Eventoj n-ro 0018, 2/novembro - '92,  retposxta versio
******************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - "Jugoslavia demando" cxe la UEA-Komitato
                       - Al kiu gento apartenis d-ro L. L. Zamenhof?

Organizaj demandoj:    - Konstrui, jes, sed ne el nuboj

Faka aplikado:         - Esperanto kaj heraldiko

Alvoko:                - *
                       - Nova sxanco por esperanto

Arangxoj:              - Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK)
                       - Printempa Semajno Internacia
                       - ESPERANTO AGO-TAGO EN MOSKVO
                       - Pli favoraj kondicxoj por partopreni IJK-on
                       - IEK-93

ILEI:                  - Kiel instrui por ne perdi kursanojn
                       - INVITO
                       - Esperanta ago-tago en Romo kaj Bruselo
                       - Manifestacio por esperanto en Tuluzo
                       - Dokumentoj de UN

Lingvo:                - La etnoj de eksa USSR: Kiel nomi ilin?

La leganto:            - *
                       - Nova redaktoro de ItInfo

Esperanto en radio:    - Cxu malvenko aux natura evoluo?

Anoncetoj:             - ***
                       - Internacia konkurso por lernejanoj
                       - Nova son-gazeto "Najtingalo"
                       - Kiel aboni al EVENTOJ?

Historio:              - El miaj rememoroj

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

"Jugoslavia demando" cxe la UEA-Komitato
========================================

Kiel cxiam, ankaux dum la UK en Vieno la kongresanoj de "nia"
jugoslavia terspeco estis en la mezo de intereso.

Do, unue, kvankam UN proklamis sankciojn kontraux la nova
Etjugoslavio, inkluzive ankaux Serbion, dum la inauxguro salutis
la kongreson inter aliaj ankaux la prezidanto de Jugoslavia
Esperanto-ligo, JEL. La klarigo simple estas, ke la sankcioj ne
koncernas Ia esperanto-movadon! (Sed cxu la E-movado ne plu
apartenas al kulturo, pri kio oni skribas en la UN- decido?)
Samtempe la kongreson inter aliaj salutis ankaux la
reprezentantoj de Kroatio, Slovenio kaj Makedonio.

La dua interesajxo okazis dum la komitatkunsido, kiam oni devis
pridiskuti la aligxojn de novaj organizoj. (Rim. de red.:
Jugoslavia Esperanto-Ligo estis federacio de 5 respublikaj e-
ligoj el Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Makedonio, Serbio,
Slovenio kaj 1 provinca kaj 1 faka asocio. Ene de la federacio
la membraj organizoj agadis tute memstare.)

Estis agnoskite, ke JEL ne plu funkcias en la antauxa formo
(Kroatio kaj Slovenio kun siaj E-organizoj igxis internacie
rekonite sendependaj), do aperis la demando, kiel solvi la
membrigxon en UEA de la tieaj organizoj. Laux la preskriboj de
la UEA-regularo venis 2 aligxpetoj el Kroatio, (cxar funkcias du
e-organizoj, sed kelkajn tagojn antaux la kongreso unu el ili
retirigxis), kaj el Slovenio. Sxajnis al multaj, ke ne devus
esti problemoj, sed male, la diskuto dauxris laux iuj
kalkulantoj ecx 20 % de la tuta kunsidtempo.

La problemon kauxzis tio, ke kvankam de la iama Jugoslavio petis
aligxon nur du organizoj, la komitata komisiono proponis
rezolucion, laux kiuj oni akceptu cxiujn, kiuj membris
pasintjare junie en JEL. (Membroj de JEL estis ankaux E-Ligo el
Vojvodino kaj E-Ligo en Montenegro, sed la proponita rezolucio
ne koncernas ilin!)

La vera diskuto fakte estis direktita al la kono pri la UN-
sankcioj, internacia rekono de sxtatoj, kaj pri formale senditaj
aligxpetoj. Alparolis tre multaj, kaj estis formulita nova
propono de Tonkin, ke estu akceptitaj nur la formalaj
aligxintoj. Kiam oni pensis ke jam venis la fino kaj restis nur
la akcepto de la du aligxoj, kiu estis vocxdonita pozitive,
venis pauxzo kaj cxio sxangxigxis.

Do, la komitatanoj estis petataj vocxdoni por la unua prezentita
rezolucio, cxar la proponito Tonkin rezignis pri la jam
vocxdonita. Venis iom da konfuzo, kaj ecx protestoj, sed tamen
oni vocxdonis.

La rezolucio konstatas, ke JEL ne plu ekzistas en la iama formo,
kaj oni prenas cxiujn tiamajn membrojn krom la jam menciitaj,
kiel aligxintaj landaj asocioj. Do, tamen se iu rezignas, tion
povas konfirmi dum certa tempo, se ne, simple sendi statuton kaj
aliajn necesajn dokumentojn. Tio signifas, ke Jugoslavio eliris
el UEA, kaj Serbio eniris! Tiumaniere, plej versxajne UEA estas
inter la unuaj internaciaj organizoj, kiuj rekonis Serbion! Mi
persone havas nenion kontraux esperantistoj el Serbio, kaj ili
povas esti individuaj membroj de UEA - kiel privataj personoj,
sed por la oficiala organizo nomata Serbia E-Ligo dume ne
validas la sankcioj. Laux mi ja temas pri kulturo, priskribita
en la rezolucio n-ro 757 de UN.

Fine ni aldonu, ke laux la opinio de certa parto de komitatanoj
la afero estis farita kontraux la statuto kaj regularo.

M. Belosxevicx
el Kroata Esperantisto 2/92


Rim.de.red.: La rezoluciproponoj estis perbusxe prezentitaj al la
 komitatanoj. Gxi tekstis ke "la membroorganizojn de JEL oni invitas
 membri en UEA": Gxuste tiu formulado ne estis klara, kaj post la
 vocxdonado evidentigxis, ke kelkaj komprenis gxin tiel, ke cxiuj
 membroorganizoj estis akceptitaj, dum aliaj opiniis, ke la aligxo
 validos nur post la formala aligxo. (Estus "nekutime" akcepti iun
 organizon kiel Landa Asocio sen formala aligxo kaj sen vidi ties
 statuton...)

Estis nekomprenebla la maniero de la vocxdona proceduro (oni
dauxrigis la debaton pri la jam vocxdonita propono), kaj estas
apenaux digestebla la antauxvocxdona premo al la komitatanoj,
kiam ili estis alvokitaj por ne kontruxvocxdoni! (Tamen estis
unu kontraux-vocxo).

*************************************************************************

Al kiu gento apartenis d-ro L. L. Zamenhof?
===========================================

Trafoliumante diversajn publikajxojn en esperanto kaj en
etnolingvoj - propagandilojn, didaktikajn verkojn, historiojn de
esperanto, biografiojn pri Zamenhof - oni trovas jen mankon de
precizaj informoj pri la genta apartenado de Zamenhof, jen
kontrauxdirajn "faktojn". La plej oftaj karakterizoj estas "la
pola d-ro L.L Zamenhof", "la pola okulisto" kaj "la pola
kuracisto ". De tempo al tempo oni nomas lin ruso. Malofte oni
diras la veron: li estis judo (aux hebreo, laux la malnova
lingvouzo).

Zamenhof ne povas esti membro de la pola gento. La auxtoro de
esperanto mem difinis la vorton "gento" jene: "la aron de cxiuj
homoj, kiuj havas saman devenon kiel mi, mi nomas mia gento ".
Plena Ilustrita Vortaro (PIV) difinis "polo" jene: "ano de
cxefgento logxanta en Polujo". En pluraj verkoj Zamenhof
klarigas, ke li apartenis al minoritata gento en Polujo; sekvas,
do, ke li ne estis ano de la pola cxefgento. Li neniam povis
esti ecx civitano de Pollando, cxar la sendependa respubliko
estigis nur post la morto de Zamenhof en 1917. Dum sia tuta vivo
Zamenhof estis regato de la cara Rusia Imperio. Zamenhof
konstatis pri la estigxinta konfuzo kaj eksplicite neis sian
polecon. En letero sendita al la Loka Kongresa Komitato de la UK
en Krakovo en 1912, Zamenhof skribis: "(...) ne nomu min 'polo'
por ke oni ne diru, ke mi - por akcepti honorojn - metis sur min
maskon de popolo, al kiu mi ne apartenas (...) laux mia deveno
mi kalkulas min al la gento hebrea" (la emfazo estas de
Zamenhof.

En posxtkarto sendita al s-ro Theodor Cejka el Bystrice pod
Hostynem en 1906, Zamenhof informis, ke lia nacio estas
"ruslanda hebreo", lia religio "hebrea-hilelista" kaj la "lingvo
de mia gepatra domo estis la lingvo rusa". Rimarku: hejme li ne
parolis la polan lingvon. Plue, la familia nomo "Zamenhof" ne
estas pola. En letero al berlinaj esperantistoj en 1904,
Zamenhof klarigis, ke gxi estas germana nomo (originale
Samenhof), kiun li fonetike transskribis per "z".

Jam estis publikigitaj pluraj fotografajxoj, tajpitaj kopioj kaj
tradukoj de oficialaj ruslingvaj dokumentoj, kiuj plej objektive
pruvas, ke Zamenhof estis judo. Lia naskigxo estis registrita en
la matrikullibro de la Juda Komunumo de la urbo Bjalistoko kun
indiko ankaux de la dato de cirkumcido. La "Atesto pri
Matureco", kiun la juna gimnaziano ricevis en 1879, komencigxas
per la sekvaj vortoj: "Tiu cxi estas donita al Lazar Zamenhof,
de la Hebrea konfesio (...)".

Kvankam ekde la unuaj jaroj de la historio de esperanto Zamenhof
neniam kasxis sian judecon, aliaj homoj intence prisilentis
tion. Kial? La respondo estas simpla: pro dauxra judofobio kaj
antisemitismo en kaj ekster la esperanto-movado.

Rimarkigo pri la nomformoj:
---------------------------

Efektive, Zamenhof mem respondecis pri la konfuzo - se gxi
ekzistas - cxar li plurfoje sxangxis la nomformon. Lia
"plejplej" unua nomo estis la hebrea "Eliezer". Gxi estis
oficiala nomo. Por cxiutagaj celoj estis uzata la jida
ekvivalento "Lejzer". Kun tiu nomo Zamenhof eniris la varsovian
gimnazion en 1874. Sur la lernejaj dokumentoj gxi aperas per
cirilaj literoj kiel "Lejzer". Sur dokumento de la jaro 1876,
kiam Zamenhof estis en la 6-a klaso, aperas la nomo "Lazar".
Tamen, kelkaj postaj dokumentoj havas la nomformon "Lejzer". En
1879 Zamenhof mem subskribis "Lazar", sed samjare ankaux
"Lejzer". Poste denove "Lazar". Kiel universitatano li farigxis
"Lazar Markovicx Zamenhof".

Bernard Golden, Hungario

Rimarkigo de la redaktoro de Starto:

La klarigon ni povas kompletigi laux la "Senlegenda biografio de
L.L. Zamenhof" (1982) de la japana auxtoro Ludovikito (p.11):
jen la fino de la 19-a jarcento aldonigxis pli gxenerala nomo
"Ludoviko" kaj li nomigxis Lazaro Ludoviko Zamenhof.

El Starto, 6/1991.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Konstrui, jes, sed ne el nuboj
==============================

La artikolo de Joachim Werdin, "UEA: cxu ne kapabla?" (Eventoj:
0015, oktobro/1) montras bonan volon, sed samtempe pruvas
denove, ke estas pli facile identigi problemojn ol trovi la
solvojn.

Ne estas novajxo ke mono mankas al UEA, kiel al la tuta
movado/komunumo. Dum lingvojn kutime subtenas registaroj, aux
almenaux geografie kohera parolantaro, esperanton subtenas nur
libervolaj kontribuoj de disaj unuopuloj. Tamen ne helpas,
simple fantazii pri dekobligxo de niaj spezoj aux duobligxo de
nia membraro sen iu ajn reala bazo por efektivigi tion.

Ni devas konsideri la realajn eblecojn
--------------------------------------

Werdin proponas, ke ni "analizu la sistemojn uzatajn de similaj
internaciaj organizajxoj". Sed kie ili trovigxas? UEA estas
multrilate unika, nelaste pro la fakto, ke necesas lerni
esperanton por ke membreco estu sencohava. Dum aliaj movadoj
bazas sian allogon (kaj do: kreskokapablon) sur ideoj nur, UEA
postulas konkretan kaj relative malfacilan agon: lerni lingvon.
Praktike gxia "merkato" konsistas el tiuj, kiuj jam parolas
esperanton - societo, kiun Bernard Golden samnumere taksis je
malpli ol 100 000 homoj, el kiuj pli ol duono vivas en ekonomie
malfortaj landoj. Se oni konsideras, ke nia financa kaj homa
bazo estas malpli largxa ol tiu de multaj t.n. "malgrandaj"
indigxenaj lingvoj, oni venas al pli realisma takso de niaj
eblecoj.

14 mil guldenoj por la azia agado!
----------------------------------

Baze, mi dividas la malkontenton de Werdin pri la nuna situacio,
sed li ankaux troigas - nelaste pri tiu tereno, pri kiu li mem
devus plej bone scii. Dum tri jaroj UEA subtenis lian agadon en
Azio je pli ol 14 mil guldenoj; gxi cxesigis tiun subtenon
antaux unu jaro pro seriozaj duboj, cxu tiu agado efektive
portas dauxrajn rezultojn. UEA tamen dauxre investas al la azia
movado sub la gvido de sia energia estrarano So Gilsu, same kiel
de jaroj gxi investas al Afriko laux la klarvidaj konsiloj de
Hans Bakker. Euxropanoj eventuale ne rimarkas tiun agadon, sed
por miloj da ne-euxropanoj UEA estas la sola organizajxo, kiu
serioze klopodas inkluzivi ilin en la e-movadon.

UEA havas pli ol 50 "filiojn "!
-------------------------------

AL la demando, kial UEA ne havas "brancxojn en dekoj da landoj";
la respondo kompreneble estas ke gxi ja havas: la aligxintajn
landajn asociojn. Estas vere, ke multaj landaj asocioj ne tre
efike plenumas sian rolon, sed mi vere dubas, cxu ili pli bone
farus tion stirate el Roterdamo. Se temas pri regionaj aux fakaj
oficejoj, oni eksperimentis pri tio en la okdekaj jaroj kun
plejparte negativaj rezultoj. Tio ne signifas, ke ne indas provi
denove kaj alimaniere, sed oni konsciu pri jam spertitaj
malfacilajxoj.

Kie estas tiuj centmiloj da abonantoj?
--------------------------------------

Kiel eksredaktoro de Esperanto, mi ridetis pri la alvoko por
"sencenzura libereco kaj financo". Finfine realigxus mia revo:
koloraj bildoj de senvestitaj UEA-estraranoj sur la mezaj du
pagxoj! Sed serioze: la sola grava formo de cenzuro en la revuo
estas la limigo je 20 pagxoj cxiumonate, kaj la klopodo placxi
al kiom eble plej da homoj samtempe. la "desupra" politika
cenzuro simple ne ekzistas. Cxe la financa flanko, Esperanto-n
jam abonas pli da homoj ol iun ajn alian movadan revuon: kie ni
sercxu la "dekojn aux centojn da miloj da abonantoj", kiuj
ebligus pli ampleksan kaj luksan revuon? Denove ni revenas al la
malgrandeco de nia pagipova socia bazo.

Ne simple plendu, ankaux agu!
-----------------------------

Kvankam la kritikoj de Joachim maltrafas en detaloj, tamen li
principe pravas: UEA ne povas simple dauxrigi laux la modelo de
la lastaj 45 jaroj. Pri tio mi kaj pluraj el miaj estraraj
kolegoj estas konvinkitaj. Jam ekis strategia diskuto en la nova
estraro, kiu espereble provizos bazon por kelkaj drastaj
reformoj. Cxar la Asocio por Progresigo de UEA jam ekzistas: gxi
estas UEA mem, gxia membraro, gxiaj aktivuloj. Organizajxojn,
same kiel sxtatojn, oni ne reformas de ekstere (kvankam ekstera
kritiko povas esti utila sprono!). Pro tio mi bonvenigas la
atenton al UEA en Eventoj, sed mi alvokas: ne simple plendu,
agu!

UEA ne estas tiuj... en Roterdamo, UEA estas ni cxiuj!
------------------------------------------------------

Vi povis jam legi pri la komitatkunsidoj en Vieno: se tiu
maniero stiri la asocion ne placxas al vi, anstatauxigu viajn
komitatanojn! Vi scias pri la membrokampanjo: se vi volas, ke
UEA kresku, varbu por gxi! Vi konas la revuon Esperanto: se vi
trovas gxin teda, verku ion pli interesan! Se vi malkontentas
pri la membrokotizoj, bombardu la estraron kaj oficejon per
plendleteroj! UEA ne estas "tiuj... en Roterdamo"; gxi estas
cxiuj, kiuj kontribuas al gxi.

Reagoj estas tre bonvenaj
-------------------------

Versxajne post la februara estrarkunsido eblos publikigi iun
projekton de nova strategio, nome de la tuta estraro. Kunmetante
gxin, ni klopodos konsideri cxiujn vidpunktojn esprimitajn en
EVENTOJ kaj aliaj e-gazetoj: tio estas evidente nia tasko, se ni
volas, ke UEA dauxre (aux denove) respondu al la deziroj de la
esperantistaro. Mi do aligxas al la fina alvoko de Joachim:
reagu, jes, kaj amase! Sed cxesu pensi pri la estraro kaj
aktivuloj kiel iu senmova anonima maso, kaj rigardu la homojn
kaj la faktojn antaux ol ekkonstrui kastelojn. Alie tiuj cxi
konsistoj el nuboj.

Mark Fettes, estrarano de UEA
pri informado kaj eksteraj rilatoj

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto kaj heraldiko
=======================

Kiel konate, la heraldiko estas unu el la brancxoj de la
historia scienco. Gxi enhavas aron da reguloj por vere studi,
krei kaj priskribi iun blazonon.

En la estinta Sovetio ankaux tiu scienca brancxo estis
deflankigita de la vera vivo, kaj ne havis sian evoluon kaj
meriton. Tamen dum la lastaj jardekoj en la lando estas
rimarkita tre granda intereso, precipe flanke de la junularo pri
tiu temo. Tiu procezo estas kaosa, cxar ne ekzistas iu sistemo
gxin reganta. En la pasinta jaro, dum la unua kongreso sia, la
amatoroj de la heraldiko fondis tutlandan heraldikan societon.
Ankaux mi nun estas membro de tiu societo. Min interesas tiu
temo, sed iom el alia vidpunkto. Ekzistas en multaj landoj
speciala heraldika terminologio nacilingva, permesanta tre
kurtajn priskribojn pri la koncernaj blazonoj. Ekzemple, jen la
rugxa koloro heraldika en kelkaj lingvoj: angla gules, franca
goeules, germana rot, hispana gules, (e-a 'rugxo'). Kaj oni
diras, ke en la heraldiko jam ekzistas iuspeca internacia
lingvo, kiu faciligas la komprenon de la signifo de blazonoj.
Kial do ni, esperantistoj gxis nun ne aplikis nian lingvon al
tiu brancxo? Jes, jam okazis unu provo tion fari. Antaux
cxirkaux dek jaroj aperis libro de J. Klement kun la titolo
Heraldiko, leksilogio: terminaro en Esperanto. Tamen tio estis
nur la unua pasxo kaj bedauxrinde pro la forpaso de tiu talenta
homo la sekvaj pasxoj ne okazis.

Mi preparis kaj jam prezentis por eldonado en Moskvo mian unuan
libron: Mallonga ilustrita heraldika vortaro. Gxi enhavas 750
terminojn en ses lingvoj, inkluzive de esperanto. Nun en preparo
estas pli granda terminaro en kelkaj lingvoj. Ankaux planataj
estas specialaj e-lingva kaj aliaj vortaroj. Tamen dume ne
suficxas materialoj por pli efika laboro. En la sovetiaj
bibliotekoj ne cxiam ekzistas necesaj libroj.

Mi estus dankema al cxiu leganto, kiu trovas eblon iel helpi pri
tiu problemo. Estas bezonataj libroj heraldikaj en la angla,
germana, franca kaj hispana lingvoj. Temas unuavice pri
terminaroj, vortaroj, bildlibroj, ktp. La kompenso estas
antauxvidebla. Antauxdankon.

N. Starodubcev, 
abonkesto 191, UKR-340000 Doneck, Ukrainio.

Laux La Gazeto, 15.jun.2.

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Karaj geamikoj,
certe vi konas la libron "La dangxera lingvo" de Ulrich Lins, en
kiu li priskribas la persekutadon de esperanto per la nazioj kaj
la stalinistoj. Malgraux la alta valoro de tiu cxi libro mankas
ankaux al gxi personaj priskriboj, rakontajxoj.

Ni, tio estas du studentoj el sudgermana urbo Freiburg, volas
savi tiujn personajn memorajxojn - ja estas nur tempa demando,
kiam ili malaperas el nia auxdeblo kune kun la memorantoj. Tial
ni nomis nian projekton "Savu la memoron", kiu estas finance kaj
morale subtenata de "FAME- fondajxo" fondajxo por akcelado de
internaciaj interkompreniloj.

Nia celo estas, persone kontakti homojn, kiuj travivis la tempon
de persekutado de esperanto en Germanio inter 1933 kaj 1945. Ni
celas personajn rakontadojn pri la eventoj, la reago de
esperantistoj ktp. Cxi tiun leteron al vi ni skribis, cxar ni
supozas, ke eble ankoraux vivas cxe vi kelkaj, kiuj devis sperti
tiun tempon en Germanio. Ni havas la grandan peton al vi, helpi
nin kontakti tiujn homojn.

Konrad Gramelspacher
Faulerstr. 10., D-W 7800 Freiburg, Germanio

*************************************************************************

Nova sxanco por esperanto
=========================

Post falo de komunista regximo en Orienta Euxropo ekestis nova
ekonomia situacio, kio prezentas al esperanto historian Sxancon
farigxi vera internacia komunikilo ankaux ekster tradiciaj
esperantistaj rondoj.

Venkanta demokratio kaj kolapso de diktaturoj forigis sxtatan
monopolon pri internaciaj rilatoj. Samtempe la postkomunismaj
landoj trafis en profundan ekonomian krizon. Tio kune vekis
amasan soifon kaj bezonon pri internaciaj kontaktoj (precipe
komercaj).

Necesas noti, ke en tiuj landoj mankas grandaj, efektive agantaj
solidaj perantoj, kiuj povus kontentigi la eksterordinaran
postulon de la merkato. Cxi-momente ankaux la okcidentaj
perantoj ankoraux ne multon ofertas al tiu merkato.

En tuta Orienta Euxropo klare videblas grava ekinteresigxo pri
lernado de fremdlingvoj (tion postulas la ekonomia vivovolo) kaj
regreso de e-movado (gxi restis pro sia nurkultura orientigxo
kiel hobio, al kio malsatuloj ne havas tempon - ili bezonas
efektivan perilon por kontaktoj ekonomiaj).

En tiu cxi cirkonstanco esperanto (pere de e-movado) havas
eksterordinaran okazon farigxi se ne cxefa, do almenaux unu el
cxefaj lingvoj por perado de komercaj informoj en tiu
mondoparto.

Por ke la lingvo povu merkatumi (vendigxi), gxi bezonas
materiajn informportantojn, kiuj povus konvinki komercistojn pri
ekonomia utilo de esperanto. Kiel unua en tiu sfero notindas
komerca gazetaro por informado kaj reklamo. Sed kion ni havas
por tio? "La Merkato, Monda Merkato, EKA-pagxoj en La Eta
Gazeto" - ili estas ja tro modestaj por konvinki entreprenistojn
acxeti iliajn servojn. Havas ni Esperanton, Monaton, Heroldo de
Esperanto-n, kiuj estas bonaspektaj kaj kun jam konsiderebla
eldonkvanto - sed ili ne estas fakaj kaj pro tio nesuficxe
tauxgaj.

Por ne tradormi nunan favoregan situacion, UNIVERSAAL-
KOOPERATIIV AITAI penas trovi reehon en e-movado por efektivigi
intencon eldoni fakan e-lingvan gazeton "LA KOMERCISTO", kiu per
siaj aspekto, eldonkvanto, enhavo, tutmonda distribuado, prezoj
ktp. estu al komercistoj alloga.

Bedauxrinde, multaj e-organizajxoj rilatas al la iniciato kun
indiferento aux ecx kontrauxstaras.

Aplikado de esperanto en internacia komerco donus al la lingvo
novan sxancon. Tempo urgxas - la unuaj favoregaj cirkonstancoj
konservigxas ne longe. Morgaux povos esti jam malfrue. Ekagu tuj!

Peeter Aitai
El "Informoj de E Asocio de Estonio", nr-o 3, 1992

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Invito al la 9-a

Internacia Medicina Esperanto-Konferenco (IMEK)
===============================================

Kunorganizata de la hungara landa sekcio de UMEA (Universala
Medicina Esperanto-Asocio) kaj AIS (Akademio Internacia de
Sciencoj) la 9-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco, IMEK
okazos inter 8-11 de julio 1993 en Veszpr'm, Hungario.

La medicin-temaj fakaj prelegoj povas esti prezentitaj krom
esperanto ankaux en aliaj lingvoj. Krom la fakaj programeroj
estas antauxvidata vizito al lokaj medicinaj institutoj, kaj
tuttaga ekskurso. Estas bonvenigataj ankaux la familianoj de
kontribuantoj.

Partoprenkotizo: cx. 100 NLG.

Pri la aligxo, pagmaniero kaj prelego-propono skribu al la
organizanto:

D-ro Istvan Hegyi, 
H-8200 Veszprem, Batthyany u.19. D.2/9, Hungario.

*************************************************************************

Printempa Semajno Internacia
============================

09-16. de aprilo, 1993.

La 9-a PSI okazos en Oberbernhards/Rh"n, organizata de Germana
E-Asocio. La arangxo direktas sin cxefe al la mezagxa generacio
kun aux sen infanoj - sed ankaux aliagxuloj, kiuj harmonias kun
infanoj estas tre bonvenaj. Ni planas apartan prizorgon de grupo
da 10 gxis 14 jaruloj.

La arangxon partoprenas kutime cx. 100 homoj. Krom la
lingvokursoj la programo grandparte dependas de la
partoprenantoj.

Malgraux la tre favoraj kotizoj, la domo estas suficxe luksa.

Petu pliajn informojn de:
Wolfgang Bohr
Johannes-Kirschweng str. 11, DW 5483 Bad Neuenahr-Ahrweiler,
Germanio.
Telefono: +49-2641-4885.

*************************************************************************

ESPERANTO AGO-TAGO EN MOSKVO
============================

Cxi-jare ankaux en Moskvo la unuan fojon pasis la Internacia
Tago de Esperanto en formo de piketado kaj malgranda
manifestacio, kiun preparis kaj efektivigis Rusia Esperanta Unio
(REU), Esperanto-Radikala Asocio, SEJM kaj la moskvaj e-kluboj
(cxefe la klubo Leo Tolstoj). La cxefa slogano estis: "Por
egalrajteco en la internacia komunikado".

Bedauxrinde, pro la gxenerala malpermeso far la urbestro
organizi manifestaciojn apud la televidcentro, tie ion fari ne
eblis, tamen estis ricevita permeso por la placo kontraux la
moskva urbodomo (en centro de la urbo, kie abundas
preterpasantoj). Preskaux dum la tuta tago (8 horojn!) cx. 40
esperantistoj staris kun verdaj standardoj kaj sloganoj:
"Internacia tago de Esperanto", "Ne al la interetna malamo",
"Plenan egalrajtecon al cxiuj lingvoj", "Esperanto - la dua
lingvo por cxiuj". La elekton de la sloganoj diktis la strecxa
situacio en interetnaj kaj lingvaj rilatoj cxirkaux Rusio kaj
gxenerale sur la ekssovetia teritorio.

Estis disdonitaj cx. 850 flugfolioj kun la teksto pri la celo de
la manifestacio kaj bazaj informoj pri la lingvo esperanto kaj
gxia utilo (kun la kontaktadreso de REU). Informojn pri la
manifestacio ricevis cxiuj cxefaj moskvaj kaj rusiaj
amaskomunikiloj kaj informagentejoj. La du plej popularaj urbaj
gazetoj, la moskva radio (dufoje) kaj semajna gazeto de la Unio
de jxurnalistoj suficxe detale kaj objektive informis pri la
arangxo kaj lige kun gxi - pri esperanto.

Fine okazis malgranda mitingo, kiun partoprenis kelkdek personoj
(moskvaj esperantistoj, eksterlandaj gastoj el Japanio, Hispanio
kaj Kartvelio, la plej interesigxintoj pri la afero el la
ekstera publiko kaj kelkaj jxurnalistoj). Tie parolis prezidanto
de REU V. Arolovicx, UEA cxefdelegito en Rusio M. Cxertilov,
interlingvisto prof. S. Kuznecov, prezidanto de la e-klubo "Leo
Tolstoj" N. Gudskov, reprezentanto de SEJM kaj, TEJO G. Kokolija
k.a. Post la mitingo la cxeestantoj marsxis kun la standardoj
kaj sloganoj al la domo, kie dum studado en la moskva
universitato logxis L. Zamenhof (gxi trovigxas proksime de la
urbodomo), kie la arangxo finigxis.

N. Gudskov, Moskvo 
vic-prezidanto de REU

*************************************************************************

Pli favoraj kondicxoj por partopreni IJK-on
===========================================

Interkonsente kun TEJO-estraro, LKK de la sekvajara Junulara
Kongreso en Vraca faris kelkajn sxangxojn en la kondicxoj pri
aligxo:

- Se vi jam aligxis kaj antauxpagis al la kongreso tamen vi ne
  povos partopreni, la antauxpago kaj kongreskotizo estas
  transdonebla al alia persono! (La kotizon oni algxustigas laux
  la agxo, TEJO-membreco kaj lando de la nova persono).

- Por aligxintoj el Albanio, Bulgario, Cxehio, Hungario, landoj
  de eksa Jugoslavio, Polio, Rumanio, Slovakio, landoj de eksa
  Sovetunio, Latin-Ameriko, Afriko kaj Azio (escepte de Israelo,
  Japanio kaj Korea Respubliko) kiel dato de aligxo validas la
  dato de ricevo de antauxpago (minimume 50% de la
  kongreskotizo). Tiu antauxpago transdoneblas al alia persono,
  sed ne rericeveblas en kazo de nepartopreno.

- Bulgaraj esperantistoj kaj organizoj povas pagi la
  ekvivalenton de la antauxpago kaj kongreskotizo en levoj,
  favore al alilandaj esperantistoj.

Certe tiuj sxangxoj de la aligxkondicxoj donos pli da eblecoj
frue aligxi al la kongreso.

En la aligxilo pro teknika eraro estas mise presita la rabato
por la supermenciitaj landoj. Tiu rabato estas 15 USD. Kromajn
15 dolarojn kiel rabato ricevos la individuaj membroj de TEJO el
tiuj landoj.

Ljubomir Trifoncxovskij, prez. de LKK

Rim. Peranto por Hungario estas LINGVO-STUDIO. Do, hungaraj
esperantistoj povas pagi la kongresan kotizon en forintoj al la
kutima al vi adreso: H-1675 Budapest, pk 87. (... t.e. redakcio
de EVENTOJ).

*************************************************************************

Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK

IEK-93
======

17-23. de julio, 1993.

IEK-93 okazos en la hungara "vilagxo" Kondoros, kun la
konferenca temo: "Kial paroli esperanton?". Krom la prelegoj kaj
diskutoj, aljugxo de la OSIEK premio okazos ricxa kultura
programo, bankedo, balo ktp. Partopreni povas ankaux ne-membroj
de OSIEK.

Kotizoj: egalvaloro de 52 ekuoj (gxis la 1-a de februaro). Por
ne-membroj de OSIEK: 70 ekuoj. Rabatoj: Studentoj: 30%,
orienteuxropanoj: 50%.

Pliaj informoj cxe la kasisto de OSIEK:

Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-le-
Bretonneux, Francio.

*************************************************************************

ILEI
////

Kiel instrui por ne perdi kursanojn
===================================

La legantoj certe auxdis pri la fenomeno, ke dum kursoj,
gvidataj laux Cseh-metodo, malofte iu lernanto forlasas gxin,
sed, kontrauxe, tiaj kursoj ofte finigxas kun pli da kursanoj ol
komencigxis, kompreneble se gvidis gxin bona Cseh-instruisto.


Bazaj principoj de la Cseh-metodo
---------------------------------

Gxis nun oni ne analizis tiun fenomenon, kvankam neniu alia
instrumetodo atingis tian rezulton. Miaopinie tiu fenomeno de
Cseh-metodo fontas cxefe el jenaj bazaj principoj de la metodo:

   - fremdlanda instruisto, kiu kapablas instrui al plurnaciaj
     lernantoj (por krei naturajn kondicxojn komuniki el lernata
     lingvo);

   - ne-uzo de lernolibro kaj nacia lingvo (por lerni pensi en
     lernata lingvo);

   - konversacia formo (por uzi parole la lingvon ekde la unua
     leciono);

   - komprenigado de vortoj kaj gramatikaj reguloj per prezentado
     de objektoj, per gestoj, konvenaj ekzemploj kaj ekzercoj (por
     pli facile kompreni la funkciadon de la lingvo);

   - sekvo de la didaktika regulo gvidi la lernantojn de konajxo al
     nekonajxo, kiun Cseh nomis "gimnastiko por la cerbo", per uzo
     de jam konataj vortoj por skribi la nekonatan (ekzemploj
     trovigxas en la Konversacia Vortareto);

   - sekvo de la metodikaj pasxoj (necesaj por CxIU instrumetodo):
     a) prezento de nova materialo
     b) praktikado kun eventuala korektado
     c) ripetado pere de aplikado.

Kapabloj de la instruisto
-------------------------

El la jxus menciitaj principoj oni povas konkludi ke sukceso aux
malsukceso cxefe dependas de la kapabloj de la instruisto. Bonan
instruiston oni bezonas por cxiu-speca kurso, kompreneble. Cseh
diris: "Instruisto kapablas sukcesigi la plej malbonan metodon
kaj detrui la plej bonan." Bona Cseh-instruisto estas trejnata
instrui la lingvon cxefe al plurlingvaj lernantoj. Sxi/li devas

   - sxati instru-laboron kaj facile kontakti kursanojn;
   - bone koni, kompreni kaj uzi parole Esperanton;
   - esti konvikita pri la valoro de Esperanto
   - kompreni la metodon kaj fidi en ties efiko;
   - esti kapabla kapti atenton kaj teni gxin dum la tuta
     renkontigxo;
   - esti aktiva, sprita, ecx aktoreca, sed precipe natura kaj
     pacienca;
   - esti kapabla krei amikan etoson, vigligi kursanojn, veki
     intereson, racie prezenti la lingvon, montri la praktikajn
     valorojn de Esperanto, adaptigxi al ofte sxangxigxantaj kaj ne
     antauxvideblaj kondicxoj kaj situacioj;
   - esti inventema, konsekvenca kaj akurata, sed ne enuiga;
   - esti tre bone preparita por cxiu renkontigxo;
   - havi bonan kaj klaran prononcadon;
   - ne paroli mem tro multe, sed gvidi konversacion, uzante KI-
     demandojn kaj evidente CxU-demandojn.

Traleginte tiujn postulojn oni povas dubi cxu tia instruisto
ekzistas. Parte dubantoj pravas, cxar mi ja prezentis idealan
Cseh-instruiston kaj mi scias ke idealoj ne ekzistas, tamen oni
devas konscii al kio strebi kaj kion provi atingi!

Manko de devoj karakterizas la metodon: cxio okazu libervole; la
kursanoj ja venas ankaux libervole al la kurso! La etoso estu
agrable legxera, do alloga por reveni (sen lerneja disciplino).
Tamen... estas tasko de instruisto gvidi la tuton tiel, ke la
kursanoj post cxiu renkontigxo tuj spertu utilon kaj havu la
senton ke ili lernis ion novan. Manko de tiu sento kauxzas
perdon de kursanoj!

Intence en la libro Baza Cseh-kurso, kun metodikaj konsiloj por
kursgvidantoj, la instru-materialo ne estas dividita en
lecionojn, sed en punktojn kaj temojn, por ke la instruisto por
facile adapti gxin al la nivelo de kursanoj kaj uzi gxin laux
bezono kaj ne laux devo (al kio devigas libro, dividita en
lecionoj).

Resume mi citas la eldiron de Andreo Cseh ke "kurso fiaskas ne
pro malbonaj lernantoj sed pro nebona instruanto". Pri tio oni
klopodas edukcele konsciigi la Esperanto-instruantojn dum Cseh-
seminarioj, por ke ili estonte ne perdu kursanojn, cxar tiuj
perditoj jam ne plu revenos kaj ofte farigxas kontrauxuloj de
Esperanto. Kaj gxuste tion ni nepre evitu!

Mila van den Horst-Kolinska
Internacia Pedagogia Revuo 1/92.

Pri edukado kaj trejnado de Cseh-instruistoj okupigxas cxefe
Internacia Esperanto-Instituto, kiu povas rekomendi al la
dezirantoj geografie proksiman instruiston. Skribu al:

Riouwstraat 17 NL-2585 HW Den Haag, Nederlando

*************************************************************************

INVITO
======

Sonja Tavcxar, la sekciestro de la slovenia sekcio de ILEI,
pretas gastigi junan cxehan aux slovakan instruist(in)on dum la
kristnaska libertempo dum unu semajno. Sxia logxloko estas
pitoreska vilagxo apud la Adria Maro.

La gasto havu minimume B-gradan diplomon, profitu semajnon da
konversaciado kaj diskutado pri pedagogiaj temoj, kaj estu preta
komenci instrui esperanton en sia klaso post la reveno.
Dezirantoj skribu sinprezente al:

s-ino Sonja Tavcxar
Liminjanska 6, SLO-66320 Portoroz, Slovenio.
Telefono: (66)-70177

laux IPR 3/92

*************************************************************************

Esperanta ago-tago en Romo kaj Bruselo
======================================

En Bruselo patroprenis 12 gesamideanoj en la tiea manifestado,
organizita de la brusela esperanto-grupo. Informoj pri gxi estas
disdonita al cxiuj belgaj jxurnaloj kaj estraranoj de
televidstacioj, sed gxis nun sen reagoj.

En Romo jam estis la sepa fojo ene de kvin jaroj, ke cx. 20
esperantistoj arigxis antaux la sidejo de la nacia televido RAI.
La dissenditaj informoj ankoraux ne aperis en amaskomunikiloj,
sed rezulto aperis en verdula kampo: Al la ministro pri Publika
Instruado estas prezentita parlamenta demando de la verdula
grupestro pri la lingva problemo. Sekve de tio, pri tiu cxi temo
la gazeto de la verdula partio aperigis longan artikolon de A.
Menabene.

*************************************************************************

Manifestacio por esperanto en Tuluzo
====================================

Organizite de EKC (Esperanto Kulturcentro en Tuluzo) kvindeko da
esperantistoj manifestaciis antaux la sidejoj de televidstacio
France-3 kaj Jxurnalo La Depeche du Midi. EKC grupigas membrojn
de diversaj esperanto-asocioj de la regiono, aligxintaj cxu al
UFE (UEA), Cxu al SAT-Amikaro, cxu al la Esperanto-Fervojistoj,
cxu sendependaj kiel EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio).

La manifestacio celis malfermi publikan debaton pri la problemoj
de komunikado kaj de la lingvoj en la baldauxa Grand-Euxropo,
kaj prezenti esperanton kiel gxusta solvo por cxiuj. Gxia
rezulto estis suficxe pozitiva.

France-3 proponis raporton pri esperanto enkadre de la regiona
okcitana programero. La Depeche du Midi aperigis artikolon pri
niaj postuloj kaj informojn pri EKC kaj la e-kursoj, kun la
kontaktadreso kaj la telefonnumeroj de tri respondeculoj. La
jxurnalisto promesis ankaux tion, ke li aperigos la informojn,
kiujn ni sendos al li estonte.

Eksciinte pri tiu ago-tago, TLT (Tele-Touluse, loka
televidstacio) proponis, ke ni prezentu esperanton kaj EKC-on en
la antauxa tago, tio estis la 9-an de oktobro. Temas pri
15-minuta rekta televid-elsendo kun Jomo (Jean-Marc Leclercq),
la kantisto de la rokbando La Rozmariaj Beboj, kaj Flo! (Floreal
Martorell) de EUROKKA.

Denova, baldauxa rendevuo estas fiksota por pli longa debato en
TLT, al kiu estos invititaj cxirkaux tablon esperantistoj kaj
kontrauxuloj.

Krome, kunlaboro efektivigis kun la okcitanistoj en Tuluzo. (La
okcitana estas regiona lingvo en suda Francio). La okcitanistoj
invitis nin al kunlaborado en ilia "Festo de la Lingvoj '93",
kiu okazos de la 20-a de marto gxis la 3-a de aprilo 1993. Tiu
grandega festo prezentos cxefe la minoritatajn lingvojn. Tie
okazos ekspozicio pri esperanto, prelegdebato cxe la
universitato kun Claude Piron (konfirmote), kaj spektakloj por
plenkreskuloj kaj por infanoj.

Por la bona eko, cxiuj informoj, dokumentoj, libroj, brosxuroj,
informiloj, spertoj, kunlaboroj, proponoj, sugestoj, ktp estas
bonvenaj cxe EKC:

Esperanto-Kultur-Centro
1, rue Jean-Aillet, F-31000 TOULOUSE, Francio

*************************************************************************

Dokumentoj de UN
================

Haveblas en esperanto du dokumentoj de la Unuigxintaj Nacioj:
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Cxarto de Unuigxintaj
Nacioj kaj Statuto de la Internacia Kortumo (la du lastaj en unu
dokumento).

Por ricevi la Deklaracion bonvolu sendi malgrandan blankan
adresitan por vi (!) koverton kaj 1 respondkuponon, por ricevi
ambaux dokumentojn sendu mezgrandan adresitan koverton kaj 2 IRK
al:

UEA-oficejo cxe UN
777 UN Plaza Suite 1, New York, NY-10017, Usono.

*************************************************************************

LINGVO
//////

La etnoj de eksa USSR: Kiel nomi ilin?
======================================

Kiel konate, Sovetunio estis giganta sxtato, en kiu vivis
multegaj etnoj same kiel partetoj de apudaj popoloj kaj de disaj
diasporoj. Post la Oktobra revolucio (1917) la mondo spektis
neniam antauxe viditan eksperimenton de etnokonstruo: la nova
soveta sxtato sendis lingvikistojn al nomadaj boacbredistoj kaj
glaciejaj fisxkaptistoj por doni skriban formon al ties lingvoj
kaj krei novajn alfabetojn.

Oni agnoskis tre dubinde idiomojn kiel lingvojn (ekzemple la
moldavan) kaj ignoris turkojn kaj sameojn.

Popolnombradon post popolnombrado, la listo de la sovetiaj etnoj
malplilongigxis, cxar la pli malgrandaj estis kunfandantaj kun
la pli grandaj apudaj. Mala procezo okazas nuntempe, kun la etna
revekigxo de la lastaj jaroj. Listigi la sovetiajn etnojn estas,
do, malfacile.

Sed la cxefa celo de tiu cxi teksto estas proponi por ili
definitivajn nomojn en la Internacia Lingvo konsiderante ne nur
la rusan version, kiu plej ofte estis normiga por la (ne nur)
okcidentaj lingvoj, sed ankaux la sinonimon de la koncerna etno,
t.e. kiel gxi nomas sin mem. Foje tio ne eblis, cxar ne cxiuj
popoloj havas nomon (!), aux cxar gxi estas tro malinternacia
kaj la popolo tro multe aux tro malmulte konata.

Cxar la preferoj de etnismo direktigxas cxiukaze favore al la
sinnomoj, ni gxojos pri eventuala reago de, ekz. abhaza
esperantisto, kiu informus nin pri la nomo, kiun li/sxi donas al
sia etno en esperanto.

Por la momento jen nia listo farita cxefe surbaze de kvar
libroj, sed ankaux per konsultado de pluraj tekstoj kaj de
multaj vortaroj koncerne tradukojn el la diversaj lingvoj en la
rusan.

La auxtoro dividas la etnojn jene kaj klarigas la devenon de la
nomoj kaj la esperantan formon:

1. La etnaj insuloj kaj duoninsuloj En eks-Sovetunio logxas
   kelkaj etnoj, kiuj havas sian hejmojn ekster USSR. Temas pri:
   afganoj, ainoj, albanoj, araboj, aturoj, belucxoj, bulgaroj,
   cxehoj, cxinoj, dunganoj, estonoj, germanoj, grekoj, inukoj,
   judoj, koreoj, kurdoj, latvoj, litovoj, madjaroj, mongoloj,
   persoj, poloj, romaoj, rumanoj, sameoj, serboj, slovakoj,
   suomoj kaj turkoj.

2. La etnoj havantaj (sovet)respublikon La nomoj de jenaj
   etnoj estas akceptataj sendiskute: bielorusoj, kirgizoj,
   rusoj, tagxikoj, turkmenoj kaj uzbekoj.

3. La etnoj kiuj havas auxtonoman respublikon
   a) ene de Rusio: balkaroj, basxkiroj, buriatoj, cxuvasxoj kaj
      tataroj
   b) ene de Kartvelio:
      Temas pri abhazoj kaj agxaroj. Cxi lastaj estas simple
      muzulmanaj kartveloj.
   c) ene de Uzbekio
4. Etnoj kiuj havas auxtonoman regionon
   a) ene de Rusio
   b) ene de Tagxikio

5. Etnoj kun auxtonoma distrikto
6. La senauxtonomecaj popoloj

laux "Etnismo", n-ro 50, kaj
la Ondo de Esperanto, maj/92.

Pli detale vi legu la originalan artikolon en la revuo
"Etnismo", n-ro 50,

Adreso de la redakcio: Im Romerfeld 44, DW-5180 Eschweiler,
Germanio.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Responde al Georgo Kamacxo

Dum la estrarkunsido de NZEA (Nov-Zelanda E-Asocio), okazinta la
5-an de novembro, la estraranoj diskutis la artikolon de s-ro
Major en la revuo "Nov-Zelanda Esperantisto", kaj vian leteron
responde.

La estraranoj deziras ke Vi kaj s-ro Major diskutu la aferon
private. La opinioj de s-ro Major tute ne reflektas la opinion
de la estraro de NZEA, kaj ili volas lasi la aferon inter Vi kaj
s-ro Major.

Ni dankas Vin pro via intereso kaj esperas, ke de tempo al tempo
Vi kontaktos nin.

Sincere via

A.J. Knight, sekr de NZEA

Dankojn pro la neofendigxinta sinteno kaj sinceraj vortoj. Per
tio ni finas la cxi-teman diskuton en EVENTOJ. La red.

* * *

Estimata Eventoj

En la revuo Esperanto, en junio 1989 en n-ro 1002 (6) estis
gxuste sama bildo pri kombinajxoj de la simbolo kiel en junia
(1992) numero de Eventoj. (Temas pri la nova, elipsa simbolo kun
stelo supre, kaj enskribo "ESPERANTO" sube. La red.)

Cxar Ia bildo tiam en la revuo Esperanto aperis pro mia propono,
gxojigis min denove vidi gxin. Laux mi gxi estas bela kaj alloga
eble iu alia ankaux kombinis gxin tiel.

Kaj la uzo de la kombinajxo en la oktobra (1992) numero de
Eventoj sxajnis treege tauxga kaj eleganta. Kun salutoj

Anja Launiainen
Kevatmaentie 6, 20780 Kaarina, Finnlando

*************************************************************************

Nova redaktoro de ItInfo
========================

La gxisnuna redaktoro de ITINFO (internacie konata informilo de
Itala Esperanto-Junularo, IEJ), Alessandro Amerio en la cxijara
jarkunveno igxis la prezidanto de IEI, do la redaktajn taskojn
transprenis cxi-septembre Pier Luigi Cinquantini. Kontaktadreso:

P. L. Cinquantini,
via D. Alighieri 2, I-01010 Blera (VT), Italio.
Telefono: +39-761-479075,
telefakso (en laboroficejo): +39-766-840444

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Cxesigo de esperanto-radioelsendoj:

Cxu malvenko aux natura evoluo?
===============================

Dum la pasintaj jaroj ni fieris kaj fanfaronis pri la multaj
radio-elsendoj en esperanto. Tamen nun en kelkaj landoj la
instancoj repensas pri la utileco de tiuj programoj. Kompreneble
oni ne elsendas por placxi al la esperantistaro. Oni uzis la
lingvon por propagandi la ideologiojn kaj la politikajn
starpunktojn de la nacioj uzantaj gxin. Nun oni emas klopodi por
interesi la auxskultantojn pri la turismaj allogajxoj de la
elsendanta lando.

Nu, cxu vere estas granda auxskultantaro? Laux la pesimismaj
taksoj de la movadestroj (kiujn mi fakte ne kredas) ekzistas nur
du/tri milionoj da homoj, kiuj povus kompreni tiajn elsendojn
ecx se ili povus kapti ilin. Jes, je instigado de niaj gazetoj,
esperantistoj suficxe amase skribas leterojn al la stacioj.
Tamen, cxu ili regule auxskultas la programojn? Cxu VI, leganto,
ofte auxskultas radio-programojn vialandajn, je la tempo, kiam
okazas la e-elsendoj? Cxu ne prefere VI spektas TV-on? Cxu VI
kutime auxskultas fremdajn elsendojn, ecx en via lingvo, facile
kaj bone kapteblajn? Dum militoj aux gravaj internaciaj disputoj
oni eble volas auxdi, kion diras la alia flanko, sed kutime oni
preferas fidi je la patriaj programoj.

Laux mia sperto, e-programoj estas malfacile kapteblaj, suferas
pro perturboj atmosferaj aux fadado, kaj okazas nur dum kelkaj
minutoj. Ili okazas dum la elsendo de pli allogaj hejmaj radio-
elsendoj aux TV-programoj, aux kiam mi estas laboranta pri io al
mi pli grava. Ecx kiam mi intencas auxskulti e-programon, mi
ofte forgesas, gxis la 15-30-minuta elsendo estas jam
duonfinita.

Nun persatelitaj elsendoj de TV-programoj komencas ebligi al
homoj, ecx se tiuj logxas en fremda lando, spekti sialandajn
elsendojn. Do, kiujn servojn radio-elsendoj en esperanto povas
proponi? Versxajne la estonto de e-elsendoj povus esti informado
al vizitantoj el multaj landoj pri trafikaj kaj turismaj aferoj
enlandaj. Tian informadon oni ne povas ricevi cxiam sialingve.
Tiajn elsendojn oni supozeble povus facile kapti per ricevilo en
auxto: la stacioj estus proksimaj.

Se homoj ektrovus, ke informo estas havebla per esperanto en
horaroj, telefonkioskoj kaj per turismaj radio-elsendoj, ili
havus pluan instigon lerni la lingvon. La cxesigo de
fremdlingvaj elsendoj translimaj - ne nur tiuj en esperanto -
estas logika velkado de ne plu grava propagandilo.

PALMER Henry
Milvenon, Britio

*************************************************************************

Internacia konkurso por lernejanoj
==================================

3-A TASKFOLIO POR BAZLERNEJANOJ

   1. Kompletigu la frazon per konvenaj finajxoj! Du nigr .. kat ..
      vol... mangx... unu griz.. mus... (3 poentoj)

   2. Kio estas la sxatata mangxajxo de la sekvaj bestoj? araneo,
      cikonio, cxevalo, foko, leono, simio (3 poentoj)

   3. Diru cxiun per unu vorto! milo da gramoj / dekono de metro /
      cent litroj (3 poentoj)

   4. Faru frazon el ses vortoj, cxiu kun komenca "m"! (3 poentoj)

   5. Sercxu almenaux ses kunmetitajn vortojn kun - tuko! (3
      poentoj)

   6. Solvu la enigmojn: i/te / P(RL)A / 3OP (3 poentoj)

   7. Menciu almenaux du euxropajn urbojn, kiuj elsendas E-
      radioprogramon. (2 poentoj)

ONI POVAS IAM AJN ALIGxI AL LA KONKURSO!
Regularon vidu en la numero auxgusto (1)-92.

La solvojn sendu gxis la 21a de decembro al:

Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Anna ter 1,
H-8500 Papa, Hungario.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Borjana Vasiljeva, pk. 74, BG-1220 Sofio, Bulgario organizas
kontaktojn edzigx-cele por solecaj geesperantistoj.

* * *

Ni proponas senpagan cxambron kaj gastigemon al unu aux du
israelaj esperantistaj vizitantoj de Berlino (krom majo-junio
kaj septembro-oktobro). Varma, ne kosxera vespermangxo eblas
kune kun ni. Bv. skribi ses semajnojn antauxe por ebligi
interkonsenton.

Ludwig kaj Wiltrud Heise, Hochbaumstr. 69, D-1000 Berlin 37,
Germanio.

* * *

Kunvenoj de Sarlanda Esperanto-Ligo okazas cxiulunde je la 19-a
horo en la gastejo "Hauck Weinstuben" en St. Johanner Markt 7,
Sarbrukeno. Vizitantoj bonvenas! Telefono: +49-681-31919.

* * *

Nova son-gazeto "Najtingalo"
============================

La ideo estas per gxi ne nur interligi la aziajn movadanojn, sed
ankaux informi eksterazian Esperantion pri tiuj relative
nekonataj kontinento, movadoj, kulturoj, ktp.

Specialaj valoroj de la songazeto estas, ke gxi fortigas la
komprenkapablon de esperantistoj, kiuj malofte havas oportunon
auxdi la vocxojn de eksterlandanoj, doni muzikan gxojon per
esperanto-kantoj, helpi la blindajn esperantistojn, ktp.

Najtingalo aperas sezone, do kvarfoje jare. Adreso de la
redaktanto:

P. O. Box 405, CPO Tokyo, J-100-91 Japanio.
el Auxstralia Esperantisto, nov/92.

*************************************************************************

Kiel aboni al EVENTOJ?
======================

   1. Plenigu la abonilon, aux skribu leteron kun la sama enhavo;
      kaj sendu gxin al la redakcio (LINGVO-STUDIO, H-1675
      Budapest, pk 87. Hungario).

   2. Pagu la abonkotizon al vialanda peranto listigitaj sube en la
      koncerna nacia valuto kaj sumo. La baza abonkotizo por 1993
      estas 59 guldenoj, (aere: 68 guldenoj), por orient-euxropaj
      landoj: 23 guldenoj.

   3. La revuon vi ricevos rekte el Hungario perposxte.


Kiel pagi?
----------

   - Sendu la kotizon al vialanda kotizperanto (perposxte aux
     posxtgxirkonte) - en nacia valuto.

   - Sendu la monon al UEA, Nieuwe Binnenweg 176, kodo ELLS-S,
     NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando (59 gld aere: 68 gld.)

   - Sendu la monon rekte al la redakcio per simpla internacia
     posxtmandato, aux perbanke al Banko OTP, Budapest XVIII,
     Konto 21898189/542-030808-7. Vi povas sendi ankaux
     eurocxekon. La valuto sur gxi devas esti en ajna tipo de
     konvertebla valuto. Sur la dorsa flanko nepre skribu la
     numeron de via bankkarto!

   - En fina kazo - je via risko - sendu monbiletojn (en
     konvertebla valuto inkluzive forintojn) en fermita koverto al
     la redakcio.

Landaj kotizperantoj
--------------------

Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliott, Pk. 230, Matraville,
2036 N.S.W.

Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr.104/38, A-3400 Klosterneuburg
(pcxk. 7.127.144). - 345 ATS.

Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000
Antwerpen (pgxk. 000026.5338-43). - 1080 BEF, aere: 1250 BEF.

Brazilio: Brazila Esperanto-Ligo, Cx. Postal 03625, Brasilia
(DF) 70084.

Britio: Paul Hewitt, 26 Higfield Rd, North Thoresby, Grimsby, S.
Humbs, DN365RT.22 GBP, aere: 25 GBP.

Bulgario: Ljubomir Trifoncxovkij, Al. Stambolijski 17, ap.11,
BG-3000 Vraca. - 330 levoj.

Cxehoslovakio: Cxeha Esperanto-Asocio, Vladimir Dvorak, Jilska
10, CS-110 00 Praha-1. - 360 KCS.

Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J.
(Posxtgxirnumero: 694737)

Finnlando: Oy Mendoservo, Lasse Kivisto, Kivistontie Hyvinkoo,
SF-05510. 166 FIM, aere: 192 FIM.

Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk.
855-35 D Paris). - 185 FRF, aere: 215 FRF.

Germanio: Monda Merkato, Alfred Schubert, Pf. 1539, DW-8120
Weilheim, (konto 36.5255-806, postgiroamt Mnchen, BLZ 700 100
80). - 54 DEM.

Hungario: LINGVO-STUDIO, H-1675 Budapest, pk. 87. - 980 Ft.

Hispanio: Juan Azcuenaga Vierna, General Davila 127, p.7,
2.izda, E-39007 Santander (Cantabria) Bankkonto cxe Caja Postal
n-ro 03548531 (O.P.)

Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10,
IS-210 Gardabae.

Israelo: Aviv Faklieru, Pk. 8383, IL-61083 Tel-Aviv, (konto
403679, Bank Mizrahi, Faklieru Esperanto).

Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143
Milano (pcxk. 37312204). - 46m ITL, aere: 53m ITL.

Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sineiti, Tutihara 3-205,
Tenpaku-ku, J-468 Nagoya-si. - 4600 JPY, aere: 5300 JPY.

Koreio: Seula E-Kulturcentro, Jung-Kee Lee, C.P.O. Box 3047,
Seoul,100-630.

Kroatio: Kroatia E-Unuigxo, M. Belosxevicx, Trg Burze 2,
HRV-41000 Zagreb.

Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo,
posxtgxirokonto 0809 5100318.

Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego
77. m. 137, PL-01865 Warszawa. - 236.000 PLZ.

Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd.
Joao Couto 6, R/C-A, P-1.500 Lisboa.

Sud Afriko: Colin Beckford, PO Box 1227, SA-8000 Cape Town.

Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson,
Sodra Rorum pl. 455, S-242 94 Horby.

Svislando: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224
Nenzlingen. - 47 CHF, aere: 54 CHF.

Usono: E-Ligo por Norda Ameriko, Mike Donohoo, POB 1129, El
Cerrito, CA-94530. - 35 USD, aere: 40 USD.

Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A

*************************************************************************

***************************** SUPLEMENTO ********************************

HISTORIO
////////

El miaj rememoroj
=================

artikolo de Pauxlo Lengyel el "Literatura Mondo" n-roj 1-4, 1922.

Jubileo! ... dudekkvinjara jubileo! ... kvaroncentjara jubileo
de esperantisteco!"

Dudekkvin jaroj estas multa tempo ecx en la ordinara, senemocia
homa vivo; tiom pli multa gxi estas por esperantisto. Pli ol la
duono gxi estas de la vivo de Esperanto mem, kaj preskaux la
duono de mia propra vivo. Permesu do al mi, kara leganto ke mi
"festu" mian jubileon per jena babilado, per kiu mi intencas
fari al vi fidelan raporton de la historio de mia persona vivo
koncernanta Esperanton. Eble tiu cxi kvazauxfelietona serio ne
estos tre interesa por vi, sed sciu, ke mi gxuas skribante
jenajn liniojn; cxar dum la skribo mi kvazaux duafoje travivas
tiujn dudekkvin jarojn, kiujn mi pasigis en la mondo de la plej
nobla homa ideo; tial mi esperas, ke vi estos indulga jugxisto
kaj ne kulpigos min je troa egoismo kaj vanteco.

Cxar mi ne volas tedi la leganton per longaj auxtobiografiaj
priskriboj, per komplikitaj perifrazoj: mi tuj komencas mian
raporton, klopodante skribi mallonge, konservante la
objektivecon.

* * *

Antaux cxio mi devas diri, ke mi posedis malgrandan presejon,
nur kun unu mana masxino, en la urbo Szekszard (Hungario).

En la jaro 1897-a, kiam mi estis 29-jara, tute hazarde falis en
miajn manojn prospekto anoncanta baldauxan aperon de lernolibro
de Esperanto, verkata de S-ro Abelo Barabas. Tiu prospekto
enhavis la legregulojn, cetere ekstrakton el la gramatiko, el la
sufiksado kaj ecx el la vortaro de nia lingvo, kaj, krom tio,
prezentis tekstojn prozajn kaj versajn.

Gxis tiam mi nenion auxdis pri Esperanto.

- Jen nova volapuko! - mi pensis kaj mi zorge trastudis la
  prospekton.

Gxia efiko sur min estis mirinda. Tamen, mi devas konfesi; mi
vidis tiam en Esperanto nur lingvon, tutmondan, universalan
parolhelpilon; tiam mi ne pensis ankoraux, ke Esperanto,
penetrinte en la cerbon, penetras ankaux en la animon, ecx en la
karnon, en la sangon, por transformi nin en efektivan homon...

Kompreneble, mi mendis la lernolibron en kelkaj ekzempleroj, kun
la espero, ke mi certe trovos sekvantojn - por la nova lingvo, -
kaj mi malpacience atendis gxian ricevon, kio okazis post kelkaj
monatoj. Ha! kiel plezure mi prenis la longe atenditan libron!
Tuj mi komencis serioze lerni la lingvon, kaj post du tagoj mi
jam skribis leteron al la redakcio de la sola esperantolingva
gazeto Lingvo Internacia, tiam en Upsala (Svedio), por sendigi
al mi ekzempleron.

Post ok tagoj mi ricevis la gazeton, kune kun letero de s-ro
Pauxl Nylen, gxia redaktoro, kiu esprimis sian surprizon pro la
gxojinda fakto, ke ekzistas esperanta lernolibro por Hungaroj;
li petis min, ke mi havigu al li unu ekzempleron de gxi. Mi
sendis al li la petitan libron, kaj, cxar gxia prezo egalis al
tiu de la jarabono de la gazeto, per tiu sendo mi farigxis
abonanto de Lingvo Internacia.

En la sekvinta numero aperis detala, tre favora raporto pri la
hungara lernolibro.

* * *

Intertempe, inter S-ro Nylen kaj mi estigxis varma korespondado,
vere amika. Dank' al S-ro Nylen, mi tiam sciigxis, ke Esperanto
ne estas nur lingvo, sed io alia, io multe pli alta, multe pli
majesta, - cxar gxi, penetrinte en mian cerbon, penetris ankaux
en mian animon, en mian karnon, en mian sangon; kaj tiam mi
farigxis ... esperantisto, esperantisto en la plej sankta senco
de la vorto.

De tiam mi sentis cxiam nepriskribeblan gxojon, kiam mi ricevis
numeron de nia amata Lingvo Internacia, (mi bone memoras
ankoraux, kvazaux mi ecx hodiaux vidus gxin: gxi estis
banderolita en blua papero, kun presita adreso sur citronflava
paperrubando surgluita). Mia plej sxatata legajxo estis gxi. Por
unu el gxiaj tiamaj numeroj mi ecx verkis humorajxeton titolitan
"Malhelpita bigamio"; tiu cxi estis mia unua esperanta verko.

Baldaux mi havis multajn diverslandajn korespondantojn, el kiuj
kelkaj poste farigxis famekonataj samideanoj.

* * *

Bedauxrinde, mi estis izolita esperantisto, sola en mia urbo. Mi
provis esperantistigi kelkajn amikojn, sed vane, mi ne sukcesis,
ili respondis al mi, ke ili ne estas "frenezaj"; ke ili
malsxategas tiun "fantazmagorian utopion", ke mi estas
"maniulo"; ke cxiu esperantisto estas "sencerbulo", ilin oni
devus enfermi en frenezulejon, ktp. - Ho! la bela rozo de
Esperanto havis ankaux dornojn: cxie mi renkontis nur mokridojn.
Sed tiuj dornoj ne povis min korpiki; mia koro ja plena estis de
entuziasmo, ne restis en gxi spaco por la dornoj. Mi do mokridis
la mokridantojn kaj dauxrigis mian vojon.

* * *

En tiu tempo fondigxis ankaux alia gazeto: L'Esperantiste, en
Francio, redaktita france kaj esperante. Ankaux gxin mi diligente
legis.

La redakcio de tiu cxi gazeto tiam organizis esperantan
literaturan konkurson, kiun ankaux mi partoprenis kaj mi
sukcesis gajni trian premion: argxentitan bronzopalmon. Tiu
neesperita prospero multe fierigis kaj energiigis min, tiom pli,
cxar ecx kelkaj hungaraj gazetoj parolis pri tiu fakto.

En la jaro 1899-a mi verkis la Libron de l' Humorajxo, mian unuan
libron, por kiu mia kara amiko Nylen bonvolis skribi
antauxparolon tre cxarman. Tiun libron mi presis en mia presejo;
gxi baldaux disvendigxis.)

En la fino de la sama jaro Lingvo Internacia deklaris, ke gxi,
post kvarjara vivo, devas cxesigi sian ekzistadon, pro financaj
kauxzoj, precipe pro manko de suficxa nombro da abonantoj. Tiu
cirkonstanco tre malgxojigis min, cxar mi estis konvinkita, ke
L'Esperantiste ne povos dauxirigi tiun rolon, kiun la
malaperonta Lingvo Internacia plenumis. Sed dank' al mia intima
korespondado kun S-ro Nylen, ni sukcesis savi la vivon de la
agonianta gazeto: mi entreprenis gxian eldonon kaj presadon, kaj
li restis redaktoro. Tiam gxi havis nur kelkdekon da abonantoj:
sed kiam la esperantistaro vidis, ke la presorgano refarigxas
vivokapabla, gxi baldaux havis preskaux suficxe da abonantoj. S-ro
Nylen do sendadis al mi la porgazetajn manuskriptojn el
Svedujo en Hungarion, kaj la gazeto reaperis regule. Baldaux S-ro
Nylen tute transcedis gxin al mi, - kaj tiamaniere mi
farigxis "redaktoro-eldonantopresanto-administranto" de Lingvo
Internacia.

Jes, mi farigis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de
"Lingvo Internacia". Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni
kvinan: kompostisto, cxar mi propramane kompostis la gazeton.
Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono,
precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi
klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedauxrinde ne
sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur
kia gxi estus devinta.

Mi malgxojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi
la gazeton? Pri tio mi sercxis rimedon. Mi revis pri transmigro
Budapesxton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj
fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraux) mi povus
rezultigi pli da prospero. Baldaux mi forlasis tiun ideon kiel
nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kauxzoj.

Tamen ion mi trovis en la hungara cxefurbo; mi trovis tie
fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper,
kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis
farigxi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szeksz rd.
Tiamaniere ni donis fortan antauxenpusxon al la gazeto, sed nur
en teknika rilato: gxi aperadis regule.

Unu belan tagon (mi vere povas diri "belan") la posxto alportis
al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron
el Parizo; gxi estis subskribita "Paul Fruictier". Tiu nomo ne
estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li
volus farigxi redaktoro de "Lingvo Internacia".

Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kauxzis al mi
tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi ... sxanceligxis;
mi ne suficxe konis ankoraux S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al
la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay
(Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri
tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do
... S-ro Fruictier farigxis redaktoro de "Lingvo Internacia".

Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria
Pauxlo!...

La redaktorsxangxo tre utile efikis al la gazeto: gxi farigxis
serioza, placxa, bone informita; gxiaj abonantoj subite
plimultigxis, tiamaniere, ke gxi certigis al mi ecx iom da
profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn
kaj la gazeto farigxis universala informilo, la vera centra
organo de la esperantistoj.

La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la
redaktoro, sxangxis la formaton de la gazeto: gxi farigxis
libroformata, kiun gxi konservis por cxiam.

"Lingvo Internacia" havis tiam ne nur suficxe multajn
abonantojn, sed ankaux tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la
literaturaj manuskriptoj el la redakcio, kaj ili tiom amasigxis,
ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto ecx la plej
bonajn literaturajxojn originalajn aux tradukitajn -
konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun
embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj
mi fondis, en julio 1903, la 12-pagxan folion titolitan
"Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia".

Tiu aldono enhavis nur literaturajxojn kaj estis abonebla aparte
de la gazeto.

Mi devas rimarkigi, ke preskaux cxiuj abonantoj de "L. I."
abonis ankaux la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj
duono, ni cxesigis la elirigon de gxi kaj, pligrandigante L.
I.-n mem, ni kunigis gxin kun la literatura aldono.

En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama
Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaux aliajn
esperantajn presajxojn mi pretigis, laux mendo de diverslandaj
samideanoj.

Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por
kelkaj hungaraj gazetoj kaj jxurnaloj, kiujn iliaj redakcioj
enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam
ne gigantan, tamen sxatindan rezultaton por nia afero.

* * *

La homo neniam estas kontenta; li cxiam deziras por si
plibonigon, ecx se lia sorto estas superfavora. Ankaux mi ne
estis kontenta, kvankam la afero de "Lingvo Internacia" pli bone
arangxigxis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel
agrable; kiel oportune, kiel komforte estus, se la redakcio kaj
administracio trovigxus en la sama urbo! Se mi transmigrus
Parizon ... Ha! Utopio! ... Kial utopio? Certe, la monto neniam
irus al Mohamedo; sed Mohamed ja povas iri al la monto. Kaj tiu
ideo ne volis forlasi min; gxi tiel fiksigxis en mia animo, ke
mi ne povis liberigi min de gxi.

Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi
aldonis kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se ... k.t.p.
- Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se
... k.t.p.

Dirite, farite.

Kaj tiam nia interkorespondado temadis cxirkaux tiu ideo. Kaj
gxia rezulto estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la
tutmonda esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon,
akcian societon, kies centro estus en Parizo. Kaj la
esperantistoj are acxetis akciojn, tiamaniere, ke baldaux
kunestis la necesa sumo por fondo de la "Presa Esperantista
Societo".

Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide
disvendis mian presejon, konservante el gxi nur tiujn ilojn,
kiujn mi jugxis utilaj en Parizo, - kaj, kun mia familio kaj kun
mia preshelpanto mi forlasis Hungarujon, por farigxi logxantoj
de Francujo.

(dauxrigota)

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991.
ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor