Teksto de la komuna deklaracio de Unuiĝintaj Nacioj - Rusa Federacio - Usono - Eŭropa Unio pri la nuntempa situacio ĉe Proksima Oriento.

Madrido, la 10-an de aprilo en 2002.

La ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, Kofi Annan, la ministro pri eksterlandaj aferoj de la Rusa Federacio, Igor Ivanov, la ŝtata sekretario de Usono, Colin Powell, la ministro pri eksterlandaj aferoj de Hispanio, Josep Piqué, kaj la alta reprezentanto de la Eŭropa Unio por la Ekstera Politiko kaj Komuna Defendo, Javier Solana, renkontiĝis hodiaŭ en Madrido. Ni ekzamenis la kreskantan konflikton ĉe Proksima Oriento kaj ni akordis kunordigi ĉiujn niajn agadojn por solvi la nuntempan krizon.

Ni esprimas nian grandan konsternon rilate la nuntempan situacion, inkluzive la kreskantan homaranan krizon kaj la pliintensiĝantan riskon por la regiona sekureco. Ni ripetas nian komunan kondamnon de la perfortigo kaj la terorismo kaj ni esprimas nian profundan bedaŭron pro la morto de senkulpaj personoj ĉu palestinaj ĉu israelaj, kaj ni prezentas niajn plej sincerajn kondolencojn al la familioj de la mortintoj kaj vunditoj. Konvikitaj, ke jam okazis troaj suferoj kaj sang-verŝadoj, ni admonas la estrojn de Israelo kaj de la Palestina Aŭtoritato agadi akorde al la interesoj de siaj propraj popoloj, de la regiono kaj de la internacia komunumo kaj haltigi tuj ĉi tiun sensencan luktadon.

Ĉi-sence, ni esprimas nian grandan konsternon pro la ĵus-okazintaj atakoj el Libano tra la Blua Linio fiksita de Unuiĝintaj Nacioj. La Kvaropo admonas ĉiujn partiojn respekti la Bluan Linion, haltigi ĉiujn atakojn kaj montri la plej grandan sindetenon. Oni ne devus permesi, ke la konflikto etendiĝu kaj minacu la regionan sekurecon kaj stabilecon.

Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj Rusio esprimas sian firman apogon al la misio de la ŝtata sekretario Powell kaj petegas al Israelo kaj al la Palestina Aŭtoritato kunlaboregi kun lia misio kaj kun liaj kontinuaj agadoj por restabiligi la trankvilecon kaj rekomencigi la publikan procezon.

Ni ripetas ke ne ekzistas milita solvo al ĉi tiu konflikto kaj ni admonas la partiojn antaŭeniri ĝis politika solvo de iliaj diferencoj bazita sur la rezolucioj de la Sekureca Konsilio de UN 242 kaj 338, sur la principo paco kontraŭ teritorioj, kiuj estis la bazo de la Konferenco de Madrido en la jaro 1991.

Ni reasertas nian apogon al la celo esprimita de la prezidanto Bush kaj aperinta ene de la rezolucio de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj 1397, pri du ŝtatoj, Israelo kaj Palestino, ekzistantaj unu apud la alia ene de sekuraj kaj agnoskitaj landlimoj. Ni entute apogas la pac-projekton de la saŭdarabia princo Abdalá, kiel ĝi estas aprobita en Bejruto de la Araba Ligo, kiel grava kontribuo por kompleta paco inkluzivanta Sirion kaj Libanon.

Por permesi progresojn de niaj komunaj celoj, ni reasertas ke la rezolucio de la Sekureca Konsilio 1402 devas esti realigita tuj laŭvorte, kiel petegas la rezolucio 1403. Ni admonas Israelon haltigi tuj siajn militajn operaciojn. Ni petegas tujan fajr-haltigon kaj la tujan israelan retiriĝon el la palestinaj urboj, inkluzive Ramalon, kaj ĉefe el la generala kazerno de la prezidanto Arafat. Ni admonas Israelon entute plenumi la internaciajn homaranajn principoj kaj permesi kompletan kaj senobstaklan eniron al la homaranaj organizoj kaj servoj. Ni admonas Israelon ne uzi troan forton kaj entrepreni ĉiujn eblajn strebojn por garantii la protektadon de la civiluloj.

Ni admonas la prezidanton Arafat, kiel agnoskita kaj elektita estro de la palestina popolo, realigi tuj la plej grandan eblan strebon por haltigi la terorismajn aktojn kontraŭ senkulpaj israelanoj. Ni admonas la Palestinan Aŭtoritaton agadi decideme kaj preni la eblajn rimedojn por detrui la terorisman strukturon, inkluzive la terorisman financadon, kaj haltigi la terorisman incitadon. Ni admonas la prezidanton Arafat uzi la fortojn de sia politika aŭtoritateco por konviki la palestinan popolon ke ĉiuj atencoj kontraŭ la israelanoj devas fini tuj, kaj rajtigi al siaj reprezentantoj komencigi kiel eble plej baldaŭ la kunordigadon rilate sekurecon kun Israelo.

La terorismo, ankaŭ la memdetruaj atencoj, estas kontraŭleĝa kaj ne-morala, ĝi damnis grave la legitimajn sopirojn de la palestina popolo kaj ĝi estas komdamnebla, laŭ la Rezolucio 13473 de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj.

Ni admonas Israelon kaj la Palestinan Nacian Aŭtoritaton atingi akordon pri la fajr-haltigaj proponoj prezentitaj de la Generalo Zinni senprokraste. Ni laŭdas la ĝisnunajn strebojn plenumitajn de la Generalo Zinni por atingi tiun celon.

La Kvaropo estas preta helpi al la partioj realigi la akordojn, ĉefe la laborplanon pri sekureco Tenet kaj la rekomendojn Mitchell, inkluzive pere de senpartia meĥanismo, laŭ tio akordita de la partioj.

Ni asertas ke la Planoj Tenet kaj Mitchell devas esti realigitaj komplete, inkluzive la finigon de ĉiu agado pri establigo.

Ni asertas ke devas okazi antaŭenirigon tujan, paralelan kaj rapidigitan ĝis tuŝebla baldaŭa politika progreso, kaj ke devas ekzisti aro da bone difinitaj paŝoj kiuj kondukos atingi porĉiaman pacon, inkluzivanta la agnoskon, normaligon kaj sekurecon inter ambaŭ partioj, la finon de la israela okupacio, kaj la finon de la konflikto. Tio permesos al Israelo ĝui pacon kaj sekurecon porĉiaman, kaj al la palestina popolo vidi atingitaj siajn esperojn kaj sopirojn sekure kaj inde.

Apoge al ĉi tiuj celoj, ni admonas la internacian komunumon, kaj ĉefe la arabajn ŝtatojn, gardi, fortigi kaj prizorgi la Palestinan Aŭtoritaton, eĉ pere de helpoj por rekonstrui ĝian strukturon kaj ĝiajn rimedojn pri sekureco kaj rego. Ni admonas la komunumon de mon-donantoj kaj la internaciajn financajn instituciojn renovigi ilian kompromison pruntedoni urĝan homaranan helpon al la palestina popolo, kaj helpi ĝin en ĝia ekonomia kaj institucia rekonstruado. Ni gratulas omaĝe la kuraĝajn strebojn de la homaranaj Agencoj.

Ni kunsentis pri la neceso ke la Kvaropo daŭrigu la ekzamenigadon de la situacio ĉe Proksima Oriento pere de regularaj altnivelaj konsultoj. Niaj specialaj reprezentantoj daŭrigos siajn strebojn surloke por helpi al la partioj finigi la konflikton kaj rekomenci la politikajn diskutojn.


Origine: http://es.geocities.com/ejaaeu/madrido.htm