FAMILI-TIPA REHABILITADO EN PSIKIATRIA INFANHEJMO

Pedagogoj kaj flegistinoj atingis gravajn sukcesojn en la eduko de tiaj mense difektitaj infanoj, kies staton kuracistoj konsideris senespera. La okazintaĵojn rakontas ĉefkuracisto de la sanitara servo de la departemento Veszprém (li estas, cetere, konata Esperantisto) kaj la direktorino de la psikiatria infanhejmo en la urbeto Csopak.

Ĝis la jaro 1971 en la departemento Veszprém (okcidenta Hungario) ekzistis du institutoj por la ŝtate prizorgataj infanoj, sed ni tute ne havis instituton por la mense difektitaj infanoj. Tiam ni decidis transformi unu el ili en infanpsikiatrian hejmon. Tiucele ni vizitis tiaspecan instituton en najbara departemento. Tie ni vidis hospitalo-tipan instituton, kie en blankaj feraj litoj kuŝis la idiotoj, per medikamentoj tute trankviligitaj. Ilin nur vizitis la kuracistoj, kaj nur korpe prizorgis la flegistinoj. Tiu vizito iĝis por ni fortimiga ekzemplo!

Poste ni ekfunkciigis nian 80-litan instituton (fig. 1.), feliĉe ne kun kuracista gvidado. La tuta flegistina personaro, ankaŭ la gvidantino restis el la antaŭa Ŝtata Prizorga Instituto, kiuj jam sciis, ke en hospitala ĉirkaŭaĵo eĉ normalaj infanoj regresas, dum en infanĝardena ĉirkaŭajo ili progresas, kaj eĉ pli bone ili progresas en familio.

Komence en la instituto triono de la geknaboj estis kuŝantaj idiotoj kaj du trionoj imbeciloj. La flegistinoj ne lasis ilin medikamente trankviligi far la konsilanta kuracisto, sed komencis okupiĝi pri ili tiel, kiel en la antaŭa instituto. (Debiloj ne estis en la instituto! )

La infanoj ekprogresas

Post iom da tempo pli kaj pli da geknaboj forlasis la litojn kaj komencis ludi per la ricevitaj ludiloj, kaj eĉ forlasis la ĉambrojn. Ili ludis, futbalis ankaŭ en la korto, kie ili ricevis retojn, trabojn, eskalojn, plastajn tunelojn kaj okupis sin mem, se la vetero estis bona. Ili faris ankaŭ agrikulturan laboron.

La instituto pluen progresis. La personaro ekkonis, kiel helpas la adaptiĝon la sistema evoluigo de la kunordigitaj movoj. Pro tio antaŭ 3 jaroj ili estigis gimnastikan halon el iu magazeno apud la instituto. Tie iu lerta flegistino en gimnastika vestaĵo gimnastikas kune kun la geknaboj. Ili ne nur pendas sur la ripa muro, sed ili svingas kaj ili faras eĉ tion, kion ne ĉiuj normaluloj povas fari: ili pendas ankaŭ kap-al-tere. Ili ekzercas per grandaj ringoj, kaj saltas en la ringo-vico. La plasta tunelo kostis kelkmil forintojn, sed bone evoluigas la akomodan moviĝon. La trabo evoluigas la ekvilibron, la ĵetado de saketoj, plenigitaj per faboj, helpas la rapidmovon. La tiel evoluigitaj kunordigitaj gimnastikaj moviĝoj helpas elformi ankaŭ la regulajn moviĝojn en la ludado. Spegulo helpas la memkontrolon (fig. 2.). La geknaboj jam gluas pure. (Ili gluas eĉ 3-dimensian produktaĵon.)

Ili ankaŭ pure kaj karakterize pentras. Ekspozicio de iliaj pentraĵoj (fig. 3.) instigas ilin al plua koncentrita laboro. Ili eltrovis ankaŭ adoleskajn pupo-ludajn ilojn. Dum la ludo ili jam lernas la elementojn de la posta memservado.

Kvazaŭ en familio

Instigite de la rezultoj, la gvidantino de la instituto decidis provi la famili-tipan rehabilitadon. Tiucele gvidantaro de la departemento transdonis al ili la kompletan loĝejon, kiu estis rezervita por la eventuala kuracista gvidanto, se la instituto pligrandiĝus. La planita pligrandiĝo forrestis, sed tiu malavantaĝo havis ankaŭ siajn avantaĝojn aliloke.

En tiu kompleta loĝejo 20 neinstrueblaj, sed progreskapablaj geknaboj ricevis hejmon, kie ili prizorgas sin mem kaj eĉ faras kompletan mastruman laboron, kiun la flegistinoj nur direktas kaj kontrolas. Ili lavas la koridoron kaj banas sin. Ili lavas kolektive, per labor-disdivido. Ili uzas programitan lavomaŝinon, poste gladas, faldas kaj orde remetas en ŝrankon siajn purigitajn vestaĵojn. lli preparas siajn tagmanĝojn, ili tranĉas per akraj tranĉiloj (fig. 4.), kuiras per bola akvo, bakas krespon per varmega oleo kaj turnas ĝin, kaj senprobleme uzas por tiuj la gasfajrujon danĝeran. Ili primetas la tablon, kaj servas sin. Post la tagmanĝo ili lavas la manĝilaron per tri-faza metodo kaj remetas ilin.

Preparo al laboro

La menciita hejma rehabilita metodo jam similigis al la normala vivo 2x8 horojn el la tago. Restis ankoraŭ la triaj 8 horoj, kiujn oni pasigas normale per produkta laboro. La enspeza profita laboro estas jam la tasko de la sekvonta sociala instituto, kien ili alvenos post la 18-a jaraĝo. Sed nun ĉi tie ili ankoraŭ nur prepariĝas, lude ili uzas verajn laborinstrumentojn (fig. 5.) kaj faras jam verajn uzeblajn produktaĵojn, kiuj tamen ne estas ankoraŭ vendeblaj. Ili teksas, faras tapiŝon, ŝraŭbas, martelas efike.

Kelkaj indikoj pri la eventoj de la lastaj 8 jaroj, kiam geknaboj jam forlasis la instituton. Komence triono de ili estis senesperaj, en lito kuŝantaj idiotoj, nun jam nur dekono de ili. Dum la lastaj 8 jaroj la instituton forlasis 56 geknaboj. 9 el ili eniris infanĝardenon, 13 en psikopedagogian lernejon, 3 personojn kunportis adaptogepatroj, 2 eniris en okupigan instituton. Tiuj 27 personoj estas jam preskaŭ duono de ĉiuj elirintoj. Tiu duono estas jam signifa sukceso. La alia duono post la 18-a jaraĝo alvenas al plenkreskulinstituto, kie hejmtipa okupiĝo ne estas organizita, sed kvarono de la mense difektituloj okupiĝas jam pri regule organizita profitodona produkta laboro.

Nun ni havas du gravajn pluajn taskojn: (1) prepari la geknabojn por tiu produkta laboro pli kaj pli grandnombre kaj (2) preventi la ĉiam reproduktiĝantajn difektiĝojn per preciza naskogvidado, per frua elfiltrado kaj sanigo de la difektituloj por la utilo de la societo kaj de ili mem.

Gloso

Rehabilitado: (en tiu ĉi studaĵo) laboro de medicinistoj kaj aliaj fakuloj, celanta ebligi al mense difektitaj personoj (re)komenci laŭeble normalan vivon.

d-ro HEGYI István kaj BÁN Jánosné



Fonto: revuo Fokuso, n-ro 1987/1, p. 73.

Kunlaborinto: Vári Csilla
STEB: http://www.eventoj.hu