Eventoj n-ro 0008, 2/junio - '92,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Simboliko de la Internacia Lingvo

Teorio:                  - La ekstera ideo

Esperanto aplikata:      - Naturkuracado
                         - Diakritaj signoj
                         - La gazeto: VERDIRE

Komerca aplikado:        - Informo el Mongolio
                         - Esperanto-Servo por Komercaj Interrilatoj

Muzikam kulturo:         - "Por vidi la mondon"

Movado:                  - Esperanto-klubo - baza unuo de la esperanto-
                           Movado
                         - UNO ne parolu esperanton!
                         - Cxu esperantistoj rajtas finance profiti de
                           la Movado?

Recenzoj:                - Werner Bormann: Entreprenistaj Strategioj
                         - "Metodiko de la esperanto-instruado" de
                           Rudolf Rakua
                         - Duoble jubilea Fisxa Tago

Movada lernejo:          - Denove pri Pasporta Servo

Por via notlibro:        - Landaj organizantoj de Pasporta Servo

Arangxoj:                - Somera Studsemajno en Finnlando
                         - Infana tendaro dum la UK!
                         - Somera Esperanto-Lernejo SEL-92
                         - TEJO-KER Seminario
                         - Praktika prezento de naturkuracado en IJS!

Konkurso:                - OSIEK-premio
                         - Esperanta deklamkonkurso

Lingvo:                  - Cxu mallong-ondo aux cxu "kurt-ondo"?

La leganto:              - ***
Anoncetoj:               - ***

Alvoko:                  - Stipendio Ivo Lapenna
                         - Meteologia alvoko
                         - Kunvojagxanto sercxata!

Korespondi deziras:      - ***

Suplemento:              - ILEI: INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ
                           INSTRUISTOJ
                         - Aboneblo por la dua duonjaro!
                         - Esperanto sonkasedo senpage!
                         - Kiel aboni EVENTOJ-n?

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Simboliko de la Internacia Lingvo
=================================

La internacilingva movado estigxis en la okdekaj jaroj de la pasinta
jarcento. La koloro de gxiaj alprenitaj simboloj estis determinitaj de
la kolor-simboliko de la 19-a jc., en kiu la koloro de la espero estis
la verda. Laux klarigo, kiun ricevis jam lernantoj de Volapuko: unu el
la koloroj de la volapuka blazono "estas la verda, cxar gxi esperas
alporti por la homaro la plej grandan benon." gxiaj partoj estas: "du
reciproke etenditaj manoj; sub la manoj; la terglobo en nubo, . . .
kolombo kun folio en sia beko, cxirkaux la kolombo radioj. " (Gebaur
Izor: Vilagnyelv, volapuk. Pecs, 1888. p. 57).

Post la kolapso de la volapuk-movado en 1893 la esperantistoj portis plu
tiun simbolon, jam dekomence kun troigoj, pri kio atestas la konsilo el
tiujara gazeto La Esperantisto: "la kovriloj de cxiu libro de nia
literaturo kaj entute cxio, kio tusxas nian aferon, havu verdan koloron
kaj portu supre stelon." Sed komence almenaux la stelo estis
diverskolora (pro la verda fono). Plej ofte aperis kvinpinta ora stelo,
kaj sur papero kiel presajxo, kaj kiel aparta insigno.

En 1903 aperis la poemo "Pregxo sub la verda standardo", sed la
standardo tiam ankoraux estis nur imagita de la poeto. En 1904 la
Bulonja Grupo Esperantista inventis, kiel apliki verdan stelon kun verda
fono: en la supra, maldekstra angulo de verda flago en blanka kvadrato
estu la verda stelo! Unu jaron poste ankaux la unua internacia kongreso
akceptis tiun iniciaton, kaj ekde tiam la flago de la movado estis la
verda flago kun verda stelo.

La idistoj decidis, ke la Ido flago estu blua en la mezo kun la Ido-
insigno, t.e. sespinta blanka stelo, kaj cxirkaux gxi la surskribo:
Linguo Internaciona Ido. Pli malfrue la insigno ricevis sian definitivan
formon: blanka sespinta stelo kun blua fono, en la stelo la vorto IDO,
en blanka rando de la insigno la teksto: LINGUO INTERNACIONA DI LA
DELEGITARO. En la jardeko de la bataloj inter idistoj kaj esperantistoj
la "fideleco" al la verda, respektive al la blua flago estis tre grava.
En Esperantio funde radikigxis kulto de la verdajxoj, ekstreme uzataj,
kelkfoje atingante la limon de manio.

Kontraux tiu verdisma kulto ekde la dudekaj jaroj forte evoluis tendenco
klopodante iel buntigi la simbolon. Plej ofte oni rondigis la insignon,
kaj la verda stelo sur blanka, flava, orangxa aux rugxa fono jam estis
multe pli alloga. Oni kombinis la stelon kun aliaj buntaj simboloj,
bildoj kaj grafikajxoj, kaj aperis miloj da glumarkoj kaj insignoj
porokazaj aux aliaj. Kolektantoj jam ne povis sekvi tiun buntecon de la
"esperantista folkloro".

Pro la bezonoj de la reklamado rapidege evoluis la kolorpsikologiaj
esploroj. En la sepdekaj jaroj tiuj esploroj cxie en la mondo venis al
la sama surpriza rezulto: por granda plimulto de la homoj (en cxiu agxo
kaj cxiu sekso) la plej simpatiaj, plej allogaj koloroj estas la
orangxa, rugxa kaj blua. Alia grava regulo, kiun oni starigis por la
reklamado, estas koncize: cxiu ronda, rondigita ajxo estas pli simpatia,
pli alloga, ol io pinta, akra. (Pri tio vidu en Esperanto: Manlibro de
varbado de Manfred Gunter.) Multaj esperantistoj jam ekde la dudekaj
jaroj instinkte agis laux tiuj reguloj kaj amase aperis rondaj insignoj,
en kiuj la verda stelo estis en blanka aux pompe rugxa fono.

Ecx sen la aplikita psikologio jam amasigxis la problemoj cxirkaux la
verda flago (ne konsideri la sektemulojn, por kiuj estis tutegale, kiel
aspektas la movado "de ekstere"). La verda koloro, la verda flago jam
estis pli konataj kiel tiuj de la profeto, de la islamo. En la sepdekaj
igxis vaste konataj la ekologiaj movadoj kiel verduloj, kvankam nur
lauxnome estante verduloj, ja ili jam aplikis la atingojn de la
reklampsikologio: ili neniam aperis kun verdaj simboloj. La ekologiaj
movadoj, la verduloj de la dudeka jarcento, cxiam reklamas sin per
simboloj, kiuj estas buntaj kiel la vivo, ekz. per bela papilio.

Rilate la simbolikon de la Internacia Lingvo multaj pli kaj pli sentis
la neceson de radikala sxangxo, sed gxis 1986 la movado esence ne povis
liberigxi de la jam tre gxenaj tradicioj. Nur en tiu jaro komencigxis la
finperiodo de la "esperantista verdismo" de gxiaj flagoj, steloj kaj
himnoj.

En 1986 Flandra Esperanto-Ligo (FEL) faris la unuan firman pasxon
antauxen por renovigi la bildon pri Esperanto fusxitan de la spontane
estigxinta, tradicia, tamen diletanta "propagando" de "verduloj". FEL la
unua forlasis la verdan stelon kaj enkondukis la normalan uzon de la
simbolo de Esperanto sur cxiuj informaj materialoj kaj objektoj. Lian
ekzemplon sekvis pli kaj pli da landaj kaj fakaj asocioj kaj lokaj
kluboj, kaj UEA ekde 1987. Per la regule aperanta identa grafika bildo
(kun identaj teksto kaj litertipo) la movado atingis minimuman kondicxon
de la efika informado kaj reklamado. Tiu identa grafika bildo ebligas la
uzon de ajna koloro, depende de la okazo, de la fono kaj de la fantazio
de la grafikistoj, krome ebligas gxian kombinon kun ajna teksto (ekz.
nomo de asocio aux arangxo) kaj ajna lingvo (ekz. la teksto "Esperanto
Lingvo Internacia").

Problemo de la simbolo estis, ke simboliko por la plimulto de la
movadanoj ne estas racia, sed emocia afero. Granda estas la forto de la
emociaj ligoj aux la verdulaj tradicioj. Tiujn oni ne povis trapasi de
unu jaro al alia. Sed la elastecon de la identa grafika bildo montris,
ke gxi enhavis la solvon ankaux por tio. Tiu solvo estas kvazaux
kompromiso inter la malnovaj, jam gxenaj tradicioj unuflanke, kaj la
moderna, efika simboliko aliflanke. Fakte gxi ne estis kompromiso, sed
nur unu el la multaj facetoj, multaj eblecoj de la identa grafika bildo:
verdan stelon oni povas meti en la internon de la bildo aux en la
radikon de la E-formo. (Speciale bonvena estas tiu kombinajxo en certaj
kazoj, kiam oni kvazaux aludas aux atentigas al pasintaj, historiaj
eventoj de la movado.) gxuste elektante la kolorojn, per tiu malnova
elemento la bildo povas esti pli bunta kaj pli placxa. Ja la identa
grafika bildo de esperanto, kiu estas el reklamscienca vidpunkto
cxiurilate tauxga, estas kombinebla kun io ajn, kaj povas aperi en iu
ajn koloro:

Menciindas, fine, ke la Estraro de UEA jam en 1983 elektis tiun
simbolon, sed nur por la jubilea jaro 1987. Sed la kariero de tiu
simbolo ne finigxis, sed male, nur komencigxis en 1987. Tiu verko de
Hilmar Ilton S. Ferreira el Itabuna (Brazilio) aperis en la movado en
tiu tempo, kiam la movado jam estis matura por akcepti kaj ekuzi gxin.

Arpad Ratkai, Hungario

*************************************************************************

TEORIO
//////

La ekstera ideo
===============

La movado foje batalas, cxu gxi koncentru siajn fortojn kadre de la
zamenhofa interna ideo, cxu gxi enpaku cxiajn strebojn ekstere de
idealaj aspektoj. Iuj prioritatas al nura rekta parola informado cxe
najbaroj kaj konatoj; aliaj preferas vivi sian verdan komunumon
kalkulante je gxia natura allogeco. Ekzistas samideanoj, kiuj nur pensas
al agnoskigxo fare de politikaj aux sociaj instancoj; ceteraj sin
dedicxas al varbokampanjoj laux amatoraj kriterioj, kaj sen bugxetaj
implicoj. Tiuj kvar vojoj estas lasitaj al la placxo de lokaj grupoj,
kiuj ne emas al pragmatika politiko. Ankaux estas la multaj izolitoj ne
enplektitaj en iun ajn propagandon.

Fresxdata esplorado cxe la landaj asocioj montris, ke la tuta konata
movado kreas cxiujare malpli ol 30.000 eklernantojn, el kiuj ecx ne 3000
gxisvivas la unuan jaron cxe ni, kio ofte nur kompensas konstantajn
perdojn pro seninteresigxo, lacigxo aux morto. Oszkr Princz montris en
enketo, ke lokaj statistikoj reliefigas la saman konkludon: cxu per tiuj
rezultoj esperanto gxisvivos duan plenan jarcenton?

Mi mem dauxre sed pli detale en la lastaj monatoj, transskribis la
diversajn organojn de niaj landaj asocioj, kiuj logike, estas la bildoj
de la organizita movado.

Levigxas ses respondotaj demandoj:

1. Ne abundas nacilingvaj bultenoj por la amaskomunikiloj
---------------------------------------------------------

Asociaj esperantlingvaj bultenoj nepras por fideligi la anaron kaj helpi
la komencantojn resti en la asocia kadro; sed mi kuragxas aserti, ke la
duonon de la streboj oni sxparu (se oni ne havas pliajn, rimedojn) por
monataj unupagxaj cirkuleroj, aux trimestraj bultenetoj en la loka
lingvo por senlace bombardi la grandajn informkanalojn. La informservo
de UEA jxus anoncis, ke gxi pretas helpi tiudirekte. Insistu al gxi, ke
gxi resendu al vi la materialon, kiun gxi povas kompili el cxiuj fontoj.

2. Ne aperas la prezentado de lokaj varboprojektoj
--------------------------------------------------

Malmultaj revuoj raportas la protokolojn de naciaj estrarkunvenoj, kiuj
montrus, ke krom administri, la gvidantoj ankaux komune pripensas,
lancxas, atendas varbokampanjojn. Certe resumoj almenaux instigos al
partopreno.

3. Sekve ne vidigxas iliaj pozitivaj aux negativaj rezultoj, kiuj havas
intencon por alilokaj gekolegoj;
----------------------------------------------------------------------

La manko de raportoj gravas, cxar gxi malebligas konstati kaj sukcesojn
kaj la fiaskojn. Estas ampleksa intersxangxo de landaj organoj. Ili
diskonigu spertojn, kiujn en aliaj asocioj, oni povos adapti, depende
cxu la sekvoj estis valoraj aux ne. Abundas en diversaj revuoj la
arangxoj, solenoj, prelegoj, kunvenoj... kiuj cxiam pretekstas al
prezento de la internacia lingvo. Sed malofte oni legas pri la preparoj,
kaj la efektivaj rezultoj. Neniam statistikoj! Komparoj al alies spertoj
povus ankaux instigi al laborgxemeligxoj inter samnivelaj asocioj, aux
al patronhelpo de pli sukcesa al malpli forta.

4. Ne svarmas la servoj proponeblaj al novbakitoj
-------------------------------------------------

Diversaj revuoj citas amason da faktoj, kie oni rapide praktiku la
lingvon; dezirindus, ke cxiu asocio havu rapidan sistemon por prezenti
tiujn servojn nacilingve cxar ili estas la argumentoj kiujn ni elmontru,
kaj kiujn novbakitoj insiste volos profiti. Niaj elstaraj kolegoj, kiuj
oftege disertas inter si, tra la tuta revuaro, havus okazon tie
disponigi sian konvinko-kapablon por helpi la redaktorojn!

5. Ekaperas, iom dise, sed sen granda konvinko, la propedeuxtika
argumento, ke esperanto faciligas studadon de aliaj lingvoj
----------------------------------------------------------------

Aktivaj kaj emeritaj instruantoj ege proporcias en nia anaro. Ili havas
la moralan devon prepari la materialon, kompili la pruvojn, ecx estigi
la eksperimentojn por ke cxiuj uzu la argumenton pri la perada rolo de
esperanto por lerni aliajn lingvojn. Ofte tiaj homoj ne emas al varbado,
jen do alia ega valora hobio! Tiu tasko estas tiom eminenta, kiom la
multaj seminarioj, stagxoj, vortardebatoj en kiuj ili plezuras! Ni
pensu, ke se unu terlogxanto el 100, kiun oni trudas al la angla lingvo
estus proponita trejnigxi per esperanto-lernado, ni jam milobligus nian
merkaton da eklernantoj, sekve, de finlernantoj.

6. Preskaux nenie estas aludita la ebleco al planita (eventuale pagota)
reklamo, kiu povus esti translima; eble kialas cxi tie la praa timo nomi
esperanton varo
-----------------------------------------------------------------------

Post cento da jaroj, cxu estas auxdace prezenti esperanton per pagota
reklamo; la landaj asocioj ne suficxe ricxas, sed kial ne ambicii ion
tra ilia "tuto", nome UEA, cxe translimaj komunikiloj... eble kun ia
plurlanda mecenato? Komence tio favoros iun mondoparton, kiun fakuloj
selektos post merkata esploro. La koncernataj landaj asocioj sin draste
preparos zorge respondi al petoj, kaj proponos adaptitajn lernilojn, kaj
perfektajn servojn. Ili instigos la novulojn aligxi al UEA, nura vojo
repagi al tiu cxi la investon por rekomenci aliloke. Nia varo indas je
moderneco!

Jean-Louis Texier
27, chemin des Carreaux F-91590 Cerny, Francio
(ricevita fotokopio de aperinta artikolo, sen indiko de la fonto)

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Naturkuracado
=============

La firmao Medical Secvice Company okupigxas antaux cxio pri naturaj
terapioj. La firmao estas membro de Esperantista Naturkuracista Asocio.
Ili dungas alte kvalifikitajn specialistojn, ankaux eksterlandajn. Al la
pacientoj estas, ofertataj la jenajn servojn:

- homeopatio, ryodorakuo, tibeta masagxo, akupunkturo, sxiatsuo, Yin
Shin Do, elektropunkturo, Moxa, Reiki Usui sistemo, Yumeiho (Orienta
Speciala Diina Masagxo de Saionji Masayuki).

Cxe la firmao estas kursoj pri: cxina medicino, Reiki, Yumeiho,
sxiatsuo, kaj estas proponataj ankaux servoj de la t.n. tradicia
diagnostiko: ultrasonografio, elektrokardiografio, ehxokardiografio.

En la firmao esperanto estas uzata, kiel cxiutaga laborlingvo. Pliaj
informoj cxe:

Str. Rejtana 43/4 PL-38-077 Rzeszow, Polio.

*************************************************************************

Diakritaj signoj
================

TEC (Terminologia Esperanto-Centro) konsekvence utiligas la internacian
normon ISO 6937/2 pri transigo de multlingvaj datumoj inter IBM-PC-tipaj
komputiloj. La multlingva sistema kodo-medio estas realigita per
programaro "Multi Alphabet 1" (driviloj de monitoroj EGA/VGA, ankaux
speciala modulo por "Hercules-grafik-karto", drivilo de klavaro kun
speciala implicita, aux lauxdezire setebla, dislokigo de diakritajxoj
kaj diakrititaj literoj de cxiuj 41 latin-skribaj lingvoj, kiuj uzas
kelkdek diversajn super-, mez- kaj subsignojn. Programaro kiu printas la
multlingvajn tekstojn nomigxas "Multi Alphabet 2". gxi kapablas printi
cxiujn tekstajn datumarojn, kiujn kapablas viaj tekst-editoroj "printi
en datumaron" (en: print to file), do eblas cxiujn multlingvajn tekstojn
printi per tiom da fontajxoj, kiujn dum tekst-formatigo kapablas
produkti viaj teksteditoroj kaj kiujn kapablas printi viaj printiloj.
Prezo de la programaro estas 100 DEM. Por membro de TEC estas la rabato
de 40 procentoj (cxar TEC jam grandkvante acxetis gxin). Ekzistas
komerca kontrakto inter TEC kaj la softvar-farinto "AUZKY--
soft" pri gxia distribuado. Pagado eblas tute same kiel por la
publikajxoj de TEC (vidu "Novaj Terminaroj" en la n-ro 7.). Abonu cxe:

TEC, Zadusni (Delnickeho hn.) 3092.
CS-272 04 Kladno, Cxehxoslovakio.

*************************************************************************

La gazeto: VERDIRE
==================

Ekologiisma gazeto en esperanto, aperas trimonate en 20 pagxoj, formato
A-4. Eldonas Flandra Esperanto-Ligo.
Redaktas: Claude Rouget, Radarv. 5, N-9014 Troms, Norvegio.
Abonkotizo: por transpagipovaj landoj:15 GLD (UEA-kodo: vrdr-d), por
netranspagipovaj landoj: skriba abondeziro al la redakcio.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Informo el Mongolio
===================

La entrepreno CxANDMANJ estas preta helpi al vi. Ni povos trovi por
cxiuj dezirantoj malmulte kostan hotelon, vivcxambron, auxton,
interpretiston kaj multon alian. La peranta kaj servo-pago estas
negranda, ni povos anticipe interkonsenti. Se vi decidis alveni aux
transvojagxi Mongolion skribu tuj. Cxeestante en Mongolio, vi restos kun
neforgeseblaj impresoj!

P.O. K 21/797, Ulanbatro, Mongolio

* * *

Kiu volas investi monon en magazeno en Moskvo, kiu vendas eksterlandajn
varojn (aux alimaniere kunlabori kun tiu magazeno)? Por pliaj detaloj
kontaktu: Analolij Sumakin, ul. Sarikopodsipnikovskaja 32. kv.19. 109088
Moskvo, Rusio.

* * *

Brazila kosmetikistino sercxas profesian kontakton por intersxangxi
spertojn. Denise Campana A., Caixa Postal 1087, BR-30161 Belo Horizonte
MG Brazilio

* * *

Bulgaraj firmaoj volas internacie komerci. Laborlingvo: esperanto.
Sonida-Klr (kompanio kun limigita risko), Radoslav Parasxkevov, j.k
Strelbisxte bl. 8, vh. E, BG-1408 Sofio, Bulgario Telefakso: +359-42-
39192

La lastaj tri informoj estas el Monda Merkato 1 /92

*************************************************************************

                Aperis la numero 1/92 de la gazeto
                          Monda Merkato!
                 Senpaga anoncgazeto en esperanto
                  en 20 pagxoj kun 92 rubrikoj.
                    Petu gxin (kun 1 IRK) de:

                      Linguistisches Bureau
                         Alfred Schubert,
                Pf. 1539, DW-8120 Weilheim, Germanio

*************************************************************************

Esperanto-Servo por Komercaj Interrilatoj
=========================================

Estimataj samideanoj,

Per cxi tio mi petas vian atenton por la sekva problemaro:

Regule ni povas legi pri pli malpli grandaj seniluziigxoj de novaj
esperantistoj, kiuj entuziasmigitaj dum la kurso, kiun ili sekvis poste
malkovras ke la aplikado de nia lingvo internacia limigxas plejofte al
uzo de kongresoj, individua vojagxado kaj korespondado. Tion, kion oni
volonte vidus nome la uzadon en largxaj teknikaj, industriaj kaj precipe
komercaj rondoj, oni apenaux rimarkas. Kaj ni devas konfesi, ke tiu tre
dezirinda uzado bedauxrinde estas nur tre malgranda parto de la
internacia uzado de esperanto.

En la pasintaj monatoj mi ofte pensis pri la neceso fari esperanton pli
plenkreska en la internacia mondo, precipe kiun ni povas konkludi ke la
batalo inter la naciaj lingvoj denove severigxis depost la novaj kaj
fresxaj rilatoj inter la okcidentaj kaj orient-euxropaj landoj. Ni
ankoraux povas konkludi, ke oni provas fortigi la komercajn rilatojn
inter tiuj landoj kaj krome precipe kun Cxinio, Japanio ktp. Ni nun
parolas pri landoj, kie la okcidentaj naciaj lingvoj estas malpli bone
regataj kaj ankaux ne estas akcelataj pro la fakto, vi konsciigxas pri
tio, ke oni timas ke tiamaniere la okcident-euxropaj lingvoj farigxos
pli kaj pli gravaj. Aliflanke ankaux vi scias ke la batalo inter la
okcident-euxropaj lingvoj mem denove komencigxis!

Mi pensas ke tiu pligravigo de esperanto povus esti apogata per la fondo
de naciaj centroj, kiuj estu, certe en la komenco, servataj de (fru-
)pensionitaj aktivaj esperantistoj. La tasko de tiuj centroj devas esti
doni servon al cxiuj entreprenoj, kiuj volas komercon kun la (fora)
eksterlando, sed ne scias kiumaniere fari tion, ofte cxe tio malhelpata
de lingvaj malfacilajxoj. Kompreneble ni povus uzi nian delegitan reton,
sed ni bone konsciu ke tiu reto ne estas publike malfermita por
neesperantistoj kaj ofte oni tute ne scias pri tio. La centroj pri kiuj
mi parolas povos uzi la fakdelegitan reton, sed ie la nacia industrio
kaj naciaj komercistoj devas ekscii, ke precipe ili povus utiligi tiun
servon, se nur ni versxus la konstruon en pli allogan jakon.

Supozu, ke ni fondos en tiom eble plej multaj landoj senprofitajn
centrojn ekzemple kun la nomo: ESPERANTO-SERVO por KOMERCAJ INTERRILATOJ
(E.S.K.I.). Tiuj servoj havu bonajn kontaktojn kun UEA, la naciaj
Cxambroj de komerco, la organizoj de labordonantoj (en Nederlando VNO
kaj NCWO), la Ministerio de Ekonomiaj Aferoj, ktp. La tasko estu fari la
iniciatajn kontaktojn kun industrioj kaj komercaj entreprenoj en la
eksterlando pere de la tieaj Esperanto-Servoj aux per loka fakdelegito
de UEA, se la Servo (ankoraux) ne ekzistas. Se la resp. entreprenoj mem
scias esperanton, kompreneble ili mem povas (devas) transpreni la
kontakto(j)n.

Ni povus uzi la sekvan difinon:

ESKI estas nedependa monda organizo, kiu provas esti reprezentata en
cxiuj landoj de la mondo. gxi celas akceli senprofite internaciajn
komercajn rilatojn inter industrioj kaj firmaoj tutmondaj. La helpo de
ESKI bazigxas sur volontula apogo kontraux kostprezo, ne enhavanta
salajrojn. La lingvo esperanto estas la cxefa lingvo uzata. Kondicxoj
estas haveblaj cxe cxiuj naciaj oficejoj. Eble vi volas reagi je kaj
komenti cxi tiun proponon. Kun samideana saluto

T. Kanter,
Ten Utlodreef 24, NL-7921 HP Zuidwolde, Nederlando.

*************************************************************************

MUZIKA KULTURO
//////////////

Baldaux aperos nova sonkasedo

"Por vidi la mondon"
====================

Anna Laszay (aux pli konate "Anjo Amika") ne estas jam tute nekonata por
la publiko de esperantlingvaj kanzonoj.

Post la debuto en 1985 sxi kantis en multaj forumoj de Esperantio, certe
multaj memoras pri sxi el Varsovio, UK, 1987.

Lastatempe sxia vocxo regule estas auxdebla en la elsendoj de hungara
radio. Fine de marto Anjo kun siaj helpantoj komencis auxdacan
entreprenon: malhavanta financan subtenanton sxi komencis la registradon
de sonkasedo kun 12 diverstemaj kaj stilaj kanzonoj sub la titolo: "Por
vidi la mondon". La kasedo enhavos ankaux plurajn tradukojn de
internacie konataj kantoj, kiel "Woman in love" de Barbra Streisand, aux
"Se mi rozo estus" de Janos Brody, ktp. Registrado en la studioj de
Hungara Radio jam finigxis, do estas preskaux certe, ke dum la UK jam
estos ankaux kasede gxuebla la vocxo de Anjo. Kontaktadreso:

Anna Laszay
H-1141 Budapest Ov u. 101. I/2. Hungario.

*************************************************************************

MOVADO
//////

("Mi ne sxatas nomigxi esperantisto en mia urbo, cxar estas jam iu, kaj
li volas esti la cxefo. Mi eble abonus esperanto-revuojn, sed mia loka
peranto estas tiel malsimpatia. Io ajn, kio rilatas al li, - ne,
dankon.")

Esperanto-klubo - baza unuo de la esperanto-movado
==================================================

Laux la gxisnunaj spertoj, izolita persono ordinare ne havas tian
forton, potencon kaj influon, kiel organizita movado. Se la
esperantistoj agus nur kiel izoluloj, la esperanto-movado versxajne
neniam atingus la celon.

Cetere, la celon ni povas difini diversmaniere, sed ni diru, ke la celo
estas esperanto kiel agnoskita kaj aprobita, oficiala helplingvo en la
tuta mondo. Tiel estas gxenerale komprenata la celo de nia agado kaj
movado. Kiel do atingi la celon, kiam esperanto ne estas nacia lingvo,
gxi ne estas parolata en iu lando aux regiono, kiam mankas al gxi la
hejmo aux ni diru patrujo? Jes, esperanto estas viva lingvo kaj tiel ni
do devas iel krei al gxi ian, kvankam ankaux artefaritan hejmecan
apogon. Kaj la hejmeca apogo de nia lingvo gxuste estas la esperanto-
klubo.

Kial kaj kiel fondi esperanto-klubon?
-------------------------------------

Laux la statuto de SEA (Slovakia Esperanto-Asocio) la bazaj konsistigaj
partoj de la Asocio estas la lokaj grupoj. Ili povas nomigxi klubo,
rondeto, societo, aux alie. Sed ni prefere kaj intence uzadu la vorton
klubo, cxar gxi prezentas kaj akcentas multe pli firman organizon, pli
hejmecan atmosferon ol la aliaj multsignifaj vortoj. La esperanto-kluboj
estas esperanto-hejmoj, kie renkontigxas la familianoj de esperanto kaj
hejmeca etoso de la klubo vivigas la lingvon kaj kreas la veran,
malgrandan patrujon de esperanto.

Gxuste pro la menciitaj kauxzoj (la temo ne estas nova) oni jam ege
multe skribis pri gxi ekde la komenco de esperanto-movado. Nu, tamen la
temo estas konstante aktuala, ja cxiam estigxas novaj kluboj, kiuj
memkompreneble utiligas por si la ricxan heredajxon de spertoj el kluba
laboro, sed cxiu klubo tamen alportas ion novan, ion originalan kaj tio
estas grava fakto, kiu devigas nin de tempo al tempo denove paroli pri
esperanto-klubo kaj devigas nin ankaux revivigadi eble jam forgesitajn
malnovajn, sed bonajn spertojn kaj samtempe disvastigadi cxion novan kaj
utilan kaj tiel pliricxigadi la vivon de niaj esperanto-kluboj.

En la lastaj jaroj estis cxe ni fonditaj pluraj esperanto-kluboj kaj
pluraj sendube estas fondotaj. Nu, per la fondo de nova klubo nenio
finigxas, sed male-gxuste komencigxas, cxar ni bezonas ilin por, ke la
tuta movado iru antauxen.

La novaj kluboj nepre bezonas komprenon kaj helpon, ofte ecx konsilojn.
Ili bezonas koni la bonajn spertojn de aliaj kluboj, sed ankaux la
malbonajn, por ke oni evitu la malsukcesajn agojn. Krom tio, multaj
homoj ecx ne scias, kion signifas la vorto esperanto-estas do ankaux la
speciala devo de cxiu esperanto-klubo fari propagandon inter la largxa
publiko por la ideo de la lingvo kaj por la lingvo mem, organizi kursojn
kaj "krei" novajn esperantistojn. Konante la sencon kaj signifon de la
esperanto-kluboj, neeviteble aperas la demando kiel fondi esperanto-
klubon.

Certe en diversaj lokoj estas diversaj kondicxoj por funkciado de
esperanto-klubo kaj tial la unua tasko estas koni la kondicxojn kaj
esplori eblecojn por dauxra laboro de la klubo.

Ju pli bone ni konas cxion, des pli bone versxajne funkcios la estonta
klubo, sed ni devas ankaux memori, ke nur la kono de la situacio ne
povas suficxi. Nepre ni devas kontaktigi almenaux okdek seriozajn kaj
respondecajn personojn, kiuj havis aux ankoraux havas, eventuale povus
havi ian favoran aux pli personan rilaton al esperanto, kiuj ekzemple
estas partoprenantoj de koresponda kurso aux izolitaj membroj de
Slovakia Esperanto-Asocio, aux kiuj havas ian rilaton al lingvoj
gxenerale, kiuj eventuale povus krei la kernon de la estonta klubo. Laux
mia opinio estas pli bone paroli kun cxiu aparte kaj eviti demagogiajn,
t.n. "organizajn talentojn", kiu tre rapide ekbrulas, multege promesas,
sed nenion faras kaj baldaux cxion forgesas, kaj ofte pro sia lingva
malkapablo ecx kontrauxagas.

Necesas zorga preparo!
----------------------

En cxi stato de la preparoj estas utile krei jam tri-kvarmembran
preparkomitaton kaj komune dauxrigi, cxefe bone pripensi la lokan
institucion, kiu estus la plej favora por esperanto-klubo.

Certe la elekteblo kutime ne estas tro granda, sed tamen ekzistas. La
preparkomitato sercxos fidindajn informojn pri la plej favoraj kondicxoj
kaj eblecoj kaj pritraktos cxion, plej bone kun la estro de koncerna
institucio. Kiam cxio estas pripensita kaj pritraktita, la
preparkomitato decidos pri dato kaj horo de la fondkunveno, dissendos
invitilojn al cxiuj supozitaj personoj.

Invitu la partnerojn!
---------------------

La preparkomitato devas ne forgesi suficxe frue informi pri la
fondkunveno koncernan teritorian konsilantaron de la landa esperanto
asocio kaj eventuale ankaux la najbarajn esperanto-klubojn. Plue, estas
bone ne forgesi la kompetentajn lokajn funkciulojn-invitu plurajn
partopreni la fondkunvenon, certe almenaux unu-du alvenos kaj ilia
cxeesto influos la fondkunvenon kiel oficiala aprobo kaj instigo. Oni
rekomendas ankaux, antaux la fondkunveno publikigi koncizan anoncon pri
proksima fondo de la esperanto-klubo (kun konkreta dato, loko, kaj
horo), en loka aux distrikta gazeto. En la anonco nepre uzu la sekvan
frazon:

En cxiu iom grava urbo de nia regiono jam trovigxas esperanto-klubo, kiu
gxis nun mankis en nia urbo, sed jam estas survoje gxin fondo. Vi povas
kredi, ke gxuste tiu frazo influas tre favore.

La programon de la fondkunveno pretigos la preparkomitato, kiu povas
memkompreneble kunlabori kun la teritoria konsilantaro.

La komitato de la nova esperanto-klubo elektita jam dum la fondkunveno
pretigos poste la kluban statuton, pritraktos gxin kun la estraro de
koncerna institucio, konfirmos gxin ambauxflanke kaj la nova klubo povos
eklabori.

Jan Gorlich, Cxehxoslovakio
(el Esperantisto Slovaka 3/91 )

*************************************************************************

(Unuigxintaj Nacioj)

UNO ne parolu esperanton!
=========================

Bonvolu kompari la grandecojn de la plej granda via-lingvo-al-esperanta
vortaro kaj la plej granda via-lingvo-al-iu-grandlingva vortaro. Frapa
diferenco, cxu ne? Simile diferencas PIV (pri kies relative malmultaj
terminoj ni akre disputas) kaj la multvolumaj grandlingvaj vortaroj
(kies terminojn oni gxenerale akceptas).

Esperanto estas ege malmulte uzata dumlabore de samfakaj kolegoj. Tial,
eventuale elpensitaj fakvortoj (ecx se interkonsentitaj) restas apenaux
elprovitaj (ni ne troigu pri AIS kaj similaj). Kontraste, ecx se ne
senprobleme, la uzado de faklingvajxo en la grandaj lingvoj estas
elprovita kaj dum cxiutaga kunlaborado kaj internacie.

Sekve, laux mi la nuna esperanto ne tauxgas kiel politika, fakscienca,
ktp. interlingvo. Sed cxu ni vere volas, ke gxi farigxu tiel nuanca kaj
precizeca kiel aliaj lingvoj? Esperanta verkisto iam plendis, ke en
esperanto por esprimi diversajn "terlevajxojn" ekzistas nur la vortoj:
monto kaj monteto. Sed se, kiel nacilingve, esperanto havus multajn
similajn vortojn, la lingvo ne estus tiel simple lernebla.

Plej multaj esperantistoj elturnigxas per (foje mizere) malgranda
"babilvortaro". Eblas iom kompensi la mankon de radikoj per lerta
kombinado de vortelementoj, sed bedauxrinde multaj esperantistoj ne
estas trejnitaj kreive fari kaj kompreni nerenkontitajn vortumojn.
Esperanto tradicie, sukcese kaj tre valore rolis kiel simpla
sendiskriminacia interligilo por ordinaruloj - interesa hobio - restu
gxi tio, kaj ni penu bone uzi gxin.

Majk SADLER

*************************************************************************

Cxu esperantistoj rajtas finance profiti de la Movado?
======================================================

Multaj neas tion, precipe kies hobio estas esperanto. Sed se iu volas
fari gxin serioze, altkvalite, tiu post iu grado devas elekti, cxu
profitcelan laboron plu aux hobion?

Amiko mia havas fabele belan bieneton havante tie kelkajn gastocxambrojn
kaj vivas el t.n. vilagxa turismo, ne tro koste. Ankaux cxiam io
riparendas, plukonstruendas. Kaj ankaux pro merkataj vendeblecoj la
ferioj cxe li havas certan prezon. Kelkfoje li invitas tien ankaux
esperantistojn-geamikojn, sed pro amikeco ne volas akcepti de ili monon.
La monon li tamen bezonas, kaj tial li ne anoncas tra esperanto kanaloj.
Gastojn li cxiukaze havas suficxe. Sed la Movado ne havas lin kiel
esperanto-gastejon kaj li ne havas por li sxatatan medion. Kiu do
gajnas? sxajne neniu. Cxu cxiam nur mono kaj mankantaj laborfortoj estas
la kauxzo de la nuna stato de la Movado? Cxu ne foje suficxus nur
sxangxi nian pensmanieron? Ne nur lian, sed de ni cxiuj, kiuj sugestas
tiajn sintenajn modelojn.

Interese estas, ke kelkaj jam havas tiom alian, profiteman pensmanieron,
ke lernante esperanton tuj volas profiti finance, logxante aux petante
ion de aliaj esperantistoj eluzante la gxentilecon de aliaj.

Sandor Hideg, Hungario

*************************************************************************

RECENZOJ
////////

Werner Bormann: Entreprenistaj Strategioj
=========================================

Priskriboj de la entrepreno. 64 p., formato A-5. Eldonis la auxtoro,
Hamburgo 1991.

Oni povas kalkuli la verkojn pri ekonomiko en esperanto per la fingroj
de ambaux manoj. La unua merito de tiu cxi libro estas, ke gxi ricxigas
la internacian lingvon sur faka tereno.

La dua merito konsistas el tio, ke la auxtoro de "Bona sxanco" kapablas
prezenti per simplaj konceptoj (tamen ne rapide digesteblaj por
neinicito) la strukturon de moderna entrepreno, inkluzive de gxiaj bazaj
elementoj (kapitalo kaj laboro). La verko analizas plue la merkatajn
legxojn por la sukceso de entrepreno: politikon de kostoj kaj prezoj,
strategion de merkatado kaj reklamado, k.s. Aparte ekvilibraj estas la
sociaj konsideroj, ekzemple en la kampo de dungo kaj maldungo.

Pri cxiu el la supraj temoj aperas en la mondo amaso da volumoj. La arto
de Bormann estas pritrakti cxion en nuksosxelo.

Gian-Carlo Fighiera
(laux Heroldo, n-ro 1859)

*************************************************************************

Instruistoj! jxus reeldonigxis

"Metodiko de la esperanto-instruado" de Rudolf Rakua
====================================================

Reformeuxropaj landoj mendu cxe Hungara ILEI-sekcio, Marta KOVACS, Ady
E. u. 23-25/C, H-1221 Budapest, Hungario kontraux 200 HUF (hungaraj
forintoj). Aliaj cxe UEA kontraux 16 NLG (nederlandaj guldenoj).

*************************************************************************

Duoble jubilea Fisxa Tago
=========================

Multaj en Esperantio auxdis jam pri superintensaj 5-tagaj e-kursoj, kies
partoprenantoj kaj lernantoj kaj instruantoj - sxerce nomas sin
'Fisxoj'. La ideo naskigxis antaux pli ol dek jaroj. Du eminentaj
hungaraj esperantistoj: Jozefo Horvth kaj Pter Rados ellaboris
programon por eksperimenta intensa e-kurso. Tiu kurso pruvis, ke la
lingvo ellerneblas bazgrade dum kvin tagoj (entute 52 horoj), post kiuj
oni kapablas trapasi la ekzamenon. Tio okazis precize antaux dek jaroj,
en aprilo de 1982. gxis 1989 okazis 14 kursoj, en kiuj partoprenis pli
ol 600 personoj. Dum la kursoj oni aplikis elementojn de diversaj
instrumetodoj, inter alie de la rekta metodo, de sugestopedio kaj multaj
aliaj. La instruado estas ekstreme intensa kaj efika. Cxio bazigxas je
profunde psikologiaj principoj. Jen kelkaj, cxefaj karakterizaj trajtoj
de la metodo:

- tre zorgema, serioza, longdauxra antauxpreparo,
- elekto de la partoprenontoj laux psikologiaj testoj,
- la kursanoj ricevas esperantlingvajn pseuxdonomojn (tre grava
  elemento, kiu donas novan personecon al la lernanto),
- ekstreme detale kaj strikte prilaborita instruplano,
- lauxminute prilaboritaj horskizoj,
- plena konscio pri la forpaso de la tempo
  (oni montras al la homoj, kiom multe oni povas ellerni ecx dum unu
   minuto)
- komuna logxado,
- granda disciplino,
- amoplena etoso,
- anstataux lernolibro oni uzas belajn, kolorajn afisxojn, kiuj
  okulfrape prezentas esperantan gramatikon,
- korusa ripetado de sloganoj, kiuj entuziasmigas la gelernantojn,
- apliko de multaj ekzercoj por koncentrigxi kaj malstrecxigxi,
- la memorigon de gramatikajxoj helpas multaj kantoj,
- aktoreca konduto de la geinstruistoj.

Cxe la fino de la kurso, la partoprenantoj estas iom lacaj sed ravitaj
pro multaj, nekutimaj, eksterordinaraj travivajxoj. Ili plu lernas la
lingvon memstare kaj partoprenas en la kunvenoj de la 'Fisxklubo', kiu
unu aux du foje en la jaro arangxas por ili 'Tutlandan Fisxtagon'. La 4-
an de aprilo okazis la deka, do jubilea renkontigxo de 'Fisxoj'. Por
inde festi la duoblan datrevenon oni aparte zorgeme preparis la
programon. Krom altnivelaj, interesaj prelegoj kaj alloga arta programo
(kantoj, skecxoj, teatrajxoj), kiel neatendita surprizo aperis du
grandegaj, bongustegaj, kompreneble fisxformaj tortoj.

Perlo Miela kaj Esperantina Mirska

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

Denove pri Pasporta Servo
=========================

Pasporta Servo estas servo de la esperanto-movado por esperanto-
parolantoj. gxiaj membroj havas la eblecon ricevi senpagan tranoktadon.
Cxiu, kiu posedas propran ekzempleron de la adresaro de la gastigantoj
estas membro kaj rajtas uzi sian liston por trovi gastigxon. La listo
estas persona. Oni ne rajtas prunti sian liston al alia persono. Tial
gxi devas havi la nomon de la posedanto sur la kovrilo.

Gastigado pere de Pasporta Servo ne nepre estas luksa. Cxiuj variantoj
ekzistas, de dormado surplanke en propra dormosako gxis rajto utiligi la
tutan domon.

Kiel farigxi gastiganto?
-----------------------

1. Acxeti la liston de gastigantoj kaj skribas sian nomon sur la
   kovrilon. cxiujare nova listo estas eldonata; cxiu listo validas
   gxis la apero de la sekva eldono.

2. Farigxi mem gastiganto. Cxiu, kiu mem aperas en la listo de
   gastigantoj senpage ricevas ekzempleron de la listo kaj tiel li
   farigxas membro.  Gastiganto devas cxiujare rekonfirmi, ke li
   volas esti plu en la listo.

Pasporta Servo, kio gxi ne estas?
--------------------------------

Venis al landa organizanto de Pasporta Servo peto havigi tranoktejojn
por samtempe plurdeko da homoj, neesperantistoj. Ili auxdis ion pri
Pasporta Servo, pri helpemaj homoj kaj senpagaj tranoktebloj. Pasporta
Servo ne estas por ili. La gastigantoj estas kutime volontuloj, cxe kiuj
mem eblas tranokti laux interkonsento kaj kutime kun antauxvido esti iom
amika al li, tial li faras tiun servon. Li ne estas senanima funkciulo
de amasa hotelo. Tio povas doni ankaux multajn avantagxojn, la faman
rektan kontakton inter diverslandanoj por kio esperanto estas destinata
kaj montras signifan avantagxon al aliaj lingvoj.

Sur la aligxilo aperas: "mi ofertas SENPAGAN gastigon...", kiu povus
miskomprenigi iujn, kion tio signifas. Aliloke estas klarigite, ke la
senpageco rilatas nur al tranoktado, kio kutime ne kromkostas por la
gastiganto mem, sed cxiujn aliajn kostojn (se ekzistos) oni nepre
antauxe interkonsentu por eviti embarasajn miskomprenojn!

Tasko de Landa Organizanto: kiel la gastigantoj, ankaux li estas
volontulo, helpas, sed garantii ne povas gastigxon, sercxi gastiganton.

La adresaron de P.S. mendu cxe via kutima libroservo aux cxe UEA. Krom
la mendoj cxion alian materialon (inkluzive informpetojn kaj
(re)aligxojn) direktu al la centra respondeculo pri P.S.:

Rob KEETLAER,
Postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam, Nederlando
(Tel: + 31/20/63637440)

*************************************************************************

POR VIA NOTLIBRO
////////////////

Landaj organizantoj de Pasporta Servo
=====================================

Auxstralio: S-ro Max WEARING, 30 Westbury Street, Hackney SA 5069. Tel.:
  (08) 425 338.
Belgio: S-ro Jean Pierre VANDENDAELE, Oostmeers 36, B-8000 Brugge.
Brazilio: S-ro Joao Manoel AGUILERA Junior, Caixa Postal 120, CEP-13001
  Campinas (SP).
Britio: s-ro Geoffrey WOOD, 37 Thornes Moor Close, Wakefield, West
  Yorkshire, WF2 8QA, Tel.: (0924) 371207.
Bulgario: Marin BACEV, P.K 1054, BG-1000 Sofia. Tel.: (02) 725 311.
Cxehxo-Slovakio: Jiri KREUZBERGER, Dolni Zivotice 157, CS-747 56. Tel.:
  (0653) 93 514
Finnlando: Raimo TUISKU, Savelkuja 2 A 10, SF-04400 Jarvenpaa. Tel.:
  (90) 2917 993.
Francio: S-ro Jorgos COMTE. Route do Lavalanet, Saint Felix-de-Rieutort,
F-09120 Varilhes, Tel.: 6160 8683.
Germanio: Germana Esperanto-Junularo, Rheinweg 15, DW-5300 Bonn 1, Tel.:
  (0228) 235 898.
Hispanio: Antonio VERDU CASELLES, Mariano Benlliure 846 a-1, E-03201
Elche, Tel.: (96) 544 9741.
Hungario: Sandor HIDEG, Fonal u. 18. H-1184 Budapest.
Israel: Jeremi GISHRON, Esperanta Centro, B. P. 23180, IL-91231
  Yerushalayim, Tel.: (02) 866 249.
Italio: S-ro Dario BESSEGHINI, Via U. Dini 139/a, I-56017 Gello di S.
  Giuliano, Tel.: (050) 820 326.
Kanado: Normand FLEURY, 6358 de Bordeaux, Montreal QC, H2G 2R8. Tel.:
(514) 495-8442.
Korea Resp.: HO Song, p/a Korea Esperanto-Asocio, CPO 4258, Seoul 100-
642, Tel.: (O2) 734 6222, 886 9114.
Kroatio: Kroata Esperantista Unuigxo, Trg Burze 2, HRV-41000 Zagreb.
Latvio: Guntars BRALIS, D. Brantkalna iela 7-26, 226082 Riga 82, Tel.:
  (O132) 581584.
Nederlando: Sander VAN HUIJZEN, Tooropstraat 54, NL-6521 NR Nijmegen.
Tel.: (080) 229 256.
Polio: Robert ZAREMBA, Skr. poczt. 61, PL-O1-922 Warszawa.
Rusio: Rusia Esperantista Junulara Organizo (SEJM), a/ja 111, 143006
  Odincovo-6. Moskovskaja obl.
Svedio: S-ino Inga JOHANSON, Stampgatan 60 B, 127, 2tr, S-411 O1
Goteborg.
Svisio: Junularo Esperantista Svislanda, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-
Fonds.
Turkio: Hesxhmet kaj Enver YALCIN, Kurtdereli cad. Ebru sok. S-Erses apt
  N.1 D:4, Ustgoztepe/Istanbul.
Usono: Virginia STEWART, 2244 Lillian St. Eugene, OR 97401, Tel.: (503)
  683-7336.
Centra Respondeculo: Rob KEETLAER, Postbus 2310, NL-1000 CH Amsterdam,
  Nederlando.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Somera Studsemajno en Finnlando
===============================

La Esperanto-Klubo de la urbo kaj la Somera Universitato de Jyvaskyla
organizas la 25-an studsemajnon de esperanto kun la gvido de Andrzej
Pettyn el Polio, kaj Iva Aberg el Svedio inter 28.06. - 03.07.1992.

Studhoroj: kurso por komencantoj (dauxriga kurso) konversacia rondo
(temo: Finnlando 75-jara), lingvaj nuancoj.

La instru-horojn kompreneble kompletigas distraj programoj.

Aligxkotizo: 500 finnaj markoj (gxi inkluzivas nur la instruadon), pri
aliaj kostoj (tranoktoj, mangxoj) cxiu zorgas mem, sed la
partoprenantojn helpos la kluba kontakt-persono en cxiuj aferoj. Pliaj
informoj cxe:

Seija Kettunen
Keihasmiehenkatu 3, SF-40630 Jyvaskyla, Suomi-Finnlando

*************************************************************************

Infana tendaro dum la UK!
=========================

Esperantistaj instruistoj de la bazlernejo en Zalabr (cx. 5O km-oj de
la auxstria landlimo) organizos esperanto-tendaron por bazlernejanoj
inter 26-a de julio gxis 1-a de auxgusto.

La tendaron povas partopreni cx. 30 infanoj 10-14 jaraj. Estas
antauxvidataj diversaj kursoj, pluraj ekskursoj (ankaux 1 taga ekskurso
al Vieno!), kaj multaj komunaj ludoj. Partoprenkotizo: 2.200 Ft-oj, kaj
cx. 800 Ft-oj da programkotiz-kontribuo. Pliaj informoj cxe:

Bazlernejo, Esperanto-fako, S-ino Dezsi Agnes,
H-8798 Zalaber, Hunyadi u. 2. Hungario.

*************************************************************************

Slovakia Esperanto-Asocio invitas al

Somera Esperanto-Lernejo SEL-92
===============================

SEL-92 okazos en du etapoj: 04.07.-17.07. kaj 15.08.-28.08. en Poprad,
en la konstruajxoj de la Asocio.

Instruado okazos cxiutage antauxtagmeze po 5 instruhoroj, en la kursoj:
A - kurso por komencantoj.
B - konversacia, paroliga kurso. La kursanoj devas koni la fundamentan
    gramatikon kaj simplan konversacion.
C - kurso por progresintoj (la aligxinto devas paroli esperante).
D - seminario por lingve spertaj esperantistoj, kiuj aktive regas la
    lingvon. La prelegoj temos pri literaturo, historio, metodiko de
    instruado, organizaj aferoj, ktp.

En posttagmezoj okazos ekskursoj, nagxado, kaj diversaj kultur-amuzaj
programoj. Dum la instru-horoj funkcios infanvartejo por infanoj de 4
gxis 7 jaroj. Kotizoj inter 117-195 DEM. Pliaj informoj:

Slovakia Esperanto-Asocio,
Sobotske nam 6, CS-058 01 Poprad, Cxehxoslovakio

*************************************************************************

TEJO-KER Seminario
==================

Inter 30.10.92. kaj 04.11.92. okazos en Venaria, apud Torino, TEJO-KER
seminario kun la temo: "Kio preter ekonomio: eblaj alternativaj
dimensioj en homaj rilatoj."

La seminarion parte subvencias la Euxropa Junulara Fondajxo de Euxropa
Komunumo, do la partoprenantoj ricevos repagon de 50% de vojagxkostoj
surbaze de duaklasa trajn-bileto. Ankaux la partoprenkotizo estas
modesta, gxi estas inter 100 kaj 140 guldenoj.

Aligxilon petu cxe TEJO, aux rekte cxe la organizantoj:

IEJ, Francesco Amerio,
via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio
Tel.: +39-11-676740 Telefakso: +3911-3190271

*************************************************************************

Praktika prezento de naturkuracado en IJS!
==========================================

S-ino Judit Nehez, kunlaboranto de Altermed Klr. akceptis la inviton
fari prelegon pri naturkuracado, pri alternativaj kuracmetodoj dum IJS
en Esztergom. Post la prelego oni faros ankaux praktikan prezentadon!
(IJS = Internacia Junulara Semajno, 03-09. en auxgusto, u. Esztergom,
Hungario)

*************************************************************************

KONKURSOJ
/////////

OSIEK-premio
============

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) premias
nebeletran verkon en esperanto aux esperantigon de nebeletra verko je
pli ol 200.000 pressignoj. La premiito devas esti ankoraux vivanta.

La premio valoras almenaux 300 ekuojn aux senpagan cxeestadon de IEK,
laux elekto de la premiito.

Cxiuj membroj de OSIEK rajtas proponi po 2 premiindajn verkojn cxiujare.
La komitato de OSIEK raportas pri cxiuj proponitaj verkoj en LG kaj pri
5 plej ofte proponitaj verkoj dum la gxenerala asembleo de OSIEK Dum cxi
tiu sama gxenerala asembleo la OSIEK-membroj decidas kiu el la 5 plej
ofte proponitaj verkoj indas je OSIEK premio dum cxi tiu jaro. Unu verko
ne povas ricevi pli ol unu OSIEK-premion. Cxiu verko povas esti
reproponita dum postaj IEK. Pliaj informoj:

Patricia SARICA, sekretario de OSIEK
50 rue Haute, F-57210 FEVES, Francio.

*************************************************************************

Esperanta deklamkonkurso
========================

Reciti literaturajn verkojn, deklami versojn estas bazaj aferoj por
senti nin anoj de nia esperanto-kulturo. Tiun celon servas la diversaj
literaturaj kaj belartaj konkursoj, kaj tion celis ankaux la
deklamkonkurso, organizita de la E-grupo en u. Ppa en Hungario kun la
gvido de Jozsef Nemeth, la 11-12-an de aprilo. En la arangxo partoprenis
pli ol 100 personoj, kaj konkursis en 4 agxo-grupoj.

Gajnintoj de unuopaj kategorioj:
--------------------------------

6-1O j. : Daniel Gardos (Budapest)
10-14 j.: Diana Juhos (Papa)
14-18 j.: Eva Csizmadia (Szombathely)
18-     : Agnes Dezsi (Zalaber)

Aparte gxojiga estas la bona kunlaboro de E-instruistoj, kaj la alta
kvalito de la prezentoj. Pro la cxijara sukceso kaj interesigxo de
eksterlando, la sekvajaran konkurson oni planas fari internacia.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Cxu mallong-ondo aux cxu "kurt-ondo"?
=====================================

Pri la "mal-vortoj", tio estas pri la vortoj derivataj per la prefikso
mal-, oni jam ofte diskutis. Kvankam la esprimo de la malo aux kontrauxo
per aparta deriva silabo trovigxas pli malpli amplekse ankaux en naciaj
lingvoj (en la angla kaj la germana ekz. per un-), do ne estas io
nenatura aux artefarita, cxiam iuj aux aliaj esperantistaj auxtoroj -
precipe poetoj - provas anstatauxigi malvortojn per novaj radikoj
(neologismoj) -maljuna-n ekz. per olda, malfortan per febla, malmolan
per dura k.t.p.

Ili argumentas, ke la derivajxoj kun mal- ofte estas ne nur pezaj,
precipe kiam pluraj el ili dense sinsekvas (ekz: La maljunulo malrapide
mallevis sian malfortan brakon), sed ankaux malpli esprimpovaj, precipe
kiam ili ne signifu ion negativan (kiel malbona), sed pozitivan (kiel
malfalsa). Speciale cxe malmola Kalocsay moketis, ke cxi sono ne
sugestas ion malmolan, sed, kontrauxe, ion, kio estas ecx pli mola ol
simple nur mola. Aliaj simile kritikas, ke la vorto por mallongo estas
pli longa ol tiu por longo.

Plie kaj prave oni akcentas, ke Zamenhof mem, danke al sia admirinda
sento por lingva praktiko, tute ne realigis cxiujn teorie eblajn
malvortojn. Li ne uzis, ekz. malsur sed sub, ne maljes sed ne, ne
maltago sed nokto, ne malkomenco sed fino.

Tamen la konservativa rezisto kontraux pli-malpli gxenerala anstatauxigo
de la malvortoj per novaj radikoj estas komprenebla, speciale el la
vidpunkto, ke gravas por esperanto ankoraux la avantagxo de
facillernebleco surbaze de plejeble praktika simpleco.

Sed cxe du malvortoj, nome maldekstra kaj mallonga prezentigxas pli
forta kaj vere praktika motivo por almenaux iugrada, subkondicxa
anstatauxigo: en trafiko kaj tekniko bezonigxas tre klara distingo inter
dekstra kaj maldekstra, longa kaj mallonga per ankaux laux sono
kontrastaj, mallongaj vortoj. Pravigeblas, ecx postulendas do, cxiukaze
sur tiuj kampoj, la uzo de ekz. lefta anstataux maldekstra, kaj de kurta
anstataux mallonga.

Por kurta oni povas pledi ankaux lojale laux la fundamenta regulo 15 pri
la fremdvortoj. Cxar en jenaj lingvoj gxi sonas same aux simile, kun
sama aux simila signifo:

latine: curtus; itale kaj hispane: corto; france: court; svede: kort;
germane: kurz; angle: curt, short; cxehxe: kratky.

Dr. K. Beckmann, Auxstrio.
(Laux Ia materialo de Radio Vieno)

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

La artikolo de Bernard Golden pri la slavismo "je la nomo de" tre amuzis
min. Dankon - onidire rido utilas por la sano. Ne temas pri la formo
mem. Estas al mi tute egale, cxu iu diras Universitato Adam Mickiewicz
(lauxdinda koncizeco), Universitato je la nomo de Adam Mickiewicz aux
aliel, ekzemple laux la nomo de, nome de, honore al... Kial tamen la
auxtoro volas konvinki min, ke la slavdevena formo estas malgxusta, cxar
angle oni esprimas la samon alimaniere? Cxu tial, ke esperanto estas
internacia lingvo?

P.S.: Pole oni deklinacias ankaux la antauxnomon, do necesas diri
Uniwersytet imienia Adama Mickiewicza.

Wojciech Usakiewicz, Polio.

* * *

Estimataj, mi reagas al la enhavo de n-ro. 6. Rilate kompletan
vojagxkalendaron: Mi opinias gxin NE necesa, kiel la tuto. Tiaspecajn
kalendarojn ni povas legi en Heroldo aux Esperanto-revuo de UEA, pli
gravas, ke en la rubriko Arangxoj aperu suficxe frue aktualaj informoj.
Interalie ankaux por tiu celo ni bezonos/is pli ofte aperantan revuon,
krom tio aperantaj tie informoj estas multe pli ampleksaj ol en
kalendaroj. Laux mi la informo por esti bona devas esti plena.
Rilate la reagon de `Kruco".
La slogano "esperanto dua lingvo por cxiuj" estas laux mia opinio nur
ideala celo (ankaux de Zamenhof mem) al kiu esperantistoj strebu. Eble
iam gxi ecx farigxos realo, se gxis tiam ni sukcesos konservi la unuecon
de la lingvo.

Legante kaj observante multajn nenecesajn plibonigojn, mi timas, ke ni
pli frue detruos la lingvon ol gxi sukcesos farigxi dua por cxiuj.
Tamen la proponita ideo, peri, ne krei informojn sugestita de Kruco
(kvankam ne nova) estas sekvinda, cxar ni ankoraux tro ofte restas nur
en t.n. "propra sauxco".

Tamen cxe la fino de la reago mi ne konsentas kun la formo de demando:
kiel vi opinias? devus esti: kion vi opinias? Ankoraux unu pruvo, ke ni
gxenerale ne bone uzas Ki-demandojn, kiuj ja estas sxlosiloj al la e-
gramatiko (kiel diris A. Cseh). Rilate rubrikon Lingvo.
Tre aktuala temo (pro ofta eraruzo). Mi gxojas kune kun vi, ke EVENTOJ
jam atingas 37 landojn.

Se temas pri eraroj mia opinio estas: nur tiu ne eraras, kiu nenion
faras, do evitu ilin, sed ne cxagrenigxu.

Tiom da reagoj de via fidela legantino:

Mila v.d. Horst-Kolinska, Nederlando.

* * *

Fakte, la ideo realigi tian revuon estas bonega. Vi pravas: ne cxiuj
esperantistoj havas eblon (monon, tempon, energion) cxiujare viziti 5-6
diversajn arangxojn. Pro tio la revuo EVENTOJ devas aperi!
Do, mi elkore salutas vian ideon.

Trifoi Mihai, Rumanio

* * *

Responde al demando de Mila kaj Gerardo van der Horst. Certe ne indas
publikigi du tute similajn revuojn. Do, ni ne bezonas duan Literaturan
Foiron. Tamen la projekto revivigi Nordan Prismon ekis gxuste pro tio,
ke kelkaj personoj sentis, ke Literatura Foiro ne donas ion al ili kaj
ke estus bezonata pli popola literatura-kultura revuo.

La venontaj jaroj montros cxu Norda Prismo ricevos suficxan abonantaron
por dauxre aperi. Espereble, kaj esperante gxi ne havas malbonan efikon
al la abonantkvanto de Literatura Foiro. Mi kredas, ke trovigxas loko
ankaux por konkuranto, ne pro aroganteco, sed pro diverseco kaj
elekteblo en esperanta gazetaro. Tio utilos kaj al la gazetoj (pro
neceso plibonigxi en konkuro), legantoj (ebleco elekti) kaj al la
verkistoj (alternativa publikigo-kana-lo). Se vi volas elekti, unu ne
suficxas.

Jukka Pietilainen
redaktoro de Norda Prismo.

* * *

Estimata EVENTOJ!
Kiel abonanto kaj memvola kunlaboranto de Eventoj, surprize mi legis sur
la titolpagxo de la 6-a numero, ke la leteroj senditaj al HEA "ne
alvenas al ni!". Certe la redaktoro miksis HEA kun iu alia organizajxo,
ja gxuste en la sama numero aperis ne nur unu artikolo, kiuj estis
adresitaj al HEA. Ni certigas vin, ke ankaux en la estonteco cxiujn
leterojn kiuj estos adresitaj al vi, ni transdonos al vi.

Oficisto de HEA

* * *

Iom da aldono al la demandoj en EVENTOJ nr-o. 3.:

La genealogia servo de mormonoj provizas siajn mikrofilmojn ankaux por
nemembroj. Mia patro (ne membro de iu ajn eklezio), kiu konas nur la
finnan, mendis mikrofilmojn pri Finnlando el la servo. Li pagis
malgrandan sumon per dolara cxeko kaj plenigis mendilon helpe de
finnlingva informilo. Post kelkaj semajnoj la mikrofilmoj alvenis kaj
mia patro povis pruntepreni mikrofilman legilon el firmao, kiu gxin ne
bezonas kaj ne plu devis iri al regiona arkivo, kie trovigxas nur
mikrofilmoj de nia regiono, sed ne de tuta Finnlando. Li esploras
informojn pri sxiaj prapatroj hobie. Pri aliaj detaloj mi ne scias.

Jukka Pietilainen, Finnlando.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

"Buso de esperantistoj sercxas neluksajn tranoktejojn (gimnastikejo,
tendumejo, parokio) kaj kontaktojn kun lokaj esperantistoj inter 8 kaj
23 de auxgusto laux la sekva vojlinio: Munchen, Augsburg, Strasbourg,
Luxembourg, Paris, London, Stonehenge, Oxford, Cambridge, Boulogne sur
Mer, Gent, Bruxelles, Eindhove, Amsterdam, Aachen, Bonn, Nurnberg,
Regensburg, Passau. Helpu cximaniere propagandon de esperanto.
S-ro Jozefo Baksa, Paloczi u. 7. H-8900 Zalaegerszeg, Hungario.

* * *

Sxak-turniro! A.I.sx.E. - Asocio Itala sxakludo Eterodoksa celante
disvastigi esperanton inter sxakludistoj kaj tabul-ludistoj organizas
internaciajn turnirojn pri ne ortodoksaj korespondaj sxakludoj
(Progresivaj, Marsejlaj, Triplet, Mutacia, ktp.).

Ni alvokas geesperantistojn, kiuj deziras ricevi pliajn informojn
kontakti peranton por Esperantio:
Marco Picasso via de Gasperi 7, I-20057 Vedano a.L. (MI), Italio.
aux rekte A.I.sx.E. -A. Castelli, I-62010 Villa Potenza (MC), Italio.

* * *

La germana urbo "Brauntels" farigxis la gxemelurbo de la hungara urbo
"Kiskunfelegyhaza". Cxu estas esperantist(in)o en tiu urbo de Germanio,
kiu kunlaborus kun mi por "ensxteli" esperanton en la gxemelurbajn
kontaktojn?
Bajaki Imre, H-6100 Kiskunfelegyhaza, Dr. Hollo L. u. 61. Hungario

*************************************************************************

ALVOKOJ
///////

Stipendio Ivo Lapenna
=====================

Memore al prof. Ivo Lapenna (1909-1987) fondajxo Lapenna subvencias
disertaciojn je universitata nivelo kiuj temas pri esperantologio
kaj/aux pri esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas
ellaboritaj en la spirito de Zamenhof kaj de Lapenna.
Detalan regularon petu de la sekretario de la fondajxo:

Peter Zacho,
Ncxregardsvej 91, DK 2610 Rodovre, Danio.

*************************************************************************

Meteologia alvoko
=================

La Kooperativo de Literatura Foiro intencas eldoni universalan
kalendaron kun malnovaj popolaj rimajxoj pri la vetero. Mi klopodas
kolekti tiajn veter-rimajxojn el diversaj lingvoj kaj landoj. Doktoro
Marjorie Boulton tradukis por mi nombron da anglaj rimajxoj. sxi opiniis
mian projekton interesa kaj kulture valora. Lili Giloteaux, el Francio,
kaj mi esperantigis grandan kolekton el la nederlanda, franca kaj
germana lingvoj. Mi sxatus havi proprajn veterrimarkojn ankaux el via
lando. Ni ne bezonas esprimojn, kiuj enhavas veterrilatajn vortojn, sed
nenion diras pri la vetero, ekz: Negxo kasxas nur gxis printempo Post
vetero malbela lumas suno plej bela, k.s.

Cxu vi bonvolos provizi nin per tiaj rimajxoj? Suficxas sendi prozajn
tradukojn. Mi mem rimigos. Kostojn mi pagos. Honorarion mi bedauxrinde
ne povas doni. Mi estos tre danka, se vi iel helpos min.

Kelkaj ekzemploj:

nederlanda: En januaro suno pomoj en auxtuno.
franca    : se marto logas per sunhelo ne malutilas la mantelo.
germana   : Ju pli frosta januaro, des pli bona por la jaro.
angla     : Herbo verda dum januaro, malpli kreskos dum la tuta jaro.
hungara   : Maja pluvo oron valoras.

L.C. Deij,
Sandelingeweg 14, NL-2988 BT Ridderkerk Nederlando.

*************************************************************************

Kunvojagxanto sercxata!
=======================

Se vi ne volas veturi sola al iu esperanto-arangxo, vi povas sercxi
kunvojagxantojn. Se vi havas libera(j)n loko(j)n en via auxtomobilo, vi
povas dividi inter si ankaux la benzinkostojn! Ankaux en trajno estas
pli agrable veturi en kompanio.

Do, se vi sercxas kunvojagxanton, anoncu gxin en tiu cxi rubriko: (Loko
kaj dato de via starto, celo; itinero kaj via adreso).

************************************************************************
*

KORESPONDI DEZIRAS
==================

9 jara knabino, Julie Servain. Les Chantepies, F-49650 Brain sur
Allonnes, Francio.

13jara knabino, Nathalie Godefroy. "Les Cormiers", F-49490 Deneze /S Le
Lude, Francio.

33 jara frauxlo sercxas leteramikojn, junulinojn 25-30 j. Mi
interesigxas pri vojagxoj, kutimoj, historio precipe antikva kaj
cxiutaga vivo. Mi sxatas legi interesajn librojn, auxdi bonan muzikon
kaj migri. Mi kolektas bildkartojn el la tuta mondo. Adam Seroczyrcski
PL-59-220 Legnica Str Hutnikow 11 /S,Polio.

Katalin Andor, lernantino (15 jara). H-2151 Fot, Lenin koz 4, Hungario.
Interesigxas pri muziko, desegnado, libroj, matematiko. Volas korespondi
cxefe el Britio kaj Usono.

Pter Bhmer, lernanto (17 jara). H-2120 Dunakeszi, Baratsag u. 37,
Hungario. Interesigxas pri cxio. Volas korespondi cxefe el Britio.

Eugeniusz Piasecki deziras korespondi tutmonde pri diversaj temoj kaj
posxtmarkoj. Ul. J. Matejki 2, PL-67-400 Wschowa, Polio.

Maria Maraloiu, 29j., medicina teknikisto. Str. Tribunei 1.5, RO-2400
Sibiu, Rumanio.

Geza Lazar, 53 j., ingxeniero. Str. A Muresanu 37, RO-2400 Sibiu,
Rumanio.

Mi estas 18 jara lernantino, frauxlino, interesigxas pri turismo, amika
korespondado, kolektas bildkartojn kaj posxtmarkojn. Vigilija
Petrauskaite, Birzai, 235280, Pilies-9, Litovio.

29-jara ingxenierino L. Altanchimeg; 29-jara oficistino S. Dagmidmaa;
18-
jara junulo D. Enbaatar; 18 jara laboristino C. Dorghlham; 16 jara
lernantino S. Erdenceceg; 19-jara junulino Ch. Ojunbileg. P.O. 20-B/461,
Ulanbatro, Mongolio.

Mi agxas 26 jarojn, mi estas arbara teknikisto. Mi sxatas sporton,
naturon vojagxojn, legi librojn kaj auxskulti belajn muzikojn. Aluaro
Raul Valdes; La Caoba, Manacas, Villa Clara, Cuba 54510.

Mi havas 28 jarojn. Mi laboras en lernejo, kiel instruistino de
biologio. Mi lernas esperanton unu jaron. Mi sxatas la naturon, la
vojagxojn. Kovrisxkina Jelena; Davidovo 2 - mikrorajono 13A-26, Moskva
regiono - 142641, Rusio.

Mi volus korespondi pri edukado, turismo, teatro, jogo. Mi laboras kiel
instruistino en mezlernejo kaj instruas teknikajn objektojn. Mi havas 44
jarojn. Hanryka Maria Szumigaj; Str. Rajdowa 20 L 85, PL-92-003 Lodz,
Polio.

13 jara knabo, RafaI CHIMIAK, ul. Korczaka 18, PL.64-920 Pila, Pollando,
kolektas posxtkartojn pri urboj.

23-jara frauxlino Alicja MATUSZEWSKA, ul. Harcerska 8/21, PL-43-300
Bielsko-Biala, Pollando, pri muziko, esperanto, libroj, vojagxoj.

*************************************************************************

SUPLEMENTO
//////////

ILEI: INTERNACIA LIGO DE ESPERANTISTAJ INSTRUISTOJ
==================================================

ILEI - cele al la estonto
-------------------------

Akceli la oficialan enkondukon de esperanto en lernejojn tra la mondo ?
jen unufraze la cxefa celo de ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj
Instruistoj.

Sekve gxi okupigxas pri instruista trejnado kaj priservado; gxi
kontaktas edukajn ministeriojn kaj instancojn kaj klopodas porti
spiriton de internacieco en la esperantajn klascxambrojn - emfazante
respekton kaj toleremon inter la popoloj kaj kulturoj. Kiel specife ILEI
laboras por plenumi siajn celojn, vi povas legi en la Trijara Laborplano
(1992-94).

Kiujn servojn ILEI proponas al vi?
----------------------------------

... En unu vorto: internacieco! ... En pluraj vortoj:

- vi povas partopreni nian cxiujaran unusemajnan konferencon, kie vi
  renkontos kolegojn el plej diversaj landoj kaj povos kompari instru-
  spertojn. Vi gxuos fakajn prelegojn, forumojn, model-lecionojn, kune
  kun distra kaj kultura programo.

- Vi povas sperti instruadon pere de esperanto en la praktiko, kadre de
  la ILEI-gimnazio, kiu okazas paralele kun la konferenco. Se vi
  instruis esperanton al junuloj inter 13 kaj 16-jaraj, ili eventuale
  povus mem partopreni la someran kurson. Instruistoj povas kandidatigxi
  prezenti modellecionon.

- vi ricevos, kiel membro, la organon de ILEI, Internacia Pedagogia
  Revuo 4 foje jare, plena je fakaj artikoloj pri lingvo-instruado,
  recenzoj de lernolibroj ks., kontaktadresoj de e-klasoj kaj cxiaj
  komunikoj pri la Ligo. (La revuo IPR ne estas aparte abonebla, gxin
  ricevas nur la membroj!)

- vi povos aboni la junularan revuon Juna Amiko eldonata de ILEI por
  junaj lernejanoj tra la tuta mondo. gxi donas facilan, aktivigan lego-
  materialon, kune kun dialogoj, rakontoj, enigmoj, kvizoj, kantoj,
  poemoj kaj multo pli, verkitaj de junuloj kaj instruistoj en cxiuj
  mondanguloj.

- vi havos je dispono aliajn lernolibrojn kaj pedagogiajn verkojn
  eldonitaj aux kuneldonitaj de ILEI.

- vi povas partopreni la renomajn Internaciajn Metodikajn Seminariojn
  auxspiciataj de ILEI, kaj aliajn arangxojn de la sekcioj. Vi ricevos
  pere de ILEI informojn pri cxiuspecaj kursoj (lingvaj kaj pedagogiaj)
  ofertataj en la plej diversaj E-centroj tra la mondo.

- vi povas pruvi vian lingvan kapablon pere de la tri-sxtupa ekzamena
  sistemo funkciigata de ILEI en la nomo de gxi kaj UEA, kaj rekonigi
  vian instrukapablon per partopreno de pedagogiaj kursoj organizataj
  aux auxspiciataj de ILEI, eventuale kun atesta ekzameno.

- vi povas akcepti vizitantan instruiston en via lernejo, por porti
  veran internaciecon al viaj lernantoj. Aux vi kiel instruisto povos
  vojagxi internacie donante lecionojn en e-klasoj. ILEI ligos por
  tauxge kvalifikitaj instruistoj la necesajn kontaktojn.

Kiel vi povas servi al ILEI?
----------------------------

... Unuvorte: membrigxi. ... Duvorte: membrigi kolegojn! ... Pluvorte:

- Mendi niajn eldonajxojn (revuojn, librojn, studojn, ktp).

- Laboru aktive en niaj komisionoj aux sekcioj.

- Viaj donacoj al la Koleg-helpa kaso estas tre bonvenaj, cxar kiel
  neniam antauxe estas granda deziro inter instruistoj en landoj, kie
  transpago de kotizo estas malhelpanta. Ni tamen ne volas rifuzi tiujn
  kolegojn, cxar tio negus nian internaciecon.

- ILEI starigis Fondajxon Szerdahelyi, honore al la memoro de la elstara
  hungara pedagogo, kiu ankaux prezidis la Ligon. Donaco al gxi
  konstruos por ni pli firman fundamenton por entrepreni bezonatajn
  projektojn. Donacante, vi povas indiki al kiu kampo vi deziras
  kontribui.

* * *

ILEI nun havas cxirkaux 800 membrojn. Milmembra ILEI estus pli forta kaj
laborkapabla! La Ligo ekmez-agxas - baldaux gxi festos la 45-an
datrevenon! Sed gxi volas resti juneca kaj aktuala - strebante altigi la
kvaliton de esperanto-instruado en la mondo kaj vastigi la aplikeblojn.
Por fari tion realisme kaj servi al la instruistoj gxi bezonas pli da
membroj kaj rimedoj - homaj kaj financaj.

Se vi mem instruas esperanton en lernejo aux klubo, aux okupigxas pri iu
ajn aspekto de la edukado - via loko estas nepre en ILEI!


Kiu rajtas esti membro?
-----------------------

Unuavice instruistoj aktive instruantaj esperanton kun iu grado de
oficialeco. Sed same instruistoj posedantaj esperanton, dezirantaj
internacian kontakton kun samprofesiaj kolegoj. Same instruistoj de ne-
oficialaj klasoj aux kluboj, aux iu ajn, kiu interesigxas aux okupigxas
pri lingvo-instruado aux internacieca edukado.

Sekcioj de ILEI agas en 31 landoj, kaj ni havas reprezentantojn en pliaj
landoj. La nombro de landoj en la mondo abrupte kreskas, atendeble
ankaux la nombro de niaj sekcioj! Se ekzistas sekcio por la teritorio,
kie vi logxas, aligxante al ILEI, vi auxtomate apartenos ankaux al gxi.

* * *

Sekciestroj de la Ligo
----------------------

Argentino: Herminia Xirkerup de Fernandez (s-ino); Calle Cerrito 1249,
   Barrio San Martin, RA-5000 Crdoba.
Auxstrio: Mag. Walter Klag; Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien.
Belgio: Alex Humet; Van Campenhoutstr. 4, B-2600 Berchem.
Brazilio: Elvira Fontes; Rua Machado de Assis 243, ap. 11, BR-04106 Sao
   Paulo SP.
Britio: Arnold Pitt; Yew Tree Cottage, Ivington Road, Leominster,
   Herefordshire HR6 8QD.
Bulgario: Ivanka Spasova; j.k. Lenin bl. 20, vh. 3, BG-1124 Sofia
Cxehio: Miroslav Malovec; Charkovska 7/10, CS-625 00 Brno.
Cxinio: Zhang Danchen; General Foreign Languages Dept., 29-34 North
Part, Huazhong Normal University, CN-430070 Wuhan.
Estonio: Eve Olsa; Liivalaia 30-12, EST-200001 Tallinn.
Finnlando: Synnove Mynttinen; Keskussairaalankatu 5 M 133, SF-15850
Lahti
Francio: Edmond Ludwig; 26 Route de la Schlucht, F-68140 Munster
Germanio: Stefanie Tucker; Alatseestr. 14, DW-8900 Augsburg
   + Till-Dielrich Dahlenburg; Feldstr. 13, DO-2722 Brel.
Hispanio: Manuel Lopez Hernandez; Posxtkesto 832, E-41080 Sevilla.
Hungario: Kovacs Marta; Ady E. u. 23-25/C, H-1221 Budapest.
Israelo: Murjan Josef; P.K 1289, IL-61012 Tel-Aviv.
Italio: Calina Dazzini; C.P. 22, I-54100 Massa.
Korea Resp.: So Jin Su; Dept. de Ekonomiko, Universitato Kangnam, Kugali
   Kihung-up, Yongin-gun, Kyonggi-do 499900.
Nederlando: D. Luesken-Burger; Renderklippenweg 5, NL-8162 NC Epe.
Nordameriko: Doroteo Holland-Kaupp; 5140 San Lorenzo Dr., Santa Barbara,
CA 93111-2521, Usono.
Norvegio: Turnu vin al NEL; Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo 5.
Polio: Turnu vin al E-Centro Bialistoko; ul. Piasta 52/21, PL-15044
   Bialystok.
Portugalio: Alexandre Kasesa; Rua Actriz Palmira Bastos 10, 4'B, P-1900
   Lisboa.
Sanmarino: Marina Michelotti; Contrada del Collegio 51, RSM-43031 San
   Marino.
Slovakio: Anton Zacharias; Sobotske nam.6, CS-05801 Poprad.
Slovenio: Sonja Tavcxar; Liminijanska 6, SLO-66320 Porotoroz.
Sud-Afriko: Japie Spoelstra; Postbus 20185, Noordbrug 2522.
Svedio: Bertil Andreasson; Sodra Rorum pl. 455, S-24294 Hrby.
Svisio: Nicole Margot; Tour Grise 28, CH-1007 Lausanne.
Venezuelo: Ingx. Felix Garcia Blasquez; Apartado 75.090, YV-1070 A
Caracas.
Zairio: Ngangu Nduantoni-Bakidila; B.P.13, Lukala (Bas-Zaire).

* * *

Krome ILEI havas reprezentantojn en Albanio, Bangladesxo, Centrafrika
Respubliko, Cxilio, Hinda Unio, Irano, Kroatio, Nigxerio, Rumanio kaj
Tanzanio.

Gxi havas komisionojn pri Didaktikaj ludoj, Ekzamenoj, Euxropa Komunumo
92, Gazetara Servo, Lernejaj Konkursoj, Statistikado, Statuto,
Terminologio kaj Unuigxintaj Nacioj (Jaro de la Familio 94).

Prezidanto de ILEI: Stefan MacGill, Eso u. 7, H-1034 Budapest, Hungario.
Kasisto de ILEI: Bertil Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-242 94 Horby,
Svedio.

UEA-kodo de ILEI: ilek-a.

ILEI esperas, ke post la tralego de cxi tiu informilo vi konvinkigxis ke
via loko estas ene de ILEI! Membrokotizoj: Por logxanto kun landa sekcio
de ILEI: 80 SEK - sen landa sekcio: 5O SEK. Por netranspagipovaj landoj
ekzistas apartaj tarifoj. Skribu tuj al via landa sekcio! Ni kore
bonvenigas vin!

*************************************************************************

Aboneblo por la dua duonjaro!
=============================

Karaj legantoj,

sxajne la decido startigi EVENTOJ-n ne jarkomence (kion kauxzis eksteraj
teknikaj cirkonstancoj) - havas siajn postsekvojn...

Laux la alvenintaj leteroj evidentas, ke la gazeton legas ne nur la
abonintoj, sed ankaux iliaj konatoj, samklubanoj, ja ni ricevis multajn
petojn kaj proponojn enkonduki aboneblon ankaux por la dua duonjaro
"almenaux en la starta jaro":

Estis ja multaj, kiuj ne kredis reala la dusemajnan aperritmon, kaj
decidis iom atendi por vidi la rezulton. Por ne elspezi por la malnovaj
numeroj, la abono por nur la dua duonjaro ebligas al ili estonte (sed
ankoraux cxi jare) regule ricevi kaj legi la gazeton.

Do, finpensinte la aferon, ni decidis enkonduki tiun abontarifon, kiu
validas inter la 1-a de julio kaj 31-a de decembro 1992. Abonkotizojn
por la unuopaj landoj vi trovas en la apuda tabelo.

Ni tre gxojus, se pri tiu eblo vi informus ankaux viajn konatojn,
amikojn.

*************************************************************************

Esperanto sonkasedo senpage!
============================

Oni (=ni) faras la gazeton, por ke la esperantistoj legu gxin. Konforme
al nia originala celo, ni klopodas aperigi artikolojn, kiuj helpas al
movade-nespertuloj orientigxi en la eventoj de nia komunumo.

Por kreskigi la abonantaron plej efike povas helpi gxuste al gxisnunaj
legantoj, kiuj plej bone konas la karakteron kaj fidinecon de nia
gazeto. Do, se vi kolektos 5 novajn abonantojn al la dua duonjaro de
1992, por simbole danki vian helpon ni proponas al Vi la muzikan
sonkasedon de J.Dinnyes: AL VENKO!, kiu enhavas 16 esperantajn kantojn,
inter ili la melodiigitajn verkojn de tiel famaj auxtoroj kiel Baghy, R.
Swchwartz aux Zamenhof!

Por ricevi la kasedon vi tutsimple kolektu la abonilojjn, kune (!) sendu
gxin al ni, kaj respektive la abonkotizojn sendu kune al via
kotizperanto!

Se vi estas kontenta pri la gxisnunaj numeroj, ni dankas vian cxi-
rilatan helpon.

Kun samideanaj salutoj

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

Kiel aboni EVENTOJ-n?
=====================

1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo, kaj sendu
   gxin al la redakcio (LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk.87.Hungario).

2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la
   koncerna nacia valuto kaj sumo. (Se estas indikita dolaro anstataux
   vialanda valuto, tio signifas ke vi devas pagi la aktualan
   ekvivalenton de tiu sumo en via valuto).

3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte.


Kiel pagi?
----------

- Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux
  posxtgxirkonte)  - en nacia valuto.
- Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLS-S, NL-3015 BJ
  Rotterdam, Nederlando.
- Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia
  posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII, Konto
  21898189/542-030808-7. Vi povas sendi ankaux eurocxekon. La valuto sur
  gxi devas esti en ajna tipo de konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko
  nepre skribu la numeron de Via bankkarto!
- En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en konvertebla valuto
  inkluzive forintojn) en fermita koverto al la redakcio.


Landaj kotizperantoj
--------------------

Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr.104/38, A-3400 Klosterneuburg
  (pcxk. 7.127.144).
Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen
  (pgxk. 0000265338-43).
Brazilio: Brazila Esperanto Ligo, Carlos Maria, Cx. Postal 03625,
   Brasilia-DF, 70084.
Britio: Paul Hewitt, 26 Highfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S. Humbs,
  DN36 SRT.
Cxehxoslovakio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorak, Jilska 10,
  CS-110 00 Praha-1.
Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J.
Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D
  Paris).
Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1.539, DW-8120 Weilheim,
  (konto 36525.5-806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80).
Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87.
Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7, 2o izda, E-
39007
  Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal n-ro 03.548531 (O.P.)
Israelo: Aviv Faklieru, Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto 403679, Bank
  Mizrahi, Faklieru Esperanto).
Italio: Itala Esperanto-Federacio, villa Villoresi 38, I-20143 Milano
  (pcxk. 37312204).
Korea Respubliko: Seula Esperanto-Kulturcentro, Lee Jung-kee, 100-630
  CPO Box 3047, Seoul.
Kroatio: Kroatia Esperantista Unuigo, Marija Belosxevicx, Trg burze 2,
  41000 Zagreb.
Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo,
  posxtgxirokonto 0809 5100318.
Polio: PWH NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137.
  PL-01865 Warszawa.
Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Antonio Martinus,
  Rua rd. Joao Conto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa.
Sud-Afriko: Colin Beckford, P.O. Box 1227, Cape Town, 8000.
Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra
Rorum pl. 455, S-242 94 Horby.
Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen.
Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A.

Esperantistoj el eksa Sovetunio, Rumanio kaj Bulgario cxi-jare ankoraux
  povas aboni la gazeton kontraux 10 dolaroj.

* * *

Kotizoj por 01.07.-31.12.1992.
-----------------------------

                     surface   aere
Auxstrio        ATS    177      +30
Belgio          BEF    550      +75
Brazilio        USD      8       +2
Britio          GBP      9       +2
Cxehxoslovakio  KCS    170        -
Danio           DKK    100      +20
Francio         FRF     90      +15
Germanio        DEM     27        -
Hungario        HUF    470        -
Hispanio        ESP   1800     +300
Israelo         USD      9       +2
Italio          ITL  18000     3000
Korea Resp.     USD      8       +2
Kroatio         USD      9        -
Norvegio        NOK    100      +20
Polio           PLZ  90000   +15000
Portugalio      PTE   2200     +300
Sud-Afriko      ZAR     40      +10
Svedio          SEK    100      +13
Svislando       CHF     24       +3
Venezuelo       USD      8       +2
cxiuj aliaj landoj NLG  30       +4

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, n-ro 008
Dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 288258
Aperas dusemajne, kolportas: HELIR
Presejo: M & M  H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor