Teksto de la Propono de la Saŭdarabia Princo, diskutota dum la Konferenco de la Araba Ligo, okazinta en Bejruto fine de marto 2002.


Debatenda propono okaze de la Konferenco de la Araba Ligo

Bejruto 27an - 28-an de marto 2002

La Kunveno de la Araba Ligo, kiu oficiale renkontiĝas la 27an/28an de marto 2002 en Beiruto, asertas la araban pretecon kiu konsideras, ke la atingo de justa kaj ampleksa paco estas strategia ŝanco kaj celo por la arabaj ŝtatoj.

Post aŭskulti la raporton de la Princo Abdullah bin Abdul Aziz, en kiu li petas la establigon de normalaj rilatoj ene de ampleksa paco kun Israelo, kaj ke Israelo deklaru sian pretecon retiriĝi el la okupitaj arabaj teritorioj akorde kun la rezolucioj 242 kaj 338 de Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la rezolucio 1397 de la Sekureca Konsilio, plivalorigitaj post la Madrida Pac-Konferenco kaj pro la principo “Paco Kontraŭ Teritorio”, kaj la akcepto de sendependa kaj suverena Palestina Ŝtato kies ĉefurbo estu Jerusalemo, la Konsilio alvokas al la Israela Registaro revizii ĝian politikon kaj serĉi la pacon sub la deklaro ke justa paco estas ĝia strategia elekto.

La Konsilio ankaŭ alvokas al Israelo atingi jenon:

Reciproke, la arabaj ŝtatoj faras jenan kompromison:

La Konsilio alvokas al la Israela Registaro kaj la la tutaj Israeloj por akcepti ĉi tiun proponon por protekti la pac-esperojn kaj eviti la sang-verŝadon kaj ankaŭ por ebligi ke la arabaj ŝtatoj kaj Israelo povu kunekzisti apude kaj por havigi al la estontaj generacioj sekuran, normaligan kaj prosperan estontecon.

Ĝi ankaŭ alvokas al la internacia komunumo kaj la ĉiuj organizoj kaj ŝtatoj subteni ĉi tiun proponon.

La Konsilio alvokas al sia prezidanto, al sia ĝenerala sekretario kaj al sia venonta komitato daŭrigi la specialajn kontaktojn rilate ĉi tiun proponon kaj por subteni ĝin ĉiunivele, inkluzive ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Usono, Rusio, Eŭropa Unio kaj la Sekureca Konsilio de UN.


Origine: http://es.geocities.com/ejaaeu/arabaligo.htm