Eventoj n-ro 0017, 1/novembro - '92,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:          - Rezolucio
                     - Rezolucio de Germana Esperanto-Asocio

Organizaj demandoj:  - UEA KAPABLAS, SED NE VOLAS!

Faka aplikado:       - Medicina Revuo
                     - Farmacia societo fondota!
                     - Esperantlingva rubriko
                     - Cxu vi estas fervojisto?
                     - Interlingvistiko kaj esperanto en la Karla
                       Universitato

Komerca aplikado:    - Kontaktoj sercxataj!

Arangxoj:            - JARFINA ARANGxO POR MEZAGxULOJ!
                     - Silvestra Renkontigxo en Sankt-Peterburg!
                     - Katolika E-Tendaro
                     - Internacia Kongreso por la pli agxa delegacio
                     - MezEuxropa Junulara Semajno

Propagando:          - KION FARI rilate al la angla?

Intervjuo:           - Herbert Mayer

Movado:              - Senpaga Kongresejo en Valencio
                     - Nova adreso de VERDIRE
                     - OSIEK-PREMIO 1992:
                     - Albana lotuso

ILEI:                - Ne tiom mizera, tamen ne brila!

Esperanto en radio:  - Konkurado cxe la Pola Radio

Konkurso:            - BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 1993

Lingvo:              - *
                     - Karaj legantoj,
                     - Internacia konkurso por lernejanoj

Korespondi deziras:  - ***

Movada lernejo:      - Agado de OSIEK

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj

Rezolucio
=========

La subskribintaj etnistoj

rimarkas
--------

- ke Hispana Esperanto-Federacio uzas en esperanto-tekstoj la
  kastili-lingvan nomon "Valencia" por aludi al la urbo, kiu
  venontjare gastigos la Universalan Kongreson de Universala
  Esperanto-Asocio (UK);

- ke Universala Esperanto-Asocio (UEA) ankoraux nenie atentigis
  la kongresontojn, ke Valencia estas cxefurbo de regiono, kiu
  posedas historion, lingvon kaj kulturon konsiderinde
  malsimilajn al tiuj de la plimulto en la Hispana Sxtato, kaj
  aparte proksimajn de tiuj de Princlando Katalunio kaj Balearaj
  Insuloj;

timas
-----

- ke la UK estos uzita por pluigi mistifikojn pri unueco de iaj
  hispanaj nacio kaj kulturo inter la kongresanoj;

- ke la UK povus esti uzata de politika partio por diversaspekte
  trompi la kongresanojn;

pro kio ni petas
----------------

- ke la loknomoj uzataj en la diversaj informiloj kaj revuoj
  estu originalaj kaj oficialaj, nome Valæncia, Alacant,
  Castellô, Elx, Segorbe k.s.; okaze de esperantigo de loknomo;
  gxi estu el la originala, nome Alakanto k.s.;

- ke la personaj nomoj de auxtoritatuloj estu tiuj, kiujn ili
  uzas, sen tradukoj al aliaj lingvoj, nome la Prezidanto de la
  'Generalitat' estas Joan Lerma;

- ke en la planado pri la prezentado de urbo Valæncia kaj gxia
  lando, i.a. ankaux en la t.n. nacia vespero, partoprenu
  prestigxaj lokaj kulturaj asocioj, kaj unualoke Acciô Cultural
  del Paós Valenci ;

- ke UEA informu la esperantistaron en siaj kongresaj informiloj
  kaj libro pri la historio, kulturo kaj lingvo de Valencio kaj
  gxia regiono, Valencilando;

- ke, se oni antauxvidas frazaron, por ke la kongresontoj povu
  surstrate peti informojn, ke gxi estu esperanta-valencia;

- ke la Loka Kongresa Komitato antauxvidu peti al elstaraj
  valenciaj kulturagantoj, kiaj la poeto Vicent Andr's Estell's,
  la verkisto Enric Valor, la kantisto Raimon k.a., membrigxi en
  la honoran komitaton de la UK, tiel ke gxin konsistigu cxefe
  valencianoj.

En Sabadell, la 3-an de oktobro 1992.

60 individuaj subskriboj, inter ili multaj estraranoj
de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo

*************************************************************************

-----------------------------------------------------------------
Germana Esperanto-Asocio
Membroasocio de la Germana konsilio de la Euxropa Movado

Estimataj gesamideanoj,

kun abomeno kaj hororo ni vidas, ke dum la lastaj monatoj okazis
pli kaj pli ofte atakoj kontraux eksterlandanoj en nia lando.
Esperantistoj ne povas toleri tion!

Pro tio la estraro de GEA per rezolucio apelaciis al la membroj
kaj al cxiuj Esperanto-amikoj, ke ili kun ankoraux pli da civila
kuragxo ol gxis nun aktivu por la protekto de alilandaj homoj en
Germanio.

La rezolucion ni sendis - germanlingve - al multaj jxurnaloj,
revuoj, radio- kaj televidstacioj, politikaj partioj ktp. en
Germanio. Mi aldonas la esperantlingvan tekston de la rezolucio.
Kun samideanaj salutoj

d-ro Wolfgang Schwanzer, prezidanto de GEA
-----------------------------------------------------------------

*************************************************************************

Rezolucio de Germana Esperanto-Asocio
=====================================

okaze de la kontrauxeksterlandanaj atakoj dum la lastaj monatoj
en Germanio

Germana Esperanto-Asocio, kiel reprezentanto de civitana kaj
kultura movado aktivanta de pli ol 100 jaroj por kompreno kaj
paco inter homoj de malsamaj naciecoj, eksterordinare indignas
pri la aktuala ondo de perforto kontraux eksterlandanoj en
Germanio. Kun abomeno kaj hororo ni vidas, ke sxovinismo kaj
rasismo en blinde furioza malamo disvastigxas pli kaj pli en
Germanio kaj dangxerigas nian demokration. Kiu hodiaux silente
rigardas, kiam oni batas fremdulojn, morgaux devos rigardi, kiel
oni bruligas librojn kaj kiel postmorgaux oni murdos tutajn
grupojn el la popolo. La pretendo, ke Germanio "ne estas lando
malamika al eksterlandanoj", farigxas nuda ciniko.

Germana Esperanto-Asocio tial postulas:

- efikan protekton kontraux atakoj al korpo kaj vivo de homoj,
  kaj energian agadon de polico kaj justico kontraux la obstinaj
  perfortuloj;

- ampleksan dialogon inter socio kaj politiko sur cxiuj niveloj,
  por venki la estigxintan fremdigxon kaj por sercxi eventualajn
  solvojn por la realaj problemoj kun konsidero de lies kauxzoj;

- solidaran kaj aktivan pledon de cxiuj demokratoj en "reto de
  solidareco" kontraux la terorismo de la politikaj dekstruloj,
  per tio ke pli ol gxis nun ni faru la valorojn de demokratio,
  libero kaj homaj rajtoj, bazo de nia identigxo kun nia
  respubliko, tiamaniere malfortigante la naciisman elementon.
  Kiu nomas sin germano, devas aktive pledi por tiuj valoroj,
  pri kiuj ni devus fieri de 40 jaroj. Cxiu, kiu tiel piedpremas
  niajn valorojn, metas sin kontraux nia socio kaj devas porti
  la konsekvencojn antauxvideblajn en konstitucie jura sxtato.

Al niaj samlandanoj kaj al niaj amikoj en la tuta mondo ni
diras: Tion cxi ni ne toleras! Ne eblas senkulpigi tiajn
fiagojn. Ni apelacias al niaj membroj kaj al cxiuj esperanto-
amikoj, ke ili kun ankoraux pli da civila kuragxo ol gxis nun
aktivu por la protekto de homoj senkulpe minacataj.

En Mainz, la 4-an de oktobro 1992.

la estraro de Germana Esperanto Asocio

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEAMNDOJ
//////////////////

Rakonto pri sensukcesa provo

UEA KAPABLAS, SED NE VOLAS!
===========================

---------------------------------------------------------------
En la antauxaj du numeroj aperis artikoloj de J. Werdin, pri la
mankoj de nuna funkciado, strukturo de UEA - kun liaj proponoj.
Kvankam plurajn punktojn de tiuj artikoloj - cxefe la
prifinancajn - ni taksas nerealaj, ni opinias, ke oni tamen
devas paroli pri ili, ja tiaj pensoj aperas cxe multaj
esperantistoj. Kaj ecx cxe la nuna financa bazo estas multaj
eblecoj... Kompreneble oni devas konsideri la prioritatojn...
La red.
---------------------------------------------------------------

Nura urgxo: ne forgesi la reklamon.
-----------------------------------

Pri la internacia komunikado interesigxas pli multe ekstere de
nia movado, ol interne. La movadanoj sxatas sian lingvon, sed ne
evoluemas timante novajn devigojn. Ili esperas favorajn legxojn
de la politikistoj, de UNESKO aux de UN, sen pensi ke restos al
ni nepre la taskoj de informado, trejnado de instruuloj kaj
funkciigo de servoj.

Anstataux esti konstanta forumo kun pleno da ideoj por modernigi
la propagandon impulse al UEA, la Komitato estas iu mola kapjesa
cxambro. La landaj asocioj (L.A.) ofte delegas tien
instigomankajn homojn. La vorto propagando malofte aperas en la
diskutoj... La konto "propagando" utilas por sxtopi deficitojn.
La bugxetaj paragrafoj preskaux cxiam finigxas per aprobo al la
CO-decidoj (CO = Centra Oficejo de UEA). Cxu honti pri la de-ni-
proponitaj reprezentantoj?

Inter UK-oj la komitatanoj ne renkontigxas por priparoli sian
oficon, kaj la estraranoj kunsidas nur unufoje! Pri la cetero
zorgas la CO!

La utilaj jaroj
---------------

Ene de la estraro mi respondecis tri jarojn pri la landa agado.
De la antauxulo mankis cxiaj spuroj. Unu jaro estis necesa por
kontakti cxiujn LA, la dua jaro utilis por studi kun ili
urgxojn, eblojn, preferojn. La tria jaro, ebligis kompilon de
propaganda laborplano, kun detaloj pri preparo, komparo,
realigo. Jam ni atingis la balotjaron, kaj iu flustris: "Pro
rezigno de l' prezidanto, ni sxangxu la tutan estraron!" Ha!

Mi sukcesis kunsidigi en Varsovio, Roterdamo, kaj Brajtono
preskaux 40 oficialulojn de la LA, kio okazis nek antauxe, nek
poste. Ili ricevis en Brajtono la projekton por plurnacia
reklamkampanjo (la cxefa manko signita de multaj landoj). Sed la
balaa ondego atakis min. Ni emfazu, ke el tiu tria jaro, kun
amaso de rilatoj kun pli ol 50 asocioj, subite restis nenio.

Alia organizo ne eltenus...
---------------------------

La supraj venenoj mortigus iun ajn komercajxojn. Unue, neniu
entrepreno sxangxas bloke la plenon de gvidantoj, por riski la
fidoperdon de klientoj kaj laboristoj, kaj due, senpripense
nuligi plurperiodan kampanjon signifas, ke estonte estraranoj ne
plu kuragxos tian tempoperdon, kaj dedicxemos al kurantaj
aferoj!

Kia laborplano?
---------------

La strategian planon komitato akceptis (post pli ol 10 jaroj...
La red.) en 1988. Gxi enhavas cxion por respondi la demandojn de
Werdin. Enestas en gxi, ke iu ajn kompetenta persono povas
sugesti realigojn, kaj ilin proponi al UEA. Tiu nia projekto pri
reklamkampanjo referencis al la punktoj 8-21-2730-31 de la
Strategia Plano, kaj mi esperis, ke la estraro 1989 sin taksos
ligita al gxi.

Kiel proponi reklamplanon
-------------------------

Kiel komerca eksdirektoro mi ligis la propagandon al financado.
Mi renkontis la eksprezidanton G. Maertens. Helpe de lia
profesieco, mi adoptis la projekton al la konataj UEA-kondicxoj.
La temo estis: "vendo" de esperanto laux komercaj kriterioj. Tio
implicis, ke UEA kaj la landaj asocioj dividu la investojn, ke
L.A. kaj la grupoj kunordigite reklamu, instruu, priservu la
informpetantojn. Cxe ambaux niveloj planitis elspezoj kaj
enspezoj. Amaso de arangxoj en najbaraj landoj duobligus la
efikon. La tuton devus prefari profesiuloj, dum almenaux
sesmonata periodo.

Tutmonda organizo, sen lingvokomunikaj problemoj, logike
interesigxas eluzi sian plurnaciecon. Malgraux diroj de
spertuloj, UEA sisteme rifuzas tiun cxi temon. Oreloj de
estraranoj aux direktoroj ne emas al tio. Ve, oni ne tusxu la
rezervojn! (eble krom por superluksa kongresejo?) Cxu muroj de
ankoraux mil jaroj?

Post tia periodo, en Bergeno mi atentigis, ke por trudi la
estraron agadi, ankaux la Komitato devus "movigxi". Gxi aprobis
mian proponon, sed nur du aux tri anoj en la sekvaj monatoj
konfirmis sian jeson... La "parolo" (promeso) de komitatano do
validas nur por tri minutoj.

Cxu tiuj homoj ne raportas al siaj landaj asocioj, aux ili estas
dekomence senpovaj? Kial lLIN oni elektis?

En Vieno, nova laborgrupo provis defendi la tezon de komerca
reklamado, kaj postuli, ke estrarano prirespondecu. Sed la afero
fusxigxis, cxar pro balotoj la rezolucio ne estis prezentebla.
La balotkomisiono provis prezenti la kandidatojn al estraraneco,
sed tro rapide, por ke ili estu demanditaj pri projektoj kaj
kapabloj. Ne eblis diri: "mi preferas tiun pro la financoj, tiun
pro eksterrilataj planoj, kaj tiun alian pro propagando..." La
UEA reguloj faras, ke ne estas kutimo havi ion skribitan. Tiel
en la balotoj regas konfuzo.

Senriskemo
----------

Estas skandale, ke universala asocio ne kuragxis riski, ecx
unufoje, plurnacian komunikokampanjon. Se UEA preferas nur
eldonon de gazeto, jarlibro, katalogo, libroservon kaj unujaran
kongreson... gxi tion emfazu! Por administrajxoj ne utilas ke
dormu kaj profitu al Roterdamaj bankoj tiaj pulsoj, kies ekzisto
ebligas sxtopi truojn.

Administra asocio, se tian ni volus, bezonas nek strategian, nek
ambician planon... Gxi malnovigxas, kaj ne meritas la
internacian rolon, ofte aluditan en kongresaj paroladoj.

Esperanto tamen bezonas UEA
---------------------------

Amiko de UEA, mi opinias, ke ni devas:

- sxangxi deinterne, sed ne krei novan asocion aux novajn
  filiojn, kiel sugestas Werdin, per pli bona konsidero el kaj
  al la ekzistantaj L.A.

- kontakti spertulojn por alia rigardo al niaj monfontoj,
  koncerne niajn rezervojn, eblajn investojn, eventualecon de
  agada entrepreno laux Werdin, aux komercaj kampanjoj laux
  Texier;

- postuli, okaze de balotoj, ke la L. A. listigu la neprajn
  postenojn laux utilo, sperto kaj prefero;

- postuli, ke la kandidatoj komuniku frue siajn ideojn,
  projektojn kaj sugestitan funkcion;

- se la balotkomisiono konstatas gravajn mankojn inter la
  proponoj kaj bezonoj, doni al gxi rimedojn por prisercxi
  kompetentulojn, ecx per anoncoj en la Revuo Esperanto.

- se necese, alporti la bezonatajn modifojn en la statuton de
  UEA, aux en gxian regularon.

Jean-Louis Texier,
eksa estrarano de UEA, vic-prezidanto de UFE

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Medicina Revuo
==============

La cxefaj artikoloj de la antauxnelonge aperinta 15-a volumo de
Medicina Internacia Revuo:

   - Sxangxigxo de kauxzoj de blindeco (R. Makebe)
   - La nuna stato de la progresiva afazio (Jordi Serra-Mestres)
   - Komencaj etapoj de la malignaj procezoj en la uterocervika
     surfaco (I. & Cs. Bige)
   - Resumo de la signifo de recidivo en infanagxa akuta
     limfoblasta leuxkemio (H. Behrendt
   - Kuracado de toksigxa reakcio de streptomicino per gusuibu (Li
     Huisi kaj Ye Xianghua)
   - Uzado de urokinazo kontraux miokardia infarkto (Zhao Jianmang)
   - Auxtogrefto de unupeco da lieno en 10 kazoj (Xiang Sunyun Ka)
   - Kuracado de skrofolo per tradicia cxina medikamento (Sugin)
   - Kolesterolo kaj korinfarkto (Jose Roiz)
   - Mia opinio pri fastadterapio (H. Hasxidi
   - Dumnokta vidkapablo per hasxisxo (Schweizer)
   - Redonita vocxo (Istvan Hegyi)
   - Mispasxoj en la stomatologia konsultejo (Balazs Szemok)
   - Kuracisto-historiaj faktoj pri "CELLADAM" (Margit Nagy)
   - Konformigxaj problemoj de la ciganinfanoj (S. Racne Novak)
   - IUPAC-kemia nomenklaturo deflankigxis (Pioro)

Adreso de la redakcio: Saburo Yamazoe, 4-8-9 Iwagami-mati,
Maebasi-si, 371 Japanio.

***********************************************************

Farmacia societo fondota!
=========================

Estimataj gekolegoj,

gvidataj de la intenco revivigi la farmacian sekcion de UMEA
(Universala Medicina Esperanto-Asocio)!

Ni invitas cxiujn, kiuj deziras partopreni tiun cxi agadon,
sendi sian sinanoncon por taksi la interesigxon pri la menciita
organizajxo.

Ni atendas la sinanoncon de cxiu aktiva aux iama
apotekisto, kaj tiun de aliaj esperantistaj fakuloj laborantaj
en la farmaciista tereno (kuracistoj, farmakologoj, esploristoj,
industriaj fakuloj ktp.).

La celo de nia faka organizajxo estus
PlIFORTIGl LA INTERRILATOJN de diverslandaj esperantistaj
apotekistoj, la disvastigo de la internacia lingvo kaj GxIA
PRAKTIKA APLIKADO inter la farmaciistoj per prezentado de
sciencaj prelegoj, esplor-rezultoj, kompilado de faka vortaro,
ktp.

Gxi funkcios kadre de UMEA, surbaze de gxia statuto kaj
espreble ankaux per gxia helpo kaj faka gvidado. Ni atendas
viajn proponojn ankaux pri la organiza sistemo, pri la nomo de
nia societo, pri gxiaj celoj. Simile ni atendas anoncigxon de
tiuj, kiuj deziras kaj povas kontribui en la gvidado, organizado
de la apotekista asocio.

Aliflanke ni petas cxiujn, kiuj legas
cxi tiun alvokon, bonvolu dissendi gxin por viaj naciaj fakaj
revuoj, gazetoj kaj esperantlingvaj periodajxoj, por havi
membrojn el ju pli da landoj. Post kelkaj monatoj, laux la
nombro de aligxintoj, la estraro de UMEA decidos pri la refondo
de nia asocio. Sendu viajn sinanoncon kaj proponojn al la
adreso:

Teresa Jakubowska,
ul. Kolberga 17 m 36, PL-26-600 Radom,

*************************************************************************

Esperantlingva rubriko
======================

Lu revuo Napora Zegar Sloneczny eldonata plejparte en la angla
fare de East European Documentation Centre of Naturism and
Retaled Subject havas konstantan esperantlingvan rubrikon. EEDCN
bonvenigas leterojn kaj konvenajn artikoletojn en esperanto.
Pliaj informoj cxe:

EEDCN. Box. 3379, GR-10210 Athinai, Grekio.
OdE-3

*************************************************************************

Cxu vi estas fervojisto?
========================

La Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF, la plej
vasta esperantista faka organizo, aligxinta al UEA, intencas
pligrandigi sian membraron en cxiuj landoj, cxefe kie ankoraux
gxi ne havas lokan organizon. La izolitaj fervojistaj-
esperantistoj estas invitataj kontakti la sekretarion de IFEF:

d-ro Romano Bolognesi, via Misa 4,
I-40139 Bologna, Italio.

*************************************************************************

Interlingvistiko kaj esperanto en la Karla Universitato
=======================================================

Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS) kune kun
katedro de didaktika teknologio de pedagogia fakultato en Karla
Universitato Prago, organizis dum 14-18. de septembro
universitatan kurson por cxehaj sciencistoj kaj studentoj,
interesigxantaj pri interlingvistiko kaj kibernetika pedagogio.

Post la prelegoj de prof. Milosx L nsky kaj prof. Helmar Frank
sekvis viglaj diskutoj pri la uzo de la Internacia Lingvo kiel
propedeuxtiko por lingvoinstruado, kaj pri uzo de esperanto -
modelo por auxtomata traduko, lingva skemigo ktp. Montrigxis
granda intereso ankaux pri interlingvistiko kaj gxia aplikeblo
en moderna lingvoscienco kaj gxiaj najbaraj disciplinoj.

Dr. V'ra Barandovsk -Frank gvidis 10-horan preparkurson de la
Internacia Lingvo por sciencistoj, kompletigitan per seshora
videoprogramo. Aligxis deko da instruistoj de la Karla
Universitato. Multaj el ili parolas 2-3 euxropajn lingvojn kaj
estis mem surprizitaj, ke post tritaga preparo ili kapablis legi
senprobleme sciencajn tekstojn kaj sekvi fakajn prelegojn en la
Intemacia Lingvo. Estis alte aprezita la seriozeco de la
seminario kaj la tauxgeco de ties lingvo por scienca agado.

Kontaktadreso por AIS:
Prezidanta Sekretariejo,
Kleinenberger Weg 16 B, DW-4790 Paderborn, Germanio.

*************************************************************************

KOMERCA APLIKADO
////////////////

Kontaktoj sercxataj!
====================

La firmao "Majak" en Veliko Tarnovo sercxas partnerojn por
kunagado. Gxi eksportas agrikulturajojn, organizas restadon de
turismaj grupoj en Veliko Tarnovo, havas interesojn pri
teknologioj kaj materialoj por fasadaj lumreklamoj, hobioj
elektronikaj, horlogxaj mekanismoj, teknologioj por produktado
de faruno el cepo.

Majak, pk. 276, BG-5000 Veliko Tarnovo,
Bulgario. Telefono: 359-62-23606.

* * *

La privata komerc-turisma firmao MARAN (Moskvo, Rusio),
interesigxas pri negoco de diversaj konsumvaroj el via lando.
Oni pretas pagi per dolaroj aux arangxi reciproke profitan
barterkomercon, komunan produktadon.

Plej gravas kvalito, nivelo de prezoj kaj rapideco de
liverajxoj. Oni havas eblecon logxigi grupojn da turistoj en
unuaklasaj aux en apudurbaj pli malmultekostaj hoteloj, kaj
garantias vizitojn al cxiuj vidindajxoj kun gvidistoj,
parolantaj esperante kaj en iu nacia lingvo; do temas ne nur pri
esperantistoj.

Viaflankaj demandoj kaj proponoj estas bonvenaj laux nia
tel/fakso: +7-095-9288049, Marian Stepanov.

el Monato, 11 /92

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

9-a Internacia Festivalo

JARFINA ARANGxO POR MEZAGxULOJ!
===============================

27.12.92 - 03.01.93.

Maloftas la e-arangxoj, kiuj celas la mezan generacion. IF ja
estas gxuste tia, kaj invitas vin renkonti la navan jaron en
Kloster Hoechst, je 50 km-oj sudoriente de Frankfurto.

IF prezentas specifan programon por la dua generacio (25-55
jaragxo) kun junaj familioj kun aux sen infanoj.

Kadra temo: "Turismo en Esperantujo". Al IF estas atendataj
cxefe flue parolantaj geesperantistoj, sed por komencantoj (ekz.
via partnero) estos organizitaj lernigaj kaj paroligaj kursoj.

Logxigo en 1-2 litaj cxambroj, aparta programo por la infanoj!
Prelegoj kaj kursoj dumtage, interesa programo vespere. Tradicia
silvestra balo kun granda bufedo!

Kotizo: 350 DEM por plenkreskuloj (gxis 30.11.92). Specialaj
kondicxoj por netranspagipovaj landoj!!!

Petu detalajn informojn de:
Hars-Dieter Platz,
PF. 1148, DW 3501 Niedenstein, Germanio.
Telefono: +49-5624-8007,
telefakso: +49-5624-322.

*************************************************************************

Silvestra Renkontigxo en Sankt-Peterburg!
=========================================

La E-Societo "ESPERO" invitas vin renkonti la novan jaron en
Sankt Peterburg. La arangxo dauxros inter la 30-a de decembro
gxis, la 2-a de januaro. Antauxvidita prezo: cx. 1300 rubloj.

Detalajn informojn petu cxe: pk. 130, RUS-197022
St-Peterburg, Rusio.

***********************************************************

Katolika E-Tendaro
==================

De la 8-a gxis la 22-a de auxgusto okazis en Sebrancie apud
Litomysla la 14-a Katolika Esperanto-Tendaro de la cxeha IKUE-
Sekcio. Partoprenis gxin 70 kredantoj el Cxehoslovakio, Polio,
francio kaj Germanio; cxirkaux la duono estis gejunuloj kaj
infanoj. La arangxon karakterizis amika atmosfero, multa
kantado, cxiutagaj mesoj gvidataj de patro Savio Ricxica, kaj
iom strikta, slolteca tagordo.

Post kiam de 1977 gxis 1989 la cxeha IKUE-sekcio povis nur kasxe
agadi, gxi en la lastaj jaroj rapide refortigxis. Pri gxiaj
aktivado kaj arangxoj informas:

Miloslav Sv cxek,
Trsxicxk  6, CS-751 27 Pencxice.

***********************************************************

Sukcesis la nova iniciato

Internacia Kongreso por la pli agxa delegacio
=============================================

Pri la signifo de e-kongresoj oni multe kaj diverse skribis kaj
skribas. Tamen absolute senduba estas ilia unuiga kaj emociiga
rolo.

Organizado de internaciaj kongresoj postulas grandan organizan
fortostrecxon de tutaj kolektivoj, preparlaboron dum pluraj
monatoj. Tamen Herman kaj Margarete Schmid, prezidanto de Bavara
E-Ligo post pluraj antauxaj kongresoj (1970-SAT, 1977-SAT,
1985-UK), denove prenis tian taskon.

Cxi foje la ideo estis arangxi internacian kongreson por la pli
agxa gencracio. La ideo estis vere bona, la tempo tauxga, kaj
tiu kvindekoj el 6 landoj, kiuj gxin cxeestis, certe elportis
hejmen la plej bonajn impresojn.

La arangxo dauxris de la 6-a gxis la 12-a de septembro en
Kolpinghaus. Samloke okazis la kunvenoj, trovigxis la
restoracio, do ne estis grandaj distancoj. Entute konvena loko
por cxi-speca arangxo.

La programo estis ricxa, varia, kaj ankaux akordigita al la agxo
de la partoprenintoj. Zofia Banet-Fornalowa prelegis pri la E-
teatro, Stefan Maul, prezidanto de TEJxA pri internacia
komunikado kaj pri gxiaj sociaj kaj politikaj sekvoj, estis
diskuto pri la demando "Kial esperantistoj kongresas?", estis
pluraj kaj tre interesaj ekskursoj, inter ili ekz. al la
biblioteko de Germana Fsperanto Instituto en Aalen, okazis
pluraj artaj prezentoj, kiel spektakloj de Jerzy Fornal el
Varsovio aux "mirakla" programo de la budapesxta magiisto Arp d
Szegedi.

Estis agrable kunesti inter homoj, kiuj pro la agxo jam multon
vidis-spertis, kaj povas aprezi valorajxojn de la vivo.

Estus bone, se iu dauxrigus la arangxon, lancxita de s-ro
Schmid, gxi montrigxis trafa!

Zofia Banet-Fornalowa, Varsovio

*************************************************************************

Frukto de kunlaboro en MezEuxropo:

MezEuxropa Junulara Semajno
===========================

De la 9a gxis la 16a de auxgusto okazis en la cxarma nordmoravia
urbo Olomouc renkontigxo de esperantistoj-gejunuloj kun
subtitolo "MezEuxropo prezentas sin", do evidente arangxo
celanta ion novan.

Oni iniciatis pliprofundigi kunlaboron inter unuopaj mezeuxropaj
sekcioj, kaj krei internacian etoson ne nur venante el pluraj
sxtatoj, sed cxefe kontribuante al la komuna programo, kies faka
temo estis: Cxu komuna lingvo suficxas? Vasta spaco ofertis sin
kompreneble ankaux sur la kampo de t.n. distra programo.
Bedauxrinde - verdire- la intenco ne centprocente sukcesis.
Unuopuloj suficxe "abunde" plimultigis la nombron de programoj,
sed laboro de sekcioj, kiel tuto, ne videblis. Do pezo de la
programoj restis pli malpli sur la dorso de CxEJ, la
cxeforganizanto.

Koncerne la fakan parton, oni multe rilaksis, psikoekzercis,
interreligie kunvenis, diskutis pri psikaj barieroj de la
komunkiado, do oni preferis praktike lerni ol teoriumi.
"MezEuxropo" tamen prezentis sin dum forumoj pri la nunaj
Cxehoslovakio kaj Polio, kaj dum la nacia vespero, plena de
moraviaj folkloro kaj vino... Kiel kutime okazis paroliga kurso,
kiun partoprenis ekz. la jxusaj kursfinitoj de la internacia
lingvolernejo, komune organizita de CxEJ kaj GEJ. Krome, ja
cxeestis kelkaj estraranoj, ne mankis la TEJO-forumo.

Post iom pli serioza (ne cxiam tro... kompreneble) taga programo
sekvis preskaux malserioza parto, - la vespero. Oni freneze
dancis, amuzigxis cxe fisxlagetoj, kantis, do tradicie
internacie vesperumis.

La arangxo sukcesis, sed cxu oni denove organizos ion similan,
restas cxi momente ankoraux "inter steloj".

Vladka Chv talov

La analizo de la cxijara arangxo, kaj la sekvajaraj planoj certe
estos diskutataj dum la 2a "Mezeuxropa E-Junulara Konferenco",
kiun novembrofine partoprenos reprezentantoj de cxeha, germana,
hungara, itala, pola, slovaka kaj svisa junularaj e-organizoj.

La red.

*************************************************************************

PROPAGANDO
//////////

KION FARI rilate al la angla?
=============================

Konstatoj
---------

   1. Vole nevole ni objektive konstatu, ke nun la angla, germana
      NECESAS en pluraj kampoj.

   2. Estus stulte proponi tujan anstatauxigon de la angla per
      esperanto, cxar en nia lingvo ekzistas nur minimuma kvanto de
      baza fakliteraturo, kaj ne multas fakuloj, kiuj kompetente
      scipovas la internacian lingvon.

   3. Tro ofte esperantistoj reagas neracie, absurde, kiam iu
      parolas aux skribas favore al la angla kiel internacia
      komunikilo.

Cxu sekve ni faru nenion?
-------------------------

   1. Neniel ni iru kontraux la fluo! Rekonu la pozitivan rolon de
      la angla, sed eble tuj aldonu giajn mankojn: ne en cxiuj
      brancxoj (ekz. cxe la posxto, medicino), kaj ne cxie
      (Sudameriko, Orienta Euxropo) gxi estas uzata.

   2. Neniam parolu nur sola pri la angla lingvo, cxiam diru, ke
      "germana, angla, franca lingvoj"!

   3. Ni honeste akceptu, ke nuntempe la angla, germana, franca
      nepras en internacia nivelo, kvankam ni samtempe substreku
      tiun bedauxrindan diskriminacion, kiu gravege favoras la
      gepatro-lingvanojn kaj kiu malobservas la Universalan
      Deklaracion pri la Homaj Rajtoj (art.2a).

   4. Celo de via argumentado estu ne la ekskluziva uzo de e-o, sed
      gxia paralela uzo samrajte al aliaj lingvoj!

   5. Ni atentigu pri la propedeuxtika valoro de esperanto, per kiu
      eblas pli facile kaj pli bone lerni fremdajn lingvojn.

   6. Ni rimarkigu, ke dum la lastaj jaroj pli kaj pli da
      scienculoj uzas e-on kiel laborlingvon, samrajte kun la
      angla, dum internaciaj renkontigxoj (havu preparitan liston
      por demandoj!).

   7. Ni subtenu la gxisdatigon kaj kompletigon de fakterminologioj
      en e-o, por ke gxi farigxu uzebla lingvo samnivele kun la
      angla; same ni lauxeble subtenu asociojn, kiuj jam uzas la
      internacian lingvon kiel laborlingvon.


Por ricxigi nian argumentadon
-----------------------------

   1. Propedeuxtika valoro de e-o por la temado de la angla,
      franca, germana ktp. lingvoj.

   2. Ankaux via nacia lingvo estas same bela, esprimkapabla, kaj
      havas la samajn rajtojn.

   3. Nekompleta listo de internaciaj sciencaj renkontigxoj en
      1990, kun e-o kaj la angla inter la laborlingvoj:

   - Budapest, Hungario, 26-28 jan.: Internacia konferenco kaj
     ekspozicio "Trafiko kaj medioprotekto" (Ekonomia
     Universitato, Budapest IX);

   - Bialystok, Pollando, 18-25 febr.: 3-a sesio de la pola filio
     de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj);

   - Beijing, Cxinio, 25-30 majo: 3-a Internacia akademia
     konferenco pri sciencoj kaj teknikoj (Cxina Akademio de la
     Sciencoj);

   - San Marino, 1-10 sept.: SUS 7, Sesio de Akademio Internacia de
     la Sciencoj;

   - Poprad, Cxehoslovakio, 12-14 sept.: 5-a TAKIS-konferenco
     INTERKIBERNETIK'90 (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko,
     Informatiko kaj Sistemiko);

   - Bialystok, Pollando, 16-24 sept.: SUS 8, Sesio de Akademio de
     la Sciencoj.

Konkludo
--------

Preferinde estas aktive kunlabori ol teorie kontrauxargumenti!

Germain PIRLOT, Oostende, Belgio

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Direktoro de la Internacia Esperanto Muzeo en Vieno

Herbert Mayer
=============

Intervjuo de la revuo Moskva Gazeto kun Herbert Mayer dum la UK en
Vieno.

M.G. Unue bonvolu diri kelkajn vortojn pri vi!

H.M.: Mi laboras en Internacia Esperanto Muzeo, kiu estas parto
de la auxstria biblioteko, lauxprofesie mi estas bibliotekisto.
IEM posedas 20 mil volumojn en esperanto kaj en aliaj
planlingvoj. Fakte gxi estas la plej granda funkcianta e-
biblioteko. Gxi dauxre akiras librojn, ni katalogigas ilin, kaj
poste ni disponigas tiujn librojn al la publiko. En Euxropo
eblas elprunti librojn tra elprunta internacia reto. Multaj
homoj utiligas tiun servon. La dua parto de nia instituto estas
la muzea; kiun ni nun renovigas, sed kio estas ege multekosta,
al ni mankas multe da mono. Por fari cxion ni bezonas ankoraux
unu milionon da sxilingoj. Kaj mi ne scias, kiel ni atingos
tion, do fakte ni devas halti en la restauxrado de la muzeo en
la unua parto. La sxtato helpas en tiu senco, ke gxi pagas la
salajron al cxiuj bibliotekistoj, kiuj laboras en la muzeo. Kaj
ne estas lupago.

MG: Kiom da eksponajxoj estas en la muzeo?

H.M.: Nun estas eksponataj tre eta parto de manuskriptoj, sed ni
havas proksimume cent mil objektojn, kiujn ni kompreneble ne
povas eksponi komplete.

MG: Kiom da vizitantoj venas al la muzeo kaj al la biblioteko?

H.M.: Inter 5 kaj 6 mil jare, kiuj estas plejparte ne
esperantistoj. Tiujn homojn ni informas tre efike pri esperanto.
Ekde kiam ni havas informsistemon pere de kluboj, kiujn la
vizitanto povas preni en manojn, ekzemple la vendokvanto de
lernolibroj cxi tie dekobligxis. Antauxe ni vendis du
lernolibrojn dum unu jaro, nun ni jam vendas inter 20 kaj 30 dum
unu monato. Sed kiel mi diris, ankoraux ne estas finfarita la
ekspozicio.

MG: Kiamaniere esperantistoj el aliaj urboj, landoj povas uzi la
muzeon?

H. M.: Iru al la loka biblioteko, ekz. al la loka universitata
biblioteko kaj pere de tiu biblioteko lioteko oni povas elprunti
librojn en tuta Euxropo.

MG: Kiel oni povas ekscii, kiuj libroj estas cxi tie?

H.M.: Se vi sercxas precizajn titolojn, vi povas skribi al ni
kaj ni povas informi vin, cxu estas tiuj titoloj. Sed se temas
pri esperantajxoj, la versxajneco, ke tio trovigas en E-Muzeo
estas tre granda.

MG: Kaj se oni ne scias precizan titolon, sed sercxas laux temo?

H.M.: Oni povas skribi kaj demandi cxu estas libroj pri tiu
temo? Aux kiuj gazetoj aperis en la dudekaj jaroj en Soveta
Unio? Tiujn demandojn ni povas facile respondi, cxar ni havas
katalogon. Sed se temas pri komplikaj aferoj, ekr. kiom da
artikoloj de la auxtoro X estas en diversaj revuoj, ni devus
sercxi dum jaroj, tion ni ne povas fari.

MG: Kiamaniere vi kompletigas vian fondajxon?

H.M.: Pli grande per donacoj kaj per intersxangxo. La bugxeto,
kiun ni havas, elcxerpigxas preskaux plene por la bindado, do
por acxetado nia bugxeto preskaux ne ekzistas.

MG: Iom pri la historio...

H.M.: La muzeon fondis en 1927 Hugo Steiner - fervoja oficisto
kaj tre diligenta kolektanto. Ekde 1928 gxi estas parto de la
Auxstria Nacia Biblioteko. Do vi vidas jam 65 jarojn, kaj ni
seninterrompe kolektas dum plura jardekoj. La muzeo estis
fermita, tamen, dum la nazia okupado de Auxstrio dum ses jaroj,
sed malbedauxrinde nenio perdigxis.

Kontaktadreso:
Internacia Esperanto-Muzeo, Batthyany
stiege, Hofburg, A-1010 WIEN 1, Auxstrio.
El Moskva Gazeto, jul/auxg. 1992.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Senpaga Kongresejo en Valencio
==============================

La vic-urbestro de Valencio, Vincente Gonz lez Lizondo, oficiale
komunikis per letero al la LKK de la 78-a Universala Kongreso de
Esperanto (24-31: VII. 1993), ke laux decido de la Gxenerala
Asembleo de la Urbestraro, oni decidis subvencii la tutan koston
(cx. 60.000 USD) por la uzo de la Palaco de Muziko en Valencio
kiel kongresejo. Estas la unua fojo, ke iu kongreso en tiu
palaco estas subvenciata!

Ankaux la Konsilantaro pri Kulturo de la Valencia Auxtonoma
Komunumo informis, ke ili subvencios la kongreson per proks.
20.000 USD!

La vic-urbestro Gonz lez, kiu estas samtempe skabeno pri kulturo
kaj membro de la hispana Parlamento, speciale vojagxis al Vieno
por inviti dum la Fermo al la 78-a UK en Valencio.

laux Heroldo, 9/1992

*************************************************************************

Nova adreso de VERDIRE
======================

La ekologiisma gazeto VERDire, kaj ties redaktoro Claude Rouget
havas novan adreson:

pk. 2280, N-9002 Tromso, Norvegio.

*************************************************************************

OSIEK-PREMIO 1992:
==================

Etimologia vortaro de Esperanto
~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x~x*x

Cxiujare OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-
Konferencoj) organizas en julio unusemajnan konferencon.
Originala specifa celo de OSIEK estas atribui cxiujare premion
al nefikcia verko de vivanta auxtoro. Cxiu OSIEK-ano rajtas
proponi antaux la konferenco du premiindajn laux li verkojn. La
5 plej ofte proponitaj verkoj estas detale prezentataj dum la
konferenco. La lastan tagon okazas duobla sekreta vocxdonado de
cxiuj cxeestantaj OSIEK-anoj por elekti la premiatan libron. La
nuna valoro de OSIEK-premio estas 300 ekuoj (cx. 230 USD).

Cxi-jare, dum la Internacia Esperanto-Konfercnco en Ateno, la
23an de julio, d-ro Ebbe Vilborg ricevis la premion pro lia
verko, nepre necesa al cxiuj amantoj de nia lingvo: "Etimologia
Vortaro de Esperanto". La unuaj du volumoj jam aperis, kaj la
tria aperos cxi-auxtune.

EBBE VILBORG
------------

D-ro Ebbe Vilborg estas eble malpli konata de esperantistoj ol
niaj fekundaj beletristoj, vervaj prelegantoj aux brilaj
artikolistoj.

Li naskigxis en G"teborg, Svedio, kaj doktorigxis en 1955,
estante sub 30a agxo. La sekvan jaron li farigxas docento en la
universitato de G"teborg, kaj kelkajn jarojn poste lektoro pri
la greka, la latina kaj gxenerala lingvistiko.

Li lernis esperanton en 14a agxo. En 1958 kompilas vortaron
(Lilla Esperanto-oedboken), kaj montrigxas agema en la Akademio
de Esperanto (1962-1976).

Cxiuj verkoj de E. Vilborg rilatas al lingvistiko: Vortaro sveda
esperanta, Suplemento al la vortaro, La participa problemo en la
Akademio, Esperanto - moderna lingvo, eldono de interlingvistika
cirkulero Fokuso (1967-1976).

Cxi-jare la Etimologia vortaro post 1991 denove estis proponita
al la OSIEK-premio, kaj gajnis gxin antaux la konkurenca libro:
La dangxera lingvo de Ulrich Lins.

Eksciinte pri la premio, Vilborg reagis kun danko:

.. Mi sentas min tre honorata pro tiu rekompenco donita al mi!
... La tria volumo estas prespreta kaj supozeble aperos dum
auxtuno.

Mi ne povus imagi kialon, pro kiu oni rifuzus tian premion!
Kompreneble mi akceptas gxin, kun gxojo kaj dankemo. Laux mia
memoro, tio cxi estas la unua fojo, kiam mi ricevas rekompencon
pro laboro serve al esperantistoj...

Gratulojn al Ebbe Vilborg al la ricevita OSIEK-premio, kaj
dankojn pro la farita laboro!

laux la materialoj en "La Gazeto" kaj "Dialogo" n-ro 42.

*************************************************************************

Albana lotuso
=============

Kien ajn veni en la granda ekssocialismio, oni renkontas
disfalon, transformon kaj novordigon. Preskaux apokalipsa
torento glutis la malnovajn regximojn kaj nun tro ofte lasas la
popolojn en marcxo de kaoso, mizero kaj senespero, sur kiu
kreskas nur malmultaj lotusoj de la espero.

Albanio, antaux nelonge ankoraux provinta sian tute propran
vojon en apenaux gxenata izolo, sxajnas esti inter la plej
abrupte kaj fonrte trafitaj. Industrio neadapteble
antikvigxinta, agrikulturo bazigxanta sur azenaj dorsoj,
preskaux kompleta senlaboreco, lernejoj kies fenestroj estas
senvitraj, kaj kies lernantoj disponas nek librojn - el kiuj
lerni, nek paperojn - sur kiujn skribi, - sed en kiuj okazas
aperanto-kursoj!

Kvazaux kiel fabela lotuso aperas la antauxnelonge ekgxerminta
esperanto-movado en la gxenerala mizero de la lando. Ne pli ol
manpleno da aktivuloj sukcesis ene de du jaroj - la malnova
regximo estis aktive subpreminta ilin kaj malebligis cxian
aktivadon - fondi Albanan Esperanto-Ligon, akiri por gxi legxan
aprobon, instrui la lingvon al plurcento, krei reton el dudeko
da kluboj, eldoni same grave kiel modeste lernolibron, tradukon,
originalajxon kaj revueton, starigi vastajn kontaktojn kun la
movado tra la mondo kaj ellabori agadplanon plena je auxdaco kaj
prudento.

Multo de la atingitaj rezultoj sukcesis nur dank' al la helpo el
eksterlando. Evidentas, ke ankaux estonte gxi restos tiel. Sed
la albanaj esperantistoj - male al multaj aliaj grupoj en la
lando - klare konscias, ke la pli granda parto povas realigxi
nur per la propra laboro kaj konstanta penado. La prezidanto
Gafur Mucxo kaj liaj samimideanoj senlace kaj kuragxe klopodas
akiri reputacion, adeptojn kaj firman organizan bazon por
esperanto en Albanio.

Tiujn nepre amikindajn, seriozajn fervorulojn povus ege helpi
vizitoj (neforgeseblas mem sperti ilian hontige varman kaj
regalan gastamon), e-turismo en ilia historie kaj kulture
ricxega, svise bela lando, subteno de iliaj eldon(ej)aj planoj
per papero, presmasxino ktp. (cxi tie trovigxas por ili efektiva
sxanco en ankorauxa merkata vakuo)! Ankaux eblas tra ili donaci
al lernejoj stokon da krajonoj kaj skribiloj, aux, aux, aux...

Kontaktu ilin:

Albana Esperanto-Ligo, s-ro Gafur Mucxo,
Rruga "Thanas Ziko" 56, Tirana, Albanio.
lelefono: +355-42-33258.
Bernhard Westerhoff, Germanio

*************************************************************************

ILEI
////

Ne tiom mizera, tamen ne brila!
===============================

En "Eventoj" 12, (p.5.) Suzana Sz. Vir g prave konsternigxis pri
la ekstreme modesta rezulto en la enketo de ILEI pri lerneja
instruado en 1991. La trovita sumo de 2455 aspektas vere mizere.
Tamen gxi montras pli la nereagemon de niaj membroj ol la faktan
staton de instruado. El la enketoj de 1989 kaj 1990 ni sukcesis
malkovri cx. 10,000 lernantojn inter la agxoj de 5 kaj 18 tra la
mondo. Ni tamen ne tuj gxoju: por kontentige granda e-komunumo,
ni devus trovi almenaux la kvaroblon de tio! Tamen restas la
konkludo, ke la instruado de esperanto, la trejnado de
instruistoj kaj instruisto-trejnistoj grandskale lamas malantaux
la bezono subteni adekvatan e-komunumon. Klaras, ke la movado ne
investas suficxe tiukampe. ILEI en 1992 transformas sian
enketilon al kontaktilo; krome devigas sin oferti en 1993
instruistajn kursojn kun 5O lokoj, kaj en 1994 cent lokoj.

Suzana prave levas la demandon pri la enplekto de elementoj de
la e-kulturo kaj vivo en la lernado. ILEI tion atentas en la
kreado de instruprogramoj kaj ekz. en nia nova Gimnazio. La
minimuma nombro de esperantistoj (parolantoj aux movadanoj)
rezultintaj el la lerneja instruado signalas la mankon de
adekvata pontado inter la du.

Por kontentige aliri cxiujn el cxi tiuj demandoj ILEI simple ne
havas la rimedojn nek financajn, nek homajn. Por fari cxion cxi,
ni devas konvinki la tutan movadon por rezigni pri sia nuna
starpunkto: "Ha, instruado... jes, grava demando... sed faka
demando... kaj felicxe ni povas lasi tion en la manoj de ILEI!"
Ne cxiuj kompetentuloj, kaj apenaux iuj financaj rimedoj
trovigxas cxe ni! Ni iniciatos kaj kunordigos, sed ne imagu, ke
ni cxion necesan povos fari!

Stefan McGill

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Konkurado cxe la Pola Radio
===========================

Cxe la fremdlingvaj elsendoj de radiostacioj cxiumonate oni
kalkulas la nombron de alvenintaj posxtajxoj, por taksi la
popularecon de la elsendoj.

Cxe la Pola Radio oktobre la e-elsendoj okupis la duan lokon!!!
La unua igxis la germanlingva elsendo, ricevinte 248
korespondajxojn, dum nia elsendo havis 189. La e-elsendoj
superis la anglan redakcion kun 122 leteroj.

En esperanto plej da leteroj venis el Germanio (48), kaj per tio
rompis la gxisnunan "finnan hegemonion", ja el Suomio venis
cximonate "nur" 41 korespondajxoj. En la vico sekvas Nederlando
(37), Cxehoslovakio (15), Litovio (9), ktp.

Redaktoro de la elsendoj Andrzej Pettyn multe dankas la reagojn,
kaj dauxre atendas ilin.

Memoru, ke la esperanto-elsendoj okazas je 14.30 - 15.00 UT en
la 31, 41, 49 metra mallonga bendo kaj 200 m mezondo, kaj je
21.30 - 22.00 UT en la 41 m., 49 m. kaj 200 metra ondolongo. (En
Mezeuxropo aldonu unu horon).

Pola Radio,
Esp.-Redakcio,
PL-00-950 Varsovio, pk. 46.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 1993
=================================

La plej prestigxa konkurso de la movado ree invitas al kreado de
originalaj kontribuajxoj al la esperanta kulturo. Sep diversaj
brancxoj atendas konkursajxojn, kies kremon oni distingos per
MONPREMIOJ, pli altaj ol pasintjare.

Cxi-foje UEA aparte alvokas cxiujn muzikemajn esperantistojn -
unuopulojn kaj grupojn - por partopreno en la brancxo de kantoj.
La muzika esperanto-kulturo disfloras en la lastaj jaroj, sed
tio ne montrigxis kiel pli vigla partopreno en la Belartaj
Konkursoj.

La konkursajxoj de cxiuj brancxoj devas esti novaj kaj (escepte
de la infanlibroj) ne publikigitaj. Krome validas jenaj
kondicxoj:

Poezio:       Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Prozo:        Maksimuma longo 200x65 tajpospacoj. Tri premioj.
Teatrajxo:    Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.
Eseo:         Teme ligita kun esperanto aux kun la temo de la
              78-a UK: "Klerigo por la 21-a jarcento".
              Premio Luigi Minnaja.
Kanto:        Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj.
              Premio An-okin.
Fotogratio:   Teme ligita kun esperanto aux la temo de la 78-a
              UK. Tri premioj.
Vidbendo:     Temo prefere ligita kun esperanto. Maksimuma
              dauxro 30 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.
Infanlibroj:  Originala aux tradukita libro, presforme aperinta
              en 1992. Unu premio.

KONDICxOJ:

- Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni devas sendi
  la konkursajxojn en kvar ekzempleroj kaj ili devas alveni plej
  laste 1993.03.31. Por fotografio kaj vidbendo oni sendu po unu
  ekzempleron antaux 1993.07.01. Por la infanlibra brancxo la
  eldonejoj sendu po tri ekzemplerojn por alveni plej malfrue
  1993.03.31.

- La konkursajxojn oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA,
  Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

- Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo.
  La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu
  pseuxdonimaj. En aparta koverto estu enfermita la vera nomo
  kun adreso. Oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu
  brancxo, en kiu oni konkursas.

PREMIOJ:

Unua premio: 370 gld. Dua premio: 259 gld. Tria premio: 148 gld.
Luigi Minnaja kaj An-okin: 370 gld. Nova Talento (por la plej
bona konkursanto antauxe ne premiita) 259 gld. Infanlibro: 777
gld.

PUBLIKIGO:

La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al
UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio
de la Konkursoj.

PLI DETALA REGULARO

haveblas kontraux unu respondkupono cxe la Centra Oficejo de UEA.

*************************************************************************

LINGVO
//////

Dauxre oni intermiksas la vortojn sxati kaj placxi. Jen ekzemplo
de la gxusta uzado:

La muziko placxis al mi.
Mi sxatas la muzikon.
Aux, se vi sxatas proverbojn, eble pli placxas al Vi la jenaj
Zamenhofaj ekzemploj:

Al cxiu besto placxas sia nesto.

Kiu hundon mian batas, min mem ne sxatas.

* * *

En la revuo MONATO 92/1 estis novelo de Higinio Garcia, en kiu
oni povas legi la jenajn frazojn (temis pri AIDS):

"Estis iposo, imunperda sindromo. Triviale dirite, koita pesto."

Se mi havus adreson, mi tuj sendus posxtkarton por gratuli kaj
danki. Imposo! Tiom bela kaj esperanta vorto, kompare al la
duone asimilitaj importitaj jxargonajxoj, kiuj normale nin
plagas!

E. T. Grimley Evans
el La Brita Esperantisto, nov.dec/92

*************************************************************************

Karaj legantoj,
===============

certe vi rimarkas, ke niaj novembraj numeroj malfruas. Ni
klopodas baldaux reatingi nian kutiman ritmon.

Responde al multaj demandoj: la baza abonkotizo al EVENTOJ por
1993 estas 59 guldenoj (aerposxte 68 guldenoj), por
ekssoclandoj: 23 guldenoj.

Hungaraj abonantoj atentu! La baza abonkotizo por '93 estas 980
forintoj, sed tiu sumo validas, nur se ni ricevas gxin antaux la
31a de decembro. Pro la planita enkonduko de AVI (AldonValora
Imposto, hungare: AFA) ankaux por gazetoj, al tiu prezo povas
aldonigxi 10 aux 25 procentoj, depende de la legxo. Sxparu tiun
sumon, kaj abonu al EVENTOJ en decembro!

La red.

*************************************************************************

Internacia konkurso por lernejanoj
==================================

2-A TASKFOLIO POR MEZLERNEJANOJ

   1. Diru per unu vorto uzante sufiksojn: a) faru ke io ne havu
      koloron b) viro, kiu vivas sola c) doni akvon al plantoj.
      (3 poentoj)

   2. Kiuj tabelvortoj mankas el la suba proverbo?
      ... scias ..., sed ... scias ... . (2 poentoj)

   3. Kiajn lernilojn vi havas? Skribu almenaux ses vortojn! (3
      poentoj)

   4. Skribu la antonimojn (sen malvortoj): paroli, ekstari,
      demandi, ridi, trista, infano. (3 poentoj)

   5. Klarigu la diferencon! En kiu glaso estas akvo? Mi petas
      glason da akvo. / Mi petas glason de akvo. (2 poentoj)

   6. Difinu la vorton: esperantisto. (2 poentoj)

   7. Kun la gepatroj vi veturos Vienon. Nun vi atendas la
      ekspresan trajnon. Jxus vi acxetis la biletojn. Kion vi
      diris al la gicxetisto? (3 poentoj)

   8. Pri kio vin memorigas la datoj: 15.12.1859. / 14.04.1917.
      (2 poentoj)


ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO! Regularon pri la
konkurso vidu en la numero auxgusto (1)-92. La solvojn sendu al:

Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo Nyiri ut 11.
H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi estas 67 jaragxa emerita fervojisto kaj logxas en sudorienta
parto de Francio. Mi deziras korespondi al Hungario, Rumanio kaj
landoj el eksa Sovetio. Pierre Lochon, 1300 route de Callas,
F-83490 Le Muy, Francio.

* * *

Grupo da mezlernejanoj 8-10-jaraj dez. korespondi:

Sabrina REBBOUH (10-jara knabino), 7 rue J. Moulin - 09 600
LAROQUE d'Olmes, Francio;

Raphasi COMTE (9-jara knabo), 09 120 Saint-FELIX-de-Rieutort,
Francio;

Meile MANCEAU (l0-jara knabino), ch. Peyreblanque, 09 100
PAMIERS, Francio;

Caetan FAUCQUEUR (10-jara knabo), 17 Haute de Laroque, 09 600
LAROQUE d'Olmes. Francio.

* * *

Mi estas 24 jara instruistino. Mi interesigxas pri multaj
aferoj, cxefe pri literaturo, turismo, popolkutimoj, kuirarto,
instruaj sistemoj, ktp. Mi volonte korespondus al diversaj
landoj. S-ino Eva Gergely Palczertne, Domokos str. 26. IV/20,
H-4027 Debrecen, Hungario.

* * *

Du knabinoj (8 kaj 9 jaragxaj) kaj du knaboj (l0 jaraj) volas
korespondi kun samagxaj hungaraj geinfanoj en esperanto. Skribu
al la adreso de la instruistino:

F-ino R. D. Tabram, 34 Bradstone Ave. Folkestone, Kent, Britio.

* * *

La fratinoj Elisa (14 jara) kaj Sara (12 jara) SACCARDO sercxas
korespondajn konatojn dise en la mondo. Via Campodoro 37,
I-35010 Villafranca (Padova).

* * *

19 jara studentino deziras korespondi kun diverslandaj
samagxuloj. Silvia Georgieva, k. Mladost, bl. 1-A, ap. 22,
BG-3000 Vraca, Bulgario.

*************************************************************************

MOVADA LERNEJO
//////////////

Agado de OSIEK
==============

Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, OSIEK
atribuadas premion dum la Internaciaj Esperanto-Konferencoj,
IEK, al nefikcia verko internacilingva. Tiuj cxi verkoj rajtas
esti esperantigajxoj aux verkoj originale verkitaj en nia
lingvo. La premion ne atribuas ia komitato, sed la membroj mem
de la societo laux la jena metodo:

- Dum la jaro antaux la IEK, cxiuj membroj rajtas sendi po du
  premiindajn titolojn al OSIEK. OSIEK publikigas en LA GAZETO
  la titolojn jam proponitajn.

- Dum la kunvenoj de IEK la kvin plej ofte proponitaj titoloj
  estas prezentataj al la cxeestantaj membroj de la societo.

- Dum la gxenerala asembleo de la societo la cxeestantaj membroj
  per duobla sekreta vocxdonado determinas la premiindan
  titolon.

Estas premieblaj cxiuj tekstoj pli ol cent pagxaj ankoraux ne
premiitaj, jam eldonitaj, de vivanta auxtoro. Gxis nun estis
premiitaj: Zamenhofa Ekzemplaro de Rihej Nomura en 1990a, Mil
jaroj de kristana filozofio de Evaldo Pauli en 1991a, Etimologia
vortaro de Esperanto, vol.l/2 de Ebbe Vilborg en 1992a. Ne estas
premieblaj noveloj, romanoj, poeziajxoj. Rajtas sendi
premioproponojn cxiu membro de OSIEK, kiu jam pagis sian kotizon
por la jaro 1993a. La tre malalta kotizo, kiu estas egalvaloro
de 25 enlandaj leterposxtmarkoj, estas necesa por la societo por
kunigi la 300 ekuojn, nuna valoro de la OSIEK-PREMIO.

Se vi ankoraux ne estas membro de OSIEK, perfavore pripensu, cxu
vi ne volas subteni gxian agadon por la kultura uzado de
esperanto. Nur la membroj de OSIEK rajtas proponi premiindajn
titolojn, cxar ili mem pagas per siaj kotizoj la donotajn
premiojn. La membroj de OSIEK gxuas 25 %-an rabaton je la
aligxkotizoj de la IEK (Internaciaj Esperanto-Konferencoj),
elektas la konferencajn temojn kaj la lokojn de la konferencoj.
(La venonta IEK okazos en Hungario, en Kondoros, inter 17-24a de
julio 1993. Se vi deziras, ke la humanisma internaciismo pluvivu
en la movado, subtenu per via membrigxo la societon OSIEK!
Esperantistoj el netranspagipovaj landoj kontaktu la sekretarion
por trovi manieron de la kotizpagado.

KONTAKTADRESOJ:

   - Kasisto: Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-
     le-Bretonneux, Francio, posxtcxekkonto 1399 87 R Paris.

   - Sekretario: Patricia Sarica. 50 rue Haute, F-57210 Fæves,
     Francio.

   - Kulturrilatoj: Eugæne de Zilah, F-55210 Creue, Francio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor