitaj ripoze (ne dum la ŝargo). Ĉiu vico inkludas ĉiujn la komponaĵojn el la supraj vicoj.

Povumo fdp
Nur nutrilo (sen ĉefkarto) 7 W 0.50
+ ĉefkarto (sen proc., sen mem.) 14 W 0.54
+ procesoro (sen memoro) 23 W 0.58
+ memoro 26 W 0.60
+ retkarto 27 W 0.60
+ grafika karto 28 W 0.60
+ disketingo 28 W 0.60
+ fiksita disko 32 W 0.60
+ CD 33 W 0.60

Mia ĉefa komputilo

Estas kiun mi uzas ĉiutage. Celeron 800 MHz, 256 Mb de RAM, nutrilo de 350W Enermax kun Active PFC, du ventoliloj de 8 cm, disko 80 Gb, disketingo, CD, CD-skribilo, kartoj: grafika 32 Mb, reta, sona, televida. Mi ne inkluzivas la monitoron.

Povumo fdp
Haltita per la botono de nutrilo 0 W 0.02
Haltita, normale (per botono) 3 W 0.25
Funkciante, trankvila 66 W 0.95
Funkciante, uzante ĉiom procesoro 69 W 0.95
Funkciante, uzante CPU kaj disko: tre variema, eĉ 79 W
Funkciante, legante CD laŭ 24x 75 W 0.96
Funkciante, verkante CD laŭ 52x 85 W 0.98

Konklude: 70 W

Malpotenca portebla komp.

Mi ja uzas ĝin. Estas DELL Latitude CP 233 MX: Pentium MMX 233 MHz, 64 Mb de RAM, disko de 60 Gb, CD. Sen ekrano (mi forigis ĝin pro paneo; tio duoblis la vivon de ties baterioj ĝis 5 horoj).

Baterio CPU Povumo fdp
Plena Trankvila ==> 20 W 0.58
Plena Uzata ==> 25 W 0.60
Pleniĝanta Trankvila ==> 22 W 0.58
Pleniĝanta Uzata ==> 34 W 0.63

Do: proksime 25 W dum ties ŝargo.

Pluraj CRT monitoroj

Iu de 17 coloj (1 colo = 2.54 cm):

Konklude: 55 W

Alia monitoro de 15 coloj: ĉirkaŭ 50 W kun fdp 0.65

Mia ret-servilo

Ĝi estas portebla komputilo: Pentium 133 MMX, 32 Mb RAM, disko de 1'5 Gb, kun retkarto PCMCIA. Pli detaloj (hispane).

Konklude: 9 W

Printilo

HP DeskJet 930C.

ADSL enkursigilo

(Router) 3Com OCR 812, iu iom aĉa, kiu, krome, estas ĉiam varma.

Ĉirkau 9 W, fdp 0.39

Granda televidilo

Havanta plurajn colojn, kaj ankaŭ farante bruon, kiel miaj monitoroj (hispane kaj angle).

Resume: inter 80 kaj 120 W. Tiom ŝanĝebla kiom la bildo.

Laŭtparoliloj 5.1

Kun subwoofer kiu tre varmiĝas.

Resume: 30 W, sed 20 W kiam ili estas malfunkciante (tio estas troaĵo).

Ŝanĝoj de konsumo dum la uzado

Aparatoj ne konsumas same tuttempe. Jen estas kelkaj interesaj ekzemploj:

Aparatoj kiuj konsumas eĉ nenion farante

Kelkaj maŝinoj, krome de povi esti funkciantemalfunkciante, povas troviĝi en modo standby ("atendante"). Tio ebligas la aŭtomatan konektadon kiam ili ricevas ian laboron, kaj ankaŭ ebligas la reagon per teleregilo ("fora kontrolilo"). Tiu modo konsumetas povumon.

Jen ekzemploj de atend-modoj ĉe kelkaj aparatoj:

Do: pluraj aparatoj (ankaŭ komputiloj) konsumas kiam ili estas haltitaj. Normale tiom estas eta: 3 W (2'20 eŭroj jare), sed ĉe iuj okazoj, povas esti plimulton. Se vi volas tion eviti, malkonektu ilin komplete (ekstere de la ŝtopilingo). Tiam utilegas ia "obla ŝtopilingo" kia havas butonon por ilin malaktivigi.

Pri tiu dokumento

Tiu teksto estas libera, laŭ la permesilo Creative Commons by-nc-sa 2.5.

Mi ne verkis tion pro mia sperto je la temo; sed tute male: mi faris ĝin por helpi kiujn estas samkiel mi (serĉinte informon sed maltrovante ĝin). Mi ĝojos se mi faris malmultajn erarojn.

Aliaj ligiloj (hispane kaj angle): tabelo de konsumoj, disputo, univ. Waterloo, listo de CPU-oj orditaj laŭ facileco de silentado, povumo blinda.


Septembro 2005 (ĝisdatigita en 10-03-2008), Daniel Clemente Laboreo. e-mail n142857--/ĉe/-g-m-a-i-l--/punkto/-com.





Origine: http://www.danielclemente.com/consumo/index.eo.html

Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/