Fortakurenta terminaro - en 5 lingvoj

Enkonduko
Malfermu la terminaron: fortakurenta.doc
En la jaro 1985 aperis en Hungario "fortkurenta terminaro” kiel la 54-55-a duobla volumo de la serio de terminaroj, tiutempe sisteme eldonitaj de la Eldonejo Akademia en Budapeŝto. La vortaro entenas ĉirkaŭ 5000 kapvortojn, kies strukturo sekvas la regulon de la serio: hungara nomado de la nocio, hungarlingva difino, poste la konvena vorto, respektive vortoj en 4 lingvoj, nome la angla, franca, germana kaj rusa lingvoj.

Indikoj de la originala libro:
aŭtoro:Gádor László
titolo:Erősáramú elektrotechnika
eldonejo:Akadémiai Kiadó Budapest, 1985
ISBN 963 05 3190 9

Post la apero de la supra verko, la aŭtoro s-ro GÁDOR – estante mem malnova esperantisto – komencis kompili ankaŭ la Esperantan parton de la materialo, kiun li finis en 1987. La manuskripto – per aventureca vojo – atingis nin antaŭ kelkaj jaroj, kaj ni faris kompleksan kompilaĵon, enhavantan kaj la materialon de la origina libro, kaj la poste faritan Esperantan parton.

La materialon nun ni prezentas en formato RTF (bone legebla ekz. per la konata programo Win-Word), por ebligi la facilan eventulan pluan redaktadon, korektadon, kompletigon kaj modernigon.

La nuna terminaro plenumas pioniran rolon en sia fako, ja bedaŭrinde tiu fortkurenta kampo estas preskaŭ virga tereno en Esperantujo. Ni ĝojas, ke per tiu unika kompilaĵo ni povas iom helpi la fakan aplikadon de la Internacia Lingvo.

Mészáros István kaj Szilvási László
kunlaborantoj de la Esperanto-Centro „Eventoj” en Budapest


Komentoj, klarigoj

La aro de vortoj transpaŝas iomete la limojn de la strikta faka tereno, estas almetitaj terminoj el la najbaraj fakoj, kiel telekomunikado, komputiltekniko, fiziko, kemio, tiuj terminoj, kiujn uzas la fortkurenta fakulo en sia ĉiutaga laboro.

Inter la terminoj troviĝas ordinaraj ĉiutagaj vortoj, sed kun speciala signifo. Ekz. fenestro signifas la internan spacon en la fermita ferkerno de transformatoro, kien estas enmetita la volvaĵo. La terinaro enhavas — nature en esperantigita formo — la ĝenerale uzatajn internaciajn vortojn kaj esprimojn, kiuj ne estas troveblaj en la Plena Ilustrita Vortaro, ekz. amplidino, ĉipo, manganino repulsia motoro, selsino, teflono, tiristoro.

Apud la hungara vorto ni trovas eventuale plurajn sinonimojn. Estus oportune decidi, kiu estu la norma termino. La origina libro estas destinita por hungara publiko, tial la klarigoj estas en la hungara, do la klarigoj atendas esperantigon!


Malfermu la terminaron: fortakurento.doc