Traktato inter Usono kaj la Rusa Federacio pri malpliigo de strategiaj ofensivaj potencoj


La Rusa Federacio kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, ekde nun la Partioj.

Enirante vojon en novajn rilatojn en la nova jarcento kaj kun la celo fortigi siajn rilatojn pere de la kooperado kaj la amikeco;

Konsiderante, ke la novaj minacoj kaj tutmondaj defioj petegas la kreon de bazo kvalite nova por la strategiaj rilatoj inter la Partioj, celante krei aŭtentikan asocion bazita sur la principoj de komuna sekureco, kooperado, kunfido, travidebleco kaj antaŭkalkuleco;

Favorigante realigi signifajn malpliigojn de la strategiaj ofensivaj armiloj;

Memorante la komunajn deklaraciojn de la Prezidanto de la Rusa Federacio kaj de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko pri la strategiaj problemoj faritaj en Ĝenovo la 22an de julio 2001, kaj pri la novaj rilatoj inter Rusio kaj Usono farita en Vaŝingtono la 13an de novembro 2001;

Prikonsiderante la devigojn devenitaj de la Traktato inter Sovetunuiĝo kaj Usono pri la Malpliigo kaj Limigo de la Strategiaj Ofensivaj Armiloj de la 31a de julio 1991 (START-I); Prikonsiderante siajn kompromisojn devenitaj de la artikolo 6a de la Traktato por la Ne-pliigo de la Nukleaj Armiloj de la 1a de julio 1968; kaj

Konvikitaj, ke la jena Traktato helpos krei pli favorajn kondiĉojn por kontribui pli aktive al la sekureco kaj kooperado kaj al la fortigo de la internacia stabileco, akordas jenon:

ARTIKOLO 1
Ĉiu Partio malpliigas kaj limigas siajn nukleajn strategiajn armilojn, kiel deklaris la Prezidanto de Usono la 13an de novembro 2001 kaj la Prezidanto de la Rusa Federacio la 13an de decembro 2001, respektive, tiamaniere, ke je la 31a de decembro 2012 la entuta sumo de ĉi tiaj armiloj ne superos en ĉiu Partio la kvanton 1.700 - 2.200 unuoj. Ĉiu Partio determinos laŭ si mem, la komponantojn kaj strukturon de siaj strategiaj ofensivaj armiloj konsiderante la akorditan entutan limigon de la nombro de ĉi tiaj armiloj.

ARTIKOLO 2
Ĉiu Partio akceptas, ke la Traktato START restas valida laŭ ĝia enhavo.

ARTIKOLO 3
Cele la plenumon de la jena Traktato, la Partioj renkontigos, ne malpli ol dufoje en la jaro, duflankan komitaton.

ARTIKOLO 4
Ĉi tiu Traktato devas esti ratifita akorde al la konstituciaj proceduroj de ĉiu Partio. Ĉi tiu Traktato ekvalidiĝos la tagon kiam okazos la interŝanĝo de la ratifiloj. Ĉi tiu Traktato validos ĝis la 31a de decembro 2012 kaj povas esti pluvalidigita laŭ akordo de la Partioj aŭ anstataŭigita antaŭ tiu limdato de aliaj akordoj. Ĉiu Partio povas denonci ĉi tiun Traktaton per komuniko al la alia Partio per trimonata antaŭdiro.

ARTIKOLO 5
Ĉi tiun Traktaton oni enskribos akorde kun la artikolo 102 de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. En Moskvo, la 24an de majo 2002, sur du ekzempleroj, unu ruslingva kaj la alia anglalingva kaj ambaŭ kun la sama leĝa forto.


Origine: http://es.geocities.com/ejaaeu/strategiaj.htm