Antaŭ multaj jaroj, kiam mi sidis en universitata klasĉambro, mi turnis mian rigardon al la fenestro. Estis vintro, kaj pro la neĝo kiu kovris la grundon kaj la sennuba ĉielo, estis tre brile ekstere.Mi surpriziĝis, kiam malgranda griza aĵo flosis antaŭ mia vizaĝo kaj malaperis. Per eksperimentado, mi malkovris ke la grizaĵo ĉiam preterflosis kiam mi movis miajn okulojn de la suba dekstra angulo al rektantaŭa direkto. Ankaŭ, ĝi ŝajne estis en mia dekstra okulo.
Mi faris rendevuon ĉe la universitata kliniko, por diskuti la aferon. Kuracisto ekzamenis miajn okulojn, kaj klarigis ke mi havas flosaĵon.
Mi lernis ke flosaĵoj estas malraraj. La Romianoj nomis ilin muscae volitantes, tio estas, flugantaj muŝoj. Flosaĵoj plejofte ne indikas gravan problemon, sed ili povas esti tre ĝenaj, depende de la grandeco kaj nombro. Bedaŭrinde, ne ekzistas medikamento por kuraci ilin.
Subita apero de flosaĵoj foje estas indiko de severa okula malsano. Se vi rimarkas ŝanĝiĝon en via vidkapablo, bonvolu tuj viziti okuliston por ekzameno.
Strukturo de la okulo
Antaŭ ol klarigi la kaŭzon de flosaĵoj, necesas iomete klarigi la strukturon kaj funkcion de la okulo.
La okulo funkcias simile al fotilo. Lumo trapasas lensojn (la korneon kaj la kristalecan lenson) kaj fokusiĝas sur lumdetekta membrano ĉe la malantaŭo de la okulo kiu nomiĝas retino. La loko sur la retino kie la lumo fokusiĝas nomiĝas makulo.
En la okula sfero, inter la lenso kaj la retino, estas travidebla gelateneca substanco kiu nomiĝas vitreo. Vitreo estas viskoza kiel ova albumeno.Ĉirkaŭ la vitreo estas membrano kiu entenas la vitreon kaj fiksiĝas al la retino.
Ĉiuj homoj havas iom da rubo en la vitreo; mortintaj ĉeloj kaj fibretoj de proteino. Kutime oni ne rimarkas ilin, ĉar ili estas malgrandaj. Sed dum oni pliaĝiĝas, ŝanĝiĝoj okazas en la vitreo. Partoj de la vitreo povas kondensiĝi, kaj formi malgrandajn masojn de proteino aŭ ĉeloj. Kiam tia maseto flosas antaŭ la makulo de la retino, ĝi faras ombron, kiu vidiĝas kiel flosanta grizaĵo. Kaŭzoj de flosaĵoj
La problemo povas okazi al iu ajn, sed iuj havas pli grandan riskon: tiuj kiuj estas forte miopaj (ne povas vidi distance), tiuj kiuj havis okulvundon aŭ okulkirurgion, kaj maljunuloj.
Malfiksiĝo de la posta vitreo
Homoj pli ol sesdek-jaraĝaj havas aparte grandan riskon por akiri flosaĵojn. Dum oni pliaĝiĝas, la vitreo ŝrumpiĝas, kaj tio povas konduki al la formiĝo de flosaĵoj. Ankaŭ, la vitrea membrano, kiu entenas la vitreon, komencas forŝiriĝi de la retino, al kiu ĝi fiksiĝas (Vidu ilustraĵon 2). Ĉi tio nomiĝas Malfiksiĝo de la Posta Vitreo. La vitrea membrano tiras sur la retino, kaj pro tio la homo foje vidas fulmecajn lumojn.
Malfiksiĝo de la Posta Vitreo estas ordinara afero kaj ne estas danĝera en si mem. Plej ofte, la fulmecaj lumoj kaj flosaĵoj malaperas post tempo. Sed en raraj kazoj, MPV povas kaŭzi ŝiron en la retino. Likvaĵo povas eniri tian ŝirtruon kaj kaŭzi Malfiksiĝon de la Retino. Ĉi tio estas tre grava. La viktimo foje vidas ŝtormon de flosaĵoj, kiuj reprezentas sangoĉelojn de rompita retina vejno. Se vi iam vidos tian ŝtormon de flosaĵoj, vizitu okuliston tuj!Feliĉe, ekzistas kirurgioj teknikoj por refiksi ŝiritan retinon kaj savi la vidkapablon. Lasera lumo estas uzata por fermi vejnojn kaj refiksi la retinon al la okula muro. Kirurgoj ankaŭ kapablas forpreni la vitreon, kaj anstataŭi ĝin per alia klara likvaĵo.
Kiam mi unue rimarkis flosaĵon, antaŭ multaj jaroj, mi esperis ke ĝi malaperus per si mem, kiel ili foje faras. Tio ne okazis, sed ĉar mia flosaĵo nur aperis en brila lumo, kiam mi movis miajn okulojn en specifa direkto, mi kutime ne rimarkis ĝin. Verŝajne semajnoj aŭ eĉ monatoj pasis en kiu mi tute ne pripensis ĝin. Denove pri mi
Sed lastatempe ĝi fariĝis pli granda. Eksterdome, en brila lumo, ĝi ofte flugas antaŭ mia vizaĝo. Kaj nova flosaĵo aperis en mia maldekstra okulo. Ĝi estas malgranda, kaj mi kutime ne rimarkas ĝin, tamen, mi foje vidas la du.
Por severaj problemoj de flosaĵoj, ekzistas kirurgiaj solvoj. Sed kirurgio havas riskojn, kaj oni nur proponas ĝin kiam la vidkapablo estas forte difektita. Al ĉiuj ordinaraj suferantoj, la okulistoj diras simple "Akceptu tion."
Ĉar mi devas akcepti miajn flosaĵojn, mi decidis doni al ili karesnomojn. Mi nomis ilin Phobos kaj Deimos, laŭ la nomoj de la rokoj kiuj flosas ĉirkaŭ la planedo Marso.
KLIVO
Verkita: decembro 1999
Renovigita: aprilo 2001
Jen kelkaj referencoj (en la angla lingvo):
Rand Eye Institute Eye Care Center Associates (FAQ) Eye Centers Of Florida AOL Anatomy New Jersey Optometric Association Eye Care Forum Archive Doc Odiehog The Floater Web Phobos kaj Deimos
Origine: http://www4.vc-net.ne.jp/~klivo/gen/flosajxoj.htm
STEB: http://www.eventoj.hu/steb/