Internacia Kalendaro de Esperanto-aranĝoj, 2020

Kompilita ĉe Esperanto-Centro Eventoj en Budapeŝto.
Se vi parte aŭ plene utiligas tiun ĉi liston, bonvolu nepre mencii la fonton: http://www.eventoj.hu
En la retejo de Eventoj ni konscie uzas landonomojn NUR kun –io finaĵo...


Anonco de nova renkontiĝo      - por tajpado uzu la x-metodon!

Dato: (de ..... ĝis .....):   Nomo de la aranĝo:
Urbo kaj lando de la aranĝo: Retpaĝo de la aranĝo:
Nomo de la organizanto
(por informoj kaj aliĝoj):

Retadreso de organizanto:
Mallonga priskribo: Poŝta adreso de organizanto:
Kiu sendis la informon?
(via nomo, retadreso, kaj ...)

Bonvolu vortumi akurate kaj koncize. Ni tenas la rajton mallongigi, kaj eventuale redakti la anoncojn. Por aperigi emblemon de via aranĝo vidu aldonajn kondiĉojn.
La senditaj informoj aperos en la Kalendaro post manuala aprobo kaj redaktado, ene de 2-3 tagoj.

Kontraŭspama kontrolo: Tajpu la vorton "Eventoj":        


Por havi la aktualan version refreŝigu, reŝargu la retpaĝon premu la butonon F5 !

    Esperanto-Kongreso en Nov-Zelando

10 - 19. januaro
Kuna kongreso de la Nov-Zelanda kaj Aŭstralia Esperanto-Asocioj - en Auckland, New Zealand. Kongreso kaj somera kursaro. Klasoj de Esperanto en tri niveloj. Gastoj Duncan Charters kaj Stefan MacGill / Vespero de teatro kaj muziko / Ekskursoj / Babilado, ridado / Prelegoj pri Esperanto kaj aliaj temoj / Jarkunvenoj / Amikiĝo, planado. - Organizas: Nov-Zelanda Esperanto-Asocio. - retadreso: info@esperanto.org.nz

17 - 20. januaro
Vintra Esperantista Klerigado - en Ĉikago, Ilinojso, Usono. Tri junaj internaciaj trejnistoj el diversaj mondopartoj venos al Ĉikago, Ilinojso por klerigi nian junularon pri tri temoj: verkado por aktivuloj, informadiko, kaj organizado de eventoj kaj grupoj. Inter la atelieroj ni kune manĝos, esploros la urbocentron kiu estos nia nesto, kaj iomete diboĉos kiel junuloj. Organizas: USEJ

18. januaro
Inaŭguro de Monda Ekspozicio Teo, Amo kaj Mondo - en Svitavy, Ĉehio. Inaŭguriĝos Monda Ekspozicio Teo, Amo kaj Mondo la 18-an de januaro 2020 en Esperanto-muzeo Svitavy


15 - 22. februaro
27-a E-Korusa Staĝo ĉe Pireneoj - en La Bastide/Hers (FR-09600), Francio. Zdravka Bojĉeva denove korusestros diversnacian (ankaŭ diversnivelan) aron da (ne-)E-scipovantaj gekorusanoj en diversepoka & diversstila E-repertuaro (originala kaj tradukita). Ni ĉiutage kantos 5 horojn kaj povos plie turismi, debati, ludi, lerni E-on laŭplaĉe, ev. skii kaj krome pluraj partoprenontoj ankaŭ folkmuzikemaj alportos siajn instrumentojn por ev. ludi kun dancigemaj lokuloj. Organizas: Jorgos Esperanto - TutPEKo - Mirevia - Le Village - FR - 11 420 - Lafage, Francio. - retadreso: esperanto.ariege@free.fr

21-24. februaro
Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo (APERo) - apud Moskvo, en Jerŝovo, Zvenigorod, Rusio. Antaŭ-Printempa Esperanta Renkontiĝo "APERo" estas tradicia aranĝo de Moskva Esperanta Asocio MASI (MEA MASI). En tiu ĉi jaro ĝi estas dediĉita al 25-a datreveno ekde naskiĝo de MASI kaj havas la temon "Jubileoj". Pri ajnaj jubileoj, iam ajn kaj ie ajn okazintaj, oni prelegos, tradukos, ludos ks. - APERo ne estas Esperanta kursejo, sed estas lingva spertiĝo - por novuloj, kursfinantoj, memlernantoj, eternaj kaj veraj komencantoj ks. Por subteni striktan lingvan disciplinon kaj garantii interesan programon partoprenas multaj spertuloj. Kvanto de partoprenantoj: ĉ. 35-45 homoj. Loĝkondiĉoj diversaj, manĝoj abundaj, prezoj moderaj. Bonvenon al ĉiuj! - Organizas: Irina Gonĉarova, str. Molodjoĵnaja, 38-10, u. Odincovo, RU-143002, Rusio, rete: mirinda.strigo@gmail.com, tel: +7-905-7966199, +7-495-5930575

22 - 24. februaro
22-a Nordorienta E-Renkontiĝo - kaj 8-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento - en Campina Grande - Brazilio. Organiza retadreso: liviolima@sistemica.org.br

23. februaro
Memoro pri Ino Kolbe - en Leipzig, Germanio. Memoro pri Ino Kolbe (28.02.1914 - 16.02.2010) merita esperantistino, rendevuo 11:00 horo ĉe la tombejo (Nordfriedhof, Berliner Str. 121), poste tagmanĝo kaj ĉirkaŭ 14:00 horo kunveno, memoriga tabulo ĉe la domo (Delitzscher Str. 64). Organizas: Hans-Joachim Gunkel, Voss Str.7, D- 06110 Halle, Germanio. - retadreso: HajoGunkel@t-online.de

24 - 28. februaro
Kvinpetalo - en Bouresse, Francio. La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Organizas: Kvinpetalo. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org

25. februaro
Prelego - en Budapeŝto, Hungario. 18:00-20:00 Kiujn 100 efikajn metodojn la sciencistoj proponas kontraŭ la trovarmiĝo de la Tero. Organizas: Ivano Bujdoso. - retadreso: bujdosxo@yahoo.com

26. februaro - 8. marto
Kvara Speciala Ekskurso 2020 - en Nepalo. La Nepala Esperanto-Asocio anoncas 11-tagan specialan ekskurson. ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon, ĉiun duan jaron. Ĝi signifas plejparte piedvagadon en la montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Do, jen jam la kvaran fojon ni okazigos ekskurson al famaj nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj pejzaĝoj, inkluzive la famajn montarojn videblajn en Katmanduo, Ĉitaŭan Nacia Parko, Lumbini (la naskiĝloko de Budao), Palpa (tre fama loko por speciala ĉapo nomata Topi en Nepalo), Pokhara kaj Bandipur Korikha (la plej bela kultura hejmrestado en Nepalo). La ĉefa celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al la mondo kaj reciproke. Organizas: Nepala Esperanto-Asocio. - retadreso: nespa.1990@gmail.com


9 - 16. marto
Internacia Semajno de UNESKO-Kuriero - en Valencio, Hispanio. Tuta semajno en Valencio por kaj per la Kuriero de UNESKO en Esperanto. Legado, prezentado kaj debato pri la revuo Kuriero, nuntempa kaj historia. Kaj tuj poste, inter la 16a kaj 23a, la fama Fajro-Festivalo (Las Fallas) de Valencio (du semajnoj, 50 eŭroj). Organizas: Grupo-Esperanto de Valencio. - retadreso: keefeinchina@gmail.com

10 - 20. marto
SEMEO - La Semajno de Esperanto - en Tuluzo, Francio. Ĉijare, SEMEO proponas al vi lingva festivaleto, kunfarota kun la kluboj de la Universitato Jean Jaures, debato kun la Junaj Eŭropanoj kaj la koncerto de Kjara, kiu venos kanti sian novan esperantlingvan albumon, Blua Horizonto. Se vi volas scii pli pri la programo, sekvu nin ĉe la sociaj retoj! Organizas: Centre Culturel Espéranto de Toulouse. - retadreso: toulouse@occeo.net

13 - 15. marto
Vintraj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando - en Seinäjoki, Finnlando. Vintra kultura kaj turisma evento, kun la regula jarkunveno de EAF. Organizas: Esperanto-Asocio de Finnlando. - retadreso: eafmendoj@esperanto.fi

13 - 15. marto
27-a KEKSO - en Schwerte, Germanio. En la programo ekzistos kaj kurso por komencantoj kaj trajnado por progresantoj. Krome ni antaŭĝojas viajn programproponojn, kiujn vi povas indiki en la aliĝilo (aŭ per nia kontaktformularo). Organizas: Germana Esperanto-Junularo (GEJ). - retadreso: dej@esperanto.de

16 - 23. marto
Internacia Fajro-Festivalo kun Esperanto (Las Fallas) - en Valencio, Hispanio. Venu celebri kun in Esperantistoj la mondfaman festivalon de Valencio nomata la Fajro-Festivalo en Esperanto, "Las Fallas" en la hispana. Vizitu la urbon per la ĉiĉeronado de lokaj Esperantistoj: la Nokto de Fajro, Piroteknikaĵoj, Kafumado, Trinkumado, vizitado de hispanaj mondheredaĵoj de UNESKO, kaj multe da muzeoj. Bonega, malmultkosta manĝado ĉiutage. Tuj antaŭ la Fajro-Festivalo estas la Internacia Semajno de UNESKO-Kuriero. Loĝado memaranĝita. Prezo, unu aŭ du semajnoj, 50 eŭroj. Organizas: Grupo-Esperanto de Valencio. - retadreso: keefeinchina@gmail.com

22. marto
Ne okazos! - HungaroMania - en Leuven, Belgio. HungaroMania 2018 estis plena sukceso. Entute 400 homoj povis partopreni la eventon. HungaroMania 2020 okazos en dimanĉo la 22-an de marto 2020 en Leuven, la ĉefurbo de Flandra Brabanto. En tiu tago la hungaraj lingvo, kulturo kaj lando estos la centraj temoj. Samtempe tio estas (kvankam iom post la lasta semajno de februaro) la tutlanda Festo okaze de la Semajno de Internacia Amikeco. Ni invitas ĉiujn belgajn kaj alilandajn Esperanto-parolantojn. Organizas: Laborgrupo "HungaroMania" kun la kunlaboro de la urbo Leuven. - Retadreso: info@hungaromania.eu

25 - 29. marto
Kuba Esperanto-Renkontiĝo - Kuba Esperanto-Asocio invitas vin ĉeesti la jaran kunvenon de la kuba esperantistaro. Dum la "KERo" okazos i.a. nacia komitatkunsido, kursoj, ekzamenoj, seminarioj, fakaj kunvenoj, artaj kaj distraj vesperoj. Ne maltrafu la okazon ĝui unikan etoson en bela natura regiono, renkontiĝi, praktiki la lingvon kaj amikumi. Organizas: Kuba Esperanto-Asocio, retadreso: acalienes@gmail.com

25 - 29. marto
Bibliaj Tagoj - en Worms, Germanio. La Bibliajn Tagojn ofertas "Esperanto-Liga für Christen in Deutschland", la germana sekcio de Kristana Esperantista Ligo Internacia. Ĉiu, kiun interesas kristanismo, estas bonvena. Ni diskutas, kantas, diservas, ĉio en ekumena etoso. Posttagmeze ekskursoj al Wiesbaden. Organizas: Rudolf Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde, Germanio. - retadreso: fischru@uni-muenster.de

26 - 29. marto
Ne okazos! - 50-a lingva seminario - en Malá Skála, Ĉehio. Seminario - paroliga kurso en Ĉeha paradizo en bela naturo. Organizas: Lenka Angelová kaj Jindřiška Drahotová, Na Okrouhlíku 953/21 530 03 Pardubice, Ĉehio. - retadreso: l.angelova@seznam.cz, drahotovaesperanto@seznam.cz

26 - 30. marto
Mez-Anglia Semajnfino Esperantista (MASE) - en Wellesbourne, Unuiĝinta Reĝlando. Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni. Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj veganaj, vegetaraj, kaj fojete kun viando. Ni proponas ekskurson al Stratford-upon-Avon, la urbo de Shakespeare, kaj al Royal Leamington Spa. Organizas: Tim Morley, kun helpo de kelkaj partoprenantoj. - retadreso: saluton@mase.org.uk

27 - 29. marto
Ne okazos! - 87-a Regiona staĝo de Esperanto - en Art-sur-Meurthe, Francio. Meze de 11-hektara parko proksima de rivero Meurthe, ni disponos je unu el la 6 konstruaĵoj por laŭplaĉe lerni, babili, ridi, aŭskulti prelegojn, ĝui kantan spektaklon, rigardi farmbestojn ... aŭ trafoliumi la 700 titolojn de nia libroservo! Organizas: Esperanto Nancy 54. - retadreso: esperanto-nancy-54@laposte.net

27 - 30. marto
13-a Mezorienta Kunveno - en Çeşme/Ĉeŝme, Turkio. Organizas: Annie Grente, Neapoli, Grekio. - retadreso: anniegrente@hotmail.fr

28. marto
Kultura Tago - en Lunteren, Nederlando. Temo: Faktoj kaj Fantazioj, prelego: Federico Gobbo, kvizo: Bert de Wit, koncerto: Kajto. Organizas: Esperanto Nederland, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen, Nederlando. - retadreso: sekretario@esperanto-nederland.nl


1 - 8. aprilo
Ne okazos - Laborbrigado en la Esperanto-Stacio - en Halbe ĉe Berlino, Germanio. La Esperanto-Stacio estas nova renkontiĝejo por esperantistoj en stacidomo sude de Berlino. Ni kune preparu la domon por printempa kaj somera sezono kun multaj esperantaj aranĝoj! Dum la laborbrigado ni renovigos la kadukajn ĉambrojn. Ekzemploj de labortaskoj: farbado, muntado de mebloj, ĝardenumado, purigado ktp - laŭ interkonsento. Ni laboros 4 horojn tage, poste estos komunaj aktivaĵoj kiel ekskursoj al Berlino, migrado en la naturparko, ekskursoj al la vilaĝoj de la soraba malplimulto aŭ naĝado en la lago. Loĝado surloke senpage, uni mem zorgas pri manĝoj (supermerkato tuj apude). Vojaĝkostoj ne estas repagataj. Organizas: Esperanto-Stacio. - retadreso: esperantostacio@gmail.com

1. aprilo - 31. majo
Esperanto-Plaĝo II - en Cullera (Valencio), Hispanio. Esperanto-Plaĝo II, La 2a Jaro - en Cullera (Valencio), Hispanio. La plej longa, intensa kursaro nuntempe en Esperantujo! Dumonata kursaro (61 tagoj) por komencantoj, komencintoj, progresantoj, kaj ankaŭ por altnivelaj Esperantistoj kiuj volas lerni instruadon kaj metodikon. Aprilo BEK-Kurso kun la Valencia Metodo por lerni la lingvon parole kaj skribe. Majo, UNESKO-Kuriero kaj lecionoj de la Universitato de Esperanto kun diskutado. Literaturo. Ebla partopreno en la Hispana Landa Kongreso. Partopreno en la kursoj de la Esperanto-Grupo de Valencio. Speciale por emeritoj el Azio, Eŭropo, Nordameriko, kune. Apudmara loĝado, kundividita loĝejo (dormoĉambro, banĉambro, kuirejo, salono, apudmara balkono) ĉirkaŭ 400 eŭroj por du monatoj. Kurso-kotizo por du monatoj: 380 eŭroj. Rezervado: 100 eŭroj. Organizas: Dennis Keefe kaj la Esperanto-Grupo de Valencio - retadreso: keefeinchina@gmail.com

2 - 5. aprilo
Ne okazos! - Israela Kongreso de Esperanto - en Tel-Aviv- La kongreso havos riĉan internacian artan programon: Bronŝtejn, Zuzana kaj la ukraina ensemblo A.M.O. Estos 3 duontagaj ekskursoj. Eksterlandaj gastoj povos kombini la Mezorientan Kunvenon de MONA en Turkio (27-30.3.2020 https://uea.org/vikio/La_dek-tria_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo ) kun la Israela Kongreso kaj postkongreso (5-12. aprilo) por du-semajna Esperanto-festeno. Organizas: E-Ligo en Israelo (ELI) eli@esperanto.org.il

– Printempa Semajno Internacia, PSI

6 - 13. aprilo
Ne okazos! - 36-a PSI - Printempa Semajno Internacia - en Wittenberg (Saksio-Anhalto), Germanio. PSI estas granda internacia renkontiĝo por la tuta familio dum unu semajno ĉirkaŭ pasko. Ĝi okazos en la moderna junulargastejo Wittenberg, kiu estas parto de la historia kastela komplekso kaj monda heredaĵo; tuj apude de la preĝejo kun la Lutera teza pordo. Dum la semajno ni havos prelegojn, Esperanto-kursojn, sportajn aktivaĵojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Inf.: Ralf kaj Zoja HAUMER, rete: ralf.haumer@esperanto.de . Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstrasse 25, 10965 Berlin, Germanio. - retadreso: psi@esperanto.de

8 - 14. aprilo
Internacia Junulara Festivalo (IJF) - NE OKAZOS. - Ĉi-jare la Festivalo vin portos al malkovro de itala regiono kiu ekde longa tempo ne plu gastigis IJF-n, unu el la plej gravaj lokoj de la itala historio kaj kulturo, aŭ plibone, kie Italujo mem naskiĝis: Piemonto. Dum la pasksemajno ni kuntravivos sep tagojn en mojosa, komforta, varma, moderna, juna, gastema konstruaĵo: Open011. Open011 estas konstruaĵo tre simila al studenta internulejo, perfekta por gastigi la IJF-programerojn: prelegojn, lecionojn, ludojn, kunvenojn, koncertojn, diskutrondojn kaj tiel plu. Organizas: Itala Esperantista Junularo. - retadreso: ijf.admin@esperanto.it

11 - 13. aprilo
Ne okazos - 72-a kongreso de SAT-Amikaro - en Baugé, Francio. Organizas: SAT-Amikaro. - retadreso: sekretario@sat-amikaro.org

16 - 18. aprilo
7-a Irana Esperanto Kongreso, IREK-7 - en Teherano, Irano. Temo: Esperanto kaj Daŭra Turismo. Organizas: Irana Esperanto Asocio (IREA). - retadreso: info@espero.ir

17 - 19. aprilo
Brita Kongreso 2020 - en Leicester, Britio. Dum la 101-a brita kongreso vi estos en amika ĉirkaŭaĵo kun malvarmetaj trinkaĵoj en la mano. Ni havos gastpreleganton, prezentojn, atelierojn kaj diskutgrupoj. Estos ebleco praktiki vian Esperanton kaj renkonti aliajn esperantistojn. Grupmanĝo ĉe loka restoracio. Ekskursoj al la Richard III Vizitcentro kaj Batalkampo de Bosworth. Ekskursoj al la Nacia Kosma Centro kaj Abbey Parko. Organizas: Esperanto Association of Britain, EAB, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Staffordshire, ST12 9DE, Britio. - retadreso: eab@esperanto.org.uk

17 - 19. aprilo
Ne okazos! - Ŝĉecina Esperanta Printempo - en Szczecin (Ŝĉecino) Pollando. Kutima ĉiujara printempa renkontiĝo en nia bela urbo Ŝĉecino. En la programo i.a. koncerto en filharmonio, vizitado de kastelo, prelegoj kaj elpaŝoj de lokaj esperantistoj kaj gastoj, komunaj ĝisnoktaj kafoklaĉoj. La kotizo inkludas kostojn de tranoktado kaj manĝado en loka renkontejo. Organizas: Ŝĉecina Filio de Pola Esperanto Asocio. - retadreso: lobacz.k@onet.eu

17 - 19. aprilo
Printempa Reta Kursaro - en via hejma kastelo. Pro la mondepidemio, anstataŭ la staĝo PRINTEMPAS en kastelo Greziljono, okazos en via hejma kastelo Printempa Reta Kursaro. Lernu en la virtuala kastelo. Organizas: la asocio Ins'eo kaj la Kulturdomo de Esperanto. - retadreso: kontakto@ins-eo.org

17 - 25. aprilo
Ne okazos - 10-a PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Intensaj kursoj kun Przemek Wierzbowski el Bjalistoko, Marion Quenut kaj Christophe Chazarein el Tuluzo. En la fino eblas KER-ekzameniĝi! (B1, B2, C1) Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

23 - 26. aprilo
Ne okazos! - 1-a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto - en Quezon City, Metro Manila, Filipinoj. La 1a Filipina Junulara Kongreso de Esperanto (FJK) estas la historia unua landa kunveno de junaj filipinaj esperantistoj. Alilandaj partoprenontoj estas invitataj! Malkovru la riĉajn kulturon kaj heredaĵon de Filipinoj kaj konatiĝu kun filipinaj samideanoj per bunta programo: movadaj diskutoj, paroligaj kursoj, kulturaj prelegoj, artaj prezentaĵoj, promenado, ktp. Ĝuu pacan kaj verdan medion en universitato meze de la tropika somera sezono. Kongresa temo: "La Esperanto-Movado: Freŝa Komenco en Multkultura Filipinoj". Organizas: Filipina Esperanto-Junularo (FEJ), University of the Philippines Diliman, Quezon City, Metro Manila, Filipinoj. - retadreso: peyc2020@gmail.com

24 - 25. aprilo
Ne okazos! - KER-ekzamenoj post PRINTEMPaS - en Baugé, Francio. Eblas ekzameniĝi en KER-niveloj B1, B2, C1. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

24 - 26. aprilo
Printempa Esperanto-Renkontiĝo (PER) - en Boone, Norda Karolino, Usono. Jara renkontiĝo de Esperantistoj en la sudorienta parto de Usono. Organizas: Karlo MAYS, 16 Dixie Trail, Raleigh, NC 27607, Usono. - retadreso: charles.o.mays@gmail.com

25. aprilo
Ne okazos! - Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA - en Roterdamo, Nederlando. Ĉeftemo: "La nepoj nin benos... se ni ion al ili transdonos. Konservado de nia kultura heredaĵo en la elektronika erao" - Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj kaj la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo. Organizas: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - retadreso: info@uea.org

30. aprilo - 3. majo
PEKO - en Tilff, Esneux, Belgio. De pluraj jaroj, PEKO estas LA kongreso en Belgio. NEPRE venu kaj invitu viajn amikojn, genevojn, genepojn, najbarojn, E-lernantojn... Organizas: Verdaj Skoltoj. - retadreso: info@verdajskoltoj.net

30. aprilo - 4. majo
Prokrastita al oktobro - 79-a Hispana Esperanto-Kongreso - en Comillas, Kantabrio, Hispanio. La Hispana Esperanto-Federacio (HEF) kaj Kantabra Esperanto-Asocio (KantEA) invitas vin partopreni en la 79-a Hispana Esperanto-Kongreso, en Comillas, urbeto ĉe la marbordo de la nordo de Hispanio, proksima al Santandero, kaj kun grava historia, turisma kaj universitata havaĵo. Venu kaj ĝuu grandan esperantan kulturaranĝon en Hispanio. Organizas: Kantabra Esperanto-Asocio, kunlabore kun Hispana Esperanto-Federacio, San Fernando 58, principal 8, ES-39010 Santander, Hispanio. - retadreso: kongreso@esperanto.es


1 - 5. majo
Prokrastita al 2021 - Mez-Azia Kunveno, MAK - en Duŝanbe, Taĝikio. Unua Mez-Azia Kunveno okazos en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbe, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkand, antikva uzbekia urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn. la aliĝado estas jam malfermita. Plie informiĝu ĉe la organiza teamo - retadreso: mezaziakunveno@gmail.com

1 - 5. majo
Ne okazos! - Urboj tra tempoj - en Penza, Rusio. La aranĝo estos ĉefe turisma kun pluraj urbovizitaj ekskursoj. Tranoktado en la gastejo "Nice-hostel". En la programo ni havos prelegojn, konversaciajn rondojn, intelektajn kaj psikologiajn ludojn, poezian horon, tabloludadon ktp. Vespere ni nepre vizitos teatraĵojn aŭ filharmonion. Organizas: Moskva E-Asocio, MASI, Irina Gonĉarova - Retadreso: mirinda.strigo@gmail.com

1 - 10. majo
Mirinda Lviv - en Lvov, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net

2 - 5. majo
Prokrastite! - 16-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado - en Gangneung, Koreio. Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) ekde la jaro 2006 ĉiujare okazigas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Ni planas komune veturi de Seulo kaj de la trejnejo. Organizas: Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ). - retadreso: chtaesok@hanmail.net

16 - 17 majo
Ĵurnalista Esperantista Seminario de TEĴA - prokrastita al 19-20. de septembro. Informas: Vytautas Šilas, vilnastelo@yahoo.lt, tel: + 8-611-75500,

20 - 24. majo
61-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron

21 - 27. majo
Ekskurso al Irano - en Borujerd, Irano. Bonvolu skribi rekte al m_tajikistan2004@yahoo.com. Li sendos al vi ĉiujn informojn. Organizas: Turisma vojaĝagentejo, Iran-Borujero-Golesorkhi Ave-no 154, Irano. - Retadreso: orangagency@gmail.com

23 - 24. majo
Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - en Wroclaw, Pollando. La Festivalo okazas ĉiujare en majo en du kategorioj: 1. koruso aŭ ensemblo / 2. solisto. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia nacia aŭ fremda lingvo. Pritaksataj estas nur Esperantaj kantoj. La festivalon patronas la urbestro de Wroclaw. La premiitoj ricevas diplomojn kaj pokalojn kaj ĉiuj partoprenantoj ricevas diplomon pro la partopreno. Inf: Malgorsia Komarnicka, retadreso: informado.eo@gmail.com

26 - 30. majo
Polyglot Gathering - en rete. Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) estas neformala evento okazanta unu fojon jare kaj kunvenigas poliglotojn (homojn, kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj lingvemulojn el la tuta mondo. Ĝi estas kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas kaj ĝuas lingvojn. Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj kaj kutime ĝis 1/4 de la pli ol 500 partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton. Organizas: E@I. - retadreso: info@polyglotgathering.com

29. majo - 1. junio
Ĉi-jare ne okazos! - Transponta Esperanto-Kongreso - en Frankurt (Oder), Germanio kaj Słubice, Pollando. Dum la pentekostaj tagoj de 2020 Pola Esperanto-Asocio kune kun Germana Esperanto-Asocio okazigos komunan kongreson en la limurboj Frankurt (Oder) kaj Słubice. Kune kun la du landaj asocioj samloke kongresos la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. Dum la unuaj tagoj la kongreso havos komunan programon por ĉiuj tri partneroj. La fervojista kongreso tamen laŭkutime daŭros tutan semajnon. Ĝi do havos propran programon de la 1-a ĝis la 5-a de junio. Organizas: Pola Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio. - retadreso: gek@esperanto.de

30. majo
115a Skota Kongreso de Esperanto - rete. Vi estos tre bonvenaj al nia 2020 kongreso - nia 115a entute kaj nia unua rete! Pro la viruso nia antaŭa plano por kongreso en Inverness, la ĉefurbo de la Altlandoj de Skotlando, puŝiĝos al la venonta jaro. Anstataŭ, ni kore bonvenigos vin al nia reta kongreso (farate per Zoom). Niaj gastprelegantoj estos esploristo Manuela Burghelea (Rumanio) kaj akademia redaktoro Race MoChridhe (Usono). Ili prezentos siajn propajn perspektivojn pri la historio kaj kulturo de Esperanto kaj Skotlando. Aliĝu antaŭe por ricevi la sekuran ligilon por la evento. Pli da detaloj en nia retejo https://skotlando.org/congress. Organizas: Esperanto-Asocio de Skotlando


6 - 14. junio
Dua BEMI-semajno - en Kastelo Grésillon, Baugé-en-Anjou, Francio. Ĉiutagaj bicikloekskursoj al interesaj celoj en bela regiono, taŭgaj por esperantistoj de ĉiu aĝo kaj ĉiu nivelo de biciklemo. Organizas: Lars Sözüer, Realschulstr. 12, DE-47051 Duisburg, Germanio. - retadreso: lars.duisburg@gmx.de

Internacia Kantokonkurso en Esperanto - en Duszniki-Zdrój, Pollando. Aliĝoj estas akceptataj ĝis la 15-a de marto

. Jam aliĝis kantontoj el Ruslando, Ukrainio, Litovio, Pollando. Organizas Wiesław Mietliński. - Retadreso: juvelomw@gmail.com

11 - 14. junio
55-a BKE kaj 40-a BEJK - en Ribeirao Preto, San-Paŭlo, Brazilo. 55-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj 40-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso okazos en Ribeirao Preto. La aliĝilo troveblas ĉi tie. organizas: BEL/BEJO

27. junio - 4. julio
Ne okazos! - La 86-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) - en Moskvo, Rusio. Temo "Esperanto kaj muziko unuigas nin". Prelegoj, ekskursoj, riĉa vespera programo atendas ĉiujn partoprenontojn. Alilandanoj petu invitilon por vizo-obteno ĉe Sv. Smetanina. Bonvenoan al gastama Rusio! Organizas: LIBE kaj REU. - retadreso: masenkoai@mail.ru, svsmetanina@yandex.ru

    Roskilde - Festivalo

27. junio - 6. julio
Ne okazos! - Roskilde-festivalo - en Roskilde, Danio. Dana Esperantista Junulara Organizo ekde 2007 partoprenas en Roskilde Festivalo, unu el la plej grandaj muzikfestivaloj de norda Eŭropo. Nia partopreno funkcias tiel ke ni kiel asocio deĵoras por la festivalo, farante ian servon kiu utilas al la festivalo. Kontraŭ tio niaj deĵorantoj ricevas senpagan bileton por la festivalo, kio alie kostas sufiĉe multe (ĉ. €260 ekde 2015). Ankaŭ nia asocio ricevas pagon kontraŭ la deĵoro, kaj ni uzas la plejparton de tiu sumo por krei tre favorajn kondiĉojn por niaj karaj kunfestivalanoj. Ekzemple ni konstruas grandan bazon en aparta loko fermita al la publiko kaj tie ni kuiras kaj manĝas kune. Kutime ni aĉetas manĝon por ĉiuj dum la tuta festivalo. Estas multaj taskoj kiujn eblas fari por la festivalo. Dum la jaroj ni havis redonbudon, kontrolis brakbendojn ĉe pordegoj, patrolis ludparkon kaj havis etan manĝbudon. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo. - retadreso: roskildefestivalo@gmail.com

28. junio - 4. julio
Okazos nur virtuale! - NASK 2020 - en Raleigh, Norda Karolino, Usono. NASK, La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto estas somera studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. La instrumetodo ĉe NASK estas duflanka: Kompreneble, la unua flanko estas klasĉambra instruado, kiu kutime daŭras po tri horoj tage. Tamen NASK estas ne nur kursoj. La dua, egale grava flanko estas la semajnfinaj kaj vesperaj programoj, kiuj donas al lernantoj okazojn por distriĝi kaj neformale esplori diversajn aspektojn de la lingvo kaj kulturo. Organizas: s-ino Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia, WA 98512, Usono. - retadreso: eddyellen@aol.com, tel: 360-754-4563


3 - 5. julio
Ne okazos! - Studosemajnfino - en Bornerbroek apud Almelo, Nederlando. Por progresintoj kaj (nederlandlingvaj) komencantoj. Lecionoj je 4 niveloj. Restado, lecionoj kaj manĝo kune por 75/85 eŭroj. Organizas: Esperanto-Nederland. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

4 - 11. julio
Ne okazos! - 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET-56 - en Jelgava, Latvio. Programo de BET-56 enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en latvan lingvon, Someran Universitaton, Interkonan, Nacian kaj Adiaŭan vesperojn, muzikajn kaj artajn programerojn, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, filmojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn. Organizas: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio. - retadreso: margarita.zelve@gmail.com, tel: + 371 26407174 (Margarita Želve), + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

10 - 19. julio
Ne okazos! - Rusiaj Esperanto-tagoj - 2020- apud Krasnojarsk, Rusio. RET-2020 estos neordinara, en la unuaj 2 tagoj (10-12 julio) okazos flosado laŭ la rivero Mana! Tute sendanĝera kaj ĝuinda programo kun vesperaj lignofajroj, kantado, trifoja manĝado, ludoj, kvizoj, ktp. Post la rivera flosado sekvos la tergrunda programo de RET en la turisma bazejo "Brusnika". La ĉefa RET-programo antaŭvidas diversgradajn kursojn, prelegojn, koncertojn, ekskursojn, kvizojn, sportumadon, naĝadon, diskutadon, lignofajrojn kaj ĉion alian, kion vi proponos kaj (kun)organizos. - Invitu viajn geamikojn, alilandajn gastojn, parencojn. Ni povos akcepti ĝis 100 personoj. - Ni kune festu la 45-an jubileon de Krasnojarska E-klubo! - Organizaj adresoj: Svetlana Smetanina, REU: svsmetanina@yandex.ru, kaj Krasnojarska E-Klubo: kresko1975@mail.ru

10 - 26. julio
Somera Esperanto-Perfektigo (SEP-5) - en Herzberg am Harz, Germanio. Dum 2x1 semajnoj: intensa lingvolernado (A1-A2, B1-B2, C1), konversaciado por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj. Ekskursoj per biciklo, trajno kaj piede, diskutado pri aktualaĵoj, konatiĝo kun Esperanto-literaturo kaj la biblioteko de la Esperanto-Centro, kulturaj programeroj. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH). - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

11 - 18. julio
76-a Internacia Junulara Kongreso, IJK - en Someren, Nederlando. Kongresa temo: Toleremo - ĉu senlima? Organizas: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, TEJO - retadreso: oficejo@tejo.org

17 - 18. julio
21-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK) - en virtuala formo per Zoom. Tradicia konferenco de UMEA, ne Esperanta sed ĉefe anglalingva. Organizas: S-ino Katarina Faragó - retadreso: info.21aIMEK@gmail.com

    Varmaj Tagoj en la "Esperanto-Stacio"

18 - 21. julio
Varmaj Tagoj - Urbe kaj nature - en Halbe ĉe Berlino, Germanio. Somerumu kun ni! Varmaj Tagoj estas la somera renkontiĝo ĉe la Esperanto-Stacio. Varmaj aktivaĵoj atendas vin: Plaĝumado kaj naĝado (dumtaga kaj nokta!) en nia lago, kajakumado, ludado de flugpilko kaj tabloteniso, laŭvola ekskurso al Berlino kaj festumado ĉe la stratfesto (Stadtfest). La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj. Atentu! La evento havos limigitajn lokojn! Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al la sekva retadreso kaj vi ricevos informojn pri kiel antaŭpagi la kotizon. Organizas: Esperanto-Stacio. - retadreso: esperantostacio@gmail.com

18 - 26. julio
Somera Esperanto-Studado - virtuale, tutmonde. La pandemiaj obstakloj ne permesas, ke SES 2020 okazu kiel kutime, tial ni preparas por vi specialan, unikan virtualan Esperanto-lernejon! Unuafoje en historio do vi havos la ŝancon lerni Esperanton dum SES kaj samtempe resti hejme! La ĉefa instruado okazos dum la du semajnfinoj (kun aldona libervola programo inter ili - lunde-vendrede). Organizas: E@I. - retadreso: ses@ikso.net

18 - 26. julio
Somera Esperanto-Programado (SEP) - en Kroměříž, Ĉehio. La celo de kodummaratono estas krei funkciantan programaron aŭ aparataron fine de la evento. Oni povas veni kaj krei propran projekton, teamiĝi kaj eĉ estos projektoj proponitaj de ni, kiuj estas elpensitaj tiel, ke ili helpu Esperantujon. Organizas: E@I. - retadreso: sep@ikso.net

23 - 26. julio
Fieru! - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo - en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino, Germanio. 🌈 Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas! La aranĝo okazos dum la GLATa semajno de Berlino. La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de Berlin CSD Pride, kiu okazos la 25-an de julio 2020. Ni oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj. Dum FIERU! okazos ankaŭ prelegoj pri GLATaj temoj, naĝado en nia apuda lago kaj ekskursoj al Berlino. Atentu! Estas necese antaŭaliĝi ĉe: Esperanto-Stacio. - retadreso: esperantostacio@gmail.com

23. julio - 2. aŭgusto
PollandRok - Pol'and'Rock - en Kostrzyn nad Odrš, Pollando, je 5 km de la german-pola landlimo, je 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, pli bone per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E

 Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!  Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

23. julio - 2. aŭgusto
Ne okazos! - Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj - en Ispánk, Hungario. - Prokrastita al 2021

24. julio - 3. aŭgusto
Milan Zvara - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net

25 - 31. julio
53-a ILEI-Kongreso (Virtuala) - en reta platformo. Organizas: Internacia Ligo de Esperantaj Instruistoj, ILEI, cp 9, 2416 Les Brenets - retadreso: mirejo.mireille@gmail.com

25. julio - 1. aŭgusto
93-a kongreso de SAT - en Bjalistoko, Pollando. Ĉi-tiu estos la unua SAT-Kongreso en Pollando post la aborta provo de 1987. La organiza kongres-komitato konsistos el anoj de bjalistoka esperanto-societo. Bildoj pri la prezento farita de Pŝemek Wierzbowksi dum la 92-a SAT-Kongreso en Barcelono estas videblaj en la fejsbuka paĝo de SAT. Organizas: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), 67 av. Gambetta, FR - 75020 Paris, Francio. -Retadreso: sat@espero.bialystok.pl

    Festivalo NATURIST'

27 - 31. julio
1-a Verda Naturisma Semajno, kun Esperanto-kurso - en Baugé-en-Anjou, Francio. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

27. julio - 9. aŭgusto
Somera esperantumado - en Niĵnij Tagil, Rusio. Mi invitas esperantistojn viziti mian hejman urbon kaj la privatan domon, kie en la gastema atmosfero vi povas ripozi kaj praktiki Esperanton. Estos ankaŭ ekskursoj kaj promenadoj en la parkoj de la urbo kaj ekster urbo. Pri vizoj mi ne respondecas. Organizas: Larisa Kuzmenko, str.Kushvinskaja 25A, N.Tagil-622013, Rusio. - retadreso: klarisa8@yandex.ru

31. julio - 1. aŭgusto
Esperanto-Kurso - en Montrealo, Kanado. Intensa Esperanto-preparkurso por la Universala Kongreso de Esperanto. Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto : Parolu Esperanton en du tagoj! Organizas: Esperantic Studies Foundation. - retadreso: admin@esperantic.org


1 - 5. aŭgusto
12-a boatado sur la rivero Kupa - en Karlovac, Petrinja, Sisak, Kroatio. 5 etapoj, 5 tagoj, 135 km Organizas: Esperanto societo Sisak. - retadreso: esperanto.sisak@gmail.com

1 - 8. aŭgusto
Ne okazos! - 105-a Universala Kongreso de Esperanto - en Montrealo, Kanado. Prokrastita al 2022. - La kongreso okazos en la hotelo Sheraton, en la urbocentro. Temo: "UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo". - Organizas: Universala Esperanto Asocio. - retadreso: kongresoj@co.uea.org - Pliaj informoj ĉe https://www.esperanto2020.ca

1 - 8. aŭgusto
Ne okazos! - 49a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto - en Montrealo, Kanado. Infanoj kaj adoleskantoj kune lernas kaj ludas, dum iliaj gepatroj ĉeestas UK-on. Organizas: IIK-skipo. - retadreso: infana.kongreseto@gmail.com

2 - 9. aŭgusto
Tendumado 2020 - en Greziljono, Baugé-en-Anjou, Francio. La Verdaj Skoltoj tendumas, skoltumas, lignokonstruas apud la kastelo de Greziljono. Organizas: La Verdaj Skoltoj. - retadreso: info@verdajskoltoj.net

3 - 14. aŭgusto
4-a Maratona Esperanto-kurso kaj IEK - en Baugé-en-Anjou, Francio. C-1 kurso kun Paweł Fischer-Kotowski, paroliga kurso kun Jean-Luc Kristos. Konferencoj pri " Naturo, Medio, Klimato " Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

8 - 15. aŭgusto
Kristana Kongreso (kadre de 70-a KELI-kongreso) - en Legnica, Pollando. Ni invitas ĉiujn esperantistojn, kiuj volas aktive pasigi tempon en religia, kristana etoso en bela, malnova urbo de Malsupra Silezio - proksimas la flughaveno en Vroclavo. En la programo: komunaj preĝoj kaj diservoj, komuna kantado, muzikvesperoj kaj koncertoj, ekskursoj por ekkoni interesan regionon. Organizas: Teresa Pomorska, ul. Œwistackiego 9/21, 50-430 Wrocław. - retadreso: pomer@wp.pl

8 - 15. aŭgusto
Somera Arbara Lernejo (SALO-15) - en Sieber, Germanio. Somera Arbara Lernejo (SALO) por ĝemelurbaj gejunuloj el Herzberg kaj Góra (PL). Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH) - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

– 2-semajna vojaĝado en Kartvelio

8 - 23. aŭgusto
Dusemajna vojaĝo en Kartvelio - Vojaĝo por konigi la lando al geesperantistoj. La programo inkluzivas : la ĉefurbo Tbiliso, la Norda kaj Suda Kaŭkazio, trogloditaj urboj, monaĥejoj, nacia parko, kanjono, grotoj, la Nigra Maro, ktp. Organizas: Tea Turmanidze-Fabre, Appartement E02, 26 rue de Montholon, FR-01000 Bourg-en-Bresse, Francio - retadreso: fabrejis@gmail.com

10 - 14. aŭgusto
32-a Internacia E-Konferenco IEK post OSIEK - en Greziljono, Baugé-en-Anjou, Francio. La Organiza Societo de Intenaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) okazigis Intenaciajn Esperanto-Konferencojn (IEK) ĝis 2019. En 2020, Greziljono daŭrigas tiun tradicion okazigante la 32-an IEK kun la temo "Naturo, Medio, Klimato, Scienco, Arto ". La partoprenantoj mem prelegos pri tiuj kaj similaj temoj. Organizas: Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Greziljono, St. Martin d'Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

10 - 17. aŭgusto
Ne okazos! - FESTO - en Gresilljon, Francio. Ni ofertas al vi la plej festeman terure organizitan renkontiĝon kun plej grandaj amuziĝeblecoj. Ĉiun vesperon okazos koncertoj kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. La trinkejo estos malferma ĝis la nokto-nokto-fin'. Ĉiun tagon vi havos eblon por mem muziki en grupoj aŭ sola, ludi, migri, bicikli aŭ simple ĝui la vivon. Specialaj rabatoj por frua aliĝo, familioj, junuloj, Verdaj Skoltoj kaj helpantoj haveblas. Por helpantoj ni ebligas specialan anĝelan sistemon. Organizas: La Verdaj Skoltoj, Christine Brücker, Realschulstraße 12, 47051 Duisburg, Germanio. - retadreso: guyofchrisburn@gmail.com

12 - 16. aŭgusto
Brazila Reta Esperantista Junulara Kongreso, BREJK - rete. Malfermiĝis la aliĝoj al la unua Brazila Reta Esperantista Junulara Kongreso! La evento okazos interrete, ĝi estas tute senpaga, kaj por membroj kaj por ne membroj de BEJO. Baldaŭ la plena programo estos diskonigata. Organizas: Brazila Esperantista Junulara Organizo. - retadreso: bejo@esperanto.org.br

15. aŭgusto
Amika Tago en Paralela Universo - en Freiburg, Germanio. Unutaga amika renkontiĝo enkadre de <Paralela Universo> kun promenado kaj ravaj elrigardoj sur la belan urbon Frajburgo, bona ŝanco por babilado kaj lingva banado. Bonvenon! Organizas: Eo-grupo Freiburg kaj BAVELO. - retadreso: Ursula.Niesert@esperanto.de

15 - 21. aŭgusto
22-a internacia renkontiĝo de Esperanto - prokrastita al 2021 - en Pluezek, Francio. Ĉiutaga programo: - Lernado aŭ trejnado pri Esperanto: kursoj okazos matene de la 9-a ĝis la 12-a. - Turismado kaj marbanado: de la 14-a ĝis la 17:30, eblos malkovri la regionon aŭ sole aŭ akompanate de ĉiĉeronoj. - Kromkursoj: de 17:30 ĝis 18:45, gviditaj de instruistoj aŭ de bonvolemaj partoprenantoj. - Vesperaranĝoj: prelegoj, dansoj, amuzsesioj plezurigos vin de 20:30. En 2020, partoprenos Katalin Kováts, nia honora gasto! Bonvenon al ĉiuj, ni plezure atendas vin! Organizas: Esperanta Asocio de Pluezec. - retadreso: pluezek@armor-esperanto.fr

17 - 23. aŭgusto
Kaoso-Navigantoj - en Halbe ĉe Berlino, Germanio. Kaoso-Navigantoj estas novspeca trejnado por gvidantoj kaj gvidontoj de la Esperanto-movado. Ni esploros la rapidajn ŝanĝojn en la mondo rilate al teknologio, socio, ekonomio kaj homaj deziroj. Ni serĉos lokon por Esperanto kaj la Esperanto-movado en tiu mondo de la estonto. Ni invitos fakulojn kaj vizitos instituciojn kiuj helpos al ni kompreni kia estos la mondo de morgaŭ. Dum la seminario estos ekskursoj al Berlino kaj al la regiono de la soraba malpliplimulto, ni vizitos aliajn movadojn kaj organizojn kaj ni lernos pri iliaj strategioj. La formato de la estonteca agado estas libera, ĉu reta, organiza, akademia, entreprena, arta aŭ io alia. Oni ne bezonas specifajn sciojn por partopreni en la seminario. Organizas: Esperanto-Stacio. - retadreso: esperantostacio@gmail.com

17 - 27. aŭgusto
10-a Festa Semajno por infanoj kaj familioj - en Baugé-en-Anjou, Francio. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé-en-Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

22 - 24. aŭgusto
Oresto Kuzma-tagoj, OKT - en Mukaĉevo, Ukrainio. Ni elkore invitas vin partopreni la ĉi-jaran esperantistan renkontiĝon, kiu okazos en la fino de aŭgusto en Ukrainio kaj Hungario: Mukaĉevo (dum sabato kaj lundo) kaj Debrecen (dimanĉe). Organizas: Andreo Jankovskij. - retadreso: andreoespero@gmail.com, tel: +38 (067) 994 70 03

23 - 29. aŭgusto
Esperantista restado 2020 - en Métabief, Francio. Restado kun aŭ sen kursoj de Esperanto Loka Métabief situas en franca Juraso, svisa limo. Se vi elektos kursojn, ni proponos 3 aŭ 4 nivelojn. Krome, vi povos viziti la regionon, promeni... Okazos ankaŭ koncertoj, prelegoj, ludoj... Organizas: Anne-Marie Ferrier, 20 rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyere, Francio por la klubo "Esperanto en Chalonnais" Francio. - retadreso: annemarieferrier@orange.fr

28 - 31. aŭgusto
5-a ABELO - Apud Berlina Esperanta LudadO - Ne okazas! - en Berlin, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, muzikumado, manlaboro, loĝado en simpla naturamika domo. Organizas: Jessica Grasso. - retadreso: abeloabeloabelo@gmail.com

28 - 31. aŭgusto
Mini-poliglota kunveno - en Kraainem, Belgio. Betka Dorrerova invitas poliglotojn ĉe si hejme en Kraainem, apud Bruselo. Amikeca kunveno por 60 poliglotoj maksimume. Ne okazos prelegoj, sed nur malgrandaj laborgrupoj, volontuloj kun ideoj bonvenas! Tempo por esti kune, dividi manĝaĵojn, viziti Bruselon, bonvenas helpo kaj manĝaĵoj de bruselaj poliglotoj! Esperantisto Yves Nevelsteen ĉeestos kaj klarigos la bazon de Esperanto al interesitoj. Vegetara/vegana! Organizas: Betka Dorrerova. - retadreso: lissiedoe@yahoo.de


10 - 13. septembro
8-a Esperanto sur la strando - en Sopot, Pollando. Ćiujara 3 taga aranĝo ĉe la Balta Maro. turisma kaj distra. Ĉefa prelego pri ĉebaltaj paganoj tuj antaŭ malfrua kristanigo. Organizas: Triurba Esperantista Asocio TORENTO, 81-82 Sopot, str. Armii Krajowej 94, Pollando - retadreso: torentosopot@wp.pl

11 - 13. septembro
Esperantaj Tagoj de Krakovo - en Krakovo, Pollando. La tradicia aranĝo de esperantistaro kun abunda prelega kaj arta programoj, kiu okazas en la iama reĝa ĉefurbo de Pollando. Organizas: Krakova Societo ESPERANTO, ul.Sokolska 13, Krakovo, Pollando. - retadreso: kse.krakovo@gmail.com

12. septembro
FESTO 2020 ĉe IEI okaze de la 90-jara jubileo - rete. Okaze de la naskiĝdatreveno de Andreo Cseh kaj la 90-jara jubileo de la Internacia Esperanto-Instituto ekde la biblioteko de IEI ni okazigos retan renkontiĝon kun la tutmonda esperantistaro. Vi ĉiuj estas elkore bonvenaj. Organizas: Internacia Esperanto-Instituto. - retadreso: iesperanto@versatel.nl

16 - 17. septembro
LingvaFEST' - en Nitra, Slovakio. Lingva festivalo: spaco por ĉio pri lingvoj. La kerno de la programo: duonhoraj fulmokursoj pri diversaj lingvoj. Bunta programo. Organizas: Edukácia@Internet. - retadreso: info@lingvafest.sk, tel: +421 902 203 369

17 - 20. septembro
2-a Eŭropa Civitana Renkonto - Prokrastita al 2021 - en Kaselo, Germanio. Laborateliero "Esperanto kaj Eŭropo" kadre de "Kleriĝo kaj Lingvoj". Estos ateliero pri Esperanto, ties aktualaj perspektivoj, la lingvopolitiko de la EU kaj ekspreslingvokurso. La hejmpaĝoj pli kaj pli ĝisdatigos/plidetaligos la programon. Por eksterlandanoj estos subvencioj por la vojaĝo. Organizas: A group of dedicated European volunteers from Kassel and the region. - retadreso: office@kassel-ebb.eu

17 - 20. septembro
Beneluksa Kongreso 2020 - en Charleroi, Belgio. La Beneluksa Kongreso okazos ĉi-jare en Charleroi. Loko: Junulargastejo de Charleroi, je promena distanco de la stacidomo. Organizas: Association pour l'Espéranto (APE). - retadreso: yves.nevelsteen@gmail.com

17 - 20. septembro
50-a lingva seminario - en Malá Skála, Ĉehio. 50-a seminario unua foje ne okazos en Skokovy, kiel antaŭe. Tradicia aranĝo. Paroliga kurso. Organizas: Lenka Angelová, Na Okrouhlíku 953/21, 53003 Pardubice, Ĉehio. - retadreso: l.angelova@seznam.cz

19 - 20 septembro
Ĵurnalista Esperantista Seminario de TEĴA - en Litovio. Informas: Vytautas Šilas, vilnastelo@yahoo.lt, tel: + 8-611-75500,

20 - 22. septembro
107a Esperanto-Kongreso de Japanio - en Nagojo, Japanio. La kongresa temo estas &qout;Sonoru Amo kaj Saĝo&qout;. Amo rilatas al nia kara ideo de Esperanto, kaj Saĝo signifas intelekton de esperantistoj. Cetere Amo estas japane Ai kaj Saĝo Chi, kune formante la nomon de la gubernio. Organizas: Japana Esperanto-Instituto (JEI), JP-162-0042 Tokyo-To Shinjuku-Ku Waseda-Machi 12-3, Japanio. - retadreso: jek2020@jei.or.jp


1 - 4. oktobro
- Ne okazos! - 20-a KoKoLoRES - en Schwerte, Ruhr-regiono, Germanio. LA aranĝo por ludemuloj. Sed ne nur: ni ankaŭ ekskursos kaj okazigos kurson por komencantoj. Organizas: Petra Dückershoff, retpoŝta adreso: petra.dueckershoff(ĉe)esperanto.de

 KAEST   KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

1 - 4. oktobro
KAEST - Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko - rete. La aranĝo ĉi-jare okazos eksterordinare (pro daŭraj problemoj ĉirkaŭ la pandemio) pure enrete - pere de la interreta platformo "Retevent". KAEST estas serio de seminarioj kaj konferencoj ekzercantaj scienc-teknikan aplikon de Esperanto. Ĝia ĉi-jara ĉeftemo estas "Scienco kaj tekniko kiel rimedoj por efektivigi daŭripovan evoluon". La programo enhavos prelegojn (en du paralelaj blokoj - ĉeftemaj kaj alitemaj), trejnadojn, fakajn diskutojn pri scienco kaj tekniko kaj vesperan neformalan, amuzan programon. Organizas: E@I, rete: kaest@ikso.net

1 - 4. oktobro
- Ne okazos! - 31-a Montkabana Renkotiĝo (MKR) - en Rifugio Donegani, Minucciano, Italio. Kvankam tutmonda epidemio de Corona viruso nuntempe ne permesas sociajn kontaktojn kaj malebligas renkontiĝojn kiel MKR, ni esperas ke la situacio pliboniĝos ĝis aŭtuno kaj tamen preparas la renkontiĝon - ni tutkore deziras al vi ĉiuj multe da sano kaj esperas ke ni revidos unu la aliajn dum ĉi jara MKR! Organizas: Vanja Radovanovic. - retadreso: vanja.radovanovic@ericsson.com

2 - 4. oktobro
TORPEDO 15 - en Herzberg am Harz, Germanio. Pedagogiaj Tagoj (AGEI, GEA), prelegoj, prezentadoj, spertinterŝanĝo pri instruado de Esperanto. 90a GEA-Studsesio, modulo pri tradukado, terminologio, metodiko, instrukapabligo. Organizas: Interkultura Centro Herzberg (ICH). - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

3 - 11. oktobro
Restado en naturista centro Templo del Sol - en la insulo le Levant en Francio. Origine planita en Templo del Sol en Hispanio, tiu restado okazos en la insulo le Levant en Francio kaŭze de la rekreskiĝo de la sana krizo en Hispanio, ĉefe en Katalunio. Organizas: Sekretarino de INOE, Rosy Inaudi. - retadreso: R.inaudi@free

9 - 11. oktobro
52-a Korea Kongreso de Esperanto - en Seulo, en Hi Seoul Youth Hostel, Koreio. Organizas: Korea E-Asocio - retadreso: xxx, https://www.esperanto.or.kr/index.php?mid=contests

16 - 18. oktobro
Svisaj Esperanto-Tagoj - en Zuriko, Svislando. La Svisaj Esperanto-Tagoj estas kultura Esperanto-evento kun prelegoj, muziko, filmoj kaj teatraĵo, en kies kadro okazos la ĝeneralaj kunvenoj de Svisa Esperanto-Societo, Esperanto-Societo Zuriko kaj Junularo Esperantista Svislanda. Organizas: Svisa Esperanto-Societo, Esperanto-Societo Zuriko, Archstr. 2, poŝtfako 26, CH-8613 Uster 3, Svislando. - retadreso: ses@esperanto.ch

18 - 23. oktobro
8-a Esperantista Migrado Aŭtuna - en regiono Wendland/Elbe, Germanio. Dum EMA ni migrados en amika rondo tra la regiono Wendland en nordorienta Malsupra Saksio. Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9-a ĝis la 17-a horo (inkluzive paŭzojn). Oni devus esti kapabla iri distancon de maks. 15 km. Ne estos grandaj altodiferencoj. Organizas: Gerald Roemer. - retadreso: ema@esperanto.de, tel: 0800-336 36 36-66 (ene de Germanio)

19 - 23. oktobro
Trianivelaj studoj - en Bouresse, Francio. Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. Organizas: KVINPETALO Esperanto-Centro, 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE, Francio. - retadreso: informoj@kvinpetalo.org, tel: 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

20 - 24. oktobro
1-a Internacia Taŝkenta E-Renkontiĝo, TERO - en Uzbekio. Oni povas trovi multajn informojn pri la landa Asocio kaj urbo en la filmeto. La aranĝo estas nia unua kaj internacia, do la urbaj instancoj helpos nin fari ĝin pli interesa kaj amuza. Por civitanoj el 85 landoj eniri Uzbekion estas senvize. Karaj kaj estimataj amikoj! Vin atendas amuzaj festotagoj kun ege allogaj artoprogramoj, prelegoj, amikaj rondoj kaj ekskursoj. Bv. spekti vi mem ĉiun vidindaĵon en la filmeto kaj BONVENON! Detaloj haveblos iom poste! Organizas: Uzbeka E-Asocio, UzEA - retadreso: gafurmirzo@mail.ru

20 - 25. oktobro
Koruso-Migrado-Naturarto - en Baugé, Francio. Longa semajnfino kun pluraj E-aktivaĵoj. Organizas: Esperanto-Kastelo Greziljono, MCE Grésillon, FR-49150 Baugé en Anjou, Francio. - retadreso: kastelo@gresillon.org

23 - 25. oktobro
- Ne okazos! - BAVELO-seminario - en Rottweil, Germanio. Gaja aktiva semajnfino kun multaj aktivaĵoj. Kulmino: vizito de 246 m alta liftotesta turo kaj &qout;Magia vojaĝo pri la evoluiĝo de liftoj" de Christoph Frank. Kaj pliaj interesaĵoj. Organizas: BAVELO. - retadreso: Inge.Simon@esperanto.de

24 - 25. oktobro
Tagoj de Esperanto-Valonio - en Charleroi, Belgio. Sabate: Kursoj laŭ deziroj de la partoprenantoj, Ĝenerala Asembleo de Esperanto-Valonio. Dimanĉe: promenado sur la ŝutmontoj de Charleroi, ĉirkaŭ 8km, prenu marŝŝuojn kaj piknikon. Organizas: Lode Van de Velde kaj Yves Nevelsteen. - retadreso: yves.nevelsteen@gmail.com

31. oktobro - 2. novembro
- Ne okazos! - KKPS - en Ry, Danio. KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2020, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo. - retadreso: dejo@dejo.dk


7 - 11. novembro
GRUPE - 24 - en Gliwice, Pollando. Ni invitas al tradicia renkontiĝo de uzantoj kaj praktikantoj de ESPERANTO. Ĝi okazas en suprasilezia urbo Gliwice (30 km okcidente de Katowice). Partoprenas ĉiam esperantistoj el nia lando kaj gastoj el eksterlando. Organizas: Stanislaw Mandrak. - retadreso: stanislaw.mandrak@gmail.com

13 - 15. novembro
Intensa Esperanto-lingvokurso - en Herzberg, Germanio. Organizas: Interkultura Centro Herzberg. - retadreso: esperanto-zentrum@web.de

20 - 22. novembro
- Ne okazos! - Studosemajnfino - en Bornerbroek, Nederlando. Se vi ankor?aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon. Organizas: Esperanto Nederland. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

 ILERA   Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA

21 - 22. novembro
Internacia Radioamatora Konkurso de ILERA - ekde 00:00 horo la 21-an de nov. ĝis 23:59 la 22-an de nov. - en ĉiuj radioamatoraj bendoj plus Echolink. Estas rekomendite uzi la Esperantajn frekvencojn: 3.766 MHz, 7.066 MHz, 14.266 MHz, 21.266 MHz kaj 28.766 MHz. Pliaj informoj ĉe ILERA, Internacia Ligo de Esperantistaj Radioamatoroj, Hans B. Welling, zum Ortenbrink 42, DE-49205 Hasbergen, Germanio - radioonde DJ4PG, interrete: dj4pg@t-online.de

21 - 23. novembro
61-a Argentina Kongreso de Esperanto - en Rosario, Argentino. La argentina esperanto-movado kongresumos en urbo Rosario (Provinco Santa Fe). Plurajn informojn vi trovos ĉe la retejo. Tie vi trovos la kongresajn bultenojn, aliĝilon, oficialajn AEL-dokumentojn ktp. Prelegantoj kaj eksterlandanoj ne pagas kongreso-kotizojn! Ni atendas vin ĉiujn! Organizas: Argentina Esperanto-Ligo (AEL)

28 - 29. novembro
Komuna Seminario - en Seorak, Gangwondo, Sud-Koreio (probable ŝanĝiĝos). La antaŭdecidita kongresejo estas Seorak, Gangwondo, tamen ĝi havas probablon ŝanĝiĝi pro la nova dato. Aldone, se la kronvirusa pandemio ne iĝas sufiĉe sekura por okazigi la eventon ĝis tiam, el la juĝo de KEJ, la dato povas denove prokrastiĝi pli. Tiuokaze, ni tuj sciigos vin pri tio. Organizas: Korea Esperanto-Junularo(KEJ). - retadreso: kea@esperanto.or.kr


11 - 13. decembro
21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj - rete. Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11-13 de decembro
, ĉi-foje en reta formo. La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon. La aranĝo okazos ĉe la platformo Zoom. Organizas: Bjalistoka Esperanto-Societo, 15-282 Białystok, str. Piękna 3, pk 67, Pollando. - retadreso: kontakt@espero.bialystok.pl, tel: (+48) 665 223 316

27. decembro - 3. januaro
Ne okazos! - 12-a Junulara E-Semajno, JES - en Wittenberg, Germanio. JES - Junulara E-Semajno - estas jarŝanĝa renkontiĝo, unu el la plej grandaj junularaj Esperanto-aranĝoj. Ĉiujare dum unu plena semajno, kutime en Germanio aŭ Pollando. Organizas: Germana Esperanto-Junularo. - retadreso: jes@pej.pl

27. decembro - 3. januaro
Ne okazos! - 19-a Novjara Renkontiĝo, NR - en Wiesbaden, Germanio. Ni invitas vin komune festi la Novan Jaron en la deknaŭa NR, en Wiesbaden, urbo iom okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn. La dekoka NR (Novjara Renkontiĝo) okazis en la sama urbo, Wiesbaden, partoprenis 212 homoj el deko da landoj. Organizas: EsperantoLand e. V., Louis v. Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, 10551 Berlin, Germanio. - retadreso: lu.esperantoland@gmx.de, tel: +49 - 30 - 6 85 58 31

27. decembro - 3. januaro
Ne okazos! - 12-a Novjara Internacia Semajno, NIS - en Wiesbaden, Germanio. Samtempe kun Novjara Renkontiĝo (NR) okazos la dekdua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. Organizas: EsperantoLand e. V., Louis v. Wunsch-Rolshoven, Wiclefstr. 9, 2. Gartenhaus, 10551 Berlin, Germanio. - retadreso: , tel: +49 - 30 - 6 85 58 31

28. decembro - 3. januaro
- Ne okazos! - Luminesk' 2020/21 - en Münster, Germanio. Por LUMINESK' 2020/2021 ni unue elektis la junulargastejon de Bielefeld en Vestfalio. Antaŭ kelkaj semajnoj la domo nuligis la kontrakton, ĉar la distrikta administrado luis la tutan domon dum monatoj por tie oferti hejmon por rifuĝintoj endanĝerigitaj de la kronviruso. Ni do estis devigitaj trovi alian domon. Ni estas optimismaj ke LUMINESK' povos okazi kiel nun planite. En la kazo ke ni devos nuligi la aranĝon pro la kronvirusa situacio, ni repagos la kompletajn antaŭpagon kaj jam pagitan kotizon. LUMINESK' estas la silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi nun okazos la sesan fojon kaj fariĝis posteulo de la iamaj "Internaciaj Festivaloj" private organizitaj. Ankaŭ ĉi-foje ĝi ofertos varian kaj altkvalitan programon - lingvokurson, prelegojn kaj diskutgrupojn, ekskursojn kaj distrajn programerojn. Partoprenantoj kutime venas el 7-8 landoj. Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Andreas Diemel. - retadreso: demandoj@luminesk.de, tel: 0800 3 36 36 36 64 (senkosta), internacie +49 203 29 64 877 (fiksreta)

--- 2021 ---

1 - 3. januaro
Junulara E-Semajn(fin)o, JES - rete (+ surlokaj renkontiĝoj). JES 20/21 okazos virtuale kaj surloke en multaj lokoj! La evento konsistas el senpaga virtuala programo kaj negrandaj lokaj renkontiĝetoj (laŭ surlokaj leĝoj) por realvive kune festi kaj partopreni JESon. Organizas: GEJ kaj PEJ. - retadreso: jes2020@esperanto.de


28. februaro
HungaroMania - en Loveno, Belgio. HungaroMania 2018 estis plena sukceso. Entute 400 homoj povis partopreni la eventon. HungaroMania 2021 jam staras ĉe startlinio! Ĝia organizado nun ekas! Notu jam la daton kaj lokon: dimanĉon la 28-an de februaro 2021 (rezerve de konfirmado post kelkaj tagoj), sama loko kiel antaŭvidita por 2020. En tiu tago la hungaraj lingvo, kulturo kaj lando estos la centraj temoj. Samtempe tio estas la tutlanda Festo okaze de la Semajno de Internacia Amikeco. Ni invitas ĉiujn belgajn kaj alilandajn Esperanto-parolantojn. Organizas: Laborgrupo "HungaroMania" kun la kunlaboro de la urbo Leuven. - Retadreso: info@hungaromania.eu


5 - 7. marto
Studosemajnfino - en Bornerbroek, Nederlando. Se vi ankor?aŭ ne parolas Esperanton, aŭ se via Esperanto-scio ankoraŭ ne estas kiel vi volas, tiam vi estas bonvena. Ankaŭ progresantoj trovos allogan programon. Organizas: Esperanto Nederland. - retadreso: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl


2 - 9. aprilo
37-a Printempa Semajno Internacia, PSI - en Braunschweig (Malsupra Saksio), Germanio. PSI estas ĉiujara granda internacia renkontiĝo por la tuta familio dum unu semajno ĉirkaŭ pasko. En 2021 ĝi okazos en unu el la plej modernaj junulargastejoj de norda Germanio, en la junulargastejo de Braunschweig [braŭnŝvajk]. Dum la semajno ni havos diverstemajn prelegojn, Esperanto-kursojn, sportajn aktivaĵojn, diversajn manlaborojn, ekskursojn kaj koncertojn. Organizas: Germana Esperanto-Asocio, Katzbachstrasse 25, 10965 Berlin, Germanio. - retadreso: psi@esperanto.de

13 - 20. aprilo
Ekskurso al Irano - en Boruĝerd, Irano. Por ricevi informoj kontaktu la organizanton. Organizas: OrangTour&Travel Agency, Borujerd-Kashani, Iran. - retadreso: m_tajikistan2004@yahoo.com


1 - 5. majo
Mez-Azia Kunveno, MAK - en Duŝanbe, Taĝikio. Unua Mez-Azia Kunveno okazos en Taĝikio, ĝia ĉefurbo Duŝanbe, kun posta 3-taga ekskurso al Samarkand, antikva uzbekia urbo. Oni antaŭvidas multajn interesajn, atentokaptajn programerojn: klerigajn kaj artajn. la aliĝado estas jam malfermita. Plie informiĝu ĉe la organiza teamo - retadreso: mezaziakunveno@gmail.com

1 - 9. majo
Mirinda Lviv - en Lvivo, Ukrainio. Esperanto-renkontiĝo, kies celo estas plialtigi la lingvonivelon de partoprenantoj kaj konatigi ilin kun la kultura ĉefurbo de Ukrainio. Organizas: Volodimir Hordijenko, p/k 35, Kiev-133, UA-01133, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net

12 - 16. majo
62-a BARO - en Hameln, apud Hannover, Germanio. Multaj venas kun siaj infanoj. Ni kuiras mem, babilas, ludas, festas, eluzas la eblojn de la granda herbejo kaj povas fari lignan fajron

19 - 23. majo
Polyglot Gathering - en Teresin, Pollando. Polyglot Gathering (Plurlingvula Kunveno) estas neformala evento okazanta unu fojon jare kaj kunvenigas poliglotojn (homojn, kiuj parolas plurajn lingvojn) kaj lingvemulojn el la tuta mondo. Ĝi estas kvin-taga evento kun prelegoj, atelieroj kaj sociaj agadoj por ĉiuj, kiuj amas kaj ĝuas lingvojn. Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj kaj kutime ĝis 1/4 de la pli ol 500 partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton. Organizas: E@I. - retadreso: info@polyglotgathering.com

21 - 24. majo
Transponta Esperanto-Kongreso - en Frankurt (Oder), Germanio kaj Słubice, Pollando. Temo "Najbaroj". Subtenata de la Fonduso por German-Pola Kunlaboro. Origine planita por pentekosto 2020. Organizas: Pola Esperanto-Asocio, Germana Esperanto-Asocio. - retadreso: gek@esperanto.de

21 - 28. majo
72-a IFEF-kongreso - en Frankfurt ĉe Odera, Germanio / Słubice, Pollando. Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) ktp. La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos fervojajn novaĵojn kaj progresojn. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri, ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj. Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto. Organizas: Internacia Fervojista Esperanto-Federacio. - retadreso: ifefesperanto@gmail.com


3. junio - 10. julio
La 86-a IKBE (Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj) - en Moskvo, Rusio. Temo "Esperanto kaj muziko unuigas nin". Prelegoj, ekskursoj, riĉa vespera programo atendas ĉiujn partoprenontojn. Alilandanoj petu invitilon por vizo-obteno ĉe Sv. Smetanina. Bonvenoan al gastama Rusio! Organizas: LIBE kaj REU. - retadreso: masenkoai@mail.ru, svsmetanina@yandex.ru


3 - 10. julio
56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET-56 - en Jelgava, Latvio. Programo de BET-56 enhavos diversnivelajn Esperanto-kursojn, enkondukan kurson en latvan lingvon, Someran Universitaton, Interkonan, Nacian kaj Adiaŭan vesperojn, muzikajn kaj artajn programerojn, duontagajn kaj tuttagan ekskursojn, kvizojn, filmojn, kantojn, dancojn k. a. aranĝojn. Organizas: Latvia Esperanto-Asocio, p.k. 150, LV-1050, Riga, Latvio. - retadreso: margarita.zelve@gmail.com, tel: + 371 26407174 (Margarita Želve), + 371 28486628 (Biruta Rozenfelde)

Somera Esperanto-Studado, SES-2021 - en Kroměříž. Organizas: E@I - retadreso: ses@ikso.net

17 - 24. julio
106-a Universala Kongreso de Esperanto - en Belfast, Nord-Irlando, Unuiĝinta Reĝlando. Organizas: Universala Esperanto Asocio. - retadreso: kongresoj@co.uea.org

23. julio - 1. aŭgusto
PollandRok - Pol'and'Rock - en Kostrzyn nad Odrš, Pollando, je 5 km de la german-pola landlimo, je 95 km de Berlin. Renkontiĝo por memzorgantoj ene de la granda rokmuzikfestivalo Pol'and'Rock, kiu antaŭe nomiĝis Przystanek Woodstock (500.000 homoj). Inf.: Andi Münchow, rete: andim(ĉe)gmx(punkto)li, pli bone per Telegramo: t(punkto)me/Andi_E

 Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!  Renkontiĝo de Esperanto-Familioj!

23. julio - 2. aŭgusto
Renkontiĝo de Esperantistaj Familioj - en Ispánk, Hungario. Organizas: Acsádi Veronika - retadreso: acsadi.veronika@eszperanto.hu

26. julio - 1. aŭgusto
77-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) - en Kievo, Ukrainio. Organizas: TEJO. - retadreso: oficejo@tejo.org

27. julio - 6. aŭgusto
Milan Zvara - en Karpata montaro, Ukrainio. Esperanto-piedmarŝo de la vilaĝo Dovhe, kie naskiĝis fama slovaka esperantisto Milan Zvara en Zakarpata provinco, al la plej alta monto de Ukrainio, Hoverla. Organizas: Volodimir Hordijenko, Kijiv-68, UA-02068, Ukrainio. - retadreso: volodomir@ukr.net


16 - 22. aŭgusto
Internacia Pluezeka Renkontiĝo - en Pluezek, Francio. Ĉiutaga programo: - Lernado aŭ trejnado pri Esperanto: kursoj okazos matene de la 9-a ĝis la 12-a. - Turismado kaj marbanado: de la 14-a ĝis la 17:30, eblos malkovri la regionon aŭ sole aŭ akompanate de ĉiĉeronoj. - Kromkursoj: de 17:30 ĝis 18:45, gviditaj de instruistoj aŭ de bonvolemaj partoprenantoj. - Vesperaranĝoj: prelegoj, dansoj, amuzsesioj plezurigos vin de 20:30. En 2020, partoprenos Katalin Kováts, nia honora gasto! Bonvenon al ĉiuj, ni plezure atendas vin! Organizas: Esperanta Asocio de Pluezec. - retadreso: pluezek@armor-esperanto.fr

20 - 27. aŭgusto
87-a Itala Kongreso de Esperanto - en Asizo (Assisi), Italio. Temo "sankta Francisko kaj la prediko al la birdoj: komunikado inter malsamuloj kiel vojo al paco" Organizas: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi, 38 20143 Milano, Italio. - retadreso: kongreso@esperanto.it

27 - 30. aŭgusto
5-a ABELO - Apud Berlina Esperanta LudadO - en Berlino, Germanio. Semajnfina renkontiĝo apud Berlino por ludemuloj. Kune memzorga kun ludado ene kaj ekstere, promenado, naĝado, kafoklaĉado, muzikumado, manlaboro, loĝado en simpla naturamika domo. Organizas: Jessica Grasso. - retadreso: abeloabeloabelo@gmail.com


23 - 30. septembro
Ekskurso al Irano - en Boruĝerd, Irano. Por ricevi informoj kontaktu la organizanton. Organizas: OrangTour&Travel Agency, Borujerd-Kashani, Iran. - retadreso: m_tajikistan2004@yahoo.com


23 - 25. oktobro
KKPS - en Ry, Danio. KKPS, la Klaĉ-Kunveno Post-Somera, okazas preskaŭ ĉiujare en Nederlando en semajnfino ĉirkaŭ haloveno. Tamen ĉi-jare, en 2021, ĝi okazos en Danio. La naŭa KKPS okazos en Ry, inter Skanderborg kaj Silkeborg. Organizas: Dana Esperantista Junulara Organizo. - retadreso: dejo@dejo.dk


- Se vi havas informon pri nelistigita aranĝo - sendu al ni!

- Kondiĉojn pri aldono de emblemo al iu aranĝo vi trovas ĉi tie.


La kompiladon prizorgas:
Szilvási László kaj Keményfi Imre
ĉe la Esperanto-Centro "Eventoj"

Lasta aktualigo: 2020.12.09.