Eventoj n-ro 064, 2/oktobro - '94,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
======

Titolpagxe:         Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj
                    Nobel-premiitaesperantisto!
                    Esperanta Novajxagentejo
                    Ankaux UEA  per elektronika posxto!
                    E-ASOCIOJ, LIBROSERVOJ: KIE VI ESTAS?

Faka aplikado:      Raporto pri la TANEF-jarkunveno
                    Kontaktoj sercxataj!
                    E-literoj en WP 5.1
                    Jxomart kaj Natasxa:
                    Sciencistoj lernas Esperanton
                    Plenigu la glason en Tokaj!
                    TELEFONKARTO EN BELGIO
                    Vinoj kaj kongresoj - profesiece
                    Internacia Traduk-Retoekfunkcias

Arangxoj:           Kurtura Semajnfino en Homburgo
                    Trejnseminario 1995!
                    La sesa randevuo
                    Mustarda Semajnfino
                    Varma Nova Jaro!
                    Skoltoj parolos Esperanton
                    Renkontu la novan jaron en Prago!
                    Dua kongreso de EEU

Movado:             Popolnombrado en Esperantujo
                    Cxu malgranda UN en Tampereo?
                    Akademiaj diskutoj
                    AGO-TAGO EN TULUZO
                    Legxo pri Esperanto
                    E-societo en Hongkongo
                    Kiom da ?
                    25 jaroj,  Literatura Foiro 1971
                    Ni sincere dankas
                    Komunistoj en SAT

Ni mencias ...:     CUx VI VOLAS PAROLI FLUE?
                    INFORMAJ NOTOJ pri Hamburgo en Retrospektivo.
                    POR PLURLINGVECO DE EUROPO.

Bazaj informoj:     Regularo de  Stipendio Lapenna

ILEI:               Ekzamensesioj '94 kaj '95
                    Kurso por infanoj en Tanzanio

Revuoj, gazetoj:    Esperanto-Aktuell en la retoj

Intervjuo:          Kial gxuste Esperanto?

Konkurso:           INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
                    INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ

Esperanto en radio: Estonio - restis nur Esperanto

Movada humuro:
Anoncetoj:

****************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj
=========================================

Mi laboras cxe la departamenta biblioteko de Malalta Elzaco.

Se vi volas donaci al mia biblioteko nevendeblajn librojn, tio
kompreneble estas via rajto. Sed se vi opinias, ke tiel vi helpos al
Esperanto, mi devas vin seniluziigi: tiuj libroj eterne restos sur la
breto de nedeziritaj donacoj, kune kun la Bagavatgito komentata de iu
fama harekrisxnisto, la kompleta verkaro de Kim Il Sung, la membiografio
de iu nekonato, kiu sin mem opinias faminda, kaj la germanlingvaj libroj
gotike presitaj, retrovitaj en subtegmentejo post la forpaso de iu elzaca
avo...

Mi ofte konstatis, ke esperantistoj imagas, ke bibliotekistoj gxojas,
kiam oni donacas al ili librojn, kiuj tiel kostas neniom! Grava eraro!
Inter la momento, kiam libro alvenas en bibliotekon, kaj la momento, kiam
leganto povas gxin pruntepreni, intervenas tuta serio da laboroj, pri
kiuj la publiko kutime nenion scias. Se la magistrato pagus salajron al
miaj gekolegoj, por ke ili registru, katalogu, indeksu, stampu, ekipu,
ktp., ktp. librojn, kiujn neniu poste legus, tio signifus, ke gxi
malsxparus la monon de la pagantoj de lokaj impostoj. Konsekvence, kiam
bibliotekistoj opinias, ke libron oni donacis, cxar gxi interesas neniun
(kaj tio estas kazo de almenaux 90 % de la donacitaj libroj) ili ne
traktas gxin. La nedeziritajn donacojn oni lasas en iu angulo.Foje, okaze
de la reordigado de la biblioteko, oni ilin retrovas, tute flavigxintajn,
kaj tiam oni vendas ilin lauxpeze al sinjoro Schroll, acxetisto de uzita
papero bone konata de cxiuj strasburgaj bibliotekistoj.

Donaci libron al biblioteko signifas, ke oni opinias, ke la libro estas
tia, ke la biblioteko neniam de si mem gxin acxetus. Se oni volas
propagandi Esperanton pere de la bibliotekoj, oni devas ne donaci
librojn, sed insisti, ke bibliotekoj acxetu librojn. Se cxiumonate 50
strasburganoj postulus librojn en Esperanto, la urba biblioteko tiajn
librojn acxetus, kaj, kompreneble, acxetitajn librojn oni efektive
traktas. Sed montrigxas, ke esperantistoj havigas al si librojn ekster la
reto de bibliotekoj kaj librovendejoj. Tial profesiaj libristoj ilin
ignoras. Estus pli utile por Esperanto iri postuli de la biblioteko de
Strasburgo iun libron, kiun posedas la muzeo de Vieno (la tieaj libroj
estas haveblaj en la tuta Euxropo pere de la interbiblioteka pruntado),
ol donaci librojn, cxar oni ne sukcesis ilin vendi.

Se mi bone memoras, jam okazis, ke la E-klubo de Strassbourg donacis
librojn al la urba biblioteko, kaj ke gxi ne traktis tiujn librojn. Iam
sinjoro X... volis rekomenci tiun malfelicxan sperton, kaj mi provis
klarigi al li la veron pri ne deziritaj libroj en bibliotekoj, sed li ne
volis min auxskulti. Do bone, mi donas al vi mian vidpunkton de
profesiulo.

Jacqueline Lepeix
el Lauxte, oktobro/1994

*************************************************************************

Nobel-premiita esperantisto!
============================

La Nobel-Premion pri ekonomiko de 1994 ricevis d-ro Reinhard Selten,
profesoro de la universitato en Bonn, pro liaj malkovroj en la kampo de
la teorio de ludoj (adaptita al la modelo de konkurenco).

D-ro Selten estas membro de Germana Esperanto-Asocio kaj de MdAIS. En
Esperanto li verkis laux la AIS-libro "Internacia Scienca Dokumentaro":
"Cxu ni lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (kun
Jonathan Pool)" - do traktajxo en kampo, pri kiu li estas premiita.

Nome de Germana E-Asocio mi jxus skribis gratulleteron al li.

Elsbeth Bormann, 
prezidanto de Germana Esperanto-Asocio.

*************************************************************************

Esperanta Novajxagentejo
========================

La rapida elektronika komunikado per komputiloj farigxas pli kaj pli
grava - ankaux en Esperantio. En Moskvo ekfunkciis la elektronika
novajxagentejo ELENA, kiu disponigas kolekton de aktualaj primovadaj
informoj.

La agentejo estas atingebla pere de la komputilaj retoj - kaj estas
senpaga. En ELENA oni povas regule legi krom la aktualaj informoj ankaux
la plej interesajn artikolojn el la revuoj Moskva Gazeto kaj Movado,
krome - versxajne unue en la mondo - cxi tie oni povas legi ankaux plenan
tekston de libro, originale verkita en Esperanto.

La funkciigo de la agentejo okazas danke al la firmao DEMOS+, teknike
prizorgas gxin Andrej Ananjin kaj Ivan Popov.

Atingo de ELENA per Internet:   PIN@forigu.DEMOS.SU

*************************************************************************

Ankaux UEA per elektronika posxto!
==================================

Ekde la somero ankaux la Centra Oficejo de UEA estas atingebla per
komputilaj retoj.

Por sendi "leteron" al UEA, tajpu la kodon:

UEA@forigu.WAMMES.ERC.EUR.NL

*************************************************************************

E-ASOCIOJ, LIBROSERVOJ: KIE VI ESTAS?
=====================================

Kompletiga reago al "MAZI alproksimigxas..." (Eventoj 61)
La unika sxanco por E-movado kaj la unua intergeneracia profesia kurso de
Esperanto, tauxga por infanoj, junuloj kaj... plenagxuloj.
Jen kelkaj aktualaj informoj pri la stato de la projekto MAZI, post 5-
monata informado:
Atingis nin 200 antauxpagoj, sed... ni bezonas 800 por komenci realigi la
produktadon.
Se ni NE ricevos 800 antauxmendojn, tio signifas, ke homoj ne bezonas
gxin, tiam do ne valoras produkti.
Malpli produkti ne indas, cxar la prezo estus tuj pli ol duobla. La
antauxpag-prezo post fino de tiu cxi jaro ankaux multe altigxos, cxar
gxis tiam nia Instituto ankoraux subvencias la mendojn.
Gxis nun (oktobro '94) venis 200 mendoj. IEI nepre devos havi 800
antauxmendojn laux la avantagxa prezo po 98 NLG.

Intertempe neatendite la valoro de la usona dolaro "falis" per preskaux
10 procentoj, kio rezultis en pagoj multe malpli altaj ol 98 NLG. Krom
tio la nederlandaj bankoj forprenas ofte ecx 20 NLG pro valutsxangxo kaj
administraj kostoj!

Do... Ek la nombro de 800!

N.B.: Oni nepre zorgu transpagi en nederlandaj guldenoj (98 NLG por
kompleto); transpago de aliaj valutoj kauxzas altajn kostojn!

Gravaj libroservoj, kiel tiuj en Britio, Svedio, Usono ne mendis ecx unu
kompleton kaj tiu de UEA, kiu ja por la membroj devus havi en stoko
cxion, kio aperas por la instruado de Esperanto, gxis nun ankaux ne
sendis antauxmendon.

Dum la UK en Seulo estis montrita la unua jam esperantigita leciono de
MAZI. La filmo kauxzis diskutojn, sed gxenerale ricevis apogon, cxar oni
ekkomprenis la revolucian signifon de tia projekto por la instruado de
Esperanto.

Prof. J. Wells dum la fermo de la kongreso aludis la MAZI-projekton,
komparante gxin al la plej modernaj agadrimedoj kiel komputilaj sistemoj,
telefakso ktp. Tamen la Esperanto-revuoj, kiuj raportis pri la UK, tute
neglektis tiun informon, ecx ne menciis pri la plurfoja filmprezentado de
la unua MAZI-leciono. Bonega escepto en tio estis la kongresa kuriero
Kvieta Mateno!

Kiam la informado lamas, IEI certe ne sukcesos realigi la MAZI-projekton.
Granda parto de la antauxmendoj venis dank' al oftaj publikigoj en
Eventoj! Pro tio mi sendas ankaux cxi tiun artikolon al gxi. Mi aldonas,
ke oni ne nur povas uzi la vidbendon pri MAZI instrucele, sed ankaux
varb-cele, montrante gxin en E-informstandoj en ekspozicioj, ktp. Ecx la
plej belaj kaj modernaj afisxoj ne povas konkurenci kun kolora, sprite
enhava MAZI- filmo. Tion jam komprenis cxiuj, kiuj vidis kaj mendis gxin!

La esperantigitan lecionon, kun aldona teksto de A. Pettyn, oni povas
spekti en Belgio, Britio, Germanio, Hungario, Kanado, Kroatio, Nederlando
kaj Usono. Gxi tie cirkulas inter E-kluboj. Oni rajtas kopii gxin kaj uzi
varb-cele por kolekti pli da antauxmendoj, tiamaniere helpante nian
Instituton en gxia pionira laboro.

Demandoj kaj/aux sugestoj pri la MAZI-projekto estas cxiam bonvenaj cxe
Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag,
Nederlando.

Mila Van Der Horst-Kolinska

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Raporto pri la TANEF-jarkunveno
===============================

okazinta en Straznice (Cxehio) la 18-an de julio 1994.

Bedauxrinde ankaux cxi-jare la OKK (Org. Kom. de Kongr.) de SAT ne bone
kunlaboris pro kio mi vere demandis: cxu ni ne plu estas bonvenaj en la
kadro de la SAT-Kongreso?

Partoprenis 47 personoj el 11 landoj (pli ol la duono estis gastoj). Post
la malferma bonvenigo kiel kutime sekvis la raportoj de la internacia
fakreferantino, cxefredaktorino, kasisto kaj kaskontrolantoj. Plendinda
estis denove la perdo de multaj abonantoj de La Migranto en preskaux
cxiuj landoj. Tio kaj precipe la plurfoje altigitaj posxtaj tarifoj
devigas nin altigi la abonprezon ekde la 1995 al 12 CHF. Venis nature
denove la propono presi la revuon en Cxehio, sed tio nur eblas se ni
trovos presejon kiu bone laboras, kiu havas medio-afablan paperon kaj kiu
vere akurate povas fari la laboron, kaj ne forgesu - la posxta sendado
dauxras multe pli longe ol en okcidento.

Ankaux la "Semajno de Internacia Renkontigxo" en Vieno okaze de la 100-
jara jubileo de la Naturamikoj en 1995 estis diskutata. Por multaj tiuj
prezoj estas tro altaj, kaj Erna Doring kiu post la kongreso ankoraux
veturis por kelkaj tagoj al Vieno, rezervis lokojn ankaux en
junulgastejo. Do, la jubilea renkontigxo okazos en Vieno en majo 1995.

Plie Erna Doringripetis denove, ke sxi retirigxos en auxtuno 1996 kaj
atentigis la kunvenon, ke ne plu estas multe da SAT-anoj kiuj samtempe
estas Naturamikoj, kiuj povas transpreni tiun taskon, cxar ni ja bezonas
iom pli junan personon. Finfine sxi kuragxis diskuti pri tio (jam antaux
la kunveno) kun kelkaj aktivuloj kaj demandi al Bert De Wit, cxu li
pretas transpreni tiun taskon. Li tiam promesis pripensi la aferon kaj en
la kunveno li akceptis farigxi internacia fakreferanto por TANEF. La
fakreferantino ankaux informis, ke la Naturamika Internacio intencas
presi plurlingvan formularon por rezervi lokojn en diverslandaj
Naturamikaj Domoj. En la unua skizo estis la lingvoj: germana, franca,
angla, Esperanto kaj la landa lingvo en kiu trovigxas la Naturamika Domo.
Bedauxrinde montrigxis, ke ne estas suficxe da spaco por kvin lingvoj kaj
kiu devas perei? Nature Esperanto. Cxu tio ne devus esti kauxzo por foje
skribi al NAI?

e.d.
el La Migranto, septembro 1994

*************************************************************************


Kontaktoj sercxataj!
====================

Hu Renkui, fabrikestro, sercxas kunlaboron por produkti fridujajn
aparatojn. Bonvenas investado kaj modernaj ekipajxoj.

Zhenzhen Kaiguan Peijian chang,CN-315114 Ninghai, Zheijiang, Cxinio.

* * *

Por sia komerca agado (importo, eksporto, reprezentado, perado) sercxas
partnerojn:

Kouablan International Co. Ltd.,P.O.Box 3445, Accra, Ganao.
Fakso: +233-77-6030 Rayberg.

* * *

Transporto de sxargxoj kaj personoj en eksa SU kaj cetera Euxropo.
Eksporto de brodaj naciaj cxemizoj, tukoj k.s., diamantaj (sintezaj)
instrumentoj, elektraj moviloj, lampoj, kompresiloj, agrikulturaj varoj.
Importo de vestoj, sxuoj, hejmaj kaj agrikulturaj masxinoj, bicikloj,
auxtoj, traktoroj. Principe bartera komerco.

Ivan Lisenko, Firmao LIGAS,
a/ja 37, UKR-314000 Poltava, Ukrainio.
Tel. +7-5322-21427.

*************************************************************************

E-literoj en WP 5.1
===================

Kiel verki Esperant-lingvan tekston per via vortlaborilo World Perfect
5.1? Helpe de ZAMENHOF.WPK vi povos entajpi iun ajn Esperant-lingvan
tekston rapide kaj facile. La fajlo haveblas kontraux 750 pesetoj +
sendokosto cxe

J.F. Martin
pk. 5184, E-29080 Malago, Hispanio.

*************************************************************************

Jxomart kaj Natasxa: la 4-a kasedo!
===================================

Kiu gxis nun ne konas ilin (cxu estas tiaj?), nepre konatigxu nun! Tri
kasedoj (el kiuj la unua jam estas havebla nur cxe Eventoj) kaj la
pasintjara Kultura E-Festivalo pruvas la talenton kaj popularecon de la
kazaha paro.

Pretas nun nova perlo de kanzon-arto. Vi povas antauxmendi tuj, paginte
350 BEF (sen sendokostoj) al UEA-kodo FLJA-K. Pluaj informoj cxe la
eldoninto:

Flandra E-Jun. Asocio, p/a Jorg de Milder,
Marnixplaats 10, B-2000 Antwerpen, Belgio.

*************************************************************************

Sciencistoj lernas Esperanton
=============================

Sep profesoroj de la Moskva auxto-produkta instituto en februaro sukcese
plenumis elementan ekzamenon de Esperanto.

Inter la ekzamenitoj estas la rektoro de la instituto. La kurson gvidis
Irina Goncxarova, kiu laboras en la instituto kiel instruisto de
Esperanto en la fremdlingva katedro.

Por praktiki la lingvon, kaj sperti la realan Esperantujon pluraj
profesoroj partoprenis ankaux en la Euxropa E-Festivalo en Hungario.
Kontaktadreso:

Irina Goncxarova,
a/ja 102, RUS-143000 Odincovo-2, Rusio
laux La Ondo de Esperanto, 1/94.

*************************************************************************

Plenigu la glason en Tokaj!
===========================

Vere gxui la faman Tokajan vinon eblas nur en Tokaja vinkelo. Mi proponas
gustumi gxin en nia familia vinkelo. Dum via restado en Hungario nepre
organizu ekskurson al Tokaj, kie en la vinpremil-muzeo kaj vinkelo
"Himesudvar" sercxu la esperantistan dommastrinon!

Vi gxuos specialan vinon kaj specialan priservon! Bonvenon!

Margo Varhelyi,
Bem ut 2, H-3910 Tokaj, Hungario
Tel.: +36-47-352416

*************************************************************************

TELEFONKARTO EN BELGIO
======================

En la numero 2/julio ni prezentis E-lingvan telefonkarton eldonitan en
Cxehio. Evidentigxis, ke gxi havas "parencojn".

La telefonkarto, aperinta en Belgio estis eldonita en 1990 en 1.000 ekz.,
el kiuj 500 estis venditaj en Belgio, kaj 500 aliaj estis destinitaj al
eksterlandaj kolektantoj.

Kelkaj kartoj ankoraux estas acxeteblaj (en ne grandaj kvantoj) cxe
Flandra E-Ligo kontraux 360 BEF + 40 BEF sendokosto.

Paul Peeraets,
Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio
Tel.: +32-3-2335433

*************************************************************************

Vinoj kaj kongresoj - profesiece
================================

TAKE-ESPERANTO estis elektita de SAT-Amikaro por la organizado de sia 50-
a jubilea kongreso en la kunvenejo de Mittelwihr (Elzaco) dum pasko 1995.
Jam kunvenis la estraroj de la du asocioj por la unuaj kontaktoj.

Finigxis la komunaj laboroj en vinkelo de la enologo kaj vinkulturisto
Philippe Gocker, kiu surmerkatigis tri e-lingve etikeditajn vinojn helpe
de TAKE. Jam estas antauxvidita surmerkatigo de cxampanigita Cremant d'
Alsace kaj novaj alitipaj esperantigitaj produktoj.

E. L.

*************************************************************************

Internacia Traduk-Reto ekfunkcias
=================================

Internacia Traduk-Reto pere de Esperanto, kiun prizorgas s-ro Daniel
Durand, komencas funkcii.

El la invititaj 102 tradukistoj en 30 landoj 23 jam konfirmis pretecon
partopreni la laboron. Bedauxre mankas la tradukebleco al/de la greka kaj
dana lingvoj, des pli ke tiuj cxi lingvoj estas oficialaj en Euxropa
Unio.

La kompleta adresaro kun cxiuj necesaj informoj pri la spertoj, la
tradukfakoj, la specialaj kondicxoj de kelkaj tradukantoj, la tarifoj
ktp. (esperantlingva!) estos havebla kontraux 4 IRK aux ekvivalento (20
FRF) per posxtmarkoj al:

Daniel Durand
Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Kurtura Semajnfino en Homburgo
==============================

La 44-a Kultura Semajnfino de la Sarlanda Esperanto-Ligo okazos de la 9-a
gxis la 11-a de decembro en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo proksime
al Zweibrucken (Germanio).

Okazos kursoj por komencantoj kaj progresantoj, stilistikaj kaj
literaturaj ekzercoj, seminarioj pri la farado de intervjuoj, prelegoj
pri E-redakcio de Pola Radio kaj MAZI-projekto... Krome - ekskursoj,
Kristnaska festprogramo, kaj ecx Magia vespero kun Triksini... Kiel
cxiam, funkcios ankaux porinfana programo.

Plia informo cxe:

Hartmut Fillmann kaj Oliver Walz,
Pf. 2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio.
Fakso: +49-6332-49843.

*************************************************************************

Trejnseminario 1995!
====================

La aktivula trejnseminario de TEJO planita por tiu cxi jaro devis
prokrastigxi al 1995. Dum la arangxo pritraktigxos plej diversaj temoj de
la internacia junulara movado (ekz. organizado de renkontigxoj,
instruado, publikaj rilatoj ktp.) kaj cxiu partoprenanto devos aktive
kontribui (ekz. per prelego, eseo, distraj programeroj ktp.)

Aligxilo por la seminario (kun pli detala programpriskribo) haveblas ekde
la 1-a de julio cxe:

Klaus Dahmann,
Riemenschneiderstr. 2/57, D-53175 Bonn, Germanio.
el TEJO-tutmonde, julio/1994.

*************************************************************************

La sesa randevuo
================

La 6-a nordfranca-belgia Esperanto-randevuo okazos de la 5-a gxis la 6-a
de novembro en Hazebrouck (Francio). En la programo: kvargradaj
studgrupoj, distra vespero. Informas:

Jean Dietrich,
104 rue Jean-Jaures,F-59192 Beuvrages, Francio.

*************************************************************************

Mustarda Semajnfino
===================

De la 16-a gxis la 18-a de decembro 1994 en Dijon (en Burgonjo, 300 km
sudoriente de Parizo) okaze de la gxenerala kunveno de JEFO estos
Mustarda Semajnfino, la 1-a de longtempe junulara renkontigxo en Francio.

Kotizoj (inkl. 2 tranoktojn en junulargastejo kaj mangxado) - de 250 gxis
290 FRF depende de agxo ktp. (Por nepagipovaj landoj: 50 % rabato).
Aligxiloj, informo cxe:

Laurent Vignaud, 
25, chemin de la Brosse, F-49130 Les Ponts-De-Ce, Francio.
Rete: tony@forigu.altern.com.

*************************************************************************

Varma Nova Jaro!
================

En la varma afrika lando Ganao okazos la Tria Afrika Kongreso de la 23-a
de decembro 1994 gxis la 7-a de januaro.
Multaj afrikaj esperantistoj dum jaroj atendas tiun Trian Kongreson, cxar
post la Unua kaj Dua kongresoj en 1990 kaj 1991 ne venis rapide la Tria.
Kial ne? Ne pro manko de sukceso. La euxropaj kaj afrikaj kongresintoj
revenis entuziasme el Togolando (unua kongreso) kaj Benino (dua
kongreso). Sed simple la subvencioj de UEA ne suficxis por nova kongreso.

Nun tamen cxiuj kore bonvenigos esperantistojn en kongreso kun propra,
unika etoso. La temperaturo estos cx. 25 gradoj, oni logxos en simpla sed
agrabla studenta sporta kolegio.

UEA organizas apartan karavanon  (kosto malpli ol 3000 gld). Skribu al:

Hans Bakker,
Kastelenstraat 231,NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando

*************************************************************************

Skoltoj parolos Esperanton
==========================

En auxgusto 1994 okazis la 1-a Euxropa Jxamboreo por geskoltoj de 11 gxis
15-jaruloj en Nederlando (pli ol 10.000 partoprenintoj el 34 landoj).
Skolta E-Ligo partoprenis kun anoj el Nederlando, Belgio, Auxstrio kaj
Polio. Pli ol 1300 skoltoj spektis niajn informstandojn kaj partoprenis
en nia ludo: Esperanta Elektro (didaktika panelo: bildoj kaj tekstoj el
la renovigita lernolibro por skoltoj: Jxamborea Lingvo).

Inter la vizitantoj 95 % sciis antauxe nenion pri E-o! Cxiuj ili miris,
kaj entuziasmigxis, en kio helpis ilin la lokaj lingvaj problemoj. Estas
grave, ke ankaux multaj skoltestroj ekinteresigxis pri Esperanto.

Venontjare en Nederlando okazos la 18-a Mondjxamboreo (1-11.08.1995),
kiun ni ankaux partoprenos. Oni atendas alvenon de pli ol 30.000
partoprenontoj de 15 gxis 18-jaragxaj el pli ol 120 landoj. Kaj ni
esperas, ke multaj el ili salutos unu la alian en Esperanto!

PS. La lernolibro Jxamborea lingvo (6
NLG + sendokostoj) estas mendebla cxe: Nederlanda Sekcio de SEL, Postbus
433, NL-1500 EK Zaandam, Nederio.

Arie Bouman
Driesdreef, 8, B-9030 Gent, Belgio

*************************************************************************

Renkontu la novan jaron en Prago!
=================================

Tranoktado kaj silvestra balo en la hotelo "Trilobit" Dobrichovice, ricxa
kultura, sed ankaux turisma programoj plejparte en Prago. La plena
kotizo, inkluzive tranoktojn, programon, plenan pansionon, silvestran
balon kun festa mangxo, entute 295-390 DEM depende de la mendita cxambro.

Eblas aligxi ankaux nur por tranoktadoj kaj la silvestra programo (kun
mangxoj) por 156-188 DEM. Aligxiloj, pliaj informoj cxe:

Kava-Pech, Petro Chrdle,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Tel./fakso: +42-2-99121126.

*************************************************************************

Dua kongreso de EEU
===================

La dua kongreso de Euxropa Esperanto-Unio okazos en Parizo inter la 2-a
kaj 6-a de junio 1995.
La Francilia federacio de Unuigxo Franca por Esperanto invitas al franca
cxefurbo komence de junio 1995 cxiujn landajn asociojn de la Euxropa Unio
kunkongresi.

La kongresejo trovigxas cxe la landlimo de la cxefurbo en Montrouge.
Okazos  prelegoj de famaj samideanoj, debatoj pri Euxropo, kaj niaj
rigardoj al gxi politike kaj varbade, distrajxoj, bankedo, balo,
premieraj kaj ekzotaj ekspozicioj de franclandaj kolektantoj ktp.

Por eksterlandaj artistoj kun cx. 10-minutaj distraj prezentoj estas
rezervita tempo por "La mondo ridas cxe ni", al kiu ni planas inviti
informpetantojn, cele pruvi, ke Esperanto allogas ankaux por
malstrecxigxi. Koncernitoj turnu sin al rekte aux pere de la landaj
ascioj al UFE:

4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio
Fakso: +33-1-42780847

*************************************************************************

MOVADO
//////

Popolnombrado en Esperantujo
============================

Kvara artikolo: La difino de "esperantisto" por statistikaj celoj

Kiujn oni nombras?
------------------

En n-ro 4/1991 de Internacia Pedagogia Revuo, Stefan MacGill publikigis
tabelon kun rondaj ciferoj, kiuj liaopinie prezentas bildon de la
tutmonda esperantistaro. Cxar lia "statistikado" bazigxas sur supozoj kaj
konjektoj, la rezultoj tute ne estas konvinkaj. Mankas enketado kaj
esplorado de dokumentaj fontoj por doni auxtentikecon al la diversaj
taksoj. Kvankam sur la unua pagxo de lia artikolo li tusxas la demandon
pri la minimuma lingva nivelo meritanta la epiteton "uzanto de
Esperanto", li ne provas objektive difini tiun nivelon. Fine, post sep
pagxoj da jxonglado per ciferoj, MacGill surpaperigas la fundamentan
demandon: kiel ni difinu "Esperantisto"?

La fakto, ke tiu demando ne aperas en la unua alineo de la artikolo kun
adekvata prikomentado, reliefigas la metodologian difekton de la laboro
de MacGill, kaj samkiale gxi karakterizas cxiujn entreprenojn de
popolnombrado en Esperantujo. Esplorantoj simple ne degnis aux ne
kapablis difini la kategorion "esperantisto", do ili ne nombris precize
la samajn kapojn kaj cxapojn. Unuj okupigxis nur pri homoj, aligxintaj al
organizajxoj, aliaj nombris ankaux acxetintojn de lerniloj kaj
enskribigxintojn en kursoj, senkonsidere cxu ili trastudis la
lernolibrojn aux finis la kursojn. Por precize nombri agxojn aux ulojn,
estas necese havi klaran komprenon pri liaj formo kaj konsisto por
identigi ilin. La cxefa kialo de nefidindaj statistikoj en Esperantujo
estas la neeblo formuli difinon de esperantisto, pri kiu cxiuj povas
akordigxi, kaj kiu estas praktike utiligebla. Gxuste cxar diversaj
enketantoj uzis malsamajn kriteriojn - aux tute ne havis kriteriojn - ne
estas eble fari komparon inter la rezultoj.

En la sekvaj sekcioj estos pritraktitaj la plej oftaj terminoj uzataj por
homoj apartenantaj al la largxa kategorio de "membroj de la Esperanto-
komunumo". Ili estas diferencigeblaj per grado de scio kaj uzo de la
lingvo kaj partopreno aux engagxigxo en la Esperanto-movado. Estas necese
trovi la limojn de cxiu agadsfero por fari objektivan karakterizadon.

Esperantisto
------------
La klasika difino trovigxas en sekcio 5 de la Deklaracio pri
Esperantismo, konata ankaux kiel la Bulonja Deklaracio (1905). Gxi
prezentas la vidpunkton de d-ro Zamenhof mem:

"Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon
Esperanto, tute egale por kiuj celoj li gxin uzas. Apartenado al ia
aktiva Societo esperantista por cxiu esperantisto estas rekomendinda, sed
ne deviga."

Tiel, por esti esperantisto gravas la scio kaj uzo de la lingvo. Tamen,
tiu difino ne estas utila por sciencaj celoj, cxar ne estas klarigite,
sur kiu minimuma nivelo oni povas scii kaj uzi Esperanton.

Esperantismano
--------------
En sekcio 1 de la Bulonja Deklaracio estas difino de alia agado en la
Esperanto-komunumo:

"La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de
lingvo neuxtrale homa..."

Zamenhof klarigis la diferencon inter esperantisto kaj esperantismano en
sia parolado pri Universala Esperanto-Asocio cxe la malferma kunveno de
UEA en Barcelono en 1909:

"U.E.A. unuigas do ne cxiujn esperantistojn, sed cxiujn esperantismanojn,
t. e. cxiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en gxia
ekstera lingva formo, sed ankaux gxian internan ideon".

Tiu persono, kiu bone konas la lingvon kaj aktive partoprenas en la
movado estas kelkfoje nomata "vera esperantisto" aux "bona esperantisto".

Esperantofono
-------------
(= Esperantlingvulo, Esperantlingvano)

Lastatempe estis enkondukita la termino "esperantofono" por karakterizi
personon, kiu scias praktike uzi Esperanton por komunikado kun aliaj
homoj. Ne estas necese, ke li identigxu kun la celoj de la Esperanto-
movado. En tiu cxi senco, gxi estas la ekvivalento de la koncepto de
"esperantisto" en la Deklaracio de Bulonjo.

Esperantano
-----------
Tiu cxi termino, malofte aux tute ne uzata nuntempe, estas difinita en
Plena Ilustrita Vortaro jene: "neaktiva aprobanto de Esperanto".
Efektive, gxi estas utila termino por klasifi homojn ne apartenantajn al
la jam menciitaj kategorioj. Esperantanoj ne scias kaj ne uzas la
lingvon, do ili estas nek  esperantistoj nek esperantofonoj, kaj cxar ili
ne penadas disvastigi la uzadon de Esperanto, ili ne estas
esperantismanoj. Inter la esperantanoj trovigxas cxiuspecaj apogantoj,
aprobantoj, simpatiantoj kaj amikoj de Esperanto. Kelkfoje ili montras
sian ligitecon kun la Esperanto-komunumo per elbusxigo de lauxtaj aux
lauxdaj eldiroj aux per kontribuo de materiaj rimedoj. Verdire, ili povas
havi ankaux negativan efikon, cxar, neniam lernante kaj uzante la
lingvon, ili montras sin hipokritaj kaj nekonvinkaj ekzemploj antaux la
publiko ekster Esperantujo.

Kompetenteco de lingvouzo
-------------------------
Tre dornhava demando por statistikantoj, kiuj volas strikte limigi sian
nombradon nur al tiuj, kiuj scias kaj uzas Esperanton, koncernas
determinon de akceptebla aux minimuma nivelo de lingvoscio. La tubero en
la afero estas, ke la organizajxoj, kiuj provizas enketantojn per
donitajxoj, mem ne klasifas siajn membrojn laux gradoj de lingva
kompetenteco.

Absolute minimuma nivelo de lingvouzo estas tiu de persono, kiu lernis la
Fundamentan Gramatikon de Esperanto, t. e. la 16 regulojn ellaboritajn de
d-ro Zamenhof. Cxi-rilate estigxas demando pri la klasifo de lernantoj de
Esperanto, aux en kursoj aux auxtodidakte, se ili ne sukcesas ellerni la
elementan studmaterialon. Mangxajxo ne nutras homoh, kiu ne mangxas gxin,
kaj Esperanto-lernolibro ne faras esperantiston el homo, kiu ne lernas
per gxi, kvankam oni povas akiri statistikojn per la nombro de mangxajxoj
kuiritaj kaj lernolibroj acxetitaj. Sekve, ankaux la lingvoscio de
eklernantoj de Esperanto estas sub la akceptebla minimumo. Ankoraux unu
grupo kun minimuma lingvoscio konsistas el pasivuloj, kiuj scias suficxon
por legi kaj kompreni simplajn frazojn, sed tute ne kapablas skribi aux
paroli en la lingvo krom diri "bonan tagon" kaj "gxis la revido". Ilia
lingvonivelo estas evidente tro malalta, por ke ili kvalifikigxu kiel
sciantoj kaj uzantoj de Esperanto.

Cxe la alia ekstremajxo de la lingvouza kontinuajxo estas tiuj homoj, pri
kiuj oni asertas, ke ili "primajstras Esperanton" aux "havas perfektan
scion de la lingvo". Ecx se sur tiu supra nivelo de lingoscio trovigxas
tiaj elituloj, kiuj havas la kapablon uzi Esperanton kvazaux gxi estus
ilia gepatra lingvo, ili estas tre malmultaj en la Esperanto-komunumo.
Limigo de la kategorio de esperantisto al tiu grupo signifas, ke la
totalo estus kelkaj centoj kaj ne la centmiloj aux milionoj de la
propagandistoj. Estas evidente, ke la plej signifplena kaj utila difino
de esperantistaro devas bazigxi sur lingvoscio meze inter la du cxi-supre
pritraktitaj limoj. Cxu oni povas mezuri tiun kapablon en objektiva
maniero, aux cxu gxi estas subjektiva koncepto laux la vidpunktoj de la
koncernaj individuoj kaj la esploristoj? Kelkaj opinias, ke estas eble
difini la limojn de scio kaj uzo de Esperanto per ekzamenoj kaj
diversgradaj atestiloj kaj diplomoj. La plej granda malavantagxo cxi-
rilate estas la diverseco de metodoj de testado kaj taksado; sekve la
rezultoj ne cxiam estas akordigeblaj. Cetere, ecx tiu procedo de mezurado
donas nur partan bildon de la tuto de esperantlingvuloj en la mondo, cxar
ne cxiuj prezentas sin por ekzamenoj. Sxajnas, do, ke la sola maniero,
kiu restas, estas pli-malpli subjektiva taksado de la kapablo uzi
Esperanton en diversaj situacioj.

Praktika uzo de Esperanto
-------------------------
Ofte aperas en verkoj pri tiu cxi temo la esprimo "praktike uzi
Esperanton". Se oni povas difini la esencon de praktika uzado de la
lingvo, tio donos la sxlosilon por solvi la problemon rilate bone
funkciantan difinon de esperantisto, kiun povos aprobi homoj kaj
organizajxoj enrtreprenantaj statistikajn esplorojn de la Esperanto-
komunumo.

Personoj, kiuj uzas Esperanton por praktikaj celoj sur la minimua nivelo,
komprenas ordinarajn konversaciojn, kapablas uzi la parolatan lingvon por
cxiutagaj bezonoj, legas periodajxojn kaj librojn, kaj ankaux
korespondas. Tiu scio kaj uzado de Esperanto suficxas por ili por
partoprenado en agadoj de lokaj kaj aliaj grupoj, kongresumi kaj turismi.
La praktikan lingvouzon de tiuj esperantistoj povas karakterizi
gramatikaj kaj semantikaj malgxustajxoj kaj subnorma prononcado, sed tiuj
misajxoj, se ne tro oftaj, ne malhelpas interkomunikadon.

Konkludo
--------
Estas konsilinde, ke estontece statistikaj esploroj en Esperantujo nombru
nur tiujn membrojn de la Esperanto-komunumo, kies scio de la lingvo estas
adekvata por ebligi praktikan agadon kiel priskribitan  cxi-supre. Tio
signifas, ke lernantoj, "eternaj komencantoj" kaj esperantanoj -
neaktivaj aprobantoj - estos ekskluditaj.

Bernard Golden

*************************************************************************

Cxu malgranda UN en Tampereo?
=============================

Modelon de Gxenerala Asembleo de la Unuigxintaj Nacioj oni strebas
organizi por la 80-a Universala Kongreso en Tampereo en 1995 por montri
al cxiuj, ke oni ja povas trakti seriozajn temojn en Esperanto.
Partoprenontoj el multaj landoj (po 2-4 homoj 16-26 jaragxaj) diskutos
diversajn temojn uzante nur la Internacian Lingvon.

La organizantoj post pluraj cirkuleroj nun cxi-forme atentigas, ke ili
atendas reagon, cxar gxis nun nur malmultaj landoj respondis. Ekz.,
Francio, Belgio, Svedio, Norvegio, Rusio, Baltio, Pollando, Hispanio,
Auxstrio, Nederlando ne sendis ian ajn respondon gxis nun.

Geoffrey Greatrex,
Exeter College, Oxford OX1 3DP, Britio.
Fakso: +44-865279630
e-posxto: greatrex@forigu.ox.vax.ac.uk.

*************************************************************************

Akademiaj diskutoj
==================

En julio en Prago okazis Kolokvo de Akademio de Esperanto. Krom la fakaj
prelegoj (liston vidu en Eventoj n-ro 60) okazis ankaux publika kunvenode
la Akademio.

Malkonteco pri stato de Esperanto
---------------------------------

La publika kunveno de la membroj de la Akademio kune kun cxiuj kolokvanoj
evoluis al iom fortaj disputoj pri farendaj laboroj. Konstatebla
malkontento pri la stato kaj estonteco de Esperanto (la temo de kolokvo)
rezultigis la alvokon al la akademianoj intensigi siajn laborojn. La
estraranoj de la Akademio, kiuj gvidis la tutan arangxajxon,
vicprezidanto Werner Bormann kaj sekretario Jean Thierry, kontrauxmetis
la statute fiksitan laborkampon de la Akademio.

Jean Thierry kiel redaktoro de la revuo La letero de L' Akademio de
Esperanto defendis sian linion aperigi tie multajn lingvajn demandojn kun
iliaj respondoj verkitaj de akademianoj. Tio estas la kontinueco de la
lingvaj respondoj iam komencitaj de d-ro Zamenhof kaj pludonita gxuste al
la Akademio. Werner Bormann atentigis pri la funkcio de la Akademio kiel
unu el pluraj homgrupoj science laborantaj pri Esperanto - ekzistas ja
ankaux ekzemple la Centro de Esploro (jen!) kaj Dokumentado pri la monda
lingvo-problemo (CED) kaj la Internacia Unuigxo de Esperantistoj-
Filologoj.

Sed el inter la cxeestantoj auxdigxis riprocxo: tio nur estas sxovi la
pilkon. La opinioj ne estis akordigeblaj. Werner Bormann emfazis sian
starpunkton, ke la limigo de la taskokampo de la Akademio estas, sub la
regantaj kondicxoj, sagxa; ankaux la mankantaj rimedoj malebligas
plivastigon de la laboroj de la Akademio.

Krome, estas sercxata nova estraro por la Akademio por la elektoj en
1995.

el Esperanto Aktuell 6/94

*************************************************************************

AGO-TAGO EN TULUZO
==================

Sabate, la 8-an de oktobro 1994, sur Capitole-Placo en Tuluzo (Francio),
granda "E" sur brilflava fono altiris la pasantojn, kiuj multnombre
profitis la varmajn sunradiojn de la oktobra suno.

La proksimigxantoj povis vidi la vorton Esperanto, lokitan tie de
Esperanto-Kultur-Centro.

Okaze de la 3-a Internacia Ago-Tago por Esperanto, la esperantistoj de
Tuluzo, kiel tiuj de aliaj grandurboj, rendevuis kun la urbanoj por
atentigi ilin pri la problemoj de lingva komunikado kaj pri nia solvo per
helplingvo.

La pasantoj ekinteresigxis pri gxi kaj pri gxiaj multnombraj uzeblecoj,
kaj ankaux pri la servoj de Esperanto-Kultur-Centro.

Multaj alte taksis la prezenton de la libro de Claude Piron "Le defi des
langues - du gachis au bon sens" (Lingvo-defio - de malsxparo gxis
racio). Tiu libro pritraktas la multnombrajn problemojn, kauxzitajn de la
lingvobaroj, kaj la psikologiajn kontrauxstarojn je ilia solvigxo. Ni
antauxe arangxis, ke la librejo Castela , tre konata en Tuluzo kaj kiu
situas cxe Capitole-Placo, vendu tiun-cxi libron, kaj tio bone funkciis.

La dekkvino de esperantistoj, kiuj partoprenis la Ago-Tagon, ankaux
matene disdonis flugfoliojn cxe la biologi-nutrajx-bazaro, kie ili
ricevis bonan akceptigxon. Unu el la disdonantoj, kiu unu semajnon pli
frue partoprenis naciskalan televidelsendon pri Esperanto, estis rekonita
de pluraj preterpasantoj...

Jenne-Marie Cash

Ago-tagaj eventoj okazis ankoraux min. en Londono, Budapesxto, Zagrebo
(kaj ???), sed raportoj ankoraux ne atingis nin... La red.

*************************************************************************

Legxo pri Esperanto
===================

Ekde februaro 1994 en la urbo Goiania (Brazilio) validas legxo pri
Esperanto. Proponita de urba konsilanto Elias Rassi Neto, la legxo
asignas urban bugxetaron al la instruado de Esperanto kiel fakultativa
studobjekto en municipaj bazlernejoj. La asocio "Kultura Esperanta
Centro" partoprenos en la difino de la studprogramo kaj, kun la urba
eduk-sekretariejo, elektos la ses instruontojn.

Plia informo cxe la cxefdelegito de UEA:

S-ino Symilde Schenk Ledon,
C. P. 269, BR-12460-000
Campos do Jordao - SP, Brazilio.

*************************************************************************

E-societo en Hongkongo
======================

En Honkongo refondigxis Esperanto-organizo. La internacia grupo,
konsistanta el 11 membroj el diversaj landoj kunvenas cxiun duan lundon
de la monato cxe s-ino Margaret Fidow, Block 5, Flat 4 a, Tak Cee Yuen,
88 Tat Chee Avenue, Kowloon Tong, Hong Kong.

Tel. +852-7883263, fakso +852-7883206

*************************************************************************

Kiom da ?
=========

La Internacia Esperanto-Muzeo (Wien, Hofburg) estas la centra E-
biblioteko. Kelkaj statistikaj indikoj pri la jaro 1993:

La muzeon vizitis 4957 personoj (precipe ne-esperantistoj).
Gvidataj muzeo-vizitoj kun abunda klarigo al la grupoj: 104.
Surloke estis studataj entute 4301 libroj aux dokumentoj far 273 homoj.
Al informpetoj estis senditaj 338 perposxtaj respondoj.
La Muzeo havas 21.000 binditajn librojn kaj 12.308 fotojn.

Herbert Mayer direktoro

*************************************************************************

25 jaroj ...
============

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.
-------------------------------------------------------------------------

Literatura Foiro  1971

Istvan Nemere, nuna prezidanto de la Esperanta PEN-Centro, estis en 1971
nur iom pli ol debutanto en nia literaturo, kiam li gajnis la unuan
konkurson, organizitan de La Patrolo. Nemere tiam estis konata kiel unu
el la plej aktivaj en la tereno de la primara ensociigo per Esperanto,
kion oni nomas (malpli science sed pli esprimive) denaskismo.

En la sama literatura konkurso sukcese partoprenis ankaux William Auld,
cxefredaktoro de Norda Prismo.

Kune kun Hungara Vivo, NP estis la plej grava literatura revuo, dum la
unuaj jaroj de la ekzisto de Literatura Foiro. Bedauxrinde NP suferis jam
pro eldona krizo, malgraux la persona prestigxo de la skota William Auld,
auxtoro de La Infana Raso (1956), eble la plej valora poezia verko
originale kreita en Esperanto.

NP estis fondita en 1955 de hungaro, migrinta al Svedio, Ferenc Szilagyi
(1895-1967). Samjare en Francio Gaston Waringhien iniciatis La Nican
Literaturan Revuon (gxis 1962).

Eldonejo TK (Torben Kehlet) el Danlando redonas al la publiko gravajn
cxefverkojn de la hungaro Julio (Gyula) Baghy: Viktimoj kaj Sur sanga
tero. Tiuj cxi prozaj epopeoj ludis gravan rolon en nia intermilita
literaturo, kaj anticipis je pluraj jardekoj la temaron de Boris
Pasternak en Doktor Jxivago.

(dauxrigota)

*************************************************************************

Ni sincere dankas
=================

al la kontribuintoj por la Abonhelpa Fonduso:

Arpad Mathe, Hungario, 7500 Ft.
Hiroaki Tanaka, Japanio, 325 gld.
Rudolf Puhringer, Auxstrio, 1793 ATS.
RC Marble, Usono, 100 USD
Hans Dieter Platz, Germanio, 22 DEM
Eriko Sunardo, Indonezio, 25 ATS
Partay Denes, Hungario, 3350 Ft.

*************************************************************************

Komunistoj en SAT
=================

En kadro de SAT fondigxis nova frakcio: "Komunista Laborgrupo de SAT".

Laux la junie akceptita regularo gxi akceptas la tutan regularon kaj
statuton de SAT, kaj membroj de la laborgrupo devas esti membroj de
Sennacieca Asocio Tutmonda. Prizorganto de la laborgrupo estas Pierre
Levy (el Francio).

laux Sennaciulo, sept./94.

*************************************************************************

NI MENCIAS ...
//////////////

CUx VI VOLAS PAROLI FLUE?
=========================

Certe jes? Andrzej Pettyn verkis samtitolan
libreton, surbaze de siaj multjara instruista sperto.
La libro, kiu havas subtitolon "Konsiloj por memlernantoj de Esperanto",
estas juxs eldonita en Varsovio. Distribuanto: Libroservo de UEA.

INFORMAJ NOTOJ pri Hamburgo en Retrospektivo.
=============================================

Eldonis: "La Kopenhaga Agadgrupo".
Kontaktadreso: scino Birthe Lapenna, Gr"ndalsvej 30,
            DK-2000 Frederiksberg, Kopenhago, Danio.

POR PLURLINGVECO DE EUROPO.
===========================

Eldonis Akademia Libroservo. La 167 pagax, dulingva (Esperanta kaj
germana)
libro prezentas du alirojn al la temo, kvazau xkiel disputo de
dr. Werner Bormann kaj prof. Helmar Frank.
Prezo: 22 DEM cex W. Bormann, SchR Rrstr. 26, D-21031 Hamburg, Germanio.

*************************************************************************

BAZAJ INFORMOJ
//////////////

Regularo de  Stipendio Lapenna
==============================

1. Fondajxo Ivo Lapenna (FIL) subvenciados el la interezoj de sia
kapitalo, en formo de stipendio, disertacion je  universitata nivelo
(doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj, kiuj temas pri esperantologio
kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas
ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna.

2. Por ricevi eventualan stipendion la auxtoro de la disertacio devas mem
kandidatigxi, sendante al la adreso indikota de FIL du ekzemplerojn de
sia faklaboro. Anekse, la auxtoro devas liveri biografion kaj la precizan
daton kaj noton de akcepto de la disertacio: nur efektive defendita
disertacio estas konsiderata de FIL. Disertacioj antaux 1990 ne estos
subvencieblaj.

3. FIL submetos la disertacion al la ekzameno de almenaux du fakuloj kun
akademia titolo (sed ne necese katedraj), scipovantaj la lingvon en kiu
la disertacio estas verkita. Surbaze de ilia jugxo FIL asignos la
stipendion, maksimume ses monatojn post la livero.

4. La stipendio varios laux disponeblo de la kapitalo, la nombro de la
ekzamenitaj disertacioj kaj la efektiva scienca nivelo de la disertacio
mem. La minimuma sumo estos cent svisaj frankoj, la maksimuma kvincent.

5. La stipendiulo havos la moralan devon mencii en la disertacia
frontispiso la asignon de Stipendio Ivo Lapenna.La ricevitaj ekzempleroj
restos posedajxo de FIL: unu restos en la arkivo de FIL, la alia estos
deponita cxe CDELI en Svislando (Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds).

6. Kandidatigxo al la Stipendio implicas la kompletan akcepton de tiu cxi
Regularo.Aferzorganto de la Fondajxo:

D-ro Klaus Perko,
Lendkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio.

*************************************************************************

ILEI
////

Ekzamensesioj '94 kaj '95
=========================

Cxi-jare ankoraux okazos du ekzamen-sesioj: la 9-an kaj 10-an de decembro
en Zagrebo kaj dum la 3-a Afrika Kongreso de Esperanto (Ganao). Ankoraux
eblas aligxi al ambaux. Pliajn informojn pri la sesioj kaj preparoj por
la ekzamenoj oni povas peti cxe la sekretario de IEK:

prof. Ivan Bekavac-Basicx,
Kusxlanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio

* * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * *

Kurso por infanoj en Tanzanio
=============================
La urbeto Bunda en la nordo de Tanzanio de multaj jaroj estas verda
punkto sur la mapo de regiono. Nun estas organizata decembra septaga
kurso por infanoj kaj gejunuloj, komencantoj kaj progresantoj. Tiun longe
atendatan eventon oni povas realigi pro monhelpo de la Eduka Fondajxo
Carson.

Por la progresantoj bona instruisto estas sercxata en kaj ekster Afriko.
Li aux sxi gastos senpage en Bunda dum sep tagoj. Skribu al:

T.E.A, 
Box 23390,  Dar-es-Salaam, Tanzanio.

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Esperanto-Aktuell en la retoj
=============================

La gazeto de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto aktuell, aperas jare 4
foje germane, kaj 4 foje en Esperanto en formato A-4. La internacilingva
varianto de la gazeto ekde nun estas atingebla ne nur en tradicia papera
formo, sed ankaux en la elektronikaj retoj. Retadreso por konektoj:
kretschi@forigu.on-Luebeck.de

La aktuala kajero, kiu aperis meze de septembro, enhavas i.a. -
intervjuon kun la nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, intervjuon
kun Ruediger Eichholz pri PeKoTeKo, raporton pri la kolokvo de la
Akademio de Esperanto en Prago.

Esperanto aktuell estas abonebla kontraux 20 germanaj markoj cxe d-ro
Rudolf Fischer  aux cxe la redaktoro


Dirk Kretschmann,
Im Hoelk 127, D-23843 Bad Oldesloe, Germanio
el la novajxagentejo ELENA

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Kial gxuste Esperanto?
======================

Granda amikino de la Lingvo kaj la movado esperantista, sen kies aktiveco
nia kulturo estus certe pli modesta. Gvidantino de IEI (Internacia
Esperanto-Instituto), propagandistino de Cseh-metodo, maniero instrui la
internacian lingvon nur pere de Esperanto.

Cxar... gxi estas nia DESTINO. Jen kelkaj faktoj kiuj atestas tion. Cxiuj
homoj naskigxas ne nur kun  jam programitaj koloroj de okuloj, haroj
ktp., sed... ankaux kun la propra programo de la vivo, kiun oni nomas
destino. Nian destinon oni povas legi de linioj sur niaj manplatoj kaj
kartoj nomataj "tarot". Tio okazis ankaux al mi. En la tempo de reganta
"stalinismo", kiam nia lando (Polio) trovigxis malantaux t.n. "fera
kurteno", mi renkontis personon, kiu laux kartoj "tarot" kaj linioj sur
miaj manplatoj diris al mi ion nekredeblan, tiutempe, nome, ke mi havos
eksterlandan edzon, ke mi logxos eksterlande kaj mi tie havos laboron kiu
postulos vojagxojn al diversaj landoj de la mondo. Auxdinte tion mi ne
povis kredi, ke io tiom fantazia povus realigxi.

Mi tiutempe estis instruistino en baza lernejo. Mia salajro estis
modesta. Mi logxis malantaux "fera kurteno". Mi ne konis fremdajn
lingvojn do ne havis eksterlandajn kontaktojn. Mi do akceptis tiun
rakonton kiel belan fantaziajxon kaj preskaux forgesis cxion kiam... post
suficxe longa tempo mia destino komencis plenumigxi.

Unue mi trafis al kurso de Esperanto, dank' al mia amikino kiu jam
frekventis gxin kaj invitis min al unu el lecionoj, ke mi vidu kiel
agrabla kaj rapide lernebla estas tiu lingvo Esperanto. La kurso estis
gvidata parte laux Cseh-metodo, tre alloga por kursanoj, kiun nia
instruistino s-ino Stefania Palica jxus lernis de A. Cseh mem dum
Varsovia kongreso en la jaro 1959 (organizita okaze de 100-a
naskigxdatreveno de L. Zamenhof).

Mi rapide lernis la lingvon. Cxar gxia baza principo estas logiko.
Personoj kiuj kapablas logike pensi, fakte ludas lernante per "jxonglado"
de afiksoj kaj kreado de novaj vortoj. Laux la Cseh-metodo tiu lernado
estas ankoraux pli interesa, cxar oni komprenigas per ekzemploj
gramatikajn regulojn kaj lernantoj mem malkovras ilin. Krome laux tiu
metodo dum la kurso devas regi amika gaja etoso, dum kiu oni preskaux
ludante lernas la lingvon. Por tiu etoso, kiu kapablis krei la
instruistino mi restis kaj finis la kurson. La grupo estis 15-persona, do
mi tuj havis 14 novajn geamikojn kun kiuj mi ankoraux nun havas
kontaktojn. Post la kurso mi tuj aligxis al loka E-grupo kaj komencis
aktivi. Tre alloga por mi estis la t.n. "interna ideo" bazita sur
homaranismo, al kiu mi jam de mia infaneco havis fortan inklinon. Poste
la programo de mia destino rapide progresis. Estante ano de E-grupo mi
havis la sxancon (tiutempe gxi estis granda sxanco) partopreni mian unuan
Universalan Kongreson en Sofio, Bulgario 1963. Tie mi partoprenis la
kurson de A. Cseh (ne supozante tiam, ke iam mi staros sur lia  loko kaj
dauxrigos lian laboron), do la vojon destinitan al mi. Post tiu kongreso
mia geamika familio tre grandigxis. Mi komencis korespondi, akcepti
gastojn el diversaj landoj en mia domo kaj ankaux mem vojagxi
eksterlanden laux tiamaj ebloj. Ekde tiam cxiujn miajn feriojn mi
pasigadis inter esperantistoj. La plej ofte mi estis en t.n. Jugoslavio,
kie esperantistoj havis en Primosxteno grandan tendumejon, bele situitan
cxe la maro. Dank' al miaj kontaktoj baldaux mi ricevis proponon labori
internaci-skale. Fratoj Sekelj Antonie kaj Tibor fondis tiutempe
Internacian Instituton por Oficialigo de Esperanto kiu komencis eldonadon
de "IOE-gazeto" kun praktikaj konsiloj por novaj adeptoj de E-to. Mi
farigxis ilia peranto por Pollando kaj komencis ecx instrui la lingvon
laux de ili eldonita instrumaterialo pri geedza paro, kiu vojagxas tra la
mondo kaj travivas diversajn aventurojn. Tiamaniere E-to farigxis mia dua
vivo. Tio dauxris kelkajn jarojn plenajn de E-aktivecoj, kies efiko estis
prezidanteco de Szczecina grupo, sed laux mia destino mi devis logxi kaj
labori eksterlande, cxu? Ankaux tio baldaux realigxis. Dum la Kongreso en
Finnlando 1975 (al kiu mi trafis dank' al destino) mi konatigxis kun mia
nuna edzo kaj eklogxis en Hago (Nederlando) kie  trovigxas Internacia E-
Instituto (IEI) iam fondita de A. Cseh. Apartenante al aktivaj personoj
mi tuj vizitis Instituton. En tiu momento ili ege bezonis personon por
ordigi la libroservon kaj prepari la katalogon. Mi cxiam sxatis librojn,
do mi volonte akceptis tiun laboron des pli ke mi havis la okazon
konatigxi kun tre ricxa librokolekto. Dum tiu laboro trafis al miaj manoj
la libro de Martin Kojc "La lernolibro de la vivo", en kiu mi trovis
konfirmon pri la ekzisto de la destino. Laux gxi mi lernis kiel utiligi
la signojn de la destino, kiel rekoni ilin, kaj kiel solvadi la
problemojn kiuj havas cxiuj el ni. Mia destino ne nur gvidis min al la
Instituto sed ankaux "devigis min" transpreni la laboron de A. Cseh, cxar
intertempe li mortis kaj nun mi okupigxas pri la edukado de novaj Cseh-
instruistoj kaj prilaboras necesan instrumaterialon por ili. Lasttempe la
projekton Mazi en Gondolando sur video-kasedo.

Finante mi deziras gratuli al vi pro la enkonduko de tiu temo, kiu povus
esti bonega propagandilo (varbilo) por E-to se vi tradukadus ilin en
polan lingvon kaj disvastigus inter junularo, kiu ofte ne scias kion fari
kun sia vivo kaj gxi povus esti tiom ricxa se ili scius Esperanton.

P.s. Dank' al edukado de Cseh-instruistoj mi vizitis 16 UK-ojn sur 3
kontinentoj, do mia destino plenumigxis 100 %.

el Varsovia Vento, julio/1994.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

2-a taskfolio por komencantoj

1. Uzu difinan artikolon la, kie gxi estas necesa!(3 poentoj)

   27-an de marto ili alvenis gastaman Belgion.

2. Faru almenaux ses novajn vortojn per afiks(oid)oj el la radiko frat-!
   (3 poentoj)

3. En cxiu frazo mankas iu grava vorto. Kompletigu la frazojn! 
   (3 poentoj)

   Maria slovakino. Sxi 15 jarojn. Sxi lernas en la 2-a klaso.

4. Uzu la donitajn vortojn gramatike senerare!(3 poentoj)

   Mi havas ... (1, marko), vi havas ... (2, franko) kaj li havas ...
   (2.000.000, liro)

5. Kion oni faras per la okuloj, oreloj, nazo kaj busxo?(3 poentoj)

6. Kompletigu la demandon:(3 poentoj)

   - Ki........ lakt... vi acxetis? - Du litrojn.

7. Kiu Radio de Euxropo disauxdigas en Esperanto cxiutage?(2 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 14-a de novembro al:

Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo
Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.

*************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

2-a taskfolio por progresantojkaj EVENTOJ-legantoj

1. Kolektu 12 vortojn, kiuj estas formitaj per ge-!(3 poentoj)

2. Faru almenaux 8 kunmetitajn vortojn per cxambr(o)!(3 poentoj)

3. Trovu sinonimo(j)n al universala! (2 poentoj)

4. Uzu la donitajn vortojn gramatike senerare!

Mi havas  ... (1, marko), vi havas ... (2, franko) kaj li havas ...
(200.000, liro).(3 poentoj)

5. Kion oni faras per la okuloj, oreloj, nazo, busxo?(3 poentoj)

6. Kompletigu la demandon!(3 poentoj)

 Ki........ lakt... vi acxetis? - Du litrojn.

7. Kiu Radio de Euxropo disauxdigas en Esperanto cxiutage? (2 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 14-a de novembro 1994 al:

Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet,
Hungario.

Peto al redaktoroj de aliaj E-gazetoj: Bv. ankaux vi propagandi la
konkurson! Oni povas iam ajn ekpartopreni . Detalan regularon vidu en la
numero: 2/julio-94.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Estonio -restis nur Esperanto
=============================

La estona radio cxesigis siajn programojn en fremdaj lingvoj, sed, male
al tio kio estis anoncita, gxi plu elsendas en Esperanto: Cxiujxauxde, je
20.15. UT en 5925 kHz / 50,6 m.

Se vi sukcesis kapti la elsendon, kaj se vi ne sukcesis kapti gxin, nepre
skribu al:

Estona Radio, Esperanto-Fako, 
EE-0100 Tallinn, Estonio.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Onidire en 1906 dum la UK en Gxenevo Bein renkontigxis en restoracio kun
cxarma germana frauxlino. Ni memoru, ke Bein mem estis viro, kies belan
vizagxon cxiu kongresanino ne povis ne rimarki. Babilante kun la
frauxlino pri diversaj temoj, cetere en la germana lingvo cxar la
belulino konis nur tre suprajxe la 16 regulojn, ili rimarkis, ke subite
al apuda tablo venis kelnero portante ion sur la pleto. Evidentigxis, tio
estis viandopeco. La kelnero priversxis la viandopecon per alkoholajxo,
poste per alumeto ekbruligis gxin. La konsternita frauxlino, kiu
versxajne unuafoje en la vivo vidis tiaajxon demandis sinjoron Bein:

- Doktoro Bein, kio okazas? Kio estas tio?

- Bagatelajxo, - respondis tute trankvile Bein. - Tio nur estas
kongresanino, kiu hieraux malkorekte uzis la akuzativon...!

el la libro A. Pettyn: Cxu vi volas paroli flue?

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi sercxas kontaktojn kun ne-hungaroj, kiuj uzas la Silva-metodon, la
t.n. "cerbo-kontrolon". Intersxangxo de teknikoj, kolektado de sukcesoj.
Pli kaj pli!

Imre Nagy, Gocseji u. 49. VI/51,  H-8901 Zalaegerszeg, Hungario.

* * * * *

Mike Sadler el Hungario reveturis al la gepatroj en Britio, kie li restos
antauxvideble almenaux gxis printempo. Leteradreso: 27 Layton Avenue,
Malvern, WR14 2ND, Britio.

* * * * *

"Cirkulero de CxEJ" havas novan redaktoron kaj adreson: Blanka Gruntova,
ul. Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio.

* * * * *

Cxeha Esperanto-Junularo havas novan adreson: P.S. 1069, CZ-11121 Praha,
Cxehio.

* * * * *

Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn
anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj
volas rideti...

* * * * *

Esperantistaj radioamatoroj! Kontaktu EB7 FOK.. Posxta adreso: Jose Matos
de Castro, posxtkesto 980, E-18080 Granado, Hispanio.

* * * * *

La Ligo de Orient-Golfaj Esperantistoj (LOGE) bonvenigas vizitantojn en
la regiono de San-Francisco al siaj monataj kunvenoj, kiuj okazas la
trian sabaton de cxiu monato tagmeze. Pri la detaloj demandu: LOGE, P.O.
Box 324, Berkeley CA 94701, Usono. Tel.: +1-51-6530996 (labortage), +1-
510-8492001 (vespere kaj semajnfine).

* * * * *

Intersxangxas uzitajn hispanajn posxtmarkojn kontraux uzitaj alilandaj
Andaluzia Esperanto-Unuigxo, posxtkesto 864, E-29080 Malago, Hispanio.

* * * * *

Por kuragxigi 6-jarajn infanojn lerni la lingvon ni petas, bv. sendi
posxtkartojn kun salutoj al la infanoj Janos, Livia, Nora kaj Nori (pk.
102, H-2041 Budaors, Hungario). La pk. tauxgos por planata ekspozicio en
la lernejo kaj por uzo en geografia leciono pri urboj de la mondo.
Dankkarton ricevos cxiu!

Aristophio Andrade Alves Filho,  instruisto de Esperanto cxe TALENTO

 * * * * *

Nova adreso de Tokia Esperanto-Klubo (UEA-kodo: toek-v) estas:
"Daikan Plaza-A" 419 Nishi-Shinjuku 7-1-7, Shinjuku-ku, Tokyo 160,
Japanio.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
===================================================
A kiado es a szerkesztoseg cime:   H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor