LA MODERNAJ DENTAJ IMPLANTOJ

Prelego de Internacia Kongresa Universitato dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto
la 9-an de aŭgusto en 2002 - Fortalezo - Brazilo

D-ro Roberto Resende
Fakulo pri Buŝ-Makzel-Vizaĝa Kirurgio kaj Traŭmatologio
Prezidanto de Stomatologia Sekcio de U.M.E.A.
Adreso: Caixa Postal 09.831, BR-70001-970 Brasília (DF), Brazilo.


La homaro evoluiĝas (ĉiam pli teknike ol etike), sed en la homa evoluo la homaj dentoj ĉiam estis - kaj estas - unu el la plej rigardataj partoj de la homa korpo. Pro tio ili ricevis specialan atenton en la marŝado de la civilizacio. Arkeologiaj esploroj trovis kranion en Sidon (Fenica civilizacio, hodiaŭ Libano) de la 5-4-a jarcento a.K., kiu prezentis orajn fadenojn por teni en siaj antaŭaj lokoj la dentojn, kiuj estis perditaj. La samon oni trovis en la etruska civilizacio.

Estis revo de la homaro, povi anstataŭi la dentojn, kiuj iam perditaj, neniam plu povis esti sukcese anstataŭigitaj per io simila kaj efike por maĉi, kaj estetike por ridi kaj havi normalan sociajn rilatojn.

Kun la celo krei dentajn implantojn, la homoj faris multajn provojn ne sciencajn, kaj pro tio la rezultoj estis terure malbonaj. Ĝis kiam en la komenco de la jaroj 50-aj, pli precize en la jaro 1954, prof. D-ro Per-Ingvar Brånemark havis akcidenton dum serĉesploro, kiun li kondukis ĉe la tibiaj ostoj de kunikloj. Li provis studi vivan ostosaniĝon post frakturo(ostorompiĝo) kaj pro tio li enmetis objektivojn de mikroskopoj en la tibiojn de kunikloj, kaj de temp'al tempo kunigis tion al mikroskopo, kaj li povis trarigardi la vivantan restrukturiĝon de ostoj kaj sangaj vaskuloj.

Okazis ke li surpriziĝis, kiam li volis forpreni la objektivojn de tiuj ostoj kaj ili ne foriris. Ĉar ĝis tiam, oni kredis, ke ne estis eble ligi oston al metalo.

Li esploris, kio okazis, kaj malkovris, ke simple temis pri ligo inter la osto kaj la metalo de tiuj objektivoj. Li studis la materialon, kaj malkovris ke estis eble ligi puran titanon al osto. Al tio fenomeno li donis la nomon ostointegriĝo.

Titano estas kemia elemento kun atomnumero 22, ofte uzata en medicino, ĉar estas malfacile kreski mikroboj ĉirkaŭ la titanaj aparatoj kaj iloj. Pro tio oni uzis tiun specialan materialon, por fabriki tiajn objektivojn.


Bildo 3
En kulturo, ostoblasto ĉirkaŭpremas titanan ŝraŭbon.
© P.I.Brånemark

Li do kondukis aliajn serĉesplorojn kaj malkovris ke tio, kio ebligas la ligon inter la metalo kaj la osto estas la oksidiĝo de la surfaco de tiu titano: La titana okcido. Surbaze de tio li komencis fabriki ŝraŭbojn por Ortopedio (scienco kiu studas la ostojn). Kun tia materialo estas pli facile por la kirurgoj, kunigi rompitajn ostojn, kaj anstataŭi mankantajn ostopartojn.

La serĉesploro daŭris jardekon, kaj fine li provis anstataŭi dentajn radikojn. Komence li malsukcesis, poste li produktis specialan ŝraŭbon, kaj sukcesis ostointegriĝon. Sur tiu ŝraŭbo li konstruis denton (dento-kronon), kaj tiel ebligis la realiĝon de antikva revo de homaro: Anstataŭi siajn perditajn dentojn.

Tiu ilo konsistas el ŝraŭbo, titana kolo kaj sur tiu kolo la dento (krono). La unuan fojon la scienco akceptis teknikon, por anstataŭi la dentojn per implanto. Post lia eltrovo multaj aliaj sciencistoj ĉefe dent-kuracistoj (stomatologoj) disvolvis aliajn implanto-specojn, jen ŝraŭboj, jen cilindroj preskaŭ ĉiuj kun granda sukceso.

Unu el la ŝlosiloj de tiu sukceso estis la du-tempa kirurgio, tio esta: Unue malfermi la gingivon, prepari la oston (borante ĝin), oni enmetas la metalan radikon, denove fermas la gingivon sur gin, kaj atendas, ĝis kiam okazos la ostointegriĝo, kiu daŭras ĉirkaŭ 4 monatojn ĉe la mandiblo (la malsupra makzelo), ĉar la osto estas pli densa, do pli forta; kaj daŭras dum ĉirkaŭ 6 monatoj ĉe la supra makzelo (t.e.: la maksilo). Post tio tempo venas la dua fazo: oni malfermas la gingivon, kaj enŝraŭbas la kolon, kaj jen ĝi estas preta por ricevi la denton.

Komence oni pensis nur anstataŭi la malsupran dentaron, kie estas plej malfacile fari depreneblan protezon. Tiucele oni bezonis 6 implantojn en la antaŭa parto de la mandiblo, kaj sur tiuj oni povos konstrui 10 aŭ eĉ 12 dentojn, solvante unu el la plej grandaj problemoj de la sendentaj homoj.

Ne kredu, ke ili estas minimumo! Granda procento de la monda socio tute perdis siajn dentojn, kiuj pereis ĉefe pro karioj, parodontopatioj (t.e.: gingivaj malsanoj), akcidentoj, kistoj kaj tumoroj. Por la supera makzelo, oni bezonas inter 6 kaj 10 implantojn, por povi sufiĉe teni ĉiujn dentojn.

La protetikaj procedoj, kiam rilatas al implantoj, estas multe pli akurataj. Mi diru: senkompare pli akurataj ol kiam oni prizorgas naturajn dentojn. La dento-teknikistoj povas pli facile labori, ĉar ĉiuj la kunaĵoj jam venas maŝinfabrikite pretaj. Kaj ĉiuj estas tenataj de ŝraŭboj, kiuj forte kaj precize premas ilin unu kontraŭ la alia.

Eĉ la muldaĵ-procedoj estas pli simplaj, ĉar oni ne nepre bezonas kopii ĉiujn la detalojn de la preparo de dento-surfaco, samkiel okazas ĉe ordinaraj protezoj. Rezulte de tio la protezoj pli facile kaj efike finpretiĝas.

Alia aspekto, kiun oni devas emfazi estas la psikologiaj trajtoj de homoj, kiuj ne havas dentojn. Ili estas malfeliĉaj kaj malsekuraj, ĉar ili scias, ke se ili laŭte krias, se ili ridegas, kaj eĉ se ili ternas aŭ tusas, ili riskas perdi siajn protezojn, kiuj en tiaj cirkonstancoj povas facile flugi en la aeron.

Imagu, ke tio estas terura okazaĵo, kiam temas pri festoj, vespermanĝoj kaj eĉ piedpilkaj disputoj. Se unu teamo venkas, kaj oni laŭte krias en stadiono - kiel jam okazis al unu el miaj pacientoj - ŝi devis serĉi sian protezon inter la piedoj de tiuj, kiuj saltis pro feliĉo okaze de venko de sia preferata teamo.

La kazo de alia sinjorino: Ŝi perdis la dentojn pro gingivaj malsanoj - ŝi ne scias bone zorgi pri siaj dentoj kaj gingivoj - kaj finfine ili estis preskaŭ falantaj. Oni devis forpreni ili, kaj anstataŭi ilin per metalaj radikoj (kompreneble, titanaj radikoj), post 6 monatoj oni malfermis ilin, oni faris provizorajn dentojn ĝis la ripariĝo de la gingivo, kaj fine oni konstruis porcelanajn dentojn.

De la perdo de la naturaj dentoj ĝis la fino de la kuracado, ŝi uzis , kompreneble, tutan depreneblan superan protezon, kaj ŝi ne estis feliĉa, ĉar ŝi ne povis bone maĉi. Kaj tio okazas al ĉiuj homoj, kiuj uzas artefaritan dentaron. Ekzemple: Ili ne povas mordi malmolajn manĝaĵojn ĉe la antaŭaj dentoj, ĉar tie estas la plej tikla loko de la superaj (kaj ankaŭ de la malsuperaj) dentaroj. Ili simple foriras de la gingiva bazo, kie ili kuŝas, se la homoj manĝas ekzemple pomon. Kaj post la kuracado ŝi estis tre feliĉa, ĉar ŝi denove povis mordi pomon.

Alia sinjorino donis al mi foton, kaj rajtigis al mi montri ŝin en Kristnaska kaj Nov-jara Festoj, kaj ŝi diris: "Ĉi tiu jaro estis unu el la plej feliĉaj, ĉar post longa tempo, mi povis denove manĝi porko-femuron en la jarfinaj festoj, ĉar delonge mi ne povis bone maĉi per miaj dentoj. Kaj nun la implantoj permesis al mi bone maĉi".

Kie estas malkomforto-problemoj ĉe depenebla protezo, estas ĉe la posta parto de la buŝo, ĉefe la malsupraj. Sinjorino havis protezon, kiu terure vundis ŝin. Ŝi uzis la protezon nur por sociaj rilatoj, por prelegi - ŝi estas instruitino kaj katolika monaĥino - la protezo estis por prelegi, prediki kaj preĝi, sed por manĝi ne. Ŝi ne uzis la dentojn por mangi, sed nur por rilatiĝi kun aliaj homoj, Do tute inversita celo de la dentoj.

Dum 25 jaroj ŝi restis sen la antaŭaj dentoj, kaj pro tio la superaj postaj dentoj malsupreniris. Do mi devis fari kirurgion por suprenirigi la dentojn. Post la ostointegriĝo de siaj implantoj, oni malfermis la gingivon, faris provizorajn plantajn dentojn, kaj fine ŝi ricevis porcelanajn kronojn. Kaj nun ŝi povas perfekte ne nur manĝi sed amkaŭ ridi, prelegi, kaj eĉ preĝi sen la timo, ke la dentoj povu fali.

Bildo 8

25 jarojn sen la malantaŭaj dentoj,
nun ŝi havas implantojn.
© D-ro R. Resende

      

      Bildo 9
      La kompletigita laboro.
      © D-ro R. Resende

Krom tio, la implantoj estas ankaŭ uzataj kiel tenilo de aliaj stomatologiaj protezoj, nome: La buŝ-makzel-vizaĝaj protezoj.

La homoj povas perdi parton de la vizaĝo pro akcidentoj, ekzemple pro fajra akcidento, veturila akcidento kaj aliaj traŭmoj, kirurgioj por kuraci vizaĝan aŭ buŝan aŭ makzelan kanceron; denaskaj sindromoj (ekz-e: Iu naskas sen orelo aŭ kun fendo ĉe la lipo, palpebro aŭ orelo).

Do oni povas aserti, ke la dentaj implantoj forte influas, kaj eĉ ŝanĝis la evoludirekton de la nuna Stomatologio, kio antaŭe estis revo, nun fariĝis realaĵo, kaj la kirurgoj devis ŝanĝi sian treinandon, studi pli bone la ostojn, ebligante pli kaj pli bonan vivon por la klientoj ĉefe tiuj, kiuj atingis pli da sperto en la vivo, t.e.: pli altan aĝon; kiuj antaŭe havis problemon pri memfido ĉu manĝante, ĉu rilatante kun aliaj samcivitanoj.


Bibliografio:


RESUMO en Esperanto

Delonge la homoj zorgas pri sia ekstera aspekto. La vizaĝo estas la plej rigardata parto de la korpo, kaj ĝuste pro tio la homoj kaj atentas kaj provas konservi siajn dentojn, kiuj estas finfine la ornamaĵo de la rido. Arkeologiaj esploroj trovis kraniojn de 5 jarcentoj a.K. kun oraj aĵoj por teni anstataŭantojn de la naturaj dentoj. Eltrovita en la jaroj 1950aj la fenomeno ostointegriĝo ŝanĝis la vivon kaj de kuracistoj kaj de stomatologoj.
La sveda ortopedista kuracisto D-ro Per-Ingvar Brånemark hazarde malkovris la fenomenon, kiam li kondukis serĉesploron ĉe la tibia osto de kunikloj. De tio li produktis ŝraŭbojn por anstataŭi perditajn ostopartojn, dentojn kaj eĉ teni protezojn por anstataŭi mankantajn lipojn, okulojn kaj orelojn.
La aŭtoro prezentas kiel naskiĝis tiu ĉi nova fako, kaj kiel la dentokuracistoj aplikas la diverspecajn dento-implantojn por plibonigi la vivon de la pacientojn.

RESUMO em Português

Não é de hoje que o homem se preocupa com seu aspecto exterior.
A face é a região mais visualizada do corpo humano e, justo por este motivo, os humanos dão atenção e procuram conservar seus dentes, que são, ao final de contas, a beleza do sorriso. Pesquisas arqueológicas encontraram crânios de 5 séculos a.C. com fios de ouro segurando peças substitutas dos dentes naturais.
Descoberto nos anos '50, o fenômeno da osteointegração mudou a vida tanto de médicos quanto de cirurgiões-dentistas.
O ortopedista suéco Dr. Per-Ingvar Brånemark acidentalmente descobriu o fenômeno, quando fazia experimentos em tíbias de coelhos. Daí ele produziu parafusos para substituir partes ósseas perdidas, dentes e até mesmo sustentar próteses de lábios, olhos e orelhas.
O autor discorre como nasceu esta nova especialidade e como os cirurgiões-dentistas aplicam os diversos tipos de implantes para melhorar a vida de seus pacientes.

SUMMARY in English

Long far ago men concern about their facial appearance.
Our face is the most visualized part of our body and exactly because of this, men try to save their teeth and to substitute the missing ones. Archeological researches found out skull from the 5th century b.C. with golden strings fixing teeth substitutes to natural dentition. In the early 50's, the swedish orthopedist Dr. Per-Ingvar Brånemark accidentally found out the phenomenon of osteointegration, when conducing research in the tibia bone of rabbits. After that he produced screw type implants to subtitute lost bone parts, teeth and to retain in place lip, eye and ear prosthesis.
The author presents the development of that new specialty, as well as the application of teeth implants in order to improve the quality of live of human beings.

RÉSUMÉ en Fraçais

Depuis longtemps l'homme soigne son apparence.
C'est le visage qui dans le corps humain s'offre le plus au regard, et c'est pourquoi justement l'on prend soin de conserver ses dents, ornement du sourire. La recherche archéologique a mis à jour des crânes datant de cinq siècles avant J-C, porteurs de dents en or. Découvert dans les années cinquante, le phénomène d'ostéo-intégration a bouleversé la pratique médicale et stomatologique.
C'est l'orthopédiste suédois, le Dr Per-Ingvar Brånemark qui l'a trouvé par hasard lors d'expérimentations sur le tibia de lapin. À partir de ces données il a mis au point des éléments vissables pour remplacer des dents, des fragments osseŭ disparus, ou même pour fixer des prothèses d'yeŭ, d'oreilles ou de lèvres.
L'auteur présente le genèse de cette nouvelle spécialité et montre comment les stomatologues utilisent ces divers types d'implants dentaires pour améliorer la vie des patients.

RESUMEN en Español

Desde hace tiempo, el hombre se preocupa con su aspecto exterior.
La cara es la región más visualizada del cuerpo humano y es, exactamente por este motivo, que los humanos damos tanta atención y buscamos la manera de conservar los dientes, que son, a fin de cuentas, la belleza de la sonrisa. Estudios arqueológicos han encuentrado cráneos de 5 siglos a.C. con hilos de oro sosteniendo piezas sustitutas de los dientes naturales.
Descubierto en los años 50, el fenómeno de la osteointegración ha cambiado la vida tanto de médicos como de odontólogos.
El ortopedista sueco Dr. Per-Ingvar Brånemark accidentalmente descubrió el fenómeno, cuando hacia experimentos en tibias de conejos. A partir de eso, el ha producido tornillos para sustituir partes perdidas de hueso, dientes y hasta para sostener prótesis de labios, ojos y orejas.
El autor explica acerca del descubrimiento de la nueva especialidad y cómo los odontólogos aplican los distintos tipos de implantes para traer una mejor calidad de vida a sus pacientes.


Origine: http://www.utopia.com.br/esperanto/odonto/uk-prelego.html

STEB: www.eventoj.hu/steb/