Eventoj n-ro 0007, 1/junio - '92,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Sojle al bankroto en la Bulgara Esperanto-
                           Asocio
                         - Trafika sxparbileto "Umweltstreifenkarte"
                         - Internacia Junulara Festivalo - 1992.

Teorio:                  - Cxu malrauxma deklaracio?
                         - Cxu rajtigita substituo de emblemoj?

Faka aplikado:           - Entreprenismo en KSSx
                         - Supersignoj senprobleme!
                         - Novaj Terminaroj
                         - Ekonomia Bulteno pri Usono

Komerca aplikado:        - *

Movado:                  - Jxus aperis: Pasporta Servo 1992!
                         - Amika Societo honore al Kolomano Kalocsay
                         - Cxu esperanto restu nur kluba lingvo?
                         - Mondsindikatistoj
                         - Esperanto-koruso en Pireneoj
                         - Mondsindikatistoj
                         - Esperanto-koruso en Pireneoj
                         
Esperanto defendata:     - *

Alvoko:                  - Kunvojagxanto sercxata!
                         - Cirkulero de Rondo Takacs

Konkurso:                - OSIEK-premio

Arangxoj:                - Internacia Studumo Pri Turismo Kaj Komerco
                         - 3-a Internacia Seminario: "La Zamenhofa
                           Heredajxo" en Bjalistoko
                         - 11-a Internacia Literatura Forumo
                         - Esperanto-konferenco en Ateno
                         - Internacia biciklado!

Esperanto en radio:      - Svisa Radio Internacia volas rezigni pri siaj
                           esperanto-elsendoj
                         - Pli da intervjuoj
                         - RADIO ESPERANTO!

Recenzoj:                - Kunmetitaj verboj per la sufikso "-UM"

Movada lernejo:          - Pasporta Servo

Anoncetoj:               - ***
Mallonge:                - ***
Korespondi deziras:      - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Sojle al bankroto en la Bulgara Esperanto-Asocio
================================================

Malmultaj scias, ke la Centra Oficejo de BEA estis la plej granda
esperanto-centro en la mondo kun dekoj da dungitoj, multaj propraj
konstruajxoj, kaj kun grandega subvencio de la komunista partio: Post la
regximsxangxo cxesigxis la financa subteno, kaj la novelektita estraro
frontis teruran financan situacion...

Post la somera ripozo la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio decidis fari
pli grandan kunsidon por detale pridiskuti la problemojn de BEA. La
tagordo estis suficxe ampleksa, sed prioritaton havis la financaj
problemoj de BEA kaj la demandoj ligitaj al la proprajxoj de BEA, unu el
kiuj estas la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica, kie dauxre restas
pluraj nesolvitaj problemoj, tial la prezidanto de BEA ingx. Petar
Todorov decidis kunvoki la estraranojn en IEK-Pisanica, por ke ili cxiuj
konatigxu kun la malfacila situacio en la plej granda materia bazo de BEA
La kunsido okazis la 4-an kaj 5-an de oktobro 1991.

La entreprenoj ne redonas la monon...
-------------------------------------

Petar Todorov detale kaj precize informis la estraranojn pri la nuna
financa stato de Globus. ("Globus, Pres-Esperanto kaj Majak" estas
entreprenoj de BEA, kiuj antaux kelkaj jaroj estis fonditaj el la mono de
BEA por doni postan profiton. la red.) Jam naux monatojn Globus ne povas
transpagi la subvencion al Bulgara Esperanto-Asocio pro gravaj ekonomiaj
malfacilajxoj. Multaj el la entreprenoj de Globus ne povas realigi siajn
produktajxojn kaj la plua ekzisto de tiuj cxi entreprenoj estas duba. La
prezidanto, ingx. Petar Todorov, kiu estas estro de Globus, ne povas en
la nuna ekonomia stato garantii la subvenciadon al Bulgara Esperanto-
Asocio. La novelektita estro de Pres-Esperanto Venelin Mitev -
vicprezidanto de BEA, prezentis iom pli optimisman raporton rilate al
Pres-Esperanto. Laux li je la fino de la jaro Pres-Esperanto havos ian
gajnon, tamen gxi tute ne suficxos por la realigo de la aktualigita
bugxeto de BEA, kiun la Komitato akceptis dum sia kunsido en Veliko
Tarnovo la 13-an de julio 1991.

Laux la skribe prezentita raporto de Majak en Veliko Tarnovo
evidentigxis, ke gxi ankaux suferas pro ekonomiaj problemoj kaj de Majak
BEA ne povas atendi subvenciojn.

Post detalaj pridiskutoj de la financaj statoj de Globus, Majak, Pres-
Esperanto la estraranoj konstatis, ke nun finance Bulgara Esperanto-
Asocio trovigxas en ege malfacila stato. La sola solvo estas, laux la
decido de la Komitato de BEA, pridiskuti la strukturon kaj etatliston de
CO de BEA kaj konkrete decidi pri nova strukturo de la Centra Oficejo.

Cxiuj oficistoj for...
----------------------

La estraranoj longe diskutis profesie kaj kun granda respondeco la
problemon kaj strebis trovi la plej precizan kaj humanan solvon je jura
vidpunkto, por ke la oficistoj en la Centra Oficejo de BEA ne suferu pro
lanunaj ekonomiaj malfacilajxoj en la lando. Estis proponitaj kelkaj
variantoj. (La fina decido estis ke la estraro maldungis cxiujn (!)
oficistojn de la asocio La red.)

Ecx Pisanica malplenas
---------------------

La Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica same trovigxas en ege kriza
stato. Jam de monatoj la cxambroj en la Kursejo malplenas. Mankas
ripozantoj, mankas kursanoj. La mebloj malnovas, la ilaro en la kuirejo
estas difektita. La Internacia Esperanto-Kursejo bezonas grandan sumon
por almenaux parta renovigo. La subvencio devas veni de Bulgara
Esperanto-Asocio, kiu tamen nun ne havas suficxe da mono.

La direktoro de IEK-Pisanica Svetoslav Kukudev certigis la estraranojn de
BEA, ke dum la pasintaj tagoj li sukcesis ligi kelkajn kontraktojn, kiuj
versxajne helpos la Kursejon eliri el la kriza situacio. Malgraux ke ni,
esperantistoj, estas idealistoj, nun la financoj diktas la sxancojn.

... pliaj fiaskoj
-----------------

La konstruo de la Esperanta Domo en Sofio ne progresas. Gxia nelegxa
ekkonstruo fare de la estinta Buroo de BEA ege malfaciligas la novan
Estraron, kiu nun preskaux nenion povas entrepreni el jura vidpunkto.
Estas urgxe sercxataj eblecoj por dauxrigo de la konstruado de la Sofia
Esperanto Domo.

La problemoj ligitaj kun la scienca, kultura kaj organiza agadoj de
Bulgara Esperanto Asocio pli malpli estas en suficxe bona stato.

La Estraro akceptis la detalan raporton de Bulgara Esperanto-Teatro, kiu
en auxgusto sukcese gastrolis dum la Kongreso de Itala Esperanto-
Federacio en Torino. Sukcese kaj altnivele estis organizita la Internacia
Somera Esperanto-Universitato en Veliko Tarnovo.

Tamen la Someraj Esperanto-kursoj en Varna fiaskis. La kursanoj en la
Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica cxi somere estis ege malmultaj
kaj tial la kursoj ne estis efektivaj.

La Estraro konstatis, ke la respondeculo pri la instrua agado en la
Centra Oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio ne plenumis siajn taskojn.

Tamen kelkaj esperoj!
---------------------

La Estraro aprobis la novan statuton de Bulgara Esperanto-Muzeo kaj
Biblioteko. La Estraro akceptis novan regularon pri la eksterlernejaj
Esperanto-kursoj, kiu aperos en "Bulgara Esperantisto".

Estas fondita regula fako "Interlingvistiko" en la Pedagogia Altlernejo
En urbo Vraca. La estraranoj pritraktis la proponon pri la fondo de filio
de Ia Akademio Internacia de Sciencoj

- San Marino, en nia lando. Baldaux membroj de la Estraro de BEA persone
renkontigxos kun la rektoro de la Sofia Universitato "Sankta Kliment
Ohridski" prof. Nikolaj Gencxev por konkretigo de la propono. Estis
aprobitaj novaj membroj de la Komisiono pri la jaraj premioj de Bulgara
Esperanto-Asocio sur la kampo de literaturo, tradukarto, jxurnalismo,
teatro kaj scienco por 1991.

La Estraro akceptis la bugxeton de la Internacia Danuba Esperanto-
Renkontigxo, kiu okazos novembre en Svisxtov. Estis aprobita same la
bugxeto de la Literatura Sekcio de Bulgara Esperanto-Asocio, kiu dum la
lastaj tri jaroj estas unu el la plej aktivaj Esperanto-sekcioj. Gxi ne
nur organizas gravajn landajn konferencojn, renkontigxojn, seminariojn,
sed ankaux entreprenis la organizon de unu el la plej prestigxaj
internaciaj Esperantaj literaturaj arangxoj, la 11-a Internacia
Literatura Forumo, kiu okazos fine de junio 1992 en urbo Vraca.

La Estraro aprobis la eldonplanon de BEA por 1992. Aparte menciindas, ke
kelkaj titoloj el la nova eldonplano estos subvenciitaj ne de BEA, sed de
esperantistoj kaj de Esperantaj Kulturaj Domoj, kiuj havas rimedojn. Ek-
zemple la Esperanta Kulturdomo en urbo Razgrad unua proponis sian
subvencion por konkreta libro.

Georgi Mihalkov proparolanto de la Estraro de BEA
Laux Bulgara Esperantisto, 11 /1991.

Danke al la nova estraro la situacio iom post iom plibonigxas. Ni volonte
raportus ankaux pri la novaj eventoj en BEA. L.S.

*************************************************************************

Por atento de Vien-ontoj

Trafika sxparbileto "Umweltstreifenkarte"
=========================================

La plej malmultekosta maniero uzi la publikajn trafikrimedojn de Vieno
estas la t.n. "Umweltstreifenkarte".

La bileto enhavas 8 kuponojn. Po persono kaj uzata tago oni devas
senvalidigi (= Stampi per aparato, trovigxanta en la tramoj, auxtobusoj
ktp.) 1 kuponon - do ekzemple unu persono povas veturi dum 8 tagoj, aux 2
personoj dum 4 tagoj. Se vi iun tagon stampis la bileton, gxi validas por
la tuta tago. (Se iun tagon vi ne veturas, do ne stampu...).

La bileto acxeteblas en stacidomoj, en pli grandaj metrohaltejoj kaj en
pluraj kioskoj (= tabakejoj). Prezo de la bileto: 235 ATS.

Helmuth Brath, Vieno.

*************************************************************************

Internacia Junulara Festivalo - 1992.
=====================================

Inter la 15-a kaj 21-a de aprilo okazis la 16-a Internacia Junulara
Festivalo en La Salle, Italio. La festivalon partoprenis cx. 190
esperantistoj el 15 landoj.

Etoso de la kunveno estis la kutima, vigla, juneska, kaj estis aparte
agrable, ke - kontrauxe al multaj alilandaj situacioj - la festivalon
partoprenis ankaux aktivuloj de la antauxa generacio (B. Cassini, R.
Corsetti, M. Lipari, ktp.), do la transiro kaj sperto-transdono estas
seninterrompa.

Estis malagrable nur la dimensio de dormocxambroj (13-18 litoj!! - kaj
Oni ne nomis gxin amaslogxejo...), la ofendaj cxambronomoj ("gravuloj,
malpligravuloj, negravuloj ktp."), - kaj ke dum la festivalo sonis nek
unu "spontana" esperanta kanto.

Gvidantoj de la euxropa E-junulara movado kaptis la okazon, kaj plurfoje
kunvenis por neformala kunlabora konsultigxo. (Sur la bildo U. Matthias
(D), S. Stahlberg (F), T. Pusch (D), kaj H. Brath (A)).
Dum la festivalo okazis la jarkunveno de Itala Esperanto-Junularo, kie
Oni elektis la novan prezidanton Alessandro Amerio. Multajn sukcesojn al
li!

*************************************************************************

TEORIO
//////

Cxu malrauxma deklaracio?
=========================

Deklaro por konsento
--------------------

Por cxiuj homoj lerni fremdan lingvon, ecx alproprigi gxin, cxi tio
signifus por ili multajn travivajxojn, escepte kia ajn movadajn eventojn
aux aferojn. Esperanto se ne havas celon, agadan strategion kaj konforme
al gxi taktikon, rimedon, tiam gxi estas nur "tiel nomata" kaj fakte ne
vivanta movado. Originala celo de la esperanto-movado estis kaj mi sxatus
kredi ke gxi estas ankaux nun - porti la pacan, amikecon, konsenton, la
reciprokan estimon, honoron inter la malsamajn naciajn popolojn. En tio
ludus cxefrolon la lingvo internacia kiel rimedo, kaj gxi servus la
mision de la movado. En tiu senco esperantisto havos destinon, kaj li ne
estigxos simple nur lernanto, kiu volas alproprigi fremdan lingvon por
komunikado La komunikado de esperantisto principe ankaux mem devas havi
specifan movadan celon. Tial lauxrajte parolus Bela Meszaros pri "niaj
noblaj streboj", kaj Laszlo Tokes dirus inter aliaj "Cetere en la servo
al nacia repacigo ankaux mi mem reprezentas aferon konforman kun viaj
ideoj idealoj"

Tiuj, kiuj skribas pri "pracelaj sloganoj", pri "novtipa internacia
kulturo", (kaj ili skribas cxion laux senenhava maniero), tiuj
esperantistoj rajte meditadas pri la "krizo de identeco" Ankaux opinio de
Kees Ruig (Nederlando) denuncadis pri tiu krizo "Esperanto estas moderna
lingvo, nur la esperanta-movado estas malmoderna... oni forgesis, ke
ekonomio estas la motoro de la socio. "Jes, vi pravas, dirus mi cxe la
lasta aserto, sed kiel rilatas tiu "motoro" al la esperantismo?

Kie kaj en kio oni sercxu la esencon de la subtitolo "Esperanto kaj gxia
destino"?

Laux auxtoroj, la "transnacia komunikado" signifas celon, sed gxi estas
fera ringo farita el ligno, cxar tiam ili parolus nur pri memcela
komunikado , babilado sen celo de esperantismo.

Do, denove ni estas tie, kie ni komencis ekiri sur vojo de Ia sxangxado
De la konceptoj, kie oni intermiksis unu kun la alia celon kaj rimedon.

Kiuj primokas la heredajxon de Zamenhof: "interna ideo"; "stranga forto",
"fina venko", tiuj "samideanoj" (?) eble senkonscie, sed cxiamaniere
batas en cxerko de la Esperanto-movado la lastajn najlojn.

Mi volonte inklinas ekspliki miajn pensojn pri la temo: Kial havas nia
movado internacian kaj pacifisman karakteron? Kion signifas neuxtraleco
de la lingvo internacia? Kiel rilatas unu al la alia gepatra lingvo kaj
Esperanto? Inter tradicio kaj modernigado kie estas la gxusta vojo? -
kompreneble, pli longa kaj detala por esperanta gazeto, revuo, bulteno.
La edifa diskuto ankoraux havus racian efikon. Almenaux ni esperu tion!

Paulo BENNO
Furst S u. 2. H-1211 Budapest, Hungario

En la n-ro 1. ni aperigis la Rauxman Deklaracion. Jene ni publikigas
opinion de la konservativa alo. Dauxrigo certe sekvos... L.S.

*************************************************************************

Cxu rajtigita substituo de emblemoj?
====================================

Publika mesagxo de la katalunteritoria organizo KAE:

"Kun bedauxro ni konstatis en la titolpagxo de la septembra numero de la
revuo Esperanto, ke UEA implicite anstatauxigas la de Zamenhof aprobitan
verdastelan Esperanto-simbolon, jam tutmonde vaste konatan, per la tiel
nomata rugbeopilkeca surogato, eksklude uzata kiel signo de la jubilea
jaro 1987.

Eble ni eraras, sed ni forte timas, ke tiu UEA-decido fakte enkondukos
Du malsamajn simbolojn en nian lingvon, kio tre negative povas efiki al
Esperanta kaj al gxia tuta Movado."

El KAE-informilo 22/1992

* * *

La kataluna asocio KAE kaj multaj aliaj forte kontrauxstaras la novan
emblemon, dum aliaj multaj asocioj kaj individuoj (inter ili la profesiaj
merkatikistoj kaj reklamistoj) gxoje salutas gxin, kiel finfine moderna
emblemo por nia komunumo. Sed kio estas via opinio? - LS.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Entreprenismo en KSSx
=====================

Laux "sovetia" skalo Slavjansk estas negranda urbo (150 mil logxantoj)
De la Donecka regiono en Ukrainio. Ekde 1990 tie funkcias Tutunia (?)
Instituto de Administro, kie oni "faras" managxerojn kaj komercistojn -
fako de instruado tute nova en nia lando. La fondinto kaj rektoro de la
instituto estas ekskomunisto F.I. Poddubnij, managxero, kiu mem multe
suferis de la kontrauxpopola komunisma regximo.

F. Poddubnij estas 60 jara fidela adepto de esperanto. La instituto uzas
esperanton kiel egalvaloran laborlingvon kun la rusa kaj la angla. En la
instituto laboras kelkaj esperantistoj; inter ili estroj de fakoj pri
juro kaj informado, instruistoj de la angla kaj esperanto, instruistoj
pri dokumentado kaj "psikologio en aferecaj rilatoj", k.a.

En la instituto lekcias ankaux eksterlandaj prelegantoj. Jam en esperanto
prelegis Trevor Steele el Auxstralio kaj Paolo Cerretini el Italio,
ambaux pri ege seriozaj temoj, nekutimaj por sovetianoj. La prelegoj
estis interpretitaj. Ankaux por la publiko montrigxis, ke esperanto
tauxgas ankaux por faklaboroj.

Ni pretas (kaj petas) kontakti profesorojn parolantajn esperanton.
Anstataux pagi al ili niajn "lignajn" rublojn, ni disponigos senpagan
restadon, kulturajn programerojn kaj prezentos al ili interesajn lokojn
en nia neripetebla historia tempo. Ni esperas, ke en la tempo, kiam la
rublo farigxos konvertebla, ni sendos kaj akceptos studentojn kaj
pedagogojn.

Jam hodiaux ni kunlaboras kun iuj samideanoj. Ni transiru pli aktive de
La paroloj al la faroj.

Gennadij Sxilo
vicprezidanto de UkrEA a/ja 17, Slavjansk-6 Ukrainio 34206
(laux Esperanto, 11/1991)

*************************************************************************

Supersignoj senprobleme!
========================

Karaj amikoj,

Via artikolo pri la komputilaj programoj kiuj "lernis la esperanto-
supersignojn" surprizis min. Mi insistas, ke iu ajn masxino kiun mi uzas
por esperanto posedu tiajn supersignojn. Mi posedis antaux 30 jaroj
ordinaran porteblan skribmasxinon kiu posedis tiujn supersignojn. Kaj nun
mi uzas multe pli modernan vort-procedilon kiu tre varikapable sen ia ajn
malfacilo havas supersignojn. Kial la esperantistoj tiel facilanime
akceptas, ke ili rapide acxetu masxinon kiu ne posedas tiujn? Postulu!

Cxi tiun leteron mi komponas sur masxino nomata Starwriter 80. Gxi ne nur
presas la supersignojn (jes, inkluzive de la procedilo estas presmasxino)
sed variigas la grandon kaj la literfacojn en diversaj formoj.
Krom cxiuj tiuj bonegajxoj, gxia "menuo" kaj aliaj instrukcioj povas
Aperi en dek lingvoj: germana, dana, angla, franca, hispana, norvega,
sveda, finna, nederlanda, itala.

Kaj substrekado estas ebla lauxvole. Pluaj bonajxoj: gxi havas memoron de
60 KB kaj stokas vian laboron sur diskedojn 720 kb. Gxi kapablas korekti
viajn nacilingvajn literumerarojn. La pezo: nur 7 kg.

Ne cxiujn avantagxojn mi listigis, nur la plej utilajn al mi.
Ekzistas multaj aliaj servoj enfabrikitaj.

Kvankam la menuo ktp ne aperas en esperanto, evidente oni povas uzi gxin
por cxio necesa en la lingvo.

Mi neniam bedauxras la akiron de gxi. Oni anoncis, ke aperos baldaux ecx
pli bona formo de la masxino!

Gxin fabrikas la firmao Canon, kaj tiu kiun mi uzas por la Esperanto-
Asocio de Britio kostis œ500.

Will Green, London, Britio.

* * *

Kvankam tiu cxi letero aspektas kiel kvazauxreklamo, ni volonte aperigas
gxin senpage. Ni tre gxojus, se cxiu esperantisto estus tiel postulema
(!), kaj havus tiom malmulte da printilaj problemoj...

Kaj eble Gabor Deak-Jahn (cxe la firmao Tramontana, H-1026 Budapest,
Julia u 2/a) povas solvi la problemon, ke ankaux la menuo aperu en
esperanto...

L. S.

*************************************************************************

Novaj Terminaroj
================

Terminologia Esperanto-Centro eldonas nun du sisteme arangxitajn
terminarojn, Hidrauxlaj Mekanismoj kaj Stomatologio. Preparataj estas
jenaj
terminaroj: Terminologio (terminaro de la fako "terminologio"),
Aeronauxtiko 1, Akustiko, Pelt-industriaj Operacioj, Komputiko, en
nunjara plano estas ankaux revizio de esperanto-normo "Esperanto-normo"
(preskribo kiel aspektu sisteme arangxita plurlingva terminaro por
normigo kadre de TEC-UEA en kongruo kun internaciaj normoj ISO) kaj
tradukita romano por skoltoj `Knaboj de kastora rivero". Cxiuj
publikajxoj aperos prefere sur diskedoj sub datumbaza sistemo "paradox"
kun komforta trarigarda programaro (se dezirante rigardi alfabetajn
registrojn de unuopaj lingvoj ktp.).

Presitaj aperos la publikajxoj nur je speciala deziro (kiel fotokopiitaj
multobligajxoj de komputilaj printajxoj). Planata prezo de la unuaj
publikajxoj - Hidrauxlaj mekanismoj kaj stomatologio - estas 32 USD aux
egalvaloro. En Cxehxoslovakio vi povas ilin acxeti kontraux 288 CSK (nur
se vi persone povas transpreni la publikajxojn - via sxanco dum la Praga
antauxkongreso!). Esperantistoj ricevas 25-procentan rabaton, membroj de
TEC ricevas 50-procentan rabaton. Cxe grandkvanta acxeto, t.e. pli ol 10
pecoj je unu acxeto, vi ricevos 10-procentan rabaton. La plena prezo
valoras por klientoj ekster la esperanto-movado. La auxtoroj kompreneble
ricevas sian honorarion kaj siajn senpagajn auxtorajn publikajxojn. Pagi
vi povas cxe UEA al la Fondajxo Wuster, aux al la UEA-konto de la
eldonejo "tecp-i".

Petu pliajn informojn, kaj abonu cxe:

TEC, eldonejo Zadusxni
(Delnickeho hn.) 3092, CS-272 04 Kladno, Cxehoslovakio.

*************************************************************************

Ekonomia Bulteno pri Usono
==========================

Eldonas: INTERFAKTO, P.O. Box 42205, Washington, D.C. 20015, USA.
Abonprezo: 15 USD. 4-foje jare, 4 p.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

En septembro 1992 la E-klubo "BUKOVINA", kiu fondigxis en 1990 en Suceava
de Rumanio, okazigos la unuan renkontigxon de la fakuloj pri la komerco
kaj industrio en Suceava. Ingxenieroj, ekonomikistoj, komercantoj,
teknikistoj, laboristoj, k.t.p. dezirantaj kunlabori rilate al kreskigo
de la varproduktado kaj disvendado per Esperantaj rilatoj petu detalojn
al la adreso: Ingx. Bodale Ionel, Str. Mesteacanului Nr.1 BI.16 SC.
B AP 9 ET.11 RO-5800 Suceava, Rumanio.

* * *

Mi laboras kiel makleristino/komercistino, kaj mi eble povas helpi al Vi,
se vi bezonas varojn el Germanio aux Auxstrio. Mi povas peri resp.
Makleri preskaux cxiujn varojn (temas pri pli ol 60.000 objektoj) el tiuj
landoj. La pago devas okazi en konvertebla valuto.

Mi nun specialigxas en la direkto "arto kaj similajxoj", kaj sercxas
diversajn tiuterenajn objektojn. Por respondo bv. nepre aldoni respond-
kuponon.

Ursula Zilvar,
Grubenhagenstr. 8, DW-3420 Herzberg, Germanio

*************************************************************************

MOVADO
//////

Jxus aperis: Pasporta Servo 1992!
=================================

Haveblas en la esperanto-merkato ekde nun la nova versio de eble la plej
konata bezonajxo por la vojagxema esperantisto:

APERIS LA ADRESARO PASPORTA SERVO-1992!
---------------------------------------

En la cxi jara listo aperas en 59 landoj preskaux 900 adresoj de
gastigantoj, kiuj pretas akcepti vojagxantajn esperanto-parolantojn.

Post forigo de la necertaj adresoj restis tamen ankoraux tiom multe da
adresoj. Tio sxuldigxas unue al varbado de homoj kiuj ne jam re-aligxis,
kaj due al subita alveno de amaso da aligxiloj el Rusio.

Preskaux cxiu konata libro-servo povas liveri al vi la libron. Se vi
Tamen ne povas mendi cxe iu proksima libroservo, kompreneble cxiam eblas
mendi rekte cxe Universala Esperanto-Asocio. La prezo cxe UEA estas 18,00
NLG. UEA donas sesonan rabaton cxe mendoj de minimume tri ekzempleroj. Al
la kostoj aldonigxas la ekspedokostoj: 3,20 NLG se oni mendas nur unu
ekzempleron de Pasporta Servo (sxipa transporto); kiam oni mendas pli aux
kun aliaj libroj validas la kutima tarifo por sendokostoj (10% de la neta
faktursumo, sed minimume 5,00 NLG).

La landaj sekcioj de TEJO kaj la landaj organizantoj de Pasporta Servo el
la ekssocialismaj landoj, Afriko, Latina Ameriko kaj cxiuj landoj de Azio
(escepte de Israelo, Japanio kaj Koreio) povas acxeti limigitan kvanton
kontraux ege subvenciita prezo de 4 guldenoj (plus afrankokostoj). Tiujn
kajerojn oni rajtas vendi nur al homoj el tiu cxi landogrupo.

Se oni volas scii pli pri Pasporta Servo oni povas peti informilon (kun
aligxilo per kiu oni povas mem igxi gastiganto) cxe: Pasporta Servo,
p/a Rob KEETLAER, postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam, Nederlando. Tiu cxi
adreso estas la nova adreso de Pasporta Servo kaj validas por (preskaux)
cxio, kio rilatas gxin. Nur mendojn oni ne direktu al tiu adreso.

* * *

Rim: La surskribo sur la titolpagxo "listo de gastigantoj de TEJO" estas
malkorekta, ja la gastigantoj ne estas gastigantoj de TEJO, krome ne
estas kondicxo membri en TEJO por esti gasto aux gastiganto...

Pasporta Servo ne estas servo de TEJO, gxi estas servo por esperantistoj,
TEJO nur prizorgas gxian funkciigon. La servon povas utiligi (kaj gastigi
kaj gasti) ne nur TEJO-agxuloj, sed cxiu esperantisto!

Tial ke Pasporta Servo estas unu el la plej konataj kaj renomaj servoj
estus ege utile, se estonte gxi aperus sub la sxildo: `kun komuna
auxspicio de UEA kaj TEJO': Tio ne fortimigus multajn iom pli-frue-
naskigxintajn esperantistojn, kiel la nuna slogeno fakte povas fortimigi
ilin.

L.S.

*************************************************************************

Amika Societo honore al Kolomano Kalocsay
=========================================

Celo de la Societo: gardi la memoron de tiu eminentulo de Esperanto:

1. konigo kaj disvastigo de liaj medicinaj kaj literaturaj agadoj;
2. reeldono de liaj elcxerpitaj libroj; 3. ordigo kaj aperigo de liaj
   postlasitaj manuskriptoj;
3. ordigo kaj aperigo de liaj postlasitaj manuskriptoj;
4. kolektado de liaj verkoj aperintaj en diversaj gazetoj, kaj poste
   aperigi la materialon ordigitan lauxteme;
5. helpi esperantajn organizojn, societojn kaj cxiujn interesitojn per
   diversaj materialoj (biografiaj kaj bibliografiaj indikoj);
6. zorgado pri liaj memorajxoj: tombo, strataj memortabuloj, publika
   busto starigita en 1986 en la naskigxloko Abaujszanto, ricxigo de la
   Kalocsay-memorcxambro inauxgurita en 1983.
7. Arangxo de solenajxoj, internaciaj renkontigxoj, diversaj konkursoj
   ktp.

Aligxi al la Societo rajtas cxiu esperantisto, kaj ankaux societoj.

La estraro de la Societo kore invitas amikojn kaj respektulojn de la
granda klasikulo de la Esperanto-kulturo.

Por pliaj informoj turnu vin al:

Ada Csiszar,
Zsigmond ter 1/B. H-1023 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Cxu esperanto restu nur kluba lingvo?
=====================================

Gxis nun povas okupigxi pri esperanto nur homoj, kiuj disponas pri kaj
tempo (por klubumi, legi, kongresi), kaj mono (por kotizi, aboni,
vojagxi)!

Tiu bedauxrinda stato ege bremsas gxian aplikadon, ecx cxe aktivuloj kiuj
dezirus fari pli.

Jen tri ekzemploj el dekoj:

1. Doc. J.H. Gu, Cxinio, 20.10.1990.: "Unu ordinara aerposxta internacia
   letero peza je 10 gramoj forrabas almenaux unu procenton de monata
   salajro por supera instruisto";

2. Prof. I. Bociort, Rumanio, 18.01.1991.:

 "Ni ne plu povas aboni ecx la revuon EL POPOLA CxINIO cxar la abono
  egalas la trionon de salajro de universitata asistanto";

3. Ingx. K Votocek, Cxehxoslovakio, 04.02.1991.: "Kun samideano ni
   kompiladis E-cxehxan geodezian vortaron kaj planis ankaux geodezian
   terminaron kun difinoj en e-o, sed tiu cxi laboro nun haltis cxar mi
   havas pli gravajn zorgojn".

Cxar esperanto estas nur duaranga lingvo, kiu ne donas profiton, sed
forrabas monon, estas tutnormale ke gxi estu flankenigita, kiam estigxas
problemoj familiaj, financaj, profesiaj...

Cxu ne endus pripensi kiamaniere e-o povus farigxi unuaranga, t.e. utila
profesie kaj mondona lingvo?

Se ni volas nur tion, ke esperanto estu nur kluba lingvo, tiam gxi jam
delonge finvenkis!!!

Germain Pirlot, Belgio

*************************************************************************

Mondsindikatistoj
=================

Lige (cxu ene?) al SAT agadas la rondo de mondsindikatistoj kiuj de
Tempo al tempo (sxajne monate) aperigas 3-4 pagxan cirkulerojn. Cxeftemo
de la aprila letero estas la (surfaca La Red.) komentado de la Karakasa
Kongreso de la Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj.

Slipoj de "Mondsindikatistoj / La SAT-frakciano" kaj aliaj sindikataj
materialoj en esperanto estas haveblaj cxe:

Mondsindikatisto, Z. d. FGTB - Esperanto
3, rue des Rasseurs, B-5000 Namur, Belgio.

*************************************************************************

Esperanto-koruso en Pireneoj
============================

La Tut-Pirenea Esperanto Koruso naskigxis printempe de '91. danke al la
prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo (Dimitr Terziev el Sofio, Bulgario),
kiu venis al Arjegxo, urbeto en Francio, norde de Andoro, por gvidi
stagxon por korusemuloj.

Pro la sukceso estis decidite dauxrigi tiun agadon, kaj oni volis arigi
pli da interesigxantoj de Pireneaj Regionoj kaj pli fore. Semajnfinaj
renkontoj okazis en auxgusto, oktobro kaj decembro '91.

La dua koruso-stagxo okazis en februaro sub la gvido de Saskia Idzerda
(prezidanto de TEJO). La partiturojn por la stagxo esperantigis Martin
Haase (D), Mark Fettes (NZ), Dario Besseghini (I), kaj Gerrit Berveling
(NL). Ni fine prezentis suficxe bone taksitan koncerton en la loka
festhalo kun 24 gekorusanoj.

Pro la gxisnunaj sukcesoj ni planas korusajn stagxojn inter 17-24 de
septembro 1992., kaj 21-28a de februaro 1993 en La Freychede,
Montferrier, F-09300 Lavelanet. Venu kanti kun ni! Ni gxoje ricevus
ankaux partiturojn.
Pliaj informoj cxe:

JORGOS, F-09120 Saint Felix-de-Rieutort.
Tel.: +33-61-608683

*************************************************************************

Mondsindikatistoj
=================

Lige (cxu ene?)  al SAT agadas la rondo de mondsindikatistoj kiuj de
tempo al tempo (sxajne monate) aperigas 3-4 pagxan cirkulerojn. Cxeftemo
de la aprila letero estas la (surfaca ? La Red.) komentado de la Karakasa
Kongreso de la Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj.

Slipoj de "Mondsindikatistoj / La SAT - frakciano" kaj aliajsindikataj
Materialaj en esperanto estas haveblaj cxe:

Mondsindikatisto, Z.d.FGTB - Esperanto 3, rue des Rasseurs, B-5000 Namur,
Belgio.

*************************************************************************

Esperanto-koruso en Pireneoj
============================

La Tut-Pirenea Esperanto Koruso naskigxis printempe de "91. dabk" al la
Prezidanto de Muzika Esperanto-Ligo (Dimitr Terziev el Sofio, Bulgario),
Kiu venis al Arjegxo, urbeto en Francio, norde de Andoro, por gvidi
stagxon por korusemuloj.

Pro la sukceso estis decidite dauxrigi tiun agadon, kaj oni volis arigi
pli da interesigxantoj de Pireneaj Regionoj kaj pli fore. Semajnfinaj
renkontoj okazis en auxgusto, oktobro kaj decembro ?91.

La dua koruso-stagxo okazis en februaro sub la gvido de Saskia Idzerda
(prezidanto de TEJO). La partiturojn por la stagxo esperantistigis Martin
 Haase (D), Mark Fettes (NZ), Dario Besseghini (I), kaj Gerrit Berveling
(NL). Ni fine prezentis suficxe bone taksitan koncerton en la loke fest-
halo kun 24 gekorusanoj.

Pro la gxisnunaj sukcesoj ni planas korusajn stagxojn inter 17-24 de
septembro 1992., kaj 21-28-a de februaro 1993 en La Freychede,
Montferrier, F-09300 Lavelanet. Venu kanti kun ni! Ni gxoje ricevus
ankaux partiturojn.

Pliaj informoj cxe:

JORGOS, F-09120 Saint Felix-de-Rieutort.
Tel.: +33-61-608683

*************************************************************************

ESPERANTO DEFENDATA
///////////////////

Karaj Redaktoroj!

Jes, mi havas respondon, kiu eble amuzas vin, cxar vi estas
budapesxtanoj.

Antaux unu/du jaroj oni intervjuis min pri esperanto en la sxtata radio.

"Kial la lingvo formortis?" - komencis la intervjuisto.

"Kial formortis la telefono?" - mi respondis, klarigante post suficxe
longa pauxzo, ke oni inventis en la sama epoko kaj esperanton kaj la
telefonon, kaj ke trovigxas nun cxe ni multaj telefonoj kaj malmultaj
esperantistoj, dum en Budapesxto estas tute inverse.

Sendube vi nun havas multe pli da telefonoj ol antauxe sen perdi (mi
esperas) esperantistojn. Tamen, mi gxojas, ke mi tiam pensis pri la manko
de telefonoj en via urbo, cxar tio donis al mi bonan pretekston
plupropagandi esperanton.

Max Wearing
Auxstralio

*************************************************************************

ALVOKO
//////

Kunvojagxanto sercxata!
=======================

Se vi ne volas veturi sola al iu e-arangxo, vi povas sercxi
kunvojagxantojn. Se vi havas libera(j)n loko(j)n en via auxtomobilo, vi
povas dividi inter si ankaux la benzinkostojn! Ankaux en trajno estas pli
agrable veturi en kompanio.

Do, se vi sercxas kunvojagxanton, anoncu gxin en tiu cxi rubriko.
(Loko kaj dato de via strato, celo, itinero kaj via adreso).

*************************************************************************

Cirkulero de Rondo Takacs
=========================

Rondo Takacs estas trimembra esplora teamo de d-ro Arpad Mathe, s-ro Luis
Ma. Hernandez Yzal kaj s-ino Ana Maria Molera Urgelles, kiuj de longa
tempo kolektas datumojn pri la intaj kaj antaj planlingvaj periodajxoj (-
do ne nur, sed inkluzive ankaux pri esperanto). La slipara katalogo nun
havas jam pli ol 8200 titolojn! Post trastudo de diversaj katalogoj,
bazaj libroj bibliografiaj, tiuj pri la historio de la planlingvaj
movadoj, en 1991. estis komencita la trastudo de la havata aro de
planlingvaj periodajxoj. Por helpi tiun laboron Rondo Takacs
petas vian helpon.

Estus gxoje akceptata la listo de tiuj planlingvaj periodajxoj, kiujn vi
jam ne bezonas, aux kiujn vi povas prunti aux eventuale vendi.

Rekompence la Rondo Takacs ofertas, ke dum la trastudo de periodajxoj
(pli ol 8.000 jarkolektoj, el ili 3.640 kompletaj) ili volonte kolektos
informojn pri temo, proponita de Vi. Viajn leterojn kun la listoj bv.
direkti al:

d-ro Arpad Mathe,
H-1125 Budapest, Tusnadi u 14, Hungario.

(Laux Debrecena Bulteno, 64/1991.)

*************************************************************************

KONKURSO
////////

La pasintjara OSIEK-premio, aljugxita al brazilano

OSIEK-premio
============

La 19-an de julio 1991. en Poprad (Cxehxoslovakio), kadre de la
Internacia Esperanto Konferenco, la "OSIEK-premio 1991" estis atribuata
Al prof. Evaldo Pauli, prezidanto de FAT (Filozofia Asocio Tutmonda),
Pro lia verko "Mil jarojn de Kristana Filozofio". La premion,
Konsistantan el 300 ekuoj, s-ano Evaldo Pauli donacis duone al la
esperanta revuo "La Gazeto", duone al la "Fondajxo Simpozio". La "OSIEK-
premio" estas lauxstatute atribuata al verko ne beletra.

El KAE-Informilo, Nr.22.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Estimataj Gesinjoroj,

"Monda Turismo" gvidas inter la 1-a de septembro 1991 gxis 31-a de majo
1992 Internacian Studumon pri Turismo, kiun sukcese partoprenas tridek
gestudentoj. Surbaze de la gxisnunaj spertoj de la studumo ni invitas Vin
aligxi al nova, nauxmonata

Internacia Studumo Pri Turismo Kaj Komerco
==========================================

kiu dauxros de 01.09.1992 - 31.05.1993. La kosto de la nauxmonata studado
egalas al entute 600 guldenoj.

Por la gestudentoj eblas logxado en la hotelo Esperanto en Bydgoszcz
kontraux 10-20 guldenoj tage, same mangxado en la hotela bufedo. Eblos
ankaux malmultekostaj eksterlandaj praktikoj pri turismo kaj komerco.

La Internacian Studumon pri Turismo kaj Komerco 1992/1993 organizas Monda
Turismo (turismaj temoj) kaj la Komerca Lernejo en Bydgoszcz (komercaj
temoj) sub auxspicioj de pluraj organizoj.

Samtempe Monda Turismo atendas sinproponojn de prelegantoj, spertaj en
turismo aux komerco, kiuj pretus veni al Bydgoszcz en iu semajno de la
studjaro 1992/1993 por prelegi en esperanto. Ni antauxvidas seriojn de
prelegoj po 10 gxis 40 horoj semajne. Por la akceptitaj prelegantoj Monda
Turismo garantias senpagan logxadon en la hotelo Esperanto en Bydgoszcz
dum la preleg-semajno, mangxadon kaj posxmonon; oni ne repagos la
vojagxkostojn. Pliajn informojn kaj aligxilojn petu cxe:

"Monda Turismo"
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10. PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.

*************************************************************************

3-a Internacia Seminario: "La Zamenhofa Heredajxo" en Bjalistoko
================================================================

1992. decembro 11-13.

Jam la 3-an jaron sinsekve ni kunvenas por studi kaj paroli pri la
Fruktoj de Zamenhofa aktivado. Cxi jare ni dedicxos specialan atenton al
la Esperanto-Centroj ekzistantaj en la mondo kaj la lerneja kaj
universitata instruado kaj aplikado de la Internacia Lingvo. Loko:
porinfana klinika hospitalo L. Zamenhof en Bjalistoko. Aligxu cxe:

Esperanto-Centro Ludoviko Zamenhof,
S.P. 67, PL-15-950 Bialystok
Fax: +48-85-2025S

*************************************************************************

11-a Internacia Literatura Forumo
=================================

27.06. - 01.07.1992.

La fama arangxo de la kooperativo Literatura Foiro (kunorganizata de
Vraca E-Centro) cxi jare okazos en Vraca, Bulgario, kaj pridiskutos la
problemojn de la porinfana esperantlingva literaturo. Prelegantoj estos
Giorgio Silfer, Perla Martinelli, Ljubomir Trifoncxovskij, Julian Modest,
kaj aliaj. Du teatraj premieroj, koncertoj de Nikolin', lingvaj ludoj
kun Gilena, koncerto en kaverno Ledenika, kaj pluraj alioj pliricxigos
la programon de la arangxo.

Pliaj informoj kaj aligxo cxe:

Telefono: +359-92-24890

*************************************************************************

Esperanto-konferenco en Ateno
=============================

18-24 julio 92.

LINGVO KAJ KULTURO
Prelegoj kaj diskutoj, ricxa kultura programo, distraj vesperoj,
bankedo kaj balo: ->  Tri tagoj al grekaj insuloj

Aligxkotizoj, informoj:
----------------------
Membroj de OSIEK: 72 ekuoj (510 francaj frankoj)
Ne membroj      : 100 ekuoj (700 francaj frankoj)
Rabato          : 15 % por paro, 30 % por studento, 50 % por orient-
Euxropo
Informoj kaj pagoj cxe la kasisto de OSIEK:

Eric LAUBACHER
53 avenue Henri Barbusse, F-92140 Clamart, Francio.
Posxtcxekkonto: 1 399 87 R PARIS

*************************************************************************

Internacia biciklado!
=====================

EYFA (Euxropa Junulara Arbara Agado, neesperantista kadroorganizo por cx.
350 junularaj kaj naturmediprotektaj organizoj) ankaux cxijare organizos
la 2-monatan grandan bicikladon de la Freiburga Junulara Festivalo
(Germanio) al la somera "alternativa" tendaro Ecotopia (Bulgario).
La biciklado startos la 12-an de junio, kaj rulos laux la rivero Danubo.
Eblas ankaux parta (en tempo, en distanco) partopreno.

Oficiala lingvo de la karavano estas la angla, sed kiel kutime, cxeestos
granda grupo de esperantistaj biciklantoj.
Pliaj informoj cxe BEMI, aux cxe

Katarina Matejvikova, Cxehxoslovakio
Martineckova 3, CS-82101 Bratislava,
Tel.: +42-7-219293

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Svisa Radio Internacia volas rezigni pri siaj esperanto-elsendoj
================================================================

La Svisa Radio Internacia jam dum pli ol 40 jaroj elsendis en esperanto.
Nun subite oni decidis inter la novaj mastrumantoj forigi la esperanto-
elsendojn. Tio estas netolerebla decido, kaj necesas vasta reago de la
tuta Esperanto-mondo. Mi emas diri, ke estas kvazaux sankta devo de cxiu
esperantisto verki kaj sendi protestleteron al Svisa Radio Internacia
(Svisa Radio Internacia, Postfach, CH-3000 Bern 15). La leterojn sendu en
iu-ajn lingvo tamen prefere en esperanto. Kaj vi povas aserti, ke SRI
riskas vin perdi kiel auxskultanto, se tiu decido ne estos rekonsiderata.

Dietrich M. Weidmann, Svisio

*************************************************************************

Pli da intervjuoj
=================

En 1992, Pola Radio decidis aktualigi sian internacian adresaron.
Samokaze, gxi plifirmigos - parole kaj letere - siajn kontaktojn kun
eksterlandaj auxskultantoj.

Ankaux dum la venontaj semajnoj, la Esperanto-redakcio elsendos
surbendigitajn intervjuojn kun korespondantoj el 9 landoj (aux pli).
Specialaj programoj okazos dum kaj post la Universala Kongreso en Vieno.
Auxskultu la esperanto-elsendojn de Pola Radio, ili okazas cxiutage!
Viajn leterojn sendu al:

P.O. Box 46. PL-00-950 Warszawa, Polio.
(laux la bulteno "Mallonge")

*************************************************************************

RADIO ESPERANTO!
================

"En la unua numero de EVENTOJ vi reproduktis la liston de radio-elsendoj,
aperinta en la revuo Esperanto. Male al aliaj esperantaj gazetoj, tiu
revuo sisteme kaj vole ignoras niajn radio-elsendojn, kiuj dauxras de la
1-a oktobro 1981(!) cxiuvendrede, de la 18-a gxis la 19-a kaj estas
auxskultata de la tuta esperantistaro de la pariza regiono en la
frekvenco 89,5 Mhz."

Radio Esperanto,
145, rue Amelot, F-75011 Paris, Francio.

*************************************************************************

       Populareco de "fremdlingvaj" radioelsendoj estas mezurata
              per la nombro (!) de alvenantaj leteroj.
     Ilia nesuficxa kvanto povas kauxzi la nuligon de tiuj elsendoj.

        Konsciu, ke ankaux via letero al esperanto-radiostacioj
                         estas elementa bezono!
                    Dedicxu kelkajn minutojn por ili,
           kaj skribu leteron al via esperanto-radiostacio!

                       Skribu ankoraux hodiaux!

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Kunmetitaj verboj per la sufikso "-UM"
======================================

Euclidas Carneiro da Silva
jaro?, prezo? p. 25, A4

La auxtoro listigas 130 verbojn per sufikso -um, kiuj NE estas derivitaj
laux la kvar bazaj uzoj de la sufikso laux PIV. Cxiuj ekzemploj estas ne
de li elpensitaj, sed trovitaj en la esperanta literaturo, (plejparto de
ili troveblas sur la listo de esperantaj klasikajxoj), kun detala
fontindiko kun la cititaj frazoj mem.

Associacxao Mogiana de Esperanto,
R Cap Paulino Freire, 366,
08700 Mogi das Cruzes SP, Brazilo.

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

Pasporta Servo
==============

Pasporta Servo estas unu el plej famaj esperanto-servoj. Kontrauxe al sia
nomo gxi ne donas pasporton, sed ofertas senpagan tranokteblon por
esperantistoj.

La funkciigon de P.S. prizorgas TEJO, do gxi helpe de landaj organizantoj
kolektas la adresojn de gastigantoj, aperigas ilin en kajero, kaj zorgas
pri ilia vendado. Tiuj, kiuj estas en la listo (= la gastigantoj) ricevas
la adresaron senpage, aliaj devas acxeti gxin: (La cxi jara prezo estas
18 guldenoj, kio estas prezo por 1 tranokto en okcident-euxropa junulara
hotelo. Pluraj netranspagi-povaj landoj havas rabatitajn prezojn. Pri
vialanda prezo demandu vian libroservon, aux la landan organizanton.)

La servo funkcias ne laux la principo de reciprokeco, do vi povas uzi la
senpagan tranokteblecon, ecx se vi ne akceptas gastojn!


Multaj avantagxoj...
-------------------

Avantagxo de P.S. por la gastiganto estas tio, ke en sia logxejo povas
renkonti internacian vizitantaron, kaj povas flegi kontaktojn dise en la
mondo. Avantagxo por la gasto estas (krom la senpaga tranokteblo) la loka
kontakto, kiun oni povas demandi, kun kiu oni povas priparoli plej
diversajn aferojn.

Por uzi la eblecojn de P.S. vi devas acxeti la adresaron, kaj surskribi
vian nomon. Cxiu devas havi propran kajeron, cxar la eldono ne estas
senpaga, kaj cxiu devas iel kontribui. La gastiganto rajtas ne-akcepti
vin, se vi ne havas propran adresaron.

P.S. ne estas hotela servo, gxi estas pli intima kontakt-eblo. Estas
ne bele aperi nur malfrue vespere kaj poste senvorte foriri, preskaux
cxiam la gastiganto volas iom babili kun vi, ekkoni vin kaj vian landon.

La gastiganto ofertas nur senpagan tranokt-eblon, sed ne devas ankaux
mangxigi vin. Se li tion ofertas, vi povas akcepti gxin, sed ne rajtas
postuli.

Por la gastigo kutime oni donas malgrandan donaceton (plej ofte kun nacia
karaktero, aux ion esperantajxon).


Ne nur junulara!
----------------

Pasporta Servo - kvankam estas prizorgata de TEJO, tamen - ne estas nur
junulara servo. Ankaux la gastiganto, kaj ankaux la gastoj povas esti pli
agxaj. Almenaux konversacinivela esperanto-scio estas minimuma kondicxo.

Por esti gasto, vi nepre devas ANTAuxE interkonsenti kun la gastiganto.
(Telefona interkonsento - en la cxiutaga praktiko - estas multe pli
operativa.)

Se vi hezitas igxi gastiganto, vi sciu, ke la gastiganto ne nepre devas
cxiam akcepti gastojn, vi mem povas tion difini.

Estas ankoraux pluraj detaloj, kaj demandoj, al kiuj respondas la
informilo
de P.S.. Petu gxin (prefere kun 1 IRK) de la P.S. centra respondeculo:

Rob Keetlaer,
Postbus 2310. NL-1000 CH, Amsterdam, Nederlando.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Se vi interesigxas pri kristana literaturo, bv. skribi laux jenaj
adresoj:

1. Anna Sandqren, Esperanto-Misio, Ronngatan 15, Ostansjto, S-694 02
   Hallberg 2, Svedio

2. Walter Vanden Heede, Italiaan 26 B-8550 Zwergen, Belgio
3. Kazmierz Leja (pri biblio-studado), Konckiego 2, PL-40-040 Katowice,
   Polio.

* * *

ESPERANTO-KLUBO DE LAHTI prezentos sin kaj esperanton en la t.n. "Mola
Vendredo" - festo 21-22.08.1992 en Lahti. Bonvolu skribi posxtkarton por
tiu okazajxo. Adreso: p.k. 79, SF-15101 Lahti, Finnlando.

* * *

"La internacia E-familio estas la realo, cxar mi helpos al Vi trovi
sinjor(in)on de via koro inter multaj diversagxaj geesperantistoj." RUSIO
660075, Krasnojarsk p.k. 2420 "INTIMO"

* * *

Mi estas 27 jara studento pri magistro. Mi volas fondi esperantan
internacian familion, kaj sercxas esperantistan partnerinon. Mi povas
arangxi por sxi laboron cxi tie, kaj povas prezenti monon por sxi vojagxi
al Cxinio. Mi esperas je amikino, kiu amas la esperanto-movadon kaj
pacon.
Pan Xian Wei, literatura Departamento, Xin Tiang Universitato, Xin Tiang,
Cxinio.

* * *

Uzitajn telefonkartojn deziras intersxangxi kun la tuta mondo Jan Torfs,
Vrijgewelde 27, B-2200 Borgerhout, Belgio.

* * *

La komerca firmao J. V. Sof kun la Plzena Esperanto-Klubo eldonas gazeton
"Plzena Informanto". Ni invitas vin kunlabori - por sukceso kaj plua
disvolvigxo de la esperanto-movado. "Nur aplikado de esperanto en la
komerca vivo montros gxian utilecon." Skribu al: J. V. Sof.,
Koterovska 30, CS-30141, Cxehxoslovakio.

* * *

Buso da geamikoj sercxas neluksajn tranoktejojn (tendumejo, gimnastikejo)
kaj kontaktojn kun lokaj esperantistoj fine de julio laux la sekva
itinero:
Vaduz, Bern, Genf, Nevers, Tours, Parizo, Bruselo, Antverpeno,
Amsterdamo, Bonn, Stutgarto, Munkeno. Ni estas cx. 40 hungaroj, kelkaj
esperantistoj kun siaj gesamideanoj. s-ino Szilvia Horvath, Kosztolanyi
ter 7. I/6, H-1114 Budapest, Hungario.

* * *

Auxtoro de la malfermita letero en la numero.4. aprilo(2)-92. sur la
pagxo 4. estis ne Claude Piron, sed Germain Pirlot. Pardonon! - La red.

*************************************************************************

MALLONGE
////////

Kultura Centro Esperantista (KCE) bonvenigas novajn interesajn
prelegtemojn por ricxigi siajn venontajn programojn. Se vi volas proponi
prelegon, gxi povas esti por semajnfino aux tuta somera semajno.
Cxiukaze, vi simple sendu al ni skriban priskribon de via prelego. Novaj
prelegistoj, kiuj sin proponas por somera arangxo, estos unue invitataj
dum semajnfino por provprelegi kaj renkontigxi kun ni.

Kultura Centro Esperantista, P.k 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

* * *

Haitia Esperanto Asocio, Luzincourt F. Adrien, 34 rue Joseph Janvier,
Port-au-prince, Haitio, petas helpon por starigi bibliotekon.

* * *

Informilo de Ukrainia Esperanto-Asocio, aperas 12 foje en jaro, 26x17 cm,
4 pagxoj, tajpita kaj fotokopiita.

Abono por individuaj kaj kolektivaj UkrEA-membroj senpage ( 1 ekz.). Por
aliaj (inkluzive ankaux eksa Sovetio): 12 rubloj + 12 afrankitaj
kovertoj. Sendu al: 252001 Kiev-1, pk. 122. Eksterlandaj abonantoj bv.
pagi 6 USA dolarojn al la konto cxe UEA ukre-j, informante pri tio UkrEA
laux Informilo Nr.1 /1992.

* * *

La revuo Bulgara Esperantisto, oficiala monata organo de Bulgara E-Asocio
(BEA) havas novan cxefredaktoron. Post la eksigxo de Maria Jankova la
redakcian laboron gvidos alia internacie konata persono, d-ro Kiril
Velkov.

* * *

Informilo pri Vieno! Pro la elcxerpigxo de la unua eldono, estas
Represita la 12-pagxa, (10x21 cm) kolora faldprospekto pri Vieno. (Multaj
utilaj adresoj kaj informoj, ne nur por la UK-partoprenantoj). vi povas
peti gxin cxe: Wiener Fremdenverkehrsverband, Obere Augarten Str 40, A-
1020 Wien, Auxstrio.

* * *

En nia antauxa (006) numero en la rubriko "Movada Lernejo" ni havis
Gravan preseraron. Mallongigo de la organizo SAT korekte estas:
SENNACIECA Asocio Tutmonda! Pardonu pro la eraro!

*************************************************************************

                  Nia forto estas en nia nombro
                      kaj en nia entuziasmo.
                  Ni fieras esti esperantisto,
                 kaj klopodas ion fari por gxi.

               Cxu ni povas kalkuli ankaux je Vi?

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

30 gelernantoj (16-17 jaraj) de mezlernejo. "50 Vjetori i Pavaresise" kun
samagxuloj. Adreso de la instruisto: Bardhyl MEZINI, Rruga "Maliq Mucxo"
Pall. 50. Ap. 3. Tirana, Albanio.

Esperanto-Asocio Durres, p/a Luan Jauoi, Rruga "A. Gogs" Ap: 357/2.
Durres, Albanio.

Nehat SOKOLI, biologo 30-jara, Lagja 3, Pall. 4 Shkodra. 4. Kukes,
Albanio.

Nun mi havas 69 jarojn. Antaux 5 jaroj mi eklernis esperanton, kaj nun mi
volas trovi korespondan partneron 60-70 jaran. Cxu iu volas korespondi
kun mi? s-ino Kecskemeti Katalin, H-6041 Kerekegyhaza, Szechenyi u. 152.
Hungario.

Marta Skolkea, Hurka 58, CS-37315 Nova Ves u Ceskych Budejovice,
Cxehxoslovakio, 18 jara studentino, interesigxas pri muziko, dancoj,
manlaboroj ktp.

Geedzoj Valerij (E-instruisto) kaj Elvira Malikin (pediatro), Per.
Vuzovskij 16-83, Krasnojarsk, Siberio, 660025 Rusio. Interesigxas pri
vivo en aliaj landoj, pri kulturo, tradicioj. Kolektas posxtmarkojn kaj
bildkartojn.

Katja Belcxeva, ul. Zvezda Nr.53, BG-4002 Plovdiv, Bulgario.18 jara
studentino de ekonomiko, Sxatas muzikon, dancon, kinon, literaturon kaj
gitarludadon.

* * *

Koresponda Servo cxe KLEG:
Sonekigasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, 561, Japanio

* * *

Mi estas prezidanto de la Liuzhoua Esperanto-Instituto, kaj sercxas
korespondajn partnerojn pri la E-movado, kulturo, scienco kaj komerco.
Lan Tian Qiang, Shekelian Banongshi 66, Sanzhon Lu, Liouzhou, Guancxi,
Cxinio.

Ildiko Merksz (H-2120 Dunakeszi, Munkas u. 16. Hungario), 17 jara
lernantino, kiu interesigxas pri muziko, transcendaj fenomenoj, libroj
deziras korespondi cxefe el Usono, Auxstrio, Francio.

Zoltan Kenessy, H-2132 God, Arpad u. 14/b, Hungario, kun intereso al
naturo, volas korespondi cxefe el Afriko, Auxstralio, Usono.

Mi volas korespondi kun knaboj el diversaj landoj. Mi estas 13 jara
knabo. Mi kolektas posxtmarkojn kaj interesigxas pri ludkomputiloj.
Chimiak Rafal, ul. Korczaka 18, PL-64-920 Pila, Polio.

Marius Ivtunteanu, 56 j. ingxeniero, Aleea Fratii Buzesti 3, ap.17, RO-
2400 Sibiu, Nagyszeben, Rumanio.

Traian Pasca, 35 j. teknikisto, str. Viilor 19, RO-2437 Cisnadie,
Rumanio.

*************************************************************************

Aboneblo por la dua duonjaro!
=============================

Karaj legantoj,

sxajne la decido startigi EVENTOJ-n ne jarkomence (kion kauxzis eksteraj
teknikaj cirkonstancoj) - havas siajn postsekvojn...

Laux la alvenintaj leteroj evidentas, ke la gazeton legas ne nur la
abonintoj, sed ankaux iliaj konatoj, samklubanoj, ja ni ricevis multajn
petojn kaj proponojn enkonduki aboneblon ankaux por la dua duonjaro
`almenaux en la starta jaro':

Estis ja multaj, kiuj ne kredis reala la dusemajnan aperritmon, kaj
decidis iom atendi por vidi la rezulton. Por ne elspezi por la malnovaj
numeroj, la abono por nur la dua duonjaro ebligas al ili estonte (sed
ankoraux cxi jare) regule ricevi kaj legi la gazeton.

Do, finpensinte la aferon, ni decidis enkonduki tiun abontarifon, kiu
validas inter la 1-a de julio kaj 31-a de decembro 1992. Abonkotizojn
por la unuopaj landoj vi trovas en la apuda tabelo.

Ni tre gxojus, se pri tiu eblo vi informus ankaux viajn konatojn,
amikojn. Se vi estas kontenta pri la gxisnunaj numeroj, ni dankas vian
cxi-rilatan helpon.

Kun samideanaj salutoj

Szilvasi Laszl˘

*************************************************************************

Kiel aboni EVENTOJ-n?
---------------------

1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo, kaj sendu
   gxin al la redakcio (LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87.
   Hungario).

2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la
   koncerna nacia valuto kaj sumo. (Se estas indikita dolaro anstataux
   vialanda valuto, tio signifas ke vi devas pagi la aktualan
   ekvivalenton de tiu sumo en via valuto).

3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte.


Kiel pagi?
----------

- Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux posxtgxirkonte)
  - en nacia valuto.
- Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLS-S, NL-3015 BJ
  Rotterdam, Nederlando.
- Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia posxtmandato,
  aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII, Konto 21898189/542-030808-7.
  Vi povas sendi ankaux eurocxekon. La valuto sur gxi devas esti en ajna
  tipo de konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko nepre skribu la
  numeron de Via bankkarto!
- En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en konvertebla valuto
  inkluzive forintojn) en fermita koverto al la redakcio.


Landaj kotizperantoj
--------------------

Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr.104/38, A-3400 Klosterneuburg
  (pcxk. 7.127.144).
Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen
  (pgxk. 0000265338-43).
Brazilio: Brazila Esperanto Ligo, Carlos Maria, Cx. Postal 03625,
   Brasilia-DF, 70084.
Britio: Paul Hewitt, 26 Highfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs,
  DN36 SRT.
Cxehxoslovakio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorak, Jilska 10,
  CS-110 00 Praha-1.
Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J.
Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D
  Paris).
Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1.539, DW-8120 Weilheim,
  (konto 36525.5-806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80).
Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87.
Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7, 2o izda,
  E-39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03.548531
  (O.P.)
Israelo: Aviv Faklieru, Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto 403679, Bank
  Mizrahi, Faklieru Esperanto).
Italio: Itala Esperanto-Federacio, villa Villoresi 38, I-20143 Milano
  (pcxk. 37312204).
Korea Respubliko: Seula Esperanto-Kulturcentro, Lee Jung-kee, 100-630
  CPO Box 3047, Seoul.
Kroatio: Kroatia Esperantista Unuigo, Marija Belosxevicx, Trg burze 2,
  41000 Zagreb.
Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo,
  posxtgxirokonto 0809 5100318.
Polio: PWH NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137.
  PL-01865 Warszawa.
Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Antonio Martinus,
  Rua rd. Joao Conto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa.
Sud-Afriko: Colin Beckford, P.O. Box 1227, Cape Town, 8000.
Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra
  Rorum pl. 455, S-242 94 Horby.
Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen.
Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A.

Esperantistoj el eksa Sovetunio, Rumanio kaj Bulgario cxi-jare ankoraux
  povas aboni la gazeton kontraux 10 dolaroj.

* * *

Kotizoj por 01.07.-31.12.1992.
-----------------------------

                     surface   aere
Auxstrio        ATS    177      +30
Belgio          BEF    550      +75
Brazilio        USD      8       +2
Britio          GBP      9       +2
Cxehxoslovakio  KCS    170        -
Danio           DKK    100      +20
Francio         FRF     90      +15
Germanio        DEM     27        -
Hungario        HUF    470        -
Hispanio        ESP   1800     +300
Israelo         USD      9       +2
Italio          ITL  18000     3000
Korea Resp.     USD      8       +2
Kroatio         USD      9        -
Norvegio        NOK    100      +20
Polio           PLZ  90000   +15000
Portugalio      PTE   2200     +300
Sud-Afriko      ZAR     40      +10
Svedio          SEK    100      +13
Svislando       CHF     24       +3
Venezuelo       USD      8       +2
cxiuj aliaj landoj NLG  30       +4

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 007
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 288258
Aperas dusemajne, kolportas: HELIR
Presejo: M & M  H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Teknike redaktas: Sandor Hideg
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor