Eventoj n-ro 0022, 2/januaro - '93,  retposxta versio
*****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - SUPERLINGVO

Organizaj demandoj:      - ESPEROJ KAJ ILUZIOJ
                         - KIOM?

Konkurso:                - REGULARO PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA
                         - Rondo "TAKACS" eldonos bultenon

Arangxoj:                - E-kongreso en Japanio
                         - Seminario kaj jarkunveno en Argentino
                         - Internacia Konferenco de Amerikaj E-Asocioj
                         - KUKO-BAKO
                         - TEJO/KER SEMINARIO
                         - ZAGREBA METODO DE LA ESPERANTO-INSTRUADO

Faka aplikado:           - ESPERANTA JURA ASOCIO
                         - HOMEOPATIO
                         - "MONDA TURISMO" proponas kunlaboron
                         - Teksta procesilo "LEKSIKONO"

Movado:                  - E-lingva pagxo en nacilingva kultura gazeto!

Hungara angulo:          - ***

Opinioj:                 - Ne nur UEA agas en Afriko
                         - CxU ESPERANTO CxE LA EuxROPA PARLAMENTO?
                         - Prisxtelo de E-oficejo!
                         - Nova ondo en Albanio
                         - Kien iras BEA?

ILEI:                    - Nia prioritato: Instruista trejnado

Karaj legantoj:          - ***
La leganto:              - ***
                         - Embargo de rusia e-eldonejo por la rubla zono

Esperanto en radio:      - Esperanto-elsendo - per satelito!

Korespondi deziras:      - ***
Anoncetoj:               - ***
                         - Jerusalema Bulteno

Interese:                - Letero al G. Waringhien


Suplemento al Eventoj:   - INVITO AL (DAUxRA) KUNLABORO
                         - Laborplano pri eksteraj rilatoj, 1992-1995

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Cxu UNo tamen parolu esperanton?

SUPERLINGVO
===========

Mi malamas polemikojn, sed por mi silenti post legado de
artikoleto de Majk SADLER, "UNo ne parolu esperanton" (en
EVENTOJ, n-ro OO8, junio/2 1992, p.2.) estus pli ol krimo,
estus eraro, se decas, ke mi reuzu vortojn de Talleyrand post
la ekzekuto de duko d'Enghien. S-ro Sadler reformulas la
argumentojn de plej fiaj malamikoj de esperanto kvazaux temus
pri popolaj bonmensajxoj, pri evidentajxoj bone konataj. Cxu li
estas trompita, aux cxu li volas trompi, scii mi ne povas...

- Li opinias, ke la malgrandecoj de internacia-naciaj; nacia-
internaciaj vortaroj, kompare al nacia-naciaj, pruvas ion pri la
malabundo de esperanta vorttrezoro. Li eltiras argumenton el la
malricxeco de niaj eldonejoj kaj konfuzas inter vortprovizo
reala de nia lingvo kaj terminaro enlibrigita. cxu eblas, ke li
konas la l5-an regularon de la Fundamenta gramatiko? La
tielnomataj vortoj fremdaj', t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la
lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo
esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion kaj la
gramatikajn finajxojn de tiu cxi lingvo;... Tio signifas, ke
suficxas, ke mi sciu, ke la scienca nomo de kverko estas
'Quercus silvaticus' por scii la nomon de tiu cxi arbo.
Centmiloj da kreskajxoj, insektoj, bestoj havas siajn
internaciajn nomojn, kiuj estas la sciencaj. Cxiuj sciencoj kaj
artoj havas siajn interkonsentitajn fakvortarojn (latine, angle,
france, germane, itale - cxu tio gravas?) kiuj, rajte de la 15-a
regulo, estas internaciaj kaj senpere utiligeblaj en esperanto.
cxu vere utilus, ke ni eldonu vortaron entenantan la nomojn de
miliono da insektoj? Centmiloj da kreskajxoj? Milojn kaj milojn
da fizikaj, kemiaj, fiziologiaj fakvortoj? Dum la konferenco de
Filozofiaj Societoj en Brighton en 1988-a mi longe diskutadis je
la plej alta faka nivelo kun filozofoj scipovantaj esperanton.
Ni cxiuj scipovis ankaux la anglan, preskaux cxiuj la francan,
tamen la diskutado la plej preciza, la plej flua okazis en
esperanto. La fakto, ke plejparto de fakaj terminoj, kiujn ni
uzadis ne trovigxis en PIV, sed kun formo iom malsimila en
Lalande-, Abbagnano-, Angeles-, Runes- kaj aliaj fakvortaroj
tute ne estis gxena. Gxuste la fakto, ke la uzado de
faklingvajxo en la grandaj lingvoj estas elprovita, provizas
esperanton per cxiuj necesaj fakaj vortoj, cxar 'la grandaj
lingvoj' estas fontolingvoj de esperanto. Oni devas kompreni, ke
esperanto ne estas malamiko de 'la grandaj lingvoj', nek ilia
konkurencanto; cxi estas superlingvo kreskanta el ili kaj
utiliganta iliajn esprimkapablojn en funkcio internacia. Cxion,
kion oni kapablas esprimi en la angla, la franca, la germana,
ktp, oni kapablas plifortkiale kaj gxuste cxikiale esprimi en
esperanto.

-... cxu ni vere volas, ke gxi farigxu tiel nuanca kaj precizeca
kiel aliaj lingvoj? Ne, sinjoro Sadler, ni ne volas, ke gxi
'farigxu', ni scias per cxiutaga uzado kaj verkado, ke gxi
estas, jam nun gxi estas, pli nuanca kaj pli preciza ol cxiuj
aliaj lingvoj. Plejparto da homoj ne kapablas elprofiti la
eblojn de la franca, aux de la angla. Averagxa franclingvano
utiligas 4-5000 el la pli ol 300 000 terminoj en TLF (Tr'sor de
la Langue Francaise, cxirkaux 40 volumoj), cxu cxi tio pruvas,
ke la franca ne tauxgas kiel politika, fakscienca, ktp.
interlingvo? Sed ja ecx la 'basbretona' tauxgus, se gxiaj
parolantoj kapablus koncepti la temajxojn, kiujn vi priparolas.
La eblajxoj de esperanto, pro la naturo mem de cxi tiu lingvo,
estas ege pli multaj, ol tiuj de ajna etnolingvo. Cxi tion
facile pruvas kiu ajn majstranta la Fundamenton, cxar li
kapablas aktive uzadi pli ol 20 000 terminojn, superante la plej
vortoricxan francan verkiston Victor Hugo.

Se multaj esperantistoj ne estas trejnitaj kreive fari kaj
kompreni nerenkontitajn vortumojn, kulpas la lingva imperiismo,
kiu zorge distancigadas esperanton de mezlernejoj kaj
universitatoj, cxar cxiuj homoj parolantaj aglutinajn gepatrajn
kaj kulturajn lingvojn perfekte kapablas kreadi la kunmetajxojn
novajn, originalajn, en neniu vortaro ekzistantajn, kiujn
necesigas iliaj konceptoj. Sed tio cxi gravas precipe en
beletro, en sciencoj la terminoj estas pretaj en fakvortaroj de
internaciaj sciencaj societoj. Suficxus, ke oni utiligu ilin.

- En cxiuj lingvoj ekzistas lingvoniveloj. Mi ne parolas en mia
karate-klubo je la sama lingvonivelo, kiel en kunveno de
Filozofia Asocio Tutmonda... La argumento de s-ro Sadler pri
facila lernebleco estas senvalora, cxar unuflanke senutila
lingvo ecx facile lernebla restas senutila, aliflanke fundamenta
lingvonivelo estas atingebla per sama facileco kiom ajn granda
estas la beletra kaj faka vortotrezoro de lingvo. Homoj uzadas
nur vortojn, kiujn ili bezonas, kaj klera homo cxiam estas
kapabla klarigi siajn vortojn al homoj, kiuj reale volas ilin
kompreni.

...Mi ne esperas lin konvinki, mi ne opinias, ke tio estas ebla.
Mi volus protekti niajn bonfidajn kolegojn kontraux korodiva
efiko de suprajxe versxajnaj argumentoj de ruzuloj, kiuj
klopodas elinterne nin anemiigi.

Eugene de ZILAH
El "La Gazeto", n-ro 42, 30 okt. 92.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

ESPEROJ KAJ ILUZIOJ
===================

Antaux unu jaro dum la 2-a Euxropa Esperanto-Forumo (Kaunas,
Litovio, 1991.09.28.-10.05) la partoprenintojn regis precipe du
sentoj: espero kaj iluzio.

Oni esperis, ke multaj revoj de Mez- kaj Orient-Euxropanoj pro
la cxeso de diktaturo (ecx se gxi estis mola), baldaux
realigxos. Sed la iluzioj, kiel la glacio se renkontas varmeton,
lauxgrade jam dum la forumo degelis. Cxi-kaze la degelon kauxzis
Okcidenta Euxropo, de kie ne venis la esperita kunlaboro, ja
neniu Okcident-Euxropa Landa Asocio sendis decidrajtan
reprezentanton al la Forumo, sekve la forumanoj restis en la
sama rondo, kiel antauxe dum la konsultigxoj de soclandoj. (Ecx
male, estis arangxita alternativa forumo, nomata Euxropa E-
Kongreso en Verona.)

Unu iluzio do estas for, nome: la malapero de la "fera kurteno",
falo de la berlina muro ne auxtomate kreos kunlaboron inter
euxropaj esperantistoj. Ni longe devas ankoraux peni minimume en
du direktoj: unua estas, ke ni mense preparu nin mem por
tuteuxropa kunlaboro, la dua ke ni sercxu la konvenajn kadrojn
de kunlaboro.

La organiza formo landa asocio estas bezonata pro la malsamaj
legxoj de sxtatoj, sed la plimulto de agadoj okazantaj en ilies
kadroj+wefike estas realigeblaj nur en internacia kunlaboro. Pro
tio konsilindas, ke la landaj asocioj jam dum la projekta etapo
de la planado sercxu la eksterlandajn partnerojn por la apartaj
taskoj. Kaj por realigi konkretajn taskojn oni povas efike
kunlabori el la proksimaj landoj, el la sama regiono (geografie,
socie, kulture, lingve k.s.).

Por ni mez-euxropanoj, estas vivgrave dauxrigi ecx fortigi la
iaman kunlaboron inter la Mez-Euxropaj landoj, kies kernon povas
doni - laux la nunaj traktadoj - esperantistoj de Cxeha,
Hungaria, Pola kaj Slovakia E-Asocioj.

Kompreneble paroli pri kunlaboro nur indas tiam, se ni havas
taskojn, kiujn (pli efike) eblas solvi nur en internacia
kunlaboro.

Jen kelkaj konkretaj taskoj, por kies realigo indas kunlabori


A. Produkti valorojn
--------------------

1. Prilabori vortarojn por cxiuj lingvoj uzataj en la koncerna
   lando. Se gxi jam ekzistas, ampleksigi gxin.

2. Fondi publikan E-bibliotekojn.

3. Fondi E-kulturcentrojn.

4. Kompili grandan enciklopedion de la homaj konoj, ke estigxu
   bazo de aliaj spiritaj produktajxoj.

5. Acxeti propran domon sur propra tereno por fondi eron de
   Esperantujo, kio povas esti bazo de sekvaj agadoj.

6. Instali e-lingvajn informilojn en la publike viziteblaj
   lokoj.

B. Lauxpasxa oficialigo de esperanto
------------------------------------

1. Samrajtigi esperanton en la lingvoekzamena sistemo de la
   lando.

2. Atingi, ke e-o estu elektebla lingvo samrange, kiel la aliaj.

3. Atingi, ke e-o farigxu fako de instruistoj.

4. Instigi la uzadon de e-o cxe turismaj oficejoj.

5. Fondi turismajn sekciojn de la E-Asocioj.

Oszkar Princz, Hungario

*************************************************************************

La membraro de UEA en 1991

KIOM?
=====

En 1991 la individua membraro de la Universala Esperanto-Asocio
atingis 8.071 personojn, t.e. 426 pli ol en 1990. (Fonto de
datumoj: revuo Esperanto, 3/92.) Estas interese, ke plej multajn
anojn UEA havis en la fora 1925-a jaro - 9.424.

Konstateblas, ke pli ol duono (57.5 %) de la individua membraro
logxas nur en dek landoj:

Francio    728   Germanio 640
Usono      545   Brazilio 489
Nederlando 459   Japanio  380
Polio      369   Svedio   365
Britio     362   Italio   304

En 12 landoj de la eksa Sovetio nun estas 370 individuaj membroj
de UEA. Rusio kun 173 membroj rangas sur la 15-a loko.

La aligita membraro (membroj de la aligxintaj landaj asocioj)
dauxre malkreskas. Nun estas 19.146 tiaj membroj. Tial la totala
membraro de UEA dum kvar jaroj falis de 43.642 personoj (en
1987) al 27.217 (en 1991).

Jen la listo de la unua landodeko, kiu tegmentas 64,8 % de la
aligitaj membroj:

Cxehoslovakio 2346   Hungario 1964
Bulgario      1250   Italio   1160
Germanio      1091   Cxinio   1090
Japanio       1020   Svedio    981
Britio         780   Belgio    716

el Ruslanda Esperantisto 11/92

*************************************************************************

KONKURSO
////////

REGULARO PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA
=========================================

Artikolo 3. (dauxrigo kaj fino)
-------------------------------

6) La komisiono laboras skribe. Cxiu jugxanto elektas el la
   konkursajxoj senditaj al li por prijugxo la dekdu plej bonajn
   kaj notas sur ili la vicordan numeron laux iliaj relativaj
   meritoj: Se en la koncerna brancxo partoprenas malpli ol
   dekdu konkursajxoj, la jugxanto vicordigas ilin cxiujn. Se
   jugxanto opinias du aux pliajn verkojn egale meritaj, li
   povas doni al ili la saman vicordan numeron. La liston de la
   vicordaj numeroj cxiu jugxanto sendas al la sekretario por
   atingi lin plej malfrue je la 31-a de majo. Krome, Cxiu
   jugxanto preparas superrigardan raporton pri la meritoj kaj
   la malmeritoj de la konkursajxoj, kaj gxin sendas al la
   prezidanto, por atingi lin plej malfrue je la 15-a de junio.
   Ricevinte cxiujn aljugxolistojn, la sekretario sumigas la
   individuajn aljugxojn, alskribante dekdu poentojn por unua
   loko, dekunu poentojn por dua loko, dek poentojn por tria
   loko, kaj tiel plu. En cxiu brancxo oni deklaras la unua tiun
   konkursajxon, kiu ricevis la plej multajn poentojn, la dua -
   tiun, kiu ricevis la due plej multajn poentojn, kaj la tria -
   tiun, kiu ricevis la trie plej multajn poentojn. Se ne
   revenas gxustatempe unu poentotabelo, la sekretario petu
   vocxon de la prezidanto por decidigxi pri aljugxo de
   premio(j). La sekretario informas pri la rezultoj plej
   malfrue je la 15-a de julio la prezidanton, la membrojn de la
   Komisiono, la estraranon pri kulturaj aferoj kaj cxiujn
   premiitojn. La prezidanto preparas surbaze de la raportoj
   senditaj al li de la jugxantoj gxeneralan raporton pri la
   konkursajxoj, kaj oni gxin presigas, komplete aux resume, en
   "Esperanto" aux alia revuo de UEA

7) La komisiono povas difini malpli ol 3 premiojn en iu brancxo.
   Se gxi donas en iu brancxo nur du premiojn aux nur unu, gxi
   decidas, cxu la premioj estas de unua aux dua aux tria
   merito. Se du aux pli da konkursantoj ricevas egalan nombron
   da poentoj, cxiu el ili ricevas la saman premion, krom en la
   brancxo eseo originala (Premio Luigi Minnaja), kie cxiu
   ricevas egalan parton de la unusola premio.

*************************************************************************

Katalogo pri planlingvaj (inkluzive esperantaj) periodajxoj

Rondo "TAKACS" eldonos bultenon
===============================

La "Rondo Takacs" kiu okupigxas pri registrado kaj katalogado de
planlingvaj periodajxoj (pli detale vidu en EVENTOJ auxgusto
-1-92) por publikigi la gxisnunajn datumojn eldonos bultenon.

La bulteno "Periodajxoj" jam ricevis la ISSN-kodon (1216-7800),
kaj aperos jene: vintre kaj somere gxi aperos kiel suplemento al
la gazeto EVENTOJ" krome cxiun duan monaton gxi aperos en cx.
200 ekzempleroj gxi aperos por tiuj, kiuj

- regule informados la Rondon pri periodajxoj en aux pri e-o aux
  aliaj planitaj lingvoj;

- donacos al Rondo Tak cs minimume 1 kg-on de la menciitaj
  periodajxoj el kiu ajn lando. (Dankon al s-ano Ikai el Japanio,
  kiu jam sendis dek (!) kilogramojn de tauxgaj eldonajxoj).

Cxiuj informoj estas bonvenaj cxe:
Rondo Takacs, d-ro Arpad Mathe
Tusn di u. 14, H-1125 Budapest, Hungario

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

E-kongreso en Japanio
=====================

La 41-a "Kongreso de Esperantistoj en Kansajo" okazos inter
29-30 majo '93 en la urboj Katakano kaj Hirakta (en la gubernio
Osaka.

La arangxon organizas Esperanto-Societo en Hirakata kaj Kansaja
Ligo de E-Grupoj (KLEG), kaj auxspicias "la urbo Hirakata" kaj
gxia eduka komitato.

La kongresa kotizo: 4000 enoj (ekzistas diversaj rabat-ebloj).
Tranokto kaj du mangxoj: 6300 enoj.

Pliajn detalojn petu de:

Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (KLEG),
sone-Higasi-mati 1-11-46-204,
Toyonaka-si, 561 Japanio.
Telefono/fakso: +81-6-8411928
Internet: hottasan@forigu.ho.shs.sumiden.co.jp
Devizo: "Frandu Esperanton!"

*************************************************************************

Seminario kaj jarkunveno en Argentino
=====================================

Argentina E-Ligo invitas al la Seminario de Esperanto, okazonta
inter la 8-a kaj 11-a de aprilo en Villa Carlos Paz (montaro
Cordoba).

Okazos debatprelegoj "Informado kaj instruado de esperanto" kaj
"La scienco kaj esperanto", kafo koncerto (arta festa kunveno
tute en e-o), jarkunveno de AEL kaj diversaj ekskursoj: Pliaj
detaloj cxe:

Argentina Esperanto-Ligo,
C. Correo 407, RA-2600 Venado Tuerto.

*************************************************************************

Internacia Konferenco de Amerikaj E-Asocioj
===========================================

Kuba E-Asocio invitas cxiujn E-asociojn de la Amerika Kontinento
partopreni en la internacia konferenco, okazonta en Havano, en
la unua semajno de marto 1993, celante plivastigi la
internaciajn kontaktojn kaj kunlaboron.

Laux la faldfolio Kuba E-Asocio disponas pri propra domo (sidejo
de la Asocio) kun pluraj cxambroj, el kiuj du estas speciale
rezervitaj por gastoj kun kapacito por 12 personoj. Tranokto kun
matenmangxo kostas 10 USD.

Pliaj informoj:

Kuba E-Asocio, Apartado postal 2018,
C-10200 La Habana, Kubo.
Stratadreso: Vista Alegre 264, entre Luz
Caballeroy Juan B. Zayas, La Vibora.

*************************************************************************

KUKO-BAKO
=========

Leipzig, 25.02 - 03.03.1993.

E-Junularo de Leipzig organizas "Semajnon de kukobakado". Se vi
scias baki kukojn aux vi sxatus lerni novajn metodojn - ankaux
vi estas bonvena!

Kompreneble krom la bakado - en mallonga kurso vi povos
konatigxi Kun la kuireja e-terminologio, konatigxos kun la fama
bakajxo de Leipziga Alauxdo, kaj vizitos ankaux la urbajn
famajxojn. - Logxado cxe anoj de nia societo senpage, vi devas
kontribui finance nur al la komuna mangxajx-acxetado.

Pro la karaktero de kunveno la nombro de cxeestontoj estas
limigita je 20, do por certe havi lokon necesas frue aligxi cxe:

E-Junularo de Leipzig, c/o Wolfram Diestel,
Bauvereinstr. 3, DO-7113 Markkleeberg,
Germanio
Telefone: +49-341-327487

*************************************************************************

Mediteraneo, cxu kolizio aux integrigxo?

TEJO/KER SEMINARIO
==================

en Pula (Kroatio) de la 30-a de aprilo gxis la 4-a de majo 1993

La cxefa celgrupo estas junaj e-aktivuloj (sub 30 jaroj) el la
landoj de la Komunumo de Euxropo.

Ni antauxvidas, ke cxiu partoprenanto serioze kaj aktive kontribuu
al la programo kaj prioritate akceptos nur tiujn, kiuj tion faras
kaj anoncas.

Aligxu baldaux, cxar ekzistas nur 40 partoprenlokoj.

Programkontribuojn sendu al: Aline Boulet, 43, avenue du Mine,
F-75014 Paris, Francio; tel.: +33-1-4538-5419

Vian aligxon sendu al:
Natasxa Majer, Zagrebacxka 123,
HR-43216 Vrbovec, Kroatio;
tel. +38-43-755 255

*************************************************************************

Surbaze de komputila esploro de parolata esperanto

ZAGREBA METODO DE LA ESPERANTO-INSTRUADO
========================================

Zagreba metodo estas la lernolibro kaj la helpiloj por la
esperanto-instruado, kreitaj en Internacia Kultura Servo, IKS
post du jardekoj da e-instruado cxe diversaj kursoj en Zagreb.
Gxi celas prezenti al la kursanoj nur kernan esperanton en 12
lecionoj, kaj kuragigxi la lernantojn persisti kaj dauxrigi la
lernadon post la unuaj atingoj.

La baza lernolibro bazigxas sur la plej ofta vorttrezoro kaj la
plej oftaj gramatikajxoj, difinitaj per komputila esplorado de
la parolata lingvo.

La Zagreba metodo estas adaptita al multaj lingvoj. Nun oni
posedas la lernolibron en la angla, germana, kroata, franca,
kirunda, itala, hungara, finna, malta, korea, portugala, japana,
kataluna kaj bulgara lingvoj.

Preparataj estas la lernolibroj ankaux en la sveda, hispana kaj
albana.

Kasedo, facillingva legajxo, lernolibro por progresintoj estas
aldonaj instrumaterialoj. La lernolibron laux la Zagreba metodo
kompletigis per siaj kanzonoj Claude Piron, laux kies teksto
estas eldonita ankaux aldona bild-rakonto.

Internacia Kultura Servo sxatus scii, kie en la mondo en 1992.
oni instruas laux la Zagreba Metodo. IKS sxatus resti en
kontaktoj kun la instruistoj aplikantaj la metodon, kaj petas
ilian siananoncon por proponi pliajn servojn.

Kie acxeteblas la lernolibroj?

- Cooperativo Editoriale Esperanto, Via Villoresi 38, I-20143
  Milano, Italio;

- Csiszar Erno, Erdody Palfy T. u. 25, H-8l00 V rpalota,
  Hungario;

- Irja Klemola, SF-20660 Littoinen, Suomi-Finnlando;

- Esperanto-Societo, P.O. Box 142, Valetta, Malta;

- Korea Esperanto-Junularo, Shinmunno 2-6 A, Chongno-gu, Seoul
  110-062, Koreio;

- Zamenhof Editores, Cx. postal 1531, BR-74.001 Goiania-GO,
  Brazilio;

- S-ino Cxieko Doi, Nisxisxiba 4-17-9, Kanazawa-ku, Yokohama-si,
  236, Japanio.

Por aliaj lingvoj kaj landoj demandu vian kutiman libroservon,
aux skribu rekte al:

Internacia Kultura Servo,
pk. 499, HRV-41000 Zagreb, Kroatio.
Tel: +38-41-429-566
Telefakso: +38-41-421-294.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

ESPERANTA JURA ASOCIO
=====================

Jxus aperis la unua bulteno de tiu nova asocio, naskigxinta en
1991, post kelkjara vakuo en la esperantaj juraj medioj. Ni
memoru, ke en 1987 malaperis IEAJ (Internacia Esperanto-Asocio
de Juristoj), kiun multjare prezidis la altranga esperantisto
D-ro Ivo Lapenna.

La unua jarkunveno de la Esperanta Jura Asocio (E.J.A) okazis
sub la gvidado de s-ro Ian Jackson nome de provizora gvidantaro
la 2-an de auxgusto de 1991 kadre de la 76-a UK (en Bergeno).

En tiu kunsido oni elektis la jenan estraron por la oficado en
1991-94:

Prezidanto: M. Rafaela Uruena (Hispanio)
Sekretario: Ian Jackson (Britio)
Vocxdonanto: Povilas Jegorovas (Litovio)
Vocxdonanto: Gianfranco Polerani (Italio)

La statuto antauxvidas kvinpersonan estraron, do vakas unu loko.
La farendaj taskoj estas multaj kaj diversaj: laborgrupoj por
studi fakajn temojn, anglajura terminaro (jam prizorgata de Ian
Jackson), terminologio, ktp... Iom post iom ni klopodas plenumi
cxiujn.

La Esperanta Jura Asocio intencas baldaux farigxi faka asocio de
UEA, kiel multaj aliaj en la sino de la Universala Esperanto-
Asocio.

Cxar laux la nova statuto rajtas membrigxi ne nur juristoj, sed
ankaux studentoj pri juro, do krom la sinanonco de advokatoj,
juristoj ktp. estas atendataj ankaux la studentoj pri juro.

Viajn leterojn atendas, kaj volonte donas pliajn informojn

D-ino M. Rafaela Uruena,
Av. Ramony Cajal 12, 2&-C,
E-47011 Valladolid, Hispanio.
el Boletin de HEF, n-ro 306, 1992.

*************************************************************************

HOMEOPATIO
==========

De la 25-a gxis la 29-a de julio okazos en la urbo Ribeirao
Preto (SP) la 54-a Tutamerika Medicina Kongreso de Homeopatio,
kiu flanke de la programo por profesiuloj prezentos ankaux
programerojn por la gxenerala publiko. Inter ili menciindas
"Kurso de homeopatio en la hejmo" kaj "Lancxo de libro de
homeopatio". Ambaux eroj estos esperantlingvaj.

Cxiuj interesigxantoj pri la temo povas aligxi al tiu kongreso.
Pliajn informojn petu de:

Instituto de Homeopatio, IHFL,
Rua Americo Brasiliense 1418,
CEP 14015-050 Ribeirao Preto (SP) Brazilio.
laux Ligilo el Brazilio n-ro 16.

*************************************************************************

"MONDA TURISMO" proponas kunlaboron
===================================

La pasinta jaro 1992 estis tre malfacila por la internacia E-
turismo.

Bataloj en la eksaj Jugoslavio kaj Soveta Unio, neofasxismaj
ekscesoj en Germanio ks. timigas homojn vojagxi. Malgraux ke
pluraj landoj likvidis vizojn - aliaj pli forte diskriminacias,
ekz. preskaux ne eblas ricevi kanadan vizon, la usonan ricevas
nur cxiu deka kandidato (antauxe ricevis cxiu kvina), ofte oni
rifuzas vizojn hispanajn kaj grekajn, havante en pasporto
israelan vizon ne eblas viziti arabajn landojn ktp. Por eks-
sovetianoj kostoj de vizo egalas al monata salajro. Cxinoj ne
ricevas pasportojn sen invitletero en cxina lingvo, konfirmita
de loka notario kaj cxina konsulo. Tiel aspektas la t.n.
"demokratio" kaj "respekto de homaj rajtoj".

Antauxe estis politika disdivido de la mondo - nun ekonomia.
Antauxe okcidentanoj ne veturadis orienten, cxar ne volis peti
vizojn kaj plendis pri malplenaj magazenoj. Nun ili ne plu
bezonas vizojn kaj magazenoj estas varplenaj - sed okcidenta
esperantisto en la oriento plu estas rarajxo... Cxu denove ni
perdas sxancon por esperanto?

Malgraux la problemoj la organizo "Monda Turismo" kontaktas nun
kun 115 landoj, kaj esperantistoj vojagxadas organizite tra pli
ol 60 landoj de la mondo. Ni elkore invitas vin en 1993 speciale
al:

- 9-a Internacia Simpozio de "Monda Turismo" en Budapesxto
  (12-16 julio.

- 9-a Gxenerala Konferenco de MT en Poprad (16-18 julio)
- Kunveno de MT kadre de la 78-a UK en Valencio (24-31 julio)
- 19-a Internacia Foiro de e-turismo en Bydgoszcz (25-30
  septembro).

Bydgoszcz lastjare farigxis vera kontaktcentro inter orientaj
landoj - ankaux por la eksaj respublikoj de Sovetunio. Paralele
al turismo evoluas ankaux la komercado. Bazarumi dum la
Universalaj Kongresoj de Esperanto ne decas, tute prave, tamen
cxiu povas veni al ni en Bydgoszcz kaj cxi tie trovos merkaton
por siaj varoj. Cxiumonate okazas kunveno de esperantistoj el
tuta Polio, kio ege faciligas Vian komercadon. Se Vi ne sukcesas
vendi viajn varojn - ni povas akcepti ilin komisie por
pluvendado. Do, skribu al ni kaj venu kun viaj varoj!

Bone funkcias la cxi-jare establita Kultura Centro en Bydgoszcz
kun gxiaj naciaj semajnoj. Okazis jam la armena, latva, pola,
rumana, rusa, ukraina, kaj sekvos la belga, hungara kaj aliaj.
Jam nun ni akceptas sinproponojn de prelegantoj por la kultura
jaro 1993/94 - kaj ankaux aligxojn de gestudentoj por la
Internacia Studumo pri turismo kaj komerco por la studjaro
'93/94.

Danke al litovoj, rusoj k.a. nia 30 persona hotelo ofte devas
akcepti samtempe preskaux 50 turistojn. Kiu volus investi por
alkonstrui plian etagxon? La financaj kondicxoj estas negoceblaj
surloke - bonvenon.

mag. Andrzej Grzebowski,
prezidanto de "Monda Turismo"
ul. M. Sklodowskiej Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio
Telefakso: +48-52-415744

*************************************************************************

Teksta procesilo "LEKSIKONO"
============================

Por kontribui al disvastigo de internaciaj ligoj de Rusio, kvar
firmaoj (rusa-hungara firmao MICROINFORM, la Centro ESPERANTO-
KULTURO-EKOLOGIO kun apogo de REU kaj Esperantotur) proponas
ellabori esperantan version de la teksta procesilo LEKSIKONO.

"Leksikono" estas ideala teksta procesilo por preparo de
multlingva dokumentoj, kaj inkluzivas ankaux la rusan. Gxi estas
nun la plej vaste uzata en Rusio, laux pritakso de la revuo PC
World/Russia gxi estas aplikata de 75 %-oj de komputiloj.

La nova versio de "Leksikono" ebligas samtempe uzi kelkajn
euxropajn lingvojn en unu dokumento (inkluzive la rusan), do
gxia e-kapabla versio sxajnas esti tre tauxga por la rusiaj e-
asocioj, e-centroj, individuoj.

Interesitoj pri la projekto, kaj komputistoj, programistoj
skribu al:

Centro pri Esperanto-Kulturo-Ekologio
pr. Mira 196-44, RUS-129128 Moskvo, Rusio.
Fakso: +7-095-2926511 RAISS 6845
E-mail: shmerl@forigu.micro.msk.su

*************************************************************************

MOVADO
//////

E-lingva pagxo en nacilingva kultura gazeto!
============================================

En la 20-aj jaroj (t.n. heroa epoko de nia movado) estis ofta
fenomeno, ke diversaj naciaj jxurnaloj havis e-lingvajn
rubrikojn, pagojn.

Tiun tradicion sukcesis dauxrigi (aux revivigi) s-ano Jan
Lamacxka en Trencin, Slovakio, kiu laux interkonsento kun la
regiona kultura magazino "Povazie" ekde oktobro havas tutan
pagxon (!) por materialoj en kaj pri la internacia e-movado.

"Povazie" aperas en slovaka lingvo, en formato A-4, monate en 28
pagxoj, kaj estas kultursocieta, informa, ilustrita periodajxo
kun kelkaj komercaj anoncoj.

Por fari similajn aferojn certe estas utile peti specimenon de
"Povazie" de la eldonejo (ul. Kniezata Pribinu cx. 26, Trencin,
91101 Slovakio).

Pri preparaj detaloj, kaj por aliaj informoj vi povas turni vin
al la gvidanto de la rubriko "Tra la mondo":

J n Lamacxka,
911 01 Trencxin-Juh, Halasxova 8/1, Slovakio

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

La E-fako de Gimnazio Banyai Julia en Kecskemet organizis jam la
2-an tutlandan "lernejan konkurson pri arta tradukado".

La konkurso estis arangxita en du kategorioj: mezlernejanoj, kaj
bazlernejanoj, kaj partoprenis gxin entute 186 geknaboj el 13
lernejoj!

Gajninto de la mezlerneja kategorio estas Szilvia Vasvari el
P pa (Instruisto: Jozsef Nemeth), de la bazlerneja kategorio
Zsuzsanna Nagy el Miskolc (instruisto: Gezane Magyar).

La plej sukcesintoj ricevis diplomon kaj librodonacon. Ni dankas
kaj gratulas al cxiuj, kiuj helpis kaj partoprenis la konkurson.
Geza Kurucz, Kecskemet.

* * *

"Fisx-tago"
-----------

La sekva, jam 11-a Tutlanda Fisxtago okazos la 10-an de januaro
(sabato) ekde 8.27 en la nova klubejo, malantaux la muzeo de
Aquincum: Budapest, III. Sujt s u. 3.
Pliaj informoj:
Peter Rados, 1031 Bp. Varsa u. 8. I/3

* * *

VENDREDAJ VESPEROJ
------------------

En la centra budapesxta E-klubejo "ESPEREJO" startas nova
program-serio, kiu donas eblecon por prezentado aux
sinprezentado de esperantistoj. La programojn gvidos Oszkar
Princz.
La unuan vesperon, 29-an de januaro je la 19-a horo Miklos dr.
Feher prezentos siajn tradukojn. Bonvenon por literatur-amantoj!

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Ne nur UEA agas en Afriko
=========================

Mark Fettes respondis en EVENTOJ nov. (2) al Joakimo Werdin pri
ties kritiko al UEA.

Fettes povus - certe senintence - per unu frazo en tiu artikolo
cxagrenigi iujn el miaj kunlaborantoj. Tial mi rapidas komenti
la frazon: "Euxropanoj eventuale ne rimarkas tiun agadon (la
azian kaj afrikan), sed por miloj da ne-euxropanoj UEA estas la
sola organizajxo, kiu serioze klopodas inkluzivi ilin en la e-
movadon."

Se temas pri Afriko, mi devas tuj korekti. Krom UEA estas aliaj
internaciaj e-organizajxoj (SAT-Amikaro, UFE, EAB, SEF
ekzemple), kiuj delonge kaj multe okupigxas pri esperantistoj en
Afriko. Krom tiuj, ekzistas multaj kluboj kaj societoj, kiuj
same agas.

Do UEA, kvankam gxi iniciatis tiun laborkampon en 1980, tute ne
(kaj felicxe ne!) plu estas la sola organizajxo kiu klopodas
inkluzivi afrikajn esperantistojn en la movado.

Hans Bakker, Nederlando

*************************************************************************

Inicatite de deputito Marco Panella la Euxropa Parlamento
decidas fari studon pri esperanto kaj pri gxia uzeblo en Euxropo

CxU ESPERANTO CxE LA EuxROPA PARLAMENTO?
========================================

-----------------------------------------------------
Komuniko da Elio Vito (kunordiganto de la parlamenta
intergrupo "Pri la lingvo kaj por reformo de la
lingva politiko) kaj de Giorgio Pagano (sekretario de
ERA - Esperanto-Radikala Partio):
-----------------------------------------------------

Marco Panella, membro de la parlamenta intergrupo kaj de ERA, en
la pasinta somero prezentis al la Euxropa Parlamento
rezoluciproponon por akceli en Euxropo la uzadon de ne-etna
lingvo kiel esperanto, cxefe pro ties lingvodidaktikaj ecoj por
lernado de fremdaj lingvoj.

Sekve de tio la 26-an de novembro cxe la 12-a komisiono de la
Euxropa Parlamento, oni decidis fari enketan studon pri
esperanto kaj la internaciaj lingvoj.

Kun kontenteco ni ricevas tiun cxi unuan rezulton, atingitan nur
tri monatojn post nia unua iniciato en tiu Parlamento.

Ni bone scias, ke la vojo estas ankoraux longa kaj tre peniga
por ke tiu cxi fundamenta elemento de supernacia demokratio estu
definitive akceptita de la landaj kaj de la Euxropa Parlamentoj.

Oni sciu, ke la pasintsomere prezentitan proponon ni ne lasis
dormi: okazis interparoloj kaj leteroj al s-ro La Pergola
(prezidanto de la 12-a komisiono), al la membroj de La
"Komisiono pri kulturo, junularo, edukado kaj informiloj" en
Bruselo kaj Strasburgo, okazis la starigo de la menciita
intergrupo cxe la itala parlamento, kaj fine, komence de
decembro estis forsenditaj la invitleteroj por starigi
transnacian intergrupon ankaux cxe la Euxropa Parlamento.

En la jaro 1992 estis nur 500 esperantistoj, kiuj membrigxis en
la transnacia Radikala Partio. Estas ili tiuj, kiuj donis al ni
la forton ankaux por tiu cxi plia engagxigxo kaj pruvo de
seriozeco: ilia kaj nia.

Oni pensu: kion ni estus povintaj produkti kun 5000 aligxintaj
esperantistoj?!

Pliaj informoj estas akireblaj cxe:

Esperanto-Asocio de la Radikala Partio
ERA-KODO, Via di Torre Argentina 76,
I-00186 Roma, Italio.
Telefakso: +39-6-6545396.

*************************************************************************

Prisxtelo de E-oficejo!
=======================

La 11-an de decembro okazis sxtelego en nia oficejo de Norvega
Esperanto-Ligo, kaj malaperis niaj komputilo kaj fotokopiilo.

Felicxe la aliaj ajxoj estas netusxitaj: la telefona respondilo,
la posxtmarkoj, cxiuj laborpaperoj kaj ne malplej grave, la
disketoj kun la antauxsemajna enhavo de la komputilo.

La ekonomia sekvo de la perdoj estas ankoraux ne klara - tio
dependas de la prijugxo de la asekura kompanio. Sed ioma perdo
tutcerte estos, kaj ankaux forkonsumo de mult-valora tempo por
ordigi la aferon. Ankaux la sekva "Norvega Esperantisto" povos
aperi nur iam en januaro.

Tia sxoka travivajxo havas ja ankaux psikajn efikojn, kaj povus
atenci la kunlaboran etoson. Sed gxi povas efiki ankaux male: en
tempo de krizo fortigxas interna solidareco kontraux ekstera
minaco. Ni zorgu, ke tiel okazu ankaux cxe ni.

HKn/DD
el sciigo de Norvega Esperantisto "6"/92.

*************************************************************************

Nova ondo en Albanio
====================

"Ni estas mezlernejanoj, 17 jaraj, kiuj komencis lerni e-on unu
jaron antauxe. Ni volas starigi kontaktojn kun diversaj
junularaj grupoj, korespondi kaj gastigi vin cxi tie. Kiel helpo
al nia agado ni kore dankus e-lingvajn legajxojn. Esperante pri
diverslandaj kaj reciprokaj kontaktoj viajn leterojn atendas
Junulara E-grupo FUTURESP, Gentian Ymeri,

Poste Restante Tirana, Albanio."

*************************************************************************

Kien iras BEA?
==============

En septembro okazis la 43-a kongreso de Bulgara Esperanto-
Asocio, BEA. En gxi partoprenis 134 delegitoj, kaj proksimume
200 gastoj. Oni atendis multon de tiu cxi kongreso, cxar gxi
estis la unua post la faritaj sxangxoj en 1990 kiam la antauxa
prokomunista estraro estis renversita. Cetere antaux la kongreso
ekzistis du kontrauxaj grupoj, kaj estis versxajna kolizio...

Felicxe la Asocio ne dispartigxis, sed restis unueca, malgraux
la ekzistanta ekzemplo de aliaj bulgaraj organizoj, cxar nun
preskaux cxiu pli grava politika partio aux sindikato havas sian
gxemelo(j)n kaj ni havas ecx du sinodojn kaj du muftiejojn.

Evidentigxis, ke la granda plimulto de la bulgaraj esperantistoj
subtenas la radikalan sxangxon de la Asocio, kiu esprimigxas en
gxia demokratiigo kaj eksterpolitikeco de la esperantista vivo.
Kompreneble estis kontrauxaj opinioj pri diversaj detaloj, sed
mankis principaj kritikoj, direktitaj al la politiko de la
estraro, kiu alfrontis multajn problemojn,ligitajn kun la
transformoj okazantaj en la tuta socia, politika kaj ekonomia
vivo. Ekzemple gxis la pasinta jaro restis nesolvebla la jura
stato de BEA; pro la malfavora ekonomia situacio unu el la
firmaoj de la Asocio bankrotis kaj la aliaj stagnas; estis
hereditaj multaj nesolvitaj problemoj kun la strukturo de BEA
kaj gxia oficistaro.

Nun, post sobriga periodo por la tuta socio evidentigxas la
reala organiza stato. En 1992 la anaro de BEA estas 3500 (ne la
iamaj 10.000; - kiom da "mortintaj animoj"?), kaj funkcias 82
societoj.

La delegitoj aprezis la rezultojn de la estrara laboro, kio
videblas cxe la elektoj. Preskaux la tuta estraro estis
reelektita kaj por prezidanto estis aprobita Georgi Mihalkov,
eble pli konata kiel Julian Modest.

En la kongresa rezolucio estis plifortigita la rauxmisma linio
en la politiko de BEA por plialtigo de la lingva nivelo, servo
al la membroj kaj kreado de kulturaj valoroj. Kontribuon al nia
kultura vivo faras ankaux la Bulgara Esperanto-Teatro, kiu
gajnis aplauxdojn dum la UK en Vieno pro sia spektaklo.
Plivigligxis la libroeldonado. Aperis multaj novaj kaj valoraj
libroj eldonitaj cxe Pres-Esperanto. En Vraca, la urbo de la
okazonta IJK '93, estis kunorganizita kun LF-Koop la 11-a
internacia Literatura Forumo.

La unuan fojon la kongreso de BEA havis temon "La respondeco
krei generacion", dedicxita al la gravega rolo de la junularo,
cxar kiel diris la 15-jara Edmond Privat en Boulogne-sur-Mer:
"Varbi maljunulojn estas vane labori, cxar ili cxiuj baldaux
mortos kaj estos perditaj por la movado". La temo estis
respegulita en la kongresaj dokumentoj. Eble ankoraux ne cxiu
alkutimigxis al tiu cxi novajxo.

Estis emfazita la neceso de pli bona informado kaj pli fortaj
ligoj inter la estraro kaj la lokaj societoj. La plej grava
ligilo gxis nun restas la revuo "Bulgara Esperantisto".

Konklude oni povus diri, ke BEA dauxrigos sian vojon per novaj
fortoj, refresxigotaj de la venonta IJK en Vraca, kies aligxilo
jam aperis, kaj superos la barilojn de la komplika enlanda
situacio celante pli altan kvaliton en la agado.

Aleksandr Sxivarov, Bulgario

*************************************************************************

ILEI
////

Nia prioritato: Instruista trejnado
===================================

En 1993 ILEI volas klare meti la emfazon al instruista trejnado.
Ni elkalkulis la proksimuman instruadan bezonon por pluvivigi
parolkomunumon de miliono da homoj, praktike sen denaska fonto
de novaj parolantoj.

Ni taksis, ke necesus logi cx. 200.000 homojn al kursoj cxiujare
por rikolti 40.000 parolantojn kaj uzantojn. Tio postulas
dauxran popolon da 10.000 instruistoj. Por teni tiun popolon
stabila necesas trejni cx. 500 novajn cxiujare, kio postulas
krei kernon de instruisto-trejnistoj.

ILEI ne havas forton tuj atingi tiun nivelon, cxi tamen starigis
al si la defion proponi 50 lokojn en instruistaj kursoj en 1993
kaj 100 en 1994. Modestan ekpasxon ni prenis per tri-taga
intensa kurso pri komunikada instruado en la E-Centro en Poprad,
Slovakio frue en novembro. Gxi logis nur ok partoprenantojn,
tamen el kvar landoj, kaj la plimulto estis praktikantaj
instruistoj.

En 1993 ni proponos almenaux tri kursojn. D-ro Duncan Charters,
brito - vivanta en Usono- gvidos la plej ampleksan,
antauxvideble du-semajnan en Kultura Centro Esperantista (KCE)
en Svislando inter 6-17 de julio. Ankaux la poprada kurso,
bazita sur la lernolibro Tendaraj Tagoj estos ripetita.

En la nova jaro ni kompilos registron de tiuj gvidantoj de
instruistaj kursoj. Cxiu skizos la specojn de kursoj
proponeblaj, kun diversaj dauxroj, cel-grupoj kaj instru-metodoj
kaj la kondicxoj bezonataj. Tiun katalogon ni proponos al landaj
asocioj kaj E-Centroj.

La malmultaj aligxintoj al Poprad bezonas analizon. Sxajnas, ke
ILEI sukcesos oferti 50 kurs-lokojn en 1993, sed pli debateblas
la kapablo trovi 50 tauxgajn kursanojn en la nunaj ekonomiaj
cirkonstancoj. Konkurenco de aliaj renkontigxoj en la feria
sezono ankaux malhelpas. Necesas fari kursojn ne nur por niaj
nunaj instruistoj, sed ankaux por novaj, (cxu de fremdaj
lingvoj, cxu de pacaj aux sociaj studoj) kiujn ni devos konvinki
eklerni esperanton.

Necesas kelkaj bazaj pasxoj:
----------------------------

* Havigi por niaj movade organizitaj kursoj minimuman agnoskon
  cxe edukaj instancoj, tiel ke instruistoj estu liberigitaj
  kun salajro partopreni.

* Disponigi lokojn en tiuj kursoj preskaux senpage por
  instruistoj kun nesuficxaj propraj rimedoj.

* Organizi kursojn ne nur en E-Centroj, sed ankaux laux oficiala
  sankcio en centroj de naciaj aux aliaj edukaj instancoj, kadre
  de la normala programo de instruista trejnado aux plutrejnado.

* Sisteme starigi reton de homoj, kapablaj trejni la instruisto-
  trejnistojn. Tiun temon ni atakos kune kun d-ro Charters okaze
  de lia vizito al Euxropo somere.

Tiuj argumentoj bezonas detaligon kaj transformon al kohera
laborplano.

Ni rekomendas membrecon en ILEI al cxiu, kiu instruas, okupigxas
pri edukado aux rekonas gxian gravecon al nia movado kaj
komunumo.

Cxion bonan por la nova jaro deziras
Stefan MacGill, prezidanto de ILEI

*************************************************************************

KARAJ LEGANTOJ!
///////////////

En la numero januaro (1)-93 en la rubriko "Esperanto defendata"
aperis la artikolo: "1.4 miliardoj da ekuoj", represita el la
bulteno "Esperanta Sxako" n-ro 4/1992.

Kun surprizo ni eksciis, ke la artikolo estas nemenciita (!)
represo de aperinta artikolo, verkita de Claude Piron el la
gazeto "La Partio Nova" de la itala Radikala Partio en marto
1992.

Kvankam ni cxi-kaze estas senkulpaj, ni pardonpetas de C. Piron
kaj de "La Partio Nova" pro la nemencio de ilia nomo.

* * *

En la antauxa numero ni petis vian helpon por pligrandigi la
nombron de abonantoj. Ni dankas viajn cxi temajn telefonojn,
leterojn, kaj laux la propono de Josef Denver (Argentino) sur la
suplementa folio vi trovas (fotokopieblan, pligrandigeblan)
afisxeton por helpi la varban laboron. Kun sinceraj dankoj:

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

En mia artikolo "Kiel instrui..." mi trovis du... (mi ne scias
kiel nomi ilin, cxu eraroj aux korektoj).

Temas pri sxangxo de vortoj "konatajxo, nekonatajxo" al
"konajxo, nekonajxo", kaj tiu dua estas erare legita, temis pri
"uzante KI- demandojn kaj EVITANTE CxU demandojn" - ne evidente
kiel vi presis.

Mi devas konfesi, ke mi ege ne sxatas kiam oni korektas miajn
tekstojn. Tuj sxangxoj ofte kripligas la tekston, kaj sxangxas
ecx la signifon(!), kiel tiu evidente anstataux evitante. Mi
celis gxuste la inverson, cxar instruantoj uzas tro da CxU-
demandojn kiuj estas nur ripetaj, do ne kreivaj.

Mi esperas, ke vi ne MISkomprenosmin.
Mila v.d. Horst-Holinska, Nederlando

* * *

Kara Mila

La koncernan artikolon (bedauxrinde) ni retajpis ne rekte el
IPR, sed el la gazeto "Kroata Esperantisto" jaro 1, numero 1,
pagxo 9, kie ni unue trovis gxin.

Krom la tre oftaj mallongigoj, lauxenhave ni ne re-redaktas la
tekstojn. Kompreneble ni korektas lingvajn erarojn, aux sxangxas
vortojn por lingva konsekvenceco, sed plej ofte ni nur faras
lingvan plisimpligon, ke la teksto estu pli facile komprenebla.

La supraj sxangxoj neniel povas influi la enhavon de la
koncernaj materialoj. Tiuj artikoloj, kiuj venas rekte al ni,
plej ofte (pro la kompetenteco de la verkintoj, i.a. ankaux de
Vi) estas praktike nesxangxitaj).

La redaktan laboron cxe aliaj gazetoj, revuoj, ni ne povas
influi. Ni pardonpetas kaj de Vi, kaj de aliaj auxtoroj, kiuj -
eble - spertas similajn problemojn, kauxzitajn de la represo de
jam aperintaj artikoloj. Estimplene

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

Embargo de rusia e-eldonejo por la rubla zono
=============================================

Letero de leganto al la redakcio de la revuo "Ruslanda
Esperantisto":

 - "Vi menciis, ke la eldonejo "Sezonoj" dum la librotago
   okazinta en UK-77 prezentis 10 titolojn. Brave! En aliaj
   gazetoj oni povas legi favorajn recenzojn pri Sveda Alumeto,
   La majstro kaj Margarita, Metropoliteno k.a., sed kie tiuj
   libroj akireblas kontraux rubloj? Cxu la eldonejo strebas
   konkeri la okcidentan merkaton, kiu laux H. Mayer estas tre
   limigita. Sendube tio donas al la eldonejo financan subtenon,
   sed venis tempo turni la rigardon al ruslandaj
   esperantistoj..."

Sergej Strelec, Cxeljabinsk

Respondo de la redakcio:

  ..."Sezonoj" estas privata firmao, kies eldonpolitiko evoluas
  laux la merkata sistemo. Tial oni ne planas vendi la librojn
  ruble (=senpage disdoni) en Ruslando antaux la saturigxo de
  la okcident-deviza merkato, multe pli dinamisma ol kredas
  kolego Mayer. Enlanda disvendo nepre rezultigus prez-dumpon
  en la okcident-deviza zono, kaj la "okcidentaj" libroservoj
  rifuzus plu acxeti la librojn kiuj paralele vendigxus
  kontraux dekona prezo.

  Konata ekzemplo estas "La dangxera lingvo", kiun nialandanoj
  dum du jaroj disvendis kontraux 3-5 guldenoj, apud la fiksita
  prezo 66 gld. Rezulte plej suferis la libroservo de UEA kaj
  aliaj "okcidentaj" libroservoj, kies latentaj klientoj
  preferas acxeti la librojn nigre je grave dumpita prezo.

  Nur indignon meritis lerta ruso, vendinta pirate en la UK
  kontraux prezo egala al tri bieroj la ekz-on de La majstro
  kaj Margarita, jxus donacitan al li en Vieno. Tial "Sezonoj"
  anoncis embargon de cxiuj siaj libroj por la rubla zono. Por
  veraj literatur-sxatantoj estas planate fondi libro-klubon
  cxe "Sezonoj." el Ruslanda Esperantisto 11/92.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Esperanto-elsendo - per satelito!
=================================

La 27-an de decembro Radio Vatikana prezentis sian jarfinan
leterkeston. Entute dum 1992 la E-redakcio de Radio Vatikana
ricevis 926 korespondajxojn el 45 landoj. La 1-an lokon okupis
Germanio per 168, la 2-an lokon Italio per 141, la 3-an
Cxehoslovakio per 87, la 4-an Nederlando per 76 kaj la 5-an
lokon Polio per 60 alskriboj. Por komparo, pasintjare la E-
redakcio ricevis 60 pliajn leterojn, do dauxras la malkresko de
la korespondajxoj.

Versxajne pluraj el ni timas, ke ankaux Vatikano cxesigos la
elsendojn de E-lingvaj programoj. La Radio Vatikana povas
trankviligi cxiujn. La rilatoj de la E-redakcio kun la estroj de
la Radio estas bonaj. La E-redakcio havas la impreson, ke
kvankam ne oficialigita per propra statuso, tamen la E-elsendoj
estas plene akceptataj kaj rigardataj kun simpatio kaj tute sen
duboj pri ilia utilo kaj signifo. Krome, esperanto bone fartas
cxe Radio Vatikana, cxar gxia universaleco tre bone kongruas al
la universaleco kaj tutmonda spirito de la tuta Radio.

La 1-an de januaro 1993 en la E-programo estis priparolita la
mesagxo de la Papo okaze de la monda tago por la paco. Tiu 1-a
programo de 1993 havis apartan karekterizon, ja gxi estis la 1-a
persatelita elsendo de la E-programo de la Radio Vatikana.

Se vi nun opinias, ke la E-redakcio de Radio Vatikana okupas la
unuan lokon de religiaj elsendoj dum la kristnaska tempo, vi
malpravas, cxar Pola Radio - pro sia cxiutaga elsendoritmo -
prezentis pli da religiaj programeroj.

Radioleo

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mi deziras korespondi kun filatelistoj el la tuta mondo, kaj
akceptus superfluajn E-gazetojn.
Eugeniusz Piasecki, ul. J. Matejki 2, PL-67400 Wschows, Polio

* * *

Sercxas korespondajn partnerojn 13-jaraj lernantinoj:

- Adrienn Balint, Margareta u. 4/3, H-8500 Papa, Hungario.
- Annamaria Edl, Liliom u. 2/5, H-8500 Papa, Hungario
- Andreo Patyi, 13 jara, Bastya u. 22, H-8500 Papa, Hungario.

* * *

Mi volas korespondi kun diverslandaj esperantistoj: S-ino Natali
Osminina, LT-5818 Klaipeda,Igulos 24-60, Litovio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Anoncetoj, kiuj havas ian ajn rilaton al esperanto, estas
senpagaj

* * *

Somerumu en Keszthely, cxefurbo de Balatono! Feridomo kun tri
cxambroj, du bancxambroj, kuirejo, por maksimume 8 personoj.
Normala lu-prezo: 65 DEM. Se inter la gastoj estas esperantisto,
vi ricevos 20 %-an rabaton! Cxiu alia esperanto-parolanto
signifas 2 % plusan rabaton. Adreso de la peranto:
Jozsef Nemeth,
Kili n ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario.

* * *

Pavla kaj Vlada Dvorakovi havas novan adreson: Ostravsk  637,
CS-19900 Praha 9, Letnany, Cxehioi Tel./fakso: +42-2-899602

* * *

Mi posedas komputilon kaj praktikas gxin suficxe. Mi volas
konatigxi kun eksterlandaj esperantistoj pri komputado kaj
programado, kaj eventuale intersxangxi programojn.
Mario Jose Miranda, Casilla 2910, Correo Central, 1000 Buenos
Aires, Argentino.

* * *

La kunvenoj de Auxstria Katolika Ligo Esperantista okazas cxiam
la 2-an kaj la 4-an mardon de la monato de la 17-a gxis la 19-a
horo en Dr. Pornerheim (de Kreuzbund), Gschwandtnergasse 53/1,
Vieno, 17-a distrikto. Letera adreso por antauxaj kontaktoj:

Walter Mudrak,
Beatrix-Gasse 19/9, A-1030 Wien.

* * *

Du virinoj volas malfermi novan vendejon por disvendadi belajn
modernajn virinajn subvestajxojn, lauxeble italajn
produktajxojn. Ni sercxas kontakton por lauxeble plej
malmultekoste akiri tiajn varojn, pleje bonvenus eblo por
komisia vendado. Ni volus apliki vere konkurenckapablan prezon
por sukcese funkcii. Ekskluziva laborlingvo: esperanto. Adreso
por kontaktigxo:

Imre Bajaki,
Pf. 138, H-6100 Kkfelegyhaza, Hungario.
Fakso: +36-76-361-841

*************************************************************************

Jerusalema Bulteno
==================

"Jerusalema Bulteno estas individua gazeto pri literaturo kaj
evoluo de aliaj esperantaj aferoj en la regiono". Gxi aperas en
4 pagxoj, en formato A-4, okupigxas cxefe pri judismo, kaj pri
ties teorio. Titoloj de la 12-a numero: Cxu ili validas - la
solvoj de Marks-Leninismo? // La devo gastigi en judismo // Kia
varo, kia cxaro!? - pri la lingvo E-o kaj gxia perspektivo // La
Centro Sivron.

Interesigxantoj skribu al:
Jeremi Gishron, Centro Sivron, Pk. 23180,
IL-91 231 Jerusalem, Israelo.

*************************************************************************

CxU NOVA MONDA ORDO?
Sekvu la debaton en la revuo
Monda Forumo
Plauener Str. 39,
DO-1092 Berlin, Germanio

*************************************************************************

INTERESE
////////


                    Mia prefero por la vinrugxo cxiam estos;
                    la flut' kaj la liuto rifugxo cxiam estos;
                    kaj, se el mia cindro potisto faros krucxon,
                    plena de pura vino la krucxo cxiam estos.

                                                  Omar Kajjam

Letero al G. Waringhien
=======================

Kara Gaston Waringhien:

Oniskribe kaj onidire vi lasis nin en decembro, antaux pluraj
monatoj. Nur unu fojon mi vidis vin persone, en la Universala
Kongreso de UEA en Auxgsburgo, en 1985, kaj nur unufoje mi
ricevis de vi leteron (precize: karton) okaze de enketo pri la
dek plej belaj vortoj esperantaj.

Tamen dum la dek aux dekdu jaroj de mia esperantista vivo mi
ofte vin renkontis en libroj kaj gazetoj kaj ecx en edistudia
kasedo ("Inter la arboj, sur la voj'..."). Kaj certe mi
renkontos, ni renkontos vin plu.

Cxar vi tralogxas mian cxambron, miajn libro-bretojn. Kiam mi
konsultas la zamenhofajn "Lingvaj Respondoj", de vi editoritajn,
aux la klasikan "Parnasa Gvidlibro", kiun publike ni tabuas sed
hejme asiduas, jen tie via nomo kaj ne nur via nomo. Kiel en via
cetera verkaro dominas en ili erudicio kaj klero en enormaj
kvantoj kune kun sana ironio kaj pipra distro-spico.

Klare mi vidas tion en viaj kvin volumoj da eseoj. Kiu ankoraux
ne legis ilin, tiu ne konas la potencialan esprimivon de
esperanto nek, plej grave, viajn aktualajn kaj sen-egalajn
atingojn. Onin ne surprizu la fakto, ke la pinton de la
prireligia beletro en esperanto verkis gxuste vi, Gaston
Waringhien, "malfrua fil' de l' olda paganismo", per esearo "Ni
kaj gxi", tria en la serio.

Ankaux en kompilado de vortaroj vi aktivis unike kaj senrivale.
Kiom ajn da pivoj ose eldonigxos, al via PIVo ni revenos dauxre.
La imponan "Plena Ilustrita Vortaro" vi akusxis, slipon post
slipo, en temp' senkomputila, kaj, kvankam teamo da kunauxtoroj
vin helpis en tiu tasko, cxi PIVo restas kaj restos vivo-verko
via.

Vi ankaux cxefredaktis la faman "Nica literatura revuo", kaj kun
via kolego kaj amiko Kalman Kalocsay regalis la esperantistojn
per titoloj tiel diversaj, kiel "Plena Analiza Gramatiko" aux
"Kantoj kaj romancoj", traduko de poemaro de Heinrich Heine.
Cxar tradukiste vi suverenis, kiel pruvas, ekzemple, via redono
de la robajoj de Umar Kajjam, via persa prasamideano.

Kaj originalverke? En "Libro de Amo" viaj versoj igas min
redifini la vorton "lascivo": la kremo de la scivolemo.

Viaj koploj en "Esperanta Antologio" memorigas nin pri via amo
al (andaluzaj) virinoj. Hieraux mi relegis vian pseuxdonome
geman (aux ge-mauxran) poemaron "Duonvocxe". Kiaj poemoj! Plej
impresis min la kvinstrofa "perdita esploranto". Kaj tre
probable unu el la poemoj duonvocxaj plej konataj de
esperantistoj estas via jena triverso:

   Maro, zorga dommastrino,
   faldas re kaj re, sen fino,
   susure silkajn ondojn.

Pensante pri via forpaso mi ne povis ne fari adapton por tiu cxi
letera nekrologo. Bonvolu rigardi gxin ne epitafo, sed saluto
kaj omagxo de verkemul' samlingva kaj samnoma:

   Morto, zorga hommastrino,
      falcxas re kaj re, sen fino,
         susure silkan fojnon.

Vian respondon mi divenas en la umaraj robajoj. Ne dubu, ke via
verkaro estos por ni vin-enhava, vin-plena cindro-taso, en kiu,
cxe nia sola tusxo, lek' aux lego, vi revivetos.

Amike, via

Georgo Kamacxo
el Boletin de HEF, majo-julio 1992.

*************************************************************************

SUPLEMENTO AL EVENTOJ
/////////////////////

INVITO AL (DAUxRA) KUNLABORO
============================

kadre de renovigita Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de UEA
---------------------------------------------------------

En Vieno la nova Estraro de UEA decidis kunigi la fakojn
"informado" kaj "eksteraj rilatoj" kaj taski ilin al mi.

Kvankam la du fakoj ne identas unu kun la alia (eksteraj rilatoj
limigxas al organizajxoj kaj povas inkluzivi kunlaboron,
konsultajn rilatojn k.s., dum informado kovras ankaux la
gxeneralan publikon, amaskomunikilojn ktp), mi kredas ke la
lastaj tri jaroj da sperto pri la Informa Fako montras sekvindan
vojon ankaux por niaj eksteraj rilatoj. La plej gravaj sxangxoj,
kiujn mi proponas enkonduki, estas jenaj:

- la Komisiono pri Eksteraj Rilatoj estos multe pli granda, kaj
  inkluzivos aktivulojn pri eksteraj rilatoj el la landaj kaj
  fakaj asocioj kaj TEJO;

- la Komisiono havos propran bultenon, kiu servos al la
  intersxangxo de spertoj, informoj kaj ideoj kaj la evoluigo de
  komunaj strategio kaj projektoj;

- la laboro pri eksteraj rilatoj estos pli integrita kun la
  laboro de la Informa Fako kaj la Centro por Esploro kaj
  Dokumentado (la kunigo de tiuj fakoj cxe unu estrarano estas
  jam pasxo en tiu direkto).

Aldone vi trovas skizan laborplanon, kiu inkluzivas tiujn
punktojn sed klopodas analizi ankaux pli specifajn flankojn de
la laboro. Jen kelkaj glosoj:

Strategio: per "engagxo" mi celas gxuste tion, kio diferencigas
eksterajn rilatojn de informado, nome aktivan kunlaboron ekster
la movadaj kadroj. Nura pasiva reprezentado estas neefika, kaj
nura pledado por la propra afero ofte fremdigas. Sed ni ja zorge
elektu, pri kiaj temoj kaj kiamaniere ni engagxu nin.

Strukturo: Por eksteraj rilatoj gravas la organiza nivelo, en
kiu oni aktivas. UEA donas la solan kadron, en kiu aktivuloj je
landa, faka kaj internacia nivelo povas intersxangxi spertojn
kaj iniciatu komunajn projektojn: La Komisiono nek faros cxion
mem, nek trudos laboron al aliaj: gxi ideos, diskutos,
ekrealigos kaj invitos al kunlaboro.

Gravas ankaux la celgrupo. UN kaj Unesko estas tradicie la cxefa
fokuso por UEA; neregistaraj organizoj estas ofta diskuttemo,
sed malofte okazas kunordigita aux sistema agado cxe ili. Inter
la regionoj, Euxropo estas ankoraux la plej grava, sed ni estas
jam suficxe fortaj en aliaj regionoj (orienta Azio, Ameriko) por
bezoni kunordigon.

Programo: Cxi tie vi trovos kelkajn provizorajn celojn por la
venontaj tri jaroj. Per via kunlaboro mi esperas jam baldaux
realigi kelkajn kaj plikonkretigi aliajn.

Se vi pretas kunlabori en la renovigita Komisiono, mi petas vin
pli-malpli tuj kontakti min kun viaj unuaj reagoj, kiuj
konsistigos parton de la unua bulteno pri eksteraj rilatoj,
dissendota cxirkaux la jarfino. Se vi konas aliajn aktivulojn
sur tiu kampo bonvolu peti ilin proponi sin per kopio de tiu
formularo.

Kun anticipa danko, elkore salutas

Mark Fettes, estrarano de UEA
pri informado kaj eksteraj rilatoj,
3-332 Cumberland St. Ottawa,
Ont. Kanado K1N 7J2
Tel. +l-613-562 0785

*************************************************************************

Laborplano pri eksteraj rilatoj, 1992-1995
==========================================

I. Strategio
------------

Engagxo

II. Strukturo
-------------

1. Komisiono pri Eksteraj Rilatoj
2. Fakaj asocioj
3. Landaj asocioj (A: interne B: UN kaj Unesko C: neregistaraj
   organizoj Cx: regionoj).

III. Programo
-------------

A. Gxenerale
````````````

1-3. - rekonsistigo de la komisiono laux pli vasta koncepto,
       ink. FA, LA, TEJO

     - eldonado de bulteno pri eksteraj rilatoj (3 n-roj jare)

     - kunlaboro kun Informa Fako kaj CED kadre de kampanjo


B. UN kaj Unesko
````````````````

1.   - Komuna bulteno: en la angla, franca kaj E-o: tri numeroj
       jare - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd.
       laborplanon pri informado)

     - fortigo de la reprezentado en Novjorko, Parizo kaj aliloke
       per la varbado kaj trejnado de aktivuloj

     - plialtigo de la profilo de UEA sur la kampo de modernaj
       lingvoj, pacedukado kaj kulturo

     - efektivigo do projektoj en la kadro de UN-Unesko: Jaro de
       la Familio, Bjalistoka Centro, k.a.

2.   - kunlaboro kun FA pri kontaktoj kun specifaj fakoj,
       partopreno en fakaj konferencoj ks.

     - subteno al kaj kunlaboro kun Monda Kunagado por Eduko,
       Scienco kaj Kulturo

3.   - kunlaboro kun LA pri kontaktoj kun landaj UN- kaj Unesko-
       asocioj, centroj, oficejoj k.s.

     - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd. laborplanon
       pri informado)


C. Neregistaraj organizajxoj
````````````````````````````

1.   - sekvoj de UNCED: disvastigo de la Etika Kompromiso,
       konsilado pri gxia plenumo

     - kampanjo "Esperanto por monda demokratio" (vd.
       laborplanon pri informado)

     - kunlaboro pri internaciaj projektoj de komuna intereso

2.   - kunlaboro kun FA pri kontaktoj kun internaciaj samfakaj
       asocioj

     - kreado kaj disvastigo de pli specifaj informiloj por
       fakaj medioj

3.   - instigi kaj helpi al LA membrigxi en landaj retoj kaj
       forumoj por NRO-oj

     - kunlaboro pri naciaj projektoj de komuna intereso


Cx. Regionoj
````````````

1.   - reprezentado de UEA cxe regionaj organizoj: Konsilio
       de Euxropo, KSKE k.a.

     - difino de apartaj regionaj bezonoj kaj adapto de
       materialoj kaj metodoj al tiuj bezonoj

2-3. - kontribuado al strategioj kaj kunordigo de LA kaj FA je
       regiona nivelo

     - kunlaboro pri informado kaj reprezentado cxe regionaj
       instancoj, parlamento k.s.

La bultenoj pri eksteraj rilatoj servos al la plidetaligo kaj
adapto de tiu cxi programo. En la unua bulteno trovigxos pli da
informoj i.a. pri la proponita kampanjo, kiu grave influos la
agadon dum tiu cxi mandato.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 1228258
Megjelenik kethetente. Kezbesiti a HELIR.
Keszult az M & M nyomdaban.
H-1161 Budapest, Bercsenyi u. 10.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas Kultura Esperanto-Asocio
kaj LINGVO-Studio, Budapest
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor