Jan Pióro:

Kemiaj afiksoj


Enkonduko

La prezentita verko estas provo unuecigi la terminaron de kemiaj kombinaĵoj en esperanto. Ĝis nun en tiu fako estis publikigitaj nur unuopaj artikoloj en esperantaj revuoj, kaj nura memstare eldonita verko estis ,,Kemia Vortaro — angla-esperanta" de D. R. Duncan. Tiu vortaro donas en esperanto malplej aŭ plej korektajn ekvivalentojn por anglaj elirterminoj.

El tia konsidero ŝajnis laŭcele eldoni la verkon, kiu komencus prilaboron de kemia terminaro en esperanto, ĉar malfacile oni povas imagi sin kian ajn diskutan artikolon el kemia fako sen antaŭa firmigo de korekta kemia terminaro.

Enhavo de la prezentita verko konsistas el kvar fundamentaj partoj: en la unua parto estas donita listo de mallongigoj kaj signoj uzataj en kemia literaturo kaj iliaj signifoj, la dua parto enhavas unuecigitajn nomojn de la kemiaj elementoj kaj iliaj simboloj, en la tria parto, la plej ampleksa, la aŭtoro prezentas la plej gravajn afiksojn uzatajn dum kreado de korektaj nomoj de kemiaj kombinaĵoj;, kaj en la kvara parto estas priparolitaj en mallongigo du kreadsistemoj por nomoj de kemiaj kombinaĵoj.

Ŝajnas ke en tia ordo tiu laboro kontribuos al evoluo de teknika esperanto kaj estos helpilo por sciencistoj kaj publicistoj skribantaj originalajn laborojn en tiu lingvo, kaj ankaŭ por tradukistoj.


Fonto: Kemiaj afiksoj, broŝuro, Warszawa 1966,

→ Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/